Kajero 96
Konceptante la Diaĵon la homo unue inkluzivas ĉiujn diojn, sekve li subigas ĉiujn fremdajn diojn al sia triba diaĵo, kaj fine li ekskluzivas ĉiujn krom la solan Dion kun fina kaj plejsupera valoro. La judoj sintezis ĉiujn diojn en sian plej subliman koncepton pri la Sinjoro Dio de Izraelo. La hinduoj same kombinis siajn multdiversajn diaĵojn en la “solan spiritecon de la dioj” portretita en la Rigvedo, dum la mezopotamianoj reduktis siajn diojn al la pli centralizita koncepto pri Bel-Marduko. Tiuj ĉi ideoj pri monoteismo maturiĝis en la tuta mondo ne longe post la apero de Makivento Melkicedeko en Salemo de Palestino. Sed la melkicedeka koncepto pri la Diaĵo estis malsimila al tiu de la evolua filozofio de inkluzivado, submetiĝo kaj ekskluzivado; ĝi ekskluzive baziĝis sur krea povo, kaj tre baldaŭ influis la plej altajn konceptojn de Mezopotamio, Hindio kaj Egiptio.
La salema religio estis respectegita kiel tradicio fare de la Kenidoj kaj pluraj aliaj kanaaidaj triboj. Kaj tio ĉi estis unu el la celoj de la enkarniĝo de Melkicedeko: ke religio de unu Dio devas esti prizorgita por prepari la vojon por la surtera sindonaco de Filo de tiu sola Dio. Mikaelo apenaŭ povis veni sur Urantio, ĝis ekzistis popolo kredanta en la Universala Patro, ĉe kiu li povis aperi.
La salema religio persistis ĉe la Kenidoj de Palestino kiel ilia kredo, kaj tiu ĉi religio, kiel ĝi estis adoptita de la hebreoj, estis influita unue de egiptaj instruoj pri moralo; poste de la babilonia teologia penso, kaj fine de iranaj konceptoj pri bono kaj malbono. Fakte la hebrea religio baziĝas sur la pakto inter Abrahamo kaj Makivento Melkicedeko, evolue ĝi estas la konsekvenco de multaj unika situaciaj cirkonstancoj, sed kulture ĝi libere pruntis de la religio, moraleco kaj filozofio de tuta Levantenio. Estas per la hebrea religio, ke multe de la moraleca kaj religia penso de Egiptio, Mezopotamio kaj Iranio estis transdonita al la okcidentaj popoloj.
La fruaj ŝemidoj rigardis ĉion kiel estante loĝata de spirito. Estis spiritoj de la besta kaj vegetala mondoj; jaraj spiritoj, la sinjoro de idaro; spiritoj de fajro, akvo kaj aero; vera panteono de timendaj kaj adorendaj spiritoj. Kaj la instruo de Melkicedeko koncerne Universalan Kreinton neniam plene detruis la kredon je tiuj ĉi submetitaj spiritoj aŭ naturaj dioj.
La progreso de la hebreoj depost politeismo tra henoteismo ĝis monoteismo ne estis nerompita kaj kontinua disvolviĝo de koncepto. Ili spertis multajn regresojn en la evoluo de siaj konceptoj pri la Diaĵo, dum iu ajn epoko ekzistis diversaj ideoj pri Dio ĉe diversaj grupoj de ŝemidaj kredantoj. De tempo al tempo multaj terminoj estis uzataj por iliaj konceptoj pri Dio, kaj por eviti konfuzon tiuj ĉi titoloj de diversaj Diaĵoj estos difinitaj, kiel ili koncernas la evoluon de la juda teologio:
1. Javeo estis la dio de la triboj de suda Palestino, kiuj asociis tiun ĉi koncepton pri la diaĵo kun la monto Ĥoreb, la vulkano de Sinajo. Javeo estis simple unu el la centoj kaj miloj da naturaj dioj, kiuj kaptis la atenton kaj postulis la adoradon de la ŝemidaj triboj kaj popoloj.
2. El Eljon. Dum jarcentoj post la restado de Melkicedeko en Salemo lia doktrino pri la Diaĵo persistis en diversaj versioj, sed ĝenerale estis nomata per la termino El Eljon, la Plejalta Dio de la ĉielo. Multaj ŝemidoj, inkluzive de la rektaj idoj de Abrahamo, diverstempe adoris kaj Javeon kaj El Eljon.
3. El Ŝadaj. Estas malfacile klarigi, kion reprezentis El Ŝadaj. Tiu ĉi ideo pri Dio estis kombinaĵo devenanta de la instruoj de la Libro de Saĝeco de Amenemopeo modifita de la doktrino pri Atono de Akenatono, kaj plie influita de la instruoj de Melkicedeko enkorpigitaj en la koncepto pri El Eljon. Sed ĉar la koncepto pri El Ŝadaj penetriis la hebrean menson, ĝi fariĝis plene kolorigita per la javeaj kredoj de la dezerto.
Unu el la dominantaj ideoj de la religio de tiu ĉi erao estis la egipta koncepto pri dia Providenco, la instruo ke la materia prospero estis rekompenco por servado al El Ŝadaj.
4. El. Meze de ĉi plena konfuzo de terminologio kaj malklareco de konceptoj, multaj fervoraj kredantoj sincere penis adori ĉiujn ĉi evoluantajn ideojn pri la dieco, kaj kreskis la praktiko referenci al tiu kombinita Diaĵo per El. Kaj tiu ĉi termino inkluzivis ankoraŭ aliajn el la naturaj dioj de la Beduenoj.
5. Elohim. En Kiŝo kaj Ur longe persistis Sumeriaj-Ĥaldeaj grupoj, kiuj instruis koncepton pri tri-en-unu Dio fondita sur la tradicioj de la tempoj de Adamo kaj Melkicedeko. Tiu ĉi doktrino estis portita al Egiptio, kie tiu ĉi Trinitato estis adorata sub la nomo de Elohim, aŭ singulare Eloa. La filozofiaj cirkloj de Egiptio kaj poste aleksandriaj instruistoj de la hebrea deveno instruis tiun ĉi unuecon de pluraj Dioj, kaj multaj el la konsilistoj de Moseo dum la tempo de la eliro kredis je tiu ĉi Trinitato. Sed la koncepto pri la trinitata Elohim neniam fariĝis reala parto de la hebrea teologio, ĝis ili venis sub la politika influo de la babilonianoj.
6. Diversaj nomoj. La ŝemidoj ne malŝatis prononci la nomon de sia Diaĵo, kaj ili do uzis multajn nomoj de tempo al tempo, ekzemple: La Spirito de Dio, La Sinjoro, La Anĝelo de la Sinjoro, la Ĉiopovulo, La Sanktulo, La Plejaltulo, Adonaj, La Plejaĝulo de Tagoj, La Sinjoro-Dio de Izraelo, La Kreinto de ĉielo kaj tero, Kirio, Jah, La Sinjoro de Armeoj, kaj la Patro en la ĉielo.
7. Jehovo estas termino kiu freŝdate estis uzata por nomi la kompletigitan koncepton pri Javeo, kiu fine evoluis en la longa hebrea sperto. Sed la nomo Jevoho ne estis uzata ĝis la mil kvincent jaroj post la tempo de Jesuo.
Ĝis ĉirkaŭ 2000 a.K., Monto Sinajo estis intermite aktiva vulkano, fojaj erupcioj okazantaj ĝis la tempo de la restado de la Izraelidoj en tiu ĉi regiono. La fajro kaj fumo, kune kun la tondraj detonacioj asociitaj kun la erupcioj de tiu ĉi vulkana monto, tute impresis kaj timigis la beduenojn de la ĉirkaŭaj regionoj, kaj igis ilin timi Javeon. Tiu ĉi spirito de Monto Ĥoreb poste fariĝis la dio de la hebreaj ŝemidoj, kaj ili fine kredis lin plejsupera super ĉiuj aliaj dioj.
La Kanaanidoj longe respektegis Javeon, kaj kvankam multaj Kenidoj pli-malpli kredis je El Eljon, la superdio de la religio de salema religio, plimulto de la Kanaanidoj svage tenis al la adorado al la malnovaj tribaj diaĵoj. Ili ne tre emis forlasi siajn naciajn diaĵojn favore al internacia, por ne diri interplaneda, Dio. Ili ne aspiris al universala diaĵo, kaj do tiuj ĉi triboj daŭre adoris siajn tribajn diaĵojn, inkluzive de Javeo kaj la arĝenta kaj ora bovidoj, kiuj simbolis la koncepton de la beduenaj paŝtistoj pri la spirito de la vulkano Sinajo.
La sirianoj, kvankam adorantaj siajn diojn, ankaŭ kredis je Javeo de la hebreoj, ĉar iliaj profetoj diris al la siria reĝo: “Iliaj dioj estas dioj de la montetoj; ili do estis pli fortaj ol ni; sed ni batalu kontraŭ ili sur la ebenaĵo, kaj certe ni estos pli fortaj ol ili.”
Dum la homo antaŭeniras pri kulturo, la malsuperaj dioj subordiĝas al plejsupera diaĵo; la granda Jovo persistas nur kiel ekkrio. La monoteistoj konservis siajn subordigitajn diojn kiel spiritojn, demonojn, parcoj, Nereidinojn, feinojn, brunuletojn, nanojn, banŝijojn kaj la malbonan okulon. La hebreoj pasis tra henoteismo, kaj longe kredis en la ekzisto de dioj aliaj ol Javeo, sed ili pli kaj pli konsideris, ke tiuj ĉi fremdaj diaĵoj estis subordigitaj al Javeo. Ili agnoskis la efektivecon de Kemoŝ, dio de la Amoridoj, sed firme asertis, ke li estis subordigita al Javeo.
La ideo pri Javeo spertis la plej ampleksan evoluon el ĉiuj mortemulaj teorio pri Dio. Ĝia progresanta evoluo estas nur komparebla kun la metamorfozo de la koncepto pri Budho en Azio, kiu fine kondukis al la koncepto pri la Universala Absoluto, same kiel la koncepto pri Javeo fine kondukis al la ideo pri la Universala Patro. Sed koncerne historian fakton, oni komprenu ke, kvankam la judoj tiel ŝanĝis siajn vidpunktojn pri la ekde la triba dio de Monto Horeb ĝis la amanta kaj mizerikorda Kreinto-Patro de postaj tempoj, ili ne ŝanĝis lian nomon; la tutan tempon ili nomis tiun ĉi evoluantan koncepton pri la Diaĵo, Javeo.
La ŝemidoj de la Oriento estis bone organizitaj kaj bone gviditaj rajdantoj, kiuj invadis la orientajn regionojn de la fekunda lunarko, kaj kunuiĝis kun la Babilonianoj. La ĥaldeoj, proksime de Ur, estis inter la plej altnivelaj el la orientaj ŝemidoj. La fenicoj estis supera kaj bone organizita grupo de miksitaj ŝemidoj, kiuj okupis la okcidentan sektoron de Palestino, laŭ la mediteranea marbordo. Rase la ŝemidoj estis inter la plej miksitaj popoloj de Urantio, enhavante heredajn faktorojn de preskaŭ ĉiuj naŭ mondaj rasoj.
Multfoje la arabaj ŝemidoj lukte eniris la nordan Promesitan Landon, la landon kun “fluanta lakto kaj mielo”, sed ĉiufoje ili estis repuŝitaj de la pli bone organizitaj kaj pli civilizitaj nordaj ŝemidoj kaj Hitito. Poste, dum nekutime severa malsatego, tiuj ĉi vagantaj beduenoj grandnombre eniris en Egiptio kiel kontraktaj laboristoj por la publikaj laboroj de Egiptio, nur por trovi la amaran sperton de sklaveco al la peniga ĉiutaga laboro de la ordinaraj kaj subpremataj laboristoj de la Nila valo.
Estis nur post la tagoj de Makivento Melkicedeko kaj Abrahamo, ke iuj triboj de ŝemidoj, pro siaj apartaj religiaj kredoj, estis nomataj la infanoj de Izraelo kaj poste hebreoj, judoj kaj la “elektuta popolo”. Abrahamo ne estis la rasa patro de ĉiuj hebreoj; li estis ne eĉ la prapatro de ĉiuj beduenaj ŝemidoj, kiuj estis kaptitoj en Egiptio. Vere, liaj posteuloj elirantaj el Egiptio ja formis la kernon de la posta juda popolo, sed la vasta plimulto de la viroj kaj virinoj, kiuj estis enkorpigitaj en la klanojn de Izraelo, neniam antaŭe restis en Egiptio. Ili estis simple nomadoj, kiuj elektis sekvi la gvidadon de Moseo kiel infanoj de Abrahamo kaj iliaj ŝemidaj asociitoj elirantaj el Egiptio tra norda Arabio.
La melkicedeka instruo pri El Eljon, la Plejaltulo kaj la pakto de dia favoro per la fido, estis tiam plejparte forgesita dum la epoko de la sklaveco en Egiptio de la ŝemidaj popoloj, kiuj formos la hebrean nacion. Sed dum tiu ĉi tuta periodo de kaptiteco tiuj ĉi arabaj nomadoj konservis longan tradician kredon je Javeo kiel sia rasa diaĵo.
Javeo estis adorata de pli ol cent malsamaj arabaj triboj, kaj krom por la nuanco de la koncepto pri El Eljon de Melkicedeko, kiu persistis ĉe la pli edukitaj klasoj de Egiptio, inkluzive de la miksitaj branĉoj de hebreoj kaj egiptoj, la religio de la rango de la hebreaj kaptitaj sklavoj estis modifita versio de la malnova javea ritaro de magio kaj ofero.
La komenco de la evoluo de la hebreaj konceptoj kaj idealoj pri Plejsupera Kreinto datiĝas de la foriro de la ŝemidoj el Egiptio sub tiu granda ĉefo, instruisto kaj organizanto, Moseo. Lia patrino apartenis al la reĝa familio de Egiptio; lia patro estis ŝemida liga oficiro inter la registaro kaj la beduenaj kaptitoj. Moseo tiel posedis kvalitojn devenantajn de superaj rasaj fontoj; lia praularo estis tiel multe miksita, ke estas neeble klasifiki lin en iu ajn rasa grupo. Se li ne tiam estus de tiu ĉi miksita speco, li neniam montrus tian nekutiman diverstalentecon kaj adaptiĝemon, kiu ebligis lin direkti la diversigitan hordon, kiu fine asociiĝis kun tiuj beduenaj ŝemidoj, kiuj fuĝis de Egiptio al la Araba dezerto sub lia gvidado.
Malgraŭ la ĉarmoj de la kulturo de la Nila regno, Moseo elektis kundividi la sorton de la popolo de sia patro. Tiam tiu ĉi granda organizanto formis siajn planojn por la fina liberigo de la popolo de sia patro, la beduenaj kaptitoj apenaŭ havis religion indan je tia nomo; ili estis praktike sen vera koncepto pri Dio kaj sen espero en la mondo.
Neniu gvidanto iam entreprenis reformi kaj altigi pli forlasitan, malkuraĝigitan, deprimitan kaj senscian grupon de homaj estaĵoj. Sed tiuj ĉi sklavoj portis latentajn eblojn de disvolviĝo en siaj heredaj trajtoj, kaj estis sufiĉa nombro de edukitaj instruistoj, kiuj estis trejnitaj de Moseo, por prepari la tagon de la ribelo kaj la striko por libereco konsistigante efikan korpuson de organizantoj. Tiuj ĉi superaj homoj estis dungitaj kiel indiĝenaj kontrolistoj de sia popolo; ili antaŭe ricevis iom da edukado pro la influo de Moseo al la egiptaj regantoj.
Moseo strebis diplomate negoci por la libereco de siaj kunaj ŝemidoj. Li kaj lia frato faris pakton kun la reĝo de Egiptio, laŭ kiu ili ricevis la permeson pace forlasi la valon de Nilo por iri al la Araba dezerto. Ili devis ricevi modestan monpagon kaj varojn kiel danko pro ilia longa servado en Egiptio. La hebreoj siaflanke engaĝiĝis konservi amikajn rilatojn kun la Faraonoj kaj ne aliĝi en iu alianco kontraŭ Egiptio. Sed la reĝo poste taksis taŭge nuligi tiun ĉi traktaton pretekste, ke liaj spionoj malkovris mallojalecon ĉe la beduenaj sklavoj. Li asertis, ke ili celis liberecon por iri en la dezerton kaj organizi la nomadojn kontraŭ Egiptio.
Sed Moseo ne senkuraĝiĝis; li atendis sian tempon, kaj post malpli ol unu jaro, kiam la egiptaj militaj fortoj estis plene okupitaj rezisti la samtempajn atakoj de forta puŝo de Libianoj sude kaj militsxipa invado de grekoj norde, tiu ĉi aŭdaca organizanto kondukis siajn samnacianojn el Egiptio dum sensacia nokta fuĝo. Tiu ĉi forkuro por libereco estis zorge planita kaj lerte plenumita. Kaj ili sukcesis, kvankam ili estis proksime persekutitaj de Faraono kaj malgranda korpuso de egiptoj, kiuj ĉiuj falis antaŭ la defendo de la fuĝantoj, rezignante pri multe da militakiroj, ĉio ĉi pliigita de la rabado de la antaŭeniranta multego de eskapantaj sklavoj, dum ili marŝis al sia prapatra dezerta hejmo.
La evoluo kaj altiĝo de la mosea instruo influis preskaŭ duonon de la tuta mondo, kaj eĉ ankoraŭ en la dudeka jarcento. Dum Moseo komprenis la pli altnivelan egiptan religian filozofion, la beduenaj sklavoj sciis malmulte pri tiaj instruoj, sed ili neniam plene forgesis la dion de Monto Ĥoreb, kiun iliaj prapatroj nomis Javeo.
Moseo aŭdis pri la instruoj de Makivento Melkicedeko kaj de lia patro kaj de lia patrino, ilia komuneco de religia kredo estante la klarigo pri la nekutima unuiĝo inter virino de reĝa sango kaj viro el kaptita raso. La bopatro de Moseo estis Kenida adoranto de El Eljon, sed la gepatroj de la emancipanto estis kredantoj je El Ŝadaj. Moseo do estis edukita kiel El-Ŝadajisto; per la influo de lia bopatro li fariĝis El-Eljonisto; kaj antaŭ la tempo de la hebrea kampado ĉirkaŭ la monto Sinajo post la fuĝo el Egiptio, li formulis novan kaj plivastigitan koncepton pri la Diaĵo (devenanta de ĉiuj liaj antaŭaj kredoj, kiun li saĝe decidis proklami al sia popolo kiel ampleksigita koncepto de ilia maljuna triba dio, Javeo.
Moseo klopodis instrui al tiuj beduenojn la ideon de El Eljon, sed antaŭ forlasi Egiption li jam estis konvinkita, ke ili neniam plene komprenos tiun ĉi doktrinon. Tial li intence decidis kompromison adoptante ilian triban dion de la dezerto kiel unu kaj solan dion de siaj sekvantoj. Moseo ne specife instruis, ke aliaj popoloj kaj nacioj ne povis havi aliajn diojn, sed li ja firme asertis, ke Javeo superis ĉion, precipe al la hebreoj. Sed li ĉiam estis turmentita de la embarasa situacio provi prezenti sian novan kaj superan ideon pri la Diaĵo al tiuj ĉi sensciaj sklavoj sub la formo de la malnova termino Javeo, kiu ĉiam estis simboligita per la ora bovido de la beduenaj triboj.
La fakto, ke Javeo estis la dio de la fuĝantaj hebreoj, klarigas kial ili restis tiel longe antaŭ la sankta monto Sinajo, kaj kial ili tie ricevis la dek ordonojn, kiujn Moseo promulgis nome de Javeo, la dio de Ĥoreb. Dum tiu ĉi longa restado antaŭ Sinajo la religiaj ceremoniaroj de la nove evoluanta hebrea adorado estis plie perfektigitaj.
Ne ŝajnas, ke Moseo iam sukcesus establi sian iom altnivelan ceremonian adoradon kaj tute konservi siajn adeptojn dum kvarono de jarcento sen la fortega erupcio de Ĥoreb dum la tria semajno de ilia adora restado ĉe ĝia bazo. “La monto de Javeo estis konsumiĝis de la fajro, kaj la fumo supreniris kiel la fumo de forno, kaj la tuta montaro forte tremis.” Vidante tiun ĉi kataklismon estas ne surprize, ke Moseo povis persvadi sian frataron pri la instruo, ke ilia Dio estis “potenca, terura, konsumanta fajro, timiga kaj ĉiopova”.
Moseo proklamis, ke Javeo estis la Sinjoro-Dio de Izraelo, kiu elektis la hebreojn kiel sian elektitan popolon; li estis konstruanta novan nacion, kaj li saĝe naciigis siajn religiajn instruojn, dirante al siaj adeptoj, ke Javeo estis severa laborestro, “ĵaluza Dio”. Sed malgraŭ tio li celis plivastigi ilian koncepton pri la dieco, kiam li instruis al ili, ke Javeo estis la “Dio de la spiritoj de la tuta karno”, kaj kiam li diris: “La eterna Dio estas via rifuĝejo, kaj malsupre estas la eternaj brakoj.” Moseo instruis, ke Javeo estis Dio gardanta la pakton; ke li “ne forlasos vin, nek detruos vin, nek forgesos la pakton de viaj prapatroj, ĉar la Sinjoro amas vin, kaj ne forgesos la ĵuron faritan al viaj patroj.”
Moseo faris heroan klopodon por levi Javeon ĝis la digneco de plejsupera Diaĵo, kiam li prezentis lin kiel la “Dion de vereco kaj sen maljusteco, justa kaj rektanima laŭ ĉiuj siaj manieroj”. Kaj tamen, malgraŭ tiu ĉi altnivela instruo, la limigita kompreno de siaj adeptoj necesigis paroli pri Dio kiel estanta laŭ la bildo de la homo, kiel submetita al atakoj de kolero, furiozo kaj severeco, eĉ venĝema kaj facile influita de la homa konduto.
Per la instruoj de Moseo tiu ĉi triba natura dio, Javeo, fariĝis la Sinjoro Dio de Izraelo, kiu sekvis ilin tra la dezerto kaj eĉ en ekzilo, kie li tiam estis konceptita kiel la Dio de ĉiuj popoloj. La posta kaptiteco, kiu sklavigis la judojn en Babilono, fine liberigis la evoluantan koncepton pri Javeo por ludi la monoteisman rolon de la Dio de ĉiuj nacioj.
La plej unika kaj mirinda trajto de la religia historio de la hebreoj koncernas tiun ĉi kontinuan evoluon de la koncepto pri la Diaĵo ekde la primitiva dio de Monto Ĥoreb tra la instruoj de iliaj sinsekvaj spiritaj gvidantoj ĝis la alta nivelo de disvolviĝo priskribita en la Diaĵaj doktrinoj de la Jesaja-oj, kiuj proklamis tiun belegan koncepton pri la amanta kaj mizerikorda Kreinto-Patro.
Moseo estis eksterordinara kombinaĵo de milita gvidanto, socia organizanto kaj religia instruisto. Li estis la plej grava individua instruisto de la mondo inter la tempoj de Makivento kaj Jesuo. Moseo provis enkonduki multajn reformojn en Izraelo, pri kiuj estas neniu registro. Ene de la vivdaŭro de unu homo homa vivo li gvidis la poliglotan hordon de tiel nomataj hebreoj el la sklaveco kaj necivilizita vagado, dum li kuŝigis la fundamenton por la posta naskiĝo de nacio kaj la eternigo de raso.
Estis tre malmulte da registroj pri la granda laboro de Moseo, ĉar la hebreoj havis neniun skriba lingvo dum la eliro. La registro pri la tempoj kaj agoj de Moseo devenis de la tradicioj ankoraŭ ekzistantaj pli ol mil jaroj post la morto de la granda gvidanto.
Multaj el la antaŭenigoj, kiujn Moseo faris preter la religio de la egiptoj kaj la ĉirkaŭaj levantenaj triboj venas de la Kenidaj tradicioj de la tempo de Melkicedeko. Sen la instruo de Melkicedeko al Abrahamo kaj liaj samtempuloj, la hebreoj tiam elirus el Egiptio en senespera mallumo. Moseo kaj lia bopatro, Jitro, kolektis la restaĵojn de la tradicioj de la tagoj de Melkicedeko, kaj tiuj ĉi instruoj, kunigitaj al la scioj de la egiptoj, gvidis Moseon por krei plibonigitan religion kaj ritaron de la Izraelidoj. Moseo estis organizanto; li selektis la plej bonajn partojn el la religio kaj la moroj de Egiptio kaj Palestino kaj, asociiante tiujn ĉi praktikojn kun la tradicioj de la melkicedekaj instruoj li organizis la hebrean ceremonian sistemon de adorado.
Moseo estis kredanto al la Providenco; li ĝisfunde adoptis la doktrinojn de Egiptio pri la supernatura regado de Nilo kaj la aliaj elementoj de la naturo. Li havis grandan klarvidion pri Dio, sed li estis plene sincera, kiam li instruis al la hebreojn, ke, se ili obeus al Dio, “Li amos, benos kaj multobligos vin. li multobligos la frukton de via ventro kaj la frukton de via tero — grenon, vinon, oleon kaj viajn gregojn. Vi prosperos super ĉiuj popoloj, kaj la Sinjoro via Dio forprenos de vi ĉiujn malsanojn, kaj sendos neniun el la malbonaj plagoj de Egiptio al vi .” Li eĉ diris: “Memoru la Sinjoron, vian Dion, ĉar estas li, kiu donas al vi la povon akiri riĉecon.” “Vi pruntedonos al multaj nacioj, sed vi ne prunteprenos. Vi regos super multaj nacioj, sed ili ne regos super vi.”
Sed estis vere kompatinde observi tiun grandan menson de Moseo provi adapti sian subliman koncepton pri El Eljon, la Plejaltulo, al la kompreno de la sensciaj kaj analfabetaj hebreoj. Al siaj kunvenintaj gvidantoj li admonis: “La Sinjoro, via Dio, estas unu Dio; estas neniu krom li”; dum al la miksita homamaso li deklaris: “Kiu similas al via Dio inter ĉiuj aliaj dioj?” Moseo kuraĝe kaj parte sukcese kontraŭstaris fetiĉojn kaj idolkultojn deklarante: “Vi vidis nenian similecon, la tagon kiam Dio parolis al vi en Ĥoreb meze de la fajro.” Li ankaŭ malpermesis krei ĉiajn bildojn.
Moseo timis proklami la mizerikordon de Javeo, preferante respektegigi sian popolon kun la timo de la justeco de Dio, dirante: “La Sinjoro, via Dio, estas Dio de la Dioj, kaj Sinjoro de Sinjoroj, granda Dio, potenca kaj terura Dio, kiu ne konsideras la homon.” Denove li celis regi la turbulemajn klanojn, kiam li deklaris, ke “via Dio mortigas, kiam vi malobeas lin; li resanigas kaj donas vivon, kiam vi obeas lin.” Sed Moseo instruis al tiuj triboj, ke ili fariĝos la elektitan popolon de Dio, nur kondiĉe ke ili “konservas ĉiujn liajn ordonojn kaj obeas ĉiujn liajn statutojn.”
Malmulte pri la mizerikordo de Dio estis instruita al la hebreoj dum tiuj ĉi fruaj tempoj. Ili lernis pri Dio, ke li estis “la Ĉiopovulo; la Sinjoro estas milita homo, Dio de bataloj, glora en potenco, kiu dispecigas siajn malamikojn.” “La Sinjoro via Dio marŝas meze de la kampadejo por liberigi vin.” La Izraelidoj pensis pri sia Dio kiel unu, kiu amas ilin, sed kiu ankaŭ “malmoligis la koron de Faraono” kaj “malbenis iliajn malamikojn”.
Kvankam Moseo prezentis pasemajn supraĵajn ekvidojn pri universala kaj bonvola Diaĵo al la infanoj de Izraelo, entute ilia ĉiutaga koncepto pri Javeo estis tiu de Dio, sed apenaŭ pli bona ol la tribaj dioj de la ĉirkaŭaj popoloj. Ilia koncepto pri Dio estis primitiva, kruda kaj antropomorfa; kiam Moseo forpasis, tiuj ĉi beduenaj triboj rapide revenis al la duonbarbaraj ideoj de siaj maljunaj dioj de Ĥoreb kaj la dezerto. La plivastigita kaj pli sublima bildigo pri Dio, kiun Moseo de tempo al tempo prezentis al siaj gvidantoj baldaŭ estis perdita el la menso, dum la plimulto de la popolo revenis al la adorado de siaj fetiĉaj oraj bovidoj, la simbolo de Javeo por la palestinaj paŝtistoj.
Kiam Moseo transdonis la komandon de la hebreoj al Josuo, li jam kunvenigis milojn da idoj de Abrahamo, Naĥor, Lot kaj aliaj el la parencaj triboj, kaj li instigis ilin fariĝi aŭtonoma kaj parte memreganta nacio de paŝtistaj militistoj.
Post la morto de Moseo lia nobla koncepto pri Javeo rapide malboniĝis. Josuo kaj la gvidantoj de Izraelo daŭre gardis la moseaj tradiciojn pri la plensaĝa, bonvola kaj ĉiopova Dio, sed la ordinaraj homoj rapide revenis al la malnova dezerta ideo pri Javeo. Kaj tiu ĉi regreso de la koncepto pri la Diaĵo pli kaj pli daŭris sub la sinsekva regado de la diversaj tribaj ŝejkoj, la tiel nomataj Juĝistoj.
La impono de la eksterordinara personeco de Moseo gardis vivanta en la koroj de liaj adeptoj la inspiron de pli kaj pli plivastigita koncepto pri Dio; sed kiam ili atingis la fekundajn terojn de Palestino, ili rapide evoluis de nomadaj paŝtistoj ĝis setlitaj kaj sufiĉe kvietaj terkultivistoj. Kaj tiu ĉi evoluo de vivpraktikoj kaj ŝanĝo de religia vidpunkto postulis pli-malpli kompletan ŝanĝon en la karaktero de ilia konceptado pri la naturo de ilia Dio, Javeo. Dum la epoko de la komenco de la transmutacio de la aŭstera, kruda, postulema kaj kolera dio de la dezerto Sinajo al la poste aperanta koncepto pri Dio de amo, justeco kaj mizerikordo, la hebreoj preskaŭ perdis en sia menso la noblajn instruojn de Moseo. Ili preskaŭ perdis la tutan koncepton pri monoteismo; ili preskaŭ perdis sian oportunon fariĝi la popolo, kiu servos kiel esenca ligo en la spirita evoluo de Urantio, la grupo, kiu konservos la melkicedekan instruon pri unu sola Dio ĝis la epoko de la enkarniĝo de sindonaca Filo de tiu Patro de ĉiuj.
Josuo senespere celis konservi la koncepton pri plejsupera Javeo en la menso de la tribanoj, kiu proklamis: “Same kiel mi estis kun Moseo, same mi estos kun vi; mi ne lasos vin nek forlasos vin.” Josuo trovis necese prediki severan evangelion al sia nekredema popolo, popolo tro preta kredi sian maljunan kaj denaskan religion, sed ne preta progresi en religio de fido kaj rektanimeco. La plimulto de la instruo de Josuo fariĝis: “Javeo estas sankta Dio; li estas ĵaluza Dio; li ne pardonos viajn malobeojn nek viajn pekojn.” La plej alta koncepto de tiu ĉi epoko priskribis Javeon kiel “Dion de povo, juĝo kaj justeco”.
Sed eĉ en tiu ĉi malluma epoko, de tempo al tempo sola instruisto aperis proklamante la mosean koncepton pri la dieco: “Vi, infanoj de malbono, ne povas servi la Sinjoron, ĉar li estas sankta Dio.” “Ĉu la mortema homo estos pli justa ol Dio? Ĉu la homo estos pli pura ol sia Kreinto?” “Ĉu vi serĉante lin povas trovi Dion? Ĉu vi povas trovi la Ĉiopovulon ĝis perfekteco? Jen, Dio estas granda kaj ni ne konas lin. Pri la Ĉiopovulo ni ne povas malkovri lin.”
Sub la gvidado de siaj ŝejkoj kaj pastroj la hebreoj sufiĉe establiĝis en Palestino. Sed ili baldaŭ revenis al siaj malkleraj kredoj de la dezerto, kaj infektiĝis per la malplej evoluintaj religiaj praktikoj de la Kanaanidoj. Ili fariĝis idolkultemaj kaj senbridaj, kaj ilia ideo pri la Diaĵo falis tre sub la egipta kaj mezopotamia konceptoj pri Dio, kiuj estis konservitaj de kelkaj postvivantaj grupoj de Salemo, kaj kiuj estas rekorditaj en kelkaj el la Psalmoj kaj en la tiel nomata Libro de Ijobo.
La Psalmoj estas la verko de dudeko aŭ pli da aŭtoroj; multaj estis verkitaj de egiptaj kaj mezopotamiaj instruistoj. Dum tiuj tempoj kiam Levantenio adoris naturajn diojn, estis ankoraŭ grava nombro, kiu kredis je la plejsupereco de El Eljon, la Plejaltulo.
Neniu kolekto de religiaj skribaĵoj esprimas tian riĉecon de sindonemo kaj inspiraj ideoj pri Dio kiel la Libro de Psalmoj. Kaj estus tre utile se, dum la tralegado de tiu ĉi mirinda kolekto de adora literaturo, oni konsiderus la fonton kaj kronologion de ĉiu aparta himno de laŭdo kaj adoro, konsiderante ke neniu alia unika kolekto kovras tiel grandan daŭron de tempo. Tiu ĉi Libro de Psalmoj estas la registro de la diversaj konceptoj pri Dio konservitaj de la kredantoj de la salema religio tra la tuta Levantenio, kaj ampleksas la tutan periodon de Amenemopeo ĝis Jesaja. En la Psalmoj Dio estas priskribita laŭ ĉiuj fazoj de konceptado, de la kruda ideo pri triba diaĵo ĝis la amplekse plivastigita idealo de la postaj hebreoj, en kiuj Javeo estas priskribita kiel amanta reganto kaj mizerikorda Patro.
Kaj tiel konsiderite tiu ĉi grupo de Psalmoj konsistigas la plej valoran kaj utilan miksaĵon de sindonemaj sentoj iam kolektitaj de la homo ĝis la tempoj de la dudeka jarcento. La adora spirito de tiu ĉi kolekto de himnoj transcendas tiun de ĉiuj aliaj sakralaj libroj de la mondo.
La diverskolora bildo pri la Diaĵo prezentita en la Libro de Ijobo estis la produkto de pli ol dudeko da mezopotamiaj religiaj instruistoj dum periodo de preskaŭ tri cent jaroj. Kaj kiam vi legos la noblan koncepton pri la dieco trovebla en tiu ĉi kompilaĵo de mezopotamiaj kredoj, vi agnoskos, ke estis ĉirkaŭ Ur de Ĥaldeio, ke la ideo pri reala Dio estis plej bone konservita dum la mallumaj tagoj en Palestino.
En Palestino la saĝeco kaj la ĉio-penetreco de Dio estis ofte komprenataj sed malofte lia amo kaj mizerikordo. La Javeo de tiuj ĉi tempoj “sendas malbonajn spiritojn por domini la animojn de siaj malamikoj”; li prosperigas siajn proprajn obeemajn infanojn, dum li malbenas kaj suferigas terurajn juĝojn al ĉiuj aliaj. “Li detruas la artifikojn de la ruzuloj; li kaptas la saĝulojn per iliaj propraj trompoj.”
Nur en Ur voĉo aŭdiĝis por krii la mizerikordon de Dio, dirante: “Li preĝos al Dio, kaj trovos favoron ĉe li kaj ĝoje vidos lian vizaĝon, ĉar Dio donos al la homo dian rektanimecon.” Tiel el Ur estis predikita la savo, dia favoro, per fido: “Li estas graca al la pentanto, kaj diras: ‘Liberigu lin de fali en la fosaĵon, ĉar mi trovis elaĉeton.’ Se iu diras: ‘Mi pekis kaj perversigis tion, kio estis justa, kaj tio ne profitis al mi’, Dio liberigos lian animon de fali en la fosaĵon, kaj li vidos la lumon.” Ne depost la epoko de Melkicedeko la levantenia mondo aŭdis tiel vigligan kaj ĝojigan mesaĝon pri homa savo kiel tiu ĉi eksterordinara instruo de Elihu, la profeto de Ur kaj pastro de la salemaj kredantoj, tio estas, la postresto de la iama kolonio de Melkicedeko en Mezopotamio.
Tiel la postrestantoj de la salemaj misiistoj en Mezopotamio konservis la lumon de vereco dum la periodo de malorganizado de hebreaj popoloj ĝis la apero de la unua el tiu longa serio de instruistoj de Izraelo, kiu neniam ĉesis konstrui koncepton post koncepto, ĝis ili finfaris la realigon de la idealo de la Universala Kreinto-Patro de ĉiuj, la kulmino de la evoluo de la koncepto pri Javeo.
[Prezentita de Melkicedeko de Nebadono.]