Kajero 95
Same kiel Hindio estigis multajn el la religioj kaj filozofioj de orienta Azio, same Levantenio estis la hejmlando de la fidoj de la okcidenta mondo. La salemaj misiistoj disvastiĝis en la tuta sudokcidenta Azio tra Palestino, Mezopotamio, Egiptio, Irano kaj Arabio, ĉie proklamante la bonan novaĵon pri la evangelio de Makivento Melkicedeko. En kelkaj el tiuj ĉi landoj iliaj instruoj fruktis; en aliaj ili renkontis varian sukceson. Foje iliaj malsukcesoj estis pro manko de saĝeco, alifoje pro cirkonstancoj ekster de ilia regado.
Ĉirkaŭ 2000 a.K. la religioj en Mezopotamio jam preskaŭ tute perdis la instruojn de la Setitoj, kaj estis plejparte sub la influo de la primitivaj kredoj de du grupoj de invadantoj, la beduenaj ŝemitoj, kiuj antaŭe infiltriĝis el la okcidenta dezerto, kaj la barbaraj ĉevalrajdantoj, kiuj venis el la nordo.
Sed la kutimo de la fruaj adamidaj popoloj honori la sepan tagon de la semajno neniam tute malaperis en Mezopotamio. Tamen, dum la melkicedeka erao, la sepa tago estis rigardita kiel la plej malbona el malbonŝancoj. Ĝi estis plena je tabuoj; estis kontraŭleĝe vojaĝi, kuiri aŭ ekbruligi fajron dum la malbona sepa tago. La judoj reportis al Palestino multajn el la mezopotamiaj tabuoj, kiujn ili trovis lige al la babilonia observado de la sepa tago, la ŝabato.
Kvankam la salemaj instruistoj multe faris por rafini kaj plialtigi la religiojn de Mezopotamio, ili ne sukcesis instigi la diversajn popolojn permanente agnoski unu solan Dion. Tia instruo superis dum pli ol cent kvndek jaroj, kaj iom post iom cediĝis al la maljunaj kredoj je multego da diaĵoj.
La Salemaj instruistoj multe reduktis la nombron da dioj en Mezopotamio, kaj iam ĝis sep la nombron da ĉefaj dioj: Bel, Ŝamaŝo, Nebo, Anuo, Ea, Marduko kaj Sino. Apogee de la nova instruo ili plialtigis tri el tiuj ĉi dioj por domini ĉiujn aliajn, la babilona triopo: Belo, Ea kaj Anuo, la dioj de la tero, de la maro kaj de la ĉielo. Ankoraŭ aliaj triopoj estiĝis en aliaj lokoj, ĉiuj aludandaj la triunuajn instruojn de la Andidoj kaj la Sumerianoj kaj bazitaj sur la kredo de la Salemidoj pri la emblemo de la tri cirkloj de Melkicedeko.
Neniam la Salemaj instruistoj plene venkis la popularecon de Iŝtar, la patrino de dioj kaj la spirito de seksa fekundeco. Ili multe faris por rafini la adoradon al tiu ĉi diino, sed la Babilonianoj kaj iliaj najbaroj neniam tute superis siajn ŝajnajn formojn de seksa adorado. Fariĝis universala praktiko tra tuta Mezopotamio, ke ĉiuj virinoj submetiĝu almenaŭ unufoje dum sia juna aĝo al la brakumado de fremduloj; tio laŭsupoze estis sindono postulita de Iŝtar, kaj oni kredis, ke la fekundeco multe dependis de tiu ĉi seksa ofero.
La fruaj progresoj de la melkicedekaj instruoj estis tre kontentigaj ĝis Nabodado, la lernejestro de Kiŝo, kiam li decidis antaŭaranĝitan atakon kontraŭ la dominantaj praktikoj pri prostituado en la temploj. Sed la salemaj misiistoj malsukcesis klopodante adoptigi tiun ĉi socian reformon, kaj en la ruiniĝo de tiu ĉi malsukceso ĉiuj iliaj plej gravaj spiritaj kaj filozofiaj instruoj sinkis ĝis malvenko.
Tiu ĉi malvenko de la salema evangelio estis tuj sekvata de granda pliiĝo de la kulto al Iŝtar, ritaro kiu jam invadis Palestinon kiel Aŝtoreto, Egiption kiel Iziso, Grekion kiel Afrodito kaj la nordajn tribojn kiel Astarto. Kaj estis lige kun tiu ĉi reviviĝo de la adorado al Iŝtar, ke la babiloniaj pastroj denove turnis sin al la observado de steloj; la astrologio spertis sian lastan grandan reviviĝon, la aŭgurado furoriĝis, kaj dum jarcentoj la pastraro pli kaj pli malboniĝis.
Melkicedeko jam avertis siajn adeptojn instrui pri la sola Dio, la Patro kaj Kreninto de ĉio, kaj prediki nur la evangelion pri dia favoro nur per sola fido. Sed ofte estas la eraro de la instruistoj de nova vero trop provi, provi anstataŭigi malrapidan evoluon per subita revolucio. La melkicedekaj misiistoj en Mezopotamio proponis tro altan moralan nivelon al la popolo; ili tro provis, kaj ilia nobla kaŭzo sinkis ĝis malvenko. Ili estis komisiitaj prediki precizan evangelion, proklami la veron pri la realeco de la Universala Patro, sed ili implikiĝis en la ŝajne nobla kaŭzo reformi la morojn, kaj tiel ilia granda misio deflankiĝis kaj preskaŭ perdiĝis en frustriĝo kaj forgeso.
En unu generacio la salema sidejo de Kiŝo ĉesis, kaj la propagando pri la kredo je unu Dio praktike finiĝis tra la tuta Mezopotamio. Sed restaĵoj de la salemaj lernejoj persistis. Malgrandaj bandoj dissemitaj tie ĉi tie kaj daŭre kredis je unu Kreinto, kaj luktis kontraŭ la idolkulto kaj malmoraleco de la mezopotamiaj pastroj.
Estis la salemaj misiistoj de la periodo sekvanta la malakcepto de ilia instruo, kiuj skribis multajn el la Psalmoj de la Malnova Testamento, gravurante ilin sur ŝtonoj, kie la postaj hebreaj pastroj trovis ilin dum la kaptiteco, kaj poste enkorpigis ilin en la himnaron verkitan de la judaj verkistoj. Tiuj ĉi belaj psalmoj el Babilono ne estis skribitaj en la temploj de Bel-Marduko; ili estis la verko de la posteuloj de la pli fruaj salemaj misiistoj, kaj ili estis okulfrapa kontrasto kun la magiaj miksaĵoj de la babiloniaj pastroj. La libro de Ijobo bone reflektas la instruojn de la salema lernejo en Kiŝo kaj tra tuta Mezopotamio.
Multe de la mezopotamia religia kulturo trovis sian vojon al la hebreaj literaturo kaj liturgio per Egiptio kaj la verko de Amenemopeo kaj Aĥnatono. La egiptoj rimarkinde konservis la instruojn pri sociaj devigoj devenantaj de la pli fruaj andidaj mezopotamianoj, kaj tiel plejparte perditaj de la pli postaj babilonianoj, kiuj okupis la eŭfratan valon.
La originalaj melkicedekaj instruoj vere profunde enradikiĝis en Egiptio, de kie ili poste disvastiĝis al Eŭropo. La evolua religio de la nila valo estis periode plifortigita per la alveno de superaj branĉoj de Nodidoj, Adamidoj kaj poste de andidaj popoloj de la eŭfrata valo. De tempo al tempo multaj el la egiptaj civilaj administrantoj estis Sumerianoj. Same kiel en Hindio dum tiu epoko troviĝis la plej granda miksaĵo de la mondaj rasoj, same Egiptio prizorgis la plej ĝisfunde miksita speco de religia filozofio trovebla sur Urantio, kaj de la nila valo ĝi disvastiĝis al multaj partoj de la mondo. La judoj ricevis de la Babilonianoj multe de iliaj ideoj pri la kreado de la mondo, sed ili adoptis de la egiptoj la koncepton pri la dia providenco.
Estis la politikaj kaj moralaj, pli ĝuste ol filozofiaj au religiaj tendencoj, kiuj favorigis pli Egiption ol Mezopotamion al la salemaj instruoj. Ĉiu triba ĉefo en Egiptio, post sia batalo por la trono, celis eternigi sian dinastion proklamante sian triban dion kiel la originalan diaĵon kaj kreinton de ĉiuj aliaj dioj. Tiel la egiptoj iom post iom alkutimiĝis al la ideo de superdio, paŝoŝtono por la posta doktrino pri la universala kreinto-Diaĵo. La ideo pri monoteismo svingiĝis tien kaj reen en Egiptio dum multaj jarcentoj, la kredo je unu Dio ĉiam progresanta sen neniam komplete domini la evoluantajn konceptojn pri politeismo.
Dum epokoj la egiptaj popoloj dediĉis sin al la adorado de la naturaj dioj; pli precipe ĉiu el la kvardeko da apartaj triboj havis sian propran grupan dion, unu adoranta la virbovon, alia la lionon, tria la virŝafon, kaj tiel plu. Ankoraŭ pli frue ili estis triboj kun totemoj, tre similaj al la Indianoj.
Iam la egiptoj observis, ke kadavroj metitaj en senbrikaj tomboj konserviĝis — enbalzamiĝis — per la ago de la sablo sorbigita per sodo, dum tiuj entombigitaj en brikaj volboj putris. Tiuj ĉi observoj kondukis al tiuj spertoj, kiuj rezultigis la pli postajn praktikojn enbalzamigi la mortintojn. La egiptoj kredis, ke la konservado de la korpo plifaciligis onian trairon al la estonta vivo. Por ke la individuo povu esti konvene identigita en la malproksima estonteco post la putrado de la korpo, ili metis funebran statuon en la tombon apud la kadavro, skulptante portreton sur la ĉerko. La kreado de tiuj ĉi funebraj statuoj multe plibonigis la egiptan arton.
Dum jarcentoj la egiptoj metis sian fidon en tombojn por la gardado de la korpo kaj la sekvanta agrabla vivo post la morto. La posta evoluo de magiaj praktikoj, kvankam pezaj por sperti de la lulilo ĝis la tombo, pli efike liberigis ilin de la religio de la tomboj. La pastroj skribis sorĉajn tekstojn sur la ĉerkojn, kiuj laŭ iliaj kredoj protektis kontraŭ tio, ke “la koro de la homo estu forprenita de li en la suba mondo”. Baldaŭ diversa sortimento de tiuj ĉi magiaj tekstoj estis kolektita kaj konservita kiel la Libro de la Mortintoj. Sed en la nila valo la magia ritaro frue fariĝis koncernita de la regnoj de konscieco kaj karaktero ĝis grado ne ofte atingita de la ritaroj de tiuj tempoj. Kaj poste tiuj ĉi etikaj kaj moralaj idealoj, pli ĝuste ol ellaboritaj tomboj, estis bezonataj por la saviĝo.
La tiamaj superstiĉoj estas bone ilustritaj de la ĝenerala kredo en la efikeco de kraĉaĵo kiel aganto de resaniĝo, ideo kiu devenis de Egiptio kaj disvastiĝis al Arabio kaj Mezopotamio. En la legenda batalo de Horuso kontraŭ Seto, la juna dio perdis okulon, sed post la malvenko de Seto, tiu ĉi okulo estis resanigita de la saĝa dio Toto, kiu kraĉis sur la vundo kaj resanigis ĝin.
La egiptoj longe kredis, ke la scintilantaj steloj en la nokta ĉielo reprezentis la postvivon de la animoj de la dignaj mortintoj; oni pensis, ke aliaj postvivantaj estis sorbitaj en la sunon. Dum iu periodo la suna respektego fariĝis speco de adorado al la prauloj. La dekliva enirejo de la granda piramido rekte direktis al la Polusa Stelo, tiel ke la animo de la reĝo, emerĝante el la tombo, povu rekte iri al la senmovaj kaj establitaj konstelacioj de la fiksitaj steloj, la supozata loĝejo de la reĝoj.
Kiam la oblikvaj radioj de la suno estis observitaj penetrante teron tra aperturo en la nuboj, oni kredis, ke ili montras la malleviĝon de ĉiela ŝtuparo, per kiu la reĝo kaj aliaj rektanimaj animoj povis supreniri. “La reĝo Pepio mallevis sian radiadon kiel ŝtuparon sub siaj piedoj por supreniri al sia patrino.”
Kiam Melkicedeko aperis en la karno, la egiptoj havis religion tre supera al tiu de la ĉirkaŭaj popoloj. Ili kredis, ke elkorpiĝinta animo, se adekvate armita kun magiaj formuloj, povus eviti la intervenantajn malbonajn spiritojn, kaj iri ĝis la juĝoĉambro de Oziriso kie, se ĝi estus senkulpa pri “murdo, ŝtelo, mensogo, adulto, rabado kaj egoismo”, ĝi estus akceptita al la regnoj de feliĉego. Se tiu ĉi animo estus pesita en la pesiloj kaj estus kulpa, ĝi devus esti transdonita al la infero, al la Voranto. Kaj tio ĉi estis relative altnivela koncepto pri estonta vivo kompare kun la kredoj de multaj ĉirkaŭaj popoloj.
La koncepto pri juĝo en la postvivo por la pekoj de onia vivo en la karno sur la tero estis portita al la hebrea teologio el Egiptio. La vorto juĝo aperas nur unufoje en la tuta Libro de Hebreaj Psalmoj, kaj tiu aparta psalmo estis skribita de egipto.
Kvankam la kulturo kaj religio de Egiptio devenis ĉefe de andida Mezopotamio, kaj estis vaste transdonitaj al la postaj civilizacioj per la hebreoj kaj la grekoj, multe, tre multe de la socia kaj etika idealismo de la egiptoj aperis en la nila valo kiel pure evolua disvolviĝo. Malgraŭ la importado de multe da vero kaj kulturo kun andida origino, disvolviĝis en Egiptio pli da morala kulturo kiel pure homa disvolviĝo, ol aperis per naturaj similaj teknikoj en iu alia ĉirkaŭlimigita zono antaŭ la sindonaco de Mikaelo.
La morala evoluo ne plene dependas de revelacio. Altaj konceptoj de moralo povas deveni de la propra sperto de la homo. La homo eĉ povas disvolvi spiritajn valorojn kaj akiri kosman klarvidon el sia persona sperteca vivo, ĉar dia spirito loĝas en li. Tiaj naturaj evoluoj de konscio kaj karaktero estis ankaŭ pliigitaj de la perioda alveno de instruistoj pri vero, en la malnova tempo el la dua Edeno, poste el la sidejo de Melkicedeko en Salemo.
Milojn da jaroj antaŭ ol la evangelio de Salemo penetris en Egiption, ĝiaj moralaj gvidantoj instruis justecon, la senpartiecon kaj la evitadon de avareco. Tri mil jarojn antaŭ la verkado de la hebreaj skribaĵoj, la devizo de la egiptoj estis: “Establita estas la homo kies normo estas rektanimeco; kiu marŝas laŭ ĝia vojo.” Ili instruis afablecon, moderecon kaj diskretecon. La mesaĝo de unu el la grandaj instruistoj de tiu epoko estis: ”Estu justa, kaj traktu ĉiun juste.” La egipta triopo de tiu epoko estis Vereco - Justeco - Rektanimeco. El ĉiuj pure homaj religioj de Urantio neniu iam superis la sociajn idealojn kaj la moralan grandiozecon de tiu iama humanismo de la nila valo.
En la kampo de tiuj ĉi evoluantaj etikaj ideoj kaj moralaj idealoj floris la postvivantaj doktrinoj de la salema religio. La konceptoj pri bono kaj malbono trovis pretan respondon en la koroj de popolo, kiu kredis, ke “la vivo estas donita al la pacemulo kaj la morto al la kulpulo.” “La pacemulo estas tiu, kiu faras tion, kio estas amata; la kulpulo estas tiu, kiu faras tion, kio estas malamata.” Dum jarcentoj la loĝantoj de la nila valo vivis laŭ tiuj ĉi emerĝantaj etikaj kaj sociaj normoj, antaŭ ol ili iam okupiĝis pri la postaj konceptoj pri justeco kaj maljusteco — bono kaj malbono.
Egiptio estas intelekta kaj morala sed ne tro spirita. En ses mil jaroj nur kvar grandaj profetoj aperis ĉe la egiptoj. Amenemopeon ili sekvis dum periodo; Oĥbanon ili mortigis; Aĥnatonon ili akceptis sed senentuziasme dum unu mallonga generacio; Moseon ili malakceptis. Denove tio estis politikaj pli ĝuste ol religiaj cirkonstancoj, kiuj faciligis por Abrahamo kaj poste por Jozefo uzi grandan influon tra tuta Egiptio nome de la salemaj instruoj pri unu Dio. Sed kiam la salemaj misiistoj unue eniris en Egiptio, ili renkontis tiun ĉi alte etikan kulturon de evoluo miksita kun la modifitaj moralaj normoj de mezopotamiaj enmigrantoj. Tiuj ĉi fruaj instruistoj de la nila valo estis la unuaj kiuj proklamis la konscion kiel la ordonon de Dio, la voĉon de la Diaĵo.
En konvena tempo aperis en Egiptio instruisto nomata de multaj la “filo de la homo” kaj de aliaj Amenemopeo. Tiu ĉi klarvidanto plialtigis la konsciecon ĝis ĝia apogeo por distingi inter ĝusteco kaj malĝusteco, instruis la punadon de la peko, kaj proklamis la savon per la alvoko al la suna diaĵo.
Amenemopeo instruis, ke riĉaĵoj estis la donaco de Dio, kaj tiu ĉi koncepto tute koloris la aperontan hebrean filozofion. Tiu ĉo nobla instruisto kredis, ke la konscio pri Dio estis la determinanta faktoro en ĉiu ajn konduto; ke ĉiu momento devis esti vivita konsciante pri la ĉeesto de Dio kaj pri la respondeco al li. La instruoj de tiu ĉi saĝulo estis poste tradukitaj al la hebrea lingvo, kaj fariĝis la sakrala libro de tiu popolo, longe antaŭ ol la Malnova Testamento estis fine skribita. La ĉefa prediko de tiu ĉi bonulo konsistis en la instrukciado de lia filo pri la rektanimeco kaj honesteco en la registaraj konfiditaj respondecoj, kaj tiuj ĉi noblaj sentoj de antaŭlonge honorus iun ajn modernan ŝtatiston.
Tiu ĉi saĝulo de Nilo instruis, ke “la riĉaĵoj prenas flugiloj kaj forflugas” — ke ĉiuj teraj aferoj estas efemeraj. Lia granda preĝo estis “esti liberigita de la timo”. Li admonis ĉiujn deturni sin de la “paroloj de la homoj” por “la agoj de Dio”. Resume li instruis: la Homo proponas, sed Dio disponas. Liaj instruoj, tradukitaj al la hebrea lingvo, determinis la filozofion de la Libro de Proverboj de la Malnova Testamento. Tradukitaj al la greka lingvo ili kolorigis al la tuta posta helena religia filozofio. La posta aleksandria filozofo, Filo, posedis kopion de la Libro de Saĝeco.
Amenemopeo klopodis konservi la etikon de evoluo kaj la moralon de revelacio, kaj liaj skribaĵoj transdonis ilin kaj al la hebreoj kaj al la grekoj. Li ne estis la plej granda el la religiaj instruistoj de tiu epoko, sed li estis la plej influa, ĉar li koloris la postan penson de du esencaj ĉeneroj en la kreskado de la okcidenta civilizado — la hebreoj ĉe kiuj evoluis la apogeo de la okcidenta religia fido, kaj la grekoj, kiuj disvolvis pure filozofian penson ĝis ĝia plej altaj eŭropaj kulminoj.
En la Libro de Hebreaj Proverboj, la ĉapitroj dek kvin, dek sep, dudek kaj ĉapitro dudek du versiklo dek sep ĝis ĉapitro dudek kvar versiklo dudek du, preskaŭ laŭvorte venas de la Libro de Saĝeco de Amenemopeo. La unua psalmo de la Hebrea Libro de Psalmoj estis skribita de Amenemopeo, kaj estas la koro de la instruoj de Aĥnatono.
La instruoj de Amenemopeo malrapide perdis sian imponon ĉe la egipta menso kiam, per la influo de egipta salemida kuracisto, virino de la reĝa familio adoptis la melkicedekajn instruojn. Tiu ĉi virino persvadis sian filon, Aĥnatonon, Faraonon de Egiptio, akcepti tiujn ĉi doktrinojn pri Unu Dio.
Depost la malapero de Melkicedeko en la karno, neniu homa estaĵo ĝis tiu tempo posedis tian nekredeble klaran koncepton pri la revelaciita religio de Salemo kiel Aĥnatono. Kelkrilate tiu ĉi juna egipta reĝo estas unu el la plej rimarkindaj personoj en la homa historio. Dum tiu ĉi epoko de kreskanta spirita malpliiĝo en Mezopotamio li konservis vivanta la doktrinon de El Eljon, la Unu Dio, en Egiptio, tiel konservante la filozofian monoteistan kanalon, kiu estis esenca por la religia fono de la tiam estonta sindonaco de Mikaelo. Kaj estis pro tiu grandfaro, inter aliaj kialoj, ke la infano Jesuo estis kondukita al Egiptio, kie iuj el la spiritaj posteuloj de Aĥnatono vidis lin, kaj iagrade komprenis iujn fazojn de lia dia misio sur Urantio.
Moseo, la plej granda rolanto inter Melkicedeko kaj Jesuo, estis la kuna donaco al la mondo de la hebrea raso kaj la reĝa familio de Egiptio; kaj se Aĥnatono tiam posedus la diverstalentecon kaj kapablon de Moseo, se li montrus politikan geniecon similan al sia surpriza religia gvidado, tiam Egiptio tiam fariĝus la granda monoteisma nacio de tiu epoko; kaj se tio okazus, tute estas eble, ke Jesuo vivus la pli grandan parton de sia vivo kiel mortemulo en Egiptio.
Neniam dum la tuta historio iu ajn reĝo tiel metode procedis por ŝanĝi tutan nacion de politeismo al monoteismo kiel tiu eksterordinara Aĥnatono. Per la plej mirinda decidemo tiu ĉi juna reganto rompis kun la pasinteco, ŝanĝis sian nomon, forlasis sian ĉefurbon, konstruis tute novan urbon kaj kreis novan arton kaj literaturon por tuta popolo. Sed li tro rapide agis; li tro konstruis, pli ol povis daŭri post lia malapero. Denove li malsukcesis zorgi pri la materiaj stabileco kaj prospero de sia popolo, kaj ĉio ĉi malfavore agis kontraŭ lia religiaj instruoj, kiam la postaj fluoj de malfeliĉo kaj subpremo inundis la egiptojn.
Se tiu ĉi homo surprize klarvida kaj eksterordinare obstina pri sia celo tiam posedus la politikan sagacon de Moseo, li ŝanĝus la tutan historion de la evoluo de religio kaj la revelacio pri la vereco en la okcidenta mondo. Dum sia vivo li kapablis bridi la agadojn de la pastroj, kiujn li ĝenerale malestimis, sed ili sekrete konservis siajn kultojn, kaj ekagis tuj post kiam la juna reĝo ĉesis plenumi la povon, kaj ili ne estis malrapidaj por atribui ĉiujn postajn problemoj de Egiptio al la establo de monoteismo dum lia reĝado.
Tre saĝe Aĥnatono celis establi monoteismon sub la aspekto de la suno-dio. Tiu ĉi decido atingi la adoron al la Universala Patro integrante ĉiujn diojn al la adoro al la suno estis kaŭzita de la konsilo de la salemida kuracisto. Aĥnatono uzis la ĝeneraligitajn doktrinojn pri la tiam ekzistanta fido je Atono pri la patreco kaj patrineco de la Diaĵo, kaj kreis religion kiu agnoskis intiman adoran rilaton inter la homo kaj Dio.
Aĥnatono estis sufiĉe saĝa por konservi la eksteran adoron de Atono, la suno-dio, dum li kondukis siajn asociitojn al la maskita adorado de la Unu Dio, kreinto de Atonp kaj plejsupera Patro de ĉiuj. Tiu ĉi juna instruisto-reĝo estis fekunda verkisto, aŭtoro de la verkaĵo titolita “La Unu Dio”, libro de tridek unu ĉapitroj, kiun la pastroj, kiam ili revenis al la povo, komplete detruis. Aĥnatono ankaŭ verkis cent tridek sep himnojn, el kiuj dek du estas nun en la Libro de Psalmoj de la Malnova Testamento, atribuitaj al hebreaj aŭtoroj.
La plejsupera vorto de la religio de Aĥnatono en la ĉiutaga vivo estis “rektanimeco”, kaj li rapide vastigis la koncepton pri la justa ago ĝis ampleksi la internacian same kiel la nacian etikojn. Tio ĉi estis generacio de mirinda persona pieco, kaj estis karakterizita de aŭtenta aspirado ĉe la pli inteligentaj viroj kaj virinoj por trovi Dion kaj koni lin. En tiu epoko la socia pozicio aŭ riĉeco donis al egiptoj nenian avantaĝon laŭ la okuloj de la leĝo. La familia vivo en Egiptio multe konservis kaj pliigis la moralan kulturon, kaj estis la inspiro de la pli posta superba familia vivo de la judoj en Palestino.
La fatala malforteco de la evangelio de Aĥnatono estis ĝia plej granda vero, la instruo ke Atono estis ne nur la kreinto de Egiptio sed ankaŭ tiu de la “tuta mondo, homoj kaj bestoj, kaj ĉiuj fremdaj landoj, eĉ Sirio kaj Kuŝ, apud tiu lando de Egiptio. Li metas ĉiun en lia loko, kaj kontentigas la bezonojn de ĉiu.” Tiuj konceptoj pri la Diaĵo estis altaj kaj superaj, sed ili ne estis naciismaj. Tiaj internaciismaj sentoj en religio malsukcesis plialtigi la animstaton de la egipta armeo sur la batalkampo, dum ili alportis efikajn armilojn al la pastroj kontraŭ la juna reĝo kaj lia nova religio. Li havis koncepton pri la Diaĵo multe pli alta ol tiu de la postaj hebreoj, sed ĝi estis tro avangarda por servi la celojn de konstruisto de nacio.
Kvankam la monoteisma idealo suferis pro la malapero de Aĥnatono, la ideo pri unu Dio persistis en la mensoj de multaj grupoj. La bofilo de Aĥnatono iris kun la pastroj, revenis al la adoro de la malnovaj dioj, ŝanĝante sian nomon al Tutanĥamono. La ĉefurbo revenis al Tebo, kaj la pastroj riĉiĝis per la lando, fine posedante unu seponon de tuta Egiptio; kaj baldaŭ unu el tiu ĉi sama ordeno de pastroj aŭdacis konkeri la kronon.
Sed la pastroj ne plene povis venki la monoteisman ondon. Pli kaj pli ili estis devigitaj kombini siajn diojn; pli kaj pli la familio de dioj malgrandiĝis. Aĥnatono antaŭe asociis la flagran diskon de la ĉieloj kun la kreinto-Dio, kaj tiu ĉi ideo plu flamis en la koroj de la homoj, eĉ tiuj de la pastroj, longe post kiam la juna reformisto forpasis. Neniam la koncepto pri monoteismo mortis en la koroj de la homoj en Egiptio kaj en la mondo. Ĝi persistis eĉ ĝis la alveno de la Kreinto-Filo de tiu sama dia Patro, tiu unu Dio kiun Aĥnatono jam tiel fervore proklamis por la adoro de tuta Egiptio.
La malforteco de la doktrino de Aĥnatono kuŝis en la fakto, ke li proponis tiel avangardan religion, ke nur la edukitaj Egiptianoj povis plene kompreni liajn instruojn. La rango de agrikulturaj laboristoj neniam vere komprenis lian evangelion, kaj do pretis reveni kun la pastroj al la malnova kulto de Iziso kaj ŝia edzo Oziriso, kiu laŭsupoze estis mirakle resurektita el kruela morto je la manoj de Seto, la dio de mallumo kaj malbono.
La instruo pri la senmorteco de ĉiuj homoj estis tro avangarda por la egiptoj. Nur al reĝoj kaj al riĉuloj oni promesis la resukekton; tial ili tiel zorge enbalzamigis kaj konservis iliajn korpojn en tomboj por la juĝa tago. Sed la demokratio de saviĝo kaj resurekto kiel instruita de Aĥnatono fine venkis, eĉ ĝis egiptoj poste kredis en la postvivo de neinteligentaj bestoj.
Kvankam la klopodo de tiu ĉi egipta gvidanto trudi la adoron de unu Dio al sia popolo ŝajnis malsukcesi, oni devas noti, ke la postefikoj de lia verko persistis dum jarcentoj kaj en Palestino kaj en Grekio, kaj ke Egiptio tiel fariĝis la peranto por transdoni la kombinitan evoluan kulturon de la nila valo kaj la revelacian religion de la Eŭfrato al ĉiuj sekvaj popoloj de la Okcidento.
La gloro de tiu ĉi granda erao de morala disvolviĝo kaj spirita kresko en la nila valo rapide svenis, kiam komencis la nacia vivo de la hebreoj, kaj sekve de sia restado en Egiptio tiuj ĉi beduenoj kunportis multajn el tiuj ĉi instruoj, kaj eternigis multajn doktrinojn de Aĥnatono en sia rasa religio.
El Palestino kelkaj el la melkicedekaj misiistoj pasis tra Mezopotamio ĝis la granda irana altebenaĵo. Dum pli ol kvincent jaroj la salemaj instruistoj progresis en Irano, kaj la tuta nacio estis adoptanta la melkicedekan religion, kiam ŝanĝo de gvidantoj rapidigis kruelan persekutadon, kiu praktike ĉesigis la monoteismajn instruojn de la salema kulto. La doktrino pri la abrahama pakto praktike formortis en Persio kiam, en tiu granda jarcento de morala renoviĝo, la sesa antaŭ Kristo, Zoroastro aperis por rebruligi la braĝojn de la salema evangelio.
Tiu ĉi fondinto de nova religio estis vireca kaj aventurema junulo kiu, dum sia unua pilgrimado al Ur en Mezopotamio, jam aŭdis pri la tradicioj pri la ribelo de Kaligastio kaj Lucifero — kune kun multaj aliaj tradicioj — kiuj ĉiuj faris fortan efekton al lia religia naturo. Sekve, rezulte de sonĝo dum en Ur, li starigis programon por reveni al sia norda hejmo por entrepreni la restrukturadon de la religio de sia popolo. Li tiam sorbis la hebrean ideon pri Dio de justeco, la mosea koncepto pri la dieco. La ideo pri plejsupera Dio estis klara en lia menso, kaj li demetis ĉiujn aliajn diojn kiel diablojn, lasis ilin ĉe la rangoj de la demonoj, pri kiuj li antaŭe aŭdis en Mezopotamio. Li lernis la rakonton pri la Sep Majstro-Spiritoj, kiel la tradicio estis en Ur, kaj sekve li kreis galaksion da sep plejsuperaj dioj kun Ahura-Mazdao kiel ĉefo. Tiujn ĉi subordigitajn diojn li asociis kun la idealigo de la Justa Leĝo, la Bona Pensado, la Nobla Regado, la Sankta Karaktero, la Sano kaj la Senmorteco.
Kaj tiu ĉi nova religio kun ago — laboro — ne de preĝoj kaj ritoj. Ĝia Dio estis estaĵo de plejsupera saĝo kaj la patrono de la civilizacio; ĝi estis batalema religia filozofio, kiu aŭdacis batali kontraŭ la malbono, la neagemo kaj la malprogresemo.
Zoroastro ne instruis la adoradon de la fajro, sed celis uzi la flamon kiel simbolon de la pura kaj saĝa Spirito kun universala kaj plejsupera dominado. (Tro vere, liaj postaj adeptoj kaj respektegis kaj adoris tiun ĉi simbolan fajron.) Fine, post la konvertiĝo de irana princo, la nova religio estis disvastigita per la glavo. Kaj Zoroastro heroe mortis dum batalo por tio, kion li kredis esti la “vero de la Sinjoro de lumo”.
Zoroastrismo estas la sola urantia kerdo, kiu eternigas la dalamatiajn kaj edenaj instruojn pri la Sep Majstro-Spiritoj. Kvankam malsukcesinte evoluigi la trinitatan koncepton, ĝi iel proksimiĝis al tiu de Dio la Sepoblulo. La originala Zoroastrismo ne estis pura dualismo; kvankam la fruaj instruoj ja portretis la malbonon kiel tempan kunordigiton kun la bono, ĝi klare estis por ĉiam mergita en la plejlastan realecon de la bono. Nur en la postaj tempoj oni kredis, ke la bono kaj la malbono luktis per egalaj kondiĉoj.
La judaj tradicioj pri la ĉielo kaj la infero kaj la doktrino pri demonoj kiel registritaj en la hebreaj skribaĵoj, kvankam bazitaj sur la vestiĝaj tradicioj pri Lucifero kaj Kaligastio, precipe devenis de la Zoroastrismanoj dum la tempoj, kiam la judoj estis sub la politika kaj kultura dominado de la persoj. Zoroastro, kiel la egiptoj, instruis la “juĝan tagon”, sed li ligis tiun ĉi eventon kun la fino de la mondo.
Eĉ la religio, kiu sekvis Zoroastrismon en Persio, estis rimarkeble influita de ĝi. Kiam la iranaj pastroj celis faligi la instruojn de Zoroastro, ili resurektis la antikvan adoradon al Mitrao. Kaj Mitraismo disvastiĝis tra tuta Levantenio kaj la mediteraneaj regionoj, dum iom da tempo samtempa kaj kun Judaismo kaj kun Kristanismo. La instruoj de Zoroastro tiel imponis sinsekve al tri grandaj religioj: Judaismo kaj Kristanismo, kaj per ili Mohamedanismo.
Sed estas granda diferenco inter la plialtigitaj instruoj kaj la noblaj psalmoj de Zoroastro kaj la modernaj koruptadoj de lia evangelio fare de la Parsioj kun ilia granda timo pri la mortintoj, kune kun la konservado de kredoj en sofismoj, kiujn Zoroastro neniam degnis aprobi.
Tiu ĉi granda viro estis unu el tiu unika grupo, kiu aperis dum la sesa jarcento antaŭ Kristo por eviti, ke la lumo de Salemo komplete kaj definitive estingiĝu, dum ĝi tiel malforte brulis por montri al la homo en lia mallumigita mondo la vojon de lumo kondukantan al la eterna vivo.
La melkicedekaj instruoj pri la unu Dio establiĝis en la Araba dezerto relative freŝdate. Same kiel en Grekio, same en Arabio la salemaj misiistoj malsukcesis pro sia miskompreno pri la instruoj de Makivento koncerne troan organizadon. Sed ili ne estis tiel malhelpitaj de sia interpretado de lia admono kontraŭ ĉiuj klopodoj por diskonigi la evangelion per milita forto aŭ civila devigo.
Ne eĉ en Ĉinio aŭ Romio la melkicedekaj instruoj malsukcesis pli plene ol en tiu ĉi dezerta regiono tiel proksima de Salemo mem. Longe post kiam la plimulto de la popoloj de Oriento kaj Okcidento fariĝis respektive budhismaj kaj kristanismaj, la dezerto de Arabio same daŭris kiel dum miloj da jaroj. Ĉiu tribo adoris sian malnovan fetiĉon, kaj multaj individuaj familioj havis siajn proprajn familiajn diojn. Longe daŭris la lukto inter babilonia Iŝtar, hebrea Javeo, irana Ahura kaj la kristana Patro de la Sinjoro Jesuo Kristo. Neniam unu koncepto kapablis plene delokigi la aliajn.
Tra tuta Arabio estis familioj kaj klanoj, kiuj konservis la malklaran ideon pri unu Dio. Tiaj grupoj zorge gardis la tradiciojn de Melkicedeko, Abrahamo, Moseo kaj Zoroastro. Estis multaj centroj, kiuj tiam povis respondi al la jesua evangelio, sed la kristanaj misiistoj de la dezertaj landoj estis aŭstera kaj nefleksebla grupo kompare kun la kompromisantoj kaj la novigantoj, kiuj funkciis kiel misiistoj en la mediteraneaj landoj. Se la adeptoj de Jesuo tiam pli serioze sekvus lian ordonon “iri tra la tuta mondo kaj prediki la evangelion”, kaj se ili estus pli afablaj predikante ĝin, malpli rigoraj en kromaj sociaj postuloj, kiuj ili mem elpensis, tiam multaj landoj ĝoje akceptus la simplan evangelion de la filo de ĉarpentisto, Arabio inter ili.
Malgraŭ la fakto, ke la grandaj levantenaj monoteismoj malsukcesis enradikiĝi en Arabio, tiu ĉi dezerta lando kapablis produkti fidon kiu, kvankam malpli postulema pri siaj sociaj postuloj, estis tamen monoteisma.
Estis nur unu faktoro kun triba, rasa aŭ nacia naturo pri la primitivaj kaj neorganizitaj kredoj de la dezerto, kaj tio estis la aparta kaj ĝenerala respekto, kiun preskaŭ ĉiuj triboj de Arabio donis al iu nigraŝtona fetiĉo en iu templo en Mekko. Tiu ĉi punkto de komuna kontakto kaj respektego poste kondukis al la establo de la islama religio. Kio estis Javeo, la vulkana spirito, estis por la judaj Semidoj, tio la Ŝtono de la Kaaba ŝtono fariĝis por iliaj arabaj kuzoj.
La forto de Islamo estis ĝia klara kaj bone difinita prezentado de Alaho kiel la unu kaj sola Diaĵo; ĝia malforto, la asocio de milita forto kun ĝia promulgo, kune kun ĝia degradado de la virino. Sed ĝi firme subtenis sian prezenton pri la Unu Universala Diaĵo de ĉiuj, “kiu scias la nevideblecon kaj la videblecon. Li estas la mizerikorda kaj la kompatema.” “Vere Dio estas abunda de boneco al ĉiuj homoj.” “Kaj kiam mi estas malsana, estas li, kiu resanigas min.” “Kiam ajn tri kune parolas, Dio ĉeestas kiel kvara”, ĉar ĉu li ne estas “la unua kaj la lasta, ankaŭ la vidata kaj la kaŝita”?
[Prezentita de Melkicedeko de Nebadono.]