Kajero 94
La fruaj instruistoj de la salema religio penetris ĝis la plej malproksimaj triboj de Afriko kaj Eŭrazio, ĉiam predikante la evangelion de Makivento pri la fido kaj la konfido de la homo al la unu universala Dio kiel la sola prezo por akiri la dian favoron. La pakto de Melkicedeko kun Abrahamo estis la modelo por la tuta frua propagando eliranta el Salemo kaj aliaj centroj. Urantio neniam havis pli entuziasmajn kaj viglajn misiistojn de iu ajn religio ol tiuj ĉi noblaj viroj kaj virinoj, kiuj portis la instruojn de Melkicedeko al la tuta orienta hemisfero. Tiuj ĉi misiistoj estis rekrutitaj el multaj popoloj kaj rasoj, kaj ili plejparte diskonigis siajn instruojn per la rimedo de indiĝenaj konvertitoj. Ili establis trejnajn centrojn en malsamaj partoj de la mondo, kie ili instruis al la indiĝenoj la saleman religion, kaj tiel komisiis al siaj lernantoj funkcii kiel instruistoj ĉe sia propra popolo.
En la tagoj de Melkicedeko, Hindio estis kosmopolita lando, kiu freŝdate venis sub la politika kaj religia dominado de la Arjaj-Andidaj invadantoj el la nordo kaj okcidento. Tiam nur la norda kaj okcidenta partoj de la duoninsulo estis abunde trapenetritaj de la Arjanoj. Tiuj ĉi vedaj novaj alvenintoj kunportis kun si siajn multajn tribajn diaĵojn. Iliaj religiaj formoj de adoro strikte sekvis la ceremoniajn praktikojn de siaj fruaj Andidaj prapatroj en tio, ke la patro agis kiel pastro kaj la patrino kiel pastrino, kaj la hejma fajrejo estis ankoraŭ uzata kiel altaro.
La veda kulto estis tiam en procezo de kreskado kaj metamorfozo sub la direkto de la brahma kasto de instruistoj-pastroj, kiuj iom post iom prenis sur sin la regadon de la disvolviĝanta ritaro de adoro. La kunfandiĝo de la iamaj tridek tri arjaj diaĵoj bone progresis, kiam la salemaj misiistoj penetris la nordon de Hindio.
La politeismo de tiuj Arjanoj reprezentis degeneradon de ilia frua monoteismo kaŭzita de ilia apartiĝo en tribajn unuojn, ĉiu tribo havanta sian respektegitan dion. Tiu ĉi degenerado de la originalaj monoteismo kaj trinitatismo de andida Mezopotamio estis resinteziĝanta dum la fruaj jarcentoj de la dua jarmilo antaŭ Kristo. La multaj dioj estis organizitaj laŭ panteono sub la triunua gvidado de Djaŭs Pitar, la sinjoro de la ĉielo; Indro, la tempesta sinjoro de la atmosfero; kaj Agnio, la trikapa dio de la fajro, sinjoro de la tero kaj vestiĝa simbolo de pli frua trinitata koncepto.
Klare henoteismaj disvolviĝoj preparis la vojon por evoluinta monoteismo. Agnio, la plej antikva diaĵo, estis ofte plialtigita kiel la patro-ĉefo de la tuta panteono. La principo pri diaĵo-patro, foje nomata Praĝapatio foje Brahmao, estis mergita en la teologia batalo, kiun la brahmaj pastroj poste batalis kontraŭ la salemaj instruistoj. La Brahmo estis konceptita kiel la principo pri energio-dieco animanta la tutan vedan panteonon.
La salemaj misiistoj predikis la solan Dion de Melkicedeko, la Plejaltulo de la ĉielo. Tiu ĉi portreto ne estis tute malharmonia kun la emerĝanta koncepto pri la patro-Brahmao kiel fonto de ĉiuj dioj, sed la salema doktrino estis senriteca, kaj do rekte kontraŭstaris la dogmojn, tradiciojn kaj instruojn de la brahma pastraro. Neniam la brahmaj pastroj akceptus la salemajn instruojn pri saviĝo per la fido, la favoron de Dio ekster la ritaj observadoj kaj oferaj ceremonioj.
La malakcepto de la melkicedeka evangelio pri la konfido al Dio kaj saviĝo per la fido markis decidan turnopunkton por Hindio. La salemaj misiistoj jam multe kontribuis al la perdo de fido je ĉiuj antikvaj vedaj dioj, sed la gvidantoj, la pastroj de Vedismo, rifuzis akcepti la melkizedekajn instruojn pri unu sola Dio kaj unu simpla fido.
La Brahmanoj kolektis la sakralajn skribaĵojn de sia tempo klopodante kontraŭbatali la salemajn instruistojn, kaj tiu ĉi kompilaĵo, kiel poste reviziita, atingis la modernajn tempojn kiel la Rigvedo, unu el la plej antikvaj sakralaj libroj. La dua, tria kaj kvara Vedoj sekvis, dum la Brahmanoj celis kristaligi, formaligi kaj fiksi siajn ritojn de adoro kaj ofero ĉe la popoloj de tiuj tagoj. En siaj plej bonaj partoj tiuj ĉi skribaĵoj estas egala al iu ajn alia korpuso de simila karaktero laŭ beleco de koncepto kaj vereco de juĝkapablo. Sed ju pli tiu ĉi supera religio fariĝis poluitaj de miloj kaj miloj da superstiĉoj, kultoj kaj ritoj de suda Hindio, des pli ĝi transformiĝis en la plej varian sistemon de teologio iam disvolvita de la mortema homo. Ekzamenado de la Vedoj rivelos iujn el la plej altaj kaj iujn el la plej malaltaj konceptoj pri la Diaĵo iam konceptitaj.
Ju pli la salemaj misiistoj penetris suden en la dravida Dekano, des pli ili renkontis kastan sistemon, la skemon de la Arjanoj por malhelpi la perdon de rasa identeco fronte al kreskanta tajdo de la duarangaj sangikaj popoloj. Ĉar la kasto de brahmaj pastroj estis la esenco mem de tiu ĉi sistemo, tiu ĉi socia ordo multe prokrastis la progreson de la salemaj instruistoj. Tiu ĉi kasta sistemo malsukcesis savi la arjan rason, sed ĝi ja sukcesis eternigi la Brahmanojn, kiuj siavice konservis sian religian hegemonion en Hindio ĝis la nuna epoko.
Kaj tiam, kun la malfortiĝo de Vedismo per la malakcepto de supera vero, la kulto de la Arjanoj estis submetita al pli kaj pli da invadoj el la Dekano. En malespera klopodo bermsi la tajdon de rasa formorto kaj religia forigo, la brahma kasto celis plialtigi sin super ĉio. Ili instruis, ke la ofero al la diaĵo per si mem estis plene efika, ke ĝi estis plene trudanta per sia potenco. Ili proklamis ke, el la du esencaj diaj principoj de la universo, unu estis la Brahmo la diaĵo, kaj la alia estis la Brahma pastraro. Ĉe neniu urantia popolo la pastroj pretendis plialtigi sin super eĉ siaj dioj, doni al si mem la honorojn ŝuldatajn al siaj dioj. Sed ili tiel absurde troigis tiujn ĉi malhumilaj asertoj, ke la tuta malfortika sistemo kolapsis antaŭ la degraditaj kultoj, kiuj alfluis de la ĉirkaŭantaj kaj malpli evoluintaj civilizacioj. La vasta veda pastraro mem baraktis kaj sinkis sub la nigra inundo de inerteco kaj pesimismo, kiujn ilia propra egoisma kaj malsaĝa malhumilo disdonis al tuta Hindio.
La troa koncentriĝo en la memo certe alkondukis al timi la neevoluan eternigon de la memo en senfina ciklo de sinsekvaj enkarniĝoj kiel homo, besto aŭ herbaĉo. Kaj el ĉiuj infektantaj kredoj, kiuj povus ligiĝi al tio, kio tiam povus fariĝi emerĝanta monoteismo, neniu estis tiel stultiga, ke tiu ĉi kredo en metempsikozo — la doktrino pri la reenkarniĝo de animoj — kiu venis de la dravida Dekano. Tiu ĉi kredo al la laciga kaj monotona ciklo de ripetadaj transmigradoj senigis la luktantajn mortemulojn je la delonge kara espero trovi tiun liberiĝon kaj spiritan antaŭeniĝon, kiuj antaŭe estis parto de la pli frua veda fido.
Tiu ĉi filozofie malfortiga instruo estis baldaŭ sekvita de la invento de la doktrino pri la eterna eskapo el si mem per la mergiĝo en la universalan ripozon kaj pacon de la absoluta unuiĝo kun Brahmo, la superanimo de la tuta kreitaĵaro. La mortemula deziro kaj la homa ambicio estis efike rabitaj kaj praktike detruitaj. Dum pli ol du mil jaroj la pli bonaj pensuloj de Hindio celis eskapi el ĉia speco de deziro, kaj tiel estis larĝe malfermita la pordo por la eniro de tiuj postaj kultoj kaj instruoj, kiuj praktike katenis la animojn de multaj hinduaj popoloj en la ĉenoj de spirita malespero. El ĉiuj civilizacioj, la Veda-Arja pagis la plej teruran prezon por sia malakcepto de la salema evangelio.
La kastoj solaj ne povis eternigi la arjan sistemon de religio-kulturo, kaj dum la malsuperaj religioj de la Dekano trapenetris norden, tie disvolviĝis epoko de malespero kaj senespereco. Estis dum tiuj ĉi mallumaj tempoj, ke la kulto forpreni nenies vivo aperis, kaj tio de tiam persistis. Multaj el la novaj kultoj estis klare ateismaj asertante, ke tia atingebla saviĝo povis veni nur per la nehelpitaj klopodoj de la homo. Sed tra multe de ĉio ĉi bedaŭrinda filozofio, distorditaj vestiĝoj de la melkicedekaj instruoj kaj eĉ de Adamo povas esti spuritaj.
Estis la epoko de la kompilado de la postaj skribaĵoj de la hindua fido, la Brahmanaoj kaj la Upaniŝadoj. Malakceptinte la instruojn pri persona religio per la sperto de persona fido je unu sola Dio, kaj malpuriĝinte per la inundo de malsuperaj kaj malfortigaj kultoj kaj kredoj el la Dekano, kun iliaj antropomorfismoj kaj reenkarniĝoj, la brahma pastraro spertis fortan reagon kontraŭ tiuj ĉi malpurigaj kredoj; estis klara klopodo por celi kaj trovi la veran realecon. La Brahmanoj komencis malantropomorfigi la hindan koncepton pri la diaĵo, sed tiel farante ili stumblis en la gravan eraron senpersonecigi la koncepton pri Dio, kaj ili atingis, ne noblan kaj spiritan idealo pri la Paradiza Patro, sed malproksima kaj metafizika ideo pri Absoluto enhavanta ĉion
Klopodante memkonservi sin la Brahmanoj malakceptis la solan Dion de Melkicedeko, kaj nun ili troviĝis kun la hipotezo de Brahmo, tiu malpreciza kaj iluzia filozofia memo, tiu nepersona kaj senpova tio, kiu lasis la spiritan vivon de Hindio senespera kaj prostracia de tiu malfeliĉa tempo ĝis la dudeka jarcento.
Estis dum la tempoj de la verkado de la Upaniŝadoj, ke Budhismo aperis en Hindio. Sed malgraŭ siaj sukcesoj dum mil jaroj, ĝi ne povis konkuri kun la posta Hinduismo; malgraŭ pli alta moraleco, ĝia frua priskribo de Dio estis eĉ malpli bone difinita ol tiu de Hinduismo, kiu havigis malpliajn kaj personajn diaĵojn. La Budhismo finfine cedis norde de Hindio antaŭ la atako de militema Islamo kaj ĝia klara koncepto pri Alaho kiel la plejsupera Dio de la universo.
Kvankam la plej alta fazo de Brahmismo estis apenaŭ religio, ĝi estis vere unu el la plej noblaj atingoj de la mortemula menso en la filozofiaj kaj metafizikaj kampoj. Komencinte malkovri la finan realecon, la hinda menso ne haltis, ĝis ĝi spekulativis pri preskaŭ ĉiu fazo de teologio krom la esenca duobla koncepto de religio: la ekzisto de la Universala Patro de ĉiuj universaj kreitaĵoj kaj la fakto pri la supreniranta sperto en la universo de tiuj ĉi samaj kreitaĵoj, dum ili celas atingi la eternan Patron, kiu ordonas al ili esti perfektaj, kiel li mem estas perfekta.
En la koncepto pri Brahmo la mensoj de tiu epoko vere komprenis la ideon pri Absoluto penetranta ĉion, ĉar tiu ĉi postulato estis samtempe identigita kiel krea energio kaj kosma reago. Brahmo estis konceptata kiel estanta ekster ĉia difino, kapabla esti komprenata nur de la sinsekva neado de ĉiuj limhavaj kvalitoj. Ĝi nepre estis kredo je absoluta, eĉ infinita, estaĵo, sed tiu ĉi koncepto estis plejparte senigita je personecaj atributoj, kaj do estis nespertebla de individuaj religiuloj.
Brahmo-Narajano estis konceptata kiel la Absoluto, la infinita TIO ESTAS, la praa krea potenco de la potenciala kosmo, la Universala memo statike kaj potenciale ekzistanta tra la tuta eterneco. Se la filozofoj de tiu epoko tiam kapablus fari la sekvan paŝon en la koncepto pri la diaĵa koncepto, se ili tiam kapablus koncepti la Brahmon kiel asocian kaj kreopovan, kiel personecon proksimiĝeblan de kreitaj kaj evoluantaj estaĵoj, tiam tia instruo fariĝus la plej altnivela portreto de la Diaĵo sur Urantio, ĉar ĝi ampleksus la kvin unuajn nivelojn de la totala diaĵa funkciado, kaj eble antaŭvidus la ceterajn du.
En kelkaj fazoj la koncepto pri la Unu Universala Superanimo kiel la totaleco de la sumo de ĉiuj kreitaĵaj ekzistoj kondukis la hindajn filozofojn tre proksime de la vero pri la Plejsupera Estaĵo, sed tiu ĉi vero servis al nenio, ĉar ili malsukcesis evoluigi iun ajn akcepteblan aŭ racian personan proksimiĝon por atingi sian teorian monoteisman celon de Brahmo-Narajano.
La karma principo de kaŭzeca kontinueco estas, denove, tre proksima de la vero pri la konsekvenca sintezo pri ĉiuj spactempaj agoj en la Diaĵa ĉeesto de la Plejsuperulo; sed tiu ĉi postulato neniam disponigis la kunordigan personan atingon de la Diaĵo fare de la individua religiulo, nur la plejlastan englutadon de ĉiu personeco en la Universalan Superanimon.
La filozofio de Brahmismo ankaŭ venis tre proksime al la konstatado de la loĝado de la Penso-Ĝustiganto, sed ĝi estis koruptita per la miskonceptado de la vereco. La instruo, laŭ kiu la animo estas la loĝejo de la Brahmo preparus la vojon al altnivela religio, se tiu ĉi koncepto tiam ne estus plene malpurigita de la kredo, ke estas neniu homa individueco ekster tiu ĉi loĝado de la Universala Unu.
En la doktrino pri la kunfandiĝo de la memanimo kun la Superanimo, la teologoj de Hindio malsukcesis disponigi la postvivon de io homa, nova kaj unika, io naskita de la unuiĝo de la volo de la homo kun la volo de Dio. La instruo pri la reveno de la animo al la Brahmo estas proksime paralela kun la vero pri la reveno de la Ĝustiganto al la sino de la Universala Patro, sed estas io aparta de la Ĝustiganto, kiu ankaŭ postvivas, la morontia kontraŭparto de la mortemula personeco. Kaj tiu ĉi esenca koncepto fatale forestis en la brahma filozofio.
La Brahma filozofio alvenis proksime de multaj faktoj de la universo, kaj proksimiĝis al multaj kosmaj veraĵoj, sed ĝi tro ofte fariĝis viktimo de la eraro malsukceci diferencigi inter la pluraj niveloj de la realo, kiel la absoluteco, la transcendeco kaj la limhaveco. Ĝi malsukcesis konsideri ke tio, kio povas esti limhava-iluzia sur la absoluta nivelo, povas esti absolute reala sur la limhava nivelo. Kaj ĝi ankaŭ ne konstatis la esencan personecon de la Universala Patro, kiu estas persone kontaktebla sur ĉiuj niveloj ekde la limigita sperto de evolua kreitaĵo kun Dio ĝis la senlima sperto de la Eterna Filo kun la Universala Patro.
Dum pasis la jarcentoj en Hindio, la loĝantaro iom revenis al la antikvaj ritoj de la Vedoj, kiel ili estis modifitaj de la instruoj de la melkicedekaj misiistoj kaj kristaligitaj de la posta brahma pastraro. Tiu ĉi, la plej malnova kaj plej kosmopolita el la religioj de la mondo, spertis novajn ŝanĝojn responde al Budismo kaj Ĝainismo kaj al la poste aperintaj influoj de Mohomedanismo kaj Kristanismo. Sed kiam la instruoj de Jesuo en alvenis Hindion, ili jam fariĝis tiel okcidentigitaj ĝis esti “religio de la blanka homo”, do stranga kaj fremda por la hindua menso.
La hindua teologio nun prezentas kvar malsuprenirantajn nivelojn de diaĵo kaj dieco.:
1. La Brahmo, la Absoluto, la Infinita Unu, la TIO ESTAS.
2. La Trimurtio, la plejsupera trinitato de Hinduismo. En tiu ĉi asocio, oni konceptis ke la Brahmao, la unua membro, estas memkreata el la Brahmo-Infinito. Se ne estus proksima identigo kun la panteisma Infinita Unu, Brahmao povus konsistigi la fundamenton por la koncepto pri la Universala Patro. Brahmao ankaŭ estas identigita kun la destino.
La adoro de la dua kaj tria membroj, Ŝivo kaj Viŝnuo, aperis dum la unua jarmilo post Kristo. Ŝivo estas la sinjoro de vivo kaj morto, dio de fekundeco kaj mastro de detruo. Viŝnuo estas treege populara pro la kredo, laŭ kiu li periode enkarniĝas lau homa formo. Tiel Viŝnuo fariĝas reala kaj vivanta en la imago de la Hindoj. Ŝivo kaj Viŝnuo estas konsiderataj de kelkaj kiel plejsuperaj super ĉio.
3. Vedaj kaj postvedaj diaĵoj. Multaj el la antikvaj dioj de la Arjoj, kiel Agnio, Indro kaj Soma, persistis kiel duarangaj relative al la tri membroj de la Trimurtio. Multaj aldonaj dioj aperis depost la fruaj tagoj de veda Hindio, kaj tiuj ĉi ankaŭ estis enkorporigitaj en la hinduan panteonon.
4. La duondioj: superhomoj, dio-homoj, herooj, demonoj, fantomoj, malbonaj spiritoj, feoj, monstroj, koboldoj kaj sanktuloj de la postaj kultoj.
Kvankam Hinduismo longe malsukcesis vigligi la hindan popolon, samtempe ĝi ĝenerale estis tolerema religio. Ĝia granda forto kuŝas en la fakto, ke ĝi riveliĝis esti la plej adaptema kaj amorfa religio aperinta sur Urantio. Ĝi kapablas preskaŭ senlime ŝanĝiĝi, kaj posedas nekutiman gamon de flekseblaj alĝustiĝoj de la altaj kaj duonmonoteismaj spekulativoj de la intelektaj Brahmo ĝis la malmodera fetiĉismo kaj primitivaj kultaj praktikoj de la malsuperaj kaj deprimitaj klasoj de malkleraj kredantoj.
Hinduismo postvivis, ĉar ĝi esence estas integra parto de la baza socia teksaĵo de Hindio. Ĝi ne havas grandan hierarkion, kiu povas esti perturbita aŭ detruita; ĝi estas interplektita en la vivmaniero de la loĝantaro. Ĝi havas adapteblecon al ŝanĝiĝantaj la kondiĉoj, kiu superas ĉiujn aliajn kultojn, kaj ĝi montras tolereman sintenon de adapto al multaj aliaj religioj, Gotamo Budho kaj eĉ Kristo mem estantaj asertitaj kiel enkarniĝoj de Viŝnuo.
Hodiaŭ, en Hindio, la granda neceso estas la portretado de la jesua evangelio — la Patreco de Dio kaj la fileco kaj konsekvenca frateco de ĉiuj homoj, kiu estas persone realigita en amanta ministrado kaj socia servo. En Hindio la filozofia kadro ekzistas, la kulta strukturo ĉeestas; nur necesas la vigliga fajrero de la vigla amo priskribita en la originala evangelio de la Filo de la Homo, senigita je la okcidentaj dogmoj kaj doktrinoj, kiuj tendencis igi la sindonacan vivon de Mikaelo religio de la blanka homo.
Dum la salemaj misiistoj de trapasis Azion, disvastigante la doktrinon pri la Plej Alta Dio kaj la saviĝo per la fido, ili sorbis multe el la filozofia kaj religia penso de tiuj diversaj trairataj landoj. Sed la instruistoj komisiitaj de Melkicedeko kaj liaj posteuloj ne malsukcesis sian mision; ili ja penetris ĉe ĉiuj popoloj de la eŭrazia kontinento, kaj estis dum la mezo de la dua jarmilo antaŭ Kristo, kiam ili alvenis en Ĉinio. En Si Fuĉ, dum pli ol cent jaroj, la Salemidoj konservis sian sidejon, tie trejnante ĉinajn instruistojn, kiuj intruis en ĉiuj regnoj de la flava raso.
Estis rekta konsekvenco de tiu instruo, ke la plej frua formo de Taoismo aperis en Ĉinio, konsiderinde malsama religio ol tiu, kiu portas tiun nomon hodiaŭ. Frua aŭ praa Taoismo estis kunmetaĵo de la jenaj faktoroj:
1. La restantaj instruoj de Singlangtono, kiuj postvivis en la koncepto de Ŝangtio, la Dio de la ĉielo. En la epoko de Singlangtono la ĉina popolo fariĝis praktike monoteisma; la ili koncentris sian adoron ĉe la Unu Vero, poste konata kiel la Spirito de la Ĉielo, la universa reganto. Kaj la flava raso neniam plene perdis tiun ĉi fruan koncepton pri la Diaĵo, kvankam dum la postaj jarcentoj multaj subordigitaj dioj kaj spiritoj inside enŝoviĝis en ilian religion.
2. La salema religio pri Plej Alta Kreinto-Diaĵo, kiu donacus sian favoron al la homaro responde al la fido de la homo. Sed estas tute vere ke, kiam la melkicedekaj misiistoj penetris la terojn de la flava raso, ilia origina mesaĝo estis konsiderinde modifita kompare kun la simplaj doktrinoj de Salemo en la epoko de Makivento.
3. La koncepto de Brahmo-Absoluto de la hindaj filozofoj, kune kun la deziro eskapi el ĉiu malbono. Eble la plej granda ekstera influo al la diskonigo orienten de la religio de Salemo estis tiu de la hindaj instruistoj de la veda fido, kiuj alportis sian koncepton pri la Brahmo — la Absoluto — en la saviĝan penson de la Salemidoj.
Tiu ĉi kunmetita kredo disvastiĝis tra la teroj de la flava kaj bruna rasoj kiel subkuŝanta influo al la religia-filozofia penso. En Japanio tiu ĉi pra-taoismo estis konata kiel Ŝintoo, kaj en tiu ĉi lando, tre malproksime de Salemo de Palestino, la popoloj lernis pri la enkarniĝo de Makivento Melkicedeko, kiu loĝis sur la tero, por ke la nomo de Dio ne estu forgesita de la homaro.
En Ĉinio ĉiuj ĉi kredoj estis poste konfuzitaj kaj kunmetitaj kun la ĉiam kreskanta kulto pri la adoro al la prapatroj. Sed neniam depost la tempo de Singlangtono la Ĉinoj falis en la senhelpa sklaveco de la pastraro. La flava raso estis la unua, kiu emerĝis el la barbara sklaveco por iri al bonorda civilizacion, ĉar ĝi estis la unua, kiu atingis iom da libereco de la abomena timo al la dioj, eĉ ne timante la fantomojn de la mortintoj, kiel la aliaj rasoj timis ilin. Ĉinio malvenkis, ĉar ĝi malsukcesis progresi trans sia frua emancipiĝo de pastroj; ĝi falis en preskaŭ egale katastrofa eraro, la adoro al prapatroj.
Sed la Salemidoj ne vane laboris. Estis sur la bazoj de ilia evangelio, ke la grandaj filozofoj de la Ĉinio de la sesa jarcento fondis siajn instruojn. La morala etoso kaj la spiritaj sentoj de la epoko de Laocio kaj Konfuceo devenis de la instruoj de la salemaj misiistoj de pli frua epoko.
Ĉirkaŭ ses jarcentoj antaŭ la alveno de Mikaelo, ŝajnis al Melkicedeko, jam delonge foririnta el la karno, ke la pureco de sia instruo sur la tero estis troe endanĝerigita pro la ĝenerala sorbado en la pli maljunaj urantiaj kredoj. Ŝajnis dum tempo, ke lia misio kiel antaŭveninto de Mikaelo povus malsukcesi. Kaj dum la sesa jarcento antaŭ Kristo, per nekutima kunordigo de spiritaj perantoj, inter kiuj ne ĉiuj estas komprenataj eĉ de la planedaj superrigardistoj, Urantio atestis plej nekutiman prezentadon de multforma religia vero. Pere de pluraj homaj instruistoj la salema evangelio estis reformulita kaj revigligita, kaj kiel ĝi tiam estis prezentita, multe persistis ĝis la tempoj de tiuj ĉi verkaĵoj.
Tiu ĉi unika jarcento de spirita progreso estis karakterizita de grandaj religiaj, moralaj kaj filozofiaj instruistoj ĉie en la civilizita mondo. En Ĉinio, la du elstaraj instruistoj estis Laocio kaj Konfuceo.
Laocio rekte konstruis sur la konceptoj de la salema tradicioj, kiam li deklaris, ke Tao estas la Sola Unua Kaŭzo de la tuta kreitaĵaro. Lao estis viro kun granda spirita vidkapablo. Li instruis, ke la eterna destino de la homo estis “la porĉiama unuiĝo kun Tao, la Plejsupera Dio kaj la Universala Reĝo”. Lia kompreno pri la plejlasta kaŭzeco estis plej sagaca, ĉar li skribis: “La Unueco estiĝas el la Absoluto Tao, kaj el la Unueco aperas la kosma Dualeco, kaj el tia Dualeco ekzistiĝas la Trinitato, kaj la Trinitato estas la praa fonto de la tuta realo.” “La tuta realo ĉiam estas en ekvilibro inter la potencialaĵoj kaj la efektivaĵoj de la kosmo, kaj tiuj ĉi eterne estas harmoniigitaj de la spirito de la dieco.”
Laocio ankaŭ faris unu el la plej fruaj prezentadoj pri la doktrino redoni bonon kontraŭ malbono: “La boneco generas bonecon, sed por tiu, kiu estas vere bona, la malboneco ankaŭ generas bonecon.”
Li instruis la revenon de la kreitaĵo al la Kreinto, kaj priskribis la vivon kiel la emerĝon de personeco el la kosmaj potencialoj, dum la morto estis kiel la rehejmeniro de tiu ĉi kreitaĵa personeco. Lia koncepto pri la vera fido estis nekutima, kaj ankaŭ li komparis ĝin al la “sinteno de malgranda infano”.
Lia kompreno pri la eterna celo de Dio estis klara, ĉar li diris: “La Absoluta Diaĵo ne luktas, sed ĉiam venkas; li ne devigas la homaron, sed ĉiam estas preta por respondi al iliaj veraj deziroj; la volo de Dio estas eterne pacienca kaj ĝia esprimo estas eterne neevitebla.” Kaj pri la vera religiulo li diris, esprimante la veron, laŭ kiu oni estas pli benita doni ol ricevi: “La bona persono celas ne konservi la veron por si mem, sed pli ĝuste provas donaci tiujn ĉi riĉaĵojn al siaj samuloj, ĉar tiel estas la realigo de la vero. La volo de la Absoluta Dio ĉiam profitas, neniam detruas; La celo de la vera kredanto konsistas en ĉiam agi sed neniam devigi.”
La instruo de Lao pri nerezisto kaj la distingo, kiun li faris inter ago kaj devigo, poste koruptiĝis al la kredoj “vidi, fari kaj pensi nenion”. Sed Lao neniam instruis tian eraron, malgraŭ ke lia prezentado de nerezisto estis faktoro por disvolvi la pacajn emojn de la ĉinaj popoloj.
Sed la populara Taoismo de la dudeka jarcento sur Urantio estas tre malsama de la noblaj sentoj kaj la kosmaj konceptoj de la maljuna filozofo, kiu instruis la veron tiel, kiel li perceptis ĝin, kiu estis: Ke la fido je la Absoluta Dio estas la fonto de tiu dia energio, kiu rekreos la mondon, kaj per kiu la homo supreniras al la spirita unuiĝo kun Tao, la Eterna Diaĵo kaj Kreinto-Absoluto de la universoj.
Konfuceo (Kung Fu-ce) estis pli juna samtempulo de Lao dum la sesa jarcento en Ĉinio. Konfuceo bazis siajn doktrinojn sur la pli moralaj tradicioj de la longa historio de la flava raso, kaj li estis ankaŭ iom influita de la vestiĝaj tradicioj de la salemaj misiistoj. Lia ĉefa laboro konsistis en la kompilado de la saĝaj diroj de malnovaj filozofoj. Li estis malakceptita instruisto dum sia vivo, sed liaj skribaĵoj kaj instruoj ĉiam de tiam havis grandan influon en Ĉinio kaj Japanio. Konfuceo donis novan orientadon al la ŝamanoj en tio, ke li anstataŭigis magion per moraleco. Sed li tro bone konstruis; li faris novan fetiĉon el ordo, kaj establis respekton por la praula konduto, kiu estas ankoraŭ respektegata de la ĉinoj en la tempoj de tiuj ĉi verkaĵoj.
La Konfucea prediko pri moraleco baziĝis sur la teorio, ke la tera vojo estas la distordita ombro de la ĉiela vojo; ke la vera pratipo de tempa civilizacio estas la spegula reflekto de la eterna ordo de la ĉielo. La koncepto pri potenciala Dio en Konfuceanismo estis preskaŭ komplete subordigita al la emfazo metita sur la Vojo de la Ĉielo, la pratipo de la kosmo.
La instruoj de Lao estis perditaj por ĉiuj krom por kejkaj en Oriento, sed la verkaĵoj de Konfuceo ĉiam de tiam konsistigis la bazon de la morala teksaĵo de la kulturo de preskaŭ triono de Urantianoj. Tiuj ĉi konfuceaj preceptoj, kvankam eternigantaj la plejbonon de la pasinteco, estis iom malamikaj por la ĉina spirito de esplorado, kiu antaŭe produktis tiujn atingojn, kiuj estis tiel respektegitaj. La influo de tiuj ĉi doktrinoj estis malsukcese kontraŭbataligitaj de la imperiaj klopodoj de Ĉjin Ŝihŭangti kaj de la instruoj de Mozio, kiu proklamis fratecon fonditan ne sur etika devo sed sur la amo al Dio. Li celis revigligi la malnovan serĉadon de nova vero, sed liaj instruoj malsukcesis antaŭ la vigla kontraŭstaro de la disĉiploj de Konfuceo.
Kiel multaj aliaj spiritaj kaj moralaj instruistoj, kaj Konfuceo kaj Laocio estis fine diigitaj de siaj adeptoj dum la spirite mallumaj epokoj de Ĉinio, kiuj okazis inter la malkresko kaj koruptado de la taoisma fido kaj la alveno de la budhismaj misiistoj el Hindio. Dum tiuj ĉi spirite dekadencaj jarcentoj la religio de la flava raso degeneris ĝis kompatinda teologio, en kiu svarmis demonoj, drakoj kaj malbonaj spiritoj, ĉiuj antaŭvidantaj la revenantajn timojn de la neiluminita mortemula menso. Kaj Ĉinio, iam ĉe la pinto de la homa socio pro sia altnivela religio, tiam postrestis pro portempa malsukceso progresi en la vera vojo de la disvolviĝo de tiu konscio pri Dio, kiu estas nemalhavebla por la vera progreso, ne nur de la individua mortemulo, sed ankaŭ de la komplikaj kaj kompleksaj civilizacioj, kiu karakterizas la antaŭeniron de la kulturo kaj de la socio sur evolua planedo de spactempo.
Samtempulo kun Laocio kaj Konfuceo en Ĉinio, alia granda instruisto pri vereco aperis en Hindio. Sidarto Gotamo naskiĝis en la sesa jarcento antaŭ Kristo en la norda hindia provinco Nepalo. Liaj adeptoj poste ŝajnigis, ke li estis la filo de fabele riĉa reganto, sed vere li estis la heredonto al la trono de sensignifa tribĉefo, kiu regis per suferado super malgranda kaj izolita montara valo en la suda Himalajo.
Gotamo formulis tiujn teoriojn, kiuj kreskis ĝis la filozofio de Budismo post ses jaroj de la vana praktiko de jogo. Sidarto rezolute sed vane luktis kontraŭ la kreskanta kastismo. Estis nobla sincereco kaj unika malegoismo de tiu ĉi juna profeto-princo, kiu multe plaĉis al la homoj de tiuj tagoj. Li forlasis la praktikon celi la individuan saviĝon per fizika aflikto kaj persona doloro. Kaj li admonis siajn adeptojn alporti lian evangelion al la tuta mondo.
Meze de la konfuzo kaj ekstremaj kultaj praktikoj de Hindio, la pli sanaj kaj pli moderaj instruoj de Gotamo alvenis kiel refreŝiga kvietiĝo. Li denuncis diojn, pastrojn kaj iliajn oferojn, sed li malsukcesis percepti la personecon de la Universala Unu. Ne kredante al la ekzisto de individuaj homaj animoj, Gotamo kompreneble kuraĝe luktis kontraŭ la longdaŭra kredo al la migrado de animoj. Li faris noblan klopodon por liberigi la homojn de timo, sentigi ilin konfortaj kaj hejme en la granda universo, sed li malsukcesis montri al ili la vojon al tiu reala kaj ĉiela hejmo de suprenirantaj mortemuloj — Paradizo — kaj al la plivastiĝanta servo de la eterna ekzisto.
Gotamo estis vera profeto, kaj se li tiam konsiderus la instrukciojn de la ermito Godado, li eble altirus la atenton de la tuta Hindio al la inspiro de la reviviĝo de la salema evangelio pri saviĝo per la fido. Godado devenis de familio, kiu neniam perdis la tradiciojn de la melkicedekaj misiistoj.
Gotamo fondis sian skolon en Vanarasio, kaj estis dum lia dua jaro, ke lernanto, Baŭtano, transmetis al sia instruisto la tradiciojn de la salemaj misiistoj pri la melkicedeka pakto kun Abrahamo; kaj kvankam Sidarto ne havis tre klaran koncepton pri la Universala Patro, li prenis altnivelan pozicion pri la saviĝo per la fido — simpla kredo. Li tiel deklaris antaŭ siaj adeptoj, kaj komencis forsendi siajn lernantojn sesdekope por proklami al la popoloj de Hindio “la feliĉan novaĵon pri senkosta saviĝo; ke ĉiuj homoj, superaj kaj malsuperaj, povas atingi la feliĉegon per fido al la rektanimeco kaj al la justeco.”
La edzino de Gotamo kredis al la evangelio de sia edzo, kaj estis la fondinto de ordeno de monaĥinoj. Lia filo fariĝis lia posteulo, kaj multe plivastigis la kulton; li komprenis la novan ideon pri saviĝo per la fido, sed en siaj postaj jaroj hezitis pri la salema evangelio pri la dia favoro sole per la fido, kaj en sia maljunaĝo liaj lastaj vortoj estis: “Ellaboru vian propran saviĝon.”
Kiam plej bone proklamite, la evangelio de Gotamo pri universala saviĝo, sen ofero, torturo, ritaro kaj sen pastroj, estis revolucia kaj mirinda doktrino por lia epoko. Kaj ĝi vnis surprize proksime al esti reviviĝo de la salema evangelio. Ĝi alportis kvieton al milionoj da senesperaj animoj, kaj malgraŭ sia groteska koruptado dum la postaj jarcentoj, ĝi ankoraŭ persistas kiel la espero de milionoj da homaj estaĵoj.
Sidarto instruis multe pli da veraĵoj, ol postvivis el tiuj ĉi en la modernaj kultoj portantaj lian nomon. La moderna budhismo ne estas pli la instruoj de Gotamo Sidarto, ol kristanismo estas la instruoj de Jesuo de Nazareto.
Por fariĝi budhisto oni simple faris publikan konfeson pri sia fido recitante la Rifuĝon: “Mi rifuĝas en la Budho; mi rifuĝas en la Doktrino; mi rifuĝas en la Frataro.”
Budhismo originis de historia persono, ne de mito. La adeptoj de Gotamo nomis lin Sasta, kiu signifas majstro aŭ instruisto. Kvankam li faris neniun superhoman pretendon por si mem aŭ por siaj instruoj, liaj disĉiploj frue komencis nomi lin la iluminato, la Budho; poste, Ŝakjamunio Budho.
La originala evangelio de Gotamo baziĝis sur la kvar noblaj veraĵoj:
1. La noblaj veraĵoj pri la sufero.
2. La originoj de la sufero.
3. La detruo de la sufero.
4. La vojo por detrui la suferon.
Proksime ligita al la doktrino pri sufero kaj ĝia evitado estis la filozofio de la Okobla Vojo: ĝustaj vidpunktoj, aspiroj, paroloj, konduto, vigleco, klopodo, atento kaj kontemplo. Ne estis la intenco de Gotamo provi detrui ĉian klopodon, deziron kaj korinklinon por eskapi el sufero; pli ĝuste lia instruo estis destinita priskribi al la mortema homo la vanecon atribui ĉian esperon kaj aspirojn tute sur tempaj celoj kaj materiaj celoj. Ne estis tiom, ke la amo al oniaj samuloj devas esti evitita, sed pli ke la vera kredanto ankaŭ rigardu preter la asocioj de tiu ĉi materia mondo ĝis la realaĵoj de la eterna estonteco.
La moralaj ordonoj de la prediko de Gotamo estis kvin:
1. Vi ne mortigu.
2. Vi ne ŝtelu.
3. Vi ne estu senpudora.
4. Vi ne mensogu.
5. Vi ne trinku ebriigajn trinkaĵojn.
Estis pluraj pliaj aŭ duarangaj ordonoj, kies observado estis nedeviga al kredantoj.
Sidarto apenaŭ kredis al la senmorteco de la homa personeco; lia filozofio nur havigis ian funkcian kontinuecon. Li neniam klare definis tion, kion li intencis inkluzivi en la doktrino pri Nirvano. La fakto, ke tio povis esti teorie spertita dum la mortemula ekzisto, indikus ke ĝi ne estis konsiderata kiel stato de kompleta neniiĝo. Ĝi implicis kondiĉon de plejsupera iluminado kaj ĉiela feliĉego, en kiu ĉiuj ĉenoj ligantaj homon al la materia mondo estis rompitaj; estis libero de la deziroj de mortemula vivo kaj liberiĝo de ĉiu danĝero ĉiam denove sperti enkarniĝon.
Laŭ la originalaj instruoj de Gotamo la saviĝo estas plenumita per homa klopodo, sen dia helpo; estas neniu loko por sava fido aŭ preĝoj al la superhomaj potenculoj. Gotamo, provante minimumigi la superstiĉojn de Hindio, penis deturni la homojn de la senhontaj pretendoj pri magia saviĝo. Kaj plenumante tiun klopodon li lasis la pordon larĝe malfermita tiel, ke liaj posteuloj misinterpretu lian instruon kaj proklamu, ke ĉiu homa strebo por sukcesi estas malagrabla kaj dolora. Liaj adeptoj neglektis la fakton, ke la plej alta feliĉo estas ligita kun la inteligenta kaj entuziasma serĉado de valoraj celoj, kaj ke tiaj atingoj konsistigas veran progreson en kosma memrealiĝo.
La granda vero en la instruo de Sidarto estis lia proklamo pri universo de absoluta justeco. Li instruis la plej bonan sendian filozofion iam inventitan de mortema homo; ĝi estis la ideala humanismo, kaj plej efike forigis ĉiujn bazojn por superstiĉo, magiaj ritoj kaj timo pri fantomoj aŭ demonoj.
La granda malforto en la originala evangelio de budhismo estis, ke ĝi ne produktis religion de malegoisma socia servo. La budhisma frateco estis, dum longa tempo, ne frataro de kredantoj sed pli ĝuste komunumo de studentaj instruistoj. Gotamo malpermesis al ili ricevi monon, celante malebligi la kreskadon de hierarkaj tendencoj. Gotamo mem estis tre sociema; lia vivo ja estis multe pli granda ol liaj predikoj.
Budhismo prosperis, ĉar ĝi ofertis saviĝon per la kredo je la Budho, la iluminita Unu. Ĝi estis pli reprezenta de la veraĵoj de Melkicedeko ol iu ajn alia religia sistemo trovebla en la tuta orienta Azio. Sed budhismo ne disvastiĝis kiel religio, ĝis ĝi estis adoptita kiel memprotektado fare de la monarko el malsupera kasto, Aŝoko, kiu, post Akenatono en Egiptio, estis unu el la plej rimarkindaj civilaj regantoj inter Melkicedeko kaj Mikaelo. Aŝoko starigis grandan hindan imperion per la propagando de siaj budhismaj misiistoj. Dum periodo de dudek kvin jaroj li trejnis kaj forsendis pli ol dek sep mil misiistojn ĝis la plej malproksimaj limoj de la tuta konata mondo. Dum unu generacio li igis budhismon la supera religio de duono de la mondo. Ĝi baldaŭ establiĝis en Tibeto, Kaŝmiro, Cejlono, Birmo, Javo, Siamo, Koreio, Ĉinio kaj Japanio. Kaj ĝenerale ĝi estis religio multe pli supera ol tiuj, kiujn ĝi anstataŭis aŭ plialtigis.
La disvastiĝo de budhismo de ĝia hejmo en Hindo tra tuta Azio estas unu el la plej ekscitaj rakontoj de la spirita sindonemo kaj misia persistemo de sinceraj religiuloj. La instruistoj de la evangelio de Gotamo ne nur kuraĝe kontraŭstaris la danĝerojn de la perteraj karavanaj vojoj, sed ankaŭ alfrontis la danĝerojn de la Ĉinaj Maroj, dum ili plenumis sian mision tra la azia kontinento, alportante al ĉiuj popoloj la mesaĝon de sia fido. Sed tiu ĉi budhismo ne plu estis la simpla doktrino de Gotamo; ĝi estis la mirakligita evangelio, kiu igis lin dio. Kaj ju pli budhismo disvastiĝis malproksime de sia hejmo en la altaj teroj de Hindio, des pli ĝi fariĝis malsimila de la instruoj de Gotamo, kaj des pli ĝi similis al la religioj, kiujn ĝi anstataŭis.
Budhismo poste estis multe influita de Taoismo en Ĉinio, de ŝintoo en Japano, kaj de kristanismo en Tibeto. Post mil jaroj en Hindio budhismo simple velkis kaj malaperis. Ĝi brahmiĝis kaj poste mizere kapitulacis antaŭ Islamo, dum tra plejparte de Oriento ĝi degeneris ĝis ritaro, kiun Gotamo Sidarto neniam agnoskus.
Sude la fundamentalisma stereotipo de la instruoj de Sidarto persistis en Cejlono, en Birmo kaj en la hindoĉina duoninsulo. Tio ĉi estas la Hinajana branĉo de budhismo, kiu alkroĉiĝas al la frua aŭ nesocia doktrino.
Sed eĉ antaŭ ĝia disfalo en Hindio, la ĉina kaj nordhindia grupoj de la adeptoj de Gotamo komencis la disvolviĝon de la mahajana instruado pri la “Granda Vojo” al la saviĝo kontraste kun la puristoj de la sudo, kiuj konservis la Hinajanon, aŭ “Malgrandan Vojon.” Kaj tiuj ĉi Mahajanistoj forlasis la sociajn limigojn esence proprajn al la budhisma doktrino, kaj de tiam tiu ĉi norda branĉo de budhismo daŭre evoluis en Ĉinio kaj Japanio.
Budhismo estas vivanta, kreskanta religio hodiaŭ, ĉar ĝi sukcesas konservi multajn el la plej altaj moralaj valoroj de siaj adeptoj. Ĝi kuraĝigas trankvilecon kaj memregadon, pliigas serenecon kaj feliĉon, kaj ĝi multe faras por malhelpi ĉagrenon kaj funebron. Tiuj, kiuj kredas tiun ĉi filozofion, pli bone vivas ol multaj, kiuj ne kredas ĝin.
En Tibeto troviĝas la plej stranga asocio inter la melkicedekaj instruoj kaj budhismo, hinduismo, taoismo kaj kristanismo. Kiam la budhismaj misiistoj eniris en Tibeto, ili renkontis staton de primitiva sovaĝeco tre simila al tiu, kiun la fruaj kristanaj misiistoj trovis ĉe la nordaj triboj de Eŭropo.
Tiuj ĉi simplanimaj Tibetanoj ne volis tute forlasi siajn malnovajn magion kaj sorĉojn. La ekzamenado de la religiaj ceremonioj de nuntempaj ritoj de Tibeto rivelas abundan frataron de pastroj kun razitaj kapoj, kiuj praktikas ellaboritan ritaron entenantan sonorilojn, kantojn, incenson, procesiojn, rozariojn, bildojn, sorĉojn, bildojn, sanktakvon, pompajn vestaĵojn kaj kompleksajn korusojn. Ili havas striktajn dogmojn kaj kristaligitajn kredojn, mistikajn ritojn kaj specialajn fastojn. Ilia hierarkio ampleksas monaĥojn, monaĥinojn, abatojn kaj la Granda Lamao. ili preĝas al anĝeloj, sanktuloj, Sanktan Patrinon kaj la diojn. Ili praktikas konfesadojn kaj kredas al purgatorio. Iliaj monaĥejoj estas vastaj, kaj iliaj katedraloj grandiozaj. Ili konservas senfinan ripetadon de sakralaj ritoj kaj kredas, ke tiaj ceremoniaroj donas la savon. Preĝoj estas fiksitaj al rado, kaj kiam ĝi turnas ili kredas, ke la petskriboj fariĝas efikaj. Ĉe neniu alia popolo la de modernaj tempoj troviĝas la observadon de multe el tiom da religioj; kaj estas neeviteble, ke tia akumulita liturgio fariĝu ekscese embarasa kaj netolereble peza.
La Tibetanoj havas ion el ĉiuj ĉefaj mondaj religioj, krom la simplajn instruojn de la jesua evangelio: fileco kun Dio, frateco kun la homoj, kaj ĉiam supreniranta civitaneco en la eterna universo.
Budhismo penetris Ĉinion dum la unua jarmilo post Kristo, kaj ĝi bone kongruis kun la religiaj kutimoj de la flava raso. Pri la adorado al prauloj ili delonge preĝis al la mortintoj; nun ili povis ankaŭ preĝi por ili. Budhismo baldaŭ miksiĝis kun la delongaj ritaj praktikoj de diseriĝanta taoismo. Tiu ĉi nova sinteza religio kun siaj temploj de adorado kaj siaj klaraj religiaj ceremoniaroj baldaŭ fariĝis la kulto ĝenerale akceptita de la popoloj de Ĉinio, Koreio kaj Japanio.
Kvankam laŭ kelkaj rilatoj estas bedaŭrinde, ke budhismo ne disvastiĝis tra la mondo, antaŭ ol la adeptoj de Gotamo tiom koruptis la tradiciojn kaj instruojn de la kulto ĝis igi lin dia estaĵo, tamen tiu ĉi mito pri lia homa vivo, plibeligita kiel ĝi estis pro amaso da mirakloj, montriĝis tre alloga al la aŭskultantoj de la norda aŭ mahajana evangelio de Budhismo.
Kelkaj el liaj postaj adeptoj instruis, ke la spirito de Ŝakjamunio Budho periode revenis sur la tero kiel vivanta Budho, tiel malfermante la vojon por nedifinita eternigo de budhaj bildoj, temploj, ritoj kaj trompantaj “vivantaj Budhoj”. Tiel la religio de la granda protestulo de Hindio ja fine troviĝis enkatenigita al tiuj tre ceremoniaj praktikoj kaj ritaj sorĉkantoj, kontraŭ kiuj li antaŭe tiel sentimeluktis, kaj kiujn li tiel kuraĝe denuncis.
La granda antaŭenigo plenumita en la budhisma filozofio konsistis en ĝia kompreno pri la relativeco de ĉiuj veroj. Per la mekanismo de tiu ĉi hipotezo budhistoj kapablis akordigi kaj interrilati la internajn diverĝojn ene de siaj propraj religiaj skribaĵoj, same kiel la diferencojn inter siaj propraj kaj multaj aliaj. Oni instruis, ke la malgranda vero estis por la malgrandaj mensoj, la granda vero por la grandaj mensoj.
Tiu ĉi filozofio ankaŭ asertis, ke la budha (dia) naturo loĝis en ĉiuj homoj; ke la homo, per siaj propraj klopodoj, povis sukcesi konstati tiun ĉi internan diecon. Kaj tiu ĉi instruo estas unu el la plej klaraj prezentoj de la vero pri la loĝantaj Ĝustigantoj iam farita de urantia religio.
Sed granda limigo en la originala evangelio de Sidarto, kiel interpretita de liaj disĉiploj, estis ke ĝi provis la kompletan liberigon de la homa memo de ĉiuj limigoj de la mortemula naturo per la tekniko izolanta la memon de la objektiva realo. La vera kosma memrealigo rezultas de la identigo kun la kosma realo kaj kun la limhava kosmo de energio, menso kaj spirito, limigita de la spaco kaj kondiĉita de la tempo.
Sed kvankam la ceremonioj kaj eksteraj observadoj de budhismo fariĝis krude infektitaj de tiuj de la teroj, kiujn ĝi trairis, tiu ĉi degenenerado ne plene okazis en la filozofia vivo de la grandaj pensuloj kiuj, de tempo al tempo, adoptis tiun sistemon de penso kaj kredo. Dum pli ol du mil jaroj multaj el la plej bonaj mensoj de Azio koncentriĝis pri la problemo eltrovi la absolutan veron kaj la verecon de la Absoluto.
La evoluo de alta koncepto pri la Absoluto estis plenumita per multaj kanaloj de pensado kaj komplikaj vojoj de rezonado. La suprenira movo de tiu ĉi doktrino pri la infiniteco ne estis tiel klare difinita, kiel estis la koncepto pri Dio en la hebrea teologio. Tamen estis kelkaj larĝaj niveloj, kiujn la mensoj de la budhistoj atingis, tie haltis kaj trapasis survoje al la viziado de la Praa Fonto de universoj:
1. La legendo pri Gotamo. Baze de la koncepto estis la historia fakto pri la vivo kaj instruoj de Sidarto, la profeta princo de Hindio. Tiu ĉi legendo mite kreskis, dum ĝi vojaĝis tra la jarcentoj kaj la vastaj teroj de Azio, ĝis ĝi superis la statuson de la ideo pri Gotamo kiel la iluminita unu, kaj komencis preni pliajn atributojn.
2. La multaj Budhoj. Oni rezonis ke, se Gotamo venis al la popoloj de Hindio, tiam, en la malproksima pasinteco kaj en la malproksima estonteco la rasoj de la homaro devis esti, kaj sendube devos esti, benitaj de aliaj instruistoj pri vereco. Tio ĉi estigis la instruon, ke ekzistis multaj, senlima kaj senfina nombro da Budhoj, eĉ ke iu ajn povis aspiri fariĝi unu — atingi la diecon de Budho.
3. La Absoluta Budho. Post kiam la nombro de Budhoj proksimiĝis al infinito, fariĝis necese por la mensoj de tiuj tagoj reunuigi tiun ĉi maloportunan koncepton. Konsekvence oni ekinstruis, ke ĉiuj Budhoj estis nur la manifestiĝo de iu supera esenco, iu Eterna Unu de senlima kaj nekvalifikita ekzisto, iu Absoluta Fonto de la tuta realo. De tiam la Diaĵa koncepto de Budhismo, en sia plej alta formo, disiĝis de la homa persono de Gotamo Sidarto, forĵetas la antropomofajn limigojn, kiuj tenis ĝin per kateno. Tiu ĉi fina koncepto pri la Budha Eternulo povas bone esti identigita al la Absoluto, foje eĉ al la infinita MI ESTAS.
Kvankam tiu ĉi ideo pri Absoluta Diaĵo neniam trovis grandan popularan favoron ĉe la popoloj de Azio, ĝi ja ebligis al la intelektuloj de tiuj ĉi teroj unuigi sian filozofion kaj harmoniigi sian kosmologion. La koncepto pri la Budha Absoluto estas foje kvazaŭ persona, foje tute nepersona — eĉ senlima kreopova forto. Tiaj konceptoj, kvankam utilaj por la filozofio, ne estas esencaj por la religia disvolviĝo. Eĉ antropomorfa Javeo havas pli grandan valoron ol senlime malproksima Absoluto de budhismo aŭ brahmismo.
Foje la Absoluto estis eĉ konsiderata kiel enhavata ene de la infinita MI ESTAS. Sed tiuj ĉi spekulativoj estis magra konsolo por la malsataj homamasoj, kiuj avidis aŭdi la parolojn de promeso, aŭdi la simplan evangelion de Salemo, laŭ kiu la fido je Dio certigus la dian favoron kaj la eternan postvivon.
La granda malforto en la kosmologio de budhismo estis duobla: ĝia infekto per multaj el la superstiĉoj de Hindio kaj Ĉinio, kaj ĝia sublimigo de Gotamo, unue kiel la iluminita unu, kaj sekve kiel la Eterna Budho. Same kiel kristanismo suferis pro la absorbo de multe da erara homa folozofio, same budhismo portas sian homan denaskan markon. Sed la instruoj de Gotamo daŭre disvolviĝis dum la pasintaj dudek kvin jarcentoj. La koncepto pri Budho, por klera budhisto, ne plu estas la homa personeco de Gotamo, ol la koncepto pri Jehovo estas identa kun la spirita demono de Ĥoreb por klera Kristano. Malriĉeco de terminologio, kune kun la sentimentala reteno de malnova nomenklaturo, ofte provokas la malsukceson kompreni la veran signifon de la evoluo de religiaj konceptoj.
Iom post iom la koncepto pri Dio, kontraste kun la Absoluto, komencis aperi en budhismo. Ĝiaj fontoj datumas de la fruaj tagoj de tiu ĉi diferencigo inter la adeptoj de la Malgranda Vojo kaj tiuj de la Granda Vojo. Estis ĉe la ĉi-lasta branĉo de budhismo, ke la duobla konceptado pri Dio kaj la Absoluto fine maturiĝis. Paŝon post paŝo, jarcenton post jarcento, la koncepto pri Dio evoluis ĝis, per la instruoj de Rjonino, Honeno Ŝonino kaj Ŝinrano en Japano, tiu ĉi koncepto fine fruktiĝis en la kredo je Amitabo Budho.
Ĉe tiuj ĉi kredantoj oni instruis, ke la animo, post la sperto de la morto, povas elekti ĝui restadon en Paradizo antaŭ eniri Nirvanon, la plejlasta stato de ekzisto. Oni proklamis, ke tiu ĉi nova saviĝo estas atingita per la fido al la diaj mizerikordoj kaj amantaj zorgoj de Amitabo, Dio de la Paradizo en Okcidento. En sia filozofio la Amitabistoj tenas al Infinita Realo, kiu estas ekster ĉiu limhava mortemula kompreno; en sia religio ili tenas al la fido je tutmizerikorda Amitabo, kiu tiel amas la mondon, ke li ne lasas eĉ nur unu mortemulo, kiu sincere kaj tutkore alvokas lian nomon, malsukcesi atingi la ĉielan feliĉon de Paradizo.
La granda forto de budhismo estas, ke ĝiaj adeptoj estas liberaj elekti la veron el ĉiuj religioj; tia libereco de elekto malofte karakterizis urantian fidon. Tiurilate la sekto Ŝin en Japano fariĝis unu el la plej progresemaj religiaj grupoj en la mondo; ĝi revigligis la malnovan misiian spiriton de la disĉiploj de Gotamo, kaj komencis sendi instruistojn al aliaj popoloj. Tiu ĉi volo proprigi al si la veron el iuj ajn fontoj ja estas vere laŭdinda tendenco aperanta ĉe kredantoj dum la unua duono de la dudeka jarcento post Kristo.
Budhismo mem spertis renoviĝon en la dudeka jarcenton. Per kontakto kun Kristianismo la sociaj aspektoj de budhismo multe pliiĝis. La deziro lerni revigliĝis en la koroj de monaĥoj-pastroj de la frataro, kaj disvastigo de edukado tra tiu ĉi tuta fido certe provokos novajn antaŭenigojn en la religia evoluo.
Ĝuste kiam aperas tiu ĉi raporto, granda parto de Azio metas sian esperon en budhismo. Ĉu tiu ĉi nobla fido, kiu tiel kuraĝe daŭris tra la mallumaj epokoj de la pasinteco, denove ricevos la veron pri la plivastigitaj kosmaj realaĵoj, same kiel la disĉiploj de la granda instruisto en Hindio iam aŭskultis lian proklamon pri la nova vero? Ĉu tiu ĉi malnova fido plu respondos al la revigliga stimulo de la presentado pri novaj konceptoj pri Dio kaj la Absoluto, kiujn ĝi tiel longe serĉis?
Tuta Urantio atendas la proklamon de la nobliganta mesaĝo de Mikaelo, liberigita de la akumulitaj doktrinoj kaj dogmoj de naŭdek jarcentoj de kontakto kun la religioj de evolua origino. La horo sonoras por prezenti al budhismo, al kristanismo, al hinduismo, eĉ al la popoloj de ĉiuj fidoj, ne la evangelion pri Jesuo, sed la vivantan, spiritan realecon de la evangelio de Jesuo.
[Prezentita de Melkicedeko de Nebadono.]