Kajero 93
La Melkicedekoj estas vaste konataj kiel krizaj Filoj, ĉar ili okupiĝas pri mirinda gamo de agadoj sur la mondoj de loka universo. Kiam iu ajn eksterordinara problemo okazas, aŭ kiam oni devas provi ion nekutiman, estas ofte Melkicedeko, kiu akceptas la mision. La kapableco de la Melkicedekaj Filoj funkcii okaze de krizoj kaj sur tre diverĝaj niveloj de la universo, eĉ sur la fizika nivelo de personeca manifestiĝo, estas propra al ilia ordo. Nur la Vivo-Portantoj iagrade kundividas tiun ĉi metamorfozan gamon de personeca funkciado.
La melkicedeka ordo de universa fileco estis treege aktiva sur Urantio. Korpuso de dek du Melkicedekoj servis kune kun la Vivo-Portantoj. Posta korpuso de dek du aliaj fariĝis la provizoraj administrantoj por via mondo baldaŭ post la secesio de Kaligastio, kaj konservis tiun aŭtoritaton ĝis la epoko de Adamo kaj Eva. Tiuj ĉi dek du Melkicedekoj revenis sur Urantio post la fiasko de Adamo kaj Eva, kaj ili daŭris sekve kiel planedaj provizoraj administrantoj ĝis la tago, kiam Jesuo de Nazareto, kiel Filo de la Homo, fariĝis la titulara Planeda Princo de Urantio.
La revelaciita vero estis minacita de formorto dum la jarmiloj, kiuj sekvis la aborton de la adama misio sur Urantio. Kvankam intelekte progresantaj la homaj rasoj malrapide spirite regresis. Ĉirkaŭ 3000 a.K. la koncepto pri Dio fariĝis tre malklara en la mensoj de la homoj.
La dek du melkicedekaj provizoraj administrantoj sciis pri la baldaŭa sindonaco de Mikaelo sur ilia planedo, sed ili ne sciis kiom baldaŭ ĝi okazos; konsekvence ili kunsidis en solena konsilio, kaj peticiis la Plejaltulojn de Edentio, ke oni devas fari ion por konservi la lumon de la vereco sur Urantio. Tiu ĉi pledo estis rifuzita kun la mandato, laŭ kiu “la konduto de la aferoj sur la 606-a de Satanio estas tute en la manoj de la melkicedekaj gardistoj.” La provizoraj administrantoj tiam petis helpon ĉe la Patro Melkicedeko, sed nur ricevis la mesaĝon, ke ili daŭre subtenu la veron laŭ la maniero de sia propra elekto “ĝis la alveno de sindonaca Filo”, kiu “savos la planedajn titolojn el konfisko kaj necerteco.”
Kaj konsekvence ke ili estis limigita tiel komplete nur uzi siajn rimedojn, ke Makivento Melkicedeko, unu el la dek du provizoraj administrantoj de la planedo, estis volontulo por fari tion, kio estis farita nur sesfoje dum la tuta historio de Nebadono: personecigi sin sur la tero kiel portempa viro de la regno, donaci sin kiel kriza Filo de monda ministrado. La permeso estis konsentita por tiu ĉi aventuro de la salvingtonaj aŭtoritatoj, kaj la efektiva enkarniĝo de Makivento Melkicedeko estis plenumita proksime de kie poste fariĝos la urbo de Salemo en Palestino. La tuta operacio de la materiiĝo de tiu ĉi Melkicedeko-Filo estis kompletigita de la planedaj provizoraj administrantoj kunlabore kun la Vivo-Portantoj, kelkaj el la Majstraj Fizikaj Regantoj kaj aliaj ĉielaj personecoj loĝantaj sur Urantio.
Estis 1 973 jaroj antaŭ la naskiĝo de Jesuo, ke Makivento donacis sin al la homajn rasojn de Urantio. Lia veno estis senspektakla; lia materiiĝo ne estis atestita de homaj okuloj. Li estis unue observita unue de mortemulo tiun eventoplenan tagon, kiam li eniris la tendon de Amdono, ĥaldea paŝtisto de sumera origino. Kaj la proklamo de lia misio estis enkorpigita en la simpla deklaro, kiun li faris al tiu paŝtisto: “Mi estas Melkicedeko, pastro de El Eljon, la Plejsuperulo, la sola kaj unika Dio.”
Kiam la paŝtisto revenis el sia surprizo, kaj post li superŝutis la fremdulon per multaj demandoj, li petis al Melkicedeko vespermanĝi kun li, kaj tio ĉi estis la unua fojo en sia longa universa kariero, ke Makivento manĝis materian nutraĵon, la nutraĵo kiu subtenos lin dum siaj tutaj naŭdek kvar jaroj de vivo kiel materia estaĵo.
Kaj tiun nokton, dum ili parolis sub la steloj, Melkicedeko komencis sian mision pri la revelacio de la vero pri la realeco de Dio kiam, per svingo de sia brako, li turnis sin al Amdon kaj diris: “El Eljon, la Plejsuperulo, estas la dia kreinto de la steloj de la firmamento kaj eĉ de tiu ĉi tero mem, sur kiu ni vivas, kaj li estas la plejsupera Dio de la ĉielo.”
Ene de kelkaj jaroj Melkicedeko kolektis ĉirkaŭ si grupon de lernantoj, disciploj kaj kredantoj, kiuj formis la kernon de la posta komunumo de Salemo. Li baldaŭ estis konata en la tuta Palestino kiel la pastro d’El Eljon, la Plejsuperulo, kaj kiel la saĝulo de Salemo. Ĉe kelkaj el la ĉirkaŭaj triboj li estis ofte nomata la ŝejko, aŭ reĝo de Salemo. Salemo estis la loko kiu, post la malapero de Melkicedeko, fariĝis la urbo de Jebus, poste nomata Jerusalemo.
Pri sia persona aspekto Melkicedeko similis al la tiam miksitaj nodidaj kaj sumeraj popoloj, estante ĉirkaŭ 180 centimetrojn alta, kaj posedis imponan ĉeeston. Li scipovis la ĥaldean kaj duondekon da aliaj lingvoj. Li vestiĝis multe kiel la kanaanidaj pastroj, krom ke sur sia brusto li portis emblemon de tri samcentraj cirkloj, la satanian simbolon de la Paradiza Trinitato. En la kurso de lia ministrado tiu ĉi insigno de tri samcentraj cirkloj fariĝis tiel sakrala de liaj adeptoj, ke ili neniam aŭdacis uzi ĝin, kaj baldaŭ ĝi estis forgesita post la paso de kelkaj generacioj.
Kvankam Makivento vivis laŭ la maniero de la homoj de la regno, li neniam edziĝis kaj nek povis lasi idojn sur la tero. Lia fizika korpo, kvankam similanta al tiu de homa viro, estis fakte laŭ la konstruitaj korpoj uzataj de la cent materiigitaj membroj de la personaro de la Princo Kaligastio, krom ke ĝi ne portis la vivoplasmon de iu ajn homa raso. Nek estis disponebla sur Urantio la vivarbo. Se Makivento tiam restus dum pli longa periodo sur la tero, lia fizika mekanismo iom post iom difektiĝu; ĉiukaze li finis sian sindonacan mision en naŭdek kvar jaroj, longe antaŭ ol lia materia korpo komencis diseriĝi.
Tiu ĉi enkarnigita Melkicedeko ricevis Penso-Ĝustiganton, kiu loĝis en lia superhoma personeco kiel tempa monitoro kaj mentoro de la karno, tiel akirante tiun sperton kaj praktikan enkondukon al urantiaj problemoj kaj al la tekniko loĝi en enkarnigita Filo, kiu ebligis al tiu ĉi spirito de la Patro funkcii tiel brave en la homa menso de la posta Filo de Dio, Mikaelo, kiam li aperis sur la tero laŭ la simileco de la mortemula karno. Kaj tiu ĉi estas la sola Penso-Ĝustiganto, kiu iam funkciis en du mensoj sur Urantio, sed ambaŭ mensoj estis diaj same kiel homaj.
Dum la enkarniĝo Makivento estis plene en kontakto kun siaj dek unu samuloj de la korpuso de planedaj gardistoj, sed li ne povis komuniki kun aliaj ordoj de ĉielaj personecoj. Escepte de la melkicedekaj provizoraj administrantoj li ne havis pli da kontakto kun superhomaj inteligentuloj ol homa estaĵo.
Post jardeko Melkicedeko organizis siajn lernejojn en Salemo, modelante ilin laŭ la malnova sistemo, kiun disvolvis la fruaj Setidaj pastroj de la dua Edeno. Eĉ la ideo pri sistemo de dekonaĵo, kiu estis enkondukita de Abrahamo, lia posta konvertito, ankaŭ devenis de la svagaj tradicioj pri la metodoj de la malnovaj Setidoj.
Melkicedeko instruis la koncepton pri unu Dio, universala Diaĵo, sed li permesis al la homojn asocii tiun ĉi instruon kun la Konstelacia Patro de Norlatiadeko, kiun li nomis El Eljon — La Plejaltulo. Melkicedeko restis preskaŭ tute silenta pri la statuso de Lucifero kaj la stato de la aferoj sur Jerusemo. Lanaforĝo, la Sistema Suvereno, malmulte okupiĝis pri Urantio, ĝis post la kompletiĝo de la sindonaco de Mikaelo. Por plimulto de salemaj studentoj Edentio estis la ĉielo kaj la Plejaltulo estis Dio.
La simbolo de la tri samcentraj cirkloj, kiun Melkicedeko adoptis kiel insignon de sia sindonaco, estis interpretita de la plimulto de la homoj kiel reprezentanta la tri regnojn de homoj, anĝeloj kaj Dio. Kaj ili rajtis persistigi tian kredon; tre malmulte el liaj adeptoj eĉ sciis, ke tiuj ĉi tri cirkloj estis la emblemo de la infiniteco, eterneco kaj universaleco de la Paradiza Trinitato de diaj konservado kaj direktado; eĉ Abrahamo prefere konsideris tiun ĉi simbolon kiel reprezentantan la tri Plejaltuloj de Edentio, ĉar oni instruis al li, ke la tri Plejaltuloj funkciis kiel unu. Kiom Melkicedeko instruis la koncepton pri la Trinitato simboligita en sia insigno, li kutime asociis ĝin kun la tri Vorondadekaj regantoj de la konstelacio de Norlatiadek.
Al plejparte de siaj adeptoj li faris neniun klopodon por prezenti instruon ekster la fakto pri la regado de la Plejaltuloj de Edentio — Dioj de Urantio. Sed al kelkaj Melkicedeko instruis altnivelan veron, ampleksantan la direktadon kaj organizadon de la loka universo, dum al sia brila disĉiplo Nordano la Kenido kaj al sia bando de seriozaj studentoj li instruis la veraĵojn pri la superuniverso kaj eĉ pri Havono.
La membroj de la familio de Katro, ĉe kiu vivis Melkicedeko dum pli ol tridek jaroj, konis multajn el tiuj ĉi superaj veraĵoj, kaj longe konservis ilin en sia familio, eĉ ĝis la epoko de sia famkonata posteulo Moseo, kiu tiel profitis de konvinka tradicio devenanta de la epoko de Melkicedeko, transdirita al li el lia patra flanko same kiel aliaj fontoj de la patrina flanko.
Melkicedeko instruis al siaj adeptoj ĉiom, kiom ili kapablis akcepti kaj kompreni. Eĉ multaj modernaj religiaj ideoj pri la ĉielo, kaj la tero, pri la homo, Dio kaj anĝeloj ne estas tre malproksimaj de tiuj ĉi instruoj de Melkicedeko. Sed tiu ĉi granda instruisto subordigis ĉion al la doktrino pri unu Dio, universa Diaĵo, ĉiela Kreinto, dia Patro. Li emfazis tiun ĉi instruon por instigi la homan adoron kaj prepari la vojon por la posta apero de Mikaelo kiel la Filo de tiu ĉi sama Universala Patro.
Melkicedeko instruis, ke iam en la estonteco alia Filo de Dio venos en la karno, kiel li venis, sed ke li naskiĝos el virino; kaj tial multaj postaj instruistoj asertis, ke Jesuo estis pastro aŭ ministro “por ĉiam laŭ la ordo de Melkicedeko”.
Kaj tiel Melkicedeko preparis la vojon kaj starigis la monoteisman stadion de monda tendenco por la sindonaco de efektiva Paradiza Filo de la unu Dio, kiun li tiel vigle portretis kiel la Patro de ĉiuj, kaj kiun li reprezentis al Abrahamo kiel Dio, kiu akceptas la homon sub la simpla kondiĉo de persona fido. Kaj Mikaelo, kiam li aperis sur la tero, konfirmis ĉion, kion Melkicedeko antaŭe instruis pri la Paradiza Patro.
La ceremonioj de la salema adorado estis tre simpla. Ĉiu person,o kiu subskribis aŭ markis la argilajn tabelojn de la melkicedeka eklezio promesis memori kaj aliĝi al la jena kredo:
1. Mi kredas je El Eljon, la Plej Alta Dio, la sola Universala Patro kaj Kreinto de ĉiuj aferoj.
2. Mi akceptas la melkicedekan pakton kun la Plejaltulo, kiu donas la favoron de Dio per mia fido, ne per oferoj kaj bruligitaj donacoj.
3. Mi promesas obei la sep ordonojn de Melkicedeko kaj diri la bonan novaĵon de tiu ĉi pakto kun la Plejaltulo al ĉiuj homoj.
Kaj tio estis la tuta kredo de la salema kolonio. Sed eĉ tiel mallonga kaj simpla deklaro de fido estis entute tro multe kaj tro altnivela por la homoj de tiu epoko. Ili simple ne povis kompreni la ideon akiri dian favoron kontraŭ nenio — per fido. Ili estis tro profunde konfirmitaj en la kredo, ke la homo naskiĝis ŝuldante al la dioj. Tro longe kaj tro serioze ili oferis kaj donacis al la pastroj por kapabli kompreni la bonan novaĵon, ke la saviĝo, la dia favoro, estis senpaga donaco al ĉiu, kiu volis kredi al la melkicedeka pakto. Sed Abrahamo ja duonkore kredis, kaj eĉ tio estis “konsiderata kiel rektanimeco”.
La sep ordonoj promulgitaj de Melkicedeko estis modelitaj laŭ la direktivoj de la antikva dalamatia plejsupera leĝo, kaj multe similis al la sep ordonoj instruitaj en la unua kaj la dua Edenoj. Tiuj ĉi ordonoj de la salema religio estis:
1. Vi ne servu iun alian Dion krom la Plej Alta Kreinto de la ĉielo kaj la tero.
2. Vi ne dubu, ke la fido estas la sola kondiĉo por la eterna saviĝo.
3. Vi ne faru falsan ateston.
4. Vi ne mortigu.
5. Vi ne ŝtelu.
6. Vi ne adultu.
7. Vi ne montru malrespekton al viaj gepatroj kaj al plejaĝuloj.
Kvankam neniu ofero estis permesata ene de la kolonio, Melkicedeko bone sciis, kiel estas malfacile subite elradikigi delonge establitajn kutimojn, kaj tial li saĝe proponis al tiuj ĉi homoj anstataŭigi per sakramento de pano kaj vino la malnovan oferon de karno kaj sango. Oni registris: “Melkicedeko, reĝo de Salemo, inaŭguris panon kaj vinon.” Sed eĉ tiu ĉi singarda novigo ne estis plene sukcesa; la diversaj triboj ĉiuj konservis aldonajn centrojn ĉirkaŭ Salemo, kie ili disponigis oferojn kaj bruligitajn donacojn. Eĉ Abrahamo uzis tiun ĉi barbaran praktikon post sia venko super Kedorlaomer; li simple ne sentis sin tute komforta, ĝis li faris konvencian oferon. Kaj Melkicedeko neniam sukcesis plene elradikigi tiun ĉi inklinon oferi el la religiaj praktikoj de siaj adeptoj, eĉ tiun de Abrahamo.
Same kiel Jesuo, Melkicedeko strikte atentis al la plenumado de la misio de sia sindonaco. Li ne provis reformi la morojn, ŝanĝi la kutimojn de la mondo, nek promulgi eĉ altnivelajn sanitarajn praktikojn aŭ sciencajn veraĵojn. Li venis por plenumi du taskojn: konservi vivanta sur la tero la veron pri la sola Dio kaj prepari la vojon por la sekva mortemula sindonaco de Paradiza Filo de tiu Universala Patro.
Melkicedeko instruis elementan revelaciitan veron en Salemo dum naŭdek kvar jaroj, kaj dum tiu tempo Abrahamo partoprenis en la salema lernejo tri malsamajn fojojn. Li fine konvertiĝis al la salemaj instruoj, fariĝante unu el la plej brilaj lernantoj kaj ĉefaj subtenantoj de Melkicedeko.
Kvankam estus eraro paroli pri “elektita popolo”, ne estas eraro konsideri Abrahamon kiel elektitan individuon. Melkicedeko ja konfidis al Abrahamo la respondecon konservi vivantan la veron pri unu Dio, konstraste kun la reganta kredo je pluraj diaĵoj.
La elekto de Palestino kiel loko de la agadoj de Melkicedeko parte baziĝis sur la deziro establi kontakton kun iu homa familio enkorpiganta la potencialojn de gvidado. En la epoko de la enkarniĝo de Melkicedeko estis pluraj familioj sur la tero same bone preparitaj por ricevi la doktrinon de Salemo, kiel tiu de Abrahamo. Estis egale dotitaj familioj inter la ruĝaj homoj, la flavaj homoj kaj la posteuloj de la Andidoj okcidente kaj norde. Sed krome, neniu el tiuj ĉi regionoj tiel favore situis por la posta apero de Mikaelo sur la tero, kiel estis la okcidenta marbordo da la Mediteranea Maro. La melkicedeka misio en Palestino kaj la posta apero de Mikaelo ĉe la hebrea popolo estis plejparte determinita de la geografio, pro la fakto ke Palestino estis centre situanta rilate la tiam ekzistantan komercon, transportojn kaj la civilizacion de la mondo.
Dum iom da tempo la melkicedekaj provizoraj administrantoj observis la praulojn de Abrahamo, kaj ili memfide antaŭvidis idojn en iu generacio, kiuj estos karakterizitaj per inteligenteco, iniciatemo, sagaceco kaj sincereco. La infanoj de Teraĥ, la patro de Abrahamo, ĉiel kontentigis tiujn ĉi atendojn. Estis tiu ĉi ebleco de kontakto kun tiuj ĉi diverstalentaj infanoj de Teraĥ, kiu ludis gravan rolon por la apero de Makivento Melkicedeko en Salemo, prefere ol en Egiptio, Ĉinio, Hindio aŭ ĉe la nordaj triboj.
Teraĥ kaj lia tuta familio estis duonkoraj konvertitoj al la salema religio, kiu estis predikita en Ĥaldeio; ili aŭdis pri Melkicedeko per la prediko de Ovidio, fenica instruisto kiu proklamis la salemajn doktrinojn en Ur. Ili forlasis Ur intencante rekte iri al Salemo, sed Naĥor, la frato de Abrahamo, ne antaŭe vidinte Melkicedekon, ne estis tre entuziasma, kaj persvadis ilin resti en Haran. Kaj pasis longa tempo post ilia alveno en Palestino, antaŭ ol ili volis detrui ĉiujn hejmajn diojn, kiujn ili kunportis kun si; ili malrapide forlasis la multajn diojn de Mezopotamio por la unu Dio de Salemo.
Kelkaj semajnoj post la morto de la patro de Abrahamo, Teraĥ, Melkicedeko sendis unu el siaj studentoj, Jaramon la Hititon, por transdoni tiun ĉi inviton kaj al Abrahamo kaj al Naĥor: “Venu al Salemo, kie vi aŭdos niajn instruojn de la vero pri la eterna Kreinto, kaj en la iluminitaj idoj de ambaŭ vi fratoj la mondo estos benita.” Tiam Naĥor ne plene akceptis la melkicedekan evangelion; li restis malantaŭe kaj konstruis fortan urbon-staton, kiu portis lian nomon. Sed Lot, la nevo de Abrahamo, decidis iri kun sia onklo al Salemo.
Alvenante al Salem, Abrahamo kaj Lot elektis fortifikaĵon sur monteto proksime de la urbo, kie ili povis defendi sin kontraŭ la multaj surprizatakoj de nordaj rabistoj. En tiu epoko la Hititoj, Asirianoj, filiŝtoj kaj aliaj grupoj konstante rabis la tribojn de centra kaj suda Palestino. De sia fortikaĵo en la montetoj Abrahamo kaj Lot ofte pilgrimis al Salemo.
Nelonge post sia ekloĝado proksime de Salemo, Abrahamo kaj Lot vojaĝis al la valo de la Nilo por akiri manĝaĵojn, ĉar tiam estis sekeco en Palestino. Dum sia mallonga restado en Egiptio, Abrahamo trovis malproksiman parencon sur la egipta trono, kaj li servis kiel komandanto de du tre sukcesaj militaj ekspedicioj por tiu ĉi reĝo. Dum la lasta parto de sia restado sur la Nilo, li kaj lia edzino, Sara, vivis en la kortego, kaj forlasante Egiption oni donis al li parton de la rabaĵo de liaj militaj kampanjoj.
Necesis granda decidemo al Abrahamo por rezigni la honorojn de la egipta kortego kaj reveni al pli spirita tasko patronita de Makivento. Sed Melkicedeko estis respektegita eĉ en Egiptio, kaj kiam la tuta rakonto estis transdirita al Faraono, li forte instigis Abrahamon reiri por plenumi siajn votojn por la kaŭzo de Salemo.
Abrahamo havis reĝajn ambiciojn, kaj sur la reira vojo de Egiptio li klarigis al Lot sian planon por submeti tutan Kanaanon kaj alkonduki ĝian popolon sub la leĝo de Salemo. Lot pli inklinis al komerco; tiel, post posta malkonsento, li iris al Sodomo por okupiĝi pri komercado kaj bredado de bestoj. Lot ŝatis nek militan nek paŝtan vivon.
Reveninte al sia familio en Salemo Abrahamo komencis maturigi siajn militajn projektojn. Li baldaŭ estis agnoskita kiel la civila ĉefo de la Salema teritorio, kaj konfederaciis sub sia aŭtoritato sep najbarajn tribojn. Estis ja tre malfacile al Melkicedeko reteni Abrahamon, kiu arde fervoris por ataki kaj kunigi la najbarajn tribojn per la glavo, por ke ili tiel povu pli rapide koni la salemajn veraĵojn.
Melkicedeko konservis pacajn rilatojn kun ĉiuj ĉirkaŭaj triboj; li ne estis militema, kaj neniam estis atakita de iu ajn armeo moviĝante tien kaj reen. Li tute konsentis, ke Abrahamo formulu defendan politikon por Salemo, kiel poste plenumita, sed li ne aprobis la ambiciajn planojn de konkerado de sia lernanto; ili do amike ĉesis siajn rilatojn, kaj Abrahamo iris al Ĥebron por establi sian militan ĉefurbon.
Abrahamo, pro siaj proksima rilato kun la eminenta Melkicedeko, posedis grandan avantaĝon super la ĉirkaŭaj duarangaj reĝoj; ili ĉiuj respektegis Melkicedekon kaj troe timis Abrahamon. Abrahamo konis tiun ĉi timon kaj nur atendis oportunan okazon por ataki siajn najbarojn, kaj tiu ĉi preteksto venis, kiam kelkaj el tiuj ĉi regantoj pretendis ataki la proprietaĵon de lia nevo Lot, kiu loĝis en Sodomo. Aŭdinte pri tio Abrahamo, ĉe la kapo de siaj sep konfederaciitaj triboj, antaŭeniris sur la malamikaron. Lia propra gardistaro de 318 individuoj komandis la armeon de pli ol 4000, kiuj tiam atakis.
Kiam Melkicedeko aŭdis pri la milita deklaro de Abrahamo, li eliris por deadmoni lin, sed li nur renkontis sian malnovan disĉiplon, kiu revenis venkinta de la batalo. Abrahamo insistis, ke la Dio de Salemo tiam donis al li venkon super siaj malamikoj, kaj persistis doni dekonon de siaj rabaĵoj al la salema trezorejo. La aliajn naŭdek procentojn li kunportis al sia ĉefurbo en Ĥebron.
Post tiu ĉi batalo de Sidim, Abrahamo fariĝis ĉefo de dua konfederacio de dek unu triboj, kaj li ne nur pagis la dekonaĵon al Melkicedeko, sed li zorgis, ke ĉiuj aliaj en tiu ĉirkaŭaĵo same faru. Liaj diplomataj kompromisoj kun la reĝo de Sodomo, kune kun la timo, kiun li tiel ĝenerale inspiris, rezultigis, ke la reĝo de Sodomo kaj aliaj aliĝis al la milita konfederacio de Ĥebron. Abrahamo estis vere survoje por establi potencan ŝtaton en Palestino.
Abrahamo antaŭvidis la konkeron de tuta Kanaano. Lia decidemo estis nur malfortigita pro la fakto, ke Melkicedeko ne volis sankcii la entreprenon. Sed Abrahamo preskaŭ decidis entrepreni tion, kiam la penso, ke li havis neniun filon por sukcedi lin kiel reganton de sia proponita regno komencis maltrankviligi lin. Li aranĝis novan konferencon kun Melkicedeko; kaj estis dum tiu interparolado, ke la pastro de Salemo, la videbla Filo de Dio, persvadis Abrahamon forlasi sian planon de materia konkerado kaj tempa regado favore al la spirita koncepto pri la regno de la ĉielo.
Melkicedeko klarigis al Abrahamo la vanecon lukti kontraŭ la amorida konfederacio, sed same klarigis, ke tiuj ĉi subevoluintaj klanoj certe mortigos sin pro siaj malsaĝaj praktikoj, tiel ke post kelkaj generacioj ili estus tiel malfortigitaj, ke la posteuloj de Abrahamo, dume multe pliiĝintaj, povus facile venki ilin.
Kaj Melkicedeko faris formalan pakton kun Abrahamo en Salemo. Li diris al Abrahamo: “Rigardu nun la ĉielojn, kaj kalkulu la stelojn, se vi kapablas; same multnombra estos via posteularo.” Kaj Abrahamo kredis Melkicedekon: “Kaj oni konsideris tion kiel lian rektanimecon.” Kaj tiam Melkicedeko rakontis al Abrahamo la rakonton pri la estonta okupado de Kanaano fare de liaj posteuloj post ilia restado en Egiptio.
Tiu ĉi pakto de Melkicedeko kun Abrahamo reprezentas la grandan urantian interkonsento inter la dieco kaj la homaro, per kiu Dio konsentas fari ĉion, kaj la homo akceptas kredi al la promesoj de Dio kaj sekvi liajn instrukciojn. Ĝis tiam oni kredis, ke la saviĝo povis esti garantiita nur per faroj — oferoj kaj donacoj; nun, Melkicedeko denove alportis al Urantio la bonan novaĵon, ke la saviĝo, la favoro de Dio, estas akirebla per la fido. Sed tiu ĉi evangelio de simpla fido en Dio estis tro altnivela; la ŝemidaj tribanoj poste preferis reveni al la malnovaj oferoj kaj al la liberigo de pekoj per la elverŝado de sango.
Ne estas longe post la establo de tiu ĉi pakto, ke Izaako, la filo de Abrahamo, naskiĝis konforme al la promeso de Melkicedeko. Post la naskiĝo de Izaako, Abrahamo fariĝis tre serioza pri sia pakto kun Melkicedeko, kaj iris al Salemo por formale skribi ĝin. Estis okaze de tiu ĉi publika kaj formala akcepto de la pakto, ke li ŝangis sian nomon de Abramo al Abrahamo.
La plimulto de la salemaj kredantoj praktikis cirkumcidon, kvankam ĝi neniam estis devigita de Melkicedeko. Antaŭe Abrahamo ĉiam kontraŭis cirkumcidon, sed en tiu ĉi okazo li decidis soleni la eventon formale akceptante tiun ĉi riton kiel signon de ratifiko de la salema pakto.
Estis sekve de tiu ĉi reala kaj publika forlaso de liaj personaj ambicioj favore al la pli vastaj planoj de Melkicedeko, ke la tri ĉielaj estaĵoj aperis al li sur la ebenaĵo de Mamre. Tio ĉi estis reala apero, malgraŭ ĝia asocio kun la poste elpensitaj rakontoj rilataj al la natura detruo de Sodomo kaj Gomoro. Kaj tiuj ĉi legendoj pri la okazaĵoj de tiuj tagoj indikas, kiel subevoluntaj estis la moralo kaj la etiko de eĉ tiel freŝdataj tempoj.
Post la plenumo de la solena pakto, la repaciĝo inter Abrahamo kaj Melkicedeko estis kompleta. Abrahamo denove prenis sur sin la civilan kaj militan gvidadon de la salema kolonio, kiu ĉe ĝia kulmino havis pli ol cent mil personoj regule pagantaj la dekonaĵon sur la listoj de la melkicedeka frataro. Abrahamo multe plibonigis la saleman templon, kaj disponigis novajn tendojn por la tuta lernejo. Li ne nur etendis la dekonaĵan sistemon, sed ankaŭ instituciigis multajn plibonigitajn metodojn por konduki la aferojn de la lernejo, krom multe kontribuanta al la pli bona administrado de la departemento pri misia propagando. Li ankaŭ faris multe por plibonigi la gregojn kaj la reorganizadon de la laktaj projektoj de Salemo. Abrahamo estis lerta kaj efika komercisto, riĉa por sia epoko; li ne estis ekscese pia, sed li estis plene sincera, kaj li ja kredis je Makivento Melkicedeko.
Melkicedek dum kelkaj jaroj daŭre instruis al siaj studentoj kaj trejnis la salemajn misiistojn, kiuj penetris ĉiujn ĉirkaŭajn tribojn, ĉefe en Egiptio, Mezopotamio kaj Malgranda Azio. Kaj dum pasis la jardekoj, tiuj ĉi instruistoj pli kaj pli malproksimiĝis de Salemo, kunportante la evangelion de Makivento pri la kredo kaj fido al Dio.
La idoj de Adamsono, amasiĝintaj sur la bordoj de la lago de Van, volonte aŭskultis la Hititajn instruistojn de la salema kulto. De tiu ĉi iama Andida centro, instruistoj estis senditaj al la malproksimaj regionoj kaj de Eŭropo kaj de Azio. Salemaj misiistoj penetris la tutan Eŭropon, eĉ ĝis la Britaj Insuloj. Unu grupo pasis tra la insuloj Ferooj ĝis la Andidoj de Islando, dum aliaj traiiris Ĉinion kaj atingis la Japanojn de la orientaj insuloj. La vivoj kaj spertoj de la viroj kaj virinoj, kiuj kuraĝe foriris de Salemo, Mezopotamio kaj lago Van por instruadi la tribojn de la orienta hemisfero, prezentas heroan ĉapitron en la analoj de la homa raso.
Sed la tasko estis tiel granda kaj la triboj estis tiel subevoluintaj, ke la rezultoj estis neklaraj kaj neprecizaj. De generacio al alia la salema evangelio trovis hejmon tie ĉi kaj tie, sed krom en Palestino neniam kapablis la ideo pri unu sola Dio gardi la kontinuan fidelecon de tuta tribo aŭ raso. Longe antaŭ la veno de Jesuo la instruoj de la fruaj salemaj misiistoj estis ĝenerale submergitaj de la maljunaj kaj pli universalaj superstiĉoj kaj kredoj. La originala melkizedeka evangelio preskaŭ tute sorbiĝis en la kredoj je la Granda Patrino, la Suno kaj aliaj antikvaj kultoj.
Vi, kiuj hodiaŭ profitas de la avantaĝoj de la presarto, malmulte komprenas, kiel estis malfacile eternigi veron dum tiuj ĉi fruaj tempoj; kiel estis facile perdi novan doktrinon de generacio al alia. Ĉiam estis tendenco por nova religio esti sorbita en la pli malnova korpo de religia instruo kaj magia praktiko. Nova revelacio ĉiam estas infektita de la pli malnovaj evoluaj kredoj.
Estis malmulte post la detruo de Sodomo kaj Gomoro, ke Makivento decidis fini sian krizan sindonacon sur Urantio. La decido de Melkicedeko fini sian restadon en la karno estis influita de multaj kialoj, inter kiuj la ĉefa estis la kreskanta tendenco de la ĉirkaŭaj triboj, kaj eĉ de liaj rektaj asociitoj, konsideri lin kiel duondion, rigardi lin kiel supernaturan estaĵon, kion li ja estis; sed ili komencis respektegi lin troe kaj per tre superstiĉa timo. Krom tiuj ĉi kialoj, Melkicedeko deziris forlasi la scenejon de siaj teraj agadoj sufiĉe longe antaŭ la morto de Abrahamo por certigi, ke la vereco pri la unu sola Dio fariĝas forte establita en la mensoj de liaj adeptoj. Konsekvence Makivento retiriĝis iun nokton al sia tendo en Salemo, dirinte bonan vesperon al siaj homaj kompanoj, kaj kiam ili iris por voki lin matene, li ne estis tie, ĉar liaj samuloj jam prenis lin.
Estis granda aflikto por Abrahamo, kiam Melkicedeko tiel subite malaperis. Kvankam li antaŭe plene avertis siajn adeptojn, ke li iam devos foriri, kiel li venis, ili ne repaciĝis pri la perdo de sia mirinda gvidanto. La granda organizo konstruita en Salemo preskaŭ malaperis, kvankam la tradicioj de tiuj ĉi tagoj estis tiuj, sur kiuj Moseo konstruis por gvidi la hebreojn ekster Egiption.
La perdo de Melkicedeko produktis malĝojon en la koro de Abrahamo, kiun li neniam plene superis. Li jam forlasis Ĥebronon, kiam li rezignis la ambicion konstrui materian regnon; kaj nun, post la perdo de sia asociito por konstrui la spiritan regnon, li foriris el Salemo, irante suden por vivi proksime de siaj interesoj en Gerar.
Abrahamo fariĝis timema kaj timida post la malapero de Melkicedeko. Li kaŝis sian identecon alvenante en Gerar, tiel ke Abimeleĥ uzurpis lian edzinon. (Iom post sia edziĝo kun Sara, Abrahamo aŭdis iun nokton pri komploto por murdi lin por posedi lian brilan edzinon. Tiu ĉi timo fariĝis teruro por la alie brava kaj aŭdaca gvidanto; dum sia tuta vivo li timis, ke iu sekrete mortigu lin por ekposedi lian edzinon. Kaj tio ĉi klarigas kial, trifoje, tiu ĉi brava viro montris veran malkuraĝon.)
Sed Abrahamo ne estis longe deturnita de sia misio kiel la posteulo de Melkicedeko. Baldaŭ li faris konvertitojn ĉe la filiŝtoj kaj la popolo de Abimelek, faris traktaton kun ili, kaj siavice infektiĝis kun multaj multaj el iliaj superstiĉoj, precipe kun ilia praktiko oferi unuenakitajn filojn. Tiel Abrahamo denove fariĝis granda gvidanto en Palestino. Li estis respektegita de ĉiuj grupoj kaj honorita de ĉiuj reĝoj. Li estis la spirita gvidanto de ĉiuj ĉirkaŭaj triboj, kaj lia influo daŭris por iom da tempo post lia morto. Dum la lastaj jaroj de sia vivo li revenis plian fojon al Ĥebron, la scenejo de siaj fruaj agadoj kaj la loko, kie li antaŭe laboris asocie kun Melkicedeko. La lasta ago de Abrahamo estis sendi fidindajn servantojn al la urbo de sia frato, Naĥor, ĉe la limo de Mezopotamio, por akiri virinon de lia propra popolo kiel edzino por sia filo Izaako. Delonge estis la kutimo por la la popolo de Abrahamo geedziĝi kun siaj gekuzoj. Kaj Abrahamo mortis fidante al tiu kredo je Dio, kiun li lernis de Melkicedeko en la malaperintaj lernejoj de Salemo.
Estis malfacile por la sekvanta generacio kompreni la rakonton de Melkicedeko; ene de kvincent jaroj multaj konsideris la tutan rakonton kiel miton. Izaako sufiĉe bone tenis la instruojn de sia patro kaj prizorgis la evangelion de la salema kolonio, sed tio estis malpli facila por Jakobo kompreni la signifon de tiuj ĉi tradicioj. Jozefo estis firma kredanto je Melkicedeko, plejparte pro tio li estis konsiderata de siaj fratoj kiel revemulo. La honoro al Jozefo en Egiptio estis ĉefe pro la memoro de lia praavo Abrahamo. Oni proponis al Jozefo la militan komandon de la egiptaj armeoj, sed estante tiel firme kredanta al la tradicioj de Melkicedeko kaj al la postaj instruoj de Abrahamo kaj Izaako, li elektis servi kiel civila administranto, kredante ke li povus tiel pli bone labori por la antaŭenigo de la ĉiela regno.
La instruo de Melkicedeki estis plena kaj kompleta, sed la rekordoj de tiuj tagoj ŝajnis neeblaj kaj fantastaj al la postaj hebreaj pastroj, kvankam multaj havis iom da kompreno pri tiuj okazaĵoj, almenaŭ ĝis la tempoj de la amasa redaktado de la registroj de la Malnova Testamento en Babilono.
Tio, kion la registroj de la Malnova Testamento priskribas kiel konversaciojn inter Abrahamo kaj Dio, fakte estis interparoladoj inter Abrahamo kaj Melkicedeko. Postaj skribistoj rigardis la terminon Melkicedeko kiel sinonimon de Dio. La registro de tiom multaj kontaktoj de Abrahamo kaj Sara kun “la anĝelo de la Sinjoro” rilatas al iliaj multaj vizitoj ĉe Melkicedeko.
La hebreaj rakontoj pri Izaako, Jakobo kaj Jozefo estas multe pli fidindaj ol tiuj pri Abrahamo, kvankam ili ankaŭ enhavas multajn diverĝojn de la faktoj, ŝanĝoj intence kaj intence faritaj intence dum la epoko de la kompilado de tiuj ĉi registroj fare de la hebreaj pastroj dum la kaptiteco en Babilono. Ketura ne estis edzino de Abrahamo; same kiel Hagaro ŝi simple estis konkubino. Ĉiuj proprietaĵoj de Abrahamo iris al Izaako, la filo de Sara, la laŭstatusa edzino. Abrahamo ne estis tiom maljuna, kiel la registroj indikas, kaj lia edzino estis multe pli juna. Tiuj ĉi aĝoj estis intence ŝanĝitaj por pravigi la postan laŭsupoze miraklan naskiĝon de Izaako.
La nacia egoo de la judoj estis terure malaltigita pro la babilona kaptiteco. Reagante kontraŭ nacia malsupereco ili svingiĝis ĝis la alia ekstremo de nacia kaj rasa egoismo, en kiu ili distordis kaj perversigis siajn tradiciojn por altigi ŝin super ĉiuj rasoj kiel la elektita popolo de Dio; kaj tial ili zorge modifis ĉiujn siajn rekordojn celante levi Abrahamon kaj iliajn aliajn gvidantojn alte super ĉiuj aliaj personoj, sen escepti Melkicedekon mem. La hebreaj skribistoj do detruis ĉiun rekordon de tiu ĉi grava epoko, kiun ili povis trovi, konservante nur la rakonton pri la renkonto de Abrahamo kaj Melkicedeko post la batalo de Sidim, kiu laŭ ili reflektis grandan honoron al Abrahamo.
Kaj tiel, perdante el la vido Melkicedekon, ili ankaŭ perdis el la vido la instruon de tiu ĉi kriza Filo koncerne la spiritan mision de la promesita sindonaca Filo; ili perdis el la vidi la naturon de tiu ĉi misio tiel plene, ke tre malmulte el iliaj posteuloj kapablis aŭ volis agnoski kaj akcepti Mikaelon, kiam li aperis sur la tero kaj en la karno, kiel Makivento antaŭdiris.
Sed unu el la verkistoj de la Libro de Hebreoj komprenis la mision de Melkicedeko, ĉar estas skribite: “Tiu ĉi Melkicedeko, pastro de la Plejaltulo, estis ankaŭ reĝo de paco; sen patro, sen patrino, sen genealogio, havanta nek komencon de tagoj nek finon de vivo, sed farita kiel Filo de Dio, li kontinue restas pastro.” Tiu ĉi verkisto indikis Melkicedekon kiel tipon de la posta sindonaco de Mikaelo, asertante ke Jesuo estis “ministro por ĉiam laŭ la ordo de Melkicedeko.” Kvankam tiu ĉi komparo ne estis entute ĝusta, laŭvorte estis vere, ke Kristo ja ricevis provizoran titolon por Urantio “laŭ la ordonoj de la dek du Melkicedekaj Provizoraj Administrantoj” deĵorantaj dum lia monda sindonaco.
Dum la jaroj de la enkarniĝo de Makivento, la urantiaj melkicedekaj provizoraj administrantoj funkciis dekunuope. Kiam Makivento konsideris, ke lia misio kiel kriza Filo finiĝis, li signalis tiun ĉi fakton al siaj dek unu asociitoj, kaj ili tuj pretigis la teknikon, per kiu oni liberigos lin el la karno kaj sekure remetos lin al sia originala melkicedeka statuso. Kaj la trian tagon post sia malapero el Salemo li aperis inter siaj dek unu samuloj de la urantia tasko kaj reprenis sian interrompitan karieron kiel unu el la planedaj provizoraj administrantoj de la 606-a de Satanio.
Makivento finis sian sindonacon kiel kreitaĵo de karno kaj sango same subite kaj senceremonie, kiel li komencis ĝin. Nek lia apero nek lia foriro estis akompanitaj de iu ajn nekutima anonco aŭ demonstro; nek la resurekta nomvokado nek la fino de planeda diepoko markis lian aperon sur Urantio; temis pri kriza sindonaco. Sed Makivento ne finis sian restadon en la karno de homaj estaĵoj, ĝis li estis laŭregule liberigita de la Patro Melkicedeko kaj estis informita, ke lia kriza sindonaco ricevis la aprobon de la ĉefplenumanto de Nebadono, Gabrielo de Salvingtono.
Makivento Melkicedeko daŭre multe interesiĝis pri la aferoj de la posteuloj de tiuj homoj, kiuj antaŭe kredis al liaj instruoj, kiam li estis en la karno. Sed la posteularo de Abrahamo tra Izaako miksita per geedziĝoj kun la Kenidoj estis la sola linio, kiu longe daŭre prizorgis iun klaran koncepton pri la salemaj instruoj.
Tiu ĉi sama Melkicedeko daŭre kunlaboris dum ĉiuj dek naŭ sinsekvaj jarcentoj kun la multaj profetoj kaj viziuloj, tiel klopodante konservi vivantaj la veraĵojn de Salemo ĝis la plenumado de la tempo por la apero de Mikaelo sur la tero.
Makivento daŭris kiel planeda provizora administranto ĝis la tempo de la triumfo de Mikaelo sur Urantio. Poste li estis alligita al la urantia servo sur Jerusemo kiel unu el la dudek kvar direktoroj, nur freŝdate levita al la pozicio de persona ambasadoro sur Jeruzemo de la Kreinto-Filo, portante la titolon de Vicreganta Planeda Princo de Urantio. Estas nia kredo ke, tiel longe Urantio restas loĝata planedo, Makivento Melkicedeko ne plene revenos al la devoj de sia ordo de fileco, sed restos, parolante laŭ terminoj de tempo, por ĉiam planeda ministro reprezentanta Kriston Mikaelon.
Ĉar temis pri kriza sindonaco sur Urantio, ne ŝajnas el la registroj, kio povos esti la estonteco de Makivento. Konsekvenco povas esti, ke la melkicedeka korpuso de Nebadono suferis la permanentan perdon de unu el siaj membroj. Freŝdataj decidoj transmetitaj de la Plejaltuloj de Edentio, kaj poste konfirmitaj de la Plejaĝuloj de Tagoj de Uverso, forte sugestas, ke tiu ĉi sindonaca Melkicedeko estas destinita preni la lokon de la defalinta Planeda Princo, Kaligastio. Se niaj konjektoj ĉi-rilate estas ĝustaj, estas tute eble, ke Makivento Melkicedeko povu denove persone aperi sur Urantio, kaj laŭ modifita maniero reokupi la rolon de la detronigita Planeda Princo, aŭ alie aperi sur la tero por funkcii kiel vicreganta Planeda Princo reprezentanta Kriston Mikaelon, kiu nun efektive posedas la titolon de Planeda Princo de Urantio. Kvankam estas por ni tute malklare, kia povas esti la destino de Makivento, tamen la eventoj kiuj tiel freŝdate okazis forte sugestas, ke la antaŭcititaj konjektoj estas probable ne malproksimaj de la vero.
Ni bone komprenas kiel, per sia triumfo sur Urantio, Mikaelo fariĝis la posteulo kaj de Kaligastio kaj de Adamo; kiel li fariĝis la Planeda Princo de Paco kaj la dua Adamo. Kaj nun ni vidas la transdonon al tiu ĉi Melkicedeko de la titolo de Vicreganta Planeda Princo de Urantio. Ĉu li ankaŭ estos nomumita kiel Vicadministranta Materia Filo de Urantio? Aŭ ĉu estas eblo, ke neatendita kaj senprecedenca evento okazus, la iama reveno de Adamo kaj Eva al la planedo aŭ kelkaj el iliaj idoj kiel reprezentantoj de Mikaelo kun la titoloj de vicregantoj de la dua Adamo de Urantio?
Kaj ĉiuj ĉi spekulativoj asociitaj kun la certeco de estontaj aperoj kaj de Majstraj Filoj kaj de Trinitaj Instruisto-Filoj, kune kun la eksplicita promeso de la Kreinto-Filo iam reveni, igas Urantion planedo kun necerta estonteco, kaj igas ĝin unu el la plej interesaj kaj de la planedo Urantio, kaj estigas ĝin unu el la plej interesaj kaj misteraj sferoj en la tuta universo de Nebadono. Estas tute eble ke, en iu estonta epoko kiam Urantio proksimiĝos al la erao de lumo kaj vivo, kiam la aferoj pri la lucifera ribelo kaj la kaligastia secesio estos finfine juĝitaj, ni povos atesti la ĉeesto sur Urantio de samtempe Makivento, Adamo, Eva kaj Kristo Mikaelo, same kiel aŭ Majstra Filo aŭ eĉ Trinitataj Instruisto-Filoj.
Delonge estas la opinio de nia ordo, ke la ĉeesto de Makivento sur Jerusema korpuso de urantiaj direktoroj, la dudek kvar konsilantoj, estas sufiĉa pruvo por pravigi la kredon, ke li estas destinita sekvi la mortemulojn de Urantio tra la universa plano de progreso kaj supreniro eĉ ĝis la Paradiza Korpuso de la Finatingo. Ni scias, ke Adamo kaj Eva estas tiel destinitaj akompani siajn terajn kompanojn en la Paradiza aventuro, kiam Urantio estos stabiligita en lumo kaj vivo.
Antaŭ malpli ol mil jaroj tiu ĉi sama Makivento Melkicedeko, la iama saĝulo de Salemo, nevideble ĉeestis sur Urantio dum periodo de cent jaroj, agante kiel la deĵoranta ĝenerala guberniestro de la planedo; kaj se la nuntempa sistemo de direktado pri la planedaj aferoj devos daŭri, li devos reveni deĵori post iom pli ol mil jaroj.
Tio ĉi estas la rakonto pri Makivento Melkicedeko, unu el la plej unikaj el ĉiuj eminentuloj, kiuj estas ligitaj al la historio de Urantio, kaj personeco kiu eble estas destinita ludi gravan rolon en la estonta sperto de via neregula kaj nekutima mondo.
[Prezentita de Melkicedeko de Nebadono.]