Kajero 92
La homo posedis religion kun natura origino kiel parto de sia evolua sperto, longe antaŭ okazis la sistemaj revelacioj sur Urantio. Sed tiu ĉi religio kun natura origino estis, per si mem, la produkto de la superbestaj dotoj de la homo. La evolua religio malrapide aperis tra la tutaj jarmiloj de la sperteca kariero de la homaro per la ministrado de la jenaj influoj funkciantaj kaj tuŝantaj la sovaĝulon, la barbaron kaj la civilizitan homon:
1. La asistanto de adoro — la apero en la besta konscio de superbestaj potencialoj percepti la realon. Tio ĉi povus esti nomata la praa instinkto de la homo al la Diaĵo.
2. La asistanto de saĝo — La manifestiĝo en adoranta menso de la tendenco direkti sian adoron al pli altaj kanaloj de esprimo kaj al ĉiam pli vastiĝantaj konceptoj pri la realeco de la Diaĵo.
3. La Sankta Spirito — tio ĉi estas la komenca supermensa doto, kaj ĝi nepre aperas ĉe ĉiuj aŭtentaj homaj personecoj. Tiu ĉi ministrado al menso avidanta la adoron kaj deziranta la saĝecon kreas la kapablecon mem konscii pri la postulato de la homa postvivo, kaj en teologia koncepto kaj kiel efektiva kaj fakta sperto de la personeco.
4. La kunordiga funkciado de tiuj ĉi tri diaj ministradoj estas tute sufiĉa por iniciati kaj daŭrigi la kreskadon de la evolua religio. Tiuj ĉi influoj estas poste pliigitaj de Penso-Ĝustigantoj, serafoj kaj la Spirito de Vero, kiuj ĉiuj akcelas la ritmon de la religia disvolviĝo. Tiuj ĉi perantoj longe funkciis sur Urantio, kaj ili daŭre ĉeestos, kiel longe tiu ĉi planedo restos loĝata sfero. Multe de la potencialo de tiuj ĉi diaj perantoj ankoraŭ neniam havis la okazon esprimiĝi; multe estos revelaciita en la venontaj epokoj, kiam la mortemula religio supreniras, nivelon post nivelo, al la ĉielaj altaĵoj de morontia valoro kaj spirita vereco.
La evoluo de la religio estis spurita ĝis la fruaj timoj kaj fantomoj tra multaj sinsekvaj stadioj de disvolviĝo, inkluzive de tiuj klopodoj unue devigi kaj sekve flati la spiritojn. La tribaj fetiĉoj kreskis al totemoj kaj tribaj dioj; la magiaj formuloj fariĝis la modernaj preĝoj. La cirkumcido, kiu unue estis ofero, fariĝis higiena proceduro.
La religio progresis de natura adoro tra la kulto al la fantomoj ĝis la fetiĉismo tra la tuta sovaĝa infaneco de la rasoj. Aŭrore de la civilizacio la homa raso adoptis la plej mistikajn kaj simbolajn kredojn, dum nun, alproksimiĝante al la matureco, la homaro maturiĝas por aprezi la realan religion kaj eĉ komencon de la revelacio pri la vereco mem.
La religio aperas kiel biologia reago de la menso al spiritaj kredoj kaj al la medio; ĝi estas la lasta afero kiu pereas aŭ ŝanĝas en raso. La religio estas la alĝustigo de la socio, en iu epoko, al tio kio estas mistera. Kiel socia institucio ĝi ampleksas ritojn, simbolojn, kultojn, skribaĵojn, altarojn, sanktejojn kaj templojn. Sanktakvo, relikvoj, fetiĉoj, sorĉoj, pastraj vestaĵoj, sonoriloj, tamburoj kaj pastraroj estas komunaj al ĉiuj religioj. Kaj estas neeble komplete apartigi pure evoluintan religion el magio aŭ sorĉarto.
La mistero kaj la potenco ĉiam stimulis religiajn sentojn kaj timojn, dum la emocio ĉiam funkciis kiel potenca kondiĉa faktoro en ilia disvolviĝo. La timo ĉiam estis la baza religia stimulo. La timo formas la diojn de la evolua religio, kaj motivas la religian ritaron de la primitivaj kredantoj. Ju pli la civilizacio progresas, des pli la timo fariĝas modifita de respektego, admiro, respekto kaj simpatio, kaj estas plue kondiĉita de rimorso kaj pentado.
Unu popolo de Azio instruis, ke “Dio estas granda timo”; tio estas la elkreskaĵo de pure evolua religio. Jesuo, la revelacio de la plej alta speco de religia vivado, proklamis ke “Dio estas amo”.
La religio estas la plej rigida kaj nefleksebla el ĉiuj homaj institucioj, sed ĝi ja malfrue adaptiĝas al ŝanĝiĝanta socio. Fine la evolua religio ja reflektas la ŝanĝiĝantajn morojn, kiuj siavice povas esti influitaj de la revelaciita religio. Malrapide, certe sed kontraŭvole, la religio (adoro) ja sekvas la spurojn de la saĝeco — la scio direktata de la sperteca racio kaj iluminata de la dia revelacio.
La religio kroĉiĝas al la moroj; tio, kio estis, estas malnova kaj laŭsupoze sakrala. Pro tiu ĉi kialo kaj neniu alia la ŝtonaj iloj longe persistis en la bronza kaj fera epokoj. Oni registris tiun ĉi deklaron: “Kaj se vi faros por mi altaron el ŝtono, vi ne konstruos ĝin per hakitaj ŝtonoj, ĉar se vi uzas viajn ilojn por fari ĝin, vi malpurigas ĝin.” Eĉ hodiaŭ la hinduoj ekflamigas siajn altarajn fajrojn uzante primitivan fajroborilon. Dum la religia evoluo ĉio nova ĉiam estis konsiderata kiel sakrilegio. La sakramento devas konsisti, ne el novaj kaj manufakturitaj manĝaĵoj, sed el la plej primitivaj nutraĵoj: “La karno rostita per fajro kaj macoj servitaj kun amaraj herboj.” Ĉiuj specoj de sociaj uzoj kaj eĉ laŭleĝaj proceduroj kroĉiĝas al la malnovaj formoj.
Kiam la moderna homo miras pri la ĉeesto de tiom multe en la skribaĵoj de malsamaj religioj, kio povas esti rigardataj kiel obscenaj, li devus paŭzi por konsideri, ke la pasantaj generacioj timis forigi tion, kion iliaj prapatroj rigardis kiel sanktan kaj sakralan. Multe, kion generacio povus rigardi kiel obscenan, tion la antaŭaj generacioj rigardis kiel parton de siaj akceptitaj moroj, eĉ kiel aprobitajn religiajn ritojn. Konsiderinda parto de religiaj konfliktoj okazis pro la senfinaj provoj akordigi malnovajn sed kondamnindajn praktikojn kun nove altnivela racio, trovi kredindajn teoriojn por pravigi la eternigon de kredoj pri malnovaj kaj kadukaj kutimoj.
Sed estas nur malsaĝe provi tro subite akceli la religian kreskadon. Raso aŭ nacio povas asimili en religio nur tion, kio estas racie kohera kaj kongrua kun ĝia nuna evolua statuso, plus ĝia genion al adaptiĝo. La sociaj, klimataj, politikaj kaj ekonomiaj kondiĉoj ĉiuj influas por determini la kurson kaj progreson de la religia evoluo. La socia moraleco ne estas determinita de la religio, tio estas, de la evolua religio; pli ĝuste la formoj de religio estas diktitaj de la rasa moraleco.
La rasoj de homoj nur supraĵe akceptas fremdan kaj novan religion; ili fakte adaptas ĝin al siaj moroj kaj malnovaj manieroj kredi. Tio ĉi estas bone ilustrita per la ekzemplo de iu Nov-Zelanda tribo post laŭnome akcepti Kristanismon, kies pastroj asertis, ke ili ricevis rektajn revelaciojn el Gabrielo, laŭ kiuj tiu ĉi sama tribo fariĝis la elektita popolo de Dio, kaj direktis, ke oni permesis al ili indulgi sin al liberaj seksrilatoj kaj aliaj multaj kaj malnovaj riproĉindaj kutimoj. Kaj tuj ĉiuj el la nove konvertitaj Kristanoj aliĝis al tiu ĉi nova kaj malpli postulema versio de Kristanismo.
La religio iam sankciis ĉiajn malajn kaj nekoherajn kondutojn, iam aprobis praktike ĉion, kio nun estas konsiderata kiel malmorala aŭ peka. La konscienco, nek instruita de la sperto nek helpita de la racio, neniam estis, kaj neniam povos esti sekura kaj senerara gvidanto por la homa konduto. La konscienco ne estas dia voĉo parolanta al la homa animo. Ĝi estas nur la tuta sumo de la morala kaj etika enhavo de la moroj de iu ajn nuna stadio de ekzisto; ĝi simple reprezentas la home konceptitan idealon de reago en iuj determinitaj cirkonstancoj.
La studado de la homa religio estas la ekzamenado de la fosilihavaj sociaj stratumoj de la pasintaj epokoj. La moroj de la antropomorfaj dioj vere reflektas la moralon de la homoj, kiuj unue konceptis tiajn diaĵojn. La antikvaj religioj kaj mitologio fidele priskribas la kredojn kaj tradiciojn de popoloj delonge perditaj en la mallumo. Tiuj ĉi malnovaj kultaj praktikoj persistas kune kun pli novaj ekonomiaj kutimoj kaj sociaj evoluoj, kaj kompreneble, aperas krude nekoheraj. La restaĵoj de la kulto prezentas veran bildon de la rasaj religioj de la pasinteco. Ĉiam memoru, la kultoj estas formitaj ne por malkovri la veron, sed pli ĝuste por promulgi siajn kredojn.
La religio ĉiam estis plejparte afero de ritoj, observadoj, ceremonioj kaj dogmoj. Kutime ĝi makuliĝis per tiu persiste damaĝanta eraro, la iluzio pri la elekta popolo. La ĉefaj religiaj ideoj pri preĝkanto, inspiro, revelacio, repacigo, pento, pentofero, pekliberigo, propeto, ofero, preĝo, konfeso, adoro, vivo post morto, sakramento, rito, elaĉeto, saviĝo, pakto, malpureco, puriĝo, profetaĵo, origina peko — ili ĉiuj devenas de la fruaj tempoj de la praa timo al la fantomoj.
La primitiva religio estas nek pli nek malpli ol la lukto por la materia ekzisto etendita por ampleksi la ekziston preter la tombo. La observadoj de tia kredo reprezentis la etendiĝon de la lukto por memkonservado en la kampon de imaga mondo de spiritoj-fantomoj. Sed kiam tentita kritiki la evoluan religion, atentu. Memoru, tio estis, kio okazis; ĝi estas historia fakto. Kaj plie memoru, ke la potenco de iu ajn ideo kuŝas, ne en ĝia certeco aŭ vereco, sed pli ĝuste en la vigleco de ĝia homa allogeco.
La evolua religio ne disponigas manieron por ŝanĝiĝi aŭ por revizii sin; male al la scienco ĝi ne ebligas sian propran progresantan korektadon. La evoluinta religio imponas respekton, ĉar ĝiaj adeptoj kredas, ke ĝi estas La Vero; “la fido iam transdonita al la sanktuloj” teorie devas esti kaj fina kaj kaj senerara. La kulto rezistas al la disvolviĝo, ĉar la reala progreso certe modifas aŭ detruas la kulton mem; tial la reviziado ĉiam devas esti devigita al ĝi.
Nur du influoj povas modifi kaj plialtigi la dogmojn de la natura religio: la premo de la malrapide antaŭenirantaj moroj kaj la perioda iluminado de epoka revelacio. Kaj ne estas strange, ke la progreso estis malrapida; en la malnovaj tempoj esti progresema aŭ inventema signifis esti mortigita kiel sorĉisto. La kulto malrapide antaŭeniras tra generaciaj epokoj kaj epoklongaj cikloj. Sed ĝi ja antaŭeniras. La evolua kredo en fantomoj fondis la bazon por filozofio de revelacia religio, kiu fine detruos la superstiĉon de sia origino.
La religio multmaniere handikapis la socian disvolviĝon, sed sen la religio ekzistus nek daŭra moraleco nek etiko; nek valora civilizacio. La religio generis multajn nereligiajn kulturojn: la skulptarto devenas de la fabrikado de idoloj, arkitekturo de la konstruado de temploj, poezio de preĝkantoj, muziko de adoraj kantoj, teatro de la aktorado por gvidi la spiritojn, kaj dancado de la sezonaj festoj de adoro.
Sed atentigante pri la fakto, ke la religio estas esenca por la disvolviĝo kaj la konservado de la civilizado, oni devas noti, ke la natura religio multe faris por kripligi kaj malhelpi la civilizacion mem, kiun ĝi alie zorgis kaj konservis. La religio ĝenis la industriajn agadojn kaj la ekonomian disvolviĝon; ĝi malŝparis laboron kaj monon; ĝi ne ĉiam estis helpema por la familio; ĝi ne adekvate helpis pacon kaj bonvolon; ĝi foje neglektis la edukadon kaj prokrastis la sciencon; ĝi tro malriĉigis la vivon por riĉigi la morton. La evolua religio, la homa religio, ja kulpis pri ĉiuj ĉi kaj multe pliaj fuŝoj, eraroj kaj fiaskoj; tamen ĝi ja konservis kulturan etikon, civiliziitan moralecon kaj socian koherecon, kaj ebligis al la posta revelaciita religio kompensi tiujn multnombrajn evoluajn mankojn.
La evolua religio estis la plej multekosta sed senkompare efika institucio de la homo. La homa religio praviĝas nur en la lumo de la evolua civilizacio. Se la homo ne estis la supreniranta produkto de la besta evoluo, tiam tia kurso de la religia disvolviĝo estus sen pravigo.
La religio faciligis la akumuladon de kapitalo; ĝi kuraĝigis iajn laborojn; la libertempo de la pastroj antaŭenigis arton kaj scion; la raso fine gajnis multon rezulte de ĉiuj ĉi fruaj eraroj pri etika tekniko. La ŝamanoj, honestaj kaj malhonestaj, estis terure multekostaj, sed ili valoris ĉion, kion ili kostis. La kleraj profesioj kaj la scienco mem emerĝis el la parazitaj pastraroj. La religio prizorgis la civilizacion kaj gardis la socian kontinuecon; ĝi estis la la morala forto de polico de la tuta tempo. La religio donis tiun homan disciplinon kaj memregadon, kiuj ebligis la saĝecon. La religio estas la efika skurĝo de la evoluo, kiu senkompate pelas la maldiligentan kaj suferantan homaron de ĝia natura stato de intelekta inerteco antaŭen kaj supren ĝis la superajn nivelojn de racio kaj saĝeco.
Kaj tiu ĉi sakrala heredaĵo de la besta supreniro, la evolua religio, devas ĉiam esti rafinita kaj nobligita de la daŭra cenzuro de la revelaciita religio kaj de la arda forno de aŭtenta scienco.
La revelacio estas evolua sed ĉiam progresanta. Tra la epokoj de la historio de mondo la revelacioj de religio ĉiam plivastiĝas kaj sinsekve pli iluminas. Estas la misio de la revelacio ordigi kaj cenzuri la sinsekvajn religiojn de evoluo. Sed se la revelacio devas altigi kaj suprenigi la religiojn de revelacio, tiam devas tiaj diaj vizitoj priskribi instruojn, kiuj ne estas tro malproksime de la penso kaj reagoj de la epoko, en kiu ili estas prezentitaj. Tiel la revelacio ĉiam devas ja adaptiĝi al la evoluo. Ĉiam la religio de revelacio devas esti limigita de la riceva kapablo de la homo.
Sed sendepende de ŝajna ligo aŭ origino, la religioj de revelacio estas ĉiam karekterizitaj per kredo je iu Diaĵo de fina valoro kaj en iu koncepto pri la postvivo de personeca identeco post la morto.
La evolua religio estas sentimentala, ne logika. Ĝi estas reago de la homo al kredo en hipoteza mondo de fantomoj-spiritoj — la homa kredo-reflekso ekscitita de la konstatado kaj la timo pri ĉio nekonata. La revelacia religio estas proponata de la reala spirita mondo; ĝi estas la respondo de la superintelekta kosmo al la mortemula malsato de la homo kredi je, kaj dependi de la universalaj Diaĵoj. La evolua religio priskribas la hazardajn palpadojn de la homaro serĉanta la veron; la revelacia religio estas tiu vero mem.
Okazis multaj eventoj de religia revelacio, sed nur kvin kun epoka signifo. Tiuj estis la jenajn:
1. La Dalamatiaj instruoj. La vera koncepto pri la Unua Fonto-Centro estis unue promulgita sur Urantio de la cent enkorpaj membroj de la personaro de Princo Kaligastio. Tiu ĉi plivastiganta revelacio pri la Diaĵo daŭris dum pli ol tri cent mil jaroj, ĝis ĝi estis subite finita de la planeda secesio kaj la malordo de la instruanta reĝimo. Escepte de la laboro de Van, la influo de la Dalamatia revelacio estis praktike perdita por la tuta mondo. Eĉ la Nodidoj jam forgesis tiun ĉi veron antaŭ la alveno de Adamo. El ĉiuj, kiuj ricevis la instruojn de la cent, la ruĝaj homoj gardis ilin plej longe, sed la ideo pri la Granda Spirito estis nur nebula koncepto en la indiana religio, kiam la kontakto kun Kristanismo multe klarigis kaj plifortigis ĝin.
2. La edenaj instruoj. Adamo kaj Eva denove priskribis la koncepton pri la Patro de ĉiuj al la evoluaj popoloj. La malordigo de la unua Edeno haltigis la kurson de la adama revelacio, antaŭ ol ĝi iam plene komencis. Sed la abortitaj instruoj de Adamo estis daŭrigitaj de la setidaj pastroj, kaj kelkaj el tiuj ci veroj neniam estis tute perditaj por la mondo. La tuta tendenco de la leventena religia evoluo estis modifita de la instruoj de la Setidoj. Sed en 2500 a.K. la homaro plejparte perdis el la vido la revelacion patronitan dum la epoko de Edeno.
3. Melkicedeko de Salem. Tiu ĉi kriza filo de Nebadono inaŭguris la trian revelacion pri vereco sur Urantio. La ĉefaj preceptoj de liaj instruoj estis konfido kaj fido. Li instruis la konfidon en la ĉiopova bonfaro de Dio, kaj proklamis, ke la fido estis la ago, per kiu la homoj gajnis la favoron de Dio. Liaj instruoj iom post iom miksiĝis kun la kredoj kaj praktikoj de diversaj evoluaj religioj, kaj fine disvolviĝis al tiuj teologiaj sistemoj ĉeestantaj sur Urantio komence de la unua jarmilo post Kristo.
4. Jesuo de Nazareto. Kristo Mikaelo prezentis al Urantio por la kvara fojo la koncepton pri Dio kiel la Universala Patro, kaj tiu ĉi instruo ĝenerale persistis de tiam. La esenco de lia instruo estis amo kaj servo, la amema adoro, kiun la kreitaĵa filo libervole donas agnoskante kaj responde al la amanta ministrado de Dio lia Patro; la libervola servo, kiun tiaj kreitaĵoj-filoj donacas sin al siaj fratoj en la ĝoja konstatado ke, en tiu ĉi servado ili same servas Dion la Patron.
5. La urantiaj kajeroj. La kajeroj, al kiuj tiu ĉi kajero apartenas, konsistigas la plej freŝdatan prezentadon de la vero al la mortemuloj de Urantio. Tiuj ĉi kajeroj diferencas de ĉiuj antaŭaj revelacioj, ĉar ili ne estas la laboro de unu sola universa personeco, sed kunmetita prezentado fare de multaj estaĵoj. Sed neniu revelacio krom atingi la Universalan Patron povas iam esti kompleta. Ĉiuj aliaj ĉielaj ministradoj estas ne pli ol partaj, transiraj kaj praktike adaptitaj al lokaj kondiĉoj en tempo kaj spaco. Kvankam tiaj konfesoj kiel tiu ĉi povas malpliigi la rektan forton kaj aŭtoritaton de ĉiuj revelacioj, la tempo alvenis sur Urantio, kiam estas konsilinde fari tiajn sincerajn deklarojn, eĉ riskante malfortigi la estontajn influon kaj aŭtoritaton de tiu ĉi, la plej freŝdata el la revelacioj pri vereco al la mortemulaj rasoj de Urantio.
En la evolua religio oni konceptas la ekzistadon de la dioj laŭ la simileco de la bildo de la homo; en la revelacia religio oni instrual al homoj, ke ili estas la filoj de Dio — eĉ fasonitaj laŭ la limhava bildo de la dieco; en la sintezitaj kredoj kunmetitaj el la instruoj de revelacio kaj la produktoj de evoluo, la koncepto pri Dio estas miksaĵo de:
1. La antaŭekzistantaj ideoj de la evoluaj kultoj.
2. La sublimaj idealoj de la revelaciita religio.
3. La personaj vidpunktoj de la grandaj religiaj gvidantoj, la profetoj kaj instruistoj de la homaro.
La plimulto de la grandaj religiaj epokoj estis inaŭguritaj per la vivo kaj la instruoj de iu elstara personeco; la gvidado originigis la plimulton de la valoraj moralaj movadoj de la historio. Kaj la homoj ĉiam tendencis respektegi la gvidanton, eĉ koste de liaj instruoj; honori lian personecon, eĉ perdante el la vido la verojn, kiujn li proklamis. Kaj tio ĉi ne estas sen kialo; en la koro de la evolua homo estas instinkta deziro de helpo el supere kaj transe. Tiu ĉi avido estas destinita antaŭvidi la aperon sur la tero de la Planeda Princo kaj la postaj Materiaj Filoj. Sur Urantio la homo estis senigita je tiuj ĉi superhomaj gvidantoj kaj regantoj, kaj tial li konstante celas kompensi tiun ĉi mankon ĉirkaŭigante siajn homajn gvidantojn kun legendoj pri supernaturaj originoj kaj miraklaj karieroj.
Multaj rasoj konceptis siajn gvidantojn kiel estantaj naskitaj de virgulinoj; iliaj karieroj estas abunde superŝutitaj per miraklaj epizodoj, kaj ilia reveno estas ĉiam atendata de siaj respektivaj grupoj. En centra Azio la tribanoj ankoraŭ atendas la revenon de Ĝingis-Ĥano; en Tibeto, Ĉinio kaj Hindio oni atendas Budhon; en Islamo estas Mohamedo; ĉe la Indianoj estis Hesunanino Onamonalonton; ĉe la hebreoj ĝenerale temis pri la reveno de Adamo kiel materia reganto. En Babilono la dio Marduko estis la eternigo de la adama legendo, la ideo pri la filo de Dio, la ligilo inter la homo kaj Dio. Post la apero de Adamo sur la tero, la tiel nomataj filoj de Dio estis komunaj inter la mondaj rasoj.
Sed sendepende de la superstiĉa respekto, en kiu ili estis ofte tenataj, restas la fakto, ke tiuj ĉi instruistoj estis la tempaj apogpunktoj de personeco, sur kiuj la leviloj de la revelaciita vero dependis por la antaŭenigo de la moraleco, filozofio kaj religio de la homaro.
Estis centoj kaj centoj da religiaj gvidantoj dum la milionjara homa historio de Urantio, de Onagaro ĝis Guruo Nanako. Dum tiu ĉi tempo okazis multaj flusoj kaj malflusoj de la tajdo de religia vero kaj spirita fido, kaj ĉiu renoviĝo de Urantia religio estis, en la pasinteco, identigita kun la vivo kaj instruoj de iu religia gvidanto. Konsiderante la instruistojn de la freŝdataj tempoj, oni povas utile grupigi ilin en sep grandaj religiaj epokoj de post-adama Urantio:
1. La setdta periodo. La setidaj pastroj, kiel reaktivigitaj sub la gvidado de Amosado, fariĝis la grandaj post-adamaj instruistoj. Ili funkciis tra ĉiuj teroj de la Andidoj, kaj ilia influo persistis plej longe ĉe la grekoj, Sumeranoj kaj hinduoj. Ĉe la ĉi-lastaj ili daŭris ĝis la nuna tempo kiel Brahmanoj de la hindua fido. La Setidoj kaj iliaj adeptoj neniam komplete perdis la koncepton pri la Trinitato revelaciitan de Adamo.
2. Erao de la Melkicedekaj misiistoj. Urantia religio grandmezure estis reaktivigita dank’al la klopodoj de tiuj instruistoj, kiuj estis komisiitaj de Makiventa Melkicedek, kiam li vivis kaj instruadis en Salemo preskaŭ du mil jaroj antaŭ Kristo. ASDASD
3. La post-melkicedeka erao. Kvankam Amenemopeo kaj Akenatono ambaŭ instruis dum tiu ĉi periodo, la elstara religia genio de la post-melkicedeka erao estis la gvidanto de grupo de levantenaj beduenoj kaj la fondinto de la hebrea religio — Moseo. Moseo instruis monoteismon. Li diris: “Aŭskultu, O Izraelo, la Sinjoro nia Dio estas unu Dio.” “ La Sinjoro estas la Dio. Estas neniu krom li.” Li persiste celis elradiki la postrestaĵojn de la fantoma kulto ĉe sia popolo, eĉ preskribante la mortpunon por ĝiaj praktikantoj. La monoteismo de Moseo estis malfortigita de liaj posteuloj, sed en postaj tempoj ili ja revenis al multaj el liaj instruoj. La grandiozeco de Moseo kuŝas en lia saĝeco kaj sagaceco. Aliaj homoj havis pli altajn konceptojn pri Dio, sed neniu homo iam sukcesis instigis tiel grandan nombron da homoj adopti tiajn altnivelajn kredojn.
4. La sesa jarcento antaŭ Kristo. Multaj homoj aperis por proklami la veron en tiu epoko, unu el la plej grandaj jarcentoj de religia vekiĝo iam atestita sur Urantio. Inter tiuj ĉi homoj oni devas citi Gotamon, Konfuceon, Laocion, Zoroastron kaj la ĝainismaj instruistoj. La instruoj de Gotamo disvastiĝis en Azio, kaj li estas respektegita kiel Budho de milionoj. Konfuceo estis por la ĉina moraleco, kiel Platono estis por la greka filozofio, kaj kvankam iliaj respektivaj instruoj havis religiajn konsekvencojn, strikte parolante, nek estis religia instruisto; Laoceo viziis pli da Dio en Tao, ol Konfuceo en la homaro aŭ ol Platono en idealismo. Zoroastro, kvankam tre influita de la dominanta koncepto pri duobla spiritualismo, la bono kaj la malbono, samtempe nekontesteble altigis la ideon pri unu eterna Diaĵo kaj pri la plejlasta venko de la lumo super la mallumo.
5. La unua jarcento post Kristo. Kiel religia instruisto, Jesuo de Nazareto komenciĝis per la kulto, kiu estis establita de Johano la Baptisto, kaj progresis kiel eble plej malproksime de fastoj kaj formoj. Krom Jesuo, Paŭlo de Tarso kaj Filo de Aleksandrio estis la plej grandaj instruistoj de tiu ĉi erao. Iliaj konceptoj pri religio ludis havis dominan rolon en la evoluo de tiu fido, kiu portas la nomon de Kristo.
6. La sesa jarcento post Kristo. Mohamedo fondis religion, kiu estis pli alta ol multaj el la kredoj de lia tempo. Lia religio estis protesto kontraŭ la sociaj postuloj de la fidoj de fremduloj kaj kontraŭ la nekohereco de la religia vivo de lia propra popolo.
7. La dekkvina jarcento post Kristo. Tiu ĉi periodo atestis du religiajn movadojn: la disiĝo de la unueco de Kristanismo en Okcidento kaj la sintezon de nova religio en Oriento. En Eŭropo la instituciigita Kristanismo atingis tiun gradon de malelasteco, kiu igis plian kreskon malkongrua kun unueco. En Oriento la kombinitaj instruoj de Islamo, hinduismo kaj budhismo estis sintezitaj de Nanako kaj liaj adeptoj en Sikismo, unu el la plej altnivelaj religioj de Azio.
La estonteco de Urantio sendube estos karakterizita per la apero de instruistoj de religiaj veroj — la Patreco de Dio kaj la frateco de ĉiuj kreitaĵoj. Sed estas esperinde, ke la ardaj kaj sinceraj klopodoj de tiuj ĉi estontaj profetoj estos direktitaj malpli al la plifortigo de interreligiaj bariloj kaj pli al la pliigo de la religia frateco de spirita adoro inter la multaj adeptoj de la malsamaj intelektaj teologioj, kiuj tiel karakterizas Urantion de Satanio.
La urantiaj religioj de la dudeka jarcento prezentas interesan temon pri la socia evoluo de adora impulso de la homo. Multaj kredoj tre malmulte progresis de la tagoj de la fantoma kulto. La pigmeoj de Afriko havas neniun religian reagon kiel klaso, kvankam kelkaj el ili iomete kredas al spiritaj ĉirkaŭaĵoj. Ili estas hodiaŭ, kie estis la primitiva homo, kiam la evoluo de religio komenciĝis. La baza kredo de primitiva religio estis postvivo post la morto. La ideo pri adori personan Dion indikas altnivelan evoluan disvolviĝon, eĉ la unuan stadion de revelacio. La Dajkoj evoluigis nur la plej primitivajn religiajn praktikojn. La kompare freŝdataj eskimoj kaj Indianoj havas tre malklarajn konceptojn pri Dio; ili kredis je fantomoj, kaj havis malprecizan ideon pri ia postvivo post la morto. La hodiaŭajn indiĝenaj Aŭstralianoj nur spertas timon pri fantomoj kaj mallumo, kaj havas krudan respektegon al la prapatroj. La zuluoj ĵus evoluigis religion de fantoma timo kaj ofero. Multaj afrikaj triboj, krom per la misiista laboro de kristanoj kaj ŭ mohamedanoj, ankoraŭ nur estas ekster la fetiĉisma stadio de la religia evoluo. Sed kelkaj grupoj delonge tenis al la ideo pri monoteismo, kiel la iamaj trakoj, kiuj ankaŭ kredis al la senmorteco.
Sur Urantio la evoluaj kaj revelaciaj religioj progresas unu flanke de la alia, dum ili miksiĝas kaj kuniĝas en la diversajn teologiajn sistemojn trovitajn en la mondo dum la epoko de la redaktado de tiuj ĉi kajeroj. Tiuj ĉi religioj, la religioj de la Urantio de la dudeka jarcento, povas esti listigitaj jene:
1. Hinduismo — la plej malnova.
2. La hebrea religio.
3. Budhismo.
4. La konfuceaj instruoj.
5. La taoismaj kredoj.
6. Zoroastrismo.
7. Ŝintoo.
8. Ĝainismo.
9. Kristanismo.
10. Islamo.
11. Sikismo — la plej freŝdata.
La plej altnivelaj religioj de antikvaj tempoj estis judismo kaj hinduismo, kaj ĉiu respektive multe influis la kurson de la religia disvolviĝo en Oriento kaj Okcidento. Kaj hinduoj kaj hebreoj kredis, ke iliaj religioj estis inspiritaj kaj revelaciitaj, kaj ili kredis, ke ĉiuj aliaj estis dekadencaj formoj de la sola vera fido.
Hindio estas dividita inter hinduoj, sikoj, mohamedanoj kaj ĝainoj, ĉiu portretanta Dion, la homon kaj la universon laŭ siaj diversaj konceptoj. Ĉinio sekvas la taoismajn kaj la konfuceajn instruojn; ŝintoo estas respektegita en Japanio.
La grandaj internaciaj kaj interrasaj kredoj estas la hebrea, budha, kristana kaj islama. Budhismo etendiĝas de Srilanko kaj Birmo tra Tibeto kaj Ĉinio ĝis Japanio. Ĝi montris adapteblecon al la moroj de multaj popoloj, kiun nur kristanismo egalis.
La hebrea religio ampleksas la filozofian transiron de politeismo al monoteismo; ĝi estas evolua ligilo inter la religioj de evoluo kaj la religioj de revelacio. La hebreoj estis la sola okcidenta popolo, kiu sekvis siajn fruajn evoluajn diojn rekte ĝis la Dio de revelacio. Sed tiu ĉi vero neniam fariĝis vaste akceptita ĝis la tagoj de Jesaja, kiu denove instruis la miksitan ideon pri rasa diaĵo kombinita kun Universala Kreinto: “O Sinjoro de Multegoj, Dio de Izraelo, vi estas Dio, eĉ vi estas sola; vi faris la ĉielon kaj la teron.” Iam la espero de postvivo de la okcidenta civilizacio kuŝis en la sublimaj hebreaj konceptoj pri boneco kaj la altnivelaj helenaj konceptoj pri beleco.
La kristana religio estas la religio pri la vivo kaj instruoj de Kristo bazita sur la teologio de Judaismo, modifita plie de la asimilado de kelkaj zoroastraj instruoj kaj greka filozofio, kaj formulita ĉefe de tri individuoj: Filo, Petro kaj Paŭlo. Ĝi trapasis multajn fazojn de evoluo depost la epoko de Paŭlo, kaj fariĝis tiel komplete okcidentigita, ke multaj ne-eŭropaj popoloj tre nature konsideras Kristanismon kiel strangan revelacion de stranga Dio kaj por fremduloj.
Islamo estas la religia-kultura konektilo de norda Afriko, Levantenio kaj sudorienta Azio. Estis la juda teologio lige kun la postaj kristanaj instruoj, kiuj igis Islamon monoteisma. La adeptoj de Mohamedo stumblis ĉe la altnivelaj instruoj pri la Trinitato; ili ne povis kompreni la doktrinon pri tri diaj personecoj kaj unu Diaĵo. Ĉiam estas malfacile instigi la evoluajn mensojn subite akcepti altnivelan revelaciitan veron. La homo estas evolua kreitaĵo, kaj li ĉefe devas akiri sian religion per evoluaj teknikoj.
La adoro al prauloj iam konsistigis klaran antaŭenigon pri religia evoluo, sed estas ambaŭ mirinde kaj bedaŭrinde, ke tiu ĉi primitiva koncepto persistas en Ĉinio, Japano kaj Hindio meze de multe, kio estas relative pli altnivelaj, kiel budhismo kaj hinduismo. En Okcidento la adoro al prauloj disvolviĝis al la respektego de naciaj dioj kaj respekto al rasaj herooj. En la dudeka jarcento tiu ĉi naciisma religio de respektego al herooj ekaperas en la diversaj radikalaj kaj naciismaj sekularismoj, kiuj karakterizas multajn rasojn kaj naciojn de la Okcidento. Multe de tiu ĉi sama sinteno troviĝas en la grandaj universitatoj kaj la pli grandaj industriaj komunumoj de la anglalingvaj popoloj. Ne tre malsama de tiuj ĉi konceptoj estas la ideo, laŭ kiu la religio estas nur “kundividita serĉado de la bona vivo”. La “naciaj religioj” estas nenio pli ol reveno al la frua adorao al la romia imperiestro kaj al Ŝintoo — la adorado al la ŝtato en la imperia familio.
La religio neniam povas fariĝi scienca fakto. La filozofio ja povas baziĝi sur scienca bazo, sed la religio ĉiam restos aŭ evolua aŭ revelacia, aŭ ebla kombinaĵo de ambaŭ, kiel ĝi estas en la mondo hodiaŭ.
Novaj religioj ne povas esti inventitaj; aŭ ili estas evoluintaj, aŭ ili estas subite revelaciitaj. Ĉiuj novaj evoluaj religioj estas simple antaŭenigaj esprimoj de la malnovaj kredoj, novaj adaptiĝoj kaj alĝustigoj. La malnoveco ne ĉesas ekzisti; ĝi estas kunfandita kun la noveco, eĉ kiam Sikismo burĝonis kaj floris el la grundo kaj formoj de hinduismo, budhismo, Islamo kaj aliaj samtempaj kultoj. La primitiva religio estis tre demokratia; la sovaĝulo facile prunteprenis kaj pruntedonis. Nur per la revelacia religio aperis egoismo de aŭtokrata kaj netolerema teologio.
La multaj religioj de Urantio estas ĉiuj bonaj tiom, ke ili kondukas la homon al Dio, kaj permesas al la homo konstati la ekziston de la Patro. Estas eraro por iu ajn grupo de religiuloj koncepti sian kredon kiel La Veron; tiaj sintenoj evidentigas pli pri la teologia aroganteco, ol pri la certeco de fido. Ne estas urantia religio, kiu ne povus profiti lerni kaj asimili la plej bonajn el la veroj enhavitaj en ĉiuj aliaj fidoj, ĉar ĉiuj enhavas verecon. La religiuloj pli bone devus pruntopreni la plej bonajn el la vivanta spirita fido de siaj najbaruloj pli ĝuste ol denunci la plej malbonajn en iliaj delongaj superstiĉoj kaj eluzitaj ritoj.
Ĉiuj ĉi religioj aperis rezulte de la varianta intelekta respondo de la homo al sia identa spirita gvidado. Ili neniam povas esperi atingi unuformecon de kredoj, dogmoj kaj ritoj — tiuj ĉi estas intelektaj; sed ili povas realigi, kaj iun tagon realigos, unuecon en vera adoro al la Patro de ĉiuj, ĉar tio ĉi estas spirita, kaj tio estas por ĉiam vera, ke spirite ĉiuj homoj estas egalaj.
La primitiva religio estis plejparte konscieco pri materia valoro, sed la civilizacio altigas la religiajn valorojn, ĉar vera religio estas la dediĉo de la memo al la servado de signifoplenaj ka plejsuperaj valoroj. Dum la religio evoluas, la etiko fariĝas la filozofio de moralo, kaj la moraleco fariĝas la memdisciplino laŭ la normoj de la plej altaj signifoj kaj plejsuperaj valoroj — diaj kaj spiritaj idealoj. Kaj tiel la religio fariĝas spontana kaj delikata dediĉo, la vivanta sperto de la lojaleco de amo.
La kvalito de religio estas indikita per:
1. La nivelo de ĝiaj valoroj — lojalecoj.
2. La profundeco de ĝiaj signifoj — la sentivigo de la individuo al la idealisma aprezo de tiuj ĉi plej altaj valoroj.
3. La intenseco de ĝia konsekrado — la grado de sindonemo al tiuj ĉi diaj valoroj.
4. La senrestrikta progreso de la personeco sur tiu ĉi kosma vojo de idealisma spirita vivado, la konstado pri la fileco kun Dio kaj pri la senfine progresanta civitaneco en la universo.
Religiaj signifoj progresas en la konscio, kiam la infano transmetas siajn ideojn pri la ĉiopoveco de siaj gepatroj al Dio. Kaj la tuta religia sperto de tia infano plejparte dependas de ĉu timo aŭ amo dominis la rilaton gepatroj-infano. Sklavoj ĉiam spertis grandan malfacilecon transmeti sian timon al mastroj al konceptoj pri Dio-amo. La civilizacio, la scienco kaj altnivelaj religioj devas liberigi la homaron de tiuj ĉi timoj naskitaj de la angoro pri naturaj fenomenoj. Kaj tiel la pli granda ilumino devus liberigi la edukitajn mortemulojn de ĉia dependeco al perantoj en komuneco kun la Diaĵo.
Tiuj ĉi interaj stadioj de idolkulta hezito en la transmetado de la respektego de la homeco kaj videblecoj ĝis la dieco kaj nevideblecoj estas neeviteblaj, sed ili devus esti mallongigitaj per la konscieco de la faciliganta ministrado de la loĝanta dia spirito. Tamen la homo estis profunde influita, ne nur de siaj konceptoj pri la Diaĵo, sed ankaŭ de la karaktero de la herooj, kiujn li elektis honori. Estas plej bedaŭrinde ke tiuj, kiuj estis instigitaj respektegi la dian kaj resurektitan Kriston, preteratentis la viron — la bravan kaj kuraĝan heroon — Josuo ben Jozef.
La moderna homo estas adekvate konscia pri religio, sed liaj kutimoj pri adoro estas konfuzaj kaj misfamigitaj de lia akcelita socia metamorfozo kaj liaj senprecedencaj sciencaj disvolviĝoj. Pripensantaj viroj kaj virinoj deziras redifini la religion, kaj tiu ĉi postulo devigos la religion retaksi sin.
La moderna homo estas konfrontita kun la tasko fari pli da realĝustigoj pri homaj valoroj en nur unu genaracio, ol antaŭe estis faritaj en du mil jaroj. Kaj ĉio ĉi influas la socian sintenon al la religio, ĉar la religio estas vivmaniero same kiel tekniko de pensado.
La vera religio devas ĉiam esti samtempe la eterna fundamento kaj la gvidanta stelo de ĉiuj daŭraj civilizacioj.
[Prezentita de Melkicedeko de Nebadono.]