Kajero 91
La preĝo, kiel religia ago, evoluis el antaŭaj nereligiaj monologaj kaj dialogaj esprimoj. Kiam la homo atingis la memkonscion, okazis la neevitebla korolario de la konscio pri la aliuloj, la duobla potencialo de socia reago kaj agnosko pri Dio.
La plej fruaj preĝaj formoj ne estis adresitaj al la Diaĵo. Tiuj ĉi esprimoj multe similis al tio, kion vi dirus al amiko, kiam vi komencas gravan entreprenon: “Esperu al mi bonŝancon.” La primitiva homo estis sklavigita de magio; la ŝanco, bona aŭ malbona, penetris ĉiujn aferojn de la vivo. Unue, tiuj ĉi petoj pri ŝanco estis monologoj — nur maniero laŭte pensi por la servantoj de magio. Sekve, tiuj ĉi kredantoj al la ŝanco ricevis la subtenon de siaj amikoj kaj familioj, kaj baldaŭ iu formo de ceremonio estis plenumita, kiu inkluzivis la tutan klanon aŭ tribon.
Kiam la konceptoj pri fantomoj kaj spiritoj evoluis, tiuj ĉi petoj fariĝis adresitaj al superhomoj, kaj kun la konscio pri dioj, tiaj esprimoj atingis la nivelojn de aŭtenta preĝo. Kiel ekzemplo de tio, ĉe kelkaj aŭstraliaj triboj la preĝoj de primitiva religio antaŭis ilian kredon al spiritoj kaj superhomaj personecoj.
En Hindio, la tribo Todao nun observas tiun ĉi praktikon preĝi al neniu aparte, ĝuste kiel faris la fruaj popoloj antaŭ la tempoj de religia konscieco. Sed, ĉe la Todaanoj, tio reprezentas regreson de ilia degeneranta religio ĝis tiu ĉi primitiva nivelo. La nuntempaj ritoj de la laktistoj-pastroj ne reprezentas religian ceremonion, ĉar tiuj ĉi nepersonaj preĝoj kontribuas nenion al la konservado aŭ plibonigo de iuj ajn sociaj, moralaj aŭ spiritaj valoroj.
La antaŭreligia preĝo estis parto de la manaaj praktikoj de la Melanezianoj, en la udaaj kredoj de la afrikaj pigmeoj kaj en la manituaj superstiĉoj de la nordamerikaj Indianoj. La gandaj triboj de Afriko nur freŝdate eliris el la manaa nivelo de preĝo. En tiu ĉi frua evolua konfuzo homoj preĝas al dioj — lokajn kaj naciajn — al fetiĉoj, amuletoj, fantomoj kaj ordinaraj homoj.
La funkcio de la frua evolua religio estas konservi kaj pliigi la esencajn sociajn, moralajn kaj spiritajn valorojn, kiuj malrapide formiĝas. Tiu ĉi misio de la religio ne estas konscie observata de la homaro, sed ĝi ĉefe efektiviĝas per la funkcio de preĝo. La praktiko de la preĝo reprezentas la neintencitan sed tamen pesonan kaj kolektivan klopodon de iu ajn grupo por certigi (efektivigi) tiun ĉi konservadon de pli altaj valoroj. Sed sen la protekto de la preĝo, ĉiuj sanktaj tagoj rapide revenus al la statuso de simplaj ferioj.
La religio kaj ĝiaj periloj, de kiuj la ĉefa estas la preĝo, ligiĝas nur kun valoroj, kiuj havas ĝeneralan socian agnoskon, grupan aprobon. Tial, kiam la primitiva homo provis kontentigi siajn malpli altnivelajn emociojn aŭ atingi siajn tute egoismajn ambiciojn, li estis senigita je la konsolo de religio kaj je la helpo de preĝo. Se la individuo celis plenumi ion kontraŭsocian, li estis devigita serĉi la helpon de nereligia magio, turni sin al sorĉistoj, kaj tiel esti senigita je la helpo de preĝo. La preĝo do tre frue fariĝis potenca instiganto de la socia evoluo, la morala progreso kaj la spirita atingo.
Sed la primitiva menso estis nek logika nek kohera. La fruaj homoj ne perceptis, ke materiaj aferoj ne apartenis al la kampo de la preĝo. Tiuj ĉi simplaj animoj konstatis, ke manĝaĵo, ŝirmejo, pluvo, ĉasaĵo kaj aliaj materiaj posedaĵoj plibonigis la socian bonstaton, kaj tial ili komencis preĝi por tiuj ĉi fizikaj benoj. Dum tio ĉi konsistigis perversion de preĝo, ĝi kuraĝigis la klopodon plenumi tiujn ĉi materiajn objektivojn per sociaj kaj etikaj agoj. Tia koruptado de la preĝo, kvankam malnobligante la spiritajn valorojn de popolo, tamen rekte altigis iliajn ekonomiajn, sociajn kaj etikajn morojn.
La preĝo estas nur monologo en la plej primitiva speco de menso. Ĝi frue fariĝas dialogo kaj rapide disvolviĝas ĝis la nivelo de grupa adorado. La preĝo signifas, ke la antaŭmagiaj sorĉkantoj de la primitiva religio jam evoluis ĝis la nivelo, kiam la homa menso agnoskas la realecon de bonfaraj povoj aŭ estaĵoj, kiuj kapablas plibonigi la sociajn valorojn kaj pliigi moralajn idealojn, kaj plue, ke tiuj ĉi influoj estas superhomaj kaj apartaj de la egoo de la memkonscia homo kaj de liaj kunaj mortemuloj. La vera preĝo do ne aperas, ĝis la peranto de la religia ministrado estas konsiderata kiel persona.
La preĝo malmulte rilatas al animismo, sed tiaj kredoj povas ekzisti kun emerĝantaj religiaj sentoj. Multfoje la religio kaj la animismo havis tute apartajn originojn.
Por tiuj mortemuloj, kiuj ne estis liberigitaj de la primitiva sklaveco de timo, estas reala danĝero, ke ĉiuj preĝoj povu konduki al nesana senco pri peko, nepravigeblaj konvinkoj pri kulpeco, reala aŭ fantazia. Sed en la modernaj tempoj estas ne probable, ke multaj dediĉas sufiĉe da tempo preĝante por atingi tiuj nocaj remaĉadoj pri sia malindeco aŭ pekemo. La danĝeroj akompanantaj la distordon kaj la perversigon de la preĝo konsistas el nescio, superstiĉo, kristaliĝo, malvigliĝo, materialismo kaj fanatikismo.
La unuaj preĝoj estis simple vortigitaj esperoj, la esprimo de sinceraj deziroj. La preĝo poste fariĝis tekniko por akiri la kunlaboron kun la spiritoj. Kaj tiam ĝi atingis la superan funkcion de religio helpi konservi ĉiujn dignajn valorojn.
Kaj la preĝo kaj la magio aperis rezulte de alĝustigaj reagoj de la homo al la urantia medio. Sed krom tiu ĉi ĝeneraligita rilato ili havas malmulton komunan. La preĝo ĉiam indikis pozitivan agon de la preĝanta egoo; ĝi ĉiam estis psika kaj foje spirita. La magio ĝenerale signifis provon manipuli la realon sen ŝanĝi la egoon de la manipulanto, la praktikanto de magio. Malgraŭ siaj sendependaj originoj la magio kaj la preĝo ofte estis interligitaj dum siaj pli malfruaj stadioj de disvolviĝo. La magio foje leviĝis per cela plialtigo ekde formuloj tra ritoj kaj sorĉkantoj ĝis la sojlo de la vera preĝo. La preĝo foje fariĝis tiel materialisma, ke ĝi degeneris al pseŭdomagia tekniko por eviti la malspezon de tiu klopodo, kiu estas postulata por solvi la urantiajn problemojn.
Kiam la homo lernis, ke preĝo ne povis devigi la diojn, tiam ĝi fariĝis pli peton, celon al favoro. Sed la plej vera preĝo estas fakte komuneco inter la homo kaj lia Farinto.
La apero de la ofera ideo en iu ajn religio neeviteble malpliigas la superan efikecon de vera preĝo, ĉar la homoj celas anstataŭigi la donojn de la materiaj posedaĵoj per la dono de siaj propraj dediĉitaj voloj fari la volon de Dio.
Kiam la religio estas senigita je persona Dio, ĝiaj preĝoj moviĝas al la niveloj de teologio kaj filozofio. Kiam la plej granda koncepto de religio pri Dio estas tiu de nepersona Diaĵo, kiel ekzemple en la panteisma idealismo, kvankam donante la bazon de iuj formoj de mistika komuneco, ĝi riveliĝas fatala por la potenco de la vera preĝo, kiu ĉiam reprezentas la komunecon de la homo kun persona kaj supera estaĵo.
Dum la pli fruaj tempoj de la rasa evoluo kaj eĉ nuntempe, en la ĉiutaga sperto de la averaĝa mortemulo, la preĝo estas multe fenomeno de la rilato de la homo kun lia propra subkonscio. Sed estas ankaŭ kampo de preĝo, en kiu la intelekte vigla kaj spirite progresanta individuo pli aŭ malpli atingas kontakton kun la superkonsciaj niveloj de la homa menso, la kampo de la loĝanta Penso-Ĝustiganto. Krome, estas difinita spirita fazo de vera preĝo, kiu koncernas ĝian ricevon kaj agnoskon fare de la spiritaj fortoj de la universo, kaj kiu estas tute aparta de ĉiu homa kaj intelekta asocio.
La preĝo multe kontribuas al la disvolviĝo de la religia sento de evoluanta homa menso. Ĝi estas potenca influo laboranta por malebligi la izoladon de la personeco.
La preĝo reprezentas teknikon asociitan kun la naturaj religioj de rasa evoluo, kiu ankaŭ formas parton de la spertecaj valoroj de la superaj religioj de bonega etiko, la religioj de revelacio.
La infanoj, lernante uzi la lingvon, emas laŭte pensi por parole esprimi siajn pensojn per vortoj, eĉ se neniu ĉeestas por aŭdi ilin. Kun la apero de krea imago ili montras tendencon konversacii kun imagaj kunuloj. Tiel floranta egoo celas konservi komunecon kun fikcia alia memo. Per tiu tekniko la infano frue lernas konverti siajn monologajn konversaciojn al pseŭdaj dialogoj, en kiuj tiu ĉi alia memo replikas al liaj parolaj pensoj kaj deziresprimoj. Tre multe de la pensoj de plenkreskuloj mense daŭras laŭ konversacia formo.
La frua kaj primitiva formo de preĝo multe similis al duonmagiaj recitadoj de la nunaj triboj de la tribo Todao, preĝoj adresitaj al neniu aparta. Sed tiaj teknikoj de preĝo inklinas evolui al la dialoga speco de komunikado per la emerĝo de la ideo pri alia memo. En la tempo la koncepto pri alia memo plialtiĝas ĝis supera statuso de dia digneco, kaj la preĝo kiel religia peranto aperis. Tra multaj fazoj kaj dum longaj epokoj tiu ĉi primitiva spepo de preĝo estas destinita evolui antaŭ atingi la nivelon de inteligenta kaj vera etika preĝo.
Kiel ĝi estas konceptita de sinsekvaj generacioj de preĝantaj mortemuloj, la alia memo evoluas tra fantomoj, fetiĉoj kaj spiritoj ĝis la politeismaj dioj, kaj fine ĝis la Unu Dio, dia estaĵo enkorpiganta la plej altajn idealojn kaj la plej noblajn aspirojn de la preĝanta egoo. Kaj tiel la preĝo funkcias kiel la plej potenca peranto de religio por konservi la plej altajn valorojn kaj idealojn de tiuj, kiuj preĝas. De la momento de la konceptado pri alia memo ĝis la apero de la koncepto pri dia kaj ĉiela Patro, la preĝo ĉiam estas sociiganta, moraliganta kaj spiritiganta praktiko.
La simpla preĝo de fido evidentigas potencan evoluon en la homa sperto, per kiu la malnovaj konversacioj kun la fikciaj simboloj de la alia memo de la primitiva religio plialtiĝas ĝis la nivelo de komuneco kun la spirito de la Infinito kaj ĝis la nivelo de aŭtenta konscio pri la realeco de la Eterna Dio kaj la Paradiza Patro de la tuta inteligenta kreitaĵaro.
Krom ĉio, kio estas supermemo en la sperto pri preĝo, oni devas memori, ke la etika preĝo estas brila maniero por plialtigi onian egoon kaj plifortigi la memon por pli bone vivi kaj pli alte atingi. La preĝo instigas la homan egoon serĉi helpon ambaŭflanke: materian helpon en la subkonscia rezervujo de la mortemula sperto, inspiron kaj gvidadon en la superkonsciaj limoj de kontakto inter la materieco kaj la spiriteco, kun la Mistera Monitoro.
La preĝo ĉiam estis kaj ĉiam estos duobla homa sperto: psikologia proceduro interasociita kun spirita tekniko. Kaj tiuj ĉi du funkcioj de preĝo neniam povas esti plene apartigitaj.
La iluminita preĝo devas agnoski ne nur eksteran kaj personan Dion sed ankaŭ internan kaj nepersonan Diecon, la loĝantan Ĝustiganton. Tute konvenas, ke la homo, kiam li preĝas, strebu kompreni la koncepton pri la Universala Patro sur Paradizo; sed la pli efika tekniko por plejparte de praktikaj celoj estos reveni al la koncepto pri proksima alia memo, ĝuste kiel la primitiva menso kutime faris, kaj tiam agnoski, ke la ideo pri tiu ĉi alia memo evoluis de simpla fikcio ĝis la vero pri la loĝado de Dio en mortemula homo per la fakta ĉeesto de la Ĝustiganto, tiel ke la homo povas vidalvide paroli kun reala, aŭtenta kaj dia alia memo, kiu loĝas en li kaj estas la vera ĉeesto kaj esenco de la vivanta Dio, la Universala Patro.
Neniu preĝo povas esti etika, kiam la postulanto celas egoisman avantaĝon super siaj samuloj. La egoisma kaj materieca preĝado ne kongruas kun la etikaj religioj, kiuj baziĝas sur malegoisma kaj dia amo. Ĉia neetika preĝado revenigas al la primitivaj niveloj de pseŭda magio, kaj estas malinda por la altnivelaj civilizacioj kaj iluminitaj religioj. La egoisma preĝado malobeas la spiriton de la tuta etiko fondita sur amanta justeco.
La preĝo neniam devas esti koruptita ĝis fariĝi anstataŭaĵo de ago. Ĉiuj etikaj preĝoj estas stimulo por agi kaj gvidilo por progresiga strebado al idealismaj celoj por atingi la supermemon.
En ĉiuj viaj preĝoj estu senpartia; ne atendu, ke Dio montru partiecon, amu vin pli ol siaj aliaj infanoj, viaj amikoj, najbaruloj, eĉ malamikoj. Sed la preĝo de la naturaj aŭ evoluintaj religioj ne estas unue etika, kiel ĝi estas en la postaj revelaciitaj religioj. Ĉiuj preĝoj, ĉu individua aŭ komunuma, povas esti aŭ egoisma aŭ altruisma. Tio estas, la preĝo povas esti centrita sur la memo aŭ sur aliaj. Kiam la preĝo celas nenion por tiu, kiu preĝas nek ion ajn por siaj samuloj, tiam tiaj sintenoj de la animo tendencas al la niveloj de vera adorado. Egoismaj preĝoj implicas konfesojn kaj petojn, kaj ofte konsistas el petoj por materiaj favoroj. La preĝo estas iom pli etika, kiam ĝi okupiĝas pri pardono kaj celas saĝecon por plifortigi la memregadon.
Dum la neegoisma speco de preĝo estas plifortiga kaj konsoliga, la materialisma preĝo estas destinita alporti desaponton kaj seniluziiĝon, dum la sciencaj malkovroj demontras, ke la homo vivas en fizika universo de leĝo kaj ordo. La infanaĝo de individuo aŭ raso estas karakterizita de primitiva, egoisma kaj materialisma preĝado. Kaj iomgrade ĉiuj tiaj petoj estas efikaj, ĉar ili nevarie kondukas al klopodoj kaj premoj, kiuj kontribuas por akiri la respondojn al tiaj preĝoj. La vera preĝo de fido ĉiam kontribuas por pliigi la teknikon de vivado, eĉ se tiaj petoj ne estas dignaj de spirita agnosko. Sed la spirite altnivela persono devus esti tre singardema provante senkuraĝigi la primitivan aŭ nematuran menson koncerne tiajn preĝojn.
Memoru, eĉ se la preĝo ne ŝanĝas Dion, ĝi tre ofte efektivigas grandajn kaj daŭrajn ŝanĝojn ĉe tiu, kiu preĝas en fida kaj konfida atendo. La preĝo estis la praaĵo de multe da mensa paco, ĝojo, trankvilo, kuraĝo, memregado kaj senpartieco ĉe la viroj kaj virinoj de la evoluantaj rasoj.
En la kulto pri prapatroj, la preĝo kondukas al la kulturado de prapatraj idealoj. Sed la preĝo, kiel trajto de adoro al la Diaĵo, transcendas ĉiujn aliajn tiajn praktikojn, ĉar ĝi kondukas al la kulturado de diaj idealoj. Same kiel la koncepto pri la preĝo al alia memo fariĝas plejsupera kaj dia, same la idealoj de la homo konsekvence plialtiĝas de simple homaj ĝis ĉielaj kaj diaj niveloj, kaj la rezulto de ĉiuj tiaj preĝoj estas la pliigo de la homa karaktero kaj la profunda unuiĝo de la homa personeco.
Sed la preĝo ne ĉiam bezonas esti individua. La grupa aŭ kongregacia preĝado estas tre efika, ĉar ĝi estas tre sociiganta pri siaj konsekvencoj. Kiam grupo okupiĝas pri komunuma preĝado por morala pliigo kaj spirita kresko, tiaj dediĉoj reagas al la individuoj de la grupo; ili ĉiuj estas plibonigitaj pro la partopreno. Eĉ tuta urbo aŭ tuta nacio povas esti helpata de tiaj preĝaj dediĉoj. La konfesado, la pentado kaj la preĝado jam kondukis individuojn, urbojn, naciojn kaj tutajn rasojn al potencaj klopodoj de reformoj kaj kuraĝaj faroj de bravaj atingoj.
Se vi vere deziras venki la kutimon kritiki amikon, la plej rapida kaj plej certa maniero atingi tian ŝanĝon de konduto estas establi kutimon preĝi por tiu persono ĉiun tagon de via vivo. Sed la sociaj konsekvencoj de tiaj preĝoj plejparte dependas de du kondiĉoj:
1. La persono por kiu oni preĝas devas scii, ke oni preĝas por li.
2. La preĝanta persono devus havi intiman socian kontakton kun la persono, por kiu li preĝas.
La preĝo estas la tekniko per kiu, frue aŭ ne, ĉiu religio fariĝas instituciigita. Kaj kun la tempo la preĝo fariĝas asociita kun multnombraj duarangaj perantoj, kelkaj utilaj, aliaj definitive malutilaj, kiel pastroj, sanktaj libroj, adoraj ritoj kaj ceremonioj.
Sed la mensoj kun pli grande spirita iluminado devus estis paciencaj kaj toleremaj al tiuj malpli dotitaj intelektoj, kiuj avidas simbolismon por mobilizi sian malfortan spiritan klarvidon. La fortulo ne devas malestime rigardi la malfortulon. Tiuj, kiuj konscias pri Dio sen simbolismo, ne devas rifuzi la gracon-ministradon de la simbolo al tiuj, kiuj trovas malfacile adori la Diaĵon kaj respektegi la verecon, belecon kaj bonecon sen formo kaj rito. En preĝa adoro plejparte de mortemuloj imagas iun simbolon de la objekto-celo de sia dediĉo.
La preĝo, krom lige kun la volo kaj agoj de la personaj spiritaj fortoj kaj materiaj superrigantoj de regno, ne povas rekte efiki ĉe onia fizika medio. Kvankam estas tre difinitaj limoj al la kampo de la petoj de preĝoj, tiaj limoj ne egale aplikeblas al la fido de tiuj, kiuj preĝas.
La preĝo ne estas tekniko por kuraci realajn kaj organajn malsanojn, sed ĝi enorme kontribuis al la ĝuado de prospera sano kaj al la kuracado de multaj mensaj, emociaj kaj nervozaj malsanoj. Kaj eĉ kaze de efektivaj bakteriaj malsanoj, la preĝo multfoje aldonis al la efikeco de aliaj kuracaj proceduroj. La preĝo transformis multajn koleremajn kaj plendemajn kriplulojn en ekzemplojn de pacienco, kaj igis ilin esti inspirfonto por ĉiuj aliaj homaj suferantoj.
Kiom ajn malfacila povas esti por akordigi la sciencajn dubojn pri la efikeco de la preĝo kun la ĉiam ĉeestanta instigo celi la helpon kaj gvidadon el diaj fontoj, neniam forgesu, ke la sincera preĝo de fido estas potenca forto por antaŭenigi la personan feliĉon, individuan memregadon, socian harmonion, moralan progreson kaj spiritan atingon.
La preĝo, eĉ kiel pure homa praktiko, kiel dialogo kun onia alia memo, konsistigas teknikon kun la plej efika aliro al la realigo de tiuj rezervitaj povoj de homa naturo, kiuj estas stokitaj kaj konservitaj en la nekonsciaj regnoj de la homa menso. La preĝo estas sana psikologia praktiko, krom siaj religiaj implikoj kaj ĝia spirita signifo. Estas fakto de homa sperto, ke la plimulto de la homoj, se sufiĉe forte premataj, iel preĝos al iu fonto de helpo.
Ne estu tiel maldiligenta ĝis peti al Dio solvi viajn malfacilaĵojn, sed neniam hezitu peti al li saĝecon kaj spiritan forton por gvidi kaj subteni vin, dum vi mem rezolute kaj kuraĝe atakas viajn problemojn.
La preĝo estis nemalhavebla faktoro en la progreso kaj la konservado de la religia civilizacio, kaj ĝi ankoraŭ faros potencajn kontribuojn por plialtigi kaj spiritecigi la socion, se tiuj kiuj preĝas nur faras tion en la lumo de sciencaj faktoj, filozofia saĝeco, intelekta sincereco kaj spirita fido. Preĝu, kiel Jesuo instruis al siaj disĉiploj — honeste, malegoisme, senpartiece kaj sen dubi.
Sed la efikeco de la preĝo en la persona spirita sperto de la preĝanto neniel dependas de la intelekta kompreno, de la filozofia sagaco, de la socia nivelo, de la kultura statuso aŭ aliaj akiroj de la mortemulo. La psikaj kaj spiritaj faktoroj akompanantaj la preĝon de fido estas tujaj, personaj kaj spertecaj. Estas neniu alia tekniko, per kiu ĉiu homo, sendepende de ĉiuj aliaj homaj plenumoj, povas tiel efike kaj tuje alproksimiĝi al la sojlo de tiu regno, en kiu li povas komuniki kun sia Faranto, kie la kreitaĵo kontaktas la realecon de la Kreinto, kun la loĝanta Penso-Ĝustiganto.
La mistikismo, kiel tekniko por kultivi la konsciecon pri la ĉeesto de Dio, estas entute laŭdinda, sed kiam tiaj praktikoj kondukas al socia izoleco, kaj kulminas en religia fanatikismo, ĝi estas tute riproĉinda. Tute tro ofte tio, kion la troiganta mistikulo taksas kiel dia inspiro, estas nur la agitadoj de la profundoj de lia propra menso. La kontakto de la mortemula menso kun ĝia loĝanta Ĝustiganto, kvankam ofte favorata de dediĉa meditado, estas pli ofte faciligita de tutkora kaj amema servado en malegoisma ministrado al siaj samuloj.
La grandaj religiaj intruistoj kaj la profetoj de la pasintaj epokoj ne estis ekstremaj mistikuloj. Ili estis viroj kaj virinoj konantaj Dion, kiuj plej bone servis sian Dion per malegoisma ministrado al siaj mortemaj samuloj. Jesuo ofte apartigis siajn apostolojn dum mallongaj periodoj por mediti kaj preĝi, sed plejparte de la tempo li konservis ilin en servo-kontakto kun la homamasoj. La animo de la homo postulas spiritan ekzercon same kiel spiritan nutradon.
La religia ekstazo estas permesebla, kiam ĝi rezultas de sanaj precedencoj, sed tiaj spertoj estas pli ofte la elkreskaĵo de pure emociaj influoj ol manifestiĝo de profunda spirita karaktero. La religiaj personoj ne devas rigardi ĉiun viglan psikan antaŭsenton kaj ĉiun intensan emocian sperton kiel dian revelacion aŭ spiritan komunikadon. La aŭtenta spirita ekstazo estas kutime asociita al granda ekstera kvieto kaj preskaŭ perfekta emocia regado. Sed la vera profeta vizio estas superpsikologia antaŭsento. Tiaj spertoj ne estas ŝajnaj halucinoj, nek ili similas al trancecaj ekstazoj.
La homa menso povas efiki responde al tiel nomata inspiro, kiam ĝi estas sentiva aŭ al la agitadoj de la subkonscio aŭ al la stimuloj de la superkonscio. Ĉiukaze ŝajnas al la individuo, ke tiaj pliigoj de la enhavo de konscio estas pli aŭ malpli fremdaj. Senbrida mistika entuziasmo kaj senrestrikta religia ekstazo ne estas la akreditaĵoj de inspiro, laŭsupoze diaj akreditaĵoj.
La praktika testo de ĉiuj ĉi strangaj religiaj spertoj de mistikismo, ekstazo kaj inspiro estas observi, ĉu tiuj ĉi fenomenoj igas la individuon:
1. Ĝui pli bonan kaj pli kompletan fizikan sanon.
2. Pli efike kaj pli praktike funkcii en sia mensa vivo.
3. Pli plene kaj ĝoje sociigi sian religian sperton.
4. Pli komplete spiritecigi sian ĉiutagan vivadon, dum fidele plenumante la ordinarajn devojn de la rutina mortemula ekzisto.
5. Plibonigi sian amon kaj sian aprezon pri vereco, beleco kaj boneco.
6. Konservi la nuntempe agnoskatajn sociajn, moralajn, etikajn kaj spiritajn valorojn.
7. Pliigi sian spiritan klarvidecon — konscion pri Dio.
Sed la preĝo ne havas realan ligon kun tiuj ĉi esceptaj religiaj spertoj. Kiam la preĝo fariĝas tro estetika, kiam ĝi konsistas preskaŭ ekskluzive en bela kaj feliĉega kontemplado de la paradiza dieco, ĝi perdas multon de ĝia sociiganta influo, kaj tendencas al mistikismo kaj al izoliĝo de ĝiaj adeptoj. Estas iu danĝero asociita kun tro da sola preĝo, kiu estas korektita kaj malebligita per grupa preĝado, komunumaj dediĉoj.
Estas vere spontana aspekto de la preĝo, ĉar la primitiva homo ekpreĝis, longe antaŭ ol li havis ian klaran koncepton pri Dio. La frua homo kutimis preĝi en du diversaj situacioj: kiam li estis en urĝa bezono, li spertis la impulson peti helpon; kaj kiam li jubilis, li cedis al la impulsa esprimo de ĝojo.
La preĝo ne estas evoluo de magio; ĉiu el ili sendepende aperis. La magio estis provo por alĝustigi la Diaĵon al la situacioj; la preĝo estas la klopodo por alĝustigi la personecon al la volo de la Diaĵo. La vera preĝo estas kaj morala kaj religia; la magio estas nek.
La preĝo povas fariĝi establita kutimo; multaj preĝas, ĉar aliaj faras. Ankoraŭ aliaj preĝas, ĉar ili timas, ke io terura okazu, se ili ne oferas siajn regulajn petojn.
Por kelkaj individuoj la preĝo estas la kvieta esprimo de dankemo; por aliaj, grupa esprimo de laŭdoj, sociaj dediĉoj; kelkfoje ĝi estas la imitado de religio de aliuloj, dum en la vera preĝo ĝi estas la sincera kaj konfida komunikado de la spirita naturo de la kreitaĵo kun la ĉieesteco de la spirito de la Kreinto.
La preĝo povas estis spontana esprimo de la konscieco pri Dio aŭ sensignifa recitado de teologiaj formuloj. Ĝi povas esti la ekstetika laŭdo de animo konanta Dion aŭ la sklava obeemo de timanta mortemulo. Ĝi estas foje la patosa esprimo de spirita avido, kaj foje la evidenta klamado de piaj frazoj. La preĝo povas esti ĝoja laŭdo aŭ humila peto al pardono.
La preĝo povas esti la infaneca peto por neeblaĵo aŭ la matura petego por morala kreskado kaj spirita povo. Peto povas esti por ĉiutaga pano, aŭ povas enkorpigi tutkoran sopiron trovi Dion kaj fari lian volon. Ĝi povas esti plene egoisma peto aŭ vera kaj grandioza gesto por la realigo de malegoisma frateco.
La preĝo povas esti kolera krio por venĝi sin aŭ mizerikorda propetado por siaj malamikoj. Ĝi povas esti la esprimo de espero ŝanĝi Dion aŭ la potenca tekniko por ŝanĝi sin. Ĝi povas esti la flata peto de perdita pekanto antaŭ laŭsupoze severa Juĝisto aŭ la ĝoja esprimo de liberigita filo de la vivanta kaj mizerikorda ĉiela Patro.
La moderna homo estas perpleksa pro la penso paroli pri aferoj kun Dio laŭ pure persona maniero. Multaj ĉesis regule preĝi; ili nur preĝas sub nekutima premo — okaze de krizoj. La homo ne devus timi paroli al Dio, sed nur spirita infano entreprenus persvadi aŭ pretendi ŝanĝi Dion.
Sed la vera preĝado ja atingas la realecon. Eĉ kiam la aerfluoj supreniras, neniu birdo povas ŝvebi sen etendi siajn flugilojn. La preĝo levas la homon, ĉar ĝi estas tekniko por progresi per la uzado de la suprenirantaj spiritaj fluoj de la universo.
La aŭtenta preĝo aldoniĝas al la spirita kreskado, modifas la sintenojn kaj havigas tiun kontenton, kiu venas el la komuneco kun la dieco. Ĝi estas spontana ekapero de la konscieco pri Dio.
Dio respondas al la preĝo de la homo donante al li pliigitan revelacion pri la vereco, plibonigitan aprezon de la beleco kaj pliigitan koncepton pri la boneco. La preĝo estas subjektiva gesto, sed ĝi kontaktas potencajn objektivajn realaĵojn sur la spiritaj niveloj de la homa sperto; ĝi estas signifoplena rimedo, por ke la homo atingu superhomajn valorojn. Ĝi estas la plej potenca stimulo de spirita kreskado.
Vortoj ne gravas por la preĝo; ili estas simple la intelekta kanalo, en kiu la rivero de spirita peto povas flui. La vorta valoro de preĝo estas pure memsugesta en privataj sindediĉoj kaj socisugestaj en grupaj sindediĉoj. Dio respondas al la sinteno de la animo, ne al la vortoj.
La preĝo ne estas tekniko por eskapi el konflikto, sed pli ĝuste stimulo por kreski fronte al konflikto mem. Preĝu nur por valoroj, ne por aferoj; por kreskado, ne por kontentigo.
Se vi dezirus dediĉi vin al efika preĝado, vi devus memori pri la leĝoj de sukcesaj petoj:
1. Vi devas kvalifikiĝi kiel potenca preĝanto sincere kaj kuraĝe alfrontante la problemojn de la universa realo. Vi devas posedi kosman eltenemon.
2. Vi devas jam honeste elĉerpi la homan kapablon home alĝustiĝi. Vi devas esti laborema.
3. Vi devas forlasi ĉiujn dezirojn de la menso kaj ĉiujn avidojn de la animo al la transformiga amplekso de la spirita kreskado. Vi devas antaŭe sperti pliigon de signifoj kaj plialtigon de valoroj.
4. Vi devas tutkore elekti la dian volon. Vi devas forigi la senmovan centron de la nedecidemo.
5. Vi ne nur agnoskas la volon de la Patro, elektas plenumi ĝin, sed vi plenumas senkondiĉan konsekron kaj viglan sindonemon por efektive plenumi la volon de la Patro.
6. Via preĝo estos ekskluzive direktita al la dia saĝeco por solvi la specifajn homajn problemojn renkontitajn en la supreniro al Paradizo — la atingo de la dia perfekteco.
7. Kaj vi devas havi fidon — vivantan fidon.
[Prezentita de la Ĉefo de la Urantiaj Mezvojuloj.]