Kajero 90

Ŝamanismo — kuraculoj kaj pastroj

La evoluo de religiaj observoj progresis de kvietigo, evitado, ekzorco, devigo, akordigo kaj repacigo ĝis ofero, pekliberigo kaj elaĉeto. La tekniko de religiaj ritoj pasis de la formoj de la primitiva kulto tra fetiĉoj ĝis magio kaj mirakloj; kaj ĉar la ritoj kompleksiĝis responde al la pli kaj pli kompleksaj konceptoj de la homo pri la supermateriaj regnoj, ĝi estis neeviteble dominita de kuraculoj, ŝamanoj kaj pastroj.

Pri la antaŭenigaj konceptoj de la primitiva homo la spirita mondo estis fine konsiderata kiel nerespondema al la ordinara mortemulo. Nur la esceptuloj povis kapti la orelon de la dioj; nur la eksterordinara viro aŭ virino povus esti aŭskultita de la spiritoj. La religio tiel eniras en novan fazon, stadion en kiu ĝi iom post iom fariĝas pera; ciam kuraculo, ŝamano aŭ pastro devis interveni inter la religiulo kaj la objekto de kulto. Kaj hodiaŭ la plimulto de la urantiaj sistemoj de organizitaj religiaj kredoj trapasas tiun nivelon de evolua disvolviĝo.

La evolua religio naskiĝis el simpla kaj tutpotenca timo, la timo kiu ŝprucas tra la homa menso kiam konfrontite al la nekonateco, la neklarigebleco kaj la nekomprenebleco. La religio fine atingas la profunde simplan realigadon de tutpotenca amo, la amo kiu nerezisteble invadas la homan animon, kiam tiu ĉi vekiĝas en la koncepto pri la senlima korinklino de la Universala Patro al siaj filoj de la universo. Sed inter la komenco kaj la kompletiĝo de la religia evoluo, intervenas la longaj epokoj de la ŝamanoj, kiuj pretendas stari inter la homo kaj Dio kiel perantoj, interpretantoj kaj propetantoj.

1. La unuaj ŝamanoj — la kuraculoj

La Ŝamano estis la altranga kuraculo, la ceremonia fetiĉulo kaj la fokusa personeco por ĉiuj praktikoj de la evolua religio. En multaj grupoj la ŝamano rangis super la milita ĉefo, markante la komencon de la dominado de la eklezio super la ŝtato. La ŝamano foje funkciis kiel pastro kaj eĉ kiel pastro-reĝo. Kelkaj el la postaj triboj havis kaj la fruajn ŝamanojn-kuraculojn (viziulojn) kaj la postajn ŝamanojn-pastrojn. Kaj en multaj kazoj la ofico de ŝamano fariĝis hereda.

Ĉar en antikvaj tempoj io ajn nenormala estis atribuita al spirita posedo, iu ajn elstara mensa aŭ fizika anomalio konsistigis kvalifikon por esti kuraculo. Multaj el tiuj ĉi viroj estis epilepsiaj, multaj el la virinoj histeriaj, kaj tiuj ĉi du specoj konsistigis la plimulton de antikva inspiro same kiel spirita kaj demona posedo. Multaj el tiuj ĉi plej fruaj pastroj estis klaso, kiu poste oni nomis paranoja.

Kvankam ili eble uzis trompon en negravaj aferoj, la granda plimulto de la ŝamanoj kredis efektive esti poseditaj de spirito. Virinoj, kiuj kapablis meti sin en trancon aŭ en katalepsian staton fariĝis potencaj ŝamaninoj; poste tiaj virinoj fariĝis profetoj kaj spiritaj mediumoj. Iliaj katalepsiaj trancoj kutime koncernis laŭsupozajn komunikadojn kun la fantomoj de la mortintoj. Multaj inaj ŝamaninoj estis ankaŭ profesiaj dancistoj.

Sed ne ĉiuj ŝamanoj trompis sin mem; multaj estis sagacaj kaj lertaj trompuloj. Kiam la profesio disvolviĝis, oni postulis al novico servi kiel lernanto dum dek jaroj de aflikto kaj abnegacio por kvalifikiĝi kiel kuraculo. La ŝamanoj disvolvis profesian manieron por vesti sin, kaj afektis misteran konduton. Ili ofte uzis drogojn por provoki iujn fizikajn statojn, kiuj impresis kaj perpleksigis la tribanojn. La ordinaraj homoj konsideris prestidigitadojn kiel supernaturajn, kaj ventroparolado estis unue uzata de ruzaj pastroj. Multaj antikvaj ŝamanoj hazarde eltrovis hipnotismon; aliaj provokis memhipnoton longe fiksrigardante sian umbilikon.

Kvankam multaj uzis tiujn ĉi ruzojn kaj trompoj, ilia reputacio kiel klaso fine staris sur ŝajna atingo. Kiam ŝamano malsukcesis siajn entreprenojn, se li ne povis prezenti kredindan alibion, li estis aŭ degradita aŭ mortigita. Tiel la honestaj ŝamanoj frue pereis; nur la sagacaj aktoroj postvivis.

Estis ŝamanismo, kiu prenis la ekskluzivan direkton de la tribaj aferoj el la manoj de la maljunuloj kaj fortuloj, kaj metis ĝin en la manojn de la sagaculoj, inteligentuloj kaj antaŭvidemuloj.

2. Ŝamanaj praktikoj

Elvoki spiritojn estis tre preciza kaj tre kompleksa proceduro, komparebla al hodiaŭaj ekleziaj ritoj kondukitaj laŭ malnova lingvo. La homa raso tre frue celis superhoman helpon, revelacion; kaj la homoj kredis, ke la ŝamano efektive ricevis tiajn revelaciojn. Kvankam la ŝamanoj uzis la grandan povon de sugestio en sia laboro, preskaŭ senescepte temis pri negativa sugestio; nur en tre freŝdataj tempoj estis uzata la tekniko pri pozitiva sugestio. En la frua disvolviĝo de sia profeso la ŝamanoj komencis specialiĝi kiel pluvigantoj, resanigantoj kaj krimdetektantoj. Resanigi de malsanoj ne estis tamen la ĉefa funkcio de ŝamana kuraculo; pli ĝuste tio estis koni kaj regi la danĝerojn de la vivo.

La antikva nigra magio, kaj religia kaj profana, estis nomata blanka magio, kiam ĝi estis praktikita de pastroj, klarvidantoj, ŝamanoj aŭ kuraculoj. La praktikantoj de la nigra magio estis nomataj sorĉistoj, magiistoj, nekromancianoj, elvokistoj kaj aŭguristo. Dum pasis la tempo, ĉiuj tiaj laŭsupozaj kontaktoj kun la supernaturo estis klasifikita ĉu kiel sorĉarto ĉu kiel ŝamanismo.

La sorĉarto ampleksis la magion plenumitan de antaŭaj, neregulaj kaj neagnoskitaj spiritoj; la ŝamanismo koncernis miraklojn plenumitajn de regulaj spiritoj kaj agnoskitaj dioj de la tribo. En postaj tempoj la sorĉistino fariĝis asociita kun la diablo, kaj tiel la scenejo pretis po la multaj relative freŝdataj elmontroj de religia netoleremo. La sorĉarto estis religio por multaj primitivaj triboj.

La ŝamanoj estis grandaj kredantoj al la misio de hazardo kiel rivelanta la volon de la spiritoj; ili ofte lotis por fari decidojn. Modernaj postvivaĵoj de tiu tendenco al lotado estas ilustritaj ne nur per la multaj hazardaj ludoj, sed ankaŭ per la bone konataj “infankantoj”. Iam la persono eliminita devis morti; nun en kelkaj infanaj ludoj tiu estas nur eliminita. Tio, kio estis serioza afero por la primitiva homo, postvivis kiel distraĵo por la moderna infano.

La kuraculoj multe fidis signojn kaj antaŭsignojn, kiel “Kiam vi aŭdas la sonon de susuro ĉe la suproj de la morusarboj, tiam vi rapidu agi.” Tre frue en la historio de la raso la ŝamanoj turnis sian atenton al la steloj. La primitiva astrologio estis tutmonda kredo kaj praktiko; la interpretado de sonĝoj ankaŭ fariĝis disvastigta. Ĉio ĉi baldaŭ estis sekvata de la apero de tiuj kapricaj ŝamaninoj, kiuj deklaris kapabli komuniki kun la spiritoj de la mortintoj.

Kvankam havante antikvan originon, la pluvigantoj aŭ veteraj ŝamanoj, persistis tra la epokoj. Grava sekeco signifis morton por la fruaj agrikultistoj; la regado de la vetero estis la objekto de multe de la antikva magio. La civilizita homo ankoraŭ parolas pri la vetero kiel komuna temo. La antikvaj popoloj ĉiuj kredis al la povon de la ŝamano kiel pluviganto, sed estis la kutimo mortigi lin, kiam li malsukcesis, krom se li povis proponi kredeblan senkulpigon por klarigi la malsukceson.

Multfoje la Cezaroj ekzilis la astrologojn, sed ili senescepte revenis pro la populara kredo en siaj povoj. Ili ne povis esti forpelitaj, kaj eĉ en la deksesa jarcento post Kristo la direktoroj de la okcidentaj eklezio kaj ŝtato estis la patronoj de astrologio. Miloj da laŭsupoze inteligentaj homoj ankoraŭ kredas, ke iu povas naskiĝi sub la domino de bonŝanca aŭ malbonŝanca stelo; ke la apudmeto de ĉielaj korpoj determinas la rezulton de diversaj teraj aventuroj. La aŭguristoj estas ankoraŭ subtenataj de la kredemuloj.

La grekoj kredis al la efikeco de la orakola konsilo, la ĉinoj uzis magion kiel protekton kontraŭ demonoj, la ŝamanismo floris en Hindio, kaj ĝi ankoraŭ malkaŝe persistas en Azio. Ĝi estas nur freŝdate forlasita praktiko tra granda parto de la mondo.

De tempo al tempo veraj profetoj kaj instruistoj aperis por denunci kaj senmaskigi la ŝamanismon. Eĉ la malaperanta ruĝa homo havis tian profeton ene de la pasintaj cent jaro, la ŝonio Tenksvatavo, kiu antaŭdiris la eklipson de la suno en 1806, kaj denuncis la malvirtojn de la blanka homo. Multaj veraj instruistoj aperis ĉe la diversaj triboj kaj rasoj tra la longaj epokoj de la evolua historio. Kaj ili ĉiam daŭre aperos por defii la ŝamanojn aŭ pastrojn de iu ajn epoko, kiuj kontraŭstaras la ĝeneralan edukadon, kaj provas malhelpi la sciencan progreson.

Multmaniere kaj per insidaj metodoj la antikvaj ŝamanoj establis sian reputacion kiel voĉojn de Dio kaj gardistojn de la providenco. Ili aspergis la novnaskitojn kun akvo, kaj donis nomojn al ili; ili cirkumcidis la virseksulojn. Ili prezidis ĉiujn funebrajn ceremoniojn, kaj konvene anoncis la sekuran alvenon de la mortinto en la spiritlando.

La ŝamanaj pastroj kaj kuraculoj ofte fariĝis tre riĉaj per la akumulado de siaj diversaj honorarioj, kiuj estis ŝajnaj proponoj al la spiritoj. Ne malofte ŝamano akumulis praktike la tutan materian riĉecon de sia tribo. Je la morto de riĉulo estis la kutimo egale dividi lian heredaĵon egale inter la ŝamano kaj iu ajn publika aŭ karitata entrepreno. Tiu ĉi praktiko ankoraŭ postrestas en iuj partoj de Tibeto, kie duono de la virseksa loĝantaro apartenas al tiu ĉi klaso de neproduktantoj.

La ŝamanoj estis bone vestitaj, kaj kutime havis kelkajn edzinojn; ili estis la originala aristokratio, liberaj de ĉiuj tribaj restriktoj. Ili tre ofte havis malsuperajn menson kaj moralon. Ili subpremis siajn rivalojn nomante ilin sorĉistinoj aŭ sorĉistoj, kaj tre ofte leviĝis ĝis tiaj pozicioj de influo kaj potenco, ke ili kapablis domini la ĉefojn aŭ reĝojn.

La primitiva homo konsideris la ŝamanon kiel necesan malbonon; li timis lin sed ne amis lin. La frua homo respektis la scion; li honoris kaj rekompencis la saĝecon. La ŝamano estis precipe fraŭdulo, sed la respektego por la ŝamanismo bone ilustras la gravecon metitan sur la saĝeco por la evoluo de la raso.

3. La ŝamana teorio pri malsano kaj morto

Ĉar la antikva homo konsideris sin kaj sian materian medion kiel rekte respondajn al la kapricoj de la fantomoj kaj la fantazioj de la spiritoj, estas ne strange, ke lia religio tiel koncernis la materiajn aferojn. La moderna homo atakas siajn materiajn problemojn rekte; li agnoskas, ke la materio respondas al la inteligenta manipulado de la menso. La primitiva homo same deziris modifi kaj eĉ regi la vivon kaj energiojn de la fizikaj regnoj; kaj ĉar lia limigita kompreno pri la kosmo kondukis lin kredi, ke fantomoj, spiritoj kaj dioj estis persone kaj senpere koncernataj de la detala regado de la vivo kaj materio, li logike direktis siajn klopodojn por gajni la favoron kaj subtenon de tiuj ĉi superhomaj perantoj.

Laŭ tiu ĉi vidpunkto multe de ĉio neklarigebla kaj neraciaj pri la antikvaj kultoj estas komprenebla. La ceremonioj de la kulto estis la provoj de la primitiva homo regi la materian mondon, en kiu li troviĝis. Kaj multaj el liaj klopodoj estis direktitaj al la celo plilongigi la vivon kaj certigi la sanon. Ĉar ĉiuj malsanoj kaj morto mem estis origine konsiderataj kiel spiritaj fenomenoj, estis neeviteble, ke la ŝamanoj, funkciantaj kiel kuraculoj kaj pastroj, devis ankaŭ labori kiel kuracistoj kaj kirurgoj.

La primitiva menso povas esti handikapita pro la manko de faktoj, sed ĝi tamen estas logika. Kiam pripensemaj homoj observas la malsanon kaj la morton, ili komencas determini la kaŭzojn de tiuj okazaĵoj, kaj konforme al sia kompreno la ŝamanoj kaj la sciencistoj proponis la jenajn teoriojn pri la afliktoj:

1. Fantomoj — rektaj spiritaj influoj. La plej frua hipotezo proponita por klarigi malsanon kaj morton estis, ke la spiritoj kaŭzis malsanon ellogante la animon ekster la korpo; se ĝi malsukcesis reveni, la morto sekvis. La antikvuloj tiel timis la malbonvolan agon de fantomoj produktantaj malsanon, ke suferantaj individuoj ofte estis forlasitaj sen eĉ manĝaĵo aŭ akvo. Sendepende de la erara bazo de tiuj ĉi kredoj, ili ja efike izolis malsanajn individuojn, kaj preventis la disvastigon de kontaĝaj malsanoj.

2. Perforto — evidentaj kaŭzoj. La kaŭzoj de iuj akcidentoj kaj mortoj estis tiel facile identigeblaj, ke ili estis frue forigitaj de la kategorio de fantoma ago. Mortoj kaj vundoj kaŭzitaj de milito, batalo kontraŭ besto, kaj aliaj facile identigeblaj kaŭzoj estis konsiderataj kiel naturaj okazaĵoj. Sed oni longe kredis, ke la spiritoj ankoraŭ respondecis pri prokrastitaj resaniĝoj aŭ pri la infektado de vundoj eĉ “nature” kaŭzitaj. Se neniu observebla natura kaŭzo povis esti malkovrita, la spiritoj-fantomoj estis ankoraŭ konsiderataj kiel respondecaj pri malsano kaj morto.

Hodiaŭ en Afriko kaj aliloke troviĝas primitivaj popoloj, kiuj mortigas iun, ĉiufoje kiam okazas neperforta morto. Ilia kuraculo indikas la kulpulojn. Se patrino mortas akuŝante, la infano estas tuj strangolita — vivo por vivo.

3. Magio — la influo de malamikoj. Oni pensis, ke multaj malsanoj estis kaŭzitaj de sorĉado, la ago de la malbona okulo kaj la magia montra arko. Iam estis vere danĝere montri iun per fingro; tiamaniere agi estas ankoraŭ konsiderata kiel malĝentila. Kaze de obskura malsano kaj morto la antikvuloj aranĝis formalan enketon, dissekcis la korpon kaj decidis pri iu malkovro kiel kaŭzo de la morto; alie la morto estis atribuita al sorĉarto, tiel necesigante la ekzekuton de la respondeca sorĉistino. Tiuj ĉi antikvaj mortenketistoj savis la vivon de multaj laŭsupozaj sorĉistinoj. Kelkaj kredis, ke tribano povis morti pro sia propra sorĉo, tiukaze neniu estis akuzita.

4. Peko — puno por malobeo al tabuo. En relative freŝdataj tempoj oni kredis, ke malsano estis puno pro peko, persona aŭ rasa. Ĉe popoloj trairantaj tiun ĉi nivelon de la evoluo la dominanta teorio estas, ke oni ne povas esti afliktita sen iu malobservo de tabuo. Rigardi malsanon kaj suferon kiel “sagojn de la Plejpotenculo inter ili” estas tipa de tiaj kredoj. La ĉinoj kaj mezopotamianoj delonge rigardis malsanon kiel la rezulton de la ago de malbonaj demonoj, kvankam la ĥaldeoj konsideris la stelojn kiel la kaŭzon de sufero. Tiu ĉi teorio pri malsano kiel konsekvenco de dia kolero ankoraŭ dominas ĉe multaj laŭdire civilizitaj grupoj de Urantianoj.

5. Naturaj kaŭzoj. La homaro tre malrapide lernis la materiajn sekretojn de la interrilato inter kaŭzo kaj efiko en la fizikaj kampoj de energio, materio kaj vivo. La antikvaj grekoj, konservinte la tradiciajn instruojn de Adamsono, estis inter la unuaj agnoski, ke ĉiuj malsanoj estas la rezulto de naturaj kaŭzoj. Malrapide kaj certe la disvolviĝo de scienca erao detruas epoklongajn teoriojn de la homo pri malsano kaj morto. La febro estis unu el la unuaj homaj afekcioj forprenitaj el la kategorio de supernaturaj malordoj, kaj iom post iom la erao de scienco rompis la katenojn de senscieco, kiuj tiel longe malliberigis la homan menson. La kompreno pri maljunaĝo kaj kontaĝo grade forviŝas la timon de la homo pri fantomoj, spiritoj kaj dioj kiel personaj kaŭzantoj de homa mizero kaj mortemula sufero.

La evoluo nepre atingas siajn celojn: ĝi trempas la homon en tiun superstiĉan timon pri la nekonateco kaj nevidebleco, kiu estas la skafaldo pri la koncepto pri Dio. Kaj atestinte la naskiĝon de altnivela kompreno pri la Diaĵo, per la kunordigita ago de la revelacio, tiu ĉi sama tekniko de evoluo tiam neeviteble ekmovas tiujn mensajn fortojn, kiuj neeviteble forigos la skafaldon, kiu servis ĝian celon.

4. Medicino sub la ŝamanoj

La tuta vivo de antikvaj homoj estis profilakta; ilia religio grandparte estis tekniko por preventi malsanojn. Kaj sendepende de la eraro pri siaj teorioj ili tutkore plenumis ilin; ili havis senliman fidon al siaj metodoj de kuracado, kaj tio per si estas potenca rimedo.

La fido postulita por resaniĝi per la sensensaj kuracadoj de unu el tiuj malnovaj ŝamanoj estis, post ĉio, ne materie malsama ol tio, kio estas postulita por sperti resaniĝon je la manoj de kelkaj el liaj hodiaŭaj posteuloj, kiuj plenumas la nesciencan kuracado de malsano.

La plej primitivaj triboj multe timis la malsanulojn, kaj dum longaj epokoj oni zorge evitis ilin, honte neglektis. Estis granda antaŭeniĝo en humaneco, kiam la evoluo de ŝamanarto produktis pastrojn kaj kuraculojn, kiuj konsentis trakti malsanojn. Tiam fariĝis la kutimo por la tuta klano alflui en la ĉambron de la malsanulo por helpi la ŝamanon hurli por forpeli la fantomojn de la malsano. Ne estis malofte, ke virino estis la diagnozanta ŝamano, dum viro plenumis la kuracadon. La kutima metodo por diagnozi malsanojn konsistis en ekzameni la internaĵojn de besto.

La malsano estis kuracita per ĉantado, hurlado, surmetado de la manoj, blovado sur la paciento, kaj per multaj aliaj teknikoj. Poste la uzado de la dormado en la templo, dum kiu laŭsupoze okazis la resaniĝo, ĝeneraliĝis. La kuraculoj fine provis efektivan kirurgion lige kun la templa dormado; inter la unuaj operacioj estis la trepanado de la kranio por ebligi la eskapon de la kapdolora spirito. La ŝamanoj lernis kuraci frakturojn kaj luksaciojn, malfermi furunkojn kaj abscesojn; la ŝamaninoj fariĝis lertaj akuŝistinoj.

Ofta metodo de kuracado estis frotadi per magia objekto la infektitan aŭ makulitan lokon de la korpo, forĵeti la sorĉon kaj laŭsupoze sperti resaniĝon. Se hazarde iu rikoltis la ĵetitan sorĉon, oni kredis, ke li tuj fariĝus infektita aŭ makulita. Longa tempo pasis, antaŭ ol herboj kaj aliaj veraj medikamentoj estis enkondukitaj. Masaĝado disvolviĝis lige kun sorĉkantado kaj frotado por eligi la spiriton el la korpo, kaj ĝi estis antaŭita de klopodoj por frotade enigi la medikamenton, same kiel la modernaj provoj por frotade enigi la linimentojn. Meti kupojn kaj suĉi la afektitajn partojn kune kun sangeltiro estis konsiderataj valoraj rimedoj por forigi spiriton produktantan malsanon.

Ĉar akvo estis potenca fetiĉo, ĝi estis uzata por kuraci multajn malsanojn. Dum longe oni kredis, ke la spirito kaŭzanta la malsanon povus esti eliminita per ŝvitado. Vaporbanadoj estis tre estimataj; naturaj termofontoj baldaŭ floris kiel primitivaj kuracejoj. La frua homo malkovris, ke la varmo mildigis la doloron; li uzis sunradiojn, freŝajn bestajn organojn, varmajn argilon kaj ŝtonojn, kaj multaj el tiuj ĉi metodoj ankoraŭ estas uzataj. Ritmoj estis praktikitaj por influi la spiritojn; la tamtamoj estis universalaj.

Ĉe kelkaj popoloj oni pensis, ke malsanoj estis kaŭzitaj de malica konspiro inter spiritoj kaj bestoj. Tio ĉi estigis la kredon, ke ekzistis bonfara planta medikamento por ĉiu malsano kaŭzita de besto. La ruĝaj homoj speciale adoptis la plantan teorion pri universalaj kuraciloj; ili ĉiam metis sangoguton en la truon lasitan, kiam la planto estis elradikigita.

Fasto, dieto kaj revulsiiloj estis ofte uzataj kiel kuracaj rimedoj. La homaj sekrecioj, estantaj definitive magiaj, estis tre estimataj; sango kaj urino estis tiel inter la plej fruaj medikamentoj, kaj baldaŭ aldoniĝis radikoj kaj diversaj saloj. La ŝamanoj kredis, ke malsanigaj spiritoj povis esti forpelitaj el la korpo per malbonodoraj kaj malbongustaj medikamentoj. Tre frue la laksigo fariĝis rutina kuracado, kaj la valoro de kruda kakao kaj kinino estis inter la plej fruaj farmaciaj eltrovoj.

La grekoj estis la unuaj, kiuj disvolvis vere raciajn metodojn por kuraci la malsanulojn. Kaj la grekoj kaj la egiptoj ricevis siajn medicinajn sciojn el la eŭfrata valo. Oleo kaj vino estis tre fruaj medikamentoj por kuraci vundojn; ricinoleo kaj opio estis uzataj de la Sumeranoj. Multaj el tiuj ĉi antikvaj kaj efikaj sekretaj kuraciloj perdis sian povon, kiam ili fariĝis konataj; la sekreteco ĉiam estis esenca por sukcese praktiki fraŭdon kaj superstiĉon. Nur faktoj kaj vero celas la plenan lumon de la kompreno, kaj ĝojas pri la iluminado de la scienca esplorado.

5. Pastroj kaj ritoj

La esenco de la rito estas la perfekteco de ĝia plenumado; ĉe la sovaĝuloj ĝi devas esti praktikita kun ekzakta precizeco. Nur kiam la rito estas konvene plenumita, ke la ceremonio posedas trudan potencon super la spiritoj. Se la rito estas misa, ĝi nur vekas la koleron kaj la rankoron de la dioj. Tial, ĉar la malrapide evoluanta menso de la homo konceptis, ke la tekniko de rito estis la decida faktoro de ĝia efikeco, estis neeviteble, ke la fruaj ŝamanoj frue aŭ ne devis evolui ĝis pastraro trejnita por direkti la zorgan praktikon de la ritoj. Kaj tiel dum dekmiloj da jaroj senfinaj ritoj handikapis la socion kaj malbenis la civilizacion, estis netolerebla ŝarĝo por ĉiu ago de la vivo, ĉiu rasa entrepreno.

La rito estas la tekniko por sanktigi kutimon; la rito kreas kaj eternigas mitojn, same kiel kontribuas al la konservado de sociaj kaj religiaj kutimoj. De ove, la rito mem estis generita de la mitoj. La ritoj estas ofte unue sociaj, poste fariĝas ekonomiaj, kaj fine akiras sanktecon kaj dignecon de religia ceremoniaro. La rito povas esti persone aŭ grupe praktikita — aŭ ambaŭ — kiel tio estas ilustrata de preĝo, danco kaj dramo.

Vortoj fariĝis parto de ritoj, kiel ekzemple la uzado de terminoj kiel amen kaj selah. La kutimo sakri, blasfemi, reprezentas koruptadon de la iamaj ritaj ripetadoj de sanktaj nomoj. La pilgrimadoj al sakralaj temploj estas tre malnova rito. La rito poste kreskis ĝis ellaboritaj ceremonioj de purigo, sanigo kaj sanktigo. La inicaj ceremonioj de la sekretaj societoj de fruaj triboj estis reale kruda religia rito. La adora tekniko de la antikvaj kultoj de misteroj estis simple longa prezentado de akumulitaj religiaj ritoj. La rito fine disvolviĝis al la modernaj specoj de sociaj ceremoniaroj kaj religia adorado, servoj ampleksantaj preĝojn, kantojn, respondajn legadojn kaj aliajn individuajn kaj grupajn spiritajn dediĉojn.

La pastroj evoluis de ŝamanoj tra orakoloj, aŭguristoj, kantistoj, dancistoj, veterfarantoj, gardistoj de religiaj relikvoj, templaj gardistoj, kaj antaŭdiristoj de eventoj ĝis la statuso de efektivaj direktoroj de religia adorado. Fine la funkcio fariĝis hereda; daŭra kasto de pastroj aperis.

Dum la religio evoluis, pastroj komencis specialiĝis laŭ siaj denakitaj talentoj aŭ specialaj preferoj. Iuj fariĝis kantistoj, aliaj preĝistoj, kaj ankoraŭ aliaj oferistoj; poste venis la oratoroj — predikantoj. Kaj kiam la religio instituciiĝis, tiuj ĉi pastroj asertis “posedi la ŝlosilojn de la ĉielo”.

La pastroj ĉiam celis impresi kaj timigi la laikojn kondukante la religiajn ritojn en malnova lingvo kaj per diversaj magiaj manmovoj por mistifiki la adorantojn por montri sian piecon kaj aŭtoritaton. La granda danĝero en ĉio ĉi estas, ke la rito tendencas fariĝi anstataŭaĵo al la religio.

La pastraroj multe faris por prokrasti la sciencan disvolviĝon kaj malhelpi la spiritan progreson, sed ili kontribuis al la stabiligo de la civilizacio kaj al la plifortigo de iujn specojn de kulturo. Sed multaj modernaj pastroj ĉesis funkcii kiel direktoroj de la rito por adori Dion, kaj turnis sian atenton al la teologio — la provo difini Dion.

Oni ne neas, ke la pastroj estis muelŝtono ĉirkaŭ la kolo de la rasoj, sed la veraj religiaj gvidantoj estis netakseblaj por montri la vojon al pli altaj kaj pli bonaj realaĵoj.

[Prezentita de Melkicedeko de Nebadono.]