Kajero 89
La primitiva homoj konsideris sin kiel sxuldantajn al la spiritoj, kiel bezonantajn elacxeton. Laŭ la vidpunkto de la sovaĝuloj pri la justeco la spiritoj povus aflikti ilin per multe pli da malbonsxanco. Dum pasis la tempo, tiu cxi koncepto disvolviĝis gxis la doktrino pri peko kaj savo. La animo estis rigardita kiel venanta en la mondon kun sxuldo — la originala peko. La animo devas esti elaĉetita; oni devas havigi propekan kapron. La kapĉasisto, krom praktikante la kulton al krania adoro, kapablis disponigi anstataŭanton por sia propra vivo, propeka homo.
La sovaĝulo frue posedis la nocion, ke la spiritoj ricevas plejsuperan kontentigon rigardante la homan mizeron, suferon kaj humiligxon. Unue la homo nur okupigxis pri pekoj de ago, sed pli poste ili zorgis pri la pekoj de preterlaso. Kaj la tuta posta sistemo de ofero kreskis el tiuj cxi du ideoj. Tiu cxi nova ritaro koncernis la observadon de la repacigaj ceremonioj de ofero. La primitiva homo kredis, ke io speciala devas esti farita por gajni la favoron de la dioj; nur altnivela civilizacio agnoskas konstante egalhumoran kaj bonvolan Dion. La repacigo estis asekuro kontraŭ tuja malbonŝanco pli gxuste ol investado en estonta feliĉego. Kaj la ritaroj de evitado, ekzorcado, trudado kaj repacigo ĉiuj kunfandigxas unujn en la aliajn.
La observado de tabuo estis la klopodo de la homo eviti malbonsxancon, eviti ofendi la spiritoj-fantomoj per la evitado de io. La tabuoj estis unue nereligiaj, sed ili frue akiris la sankcion de la fantomoj aŭ spiritoj, kaj kiam ili estis tiel plifortigitaj, ili faraĝis leĝofarantoj kaj instituciaj konstruantoj. La tabuo estas la fonto de ceremoniaj normoj kaj la praajxo de la primitiva memregado. Ĝi estis la plej frua formo de socia reguligo kaj dum longa tempo la sola; ĝi ankoraŭ estas baza unuo de la reguliga strukturo de la socio.
La respekto, kiun tiuj cxi malpermesoj ordonis en la menso de la sovagxulo, ekzakte egalis lian timon pri la potencoj, kiuj lauxsupoze obeigis ilin. La tabuoj estiĝis pro hazardaj spertoj pri malbonsxanco; poste ili estis proponitaj de ĉefoj kaj sxamanoj — fetiĉaj homoj, kiuj estis lauxsupoze direktitaj de fantomo-spirito, eĉ de dio. La timo de la vengxo de spiritoj estas tiel granda en la menso de primitivulo, ke li foje mortas pro timo, kiam li malobservas tabuon, kaj tiu cxi drama epizodo enorme plifortigas la influon de la tabuo en la mensoj de la postvivantoj.
Inter la plej fruaj malpermesoj estis restriktoj pri la alproprigoj de virinoj kaj aliaj posedajxoj. Dum la religio komencis ludi pli gravan rolon en la evoluo de tabuoj, la malpermesita artiklo estis konsiderata kiel malpura, sekve kiel malsankta. La registroj de la Hebreoj estas plenaj de mencioj pri aferoj puraj kaj malpuraj, sanktaj kaj malsanktaj, sed iliaj kredoj pri tiaj aferoj estis multe malpli pezaj kaj ampleksaj ol estis tiuj de multaj aliaj popoloj.
La sep ordonoj de Dalamatio kaj Edeno, same kiel la dek ordonoj de la Hebreoj, estis klaraj tabuoj, ĉiuj esprimataj per la sama negativa formo, kiel estis la plej malnovaj malpermesoj. Sed tiuj cxi pli novaj kodoj vere emancipis, cxar ili anstataŭis milojn da antaŭekzistantaj tabuoj. Kaj aldone al tio, tiuj cxi sekvaj ordonoj definitive promesis ion kompense de obeado.
La fruaj tabuoj pri mangxaĵoj devenis de fetiĉismo kaj totemismo. La porko estis sakrala por la fenicoj, la bovino por la hindoj. La egipta tabuo pri porkaĵo plu daŭris en la fidoj de hebreoj kaj islamanoj. Variajxo pri la nutraĵa tabuo estis la kredo, ke graveda virino povis tiel multe pensi pri iu mangxaĵo, ke kiam naskiĝos la infano, li estos la eĥo de tiu cxi mangxaĵo. Tia manĝaĵo estos tabua por la infano.
Metodoj de mangxado baldaux farigxis tabuoj, kaj tiel estigxis la antikva kaj moderna etiketo pri mangxado. La kastaj sistemoj kaj sociaj niveloj estas vestiĝaj restaĵoj de malnovaj malpermesoj. La tabuoj estis tre efikaj por organizi la socion, sed ili estis terure pezaj; la negativa sistemo de malpermeso konservis ne nur utilajn kaj konstruajn regulojn sed ankaŭ arkaikajn, kadukajn kaj senutilajn tabuojn.
Tamen estus neniu civilizita societo kritikanta la primitivan homon sen tiuj cxi ampleksaj kaj diversaj tabuoj, kaj la tabuo neniam eltenus sen la subtenaj sankcioj de la primitiva religio. Multaj el la esencaj faktoroj en la evoluo de la homo estis treege multekostaj, kostis vastajn trezorojn de klopodoj, oferoj kaj abnegacio, sed tiuj cxi atingoj de memregado estis la veraj sxtupoj, sur kiuj la homo grimpis la supreniran sxtuparon de la civilizacio.
La timo pri hazardo kaj la teruro pri malbonsxanco laŭvorte pelis la homon inventi la primitivan religion kiel supozatan garantion kontraŭ tiuj cxi katastrofoj. De magio kaj fantomoj la religio evoluis tra spiritoj kaj fetiĉoj ĝis tabuoj. Ĉiu primitiva tribo havis sian arbon de malpermesaj fruktoj, laŭvorte la pomo, sed metafore konsistanta el mil branĉoj pezaj je ĉiuj specoj de tabuoj. Kaj la malpermesita arbo ĉiam diris: “Vi ne faru.”
Kiam la sovaĝula menso evoluis gxis tiu punkto, kiam li imagis kaj bonajn kaj malbonajn spiritojn, kaj kiam la tabuo ricevis la solenan sankcion de evoluanta religio, la scenejo estis preta por la apero de la nova koncepto pri peko. La ideo pri la peko estis universale establita en la mondo, antaŭ ol la revelaciita religio iam aperis. Estis nur per la koncepto pri peko, ke la natura morto fariĝis logika por la primitiva menso. La peko estis la malobeo de tabuo, kaj la morto estis la puno pro peko.
La peko estis rita, ne racia; ago, ne penso. Kaj tiu cxi tuta koncepto pri peko estis prizorgita de la longe dauxraj tradicioj de Dilmuno kaj la tagoj de preskaŭa paradizo sur la tero. La tradicio de Adamo kaj la Ĝardeno de Edeno ankaŭ kontribuis al la revo pri iama “ora epoko” je la aŭroro de la rasoj. Kaj ĉio cxi firmigis la ideojn poste esprimitajn pri la kredo, ke la homo havis sian originon en speciala kreado, ke li komencis sian karieron en perfekteco, kaj ke la malobeo de tabuoj — peko — kondukis lin al lia posta kompatinda sorto.
La ofta malobservo de tabuo fariĝis malvirto; la primitiva leĝo igis la malvirton krimo; la religio igis gxin peko. Cxe la fruaj triboj la malobeo de tabuo estis kombinita krimo kaj peko. Komunuma katastrofo ĉiam estis rigardata kiel puno por triba peko. Por tiuj kiuj kredis, ke la prospero iras kune kun la rektanimeco, la sxajna prospero de la malvirtuloj provokis tiom da zorgoj, ke necesis inventi inferon por puni la malobeantojn de tabuoj; la nombro de tiuj cxi estontaj lokoj de puno variis de unu ĝis kvin.
La ideo pri konfeso kaj pardono frue aperis en la primitiva religio. La homoj petis pardonon dum publika kunveno por pekoj, kiujn ili intencis fari dum la sekvanta semajno. La konfeso estis simple rito de absolvo, ankaŭ publika sciigo pri malpureco, rito por krii “malpura, malpura!” Tiam sekvis ĉiuj ritaj skemoj de purigo. Ĉiuj antikvaj popoloj praktikis tiujn cxi sensignifajn ceremoniojn. Multaj sxajne higienaj kutimoj de la fruaj triboj estis precipe ceremoniaj.
La rezignado alvenis kiel la sekvanta paŝo en la religia evoluo; la fasto estis ofta praktiko. Baldaŭ fariĝis la kutimo rezigni multajn formojn de fizika plezuro, precipe kun seksa naturo. La rito pri la fasto profunde enradikigxis en multaj antikvaj religioj, kaj transdonigxis al praktike ĉiuj modernaj teologiaj sistemoj de pensado.
Ĝuste kiam la barbara homo forlasis la malsxparan praktikon bruli kaj enterigi la posedaĵojn kun la mortinto, same la ekonomia strukturo de la rasoj komencis formigxi, tiu cxi nova religia doktrino pri rezigno aperis, kaj dekoj da miloj da fervoraj animoj komencis celi la malriĉecon. La posedajxo estis rigardata kiel spirita handikapo. Tiuj cxi nocioj pri la spiritaj danĝeroj de materia posedado estis vaste konservitaj en la tempoj de Filo kaj Paŭlo, kaj ili rimarkeble influis la eŭropan filozofion de tiam.
La malriĉeco estis nur parto de la ritaro pri la mortigo de la karno, kiu malfeliĉe enkorpiĝis en la skribaĵoj kaj instruoj de multaj religioj, precipe kristanismo. La pentofaro estas la negativa formo de tiu cxi ofte malsagxa ritaro de rezignado. Sed ĉio ĉi instruis al la sovaĝulo memregadon, kaj tio estis valora antauxenigxo en la socia evoluo. La abnegacio kaj memregado estis du el la plej grandaj sociaj gajnoj el la frua evolua religio. La memregado donis al la homo novan filozofion pri la vivo; ĝi instruis al li la arton pliigi la frakcion de la vivo malpliigante la denominatoron de personaj postuloj anstataux ĉiam provante pliigi la numeratoron de egoismaj kontentiĝoj.
Tiuj cxi malnovaj ideoj pri memdisciplino ampleksis skurĝadon kaj ĉian fizikan torturon. La pastroj de la patrina kulto estis precipe aktivaj por instrui la virton de fizika sufero, donante ekzemplon per ilia submetiĝo al kastrado. La hebreoj, hinduoj kaj budhanoj estis fervoraj adeptoj pri fizika humiligo.
Tra la tutaj malnovaj tempoj la homoj celis tiamaniere ekstrajn kreditojn sur la abnegaciaj kontolibroj de siaj dioj. Estis iam kutime, kiam oni estis sub iom da emocia streso, fari votojn de abnegacio kaj memtorturo. Kun la tempo tiuj votoj prenis la formon de kontraktoj kun la dioj, kaj tiusence reprezentis veran evoluan progreson pri tio, ke la dioj lauxsupoze devis fari difinitan aferon intersxange al tiu memtorturo kaj mortigo de la karno. La votoj estis kaj negativaj kaj pozitivaj. La promesoj kun tia malutila kaj ekstrema naturo estas plej bone observitaj hodiaŭ cxe kelkaj grupoj en Hindio.
Estis nature, ke la kulto de rezigno kaj humiligo devis atenti la seksan kontentigon. La kulto pri abstinado estigxis kiel rito cxe la soldatoj antaux iri al batalo; poste ĝi fariĝis la praktiko de “sanktuloj”. Tiu cxi kulto toleris la geedziĝon kiel malbono pli malgranda ol la malĉasteco. Multaj el la grandaj religioj de la mondo estis negative influitaj de tiu cxi antikva kulto, sed neniu pli rimarkeble ol kristanismo. La apostolo Paŭlo estis adepto de tiu kulto, kaj liaj personaj opinioj estas esprimataj en la instruoj, kiujn li enigis en la kristanan teologion: “Estas bone por viro ne tuŝi virinon.” “Mi volus, ke ĉiuj viroj estu kiel mi mem.” “Mi do diras al la gefraŭloj kaj gevidvoj, ke estas bone por ili resti kiel mi.” Paŭlo bone sciis, ke tiaj instruoj ne estis parto de la evangelio de Jesuo, kaj lia agnosko de tio cxi estas ilustrita per lia deklaro: “Mi diras tion ĉi pro permeso, ne pro ordono.” Sed tiu cxi kulto kondukis Paŭlon al malestimi virinojn. Kaj plej bedauxrinde estas, ke liaj personaj opinioj longe influis la instruojn de granda monda religio. Se la konsiloj de la tendfaristo-instruisto estus lauxlitere kaj universale obeitaj, tiam la homa raso irus al subita kaj malhonora fino. Krome, la implikigxo de religio kun la antikva kulto de abstinado rekte kondukus al milito kontraŭ geedziĝo kaj hejmo, la vera fundamento de la socio kaj la baza institucio de la homa progreso. Kaj estas ne mirinde, ke ĉiuj tiaj kredoj kuraĝigis la organizadon de fraŭlaj pastraroj en multaj religioj de diversaj popoloj.
Iun tagon la homo devus lerni kiel ĝui la liberecon sen troigo, la nutraĵojn sen glutemo, kaj la plezuron sen diboĉado. La memregado estas pli bona homa politiko pri konduta reguligo ol ekstrema abnegacio. Nek Jesuo iam instruis tiajn malprudentajn vidpunktojn al siaj adeptoj.
La oferado kiel parto de religiaj devotaĵoj, kiel multaj aliaj adoraj ritoj, ne havis simplan kaj unikan originon. La tendenco submetiĝi antaŭ potenco kaj adorkliniĝi per adora amo ĉeeste de mistero estas antaŭsignita per la submetiĝo de la hundo antaŭ sia mastro. Estas nur unu paŝo de la impulso de adorado ĝis la ago de oferado. La primitiva homo mezuris la valoron de sia ofero per la doloro, kiun li suferis. Kiam la ideo de ofero unue ligis sin al la religia ceremoniaro, oni ne konsideris oferon, kiu ne produktis doloron. La unuaj oferoj konsistis en agoj kiel pluki la harojn, tranĉi la karnon, mutili sin, rompi la dentojn kaj tranĉi la fingrojn. Dum progresis la civilizacio, tiuj cxi krudaj konceptoj pri ofero plialtigxis gxis la nivelo de la ritaroj de memabnegacio, asketismo, fasto, seniĝo kaj la posta kristana doktrino pri sanktigo per la ĉagreno, sufero kaj mortigo de la karno.
Frue en la evoluo de religio ekzistis du konceptoj pri la ofero: la ideo pri donaca ofero, kiu implicis la sintenon de dankopregxo, kaj la sxulda ofero, kiu ampleksis la ideon pri elacxeto. Poste disvoloviĝis la nocio pri anstatauxigo.
La homo ankoraux poste konceptis, ke lia ofero kun ajna naturo povus servi kiel mesaĝo-portilo al la dioj; ĝi povus esti kiel dolcxa odoro cxe la naztruoj de la diaĵo. Tio estigis incenson kaj aliajn estetikajn trajtojn de oferaj ritaroj, kiuj disvolviĝis al la oferadaj festoj, baldaux fariĝantaj pli kaj pli ellaboritaj kaj ornamitaj.
Dum religio evoluis, la oferaj ritoj de akordigo kaj repacigo anstataŭis la malnovajn metodojn pri evitado, kvietigo kaj ekzorcismo.
La plej frua ideo pri la ofero estis tiu de imposto de neuxtraleco pagigita de la antikvaj spiritoj; nur poste disvoloviĝis la ideo pri pekliberigo. Dum la homo malproksimiĝis de la nocio pri la evolua origino de la raso, dum la tradicioj dum la tagoj de la Planeda Princo kaj la restado de Adamo estis filtritaj de la tempo, la koncepto pri peko kaj pri originala peko disvastigxis, tiel ke la ofero por hazarda kaj persona peko evoluis al la doktrino de ofero por la pekliberigo de rasaj pekoj. La pekliberigo de la ofero estis rimedo de tuta asekuro, kiu kovris eĉ la rankoron kaj ĵaluzon de nekonata dio.
Ĉirkaŭita de tiel multaj sentemaj spiritoj kaj rabemaj dioj, la primitiva homo staris vidalvide al tia multego da kreditoraj diaĵoj, ke necesis ĉiuj pastroj, ritoj kaj oferoj tra tuta vivtempo por nuligi lian spiritan sxuldon. La doktrino pri la originala peko, aŭ rasa kulpo, komencigis ĉiun personon kun serioza sxuldo al la spiritaj potencoj.
Al la homoj oni donacas donacojn kaj subacxetaĵojn; sed kiam ili estas ofertitaj al la dioj, ili estas priskribitaj kiel estantaj konsekritaj, sakraligitaj, aux nomas ilin oferoj. La rezignado estis la negativa formo de repacigo; la oferado fariĝis la pozitiva formo. La ago de repacigo inkluzivis laŭdadon, gloradon, flatadon, kaj eĉ amuzadon. Kaj estas la vestiĝoj de tiuj cxi pozitivaj praktikoj de la malnova kulto pri repacigo, kiu konsistigas la modernajn formojn de dia adorado. Nuntempaj formoj de adorado estas simple la ritigo de tiuj antikvaj oferaj teknikoj de la pozitiva repacigo.
La oferado de bestoj signifis multe pli por la primitiva homo ol tio povos iam signifi por la modernaj rasoj. Tiuj cxi barbaroj konsideris la bestojn kiel sian realajn kaj proksimajn parencojn. Dum pasis la tempo, la homo fariĝis ruza pri siaj oferoj, ĉesante oferi siajn laborbestojn. Komence li oferis la plej bonan el ĉio, inkluzive de siaj dombestoj.
Ne estis fanfaronado, kiam iu egipta gvidanto asertis, ke li antauxe oferis: 113 433 sklavojn, 493 386 brutojn, 88 boatojn, 2756 orajn reprezentajxoj, 331 702 ĵarojn da mielo kaj oleo, 228 380 ĵarojn da vino, 680 714 anserojn, 6 744 428 panbulojn kaj 5 740 352 sakojn da cerealo. Kaj por fari tion, li devis tre severe imposti siajn pene laborantajn regatojn.
La neceso fine devigis tiujn duonsovaĝulojn manĝi la materian parton de siaj oferoj, la dioj ĝuintaj la animon de ili. Kaj tiu cxi kutimo trovis pravigon per la preteksto de la antikva sakrala manĝo, komuneca diservo laŭ la moderna uzado.
La modernaj ideoj pri la frua kanibalismo estas tute malgxustaj; ĝi estis parto de la moroj de la frua socio. Kvankam la kanibalismo estia tradicie abomena por la moderna civilizacio, ĝi estis parto de la socia kaj religia strukturo de la primitiva socio. Grupaj interesoj diktis la praktikon de kanibalismo. Ĝi kreskis pro la impulso de neceso, kaj persistis pro la sklaveco al superstiĉo kaj nescio. Ĝi estis socia, ekonomia, religia kaj milita kutimo.
La frua homo estis kanibalo; li gxuis la homan karnon, kaj do li oferis ĝin kiel mangxan donacon al la spiritoj kaj siaj primitivaj dioj. Cxar la fantomoj-spiritoj estis simple modifitaj homoj, kaj ĉar mangxaĵoj estis la plej granda bezono de la homo, tiam la mangxajxo same devis esti la plej granda bezono de la spiritoj.
La kanibalismo iam estis preskaux universala inter la evoluantaj rasoj. La Sangikoj cxiuj estis kanibaloj, sed origine la Andonidoj ne estis, nek la Nodidoj nek la Adamidoj; nek la Andidoj estis kanibaloj, ĝis ili krude miksigxis kun la evoluaj rasoj.
La gusto por la homa karno kreskis. Komenciĝinta pro malsato, amikeco, venĝo aŭ religia ritaro, mangxi homan karnon dauxris kiel kutima kanibalismo. Manĝi homaĵon aperis pro malabundeco de mangxajxoj, kvankam tio malofte estis la subkuŝanta kialo. La eskimoj kaj fruaj Andonidoj tamen malofte estis kanibalaj krom dum periodoj de malsatego. La ruĝaj homoj, precipe en Centra Ameriko, estis kanibaloj. Estis iam ĝenerala praktiko por la primitivaj patrinoj mortigi kaj manĝi siajn proprajn infanojn por renovigi la perditan forton dum akuŝado, kaj en Kvinslando la unua infano ankoraŭ ofte estas tiel mortigita kaj vorita. Fresxdate kanibalismo estis intence uzata de multaj afrikaj triboj kiel milita rimedo, speco de krueleco por terurigi iliajn najbarojn.
Kelkaj kanibalismoj rezultigxis de la degenerado de iam superaj brancxoj, sed gxi precipe ekzistis cxe la evoluaj rasoj. Manĝi homaĵon okazis, kiam la homoj spertis intensajn kaj amarajn emociojn pri siaj malamikoj. Manĝi homan karnon fariĝis parto de solena ceremonio de venĝo; oni kredis, ke la fantomo de malamiko tiel povus esti detruita aŭ kunfandita kun tiu de la manĝanto. Iam estis disvastigita kredo, ke sorĉistoj akiris siajn povojn manĝante homan karnon.
Kelkaj grupoj de hommanĝantoj volis manĝi nur individuojn de siaj propraj triboj, kvazaux spirita samsangeco kiu lauxsupoze intensigus la triban solidarecon. Sed ili ankaŭ venĝe manĝis malamikojn kun la ideo proprigi al si ilian forton. Oni konsideris honoron al la animo de amiko aux tribano, se lia korpo estis mangxita, dum tio estis ne pli ol justa puno por malamiko tiel vorita. La sovaĝula menso ne pretendis esti kohera.
Ĉe kelkaj triboj la maljunaj gepatroj celis esti manĝitaj de siaj gefiloj; ĉe aliaj estis la kutimo deteni sin manĝi proksimajn parencojn; iliaj korpoj estis venditaj aŭ intersxanĝitaj kontraŭ tiuj de fremduloj. Estis konsiderinda komerco de virinoj kaj infanoj, kiuj estis grasigitaj por esti bucxitaj. Kiam malsanoj aŭ militoj malsukcesis regi la populacion, la pluso estis senceremonie manĝita.
La kanibalismo iom post iom malaperis pro la jenaj influoj:
1. Foje ĝi fariĝis komunuma ceremonio, la supozo de kolektiva respondeco mortpuni individuon de la tribo. La sanga kulpeco ĉesas esti krimo, kiam la tuta socio partoprenas. La lasta kanibalismo en Azio estis la manĝado de ekzekutitaj krimuloj.
2. Gxi tre frue fariĝis religia ritaro, sed la kresko de la timo pri fantomoj ne ĉiam funkciis por malpliigi la mangxadon de homoj.
3. Fine ĝi progresis ĝis la punkto, kiam nur kelkaj partoj aŭ organoj de la korpo estis manĝitaj, tiuj partoj lauxsupoze enhavis la animon aŭ porciojn de la spirito. Trinki sangon oftiĝis, kaj estis la kutimo miksi la “manĝeblajn” partojn de la korpo kun kuraciloj.
4. Ĝi fariĝis limigita al viroj; oni malpermesis al virinoj mangxi la homan karnon.
5. Ĝi estis poste limigita al la ĉefoj, pastroj kaj sxamanoj.
6. Sekve ĝi fariĝis tabuo ĉe la superaj triboj. La tabuo pri la mangxado de homoj devenis de Dalamatio, kaj malrapide disvastiĝis tra la mondo. La Nodidoj kuraĝigis kremacion kiel rimedon por lukti kontraŭ la kanibalismo, ĉar iam estis ofta praktiko elfosi korpojn por manĝi ilin.
7. La homa oferado indikis la finon de kanibalismo. La homa karno fariĝinte la nutraĵo de superaj homoj, la ĉefoj, ĝi estis fine rezervita por la ankoraŭ pli superaj spiritoj; kaj tiel la oferado de homoj efike haltis kanibalismon, escepte cxe la plej malsuperaj triboj. Kiam la homa oferado estis plene establita, la mangxado de homoj fariĝis tabuo; la homa karno estis mangxaĵo nur por la dioj; la homo povis manĝi nur malgrandan ceremonian pecon, sakramenton.
Fine bestaj anstataŭajxoj fariĝis la kutimo por oferaj celoj, kaj eĉ cxe la pli subevoluintaj triboj la manĝado de hundoj multe malpliigis la mangxadon de homoj. La hundo estis la unua malsovaĝigita besto, kaj ĝi estis alte estimita kaj kiel malsovaĝigita besto kaj kiel nutraĵo.
La homa ofero estis nerekta rezulto de kanibalismo kaj ankaŭ ĝia rimedo. Tiel disponigi spiritajn eskortojn al la spirita mondo ankaŭ kondukis al la malpliigo de mangxado de homoj, ĉar neniam estis la kutimo manĝi tiujn cxi mortintajn oferojn. Neniu raso estis tute libera de la praktiko de homa ofero laŭ iu formo kaj en iu epoko, eĉ se la Andonidoj, Nodidoj kaj Adamidoj malplej dependis de kanibalismo.
La homa ofero estis praktike universala; ĝi persistis en la religiaj kutimoj de la cxinoj, hinduoj, egiptoj, hebreoj, Mezopotamianoj, grekoj, Romianoj kaj multaj aliaj popoloj, eĉ dum la freŝdataj tempoj ĉe la subevoluintaj triboj de Afriko kaj Aŭstralio. La postaj Indianoj havis civilizacion emergxanta el kanibalismo kaj, konsekvence, estis penetritaj de homa ofero, precipe en Centra kaj Sud-Ameriko. La hxaldeoj estis la unuaj, kiuj forlasis la oferadon de homoj dum ordinaraj cirkonstancoj, anstataŭigante ilin per bestoj. Antaŭ cxirkaŭ du mil jaroj bonkora japana imperiestro enkondukis argilajn statuojn por anstataŭi homajn oferojn, sed estas nur antaŭ malpli ol mil jaroj, ke tiuj cxi oferoj malaperis en norda Eŭropo. Ĉe iuj subevoluintaj triboj la homa ofero ankoraŭ estas observita de volontuloj, kiel speco de religia aŭ rita suicido. Ŝamano iam ordonis la oferon de tre respektita maljunulo. La homoj ribelis; ili rifuzis obei. Tiam la maljunulo igis sian propran filon mortigi lin; la antikvuloj vere kredis je tiuj cxi kutimoj.
Ne estas pli tragika kaj patosa sperto registrita ilustranta la korsxirajn luktojn inter delonge antikvaj religiaj kutimoj kaj la malaj postuloj de antauxenigxanta civilizacio, ol la hebrea rakonto pri Jiftaĥo kaj lia unika filino. Laŭ la ordinara kutimo tiu cxi bonintenca viro antauxe faris stupidan voton, kontrakton kun la “dio de bataloj”, akceptante pagi iun prezon por venko super siaj malamikoj. Kaj tiu prezo konsistis en oferi tiun, kiu ajn eliros el lia domo por akcepti lin, kiam li revenos hejmen. Jiftaĥo kredis, ke unu el siaj fidelaj sklavoj venus tiel por saluti lin, sed okazis, ke lia filino, lia unika infano, eliris por bonvenigi lin hejme. Kaj tiel, eĉ tiel freŝdate ĉe lauxsupoze civilizita popolo, tiu cxi bela fraŭlino, post du monatoj por funebri sian sorton, fakte estis oferita de sia patro, aprobe de siaj tribaj samuloj. Kaj ĉio ĉi estis farita antaux la rigoraj reguloj de Moseo kontraŭ la oferado de homoj. Sed la viroj kaj virinoj estas fanatikaj por fari stupidajn kaj neutilajn votojn, kaj la antikvaj homoj konsideris tiujn cxi promesojn kiel tre sakralajn.
En la pasintaj tempoj, kiam nova konstruaĵo de iu graveco estis komencota, estis la kutimo mortigi homan estaĵon kiel “fundamentan oferon”. Tio cxi disponigis fantomon-spiriton por gardi kaj protekti la strukturon. Kiam la cxinoj pretis muldi sonorilon, la kutimo dekretis la oferon de almenaux unu junulino celante plibonigi la sonkoloron de la sonorilo; la elektita junulino estis ĵetita vivanta en la fanditan metalon.
Longe estis la praktiko de multaj grupoj enigi vivantajn sklavojn en gravajn murojn. Poste la nordaj triboj de Eŭropo anstataŭigis la kutimon enmurigi vivantajn personojn en novaj konstruaĵoj per la entombigo de ombro de pasanto. La cxinoj enmurigis la mortintajn laborantojn dum la konstruado.
Malgrava regxo en Palestino, konstruante la murojn de Jerihxo, “metis gxian fundamenton sur Abiram, sian unuenaskitan filon, kaj metis ĝiajn pordojn sur Segub, sian plej junan filon.” Tiun malfruan daton, ne nur tiu cxi patro metis du el siaj filoj vivantaj en la fundamentajn truojn de la pordoj de la urbo, sed lia ago estas ankaŭ registrita kiel “konforma al la parolo de la Sinjoro”. Moseo malpermesis tiujn cxi oferojn de homoj en fundamentoj, sed la Izraelidoj revenis al ili baldaŭ post lia morto. En la ceremonioj de la dudeka jarcento la fakto meti ornamaĵojn kaj memoraĵojn en la angulsxtonon de nova konstruaĵo rememorigas la primitivajn oferojn en fundamentoj.
Longe estis la kutimo de multaj popoloj dediĉi la unuajn fruktojn al la spiritoj. Kaj tiuj cxi observoj, nun pli aŭ malpli simbolaj, estas ĉiuj postrestaĵoj de la fruaj ceremonioj koncernantaj homajn oferojn. La ideo doni la unuenaskitan infanon kiel oferon estis disvastigita ĉe la antikvuloj, precipe ĉe la fenicoj, kiuj estis la lastaj kiuj forlasis ĝin. Oni kutime diris dum la oferado: “vivo por vivo”. Nun vi diras je la morto: “polvo refariĝas polvo”.
La spektaklo de Abrahamo devigita oferi sian filon Izaako, kvankam sxoka por civilizitaj sentemoj, ne estis nova aŭ stranga ideo por la homoj de tiuj tempoj. Longe estis dominanta pratiko por la patroj, dum granda emocia strecxo, oferi siajn unuenaskitajn filojn. Multaj popoloj havas tradicion analogan al tiu cxi historio, ĉar iam ekzistis tutmonda kaj profunda kredo, ke necesis oferi homan oferon, kiam io eksterordinara aux nekutima okazis.
Moseo provis ĉesigi la homajn oferojn inaŭgurante la elaĉeton kiel anstatauxajxo. Li establis sisteman baremon, per kiu liaj homoj povis eskapi el la plej malbonajn rezultojn de siaj senpripensaj kaj stultaj votoj. Teroj, bienoj kaj infanoj povis esti elaĉetitaj laux establitaj pagoj, kiuj estas pagendaj al la pastroj. La grupoj, kiuj ĉesis oferi siajn unuenakitojn baldaŭ posedis grandajn avantaĝojn super la malpli evoluintaj najbaroj, kiuj daŭrigis tiujn abomenajn agojn. Multaj tiaj subevoluintaj triboj estis ne nur tre malfortigitaj pro tiu perdo de filoj, sed eĉ la sinsekvo de gvidado ofte estis rompita.
Konsekvenco de la malapero de la ofero de infanoj estis la kutimo sxmiri per sango la pordofostojn de la domo por protekti la unuenaskitan infanon. Tio cxi ofte estis farita lige kun unu el la sakralaj festoj de la jaro, kaj tiu cxi ceremonio iam konkeris la plimulton de la mondo de Meksiko ĝis Egiptio.
Eĉ post kiam multaj grupoj ĉesigis la ritan mortigon de infanoj, estis la kutimo forlasi bebon sola, en la dezerto aŭ en malgranda boato sur la akvo. Se la infano postvivis, oni pensis, ke la dioj intervenis por protekti lin, kiel en la tradicioj de Sargono, Moseo, Ciro kaj Romulo. Tiam venis la praktiko dediĉi la unuenaskitajn filojn kiel sakralajn aŭ oferaj, permesante al ili kreski kaj tiam ekzili ilin anstataux ol mortigi ilin; tio cxi estis la origino de koloniado. La Romianoj adoptis tiun kutimon en sia skemo de koloniado.
Multe da strangaj asocioj inter seksa indulgo kaj primitiva adorado havis originon lige kun homa ofero. En la antikvaj tempoj, se virino renkontis kapoĉasistojn, sxi povis elaĉeti sian vivon per seksa kapitulacio. Poste, junulino konsekrita al la dioj kiel ofero povis elekti elaĉeti sian vivon dediĉante por ĉiam sian korpon al la sakrala seksa servo de la templo; tiamaniere sxi povis gajni sian elacxetmonon. La antikvuloj konsideris tion kiel tre noblan havi seksrilatojn kun virino tiel engaĝita por elaĉeti sian vivon. Tio estis religia ceremonio viziti tiujn cxi sakralajn junulinojn, kaj krome tiu cxi rito havigis akcepteblan pretekston por ordinara seksa kontentigo. Tio cxi estis subtila speco de memtrompo, kiun kaj la junulinoj kaj iliaj vizitantoj gxojis kune praktiki. La moroj ĉiam malfruas en la evolua progreso de civilizacio, tiel donante sankcion al pli malnovaj kaj pli sovaĝaj seksaj praktikoj de la evoluantaj rasoj.
La templa prostituado etendiĝis tra la tuta suda Eŭropo kaj Azio. La mono gajnita de la templaj prostituitinoj estis rigardata kiel sakrala cxe ĉiuj popoloj — altapreza donaco por la dioj. La plej superaj specoj de virinoj amasigxis cxe la seksmerkatoj de la templo, kaj dediĉis siajn gajnojn al ĉiaj sakralaj servoj kaj laboroj de publika profito. Multaj el la pli bonaj klasoj de virinoj kolektis siajn dotojn per provizora seksa servado en la temploj, kaj la plimulto de viroj preferis havi tiajn virinojn kiel edzinojn.
La ofera elacxeto kaj la templa prostituado fakte estis modifoj de homa ofero. Sekve venis la falsa oferado de filinoj. Tiu cxi ceremonio konsistis en sangeltiro, kune kun la dedicxo al dumviva virgeco, kaj estis morala reago al la pli malnova templa prostituado. En pli freŝdataj tempoj la virgulinoj dediĉis sin al la prizorgado de la sakralaj fajroj de temploj.
La homoj fine konceptis la ideon, ke la oferado de korpa parto povis anstataŭi la pli malnovan kaj kompletan homan oferon. La fizika mutilado estis ankaŭ konsiderita kiel akceptebla anstatauxajxo. Haroj, ungoj, sango, kaj eĉ fingroj kaj piedfingroj estis oferitaj. La posta kaj preskaŭ universala rito pri cirkumcidado kreskis el la kulto de parta oferado; gxi estis pure ofera, sen pensi pri higieno. La viroj estis cirkumciditaj; la virinoj traboris siajn orelojn.
Poste fariĝis la kutimo kunligi la fingrojn anstataux tranĉi ilin. Razi la kapon kaj tondi la harojn same estis formoj de religia devoteco. La euxnukigo estis unue modifo de la ideo pri homa ofero. La traborado de nazo kaj lipo estas ankoraux praktikita en Afriko, kaj la tatuado estas artista evoluo de la pli fruaj krudaj cikatrigoj de la korpo.
La kutimo pri ofero fine farigxis asociita, rezulte de antauxenigaj instruoj, kun la ideo pri pakto. Fine oni konceptis la diojn kiel kontraktantaj realajn interkonsentojn kun la homo; kaj tio ĉi estis grava paŝo por stabiligi la religion. La leĝo, pakto, anstataŭis sxancon, timon kaj superstiĉon.
La homo neniam ecx povis revi kontrakti kun la Diajxo, gxis lia koncepto pri Dio antauxeniris gxis la nivelo, kie la universaj regantoj estis konsiderataj kiel fidindaj. Kaj la frua ideo de la homo pri Dio estis tiel antropomorfa, ke li kapablis koncepti fidindan Diaĵon, ĝis li mem fariĝis relative fidinda, morala kaj etika.
Sed la ideo pri kontrakti interkonsenton kun la dioj ja fine okazis. La evolua homo fine akiris tian moralan dignon, ke li aŭdacis marcxandi kun siaj dioj. Kaj tiel la traktado de oferoj iom post iom disvolvigxis al la filozofia marcxandado de la homo kun Dio. Kaj ĉio cxi reprezentis novan rimedon por protekti sin kontraŭ malbonsxanco, aŭ pli gxuste, pli bonan teknikon por pli certa akiro de prospero. Ne konservu la eraran ideon, ke tiuj cxi fruaj oferoj estis senpagaj donacoj al la dioj, spontana donado de dankemo; ili ne estis esprimoj de vera adorado.
Primitivaj formoj de preĝo estis nek pli nek malpli ol marĉandado kun la spiritoj, debato kun la dioj. Gxi estis speco de intersxanĝo, en kiu oni anstatauxis la pledadon kaj persvadadon per io pli palpebla kaj pli multekosta. La disvolviĝanta komerco de la rasoj antauxe enradikigis la negocan spiriton, kaj disvolvis la sagacecon de negocado; kaj nun tiuj cxi trajtoj ekaperis en la adoraj metodoj de la homo. Kaj same kiel kelkaj homoj estis pli bonaj komercistoj ol aliaj, same kelkaj estis konsiderataj kiel pli bonaj pregxantoj ol aliaj. La preĝo de justa homo estis tre estimita. Justa homo estis tiu, kiu antauxe pagis ĉiujn siajn sxuldojn al la spiritoj, kiu plene plenumis ĉiujn siajn ritajn devojn por la dioj.
La frua preĝo estis apenaŭ adorado; ĝi estis marĉanda peto por sano, riĉeco kaj vivo. Kaj multrilate la preĝoj ne multe sxanĝigxis kun la pasantaj epokoj. Ili ankoraŭ estas laŭte legitaj el libroj, formale recititaj, kaj skribitaj por meti ilin en preĝradoj kaj pendigi ilin en arbojn, kie la blovo de la ventoj sxparos al la homo la penon elspezi sian propran spiron.
La homa ofero, tra la tuta kurso de la evoluo de la urantiaj ritoj, antauxeniris de la sanga procedo de hommangxado ĝis pli altaj kaj pli simbolaj niveloj. La fruaj ritoj de ofero produktis la postajn ceremoniojn pri sakramentoj. En pli freŝdataj tempoj nur la pastro iom partoprenis en la kanibalisma ofero aŭ guto de homa sango, kaj sekve cxiuj partoprenis en iom de la besta anstatauxajxo. Tiuj fruaj ideoj pri elaĉeto kaj paktoj evoluis al la nuntempaj sakramentaj servoj. Kaj tiu cxi tuta evoluo de ceremonioj estigis potencan sociigantan influon.
Lige kun la kulto pri la Patrino de Dio, en Meksikio kaj aliloke, sakramento kun kukoj kaj vino estis fine uzata anstataŭ la karno kaj sango de la malnovaj homaj oferoj. La hebreoj longe praktikis tiun cxi riton kiel parton de siaj ceremonioj de Pasko, kaj estis de tiu cxi ceremonio, ke la posta kristana versio de la sakramento devenis.
La antikvaj sociaj frataroj estis bazitaj sur la rito de trinkado de sango; la frua juda frateco estis afero de ofero de sango. Paŭlo komencis konstrui novan kristanan kulton sur “la sango de la eterna pakto”. Kaj kvankam li eble nenecese embarasis kristanismon per instruoj pri sango kaj oferoj, li por cxiam ĉesigis la doktrinojn pri elacxeto per oferoj de homoj aŭ bestoj. Liaj teologiaj kompromisoj indikas, ke eĉ la revelacio devas submetiĝi al la iompostioma regado de la evoluo. Laŭ Paŭlo, Kristo fariĝis la lasta kaj plene sufiĉa homa ofero; la dia Juĝisto estas nun plene kaj por ĉiam kontenta.
Kaj tiel, post longaj epokoj la kulto de la ofero evoluis gxis la kulto de la sakramento. Tiel la sakramentoj de la modernaj religioj estas la legitimaj heredantoj de tiuj sxokaj fruaj ceremonioj pri homa ofero kaj la ankoraŭ pli fruaj kanibalismaj ritoj. Multaj ankoraux dependas de sango por savigxo, sed ĝi almenaux fariĝis figura, simbola kaj mistika.
La antikva homo nur atingis la konscion pri la favoro cxe Dio per ofero. La moderna homo devas disvolvi novajn teknikojn por atingi la memkonscion pri savigxo. La konscio pri peko persistas en la mortemula menso, sed la pensaj modeloj pri saviĝo fariĝis eluzitaj kaj malmodernaj. La realeco de la spirita bezono persistas, sed la intelekta progreso detruis la malnovajn manierojn por certigi pacon kaj konsolon por la menso kaj la animo.
La peko devas esti redifinita kiel intencita mallojaleco kontraŭ la Diaĵo. Estas gradoj de mallojaleco: la parta lojaleco de nedecidemo; la dividita lojaleco de konflikto; la mortiga lojaleco de indiferenteco; kaj la morto de la lojaleco elmontrita per dediĉo al sendiaj idealoj.
La senso aŭ sento de kulpeco estas la konscieco pri la malobservado de moroj; gxi ne nepre estas peko. Ne estas vera peko foreste de konscia mallojaleco al la Diaĵo.
La ebleco agnoski la senson pri kulpeco estas insigno de transcenda distingigxo por la homaro. Ĝi ne markas la homon kiel malbonan, sed pli gxuste distingas lin kiel kreitaĵon de potenciala grandiozeco kaj ĉiam supreniranta gloro. Tia sento de malindeco estas la komenca stimulo, kiu devus rapide kaj sekure konduki al tiuj konkeradoj de la fido, kiuj transportas la mortemulan menson al la superbaj niveloj de morala nobleco, kosma klarvideco, kaj spirita vivado; tiel ĉiuj signifoj de la homa ekzisto sxanĝigxas de la tempeco gxis la eterneco, kaj ĉiuj valoroj estas levitaj de la homeco gxis la dieco.
La konfeso pri peko estas vireca malkonfeso pri mallojaleco, sed gxi neniel mildigas la spactempajn konsekvencojn de tia mallojaleco. Sed la konfeso — sincera agnosko pri la peka naturo — estas esenca por la religia kresko kaj la spirita progreso.
La pardono de la peko fare de la Diaĵo estas la renovigo de la lojalaj rilatoj sekve de periodo, kiam la homo konscias pri la malfortiĝo de tiaj rilatoj kiel konsekvenco al konscia ribelo. La pardono ne devas esti celita, sed nur ricevita kiel la konscio pri la reestablo de lojalaj rilatoj inter la kreitaĵo kaj la Kreinto. Kaj ĉiuj lojalaj filoj de Dio estas feliĉaj, amas servi kaj ĉiam progresas dum la supreniro al Paradizo.
[Prezentita de Brila Vespera Stelo de Nebadono.]