Kajero 88
La koncepto pri la penetrado de spirito en senvivan objekton, beston au homan estaĵon estas tre malnova kaj honorinda kredo, kiu regis de la komenco de la religia evoluo. Tiu ĉi doktrino pri la posedo de spirito estas nenio pli nek malpli ol fetiĉismo. La sovaĝulo ne necese adoras la fetiĉon; li tre logike adoras kaj respektegas la spiriton loĝantan en ĝi.
Unue oni kredis, ke la spirito de fetiĉo estis la fantomo de mortinto; poste la superaj spiritoj laŭsupoze loĝis en fetiĉoj. Kaj tiel la fetiĉa kredo fine enkorpigis ĉiujn primitivajn ideojn pri fantomoj, animoj, spiritoj kaj demona posedado.
La primitiva homo ĉiam volis fetiĉigi ĉion eksterordinaran; la hazardo originigis multajn. Homo estas malsana, io okazas, kaj li resaniĝas. La sama afero estas vera pri la reputacio de multaj medikamentoj kaj hazardaj metodoj por kuraci malsanojn. La objektoj ligitaj al sonĝoj verŝajne estis konvertotaj en fetiĉoj. La vulkanoj, sed ne la montoj, fariĝis fetiĉoj; la kometoj, sed ne steloj. La frua homo rigardis la falstelojn kaj meteorojn kiel indikantajn la alvenon surtere de specialaj vizitantaj spiritoj.
La unuaj fetiĉoj estis speciale markitaj ŝtonetoj, kaj “sakralaj Ŝtonoj” de tiam estis serĉitaj de la homo; kolĉeno iam estis kolekto da sakralaj ŝtonoj, aro da sorĉoj. Multaj triboj havis fetiĉajn ŝtonojn, sed malmulte postvivis kiel la Kaabo kaj la Ŝtono de Skuno. Fajro kaj akvo estis ankaŭ inter la fruaj fetiĉoj, kaj adorado al fajro, kune kun la kredo en sanktakvo, ankoraŭ postvivas.
Arbaj fetiĉoj estis posta disvolviĝo, sed ĉe kelkaj triboj la persistado de natura adorado kondukis al la kredo en amuletoj loĝataj de ia natura spirito. Kiam la plantoj kaj fruktoj fariĝis fetiĉoj, ili estis tabuaj kiel manĝaĵo. La pomo estis inter la unuaj falantaj en tiun ĉi kategorion; ĝi neniam estis manĝita de la levantenaj popoloj.
Se besto manĝis homan karnon, ĝi fariĝis fetiĉo. Tiamaniere la hundo fariĝis sakrala besto de la Parsioj. Se la fetiĉo estas besto, kaj la fantomo permanente loĝas en ĝi, tiam la fetiĉismo povas proksimiĝi al reenkarniĝo. Multmaniere la sovaĝuloj enviis la bestojn; ili ne sentis sin superaj al ili, kaj estis ofte nomitaj laŭ la nomo de siaj preferataj bestoj.
Kiam la bestoj fariĝis fetiĉoj, tio rezultigis la tabuojn pri la manĝado de la fetiĉa besto. La simioj, pro ilia simileco al la homo, frue fariĝis fetiĉaj bestoj; poste, serpentoj, birdoj kaj porkoj ankaŭ estis simile konsiderataj. Iam la bovino estis fetiĉo, ĝia lakto estis tabua kaj ĝiaj ekskrementoj estis alte estimataj. La serpento estis honorita en Palestino, precipe de la fenicoj kiuj, kune kun la judoj, konsideris ĝin kiel la proparolanton de malbonaj spiritoj. Eĉ multaj modernuloj kredas en la sorĉaj povoj de rampuloj. De Arabio tra Hindio kaj ĝis la serpenta danco de la tribo Mokio de la ruĝa homo, la serperto estis respektegita.
Iuj tagoj de la semajno estis fetiĉoj. Dum epokoj vendredo estis rigardata kiel malbonŝanca tago, kaj la nombro dek tri kiel malbona numero. La feliĉaj nombroj tri kaj sep devenis de pli postaj revelacioj; kvar estis la bonŝanca nombro de la primitiva homo, kaj devenis de la frua agnosko de la kvar kompasaj punktoj. Estis malbonŝance kalkuli brutojn aŭ aliajn posedaĵojn; la antikvuloj ĉiam kontraŭis censadojn, “nombri la homojn”.
La primitiva homo ne troige konsideris la sekson kiel fetiĉon; la reprodukta funkcio ricevis limigitan atenton. La sovaĝulo havis naturan menson, ne obscenan aŭ lascivan.
La salivo estis potenca fetiĉo; demonoj povus esti forpelitaj kraĉante sur personon. Por pliaĝulo aŭ superulo kraĉi sur iu estis la plej grava komplimento. Partoj de la homa korpo estis rigardataj kiel potencialaj fetiĉoj, precipe la haroj kaj la ungoj. La longe kreskintaj ungoj de la ĉefoj estis tre aprezitaj, kaj iliaj eltranĉaĵoj estis potencaj fetiĉoj. La kredo en fetiĉaj kranioj respondecas multe de la posta kapĉasado. La umbilika ŝnuro estis tre aprezata fetiĉo; eĉ hodiaŭ ĝi estas tiel konsiderata en Afriko. La unua ludilo de la homaro estis konservita umbilika ŝnuro. Ornamita de perloj, kiel oni ofte faris, ĝi estis la unua kolĉeno de la homo.
Ĝibaj kaj kriplaj infanoj estis rigarditaj kiel fetiĉoj; oni kredis, ke la lunatikoj estis frapitaj de la luno. La primitiva homo ne povis distingi inter genio kaj frenezo; la idiotoj estis aŭ ĝismorte batitaj aŭ respektegitaj kiel fetiĉaj personecoj. La histerio pli kaj pli konfirmis la popularan kredon al sorĉarto; la epilepsiuloj ofte estis pastroj kaj kuraculoj. La ebrieco estis konsiderata kiel formo de spirita posedado; kiam sovaĝulo ebriiĝis, li metis folion en siajn harojn por malagnoski la respondecon pri siaj agoj. La venenoj kaj ebriigaĵoj fariĝis fetiĉoj; oni opiniis, ke ili estis poseditaj.
Multaj homoj rigardis la geniulojn kiel fetiĉajn personecojn posedatajn de saĝa spirito. Kaj tiuj ĉi talentaj individuoj baldaŭ lernis la uzadon de fraŭdo kaj trompo por antaŭenigi siajn egoismajn interesojn. Oni pensis, ke fetiĉa homo estis pli ol homo; li estis dia, eĉ neeraripova. Tiel la ĉefoj, reĝoj, pastroj, profetoj kaj ekleziaj regantoj fine akiris grandan povon, kaj uzis senliman aŭtoritaton.
Estis supozata prefero de la fantomoj loĝi en iu objekto, kiu apartenis al ili, kiam ili vivis en la karno. Tiu kredo klarigas la efikecon de multaj modernaj relikvoj. La antikvuloj ĉiam respektegis la ostojn de siaj gvidantoj, kaj la skeletaj restaĵoj de sanktuloj kaj herooj ankoraŭ estas rigardataj kun superstiĉa timo fare de multaj personoj. Eĉ hodiaŭ la pilgrimadoj estas faritaj al la tomboj de grandaj homoj.
La kredo al relikvoj venas de la malnova fetiĉa kulto. La relikvoj de modernaj religioj reprezentas provon raciigi la fetiĉismon de la sovaĝulo, kaj tiel altigi ĝin ĝis nivelo de digneco kaj respektindeco en la modernaj religiaj sistemoj. Estas paganece kredi al fetiĉoj kaj magio, sed supozeble tute ĝustas akcepti relikvojn kaj miraklojn.
La kameno — fajrejo — pli aŭ malpli fariĝis fetiĉo, sakrala loko. La sanktejoj kaj temploj unue estis fetiĉejoj, ĉar la mortintoj estis entombigitaj tie. La fetiĉa kabano de la hebreoj estis plialtigita de Moseo ĝis tiu loko, kie ĝi enhavis superfetiĉon, la tiam ekzistantan koncepton pri la leĝo de Dio. Sed la Izraelidoj neniam forlasis la strangan kanaanidan kredon al la ŝtona altaro: “Kaj tiu ĉi ŝtono, kiun mi starigis kiel kolono, estos la domo de Dio.” Ili vere kredis, la spirito de ilia Dio loĝis en tiaj ŝtonaj altaroj, kiuj fakte estis fetiĉoj.
La plej fruaj bildoj estis faritaj por konservi la aspekton kaj memoron de la eminentaj mortintoj; ili vere estis monumentoj. Idoloj estis rafinaĵo de fetiĉismo. La primitivuloj kredis, ke ceremonio de konsekrado enigis la spiriton en la bildon; same kiam iuj objektoj estis benitaj, ili fariĝis sorĉoj.
Moseo, aldonante la duan ordonon al la malnova dalamatia morala kodo, klopodis regi la fetiĉan adoradoj ĉe la hebreoj. Li zorge ordonis, ke ili faru nenian bildon, kiu povus konsekriĝi kiel fetiĉo. Li klare diris: “Ne faru idolon aŭ ion ajn, kio similas al io en la ĉielo supre aŭ sur la tero malsupre aŭ en la teraj akvoj.” Dum tiu ĉi ordono multe prokrastis la arton ĉe la judoj, ĝi ja malpliigis la fetiĉan adoradon. Sed Moseo estis tro saĝa por subite provi delokigi la malnovajn fetiĉojn, kaj li tial konsentis meti kelkajn relikvojn apud la leĝo en la kombinitaj milita altaro kaj religia templo, kiu estis la arko.
La vortoj fine fariĝis fetiĉoj, pli precipe tiuj, kiuj estis rigardataj kiel paroloj de Dio; tiel la sakralaj libroj de multaj religioj fariĝis fetiĉaj prizonoj enkarcerigantaj la spiritan imagon de la homo. La penado mem de Moseo kontraŭ fetiĉoj fariĝis plejsupera fetiĉo; lia ordono estis poste uzata por senkreditigi la arton kaj prokrasti la ĝuadon kaj adorado pri la belo.
En la antikvaj tempoj la fetiĉa vorto de aŭtoritato estis timiga doktrino, la plej terura el ĉiuj tiranoj, kiuj sklavigis la homojn. Doktrina fetiĉo kondukos la morteman homon perfidi sin per la mano de bigoteco, fanatismo, superstiĉo, netoleremo kaj la plej terura el barbaraj kruelaĵoj. La moderna respekto pri saĝeco kaj vereco estas nur la freŝdata eskapo el la tendenco krei fetiĉojn ĝis la pli altaj niveloj de pensado kaj rezonado. Koncerne la akumulitajn fetiĉajn skribaĵojn, kiujn diversaj religiuloj tenas kiel sakralajn librojn, oni ne nur kredas, ke ĉio en la libro estas vera, sed ankaŭ ke la tuta vero estas en la libro. Se unu el tiuj ĉi sakralaj libroj hazarde diras, ke la tero estas plata, tiam dum generacioj, krome saĝaj viroj kaj virinoj rifuzos akcepti pozitivan pruvon, ke la planedo estas ronda.
La praktiko malfermi unu el tiuj ĉi sakralaj libroj por hazarde ekrigardi ekstrakton, kiu povas determini gravajn decidojn aŭ projektojn, estas nek pli nek malpli ol ĝisfunda fetiĉismo. Ĵuri sur “sankta libro” aŭ per iu ajn objekto de plejsupera respektego estas formo de rafinita fetiĉismo.
Sed ĝi ja reprezentas realan evoluan progreson antanxeniri de fetiĉa timo pri eltranĉaĵoj de la ungoj de sovaĝa ĉefo ĝis la adorado de superba kolekto da leteroj, leĝoj, legendoj, alegorioj, mitoj, poemoj kaj kronikoj kiuj, post ĉio, esprimas la zorge kriblitan moralan saĝecon de multaj jarcentoj, almenaŭ ĝis la epoko de ilia kunmetado kiel “sakrala libro”.
Por fariĝi fetiĉoj la vortoj devis esti konsiderataj kiel inspiritaj, kaj la alvoko de laŭsupoze die inspiritaj skribaĵoj rekte kondukis al la establo de la aŭtoritato de la eklezio, dum la evoluo de civilaj formoj kondukis al la fruktigo de la aŭtoritato de la ŝtato.
La fetiĉismo trairis ĉiujn primitivajn kultojn ekde la plej fruaj kredoj en sakralaj ŝtonoj, tra idolkulto, kanibalismo, kaj adorado al naturo ĝis totemismo.
La totemismo estas kombinaĵo de sociaj kaj religiaj observadoj. Origine oni pensis, ke la respekto al la totema besto de la laŭsupoze biologia origino garantiis la provizadon de nutraĵoj. La totemoj samtempe estis simbolo de la grupo kaj ĝia dio. Tia dio estis la personigita klano. La totemismo estis fazo de la provita sociigo de la alie persona religio. La totemo fine evoluis ĝis la flago, aŭ nacia simbolo, de la diversaj modernaj popoloj.
Fetiĉa sako, sako de kuraciloj, estis poŝo enhavanta faman sortimenton de artikloj penetritaj de fantomoj, kaj la kuraculo neniam lasis sian sakon, simbolon de sia potenco, tuŝi la grundon. La civilizitaj popoloj de la dudeka jarcento zorgas, ke iliaj flagoj, emblemoj de la nacia konscieco, same neniam tuŝu la grundon.
La insignoj de pastraj kaj reĝaj oficoj fine estis rigardataj kiel fetiĉoj, kaj la fetiĉo de la plejsupereco de la ŝtato trapasis multajn stadiojn de disvolviĝo, de klano al tribo, de suzereneco al suvereneco, de totemoj al flagoj. La fetiĉaj reĝoj regis laŭ “dia rajto”, kaj multaj aliaj formoj de registaro akiris tion. La homoj ankaŭ faris fetiĉon kun la demokratio, la plialtigo kaj adorado de la ideoj de la ordinara homo, kiam kolektive nomataj “publika opinio”. La opinio de iu homo, private konsiderata, havas malmulte da valoro, sed kiam multaj homoj kolektive funkcias kiel demokratio, tiu ĉi sama mezbona opinio fariĝas la arbitracianto de justeco kaj la normo de rektanimeco.
La civilizita homo atakas la problemojn de reala medio per sia scienco; la sovaĝulo provis solvi la realajn problemojn de iluzia medio de fatomoj per magio. La magio estis la tekniko por manipuli la supozata medio de spiritoj, kies intrigoj senfine klarigis ĉion neklarigeblan; ĝi estis la arto akiri la libervolan kunlaboron de spiritoj kaj devigi la helpon de nevolaj spiritoj per la uzo de fetiĉoj aŭ aliaj kaj pli potencaj spiritoj.
La celo de magio, sorĉarto kaj nekromancio estis duobla:
1. Garantii klarvidon pri la estonteco.
2. Favore influi la medion.
La celoj de la scienco estas identaj kun tiuj de magio. La homaro progresas de magio ĝis scienco, ne per meditado kaj rezonado, sed pli ĝuste per longa spertado, grade kaj dolore. La homo iom post iom progresas al la vero, komencante en eraro, progresante en eraro kaj fine atigante ĉe la soilo de la vero. Nur kun la alveno de la scienca metodo li frontis antaŭen. Sed la primitiva homo devis eksperimenti aŭ perei.
La fascino pri fruaj superstiĉoj estis la patrino de la posta scienca scivolemo. Estis progresanta vigla emocio — timo plus scivolemo — en tiuj ĉi primitivaj superstiĉoj; estis progresiga instiga forto en la maljuna magio. Tiuj ĉi superstiĉoj reprezentis la emerĝon de la homa deziro scii kaj regi la planedan medion.
La magio akiris tian fortan tenon sur la sovaĝulo, ĉar li ne povis kompreni la koncepton pri la natura morto. La posta ideo pri la originala peko multe helpis por malfortigi la teno de magio sur la raso pri la natura morto. Iam ne estis tute malofte, ke dek senkulpaj personoj estis mortigitaj pro supozita respondeco pri unu natura morto. Tio ĉi estas unu kialo, kial la antikvaj popoloj ne pli rapide multiĝis, kaj tio ĉi estas ankoraŭ vera pri kelkaj afrikaj triboj. La akuzito kutime konfesis sian kulpecon, eĉ fronte al la morto.
La magio estas natura por la sovaĝulo. Li kredas, ke malamiko povas efektive esti mortigita praktikante sorĉarton sur liaj tonditaj haroj aŭ liaj eltranĉitaj ungoj. La fataleco de serpentaj mordoj estis atribuita al la magio de la sorĉisto. La malfacileco por lukti kontraŭ magio venas de la fakto, ke la timo povas mortigi. La primitivaj popoloj tiel timis magion, ke ĝi efektive mortigis, kaj tiaj rezultoj sufiĉis por justigi tiun ĉi eraran kredon. Kaze de malsukceso ĉiam estis iu kredebla klarigo; la kuraco kontraŭ malsukcesa magio estis plia magio.
Ĉar ĉio rilata al la korpo povis fariĝi fetiĉo, la plej frua magio okupiĝis pri haroj kaj ungoj. La sekreteco koncerne la korpajn forĵetaĵojn kreskis el la timo, ke malamiko povu posedi ion devenantan de la korpo, kaj uzi ĝin per malutila magio; ĉiuj ekskrementoj de la korpo estis do zorge enterigitaj. Oni evitis publike kraĉi pro la timo, ke la salivo estus uzita en malutila magio; ĉiam kraĉaĵoj estis kovritaj. Eĉ la postrestaĵoj de manĝajoj, vestaĵoj kaj ornamaĵoj povis fariĝi rimedoj de magio. La sovaĝulo neniam lasis iun ajn restaĵon de sia manĝo sur la tablo. Kaj ĉio ĉi estis farita pro la timo, ke oniaj malamikoj povus uzi tiujn ĉi objektojn en magia ritaro, ne pro ia aprezo de la higiena valoro de tiaj praktikoj.
La magiaj sorĉoj estis ellaboritaj el granda diverseco de aferoj: homa karno, tigraj ungegoj, krokodilaj dentoj, semoj de venenaj plantoj, serpenta veneno kaj homaj haroj. La ostoj de mortinto estis tre magiaj. Eĉ la polvo de piedsignoj povis esti uzata en magio. La antikvuloj estis grandaj kredantoj en amosorĉoj. La sango kaj aliaj formoj de korpaj sekrecioj kapablis garantii la magian influon de la amo.
La bildoj estis laŭsupoze efikaj en magio. Reprezentaĵoj estis faritaj, kaj kiam bone aŭ malbone traktitaj, oni kredis, ke la samaj efektoj okazos al la persono mem. Aĉetante, superstiĉaj personoj maĉis pecon da malmola ligno por moligi la koron de la vendisto.
La lakto de nigra bovino estis tre magia; same estis la nigraj katoj. La bastonoj estis magiaj, same kiel tamburoj, sonoriloj kaj nodoj. Ĉiuj malnovaj objektoj estis magiaj sorĉoj. La praktikoj de nova aŭ pli alta civilizacio estis malfavore konsiderataj pro ilia naturo de laŭsupoze malbona magio. Skribaĵoj, presaĵoj kaj bildoj longe estis tiel konsiderataj.
La primitiva homo kredis, ke la nomoj devis esti traktitaj kun respekto, precipe la nomoj de la dioj. La nomo estis rigardata kiel ento, influo aparta de la fizika personeco; ĝi estis taksita kiel egala al la animo kaj la ombro. La nomoj estis uzataj kiel garantiaĵoj dum pruntado; homo ne povis uzi sian nomon, ĝis ĝi estis elaĉetita per la pago de la prunto. Nuntempe oni subskribas sian nomon sur atestilo. La nomo de individuo baldaŭ fariĝis grava en la magio. La sovaĝulo havis du nomojn; la ĉefa estis konsiderata kiel tro sakrala por esti uzita okaze de ordinaraj eventoj, tial la dua nomo aŭ ĉiutaga nomo — la kromnomo. Neniam li diris sian realan nomon al fremduloj. Iuj spertoj kun nekutima naturo igis lin ŝanĝi sian nomon; foje temis pri klopodo kuraciĝi je malsano aŭ ĉesigi malbonŝancon. La sovaĝulo povis akiri novan nomon aĉetante ĝin al la tribestro; la homoj ankoraŭ investas en titoloj kaj gradoj. Sed ĉe la plej primitivaj triboj kiel la afrikaj Boŝmanoj la individuaj nomoj ne ekzistas.
La magio estis praktikita uzante sorĉbastonojn, “medicinan” ritaron kaj sorĉparolojn, kaj estis la kutimo al la praktikisto labori nude. Virinoj estis pli nombraj ol virojn ĉe la primitivaj sorĉistoj. En magio, “medicino” signifas misteron, ne kuracadon. La sovaĝulo neniam kuracis sin mem; li neniam uzis kuracilojn krom laŭ la konsilo de la specialistoj pri magio. Kaj la vuduaj doktoroj de la dudeka jarcento estas tipaj reprezentantoj de la malnovaj sorĉistoj.
Estis kaj publika kaj privata fazoj de magio. Tiu plenumita de la kuraculo, ŝamano aŭ pastro laŭsupoze estis destinita al la bono de la tuta tribo. La sorĉistinoj, sorĉistoj kaj magiistoj uzis privatan magion, personan kaj egoisman magion, kiu estis uzata kiel truda metodo por alporti malbonon al oniaj malamikoj. La koncepto pri duobla spiritismo, bonaj kaj malbonaj spiritoj, estigis la postajn kredoj en blanka kaj nigra magioj. Kaj dum la religio evoluis, la magio estis la termino aplikita al spiritaj operacioj ekster onia kulto, kaj ĝi ankaŭ rilatis al pli malnovaj kredoj al fantomoj.
Vortkombinaĵoj, la ritaro de kantoj kaj sorĉparoloj, estis tre magiaj. Iuj fruaj sorĉparoloj fine evoluis ĝis preĝoj. Baldaŭ la imita magio estis praktikita; preĝoj estis esprimitaj per agoj; magiaj dancoj estis nenio pli ol dramaj preĝoj. La preĝo iom post iom anstataŭis magion kiel asociiton al oferado.
La gesto, ĉar pli malnova ol parolo, estis pli sankta kaj magia, kaj oni kredis, ke imitado havis fortan magian povon. La ruĝa homo ofte surscenigis la dancon de bizono, en kiu unu el ili rolis bizonon, kaj lia kaptado tiel certigis la sukceson de la okazonta ĉasado. La seksaj festoj de la unua de majo estis simple imita magio, aludo al la seksaj pasioj de la vegetala mondo. La pupo estis unue uzata kiel talismano fare de la sterila edzino.
La magio estis la branĉo el la evolua religia arbo, kiu fine donis la frukton de la scienca epoko. La kredo al astrologio kondukis al la disvolviĝo de astronomio; la kredo al filozofa ŝtonon kondukis al la majstrado de metaloj, dum la kredo al magioj nombroj fondis la sciencon de matematiko.
Sed mondo tiel plena de sorĉoj multe faris por detrui ĉiujn personajn ambiciojn kaj iniciatemojn. La fruktoj de ekstra laboro aŭ de diligenteco estis rigardataj kiel magiaj. Se homo havis pli da grenoj en sia kampo ol sia najbaro, li povis esti devigita iri antaŭ la ĉefo kaj akuzita allogi tiujn ekstrajn grenojn el la kampo de sia maldiligenta najbaro. Fakte dum la tempoj de barbarismo estis danĝere tro scii; ĉiam estis la risko esti ekzekutita kiel praktikanto de nigra arto.
Iom post iom la scienco forigas la hazardan elementon el la vivo. Sed se la modernaj metodoj de edukado malsukcesus, preskaŭ tuj okazus retroiro al la primitivaj kredoj al magio. Tiuj ĉi superstiĉoj ankoraŭ restas en la mensoj de multaj tiel nomataj civilizitaj homoj. La lingvo enhavas ankoraŭ multajn fosiliajn esprimojn atestantaj, ke la raso delonge trempis en magia superstiĉo, kiel la vortoj envulto, malbona stelo, posedo, inspiriteco, inĝenieco, ensorĉo, fali el la nubegoj, kaj mirego. Kaj inteligentaj homaj estaĵoj ankoraŭ kredas al bonŝanco, la malbona okulo kaj astrologio.
La antikva magio estis la kokono de la moderna scienco, nemalhavebla siatempe sed nun ne plu utila. Kaj tiel la fantasmoj de malkleraj superstiĉoj agitis la primitivajn mensojn de la homoj, ĝis la konceptoj de la scienco povis estiĝi. Hodiaŭ, Urantio estas en la krepuska zono de tiu ĉi intelekta evoluo. Duono de la mondo avide kaptas la lumon de la vero kaj la faktojn de scienca malkovro, dum la alia duono langvoras en la brakoj de malnovaj superstiĉoj kaj apenaŭ kaŝvestita magio.
[Prezentita de Brila Vespera Stelo de Nebadono.]