Kajero 87
La kulto de fantomoj disvolviĝis kompense al la danĝeroj de malbonŝanco; ĝiaj primitivaj religiaj observadoj estis la konsekvencoj de anksio pri la malbonŝanco kaj de la eksterordinara timo pri la morto. Neniu el tiuj ĉi fruaj religioj multe okupiĝis pri la agnosko de la Diaĵo aŭ pri la respektego al ĉio superhoma; iliaj ritoj estis ĉefe negativaj, destinitaj por eviti, forpeli aŭ devigi la fantomojn. La kulto al fantomoj estis nenio pli aŭ malpli ol asekuro kontraŭ katastrofo; ĝi ne koncernis investadon por pli altaj kaj estontaj enspezoj.
La homo havis longan kaj amaran lukton kun la kulto de fantomoj. Nenio en la homa historio povas plej provoki la kompaton ol tiu ĉi bildo pri la abomena sklaveco de la homo al la timo de fantomoj-spiritoj. Kun la naskiĝo de tiu ci timo mem la homaro komencis sian supreniron en la religia evoluo. La homa imago foriras de la bordoj de la memo, kaj ne atingos teron, ĝis ĝi alvenos al la koncepto pri vera Diaĵo, reala Dio.
La morto estis timata, ĉar ĝi signifis la liberigon de alia fantomo el sia fizika korpo. La antikvuloj kiom eble plej baraktis por malhelpi la morton, por eviti la problemon devi lukti kontraŭ nova fantomo. Ili ĉiam estis anksiaj instigi la fantomon forlasi la mortan scenon por komenci la vojaĝon al la mortolando. La fantomo estis plej timita dum la supozata transira periodo inter sia emerĝo je la morto kaj sia posta foriro al la lando de fantomoj, svaga kaj primitiva koncepto pri pseŭdoĉielo.
Kvankam la sovaĝulo atribuis al la fantomojn supernaturajn povojn, li apenaŭ konceptis ilin kiel havantajn supernaturan inteligentecon. Multaj ruzaĵoj kaj artifikoj estis praktikitaj klopodante trompi kaj dupigi la fantomojn; la civilizita homo ankoraŭ metas multe da fido esperante, ke ekstera manifestiĝo de pieco iel trompos eĉ ĉioscian Diaĵon.
La primitivuloj timis malsanon, ĉar ili observis, ke ĝi ofte estis antaŭsigno de morto. Se la triba kuraculo malsukcesis kuraci malsanan individuon, la malsanulo kutime estis forprenita el la familia kabano al pli malgranda kabano aŭ lasita subĉiele por morti sole. Domo, en kiu okazis morto, estis kutime detruita; se ne, ĝi ĉiam estis evitita, kaj tiu ĉi timo malebligis al la frua homo konstrui daŭrajn loĝejojn. Ĝi ankaŭ agis kontraŭ la establo de permanentaj vilaĝoj kaj urboj.
La sovaĝuloj sidis la tutan nokton kaj interparolis, kiam membro de la klano mortis; ili timis, ke ili ankaŭ mortos, se ili ekdormus proksime de kadavro. La kontaĝo el la kadavro pravigis la timon pri la morto, kaj ĉiuj popoloj iam uzis ellaboritajn purigajn ceremoniojn destinitaj purigi la individuon post kontakto kun la mortintoj. La antikvuloj kredis, ke necesis provizi la kadavron per lumo; oni neniam permesis, ke mortinta korpo restu en la mallumo. En la dudeka jarcento, kandeloj ankoraŭ estas bruligitaj en funebraj ĉambroj, kaj la homoj ankoraŭ sidas kun la mortinto. La tiel nomata civilizita homo ankoraŭ ne tute forigis la timon pri mortintaj korpoj el sia vivfilozofio.
Sed malgraŭ tiu ĉi tuta timo, la homoj ankoraŭ celis trompi la fantomon. Se la morta kabano ne estis detruita, la kadavro estis forprenita tra truo en la muro, neniam tra la pordo. Tiuj ĉi disponoj estis faritaj por konfuzi la fantomon, por malhelpi ĝian restadon, kaj certiĝi kontraŭ ĝia reveno. La funebrantoj ankaŭ revenis de la funebra ceremonio per malsama vojo, por ke la fantomo ne sekvu. Retroirado kaj dekoj da aliaj taktikoj estis praktikitaj por certiĝi, ke la fantomo ne revenos el la tombo. La vestaĵoj ofte estis interŝanĝitaj inter seksoj por trompi la fantomon. La funebraj kostumoj estis destinitaj maskovesti la vivantojn; poste, por montri respekton al la mortintoj kaj tiel trankviligi la fantomojn.
En la religio la negativa programo de trankviligo de la fantomoj longe antaŭis la pozitivan programon de devigo kaj petego de la spiritoj. La unuaj agoj de la homa adorado estis fenomenoj de defendo, ne de respektego. La moderna homo opinias saĝe protekti sin kontraŭ fajro; same la sovaĝulo pensis, ke la plej bona saĝeco estis asekuri sin kontraŭ la fantoma malbonŝanco. La klopodo sekurigi tiun ĉi protekton konsistigis la teknikojn kaj ritojn de la fantoma kulto.
Oni iam pensis, ke la granda deziro de fantomo devas esti rapide “kontentigita”, por ke ĝi povu iri senĝene al mortolando. Iu ajn eraro de operacio aŭ forgeso pri la agoj de la vivantoj pri la ritaro por kontentigi la fantomon certe prokrastis ĝian progreson al fantomolando. Oni kredis, ke tio malplaĉis al la fantomo, kaj oni supozis, ke kolerigita fantomo estis fonto de katastrofo, malbonŝanco kaj malfeliĉo.
La funebra servo originis el la klopodo de la homo instigi la fantoman animon foriri al sia estonta hejmo, kaj la funebra prediko estis origine destinita instrui la novan fantomon kiel iri tien. Estis la kutimo provizi per nutraĵoj kaj vestaĵoj por la vojaĝo de la fantomo, kaj oni metis tiujn artiklojn en aŭ apud la tombo. La sovaĝulo kredis, ke postulis inter tri tagoj kaj unu jaro por “kontentigi la fantomon” — por forigi ĝin el la ĉirkaŭaĵo de la tombo. La eskimoj ankoraŭ kredas, ke la animo restas tri tagojn kun la korpo.
Silento kaj funebro estis observitaj post la morto, por ke la fantomo ne estu allogita reveni hejmen. Memtorturado — vundoj — estis komuna formo de funebro. Multaj altnivelaj instruistoj provis ĉesigi tion, sed ili malsukcesis. Fasto kaj aliaj formoj de abnegacio estis konsideritaj kiel plaĉaj por la fantomoj, kiuj trovis plezuron en la malkonforto de la vivantoj dum la transira periodo de vagado antaŭ ol efektive foriri al mortolando.
Longaj kaj oftaj periodoj de funebra neagado estis unu el la grandaj obstakloj al la antaŭenigo de la civilizacio. Semajnoj kaj eĉ monatoj ĉiujare estis laŭvorte malŝparitaj en tiu ĉi neproduktiva kaj senutila funebro. La fakto, ke funebrantoj estis dungitaj okaze de funebro indikas, ke la funebro estis ritaro, ne pruvo de ĉagreno. La modernuloj povas funebri la mortintoj pro respekto kaj pro la ĉagreno, sed la antikvuloj faris tio pro timo.
La nomoj de la mortintoj neniam estis prononcitaj. Fakte ili ofte estis forigitaj el la lingvo. Tiuj ĉi nomoj fariĝis tabuaj, kaj tiel la lingvoj konstante estis malriĉigitaj. Tio ĉi fine produktis multobligon de simbolaj diroj kaj figuraj esprimoj, kiel “la nomo aŭ la tago, kiun oni neniam mencias”.
La antikvuloj estis tiel anksiaj por forigi fantomon, ke ili oferis al ĝi ĉion, kion li povis deziri dum sia vivo. La fantomoj volis edzinojn kaj servantojn; bonhava sovaĝulo atendis, ke almenaŭ unu sklavo-edzino estu entombigita vivanta dum lia morto. Poste fariĝis la kutimo, ke vidvino mortigas sin sur la tombo de sia edzo. Kiam infano mortis, la patrino, onklino aŭ avino estis ofte strangolita, por ke plenkreska fantomo povu akompani la zorgi pri la infano-fantomo. Kaj tiuj, kiuj tiel rezignis sian vivon, ofte volonte faris tion; efektive, se ili vivus malobee al la kutimo, ilia timo pri fantoma kolero nuligus la malmultajn plezurojn de la vivo, kiujn la primitivuloj ĝuis.
Estis la kutimo mortigi grandan nombron da regatoj por akompani mortintan ĉefon; sklavoj estis mortigitaj, kiam ilia mastro mortis, por ke ili servu lin en fantomolando. La borneanoj ankoraŭ disponigas kunan kurieron; sklavo estas mortigita per lanco, por ke lia fantomo vojaĝu kun sia mortinta mastro. Oni kredis, ke fantomoj de murditaj personoj ĝuis havi kiel sklavojn la fantomojn de siaj murdistoj; tiu ĉi nocio instigis la homojn ĉasi la kapojn.
La fantomoj supozeble ŝatis la odoron de nutraĵoj; la ofero de nutraĵoj okaze de funebraj festoj iam estis universalaj. La primitiva metodo por diri dankojn antaŭ la manĝo konsistis en ĵeti nutraĵeron en la fajron por kvietigi la spiritojn dum murmurante magian formulon.
La mortintoj laŭsupoze uzis la fantomojn de la iloj kaj armiloj, kiuj apartenis al ili dum sia vivo. Rompi artiklon estis kiel “mortigi ĝin”, tiel liberigante ĝian fantomon por pluiri servante en fantomolando. La ofero de posedaĵoj ankaŭ estis faritaj per bruligante aŭ enterigante ilin. La malŝparoj dum la malnovaj funebroj estis enormaj. La postaj rasoj faris paperajn modelojn, kaj anstataŭigis per desegnaĵoj la realaj objektoj kaj personoj en tiuj ĉi mortaj oferoj. Estis granda civilizacia antaŭenigo, kiam la familia heredo anstataŭis la bruligon kaj la enterigon de la posedaĵoj. La Irokezaj Indianoj faris multajn reformojn pri funebraj rubaĵoj. Kaj tiu ĉi konservado de posedaĵoj ebligis al ili fariĝi la plej potencaj el la nordaj ruĝaj homoj. La moderna homo ne estas supozata timi la fantomojn, sed la kutimo estas forta, kaj multe da surteraj riĉaĵoj ankoraŭ estas konsumitaj dum funebraj ritoj kaj mortaj ceremonioj.
La antaŭeniranta kulto al la fantomoj igis la respektegon al la prapatroj neevitebla, ĉar ĝi fariĝis la konektan ligilon inter ordinaraj fantomoj kaj la superaj spiritoj, la evoluantaj dioj. La fruaj dioj estis simple glorigitaj mortintaj homoj.
La kulto al la prapatroj estis origine pli timo ol respektego, sed tiaj kredoj ja definitive kontribuis disvastigi la timon kaj la kulton al la fantomoj. La adeptoj de la fruaj kultoj al la prapatroj-fantomoj eĉ timis oscedi pro timo, ke malbonfara fantomo eniru siajn korpojn dum tiu momento.
La kutimo adopti infanojn estis por certigi, ke iu provizu per oferdonojn post la morto por la paco kaj la progreso de la animo. La sovaĝulo vivis timante la fantomojn de siaj samuloj, kaj li pasigis sian libertempon prepari la sekuran konduton de sia propra fantomo post sia morto.
Plejparte de triboj starigis feston de ĉiuj animoj almenaŭ unufoje jare. La Romianoj havis dek du fantomajn festojn kaj rilatajn ceremoniojn ĉiun jaron. La duono de la tagoj de la jaro estis dediĉitaj al ia ceremonio asociita al tiuj ĉi antikvaj kultoj. Unu Romia imperiestro provis reformi tiujn ĉi praktikojn reduktante la nombron da festaj tagoj al 135 ĉiujare.
La fantoma kulto daŭre evoluis. Dum la fantomoj estis antaŭviditaj kiel pasantaj de nekompleta fazo de ekzisto al pli alta, la kulto ankaŭ fine progresis ĝis la adorado de spiritoj, kaj eĉ de dioj. Sed sendepende de diversaj kredoj je pli altnivelaj spiritoj, ĉiuj triboj kaj rasoj iam kredis en fantomoj.
La timo de fantomoj estis la fonto de ĉiuj mondaj religioj; kaj dum epokoj multaj triboj kroĉiĝis al la malnova kredo en unu klaso de fantomoj. Ili instruis, ke la homo havis bonŝancon, kiam la fantomo estis kontenta, malbonŝancon kiam li koleris.
Dum la kulto de timo de fantomoj disvastiĝis, okazis la agnosko de pli altaj specoj de spiritoj, spiritoj ne precize identigeblaj kun iu ajn individua homo. Ili estis promociitaj aŭ glorigitaj fantomoj, kiuj antaŭe progresis preter la kampo de fantomlando al la pli altaj regnoj de spiritlando.
La nocio pri du specoj de spiritoj-fantomoj malrapide sed certe progresis tra la tuta mondo. Tiu ĉi nova duobla spiritismo ne devis disvastiĝi de tribo al alia; ĝi sendepende ekaperis ĉie tra la mondo. Por influi la plivastiĝantan evolua menso, la povo de ideo kuŝas ne en ĝia realeco aŭ ĝia racieco sed pli ĝuste en ĝia vigleco kaj en la universaleco de ĝia preta kaj simpla aplikado.
Ankoraŭ poste la imago de la homo konsideris la koncepton de ambaŭ bonaj kaj malbonaj supernaturaj perantoj; iuj fantomoj neniam evoluis ĝis la nivelo de bonaj spiritoj. La frua unuspiritismo de timo de fantomoj grade evoluis al duobla spiritismo, nova koncepto pri la nevidebla regado de la teraj aferoj. Fine la bonŝanco kaj la malbonŝanco estis priskribitaj kiel havantaj siajn respektivajn regantojn. Kaj el la du klasoj ili kredis, ke la grupo, kiu alportis malbonŝancon, estis pli aktiva kaj pli nombra.
Kiam la doktrino pri bonaj kaj malbonaj spiritoj fine maturiĝis, ĝi fariĝis la plej ofta kaj la plej persista el ĉiuj religiaj kredoj. Tiu ĉi dualismo reprezentis grandan religian-filozofian antaŭeniĝon, ĉar ĝi ebligis al la homo kalkuli kaj je la bonŝanco kaj je la malbonŝancon dum samtempe kredante en supernaturaj estaĵoj, kiuj estis sufiĉe koheraj pri sia konduto. La spiritoj povis esti konsiderataj aŭ bonaj aŭ malbonaj; ili ne estis plu taksitaj komplete kapricaj kiel la fruaj fantomoj de la unuspiritismo, kiujn la plej primitivaj religioj antaŭe konceptis. La homo fine kapablis koncepti supernaturajn fortojn koherajn laŭ sia konduto, kaj tio estis unu el la plej gravaj malkovroj de vereco en la tuta historio de la religia evoluo kaj en la plivastiĝo de la homa filozofio.
La evolua religio tamen pagis teruran prezon por la koncepto pri duobla spiritismo. La frua filozofio de la homo kapablis akordigi la konstantecon de la spiritoj kun la sortoŝanĝojn de la tempa sorto nur konjektante du specoj de spiritoj, unu bona kaj la alia malbona. Kaj dum tiu ĉi kredo ja ebligis al la homo akordigi la variablojn pri hazardo kun koncepto de neŝanĝeblaj supermortemaj fortoj, tiu ĉi doktrino de tiam malfaciligis por la religiuloj koncepti la kosman unuecon. La dioj de la evolua religio ĝenerale kontraŭstaris al la fortoj de la mallumo.
La tragedio pri ĉio ĉi kuŝas en la fakto ke, kiam tiuj ĉi ideoj enradikiĝis en la primitiva menso de la homo, vere estis neniuj malbonaj aŭ misharmoniaj spiritoj en la tuta mondo. Tia malfeliĉa situacio ne disvolviĝis ĝis post la Kaligastia ribelo, kaj daŭris nur ĝis Pentekosto. La koncepto pri bono kaj malbono kiel kosmaj koordinatoj estas, eĉ en la dudeka jarcento, tre vigla en la homa filozofio; la plimulto de la mondaj religioj ankoraŭ portas tiun ĉi kulturan naskiĝmarkon de la malproksimaj tagoj de la emerĝantaj kultoj pri fantomoj.
La primitiva homo rigardis la spiritojn kiel havantajn preskaŭ senlimajn rajtojn sed neniujn devojn; oni pensis, ke la spiritoj rigardis la homon kiel havantan multajn devojn sed neniujn rajtojn. Oni kredis, ke la spiritoj malestimis la homon, ĉar li konstante malsukcesis plenumi siajn spiritajn devojn. Estis la ĝenerala kredo de la homaro, ke la fantomoj elprenis kontinuan tributon de servado kiel prezon por ne implikiĝi en la homaj aferoj, kaj la pli malgranda malbonŝanco estis atribuita al la agadoj de fantomoj. La fruaj homoj tiel timis preteratenti iun honoron ŝuldita al la dioj ke, post kiam ili oferis al ĉiuj konataj spiritoj, ili faris alian serion al la “nekonataj dioj”, nur por esti tute sekuraj.
Kaj nun la simpla kulto al fantomoj estis sekvita de praktikoj de la pli altnivelaj kaj relative kompleksaj kultoj al spiritoj-fantomoj, la servado kaj adorado al la superaj spiritoj, kiel ili evoluis en la primitiva imago de la homo. La religia ceremoniaro devas sekvi la ritmon de la spiritaj evoluo kaj la progreso. La plivastigita kulto estis nur la arto de memkonservado praktikita rilate al la kredo en supernaturaj estaĵoj, memadaptiĝo al la spirita medio. La industriaj kaj militaj organizoj estis alĝustigoj al la natura kaj socia medioj. Kaj same kiel edziĝo estiĝis por kontentigi la postulojn de ambaŭsekseco, same la religia organizo evoluis responde al la kredo en superaj spiritaj fortoj kaj spiritaj estaĵoj. La religio reprezentas la alĝustiĝon de la homo al siaj iluzioj pri la mistero de hazardo. La timo de la spiritoj kaj la posta adorado estis adoptitaj kiel garantio kontraŭ misfortunoj, kiel politiko de prospero.
La sovaĝulo bildigas, ke la bonaj spiritoj zorgas pri siaj aferoj, postulante malmulte de la homaj estaĵoj. Estas la malbonaj fantomoj kaj spiritoj, kiuj devas esti garditaj en bona humoro. Konsekvence la primitivaj popoloj pli atentis siajn malbonfarajn fantomoj ol siajn bonfarajn spiritojn.
La homa prospero laŭsupoze estis precipe provoka por la envio de la malbonaj spiritoj, kaj ilia metodo de reprezalio estis vigle rebati per homa peranto kaj per la tekniko de la malbona okulo. Tiu fazo de la kulto, kiu koncernis la evitadon de la spiritoj, multe okupiĝis pri la intrigoj de la malbona okulo. La timo pri ĝi fariĝis preskaŭ tutmonda. Belulinoj estis vualitaj por protekti ilin kontraŭ la malbona okulo; konsekvence multaj virinoj, kiuj deziris esti konsideritaj kiel belaj, adoptis tiun ĉi praktikon. Kaŭze de tiu ĉi timo de malbonaj spiritoj la infanoj malofte estis permesitaj eliri post la sunsubiro, kaj la fruaj preĝoj ĉiam inkluzivis la peton: “liberigu nin de la malbona okulo.”
La Korano enhavas kompletan ĉapitron dediĉitan al la malbona okulo kaj magiaj sorĉoj, kaj la judoj plene kredis en tio. La tuta falusa kulto kreskis kiel defendo kontraŭ la malbona okulo. Oni pensis, ke la reproduktaj organoj estis la sola fetiĉo, kiu povis senpovigi ĝin. La malbona okulo originigis la unuajn superstiĉojn pri naskomarkoj de infanoj, patrinaj impresoj, kaj la kulto estis iam preskaŭ universala.
La envio estas profunda homa trajto; tial la primitiva homo atribuis ĝin al siaj fruaj dioj. Kaj ĉar la homo uzis trompon kontraŭ la fantomoj, ili baldaŭ trompis la spiritojn. Li diris: “Se la spiritoj envias nian belecon kaj prosperon, ni malbeligos nin kaj senkonsidere parolos pri niaj sukcesoj.” La frua humileco do ne estis malnobligo de la egoo, sed pli ĝuste provo malhelpi kaj trompi la enviemajn spiritojn.
La adoptita metodo por malebligi al la spiritoj fariĝi enviaj pri la homa prospero estis superŝuti bonŝancan aŭ tre amatan aferon aŭ personon per insultoj. La kutimo malplivalorigi komplimentajn rimarkojn pri oni aŭ onia familio devenis tiel, kaj ĝi fine fariĝis civilizitaj modesteco, modereco kaj ĝentileco. Por la sama motivo fariĝis la modo aspekti malbela. La beleco vekis la envion de la spiritoj; ĝi indikis pekan homan orgojlon. La sovaĝulo celis malbelan nomom. Tiu ĉi trajto de kulto estis granda handikapo por la antaŭeniĝo de arto, kaj ĝi longe konservis la mondon en la mallumo kaj malbeleco.
Sub la kulto de la spiritoj la vivo estis en la plej bona kazo vetludo, la rezulto de la regado de la spiritoj. Ies estonteco ne estis la rezulto de klopodo, industrio aŭ talento, krom kiam ili povis esti uzataj por influi la spiritojn. La ceremonioj por repacigi la spiritojn konsistigis pezan ŝarĝon, igante la vivon teda kaj prekaŭ neeltenebla. Epokon post epoko kaj generacion post generacio, rason post raso celis plibonigi tiun ĉi superfantoman doktrinon, sed neniu generacio iam ankoraŭ aŭdacis plene malakcepti ĝin.
La intenco kaj volo de la spiritoj estis studataj per aŭguroj, orakoloj kaj signoj. Kaj tiuj ĉi mesaĝoj de la spiritoj estis interpretitaj per divenarto, antaŭdiro, magio, ordaloj kaj astrologio. La tuta kultaro estis plano celante kvietigi, kontentigi kaj elaĉeti la spiritojn per tiu ŝajna subaĉetado.
Kaj tiel kreskis nova kaj plivastigita monda filozofio konsistanta el:
1. Devo — tiuj aferoj, kiujn oni devas fari por konservi la spiritojn kontentigitaj, aŭ almenaŭ neŭtra.
2. Rajto — la ĝustaj konduto kaj ceremonioj destinitaj por gajni la spiritojn aktive al siaj propraj interesoj.
3. Vereco — la ĝusta kompreno pri spiritoj kaj la sinteno al ili, kaj do al la vivo kaj la morto.
Ne estis simple pro scivolemo, ke la antikvuloj celis koni la estontecon; ili volis eviti la malbonŝancon. La divenarto estis simple provo por eviti problemojn. Dum tiuj tempoj oni konsideris la sonĝojn kiel profetajn, dum ĉio eksterordinara estis konsiderata kiel antaŭsigno. Kaj eĉ hodiaŭ la civilizitaj rasoj estas malbenitaj per la kredo en signoj, simboloj kaj aliaj superstiĉaj vestiĝoj de la antaŭeniranta iama kulto de fantomoj. Malrapide, tre malrapide, la homo forlasas tiujn metodojn, per kiuj li tiel grade kaj pene supreniris la evoluan vivskalon.
Kiam la homoj kredis nur en fantomoj, la religia ritaro estis pli persona, malpli organizita, sed la agnosko de superaj spiritoj necesigis la uzadon de “superaj spiritaj metodoj” por trakti ilin. Tiu ĉi provo por plibonigi kaj disvolvi la teknikon por repacigi la spiritojn rekte kondukis al la kreado de defendoj kontraŭ ili. La homo ja sentis sin senhelpa antaŭ la neregeblaj fortoj funkciantaj en la tera vivo, kaj lia sento de malsupereco pelis lin provi trovi iun kompensan alĝustigon, iun teknikon por egaligi la ŝancojn en la unuflanka lukto de la homo kontraŭ la kosmo.
Dum la fruaj tempoj de la kulto, la klopodoj de la homo influi la agojn de la fantomoj estis limigitaj al repacigo, provoj subaĉeti por liberigi sin de malbonŝanco. Kiam la evoluo de la kulto al fantomoj progresis ĝis la koncepto kaj pri bonaj kaj pri malbonaj spiritoj, tiuj ĉi ceremonioj turniĝis al provoj kun pli pozitiva naturo, al klopodoj por gajni bonŝancon. La homa religio ne plu estis komplete negativa, nek li haltis klopodi gajni bonŝancon; li baldaŭ komencis plani skemojn, per kiuj li povis devigi la kunlaboradon de la spiritoj. Ne plu la religiuloj restis sendefendaj antaŭ la senĉesaj postulojn de la fantazioj de spiritoj, kiujn il mem elpensis; la sovaĝulo komencis inventi armilojn, per kiuj li povas devigi la spiritojn agi kaj helpi lin.
La unuaj defendaj klopodoj de la homo estis direktitaj kontraŭ la fantomoj. Dum la epokoj pasis, la vivantoj komencis elpensi metodojn por rezisti la mortintojn. Multaj teknikoj estis disvolvitaj por timigi kaj forpeli la fantomojn, inter kiuj oni povas citi la jenajn:
1. Detranĉi la kapon kaj ligi la korpon en la tombo.
2. Ŝtonumi la funebran domon.
3. Kastri la kadavron aŭ rompi ĝiajn krurojn.
4. Entombigi sub ŝtonoj, unu origino de la moderna tomboŝtono.
5. Kremacio, posta invento por malebligi problemojn kaŭzitajn de la fantomoj.
6. Ĵeti la korpon en la maron.
7. Lasi la korpon ekstere por esti vorita de sovaĝaj bestoj.
La fantomoj laŭsupoze estis ĝenitaj kaj timigitaj de bruo; krioj, sonoriloj kaj tamburoj forpelis ilin de la vivantoj; kaj tiuj ĉi malnovaj metodoj ankoraŭ furoras dum “vigiloj” por la mortintoj. Fetoraj preparaĵoj estis uzitaj por forigi la nebonvenajn spiritojn. Malbelaj bildoj de la spiritoj estis konstruitaj, tiel ke ili rapide fuĝu, kiam ili rigardu sin. Oni kredis, ke hundoj povis detekti la proksimiĝon de fantomoj, kaj ke ili avertis per hurlado; ke kokoj kantis, kiam ili estis proksimaj. La uzado de koko kiel ventomontrilo daŭrigas tiun superstiĉon.
La akvo estis konsiderata kiel la plej bona protekto kontraŭ la fantomoj. La sanktakvo estis superaj al ĉiuj aliaj formoj, akvo en kiu la pastroj antaŭe lavis siajn piedojn. Kaj fajro kaj akvo laŭsupoze konsistigis netrapaseblajn barilojn por la spiritoj. La Romianoj portis akvon trifoje ĉirkaŭ la kadavro; en la dudeka jarcento la korpo estas aspergita per sanktakvo, kaj lavi siajn manojn en tombejo ankoraŭ estas juda rito. La bapto estis karakterizaĵo de la posta ritaro pri akvo; la primitiva banado estis religia ceremonio. Nur freŝdate la banado fariĝis sanitara praktiko.
Sed la homo ne ĉesis trudi la fantomojn; per religia ritaro kaj aliaj praktikoj li baldaŭ provis devigi la agon de spiritoj. La ekzorco estis la uzado de spirito por regi aŭ forpeli alian, kaj tiuj ĉi taktikoj estis ankaŭ uzataj por timigi fantomojn kaj spiritojn. La koncepto pri duobla spiritismo pri bonaj kaj malbonaj fortoj donis al la homo ampleksajn oportunojn provi kontraŭstarigi peranton al alia ĉar, se potenca homo povis venki pli malfortan, tiam certe potenca spirito povis domini malsuperan fantomon. La primitiva malbeno estis truda praktiko destinita terurigi malĉefajn spiritojn. Poste tiu ĉi kutimo disvolviĝis ĝis la prononcado de malbenoj kontraŭ malamikoj.
Oni longe kredis, ke revenante al la kutimoj de pli malnovaj moroj la spiritoj kaj duondiaĵoj povus esti devigitaj al dezirinda ago. La moderna homo kulpas pri la sama procedo. Vi alparolas unu la alian per ordinara lingvaĵo, sed kiam vi preĝas, vi uzas la malnovan stilon de alia generacio, la tiel nomatan solenan stilon.
Tiu ĉi doktrino ankaŭ klarigas multajn regresojn de religiaj ritaroj kun seksa naturo, kiel la prostituado en la temploj. Tiuj ĉi regresoj al primitivaj kutimoj estis konsiderataj kiel certaj protektoj kontraŭ multaj katastrofoj. Kaj ĉe tiuj ĉi simplanimaj popoloj ĉiuj tiaj faroj estis tute liberaj de tio, kion la moderna homo konsiderus kiel malĉasteco.
Poste venis la praktiko de ritaj promesoj, baldaŭ sekvitaj de religiaj promesoj kaj sakralaj ĵuroj. Multaj el tiuj ĉi ĵuroj estis akompanataj de memtorturoj kaj memmutiladoj; poste de fastado kaj preĝado. La abnegacio estis poste rigardita kiel estanta certe truda; tio estis precipe vera pri seksa abstinado. Kaj tiel la primitiva homo frue disvolvis klaran aŭsterecon en siaj religiaj praktikoj, kredon en la efikeco de memtorturo kaj abnegacio kiel ritoj kapablaj devigi la nevolajn spiritojn favore reagi al ĉiuj tiaj suferoj kaj senigoj.
La moderna homo ne plu provas malkaŝe devigi la spiritojn, kvankam li ankoraŭ montras inklinon marĉandi kun la Diaĵo. Kaj li ankoraŭ blasfemas, tuŝas lignon, krucas la fingrojn kaj prononcas iun banalaĵon post ternado; iam ĝi estis magia formulo.
La kulta speco de socia organizado persistis, ĉar ĝi disponigis simbolismon por konservi kaj stimuli la moralajn sentojn kaj religiajn lojalecojn. La kulto kreskis el la tradicioj de “maljunaj familioj”, kaj estis eternigita kiel establita institucio; ĉiuj familioj havas ian kulton. Ĉiu inspiranta idealo kaptas iun eterniĝantan simbolismon — celas iun teknikon por kultura manifestiĝo, kiu certigos la postvivon, kaj pliigos la plenumon — kaj la kulto plenumas tiun ĉi celon prizorgante kaj kontentigante la emociojn.
De la aŭroro de la civilizacio ĉiu alloga movado en la socia kulturo aŭ religia antaŭenigo disvolvis ritaron, simbolan ceremoniaron. Ju pli tiu ĉi ritaro estis nekonscia kreskado, des pli ĝi kaptis siajn adeptojn. La kulto konservis la sentojn kaj kontentigis la emociojn, sed ĝi ĉiam estis la plej granda obstaklo por la socia rekonstruado kaj la spirita progreso.
Kvankam la kulto ĉiam prokrastis la socian progreson, estas bedaŭrinde, ke tiom da modernaj kredantoj je moralaj normoj kaj spiritaj idealoj ne havas adekvatan simbolismon — neniun kulton de reciproka subteno — nenio al kio aparteni. Sed religia kulto ne povas esti fabrikita; ĝi devas kreski. Du malsamaj grupoj neniam estos similaj, krom se iliaj ritoj estas arbitre normigitaj de aŭtoritato.
La frua kristana kulto estis la plej efika, alloga kaj eltemena el ĉiuj ritoj iam konceptitaj aŭ elpensitaj, sed multe de ĝia valoro estis detruita en scienca epoko per la detruo de tiom multaj el ĝiaj originaj subkuŝantaj dogmoj. La kristana kulto estis malvigligita de la perdo de multaj fundamentaj ideoj.
En la pasinteco, la vero rapide kreskis kaj libere etendiĝis, kiam la kulto estis fleksebla kaj la simbolismo ekspansiebla. Abunda vero kaj adaptebla kulto favorigis rapidecon de socia progreso. Sensignifa kulto difektas la religion, kiam ĝi provas anstataŭi la filozofion kaj sklavigi la racion; aŭtenta kulto kreskas.
Sendepende de la malavantaĝoj kaj handikapoj, ĉiu nova revelacio pri vero estigis novan kulton, kaj eĉ la reaserto de la religio de Jesuo devas disvolvi novan kaj adekvatan simbolismon. La moderna homo devas trovi adekvatan simbolismon por siaj novaj kaj plivastiĝantaj ideoj, idealoj kaj lojalecoj. Tiu ĉi plialtigita simbolo devas estiĝi el religia vivado, el spirita sperto. Kaj tiu ĉi pli alta simbolismo de supera civilizacio devas esti bazita sur la koncepto pri la Patreco de Dio, kaj esti graveda kun la potenca idealo de la frateco de la homo.
La malnovaj kultoj estis tro egoismaj; la nova devas kreski el aplikata amo. La nova kulto devas, kiel la malnovaj, kuraĝigi la sentojn, kontentigi la emociojn kaj antaŭenigi la lojalecon; sed ĝi devas fari pli: ĝi devas faciligi la spiritan progreson, plialtigi la kosmajn signifojn, pliigi la moralajn valorojn, kuraĝigi sociajn disvolviĝojn kaj stimuli altan specon de persona religia vivado. La nova kulto devas disponigi plejsuperajn celojn de vivado, kiuj estas kaj tempaj kaj eternaj — sociaj kaj spiritaj.
Neniu kulto povas elteni kaj kontribui al la progreso de socia civilizacio kaj individua spirita atingo, krom se ĝi baziĝas sur la biologia, socia kaj religia signifo de la hejmo. Postvivanta kulto devas simboligi tion, kio estas permanenta ĉeeste de senĉesaj ŝanĝoj; ĝi devas glorigi tion, kio unuigas la fluon de ĉiam ŝanĝiĝantaj sociaj metamorfozoj. Ĝi devas agnoski verajn signifojn, plialtigi belajn rilatojn kaj glorogi la bonajn valorojn de reala nobleco.
Sed la granda malfacilaĵo por trovi novan kaj kontentigan simbolismon konsistas en la fakto, ke la modernaj homoj kiel grupo aliĝas al la scienca konduto, evitas superstiĉojn, kaj abomenas nescion, dum individue ili ĉiuj avidas la misteron, kaj respektegas la nekonatecon. Neniu kulto povas postvivi, krom se ĝi enkorpigas majstran misteron, kaj kaŝas dignajn neatingeblaĵojn. Denove, la nova simbolismo ne devas esti signifa nur por la grupo, sed ankaŭ signifa por la individuo. La formoj de ĉiu utila simbolismo devas esti tiuj, kiujn la individuo povas plenumi per sia propra iniciato, kaj kiujn li povas ankaŭ ĝui kun siaj samuloj. Se la nova kulto povus esti dinamika anstataŭ esti statika, ĝi povus vere kontribui ion valoran al la progreso de la homo, kaj tempa kaj spirita.
Sed kulto — simbolismo de ritoj, sloganoj aŭ celoj — ne funkcios, se ĝi estas tro kompleksa. Kaj devas esti la postulo al sindonemo, la respondo al la lojaleco. Ĉiu efika religio nepre disvolvas valoran simbolismon, kaj ĝiaj adeptoj bone devus malhelpi la kristaliĝon de tia ritaro en paralizantaj, misformantaj kaj sufokaj stereotipaj ceremonioj, kiuj nur povas handikapi kaj prokrasti ĉiun socian, moralan kaj spiritan progreson. Neniu kulto povas postvivi, se ĝi prokrastas la moralan kreskadon, kaj malsukcesas prizorgi la spiritan progreson. La kulto estas la skeleta strukturo, ĉirkaŭ kiu kreskas la vivanta kaj vigla korpo de la persona spirita sperto — la vera religio.
[Prezentita de Brila Vespera Stelo de Nebadono.]