Kajero 86
La evoluo de la religio ekde la antaŭa kaj primitiva impulso al adorado ne dependas de la revelacio. La normala funkciado de la homa menso sub la direktanta influo de la sesa kaj sepa mensaj asistantoj de la universala spirita sindonaco estas plene sufiĉa por certigi tian disvolviĝon.
La plej frua rereligia timo de la homo pri la naturaj fortoj iom post iom fariĝis religia, kiam la naturo fariĝis personecigita, spiritecigita kaj fine diigita en la homa konscio. La religio de primitiva speco estis do natura biologia konsekvenco de la psikologia inercio de la evoluantaj bestaj mensoj, post kiam tiaj mensoj iam tenis konceptojn pri la supernaturo.
Krom la natura impulso al adorado, la frua evolua religio havis siajn originajn radikojn en homaj spertoj pri hazardo — la tiel-nomata ŝanco, ordinaraj okazaĵoj. La primitiva homo ĉasis sian nutraĵon. La rezultoj de ĉasado evidente devis varii, kaj tio donas certan originon al tiuj spertoj, kiujn la homo interpretas kiel bonŝancon kaj malbonŝancon. La malbonŝanco estis grava faktoro en la vivoj de viroj kaj virinoj, kiuj konstante vivis ĉe la necerta rando de necerta kaj elĉerpanta ekzisto.
La limigita intelekta horizonto de la sovaĝulo tiel koncentras la atenton sur la hazardo, ke la ŝanco fariĝas konstanta faktoro en lia vivo. La primitivaj urantianoj luktis por sia ekzisto, ne por vivnormo; ili vivis danĝerajn vivojn, en kiuj la hazardo ludis gravan rolon. La konstanta timo pri nekonata kaj nevidebla katastrofo ŝvebis super tiuj sovaĝuloj kiel nubo de malespero, kiu efike eklipsis ĉiun plezuron; ili vivis en konstanta timo fari ion, kiu alportus malbonŝancon. La superstiĉaj sovaĝuloj ĉiam timis serion da bonŝanco; ili rigardis tian bonan sorton kiel certan antaŭsignon de katastrofo.
Tiu ĉi ĉiam ĉeestanta timo de malbonŝanco estis paraliziga. Kial pene labori kaj rikolti malbonŝancon — nenion kontraŭ io — kiam oni povus vagi kaj renkonti bonŝancon — ion kontraŭ nenio? Senpripensaj homoj forgesas la bonŝancon — traktas ĝin evidenta — sed ili dolore memoras la malbonŝancon.
La frua homo vivis en necerteco kaj en konstanta timo de la hazardo — malbonŝanco. La vivo estis ekscita ludo de hazardo; la ekzisto estis vetludo. Ne estas mirinde, ke parte civilizitaj homoj ankoraŭ kredas en la ŝanco, kaj manifestas persistajn inklinojn al vetado. La primitiva homo alternis inter du potencaj interesoj: la pasio akiri ion kontraŭ nenio kaj la timo akiri nenion kontraŭ io. Kaj tiu ĉi vetado de ekzisto estis la ĉefa intereso kaj la plejsupera fascino de la frua sovaĝa menso.
La postaj paŝtistoj havis la samajn opiniojn pri hazardo kaj ŝanco, dum ankoraŭ poste la agrikulturistoj fariĝis pli kaj pli konsciaj, ke la kultivaĵoj estis rekte influitaj de multaj aferoj, super kiuj la homo havis malmulte aŭ neniun regadon. La terkultivisto trovis sin viktimo de sekeco, inundoj, hajlo, ŝtormoj, insektoj kaj plantaj malsanoj, same kiel varmo kaj malvarmo. Kaj ĉar ĉiuj ĉi naturaj influoj influis la individuan prosperon, ili estis rigarditaj kiel bonŝanco aŭ malbonŝanco.
Tiu ĉi nocio pri hazardo kaj ŝanco forte penetris la filozofion de ĉiuj malnovaj popoloj. Eĉ en freŝdataj tempoj, en la Saĝo de Salomono oni diris: “Mi revenis kaj vidis, ke la kuro ne estas por la rapidulo, nek la milito por la fortulo, nek la pano por la saĝulo, nek la riĉaĵoj por la inteligentuloj, nek la favoro por la lertuloj; sed la sorto kaj la hazardo atingas ilin ĉiujn. Ĉar la homo ne konas sian sorton; kiel la fiŝoj kaptiĝas en malfeliĉa reto, kaj kiel birdoj kaptiĝas en kaptilo, same la filoj de la homoj kaptiĝas en malbona situacio, kiam ĝi subite falas sur ilin.
La anksio estis natura stato de la sovaĝa menso. Kiam viroj kaj virinoj fariĝas viktimoj de tro da anksio, ili simple revenas al la natura stato de siaj malproksimaj prapatroj; kaj kiam la anksio fariĝas efektive dolora, ĝi inhibas agadon, kaj nepre provokas evoluajn ŝanĝojn kaj biologiajn adaptiĝojn. La doloro kaj la sufero estas esencaj por la progresanta evoluo.
La lukto por la vivo estas tiel dolora, ke kelkaj subevoluintaj triboj eĉ nun hurlas kaj lamentas pri ĉiu nova sunleviĝo. La primitiva homo konstante petis: “Kiu turmentas min?” Ne trovante materian fonton de siaj mizeroj, li decidis pri spirita klarigo. Kaj tiel naskiĝis la religio el la timo pri mistero, la respekto pri la nevideblaĵoj kaj la teruro pri la nekonataĵoj. La timo pri naturo tiel fariĝis faktoro en la lukto por ekzisti, unue kaŭze de hazardo, kaj poste kaŭze de mistero.
La primitiva menso estis logika, sed enhavis malmulte da ideoj povantaj esti inteligente asociitaj; la sovaĝa menso estis needukita, plene nerafinita. Se evento sekvis alian, la sovaĝulo konsideris ilin kiel kaŭzon kaj efikon. Kion la civilizita homo konsideras kiel superstiĉon, estis pura nescio ĉe la sovaĝulo. La homaro malrapide komprenis, ke ne necese estas iu rilato inter intencoj kaj rezultoj. La homaj estaĵoj nur ĵus komencis kompreni, ke la reagoj de ekzisto aperas inter agoj kaj iliaj konsekvencoj. La sovaĝulo strebas personecigi ĉion, kio estas netuŝebla kaj abstrakta, kaj tiel kaj la naturo kaj la hazardo fariĝis personecigitaj kiel fantomoj — spiritoj — kaj poste kiel dioj.
La homo nature tendencas kredi tion, kion li taksas bona por si, kio estas lia rekta aŭ malproksima intereso; la memintereso plejparte malklarigas la logikon. La diferenco inter la mensoj de sovaĝaj kaj civilizitaj homoj estas pli afero de enhavo ol de naturo, de grado pli ĝuste ol de kvalico.
Sed daŭrigi atribui aferojn malfacile kompreneblaj al supernaturaj kaŭzoj estas nenio malpli ol pigra kaj oportuna maniero eviti ĉiujn formojn de intelekta malfacila laboro. La ŝanco estas simple termino eltrovita por kovri tion, kio estas neklarigebla en ĉiu epoko de la homa ekzisto; ĝi indikas tiujn fenomenojn, kiujn la homoj ne kapablas aŭ ne volas klarigi. Hazardo estas vorto kiu signifas, ke la homo estas tro nescia aŭ tro pigra por determini la kaŭzojn. La homoj konsideras naturan okazaĵon kiel akcidenton aŭ malbonŝancon, nur kiam ili estas nescivolema kaj imagema, kiam mankas al la rasoj iniciatemo kaj aventuremo. La esplorado de vivaj fenomenoj frue aŭ ne detruas la kredon de la homo je hazardo, ŝanco kaj tiel nomataj akcidentoj, anstataŭigante tiujn per universo de leĝo kaj ordo, en kiu ĉiuj efikoj estas antaŭitaj de difinitaj kaŭzoj. Tiel la timo ekzisti estas anstataŭita de la ĝojo vivi.
La sovaĝulo rigardas la tutan naturon kiel vivantan, kiel posedatan de io. La civilizita homo ankoraŭ piedbatas kaj malbenas tiujn senvivajn objektojn, kiuj troviĝas sur sia vojo kaj frapas lin. La primitiva homo neniam konsideris ion kiel hazardan; ĉiam ĉio estis intencita. Por la primitiva homo la kampo de la sorto, la funkcio de ŝanco, la spirita mondo estis same neorganizitaj kaj nekoheraj, kiel estis la primitiva socio. La ŝanco estis rigardita kiel la kaprica kaj temperamenta reago de spirita mondo; poste kiel la humoro de la dioj.
Sed ne ĉiuj religioj disvoviĝis el animismo. Aliaj konceptoj pri supernatureco estis samtempaj kun animismo, kaj tiuj ĉi kredoj ankaŭ kondukis al adorado. La naturismo ne estas religio — ĝi estas ido de la religio.
La morto estis la plejsupera ŝoko por la evoluanta homo, la plej perpleksiga kombinado de hazardo kaj mistero. Ne la sankteco de vivo sed la ŝoko de la morto inspiris la timon, kaj tiel efike kreskigis la religion. Ĉe la sovaĝaj popoloj la morto estis ordinare kaŭzita de perforto, tiel ke natura morto fariĝis pli kaj pli mistera. La morto kiel natura kaj atendita fino de vivo ne estis klara en la konscio de la primitivaj popoloj, kaj postulis epokon post epoko, por ke la homo konstatu ĝian neeviteblecon.
La frua homo akceptis la vivon kiel fakton, dum li rigardis la morton kiel ian aflikton. Ĉiuj rasoj havas siajn legendojn pri homoj, kiuj ne mortis, vestiĝaj tradicioj de la frua sinteno al la morto. Jam en la homa menso ekzistis la nebula koncepto pri malpreciza kaj neorganizita mondo de spiritoj, kampo de kie devenis ĉio, kio estas neklarigebla en la homa vivo, kaj la morto aldoniĝis al tiu ĉi longa listo de neklarigitaj fenomenoj.
Ĉia homa malsano kaj natura morto estis unue kreditaj esti pro la influo de spiritoj. Eĉ nuntempe kelkaj civilizitaj rasoj rigardas la malsanon kiel estante produktita de “la malamiko”, kaj dependas de religiaj ceremonioj por efektivigi la resanigon. Pli postaj kaj kompleksaj sistemoj de teologio ankoraŭ atribuas la morton al la ago de la spirita mondo, ĉiuj el kiuj kondukis al tiaj doktrinoj kiel la origina peko kaj la defalo de la homo.
Estis la konstato de lia senpoveco antaŭ la potencaj fortoj de la naturo, kune kun la agnosko pri la homa malforteco antaŭ la afliktoj de malsano kaj morto, kiuj instigis la sovaĝulon serĉi helpon de la supermateria mondo, kiun li malklare bildigis kiel la fonto de tiuj ĉi misteraj sortoŝanĝoj de la vivo.
La koncepto pri supermateria fazo de mortemula personeco naskiĝis el la nekonscia kaj pure hazarda asocio de la okazaĵoj de la ĉiutaga vento plus la sonĝado pri fantomoj. La samtempa sonĝo pri mortinta ĉefo fare de pluraj membroj de lia tribo ŝajnis konsistigi konvinkan pruvon, ke la maljuna ĉefo vere revenis en iu formo. Ĝi estis tute reala por la sovaĝulo, kiu vekiĝis post tiaj sonĝoj plena je ŝvito, tremante kaj kriante.
La sonĝa origino de la kredo je estonta ekzisto klarigas la tendencon ĉiam imagi nevideblajn aferojn per viditaj aferoj. Kaj baldaŭ tiu ĉi nova koncepto pri estonta vivo kiel sonĝita fantomo komencis esti efika antidoto kontraŭ la timo pri morto asocie kun la biologia instinkto de memkonservado.
La frua homo multe zorgis pri sia spirado, precipe en malvarmaj klimatoj, kie ĝi aperis kiel vaporo dum la elspiro. La vivspiro estis rigardita kiel la sola fenomeno, kiu diferencigis la vivanton kaj la mortinton. Li sciis, ke la blovo povis forlasi la korpon, kaj liaj sonĝoj farantaj ĉiajn strangaj aferoj dormante konvinkis lin, ke estis io nemateria pri homa estaĵo. La plej primitiva ideo pri la homa animo, la fantomo, devenis de la ideo-sistemo pri spiro-sonĝo.
Fine la sovaĝulo konceptis sin kiel duoblan — korpon kaj spiron. La spiro minus la korpo egalis spiriton, fantomon. Kvankam ili havas tre klare homan originon, la fantomoj aŭ spiritoj estis rigarditaj kiel superhomaj. Kaj tiu ĉi kredo je la ekzisto de senkorpaj spiritoj ŝajnis klarigi la aperon de nekutimaj, eksterorinaraj, maloftaj kaj neklarigeblaj okazaĵoj.
La primitiva doktrino pri la postvivo post la morto ne estis nepre kredo je senmorteco. La estaĵoj, kiuj ne scipovis kalkuli preter dudek malfacile apenaŭ povis koncepti infiniton kaj eternecon; ili prefere pensis pri ripetiĝantaj enkarniĝoj.
La oranĝkolora raso speciale dediĉis sin al la kredo en transmigrado kaj reenkarniĝo. Tiu ĉi ideo pri reenkarniĝo devenis de la observado de hereda kaj trajta simileco inter idoj kaj prauloj. La kutimo doni al infanoj la nomon de geavoj kaj aliaj prapatroj estis pro la kredo en reenkarniĝo. Iuj postaj rasoj kredis, ke la homo mortis de tri ĝis sep fojojn. Tiu ĉi kredo (restaĵo el la instruoj de Adamo pri la domego-mondoj), kaj multaj aliaj vestiĝoj de revelaciita religio, estas troveblaj inter la alie absurdaj doktrinoj de la barbaroj de la dudeka jarcento.
La frua homo gardis neniun ideon pri infero aŭ estonta puno. La sovaĝulo konsideris la estontan vivon kiel similan al tiu ĉi, krom la malbonŝanco. Poste, aparta destino por bonaj fantomoj kaj malbonaj fantomoj — ĉielo kaj infero — estis konceptita. Sed ĉar multaj primitivaj rasoj kredis, ke la homo eniris la sekvan vivon ĝuste same kiel li forlasis tiun ĉi, ili ne ŝatis la ideon maljuniĝi kaj kadukiĝi. La maljunuloj multe preferis esti mortigitaj antaŭ ol fariĝi tro kriplaj.
Preskaŭ ĉiu grupo havis malsaman ideon pri la destino de la fantoma animo. La grekoj kredis, ke malfortaj homoj havis malfortajn animojn; tiel ili inventis Hadeson kiel taŭgan lokon por ricevi tiajn anemiajn animojn; oni supozis, ke tiuj ĉi malfortikaj specimenoj havis pli mallongajn ombrojn. La fruaj Andidoj pensis, ke iliaj fantomoj revenis al la hejmlando de la prapatroj. La ĉinoj kaj la egiptoj iam kredis, ke la animo kaj la korpo restis kune. Ĉe la egiptoj tio ĉi kondukis al la zorga konstruado de tomboj kaj al klopodoj por konservi korpojn. Eĉ la modernaj popoloj celas haltigi la postmortan putron. La hebreoj konceptis, ke fantoma kopio de la individuo malsupreniris al Ŝeolo; ĝi ne povis reveni al la lando de vivantoj. Il ja faris tiun gravan paŝon antaŭe en la doktrino pri la evoluo de la animo.
La nemateria parto de la homo estis diverse nomata fantomo, spirito, ombro, spektro kaj pli freŝdate animo. La animo estis la sonĝa sozio de la frua homo; ĝi estis ĉiel ekzakte kiel la mortemulo mem, sed ĝi ne estis respondema al tuŝado. La kredo en sonĝaj sozio rekte kondukis al la nocio, laŭ kiu ĉiuj senvivaj kaj vivaj aferoj havis animojn same kiel la homoj. Tiu ĉi koncepto tendencis longe eternigi la kredojn je naturaj spiritoj; la eskimoj ankoraŭ konceptas, ke ĉiuj aferoj en la naturo havas spiriton.
La fantoma animo povis esti aŭdita kaj vidita, sed ne tuŝita. Iom post iom la sonĝa vivo de la raso tiel disvolviĝis kaj etendigis la agadojn de tiu ĉi evoluanta mondo de spiritoj, ke la morto estis fine rigardita kiel “forlasi sian fantomon”. Ĉiuj primitivaj triboj, krom tiuj malmulte pli evoluintaj ol bestoj, disvolvis ian koncepton pri la animo. Dum la civilizacio antaŭeniras, tiuj ĉi superstiĉaj konceptoj pri la animo estas detruitaj, kaj la homo plene dependas de la revelacio kaj la persona religia sperto por sia nova ideo pri la animo kiel la kuna kreado de la mortemula menso konanta Dion kaj ĝia loĝanta dia spirito, la Penso-Ĝustiganto.
La fruaj mortemuloj kutime malsukcesis diferencigi la konceptojn pri loĝanta spirito kaj animo kun evolua naturo. La sovaĝulo estis tre konfuzita pri ĉu la fantoma animo estis denaska al la korpo, aŭ estis ekstera peranto posedanta korpon. La foresto de racia penso ĉeeste de perplekseco klarigas la krudajn nekoherecojn de la sovaĝa vidpunkto pri animoj, fantomoj kaj spiritoj.
Oni pensis, ke la animo rilatas al la korpo, same kiel la parfumo al la floro. La antikvuloj kredis, ke la animo povis forlasi la korpon per diversaj manieroj, kiel en:
1. Ordinara kaj transira sveno.
2. Dormo, natura sonĝado.
3. Komato kaj senkonscieco asociita kun malsanoj kaj akcidentoj.
4. Morto, permanenta forpaso.
La sovaĝulo konsideris la ternon kiel malsukcesan provon de la animo eskapi el la korpo. Estante veka kaj singardema la korpo kapablis malebligi la provon de la animo eskapi. Poste, la ternado ĉiam estis akompanita de iu religia esprimo, kiel “Dio benu vin!”
Frue en la evoluo la dormo estis rigardita kiel pruvo, ke la fantoma animo povis foresti de la korpo, kaj oni kredis, ke ĝi povis esti revokita dirante aŭ kriante la nomon de la dormanto. En aliaj formoj de nekonscio oni pensis, ke la animo estis pli malproksima, eble provanta definitive eskapi — baldaŭa morto. La sonĝoj estis konsideritaj kiel spertoj de la animo dum la dormado, kiam ĝi provizore forestas de la korpo. La sovaĝulo kredas, ke liaj sonĝoj estis same realaj kiel iu ajn parto de sia veka sperto. La antikvuloj kutimiĝis iom post iom veki la dormantojn, por ke la animo povu havi la tempon por reeniri la korpon.
Tra la epokoj la homoj timegis la aperojn de la nokta periodo, kaj la hebreoj ne estis escepto. Ili vere kredis, ke Dio parolis al ili en siaj sonĝoj, malgraŭ la ordonoj de Moseo kontraŭ tiu ĉi ideo. Kaj Moseo pravis, ĉar la ordinaraj sonĝoj ne estas la metodoj uzataj de la personecoj de la spirita mondo, kiam ili celas komuniki kun la materiaj estaĵoj.
La antikvuloj kredis, ke la animoj povis eniri bestojn aŭ eĉ senvivajn objektojn. Tio ĉi kulminis en la ideoj pri besta identiĝo al homlupoj. Persono povis esti civitano respektanta la leĝon, sed kiam li ekdormis, lia animo povis eniri lupon aŭ iun alian beston por vagi farante noktajn rabadojn.
La primitivaj homoj pensis, ke la animo estis asociita kun la spirado, kaj ke ĝiaj kvalitoj povis esti transdonitaj aŭ translokitaj per la spirado. La brava ĉefo surblovis la novnaskiton por transdoni al li kuraĝon. Ĉe fruaj kristanoj la ceremonio de la donacado de la Sankta Spirito estis akompanata de blovado sur la kandidatoj. Diris la psalmisto: “Per la vorto de la Sinjoro estis faritaj la ĉieloj, kaj ĉiuj iliaj multegoj per la spiro de lia buŝo.” Longe estis la kutimo por la unuenaskita filo provi kapti la lastan spiron de lia mortanta patro.
La ombro poste estis timata kaj respektegata same kiel la spirado. La reflekto de si en la akvo estis ankaŭ foje konsiderata kiel pruvo pri la duobla memo, kaj speguloj estis rigarditaj kun superstiĉa timo. Eĉ nun multaj civilizitaj personoj turnas la spegulon kontraŭ la muro okaze de morto. Kelkaj subevoluintaj triboj ankoraŭ kredas, ke la produkto de pentraĵoj, desegnoj, modeloj aŭ bildoj forigas la tuton aŭ parton de la animo el la korpo; tial ili estas malpermesitaj.
La animo ĝenerale estis rigardita kiel identiĝanta al la spirado, sed diversaj popoloj ankaŭ lokalizis ĝin en la kapo, la haroj, la koro, la hepato, la sango kaj la graso. La “kriado de la sango de Abelo el la tero” esprimas la iaman kredon en la ĉeesto de la fantomo en la sango. La ŝemidoj instruis, ke la animo loĝas en la korpa graso, kaj ĉe multaj el ili manĝi bestan grason estis tabuo. Ĉasi kapojn estis metodoj por kapti animon de malamiko. Freŝdate la okuloj estis rigarditaj kiel la fenestroj de la animo.
Tiuj, kiuj tenis la doktrinon pri tri aŭ kvar animoj, kredis, ke la perdo de unu animo signifis malkonforton, du malsanon, tri morton. Unu animo vivis en la spirado, unu en la kapo, unu en la haroj, unu en la koro. Oni konsilis al la malsanulojn promeni en la libera aero esperante rekapti siajn vagantajn animojn. La plej grandaj el la kuraculoj estis supozataj interŝanĝi la malsanan animon de malsana persono kontraŭ unu nova, la “nova naskiĝo”.
La infanoj de Badonano disvolvis kredon en du animoj, la spirado kaj la ombro. La fruaj nodidaj rasoj rigardis la homon kiel konsistantan el du personoj, la animo kaj la korpo. Tiu ĉi filozofio pri la homa ekzisto poste reflektiĝis en la greka vidpunkto. La grekoj mem kredis en tri animoj; la vegeta loĝis en la stomako, la besta en la koro, la intelekta en la kapo. La eskimoj kredas, ke la homo havas tri partojn: korpon, animon kaj nomon.
La homo heredis naturan medion, akiris socian medion, kaj imagis fantoman medion. La ŝtato estas la reago de la homo al sia natura medio, la hejmo al sia socia medio, la eklezio al sia iluzia fantoma medio.
Tre frue en la historio de la homaro la realaĵoj pri la imaga mondo de fantomoj kaj spiritoj fariĝis universale kredataj, kaj tiu ĉi nove imagita spirita mondo fariĝis povo en la primitiva socio. La mensa kaj morala vivo de la tuta homaro estis modifita por ĉiam per la apero de tiu ĉi nova faktoro en la homaj pensado kaj agado.
En tiun ĉi ĉefan premison de iluzio kaj nescio la mortemula timo akumulis ĉiujn postajn superstiĉojn kaj religiojn de la primitivaj popoloj. Tio ĉi estis la sola religio de la homo ĝis la revelacia epoko, kaj hodiaŭ multaj el la rasoj de la mondo havas nur tiun ĉi krudan religion el evoluo.
Dum evoluo progresas, la bonŝanco asociiĝas kun bonaj spiritoj kaj malbonŝanco kun malbonaj spiritoj. La malkonforto pri deviga adaptiĝo al ŝanĝiĝanta medio estis rigardita kiel malbonŝanco, la malplaĉo de la spiritoj-fantomoj. La primitiva homo malrapide evoluigis la religion el sia denaska adora impulso kaj sia miskonceptado pri hazardo. La civilizita homo disponigas sistemojn de asekuro por venki tiujn ĉi hazardajn cirkonstancojn; la moderna scienco uzas aktuarion kun matematikaj kalkuloj anstataŭ fiktiaj spiritoj kaj kapricaj dioj.
Ĉiu pasanta generacio ridetas al la malsaĝaj superstiĉoj de siaj prapatroj, dum ĝi daŭre konservas tiujn sofismojn de pensado kaj adorado, kiuj siavice ridetigos la pli iluminita posteularo.
Sed fine la menso de la primitiva homo estis okupata per pensoj, kiuj transcendis ĉiujn siajn esence proprajn impulsojn; fine la homo baldaŭ evoluigis vivarton bazitan sur io pli ol respondo al materiaj stimuloj. La komencoj de vivpolitiko de primitiva filozofio emerĝis. Supernatura vivnormo baldaŭ aperis, ĉar se la kolera spirito-fantomo donas malbonŝancon kaj la plezura bonŝancon, tiam devas la homa konduto esti konsekvence reguligita. La koncepto pri bono kaj malbono tiam fine evoluiĝis; kaj ĉio ĉi longe antaŭ la epoko de iu ajn revelacio sur la tero.
Kun la emerĝo de tiuj ĉi konceptoj komenciĝis la longa kaj vana lukto por trankviligi la ĉiam malkontentajn spiritojn, la sklava katenado al la evolua religia timo, tiu longa malŝparo de homa klopodo por tomboj, temploj, oferoj kaj pastraroj. Ĝi estis terura kaj timiga pagenda prezo, sed tio valoris la koston, ĉar la homo per tio akiris naturan konscion pri relativaj bono kaj malbono; la homa etiko naskiĝis!
La sovaĝulo sentis la bezonon pri asekuro, kaj li do volonte pagis siajn pezajn premiumojn de timo, superstiĉo, teruro kaj donacoj al pastroj por sia poliso de magia asekuro kontraŭ la malbonŝanco. La primitiva religio estis simple la pago de asekuraj premiumoj kontraŭ la danĝeroj de la arbaroj; la civilizita homo pagas materiajn premiumojn kontraŭ la akcidentoj de la industrio kaj la postuloj de la modernaj vivmanieroj.
La moderna socio forprenas la komercon de asekuro el la regno de pastroj kaj religio metante ĝin en la kampon de ekonomio. La religio pli kaj pli okupiĝas pri la asekuro de la vivo post la tombo. La modernaj homoj, almenaŭ tiuj kiuj pripensas, ne plu pagas multekostajn premiumojn por regi la ŝancon. La religio malrapide supreniras al pli altaj filozofiaj niveloj kontraste kun ĝia antaŭa funkcio kiel sistemo de asekuro kontraŭ malbonŝanco.
Sed tiuj ĉi antikvaj ideoj pri la religio malhelpis, ke la homoj fariĝu fatalismaj kaj senespere pesimismaj; ili kredis, ke ili almenaŭ povis fari ion por influi la sorton. La religio pri la timo de fantomoj komprenigis la homojn, ke ili devas reguligi sian konduton, ke estas supermateria mondo, kiu regis la homan destinon.
La modernaj civilizitaj rasoj ĝuste nun emerĝas el la timo de la fantomoj kiel klarigo pri ŝanco kaj la ordinaraj neegalecoj de la ekzisto. La homaro finfaras sian emancipiĝon el la submetiĝo al la klarigo de fantomo-spirito por malbonŝanco. Sed dum la homoj forlasas la eraran doktrinon pri spirita kaŭzo de la sortoŝanĝoj en la vivo, ili elmontras mirigan volon akcepti preskaŭ same malveran instruon, kiu instigas ilin atribui ĉiujn homajn neegalecojn al politika misadaptiĝo, socia maljusteco kaj industria konkuro. Sed nova leĝaro, kreskanta filantropio kaj pli da industria reorganizado, kiom ajn bonaj en si mem, ne rebonigos la faktojn pri naskiĝo kaj la akcidentojn de la vivo. Nur la kompreno pri la faktoj kaj la saĝa manipulado ene de la leĝoj de naturo kapabligos la homojn akiri tion, kion ili volas, kaj eviti tion, kion ili ne volas. La scienca scio kondukanta al scienca ago estas la sola antidoto kontraŭ la tiel nomataj hazardaj malbonoj.
La industrio, la milito, la sklaveco kaj la civila regado aperis responde al la socia evoluo de la homo en lia natura medio; la religio same aperis responde al la iluzia medio de la imaga fantoma mondo. La religio estis evolua disvolviĝo de memkonservado, kaj ĝi funkciis, malgraŭ ke ĝi estis origine erara laŭ koncepto kaj tute mallogika.
La primitiva religio preparis la grundon de la homa menso, per la potenca kaj mirinda forto de falsa timo, por la sindonaco de aŭtenta spirita forto kun supernatura naturo, la Penso-Ĝustiganto. Kaj la diaj Ĝustigantoj de tiam laboris por transmutacii la timon de Dio al la amo de Dio. La evoluo povas esti malrapida, sed ĝi estas nepre efika.
[Prezentita de Vespera Stelo de Nebadono.]