Kajero 85

La originoj de adorado

La primitiva religio havis biologian originon, naturan evoluan disvolviĝon, krom moralaj asociadoj kaj ekster ĉiuj spiritaj influoj. La superaj bestoj havas timojn sed neniujn iluziojn, do neniun religion. La homo kreas siajn primitivajn religiojn el siaj timoj kaj per siaj iluzioj.

En la evoluo de la homa specio la adorado en siaj primitivaj manifestiĝoj aperas, antaŭ ol la homa menso kapablas formuli la pli kompleksajn konceptojn pri la vivo sur la tero kaj en la ĉielo, kiuj meritas esti nomataj religio. La naturo de la frua religio estis plene intelekta kaj tute bazita sur asociaj cirkonstancoj. La objektoj de adorado estis entute sugestaj; ili konsistis el aĵoj de la naturo, kiuj estis atingeblaj aŭ okupis gravan lokon en la ordinara sperto de la naivaj primitivaj Urantianoj.

Kiam la religio iam evoluis ekster la adorado de la naturo, ĝi akiris radikojn kun spirita origino, sed tamen ĉiam estis kondiĉita de la socia medio. Dum la adorado de la naturo disvolviĝis, la konceptoj de la homo antaŭvidis labordividon en la supermortemula mondo; estis naturaj spiritoj por lagoj, arboj, akvofaloj, pluvo kaj centoj da aliaj ordinaraj surteraj fenomenoj.

Iam estis momento, kiam la mortema homo adoris ĉion sur la tersurfaco, inkluzive de li mem. Li ankaŭ adoris ĉion imageblan en la ĉielo kaj sub la tersurfaco. La primitiva homo timis ĉiujn manifestiĝojn de povo; li adoris ĉiun naturan fenomenon, kiun li ne povis kompreni. La observado de potencaj fortoj de la naturo kiel ŝtormoj, inundoj, tertremoj, terglitoj, vulkanoj, fajro, varmo kaj malvarmo multe impresis la plivastiĝantan menson de la homo. La neklarigeblaj aferoj de la vivo ankoraŭ estas nomataj “agoj de Dio” kaj “misteraj aranĝoj de la Providenco”.

1. Adorado de ŝtonoj kaj montetoj

La unua objekto adorata de la evoluanta homo estis ŝtono. Hodiaŭ la popolo Kateri de suda Hindio ankoraŭ adoras ŝtonon, kiel ankaŭ multnombraj triboj en norda Hindio. Jakobo dormis sur ŝtono, ĉar li kultis ĝin; eĉ li sanktoleis ĝin; Raĥel kaŝis plurajn ŝtonojn en sia tendo.

Ŝtonoj unue impresis la fruan homon kiel eksterordinaraj aferoj, pro la maniero kiel ili subite aperis sur la surfaco de kultivita kampo aŭ paŝtejo. La homoj malsukcesis konsideri aŭ la erozion aŭ la rezultojn de la reversiĝo de la grundo. Ŝtonoj ankaŭ multe impresis la fruajn popolojn pro sia ofta simileco al bestoj. La atento de la civilizita homo estas altirita de nombraj ŝtonaj formacioj en la montoj, kiuj tiel multe similas al bestaj kaj eĉ homaj vizaĝoj. Sed la plej profunda influo venis de meteoraj ŝtonoj, kiujn la primitivaj homoj vidis trairi la atmosferon kun fajra grandiozeco. La falstelo estis timinda por la frua homo, kaj li facile kredis, ke tiaj brilaj strioj markis la transiron de spirito survoje al la tero. Ne estas mirinde, ke la homoj emis adori tiajn fenomenojn, precipe kiam ili poste malkovris la meteorŝtonojn. Kaj tio kondukis ilin pli respektegi ĉiujn aliajn ŝtonojn. En Bengalio multaj adoras meteorŝtonon, kiu falis sur la tero en 1880 p.K.

Ĉiuj antikvaj klanoj kaj triboj havis siajn sakralajn ŝtonojn, kaj plejparte de modernaj popoloj montras gradon de respektegon por iuj tipoj de ŝtonoj — siaj juveloj. Grupo de kvin ŝtonoj estis respektata en Hindio; en Grekio estis aro de tridek; ĉe la ruĝaj homoj kutime estis cirklo de ŝtonoj. La Romianoj ĉiam ĵetis ŝtonon en la aeron por alvoki Jupiteron. En Hindio eĉ hodiaŭ ŝtono povas esti uzata kiel atestanto. En kelkaj regionoj ŝtono povas esti laŭleĝe uzata kiel talismano de la leĝo, kaj per ĝia prestiĝo ofendinto povas esti vokita antaŭ tribunalon. Sed simplaj mortemuloj ne ĉiam identigas Diaĵon kun objekton de respekta ceremonio. Tiaj fetiĉoj estas plej ofte simple simboloj de la reala objekto de adorado.

La antikvuloj havis strangan konsideron por truoj en ŝtonoj. Tiaj truhavaj ŝtonoj estis supozataj esti escepte efikaj por kuraci malsanojn. La orelojn ne estis truitaj por porti ŝtonojn, sed la ŝtonoj estis metitaj por gardi la oreltruojn malfermitaj. Eĉ en la modernaj tempoj, superstiĉaj personoj faras truojn en moneroj. En Afriko la indiĝenoj multe tumultas pri siaj fetiĉaj ŝtonoj. Fakte, ĉe ĉiuj subevoluintaj triboj kaj gentoj la ŝtonoj ankoraŭ estas tenitaj en superstiĉa respektego. La adorado de ŝtonoj estas eĉ nun mondskale disvastigita. La tomboŝtonoj estas postvivanta simbolo de bildoj kaj idoloj, kiuj estis skulptitaj en la ŝtono lige kun kredoj pri fantomoj kaj spiritoj de mortintaj kunuloj.

La adorado de montetoj sekvis la adoradon de ŝtonoj, kaj la unuaj montetoj respektegitaj estis grandaj ŝtonaj formacioj. Baldaŭ fariĝis la kutimo kredi, ke la dioj loĝis en la montoj, tiel ke altaĵoj de tero estis adorataj por tiu ĉi aldona kialo. Dum pasis la tempo, kelkaj montoj estis asociitaj al iuj dioj, kaj konsekvence ili fariĝis sanktaj. La malkleraj kaj superstiĉaj aborigenoj kredis, ke la grotoj kondukis al la subtera mondo, kun siaj malbonaj spiritoj kaj demonoj, kontraste kun la montoj, kiuj identiĝis kun la poste evoluantaj konceptoj pri bonaj spiritoj kaj diaĵoj.

2. Adorado de plantoj kaj arboj

Unue oni timis plantojn, kaj poste oni adoris ilin pro la ebriigaj likvoroj, kiujn oni faris el ili. La primitiva homo kredis, ke la ebrieco igis onin dia. Supozeble estis io nekutima kaj sakrala pri tia sperto. Eĉ en modernaj tempoj alkoholaĵoj estas nomataj “spiritaĵoj”.

La frua homo rigardis la ĝermantajn grajnojn kun timo kaj superstiĉa respekto. La apostolo Paŭlo ne estis la unua, kiu ĉerpis profundajn spiritajn lecionojn el la ĝermado de grajno, kaj prediki religiajn kredojn pri tio.

La kultoj de arba adorado estas inter la plej malnovaj religiaj grupoj. Ĉiuj fruaj geedziĝoj okazis sub la arboj, kaj kiam virino deziris infanojn, oni foje trovis ilin en la arbaro korinkline brakumante fortikan kverkon. Multaj plantoj kaj arboj estis respektegitaj pro siaj realaj aŭ imagaj kuracaj povoj. La sovaĝulo kredis, ke ĉiuj kemiaj efektoj estis kaŭzitaj de la rekta agado de supernaturaj fortoj.

La ideoj pri arbaj spiritoj multe variis laŭ malsamaj triboj kaj rasoj. Iuj arboj estis loĝataj de afablaj spiritoj; aliaj estis rifuĝejo de trompaj kaj kruelaj spiritoj. La finnoj kredis, ke la plejmulto de arboj estis loĝataj de afablaj spiritoj. La svisoj longe malfidis la arbojn, kredante ke ili enhavis trompajn spiritojn. La loĝantoj de Hindio kaj orienta Rusio rigardis la arbajn spiritojn kiel kruelajn. La patagonoj ankoraŭ adoras arbojn, same kiel la fruaj semidoj. Longe post kiam la hebreoj ĉesis adori arbojn, ili daŭre respektegis siajn diversajn diaĵojn en la boskoj. Krom en Ĉinio, iam ekzistis universala kulto pri la vivarbo.

La kredo, ke oni povas trovi akvon aŭ multvalorajn metalojn sub la tersurfaco per ligna aŭgura bastono, estas la restaĵo el la malnovaj kultoj pri arboj. La majarbo, la kristnaska arbo kaj la superstiĉa praktiko tuŝi lignon eternigas iujn el la antikvaj kutimoj de arba adorado kaj la postaj kultoj pri arboj.

Multaj el tiuj ĉi plej fruaj formoj de respektego de la naturo miksiĝis kun la postaj evoluantaj teknikoj de adorado, sed la plej fruaj specoj de adorado aktivigitaj de la mensaj asistantoj funkciis longe, antaŭ ol la nove vekiĝanta religia naturo de la homaro fariĝis plene respondema al la stimulado de spiritaj influoj.

3. La adorado de bestoj

La primitiva homo havis apartan kaj simpatian senton por la superaj bestoj. Liaj prapatroj antaue vivis kaj eĉ sekspariĝis kun ili. En suda Azio oni frue kredis, ke la animoj de homoj revenis sur la tero laŭ besta formo. Tiu ĉi kredo estis postrestaĵo de la ankoraŭ pli frua praktiko de adorado de bestoj.

La fruaj homoj respektegis la bestojn pro ilia povo kaj ilia ruzeco. Ili pensis, ke la fajna flaro kaj la akra vidkapablo de kelkaj kreitaĵoj indikis spiritan gvidadon. La bestoj estis ĉiuj adoritaj de unu raso aŭ alia iun tempon aŭ alian. Inter tiaj objektoj de adorado estis kreitaĵoj, kiuj estis rigardataj kiel duonhomaj kaj duonbestaj, kiel ekzemple centaŭroj kaj sirenoj.

La hebreoj adoris serpentojn ĝis la epoko de la reĝo Ĥizkija, kaj la hindoj ankoraŭ konservas amikajn rilatojn kun siaj domserpentoj. La ĉina adorado de la drako estas postrestaĵo de la serpentaj kultoj. La saĝeco de la serpento estis simbolo de greka medicino, kaj ĝi ankoraŭ estas uzata kiel emblemo fare de modernaj kuracistoj. La arto fascini serpentojn estis transdonita de la epoko de la ŝamaninoj de la kulto pri amo de serpentoj kiuj, rezulte de ĉiutaga mordo de serpentoj, fariĝis imunaj, fakte, fariĝis aŭtentaj maniuloj pri veneno, kaj ili ne plu kapablis rezigni pri tiu ĉi tokso.

La adorado de insektoj kaj aliaj bestoj rezultiĝis de pli posta miskompreno pri la ora regulo — fari al aliaj (ĉiu vivoformo) tion, kion vi volus, ke oni faru al vi. La antikvuloj iam kredis, ke ĉiuj ventoj estis produktitaj de la flugiloj de la birdoj, kaj tial ili kaj timis kaj adoris ĉiujn flugilhavajn kreitaĵojn. La unuaj nordianoj pensis, ke la eklipsoj estis kaŭzitaj de lupo, kiu voris porcion de la suno aŭ la luno. La hindoj ofte montras Viŝnuon kun ĉevala kapo. Multfoje besta simbolo reprezentas forgesitan dion aŭ malaperintan kulton. Frue en la evolua religio la ŝafido fariĝis la tipa oferbesto kaj la kolombo la simbolo de paco kaj amo.

En la religio la simbolismo povas esti aŭ bona aŭ malbona, nur en la preciza senco, ke la simbolo anstataŭas aŭ ne la ideon pri la originala adoro. Kaj la simbolismo ne devas esti konfuzita kun la rekta idolkulto, en kiu la materia objekto estas rekte kaj efektive adorata.

4. Adoro de la elementoj

La homaro adoris la teron, la aeron, la akvon kaj la fajron. La primitivaj rasoj respektegis fontojn kaj adoris riverojn. Eĉ nun en Mongolio tie prosperas influa kulto pri rivero. La bapto fariĝis religia ceremonio en Babilono, kaj la grekoj praktikis la ĉiujaran ritan banon. Estis facile por la antikvuloj imagi, ke la spiritoj loĝis en la ŝaŭmantaj fontoj, la ŝprucantaj fontanoj, la fluantaj riveroj kaj la furiozaj torentoj. La moviĝantaj akvoj vigle impresis tiujn ĉi simplajn mensojn per kredoj pri spirita animado kaj supernatura povo. Foje oni rifuzis helpon al dronanta homo pro la timo ofendi iun riveran dion.

Multaj aferoj kaj eventoj funkciis kiel religiaj stimuloj por malsamaj popoloj en diversaj epokoj. La ĉielarko ankoraŭ estas adorata de multaj montetaj triboj de Hindio. Kaj en Hindio kaj en Afriko la ĉielarko estas konsiderata kiel giganta ĉiela serpento; la hebreoj kaj la kristanoj konsideras ĝin kiel “la arkon de la promeso”. Same, influoj rigardataj kiel bonfaraj en iu parto de la mondo povas esti konsiderataj kiel malbonfaraj en aliaj regionoj. La orienta vento estas diaĵo en Sud-Ameriko, ĉar ĝi alportas pluvon; en Hindio ĝi estas demono, ĉar ĝi alportas polvon kaj kaŭzas sekecon. La antikvaj beduenoj kredis, ke natura spirito produktis la sablajn trombojn, kaj eĉ en la epoko de Museo la kredo pri naturaj spiritoj estis sufiĉe forta por sekurigi ilian eternigon en la hebrea teologio kiel anĝelojn de fajro, akvo kaj aero.

Nuboj, pluvo kaj hajlo ĉiuj estis timataj kaj adorataj de multaj primitivaj triboj kaj per multaj el la fruaj naturaj kultoj. Ventego kun tondroj kaj fulmoj timegis la fruan homon. Li estis tiel impresita pro tiuj ĉi elementaj perturboj, ke la tondro estis rigardata kiel la voxĉo de kolera dio. La adorado de fajro kaj la timo de fulmo estis kune ligitaj, kaj estis tre oftaj inter multaj fruaj grupoj.

La fajro estis miksita kun magio en la mensoj de primitivaj timplenaj mortemuloj. Fervorulo pri magio vigle memoros unu pozitivan hazardan rezulton praktikante siajn magiajn formulojn, dum li senĝene forgesos dekojn da negativaj rezultoj, plenaj malsukcesoj. La respektego al fajro kulminis en Persio, kie ĝi longe persistis. Kelkaj triboj adoris fajron kiel diaĵo mem; aliaj respektegis ĝin kiel la flaman simbolon de la puriga kaj liberiga spirito de siaj respektegitaj diaĵoj. Virgaj vestaloj estis okupitaj kun la devo subteni la sanktajn fajrojn, kaj en la dudeka jarcento kandeloj ankoraŭ brulas kiel parto de la ritaro de multaj diservoj.

5. Adorado de la astroj

La adorado de rokoj, montetoj, arboj kaj bestoj nature disvolviĝis per timema respektego al la elementoj ĝis la diigo de la suno, luno kaj steloj. En Hindio kaj aliloke la steloj estis rigardataj kiel la glorigitaj animoj de gravaj homoj, kiuj forpasis de la vivo en la karno. La Ĥaldeaj kultistoj de la steloj, konsideris sin esti la infanoj de la ĉielo-patro kaj la tero-patrino.

La adorado de la luno antaŭis la adoradon de la suno. La respektego de la luno kulminis dum la ĉas epoko, dum la adorado de la suno fariĝis la ĉefa religia ceremonio de la postaj agrikulturaj epokoj. La suna adorado unue profunde enradikiĝis en Hindio, kaj tie ĝi plej longe persistis. En Persio la respektego de la suno estigis la postan mitraan kulton. Ĉe multaj popoloj la suno estis rigardata kiel la prapatro de siaj reĝoj. La Ĥaldeoj metis la sunon ĉe la centron de “la sep cirkloj de la universoj”. La postaj civilizacioj honoris la sunon donante ĝian nomon al la unua tago de la semajno.

La suno-dio supozeble estis la mistika patro de la filoj de la destino naskitaj de virgulinoj, pri kiuj de tempo al tempo oni pensis esti donacitaj kiel liberigantojn al favorataj rasoj. Tiuj ĉi supernaturaj infanetoj ĉiam estis forlasitaj drivante sur iu sakrala rivero por sekve esti eksterordinare savitaj, kaj poste ili kreskis por fariĝi miraklaj personecoj kaj la liberigantoj de siaj popoloj.

6. Adorado de la homo

Adorinte ĉion alian sur la tersurfaco kaj en la ĉielo supre, la homo ne hezitis honori sin per tia adorado. La simplanima sovaĝulo ne klare distingas inter bestoj, homoj kaj dioj.

La frua homo rigardis ĉiujn nekutimajn personojn kiel superhomojn, kaj li tiel timis tiajn estaĵojn, ke li tenis ilin en respektoplena timego; iugrade li laŭvorte adoris ilin. Eĉ havi ĝemelojn estis rigardata kiel estante ĉu tre bonŝanca aŭ tre malbonŝanca. La demenculoj, epilepsiuloj kaj stultuloj ofte estis adoritaj de siaj normalaj samuloj, kiuj kredis, ke tiaj nenormalaj estaĵoj estis loĝataj de la diaĵoj. La pastroj, reĝoj kaj profetoj estis adoritaj; la iamaj sanktuloj estis rigardataj kiel inspiritaj de la diaĵoj.

La tribestroj mortis kaj estis diigitaj. Poste, distingiĝintaj animoj forpasis, kaj estis sanktigitaj. La nehelpita evoluo neniam estigis diojn pli altajn ol la glorigitaj, plialtitaj kaj evoluintaj spiritoj de forpasintaj homoj. En la frua evoluo la religioj kreas siajn proprajn diojn. En la kurso de la evoluo la Dioj formulas la religion. La evolua religio kreas siajn diojn laŭ la bildo kaj la simileco de la mortemulo; la revelacia religio celas evoluigi kaj transformi la mortemulon en la bildon kaj similecon de Dio.

La fantomaj dioj, kiu supozeble havas homan originon, devus esti distingitaj de la naturaj dioj, ĉar la adoro de la naturo ja produktis panteonon — naturajn spiritojn levitajn ĝis la rango de dioj. La kultoj pri naturo daŭre disvolviĝis samtempe kun la poste aperintaj kultoj pri fantomoj, kaj ĉiu influis la alian. Multaj religiaj sistemoj ampleksis duoblan koncepton pri la diaĵo, naturaj dioj kaj fantomaj diaĵoj; en kelkaj teologioj tiuj ĉi konceptoj estas konfuze interplektitaj, kiel tio estas ilustrita per Tor, fantoma heroo, kiu ankaŭ estis la majstro de la fulmo.

Sed la adoro de la homo fare de la homo kulminis, kiam la tempaj regantoj ordonis tian respektegon de siaj regatoj, kaj por pravigi tiajn postulojn, ili pretendis esti posteuloj de la diaĵo.

7. La asistantoj de adoro kaj saĝo

La adorado de la naturo povas ŝajni nature kaj spontane aperi en la mensoj de la primitivaj viroj kaj virinoj, kaj tio ja okazis tiel; sed funkciis dum la tuta tempo en tiuj ĉi samaj primitivaj mensoj la sesa asistanta spirito, kiu estis donacita al tiuj ĉi popoloj kiel direktanta influo de tiu ĉi fazo de la homa evoluo. Kaj tiu ĉi spirito konstante stimulis la adoran instigon de la homa specio, kiel ajn primitivaj ĝiaj unuaj manifestiĝoj povis esti. La spirito de adoro donis precizan originon al la homa impulso adori, malgraŭ ke la besta timo motivis la esprimon de adorado, kaj ke tiu ĉi frua praktiko fariĝis centrita sur objektoj de la naturo.

Vi devas memori, ke la sentado, ne la pensado, estis la gvidanta kaj la reganta influo en la tuta evolua disvolviĝo. Por la primitiva menso estas malmulte da diferenco inter timi, eviti, honori kaj adori.

Kiam la adora instigo estas admonita kaj direktita de la saĝo — meditema kaj sperteca pensado — tiam ĝi komencas disvolviĝi en la fenomenon de la reala religio. Kiam la sepa asistanta spirito, la spirito de saĝo, atingas efikan ministrado, tiam en la adorado la homo komencas deturniĝi de la naturo kaj naturaj objektoj por la Dio de naturo kaj la eterna Kreinto de ĉiuj naturaj aferoj.

[Prezentita de Brila Vespera Stelo de Nebadono.]