Kajero 84
La materia neceseco fondis geedziĝon, la seksa malsato plibeligis ĝin, la religio sankciis kaj altigis ĝin, la ŝtato postulis kaj reguligis ĝin, dum en la postaj tempoj la evoluanta amo komencas pravigi kaj glorigi ĝin kiel la praulo kaj la kreinto de la plej utila kaj sublima institucio de la civilizacio, la hejmo. Kaj la konstruado de la hejmo devus esti la centro kaj esenco de ĉiu eduka klopodo.
La pariĝo pure estas ago de memeternigo asociita kun diversaj gradoj de memkontentigo; la geedziĝo, la konstruado de hejmo, plejparte estas afero de memkonservado, kaj ĝi implicas la evoluon de la socio. La socio mem estas la arigita strukturo de familiaj unuoj. La individuoj estas tre portempaj kiel planedaj faktoroj — nur familioj estas daŭraj perantoj en la socia evoluo. La familio estas la kanalo, tra kiu la rivero de kulturo kaj scio fluas de generacio al la alia.
La hejmo estas esence sociologia institucio. La geedziĝo kreskis el la kunlaborado por memkonservado kaj el la partnereco por memeternigo, la elemento de memkontentigo estante plejparte akcesora. Tamen, la hejmo ja ampleksas ĉiujn tri el la esencaj funkcioj de la homa ekzisto, dum la la disvastiĝo de la vivo igas ĝin la fundamentan homan institucion, kaj la seksumado apartigas ĝin el ĉiuj aliaj sociaj agadoj.
La geedziĝo ne estis fondita sur seksrilatoj; ili estis tie akcesoraj. La geedziĝon ne bezonis la primitiva viro, kiu libere lasis sin al sia seksa apetito sen embarasiĝi kun la respondecoj de edzino, infanoj kaj hejmo.
La virino, pro fizika kaj emocia alligiteco al siaj idoj, dependas de la kunlaboro kun la viro, kaj tio instigas ŝin al la ŝirma protekto de geedziĝo. Sed neniu rekta biologia impulso kondukis la viron al la geedziĝo — des malpli resti en ĝi. Ne estis la amo, kiu unue igis la geedziĝon alloga por la viro sed la manĝa malsato, kiu unue allogigis la sovaĝan viron al la virino kaj al la primitiva ŝirmejo kundividita kun ŝiaj infanoj.
La geedziĝo eĉ ne estis ekzistigita de la konscia konstato pri la devigoj de seksrilatoj. La primitiva homo ne komprenis la rilaton inter seksa plezuro kaj la posta naskiĝo de infano. Oni iam universale kredis, ke virgulino povus gravediĝi. La sovaĝulo frue konceptis la ideon, ke beboj estis faritaj en spiritlando; oni kredis, ke la gravedeco rezultiĝis de la eniro de spirito en la korpon de virino, evoluanta fantomo. Oni ankaŭ kredis, ke kaj la dieto kaj la malbona okulo kapablis gravedigi virgulinon aŭ fraŭlinon, dum postaj kredoj konektis la komencojn de la vivo kun spirado kaj kun sunlumo.
Multaj fruaj popoloj asociis fantomojn kun la maro; tial la virgulinoj estis tre limigitaj en siaj praktikoj de banado; la junaj virinoj multe pli timis bani sin en la maro ol havi seksrilatojn. Misformitaj aŭ antaŭtempaj infanoj estis konsiderataj kiel la idoj de bestoj, kiuj trovis la vojon por eniri la korpon de virino rezulte de senzorga banado aŭ per la agado de malbonvola spirito. La sovaĝuloj, kompreneble, ne hezitis strangoli tiajn bebojn post naskiĝo.
La unua paŝo al iluminado venis kun la kredo, ke la seksrilatoj malfermis la vojon al la gravediga fantomo por eniri la virinon. La homo de tiam malkovris, ke la patro kaj la patrino egale kontribuas per siaj faktoroj de vivanta heredeco, kiuj estigas idojn. Sed eĉ en la dudeka jarcento multaj gepatroj ankoraŭ klopodas lasi siajn infanojn pli aŭ malpli en nescio pri la origino de la homa vivo.
Ia simpla familio estis garantiita de la fakto, ke la reprodukta funkcio estigas la rilaton inter patrino kaj infano. La amo de patrino estas instinkta; ĝi ne devenas de la moroj kiel la geedziĝo. La patrina amo de ĉiuj mamuloj estas esence propra doto de la asistantaj menso-spiritoj de la loka universo, kaj ĝia forto kaj sindonemo estas ĉiam rekte proporcia al la daŭreco de la senhelpa infanaĝo de la specio.
La rilato patrino-infano estas natura, forta kaj instinkta, kaj tial devigis la primitivajn virinojn submetiĝi al multaj strangaj kondiĉoj kaj elteni netakseblajn afliktojn. Tiu ĉi deviga patrina amo estas la handikapa sento, kiu ĉiam metis la virinon en tiel grandan malavantaĝon dum ĉiuj siaj luktoj kun la viro. Eĉ tiam, la patrina instinkto en la homa specio ne estas nerezistebla; ĝi povas esti kontraŭita de ambicio, egoismo kaj religiaj konvinkoj.
Kvankam la asocio patrino-infano estas nek geedziĝo nek hejmo, ĝi estas la kerno, el kiu ambaŭ fontis. La granda antaŭenigo en la evoluo de pariĝado venis, kiam tiuj portempaj partnerecoj sufiĉe longe daŭris por eduki la rezultantajn idojn, tio estante la konstruado de hejmo.
Sendepende de la antagonismoj de tiuj ĉi fruaj paroj, malgraŭ la lozeco de la asocio, la ŝancoj postvivi estis multe plibonigitaj de tiuj ĉi partnerecoj viro-virino. Viro kaj virino kunlaborantaj, eĉ ekster familio kaj idoj, estas multe pli superaj multmaniere ol du viroj aŭ du virinoj. Tiu ĉi pariĝo de la seksoj plibonigis la postvivon, kaj estis la vera komenco de la homa socio. La seksa divido de laboro ankaŭ helpis por la komforto kaj pliigita feliĉo.
La periodaj hemoragioj de la virino kaj ŝiaj pliaj sangoperdoj dum la akuŝado unue kredigis, ke la sango estas la kreinto de la infano (eĉ la sidejo de la animo), kaj originigis la koncepton pri sangoligoj en la homaj rilatoj. Dum la fruaj tempoj ĉiuj idoj estis agnoskitaj laŭ la virina linio, ĉar ĝi estis la sola parto de heredeco, kiu estis plene certa.
La primitiva familio, kreskanta el la instinkta biologia sangoligo inter patrino kaj infano, estis neeviteble matriarkio; kaj multaj triboj longe gardis tiun ĉi aranĝon. La matriarkio estis la sola ebla transiro de la stadio de grupa edziĝo en la hordo ĝis la posta kaj plibonigita hejma vivo de poligamiaj kaj monogamiaj patriarkioj. La matriarkio estis natura kaj biologia; la patriarkio estas socia, ekonomia kaj politika. La persisto de la matriarkio ĉe la nordamerikaj ruĝaj homoj estis unu el la ĉefaj kialoj, kial la alie progresantaj Irokezoj neniam fariĝis realan ŝtaton.
Sub la matriarkaj moroj la patrino de la edzino ĝuis preskaŭ plejsuperan aŭtoritaton en la hejmo; eĉ la fratoj de la edzino kaj iliaj filoj havis pli aktivan parton en la familia superrigardo ol la edzo. La patroj ofte estis renomitaj laŭ siaj propraj infanoj.
La plej fruaj rasoj malmulte konsideris la patron, konsiderante la infanon kiel tute devenantan de la patrino. Ili kredis, ke la infanoj similis al la patro rezulte de asociado, aŭ ke ili estis tiel “markitaj”, ĉar la patrino deziris, ke ili aspektu kiel la patro. Poste, dum la transiro de matriarkio al patriarkio, la patro prenis la plenan meriton pri la infano, kaj multaj el la tabuoj pri graveda virino estis poste etenditaj ĝis inkluzivi ŝian edzon. La estonta patro ĉesis labori, kiam proksimiĝis la akuŝado, kaj je la naskiĝo li enlitiĝis flanke de la edzino kaj restis por ripozi dum tri ĝis ok tagoj. La edzino povis stariĝi la sekvantan tagon kaj okupiĝi pri pezaj laboroj, sed la edzo restis en la lito por akcepti gratulojn; ĉio ĉi apartenis al la fruaj moroj destinitaj establi la rajton de la patro al la infano.
Komence, estis la kutimo por la viro iri al la familio de sia edzino, sed poste, post kiam la viro pagis aŭ establis la prezon de la novedzino, li povis reveni kun sia edzino kaj siaj infanoj al sia propra familio. La transiro de matriarkio al patriarkio klarigas la alie sensignifajn malpermesojn de iuj specoj de gekuzaj geedziĝoj, dum aliaj de simila parenceco estas aprobitaj.
Kun la fino de la moroj de ĉasistoj, kiam la bredado donis al la viro la regadon super la ĉefa fonto de nutraĵo, la matriarkio rapide malaperis. Ĝi malsukcesis, simple ĉar ĝi ne povis konkuri ojkun la pli nova patriarkio. La potenco ĉe la virseksaj parencoj de la patrino ne povis konkuri kun la potenco koncentrita ĉe la edzo-patro. La virino ne povis plenumi la kombinitajn taskojn de gravedeco kaj uzado de daŭra aŭtoritato kaj kreskanta hejma povo. La ekapero de la ŝtelado de virinoj kaj poste de la aĉetado de virinaĉeto akcelis la finon de la matriarkio.
La miriga ŝanĝo de la matriarkio al la patriarkio estas unu el la plej radikalaj kaj kompletaj returniĝaj alĝustigoj iam plenumitaj de la homa raso. Tiu ĉi ŝanĝo tuj alkondukis al pli granda socia esprimo kaj plialtigita familia aventuro.
Povas esti, ke la instinkto de la patrineco kondukis la virinon al geedziĝo, sed estis la supera forto de la viro, kune kun la influo de la moroj, kiuj praktike devigis ŝin resti en la geedziĝo. La paŝta vivo tendencis krei novan sistemon de moroj, la patriarka speco de familia vivo; kaj la bazo de la familia unueco laŭ la paŝtaj kaj fruaj agrikulturaj moroj estis la nediskutebla kaj arbitra aŭtoritato de la patro. Ĉiu socio, ĉu nacia aŭ familia, trapasis la stadion de la aŭtokratia aŭtoritato de patriarka ordo.
La malabundo de ĝentileco por la virinoj dum la erao de la Malnova Testamento estas vera reflekto de la moroj de la paŝtistoj. La hebreaj patriarkoj ĉiuj estis paŝtistoj, kiel atestas la diro: “La Sinjoro estas mia Paŝtisto.”
Sed la viro ne estis pli kulpa por lia malalta opinio pri la virino dum la pasintaj epokoj ol la virino mem. Ŝi malsukcesis akiri socian agnoskon dum la primitivaj tempoj, ĉar ŝi ne agis dum krizo; ŝi ne estis spektakla aŭ kriza heroo. La patrineco estis klara malavantaĝo en la lukto por ekzistado; la patrina amo handikapis la virinojn por la defendado de la tribo.
La primitivaj virinoj ankaŭ neintence kreis sian dependecon de la viroj, ĉar ili admiris kaj aplaŭdis ilian batalemon kaj virecon. Tiu ĉi ekstazo de la militanto plialtigis la viran egoon, dum ĝi egale malplialtigis tiun de la virino, kaj igis sin pli dependa; la militista uniformo ankoraŭ potence ekscitas la virinajn emociojn.
Ĉe la pli progresintaj rasoj, la virinoj ne estas tiel grandaj aŭ tiel fortaj ol la viroj. La virino estanta la pli malforta, ŝi do fariĝis la pli takta; ŝi frue lernis uzi siajn seksajn ĉarmojn. Ŝi fariĝis pli atentema kaj konservativa ol la viro, kvankam iomete malpli profunda. La viro superis la virinon sur la batalkampo kaj por ĉasi, sed hejme la virino ĝenerale komandis eĉ la plej primitivan viron.
La paŝtisto kalkulis kun siaj brutaroj por nutri sin, sed dum ĉiuj ĉi paŝtaj epokoj la virino ankoraŭ devis provizi per la vegetaĵa nutraĵo. La primitiva homo evitis la grundon; ĝi estis entute tro kvieta, tro senaventura. Ankaŭ estis malnova superstiĉo, laŭ kiu la virinoj povis kreskigi pli bonajn plantojn; ili estis patrinoj. Hodiaŭ en multaj subevoluintaj triboj la viroj kuiras la viandon, la virinoj la legomojn, kaj kiam la primitivaj triboj de Aŭstralio moviĝas, la virinoj neniam atakas ĉasaĵon, dum la viro neniam humiliĝas elradiki planton.
La virino ĉiam devis labori; almenaŭ ĝis la modernaj tempoj la virino estis vera produktanto. La viro ĝenerale elektis la plej facilan vojon, kaj tiu ĉi neegaleco ekzistis dum la tuta historio de la homa raso. La virino ĉiam estis la portanto de ŝarĝoj, portante la familiajn posedaĵojn kaj prizorgante la infanojn, tiel lasante liberaj la manojn de la viro por batali kaj ĉasi.
La unua liberigo de la virino alvenis, kiam la viro konsentis plugi la grundon, konsentis fari tion, kio ĝis tiam estis konsiderita kiel la laboro de la virino. Ĝi estis granda paŝo antaŭen, kiam la virseksaj kaptitoj ne estis mortigitaj sed sklavigitaj kiel agrikulturistoj. Tio kaŭzis la liberiĝon de la virino tiel, ke ŝi povis dediĉi pli da tempo por mastrumi kaj eduki infanojn.
La provizado per lakto al la beboj kondukis al ilia pli frua demamigo, tiel al la naskado de pli da infanoj fare de la patrinoj tiel liberigitaj de sia perioda kaj provizora sterileco, dum la uzado de bovina kaj kaprina lakto multe malpliigis la mortokvanton de infanoj. Antaŭ la bredada stadio de la socio la patrinoj ĝenerale mamnutris siajn bebojn, ĝis ili estas kvar- aŭ kvinjaraĝaj.
La malkresko de primitivaj militoj multe malpliigis la malegalecon pri la divido de laboro bazata sur sekso. Sed la virinoj devis ankoraŭ fari la realan laboron, dum la viroj deĵoris gardostarante. Neniu kampadejo aŭ vilaĝo povis esti lasita sengarda tage aŭ nokte, sed eĉ tiu ĉi tasko estis malpezigita per la malsoviĝigo de la hundo. Ĝenerale la alveno de agrikulturo plialtigis la prestiĝon kaj socian pozicion de la virino; almenaŭ tio ĉi estis vera ĝis la tempo, kiam la viro mem fariĝis agrikulturisto. Kaj tuj kiam la viro okupiĝis pri la plugado de la grundo, tuj rezultis granda plibonigo de metodoj de agrikulturo, kiuj etendiĝis dum la sinsekvaj generacioj. Ĉasante kaj militante la viro lernis la valoron de organizado, kaj li enkondukis tiujn ĉi teknikojn al la industrio kaj poste, transpreninte multe de la laboro de virinoj, li multe plibonigis ŝiajn lozaj metodoj de laboro.
Ĝenerale, dum iu ajn epoko la statuso de la virino estas bona kriterio de la evolua progreso de geedziĝo kiel socia institucio, dum la progreso de geedziĝo mem sufiĉe precize mezuras la antaŭenigojn de la homa civilizacio.
La statuso de la virino ĉiam estis socia paradokso; ŝi ĉiam kapablis lerte direkti la virojn; si ĉiam profitis de lia pli forta seksan impulson por siaj propraj interesoj kaj por sia propra progreso. Subtile ekspluatante siajn seksajn ĉarmojn ŝi ofte kapablis uzi dominan povon sur la viro, eĉ kiam ŝi estis tenita de li en abomena sklaveco.
La frua virino ne estis por la viro amiko, amatino, amorantino kaj partnero, sed pli ĝuste posedaĵo, servantino aŭ sklavino, kaj poste, ekonomia partnero, ludilo kaj naskanto de infanoj. Tamen, taŭgaj kaj kontentigaj seksrilatoj ĉiam bezonis la elementon de elektado kaj kunlaborado de la virinoj, kaj tio ĉiam donis al la inteligentaj virinoj konsiderindan influon sur iliaj senperaj kaj personaj pozicioj, sendepende de ŝia socia reputacio kiel sekso. Sed la malfidemo kaj suspektemo de la viro ne estis helpitaj de la fakto, ke la virinoj ĉiam devis uzi sian sagacon por mildigi sian sklavecon.
La seksoj tre malfacile komprenis unu la alian. La viro trovis malfacile kompreni la virinon, rigardante ŝin per stranga miksaĵo de senscia malfido kaj timema fascino, se ne per suspekto kaj malestimo. Multaj tribaj kaj rasaj tradicioj atribuis la problemojn al Eva, Pandora aŭ alia reprezentanto de virineco. Tiuj ĉi rakontoj ĉiam estis distorditaj por ŝajnigi, ke la virino alportis malbonon al la viro; kaj ĉio ĉi indikas la iaman universalan malfidon al la virino. Inter la kialoj cititaj por pravigi la fraŭlecon de pastroj, la ĉefa estis la malnobleco de la virino. La fakto, ke multaj supozis, ke la sorĉistoj estis virinoj, ne plibonigis la malnovan reputacion de la sekso.
La viroj delonge konsideris la virinojn kiel strangajn, eĉ nenormalajn. Ili eĉ kredis, ke ili ne havis animojn; tial oni rifuzis nomi ilin. Dum la fruaj tempoj ekzistis granda timo pri la unua seksrilato kun virino; tial fariĝis la kutimo, ke la pastro plenumu la unuan seksrilaton kun virgulino. Eĉ oni opiniis, ke la ombro de virino estu danĝera.
La gravedeco iam estis ĝenerale konsiderata kiel igante la virinon danĝera kaj malpura. Kaj multaj tribaj moroj dekretis, ke la patrino devis submetiĝi al ampleksaj purigaj ceremonioj post la naskiĝo de infano. Krom en tiuj grupoj, kie la edzo partoprenis en la akuŝo, la estonta patrino estis evitita, lasita sola. La antikvuloj eĉ evitis la naskiĝon de infano en la domo. Fine, oni permesis al la maljunaj virinoj zorgi pri la patrino dum la akuŝo, kaj tiu ĉi praktiko originigis la profesion de akuŝistino. Dum la akuŝo, multaj stultaĵoj estis diritaj kaj faritaj por faciligi la akuŝon. Estis la kutimo aspergi la novnaskiton per sankta akvo por malhelpi la enmiksiĝon de fantomoj.
Ĉe la nemiksitaj triboj la akuŝo estis kompare facila, kaj daŭris nur du aŭ tri horojn; ĝi malofte estas tiel facila ĉe la miksitaj rasoj. Se virino mortis dum la akuŝo, precipe dum la akuŝo de ĝemeloj, oni kredis, ke ŝi kulpis pri adulto kun spirito. Poste la superaj triboj rigardis la morton dum akuŝo kiel la volo de ĉielo; tiaj patrinoj estis konsiderataj kiel pereintaj por nobla kaŭzo.
La tiel nomata modesteco de virinoj pri iliaj vestaĵoj kaj la montrado de la persono kreskas el la ĝismorta timo esti observita dum la menstrua periodo. Esti tiel montrita estis grava peko, la malobeo de tabuo. Laŭ la moroj de la malnovaj tempoj ĉiu virino, de sia pubereco ĝis sia menopaŭzo estis submetita al kompleta familia kaj socia kvaranteno plenan semajnon ĉiumonate. Ĉio, kion ŝi tuŝis, sur kio ŝi sidis aŭ kuŝis estis “malpurigita”. Estis delonge la kutimo brutale bati knabinon post ĉiu monata periodo klopodante eligi la malbonan spiriton el ŝia korpo. Sed kiam virino transpasis la menopaŭzon, ŝi estis ĝenerale traktita kun pli da konsideremo, kun pli da rajtoj kaj privilegioj. Konsiderante ĉion ĉi, ne estas strange, ke la virinoj estis malestimataj. Eĉ la grekoj asertis, la menstruanta virino estis unu el la tri grandaj kaŭzoj de malpurigo, la du aliaj estante porkaĵo kaj ajlo.
Kiom ajn malsaĝaj tiuj ĉi malnovaj nocioj estis, ili faris iom da bono, ĉar ili donis al la tro laborantaj virinoj, almenaŭ dum ilia juneco, semajnon ĉiumonate por bonvena ripozo kaj profita meditado. Tiel ili povis akrigi sian spriton por trakti kun siaj viraj asociitoj la reston de la tempo. Tiu ĉi kvaranteno de virinoj ankaŭ protektis la virojn kontraŭ ekscesa seksa senbrideco, tiel nerekte kontribuante limigi la loĝantaron kaj plibonigi la memregadon.
Oni faris grandan antaŭeniĝon, kiam la viro ne plu havis la rajton laŭplaĉe mortigi sian edzinon. Same estis paŝo antauen kiam virino povis posedi la geedziĝajn donacojn. Poste ŝi akiris la laŭleĝan rajton posedi, regi kaj eĉ vendi proprieton, sed ŝi longe estis senigita je la rajto okupi oficon ĉu en la eklezio aŭ la ŝtato. La virino ĉiam estis traktita pli-malpli kiel proprietaĵo, ĝis eĉ en la dudeka jarcento post Kristo. Ŝi ankoraŭ ne gajnis tutmondan liberiĝon de sia submetiĝo al la regado de la viro. Eĉ ĉe la progresintaj popoloj la provo de la viro protekti la virinon ĉiam estis implica aserto de supereco.
Sed la primitivaj virinoj ne kompatigis sin kiel iliaj pli freŝdate liberigitaj fratinoj kutime faras. Ili estis, post ĉio, sufiĉe feliĉaj kaj kontentaj; ili ne aŭdacis imagi pli bonan aŭ alian manieron ekzisti.
Por la memeternigo la virino egalas la viron, sed en la partnereco por memkonservado ŝi laboras kun klara malavantaĝo, kaj tiu ĉi handikapo de deviga patrineco povas nur esti kompensita per la iluminitaj moroj de la antaŭeniranta civilizacio kaj per la kreskanta sento de la homo por akirita senpartieco.
Ju pli la socio evoluis, des pli la seksaj normoj altiĝis inter virinoj, ĉar ili suferis pli pro la konsekvencoj de la malobro de la seksaj moroj. La seksaj normoj de la homo nur malfrue pliboniĝas rezulte de la pura sento pri tiu senpartieco, kiun la civilizacio postulas. La naturo scias nenion pri senpartieco — ĝi suferigas nur la virinojn per akuŝaj doloroj.
La moderna ideo pri seksa egaleco estas bela kaj inda je plivastiĝanta civilizacio, sed ĝi ne troveblas en la naturo. Kiam potenco estas rajto, la viro uzas ĝin super la virino; kiam pli da justeco, paco kaj senpartieco regas, ŝi iom post iom emerĝas el sklaveco kaj mallumo. La socia pozicio de la virino ĝenerale variis inverse de la grado de militismo en iu ajn nacio aŭ epoko.
Sed la viro ne konscie nek intence konfiskis la rajtojn de virinoj, kaj sekve grade kaj kontraŭvole redonis ilin al ŝi: ĉio ĉi estis nekonscia kaj neplanita epizodo de la socia evoluo. Kiam la tempo vere venis, por ke la virino ĝuu pliajn rajtojn, ŝi akiris ilin, kaj tute sendepende de la konscia sinteno de la viro. Malrapide sed certe la moroj ŝanĝiĝas por certigi tiujn ĉi sociajn alĝustigojn, kiuj apartenas al la persista evoluo de la civilizacio. La antaŭenirantaj moroj malrapide alportis ĉiam pli bonan traktadon de virinoj; tiuj triboj, kiuj persistis en krueleco al ili, ne postvivis.
La Adamidoj kaj Nodidoj donis al la virinoj pliiĝantan agnoskon, kaj tiuj grupoj, kiuj estis influitaj de la migrantaj Andidoj, tendencis esti influitaj de la edenaj instruoj pri la loko de virinoj en la socio.
La fruaj ĉinoj kaj la grekoj traktis la virinon pli bone ol la plimulto de la ĉirkaŭaj popoloj. Sed la hebreoj estis ekscese malfidemaj al ili. En la Okcidento la virino malfacile supreniris pro la paŭlanismaj doktrinoj, kiuj kunligiĝis al Kristanismo, kvankam Kristanismo ja antaŭenigis la morojn trudante pli striktajn seksajn devojn al la viro. La stato de la virino estas preskaŭ senespera sub la stranga degenerado, kiu alligiĝas al ŝi en Mohamedanismo, kaj ĝi fartis eĉ pli malbone sub la instruoj de pluraj aliaj religioj de Oriento.
La scienco, ne la religio, vere emancipis la virinon; estis la moderna fabriko, kiu plejparte liberigis ŝin de la izolado de la hejmo. La fizikaj kapabloj de la viro ne plu fariĝis esencaj en la nova mekanismo de konservado; la scienco tiel ŝanĝis la vivkondiĉojn, ke la potenco de la viro ne plus estis tiel supera ol la potenco de la virino.
Tiuj ĉi ŝanĝoj tendencis al la liberigo de la virino disde hejma sklaveco, kaj ili alportis tian modifon al ŝia statuso, ke ŝi nun ĝuas gradon de persona libereco kaj seksa decido praktike egalaj al tiuj de la viro. Iam la valoro de virino konsistis en ŝia kapablo produkti nutraĵon, sed la inventado kaj la riĉeco ebligis al ŝi krei novan mondon, en kiu funkcii — sferoj de gracio kaj ĉarmo. Tiel la industrio gajnis sian senkonscian kaj necelitan batalon por la socia kaj ekonomia emancipado de la virino. Kaj denove la evoluo sukcesis fari tion, kion eĉ la revelacio malsukcesis fari.
La reago de iluminitaj popoloj pri la maljustaj moroj regantaj la lokon de la virino en la socio ja estis ekstreme penduleca. Ĉe la industriiĝintaj rasoj ŝi ricevas preskaŭ ĉiujn rajtojn, kaj ĝuas sendevigon pri multaj devoj kiel milita servo. Ĉiu faciligo de la lukto por la ekzisto efikis por la liberigo de la virino, kaj ŝi rekte profitis de ĉiu antaŭengo al monogamio. La pli malfortaj ĉiam faras neproporciajn gajnojn je ĉiu alĝustigo de la moroj en la progresanta evoluo de la socio.
Pri la idealoj de para geedziĝo la virino fine gajnis agnoskon, dignon, sendependecon, egalecon kaj edukadon; sed ĉu ŝi montriĝos digna pri tiu ĉi tuta nova kaj senprecedenca atingo? Ĉu la moderna virino respondos al tiu ĉi granda atingo de socia liberigo per senokupeco, indiferenteco, neproduktiveco kaj malfideleco? Hodiaŭ, en la dudeka jarcento, la virino spertas la decidan teston de sia longa monda ekzisto!
La virino estas egala partnero de la viro por la rasa reproduktado, do same grava por la disvolviĝo de la rasa evoluo; tial la evoluo pli kaj pli laboris por la realigo de la rajtoj de virinoj. Sed la rajtoj de virinoj neniel estas rajtoj de viroj. La virino ne povas prosperi per la rajtoj de la viro, same kiel la viro ne povas prosperi per la rajtoj de la virino.
Ĉiu sekso havas sian propran karakterizan sferon de ekzisto, kune kun siaj propraj rajtoj ene de tiu sfero. Se la virino aspiras laŭvorte ĝui ĉiujn rajtojn de la viro, tiam frue aŭ ne senkompata kaj senemocia konkuro certe anstataŭos tiun kavalirecan kaj specialan konsideron, kiujn multaj virinoj nun ĝuas, kaj kiujn ili tiel freŝdate akiris de la viroj.
La civilizacio neniam povas forigi la abismon de konduto inter la seksoj. Epokon post epoko la moroj ŝanĝigas, sed neniam la instinkto. La denaska patrina korinklino neniam permesos, ke la emancipita virino fariĝu serioza rivalo de la viro en la industrio. Por ĉiam ĉiu sekso restos plejsupera en sia propra kampo, kampoj determinitaj de la biologia diferencigo kaj mensa malsimileco.
Ĉiu sekso ĉiam havos sian propran specialan sferon, kvankam ili de tempo al tempo interkovriĝos. Nur socie la viroj kaj la virinoj konkuros kun egalaj kondiĉoj.
La reprodukta impulso senerare kunigas virojn kaj virinojn por la memeterniĝo, sed sola ĝi ne certigas, ke ili restos kune en reciproka kunlaborado — la fondiĝo de hejmo.
Ĉiu sukcesa homa institucio ampleksas antagomismojn de personaj interesoj, kiuj estis alĝustigitaj al praktika harmonio de laboro, kaj la hejma kreado ne estas escepto. La geedziĝo, la bazo de hejma konstruado, estas la plej alta manifestiĝo de tiu antagonisma kunlaborado, kiu tiel ofte karakterizas la kontaktojn inter naturo kaj socio. La konflikto estas neevitebla. La pariĝo estas esence propra; ĝi estas natura. Sed la geedziĝo ne estas biologia; ĝi estas sociologia. La pasio certigas, ke viro kaj virino kuniĝos, sed la pli malforta gepatra instinkto kaj la sociaj moroj tenas ilin kune.
La virseksulo kaj la inseksulo estas, praktike konsideritaj, du apartaj variaĵoj de la sama specio vivantaj en proksima kaj intima asociado. Iliaj vidpunktoj kaj tutaj vivreagoj estas esence malsamaj; ili estas tute nekapablaj plene kaj vere kompreni unu la alian. La kompleta kompreno inter la seksoj ne estas atingebla.
La virinoj ŝajnas havi pli da intuicio ol viroj, sed ili ankaŭ ŝajnas esti iomete malpli logikaj. La virino, tamen, ĉiam estis la morala flagportanto kaj la spirita gvidanto de la homaro. La mano, kiu balancas la lulilon, ankoraŭ fratiĝas kun la destino.
La diferencoj de naturo, reago, vidpunkto kaj pensado inter viroj kaj virinoj, neniel kaŭzante zorgon, devus esti konsiderataj kiel tre utilaj por la homaro, kaj individue kaj kolektive. Multaj ordoj de universaj kreitaĵoj estas kreitaj laŭ duoblaj fazoj de personeca manifestiĝo. Ĉe la mortemuloj, la Materiaj Filoj kaj la midsoniduloj, tiu ĉi diferenco estas priskribita kiel virseksa kaj inseksa; ĉe la serafoj, keruboj kaj Morontiaj Kompanoj, ĝi estis nomata pozitiva aŭ iniciatema kaj negativa aŭ sindetenema. Tiaj duoblaj asociadoj multe multobligas la diverstalentecon, kaj venkas esence proprajn limigojn, eĉ kiel faras iuj triunuecaj asocioj en la sistemo Paradizo-Havono.
La viroj kaj la virinoj bezonas unujn la aliajn en siaj morontiaj kaj spiritaj same kiel en siaj materiaj karieroj. La diferencoj de vidpunkto inter virseksuloj kaj inseksuloj persistas eĉ ekster la unua vivo kaj tra la tuta supreniro de la loka universo kaj la superuniversoj. Kaj eĉ en Havono la pilgrimantoj, kiuj iam estis viroj kaj virinoj, ankoraŭ helpos unu la alian en la supreniro al Paradizo. Neniam, eĉ en la Korpuso de la Finatingo, la kreitaĵa metamorfozo iros ĝis forigi la personecajn tendencojn, kiujn la homoj nomas virseksa kaj inseksa; ĉiam tiuj ĉi du bazaj variaĵoj de la homaro daŭre fascini, stimuli, kuraĝigi kaj helpi unu la alian; ĉiam ili reciproke dependos de kunlaborado por solvi de perpleksaj universaj problemoj kaj venki multnombrajn kosmajn malfacilaĵojn.
Kvankam la seksoj neniam povas esperi plene reciproke kompreni, ili estas efektive komplementaj, kaj kvankam la kunlaborado estas pli-malpli persone antagonisma, ĝi kapablas konservi kaj reprodukti la socion. La geedziĝo estas institucio destinita por mildigi la seksajn diferencojn, dum efektivigante la daŭrigon de la civilizacio kaj certigante la la reproduktadon de la raso.
La geedziĝo estas la patrino de ĉiuj homaj institucioj, ĉar ĝi rekte kondukas al la fondado kaj la konservado de la hejmo, kiu estas la struktura bazo de la socio. La familio estas esence ligita al la mekanismo de memkonservado; ĝi estas la sola espero de eternigo de la raso sub la moroj de la civilizacio, dum samtempe ĝi efike donas iujn tre kontentigajn formojn de memkontentigo. La familio estas la plej granda pure homa atingo de la homo, kombinante la evoluon de la biologiaj rilatoj inter virseksulo kaj inseksulo kun la sociaj rilatoj de edzo kaj edzino.
Seksa pariĝo estas instinkta, infanoj estas la natura rezulto, kaj la familio tiel aŭtomate ekekzistas. Same kiel estas la familioj de la raso aŭ nacio, same estas ĝia socio. Se la familioj estas bonaj, la socio same estas bona. La granda kultura stabileco de la judaj kaj la ĉinaj popoloj kuŝas en la forto de iliaj familiaj grupoj.
La instinkto de la virino ami infanojn kaj zorgi pri ili konspiris por interesigi ŝin antaŭenigi la geedziĝon kaj la frua familia vivo. La viro estis nur devigita okupiĝi pri la hejma konstruado pro la premo de la postaj moroj kaj sociaj konvencioj; li malrapide interesiĝis pri la establo de geedziĝo kaj hejmo, ĉar la seksa ago trudas al li neniun biologian konsekvencon.
La seksa asociadio estas natura, sed la geedziĝo estas socia, kaj ĝi ĉiam estis reguligita per la moroj. La moroj (religiaj, moralaj kaj etikaj) kune kun proprieto, orgojlo kaj galanteco stabiligas la instituciojn de geedziĝo kaj familio. Kiam la moroj fluktuas, estas fluktuado en la stabileco de la institucio hejmo-geedziĝo. La geedziĝo nun pasas de la proprieta stadio al la persona erao. Antaŭe la viro protektis virinon, ĉar ŝi estis lia posedaĵo, kaj ŝi obeis lin pro la sama kialo. Sendepende de siaj meritoj tiu ĉi sistemo ja donis stabilecon. Nun, la virino ne plu estas konsiderata kiel proprietaĵo, kaj novaj moroj emerĝas por stabiligi la institucion geedziĝo-hejmo:
1. La nova rolo de la religio — la instruo, laŭ kiu la gepatra sperto estas esenca, la ideo generi kosmajn civitanojn, la plivastigita kompreno pri la privilegio de generado — doni filojn al la Patro.
2. La nova rolo de la scienco — la generado pli kaj pli fariĝas libervola, submetita al la regado de la homo. En antikvaj tempoj la manko de kompreno garantiis la aperon de infanoj foreste de deziro al tio.
3. La nova funkcio de plezuraj logoj — tio ĉi enkondukas novan faktoron en la rasan postvivon; la antikva homo lasis morti la nedeziritajn infanojn; la modernuloj rifuzas naski ilin.
4. La plibonigo de la gepatra instinkto — ĉiu generacio nun tendencas elimini el la reprodukta fluo de la raso tiujn individuojn, ĉe kiuj la gepatra instinkto estas nesufiĉe forta por certigi la generadon de infanoj, la eventualaj gepatroj de la estonta generacio.
Sed la hejmo kiel institucio, partnereco inter unu viro kaj unu virino, pli specife datiĝas de la tempoj de Dalamatio, antaŭ proksimume duonmiliono da jaroj, ĉar la monogamiaj praktikoj de Andono kaj Fonta kaj de iliaj rektaj idoj estis delonge forlasitaj. La familia vivo tamen ne estis tre fanfaroninda antaŭ la epoko de la Nodidoj kaj la postaj Adamidoj. Adamo kaj Eva havis daŭran influon sur la tuta homaro; por la unua fojo en la historio de la mondo oni observis virojn kaj virinojn laborantajn kune en la Ĝardeno. La Edena idealo, la tuta familio kiel ĝardenistoj, estis nova ideo sur Urantio.
La frua familio ampleksis parencecan laborgrupon, inkluzive de la sklavoj, ĉiuj vivantaj en unu loĝejo. La geedziĝo kaj la familia vivo ne ĉiam estis identaj, sed necese ili estis proksime asociitaj. La virino ĉiam deziris la individuan familion, kaj fine ŝi sukcesis.
La amo al oniaj idoj estas preskaŭ universala, kaj ĝi estas klara postviva valoro. La antikvuloj ĉiam oferis la interesojn de la patrino por la bonfarto de la infano; Eskima patrino eĉ ankoraŭ lekas sian bebon anstataŭ lavi ĝin. Sed la primitivaj patrinoj nutris siajn infanojn kaj zorgis pri ili, nur kiam ili estis tre junaj; same kiel la bestoj ili forlasis ilin, tuj kiam ili kreskis. Daŭraj kaj kontinuaj homaj asocioj neniam fondiĝis sole sur la biologia korinklino. La bestoj amas siajn idojn; la homo — la civilizita homo — amas la infanojn de siaj infanoj. Ju pli alta estas la civilizacio, des pli granda estas la ĝojo de la gepatroj pri la progreso kaj sukceso de la infanoj; tiel la nova kaj pli alta konstato de la fiereco de la nomo estiĝas.
La grandaj familion ĉe antikvaj popoloj ne necese estis korinklina. Multaj infanoj estis deziritaj ĉar:
1. Ili estis valoraj kiel laborantoj.
2. Ili estis asekuro por la maljuneco.
3. La filinoj estis vendeblaj.
4. La familia fiereco postulis la disvastiĝon de la nomo.
5. La filoj provizis per protektado kaj defendado.
6. La timo pri fantomoj produktis la teruron esti sola.
7. Kelkaj religioj postulis idojn.
La adorantoj de prapatroj rigardas la malsukceson havi filojn kiel la plejsuperan katastrofon por la tuta tempo kaj eterneco. Ili deziras super ĉio havi filojn, kiu celebros en la funebraj ceremonioj, kaj donos la postulatajn oferojn por la progreso de la fantomo tra la spiritlando.
Ĉe la antikvaj sovaĝuloj oni komencis la disciplinadon tre frue; kaj la infano frue konstatis, ke malobeo signifas malsukceson aŭ eĉ morton, same kiel ĉe bestoj. Estas la protektado de la infano fare de la civilizacio kontraŭ la naturaj konsekvencoj de malsaĝa konduto, kiu tiel multe kontribuas al la moderna malobeemo.
La eskimaj infanoj prosperas per tiom malmulte da disciplino kaj korektado, simple ĉar ili estas nature obeemaj malgrandaj animaloj; la infanoj kaj de la ruĝaj kaj de la flavaj homoj estas preskaŭ same trakteblaj. Sed en rasoj enhavantaj andidan heredecon la infanoj ne estas tiel trankvilaj; tiuj ĉi pli imagemaj kaj aventuraj gejunuloj bezonas pli da edukado kaj disciplino. La modernaj problemoj de la infana kulturado fariĝas pli kaj pli malfacilaj pro:
1. La granda grado de rasa miksado.
2. Artefarita kaj supraĵa edukado.
3. La nekapablo de la infano akiri la kulturon imitante la gepatrojn — la gepatroj tiel ofte forestas de la familia scenejo.
La malnovaj ideoj pri la familia disciplino estis biologiaj, kreskante el la konstato, ke la gepatroj estis kreintoj de la ekzisto de la infano. La antaŭenirantaj idealoj de la familia vivo kondukas al la koncepto, laŭ kiu naski infanon en la mondon, anstataŭ doni iujn gepatrajn rajtojn, implicas la plejsuperan respondecon de la homa ekzisto.
La civilizacio rigardas la gepatrojn kiel prenantajn sur sin ĉiujn devojn, la infano havanta ĉiujn rajtojn. La respekto de la infano al liaj gepatroj aperas, ne pro la scio de la devo implica en la gepatra generado, sed nature kreskas rezulte de la zorgado, la edukado kaj la korinklino, kiuj estas ame montrataj por helpi la infanon gajni la batalon de la vivo. La vera gepatro okupiĝas pri kontinua servado-ministrado, kiun la saĝa infano fine agnokas kaj aprezas.
En la nuna industria kaj urba erao la geedziĝa institucio evoluas laŭ novaj ekonomiaj linioj. La familia vivo pli kaj pli fariĝas multekosta, dum la infanoj, kiuj antaŭe estis atuto, fariĝis ekonomiajn ŝarĝojn. Sed la sekureco de la civilizacio ankoraŭ baziĝas sur la kreskanta volo de unu generacio por investi en la bonfarto de la sekvantaj kaj estontaj generacioj. Kaj iu ajn provo por movi la gepatran respondecon al la ŝtato aŭ al la eklezio riveliĝos memmortiga por la bonfarto kaj la antaŭeniĝo de la civilizacio.
La geedziĝo, kun infanoj kaj rezultanta familia vivo, stimulas la plej altajn potencialojn en la homa naturo, kaj samtempe provizas per la ideala vojo por esprimi tiujn ĉi stimulitajn atributojn de la mortema personeco. La familio zorgas pri la biologia eternigo de la homa specio. La hejmo estas la natura socia areno, en kiu la etiko de la sanga frateco povas esti komprenata de la kreskantaj infanoj. La familio estas la fundamenta unuo de frateco, en kiu la gepatroj kaj la infanoj lernas tiujn lecionojn pri pacienco, altruismo, toleremo kaj pardonemo, kiuj estas tiel esencaj por realigi la fratecon inter ĉiuj homoj.
La homa socio multe pliboniĝus, se la civilizitaj rasoj pli ĝenerale revenus al la praktikoj de la familia konsilio de la Andidoj. Ili ne konservis la patriarkan aŭ la aŭtokratian formon de familia regado. Ili estis tre fratecaj kaj asociemaj, libere kaj sincere diskutantaj ĉiun familian proponon kaj regulon. Ili estis ideale fratecaj pri sia tuta familia regado. En ideala familio la fila kaj gepatra korinklinoj ambaŭ estas pliigitaj per la frateca sindonemo.
La familia vivo estas la generanto de la vera moraleco, la praaĵo de la konscieco pri la lojaleco al la devo. La devigaj asocioj de la familia vivo stabiligas la personecon, kaj stimulas ĝian kreskadon per la devigo de necesaj alĝustigoj al aliaj kaj diversaj personecoj. Sed eĉ pli, la vera familio — bona familio — rivelas al la gepatraj generantoj la sintenon de la Kreinto al siaj infanoj, dum samtempe tiaj veraj gepatroj portretas al siaj infanoj la unuan el longa serio de suprenirantaj riveladoj pri la amo de la Paradiza gepatro de ĉiuj universaj infanoj.
La granda minaco kontraŭ la familia vivo estas la minaca alfluo de memkontentigo, la moderna manio pri plezuro. La ĉefa instigo al la geedziĝo antaŭe estis unue ekonomia; la seksa altiro estas akcesora. La geedziĝo, fondata sur la memkonservado, alkondukis al la memeternigo, kaj samtempe donis unu el la plej dezirindaj formoj de memkontentigo. Estas la sola institucio de la homa socio, kiu enhavas ĉiujn tri el la grandaj instigoj por vivi.
Origine la proprieto estis la baza institucio de memkonservado, dum la geedziĝo funkciis kiel la sola institucio de memeternigo. Kvankam la nutra kontentigo, la ludo kaj la humuro, kune kun perioda seksa plezuro, estis rimedoj de memkontentigo, restas la fakto, ke la evoluantaj moroj malsukcesis konstrui iun ajn apartan institucion de memkontentigo. Kaj estas pro tiu ĉi malsukceso evoluigi specialigitajn teknikojn de plezuriga ĝuado, ke ĉiuj homaj institucioj estas tiel komplete penetritaj per tia plezura celado. La akumulado de posedaĵoj fariĝas rimedo por pliigi ĉiujn formojn de memkontentigo, dum la geedziĝo estas ofte rigardata kiel nur rimedo al plezuro. Kaj tiu ĉi eksceso, tiu ĉi vaste plivastigita manio pri plezuro, nun konsistigas la plej grandan minacon, kiu iam estis starigita kontraŭ la socia evolua institucio de la familia vivo, la hejmo.
La violkolora raso enkondukis novan kaj nur neperfekte realigitan karakterizaĵon al la sperto de la homaro — la ludan instinkton kune kun la humura senso. Ĝi modere ekzistis ĉe la Sangikoj kaj Andidoj, sed la adamida branĉo plialtigis tiun ĉi primitivan inklinon ĝis la potencialo de plezuro, nova kaj glorigita formo de memkontentigo. La baza tipo de memkontentigo, krom satigi la malsaton, estas la seksa kontentigo, kaj tiu ĉi formo de sensa plezuro estis tre multe plifortigita per la miksaĵo de la Sangikoj kaj la Andidoj.
Estas reala danĝero en la kombinado de maltrankvilo, scivolemo, aventuro kaj sinforlaso al plezuro propraj al la postandidaj rasoj. La malsato de la animo ne povas esti kontentigita per fizikaj plezuroj; la amo al la hejmo kaj infanoj ne estas pliigita per la malsaĝa celado de plezuro. Kvankam vi elĉerpas la riĉofontojn de arto, koloro, sono, ritmo, muziko kaj ornamado de la persono, vi ne povas esperi per tio plialtigi la animon aŭ nutri la spiriton. La vanteco kaj la modo ne povas servi por konstrui la hejmon kaj kulturigi la infanojn; la orgojlo kaj la rivaleco estas senpovaj por plibonigi la postvivajn kvalitojn de sinsekvaj generacioj.
La antaŭenirantaj ĉielaj estaĵoj ĉiuj ĝuas ripozon kaj la ministradon de la retrovidaj direktoroj. Ĉiuj klopodoj por akiri sanan distraĵon kaj por okupiĝi pri edifa ludo estas bonaj; refreŝiga dormo, ripozo, kaj ĉiuj amuzaĵoj kiuj evitas la enuon de la monotonio estas valoraj. Konkuraj ludoj, rakontadoj, kaj eĉ la gustumo de bona nutraĵo povas servi kiel formoj de memkontentigo. (Kiam vi uzas salon por bongustigi nutraĵon, paŭzi por konsideri ke, dum unu miliono da jaroj, la homo nur povis akiri salon nur trampante sian nutraĵon en la cindron.)
Lasu la homon distri sin; lasu la homan rason trovi plezuron laŭ mil kaj unu manieroj; lasu la evoluan homaron esplori ĉiujn formojn de prava memkontentigo, la fruktoj de la longa biologia lukto supren. La homo ja bone meritis iujn el siaj nuntempaj ĝojoj kaj plezuroj. Sed bone rigardu la celon de la destino! La plezuroj estas ja memmortigaj, se ili sukcesas detrui la proprieton, kiu antaŭe fariĝis la institucio de memkonservado; kaj memkontentigoj ja estas kostas fatalan prezon, se ili provokas la disfalon de la geedziĝo, la dekadencon de la familia vivo kaj la detruon de la hejmo — la plejsupera evolua akiro de la homo kaj la sola espero de postvivo de la civilizacio.
[Prezentita de la Ĉefo de Serafoj postenantaj sur Urantio.]