Kajero 83
Jen la rakonto pri la fruaj komencoj de la institucio de geedziĝo. Ĝi konstante progresis ekde la lozaj kaj malĉastaj pariĝoj meze de la hordo, tra multaj variaĵoj kaj adaptiĝoj, eĉ ĝis la apero de tiuj geedziĝaj normoj, kiuj fine kulminis en la plenumado de pariĝoj, la unuiĝo de unu viro kaj unu virino por establi hejmon de la plej alta socia ordo.
La geedziĝo multfoje estis en danĝero, kaj la geedziĝaj moroj multe ĉerpis en la subteno kaj de la proprieto kaj de la religio; sed la reala influo, kiu por ĉiam protektas la geedziĝon kaj la rezultantan familion estas la simpla kaj denaska biologia fakto, ke viroj kaj virinoj pozitive ne povas vivi unuj sen aliaj, ĉu ili estas la plej primitivaj sovaĝuloj aŭ la plej kleraj mortemuloj.
Estas pro la seksa impulso, ke la egoisma homo estas logata fariĝi ion pli bona ol besto. La egoisma kaj memkontentiga seksrilato implicas certajn konsekvencojn de memrezigno, kaj garantias la prenon sur sin altruismaj devoj kaj multnombraj hejmaj respondecoj profitantaj al la raso. Tie ĉi la sekso estis la neagnoskita kaj la nesuspektita civilizilo de la sovaĝulo; ĉar tiu ĉi sama seksimpulso aŭtomate kaj senerare devigas la homon pensi kaj fine kondukas lin al amo.
La geedziĝo estas la mekanismo de la socio destinita reguligi kaj regi tiujn multajn homajn rilatojn, kiuj estiĝas el la fizika fakto de dusekseco. Kiel institucio la geedziĝo funkcias laŭ du direktoj:
1. Reguligante personajn seksrilatojn.
2. Reguligante idojn, heredeco, sinsekvo kaj socia ordo, tiu ĉi estante ĝia pli malnova kaj originala funkcio.
La familio, kiu kreskas el geedziĝo, estas mem stabiligilo de la geedziĝa institucio kune kun la proprietaj moroj. Aliaj potencaj faktoroj al la geedziĝa stabileco estas fiereco, vantemo, galanteco, devo kaj religiaj konvinkoj. Sed kvankam la geedziĝoj povas esti aprobitaj aŭ malaprobitaj en la ĉielo, ili apenaŭ okazas tie. La homa familio klare estas homa institucio, evolua disvolviĝo. La geedziĝo estas institucio de la socio, ne sekcio de la eklezio. Vere, la religio devus potence influi ĝin, sed ĝi ne devus entrepreni ekskluzive regi kaj reguligi ĝin.
La primitiva geedziĝo estis ĉefe industria; kaj eĉ en modernaj tempoj ĝi ofte estas socia aŭ komerca afero. Per la influo de la miksiĝo de la andidaj branĉoj kaj rezulte de la moroj de antaŭeniranta civilizacio, la geedziĝo malrapide fariĝas reciproka, romantika, gepatra, poezia, korinklina, etika, kaj eĉ idealisma. La selektado kaj la tiel nomata romantika amo tamen estis minimumaj en primitiva pariĝado. Dum la fruaj tempoj la edzo kaj la edzino malofte estis kune; ili eĉ tre malofte manĝis kune. Sed ĉe la antikvuloj, la persona korinklino ne estis forte ligita al la seksa altiro; ili ekamis unu la alian, ĉefe ĉar ili vivis kaj laboris kune.
La primitivaj geedziĝoj ĉiam estis planitaj de la gepatroj de la knabo kaj knabino. La transira stadio inter tiu ĉi kutimo kaj la tempoj de libera elekto estis okupita de la geedziĝa makleristo aŭ profesia svatisto. Tiuj ĉi svatistoj estis unue la barbiroj; pli poste la pastroj. La geedziĝo estis origine grupa afero; poste familia afero; nur freŝdate ĝi fariĝis individua aventuro.
Trudado, ne allogado, estis la vojo al la primitiva geedziĝo. En fruaj tempoj la virino havis neniun distancon al sekso, nur seksan malsuperecon enplantitan de la moroj. Same kiel la atakado antaŭis la komercadon, same la geedziĝo per kaptado antaŭis la geedziĝon per kontrakto. Kelkaj virinoj konsentis al sia kaptado por eskapi el la dominado de la plej aĝaj viroj de sia tribo; ili preferis fali en la manojn de samaĝaj viroj de alia tribo. Tiu ĉi ŝajna forkuro por geedziĝi estis la transira stadio inter la perforta kaptado kaj la posta amindumado.
Frua speco de geedziĝa ceremonio estis ŝajna forkuro, ia provludo de fuĝo, kiu iam estis ofta praktiko. Poste, ŝajna kaptado fariĝis parto de la regula geedziĝa ceremonio. La supozata rezisto de moderna junulino kontraŭ “kaptado”, ŝia hezitemo al geedziĝo, estas ĉiuj restaĵoj de malnovaj kutimoj. La portado de la novedzino trans la sojlon rememorigas kelkajn antikvajn praktikojn interalie de la epoko de ŝtelado de edzinoj.
Oni malpermesis al la virino plenan liberecon decidi pri ŝia geedziĝo, sed la pli inteligentaj virinoj ĉiam kapablis eviti tiun restrikton per la lerta uzado de sia spriteco. La viro kutime iniciatis la amindumadon, sed ne ĉiam. La virino foje formale, foje sekrete, iniciatas geedziĝon. Kaj ju pli progresis la civilizacio, des pli la virinoj havis grandan parton en ĉiuj fazoj de amindumado kaj geedziĝo.
La kreskanta amo, la romantiko kaj la persona selektado en antaŭgeedziĝa amindumado estas andida kontribuo al la mondaj rasoj. La rilatoj inter la seksoj favore evoluas; multaj antaŭenirantaj popoloj iom post iom anstataŭigas per la iom idealigitaj konceptoj pri seksa allogo tiujn malnovajn motivojn de utileco kaj proprieto. La seksa impulso kaj sentoj de korinklino komencas anstataŭi la malvarmajn kalkulojn por elekti vivkunulojn.
La gefianĉiĝo origine estis ekvivalenta al la geedziĝo; kaj inter la fruaj popoloj la seksrilatoj estis la kutimo dum la gefianĉiĝa tempo. Freŝdate la religio establis seksan tabuon por la periodo inter la gefianĉiĝo kaj la geedziĝo.
La antikvuloj malfidis amon kaj promesojn; ili opiniis, ke daŭraj unuiĝoj devas esti garantiitaj de iu konkreta sekureco, proprietaĵo. Tial la aĉeta prezo de edzino estis konsiderata kiel garantiaĵo aŭ deponaĵo, kiun la edzo estis kondamnita perdi kaze de divorco aŭ forfuĝo. Post kiam la aĉeta prezo de novedzino estis pagita, multaj triboj permesis al la edzo bruli lian markon sur ŝi. Afrikanoj ankoraŭ aĉetas siajn edzinojn. La edzinon de amo aŭ edzinon de blanka viro ili komparas al kato, ĉar ŝi kostas nenion.
La elmontradoj de edzinigeblaj virinoj estis okazoj por alivesti kaj ornami la filinojn dum publika elmontrado kun la ideo plialtigi la prezon kiel edzinoj. Sed ili ne estis venditaj kiel bestoj — inter la postaj triboj tiaj edzinoj ne estas transdoneblaj. Nek ilia aĉetado ĉiam estis nur senpasia operacio de mono; la servo estis ekvivalenta al mono por aĉeti edzinon. Se alie dezirinda viro ne povis pagi por aĉeti sian edzinon, li povis esti adoptita kiel filo de la patro de la junulino, kaj tiam povis edziĝi. Kaj se malriĉa viro serĉis edzinon, kaj ne povis pagi la prezon postulitan de avara patro, la plejaĝuloj ofte premis la patron por modifi siajn postulojn, aŭ alie forfuĝo povus okazi
Dum la civilizacio progresis, la patroj ne ŝatis ŝajni vendi siajn filinojn, kaj tiel, daŭre akceptante la aĉetan prezon de la novedzino, ili iniciatis la kutimon doni al la paro valorajn donacojn, kies voloro estis proksimume egala al la aĉeta prezo. Kaj post la ĉesado pagi por la edzino, tiuj ĉi donacoj fariĝis la doto de la novedzino.
La ideo pri doto estis por ŝajnigi la sendependecon de la novedzino, por aludi la malproksimecon de la tempoj de sklavaj edzinoj kaj posedataj kunulinoj. Viro ne povis divorci de edzino sen repagi la tutan doton. En kelkaj triboj mutuala deponaĵo estis farita kun la gepatroj kaj de la novedzino kaj de la novedzo kiel garantio kaze de forfuĝo de unu aŭ alia, en realo geedziĝa kontrakto. Dum la transira periodo inter la aĉetado kaj la dotado, se la edzino estis aĉetita, la infanoj apartenis al la patro; se ne, ili apartenis al la familio de la edzino.
La nupto kreskis el la fakto, ke la geedziĝo origine estis komunuma afero, ne nur la kulmino de decido de du individuoj. La pariĝo koncernis la grupon same kiel persona funkcio.
La magio, la ritoj kaj la ceremonioj ĉirkaŭs la tutan vivon de la antikvuloj, kaj la geedziĝo ne estis escepto. Ju pli la civilizacio antaŭeniris, ju pli la geedziĝo fariĝis pli serioze rigardata, des pli la nupto fariĝis malmodesta. La frua geedziĝo estis faktoro en proprietaj interesoj, eĉ hodiaŭ, kaj tial postulis leĝan ceremonion, dum la socia statuso de postaj infanoj postulis kiel eble plej larĝan diskonigon. La primitivaj homoj havis neniujn rekordojn; tial la nupto devas esti atestita de multaj personoj.
De komence la nupto similis pli al gefianĉiĝo, kaj nur konsistis en publika intenca anonco kunvivi; poste ĝi konsistis en formala kuna manĝo. Ĉe kelkaj triboj la gepatroj simple kondukis sian filinon al la edzo; en aliaj kazoj la sola ceremonio estis la formala interŝanĝo de donacoj, post kio la patro de la novedzino prezentis ŝin al la edziĝonto. Ĉe multaj levantenaj popoloj estis la kutimo eviti ĉiajn formalaĵojn, la geedziĝo estante efektivigita per seksrilatoj. La ruĝa homo estis la unua, kiu disvolvis la pli prilaboritan celebradon de nuptoj.
Oni multe timis seninfanecon, kaj ĉar la sterileco estis atribuita al intrigoj de spiritoj, la klopodoj por garantii la fekundecon ankaŭ kondukis al la asociado de geedziĝo kun iuj magiaj aŭ religiaj ceremonioj. Kaj klopodante certigi feliĉan kaj fertilan geedziĝon, multaj amuletoj estis uzitaj; eĉ la astrologoj estis konsultitaj por kontroli la naskiĝajn stelojn de la kontraktantaj partoj. Iam la homofero estis kutima trajto de ĉiuj geedziĝoj ĉe riĉaj homoj.
La bonŝancaj tagoj estis celitaj, ĵaŭdo estante plej favore konsiderita; kaj la nuptoj celebritaj sub la plena luno estis konsiderataj kiel escepte feliĉaj. Estis la kutimo ĉe multaj proksimorientaj popoloj ĵeti grajnojn sur la novgeedzoj; tio ĉi estis magia rito, kiu estis supozata garantii la fekundecon. Kelkaj orientaj popoloj uzis rizon tiucele.
Fajro kaj akvo ĉiam estis konsiderataj kiel la plej bonaj rimedoj por rezisti al fantomoj kaj malbonaj spiritoj; tial altaraj fajroj kaj lumigitaj kandeloj, same kiel la baptaj aspergoj de sankta akvo, kutime estis montritaj dum geedziĝoj. Dum longa tempo oni kutimis fiksi falsan geedziĝan tagon kaj poste subite prokrasti la eventon por devojigi la fantomojn kaj spiritojn.
La mokado de novgeedzoj kaj la petoloj al mielmonatantoj ĉiuj estas vestiĝoj de tiuj malproksimaj tempoj kiam oni opiniis, ke estis preferinde ŝajni mizera kaj malkonforta antaŭ la okuloj de la spiritoj por eviti eksciti ilian envion. La portado de la novedzina vualo estas vestiĝo de la tempoj, kiam oni konsideris necese kaŝvesti la novedzinon, tiel ke la fantomoj ne rekonu ŝin kaj ankaŭ por kaŝi ŝian belecon de la rigardo de la alie ĵaluzaj kaj enviaj spiritoj. La piedoj de la edziniĝonto neniam devis tuŝi la grundon ĵus antaŭ la ceremonio. Eĉ en la dudeka jarcento ankoraŭ estas la kutimo laŭ la kristanaj moroj etendi tapiŝojn de la veturilo ĝis la preĝeja altaro.
Unu el la plej malnovaj formoj de nupto estas igi pastron beni la geedziĝan liton por certigi la fekundecon de la unuiĝo; oni faris tion multe antaŭ ol iu ajn formala nupta rito estis establita. Dum tiu ĉi periodo en la evoluo de la geedziĝaj moroj, la gastoj de la nupto devis viciĝi tra la dormoĉambro, tiel fariĝante laŭleĝaj atestantoj pri la konsumado de la geedziĝo.
La ŝanca elemento, ke malgraŭ ĉiuj antaŭnuptaj testoj malbone rezultiĝis, kondukis la primitivan homon serĉi asekuran protekton kontraŭ geedziĝa malsukceso; tio kondukis lin turniĝi al pastroj kaj magio. Kaj tiu ĉi moviĝo rekte kulminis ĉe la modernaj preĝejaj nuptoj. Sed dum longa tempo la geedziĝo estis ĝenerale agnoskita kiel konsistante en la decidoj de la kontraktantaj gepatroj — poste de la paro — dum la lastaj kvin jarcentoj la eklezio kaj la ŝtato prenis sur sin la juridikcion, kaj nun validigas la geedziĝojn.
En la frua historio pri geedziĝo la fraŭlinoj apartenis al la viroj de la tribo. Poste, virino havis nur unu edzon samtempe. Tiu ĉi praktiko de unu-viro-samtempe estis la unua paŝo el la malĉasteco de la hordo. Dum oni permesis al virino nur unu viron, ŝia edzo povis laŭplaĉe rompi tiajn portempajn rilatojn. Sed tiuj ĉi loze reguligitaj asocioj estis la unua paŝo al para vivo kontraste kun la horda vivo. Dum tiu ĉi stadio de geedziĝa disvolviĝo la infanoj kutime apartenis al la patrino.
La sekva paŝo en la pariĝa evoluo estis la grupa geedziĝo. Tiu ĉi komunuma fazo de geedziĝo devis interveni en la disvolviĝo de la familia vivo, ĉar la geedziĝaj moroj ankoraŭ ne estis sufiĉe fortaj por permanentigi la parajn asociojn. La geedziĝoj inter fratoj kaj fratinoj apartenis al tiu ĉi grupo; kvin fratoj de iu familio povis edziĝi kun kvin fratinoj de alia. Tra la tuta mondo la lozaj formoj de komunuma geedziĝo iom post iom evoluis al diversaj specoj de grupa geedziĝo. Kaj tiuj ĉi grupaj asocioj estis vaste reguligitaj de la totemaj moroj. La familia vivo malrapide kaj certe disvolviĝis, ĉar la seksa kaj geedziĝa regularo favoris la postvivon de la tribo mem certigante la postvivon de pli granda nombro da infanoj.
Grupaj geedziĝoj iom post iom cedis al la emerĝantaj praktikoj de poligamio — poliginiio kaj poliandrio — inter la pli antaŭenirantaj triboj. Sed poliandrio neniam estis ĝenerala, kutime limigitaj al reĝinoj kaj riĉaj virinoj; krome ĝi estis kutime familia afero, unu edzino por pluraj fratoj. Kastaj kaj ekonomiaj restriktoj foje necesigis, ke pluraj viroj devis kontentiĝi kun unu sola edzino. Eĉ tiam, la virino estis la edzino de unu sola viro, la aliaj estante loze tolerataj kiel “onkloj” de la komuna idaro.
La juda kutimo postulanta, ke viro edziĝu kun la vidvino de sia mortiĝinta frato por “doni idojn al sia frato”, estis la kutimo por pli ol la duono de la antikva mondo. Tio ĉi estis vestiĝo de la tempo, kiam la geedziĝo estis pli familia afero ol individua asocio.
La institucio de poliginio agnoskis, en diversaj epokoj, kvar specoj de edzinoj:
1. La ceremoniaj aŭ laŭleĝaj edzinoj.
2. Amataj kaj permesataj edzinoj.
3. Konkubinoj, kontraktaj edzinoj.
4. Sklavaj edzinoj.
Vera poligineco, kie ĉiuj edzinoj havas egalan statuson kaj ĉiuj infanoj estas egalaj, estis tre malofta. Kutime, eĉ en plurhomaj geedziĝoj, la hejmo estis dominata de la ĉefa edzino, la statusa kompanino. Ŝi sola spertis la ritan nupton, kaj nur la infanoj de tia aĉetita aŭ dotita edzino povis heredi, krom per speciala aranĝo kun la statusa edzino.
La statusa edzino ne necese estis la amata edzino; en la fruaj tempoj ŝi kutime ne estis. La amata edzino, aŭ koramikino, ne aperis antaŭ ol la rasoj estis konsiderinde antaŭenirantaj, pli precipe post la miksado de la evoluantaj triboj kun la Nodidoj kaj Adamidoj.
La tabua edzino — unu edzino kun laŭleĝa statuso — kreis la morojn de konkubado. Laŭ tiuj ĉi moroj viro povis havi nur unu edzino, sed li povis konservi seksrilatojn kun iu ajn nombro da konkubinoj. La konkubado estis la paŝoŝtono al monogamio, la unua movo el plena poliginieco. La konkubinoj de la Judoj, Romanoj kaj Ĉinoj estis tre ofte la servantinoj de la edzino. Poste, kiel ĉe la Judoj, la laŭleĝa edzino estis rigardita kiel la patrino de ĉiuj infanoj naskitaj de la edzo.
La malnovaj tabuoj pri seksrilatoj kun graveda aŭ mamnutranta edzino multe tendencis instigi poliginiecon. La primitivaj virinoj frue maljuniĝis pro la oftaj naskoj kune kun malfacila laboro. (Tiaj superŝarĝitaj edzinoj sukcesis postvivi nur pro la fakto, ke oni izoligis ilin unu semajnon ĉiumonate, kiam ili ne estis gravedaj.) Tia edzino ofte laciĝis naski infanojn, kaj petis al la edzon preni duan kaj pli junan edzinon, kapablan helpi kaj naski infanojn kaj mastrumi. La novaj edzinoj estis do ĝenerale ĝoje akceptitaj de la pli maljunaj edzinoj; ekzistis neniun specon de seksa ĵaluzo.
La nombro da edzinoj estis limigita nur pro la kapablo de la viro zorgi pri ili. Riĉaj kaj kapablaj viroj deziris grandan nombron da infanoj, kaj ĉar la mortindico de infanoj estis tre graanda, necesis grupo da edzinoj por akiri grandan familion. Multaj el tiuj pluralaj edzinoj estis simplaj laboristinoj, sklavaj edzinoj.
La homaj kutimoj evoluas, sed tre malrapide. La celo de haremo estis konstrui fortan kaj multnombran familion kun sama sango por subteni la tronon. Iu ĉefo iam estis konvinkita, ke li ne devus havi haremon, ke li devus kontentiĝi kun unu edzino; li do senprokraste forsendis sian haremon. La malkontentaj edzinoj iris al siaj hejmoj, kaj iliaj ofenditaj parencoj kolere forpelis lin kaj mortigis lin.
La monogamio estas monopolo; ĝi estas bona por tiuj, kiuj atingas tiun ĉi dezirindan staton, sed ĝi tendencas krei biologian malfacilaĵon por tiuj, kiuj ne estas tiel bonŝancaj. Sed tute sendepende de la efiko por la individuo, la monogamio estas klare pli bona por la infanoj.
La plej frua monogamio estis pro la cirkonstancoj, la malriĉeco. La monogamio estas kultura kaj socia, artefarita kaj kontraŭnatura, tio estas, kontraŭnatura por la evoluanta homo. Ĝi estis plene natura ĉe la pli puraj Nodidoj kaj Adamidoj, kaj reprezentis grandan kulturan valoron ĉe ĉiuj altnivelaj rasoj.
La ĥaldeaj triboj agnoskis la rajton de edzino trudi antaŭnuptan promeson al sia edzo ne preni duan edzinon aŭ konkubinon; kaj la Grekoj kaj la Romanoj favoris monogamiajn geedziĝojn. La kulto pri la prapatroj ĉiam instigis monogamion, same kiel la kristana eraro konsideri la geedziĝon kiel sakramenton. Eĉ la plialtiĝo de la vivnivelo konstante agis kontraŭ havi plurajn edzinojn. Antaŭ la tempo de la veno de Mikaelo sur Urantion praktike la tuta civilizita mondo atingis la nivelon de teoria monogamio. Sed tiu ĉi pasiva monogamio ne signifis, ke la homaro kutimiĝis kun la praktiko de reala para geedziĝo.
Sekvante la monogamian celon de la ideala para geedziĝo, kiu post ĉio estas ia monopola seksa asocio, la socio ne devas preteratenti la neenviindan situacion de tiuj malfeliĉaj geviroj, kiuj malsukcesis trovi lokon en tiu nova kaj plibonigita socia ordo, eĉ kiam ili faris kiel eble plej bone por kunlabori kaj konformiĝi al ĝiaj postuloj. La malsukceso trovi partneron en la socia areno de la konkurado povas esti kaŭzita de nesupereblaj malfacilaĵoj kaj multnombraj limigoj, kiujn la samtempaj moroj devigis. Vere, la monogamio estas ideala por tiuj, kiuj profitas de ĝi, sed ĝi neeviteble kaŭzas grandajn afliktojn ĉe tiuj, kiuj estas forlasitaj en la malvarmeco de soleca ekzisto.
Ĉiam la malfeliĉula malplimulto devis suferi, por ke la plimulto povu antaŭeniri sub la disvolviĝantaj moroj de evoluanta civilizacio; sed la favorata plimulto ĉiam devus afable kaj kompreneme rigardi la malpli bonŝancajn samulojn, kiuj devas pagi la prezon de la malsukceso aliĝi al la rangoj de tiuj idealaj seksaj partnerecoj, kiuj permesas la kontentigon de ĉiuj biologiaj instigoj aprobe de la plej altaj moroj de antaŭeniranta socia evoluo.
La monogamio ĉiam estis, nun estas, kaj por ĉiam estos la idealisma celo de la homa seksa evoluo. Tiu ĉi idealo de vera para geedzeco implicas abnegacion, kaj tial ĝi ofte malsukcesas, simple ĉar unu aŭ ambaŭ el la kontraktantaj partioj difektas pri tiu kulmino de ĉiuj homaj virtoj, la kruda memregado.
La monogamio estas la ilo, kiu mezuras la antaŭeniron de la socia civilizacio disde ĝia pure biologia evoluo. La monogamio ne estas necese biologia aŭ natura, sed ĝi estas nemalhavebla por la senpera konservado kaj plu disvolviĝo de la socia civilizacio. Ĝi kontribuas al la delikateco de sento, al la rafinado de la morala karaktero kaj spirita kreskado, kiuj estas tute neeblaj en poligamio. Virino neniam povas fariĝi ideala patrino, kiam ŝi konstante devas konkuri por la korinklino de sia edzo.
La para geedziĝo favoras kaj favorigas tiun intiman komprenemon kaj tiun efikan kunlaboradon, kiuj estas plej bonaj por la gepatra feliĉo, la infana bonfarto kaj la socia efikeco. La geedziĝo, kiu komenciĝis per kruda devigo, iom post iom evoluas ĝis grandioza institucio de memkulturado, memregado, memesprimado kaj memeternigo.
Dum la frua evoluo de la geedziĝaj moroj, la geedziĝo estis loza unuiĝo, kiu povis laŭvole finiĝi, kaj la infanoj ĉiam sekvis la patrinon; la ligo patrino-infano estas instinkta, kaj funkcias sendepende de la disvolviĝa stadio de la moroj.
Inter la primitivaj popoloj nur la duono de la geedziĝoj montriĝis kontentigaj. La plej ofta kaŭzo de disiĝo estis la sterileco, kiu oni ĉiam riproĉis al la edzino; kaj oni kredis, ke la seninfanaj edzinoj fariĝus serpentoj en la spirita mondo. Laŭ la plej primitivaj moroj la divorco estis opcio nur de la viro, kaj tiuj ĉi normoj persistis ĝis la dudeka jarcento inter kelkaj popoloj.
Dum la moroj evoluis, kelkaj triboj disvolvis du formojn de geedziĝo: la ordinara, kiu permesis divorcon, kaj la pastra geedziĝo, kiu malpermesis disiĝon. La inaŭguro de la aĉeto kaj doto de la edzino, enkondukante materian punon por geedziĝa malsukceso, multe faris por malpliigi disiĝojn. Kaj efektive, multaj modernaj unuiĝoj estas stabiligitaj de tiu malnova faktoro pri proprieto.
La socia premo de la komunuma reputacio kaj la proprietaj privilegioj ĉiam estis potenca por konservi la geedziĝajn tabuojn kaj morojn. Tra la epokoj la geedziĝo konstante progresis, kaj troviĝas sur altnivela nivelo en la moderna mondo, malgraŭ ke ĝi estas minace atakita de vasta malkontento inter tiuj popoloj, ĉe kiuj la individua elekto — nova libereco — plejparte rolas. Dum tiuj ĉi agitaj ĝustigoj aperas ĉe la pli progresantaj rasoj kiel rezulto de subite akcelita socia evoluo, ĉe la malpli progresintaj popoloj la geedziĝo daŭre prosperas, kaj malrapide pliboniĝas sub la gvidado de la pli malnovaj moroj.
La nova kaj subita anstataŭigo de la pli malnova kaj longe establita proprieta motivo per la pli ideala sed treege individuisma ammotivo en la geedziĝo neeviteble igis la geedziĝan institucion portempe nestabila. La geedziĝaj motivoj de la homo ĉiam multe transcendis la efektivan geedziĝan moralon, kaj dum la deknaŭa kaj dudeka jarcentoj la Okcidenta idealo pri geedziĝo subite preterpasis la egoismajn sed parte regatajn seksimpulsojn de la rasoj. La ĉeesto de granda nombro da gefraŭloj en iu ajn socio indikas la portempan disfalon aŭ la transiron de la moroj.
La reala testo por la geedziĝo, tra la epokoj, estis la daŭra intimeco, kiu estas neevitebla en la familia vivo. Du dorlotitaj kaj kaĵolitaj gejunuloj, edukitaj por atendi ĉiun indulgon kaj plenan kontentigon de sia vaneco kaj egoo, apenaŭ povas esperi grande sukcesi pri geedziĝo kaj hejma konstruado — dumviva partnereco de abnegacio, kompromiso, sindonemo kaj malegoisma dediĉo al la infana kulturo.
La alta grado de imago kaj fantazia romantikismo en la amindumado plejparte respondecas pri la kreskado de la divorcaj tendencoj inter modernaj popoloj de Okcidento, ĉio ĉi estas komplikita de la pli granda persona libereco de la virinoj kaj ilia ekonomia liberigado. Facila divorco, kiam ĝi rezultas de manko de memregado aŭ malsukceso normala alĝustigo de personeco, nur rekte kondukas al tiuj krudaj sociaj stadioj, de kiuj la homo tiel freŝdate emerĝis rezulte de tiom da persona angoro kaj rasa sufero.
Sed kiel longe la socio malsukcesos konvene eduki infanojn kaj gejunulojn, kiel longe la socia ordo malsukcesos disponigi adekvatan antaŭgeedziĝan trejnadon, kaj kiel longe la malsaĝa kaj nematura idealismo de gejunuloj devos arbitri la eniron de la geedziĝon, same longe la divorco restos dominanta. Kaj ju pli la socia grupo malsukcesos disponigi la preparadon por la geedziĝo al la gejunuloj, des pli la divorco devas funkcii kiel la socia sekureca valvo, kiu malebligas ankoraŭ pli malbonajn situaciojn dum la epokoj de la rapida kreskado de la evoluantaj moroj.
La antikvuloj ŝajnas konsideri la geedziĝon same serioze kiel kelkaj hodiaŭaj popoloj. Kaj ne ŝajnas, ke multaj el la hastaj kaj malfeliĉaj geedziĝoj de la modernaj tempoj estas tiom bona plibonigo kompare kun la antikvaj praktikoj por kvalifiki la junajn gevirojn al pariĝo. La granda nekohereco de la moderna socio estas ekzalti la amon kaj idealigi la geedziĝon malaprobante la plej plenan ekzamenadon de ambaŭ.
La geedziĝo, kiu kulminas en la hejmo, estas ja la plej plialtigita institucio de la homo, sed ĝi estas esence homa; ĝi neniam devus esti nomata sakramento. La Setidaj pastroj igis la geedziĝon religia rito; sed dum miloj da jaroj post Edeno la pariĝo daŭris kiel pure socia kaj civila institucio.
La komparado de homaj asocioj al diaj asocioj estas plej bedaŭrinda. La unuiĝo de edzo kaj edzino en la rilato geedziĝo-hejmo estas materia funkcio de la mortemuloj de la evoluantaj mondoj. Vere, fakte, multe da spirita progreso povas esti la konsekvenco de sinceraj homaj klopodoj de edzo kaj edzino por progresi, sed tio ĉi ne signifas, ke la geedziĝo estas nepre sakrala. La spirita progreso akompanas la sinceran aplikiĝon al aliaj aliroj de la homa strebado.
La geedziĝo povas vere esti komparita nek kun la rilato inter la ĝustiganto kaj homo nek kun la frateco de Kristo Mikaelo kaj liaj homaj fratoj. Preskaŭ neniel tiaj rilatoj estas kompareblaj al la asocio inter edzo kaj edzino. Kaj estas plej bedaŭrinde, ke la homa miskompreno pri tiuj ĉi rilatoj produktis tiom da konfuzo pri la statuso de geedziĝo.
Estas ankaŭ bedaŭrinde, ke iuj grupoj de mortemuloj konceptis la geedziĝon kiel plenumitan de dia ago. Tiaj kredoj rekte kondukas al la koncepto pri la nerompebleco de la geedza stato sendepende de la cirkonstancoj aŭ deziroj de la kontraktantaj partoj. Sed la fakto mem de la geedziĝa disiĝo ja indikas, ke la Diaĵo ne partoprenas en tiaj unuiĝoj. Kiam Dio iam kunigas du aferojn aŭ personojn, ili restos tiel kunligitaj ĝis tia tempo, ke la dia volo dekretos ilian disiĝon. Sed, koncerne la geedziĝon estantan homa institucio, kiu asertos esprimi juĝon kaj deklari kiujn geedziĝojn, kiuj estas unuiĝoj povante esti aprobitaj de la universaj superrigardistoj kontraste kun tiuj, kiuj estas pure homaj laŭ ilia naturo kaj origino?
Tamen, ekzistas idealo de geedziĝo sur la ĉielaj sferoj. Sur la ĉefmondo de ĉiu loka sistemo la Materiaj Filoj kaj Filinoj de Dio ja portretas la kulminon de la idealoj de la unuiĝo inter viro kaj virino en la ligoj de geedziĝo, kaj por la celo generi kaj eduki idojn. Post ĉio, la ideala mortemula geedziĝo estas home sakrala.
La geedziĝo ĉiam estis kaj ankoraŭ estas la plejsupera revo de tempa idealeco por la homo. Kvankam tiu ĉi bela revo malofte plene realiĝas, ĝi persistas kiel glora idealo, ĉiam altirante la progresantan homaron al pli grandaj luktoj por la homa feliĉo. Sed oni devus instrui al junaj geviroj iom pri la realaĵoj de la geedziĝo, antaŭ ol ili estas plonĝitaj en la penigajn postulojn de la familia vivo; la junula idealigo devus esti moderigita per iom da antaŭgeedza seniluziiĝo.
La junula idealigo pri geedziĝo tamen ne devus esti malinstigita; tiaj revoj estas la bildigo de la estonta celo de la familia vivo. Tiu ĉi sinteno estas kaj stimula kaj utila, kondiĉe ke ĝi ne produktas malsentemon al la konstato pri la praktikaj kaj ordinaraj necesaĵoj de la geedziĝo kaj la posta familia vivo.
La idealoj pri la geedziĝo faris grandan progreson lastatempe; ĉe kelkaj popoloj la virino ĝuas praktike egalajn rajtojn kun sia edzo. Almenaŭ koncepte, la familio fariĝas lojala partnereco por eduki idojn, akompanite de seksa fideleco. Sed eĉ tiu ĉi pli nova versio de geedziĝo ne devas pretendi svingiĝi ĝis la ekstremo produkti reciprokan monopolon de la tuta personeco kaj individueco. La geedziĝo estas ne simple individuisma idealo; ĝi estas la evoluanta socia partnereco inter viro kaj virino, ekzistanta kaj funkcianta laŭ la tiamaj moroj, restriktita de la tabuoj, kaj devigita de la leĝoj kaj reguloj de la socio.
La geedziĝoj de la dudeka jarcento estas altnivelaj kompare kun tiuj de la pasintaj epokoj, malgraŭ ke la hejma institucio nun suferas seriozan elprovojn kaŭzitajn de la problemoj tiel subite puŝitaj al la socia organizo fare de la rapida pligrandigo de la liberecoj de virinoj, rajtoj tiel longe rifuzitaj al ili dum la malrapida evoluo de la moroj de pasintaj generacioj.
[Prezentita de la Ĉefo de Serafoj postenantaj sur Urantio.]