Kajero 82
La geedziĝo — pariĝo — kreskas el dusekseco. La geedziĝo estas la reaga alĝustigo de la homa al tia dusekseco, dum la familia vivo estas la sumo rezultanta de ĉiuj tiaj evoluaj kaj adaptaj alĝustigoj. La geedziĝo estas daŭra; ĝi ne estas esense propra al la biologia evoluo, sed ĝi estas la bazo de ĉiuj sociaj evoluoj, kaj estas do certa pri daŭra ekzisto sub iu ajn formo. La geedziĝo donis al la homaro la hejmon, kaj la hejmo estas la kroniganta gloro de la tute longa kaj peniga evolua lukto.
Kvankam la religiaj, sociaj kaj edukaj institucioj estas ĉiuj esencaj por la postvivo de la kultura civilizacio, la familio estas la ĉefa civilizilo. Infano lernas la plimulton de la esencaĵoj de la vivo el sia familio kaj siaj najbaroj.
La homoj de la pasintaj tempoj ne posedis tre riĉan socian civilizacion, sed ili fidele kaj efike transdonis tion, kion ili havas, al la sekva generacio. Kaj vi devus agnoski, ke la plimulto de tiuj ĉi civilizacioj de la pasinteco daŭre evoluis kun strikta minimumo de aliaj instituciaj influoj, ĉar la hejmo efike funkciis. Hodiaŭ la homaj rasoj posedas riĉan socian kaj kulturan heredon, kaj ĝi estu saĝe kaj efike transdonita al sekvaj generacioj. La familio kiel eduka institucio devas esti konservita.
Malgraŭ la personeca abismo inter viroj kaj virinoj, la seksa impulso sufiĉas por garantii ilian kuniĝon por la reproduktado de la specio. Tiu ĉi instinkto efike kaj longe funkciis, antaŭ ol la homoj spertis multe de tio, kio pli poste estis nomata amo, sindonemo kaj geedza fideleco. La pariĝo estas denaska inklino, kaj la geedziĝo estas ĝia evolua socia postefiko.
La seksaj intereso kaj deziro ne estis dominantaj pasioj ĉe la primitivaj popoloj; ili simple konsideris ilin evidentajn. La tuta reprodukta sperto estis sen imaga plibeligo. La tre absorba sekspasio de la pli alte civilizitaj popoloj estis ĉefe kaŭzita de rasaj miksadoj, precipe kiam la evolua naturo estis stimulita de la asocia imago kaj la aprezado de beleco fare de la Nodidoj kaj Adamidoj. Sed tiu ĉi andida heredo estis sorbita de la evoluantaj rasoj en tiom limigita kvanto, ke ĝi ne sukcecis havigi al ili sufiĉan memregadon de la bestaj pasioj tiel stimulitaj kaj ekscititaj de la doto de pli arda konscieco pri sekso kaj pli fortaj deziroj pariĝi. El ĉiuj evoluaj rasoj, la ruĝa homo havis la plej alta seksa kodo.
La reguligo pri sekso rilate al geediĝo indikas:
1. La relativan progreson de la civilizacio. La civilizacio pli kaj pli postulis, ke seksumado estu permesita per utilaj manieroj kaj konforme al la moroj.
2. La kvanton da andida sango en iu ajn popolo. Meze de tiaj grupoj seksumado fariĝis la esprimado kaj de la plej altaj kaj de la malplej altaj kaj de fizikaj kaj de emociaj naturoj.
La sangikaj rasoj havis normalan bestan pasion, sed ili montris malmulte da imago aŭ aprezado de la beleco kaj fizika allogeco de la mala sekso. Tio, kion oni nomas seksallogo, praktike forestas eĉ ĉe la nuntempaj primitivaj rasoj; tiuj ĉi nemiksitaj popoloj havas klaran pariĝan instinkton sed nesufiĉan seksan allogon por kaŭzi seriozajn problemojn postulantajn socian regadon.
La pariĝa instinkto estas unu el la plej dominaj fortoj fizike pelanta la homajn estaĵojn; ĝi estas la sola emocio kiu, sub la ŝajno de individua kontentigo, efike trompas la egoisman homon metante la bonstaton kaj ĉiamigon de la raso multe super la individua komforto kaj persona libereco de respondeco.
Kiel institucio la geedziĝo, de siaj fruaj komenciĝoj ĝis la modernaj tempoj, priskribas la socian evoluon de la biologia inklino ĉiamigi sin. La ĉiamigo de la evoluanta homa specio estas certigita de la ĉeesto de tiu ĉi rasa pariĝa instigo, impulso kiu estas loze nomata seksa allogo. Tiu ĉi granda biologia impulso fariĝas la instiga centro por ĉiaj asociitaj instinktoj, emocioj kaj kutimoj — fizikaj, intelektaj moralaj kaj sociaj.
Ĉe la sovaĝuloj la provizado de manĝaĵoj estis la instiga motivado, sed kiam la civilizacio sekurigas abundajn manĝajojn, la seksa impulso plurfoje fariĝas dominanta instigo, kaj tial ĉiam bezonas socian reguligon. Ĉe bestoj la instinkta periodeco bridas la pariĝan inklinon, sed ĉar la homo estas tiel multe memreganta estaĵo, la seksa deziro ne estas tute perioda; tial fariĝas necese, ke la socio trudu memregadon al la individuo.
Neniu homa emocio aŭ instigo, kiam ĝi estas senbrida kaj tro indulga, povas produkti tiom da damaĝoj kaj ĉagrenoj kiel tiu ĉi potenca seksa impulso. La inteligenta submetiĝo de tiu impulso al la regulidoj de la socio estas la plejsupera testo de la efektiveco de iu ajn civilizacio. La memregado, ĉiam pli da memregado, estas la ĉiam kreskanta postulo de antaŭeniranta homaro. La sekreteco, malsincereco kaj hipokriteco povas kaŝi seksajn problemojn, sed ili ne povas havigi solvojn, nek ili antaŭenigas la etikon.
La rakonto pri la evoluo de geedziĝo estas simple la historio pri la seksa regado sub la premo de sociaj, religiaj kaj civilaj limigoj. La naturo apenaŭ agnoskas individuojn; ĝi ne konas la tiel nomata moralo; ĝi nure kaj ekskluzive interesiĝas pri la reproduktado de la specio. La naturo konvinke insistas pri la reproduktado, sed ĝi indiferente lasas la socion zorgi pri la solvado de la konsekvencaj problemoj, tiel kreante porĉiaman kaj gravan problemon por la evoluanta homaro. Tiu ĉi socia konflikto konsistas en la senfina milito inter la bazaj instinktoj kaj la evoluanta etiko.
Inter la fruaj rasoj estis malmulte aŭ neniu reguligo pri la rilatoj inter seksoj. Pro tiu ĉi seksa senbrideco ekzistis neniu prostituado. Hodiaŭ, la Pigmeoj kaj aliaj subevoluintaj grupoj havas neniun geedziĝan institucion; studado de tiuj ĉi popoloj rivelas la simplajn pariĝajn kutimojn sekvatajn de la primitivaj rasoj. Sed ĉiuj antikvaj popoloj ĉiam devus esti studitaj kaj juĝitaj laŭ la moralaj normoj de la moroj de siaj propraj tempoj.
La liberaj seksrilatoj neniam estis bone konsiderataj super la nivelo de kruda sovaĝeco. Tuj kiam sociaj grupoj komencis formiĝi, geedziĝaj kodoj kaj limigoj komencis disvolviĝi. La pariĝo tiel progresis tra amaso da transiroj de stato de preskaŭ kompleta seksa senbrideco ĝis la dudekajarcentaj normoj de relative kompleta seksa limigo.
Dum la plej fruaj stadioj de triba disvolviĝo la moroj kaj limigaj tabuoj estis tre krudaj, sed ili ja konservis la seksojn apartaj — tio favoris trankvilon, ordon kaj industrion — kaj la longa evoluo de geedziĝo kaj hejmo tiam komenciĝis. La seksaj kutimoj pri vestado, ornamado kaj religiaj praktikoj originis en tiuj ĉi fruaj tabuoj, kiuj difinis la kampon de seksaj liberecoj, kaj tiel fine kreis konceptojn pri malvirto, krimo kaj peko. Sed estis longe la kutimo portempe suspendi ĉiujn seksajn limigojn dum la festaj tagoj, precipe la unuan de Majo.
La virinoj ĉiam estis submetitaj al pli limigaj tabuoj ol viroj. La fruaj moroj permesis la saman gradon de seksa libereco al fraŭlaj virinoj kiel al fraŭlaj viroj, sed oni ĉiam postulis al la edzinoj, ke ili estu fidelaj al siaj edzoj. La primitiva geedziĝo lasis multajn seksajn liberecojn al la viroj, sed ĝi ja tabuigis plian seksan senbridecon por la edzino. Edziniĝintaj virinoj ĉiam portis iun markon, kiu distingigis ilin kiel apartan klason, ekzemple hararanĝo, vestaĵo, vualo, izolado, ornamo kaj ringoj.
La geedziĝo estas la institucia respondo de la socia organismo al la porĉiama biologia tensio de la senĉesa instigo de la homo reproduktiĝi — memdisvastigo. La pariĝo estas universale natura, kaj dum la socio evoluis de la simpleco ĝis la komplekseco, estis koresponda evoluo de la pariĝaj moroj, la genezo de la geedziĝa institucio. Kie ajn la socia evoluo progresis ĝis la stadio, ĉe kiu la moroj estas generitaj, la geedziĝo troviĝos kiel evoluanta institucio.
Ĉiam estis, kaj ĉiam estos du apartaj regnoj pri geedziĝo: la moroj, la leĝoj reguligantaj la eksterajn aspektojn de pariĝo, kaj la alie sekretaj kaj personaj rilatoj inter viroj kaj virinoj. Ĉiam la individuo estis ribelema kontraŭ la seksaj reguligoj truditaj de la socio; kaj jen estas la kialo pri tiu epoklonga seksa problemo: la memkonservado estas individua, sed ĝi estas daŭrigita de la grupo; la memĉiamigo estas socia, sed ĝi estas garantiita de la individua impulso.
La moroj, se respektitaj, havas ampleksan povon restrikti kaj regi la seksan instigon, kiel tio montriĝis inter ĉiuj rasoj. La geedziĝaj normoj ĉiam estis vera indikilo de la nuna povo de la moroj kaj la funkcia integreco de la civila registaro. Sed la fruaj seksaj kaj pariĝaj moroj estis amaso da nekoheraj kaj krudaj reguligoj. La gepatroj, la infanoj, la parencoj kaj la socio ĉiuj havis konfliktajn interesojn en la geedziĝaj reguligoj. Sed malgraŭ ĉio ĉi, tiuj rasoj, kiuj plialtigis kaj praktikis geedziĝon, evoluis al pli altaj niveloj, kaj postvivis per kreskantaj nombroj.
Dum la primitivaj tempoj la geedziĝo estis la prezo de socia rango; la posedo de edzino estis insigno de distingo. La sovaĝulo konsideris sian nuptotagon kiel markantan sian eniron en respondeco kaj vireco. Dum iu epoko la geedziĝo estis konsiderata kiel socia devo; dum alia, kiel religia devigo; kaj dum ankoraŭ alia, kiel politika postulo por provizi la ŝtaton per civitanoj.
Multaj fruaj triboj postulis heroaĵojn de ŝtelado kiel kvalifikon por geedziĝi; postaj popoloj anstataŭis tiujn atakojn per atletaj konkursoj kaj konkuraj ludoj. La venkintoj en tiuj ĉi konkursoj ricevis la unuan prezon — la elekton inter la edziniĝontaj junulinoj. Ĉe la kapoĉasistoj junulo ne povis edziĝi, ĝis li posedis almenaŭ unu kapon, kvankam tiaj kranoj foje estis aĉeteblaj. Kiam malkreskis la aĉeto de virinoj, ili estis gajnitaj per konkursoj de enigmoj, praktiko kiu ankoraŭ postvivas en multaj grupoj de la nigra homo.
Kun la antaŭeniranta civilizacio, kelkaj triboj konfidis la severajn geedziĝajn testojn pri vira eltenemo en la manojn de virinoj; ili tiel povis favori la virojn de sia elekto. Tiuj ĉi geedziĝaj testoj inkluzivis lertecon ĉasi, batali kaj kapablon zorgi pri familio. La edziĝonto estis postulata vivi en la familio de la edziniĝonto dum almenaŭ unu jaro por vivi kaj labori tie kaj pruvi, ke li estis inda je la virino, kiun li deziris.
La kvalifikoj de edzino estis la kapablo plenumi malfacilajn laborojn kaj naski infanojn. Ŝi estis postulata plenumi iun agrikulturan laboron ene de antaŭfiksita tempo. Kaj se ŝi naskis infanon antaŭ la geedziĝo, ŝi estis des pli valora; ŝia fekundeco estis tiel garantiita.
La fakto, ke la antikvaj popoloj konsideris ĝin kiel malhonoro, aŭ eĉ peko, ne esti geedziĝinta, klarigas la originon de infanaj geedziĝoj; ĉar oni devis geedziĝi, ju pli frue des pli bone. Oni ankaŭ ĝenerale kredis, ke negeedziĝintaj personoj ne povis eniri la spiritlandon, kaj tio estis plia instigo por geedzigi infanojn, eĉ je la naskiĝo, kaj foje antaŭ, depende de la sekso. La prauloj opiniis, ke eĉ la mortintoj devas geedziĝi. La unuaj svatistoj estis dungitaj por negoci geedziĝojn por la forpasintaj individuoj. Unu gepatroj aranĝus kun tiuj ĉi perantoj por efektivigi la edziĝon de mortinta filo kun mortinta filino de alia familio.
Ĉe la pli postaj popoloj la pubereco estis la kutima aĝo de geedziĝo, sed tio ĉi prokrastiĝis rekte proporcie al la progreso de la civilizacio. Frue en la socia evoluo estiĝis apartaj kaj gefraŭlaj ordenoj kaj de viroj kaj de virinoj; ili estis starigitaj kaj konservitaj de individuoj, al kiuj pli-malpli mankis la normala seksa impulso.
Multaj triboj permesis al membroj de la reganta grupo havi seksrilatojn kun la fianĉino, ĵus antaŭ ol ŝi estis donacota al sia edzo. Ĉiu el tiuj ĉi viroj donis donacon al la fraŭlino, kaj tio estis la origino de la kutimo doni geedziĝajn donacoj. Ĉe kelkaj grupoj oni atendis, ke junulino gajnu sian doton, kiu konsistis el la donacoj ricevitaj kiel rekompenco por ŝiaj seksaj servoj en la ekspoziciejo de la edziniĝonto.
Kelkaj triboj edzigis la junajn virojn kun la vidvinoj kaj maljunaj virinoj, kaj kiam poste ili vidviĝis, oni permesis al ili edziĝi kun la junaj knabinoj, tiel certiĝante ke, laŭ la tiama esprimo, ke ambaŭ gepatroj ne malsaĝe agus, kiel ili opiniis estus la kazo, se du gejunuloj rajtus pariĝi. Aliaj triboj limigis la pariĝojn al samaĝaj grupoj. Estis tiu limigo de geedziĝo al iuj aĝgrupoj, kiu devenis la ideoj de incesto. (En Hindio eĉ nun estas neniu aĝaj limigoj pri edziĝo.)
Laŭ kelkaj moroj la vidvineco estis tre timinda, ĉar vidvinoj estis mortigitaj aŭ rajtis mortigi sin sur la tombo de sia edzo, ĉar ili devis iri al la spiritlando kun siaj edzinoj. La postvivanta vidvino estis preskaŭ senescepte riproĉita pro la morto de sia edzo. En iuj triboj ili estis vive forbruligitaj. Se vidvino plu vivis, ŝia vivo estis daŭra funebro kaj neeltenebla socia restrikto, ĉar la regeedziĝo estis ĝenerale malaprobita.
En antikvaj tempoj multaj praktikoj, nun konsiderataj kiel malmoralaj, estis kuraĝigitaj. Primitivaj edzinoj ne malofte tre fieris pri la seksrilatoj de sia edzo kun aliaj virinoj. La ĉasteco ĉe junulinoj estis granda malhelpo por geedziĝo; la naskado de infano antaŭ la geedziĝo multe pliigis la dezirindecon de junulino kiel edzino, ĉar la viro estis certa pri la fekundeco de sia kompanino.
Multaj primitivaj triboj sankciis provan geedziĝon, ĝis la virino gravediĝis, post kiam la kutima geedziĝa ceremonio okazis; en aliaj grupoj la nupto ne estis festita ĝis la naskiĝo de la unua infano. Se edzino estis sterila, ŝi devis esti reaĉetita de siaj gepatroj, kaj la geedziĝo estis nuligita. La moroj postuloj, ke ĉiu paro havu infanojn.
Tiuj ĉi primitivaj provaj geedziĝoj estis tute liberaj de ŝajna senbrideco; ili estis simple sinceraj testoj de fekundeco. La kontraktantaj individuoj permanente geedziĝis, tuj kiam la fertileco estis konstatita. Kiam la modernaj paroj geedziĝas, pensante pri oportuna divorco funde de sia menso, se ili ne estas plene kontentaj pri sia geedza vivo, ili fakte kontraktas provan geedziĝon, kaj tio estas multe sub la honestaj aventuroj de siaj malpli civilizitaj prapatroj.
La gedziĝo ĉiam havis proksimajn ligojn kaj kun proprieto kaj kun religio. La proprieto estis la stabiligo de la geedziĝo; la religio, ĝia moraligilo.
La primitiva geedziĝo estis investo, ekonomia spekulado; ĝi estis pli komerca afero ol flirta afero. La antikvuloj geedziĝis por la avantaĝo kaj la bonstato de la grupo; tial iliaj geedziĝoj estis planitaj kaj aranĝitaj de la grupo, iliaj gepatroj kaj pliaĝuloj. Kaj ke la proprieta moro estis efika por stabiligi la geedziĝan institucion estis konfirmita per la fakto, ke la geedziĝo estis pli permanenta ĉe la fruaj triboj ol ĉe multaj modernaj popoloj.
Dum la civilizacio antaŭeniris kaj la privata proprieto akiris plian agnoskadon en la moroj, la ŝtelado fariĝis la granda krimo. La adultado estis agnoskita kiel formo de ŝtelado, malobservo de la proprietaj rajtoj de la edzo; ĝi ne estas do specife menciita en la pli fruaj kodoj kaj moroj. La virino komenciĝis kiel proprieto de sia patro, kiu transmetis sian rajton al ŝia edzo, kaj ĉiuj legalizitaj seksrilatoj kreskis el tiuj ĉi antaŭekzistantaj proprietaj rajtoj. La Malnova Testamento traktas virinojn kiel formon de proprieto; la Korano instruas ilian malsuperecon. La viro rajtis pruntedoni sian edzinon al amiko au gasto, kaj tiu ĉi kutimo ankoraŭ validas ĉe iuj popoloj.
La moderna seksa ĵaluzo ne estas denaska; ĝi estas produkto de la evoluantaj moroj. La primitiva homo ne estis ĵaluza pri sia edzino; li simple gardis sian proprieton. La kialo por pli strike bridi la seksumadon de la edzino ol tiu de la edzo estis kaŭzita de la fakto, ke ŝia geedziĝa malfideleco implicis la idaron kaj la heredon. Tre frue en la marŝo de la civilizacio la eksterleĝa infano fariĝis malbonfama. Unue nur la virino estis punita pro la adulto; poste la moroj ankaŭ dekretis la punon de ŝia partnero, kaj dum longaj epokoj la ofendita edzo aŭ la protektanta patro havis la plenan rajton mortigi la viran krimulon. La modernaj popoloj konservas tiujn ĉi morojn, kiuj permesas tiel nomatajn krimojn de honoro sub la neskribita leĝo.
Ĉar la ĉasteca tabuo originis de fazo de la proprietaj moroj, ĝi unue aplikiĝis al la edziĝintaj virinoj sed ne al la fraŭlaj knabinoj. Pli poste la ĉasteco estis pli postulita de la patro ol de la svatiĝanto; virgulino estis komerca aktivo por la patro — ŝi valoris pli altan prezon. Ĵu pli la ĉasteco estis postulita, des pli estis la kutimo pagi al la patro fianĉan kotizon kiel agnosko por la servo konvene eduki ĉastan fianĉinon por la edziĝonto. Kiam la ideo pri la ina ĉasteco estis adoptita, ĝi havis tian influon sur la rasoj, ke ĝi fariĝis la kutimo laŭvorte enkaĝigi la junulinojn, efektive malliberigi ilin dum jaroj, por garantii ilian virgecon. Kaj tiel la pli freŝdataj normoj kaj virgecaj testoj aŭtomate originigis la klasojn de profesiaj amoristinoj; ili estis la forĵetitaj fianĉinoj, tiuj virinoj kiuj ne estis agnokitaj kiel virgulinoj fare de la patrinoj de la svatiĝantoj.
Tre frue la sovaĝuloj observis, ke rasa miksado plibonigis la kvaliton de la idoj. Ne estis, ke la samsangeco estis ĉiam malbona, sed ke la malsamsangeco estis ĉiam relative pli bona; do la moroj tendencis kristaliĝi restriktante la seksrilatoj inter proksimaj parencoj. Oni agnoskis, ke la malsamsangeco multe pliigis la selektan oportunecon por la evoluaj variado kaj antaŭenigo. La malsamsangaj individuoj estis pli diverstalentaj, kaj havis pli grandan kapablon postvivi en malamika mondo; la samsanguloj, kun iliaj moroj, iom post iom malaperis. Tio ĉi plene estis malrapida disvolviĝo; la sovaĝulo ne konscie rezonis pri tiaj problemoj. Sed la postaj kaj progresantaj popoloj ja, kaj ili ankaŭ observis, ke la ĝenerala malforteco foje rezultis de ekscesa samsangeco.
Kvankam la samsangeco de bona branĉo foje rezultigis la formiĝon de fortaj triboj, la sensaciaj kazoj de la malbonaj rezultoj de la samsangeco de heredaj difektuloj pli fortege impresis la homan menson rezultigante, ke la antaŭenirantaj moroj pli kaj pli formulis tabuojn kontraŭ ĉiuj geedziĝoj inter proksimaj parencoj.
La religio longe estis efika obstaklo kontraŭ malsamsangaj geedziĝoj; multaj religiaj instruoj malpermesis geedziĝon ekster fido. La virino favoris la kutimon al endogamia geedziĝo; la viro al ekzogamia. La proprieto ĉiam influis la geedziĝon, kaj foje, klopodante konservi proprieton ene de klano, moroj ekaperis devigante la virinojn elekti edzojn ene de la triboj de siaj patroj. Tiaj reguligoj kondukis al granda multobligo de geedziĝoj inter gekuzoj. Samsanga pariĝo ankaŭ estis praktikita klopodante konservi metiajn sekretojn; kompetentaj laboristoj celis konservi la scion pri sia metio ene de la familio.
La superaj grupoj, kiam izolitaj, ĉiam revenis al samsangaj pariĝoj. La Nodidoj dum pli ol cent kvindek mil jaroj estis unu el la grandaj endogamiaj grupoj. La plej freŝdataj endogamiaj moroj estis ege influitaj de la tradicioj de la violkolora raso, en kiuj la pariĝoj unue devige okazis inter gefratoj. Kaj geedziĝoj inter gefratoj estis oftaj en frua Egiptio, Sirio, Mezopotamio, kaj tra ĉiuj landoj iam okupitaj de la Andidoj. La Egiptoj longe praktikis geedziĝojn inter gefratoj klopodante konservi la reĝan sangon pura, kutimo kiu persistis eĉ pli longe en Persio. Inter la Mezopotamianoj, antaŭ la epoko de Abrahamo, la geedziĝoj inter gekuzoj estis devigaj. Kuzoj havis prioritatajn rajtojn por geedziĝi kun siaj kuzinoj. Abrahamo mem edziĝis kun sia duonfratino, sed tiaj unuiĝoj ne plu estis permesitaj sub la postaj moroj de la Ĵudoj.
La unua movo for de geedziĝoj inter gefratoj okazis sub la moroj de pluraj edzinoj, ĉar la fratino-edzino arogante dominus la alian aŭ aliajn edzinojn. Kelkaj tribaj moroj malpermesis la geedziĝon kun la vidvino de mortinta frato, sed postulis al la vivanta frato generi infanojn por sia forpasinta frato. Ne estas biologia instinkto kontraŭ iu ajn grado de samsanga geedziĝo; tiaj limigoj plene estas afero de tabuoj.
La malsamsanga geedziĝo fine dominis, ĉar ĝi estis favoritaj de viroj; preni edzinon el ekstere garantis pli grandan liberecon rilate al la gebopatroj. La familiareco generas malestimon; tiel, kia la elemento de individua elekto komencis domini pariĝon, fariĝis la kutimo elekti partnerojn el ekster sia tribo.
Multaj triboj fine malpermesis edziĝojn ene de la klano; aliaj limigis pariĝojn al kelkaj kastoj. La tabuo kontraŭ geedziĝo kun virino de sia propra totemo donis impulson al la kutimo ŝteli la virinojn el najbaraj triboj. Poste la geedziĝoj estis reguligitaj pli laŭ la teritoria loĝejo ol laŭ la parenceco. Estis multaj stadioj en la evoluo de samsanga geedziĝo ĝis la modernaj praktikoj de malsamsanga geedziĝo. Eĉ post la tabuo pri samsangaj edziĝoj restis por la plimulto de la homoj, la ĉefoj kaj reĝoj rajtis edziĝi kun proksimaj parencoj por konservi la reĝan sangon koncentrita kaj pura. La moroj kutime permesis al suverenaj regantoj kelkaj liberecoj pri seksaj aferoj.
La ĉeesto de la postaj andidaj popoloj multe faris por kreskigi la deziron de la sangikaj rasoj pariĝi ekster siaj propraj triboj. Sed ne estis eble, ke la malsamsanga pariĝo fariĝu dominanta, ĝis la najbaraj grupoj lernis vivi kune en relativa paco.
La malsamsanga geedziĝo mem estis antaŭenigilo de paco; geedziĝoj inter triboj malgravigis la malamikecojn. La malsamsanga geedziĝo kondukis al triba kunordigo kaj militaj aliancoj; ĝi fariĝis dominanta, ĉar ĝi alportis pliigantan forton; ĝi estis konstruilo de nacioj. La malsamsanga geedziĝo estis ankaŭ tre favorita pro la kresko de komercaj kontaktoj; la aventuro kaj la esplorado kontribuis al la etendiĝo de la pariĝaj limoj, kaj multe faciligis la krucfekundiĝon de kulturaj rasoj.
La alie neklarigeblaj malkongruecoj de la rasaj geedziĝaj moroj plejparte estas kaŭzitaj de tiu ĉi kutimo de malsamsanga geedziĝo akompanata de la ŝtelo kaj aĉetado de virinoj el la fremdaj triboj, ĉio ĉi rezultigante en kunmetado de apartaj tribaj moroj. Ke tiuj ĉi tabuoj pri samsanga geedziĝo estis sociologiaj, ne biologiaj, estas bone ilustrita per la tabuoj pri parencaj geedziĝoj, kiuj inkluzivis multajn gradojn de boparencaj rilatoj, kazoj sen ajna sangaj rilatoj.
Ne estas puraj rasoj en la mondo hodiaŭ. La fruaj kaj originalaj evoluaj koloraj popoloj havas nur reprezentajn rasojn persistantajn en la mondo, la flava homo kaj la nigra homo; kaj eĉ tiuj ĉi du rasoj multe miksiĝis kun la formortintaj koloraj popoloj. Kvankam la tiel nomata blanka raso ĉefe devenas de la malnova blua homo, ĝi pli-malpli miksiĝis kun ĉiuj aliaj rasoj, same kiel la ruĝa homo de Ameriko.
El la ses koloraj sangikaj rasoj, tri estis unuarangaj kaj tri estis duarangaj. Kvankam la unuarangaj rasoj — blua, ruĝa kaj flava — estis multrilate superaj al la tri duarangaj popoloj, oni devas memori, ke tiuj ĉi duarangaj rasoj havis multajn dezirindajn trajtojn, kiuj konsiderinde plifortigus la unuarangajn popolojn, se iliaj pli bonaj branĉoj estus absorbitaj.
La nuntempaj antaŭjuĝoj kontraŭ “miksrasuloj”, “hibridoj” kaj “mestizoj” aperas, ĉar la modernaj interkruciĝoj de rasoj plej ofte okazas inter la krude malsuperaj branĉoj de la koncernataj rasoj. Oni ankaŭ akiras nekontentigajn idojn, kiam la degeneritaj branĉoj de la sama raso intergeedziĝas.
Se la nuntempaj rasoj de Urantio povus liberiĝi de la malbeno de siaj plej malaltaj tavoloj de degeneritaj, malsociemaj, malspritaj kaj eksigitaj specimenoj, estus malmulte da obĵetoj al limigita rasa kunfandiĝo. Kaj se tiaj rasaj miksadoj povus okazi inter la plej altaj specoj de la pluraj rasoj, ankoraŭ malpli da obĵetoj povus esti faritaj.
La hibridigo de superaj kaj malsimilaj branĉoj estas la sekreto de la kreado de novaj kaj pli fortikaj rasoj. Kaj tio ĉi estas vera por la plantoj, bestoj kaj la homa specio. La hibridigo pliigas la viglecon, kaj pliigas la fekundecon. La rasaj miksiĝoj de la averaĝaj aŭ superaj tavoloj de diversaj popoloj multe pliigas la krean potencialon, kiel tio montriĝas en la nuna loĝantaro de la Usono de Nord-Ameriko. Kiam tiaj pariĝoj okazas inter la malsuperaj tavoloj, la kreemo malpliiĝas, kiel tio montriĝas ĉe la nunaj popoloj de suda Hindio.
La rasa miksiĝo multe kontribuas al la subita apero de novaj karakterizaĵoj, kaj se tia hibridigo estas la unuiĝo de superaj branĉoj, tiam tiuj ĉi novaj karakterizaĵoj ankaŭ estos superaj trajtoj.
Tiel longe la nunaj rasoj estos tiel superŝarĝitaj per malsuperaj kaj degeneritaj trajtoj, la grandskalaj rasaj miksiĝoj estos plej malutilaj, sed multaj el la obĵetoj pri tiaj spertoj baziĝaj pli sur sociaj kaj kulturaj antaŭjuĝoj ol sur biologiaj konsideroj. Eĉ inter malsuperaj branĉoj, hibridoj ofte estas plibonigoj de siaj prapatroj. La hibridigo plibonigas la speciojn pro la rolo de la dominaj genoj. La rasaj miksiĝo pliigas la probablecon de pli granda nombro de la dezirindaj dominantoj ĉe la hibrido.
Dum la pasintaj cent jaroj pli da rasaj hibridigoj okazis sur Urantio ol okazis dum miloj da jaroj. La danĝero de krudaj misharmonioj rezulte de interkruciĝo de homaj branĉoj estis multe troigitaj. La ĉefaj problemoj de “miksrasuloj” estas kaŭzitaj de sociaj antaŭjuĝoj.
La eksperimento de Pitkarno miksi la blankan kaj la polinezian rasojn rezultiĝis sufiĉe bona, ĉar la blankaj viroj kaj la polineziaj virinoj devenis de sufiĉe bonaj rasaj trajtoj. Interkruciĝo inter la plej altaj specoj de la blanka, ruĝa kaj flava rasoj tuj ekzistigus multajn novajn kaj biologie efikajn karakterizaĵojn. Tiuj ĉi tri popoloj apartenas al la unuarangaj sangikaj rasoj. Miksiĝoj de la blanka kaj nigra rasoj ne estas tiel dezirindaj pri siaj tujaj rezultoj, nek tiaj mulataj idoj tiel obĵetindaj kiel socia kaj rasa antaŭjuĝo celus aperigi ilin. Fizike, tiaj blankaj-nigraj mestizoj estas bonegaj specimenoj de la homaro, malgraŭ sia iometa malsupereco en iuj aliaj rilatoj.
Kiam unuaranga sangika raso miksiĝas kun duaranga sangika raso, tiu ĉi lasta estas konsiderinde plibonigita koste de la unua. Kaj malgrandskale — etendiĝanta dum longaj periodoj de tempo — apenaŭ povas esti seriozaj obĵetoj kontraŭ tia ofera kontribuo de la unuarangaj rasoj al la plibonigo de la duarangaj grupoj. De biologia vidpunkto la duarangaj Sangikoj estis en kelkaj rilatoj superaj al la unuarangaj rasoj.
Post ĉio, la reala danĝero de la homa specio troviĝas pli en la senbrida multobliĝo de la malsuperaj kaj degeneritaj trajtoj de diveraj civilizitaj popoloj ol en iuj supozata danĝero de ilia rasa interkruciĝo.
[Prezentita de la Ĉefo de Serafoj postenanta sur Urantio.]