Kajero 81

Disvolviĝo de la moderna civilizacio

Sendepende de sukcesoj kaj malsukcesoj de la aborto de la planoj por la monda plibonigo planitaj en la misioj de Kaligastio kaj Adamo, la baza organika evoluo de la homa specio daŭre antaŭenigas la rasojn sur la skalo de homa progreso kaj rasa disvolviĝo. La evoluo povas esti prokrastita, sed ĝi ne povas esti haltita.

La violkolora raso, kvankam kun malpli granda nombra ol antaŭplanite, produktis antaŭenigon kiu, de la epoko de Adamo, multe superis la progreson de la homaro tra ĝia tuta antaŭa ekzisto de preskaŭ unu miliono da jaroj.

1. La lulilo de la civilizacio

Antaŭ ĉirkaŭ tridek mil jaroj post la epoko de Adamo la lulilo de la civilizacio troviĝis en sudokcidenta Azio, etendiĝante de la Nila valo al oriento kaj iomete al la nordo tra norda Arabio kaj Mezopotamio ĝis Turkestano. Kaj la klimato estis la decida faktoro en la establado de la civilizacio en tiu areo.

Estis la grandaj klimataj kaj geologiaj ŝanĝoj en norda Afriko kaj okcidenta Azio, kiuj ĉesigis la fruajn migradojn de la Adamidoj, barante al ili la vojon al Eŭropo per la plivastiĝanta Mediteraneo kaj devojigante la migran fluon norden kaj orienten al Turkestano. Antaŭ la kompletigo de tiuj ĉi terleviĝoj kaj asociitaj klimataj ŝanĝoj, ĉirkaŭ 15 000 a.K., la civilizacio stabiliĝis al monda senelira situacio krom pri la kulturaj fermentoj kaj biologiaj rezervoj de la Andidoj ankoraŭ limigitaj de montoj oriente en Azio kaj de la plivastiĝantaj arbaroj en Eŭropo okcidente.

La klimata evoluo estas nun plenumonta tion, kion ĉiuj aliaj klopodoj antaŭe malsukcesis fari, tio estas, devigi la Eŭrazian homon rezigni pri ĉasado por la pli altnivelaj okupoj kiel bredado kaj agrikulturo. La evoluo povas esti malrapida, sed ĝi estas terure efika.

Ĉar la sklavoj estis tiel ĝenerale uzataj de la fruaj agrikulturistoj, la terkultivistoj antaŭe estis malestimitaj kaj de la ĉasisto kaj de la bredisto. Dum epokoj prilabori la teron estis konsiderite sklaveca; de tio la ideo, ke terlaborado estas malbeno, kiam ĝi estas la plej granda el ĉiuj benoj. Eĉ dum la tempoj de Kaino kaj Abelo la oferoj de la paŝtista vivo estis pli estimitaj ol la oferoj de agrikulturo.

La homo ĝenerale evoluis de ĉasisto al terkultivisto trapasante epokon de bredado, kaj tio ankaŭ estis vera por la Andidoj, sed pli ofte la evolua devigo de klimataj postuloj pelis tutajn tribojn rekte pasi de ĉasistoj al sukcesaj terkultivistoj. Sed tiu ĉi fenomeno tuj pasi de ĉasado al agrikulturo nur okazis en regionoj, kie estis alta grado de rasa miksado kun la violkolora branĉo.

La evoluaj popoloj (interalie la Ĉinoj) frue lernis planti semojn kaj kreskigi rikoltojn observante la ĝermadon de semoj hazarde malsekigitaj aŭ kiuj estis metitaj en tomboj kiel nutraĵo por la forpasintoj. Sed tra la tuta sudokcidenta Azio, laŭ la fekundaj fundoj de riveroj kaj apudaj ebenaĵoj, la Andidoj sukcese uzis plibonigitajn agrikulturajn teknikojn hereditajn de siaj prapatroj, kiuj igis terkultivadon kaj ĝardenadon la ĉefaj okupoj ene de la limoj de la dua ĝardeno.

Dum miloj da jaroj la posteuloj de Adamo kreskigis tritikon kaj hordeon, kiel plibonigitajn en la Ĝardeno, tra ĉiuj altaj teroj de la norda limo de Mezopotamio. Tie la posteuloj de Adamo kaj Adamsono renkontiĝis, komercis kaj socie miksiĝis.

Estis tiuj ĉi devigitaj ŝanĝoj de vivkondiĉoj, kiuj igis tiel grandan proporcion de la homa raso fariĝi ĉiomanĝanta laŭ dieta praktiko. Kaj la kombinado de tritika, riza kaj legoma dieto kun la karno de la gregoj markis grandan paŝon antaŭen en la sano kaj la vigleco de tiuj ĉi antikvaj popoloj.

2. La iloj de civilizacio

La kreskado de kulturo baziĝas sur la disvolviĝo de la iloj de la civilizacio. Kaj la iloj, kiujn la homo uzis por sia supreniro el el sovaĝeco, estis efikaj ĝuste tiel, ke ili liberigis la homan laborforton por la plenumado de pli altaj taskoj.

Vi, kiuj nun vivas en moderna scenejo de floranta kulturo kaj komenca progreso pri sociaj aferoj, kiuj efektive havas iom da libera tempo por pripensi la socion kaj civilizacion, ne devas neglekti la fakton, ke viaj fruaj prapatroj havis malmulte au neniun liberan tempon, kiu povis esti dediĉita al profundaj sociaj pripensoj.

La unuaj kvar antaŭenigoj de la homa civilizado estis:

1. La regado de fajro.

2. La malsovaĝigo de bestoj.

3. La sklavigo de kaptitoj.

4. Privata proprieto.

Dum la fajro, la unua granda malkovro, fine malŝlosis la pordojn de la scienca mondo, ĝi havis malmulte da valoro tiurilate por la primitiva homo. Li rifuzis agnoski naturajn kaŭzojn kiel klarigojn pri ordinaraj fenomenoj.

Kiam oni demandis, kie la fajro devenis, la simpla rakonto de Andono kaj la siliko estis baldaŭ anstataŭigita per la legendo, pri kiel iu Prometeo ŝtelis ĝin de la ĉielo. La antikvuloj serĉis supernaturan klarigon por ĉiuj naturaj fenomenoj ekster la amplekso de sia persona kompreno; kaj multaj modernuloj daŭre faras tion. La malpersonigo de tiel nomataj naturaj fenomenoj postulis epokojn, kaj ĝi ankoraŭ ne estas finita. Sed la sincera, honesta kaj sentima serĉado pri veraj kaŭzoj naskis la modernan sciencon: ĝi transformis astrologion al astronomio, alkemion al kemio kaj magion al medicino.

En la antaŭmaŝina epoko la sola maniero, per kiu la homo povis plenumi laboron sen fari ĝin, estis uzi beston. La malsovaĝigo de bestoj metis vivantajn ilojn en siajn manojn, kies inteligenta uzado preparis la vojon kaj por agrikulturo kaj por transportado. Kaj sen tiuj ĉi bestoj la homo ne tiam povus leviĝi de sia primitiva stato ĝis la niveloj de posta civilizacio.

La plimulto de la bestoj plej taŭgaj por malsovaĝigo troviĝis en Azio, ĉefe en la centraj kaj sudokcidentaj regionoj. Tio ĉi estis unu kialo kial la civilizacio progresis pli rapide en tiu regiono ol en aliaj partoj de la mondo. Multaj el tiuj ĉi bestoj estis antaŭe dufoje malsovaĝigitaj, kaj en la Andida epoko ili estis denove remalsovaĝigitaj. Sed la hundo ĉiam restis kun la ĉasistoj, ekde kiam la blua homo adoptis ĝin antaŭ longe.

La Andidoj de Turkestano estis la unuaj popoloj, kiuj grandskale malsovaĝigis la ĉevalon, kaj tio ĉi estas alia kialo kial ilia kulturo estis tiel longe superreganta. Antaŭ 5000 a.K. la Mezopotamiaj, Turkestanaj kaj Ĉinaj terkultivistoj komencis bredi ŝafojn, kaprojn, bovojn, kamelojn, ĉevalojn, kortobirdojn kaj elefantojn. Ili uzis kiel ŝarĝobestojn bovojn, kamelojn, ĉevalojn kaj gruntbovojn. La homo mem estis iam ŝarĝobesto. Reganto de la blua raso havis cent mil virojn en sia kolonio de ŝarĝoportantoj.

La institucioj de sklaveco kaj privata proprieto de terpecoj venis kun agrikulturo. La sklaveco altigis la vivnivelon de la mastro, kaj disponigis pli da libera tempo por socia kulturo.

La sovaĝulo estas sklavo de la naturo, sed la scienca civilizacio malrapide donas kreskantan liberecon al la homaro. Per la bestoj, fajro, vento, akvo, elektro kaj aliaj nemalkovritaj fontoj de energio la homo liberiĝis kaj daŭre liberiĝos de la neceso de senĉesa laboro. Sendepende de la transira konfuzo produktita de la fruktodona invento de maŝinoj, la plejlastaj profitoj devenantaj de tiaj mekanikaj inventoj estas netakseblaj. La civilizacio neniam povas flori, des malpli establiĝi, ĝis la homo havas libertemponpensi, plani, imagi novajn kaj pli bonajn metodojn por fari aferojn.

La homo unue simple alproprigis al si sian ŝirmejon, vivis sub kornicoj aŭ loĝis en kavernoj. Poste li adaptis tiajn naturajn materialojn kiel ligno kaj ŝtono por krei familiajn kabanojn. Fine li eniris la krean stadion de konstruado de domoj, lernis fabriki brikojn kaj aliajn konstruajn materialojn.

La popoloj de la Turkestanaj altaj teroj estis la unuaj el la pli modernaj rasoj por konstrui siajn hejmojn el ligno, domojn tute ne malsimilaj al la fruaj kabanoj el traboj de la Usonaj pioniraj setlantoj. Tra ĉiuj ebenaĵoj la homaj loĝejoj estis konstruitaj el brikoj; kaj poste en bruligitaj brikoj.

La pli malnovaj riveraj rasoj konstruis siajn kabanojn metante longajn stangojn en la grundon laŭ cirklo; la supraĵoj poste estis unuigitaj formante la ĉarpentaĵon de la kabano, kiu estis plektita per transversaj kanoj, la tuta konstruaĵo similanta al grandega reversita korbo. Tiu ĉi strukturo povis tiam esti ŝmirita per argilo kaj, post sekigo sub la suno, povis servi kiel tre utila veterrezista loĝejo.

Estis el tiuj ĉi fruaj kabanoj, ke la posta ideo pri ĉiaj korbaj plektadoj sendepende devenis. Inter unu grupo la ideo pri potfarado aperis observante la efikojn de ŝmirado de malseka argilo sur tiuj ĉi stangaj kadroj. La praktiko malmoligi la potojn per kuirado estis malkovrita, kiam unu el tiuj ĉi primitivaj kabanoj kovritaj de argilo akcidente brulis. La artoj de la fruaj tempoj multfoje devenis de akcidentaj okazaĵoj de la ĉiutaga vivo de la fruaj popoloj. Almenaŭ tio ĉi estis preskaŭ ĉiam vera pri la evoluanta progreso de la homaro ĝis la alveno de Adamo.

Dum la potfarado estis unue enkondukita de la personaro de la Princo antaŭ ĉirkaŭ duonmiliono da jaroj, la farado de argilaj vazoj preskaŭ ĉesis dum pli ol cent kvindek mil jaroj. Nur la antaŭsumeraj Nodidoj de la golfa marbordo daŭre faris argilajn vazojn. La potfararto estis revivigita dum la epoko de Adamo. La disvastiĝo de tiu ĉi arto okazis samtempe kun la ekspansio de la dezertaj areoj de Afriko, Arabio kaj centra Azio, kaj ĝi disvastiĝis per sinsekvaj ondoj de plibonigita tekniko el Mezopotamio al la tuta Orienta Hemisfero.

Tiuj ĉi civilizacioj de la Andida epoko ne ĉiam povas esti spuritaj per la stadioj de sia potfarado aŭ aliaj artoj. La glata kurso de la homa evoluo estis ege malfaciligita de la reĝimoj kaj de Dalamatio kaj de Edeno. Ofte okazas, ke la postaj vazoj kaj iloj estas pli malaltkvalitaj al pli fruaj produktoj de pli puraj Andidaj popoloj.

3. Urboj, manufakturo kaj komerco

La klimata detruo de la riĉaj, malfermaj herbejoj, la ĉasejo kaj paŝtejo de Turkestano, komenciĝinta ĉirkaŭ 12 000 a.K., devigis la homojn de tiuj regionoj uzi novajn formojn de industrio kaj kruda manufakturado. Kelkaj turnis sin al la bredado de malsovaĝigitaj gregoj, aliaj fariĝis agrikulturistoj aŭ kolektantoj de nutraĵoj el la akvo, sed la supera speco de Andidaj intelektuloj elektis okupiĝi pri komerco kaj manufakturo. Eĉ fariĝis la kutimo, ke tutaj triboj dediĉas sin al la disvolviĝo de unu sola industrio. De la valo de Nilo ĝis Hindukuŝo kaj de Gango ĝis la Flava Rivero, la ĉefa okupo de la superaj triboj fariĝis la kultivado de la tero, kun komerco kiel kromokupo.

La pliiĝo de komerco kaj manufakturado de krudaj materialoj al diversaj komercaĵoj rekte kontribuis al la produktado de tiuj fruaj kaj duonpacaj komunumoj, kiuj estis tiel influaj por disvastigi la kulturon kaj la artojn de la civilizacio. Antaŭ la erao de ampleksa monda komercado, la sociaj komunumoj estis tribaj — pligrandigitaj familiaj grupoj. La komerco asociigis malsamajn specojn de homaj estaĵoj, tiel kontribuante al pli rapida krucfekundigo de kulturoj.

Antaŭ ĉirkaŭ dek du mil jaroj la epoko de la sendependaj urboj aŭroris. Kaj tiuj ĉi urboj de primitivaj komercado kaj manufakturado ĉiam estis ĉirkaŭitaj de zonoj de agrikulturo kaj bredado de brutoj. Kvankam estas vere, ke la industrio estis antaŭenigita de la leviĝo de la vivniveloj, vi ne devus havi malĝustajn ideojn pri la rafinaĵoj de la frua urba vivo. La fruaj rasoj ne vere estis ordemaj kaj puremaj, kaj la averaĝa primitiva komunumo altiĝis je po tridek ĝis sesdek centimetroj por ĉiu dudek kvin jaroj rezulte de la nura amasiĝo de polvo kaj rubaĵoj. Kelkaj el tiuj antikvaj urboj tre rapide leviĝis super la ĉirkaŭaj lokoj, ĉar iliaj nebakitaj kabanoj el koto estis efemeraj, kaj estis la kutimo rekonstrui novajn loĝejojn rekte sur la ruinoj de la malnovaj.

La ĝeneraligita uzado de metaloj estis trajto de tiu ĉi erao de la fruaj industriaj kaj komercaj urboj. Vi jam malkovris bronzan kulturon en Turkestano datiĝantan de antaŭ 9000 a.K., kaj la Andidoj frue lernis labori ankaŭ feron, oron kaj kupron. Sed la kondiĉoj estis tre malsamaj malproksime de la pli altnivelaj centroj de civilizacio. Ne estis apartaj periodoj, kiel la ŝtonepoko, bronzepoko kaj ferepoko; ĉiuj tri samtempe ekzistis en malsamaj lokoj.

Oro estis la unua metalo serĉita de la homo; ĝi estis facile laborebla, kaj unue estis uzata nur kiel ornamaĵo. Kupro estis sekve uzata, sed ne tiom multe, ĝis ĝi estis miksita kun stano por fari la pli malmolan bronzon. La malkovro miksi kupron kaj stanon por fari bronzon estis farita de unu el la Adamsonidoj de Turkestano, kies altatera minejo de kupro hazarde situis proksime de stana deponejo.

Kun la apero de kruda manufakturado kaj komenciĝanta industrio, la komerco rapide fariĝis la plej potenca influo en la disvastigo de la kultura civilizacio. La malfermo de la komercaj vojoj surtere kaj mare multe pli faciligis vojaĝadon kaj la miksadon de kulturoj same kiel la miksadon de civilizacioj. Antaŭ 5 000 a.K. la ĉevalo estis ĝenerale uzata tra la plene civilizitaj kaj duoncivilizitaj landoj. Tiuj ĉi postaj rasoj ne nur malsovaĝigis la ĉevalon, sed ankaŭ havis diversajn specojn de ĉaretoj kaj ĉaroj. Delonge la rado estis uzata, sed nun veturiloj tiel ekipitaj fariĝis universale uzataj kaj de komerco kaj de milito.

La vojaĝantaj komercistoj kaj la vagantaj esploristoj faris pri por antaŭenigi la historian civilizacion ol ĉiuj aliaj kombinitaj influoj. La militaj konkeroj, koloniado kaj misiaj entreprenoj prizorgataj de la postaj religioj ankaŭ estis faktoroj en la disvastigo de kulturo; sed tiuj ĉi estis ĉiuj akcesoraj al la komercaj rilatoj, kiuj estis konstante akcelitaj de la rapide disvolviĝantaj artoj kaj sciencoj de la industrio.

La enfluo de la Adama branĉo en la homajn rasojn ne nur rapidigis la ritmon de la civilizacio, sed ĝi ankaŭ multe stimulis iliajn tendencojn al aventuro kaj esplorado, tiel ke la plimulto de Eŭrazio kaj norda Afriko estis baldaŭ okupitaj de la rapide multiĝantaj miksitaj posteuloj de la Andidoj.

4. La miksitaj rasoj

Kiam oni tuŝas la aŭroron de historiaj epokoj, tuta Eŭrazio, norda Afriko kaj la Pacifikaj Insuloj estas loĝataj de la kunmetitaj rasoj de la homaro. Kaj tiuj ĉi nunaj rasoj rezultas el miksado kaj remiksado de la kvin bazaj homaj branĉoj de Urantio.

Ĉiu el la Urantiaj rasoj estis identigita per kelkaj distingaj fizikaj karakterizaĵoj. La Adamidoj kaj Nodidoj estis longkraniaj; la Andonidoj estis larĝkraniaj. La Sangikaj rasoj estis mezkraniaj, kaj la flavaj kaj bluaj homoj tendencis esti larĝkraniaj. La bluaj rasoj, kiam miksite kun la Andonida branĉo, estis definitvie larĝkraniaj. La duarangaj Sangikoj estis inter mezkraniaj kaj longkraniaj.

Kvankam tiuj ĉi kraniaj dimensioj utilas por deĉifri la rasajn originojn, la tuta skeleto estas multe pli fidinda. Dum la frua disvolviĝo de la Urantiaj rasoj estis origine kvin apartaj tipoj de skeletaj strukturoj:

1. Andonida, Urantiaj aborigenoj.

2. Unuaranga Sangika, ruĝa, flava kaj blua.

3. Duaranga Sangika, oranĝakolora, verda kaj indigokolora.

4. Nodida, posteuloj de la Dalamatianoj.

5. Adamida, la violkolora raso.

Ĉar tiuj ĉi kvin grandaj rasaj grupoj grandskale intermiksiĝis, la daŭra miksado tendencis mallumigi la andonidan tipon per la sangika hereda dominado. La Laponoj kaj Eskimoj estas miksaĵoj de andonida kaj sangika-blua rasoj. Iliaj skeletaj strukturoj estas la plej proksimaj por konservi la aborigenan andonidan tipon. Sed la Adamidoj kaj la Nodidoj fariĝis tiom miksitaj kun la aliaj rasoj, ke ili povas esti detektitaj nur kiel ĝeneraligita kaŭkazoida ordo.

Do, ĝenerale, kiam la homaj restaĵoj de la lastaj dudek mil jaroj estos elterigitaj, estos neeble klare distingi la kvin originalajn tipojn. La studado de tiaj skeletaj strukturoj rivelos, ke la homaro estas nun dividita en proksimume tri klasojn:

1. La Kaŭkazoidoj — la andida miksaĵo de la nodida kaj adamida branĉoj, plie modifitaj per aldonado de unuarangaj kaj (iom da) duarangaj sangikaj elementoj kaj per konsiderindaj andonidaj krucadoj. La okcidentaj blankaj rasoj, kune kun iuj hindaj kaj turanidaj popoloj, estas inkluzivitaj en tiu ĉi grupo. La unuiganta faktoro en tiu ĉi divido estas la pli aŭ malpli granda proporcio de andida heredeco.

2. La Mongoloidoj — la unuaranga sangika tipo, inkluzive de la originalaj ruĝa, flava kaj blua rasoj. La Ĉinoj kaj la Indianoj apartenas al tiu ĉi grupo. En Eŭropo la mongoloida tipo estis modifita per la miksado kun duarangaj Sangikidoj kaj Andonidoj; ankoraŭ pli de andida enfluo. La malajaj kaj aliaj indoneziaj popoloj estas inkluzivitaj en tiu ĉi klasifiko, kvankam ili enhavas altan procenton da duaranga sangika sango.

3. La Negroidoj — la duaranga sangika tipo, kiu origine inkluzivis la oranĝkoloran, verdan kaj indigokoloran rasojn. Tio ĉi estas la tipo plej bone ilustrita per la Nigrulo, kaj ĝi troviĝas tra Afriko, Hindio kaj Indonezio, kie ajn la duarangaj sangikaj rasoj situis.

En Norda Ĉinio estas iu miksado de kaŭkazoida kaj mongoloida tipoj; en Levantenio la Kaŭkazoidoj kaj Negroidoj intermiksiĝis; en Hindio, same kiel en Sud-Ameriko, ĉiuj tri tipoj estas reprezentitaj. Kaj la skeletaj karakterizaĵoj de la tri postvivantaj tipoj ankoraŭ persistas kaj helpas identigi la lastan prapatrecon de la nuntempaj homaj rasoj.

5. Kultura socio

La biologia evoluo kaj la kultura civilizacio ne nepre estas korelativaj; la organika evoluo en iu ajn epoko povas efektiviĝi meze mem de kultura dekadenco. Sed kiam sufiĉe longaj periodoj de homa historio estas ekzamenitaj, oni observas, ke fine la evoluo kaj la kulturo fariĝas rilataj kiel kaŭzo kaj efiko. La evoluo povas antaŭeniri foreste de kulturo, sed la kultura civilizacio ne floras sen adekvata fono de antaŭa rasa progreso. Adamo kaj Eva enkondukis neniun arton de civilizacio fremdan al la progreso de la homa socio, sed la Adama sango ja pliigis la esence propran kapablon de la rasoj, kaj ja akcelis la ritmon de ekonomia disvolviĝo kaj industria progreso. La sindonaco de Adamo plibonigis la cerban potencon de la rasoj, tiel multe plirapidigante la procezojn de la natura evoluo.

Per la agrikulturo, besta malsovaĝigo kaj plibonigita arkitekturo, la homaro iom post iom eskapi el la plej malbonaj el la senĉesaj luktoj por vivi, kaj celis trovi tion, kio povas mildigi la procezon vivi; kaj tio ĉi estis la komenco de la strebo al pli kaj pli altaj niveloj de materia komforto. Per la manufakturado kaj industrio la homo grade pliigas la plezuran enhavon de la mortemula vivo.

Sed la kultura socio ne estas granda kaj bonfara klubo de hereditaj privilegioj, en kiu ĉiuj homoj nakiĝas kun senpaga membreco kaj plena egaleco. Pli ĝuste ĝi estas plialtigita kaj ĉiam antaŭeniranta gildo de terlaboristoj, akceptanta en siaj rangoj nur la nobelaro de tiuj laborantoj, kiuj strebas plibonigi la mondon, en kiu iliaj gefiloj kaj iliaj genepoj povos vivi kaj antaŭeniri en la postaj epokoj. Kaj tiu ĉi gildo de civilizacio postulas multekostajn aliĝkotizojn, devigas striktajn kaj rigorajn disciplinojn, trudas pezajn punojn al ĉiuj kontestantoj kaj nekonformistoj, dum ĝi donas malmulte da personaj licencoj aŭ privilegioj krom tiu de plibonigita sekureco kontraŭ komunaj danĝeroj kaj rasaj riskoj.

La socia asocio estas formo de postviva asekuro, de kiu la homaj estaĵoj lernis profiti; tial la plimulto da individuoj pretas pagi tiujn ĉi asekurajn pagojn de sinofero kaj limigo de persona libereco, kiujn la socio postulas de siaj membroj kontraŭ tiu ĉi plibonigita grupa protektado. Resume, la nuntempa socia mekanismo estas asekura plano per provoj kaj eraroj destinita por akiri iun gradon de asekuro kaj protekto kontraŭ reveno al la teruraj kaj kontraŭsociaj kondiĉoj, kiuj karakterizis la fruajn spertojn de la homa raso.

La socio tiel fariĝas kunlabora skemo por sekurigi la civilan liberecon per institucioj, ekonomian liberecon per kapitalo kaj invento, socian liberecon per kulturo, kaj liberecon de la perforto per polica reguligo.

La potenco ne faras la rajton, sed ĝi ja observigas la komune agnoskitajn rajtojn de ĉiu sekvanta generacio. La ĉefa misio de la registaro estas la difino pri la ĝusta, la justa kaj la senpartia reguligo de klasaj diferencoj, kaj pri la observigo de egaleco de oportuneco sub la reguloj de la leĝo. Ĉiu homa rajto estas asociita kun socia devo; la grupa privilegio estas asekura mekanismo, kiu senmanke postulas la plenan pagon de la devigaj asekuraj pagoj de grupa servado. Kaj la grupaj servoj, same kiel tiuj de la individuoj, devas esti protektitaj, inkluzive de la reguligo de la seksa inklinado.

La libereco submetita al la grupa reguligo estas la legitima celo de la socia evoluo. La libereco sen limigoj estas la vana kaj fantazia revo de nestabilaj kaj kapricaj homaj mensoj.

6. La konservado de la civilizacio

Dum la biologia evoluo ĉiam pliboniĝis, multe de la kultura evoluo eliris el la eŭfrata valo laŭ ondoj, kiuj sinsekve malplifortiĝis kun la tempo, ĝis fine la tuta purlinia posteularo de adamo foriris por riĉigi la civilizaciojn de Azio kaj eŭropo. La rasoj ne plene miksiĝis, sed iliaj civilizacioj konsiderinde miksiĝis. La kulturo ja malrapide etendiĝis tra la tuta mondo. Kaj tiu ĉi civilizacio devas esti konservita kaj prizorgita, ĉar hodiaŭ ekzistas neniuj novaj fontoj de kulturo, neniuj Andidoj por revigligi kaj stimuli la malrapidan progreson de la evoluo de la civilizacio.

La civilizacio, kiu nun evoluas sur Urantio, kreskis el kaj baziĝis sur la jenaj faktoroj:

1. Naturaj cirkonstancoj. La naturo kaj amplekso de materia civilizacio estas grandparte determinitaj de la disponeblaj naturaj resursoj. La klimato, vetero kaj multaj fizikaj kondiĉoj estas faktoroj en la evoluo de kulturo.

Komence de la andida erao estis nur du vastaj kaj fruktodonaj malfermaj ĉasejoj en la tuta mondo. Unu situis en Nord-Ameriko, kaj estis okupita de la Indianoj; la alia estis norde de Turkestano, kaj estis parte okupita de andonida-flava raso. La decidaj faktoroj en la evoluo de supera kulturo en sudokcidenta Azio estis raso kaj klimato. La Andidoj estis granda popolo, sed la decida faktoro por determini la kurson de ilia civilizado estis la kreskanta arideco de Irano, Turkestano kaj Ŝinĝjango, kiuj devigis ilin inventi kaj adopti novajn kaj altnivelaj metodoj por lukti por sia vivo en siaj malpli kaj malpli fekundaj teroj.

La formo de la kontinentoj kaj aliaj arangaj situacioj de la teroj tre influas por determini pacon au militon. Tre malmulte da Urantianoj havis tian favoran oportunon por daŭre kaj senĝene disvolviĝi, kiel havas la popolojn de Nord-Ameriko — protektitaj sur praktike ĉiuj flankoj per vastaj oceanoj.

2. Kapitalaj varoj. La kulturo neniam disvolviĝas en kondiĉoj de malriĉeco; libertempo estas esenca al la progreso de la civilizacio. Individua karaktero de morala kaj spirita valoro povas estis akirita foreste de materia riĉeco, sed kultura civilizacio nur devenas de la kondiĉoj de materia prospero, kiuj prizorgas la libertempon kombinite kun ambicio.

Dum la primitivaj tempoj la vivo sur Urantio estis serioza kaj sobra afero. Kaj estis por eskapi el tiuj senĉesaj luktoj kaj senfinaj laboroj, ke la homaro konstante tendencis iri al la salubraj klimatoj de la tropikoj. Kvankam tiuj ci pli varmaj zonoj de loĝado ebligis iom da malstreĉiĝo ekster la intensaj luktoj por ekzisti, la rasoj kaj triboj, kiuj tiel celis la facilecon, malofte uzis sian nemerititan libertempon por antaŭenigi la civilizacion. La socia progreso senescepte venis de la pensoj kaj planoj de tiuj rasoj kiuj, per sia inteligenta laboro, lernis kiel eltiri vivrimedon el la tero per pli malgrandaj klopodoj kaj mallongigitaj tagoj de laboro, kaj tiel kapablante ĝui bone merititan kaj profitan marĝenon de libertempo.

3. Scienca scio. La materiaj aspektoj de la civilizacio devas ĉiam atendi la akumuladon de sciencaj datenoj. Longa tempo pasis post la malkovro de la arko kaj sago kaj la uzo de bestoj kiel potenco, antaŭ ol la homo lernis kiel jungi venton kaj akvon, kaj sekve uzi vaporon kaj elektron. Sed malrapide la iloj de la civilizacio pliboniĝis. Teksarto, potfarado, malsovaĝigo de bestoj kaj metallaborado estis sekvitaj per epoko de skribado kaj presarto.

La scio estas la potenco. Inventoj ĉiam antaŭas la akceladon de kultura disvolviĝo mondskale. La scienco kaj la invento plejparte profitis de la presaj amaskomunikiloj, kaj la interago de ĉiuj ĉi kulturaj kaj inventaj agadoj enorme akcelis la rapidecon de la kultura antaŭeniĝo.

La scienco instruas al la homo paroli la novan lingvon de matematiko, kaj trejnas liajn pensojn laŭ linioj de postulema precizeco. Kaj la scienco ankaŭ stabiligas la filozofion eliminante erarojn, dum ĝi purigas la religion detruante superstiĉojn.

4. Homaj rimedoj. La homa potenco estas nemalhavebla por disvastigi la civilizacion. Se ni konsideras ĉion egale, multnombra popolo dominos la civilizacion de malpli granda raso. Tial la malsukceso nombre kreski ĝis determinita punkto malebligas la plenan realigon de la nacia destino, sed estas punkto de loĝantara kresko, kie plia kresko estas memmortiga. La multobliĝo preter la optimumo de la normala proporcio lando-homo signifas aŭ la malaltigon de vivnormoj aŭ la tujan ekspansion de teritoriaj limoj per paca penetrado aŭ per milita konkero, perforta okupacio.

Vi estas foje ŝokitaj pro la detruoj de militoj, sed vi devus agnoski la neceson produkti grandan nombron da mortemuloj por havigi ampleksan oportunecon de socia kaj morala disvolviĝo; kun tia planeda fekundeco baldaŭ okazas la seriozan problemon pri troloĝateco. La plimulto de la loĝataj mondoj estas malgrandaj. Urantio estas averaĝa, eble iomete malgranda. La optimuma stabiligo de la nacia loĝantaro plibonigas la kulturon, kaj malebligas militon. Saĝa nacio scias, kiam ĝi devas ĉesi kreski.

Sed la kontinento la plej riĉa je naturaj tavoloj kaj la plej altnivelajn mekanikajn ekipaĵojn malmulte progresos, se la inteligenteco de ĝia loĝantaro malpliiĝas. La scio povas esti akirita per edukado, sed la saĝeco, kiu estas nemalhavebla por la vera kulturo, povas esti garantiita nur per sperto kaj per geviroj, kiuj estas denaske inteligentaj. Tia popolo kapablas lerni per sperto; ili povas fariĝi vere saĝaj.

5. Efikeco de materiaj resursoj. Multe dependas de la saĝeco montrita uzante la naturajn resursojn, la sciencan scion, la kapitalajn rimedojn kaj la homajn potencialojn. La ĉefa faktoro en la frua civilizacio estis la forto uzata de saĝaj sociaj majstroj; la primitiva homo vidis la civilizacion laŭvorte trudita al li fare de siaj superaj samtempuloj. Bone organizitaj kaj superaj minoritatoj grandparte regis tiun ĉi mondon.

La potenco ne faras la rajton, sed la potenco ja faras tion, kio estas kaj estis en la historio. Nur freŝdate Urantio atingis tiun punkton, kiam la socio pretas debati la etikon pri potenco kaj rajto.

6. Efikeco de lingvo. La disvastiĝo de la civilizaio devas atendi la lingvon. Vivantaj kaj kreskantaj lingvoj garantias la ekspansion de civilizitaj pensado kaj planado. Dum la fruaj epokoj gravaj antaŭenigoj estis faritaj pri la lingvo. Hodiaŭ, estas granda bezono de plia lingva disvolviĝo por faciligi la esprimon de la evoluanta pensado.

La lingvo evoluis el grupaj asocioj, ĉiu loka grupo disvolvanta sian propran sistemon de vorto-interŝanĝo. La lingvo kreskis el gestoj, signoj, krioj, imitaj sonoj, intonacio kaj akcento ĉe la voĉigo de postaj alfabetoj. La lingvo estas la plej grava kaj la plej utila pensa ilo de la homo, sed ĝi neniam floras, ĝis sociaj grupoj akiras iom da libertempo. La tendenco ludi kun la lingvo disvolvas novajn vortojn — slangon. Se la plimulto adoptas la slangon, tiam la uzado konsistigas ĝin kiel lingvon. La origino de dialektoj estas ilustrita de la indulgo paroli “beban lingvon” en familia grupo.

Lingvaj diferencoj ĉiam estis la granda barilo kontraŭ la ekspansio de la paco. La konkero de dialektoj devas antaŭi la disvastigon de la kulturo tra tuta raso, tra kontinento aŭ tra la tuta mondo. La universala lingvo antaŭenigas pacon, garantias kulturon kaj pliigas feliĉon. Eĉ kiam la lingvoj de mondo estas reduktitaj al malmultaj, ilia regado de la ĉefaj kulturitaj popoloj potence influas la atingon de tutmondaj paco kaj prospero.

Dum tre malmulte da progreso estis farita sur Urantio pri la disvolvado de internacia lingvo, multe estis plenumita per la establado de internacia komerca interŝanĝo. Kaj ĉiuj ĉi internaciaj rilatoj devus esti prizorgitaj, ĉu ili koncernas lingvon, komercon, arton, sciencon, konkuran ludon aŭ religion.

7. Efikeco de mekanikaj aparatoj. La progreso de la civilizacio rekte rilatas al la disvolviĝo kaj posedo de iloj, maŝinoj kaj kanaloj de distribuado. Plibonigitaj iloj, inĝeniaj kaj efikaj maŝinoj, determinas la postvivon de konkurencaj grupoj en la areno de antaŭeniĝanta civilizacio.

Dum la fruaj tempoj la sola energio aplikita por kultivi la teron estis la homa forto. Estis longa lukto por anstataŭigi homojn per bovoj, ĉar tio ĉi senlaborigis la homon. Pli freŝdate, la maŝinoj komencis anstataŭi la homojn, kaj ĉiu tia antaŭenigo rekte kontribuas al la progreso de la socio, ĉar ĝi liberigas la homan forton por plenumi pli valorajn taskojn.

La scienco, gvidita de la saĝeco, povas fariĝi la granda socia liberiganto de la homo. La mekanika epoko povas riveliĝi katastrofa nur por nacio, kies intelekta nivelo estas tro malrapida por malkovri tiujn saĝajn metodojn kaj taŭgajn teknikojn por sukcese adaptiĝi al la transiraj malfacilaĵoj kaŭzitaj de la subita perdo de dungado sekve de la tro rapida invento de novaj specoj de laborŝparantaj maŝinoj.

8. Karaktero de torĉoportantoj. La socia heredo ebligas al la homo stari sur la ŝultroj de ĉiuj, kiuj antaŭis lin, kaj kiuj kontribuis ion al la sumo de kulturo kaj scio. En tiu ĉi laboro por transmeti la kulturan torĉon al la sekvanta generacio, la hejmo ĉiam estos la baza institucio. La ludado kaj la socia vivo sekvas, kun la lernejo laste sed egale nemalhavebla en kompleksa kaj alte organizita socio.

La insektoj naskiĝas plene edukitaj kaj ekipitaj por la tuta vivo — ja tre malvasta kaj pure instinkta ekzisto. La homa bebo naskiĝas sen eduko; do la homo posedas la povon regante la edukan trejnadon de la pli juna generacio por tiel multe modifi la evoluantan kurson de la civilizacio.

La plej grandaj influoj de la dudeka jarcento kontribuantaj al la antaŭenigo de la civilizacio kaj de la kulturo estas la notinda pliiĝo de la vojaĝoj tra la mondo kaj la senprecedencaj pliboniĝoj en la metodoj de komunikado. Sed la pliboniĝo de la edukado ne sukcesis samrapidi kun la plivastiĝanta socia strukturo; nek la moderna aprezado de etiko disvolviĝis proporcie al la kreskado laŭ la pli pure intelektaj kaj sciencaj fakoj. Kaj la moderna civilizacio stagnas pri sia spirita disvolviĝo kaj la protektado de la hejma institucio.

9. La rasaj idealoj. La idealoj de generacio ĉizas la kanalojn de destino por la tuj posteularo. La kvalito de la sociaj torĉoportantoj determinos ĉu la civilizacio progresas aŭ regresas. La hejmoj, preĝejoj kaj lernejoj de generacio antaŭdeterminas la karakterizan tendencon de la sekvanta generacio. La morala kaj spirita impeto de raso aŭ nacio plejparte determinas la kulturan rapidecon de tiu civilizacio.

La idealoj plialtigas la fonton de la socia fluo. Kaj neniu fluo povas esti pli alta ol sia fonto, sendepende de la tekniko de premo aŭ direkta regado, kiu povas esti uzata. La instiga povo de eĉ la plej materiaj aspektoj de kultura civilizacio kuŝas en la malplej materiaj plenumadoj de la socio. La inteligenteco povas regi la mekanismon de la civilizacio; la saĝeco povas direkti ĝin, sed la spirita idealismo estas la energio, kiu vere stimulas kaj antaŭenigas la homan kulturon de unu nivelo de plenumado ĝis la alia.

Dekomence, la vivo estis lukto por ekzisti; nun, por vivnivelo; poste, ĝi estos por la kvalito de pensado, la venonta surtera celo de la homa ekzisto.

10. Kunordigo de specialistoj. La civilizacio enorme antaŭeniris per la frua divido de laboro kaj per sia posta korolario de specialiĝo. La civilizacio nun dependas de la efika kunordigo de specialistoj. Dum la socio plivastiĝas, necesas trovi iun metodon por kunigi la diversajn specialistojn.

Sociaj, artaj, teknikaj kaj industriaj specialistoj daŭre multiĝos kaj plilertiĝos. Kaj tiu ĉi diversiĝo de kapableco kaj malsimileco de dungado fine malfortigos kaj diserigos la homan socion, se efikaj rimedoj de kunordigo kaj kunlaborado ne disvolviĝos. Sed la inteligenteco, kiu estas kapabla de tia inventemo kaj tia specialigo devus esti plene kompetenta por koncepti adekvatajn metodojn de regado kaj adaptiĝo por ĉiuj problemoj rezultantaj de la rapida kreskado de inventoj kaj la akcelita ritmo de kultura plivastiĝo.

11. Rimedoj por trovi laboron.. La venonta epoko de socia disvolviĝo enkorpiĝos en pli bona kaj pli efika kunlaboro kaj kunordigo de ĉiam pliiĝanta kaj plivastiĝanta specialiĝo. Kaj ĉar la laboro pli kaj pli diversiĝas, iu tekniko por direkti la individuojn al tauĝa laboro devas esti elpensita. La maŝinoj ne estas la sola kaŭzo de senlaboreco ĉe la civilizitaj popoloj de Urantio. La ekonomia komplekseco kaj la konstanta pliiĝo de industria kaj profesia specialiĝo aldoniĝas al la problemoj por trovi laboron.

Ne sufiĉas trejni homojn por laboro; en kompleksa socio oni ankaŭ devas doni efikajn metodojn por trovi laboron. Antaŭ ol trejni civitanojn al tre specialigitaj teknikoj por perlabori sian vivon, ili devas esti trejnitaj al unu aŭ pluraj metodoj de ĝenerala laboro, komerco aŭ metio, kiujn ili uzus, kiam ili estus portempe senlaboraj en sia specialigita laboro. Neniu civilizacio povas longe postvivi la konservadon de grandaj klasoj de senlaboruloj. Kun la tempo, eĉ la plej bonaj civitanoj fariĝos perversigitaj kaj demoralizitaj, akceptante la subtenon de la publika trezorejo. Eĉ privata almozo damaĝas, se ĝi longe estas aplikita al laborkapablaj civitanoj.

Tia tre specialigita socio ne volonte adoptos la malnovajn komunumajn kaj feŭdajn metodojn de la antikvaj popoloj. Vere, multaj komunaj servoj povas esti akcepteble kaj profite socialigitaj, sed tre trejnitaj kaj tre specialigitaj homaj estaĵoj povas pli bone esti administritaj per iu tekniko de inteligenta kunlaborado. Modernigita kunordigo kaj frata reguligo produktos pli daŭran kunlaboradon ol la pli malnovaj kaj pli primitivaj metodoj de komunismo aŭ diktatorecaj reguligaj institucioj bazitaj sur la forto.

12. La volo kunlabori. Unu el la plej grandaj malhelpoj al la progreso de la homa socio estas la konflikto inter la interesoj kaj bonfarto de la pli nombraj, pli sociigitaj homaj grupoj kaj de la malpli nombraj, la mense kontraŭaj nesociaj asocioj de la homaro, sen mencii la mense kontraŭsociaj unuopaj individuoj.

Neniu nacia civilizacio longe eltenas, krom se ĝiaj edukaj metodoj kaj religiaj idealoj inspiras altan specon de inteligenta patriotismo kaj nacia sindonemo. Sen tia inteligenta patriotismo kaj kultura solidareco ĉiuj nacioj emas diseriĝi rezulte de provincaj ĵaluzoj kaj lokaj egoismoj.

La konservado de tutmonda civilizacio dependas de homaj estaĵoj lernantaj kiel vivi pace kaj fratece. Sen efika kunordigo la industria civilizacio estas endanĝerigitaj de troa specialiĝo: monotoneco, malvasteco kaj tendenco generi malfidon kaj ĵaluzon.

13. Efika kaj saĝa gvidado. En civilizacio multe, tre multe dependas de entuziasma kaj efika pensmaniero por kunlabori. Dek viroj ne estas multe pli efikaj ol nur unu por levi pezan ŝarĝon, krom se ili levas ĝin kune — ĉiuj samtempe. Kaj tia skiplaboro — socia kunlaboro — dependas de la gvidado. La pasintaj kaj nuntempaj kulturaj civilazacioj baziĝas sur inteligenta kunlaborado de la civitanaro kun saĝaj kaj progresantaj gvidantoj; kaj ĝis la homoj evoluas al pli altaj niveloj, la civilizacio devos daŭre dependi de saĝa kaj vigla gvidado.

Grandaj civilizacioj naskiĝis de la sagaca rilato inter la materia riĉeco, intelekta grandeco, morala valoreco, socia inteligenteco kaj kosma klarvideco.

14. Sociaj ŝanĝoj. La socio ne estas dia institucio; ĝi estas fenomeno de progresanta evoluo; kaj la antaŭeniranta civilizado ĉiam prokrastas, kiam ĝiaj gvidantoj malrapidas por plenumi tiujn ŝanĝojn en la socia organizado, kiuj estas esencaj por esti samrapidaj kun la sciencaj disvolviĝoj de la epoko. Tamen oni ne devas malestimi aferoj, nur ĉar ili estas malnovaj, nek oni devas senkondiĉe adopti ideon, nur ĉar ĝi estas originala kaj nova.

La homoj ne devus timi eksperimenti kun la mekanismoj de la socio. Sed ĉiam tiuj ĉi aventuroj en kulturaj alĝustiĝoj devus esti regataj de tiuj, kiuj plene konas la historion de la socia evoluo; kaj ĉiam tiuj ĉi novigantoj devus esti konsilitaj de la saĝeco de tiuj, kiuj havas praktikan sperton en la kampoj de pripensitaj sociaj aŭ ekonomiaj eksperimentoj. Neniu granda socia aŭ ekonomia ŝanĝo devus esti urĝe provita. La tempo estas esenca por ĉiaj homaj alĝustiĝoj — fizika, socia aŭ ekonomia. Nur la moralaj kaj spiritaj alĝustigoj povas esti plenumitaj en la momenta impulso, kaj eĉ tiuj ĉi postulas tempon por plene ellabori iliajn materiajn kaj sociajn konsekvencojn. La idealoj de la raso estas la ĉefaj subteno kaj garantio dum la krizaj tempoj, kiam la civilizacio transiras de unu nivelo al la alia.

15. La malebligo de transiraj kolapsoj. La socio estas la ido de epokoj post epokoj de provoj kaj eraroj; ĝi estas tio, kio postvivis la selektajn alĝustigojn kaj realĝustigojn dum la sinsekvaj stadioj de la epoklonga supreniro de la homaro de la besta ĝis la homa niveloj de planeda statuso. La granda danĝero por iu ajn civilizacio — je ajna momento — estas la minaco de kolapso dum la transira tempo inter la establitaj metodoj de la pasinteco kaj la novaj kaj pli bonaj, sed ne elprovitaj, proceduroj de la estonteco.

La gvidado estas esencaj por progresi. La saĝeco, la klarvideco kaj la antaŭzorgeco estas nemalhaveblaj por la eltenado de nacioj. La civilizacio neniam estas vere endangerigita, ĝis kapablaj gvidantoj komencas malaperi. Kaj la kvanto de tiaj saĝaj gvidaotj neniam superis unu procenton de la loĝantaro.

Kaj estis per tiuj ĉi ŝtupoj sur la evolua ŝtuparo, ke la civilizacio grimpis ĝis tiu loko, kie tiuj potencaj influoj povis ekfunkcii, kiuj kulminis en la rapide plivastiĝanta kulturo de la dudeka jarcento. Kaj nur per la adopto de tiuj ĉi esencaj principoj la homo povas esperi konservi siajn nuntempajn civilizaciojn dum zorgante pri sia daŭran disvolviĝon kaj certan postvivon.

Tio ĉi estas la esenco de la longa, longa lukto de la popoloj de la tero por establi civilizacion ekde la epoko de Adamo. La nuntempa kulturo estas la neta rezulto de tiu ĉi peniga evoluo. Antaŭ la malkovro de la presado, la progreso estis relative malrapida, ĉar unu generacio ne povis rapide profiti de la atingoj de siaj antaŭuloj. Sed nun la homa socio plonĝas antaŭen sub la forto de la akumulita impeto de ĉiuj epokoj, tra kiuj la civilizacio luktis.

[Patronita de Ĉefanĝelo de Nebadono.]