Kajero 80
Kvankam la Eŭropa blua homo ne atingis per si mem grandan kulturan civilizacion, ĝi ja provizis per biologia fundamenton kiu, kiam ĝiaj Adamigitaj trajtoj estis miksitaj kun la postaj Andidaj invadantoj, produktis unu el la plej potencaj branĉoj atingintaj viglan civilizacion iam aperinta sur Urantio depost la tempoj de la violkolora raso kaj ĝiaj Andidaj posteuloj.
La modernaj blankaj popoloj enkorpigas la postvivantajn trajtojn de la Adama branĉo, kiuj miksiĝis kun la Sangikaj rasoj, iom da ruĝa kaj da flava, sed pli precipe da blua. Estas konsiderinda procento de la originala Andida branĉo en ĉiuj blankaj rasoj kaj ankoraŭ pli multe de la fruaj Noditaj trajtoj.
Antaŭ ol la lastaj Andidoj estis forpelitaj el la Eŭfrata valo, multaj el iliaj fratoj antaŭe eniris Eŭropon kiel aventuristoj, instruistoi, komercistoj kaj militistoj. Dum la fruaj tagoj de la violkolora raso la Mediteranea trogo estis protektita de la Ĝibraltara istmo kaj la Sicilia terponto. Iom de la tre frua mara komercado de la homo estis establita sur tiuj ĉi kontinentaj lagoj, kie la bluaj homoj el la nordo kaj la Saharanoj el la sudo renkontis la Nodidojn kaj Adamidoj el la oriento.
En la orienta trogo de la Mediteraneo la Nodidoj antaŭe establis unu el siaj plej vastaj kulturoj, kaj de tiuj ĉi centroj penetris iom en suda Eŭropo, sed pli precipe en norda Afriko. La larĝkraniaj Nodidoj-Andonidoj de Sirio tre frue enkondukis potfaradon kaj agrikulturon lige kun siaj setlejoj sur la malrapide leviĝanta Nila delto. Ili ankaŭ importis ŝafojn, kaprojn, bovojn kaj aliajn malsovaĝigitajn bestojn, kaj alportis tre plibonigitajn metodojn pri metallaboradoj, tiam Sirio estante la centro de tiu industrio.
Dum pli ol tridek mil jaroj Egiptio akceptis konstantan fluon de Mezopotamianoj, kiuj kunportis sian arton kaj kulturon por riĉigi tiujn de la Nila valo. Sed la eniro de granda nombro da Saharaj popoloj multe defektis la fruan civilizacion laŭ Nilo, tiel ke Egiptio atingis sian plej malaltan kulturan nivelon antaŭ ĉirkaŭ dek kvin mil jaroj.
Sed dum la pli fruaj tempoj malmulte malhelpis la migradon okcidenten de la Adamidoj. La Saharo estis malfermita paŝtejo plena je paŝtistoj kaj agrikulturistoj. Tiuj ĉi Saharanoj neniam engaĝis sin pri manufakturo, nek ili estis konstruistoj de urboj. Ili estis indigokoloka-nigra grupo, kiu posedis ampleksajn trajtojn de la formortintaj verda kaj oranĝkolora rasoj. Sed ili ricevis tre limigitan kvanton de violkolora heredo, antaŭ ol la leviĝo de tero kaj la ŝanĝantaj malsekaj ventoj disigis la restaĵojn de tiu ĉi prospera kaj pacema civilizacio.
La sango de Adamo estis kundividita kun la plimulto de la homaj rasoj, sed iuj akiris ĝin pli ol aliaj. La miksitaj rasoj de Hindio kaj la pli malhelaj popoloj de Afriko ne estis allogaj al la Adamidoj. Ili volonte miksiĝus kun la ruĝa homo, se li ne estus tiel proksime en Ameriko, kaj ili havis amikajn disponojn al la flava homo, sed li same estis malfacile atingebla en malproksima Azio. Konsekvence, kiam ili estis instigitaj de aventuro aŭ altruismo, aŭ kiam ili estis forpelitaj el la Eŭfrata valo, ili tre nature elektis unuiĝi kun la bluaj rasoj de Eŭropo.
La blua homo, tiam dominanta en Eŭropo, havis neniun religian praktikon, kiuj forpuŝis la fruajn elmigrantajn Adamidoj, kaj estis granda seksa allogo inter la violkolora kaj la blua rasoj. La plej bonaj el la bluaj homoj taksis kiel altan honoron la permeson pariĝi kun la Adamidoj. Ĉiu blua viro nutris la ambicion fariĝi sufiĉe lerta kaj artista por gajni la korinklinon de iu Adamida virino, kaj tio estis la plej alta aspiro de supera blua virino ricevi la atentojn de Adamida viro.
Malrapide tiuj ĉi migrantaj filoj de Edeno unuiĝis kun la plej altaj tipoj de la blua raso, revigligante iliajn kulturajn praktikojn kaj samtempe senkompate ekstermante la longedaŭrajn trajtojn de la Neandertala branĉo. Tiu ĉi tekniko de rasa miksado, kombinita kun la eliminado de malsuperaj trajtoj, produktis dekon da pli viraj kaj progresantaj grupoj de superaj bluaj homoj, unu el kiuj vi nomis la Kromanjonuloj.
Pro tiuj ĉi kaj aliaj kialoj, ne la plej malgranda el kiuj estis pli favoraj vojoj de migrado, la fruaj ondoj de Mezopotamia kulturo iris preskaŭ ekskluzive al Eŭropo. Kaj estis tiuj cirkonstancoj, kiuj determinis la antecedentojn de la moderna Eŭropa civilizacio.
La frua ekspansio de la violkolora raso en Eŭropon estis interrompita de iuj sufiĉe subitaj klimataj kaj geologiaj ŝanĝoj. Kun la retiriĝo de la nordaj glacikampoj la malsekaj ventoj el la okcidento direktiĝis norden, iom post iom igante la vastajn malfermajn paŝtistajn regionojn de Saharo al arida dezerto. Tiu ĉi sekeco disigis la malaltastaturajn brunulojn, la nigrokulajn sed longkraniajn loĝantojn de la granda Sahara altebenaĵo.
La pli puraj indigokoloraj elementoj moviĝis suden al la arbaroj de centra Afriko, kie de tiam ili restis. La pli miksitaj grupoj disiĝis laŭ tri direktoj: la superaj okcidentaj triboj migris al Hispanio, kaj de tie al apudaj partoj de Eŭropo, formante la kernon de la postaj Mediteraneaj longkraniaj brunaj rasoj. La malplej progresanta divido oriente de la Sahara altebenaĵo migris al Arabio kaj de tie tra norda Mezopotamio kaj Hindio ĝis malproksima Cejlono. La centra grupo moviĝis norden kaj orienten al la Nila valo kaj al Palestino.
Estas tiu ĉi duaranga Sangika substrato, kiu sugestas iun gradon de parenceco inter la modernaj popoloj disigitaj de Dekkano tra Irano, Mezopotamio kaj laŭ ambaŭ marbordoj de la Mediteranea Maro.
Ĉirkaŭ la tempo de tiuj ĉi klimataj ŝanĝoj en Afriko Anglio apartiĝis de la kontinento, kaj Danlando leviĝis el la maro, dum la istmo de Ĝibraltaro, protektanta la okcidentan basenon de Mediteraneo, cedis rezulte de tertremo, rapide altigante tiun ĉi kontinentan lagon ĝis la nivelo de la Atlantika Oceano. Tiam la Sicilia terponto mergiĝis, kreante unu maron Mediteraneon kaj konektante ĝin al la Atlantika Oceano. Tiu ĉi natura kataklismo inundis dekojn da homaj setlejojn, kaj kaŭzis la plej grandan vivperdon pro inundo en la tuta historio de la mondo.
Tiu ĉi englutado de la Mediteranea baseno tuj limigis la moviĝojn okcidenten de la Adamidoj, dum la granda fluo de Saharanoj kondukis ilin serĉi elirejojn por sia kreskanta loĝantaro norde kaj oriente de Edeno. Dum la posteuloj de Adamo vojaĝis norden el la valoj de Tigriso kaj Eŭfrato, ili renkontis montajn barojn kaj la tiam plivastiĝantan Kaspian Maron. Kaj dum multaj generacioj la Adamidoj ĉasis, bredis kaj plugis la grundon ĉirkaŭ siaj setlejoj disigitaj tra la tuta Turkestano. Malrapide tiu ĉi grandioza popolo etendis sian teritorion en Eŭropon. Sed tiam la Adamidoj eniris Eŭropon tra la oriento, kaj trovis la kulturon de la blua homo milojn da jaroj malantaŭ tiu de Azio, ĉar tiu ĉi regiono estis preskaŭ komplete izolita de Mezopotamio.
La aktikvaj centroj de la kulturo de la blua homo situis laŭ ĉiuj riveroj de Eŭropo, sed nur Sommo nun fluas en la sama fluejo, kiun ĝi sekvis dum la antaŭglaciaj tempoj.
Kiam ni parolas pri la blua homo kiel loĝanto de la Eŭropa kontinento, estis dekoj da rasaj tipoj. Eĉ antaŭ tridek kvin mil jaroj la Eŭropaj bluaj rasoj jam estis profunde miksita popolo portanta trajtojn kaj de la ruĝa kaj de la flava, dum ĉe la Atlantikaj marbordaj teroj kaj en la regionoj de nuntempa Rusio ili antaŭe sorbis konsiderindan kvanton da Andonida sango, kaj sude ili kontaktis kun la Saharaj popoloj. Sed estus vane provi listigi ĉiujn rasajn grupojn.
La Eŭropa civilizacio de tiu ĉi frua post-Adama periodo estis unika miksaĵo de la vigleco kaj arto de la bluaj homoj kun la krea imago de la Adamidoj. La bluaj homoj estis raso de granda vigleco, sed ili multe difektis la kulturan kaj spiritan statuson de la Adamidoj. Estis tre malfacile por tiuj ĉi lastaj transdoni sian religion al la Kromanjoneculoj pro la tendenco de tre multaj trompi kaj diboĉigi la junulinojn. Dum dek mil jaroj la religio en Eŭropo estis en tre malalta stato kompare kun la disvolviĝoj en Hindio kaj Egiptio.
La bluaj viroj estis perfekte honestaj pri ĉiuj siaj agadoj, kaj estis tute liberaj de la seksaj malvirtojn de la miksitaj Adamidoj. Ili respektis la virgecon, kaj nur praktikis poligamion kiam militado kaŭzis mankon de viroj.
Tiuj ĉi Kromanjonaj popoloj estis brava kaj antaŭvidema raso. Ili konservis efikan sistemon de infana edukado. Ambaŭ gepatroj partoprenis en tiuj ĉi taskoj, kaj la servoj de la pli aĝaj infanoj estis plene utiligitaj. Ĉiu infano estis zorge trejnita pri la prizorgado de la kavernoj, pri arto kaj silikofarado. Jam junaj la virinoj estis bone spertaj pri la hejmaj artoj kaj en kruda agrokulturo, dum la viroj estis lertaj ĉasistoj kaj kuraĝaj militistoj.
La bluaj viroj estis ĉasistoj, fiŝistoj kaj kolektistoj de nutraĵo; ili estis spertaj konstruantoj de boatoj. Ili fabrikis ŝtonajn hakilojn, dehakis arbojn, konstruis kabanojn per ŝtipoj, parte enterigitaj kaj kovritaj per feloj. Kaj estis popoloj, kiuj daŭre konstruas similajn kabanojn en Siberio. La sudaj Kromanjonuloj el sudo ĝenerale vivis en kavernoj kaj grotoj.
Ne estis malofte dum la vintraj rigoroj, ke iliaj gardostarantoj nokte starantaj antaŭ la kavernaj enirejoj frostiĝis ĝismorte. Ili havis kuraĝon, sed super ĉio ili estis artistoj; la Adama miksaĵo subite akcelis krean imagon. La apogeo de la arto de la blua homo estis antaŭ ĉirkaŭ dek kvin mil jaroj, antaŭ la epoko kiam la rasoj kun pli malhelaj haŭtoj venis norden el Afriko tra Hispanio.
Antaŭ ĉirkaŭ dek kvin mil jaroj la Alpaj arbaroj abunde disvastiĝis. La Eŭropaj ĉasistoj estis pelitaj al la riveraj valoj kaj al la marbordoj pro la samaj klimataj devigoj, kiuj ŝanĝis la feliĉigajn ĉasejojn de la mondo en sekaj kaj aridaj dezertoj. Dum la pluvaj ventoj turniĝis norden, la vastaj malfermaj herbejoj de Eŭropo kovriĝis per arbaroj. Tiuj ĉi grandaj kaj relative subitaj klimataj modifoj igis la rasojn de Eŭropo ŝanĝiĝi de ĉasistoj en malfermaj spacoj al paŝtistoj, kaj iugrade al fiŝistoj kaj kultivistoj de la grundo.
Tiuj ŝanĝoj, rezultigante kulturajn antaŭenigojn, kaŭzis iujn biologiajn regresojn. Dum la antaŭa erao de ĉasado la superaj triboj intergeedziĝis kun la pli altaj tipoj de kaptitoj, kaj nevarie detruis tiujn, kiujn ili taksis malsuperaj. Sed kiam ili komencis establi setlejojn kaj engaĝi sin al agrikulturon kaj komercon, ili komencis savi multajn el la mezbonaj kaptitoj kiel sklavoj. Kaj estis la idoj de tiuj ĉi sklavoj, kiuj poste tiel grande difektis la tutan specon de Kromanjonuloj. Tiu ĉi regreso de kulturo daŭris, ĝis ĝi ricevis freŝan impulson el la oriento, kiam la lasta kaj masiva invado de Mezopotamianoj balais Eŭropon, rapide sorbante la Kromanjonan tipon kaj kulturon kaj inaŭgurante la civilizacion de la blankaj rasoj.
Dum la Andidoj verŝiĝis en Eŭropon laŭ konstanta fluo, estis sep gravaj invadoj, la lastaj alvenantoj venante per ĉevaloj laŭ tri grandaj ondoj. Kelkaj eniris Eŭropon per la insuloj de la Egea maro kaj laŭ la Danuba valo, sed la plimulto de la pli fruaj kaj pli puraj trajtoj migris al nordokcidenta Eŭropo per la norda vojo trairante la paŝtejojn de Volgo kaj Dono.
Inter la tria kaj kvara invadoj hordo de Andonidoj eniris Eŭropon per la nordo, veninte de Siberio tra la rusaj riveroj kaj Baltio. Ili estis tuj asimilitaj de la nordaj Andidaj triboj.
La pli fruaj ekspansioj de la pli pura violkolora raso estis multe pli pacaj ol tiuj de iliaj postaj duonmilitistaj kaj konkeremaj Andidaj posteuloj. La Adamidoj estis pacemaj; la Nodidoj estis militemaj. La unuiĝo de tiuj ĉi branĉoj, miksiĝonte kun la Sangikaj rasoj, produktis la kapablajn, agresivajn Andidojn, kiuj faris efektivajn militistajn konkerojn.
Sed la ĉevalo estis la evolua faktoro, kiu determinis la dominadon de la Andidoj en Okcidento. La ĉevalo donis al la disiĝantaj Andidoj la ĝis tiam neekzistantan avantaĝon de la movebleco, ebligante al la Andidaj rajtosoldatoj rapide progresi ĉirkaŭirante la Kaspian maron por invadi la tutan Eŭropon. Ĉiuj antaŭaj ondoj de Andidoj tiel malrapide moviĝis, ke ili tendencis diseriĝi je ajna granda distanco de Mezopotamio. Sed tiuj ĉi lastaj ondoj tiel rapide progresis, ke ili atingis Eŭropon kiel koheraj grupoj, ankoraŭ konservantaj iom da supera kulturo.
La tuta loĝata mondo, krom Ĉinio kaj la la Eŭfrata regiono, faris tre limigitan kulturan progreson dum dek mil jaroj, kiam la energiaj Andidaj ĉevalrajdantoj aperis en la sesa kaj sepa jarmiloj antaŭ Kristo. Dum ili moviĝis okcidenten tra la rusaj ebenaĵoj, sorbante la plej bonajn el la bluaj homoj kaj ekstermante la malplej bonaj, ili miksiĝis en unu popolo. Tiuj ĉi estis la prapatroj de la tiel nomataj Nordiaj rasoj, la prapatroj de la Skandinavaj, Germanaj kaj Anglosaksaj popoloj.
La superaj bluaj trajtoj estis baldaŭ sorbitaj de la Andidoj tra la tuta norda Eŭropo. Nur en Laponio (kaj en iu mezuro en Bretonio) la pli malnovaj Andonidoj konservis eĉ ŝajnon da identeco.
La triboj de norda Eŭropo estis kontinue plifortigitaj kaj plialtigitaj de la konstanta fluo de migrantoj el Mezopotamio tra la regionoj de Turkestano kaj suda Rusio, kaj kiam la lastaj ondoj de Andida kavalerio balais Eŭropon, estis jam pli da homoj kun Andida heredeco en tiu regiono, ol estis troveblaj en la cetero de la tuta mondo.
Dum tri mil jaroj la militista sidejo de la nordaj Andidoj estis en Danlando. El tiu ĉi centra punkto foriris la sinsekvaj ondoj de konkeroj, kiuj fariĝis malpli kaj malpli Andidaj kaj pli kaj pli blankaj, dum la pasantaj jarcentoj atestis la finan miksadon de la Mezopotamiaj konkerantoj kun la konkeritaj popoloj.
Dum la bluaj homoj estis antaŭe sorbitaj en la nordo, kaj fine subfalis sub la atakoj de la blankaj ĉevalrajdantoj, kiuj penetris la sudon, la progresantaj triboj de la miksita blanka raso renkontis obstinan kaj longedaŭran reziston de la homoj de Kromanjonuloj, sed la supera inteligenteco kaj la ĉiam pligrandiĝantaj biologiaj rezervoj ebligis al ili forviŝi la pli malnovan rason el ekzistado.
La decidaj luktoj inter la blanka homo kaj la blua homo okazis en la valo de Sommo. Tie, la floro de la blua raso akre kontraŭis la Andidojn moviĝantajn suden, kaj dum pli ol kvin cent jaroj tiuj ĉi Kromanjoneculoj sukcesis defendi siajn teritoriojn antaŭ subfali sub la supera milita strategio de la blankaj invadantoj. Toro, la venkinta komandanto de la nordaj armeoj en la fina batalo de Sommo, fariĝis la heroo de la nordaj blankaj triboj, kaj poste estis honorita kiel dio de kelkaj el ili.
La plej longe rezistantaj fortresoj de la bluaj homoj troviĝis en suda Francio, sed la lasta granda milita rezisto estis venkita laŭ Sommo. La posta konkero progresis per komerca penetrado, per loĝantara premo laŭ la riveroj, kaj per konstantaj intergeedziĝoj kun la superuloj, kune kun la senkompata ekstermado de la malsuperuloj.
Kiam la triba konsilio de la Andidaj plejaĝuloj antaŭe juĝis malsuperan kaptiton nekapabla, li estis konfidita per kompleksa ceremonio al la ŝamanaj pastroj, kiuj eskortis lin al la rivero, kaj praktikis sur li la inicajn ritojn al la “feliĉaj ĉaskampoj” – mortiga subakviĝo. Tiel la blankaj invadantoj de Eŭropo ekstermis ĉiujn popolojn renkontitajn, kiuj ne estis rapide sorbitaj en siaj propraj rangoj, kaj tiel malaperis la bluaj homoj – kaj rapide.
La Kromanjoneca blua homo konsistigis la biologian fundamenton de la modernaj Eŭropaj rasoj, sed ili postvivis nur kiel sorbite de la postaj kaj virilaj konkerantoj de siaj gepatraj landoj. La blua trajto kontribuis multajn fortikajn trajtojn kaj grandan fizikan viglecon al la blankaj rasoj de Eŭropo, sed la humuro kaj la imago de la miksitaj Eŭropaj popoloj devenis de la Andidoj. Tiu ĉi unuiĝo inter Andido kaj blua homo, rezultiganta la nordajn blankajn rasojn, kaŭzis tujan malfortiĝon de la Andida civilizacio, prokraston kun portempa naturo. Fine, la latenta supereco de tiuj ĉi nordaj barbaroj manifestiĝis kaj kulminis en la nuntempa Eŭropa civilizacio.
5000 jaroj a.K. la evoluantaj blankaj rasoj dominis tra la tuta norda Eŭropo, inkluzive de norda Germanio, norda Francio kaj la Britaj Insuloj. Centra Eŭropo estis dum iom da tempo regata de la bluaj homoj kaj la rondkraniaj Andonidoj. Tiuj ĉi lastaj ĉefe situis en la Danuba valo, kaj neniam estis komplete delokigitaj de la Andidoj.
De la epoko de la finaj Andidaj migradoj la kulturo malfortiĝis en la Eŭfrata valo, kaj la preciza centro de la civilizacio pasis al la valo de Nilo. Egipto fariĝis la posteulo de Mezopotamio kiel sidejo de la plej progresinta grupo sur la tero.
La Nila valo komencis suferi de inundoj iom antaŭ la Mezopotamiaj valoj, sed multe pli bone fartis. Tiu ĉi frua malsukceso estis pli ol kompensita per la konstanta alfluo de Andidaj enmigrantoj, tiel ke la kulturo en Egipto, kvankam vere devenanta de la Eŭfrata regiono, ŝajnis antaŭeniri. Sed 5000 jaroj a.k., dum la inunda periodo en Mezopotamio, estis sep apartaj grupoj de homaj estaĵojen Egiptio; ĉiuj el ili krom unu venis el Mezopotamio.
Kiam la lasta formigro el Eŭfrata valo okazis, Egipto havis la fortunon ricevi tiel multe el la plej lertaj artistoj kaj metiistoj. Tiuj ĉi Andidaj artistoj trovis sin tute hejme, ĉar ili perfekte kutimis kun la rivera vivo, ĝiaj inundoj, irigacioj kaj sekaj sezonoj. Ili ĝuis la ŝirmitan pozicion de la Nila valo; ili estis tie multe malpli submetitaj al malamikaj atakoj ol laŭ Eŭfrato. Kaj ili multe plibonigis la lertecon pri metallaborado de la Egiptoj. Tie ili laboris ferercojn devenantaj de Monto Sinajo anstataŭ de la regionoj de la Nigra Maro.
La Egiptoj tre frue kunigis siajn urbajn diaĵojn en kompleksan nacian sistemon de dioj. Ili disvolvis ampleksan teologion, kaj havis same ampleksan sed tro pezan pastraron. Pluraj malsamaj gvidantoj celis revigligi la restaĵojn de la fruaj religiaj intruoj de la Setidoj, sed tiuj klopodoj estis efemeraj. La Andidoj konstruis la unuan ŝtonan strukturon en Egiptio. La unua kaj plej delikata el la ŝtonaj piramidoj estis starigita de Imhotepo, Andida arkitektura genio, servante kiel ĉefministro. Antaŭaj konstruaĵoj estis kontruitaj el briko, kaj kvankam multaj ŝtonaj strukturoj estis antaŭe starigitaj en malsamaj partoj de la mondo, tiu ĉi estis la unua en Egiptio. Sed la konstruarto konstante malpliboniĝis depost la tagoj de tiu ĉi granda arkitekto.
Tiu ĉi brila epoko de kulturo estis interrompita de interna militado laŭ Nilo, kaj la lando baldaŭ estis invadita, kiel estis Mezopotamio, de la malsuperaj triboj de malamikema Arabio kaj de la nigruloj de la sudo. Rezulte de tio la socia progreso konstante malpliboniĝis dum pli ol kvin cent jaroj.
Dum la kultura malpliboniĝo en Mezopotamio persistis dum iom da tempo supera civilizacio sur la insuloj de la orienta Mediteraneo.
Ĉirkaŭ 12 000 a.K. brila tribo de Andidoj migris al Kreto. Tiu ĉi estis la sola insulo koloniita tiel frue de tiel supera grupo, kaj pasis preskaŭ du mil jaroj, antaŭ ol la posteuloj de tiuj ĉi maristoj disvastiĝis al la najbaraj insuloj. Tiu ĉi grupo estis la mallarĝkraniaj Andidoj kun malgranda staturo, kiuj antaŭe intergeedziĝis kun la Vanida branĉo de la nordaj Nodidoj. Ili ĉiuj estis malpli ol unu metron kaj okdek centrimetrojn altaj, kaj estis laŭvorte forpelitaj el la kontinento fare de iliaj pli grandaj kaj malsuperaj kunuloj. Tiuj ĉi migrantoj en Kreto estis tre lertaj pri teksaĵoj, metaloj, potfarado, tubado kaj la uzo de ŝtonoj por konstrui materialon. Ili uzis skribadon, kaj daŭris kiel bredistoj kaj agrikulturistoj.
Preskaŭ du mil jaroj post la koloniado de Kreto grupo da altaj posteuloj de Adamson atingis Grekion tra la nordaj insuloj, venante preskaŭ rekte de sia altatera hejmlando norde de Mezopotamio. Tiuj ĉi generintoj de la Grekoj estis kondukitaj okcidenten fare de Sato, rekta posteulo de Adamsono kaj Rata.
La grupo, kiu fine ekloĝis en Grekio, konsistis el tri cent sepdek kvin el la selektitaj kaj superaj individuoj konsistigantaj la reprezentantojn de la dua civilizacio de Adamsonidoj. Tiuj ĉi postaj filoj de Adamsono portis tiam la plej valorajn trajtojn de la emerĝantaj blankaj rasoj. Ili havis altan intelektan nivelon kaj, laŭ la fizika vidpunkto, ili estis la plej belaj homoj depost la epoko de la unua Edeno.
Baldaŭ Grekio kaj la regiono de la Egeaj insuloj sukcedis Mezopotamion kaj Egiption kiel la Okcidenta centro de komerco, arto kaj kulturo. Sed kiel antaŭe en Egiptio, denove praktike ĉio de la arto kaj scienco de la Egea mondo devenis de Mezopotamio, krom la kulturo de la Adamsonidaj antaŭuloj de la Grekoj. La tuta arto kaj genio de tiuj ĉi postaj homoj estas rekta heredo de la posteularo de Adamsono, la unua filo de Adamo kaj Eva, kaj lia eksterordinara dua edzino, filino devenanta de neinterrompita linio el la pura Nodida personaro de Princo Kaligastio. Ne estas mirinde, la Grekoj havis mitologiajn tradiciojn, laŭ kiuj ili rekte devenis de dioj kaj superhomaj estaĵoj.
La Egea regiono trapasis kvin apartaj kulturaj stadioj, ĉiu malpli spirita ol la antaŭa, kaj baldaŭ la lasta glora epoko de arto pereis sub la pezo de la rapide multobliĝantaj mezbonaj posteuloj de la Danubaj sklavoj, kiuj antaŭe estis importitaj de la lastaj generacioj de Grekoj.
Estis dum tiu ĉi epoko en Kreto, ke la patrina kulto de la posteuloj de Kaino atingis sian plej grandan modon. Tiu ĉi kulto glorigis Eva-on per la adorado de la “granda patrino”. Bildoj de Eva estis ĉie. Miloj da publikaj sanktejoj estis starigitaj tra la tuta Kreto kaj Malgranda Azio. Kaj tiu ĉi patrina kulto persistis ĝis la epoko de Kristo, poste fariĝante enkorpigita en la frua Kristana religio sub la formo de la glorado kaj adorado de Maria, la tera patrino de Jesuo.
Ĉirkaŭ 6500 a.K. okazis grava malfortiĝo de la spirita heredo de la Andidoj. La posteuloj de Adamo estis tre disigitaj, kaj estis praktike englutitaj en la pli malnovaj kaj pli multnombraj homaj rasoj. Kaj tiu ĉi dekadenco de Andida civilizacio, kune kun la malapero de ĝiaj religiaj normoj, lasis la spirite malriĉiĝintajn rasojn de la mondo en bedaŭrinda stato.
Ĉirkaŭ 5000 a.K. la tri plej puraj trajtoj de la posteuloj de Adamo troviĝis en Sumerio, en Norda Eŭropo kaj en Grekio. La tuta Mezopotamio malrapide difektiĝis pro la fluo de miksitaj kaj pli malhelaj rasoj, kiuj enfiltriĝis el Arabio. Kaj la alveno de tiuj ĉi malsuperaj homoj plu kontribuis al la disigo de la biologia kaj kultura restaĵo de la Andidoj. El la tuta fekunda krescento la plej aventuraj popoloj verŝiĝis okcidenten al la insulojn. Tiuj ĉi migrantoj kultivis kaj cerealojn kaj kaj legomojn, kaj ili alportis malsovaĝigitajn bestojn kun si.
Ĉirkaŭ 5000 a.K. potenca amaso da progresantaj Mezopotamianoj eliris el la Eŭfrata valo, kaj ekloĝis sur la insulo de Kipro; tiu ĉi civilizacio estis forbalaita post ĉirkaŭ du mil jaroj fare de barbaraj hordoj el la nordo.
Alia granda kolonio ekloĝis ĉe la Mediteraneo apud la posta loko de Kartago. Kaj el norda Afriko granda nombro da Andidoj eniris Hispanion kaj poste miksiĝis en Svislando kun siaj fratoj, kiuj antaŭe venis al Italo el la Egeaj insuloj.
Kiam Egiptio sekvis Mezopotamion en ĝia kultura malkresko, multaj el la plej kapablaj kaj altnivelaj familioj fuĝis al Kreto, tiel grande plifortigante tiun ĉi jam progresintan civilizacion. Kaj kiam la alveno de malsuperaj grupoj el Egiptio poste minacis la civilizacion de Kreto, la pli kulturitaj familioj foriris okcidenten al Grekio.
La Grekoj ne estis nur grandaj instruistoj kaj artistoj, ili ankaŭ estis la plej grandaj komercistoj kaj koloniantoj de la mondo. Antaŭ subfali sub la inundo de malsupereco, kiu fine englutis ilian arton kaj komercon, ili sukcesis enplanti tiom da antaŭpostenoj de kulturo okcidente, ke granda nombro el la antaŭenigoj en la frua Greka civilizacio persistis ĉe la postaj popoloj de suda Eŭropo, kaj multaj el la miksitaj posteuloj de tiuj ĉi Adamsonidoj enkorpiĝis en la triboj de la apudaj kontinentaj teroj.
La Andidaj popoloj de la Eŭfrata valo migris norden al Europo por miksiĝi kun la bluaj homoj kaj okcidenten al la Mediteraneaj regionoj por miksiĝi kun la restaĵoj de la miksitaj Saharanoj kaj la sudaj bluaj homoj. Kaj tiuj ĉi du branĉoj de la blanka raso estis, kaj ankoraŭ estas, vaste disigitaj de la larĝkraniaj montaraj postvivantoj de la fruaj Andonidaj triboj, kiuj antaŭe longe loĝis en tiuj ĉi centraj regionoj.
Tiuj ĉi posteuloj de Andono estis disigitaj tra multaj el la montaraj regionoj de centra kaj sudorienta Eŭropo. Ili ofte estis plifortigitaj de alvenintoj el Malgranda Azio, kies regiono ili okupis per konsiderinda forto. La antikvaj Hititoj devenis rekte de la Andonida branĉo; ilia helaj haŭtoj kaj larĝaj kapoj estis tipaj de tiu raso. Tiu ĉi trajto estis portita al la prapatraro de Abrahamo, kaj multe kontribuis al la karakteriza facia aspekto de liaj postaj judaj posteuloj kiuj, dum havante kulturon kaj religion devenantajn de la Andidoj, parolis tre malsaman lingvon. Ilia lingvo estis klare Andonida.
La triboj, kiuj loĝis en domoj starigitaj sur fostoj aŭ pilastroj el ligno sur la lagoj de Italio, Svislando kaj suda Eŭropo estis la ekspansiantajn franĝojn de la Afrikaj, Egeaj kaj pli precipe Danubaj migradoj.
La Danubanoj estis Andonidoj, terkultivistoj kaj bredistoj kiuj eniris Eŭropon tra la Balkana duoninsulo, kaj malrapide antaŭeniris norden laŭ la Danuba valo. Ili fabrikis potojn kaj kultivis la teron, preferante vivi en la valoj. La plej norda setlejo de la Danubanoj situis en Lieĝo en Belgio. Tiuj ĉi triboj rapide difektiĝis, dum ili malproksimiĝis el la centro kaj fonto de sia kulturo. La plej bela potfarado estis la produkto de la pli fruaj setlejoj.
La Danubanoj fariĝis adorantoj de patrino rezulte de la laboro de la misiistoj el Kreto. Tiuj ĉi triboj poste amalgamiĝis kun grupoj de Andonidaj maristoj, kiuj venis per boatoj el la marbordoj de Malgranda Azio, kaj kiuj ankaŭ estis adorantoj de patrino. Granda parto de centra Eŭropo estis tiel frue ekloĝita de tiuj ĉi miksitaj specoj de larĝkraniaj blankaj rasoj, kiuj praktikis adoradon de patrino kaj la religian ritaron de kremaciado de la mortintoj, ĉar estis la kutimo de la adorantoj de patrino bruligi siajn mortintojn en ŝtonaj kabanoj.
La rasaj miksaĵoj en Eŭropo ĉirkaŭ la fino de la Andidaj migradoj ĝeneraliĝis en la tri blankajn rasojn jene:
1. La norda blanka raso. Tiu ĉi tiel nomata nordia raso ĉefe konsistis el la bluaj homoj plus la Andidoj, sed ĝi ankaŭ enhavis konsiderindan kvanton da Andonida sango, kune kun pli malgrandaj kvantoj da ruĝa kaj flava Sangikaj rasoj. La norda blanka raso tiel ampleksis tiujn ĉi kvar plej dezirindajn homajn branĉojn. Sed la plej granda heredo estis el la blua homo. La tipa frua nordiano estis longkrania, alta kaj blonda. Sed delonge tiu ĉi raso plene miksiĝis kun ĉiuj branĉoj de la blankaj popoloj.
La primitiva kulturo de Eŭropo, kiun renkontis la invadantaj Nordianoj, estis tiu de la regresantaj Danubanoj miksitaj kun la blua homo. La Nordia-Dana kaj la Danuba-Andonida kulturoj renkontiĝis kaj miksiĝis sur la Rejno, kiel oni atestas la ekziston de du rasaj grupoj en Germanio hodiaŭ.
La Nordianoj daŭrigis la komercon de sukceno de la Balta marbordo, konstruante grandan komercon kun la larĝkraniuloj de la Danuba valo per la Montpasejo Brenero. Tiu ĉi longa kontakto kun la Danubanoj kondukis tiujn ĉi nordanojn al la adorado de la patrino, kaj dum pluraj miloj da jaroj la kremacio de la mortintoj estis preskaŭ universala tra la tuta Skandinavio. Tio ĉi klarigas kial la postrestaĵoj de la fruaj blankaj rasoj, kvankam entombigitaj tra tuta Eŭropo, estas netroveblaj — nur iliaj cindrojn en ŝtonaj kaj argilaj urnoj. Tiuj ĉi blankaj homoj ankaŭ konstruis loĝejojn; ili neniam vivis en kavernoj. Kaj tio ankaŭ klarigas, kial estas tiom malmulte da pruvoj pri la frua kulturo de la blanka homo, kvankam la antaŭa Kromanjona tipo estas bone konservita tie, kie ĝi estis zorge enfermita en kavernoj kaj grotoj. Ĉiukaze, iam en norda Eŭropo estis primitiva kulturo de regresantaj Danubanoj kaj la blua homo, kaj poste subite aperas tre supera blanka homo.
2. La centra blanka raso. Kvankam tiu ĉi grupo inkluzivas trajtojn de la blua, flava kaj Andida rasoj, ĝi precipe estas Andonida. Tiuj ĉi popoloj estas larĝkraniaj, brunvizaĝaj kaj malsvelta. Ili enmetiĝas inter la Nordiaj kaj Mediteraneaj rasoj kiel kojno, kies larĝa bazo situas en Azio kaj la pinto penetras orientan Francion.
Dum preskaŭ dudek mil jaroj la Andonidoj estis puŝitaj pli kaj pli norden de centra Azio fare de la Andidoj. 3000 jarojn a.K. la kreskanta arideco pelis tiujn ĉi Andonidojn reen en Turkestanon. Tiu ĉi Andonida puŝo suden daŭris dum pli ol mil jaroj kaj, ĉirkaŭirante la Kaspian kaj Nigran marojn, penetris Eŭropon kaj tra Balkanio kaj tra Ukrajnio. Tiu ĉi invado inkluzivis la restantajn grupojn de posteuloj de Adamsono kaj, dum la lasta duono de la invada periodo, kunportis konsiderindajn nombrojn da Iranaj Andidoj same kiel multajn el la posteuloj de la Setidaj pastroj.
Antaŭ 2500 jarojn a.K. la okcidenta puŝo de la Andonidoj atingis Eŭropon. Kaj tiu ĉi invado de la tuta Mezopotamio, Malgranda Azio kaj la Danuba baseno fare de la Barbaroj de la montetoj de Turkestano konsistigis la plej seriozan kaj daŭran el ĉiuj kulturaj regresoj ĝis tiu epoko. Tiuj ĉi invadantoj definitive Andonigis la karakteron de la centraj Eŭropaj rasoj, kiuj de tiam ĉiam restis karakterize Alpaj.
3. La suda blanka raso. Tiu bruna mediteranea raso konsistis en miksaĵo de Andidoj kaj bluaj homoj, kun malpli el la Andonida deveno ol en la nordo. Tiu grupo ankaŭ absorbis, pere de la Saharanoj, konsiderindan kvanton da duaranga Sangika sango. Dum la postaj tempoj tiu suda branĉo de la blanka raso estis plifortigita de Andidaj elementoj kiuj venis de la orienta Mediteraneo.
La Mediteraneaj marbordaj regionoj tamen ne fariĝis penetritaj de la Andidoj antaŭ la epoko de la grandaj nomadaj invadoj de 2500 a.K. La tera trafiko kaj la komerco preskaŭ estis interrompitaj dum tiuj ĉi jarcentoj, kiam la nomadoj invadis la distriktojn de la orienta Mediteraneo. Tiu ĉi interveno en tera vojaĝado kaŭzis la grandan ekspansion de maraj trafiko kaj komerco; la Mediteranea mara komerco floris antaŭ ĉirkaŭ 4500 jaroj. Kaj tiu ĉi disvolviĝo de la mara trafiko rezultigis la subitan ekspansion de la posteuloj de la Andidoj tra la tutaj marbordaj teritorioj de la Mediteranea baseno.
Tiuj ĉi rasaj miksadoj establis la fundamentojn de la suda Eŭropa raso, la plej miksita el ĉiuj. Kaj de tiuj ĉi tempoj tiu ĉi raso ankoraŭ spertis plian miksadojn, precipe kun la bluaj-flavaj-Andidaj popoloj de Arabio. Tiu ĉi Mediteranea raso estas fakte tiel multe miksita kun la ĉirkaŭaj popoloj, ke ĝi estas preskaŭ nedistingebla kiel aparta tipo, sed ĝenerale ĝiaj memboj estas malgrandaj, longkraniaj kaj brunharaj.
Norde la Andidoj, per militado kaj geedziĝo, neniigis la bluan homon, sed sude ili postvivis kun granda nombro. La Eŭskoj kaj la Berberoj reprezentas la postvivon de du branĉoj de tiu ĉi raso, sed eĉ tiuj ĉi popoloj estis ĝisfunde miksitaj kun la Saharanoj.
Tia estis la bildo de la rasa miksado prezentita en la centra Eŭropo ĉirkaŭ 3000 a.K. Malgraŭ la parta Adama fiasko, la superaj tipoj ja miksiĝis.
Tiuj estis la tempoj de la Nova Ŝtonepoko interkovranta la venontan Bronzepokon. En Skandinavio estis la bronzepoko asociita kun la adorado de la patrino. En suda Francio kaj Hispanio estis la Nova Ŝtonepoko asociita kun la adorado de la suno. Estis la tempo de la konstruado de la cirklaj kaj sentegmentaj temploj al la suno. La Eŭropaj blankaj rasoj estis energiaj konstruantoj, ĝojante starigi grandajn ŝtonojn kiel simbolojn al la suno, multe kiel poste faris iliaj posteuloj en Stonehenge. La modo de la adorado al la suno indikas, ke tio estis granda periodo de agrikulturo en suda Eŭropo.
La superstiĉoj de tiu ĉi relative freŝdata erao de adorado de la suno eĉ nun persistas en la popolaj kutimoj de Bretonio. Kvankam Kristanigitaj dum pli ol mil kvincent jaroj, tiuj ĉi bretonoj ankoraŭ konservas amuletojn de la Nova Ŝtonepoko por ŝirmi sin kontraŭ la malbona okulo. Ili ankoraŭ konservas tondroŝtonojn en la kamenoj por protekti sin kontraŭ fulmo. La bretonoj neniam miksiĝis kun la Skandinavaj Nordianoj. Ili estas la postvivantoj de la originaj Andonidaj loĝantoj de okcidenta Eŭropo, miksitaj kun la Mediteranea branĉo.
Sed estas paralogismo pretendi klasifiki la blankajn popolojn kiel Nordian, Alpan kaj Mediteranean. Okazis tro multe da miksadoj por ebligi tian grupigon. Iam estis sufiĉe bone difinita divido de la blanka raso en tiajn klasojn, sed ĝisfunda miksado poste okazis, kaj ne plu estas eble identigi tiujn ĉi distingojn kun ia klareco. Eĉ en 3000 a.K. la antikvaj sociaj grupoj ne estis pli raso, ol estas la nunaj loĝantoj de Nord-Ameriko.
Dum kvin mil jaroj tiu ĉi Eŭropa kulturo daŭre kreskis kaj iagrade miksiĝis. Sed la lingvaj baroj malebligis la plenan interŝanĝon inter la diversaj Okcidentaj nacioj. Dum la pasinta jarcento tiu ĉi kulturo spertis sian plej bonan oportunon miksiĝi en la kosmopolita loĝantaro de Nord-Ameriko; kaj la estonteco de tiu kontinento estos determinita de la kvalito de la rasaj faktoroj, kiuj estas akceptitaj eniri en ĝia nuna kaj estonta loĝantaro, same kiel de la nivelo de la socia kulturo, kiu estas konservita.
[Prezentita de Arkianĝelo de Nebadono.]