Kajero 79

La Andida ekspansio en Oriento

Azio estas la naskiĝloko de la homa raso. Estis sur duoninsulo en la suda parto de tiu ĉi kontinento, ke Andono kaj Fonta naskiĝis; en la altaj teroj kie estas nun Afganistano, ilia posteulo Badonan fondis primitivan centron de kulturo, kiu persistis dum pli ol unu duono da miliono da jaroj. Tie ĉe tiu ĉi orienta fokuso de la homa raso la Sangikaj popoloj diferenciĝis de la Andona branĉo, kaj Azio estis ilia unua hejmo, ilia unua ĉasejo, ilia unua batalkampo. Sudokcidenta Azio atestis la sinsekvajn civilizaciojn de Dalamatianoj, Nodidoj, Adamidoj kaj Andidoj, kaj el tiuj ĉi regionoj la potencialoj de la moderna civilizacio disvastiĝis tra la mondo.

1. La Andidoj de Turkestano

Dum pli ol dudek kvin mil jaroj ĝis preskaŭ 2 000 a.k. la koro de Eŭrazio estis plejparte, kvankam malpli kaj malpli, Andida. En la malaltaj teroj de Turkestano la Andidoj turniĝis okcidenten ĉirkaŭ la enkontinentajn lagoj en Eŭropon, dum de la altaj teroj de tiu ĉi regiono ili enfiltriĝis orienten. Orienta Turkestano (Ŝinĝjango) kaj, je malpli granda grado, Tibeto, estis la antikvaj vojoj, tra kiuj tiuj ĉi popoloj de Mezopotamio penetris la montojn al la nordaj landoj de la flavaj homoj. La Andida enfiltriĝo de Hindio iris de la turkestanaj altaj teroj ĝis Panĝabio, kaj de la Iranaj paŝtejoj tra Baluĉio. Tiuj ĉi pli fruaj migradoj neniel estis konkeroj; ili estis pli ĝuste la kontinua fluado de la Andidaj triboj al okcidentaj Hindio kaj Ĉinio.

Dum preskaŭ dek kvin mil jaroj centroj de miksita Andida kulturo persistis en la baseno de la rivero Tarimo en Ŝinĝjango kaj al la sudo en la altaj regionoj de Tibeto, kie la Andidoj kaj Andonidoj jam abunde miksiĝis. La Tarima valo estis la plej orienta antaŭposteno de la vera Andida kulturo. Tie ili konstruis siajn setlejojn, kaj komencis komercajn rilatojn kun la progresemaj Ĉinoj oriente kaj kun la Andonidoj norde. En tiu epoko la Tarima regiono estis fruktodona lando; la pluvoj estis abundaj. Oriente la Gobio estis vasta herbejo, kie la bredistoj iom post iom fariĝis agrikulturistoj. Tiu ĉi civilizacio pereis, kiam la pluvaj ventoj turniĝis sudorienten, sed en tiu epoko ĝi rivalis eĉ kun Mezopotamio.

En 8 000 a.K. la malrapide kreskanta arideco de la altaj regionoj de centra Azio komencis peli la Andidojn al la riveraj valoj kaj la marbordoj. Tiu ĉi kreskanta sekeco ne nur pelis ilin al la valoj de la Nila, Eŭfrata, Indusa kaj Flava riveroj, sed ĝi produktis novan disvolviĝon en la Andida civilizacio. Nova klaso de homoj, la komercistoj, ekaperis multnombre.

Kiam la klimataj kondiĉoj igis la ĉasadon malprofita por la migrantaj Andidoj, ili ne sekvis la evoluantan fluon de la malnovaj rasoj fariĝante paŝtistoj. La komerco kaj la urba vivo aperis. De Egipto tra Mazopotamio kaj Turkestano ĝis la riveroj de Ĉinio kaj Hindio, la plej alte civilizitaj triboj komencis kuniĝi en urboj dediĉitaj al manufakturo kaj komerco. Adonia fariĝis la komerca metropolo de centra Azio, situanta proksime de la nuna urbo de Aŝgabato. La komercado de ŝtonoj, metaloj, lignoj kaj potoj estis akcelita kaj surtere kaj surmare.

Sed la ĉiam kreskanta sekeco iom post iom kaŭzis la grandan Andidan formigron el la sudaj kaj orientaj landoj de la Kaspia maro. La migra ondo komencis turniĝi de norden al suden, kaj la Babiloniaj ĉevalrajdantoj komencis invadi Mezopotamion.

La pliiĝanta arideco en centra Azio plu efikis por redukti la populacion kaj por igi tiujn homojn malpli militemaj; kaj kiam la malpliiĝantaj pluvoj norde pelis la nomadajn Andonidojn suden, okazis eksterordinara formigro de Andidoj el Turkestano. Tio ĉi estis la fina moviĝo de la tiel-nomataj Arjanoj en Levanton kaj Hindion. La kulmino estis la longa disiĝo de la miksitaj posteuloj de Adamo, dum kiu ĉiuj popoloj de Azio kaj multaj de Pacifikaj insulanoj estis iagrade plibonigitaj de tiuj ĉi superaj rasoj.

Tiel, dum ili disiĝis tra la orienta Hemisfero, la Andidoj estis senposedigitaj de siaj naskiĝlokoj en Mezopotamio kaj Turkestano, ĉar estis tiu ĉi vasta moviĝo suden de Andonidoj, kiu diluis la Andidojn en centraAzio preskaŭ ĝis ilia malapero.

Sed eĉ en la dudeka jarcento post Kristo estas spuroj de Andida sango inter la Turanaj kaj Tibetaj popoloj, kiel estas atestite de la blondaj tipoj foje trovitaj en tiuj ĉi regionoj. La fruaj Ĉinaj analoj registras la ĉeeston de la rufharaj nomadoj norde de la pacemaj setlejoj de la Flava Rivero, kaj ankoraŭ postrestas pentraĵoj, kiuj fidele registras la delongan ĉeeston kaj de la blonde Andida kaj de la brune Mongola tipoj en la Tarima baseno.

La lasta granda manifestiĝo de la subpremita milita genio de la Andidoj de centra Azio okazis en 1200 p.K., kiam la Mongoloj sub Ĝingis-Ĥano komencis konkeri la pli grandan parton de la Azia kontinento. Kaj kiel la Andidoj de la pasinta tempo, tiuj ĉi militantoj proklamis la ekziston de “unu Dio en la ĉielo”. La frua disrompiĝo de ilia imperio longe prokrastis la kulturan rilaton inter Okcidento kaj Oriento, kaj multe handikapis la kreskadon de la monoteisman koncepton en Azio.

2. La Andida konkerado de Hindio

Hindio estas la sola lando, kie ĉiuj rasoj de Urantio estis miksitaj, la Andida invado aldonanta la lastan branĉon. En la altaj teroj nordokcidente de Hindio la Sangikaj rasoj ekekzistis, kaj senescepte la membroj de ĉiu el ili penetris la subkontinenton de Hindio en ŝia frua tempo, postlasante la plej heterogenan rasan miksaĵon iam ekzistantan sur Urantio. Antikva Hindio agis kiel kaptanta baseno por la migrantaj rasoj. La bazo de la duoninsulo antaŭe estis iom pli mallarĝa ol nuntempe, multe de la deltoj de Gango kaj Induso estante la rezulto de la lastaj kvindek mil jaroj.

La plej fruaj rasaj miksaĵoj en Hindio estis miksado de la migrantaj ruĝa kaj flava rasoj kun la aborigenaj Andonidoj. Tiu ĉi grupo estis poste malfortigita absorbante la pli grandan parton de la malaperontaj orientaj verdaj popoloj same kiel grandan nombron de la oranĝkolora raso, ĝi estis iomete plibonigita per la limigita aldonado de la blua homo, sed treege suferis pro la asimilado de multnombraj individuoj de la indigokolora raso. Sed la tiel nomataj abiriginoj de Hindio apenaŭ reprezentas tiujn ĉi fruajn homojn; ili estas pli ĝuste la plej malsupera suda kaj orienta marĝeno, kiu neniam estis plene absorbita kaj de la fruaj Andidoj kaj de iliaj aperontaj Arjaj gekuzoj.

20 000 jarojn a.K. la loĝantaro de okcidenta Hindio jam nuanciĝis per la Adama sango, kaj neniam en la Urantia historio iu ajn popolo kombinis tiom da malsamaj rasoj. Sed estis bedaŭrinde, ke la duarangaj Sangikaj trajtoj superregis, kaj tio estis vera katastrofo, ke kaj la blua kaj la ruĝa homoj tiel multe mankis al tiu ĉi tiama rasa miksiĝo; pli da unuarangaj Sangikaj trajtoj tiam tre multe kontribuus al la plialtigo de tio, kio povus fariĝi eĉ pli granda civilizacio. Dum ĝi disvolviĝis, la ruĝa homo estis detruanta sin en la Amerikoj, la blua homo disvastiĝis en Eŭropo, kaj la fruaj infanoj de Adamo (kaj la plimulto da iliaj posteuloj) elmontris malmulte da deziro miksiĝi kun la pli malhele kolorigitaj popoloj, ĉu en Hindio, Afriko aŭ aliloke.

Ĉirkaŭ 15 000 a.K. la premo de kreskanta loĝantaro tra la tuta Turkestano kaj Irano kaŭzis la unuan realan kaj vastan Andidan moviĝon al Hindio. Dum pli ol dek kvin jarcentoj tiuj ĉi superaj popoloj verŝiĝis tra la altaj teroj de Baluĉistano, etendiĝante sur la valoj de Induso kaj Gango, kaj malrapide moviĝante suden al Dekano. Tiu ĉi Andida premo el la nordokcidento pelis multajn sudajn kaj orientajn malsuperulojn al Birmo kaj suda Ĉinio, sed ne sufiĉe por savi la invadantojn de rasa neniiĝo.

La malsukceso de Hindio atingi la hegemonion de Eŭrazio plejparte dependis de la topografio. La loĝantara premo el la nordo nur amasigis la plimulton de la homoj suden al la mallarĝiĝanta teritorio de Dekano, ĉiuflanke ĉirkaŭita de la maro. Se troviĝus apudaj teroj por elmigri, tiam la malsuperuloj estus forpelitaj en ĉiuj direktoj, kaj la superaj branĉoj atingus pli altan civilizacion.

Fakte tiuj ĉi fruaj Andidaj konkerantoj faris malesperan provon konservi sian identecon kaj bremsi la tajdon de rasa englutado per la starigo de rigidaj restriktoj pri intergeedziĝoj. Tamen la Andidoj fariĝis subpremitaj 10 000 jarojn a.K., sed la tuta amaso de la loĝantaro estis rimarkinde plibonigita de tiu ĉi sorbado.

Rasa miksado ĉiam estas avantaĝa, ĉar ĝi favoras la diverstalentecon de la kulturo, kaj progresigas la civilizacion, sed se la malsuperaj elementoj de rasaj branĉoj dominas, tiaj atingoj mallonge daŭras. Poliglota kulturo povas esti konservita, nur se la superaj branĉoj reproduktiĝas kun sufiĉa marĝeno super la malsuperaj. La senmodera reproduktado de malsuperuloj, kun malkreskanta reproduktado de la superuloj, estas neeviteble memmortiga por la kultura civilizacio.

Se la nombro de Andidaj konkerantoj estus trioble pli ol ĝi estis, aŭ se ili forpelus aŭ detruus la malplej dezirindan trionon de la miksitaj oranĝkoloraj-verdaj-indigokoloraj loĝantoj, tiam Hindio fariĝus unu el la ĉefaj centroj de la mondo de kultura civilizacio, kaj sendube altirus pli de la postaj ondoj da Mezopotamianoj, kiuj fluis al Turkestano kaj de tie norden al Eŭropo.

3. Dravida Hindio

La miksado de Andidaj konkerantoj de Hindio kun la indiĝena branĉo fine rezultigis tiun miksitan popolon, kiu estis nomata Dravida. La plej fruaj kaj puraj Dravidanoj posedis grandan kapablon pri kultura atingo, kiu des pli malplifortiĝis, ju pli la Andida heredo iom post iom malpliiĝis. Kaj tio ĉi estas, kio kondamnis la florantan civilizacion de Hindio antaŭ preskaŭ dek du mil jaroj. Sed la enverŝo de eĉ tiu ĉi malgranda kvanto de Adama sango produktis notindan akcelon en la socia disvolviĝo. Tiu ĉi diverselementa branĉo tuj produktis la plej diversigitan civilizacion tiam sur la tero.

Ne longe post la konkerado de Hindio la Dravidaj Andidoj perdis sian rasan kaj kulturan kontakton kun Mezopotamio, sed la posta malfermo de la maraj kaj karavanaj vojoj restarigis tiujn ĉi rilatojn; kaj neniam dum la lastaj dek mil jaroj Hindio estis tute sen rilatoj kun Mezopotamio okcidente kaj Ĉinio oriente, kvankam la montaj obstakloj multe favoris la okcidentajn rilatojn.

La supera kulturo kaj religiaj tendencoj de la popoloj de Hindio datas de la fruaj tempoj de la Dravida dominado, kaj estas parte kaŭzitaj de la fakto, ke multaj el Setitaj pastroj eniris Hindion, kaj en pli fruaj Andidaj kaj en la postaj Arjaj invadoj. La fadeno pri monoteismo trairanta la religia historio de Hindio tiel devenas de la instruoj de la Adamidoj en la dua ĝardeno.

Jam 16 000 jarojn a.K. kompanio de cento da Setitaj pastroj eniris Hindion, kaj preskaŭ sukcesis la religian konkeron de la okcidenta duono de tiu poliglota popolo. Sed ilia religio ne persistis. Ene de kvin mil jaroj iliaj doktrinoj pri la Paradiza Trinitato degeneris en la triunuan simbolon de la fajra dio.

Sed dum pli ol sep mil jaroj, ĝis la fino de la andidaj migradoj, la religia statuso de la loĝantoj de Hindio estis multe super tiu de la tuta mondo. Dum tiuj ĉi tempoj Hindio estis produktonta la gvidantan kulturan, religian, filozofian kaj komercan civilizacion de la mondo. Kaj sen la kompleta subpremado de la Andidoj fare de la popoloj de la sudo, tiu ĉi destino verŝajne tiam realiĝus.

La Dravidaj centroj de kulturo situis en la riveraj valoj, precipe de Induso kaj Gango, kaj en la Dekano laŭ la tri grandaj riveroj fluantaj tra la Orientaj Gathoj al la maro. La setlejoj de la Okcidentaj Ghatoj ŝuldis sian elstarecon al siaj maraj rilatoj kun Sumerio.

La Dravidanoj estis inter la plej fruaj popoloj, kiuj konstruis urbojn, kaj okupiĝis pri vasta entrepreno de importado kaj eksportado, kaj per la tero kaj per la maro. 7000 jarojn a.K. kamelaj karavanoj regule vojaĝis ĝis malproksima Mezopotamio; la Dravidaj ŝipoj laŭiris la marbordon tra la Araba maro ĝis la Sumeraj urboj de la Persa Golfo, kaj aŭdacis iri al la akvoj de la Bengala Golfo ĝis la Orientaj Hindioj. Alfabeto, kune kun la arto skribi, estis importitaj el Sumero fare de tiuj ĉi maristoj kaj komercistoj.

Tiuj ĉi komercaj rilatoj multe kontribuis al la plia diversigo de kosmopolita kulturo, kiu rezultigis la fruan aperon de multaj rafinaĵoj, kaj eĉ de luksaĵoj de la urba vivo. Kiam la poste aperantaj Arjanoj eniris Hindion, ili ne rekonis en la Dravidanoj siajn Andidajn gekuzojn subpremitajn en la Sangikaj rasoj, sed ili ja trovis bone progresintan civilizacion. Malgraŭ la biologiaj limigoj la Dravidanoj fondis superan civilizacion. Ĝi estis bone disvastigita tra la tuta Hindio, kaj postvivis ĝis la modernaj tempoj en la Dekano.

4. La Arja invado de Hindio

La dua Andida penetrado de Hindio estis la Arja invado dum periodo de preskaŭ kvincent jaroj meze de la tria jarmilo antaŭ Kristo. Tiu ĉi migrado markis la finan formigro de la Andidoj el siaj hejmlokoj en Turkestano.

La fruaj Arjaj centroj estis disaj sur la norda duono de Hindio, precipe nordokcidente. Tiuj ĉi invadantoj neniam kompletigis la konkeron de la lando, kaj tiu neglektemo poste provokis ilian pereon, ĉar ilia malpli granda nombro igis ilin vundebla al la sorbado fare de la sudaj Dravidanoj, kiuj poste invadis la tutan duoninsulon krom la himalajaj provincoj.

La Arjanoj malmulte rase markis Hindion krom en la nordaj provincoj. En Dekano ilia influo estis pli kultura kaj religia ol rasa. La pli granda persistado de la tiel nomata Arja sango en norda Hindio estas kaŭzita ne nur de ilia ĉeesto en tiuj ĉi regionoj en pli granda nombro, sed ankaŭ ĉar ili estis poste plifortigitaj de konkerantoj, komercistoj kaj misiistoj. Ĝis la unua jarcento antaŭ Kristo okazis kontinua enfiltriĝo de Arja sango en Panĝabio, la lasta alfluo akompananta la kampanjojn de la Helenaj popoloj.

Sur la Ganga ebenaĵo la Arjanoj kaj la Dravidanoj fine miksiĝis por produkti altan kulturon, kaj tiu ĉi centro estis poste plifortigita de kontribuoj el nordoriente venantaj de Ĉinio.

En Hindio multaj specoj de sociaj organizoj floris de tempo al tempo, de la duondemokratiaj sistemoj de la Arjanoj ĝis la despotaj kaj monarkiaj formoj de registaro. Sed la plej karakteriza trajto de socio estis la persistado de la grandaj sociaj kastoj, kiuj estis starigitaj de la Arjanoj klopodante eternigi sian rasan identecon. Tiu ĉi kompleksa kasta sistemo estis konservita ĝis la nuntempo.

El la kvar grandaj kastoj ĉiuj, krom la unua estis establitaj pro la vana klopodo malebligi la rasan miksiĝon de la Arjaj konkerantoj kun iliaj malsuperaj regatoj. Sed la unua kasto, la instruisto-pastroj, devenas de la Setidoj; la Brahmanoj de la dudeka jarcento post Kristo estas la rektaj kulturaj posteuloj de la pastroj de la dua ĝardeno, kvankam iliaj instruoj tre malsamas de tiuj de siaj famaj antaŭuloj.

Kiam la Arjanoj eniris Hindion, ili kunportis siajn konceptojn pri la Diaĵo, kiel ili estis antaŭe konvervitaj en la longdaŭraj tradicioj de la religio de la dua ĝardeno. Sed la Brahmanaj pastroj neniam kapablis elteni la paganan impeton bazitan sur la subita kontakto kun la malsuperaj religioj de Dekano post la rasa malapero de la Arjanoj. Tiel la vasta plimulto de la loĝantaro falis en la submetiĝo de la sklavigantaj superstiĉoj de malsuperaj religioj; kaj tiamaniere Hindio malsukcesis produkti la altan civilizacion, kiun la pasintaj tempoj antaŭvidis.

La spirita vekiĝo de la sesa jarcento antaŭ Kristo ne daŭris en Hindio, malaperinte antaŭ eĉ la Mahometa invado. Sed iun tagon pli granda Gotamo povos aperi por konduki tutan Hindion serĉante la vivantan Dion, kaj tiam la mondo observos la fruktadon da la kulturaj potencialecoj de diverstalenta popolo tiel longe dormanta sub la malvigliganta influo de malprogresanta spirita vidkapablo.

La kulturo ja kuŝas sur biologia fundamento, sed la kasto sola ne povis eternigi la Arjan kulturon, ĉar la religio, vera religio, estas la nemalhavebla fonto de tiu pli alta energio, kiu instigas la homojn starigi superan civilizacion bazitan sur la homa frateco.

5. Ruĝa homo kaj flava homo

Dum la historio de Hindio estas tiu de Andida konkerado kaj fina subpremado en la pli malnovaj evoluaj popoloj, la rakonto pri orienta Azio estas pli specife tiu de la unuarangaj Sangikoj, ĉefe la ruĝa homo kaj la flava homo. Tiuj ĉi du rasoj plejparte eskapis tiun ĉi miksiĝon kun la degradita Neandertala branĉo, kiu tiel grande prokrastis la bluan homon en Eŭropo, tiel konservante la superan potencialon de la unuaranga Sangika speco.

Dum la unuaj Neandertalanoj estis disigitaj sur la tuta vasteco de Eŭrazio, la orienta flanko estis la pli difektita per la degraditaj bestaj branĉoj. Tiuj ĉi subhomaj specoj estis forpelitaj suden fare de la kvina glaciepoko, la sama glacitavolo kiu tiel longe blokis la Sangikan migradon al orienta Azio. Kaj kiam la ruĝa homo moviĝis nordorienten ĉirkaŭirante la altajn terojn de Hindio, li trovis la nordorientan Azion liberan de tiuj subhomaj specoj. La triba organizado de la ruĝaj rasoj formiĝis pli frue ol tiu de iu ajn aliaj popoloj, kaj ili estis la unuaj, kiuj migris el la centrazia naskiĝloko de la Sangikoj. La malsuperaj Neandertalaj branĉoj estis detruitaj aŭ forpelitaj el la kontinento fare de la postaj migrantaj flavaj triboj. Sed la ruĝa homo suverene regis orientan Azion dum preskaŭ cent mil jaroj, antaŭ ol la flavaj triboj alvenis.

Antaŭ pli ol tricent mil jaroj la ĉefa plimulto de la flava raso eniris Ĉinion el la sudo kiel marbordaj migrantoj. Ĉiun jarmilon ili penetris pli kaj pli internen, sed ili ne kontaktis siajn migrantajn Tibetajn fratojn ĝis relative freŝdata epoko.

La premado de pliiĝanta loĝantaro kaŭzis la moviĝon norden de la flava raso, kiu puŝis sur la ĉasaj terenoj de la ruĝa homo. Tiu trudado, kune kun natura rasa antagonismo, kulminis per pliiĝanta malamikeco, kaj tiel komenciĝis la decidan lukton por konkeri la fruktodonajn terojn de malproksima Azio.

La rakonto pri tiu ĉi epoklonga batalo inter la ruĝa kaj la flava rasoj estas epopeo de la Urantia historio. Dum pli ol ducent mil jaroj tiuj ĉi du superaj rasoj akre kaj senĉese interbatalis. Dum la pli fruaj luktoj la ruĝaj homoj ĝenerale sukcesis, iliaj taĉmentaj atakoj disvastigis ĥaoson en la flavaj setlejoj . Sed la flava homo estis kapabla lernanto en la militarto, kaj li frue montris konsiderindan kapablon pace vivi kun siaj samrasanoj; la Ĉinoj estis la unuaj lerni, ke en unuiĝo estas forto. La ruĝaj triboj daŭrigis siajn internajn konfliktojn, kaj baldaŭ ili komencis suferi ripetajn malvenkojn ĉe la agresemajn manojn de la malcedemaj Ĉinoj, kiuj daŭrigis sian nehaltigeblan marŝon norden.

Antaŭ cent mil jaroj la draste malpliiĝintaj triboj de la ruĝa raso batalis kun la dorso al la retiriĝanta glacio de la lasta glaciepoko, kaj kiam la tera trairejo al Okcidento, per la Beringa istmo, fariĝis trairebla, tiuj ĉi triboj ne malrapide forlasis la malfavorajn marbordojn de la Azia kontinento. Estis antaŭ okdek kvin mil jaroj, ke la lastaj el la pure ruĝa raso forlasis Azion, sed la longa lukto lasis sian genetikan markon sur la venkinta flava raso. La nordaj Ĉinaj popoloj, kune kun la Andonidaj Siberianoj, asimilis multon de la ruĝa branĉo, kaj konsiderinde profitis de tio.

La Nord-Amerikaj Indianoj neniam kontaktis eĉ la Andidajn idojn de Adamo kaj Eva, estinte senposedigitaj je siaj Aziaj hejmlokoj ĉirkaŭ kvindek mil jaroj antaŭ la alveno de Adamo. Dum la epoko de la Andidaj migradoj la pure ruĝaj trajtoj disvastiĝis tra Nord-Ameriko kiel nomadaj triboj, ĉasistoj praktikantaj agrikulturon malgrandskale. Tiuj ĉi rasaj kaj kulturaj grupoj restis preskaŭ komplete izolitaj de la resto de la mondo depost sia alveno en Ameriko ĝis la fino de la unua jarmilo de la Kristana erao, kiam ili estis malkovritaj de la blankaj rasoj de Eŭropo. Ĝis tiu tempo la Eskimoj estis la plej blankaj homoj, kiujn la nordaj triboj de ruĝaj homoj iam vidis.

La ruĝa kaj la flava rasoj estas la solaj homaj branĉoj, kiuj iam atingis altan gradon de civilizacio ekster la influoj de la Andidoj. La plej malnova Indiana kulturo estis la Onamonalontona centro en Kalifornio, sed tiu ĉi jam delonge malaperis antaŭ 35 000 a.K. En Meksiko, Centra Ameriko kaj en la montoj de Sud-Ameriko la postaj kaj pli daŭraj civilizacioj estis fonditaj de raso ĉefe ruĝa sed enhavanta konsiderindan miksaĵon de flava, oranĝkolora kaj blua.

Tiuj ĉi civilizacioj estis evoluaj produktoj de la Sangikoj, malgraŭ ke spuroj de Andida sango atingis Peruon. Krom la Eskimoj en Nord-Ameriko kaj kelkaj Polineziaj Andidoj en Sud-Ameriko, la popoloj de la Okcidenta Hemisfero havis neniun kontakton kun la cetero de la mondo ĝis la fino de la unua jarmilo post Kristo. En la originala Melkicedeka plano por la plibonigo de la Urantiaj rasoj estis kondiĉite, ke unu miliono de purdevenaj posteuloj de Adamo devus iri por plialtigi la ruĝajn homojn de Ameriko.

6. Aŭroro de ĉina civilizacio

Forpelinte la ruĝa homo al Nord-Ameriko la ekspansiantaj Ĉinoj forviŝis la Andonidojn el la rivervaloj de orienta Azio, pelante ilin norden al Siberio kaj okcidenten al Turkestano, kie ili baldaŭ kontaktos kun la supera kulturo de la Andidoj.

En Birmo kaj la duoninsulo de Hindoĉinio la kulturoj de Hindio kaj Ĉinio miksiĝis por produkti la sinsekvajn civilizaciojn de tiuj regionoj. Tie la malaperinta verda raso persistis en pli granda proporcio ol ie ajn en la mondo.

Multaj malsamaj rasoj okupis la insulojn de Pacifiko. Ĝenerale la sudaj kaj tiam pli vastaj insuloj estis okupitaj de popoloj portantaj altan procenton da verda kaj indigokolora sango. La nordaj insuloj estis tenitaj de Andonidoj, kaj poste fare de rasoj enhavantaj grandan proporcion de la flava kaj ruĝa branĉoj. La prapatroj de la Japana popolo ne estis pelitaj el la kontinento ĝis 12 000 jarojn a.K., kiam ili estis forpelitaj de potenca marborda puŝo suden de la nordaj Ĉiniaj triboj. Ilia lasta formigro ne tiom estis pro loĝantara premo ol pro la iniciato de ĉefo, kiun ili fine konsideris kiel dian gravulon.

Same kiel la popoloj de Hindio kaj la Levantenio, la venkintaj triboj de la flava homo establis siajn unuajn centrojn laŭ la marbordo kaj la riveroj. La marbordaj setlejoj ne fartis bone en la postaj jaroj, kiam la pli kaj pli oftaj inundoj kaj la ŝanĝiĝantaj kursoj de la riveroj igis la urbojn de la malaltaj teroj neteneblaj.

Antaŭ dudek mil jaroj la prapatroj de la Ĉinoj konstruis dekon da gravaj centroj de primitivaj kulturo kaj lernado, precipe laŭ la Flava Rivero kaj Jangzio. Kaj tiuj ĉi centroj estis tiam plifortigitaj per la alveno de konstanta fluo de superaj miksitaj popoloj el Ŝinĝjango kaj Tibeto. La migrado el Tibeto al la Jangzia valo ne estis tiel ampleksa ol en la nordo, nek la Tibetaj centroj estis tiel altnivelaj ol tiuj de la Tarima baseno. Sed ambaŭ moviĝoj alportis iom da Andida sango orienten al la riveraj setlejoj.

La supereco de la antikva flava raso estis pro kvar gravaj faktoroj:

1. Genetika. Male de siaj bluaj gekuzoj en Eŭropo, kaj la ruĝa kaj la flava rasoj plejparte evitis la miksadon kun la degraditaj homaj branĉoj. La nordaj Ĉinoj, jam plifortigitaj per malgrandaj kvantoj de la superaj ruĝa kaj Andona trajtoj, baldaŭ profitos de konsiderinda alfluo de Andida sango. La sudaj Ĉinoj ne estis tiel bone favorigitaj ĉi-rilate, kaj ili longe suferis pro la sorbado de la verda raso, dum pli poste ili estis plu malplifortigitaj pro la enfiltrado de la svarmoj de malsuperaj popoloj forpelitaj el Hindio fare de la Dravida-Andida invado. Kaj hodiaŭ en Ĉinio estas evidenta diferenco inter la nordaj kaj la sudaj rasoj.

2. Socia. La flava raso frue lernis la valoron de paco inter si. Ilia interna pacemo tiel kontribuis pliigi ilian loĝantaron ĝis certigi la disvastigon de ilia kulturo inter multaj milionoj da individuoj. De 25 000 ĝis 5000 a.K. la plej alta amasa civilizacio sur Urantio troviĝis en centra kaj norda Ĉinio. La flava homo estis la unua, kiu atingis rasan solidarecon — la unua por atingi granskalan kulturan, socian kaj politikan civilizacion.

La Ĉinoj de 15 000 a.K. estis agresivaj militistoj; ili ne estis malfortigitaj per ekscesa respekto por la pasinteco, kaj nombrante malpli ol dek du milionoj da individuoj ili formis kompaktan korpuson parolantan komunan lingvon. Dum tiu ĉi epoko ili konstruis veran nacion, multe pli unuiĝinta kaj homogena ol siaj politikaj unuiĝoj de la historiaj tempoj.

3. Spirita. Dum la epoko de la Andidaj migradoj la Ĉinoj estis inter la plej spiritaj popoloj de la tero. La daŭra aliĝo al la adorado de la Sola Vereco proklamita de Singlangtono gardis ilin antaŭ la plimulto de la aliaj rasoj. La stimulado de progresanta kaj altnivela religio estas ofte decida faktoro en kultura disvolviĝo; dum Hindio langvoris, Ĉinio antaŭeniris sub la vigliga stimulado de religio, en kiu la vereco estis sanktigita kiel la plejsupera Diaĵo.

Tiu ĉi adorado de la vereco instigis la serĉadon kaj sentima esplorado de la leĝojn de la naturo kaj la potencialoj de la homaro. La Ĉinoj de antaŭ eĉ ses mil jaroj ankoraŭ estis ardaj studentoj kaj entreprenemaj pri sia serĉado de la vereco.

4. Geografia. Ĉinio estas protektita de la montoj okcidente kaj de Pacifiko oriente. Nur en la nordo estas malfermita vojo por ataki, kaj de la epoko de la ruĝa homo kaj ĝis la alveno de la postaj posteuloj de la Andidoj, la nordo ne estis okupita de iu ajn agresema raso.

Kaj sen la montaraj baroj kaj la posta malkresko de sia spirita kulturo, la flava raso sendube tiam altirus al si la plimulton de la Andidaj migradoj el Turkestano, kaj nekontesteble rapide dominus la mondan civilizacion.

7. La Andidoj eniris Ĉinion

Antaŭ ĉirkaŭ dek kvin mil jaroj la Andidoj, tre grandnombre, transiris la trapasejon de Titao, kaj disvastiĝis sur la supera valo de la Flava Rivero inter la ĉinaj setlejoj de Gansuo. Baldaŭ ili penetris orienten al Henano, kie la plej progresantaj setlejoj situis. Tiu ĉi enfiltrado el la okcidento estis ĉirkau duone Andonida kaj duone Andida.

La nordaj centroj de kulturo laŭ la Flava Rivero estis ĉiam pli progresantaj ol la sudaj setlejoj sur Jangzio. Ene de kelkaj miloj da jaroj post la alveno de eĉ malmulte de tiuj superaj mortemuloj, la setlejoj laŭ la Flava Rivero jam preterpasis la vilaĝojn de Jangzio, kaj akiris altnivelan pozicion super siaj sudaj fratoj, kiu de tiam ĉiam konserviĝis.

Ne estis, ke estis tiom da Andidoj, nek ilia kulturo estis tiom supera, sed la miksado kun ili produktis pli diverstalentan branĉon. La nordaj Ĉinoj ricevis ĝuste sufiĉe da Andida sango por iom stimuli ilian denaske kapablajn mensojn, sed ne sufiĉe por ekzaltigi ilin kun la ekscitita esploremo tiel karakteriza de la nordaj blankaj rasoj. Tiu ĉi pli limigita enfluo de Andida heredo estis malpli perturba por la denaska stabileco de la Sangika speco.

La postaj ondoj de Andidoj alportis kun ili iujn el la kulturaj progresoj de Mezopotamio; tio ĉi estas precipe vere por la lastaj migraj ondoj el la okcidento. Ili multe plibonigis la ekonomiajn kaj edukajn praktikojn de la nordaj Ĉinoj; kaj dum ilia influo sur la religia kulturo de la flava raso estis efemera, iliaj posta posteuloj multe kontribuis al la posta spirita vekiĝo. Sed la Andidaj tradicioj pri la beleco de Edeno kaj Dalamatio ja influis la Ĉinajn tradiciojn; la fruaj Ĉinaj legendoj lokas “la landon de la dioj” en la okcidento.

La Ĉina popolo ne komencis konstrui urbojn kaj okupiĝis pri manufakturo ĝis post 10 000 a.K., post la klimataj ŝanĝoj en Turkestano kaj la alveno de la postaj Andidaj enmigrantoj. La enfluo de tiu ĉi nova sango ne tiom aldonis al la civilizacio de la flava homo, ol ĝi stimulis la sekvan kaj rapidan disvolviĝon de la latentaj tendencoj de la superaj Ĉinaj branĉoj. De Henano ĝis Ŝenŝjio la potencialoj de altnivela civilizacio estis fruktiĝontaj. La metalurgio kaj ĉiuj artoj de manufakturo datas de tiuj ĉi tempoj.

La similecoj inter iuj el la fruaj Ĉinaj kaj Mezopotamiaj metodoj pri la tempa kalkulado, astronomio kaj registara administro estis pro la komercaj rilatoj inter tiuj ĉi du tre malproksimaj centroj. La ĉinaj komercistoj vojaĝis uzante la tervojojn de Turkestano ĝis Mezopotamio eĉ dum la epoko de la Sumerianoj. Nek tiuj interŝanĝoj estis unuflanka — la valo de Eŭfrato treege profitis de tio, same kiel la popoloj de la Ganga ebenaĵo. Sed la klimataj ŝanĝoj kaj la nomadaj invadoj de la tria miljaro antaŭ Kristo multe malpliigis la kvanton de komerco uzanta la karavanajn vojojn de centra Azio.

8. Posta ĉina civilizacio

Dum la ruĝa homo suferis pro tro da milito, ne estas tute malĝuste diri, ke la disvolviĝo de ŝtateco inter la Ĉinoj estis prokrastita pro la ĝisfundeco de ilia konkero de Azio. Ili havis grandan potencialon de rasa solidareco, sed ĝi malsukcesis plene disvolviĝi, ĉar mankis la kontinua stimulo de la ĉiam ĉeestanta danĝero de ekstera agreso.

Kun la kompletigo de la konkero de orienta Azio la antikva milita ŝtato iom post iom diseriĝis — la pasintaj militoj estis forgesitaj. Pri la epopea lukto kontraŭ la ruĝa raso presistis nur la nebula tradicio pri iama disputo kun la popoloj de la arkistoj. La Ĉinoj frue turniĝis al agrikulturaj okupoj, kiuj plu kontribuis al iliaj pacemaj tendencoj, dum la populacio bone sub la proporcio tero-homo por agrikulturo ankoraŭ pli kontribuis al la kreskanta paceco de la lando.

La konscio pri pasintaj atingoj (iom pliigita en la nuntempo), la konservativismo de preskaŭ ekskluzive agrikultura popolo kaj bone disvolvita familia vivo egalis la naskiĝon de respektego al la prapatroj, kulminante ĝis la kutimo honori la pasintajn homojn ĝis preskaŭ adori ilin. Tre simila konduto regis inter la blankaj rasoj en Eŭropo dum ĉirkaŭ kvin cent jaroj post la disiĝo de la Greko-Romia civilizacio.

La kredo kaj la adoro al la “Unu Vero” kiel instruita de Singlangtono neniam tute formortis; sed kun la pasanta tempo la serĉado de nova kaj pli alta vero fariĝis superombrita de kreskanta tendenco respektegi tion, kio estis jam establita. Malrapide la genieco de la flava raso forturniĝis de la serĉado de ĉio nekonata al la konservado de ĉio konata. Kaj tio ĉi estas la kialo de la stagnado de tio, kio antaŭe estis la plej rapide progresanta civilizacio en la mondo.

Inter 4000 kaj 500 a.K. la politika reunuiĝo de la flava raso estis plenumita, sed la kultura unuiĝo de la centroj de Jangzia kaj Flava riveroj jam estis efektivigita. Tiu ĉi politika reunuiĝo de la postaj tribaj grupoj ne estis sen konflikto, sed la societa opinio pri milito restis malforta; la adorado al la prapatroj, piiĝo de dialektoj kaj neniu alvoko al milita agado dum miloj kaj miloj da jaroj igis tiun ĉi popolon tre pacema.

Malgraŭ la malsukceso plenumi la promeson de frua disvolviĝo de altnivela ŝtateco, la flava raso ja iom post iom antaŭeniris pri la realigo de la artoj de la civilizacio, precipe en la regnoj de agrikulturo kaj hortikulturo. La hidraŭlikaj problemoj konfrontantaj la agrikulturistoj en Ŝenŝjio kaj Henano postulis grupan kunlaboradon por trovi solvon. Tiaj malfacilaĵoj pri irigacio kaj terkonservado ne malmulte kontribuis disvolvi interdependecon kun la konsekvenca antaŭenigo de paco inter la terkulturaj grupoj.

Baldaŭ la disvolviĝoj pri skribado kune kun la establado de lernejoj kontribuis al la diskonigo de scioj laŭ antaŭe neegaligita nivelo. Sed la maloportuna naturo de la ideografia skribsistemo nombre limigis la instruajn klasojn malgraŭ la frua apero de la presado. Kaj super ĉio la procezo de socia normigo kaj religia-filozofia dogmumigo rapide daŭris. La religia disvolviĝo de la respektego al la prapatroj fariĝis pli kompleksigita de torento da superŝticoj koncernantaj la adorado al la naturo, sed longedaŭraj vestiĝojn de vera koncepto pri Dio restis konservita en la imperia adoro al Ŝangtio.

La granda malforteco de la respektego al la prapatroj estas, ke ĝi antaŭenigas retrorigardan filozofion. Kiom ajn saĝe estas rigardi la saĝecon de la pasinteco, estas freneze konsideri la pasintecon kiel la ekskluzivan fonton de vereco. La vero estas relativa kaj plivastiĝanta; ĝi vivas ĉiam en la nuntempo, atingante novan esprimon en ĉiu generacio de homoj — eĉ en ĉiu homa vivo.

La granda forteco de la respektego al la prapatroj estas la valoro, ke tia konduto atribuas al la familio. La mirindaj stabileco kaj persisteco de la Ĉina kulturo estas konsekvenco de la grava statuso atribuita al la familio, ĉar la civilizacio rekte dependas de la efektiva funkciado de la familio; kaj en Ĉinio la familio atingis socian gravecon, eĉ religian signifon atingitan de malmultaj aliaj popoloj.

La fila dediĉeco kaj la familia lojaleco postulitaj de la kreskanta kultado de adorado al la prapatroj certigis la konstruadon de superaj familiaj rilatoj kaj daŭraj familiaj grupoj, ĉio ĉi faciligis la jenajn faktorojn en la konservado de la civilizacio:

1. Konservado de posedaĵoj kaj riĉeco.

2. Kunigo de spertoj de pli ol unu generacio.

3. Efika edukado de la infanoj pri la pasintaj artoj kaj sciencoj.

4. Disvolviĝo de forta sento de devo, la plibonigo de moraleco kaj la pliigo de etika sensiveco.

La forma periodo de la Ĉina civilizacio, malfermiĝanta kun la alveno de la Andidoj, daŭrigas ĝis la granda etika, morala kaj duonreligia vekiĝo de la sesa jarcento antaŭ Kristo. Kaj la Ĉina tradicio konservas la nebulan memoron pri la evolua pasinteco; la transiro de la matriarka al la patriarka familio, la establado de agrikulturo, la disvolviĝo de arkitekturo, la komenciĝo de industrio — ĉio ĉi estas sinsekve rakontata. Kaj tiu ĉi rakonto prezentas, kun pli granda ekzakteco ol iu ajn alia simila raporto, la portretadon de la grandioza supreniro de supera popolo de la niveloj de la barbarismo. Dum tiu ĉi tempo ili pasis de primitiva agrikultura socio ĝis pli alta socia organizo ampleksanta urbojn, manufakturon, metallabaradon, komercan interŝanĝon, registaron, skribadon, matematikon, arton, sciencon kaj presadon.

Kaj tiel la antikva civilizacio de la flava raso persistis tra la jarcentoj. Preskaŭ kvardek mil jaroj pasis, post kiam la unuaj gravaj antaŭenigoj estis faritaj en la Ĉina kulturo, kaj kvankam okazis multnombraj regresoj, la civilizacio de la filoj de Hano estas la plej proksima el ĉiuj por prezenti seninterrompitan bildon de kontinua progreso ĝis la epoko de la dudeka jarcento. La mekanikaj kaj religiaj disvolviĝoj de la blankaj rasoj havis altan nivelon, sed ili neniam superis la Ĉinoj pri familia lojaleco, grupa etiko aŭ persona moraleco.

Tiu ĉi antikva kulturo multe kontribuis al la homa feliĉo; milionoj da homaj estaĵoj vivis kaj mortis, benitaj de ĝiaj atingoj. Dum jarcentoj tiu ĉi granda civilizacio ripozis sur la laŭroj de la pasinteco, sed ĝi nun denove vekiĝas por serĉi la transcendajn celojn de la mortemula ekzisto, denove prenante la senĉesan lukton por la senfina progreso.

[Prezentita de Arkianĝelo de Nebadono.]