Kajero 78

La violkolora raso post la tagoj de Adamo

La dua Edeno estis la lulilo de la civilizacio dum preskaŭ tridek mil jaroj. Tie en Mezopotamio la Adamaj popoloj daŭris, sendante siajn idojn ĉe la limoj de la tero, kaj poste, kiel amalgamite kun la Nodidaj kaj Sangikaj triboj, ili estis konataj kiel la Andidoj. De tiu ĉi regiono foriris tiuj viroj kaj virinoj, kiuj iniciatis la eventojn de la historiaj tempoj, kaj kiuj tiel multe akcelis la kulturan progreson de Urantio.

Tiu ĉi kajero priskribas la planedan historion de la violkolora raso komenciĝanta iom post la fiasko de Adamo, ĉirkaŭ 35 000 a.K., ĝis ĝia amalgamado kun la Nodidaj kaj Sangikaj rasoj ĉirkaŭ 15 000 jaroj a.K. por formi la Andidajn popolojn, ĝis ilia fina malapero el siaj Mezopotamiaj hejmoj ĉirkaŭ 2 000 a.K.

1. Rasa kaj kultura distribuado

Kvankam la mensoj kaj moraloj de la rasoj estis malaltnivela dum la tempo de la alveno de Adamo, la fizika evoluo daŭris neafektitaj de la konsekvencoj de la Kaligastia ribelo. La kontribuaĵo de Adamo al la biologia stato de la rasoj, malgraŭ la parta malsukceso de lia entrepreno, enorme plialtigis la homojn de Urantio.

Adamo kaj Eva ankaŭ kontribuis multon valoran por la socia, morala kaj intelekta progreso de la homaro; la civilizado estis treege akcelita per la ĉeesto de iliaj idoj. Sed antaŭ tridek kvin mil jaroj la mondo entute posedis malmulte da kulturo. Iuj centroj de civilizacio ekzistis tie ĉi kaj tie, sed la plejparte de Urantio langvoris en sovaĝeco. La rasa kaj kultura distribuado estis jene:

1. La violkolora raso — La Adamidoj kaj la Adamsonidoj. La ĉefa centro de la Adamida kulturo estis en la dua ĝardeno, situanta en la triangulo de la riveroj Tigriso kaj Eŭfrato; tio ĉi ja estis la lulilo de la Okcidenta kaj Hinda civilizacioj. La duaranga aŭ norda centro de la violkolora raso estis la Adamsonida sidejo, situanta oriente de la suda bordo de la Kaspia Maro apud la Kopet montoj. De tiuj ĉi du centroj eliris al la ĉirkaŭaj teroj la kulturo kaj la vivo-plasmo, kiuj tiel tuj vivigis ĉiujn rasojn.

2. Antaŭ-Sumeranoj kaj aliaj Nodidoj. Ankaŭ ĉeestis en Mezopotamio, apud la enfluejo de la riveregoj, la restaĵoj de la antikva kulturo de la epoko de Dalamatio. Kun la pasantaj jarmiloj tiu ĉi grupo plene miksiĝis kun la nordaj Adamidoj, sed neniam tute perdis siajn Nodidajn tradiciojn. Diversaj aliaj Nodidaj grupoj, kiuj antaŭe setlis Levantenion, ĝenerale estis absorbitaj de la posta ekspansio de la violkolora raso.

3. La Andonidoj konservis kvin aŭ ses sufiĉe tipajn setlejojn norde kaj oriente de la Adamsona sidejo. Ili ankaŭ disiĝis tra la tuta Turkestano, dum izolitaj grupoj el ili persistis tra la tuta Eŭrazio, precipe en montaj regionoj. Tiuj ĉi aborigenoj ankoraŭ okupis la nordterojn de Eŭrazia kontinento, kune kun Islando kaj Gronlando, sed ili jam delonge estis forpelitaj el la ebenaĵoj de Eŭropo fare de la blua viro kaj el riveraj valoj de malproksima Azio fare de la ekspansianta flava raso.

4. La ruĝa homo okupis Amerikon, estinte forpelita el Azio pli ol kvindek mil jaroj antaŭ la alveno de Adamo.

5. La flava raso. La ĉinaj popoloj estis bone establitaj regante orientan Azion. Iliaj plej altnivelaj setlejoj situis nordokcidente de la moderna Ĉinio en la regionoj apud Tibeto.

6. La blua raso. La bluaj homoj estis disigitaj tra tuta Eŭropo, sed iliaj plej bonaj centroj de kulturo situis en la tiam fruktodonaj valoj de la Mediteranea baseno kaj en nordokcidenta Eŭropo. La neandertala sorbado multe prokrastis la kulturon de la blua homo, sed alie ili estis la plej agresema, aventurema kaj esplorema el ĉiuj evoluantaj popoloj de Eŭrazio.

7. Antaŭ-Dravida Hindio. La kompleksa miksaĵo de la rasoj en Hindio — ampleksante ĉiujn rasojn sur la tero, sed precipe la verdan, la oranĝkoloran kaj la nigran — konservis kulturon iomete super tiu de la eksteraj regionoj.

8. La Sahara civilizacio. La superaj elementoj de la indigokolora raso havis siajn plej progresantajn setlejojn en la nuna granda Sahara dezerto. Tiu ĉi indigokolora-nigra grupo portis multe da trajtoj de la asimilitaj oranĝkolora kaj verda rasoj.

9. La Mediteranea baseno. La plej komplete miksita raso ekster Hindia okupis tion, kio nun estas la Mediteranea baseno. Tie la bluaj homoj el la nordo kaj Saharanoj el la sudo renkontiĝis kaj miksiĝis kun la Nodidoj kaj la Adamidoj el la Oriento.

Tiel estis la portreto de la mondo antaŭ la komenciĝo de la grandaj ekspansioj de la viola raso, antaŭ ĉirkaŭ dudek kvin mil jaroj. La espero de la estonta civilizacio troviĝis en la dua ĝardeno inter la riveregoj de Mezopotamio. Tie, en sudokcidenta Azio ekzistis la potencialo de granda civilizacio, la ebleco de la plivastiĝo tra la mondo de la ideoj kaj idealoj, kiuj estis savitaj de la tagoj de Dalamatio kaj la tempo de Edeno.

Adamo kaj Eva postlasis limigitan sed potencan idaron, kaj la ĉielaj observantoj sur Urantio maltrankvile atendis por ekscii, kiel la posteuloj de la fiaskantaj Materiaj Gefiloj elturniĝus.

2. La Adamidoj en la dua ĝardeno

Dum miloj da jaroj la filoj de Adamo laboris laŭ la riveregoj de Mezopotamio, solvantaj siajn problemojn pri irigacio kaj inunda antaŭgardo sude, perfektigante siajn defendojn norde, kaj provante konservi siajn tradiciojn pri la gloro de la unua Edeno.

La heroeco montrita en la gvidado de la dua ĝardeno konsistigas unu el la mirindaj kaj inspirantaj epopeoj de la historio de Urantio. Tiuj ĉi grandiozaj animoj neniam plene perdis el la vido la celon de la Adama misio, kaj ili do brave forpuŝis la influojn de la ĉirkaŭaj kaj malsuperaj triboj, dum ili libervole sendis siajn plej dotitajn filojn kaj filinojn en senĉesa fluo kiel senditojn al la rasoj de la tero. Foje tiu ĉi ekspansio malfortigis la hejman kulturon, sed ĉiam tiuj ĉi superaj popoloj rehabilitis sin.

La civilizacio, socio kaj kultura statuso de la Adamidoj estis tre superaj al la ĝenerala nivelo de la evoluantaj rasoj de Urantio. Nur inter la malnovaj setlejoj de Van kaj Amadono kaj la Adamsonidoj estis civilizacio iel komparebla. Sed la civilizacio de la dua Edeno estis artefarita strukturo — ĝi ne evoluis — kaj estis do kondamnita difektiĝi, ĝis ĝi atingis naturan evoluan nivelon.

Adamo lasis malantaŭ si grande intelektan kaj spiritan kulturon, sed ĝi ne estis progresema pri mekanikaj aparatoj, ĉar ĉiu civilizado estas limigita de la disponeblaj naturaj resursoj, propra genieco kaj sufiĉa libertempo por certigi la konkretigon de inventoj. La civilizacio de la violkolora raso baziĝis sur la ĉeesto de Adamo kaj la tradicioj de la unua Edeno. Post la morto de Adamo, kaj ĉar tiuj ĉi tradicioj velkis dum pasis la jarmiloj, la kultura nivelo de la Adamidoj konstante malpliboniĝis, ĝis ĝi atingis staton de reciproka ekvilibro kun la stato de la ĉirkaŭaj popoloj kaj la nature evoluanta kulturaj kapabloj de la violkolora raso.

Sed la Adamidoj estis vera nacio ĉirkaŭ 19 000 a.K., nombrante kvar milionojn kaj duonon, kaj jam ili forverŝis milionojn el siaj idoj al la ĉirkaŭaj popoloj.

3. Fruaj ekspansioj de la Adamidoj

La violkolora raso konservis la Edenajn tradiciojn de paco dum multaj jarmiloj, kio klarigas ilian longan prokraston por fari teritoriajn konkerojn. Kiam ili suferis de populacia premo, anstataŭ militi por akiri pli da teritorioj, ili sendis siajn troajn loĝantojn kiel instruistojn al la aliaj rasoj. La kultura efiko de tiuj ĉi pli fruaj migradoj ne daŭris, sed la sorbado de la Adamidaj instruistoj, komercantoj kaj esploristoj estis biologie revigliga por la ĉirkaŭaj popoloj.

Iuj el la Adamidoj frue vojaĝis okcidenten al la valo de Nilo; aliaj penetris orienten en Azion, sed tiuj ĉi estis malplimulto. La amasa movado de la postaj tempoj estis grandskale norden kaj de tie okcidenten. Ĝi estis ĝenerale laŭgrada sed senĉesa puŝado norden, la plej granda nombro iranta norden kaj sekve okcidenten ĉirkaŭirante la Kaspian Maron en Eŭropon.

Antaŭ ĉirkaŭ dudek kvin mil jaroj multe de la pli puraj elementoj de la Adamidoj bone estis sur la vojo norden. Kaj ju pli ili progresis norden, des malpli ili fariĝis Adamaj ĝis, antaŭ ilia okupado de Turkestano, ili estis ĝisfunde miksitaj kun la aliaj rasoj, precipe la Nodidoj. Tre malmulte el la puraj violkoloraj popoloj iam penetris malproksime en Eŭropo aŭ Azio.

De ĉirkaŭ 30 000 ĝis 10 000 jaroj a.K. gravaj rasaj miksadoj okazis tra la tuta sudokcidenta Azio. La altebenaĵaj loĝantoj de Turkestano estis fortika kaj vigla popolo. Nordokcidente de Hindio multe de la kulturo de la epoko de van persistis. Ankoraŭ pli norde de tiuj ĉi setlejoj la plej bonaj el la unuaj Andonidoj estis konservitaj. Kaj ambaŭ el tiuj ĉi superaj rasoj de kulturo kaj karaktero estis sorbitaj de la Adamidoj moviĝantaj norden. Tiu ĉi amalgamado kondukis al la adopto de multaj novaj ideoj; ĝi faciligis la progreson de la civilizado, kaj multe antaŭenigis ĉiujn fazojn de arto, scienco kaj socia kulturo.

Kiam la periodo de la fruaj Adamaj migradoj finiĝis, ĉirkaŭ 15 000 a.K., estis jam pli da posteuloj de Adamo en Eŭropo kaj centra Azio ol ie ajn en la mondo, eĉ en Mezopotamio. La Eŭropaj bluaj rasoj plejparte estis enfiltritaj. La teroj nun nomataj Rusio kaj Turkestano estis okupitaj ĉie en sia suda parto de granda rezervejo de Adamidoj miksitaj kun Nodidoj, Andonidoj kaj rugaj kaj flavaj Sangikoj. Suda Eŭropo kaj la Mediteranea periferio estis okupitaj de miksita raso de Andonidaj kaj Sangikaj popoloj — oranĝkoloraj, verdaj kaj indigokoloraj — kun ŝuteto da Adamida branĉo. Malgrandazio kaj la teroj de la centrorienta Eŭropo estis okupitaj de triboj, kiuj estis ĉefe Andonidoj.

Miksita kolora raso ĉirkaŭ tiu epoko multe plifortiĝis per la alvenintoj el Mezopotamio, tenis sin en Egipto, kaj prepariĝis transpreni la malaperantan kulturon de la Eŭfrata valo. La nigraj popoloj moviĝis pli suden en Afriko kaj, kiel la ruĝa raso, estis praktike izolitaj.

La Sahara civilizacio malordiĝis pro trosekecoj, kaj tiu de la Mediteranea baseno pro inundoj. La bluaj rasoj ankoraŭ ne sukcesis disvolvi altnivelan kulturon. La Andonidoj daŭre estis disaj en la regionoj de Arkto kaj Centra Azio. La verda kaj oranĝkolora rasoj estis ekstermitaj kiel rasoj. La indigokolora raso moviĝis suden en Afriko, por tie komenci ĝian malrapidan sed longan rasan degeneradon.

La popoloj de Hindio stagnis, kun neprogresanta civilizacio; la flava homo firmigis sian pozicion en Centra Azio; la bruna homo ankoraŭ ne komencis sian civilizadon sur la proksimaj insuloj de Pacifiko.

Tiuj ĉi rasaj distribuoj, asociitaj kun ampleksaj klimataj ŝanĝoj, preparis la mondan scenejon por la inaŭguro de la Andida erao de la Urantia civilizacio. Tiuj ĉi fruaj migradoj etendiĝis dum periodo de dek mil jaroj, de 25 000 ĝis 15 000 a.K. La postaj aŭ Andidaj migradoj etendiĝis de ĉirkaŭ 15 000 ĝis 6000 a.K.

Tiel daŭris la fruaj ondoj de Adamidoj trapasi Eŭrazion, ke ilia kulturo plejparte perdiĝis dum la transiro. Nur la postaj Andidoj sufiĉe rapide moviĝis por konservi la Edenan kulturon je iu granda distanco de Mezopotamio.

4. La Andidoj

La Andidaj rasoj estis la unuaj miksadoj de la purlinia violkolora raso kun la Nodidoj plus la evoluantaj popoloj. Ĝenerale la Andidoj devas esti konsideritaj kiel havante multe pli grandan procenton da Adamida sango ol la modernaj rasoj. Entute la termino Andido estas uzata por indiki tiujn popolojn, kies rasa heredo estas unu okono ĝis unu sesono de violkolora sango. La moderna Urantianoj, eĉ la nordaj blankaj rasoj, enhavas multe malpli ol tiu ĉi procento de sango de Adamo.

La plej fruaj Andidaj popoloj devenis de la regionoj apud Mezopotamio antaŭ pli ol dudek kvin mil jaroj, kaj konsistis en miksado de Adamidoj kaj Nodidoj. La dua ĝardeno estis ĉirkaŭita de samcentraj cirkloj kun malpli kaj malpli da violkolora sango, kaj estis ĉe la periferio de tiu rasa miksado, ke la Andida raso naskiĝis. Poste kiam la migrantaj Adamidoj kaj Nodidoj eniris la fruktodonajn regionojn de Turkestano, ili baldaŭ miksiĝis kun ĝiaj superaj loĝantoj, kaj la rezultanta rasa miksaĵo etendis norden la Andidan specon.

La Andidoj estis la plej bona homa branĉo, kiu aperis sur Urantio post la epoko de la purliniaj violkoloraj popoloj. Ili inkluzivis multe el la plej altaj specoj de la postvivantaj restaĵoj de la Adamida kaj Nodida rasoj, kaj poste iuj el la plej bonaj trajtoj de flavaj, bluaj kaj verdaj homoj.

Tiuj ĉi fruaj Andidoj ne estis Arjoj; ili estis antaŭ-Arjaj. Ili ne estis blankaj, sed antaŭ-blankaj. Ili estis nek okcidenta nek orienta popolo. Sed estas la Andida heredeco, kiu donas al la poliglota miksaĵo de la tiel nomataj blankaj rasoj tiun ĝeneraligitan homogenecon, kiu estis nomata Kaŭkazoida.

La pli puraj familioj de la violkolora raso konservis la Adamidan tradicion celi pacon, klarigante kial la fruaj rasaj moviĝoj estis pli pacaj migradoj. Sed ju pli la Adamidoj unuiĝis kun la Nodidaj branĉoj, kiuj estis tiam militema raso, des pli iliaj Andidaj posteuloj fariĝis, por sia epoko, la plej lertaj kaj sagacaj militistoj iam loĝantaj sur Urantio. De tiam la moviĝoj de la Mezopotamianoj fariĝis pli kaj pli militema laŭ karaktero, kaj fariĝis pli similaj al realaj konkeroj.

Tiuj ĉi Andidoj estis aventuremaj; ili havis vagajn inklinojn. Aldono de Sangika aŭ Andonida deveno tendencis stabiligi ilin. Sed eĉ tiel, iliaj posteuloj neniam haltis, ĝis ili ĉirkaŭiris la globon, kaj malkovris la lastan malproksiman kontinenton.

5. La Andidaj migradoj

Dum dudek mil jarojn la kulturo de la dua ĝardeno persistis, sed ĝi spertis konstantan malkreskon ĝis ĉirkaŭ 15 000 a.K., kiam la regenerado de la Setida pastraro kaj la gvidado de Amosado inaŭguris brilan eraon. La masivaj ondoj de civilizado, kiuj poste disvastiĝis tra Eŭrazio tuj sekvis la grandan renoviĝon de la Ĝardeno sekve de la ampleksa unuiĝo de la Adamidoj kun la ĉirkaŭaj miksitaj Nodidoj por formi la Andidojn.

Tiuj ĉi Andidoj inaŭguris novajn antaŭenigojn tra tuta Eŭrazio kaj Norda Afriko. De Mezopotamio ĝis Ŝinĝjango la Andida kulturo dominis, kaj la konstantaj migradoj tra Eŭropo estis daŭre kompensitaj per novaj alvenoj el Mezopotamio. Sed estas apenaŭ prave paroli pri la Andidoj kiel raso de Mezopotamio mem ĝis ĉirkaŭ la komenco de la finaj migradoj de la miksitaj idoj de Adamo. Ĝis tiu tempo eĉ la rasoj en la dua ĝardeno fariĝis tiel miksitaj, ke ili ne plu povis esti konsiderataj kiel Adamidoj.

La civilizacio de Turkestano estis konstante revigligata kaj refreŝigata de novaj alvenintoj el Mezopotamio, precipe de la postaj Andidaj ĉevalrajdantoj. La tiel nomata Arja gepatra lingvo estis formiĝanta en la altebenaĵoj de Turkestano; ĝi estis miksaĵo de la Andona dialekto de tiu regiono kun la lingvo de la Adamsonidoj kaj postaj Andidoj. Multaj modernaj lingvoj devenas de tiu ĉi unua lingvo de tiuj ĉi triboj de Centra Azio, kiuj konkeris Eŭropon, Hindion kaj la supraĵoj de la Mezopotamiaj ebenaĵoj. Tiu ĉi antikva lingvo donis al la Okcidentaj lingvoj ĝian similecon, kiu nomiĝas Arja.

Antaŭ 12 000 a.K. tri kvaronoj de la Andida branĉo de la mondo loĝis en norda kaj orienta Eŭropo, kaj kiam okazis la posta kaj fina formigro el Mezopotamio, sesdek kvin procentoj de tiuj ĉi lastaj ondoj de elmigrado eniris Eŭropon.

La Andidoj ne nur migris al Eŭropo sed al norda Ĉinio kaj Hindio, dum multaj grupoj penetris ĝis la finoj de la tero kiel misiistoj, instruistoj kaj komercistoj. Ili konsiderinde kontribuis al la nordaj grupoj de la Saharaj Sangikaj popoloj. Sed nur kelkaj instruistoj kaj komercistoj iam penetris pli suden en Afriko ol la fontoj de Nilo. Pli poste, miksitaj Andidoj kaj Egiptoj sekvis suden kaj la orientan kaj la okcidentan bordojn de Afriko multe preter la ekvatoro, sed ili ne atingis Madagaskaron.

Tiuj ĉi Andidoj estis la tiel nomataj Dravidaj kaj poste Arjaj konkerintoj de Hindio; kaj ilia ĉeesto en centra Azio multe plialtigis la prapatrojn de la Turanidoj. Multaj el tiu ĉi raso vojaĝis al Ĉinio kaj tra Ŝinĝjango kaj tra Tibeto, kaj aldonis dezirindajn kvalitojn al la postaj Ĉinaj branĉoj. De tempo al tempo malgrandaj grupoj atingis Japanion, Formozon, Orientajn Hindiojn kaj sudan Ĉinion, kvankam tre malmultaj eniris sudan Ĉinion tra la borda vojo.

Cent tridek du de tiu raso enŝipiĝis en aro de ŝipetoj el Japanio, kaj fine atingis Sud-Amerikon, kaj post intergeedziĝoj kun la indiĝenoj de la Andoj, establis la prapatraron de la postaj regantoj de la Inkaoj. Ili trairis Pacifikon per malgrandaj etapoj, restadante sur la multaj insuloj, kiujn ili trovis laŭ la vojo. La insuloj de Polinezia grupo tiam estis kaj pli multnombraj kaj pli grandaj ol nun, kaj tiuj ĉi Andidaj maristoj, kune kun kelkaj sekvantoj, biologie modifis la indiĝenajn grupojn dum la transiro. Multaj florantaj centroj de civilizacio kreskis sur tiuj ĉi nun subakvitaj teroj rezulte de la Andida penetrado. Paskinsulo estis longtempe religia kaj administra centro de unu el tiuj ĉi malaperintaj grupoj. Sed el la Andidoj, kiuj navigis sur la Pacifikon de tiuj malproksimaj tempoj, nur tiuj cent tridek du iam atingis la Amerikan kontinenton.

La migraj konkeradoj de la Andidoj plu daŭris ĝis iliaj finaj disvastiĝoj, de 8000 ĝis 6000 a.K. Kiam ili elfluis el Mezopotamio, ili senĉese elĉerpis la biologiajn rezervojn de sia denaska lando, dum rimarkeble plifortigante la ĉirkaŭajn popolojn. Kaj al ĉiuj nacioj kie ili restadis, ili kontribuis per humuro, arto, aventuro, muziko kaj fabrikado. Ili estis lertaj malsovaĝigantoj de bestoj kaj spertaj agrikulturistoj. Almenaŭ dum tiu epoko ilia ĉeesto kutime plibonigis la religiajn kredojn kaj moralajn praktikojn de la pli malnovaj rasoj. Kaj tiel la kulturo de Mezopotamio trankvile disvastiĝis tra Eŭropo, Hindio, Ĉinio, Norda Afriko kaj la Pacifikaj Insuloj.

6. La lastaj Andidaj disvastiĝoj

La lastaj tri ondoj de Andonitoj elverŝis el Mezopotamio inter 8000 kaj 6000 a.K. Tiuj ĉi tri grandaj ondoj de kulturo estis devigitaj forlasi Mezopotamion pro la premo de la montetaj triboj oriente kaj la turmentado de la ebenaĵuloj okcidente. La loĝantoj de la Eŭfrata valo kaj apudaj teritorioj fine eliris en plurajn direktojn:

Sesdek kvin procentoj eniris en Eŭropon tra la vojo de la Kaspia Maro por konkeri kaj amalgamiĝi kun la nove aperintaj blankaj rasoj — la miksaĵo de la bluaj homoj kaj la pli fruaj Andidoj.

Dek procentoj, inkluzive de granda grupon de la Setidaj pastroj, moviĝis orienten tra la Elamidaj altebenaĵoj ĝis la Irana altebenaĵo kaj Turkestano. Multaj el iliaj posteuloj poste estis pelitaj al Hindio kun siaj Arjaj fratoj de la nordaj regionoj.

Dek procentoj el la Mezopotamianoj turnis sin orienten por sia norda vojaĝo, enirante Ŝinĝjangon, kie ili miksiĝis kun la Andidaj-flavaj loĝantoj. La plimulto de la kapablaj posteuloj de tiu ĉi rasa unuiĝo poste eniris Ĉinion, kaj multe kontribuis al la tuja pliboniĝo de la norda divido de la flava raso.

Dek procentoj el tiuj forfuĝantaj Andidoj trairis Arabion, kaj eniris Egiption.

Kvin procentoj el la Andidoj, la tre supera kulturo de la borda regiono ĉirkaŭ la enfluejoj de Tigriso kaj Eŭfrato, kiuj evitis geedziĝi kun la malsuperaj najbaraj tribanoj, rifuzis forlasi siajn hejmojn. Tiu ĉi grupo reprezentis la postvivon de multaj superaj Nodidaj kaj Adamidaj trajtoj.

La Andidoj preskaŭ tute foriris de tiu ĉi regiono 6000 jarojn a.K., kvankam iliaj posteuloj, tre miksitaj kun la ĉirkaŭaj Sangikaj rasoj kaj Andonidoj de Malgrandazio, estis tie por batali kontraŭ la nordaj kaj orientaj invadantoj multe pli poste.

La kultura epoko de la dua ĝardeno finiĝis per la kreskanta enfiltriĝo de la ĉirkaŭaj malsuperaj branĉoj. La civilizavio moviĝis okcidenten al Nilo kaj la Mediteraneaj insuloj, kie ĝi daŭre prosperis kaj progresis, longe post kiam ĝia fonto en Mezopotamio antaŭe difektiĝis. Kaj tiu ĉi senbrida enfluo de malsuperaj popoloj preparis la postan konkeradon de tuta Mezopotamio fare de la nordaj barbaro, kiuj forpelis la restajn trajtojn de kapableco. Eĉ en la postaj jaroj la kulturitaj restantoj ankoraŭ abomenis la ĉeeston de tiuj ĉi malkleraj kaj maldelikataj invadantoj.

7. La inundoj en Mezopotamio

La riverborduloj kutimis, ke la riveroj superfluis siajn bordojn dum iuj sezonoj; tiuj ĉi periodaj inundoj estis jaraj eventoj en ilia vivo. Sed novaj danĝeroj minacis la valon de Mezopotamio rezulte de progresantaj geologiaj ŝanĝoj norde.

Dum miloj da jaroj post la subakviĝo de la unua Edeno la montoj de la orienta bordo de la Mediteraneo kaj tiuj de nordokcidenta kaj nordorienta Mezopotamio daŭre leviĝis. Tiu ci leviĝo de la altebenaĵoj multe akceliĝis ĉirkaŭ 5000 a.K., kaj tio ĉi, kune kun la tre pliigitaj neĝofaloj sur la nordaj montoj, kaŭzis senprecedencajn inundojn ĉiun printempon tra la tuta Eŭfrata valo. Tiuj ĉi printempaj inundoj konstante malpliboniĝis tiel, ke fine la loĝantoj de la riverbordaj regionoj estis pelitaj al la orientaj altebenaĵoj. Dum preskaŭ mil jaroj dekoj da urboj estis praktike forlasitaj pro tiuj ĉi ampleksaj diluvoj.

Post preskaŭ kvin mil jaroj, kiam la Hebreaj pastroj sub la Babilonia kaptiteco celis spuri la Judan popolon ĝis Adamo, ili spertis grandajn malfacilaĵojn por kunmeti la historion; kaj unu el ili havis la ideon rezigni la penon, lasi la tutan mondon droni en sia krueleco en la epoko de Noa, por tiel troviĝi en pli bona pozicio por rekte spuri Abrahamon ĝis unu el la tri filoj de Noa.

La tradicioj pri tempo, kiam akvo kovris la tutan surfacon de la tero, estas universalaj. Multaj rasoj rakontas pri tutmonda inundo iam antaŭ la pasintaj epokoj. La Biblia rakonto pri Noa, la arkeo kaj la inundo estas inventaĵo de la Hebrea pastraro dum la Babilonia kaptiteco. Neniam okazis universala inundo, ekde kiam la vivo estis establita sur Urantio. La sola momento, kiam la tero estis komplete kovrita de akvo, estis dum tiuj Arkeozoikaj epokoj antaŭ la ekapero de la tero.

Sed Noa vere vivis; li estis vinfaristo de Aramo, rivera setlejo apud Ereĥ. Li konservis skriban registron pri la tagoj de la plialtiĝoj de la rivero jaron post jaro. Oni multe mokis lin, kiam li trairis la valon admonante, ke ĉiuj domoj estu faritaj el ligno kaj en formo de boato, kaj ke la domaj bestoj estu enŝipigitaj ĉiun nokton, kiam la inunda sezono proksimiĝis. Li iris ĉe la najbaraj riverbordaj setlejoj ĉiun jaron, kaj avertis ilin, ke post tiom da tagoj la inundoj alvenos. Fine jaro okazis, dum kiu la jaraj inundoj estis multe pli gravaj pro nekutime abundaj pluvoj, tiel ke la subita leviĝo de la akvoj detruis la tutan vilaĝon; nur Noa kaj lia rekta familio estis savita en sia domboato.

Tiuj ĉi inundoj kompletigis la dispeciĝon de la Andida civilizacio. Fine de tiu ĉi periodo de diluvo la dua ĝardeno malaperis. Nur sude kaj inter la Sumerianoj postrestis iu spuro de la iama gloro.

La restaĵoj de tio ĉi, unu el la plej malnovaj civilizacioj, troviĝas en tiuj ĉi regionoj de Mezopotamio, kaj nordoriente kaj nordokcidente. Sed ankoraŭ pli malnovaj postrestaĵoj de la epoko de Dalamatio ekzistas sub la akvoj de la Persa Golfo, kaj la unua Edeno kuŝas subakvigita sub la orienta ekstremo de la Mediteranea Maro.

8. La Sumeranoj — La lastaj Andidoj

Kiam la lasta Andida disiĝo rompis la biologian spinon de la Mezopotamia civilizacio, malgranda malplimulto de tiu ĉi supera raso restis en sia hejmo apud la enfluejo de la riveroj. Tiuj ĉi estis la Sumeranoj, kaj 6000 jarojn a.K. ili fariĝis plejparte Andida laŭ origino, kvankam ilia kulturo estis pli ekskluzive Nodida laŭ karaktero, kaj ili alkroĉiĝis al la antikvaj tradicioj de Dalamatio. Tamen tiuj ĉi Sumeranoj de la marbordaj regionoj estis la lastaj Andidoj en Mezopotamio. Sed la rasoj de Mezopotamio jam estis ĝisfunde miksitaj antaŭ tiu ĉi malfrua tempo, kiel pruvas la tipoj de kranioj trovitaj en la tomboj de tiu ĉi epoko.

Estis dum la inundaj periodoj, ke Suzo tiel multe prosperis. La unua kaj malalta urbo estis inundita tiel, ke la dua aŭ alta urbo sukcedis al la malalta kiel sidejo por la artmetioj propraj al tiu tempo. Kun la posta malpliiĝo de tiuj ĉi inundoj Ur fariĝis la centro de la potfarada industrio. Antaŭ ĉirkaŭ sep mil jaroj Ur estis ĉe la Persa Golfo, ĉar de tiam la riveraj deponoj pligrandigis la teron ĝis ĝiaj nunaj limoj. Tiuj ĉi setlejoj malpli suferis de la inundoj pro pli bonaj protektaj konstruaĵoj kaj la plilarĝiĝanaj enfluejoj de la riveroj.

La pacemaj kultivistoj de cerealoj de la Tigrisa kaj Eŭfrata valoj delonge estis persekutitaj per atakoj de la barbaroj de Turkestano kaj la Irana altebenaĵo. Sed nun kunordigita invado de la Eŭfrata valo estis kaŭzita de la kreskanta sekeco de la altebenaĵaj paŝtejoj. Kaj tiu ĉi invado estis des pli serioza, ĉar tiuj ĉi ĉirkaŭaj paŝtistoj kaj ĉasistoj posedis grandan nombron da malsovaĝaj ĉevaloj, kiuj donis al ili enorman militan superecon super iliaj sudaj riĉaj najbaruloj. En malmulte da tempo ili invadis la tutan Mezopotamion, pelante la lastajn ondojn de kulturo, kiuj disiĝis tra la tuta Eŭropo, okcidenta Azio kaj norda Afriko.

Tiuj ĉi konkerintoj de Mezopotamio inkluzivis en siaj vicoj multajn el la plej bonaj Andidaj trajtoj de la miksitaj nordaj rasoj de Turkestano, inkluzive de kelkaj el la Adamsona familio. Tiuj ĉi malpli evoluintaj sed pli viglaj nordaj triboj rapide kaj volonte asimilis la restaĵon de la civilizacio de Mezopotamio, kaj tiam fariĝis miksitaj popoloj trovitaj en la Eŭfrata valo komence de historiaj analoj. Ili rapide revivigis multajn fazojn de la estinta civilizacio de Mezopotamio, adoptante la artojn de la valaj triboj kaj multon de la kulturo de la Sumeranoj. Ili eĉ provis konstrui trian turon de Babelo, kaj poste adoptis la terminon kiel sia nacia nomo.

Kiam tiuj ĉi barbaraj ĉevalrajdantoj de la nordoriento invadis la tutan Eŭfratan valon, ili ne konkeris la restaĵojn de la Andidojn, kiuj loĝis ĉirkaŭ la enfluejo de la rivero Ĉe la Persa Golfo. Tiuj ĉi Sumeranoj kapablis defendi sin pro sia supera inteligenteco, pli bonaj armiloj kaj sia vasta sistemo de militaj kanaloj, kiuj estis aldonaĵo al ilia irigacia skemo de interkonektantaj basenoj. Ili estis unuiĝinta popolo, ĉar ili havis unuforman grupan religion. Ili tiel kapablis konservi sian rasan kaj nacian integrecon, longe post kiam iliaj nordokcidentaj najbaruloj dividiĝis en izolitajn urbojn-ŝtatojn. Neniu el tiuj ĉi urbaj grupoj kapablis venki la unuiĝintajn Sumeranojn.

Kaj la invadantoj el la nordo baldaŭ lernis fidi kaj estimi tiujn ĉi pacemajn Sumeranojn kiel kapablajn instruistojn kaj administrantojn. Ili estis tre respektataj kaj dezirataj kiel instruistoj pri arto kaj industrio, kiel direktoroj de komerco kaj kiel civilaj regantoj fare de ĉiuj nordaj popoloj kaj de Egiptio okcidente ĝis de Hindio oriente.

Post la disiĝo de la frua Sumera konfederacio, la postaj urboj-ŝtatoj estis regataj de la apostataj posteuloj de la Setidaj pastroj. Nur kiam tiuj ĉi pastroj konkeris najbarajn urbojn-ŝtatojn, ili nomis sin mem reĝojn. La postaj urbaj reĝoj malsukcesis formi potencajn konfederaciojn antaŭ la epoko de Sargono pro diaĵa ĵaluzo. Ĉiu urbo kredis, ke ĝia urba diaĵo superis ĉiujn aliajn diaĵojn, kaj do ili rifuzis submetiĝi al komuna gvidanto.

La fino de tiu ĉi longa periodo de la malforta regado de la urbaj pastroj finiĝis per Sargono, la pastro de Kiŝo, kiu proklamis sin reĝo, kaj komencis konkeri la tutan Mezopotamion kaj ĉirkaŭajn terojn. Kaj tiam tio ĉi ĉesigis la urbojn-ŝtatojn regatajn kaj subpremitajn de la pastroj, ĉiu urbo havanta sian propran urban diaĵon kaj siajn proprajn ceremoniajn praktikojn.

Post la rompiĝo de tiu ĉi Kiŝa konfederacio sekvis longa periodo de konstanta militado inter tiuj ĉi valaj urboj por la dominado. Kaj la regado laŭvice ŝanĝiĝis inter Sumero, Akado, Ereĥo, Ur kaj Suzo.

Ĉirkaŭ 2500 a.K. la Sumeranoj suferis pro severaj malvenkojn kontraŭ la nordaj Suidoj kaj Guitidoj. Lagaŝo, la Sumera ĉefurbo konstruita sur inundaj montetoj, falis. Ereĥo rezistis dum tridek jaroj post la defalo de Akado. Kiam estis establita la regado de Hamurabo la Sumeranoj jam fariĝis absorbitaj en la vicoj de la nordaj Semidoj, kaj la Mezopotamiaj Andidoj forpasis el la paĝoj de la historio.

De 2500 ĝis 2000 a.K. la nomadoj furiozis ĉie de la Atlantiko ĝis la Pacifiko. La Neridoj konsistigis la lastan invadon de la Kaspia grupo de la Mezopotamiaj posteuloj de la miksitaj Andonaj kaj Andidaj rasoj. Kion la barbaroj malsukcesis fari por ruinigi Mezopotamion, la postaj klimataj ŝanĝoj sukcecis plenumi.

Kaj tio ĉi estas la rakonto de la violkolora raso post la tagoj de Adamo kaj la sorto de ilia hejmlando inter Tigriso kaj Eŭfrato. Ilia antikva civilizacio fine falis pro la elmigrado de siaj superaj popoloj kaj la enmigrado de siaj malsuperaj najbaroj. Sed longe antaŭ ol la barbaraj ĉevalrajdantoj konkeris la valon, multe de la Ĝardena kulturo disvastiĝis al Azio, Afriko kaj Eŭropo, por tie produkti la fermentojn, kiuj rezultigis la dudekjarcenta civilizacio de Urantio.

[Prezentita de Arkianĝelo de Nebadono.]