Kajero 77

La mezvojaj kreitaĵoj

La plimulto de la loĝataj mondoj de Nebadono loĝigas unu aŭ plurajn grupojn de unikaj estaĵoj ekzistantaj sur nivelo de viva funkciado proksimume mezvoje inter tiuj de la mortemuloj de la regnoj kaj tiuj de la anĝelaj ordoj; tial ili estas nomataj mezvojaj kreitaĵoj. Ili ŝajnas esti tempa akcidento, sed ili aperas tiel ofte, kaj estas tiel valoraj helpantoj, ke ni delonge akceptis ilin kiel unu el la esencaj ordoj de nia kombinita planeda ministrado.

Sur Urantio funkcias du apartaj ordoj de mezvojuloj: la unuaranga aŭ pli maljuna korpuso, kiu estiĝis en la epoko de Dalamatio, kaj la duaranga aŭ pli juna grupo, kies origino datiĝas de la tempoj de Adamo.

1. La unuarangaj mezvojuloj

La unuarangaj mezvojuloj havas sian genezon en unika interasocio de materio kaj spirito sur Urantio. Ni konas la ekziston de similaj kreitaĵoj sur aliaj mondoj kaj en aliaj sistemoj, sed ili estiĝis per malsimilaj teknikoj.

Estas bone ĉiam memori, ke la sinsekvaj disdonacoj de la Filoj de Dio sur evoluanta planedo produktas notindajn ŝanĝojn en la spirita ekonomio de la regno, kaj foje tiel modifas la funkciadon de la interasocio de la spiritaj kaj materiaj perantoj sur planedo ĝis krei malfacile kompreneblajn situaciojn. La statuso de la cent korpohavaj membroj de la personaro de la Princo Kaligastio ilustras precize tian unikan interasocion: same kiel suprenirantaj morontiaj civitanoj de Jerusemo ili estis supermateriaj estaĵoj sen reproduktaj prerogativoj. Same kiel malsuprenirantaj planedaj ministroj sur Urantio ili estis materiaj seksohavaj estaĵoj kapablaj generi materiajn idojn (kiel iuj el ili poste faris). Kion ni ne povas kontentige klarigi, estas kiel tiuj ĉi cent povis funkcii en sia gepatra rolon sur supermateria nivelo, sed tio precize okazis. Supermateria (senseksa) ligado de virseksa kaj inseksa membroj de la korpohava personaro rezultigis la aperon de la unuenaskito de la unuarangaj mezvojuloj.

Estis tuj malkovrite, ke kreitaĵo de tiu ĉi ordo, mezvoje inter la mortemula kaj la anĝela niveloj, estus tre utila por efektivigi la aferoj de la sidejo de la Princo, kaj ĉiu paro de la korpohava personaro sekve ricevis permeson produkti similan estaĵon. Tiu ĉi klopodo rezultigis la unuan grupon de kvindek mezvojulaj estaĵoj.

Post unu jaro observinte la laboron de tiu ĉi unika grupo la Planeda Princo permesis la senliman reproduktadon de mezvojuloj. Tiu ĉi plano efektiviĝis same longe, kiel la povo krei daŭris, kaj la originala korpuso de 50 000 sekve estiĝis.

Periodo de duonjaro intervenis inter la produkto de ĉiu mezvojulo, kaj kiam po mil tiaj estaĵoj naskiĝis al ĉiu paro, neniu iam plu aperis. Kaj estas neniu havebla klarigo pri kial tiu ĉi povo estis elĉerpita post la apero de la mila ido. Neniu plia eksperimentado iam rezultigis ion krom malsukceso.

Tiuj ĉi kreitaĵoj konsistigis la informan korpuson de la administracio de la Princo. Ili vojagis tie kaj ĉie, studante kaj observante la mondajn rasojn kaj farante aliajn valorajn servojn al la Princo kaj lia personaro en la tasko influi la homan socion distance de la planeda sidejo.

Tiu ĉi reĝimo daŭris ĝis la tragikaj tagoj de la planeda ribelo, kiu kaptis iom pli ol kvar kvinonoj de la unuarangaj mezvojuloj. La lojala korpuso membriĝis al la servado de la Melkicedekaj provizoraj administrantoj, funkciante sub la laŭtitola gvidado de Van ĝis la tagoj de Adamo.

2. La Nodida raso

Kvankam tio ĉi estas la rakonto pri la origino, la naturo kaj la funkcio de la mezvojaj kreitaĵoj de Urantio, la parenceco inter la du ordoj — unuaranga kaj duaranga — necesigas interrompi tie ĉi la rakonton pri la unuarangaj mezvojuloj por sekvi la linion de la idaro de la ribelaj membroj de la korpohavaj personaro de la Princo Kaligastio de la tagoj de la planeda ribelo ĝis la tempo de Adamo. Estis tiu ĉi hereda linio kiu, dum la fruaj tagoj de la dua ĝardeno, provizis la duonon de la prapatraro de la duaranga ordo de mezvojaj kreitaĵoj.

La fizikaj membroj de la personaro de la Princo estis seksohavaj kreitaĵoj, ĉar ili havis kiel celo partopreni en la plano generi idojn enkorpiganta la kombinitajn kvalitojn de ilia speciala ordo unuiĝintaj kun tiuj de la selektita branĉo de la Andonidaj triboj, kaj ĉio ĉi anticipis la postan aperon de Adamo. La Vivo-Portantoj antaŭe planis novan specon de mortemuloj ampleksantan la unuiĝon de la kunaj idoj de la personaro de la Princo kun la idoj de unua generacio de Adamo kaj Eva. Ili tiel projektis planon antaŭvidantan novan ordon de planedaj kreitaĵoj, de kiuj ili esperis, ke ili fariĝus la instruistoj-regantoj de la homa socio. Tiaj estaĵoj estis destinitaj al la socia suvereneco, ne al civila suvereneco. Sed ĉar tiu ĉi projekto preskaŭ komplete abortis, ni neniam konos je kia aristokratio de bonkora gvidado kaj senkompara kulturo Urantio estis senigita. Ĉar kiam la korpohava personaro poste generis, tio estis sekve al la ribelo kaj post kiam ili estis senigitaj je sia ligo kun la vivofluoj de la sistemo.

La postribela erao sur Urantio atestis multajn nekutimajn okazaĵojn. Granda civilizacio — la kulturo de Dalamatio — dispeciĝis. “La Nefiloj (Nodidoj) estis surtere en tiu tempo, kaj kiam tiuj ĉi filoj de la dioj venis al la filinoj de la homoj kaj ili naskis al ili, iliaj infanoj estis la ‘potenculoj de la antikva tempo’, la ‘homoj de renomo’.” Kvankam apenaŭ “filoj de la dioj”, la personaro kaj iliaj fruaj posteuloj estis tiel konsiderataj de la evoluaj mortemuloj de tiuj malproksimaj tagoj; eĉ ilia staturo estis glorigita de la tradicio. Tio ĉi do estas la origino de la preskaŭ universala folklora fabelo pri la dioj, kiuj malsupreniris al la tero, kaj tie kun la filinoj de la homoj generis malnovan rason de herooj. Kaj tiu ĉi tuta legendo ankoraŭ pli konfuziĝis kun la rasaj miksiĝoj de la poste aperantaj Adamidoj en la dua ĝardeno.

Ĉar la cent korpohavaj membroj de la personaro de la princo portis la ĝerman plasmon de la Andonaj homaj trajtoj, nature estus atendite ke, se ili partoprenus seksan reproduktadon, iliaj idoj entute similus al la idoj de aliaj Andonaj gepatroj. Sed kiam la sesdek ribeluloj de la personaro, la sekvantoj de Nod, efektive partoprenis seksan reproduktadon, iliaj infanoj riveliĝis esti tre superaj en preskaŭ ĉiuj manieroj kompare kun tiuj de kaj la Andonaj kaj la Sangikaj popoloj. Tiu ĉi neatendita bonegeco karakterizis ne nur fizikajn kaj intelektajn kvalitojn, sed ankaŭ spiritajn kapablecojn.

Tiuj ĉi mutaciaj trajtoj aperantaj ĉe la unua Nodida generacio rezultis el iuj ŝanĝoj, kiuj estis faritaj en la agordado kaj en la kemiaj komponentoj de heredaj faktoroj de la Andona ĝerma plasmo. Tiuj ĉi ŝanĝoj estis kaŭzitaj de la ĉeesto en la korpoj de la personaraj anoj de la potencaj cirkvitoj de vivokonservado de la Satania sistemo. Tiuj ĉi vivocirkvitoj reorganigis la kromosomojn de la specialigita Urantia pratipo pli laŭ la pratipoj de la normaligita Satania specialigo de la ordonita manifestiĝo de la Nebanona vivo. La metamorfoza tekniko de tiu ĉi ĝerma plasmo per la ago de la sistemaj vivofluoj ne malsimilas al tiuj procedoj, per kiuj la Urantiaj sciencistoj modifas la ĝerman plasmon de plantoj kaj bestoj per la uzado de ikso-radioj.

Tiel la Nodidaj popoloj aperis el iuj strangaj kaj neatenditaj modifoj okazantaj ĉe la vivoplasmo, kiu estis translokita el la korpoj de la Andonidaj kontribuantoj al tiuj de la membroj de la korpohava personaro fare de la Avalonaj kirurgoj.

Oni memoros, ke la cent Andonidoj kontribuantaj sian ĝerman plasmon fariĝis siavice posedantoj de la organika komplemento de la vivarbo, tiel ke la Sataniaj vivfluoj same invadis iliajn korpojn. La kvardek kvar modifitaj Andonidoj, kiuj sekvis la personaron al ribelo, ankaŭ pariĝis inter si, kaj faris grandan kontribuon al la pli bonaj trajtoj de la Nodida popolo.

Tiuj ĉi du grupoj, ampleksantaj 104 individuojn, kiuj portis la modifitan Andonidan ĝerman plasmon, konsistigas la prapatraron de la Nodidoj, la okan rason aperintan sur Urantio. Kaj tiu ĉi nova trajto de la homa vivo sur Urantia reprezentas alian fazon de la elfarado de la originala plano utiligante tiun ĉi planedon kiel mondon de vivomodifo, krom ke tio ĉi estis unu el la neantaŭviditaj disvolviĝoj.

La purliniaj Nodidoj estis grandioza raso, sed ili iom post iom miksiĝis kun la evoluantaj popoloj de la tero, kaj baldaŭ granda degenerado okazis. Dek mil jarojn post la ribelo ili regresis, ĝis ilia vivdaŭro estis apenaŭ pli longa ol tiu de la evoluantaj rasoj.

Kiam la arkeologoj elfosis la registrojn sur la argilaj tabeloj de la postaj Sumeraj posteuloj de la Nodidoj, ili malkovris listojn de Sumeraj reĝoj datiĝantaj de pluraj miljaroj; kaj ju pli tiuj ĉi registroj retroiras, des pli la reĝadoj de la individuaj reĝoj longiĝas de ĉirkaŭ dudek kvin aŭ tridek jaroj ĝis cent kvindek jaroj kaj pli. Tiu ĉi plilongiĝo de la reĝadoj de tiuj ĉi malnovaj reĝoj signifas, ke iuj el fruaj Nodidaj regantoj (rektaj posteuloj de la personaro de la Princo) ja vivis pli longe ol siaj pli postaj posteuloj, kaj ankaŭ indikas klopodon por etendi la dinastiojn ĝis Dalamatio.

La registroj pri tiaj longaj vivdaŭroj de individuoj estas ankaŭ kaŭzitaj de la konfuzo de monatoj kaj jaroj kiel tempaj periodoj. Tio ĉi ankaŭ povas esti observita en la biblia genealogio de Abrahamo kaj en la frua registroj de la Ĉinoj. La konfuzo de la monatoj de dudek ok tagoj, aŭ sezono, kun la poste enkondukita jaro de pli ol tri cent kvindek tagoj respondecas pri la tradicioj de tiaj longaj homaj vivoj. Estas registroj pri viro, kiu vivis pli ol naŭ cent “jarojn”. Tiu ĉi periodo reprezentas ne tute sepdek jarojn, kaj tiaj vivoj estis konsiderataj dum epokoj kiel tre longaj, “tri dudekoj da jaroj kaj dek” kiel tia vivdaŭro estis poste nomata.

La kalkulado de la tempo per la monato de dudek ok tagoj persistis longe post la tagoj de Adamo. Sed kiam la Egiptoj entreprenis reformi la kalendaron, antaŭ ĉirkaŭ sep mil jaroj, ili faris ĝin kun granda precizo, enkondukante la jaron de 365 tagoj.

3. La turo de Babelo

Post la subakviĝo de Dalamatio la Nodidoj iris norden kaj orienten, kaj tiam fondis la novan urbon de Dilmuno kiel sian rasan kaj kulturan sidejon. Kaj ĉirkaŭ kvindek mil jarojn post la morto de Nod, kiam la idoj de la personaro de la Princo fariĝis tro multnombraj por vivteni sin en la tuj ĉirkaŭantaj teroj de la nova urbo de Dilmuno, kaj etendiĝinte ĝis geedziĝi kun la Andonidaj kaj Sangikaj triboj apud siaj limoj, iliaj ĉefoj ekpensis, ke io devus esti farita por konservi ilian rasan unuecon. Sekve konsilio de la triboj estis vokita, kaj post multaj diskutoj, la plano de Babloto, posteulo de Nod, estis adoptita.

Babloto proponis konstrui malmodestan templon de rasa glorado ĉe la centro de ilia tiam okupita teritorio. Tiu ĉi templo havus turon, kian la mondo neniam vidis antaŭe. Ĝi estus grandega monumento al ilia pasinta grandiozeco. Estis multaj, kiuj deziris vidi tiun ĉi monumenton starigita en Dilmuno, sed aliaj asertis, ke tiel granda strukturo devus esti lokita je sekura distanco de la danĝeroj de la maro, memorante la tradiciojn pri la englutado de ilia unua ĉefurbo, Dalamatio.

Babloto antaŭvidis, ke la novaj konstruaĵoj fariĝus la nukleon de la estonta centro de la Nodidaj kulturo kaj civilizacio. Lia konsilo finfine venkis, kaj la konstruado komenciĝis konforme al liaj planoj. La nova urbo nomiĝos Babloto laŭ la nomo de la arkitekto kaj konstruisto de la turo. Tiu ĉi loko poste fariĝis konata kiel Bablodo, kaj fine kiel Babelo.

Sed la Nodidoj estis ankoraŭ iom dividitaj pri siaj sentoj pri la planoj kaj celoj de tiu ĉi entrepreno. Nek iliaj gvidantoj tute konsentis aŭ pri la konstruaj planoj aŭ pri la uzo de la konstruoj post ilia kompletiĝo. Post kvar jaroj kaj duono de laboro, granda disputo okazis pri la objekto kaj la motivo por konstrui la turon. La malkonsentoj fariĝis tiel akraj, ke la tuta laboro haltis. La portantoj de manĝaĵo diskonigis la novaĵon pri la malkonsento, kaj granda nombro de la triboj komencis ariĝi apud la loko de konstruado. Tri malsamaj vidpunktoj estis prezentitaj kiel celo por konstrui la turon:

1. La plej granda grupo, preskaŭ la duono, deziris vidi la turon konstruitan kiel monumento de la Nodida historio kaj rasa supereco. Ili pensis, ke ĝi estu granda kaj impona strukturo, kiu provokus la admiradon de ĉiuj estontaj generacioj.

2. La sekve plej granda aro volis, ke la turo estu destinita por memorfesti la kulturon de Dilmuno. Ili antaŭvidis, ke Babloto fariĝus granda centro de komerco, arto kaj manufakturo.

3. La plej malgranda kaj minoritata kontingento konsideris, ke la starigo de la turo prezentis oportunon por pekliberigi sin je la malsaĝaĵo de siaj prapatroj partopreni en la ribelo de Kaligastio. Ili asertis, ke la turo estu dediĉita al la adoro de la Patro de ĉiuj, ke la tuta celo de la nova urbo anstataŭu Dalamation — por funkcii kiel la kultura kaj religia centro por la ĉirkaŭaj barbaroj.

La propono de la religia grupo estis senprokraste malakceptita. La plimulto malakceptis la ideon, ke iliaj prapatroj kulpis pri ribelo; ili ne toleris tian rasan stigmaton. Foriginte unu el la tri vidpunktoj pri la disputo kaj malsukcesinte akordigi la du aliajn per debato ili ekbatalis. La religiuloj, la nebatalantoj, fuĝis suden al sia hejmo, dum iliaj kunuloj batalis ĝis preskaŭa neniiĝo.

Antaŭ ĉirkaŭ dek du mil jaroj dua provo estis farita por konstrui la turon de Babelo. La miksitaj rasoj de la Andidoj (Nodidoj kaj Adamidoj) entreprenis starigi novan templon sur la ruinoj de la unua strukturo, sed ne estis sufiĉe da subteno pour la entrepreno; ĝi disfalis sub sia propra pretenda pezo. Tiu ĉi regiono estis delonge konata kiel la lando de Babelo.

4. Nodidaj centroj de civilizacio

La disiĝo de la Nodidoj estis tuja rezulto de la interna konflikto pri la turo de Babelo. Tiu ĉi interna milito grande malpliigis la nombron de la pli puraj Nodidoj, kaj plurmaniere respondecis pri ilia malsukceso establi grandan antaŭ-Adaman civilizacion. De tiu tempo la Nodida kulturo malkreskis dum pli ol cent dudek mil jaroj, ĝis ĝi estis plialtigita per la Adama aldonaĵo. Sed eĉ en la epoko de Adamo la Nodidoj estis ankoraŭ kapabla popolo. Multaj el iliaj miksitaj posteuloj estis nombritaj inter la konstruistoj de la Ĝardeno, kaj pluraj el la grupaj kapitanoj de Van estis Nodidoj. Iuj el la plej kapablaj mensoj servantaj en la personaro de Adamo venis de tiu ĉi raso.

Tri el la kvar grandaj Nodidaj centroj estis establitaj tuj post la Bablota konflikto:

1. La okcidentaj aŭ Siriaj Nodidoj. La cetero de la naciismaj aŭ rasaj memoristoj vojaĝis norden, unuiĝante kun la Andonidoj por fondi la postajn Nodidajn centrojn nordokcidente de Mezopotamio. Tio ĉi estis la plej granda grupo de la disiĝantaj Nodidoj, kaj ili multe kontribuis al la poste aperanta Asiria branĉo.

2. La orientaj aŭ Elamidaj Nodidoj. La partizanoj de la kulturo kaj komerco grandnombre migris orienten en Elamon, kaj unuiĝis tie kun la miksitaj Sangikaj triboj. La Elamidoj de antaŭ tridek aŭ kvardek mil jaroj fariĝis plejparte Sangika laŭ naturo, kvankam ili daŭre konservis civilizacion superan al tiu de la ĉirkaŭaj barbaroj.

Post la establado de la dua ĝardeno estis la kutimo nomi tiun ĉi proksiman Nodidan setlejon “la lando de Nod”; kaj dum la longa periodo de relativa paco inter tiuj ĉi Nodida grupo kaj la Adamidoj, la du rasoj estis tre miksitaj, ĉar pli kaj pli fariĝis la kutimo por la Filoj de Dio (la Adamidoj) edziĝi kun la filinoj de la homoj (la Nodidoj).

3. La centraj aŭ antaŭ-Sumeraj Nodidoj. Malgranda grupo ĉe la enfluejo de la Tigriso kaj la Eŭfrato konservis pli de sia rasa integreco. Ili persistis dum miloj da jaroj, kaj fine provizis la Nodidan praecon, kiu miksiĝis kun la Adamidoj por fondi la Sumeriajn popolojn de la historiaj tempoj.

Kaj ĉio ĉi klarigas, kiel la Sumeranoj aperis tiel subite kaj mistere sur la aga kampo en Mezopotamio. La enketistoj neniam povos spuri kaj sekvi tiujn ĉi tribojn ĝis la komenco de la Sumeranoj, kies origino datiĝas de ducent mil jaroj post la subakviĝo de Dalamatio. Sen origina spuro aliloke en la mondo, tiuj ĉi malnovaj triboj subite ekaperis ĉe la horizonto de la civilizado kun plenkreska kaj supera kulturo ampleksanta templojn, metalfaradon, agrikulturon, bestojn, potfaradon, teksadon, komercajn leĝojn, civilajn kodojn, religian ceremoniaron kaj malnovan sistemon de skribado. Komence de la historia erao ili delonge perdis la alfabeton de Dalamatio, adoptinte la strangan skribsistemon devenantan de Dilmuno. La Sumea lingvo, kvankam praktike perdita por la mondo, ne estis semida; ĝi havis multon komunan kun la tiel nomataj Arjaj lingvoj.

La detalaj registroj lasitaj de la Sumeranoj priskribas la lokon de rimarkinda setlejo, kiu situis sur la Persa Golfo proksime de la frua urbo de Dilmuno. La Egiptanoj nomis tiun ĉi urbon de malnova gloro Dilmato, dum la poste Adamigitaj Sumeranoj konfuzis la unuan kaj la duan Nodidajn urbojn kun Dalamatio, kaj nomis ĉiujn tri Dilmuno. Kaj jam la arkeologoj trovis tiujn ĉi malnovajn Sumerajn argilajn tabelojn, kiuj parolas pri tiu ĉi surtera paradizo “kie la Dioj unue benis la homaron per la ekzemplo de civilizita kaj kulturita vivo”. Kaj tiuj ĉi tabeloj priskribantaj Dilmunon, la paradizo de la homoj kaj Dio, nun silente ripozas sur la polvaj bretoj de multaj muzeoj.

La Sumeranoj bone sciis pri la unua kaj la dua Edenoj sed, malgraŭ multnombraj intergeedziĝoj kun la Adamidoj, ili daŭre konsideris la loĝantojn de la ĝardeno norde kiel fremda raso. Sumera orgojlo pri la pli malnova Nodida kulturo igis ilin ignori tiujn pli freŝdatajn perspektivojn de gloro favore al la grandiozecon kaj paradizajn tradiciojn de la urbo de Dilmuno.

4. La nordaj Nodidoj kaj Amadonidoj — la Vanidoj. Tiu ĉi grupo aperis antaŭ la Bablota konflikto. Tiuj ĉi plej nordaj Nodidoj estis la posteuloj de tiuj, kiuj ĉesis sekvi Nodon kaj liajn posteulojn por sekvi Vanon kaj Amadonon.

Iuj el fruaj asociitoj de Van poste ekloĝis apud la bordoj de la lago, kiu ankoraŭ portas lian nomon, kaj iliaj tradicioj kreskis ĉirkaŭ tiu ĉi loko. Ararato fariĝis ilia sakrala monto, havante tre similan signifon kiel havis Sinajo por la Hebreoj. Antaŭ dek mil jaroj la Vanidaj prapatroj de la Asirianoj instruis, ke ilia morala leĝo de sep ordonoj estis donita al Van fare de la Dioj sur la Monto Ararato. Ili firme kredis, ke Van kaj lia asociito Amadono estis forprenitaj vivantaj el la planedo, dum ili estis supre sur la monto en adorado.

Monto Ararato estis la sakrala monto de la norda Mezopotamio, kaj ĉar multe de viaj tradicioj de tiuj ĉi malnovaj tempoj estis akiritaj lige kun la Babilona rakonto pri la diluvo, estas ne surprize, ke Monto Ararato kaj ĝia regiono estis implikita en la posta Juda rakonto pri Noa kaj la universala inundo.

Ĉirkaŭ 35 000 jarojn a.K. Adamsono vizitis unu el la plej orientaj el la malnovaj Vanidaj setlejoj por fondi sian centron de civilizacio.

5. Adamsono kaj Rata

Spurinte la Nodidajn precedentojn de la prapatraro de la duarangaj mezvojuloj, tiu ĉi prelego nun devas rakonti pri la Adama duono de ilia prapatraro, ĉar la duarangaj mezvojuloj ankaŭ estas la nepoj de Adamsono, la unuenaskito de la violkolora raso de Urantio.

Adamsono estis inter tiu grupo de la infanoj de Adamo kaj Eva, kiuj elektis resti sur la tero kun siaj gepatroj. Nu tiu ĉi plejaĝa filo de Adamo jam ofte aŭdis de Van kaj Amadono pri la rakonto de ilia altebenaĵa hejmo en la nordo, kaj iom post la establado de la dua ĝardeno li decidis serĉi tiun ĉi landon de siaj junaĝaj revadoj.

Adamsono tiam estis 120-jaraĝa, kaj antaŭe estis la patro de tridek du purliniaj infanoj de la unua ĝardeno. Li volis resti kun siaj gepatroj kaj helpi ilin por konstrui la duan ĝardenon, sed li estis tre turmentita per la perdo de sia kunulino kaj siaj infanoj, kiuj ĉiuj elektis foriri al Edentio kune kun tiuj aliaj Adamaj infanoj, kiuj elektis fariĝi la zorgatoj de la Plejaltuloj.

Adamsono ne volis forlasi siajn gepatrojn sur Urantio, li ne inklinis fuĝi de malfacilaĵoj kaj danĝeroj, sed li trovis, ke la interrilatoj en la dua ĝardeno estis tre malkontentigaj. Li multe faris por antaŭenigi la fruajn agadojn por defendo kaj konstruado, sed li decidis foriri al la nordo je la unua oportuno. Kaj kvankam lia foriro estis tute kvieta, Adamo kaj Eva multe malĝojis perdante sian unuenaskitan filon, lasante lin foriri al nekonata kaj malamika mondo, kiel ili timis, por neniam reveni.

Kompanio de dudek sep sekvis Adamsonon norden por serĉi tiujn ĉi homojn de liaj infantempaj fantazioj. Post iom pli ol tri jaroj la grupo de Adamsono efektive trovis la objekton de ĝia aventuro, kaj inter tiuj ĉi homoj li malkovris mirindan kaj belan virinon, dudekjaran, kiu asertis esti la lasta purlinia posteulo de la personaro de la Princo. Tiu ĉi virino, Rata, diris ke ŝiaj prapatroj estis ĉiuj posteuloj de du el la defalinta personaro de la Princo. Ŝi estis la lasta el sia raso, ne havante vivantajn gefratojn. Ŝi preskaŭ decidis ne pariĝi, morti sen idaro, sed ŝi enamiĝis al la la majesta Adamsono. Kaj kiam ŝi aŭdis la rakonton pri Edeno, kiel la antaŭdiroj de Van kaj Amadono vere efektiviĝis, kaj dum ŝi aŭskultis la rakonton pri la fiasko de la Ĝardeno, ŝi estis invadita de unu sola penso — edziniĝi al tiu ĉi filo kaj ido de Adamo. Kaj rapide la ideo kreskis ĉe Adamsono. Post iom pli ol tri monatoj ili geedziĝis.

Adamsono kaj Rata havis familion de sesdek sep infanoj. Ili estis la origino de granda linio de mondaj gvidantoj, sed ili faris ion pli. Oni devas memori, ke ambaŭ tiuj ĉi du estaĵoj estis vere superhomaj. Ĉiu kvara infano naskita de ili estis escepta. Ĝi ofte estis nevidebla. Neniam en la historio de la mondo tia evento okazis. Rata estis tre perturbita — eĉ superstiĉa — sed Adamsono bone sciis pri la ekzisto de la unuarangaj mezvojuloj, kaj li konkludis, ke io simila okazis antaŭ liaj okuloj. Kiam la dua ido kun stranga konduto alvenis, li decidis parigi ilin, ĉar unu estis virseksa kaj la alia inseksa, kaj tio estas la origino de la duaranga ordo de mezvojuloj. Ene de cent jaroj, antaŭ ol tiu ĉi fenomeno ĉesis, preskaŭ du mil estiĝis.

Adamson vivis dum 396 jaroj. Multfoje li revenis viziti siajn gepatrojn. Ĉiun sepan jaron li kaj Rata vojaĝis suden al la dua ĝardeno, kaj intertempe la mezvojuloj tenis lin informita pri la bonstato de lia popolo. Dum la vivo de Adamsono ili faris grandan servon konstruante novan kaj sendependan mondan centron por la vereco kaj rekteco.

Adamsono kaj Rata tiel havis je sia dispono tiun ĉi korpuson de mirindaj helpantoj, kiuj laboris kun ili dum ilia tuta longa vivo por asisti la disvastigon de altnivela vereco kaj pli altaj normoj de spirita, intelekta kaj fizika vivo. Kaj la rezultoj de tiu ĉi klopodo por plibonigi la mondon neniam estis komplete eklipsitaj de postaj regresoj.

La Adamsonidoj konservis altan kulturon dum preskaŭ sep mil jaroj de la epoko de Adamsono kaj Rata. Pli poste ili miksiĝis kun la najbaraj Nodidoj kaj Andonidoj, kaj ankaŭ estis inkluzivitaj inter la “potencaj homoj de la pasinta tempo”. Kaj kelkaj el la antaŭenigoj de tiu epoko persistis por fariĝi latenta parto de la kultura potencialo, kiu poste floris en la Eŭropa civilizacio.

Tiu ĉi centro de civilizacio situis en la regiono orienta de la suda ekstremo de la Kaspia Maro, apud Kopetdago. Iom supre en la antaŭmontoj de Turkestano troviĝas la ruinoj de tio, kio iam estis la Adamsona sidejo de la violkolora raso. En tiuj ĉi altebenaĵoj, situantaj en mallarĝa kaj malnova fruktodona zono kuŝanta ĉe la piedo de la antaŭmontoj de la Kopeta montoĉeno, sinsekve kreskis tie en diversaj periodoj kvar diversaj kulturoj respektive subtenataj de kvar malsamaj grupoj de posteuloj de Adamsono. Estis la dua el tiuj ĉi grupoj, kiu elmigris okcidenten al Grekio kaj la insuloj de Mediteraneo. La cetero de la posteuloj de Adamsono elmigris norden kaj okcidenten por eniri Eŭropon kun la miksita branĉo de la lasta Andida ondo venanta el Mezopotamio, kaj ili ankaŭ estis nombritaj inter la Andidaj-Arjaj invadantoj de Hindio.

6. La duarangaj mezvojuloj

La unuarangaj mezvojuloj havis preskaŭ superhoman originon, la duaranga ordo estas la idoj de la pura Adama branĉo unuĝinta kun la homigita idaro de prapatroj komunaj al la parenceco de la unuaranga korpuso.

Inter la infanoj de Adamsono estis precize dek ses specialaj generintoj de la duarangaj mezvojuloj. Tiuj ĉi unikaj infanoj estis egale dividitaj laŭ la du seksoj, kaj ĉiu paro kapablis produkti duarangan mezvojulon ĉiujn sepdek tagojn per kombinita tekniko de seksa kaj neseksa ligo. Kaj tia fenomeno neniam estis ebla sur tero antaŭ tiu tempo, kaj de tiam neniam poste okazis.

Tiuj ĉi dek ses infanoj vivis kaj mortis (krom pri siaj specialaj trajtoj) kiel mortemuloj de la regno, sed ilia elektre nutritaj idoj plu vivas, ne estante submetitaj al la limigoj de la mortemula karno.

Ĉiu el la ok paroj fine produktis 248 mezvojulojn, kaj tiel la originala duaranga grupo — 1 984 anoj —ekzistiĝis. Estas ok subgrupoj de duaranga mezvojuloj. Ili estas nomataj A-B-C la unua, dua, tria, kaj tiel plu. Kaj sekve estas D-E-F la unua, dua, tria, kaj tiel plu.

Post la fiasko de Adamo la unuarangaj mezvojuloj revenis al la servo de la Melkicedekaj provizoraj administrantoj, dum la duaranga grupo estis alligita al la centro de Adamson ĝis lia morto. Tridek tri el tiuj ĉi duarangaj mezvojuloj, la ĉefoj de sia organizo je la morto de Adamsono, klopodis svingi la tutan ordon al la servo de la Melkicedekoj, tiel efektigante ligon kun la unuaranga grupo. Sed malsukcesinte plenumi tion, ili forlasis siajn kompanojn, kaj iris en korpuso por servi la planedajn provizorajn administrantojn.

Post la morto de Adamsono la cetero de la duarangaj mezvojuloj fariĝis stranga, neorganizita kaj sendependa influo sur Urantio. De tiu tempo ĝis la tempoj de Makivento Melkicedeko ili vivis neregulan kaj senorganizan ekziston. Ili estis parte regata fare de tiu ĉi Melkicedeko, sed daŭre produktis multajn malbonfarojn ĝis la tempo de Kristo Mikaelo. Kaj dum lia restado sur la tero ili ĉiuj faris finajn decidojn pri sia estonta destino, la lojala plimulto tiam aliĝis sub la gvidado de la unuarangaj mezvojuloj.

7. La ribelaj mezvojuloj

La plimulto de la unuarangaj mezvojuloj adoptis pekon dum la Lucifera ribelo. Kiam la ruinigo de la planeda ribelo estis kalkulita, inter aliaj perdoj oni malkovris, ke 40 119 el la originalaj 50 000 adoptis la Kaligastian secesion.

Originale estis 1984 unuarangaj mezvojuloj, kaj inter tiuj 873 rifuzis konformiĝi al la regado de Mikaelo, kaj estis laŭregule internigitaj lige kun la planeda juĝo de Urantio la tagon de la Pentekosto. Neniu povas antaŭvidi la estontan sorton de tiuj ĉi defalintaj kreitaĵoj.

Ambaŭ grupoj de ribelaj mezvojuloj estas nun tenitaj malliberaj atendante la finan juĝon pri la aferoj de la sistema ribelo. Sed ili faris multajn strangajn aferojn sur la tero antaŭ la inaŭguro de la nuntempa planeda diepoko.

Tiuj ĉi mallojalaj mezvojuloj kapablis montri sin antaŭ la okuloj de la mortemuloj sub iuj cirkonstancoj, kaj tio ĉi estis precipe vera pri la asociitoj de Belzebuto, la ĉefo de la apostataj duarangaj mezvojuloj. Sed tiuj ĉi unikaj kreitaĵoj ne devas esti konfuzitaj kun iuj el la ribelaj keruboj kaj serafoj, kiuj ankaŭ estis sur la tero ĝis la epoko de la morto kaj resurekto de la Kristo. Iuj el la malnovaj verkistoj nomis tiujn ĉi ribelajn mezvojulajn kreitaĵojn malbonaj spiritoj kaj demonoj, kaj la apostatajn serafojn malbonaj anĝeloj.

Sur neniu mondo malbonaj spiritoj povas posedi iun ajn mortemulan menson post la vivo de Paradiza disdonaca Filo. Sed antaŭ la tagoj de Kristo Mikaelo sur Urantio — antaŭ la universala alveno de la Penso-Ĝustigantoj kaj la elverŝo de la spirito de la Majstro sur la tuta karno — tiuj ĉi ribelaj mezvojuloj efektive kapablis influi la mensojn de iuj malsuperaj mortemuloj, kaj iom regi iliajn agojn. Tio ĉi estis plenumita per sama maniero, kiel la lojalaj mezvojulaj kreitaĵoj funkcias, kiam ili servas kiel efikaj gardistoj por kontakti la homajn mensojn de la Urantia rezerva korpuso de la destino, ĝuste kiam la Ĝustigantoj efektive estas malligitaj de la personeco dum kontakta periodo kun superhomaj inteligentuloj.

Ne estas simpla parolfiguro, kiam la registro deklaras: “Kaj ili kondukis al li ĉiajn malsanulojn, tiuj posedataj de demonoj, kaj tiuj frenezaj.” Jesuo sciis kaj rekonis la diferencon inter frenezo kaj demona posedo, kvankam tiuj ĉi statoj estis tre konfuzitaj en la mensoj de liaj samtempuloj.

Eĉ antaŭ la Pentekosto neniu ribela spirito povis domini normalan homan menson, kaj de tiu tago eĉ la malfortaj mensoj de malsuperaj mortemuloj estas liberaj de tiaj ebloj. La supozitaj forpeloj de demonoj depost la alveno de la Spirito de Vero estis afero de konfuzo inter kredo en demona posedo kaj histerio, frenezo kaj mensa malforteco. Sed nur ĉar la disdonaco de Mikaelo por ĉiam liberigis ĉiujn homajn mensojn sur Urantio de la ebleco de demona posedo, ne imagu, ke tia ne estis realo en antaŭaj epokoj.

La tuta grupo de ribelaj mezvojuloj estas nun malliberigita laŭ la ordono de la Plejaltuloj de Edentio. Ili ne plu vagas tiun ĉi mondon celante malbonfari. Sendepende de la ĉeesto de la Penso-Ĝustigantoj la elverŝo de la Spirito de Vero sur la tuta karno por ĉiam malebligis al iu ajn mallojala spirito de iu ajn speco aŭ naturo denove invadi eĉ la plej malfortan el la homaj mensoj. De la tago de Pentekosto neniam denove povas okazi tia fenomeno de demona posedo.

8. La Unuiĝintaj Mezvojuloj

Je la lasta juĝo de tiu ĉi mondo, kiam Mikaelo forsendis la dormantajn postvivantojn de la tempo, la mezvojulaj kreitaĵoj estis postlasitaj por asisti al la spirita kaj duonspirita laboro sur la planedo. Ili nun funkcias kiel ununura korpuso, ampleksanta ambaŭ ordojn kaj nombranta 10 992 membrojn. La Unuiĝintaj Mezvojuloj de Urantio estas nun alterne regataj de la plej altranga ano de ĉiu ordo. Tiu ĉi reĝimo ekzistas de ilia kunfandiĝo en unu grupo iom post Pentekosto.

La membroj de la pli malnova aŭ unuaranga ordo estas ĝenerale konataj per numeroj; ili ofte ricevas nomojn kiel 1-2-3 la unua, 4-5-6 la unua kaj tiel plu. Sur Urantio la Adamaj mezvojuloj estas nomataj alfabete por distingi ilin de la nombra nomo de la unuarangaj mezvojuloj.

Ambaŭ ordoj estas nemateriaj estaĵoj koncerne la konsumado de nutraĵo kaj energio, sed ili havas multajn homajn trajtojn, kaj kapablas ĝui kaj aprezi vian humuron same kiel vian adoraon. Alligite al mortemuloj ili eniras la spiriton de homa laboro, ripozo kaj ludo. Sed la mezvojuloj ne dormas, nek ili posedas la povon generi. Iel la duaranga grupo diferenciĝas laŭ la trajtoj de virsekseco kaj insekseco, ofte nomataj “li” aŭ “ŝi”. Ili ofte laboras kune per tiaj paroj.

La mezvojuloj estas nek homoj nek anĝeloj, sed la duarangaj mezvojuloj estas laŭnature pli proksimaj al homaj estaĵoj ol al anĝeloj; ili estas iel el viaj rasoj, kaj do estas tre komprenemaj kaj simpatiaj dum siaj kontaktoj kun la homaj estaĵoj; ili estas senprezaj por la serafoj por ilia laboro por kaj kun la diversaj rasoj de la homaro, kaj ambaŭ ordoj estas nemalhaveblaj por la serafoj, kiuj servas kiel personaj gardistoj por la mortemuloj.

La Unuĝintaj Mezvojuloj de Urantio estas organizitaj por servi kun la planedaj serafoj laŭ siaj denaskaj dotoj kaj akiritaj kapabloj, en la jenaj grupoj:

1. Mezvojulaj mesaĝistoj. Tiu ĉi grupo portas nomojn; ili estas malgranda korpuso, kaj multe helpas sur evolua mondo servante rapidan kaj fidindan personan komunikadon.

2. Planedaj gardostarantoj. Mezvojuloj estas la gardistoj, la gardostarantoj de la spacaj mondoj. Ili plenumas la gravajn devojn de observantoj por ĉiuj multnombraj fenomenoj kaj specoj de komunikado, kiuj gravas por la supernaturaj estaĵoj de la regno. Ili patrolas en la nevidebla spirita regno de la planedo.

3. Kontaktaj personecoj. Por la kontaktoj faritaj kun la mortemaj estaĵoj de la materiaj mondoj, kiel kun la persono tra kiu tiuj ĉi komunikaĵoj estis transdonitaj, la mezvojulaj kreitaĵoj ĉiam estas uzataj. Ili estas esenca faktoro en tiaj ligoj inter la spiritaj kaj la materiaj niveloj.

4. Progresaj helpantoj. Tiuj ĉi estas la plej spiritaj el la mezvojaj kreitaĵoj, kaj ili estas distribuitaj kiel asistantoj ĉe diversaj ordoj de serafoj, kiuj funkcias en specialaj grupoj sur la planedo.

La mezvojuloj multe varias laŭ siaj kapabloj por kontakti la serafojn supre kaj kun siaj homaj kuzoj sube. Estas treege malfacile, ekzemple, por la unuarangaj mezvojuloj fari rektan kontakton kun materiaj perantoj. Ili estas konsiderinde pli proksimaj al la anĝelaj specoj de estaĵoj, kaj estas do kutime asignitaj por labori kun kaj ministri al la spiritaj fortoj loĝantaj sur la planedo. Ili agas kiel kompanoj kaj gvidantoj por la ĉielaj vizitantoj kaj studentaj vojaĝantoj, dum la duarangaj kreitaĵoj estas preskaŭ ekskluzive alligitaj al la ministrado de la materiaj estaĵoj de la regno.

La 1111 lojalaj duarangaj mezvojuloj estas engaĝitaj en gravaj misioj sur la tero. Kompare kun siaj unuarangaj asociitoj ili estas klare materiaj. Ili ekzistas tuj ekster la etendo de la homa vidkapablo, kaj posedas sufiĉan agoliberecon de adaptiĝo por establi, laŭvole, fizikan kontakton kun tio, kion la homoj nomas “materiaj objektoj”. Tiuj ĉi unikaj kreitaĵoj havas iujn difinitajn povojn super la aferoj de tempo kaj spaco, sen escepti la bestojn de la regno.

Multaj el la pli laŭvortaj fenomenoj atribuitaj al anĝeloj estis faritaj de la duarangaj mezvojulaj kreitaĵoj. Kiam la fruaj instruistoj de la evangelio de Jesuo estis ĵetitaj en malliberejon fare de la malkleraj religiaj gvidantoj de tiu epoko, efektiva “anĝelo de la Sinjoro” “nokte malfermis la malliberejajn pordojn, kaj kondukis ilin eksteren.” Sed en la kazo de la liberigo de Petro post la murdo de Jakobo laŭ la ordono de Herodo, estis duaranga mezvojulo, kiu faris la laboron atribuitan al anĝelo.

Ilia ĉefa laboro hodiaŭ estas tiu de la neperceptitaj asociitoj de personaj ligoj de tiuj viroj kaj virinoj, kiuj konsistigas la planedan rezervan korpuson de destino. Estis la laboro de tiu ĉi duaranga grupo, lerte subtenita de kelkaj membroj de la unuaranga korpuso, kiu okazigis la kunordigon de personecoj kaj cirkonstancoj sur Urantio, kiu finfine persvadis la planedajn ĉielajn superrigardantojn iniciati tiujn petojn, kiuj rezultigis la ricevon de la mandatoj ebligantaj la serion de revelacioj, el kiuj tiu ĉi prezentado estas parto. Sed oni devas klarigi, ke la mezvojaj kreitaĵoj ne estas implikitaj en la sordidaj seancoj okazantaj sub la ĝenerala nomo de “spiritismo”. La mezvojuloj nuntempe sur Urantio, ĉiuj havante honorindan statuson, tute ne rilatas kun la fenomenoj tiel nomataj “mediumismo”; kaj ili ordinare ne permesas al homoj vidi siajn foje necesajn fizikajn agadojn aŭ aliajn kontaktojn kun la materia mondo, kiel ili estas perceptitaj per la homaj sensoj.

9. La permanentaj civitanoj de Urantio

La mezvojuloj povas esti konsiderataj kiel la unua grupo de permanentaj loĝantoj troveblaj sur la diversaj ordoj de mondoj tra ĉiuj universoj kontraste kun evoluaj suprenirantoj kiel la mortemaj kreitaĵoj kaj la anĝelaj multegoj. Tiaj permanentaj planedanoj estas renkontitaj en diversaj lokoj dum la supreniro al Paradizo.

Male al la diversaj ordoj de ĉielaj estaĵoj, kiuj estas asignitaj por ministri sur planedo, la mezvojuloj vivas sur loĝata mondo. La serafoj venas kaj foriras, sed la mezvojaj kreitaĵoj restas kaj restos, kvankam ili estas ministroj por estaĵoj naskiĝintaj sur la planedo, kaj ili subtenas unu kontinuan reĝimon, kiu karmoniigas kaj kunligas la ŝanĝantajn administraciojn de la serafaj multegoj.

Kiel efektivaj civitanoj de Urantio la mezvojuloj havas parencecan intereson pri la destino de tiu ĉi sfero. Ili estas rezoluta asocio, persiste laboranta por la progreso de sia denaska planedo. Ilia decidemo estas sugestita per la devizo de ilia ordo: “Kion la Unuĝintaj Mezvojuloj entreprenas, tion la Unuiĝintaj Mezvojuloj faras.”

Kvankam ilia kapablo trairi la energiajn cirkvitojn ebligas al iu ajn mezvojulo forlasi la planedon, ili individue promesis al si ne foriri de la planedo antaŭ la sia iama liberigo fare de la universaj aŭtoritatoj. La mezvojuloj estas ankritaj sur planedo ĝis la epokoj de fiksitaj lumo kaj vivo. Escepte de 1-2-3 la unua, neniu lojala mezvoja kreitaĵo iam foriris de Urantio.

1-2-3 la unua, la plej aĝa de la unuaranga ordeno, estis liberigita de siaj senperaj planedaj devoj iom da tempo post Pentekosto. Tiu ĉi nobla mezvojulo firme staris flanke de Van kaj Amadono dum la tragikaj tagoj de la planeda ribelo, kaj lia sentima gvidado kontribuis al la malpliigo de la viktimoj de sia ordo. Li nuntempe servas sur Jerusemo kiel membro de la dudek kvar konsilantoj, jam funkciinte kiel ĝenerala guberniestro de Urantio depost Pentekosto.

La mezvojuloj estas alligitaj al la planedo, sed same kiel la mortemuloj parolas kun vojaĝantoj, kaj tiel lernas pri malproksimaj lokoj sur la planedo, same la mezvojuloj diskutas kun la ĉielaj vojaĝantoj por lerni pri la malproksimaj regionoj de la universo. Tiel ili konatiĝas kun tiuj ĉi sistemo kaj universo, kaj eĉ kun Orvontono kaj ĝiaj fratinaj kreaĵoj, kaj tiel ili preparas sin al la civitaneco sur la pli altaj niveloj de kreitaĵa ekzisto.

Kvankam la mezvojuloj ekzistiĝis plene disvolvitaj — sen sperti periodon de kreskado aŭ disvolviĝo de nematureco — ili neniam ĉesas kreski laŭ saĝo kaj sperto. Same kiel la mortemuloj ili estas evoluaj kreitaĵoj, kaj ili havas kulturon, kiu estas aŭtenta evolua atingo. Estas multaj grandaj mensoj kaj potencaj spiritoj inter la Urantia mezvoja korpuso.

Laŭ pli vasta perspektivo la civilizacio de Urantio estas la kuna produkto inter la Urantiaj mortemuloj kaj la Urantiaj mezvojuloj, kaj tio estas vera malgraŭ la nuntempa diferenco inter la du niveloj de kulturo, diferenco kiu ne estos kompensita antaŭ la epokoj de lumo kaj vivo.

La mezvoja kulturo, estante la produkto de senmorta planeda civitaneco, estas relative imuna kontraŭ tiuj tempaj sortoŝanĝoj, kiuj turmentas la homan civilizacion. La generacioj de homoj forgesas, la korpuso de mezvojuloj memoras, kaj tiu memoro estas la trezorejo de la tradicioj de via loĝata mondo. Tiel la kulturo de planedo ĉiam ĉeestas sur tiu planedo, kaj en konvenaj cirkonstancoj tiuj ĉi valoraj memoroj pri pasintaj eventoj estas disponigitaj, ekzemple la rakonto pri la vivo kaj instruoj de Jesuo estis donitaj de la mezvojuloj de Urantio al iliaj kuzoj en la karno.

La mezvojuloj estas lertaj ministroj, kiuj kompensas la abismon inter la materiaj kaj la spiritaj aferoj de Urantio, kiu aperis je la morto de Adamo kaj Eva. Ili same estas viaj plej aĝaj fratoj, kamaradoj en la longa lukto por atingi fiksitan statuson de lumo kaj vivo sur Urantio. La Unuiĝintaj Mezvojuloj estas korpuso elprovita de ribelo, kaj ili fidele plenumos sian rolon en la planeda evoluo, ĝis tiu ĉi mondo atingos la celon de la epokoj, ĝis tiu malproksima tago kiam, fakte, paco ja regos sur la tero, kaj kiam vere estos bona volo en la koroj de la homoj.

Pro la valora laboro farita de tiuj ĉi mezvojuloj ni konkludis, ke ili estas vere esenca parto de la spirita ekonomio de la regnoj. Kaj tie, kie ribelo ne fuŝis la aferojn de planedo, ilia asistado al la serafoj estas ankoraŭ pli granda.

La tuta organizado de la superaj spiritoj, anĝelaj multegoj kaj mezvojaj kompanoj estas entuziasme dediĉita al la daŭrigo de la Paradiza plano por la progresa supreniro kaj la perfekteca atingo de evoluantaj mortemuloj, unu el la ĉielaj laboroj de la universo — la superba plano de postvivo por malsuprenigi Dion al la homo kaj poste, per sublima speco de partnereco, porti la homon al Dio por eterneco de servado kaj dieco de atingo — same por mortemuloj kaj por mezvojuloj.

[Prezentita de Arkianĝelo de Nebadono.]