Kajero 76
Kiam Adamo elektis forlasi la unuan ĝardenon sen kontraŭstaro al la Nodidoj, li kaj liaj sekvantoj ne povis iri okcidenten, ĉar la Edenidoj ne havis boatojn taŭgajn por tia mara aventuro. Ili ne povis iri norden; la nordaj Nodidoj jam marŝis al Edeno. Ili timis iri suden; la montetoj de tiu regiono estis infestitaj de malamikaj triboj. La sola libera vojo estis oriente, kaj tiel ili vojaĝis orienten al la tiam agrablaj regionoj inter la riveroj Tigriso kaj Eŭfrato. Kaj multaj el tiuj, kiuj estis postlasitaj, poste vojaĝis orienten por kuniĝi kun la Adamidoj en ilia nova hejmvalo.
Kaj Kaino kaj Sansa naskiĝis, antaŭ ol la Adama karavano atingis ĝian destinon inter la riveroj en Mezopotamio. Laota, la patrino de Sansa, pereis dum la naskiĝo de sia filino; Eva multe suferis sed postvivis, dank’al sia supera fortikeco. Eva prenis Sansa-on, la infano de Laota, al sia sino, kaj ŝi estis edukita kune kun Kaino. Sansa kreskis kaj fariĝis virino kun multa kapablo. Ŝi fariĝis la edzinon de Sargano, la ĉefo de la nordaj bluaj rasoj, kaj kontribuis al la antaŭenigo de la bluaj homoj de tiuj tempoj.
Necesis preskaŭ unu jaro, antaŭ ol la karavano de Adamo atingis la riveron Eŭfrato. Trovinte ĝin inundita ili kampadis sur la okcidentaj ebenaĵoj de la rivero, antaŭ ol ili transiris ĝin por atingi la teron inter la riveroj, kiu fariĝos la dua ĝardeno.
Kiam la loĝantoj en la tero de la dua ĝardeno eksciis, ke la reĝo kaj granda pastro de la Ĝardeno de Edeno marŝis al ili, ili fuĝis haste al la orientaj montoj. Adamo trovis la tutan deziritan teritorion neokupita, kiam li alvenis. Kaj tie, en tiu ĉi nova loko, Adamo kaj liaj helpantoj komencis labori por konstrui novajn hejmojn kaj establi novan centron de kulturo kaj religio.
Adamo sciis, ke tiu ĉi loko estis unu el la tri originalaj selektoj de la komitato asignita por elekti eblajn lokojn por la Ĝardeno proponita de Van kaj Amadono. La du riveroj mem estis bona natura defendo en tiu epoko, kaj iom norde de la dua ĝardeno la Eŭfrato kaj Tigriso proksimiĝis, tiel ke defenda muro longa je naŭdek kilometroj povis esti konstruita por protekti la teritorion sude inter la riveroj.
Setlinte en la nova Edeno, fariĝis necese adopti krudajn vivmetodojn; ŝajnis tute vere, ke la grundo estis antaŭe malbenita. La naturo denove sekvis sian kurson. Tiam la Adamidoj estis devigitaj peni vivi el nepreparita grundo kaj alfronti la realaĵojn de la vivo fronte al la naturaj malamikaĵoj kaj nekongruaĵoj de la mortemula ekzisto. Ili trovis la unuan ĝardenon parte preparita por ili, sed la dua devis estis kreita per la laboro de iliaj propraj manoj kaj per la “ŝvito de iliaj vizaĝoj”.
Malpli ol du jarojn post la naskiĝo de Kaino, Abelo naskiĝis, la unua infano de Adamo kaj Eva naskita en la dua ĝardeno. Kiam Abelo kreskis ĝis dekdujaraĝa, li elektis fariĝi paŝtisto; Kaino elektis dediĉi sin al agrikulturo.
Tiam, en tiu tempo estis la kutimo oferi al la pastraro aferojn je sia dispono. La paŝtistoj alportis bestojn de siaj gregoj, la kultivistoj fruktojn de siaj kampoj; kaj laŭ tiu ĉi kutimo Kaino kaj Abelo same periode oferis al la pastroj. La du knaboj multfoje kverelis pri la relativaj meritojn de siaj metioj, kaj Abelo ne malrapide rimarkis, ke prefero montriĝis pri siaj bestaj buĉoferoj. Vane Kaino alvokis la tradiciojn de la unua Edeno, la antaŭan preferon al la fruktoj de la kampoj. Sed tion ĉi Abelo malaprobis, kaj li mokis sian maljunan fraton en lia embaraso.
En la tempo de la unua Edeno Adamo ja klopodis malinstigi la oferojn de bestaj buĉoferoj, tiel ke Kaino havis precedencon pravigantan siajn argumentojn. Estis tamen malfacile organizi la religian vivon de la dua Edeno. Adamo estis superŝarĝita per mil kaj unu detaloj asociitaj al la laboro de konstruado, defendado kaj agrikulturo. Estante tre spirite deprimita li konfidis la organizadon de adorado kaj edukado al tiuj devenantoj de Nodidoj, kiuj jam servis en tiuj funkcioj en la unua ĝardeno; kaj eĉ post tiel mallonga tempo la diservantaj Nodidaj pastroj estis revenanta al la normoj kaj reguloj de antaŭ-Adamaj tempoj.
La du knaboj neniam bone akordiĝis, kaj tiu ĉi afero de buĉoferoj plue kontribuis kreskigi la malamon inter ili. Abelo sciis, ke li estis la filo de kaj Adamo kaj Eva, kaj ĉiam rimarkigis al Kaino, ke Adamo ne estis lia patro. Kaino ne estis violkolora, ĉar lia patro estis el la nodida raso, kiu poste miksiĝis kun la bluaj kaj la ruĝaj homoj kaj kun la aborigena Andona branĉo. Kaj ĉio ĉi, kun la natura militema heredo de Kaino, kondukis lin nutri ĉiam kreskanta malamo al sia pli juna frato.
La knaboj estis respektive dekok- kaj dudek-jaraĝa, kiam la kverelo inter ili estis finfine solvita, unu tagon, kiam la mokadoj de Abelo tiel kolerigis lian militeman fraton, ke Kaino en sia furiozo atakis lin, kaj mortigis lin.
La observado pri la konduto de Abelo establas la valoron de medio kaj edukado kiel faktorojn en la disvolviĝo de karaktero. Abelo havis idealan heredaon, kaj la heredeco kuŝas ĉe la fundo de ĉiu karaktero; sed la influo de malsupera medio virtuale neŭtraligis tiun ĉi grandiozan heredon. Abelo, precipe dum siaj fruaj jaroj, estis multe influita de sia malfavora medio. Li fariĝus tute malsama persono, se li vivus ĝis dudek kvin aŭ tridek jaroj; lia superba heredo tiam montriĝus. Kvankam bona medio ne povas multe fari por vere venki la karakterajn handikapojn de malsupera heredo, sed malbona medio povas tre efike fuŝi bonegan heredon, almenaŭ dum la plej junaj jaroj de la vivo. Bona socia medio kaj konvera edukado estas nemalhaveblaj tereno kaj etoso por maksimume profiti de bona heredo.
La gepatroj de Abelo eksciis pri lia morto, kiam liaj hundoj rekondukis la gregojn hejmen sen ilia mastro. Por Adamo kaj Eva, Kaino rapide fariĝis la malgaja rememorigo de ilia malsageco, kaj ili kuraĝigis lin pri lia decido forlasi la ĝardenon.
La vivo de Kaino en Mezopotamio ne estis vere feliĉa, ĉar li estis laŭ stranga maniero la simbolo de la fiasko. Tio ne estis, ke liaj kunuloj estis malafablaj al li, sed li ne konsciis pri ilia subkonscia indigno pro sia ĉeesto. Sed Kaino sciis, ne portante triban markon, ke li estus mortigita de la unuaj najbaraj tribanoj, kiuj hazarde renkontus lin. La timo kaj iom da rimorso kondukis lin al pento. Kaino neniam estis loĝata de Ĝustiganto, ĉiam defiis la familian disciplinon, kaj malestimis la religion de sia patro. Sed tiam li iris al sia patrino, Eva, kaj petis al ŝi spiritajn helpon kaj gvidadojn, kaj kiam li honeste serĉis pri la dia helpo, Ĝustiganto loĝis en li. Kaj tiu ĉi Ĝustiganto, loĝanta interne kaj rigardanta eksteren, donis al Kaino klaran avantaĝon de supereco, kiu klasifikis lin kun la tre timiganta tribo de Adamo.
Kaj tiel Kaino foriris al la lando de Nod, oriente de la dua Edeno. Li fariĝis granda gvidanto inter unu grupo de la pololo de sia patro, kaj iugrade plenumis la antaŭdirojn de Serapatatio, ĉar li ja antaŭenigis la pacon inter tiu divido de la Nodidoj kaj la Adamidoj dum sia tuta vivo. Kaino edziĝis kun Remona, sia malproksima kuzino, kaj ilia unua filo, Ĥanoĥo, fariĝis la ĉefo de la Elamaj Nodidoj. Kaj dum centoj da jaroj la Elamidoj kaj la Adamidoj daŭre estis en paco.
Ju pli la tempo pasis en la dua ĝardeno, des pli la konsekvencoj de la fiasko fariĝis videblaj. Adamo kaj Eva tre sopiris al sia antaŭa hejmo de beleco kaj trankvileco, same al siaj infanoj, kiuj estis deportitaj al Edentio. Estis ja kompatinde observi tiun ĉi grandiozan paron reduktitan ĝis la statuso de ordinara karno de la regno; sed ili eltenis sian malaltigitan statuson kun gracio kaj kuraĝo.
Adamo saĝe pasigis la plimulton de la tempo trejni siajn infanojn kaj iliaj asociitoj pri civila administrado, edukadaj metodoj kaj religiaj dediĉoj. Sen tiu ĉi antaŭzorgo pandemonio okazus post lia morto. Fakte la morto de Adamo kaŭzis malmulte da diferenco pri la konduto de la aferoj de lia popolo. Sed longe antaŭ Adamo kaj Eva forpasis, ili agnoskis, ke iliaj infanoj kaj sekvantoj grade lernis forgesi la tagojn de ilia gloro en Edeno. Kaj estis pli bone por la plejmulto de iliaj sekvantoj, ke ili ja forgesis la grandiozecon de Edeno; ili tiel ne spertis troan malkontenton pri sia malpli bonŝanca medio.
La civilaj regantoj de la Adamidoj herede devenis de la filoj de la unua ĝardeno. La unua filo de Adamo, Adamsono (Adam ben Adam), fondis duan centron de la violkolora raso norde de la dua Edeno. La dua filo de Adamo, Evasono, fariĝis majstra gvidanto kaj administranto; li estis la granda asistanto de sia patro. Evasono vivis ne tiom longe kiel Adamo, kaj lia unuenaskita filo, Jansado, fariĝis la posteulo de Adamo kiel ĉefo de la Adamidaj triboj.
La religiaj regantoj, aŭ la pastraro, ekaperis kun Seto, la plej maljuna el la postvivantaj filoj de Adamo kaj Eva naskita en la dua ĝardeno. Li naskiĝis cent dudek naŭ jaroj post la alveno de Adamo sur Urantio. Seto absorbiĝis en la laboro plibonigi la spiritan statuson de la popolo de sia patro, fariĝante la ĉefo de la nova pastraro de la dua ĝardeno. Lia filo, Enoŝ, fondis la novan ordenon de adoro, kaj lia nepo, Kenano, starigis la eksterlandan misian servadon al la ĉirkaŭaj triboj, proksimaj kaj malproksimaj.
La Seta pastraro estis triobla entrepreno, ampleksante religion, sanon kaj edukadon. La pastroj de tiu ĉi ordeno estis trejnitaj por diservi ĉe religiaj ceremonioj, por servi kiel kuracistoj kaj sanitaraj inspektistoj, kaj agi kiel instruistoj en la lernejoj de la ĝardeno.
La karavano de Adamo portis kun si la semojn kaj bulbojn de centoj da plantoj kaj cerealoj de la unua ĝardeno ĝis la lando inter la riveroj; ili ankaŭ alkondukis vastajn gregojn kaj kelkajn el la malsovaĝigitaj bestoj. Pro tio ili posedis grandajn avantaĝojn super la ĉirkaŭaj triboj. Ili ĝuis multajn el la avantaĝoj de la antaŭa kulturo de la originala Ĝardeno.
Ĝis la forlaso de la unua ĝardeno, Adamo kaj lia familio ĉiam nutris sin per fruktoj, cerealoj kaj nuksoj. Survoje al Mezopotamio por la unua fojo ili manĝis herbojn kaj legomojn. La konsumado de viando estis frue adoptita en la dua ĝardeno, sed Adamo kaj Eva neniam manĝis viandon kiel parto de sia regula dieto. Nek Adamsono, nek Evasono nek la aliaj infanoj de la unua generacio de la unua ĝardeno fariĝis karnomanĝantoj.
La Adamidoj multe superis la ĉirkaŭajn tribojn laŭ kulturaj atingoj kaj intelekta disvolviĝo. Ili produktis la trian alfabeton, kaj krome establis la fundamentojn de multe, kio antaŭis la moderna arto, scienco kaj literaturo. Tie ĉi, en la teroj inter la Tigriso kaj la Eŭfrato, ili konservis la artojn de skribado, forĝado, potfarado, teksado, kaj ili kreis specon de arkitekturo, kiu ne estis superita dum jarmiloj.
La hejma vivo de la violkoloraj popoloj estis, por la tempo kaj epoko, ideala. La infanoj estis submetitaj al kursoj de trejnado en agrikulturo, metiartoj kaj bredado, aŭ alie ili estis edukitaj por plenumi la trioblan devon de Setido: esti pastro, kuracisto kaj instruisto.
Kaj kiam vi pensas pri la Setida pastraro, ne konfuzu tiujn altnivelajn kaj noblajn instruistojn pri sano kaj religio, tiuj verajn edukistojn, kun la malnoblaj kaj komercemaj pastraroj de la postaj triboj kaj ĉirkaŭaj nacioj. Iliaj religiaj konceptoj pri la Diaĵo kaj la universo estis altnivelaj kaj pli aŭ malpli ĝustaj, iliaj sanaj preparoj estis bonegaj por tiu epoko, kaj iliaj metodoj de edukado neniam estis superitaj.
Adamo kaj Eva estis la fondintoj de la violkolora raso de homoj, la naŭa homa raso aperinta sur Urantio. Adamo kaj liaj idoj havis bluajn okulojn, kaj la violkoloraj popoloj estis karakterizitaj per helaj vizaĝkoloroj kaj helaj haroj — flavaj, ruĝaj kaj brunaj.
Eva sendolore akuŝis; nek la fruaj evoluaj rasoj. Nur la miksitaj rasoj produktitaj de la unuiĝo de evoluaj homoj kun la Nodidoj kaj poste kun la Adamidoj suferis la gravajn dolorojn de akuŝado.
Adamo kaj Eva, kiel siaj gefratoj sur Jerusemo, estis energiigitaj per duobla nutrado, vivtenantaj sin per kaj nutraĵo kaj lumo, kompletigitaj per iuj superfizikaj energioj nerivelitaj sur Urantio. Iliaj Urantiaj idoj ne heredis la gepatran doton pri energia konsumado kaj luma cirkulado. Ili havis unu solan cirkuladon, la homan tipon de sanga nutrado. Ili estis laŭplane mortemaj kvankam longe vivantaj, tamen la vivdaŭro tendencis al la homa normo post ĉiu sinsekva generacio.
Adamo kaj Eva kaj ilia unua generacio de infanoj ne uzis la karnon de bestoj kiel nutraĵo. Ili tute vivtenis sin per “la fruktoj de la arboj”. Post la unua generacio ĉiuj idoj de Adamo komencis manĝi laktaĵojn, sed multaj el ili daŭre sekvis senkarnan dieton. Multaj el la sudaj triboj, kun kiuj ili poste unuiĝis, ankaŭ estis vegetaranoj. Iom poste la plimulto de tiuj ĉi vegetaraj triboj migis orienten, kaj postvivis kiel nun miksitaj en la popoloj de Hindio.
Kaj la fizika kaj spirita vidkapabloj de Adamo kaj Eva estis tre supera al tiuj de la nuntempaj popoloj. Iliaj specialaj sensoj estis multe pli akraj, kaj ili kapablis vidi la mezvojulojn kaj la anĝelaj multegoj, la Melkicedekojn kaj la defalintan Princon Kaligastion, kiu plurfoje venis interparoli kun sia nobla posteulo. Ili konservis la kapablon vidi tiujn ĉi ĉielajn estaĵojn dum pli ol cent jaroj post la fiasko. Tiuj ĉi specialaj sensoj ne tiel akre ĉeestis en iliaj infanoj, kaj tendencis malpliiĝi post ĉiu sinsekva generacio.
La Adamaj infanoj estis kutime loĝataj de Ĝustigantoj, ĉar ĉiuj posedis nedubeblan kapablon de postvivo. Tiuj ĉi supera idoj ne tiel multe inklinis al timo kiel la evoluaj infanoj. Tiom multe da timo persistas en la nuntempaj rasoj de Urantio, ĉar viaj prapatroj ricevis tiom malmulte da vivoplasmo de Adamo pro la frua aborto de la planoj por la rasa fizika plialtigo.
La korpoĉeloj de la Materiaj Filoj kaj ilia idaro multe pli rezistis al la malsanoj ol tiuj de la evoluaj estaĵoj denaskaj al la planedo. La korpoĉeloj de la indiĝenaj rasoj estas similaj al la mikroskopaj kaj ultramikroskopaj vivantaj organismoj de la regno, kiuj produktas malsanojn. Tiuj ĉi faktoj klarigas, kial la Urantiaj popoloj devas fari tiom multe per sciencaj klopodoj por elteni tiom da fizikaj perturboj. Vi pli bone rezistus al la malsanoj, se viaj rasoj portus pli da Adama vivo.
Establinte en la dua ĝardeno sur la Eŭfrato, Adamo elektis postlasi malantaŭ si kiel eble plej multe de sia vivoplasmo por profitigi la mondo post sia morto. Konsekvence Eva fariĝis la ĉefo de komisiono de dek du por plibinigi la rasojn, kaj antaŭ ol Adamo mortis, tiu ĉi komisiono selektis 1 682 el la plej altnivelaj specoj de virinoj sur Urantio, kaj tiuj ĉi virinoj estis fekundigitaj per la Adama vivoplasmo. Iliaj infanoj ĉiuj kreskis ĝis matureco krom 112, tiel ke la mondo tiamaniere profitis de la aldono de 1 570 superaj viroj kaj virinoj. Kvankam tiuj ĉi kandidatiĝintaj patrinoj estis selektitaj el ĉiuj ĉirkaŭaj triboj, kaj reprezentis la plimulton de la rasoj surtere, la plimulto estis elektita el la plej altaj branĉoj de la Nodidoj, kaj ili konsistigis la fruajn komencojn de la potenca Andida raso. Tiuj ĉi infanoj naskiĝis kaj estis edukitaj en la tribaj medioj de siaj respektivaj patrinoj.
Ne longe post la establado de la dua Edeno, Adamo kaj Eva estis laŭregule informitaj, ke ilia pento estis akceptebla, kaj kvankam ili estis kondamnitaj suferi la sorton de la mortemuloj de sia mondo, ili certe povus aliĝi al la rangoj de la dormantaj postvivantoj de Urantio. Ili plene kredis je tiu ĉi evangelio de resurekto kaj rehabilito, kiun la Melkicedekoj tiel kortuŝe proklamis al ili. Ilia malobeo estis eraro de juĝo, kaj ne la peko de konscia kaj intencita ribelo.
Adamo kaj Eva kiel civitanoj de Jerusemo ne havis Penso-Ĝustigantojn, nek ili estis loĝataj de Ĝustigantoj, kiam ili funkciis sur Urantio en la unua ĝardeno. Sed iom post sia reduktiĝo al la statuso de mortemuloj ili ekkonsciis pri nova ĉeesto ene de ili, kaj konstatis, ke la homa statuso kunligita al sincera pentado ebligis la loĝadon de Ĝustigantoj en ili. Estis tiu ĉi scio, ke Ĝustiganto loĝis en ili, kiu tre kuraĝigis Adamon kaj Eva-on dum la resto de iliaj vivoj; ili sciis, ke ili eraris kiel Materiaj Filoj de Satanio, sed ili ankaŭ sciis, ke la Paradiza kariero ankoraŭ estis malfermita al ili kiel suprenirantaj filoj de la universo.
Adamo sciis pri la diepoka resurekto, kiu okazis samtempe kun lia alveno sur la planedo, kaj li kredis, kaj li kaj lia kunulino verŝajne estos repersonecigitaj lige kun la alveno de la sekvanta ordo de fileco. Li ne sciis ke Mikaelo, la suvereno de tiu ĉi universo, tiel baldaŭ aperos sur Urantio; li atendis, ke la alvenonta Filo venus de la Avonala ordo. Eĉ tiel, ĉiam estis konsolo por Adamo kaj Eva, same kiel io malfacile komprenebla, pripensi pri la sola persona mesaĝo, kiun ili iam ricevis de Mikaelo. Tiu ĉi mesaĝo, inter aliaj esprimoj de amikeco kaj konsolo, diris: ”Mi konsideris la cirkonstancojn de via fiasko, mi memoris la deziron de viaj koroj ĉiam esti lojalaj al la volo de mia Patro, kaj vi estos vokitaj el la brakumo de mortema dormo, kiam mi venos al Urantio, se la subordigitaj Filoj de mia regno alvokas vin antaŭ tiu tempo.”
Kaj tio ĉi estis granda mistero por Adamo kaj Eva. Ili povis kompreni la aludan promeson pri ebla speciala resurekto en tiu ĉi mesaĝo, kaj tia eblo tre ĝojigis ilin, sed ili ne komprenis la signifon de la anonco, laŭ kiu ili povus ripozi ĝis la tempo de resurekto asociita kun la persona apero de Mikaelo sur Urantio. Kaj tiel la Edena paro ĉiam proklamis, ke Filo de Dio iam venos, kaj ili komunikis al ĉiuj siaj amatoj la kredon, almenaŭ la sopiran esperon, ke la mondo de siaj fiaskoj kaj ĉagrenoj povus esti la regno, sur kiu la reganto de tiu ĉi universo elektus funkcii kiel la Paradiza disdonaca Filo. Tio ŝajnis esti tro bela por esti vera, sed Adamo ja konservis la penson, ke Urantio, disŝirita de konfliktoj, finfine povus fariĝi la plej bonŝanca mondo en la sistemo de Satanio, la enviita planedo de tuta Nebadono.
Adamo vivis dum kvincent tridek jaroj; li mortis pro tio, kion povas esti nomata maljunaĝo. Lia fizika mekanismo simple eluziĝis; la procezo de diseriĝo grade gajnis super la procezo de riparado, kaj la neevitebla fino venis. Eva mortis dek naŭ jaroj antaŭe pro malfortiĝo de sia koro. Ili ambaŭ estis entombigitaj en la centro de la templo de dia servo, kiu antaŭe estis konstruita laŭ iliaj planoj, baldaŭ post kiam la muro de la kolonio estis kompletigita. Kaj tio ĉio estis la origino de la praktiko entombigi eminentajn kaj piajn virojn kaj virinojn sub la planko de adorejoj.
La supermateria registaro de Urantio, sub la direktado de la Melkicedekoj, daŭris, sed rekta fizika kontakto kun la evoluaj rasoj estis rompita. De la malproksimaj tagoj de la alveno de la korpusa personaro de la Planeda Princo, tra la tempoj de Van kaj Amadono ĝis la alveno de Adamo kaj Eva, fizikaj reprezentantoj de la universa registaro deĵoris sur la planedo. Sed kun la Adama fiasko tiu ĉi reĝimo, kies periodo daŭris pli ol kvarcent kvindek mil jarojn, finiĝis. Sur la spiritaj sferoj la anĝelaj helpantoj daŭre luktis lige kun la Penso-Ĝustigantoj, ambaŭ heroe laborante por la savo de la individuo; sed neniu kompleta plano por la ampleksa bonstato de la mondo estis promulgita al la mortemuloj de la tero ĝis la alveno de Makivento Melkicedeko, dum la epoko de Abrahamo kiu, per la povo, pacienco kaj aŭtoritato de Filo de Dio, ja metis la fundamentojn por la plia plialtigo kaj spirita rehabilitado de malfeliĉa Urantio.
Tamen la malfeliĉo tamen ne estis la sola sorto de Urantio; tiu ĉi planedo ankaŭ estis la plej feliĉa en la loka universo de Nebadono. La Urantianoj devus konsideri ĝin plenan gajnon, se la fuŝaĵoj de iliaj prapatroj kaj la eraroj de la fruaj regantoj de ilia mondo tiel plonĝis la planedon en tia senesperan staton de konfuzo, des pli konfuzita de malbono kaj peko, ke tiu ĉi fono mem de mallumo tiel atentigis Mikaelon de Nebadono, ke li selektis tiun ĉi mondon kiel la arenon en kiu riveli la amantan personecon de la Patro en la ĉielo. Tio ne estas, ke Urantio bezonis Kreinto-Filon por reordigi siajn implikitajn aferojn; sed pli ĝuste ke la malbono kaj la peko sur Urantio donis al la Kreinto-Filo pli okulfrapan fonon sur kiu revelacii la senkomparajn amon, mizerikordon kaj paciencon de la Paradiza Patro.
Adamo kaj Eva iris al sia morta ripozo kun forta konfido al la promesoj faritaj al ili de la Melkicedekoj, laŭ kiuj ili iam vekiĝos el la dormo de morto por retrovi la vivon sur la domego-mondoj, mondoj plene konataj de ili dum la tempoj antaŭ ilia misio en la materia karno de la violkolora raso sur Urantio.
Ili ne longe ripozis en la forgeso de la nekonscia dormo de la mortemuloj de la regno. La trian tagon post la morto de Adamo, la dua post lia respektoplena entombigo, la ordonoj de Lanaforĝo, aprobitaj de la deĵoranta Plejajtulo de Edentio kaj konsentitaj de la Unuiĝulo de Tagoj sur Salvingtono, aganta nome de Mikaelo, estis konfiditaj en la manoj de Gabrielo, kiu direktis la specialan nomvokadon de la eminentaj postvivantoj de la Adama fiasko sur Urantio. Kaj konforme al tiu ĉi mandato de speciala resurekto, numero dudek ses de la Urantia serio, Adamo kaj Eva estis repersonecigitaj kaj rekunmetitaj en la resurektaj haloj de la domego-mondoj de Satanio kune kun 1316 el siaj asociitoj en la sperto de la unua ĝardeno. Multaj aliaj lojalaj animoj jam estis translokigitaj je la alveno de Adamo, kiu estis akompanata de diepoka juĝo de kaj la dormantaj postvivantoj kaj de la vivantaj kvalifikitaj suprenirantoj.
Adamo kaj Eva rapide trapasis la mondojn de progresanta supreniro, ĝis ili atingis la civitanecon sur Jerusemo, denove por esti loĝantoj de la planedo de sia origino, sed ĉi-foje kiel membroj de malsama ordo de universaj personecoj. Ili forlasis Jerusemon kiel permanentaj civitanoj — Filoj de Dio; ili revenis kiel suprenirantaj civitanoj — filoj de la homo. Ili tuj estis alligitaj al la servado de Urantio sur la sistema ĉefmondo, kaj pli poste nomumitaj kiel membroj de la dudek kvar konsilantoj, kiuj konsistigas la nuntempan korpuson de konsilo-regado de Urantio.
Kaj tiel finiĝas la rakonto pri la Planedaj Adamo kaj Eva de Urantio, rakonto de elprovo, tragedio kaj triumfo, almenaŭ persona triumfo por viaj bonintencaj sed trompitaj Materiaj Filo kaj Filino, kaj sendube kaj fine rakonto pri finfina triumfo por ilia mondo kaj ĝia loĝantaro skuita de la ribelo kaj turmentita de la malbono. Kiam ĉio estas sumita, Adamo kaj Eva faris potencan kontribuon al la rapida civilizado kaj la akcelita biologia progreso de la homa raso. Ili lasis grandan kulturon sur la tero, sed ne estis eble al tia altnivela civilizacio postvivi fronte al la rapida diluado kaj la eventuala mergiĝo de la Adama heredo. Estas la popolo, kiu faras civilizacion; la civilizacio ne faras la popolon.
[Prezentita de Solonia, la serafa “voĉo en la Ĝardeno”.]