Kajero 75

La fiasko de Adamo kaj Eva

Post pli ol cent jaroj da klopodoj sur Urantio Adamo povis vidi tre malmulte da progreso ekster la Ĝardeno; la mondo gxenerale ne sxajnis multe pliboniĝi. La realigo de la plibonigo de la rasoj sxajnis postuli multe da tempo, kaj la situacio sxajnis tiel senespera, kvazaux ĝi postulus iun helpon ne inkluzivitan en la originalaj planoj. Almenaux tio estas kio ofte trapasis la menson de Adamo, kaj li multfoje esprimis pri tio al Eva. Adamo kaj lia kunulino estis lojalaj, sed ili estis izolitaj de siaj samuloj, kaj ili estis tre afliktitaj pro la malgxoja stato de sia mondo.

1. La Urantia problemo

La Adama misio sur eksperimenta, ribelbrulita kaj izolita Urantio estis enorma entrepreno. Kaj la Materiaj Gefiloj frue konsciigxis pri la malfacileco kaj komplekseco de sia planeda asigno. Tamen ili kuraĝe laboris por solvi siajn multnombrajn problemojn. Sed kiam ili dedicxis sin al la plej grava tasko elimini la difektitojn kaj degeneritojn el la homaj trajtoj, ili estis tute konsternitaj. Ili ne povis vidi kiel eliri el la dilemo, kaj ili ne povis peti konsilon al siaj superuloj sur aux Jerusemo aŭ Edentio. Tie ili estis izolitaj kaj tagon post tago konfrontitaj al iu nova kaj kompleksa implikaĵo, iu problemo kiu sxajnis esti nesolvebla.

Sub normalaj kondiĉoj la unua laboro de Planedaj Adamo kaj Eva estus la kunordigo kaj la miksado de la rasoj. Sed sur Urantio tia projekto sxajnis preskaux senespera, ĉar la rasoj, kvankam biologie konvenaj, neniam estis elpurigitaj de siaj subevoluintaj kaj difektitaj trajtoj.

Adamo kaj Eva troviĝis sur sfero tute nepreparita por la proklamo de la frateco de la homo, mondo palpanta en malnobla spirita mallumo kaj malbenita de konfuzo pligravigita de la aborto de la misio de la antaŭa administracio. La menso kaj la moralo estis cxe malalta nivelo, kaj anstataŭ komenci la taskon efektivigi la religian unuecon, ili devis rekomenci la tutan laboron konverti la loĝantojn al la plej simplaj formoj de religia kredo. Anstataŭ trovi lingvon pretan por esti adoptita, ili estis konfrontita kun tutmonda konfuzo de centoj kaj centoj da lokaj dialektoj. Neniu Adamo de la planeda servo iam estis postenita sur pli malfacila mondo; la obstakloj sxajnis nesupereblaj kaj la problemoj ekster kreitaĵa solvo.

Ili estis izolitaj, kaj la grandega sento de soleco, kiu trafis ilin, des pli fortigxis pro la frua foriro de la Melkizedekaj provizoraj administrantoj. Nur nerekte, pere de la anĝelaj ordoj, ili povis komuniki kun iu ajn estajxo ekster la planedo. Malrapide lia kuragxo malfortiĝis, iliaj spiritoj deprimigxis, kaj foje ilia fido preskaŭ sxanceliĝis.

Kaj tio cxi estas la vera bildo pri la konsterno de tiuj cxi du noblaj animoj, dum ili pripensis la taskojn, kiuj alfrontis ilin. Ambaŭ ili akre konsciis pri la enorma entrepreno implica en la plenumo de sia planeda tasko.

Probable neniu Materia Filo de Nabadono iam alfrontis tian malfacilan kaj sxajne senesperan taskon, kiel estis konfrontitaj Adamo kaj Eva en la malgxoja sorto de Urantio. Sed ili rekontus sukcesos, se ili estus pli antaŭvidemaj kaj paciencaj. Ambaŭ ili, kaj speciale Eva, estis tro malpaciencaj; ili ne pretis teni sin al la longa, longa eltenema testo. Ili deziris vidi tujajn rezultojn, kaj ili vidis ilin, sed la rezultoj tiel akiritaj montriĝis plej katastrofaj kaj por ili kaj por ilia mondo.

2. La intrigo de Kaligastio

Kaligastio ofte vizitis la Ĝardenon, kaj okazigis multajn interparoladojn kun Adamo kaj Eva, sed ili estis necedeblaj pri ĉiuj liaj sugestoj de kompromisoj kaj aventuraj mallongigoj. Ili havis antaŭ ili sufiĉe da rezultoj de la ribelo por efike imunigi ilin kontraŭ ĉiuj tiaj insinuaj proponoj. Eĉ la idoj de Adamo estis indiferentaj al la proponoj de Kaligastio. Kaj kompreneble nek Kaligastio nek lia asociito havis povon por influi iun ajn kontraŭ ties volo, kaj multe malpli persvadi la infanojn de Adamo fari la malbonon.

Oni devas memori, ke Kaligastio ankoraŭ estis la titulara Planeda Princo de Urantio, devojiĝinta sed tamen alta Filo de la loka Universo. Li ne estis fine senpovigita gxis la tempoj de Kristo Mikaelo sur Urantio.

Sed la defalinta Princo estis persistema kaj decidema. Li baldaŭ rezignis konvinki Adamon, kaj decidis provi ruzan flankatakon kontraŭ Eva. La malbonulo konkludis, ke la sola espero de sukceso kuŝas en la lerta uzo de taŭgaj personoj apartenantaj al la superaj tavoloj de la grupo de Nodidoj, la idoj de la asociitoj de sia iama korpa personaro. Kaj la planoj sekve estis arangxitaj por kapti la patrinon de la violkolora raso.

Estis plej malproksime de la intenco de Eva iam fari ion ajn, kio kompromitus la planojn de Adamo aŭ endanĝerigus sian planedan konfidon. Konante la tendencon de virinoj celi tujajn rezultojn anstataux akrevide plani por pli malproksimaj efikoj, la Melkicedekoj, antaŭ ol foriri, speciale admonis Eva-on pri la apartaj danĝeroj rilataj al ilia izolita pozicio sur la planedo, kaj ili precipe avertis sxin neniam devojigxi de sia kunulo, tio estas, provi neniujn personajn aŭ sekretajn metodojn por antauxenigi siajn komunajn entreprenojn. Eva skrupule plenumis tiujn cxi instrukciojn dum pli ol cent jaroj, kaj la ideo ne prezentiĝis al sxi, ke iu ajn danĝero povus esti ligita al la pli kaj pli privataj kaj konfidencaj vizitoj, kiujn sxi gxuis, de iu Nodida gvidanto nomata Serapatatio. La tuta afero tiel grade kaj nature disvolviĝis, ke sxi senkonscie kaptigxis.

La loĝantoj de la Ĝardeno estis en kontakto kun la Nodidoj de la fruaj tagoj de Edeno. El tiuj cxi miksitaj idoj de la fiaskantaj membroj de la personaro de Kaligastio, ili antauxe ricevis multe da valora helpo kaj kunlaboro, kaj per ili la Edena reĝimo renkontos sian kompletan pereon kaj finan renverson.

3. La tento de Eva

Adamo precize finis sian unuan jarcenton sur la tero, kiam Serapatatio, post la morto de sia patro, fariĝis la gvidanto de la orienta aŭ Siria konfederacio de la Nodidaj triboj. Serapatatio estis viro kun bruna vizaĝkoloro, brila posteulo de la iama ĉefo de la Dalamatia komisiono pri la sano en Dalamatia, kiu parigxis kun unu el la plej superaj virinaj mensoj de la blua raso de tiuj malproksima tempoj. Dum la tuta epoko tiu cxi linio tenis la aŭtoritaton, kaj havis grandan influon inter la okcidentaj Nodidaj triboj.

Serapatatio antauxe faris plurajn vizitojn al la Ĝardeno, kaj fariĝis profunde impresita de la rekteco de la kaŭzo de Adamo. Kaj iom post sia nomumo kiel ĉefo de la Siriaj Nodidoj, li anoncis sian intencon establi ligon kun la laboro de Adamo kaj Eva en la Ĝardeno. La plimulto de lia popolo aliĝis kun li al tiu cxi programo, kaj Adamo gxojis pri la novaĵo, ke la plej potenca kaj la plej inteligenta el ĉiuj najbaraj triboj preskaŭ unuanime svingigxis al la subteno de la programo por la plibonigo de la mondo; tio estis klare kuraĝiga. Kaj iom post tiu cxi grava evento Serapatatio kaj lia nova personaro estis invititaj en la propra hejmo de Adamo kaj Eva.

Serapatatio fariĝis unu el la plej kapablaj kaj efikaj el ĉiuj leuxtenantoj de Adamo. Li estis tute honesta kaj gxisfunde sincera en ĉiuj siaj agadoj; li neniam konsciis, eĉ pli poste, ke li estis uzata kiel cirkonstanca ilo de la ruza Kaligastio.

Tiam Serapatatio fariĝis la vicprezidanto de la Edena komisiono pri la tribaj rilatoj, kaj multaj planoj estis preparitaj por pli vigle daŭrigi la laboron gajni la malproksimajn tribojn al la kaŭzo de la Ĝardeno.

Li okazigis multajn interparoladojn kun Adamo kaj Eva — precipe kun Eva — kaj ili diskutis pri multaj planoj por plibonigi siajn metodojn. Iun tagon, parolante kun Eva, Serapatatio havis la ideon, ke tre utilus, atendante la kreskadon de la membraro de la violkolora raso, se oni tuj farus ion por antauxenigi la bezonantajn atendantajn tribojn. Serapatatio asertis ke, se la Nodidoj, kiel la plej progresanta kaj kunlaboranta raso, povus havi gvidanton naskiĝinta al ili kun parta origino en la violkolora brancxo, tio konsistigus potencan ligon pli proksime ligante tiujn cxi popolojn al la Ĝardeno. Kaj ĉio cxi estis serioze kaj honeste konsiderata por la bono de la mondo, ĉar tiu cxi infano estus edukota kaj instruota en la Ĝardeno, kaj havus grandan kaj profitdonan influon al la popolo de sia patro.

Necesas denove insisti pri la fakto, ke Serapatatio estis tute honesta kaj plene sincera pri ĉio, kion li proponis. Li neniam suspektis, ke li ludis en la manoj de Kaligastio kaj Daligastio. Serapatatio estis tute lojala al la plano kreski fortan rezervon de la violkolora raso antaŭ ol provi la tutmondan plialtigon de la konfuzitaj popoloj de Urantio. Sed tio cxi postulus centojn da jaroj por efektiviĝi, kaj li estis senpacienca; li deziris vidi kelkajn tujajn rezultojn — ion dum sia propra vivtempo. Li klarigis al Eva, ke Adamo estis ofte senkuraĝigxinta pro la malmulto plenumita por plialtigi la mondon.

Dum pli ol kvin jaroj tiuj cxi planoj sekrete maturigxis. Finfine ili disvolvigxis gxis la punkto, ke Eva konsentis havi sekretan interparoladon kun Kano, la plej brila menso kaj aktiva gvidanto de la proksima kolonio de amikemaj Nodidoj. Kano estis tre simpatia kun la adama reĝimo; fakte, li estis la sincera spirita gvidanto de tiuj najbaraj Nodidoj, kiuj aprobis amikajn rilatojn kun la Ĝardeno.

La fatala renkontigxo okazis dum la krepusklaj horoj de aŭtuna vespero, ne malproksime de la hejmo de Adamo. Eva neniam antaŭe renkontis la belan kaj entuziasman Kanon — kaj li estis belega specimeno de la postvivo de la supera staturo kaj elstara intelekto de siaj iamaj prauloj de la personaro de la Princo. Kaj kano ankaŭ gxisfunde kredis en la rekteco de la projekto de Serapatatio. (Ekstere de la Ĝardeno, multobla seksparigxo estis komuna kutimo.)

Influite de flatado, entuziasmo kaj granda persona persvado, Eva senprokraste konsentis al la tiel multe diskutita entrepreno, aldonante sian propran malgrandan planon por savi la mondon al la pli grava kaj pli vasta dia plano. Antaŭ ol sxi tute komprenis tion, kio okazis, la fatala paŝo estis farita. Gxi okazis.

4. La konstato pri la fiasko

La ĉiela vivo de la planedo aktivigxis. Adamo komprenis, ke io iris malglate, kaj li demandis al Eva veni kun li en la Gxardeno. Kaj nun, por la unua fojo, Adamo aŭdis pri la tuta rakonto de la longe maturita plano por plirapidigi la plibonigon de la mondo agante en du direktoj: la daŭrigo de la dia plano samtempe kun la plenumo de la projekto de Serapatatio.

Kaj dum la Materiaj Gefiloj tiel diskutis en la lumlumita Ĝardeno, “la voĉo en la Ĝardeno” riproĉis al ili ilian malobeon. Kaj tiu voĉo estis nenio alia ol mia propra anonco al la Edena paro, ke ili transpaŝis la Ĝardenan pakton; ke ili malobeis la instrukciojn de la Melkicedekoj; ke ili fiaskis pri la plenumo de siaj ĵuroj de konfido al la suvereno de la universo.

Eva konsentis partopreni en praktiko de la bono kaj la malbono. La bono estas la plenumo de la diaj planoj; la peko estas intenca malobeo de la dia volo; la malbono estas la misadaptado de la planoj kaj la misĝustigo de teknikoj rezultigantaj universan misharmonion kaj planedan konfuzon.

Ĉiufoje kiam la paro de la Ĝardeno mangxis la frukton de la vivarbo, oni avertis ilin de la arkianĝela gardisto eviti cedi al la sugestoj de Kaligastio kombini bonon kaj malbonon. Ili estis tiel admonitaj: “La tagon vi miksos bonon kaj malbonon, vi certe farigxos kiel la mortemuloj de la regno; vi certe mortos.”

Eva antauxe diris al Kano tiun cxi oftan averton dum la fatala okazo de ilia sekreta renkontigxo, sed Kano, ne konante la gravecon aŭ signifon de tiaj admonoj, certigis al sxi, ke viroj kaj virinoj kun bonaj motivoj kaj sinceraj intencoj ne povas malbone fari; ke sxi certe ne mortos sed pli gxuste denove vivos en la persono de ilia infano, kiu kreskos por beni kaj stabiligi la mondon.

Eĉ se tiu cxi projekto modifi la dian planon estis konceptita kaj plenumita kun plena sincereco kaj kun nur la plej altaj motivoj pri la bonstato de la mondo, ĝi konsistigis malbonon, ĉar ĝi reprezentis la malbonan vojon por atingi rektecajn celojn, ĉar ĝi devojiĝis de la gxusta vojo, la dia plano.

Vere, Eva trovis Kanon agrabla al siaj okuloj, kaj sxi konstatis cxion, kion sxia deloganto promesis kiel “novaj kaj pliigitaj scioj pri la homaj aferoj kaj plirapidigita kompreno de la homa naturo kiel suplementa al la kompreno de la Adama naturo”.

Mi parolis al la gepatroj de la violkolora raso tiun nokton en la Ĝardeno, kiel tio estis mia devo en tiuj cxi malĝojaj cirkonstancoj. Mi plene aŭskultis la rakonton pri ĉio, kio alkondukis al la fiasko de Patrino Eva, kaj mi donis al ambaŭ konsilojn pri la nuna situacio. Iuj el tiuj cxi konsiloj ili sekvis; aliajn ili neglektis. Tiu cxi kunparolado aperis en viaj registroj kiel “la Sinjoro alvokas Adamon kaj Eva-on en la Ĝardeno kaj demandas ‘Kie vi estas?’” Estis la kutimo de la postaj generacioj atribui ĉion, kio estis nekutima kaj eksterordinara, cxu natura aux spirita, rekte al la persona interveno de la Dioj.

5. Postefikoj de la fiasko

La seniluziiĝo de Eva estis vere kompatinda. Adamo komprenis la tutan malfacilaĵon de la situacio kaj, kvankam korsxirite kaj korpremite, li montris nur kompaton kaj simpation al sia devojigxinta kunulino.

Estis en la malespero de la konstato pri la malsukceso, ke Adamo, la tagon post la mispaŝo de Eva, serĉis Laota-on, la brilan Nodidan virinon, kiu estis la cxefo de la okcidentaj lernejoj de la Ĝardeno, kaj kun antaŭplanado faris la saman malsagxajxon kiel Eva. Sed ne miskomprenu; Adamo ne estis trompita; li ekzakte sciis, kion li faris; li intence elektis kundividi la sorton de Eva. Li amis sian kunulinon per supermortemula korinklino, kaj la penso pri la eblo de sola cxeesto sur Urantio sen sxi estis pli ol li povis elteni.

Kiam ili eksciis tion, kio okazis al Eva, la furiozaj loĝantoj de la Gxardeno fariĝis neregeblaj; ili deklaris militon al la apuda setlejo de Nodidoj. Ili svarmis tra la pordoj de Edeno al tiuj cxi nepreparitaj homoj, komplete ekstermante ilin — neniu viro, virino aŭ infano estis sxparita. Kaj Kano, la patro de naskigxonta Kaino, ankaŭ pereis.

Konstatante tion, kio okazis, Serapatatio estis trafita de konsterno kaj regata de timo kaj rimorso. La sekvantan tagon li dronigis sin en la grandan riveron.

La infanoj de Adamo provis konsoli sian devojigxintan patrinon, dum ilia patro vagis sole dum tridek tagoj. Fine de tiu periodo la jugxkapablo reaperis, kaj Adamo revenis hejmen kaj komencis plani ilian estontan agmanieron.

La konsekvencoj de la malsaĝaĵoj de misgviditaj gepatroj ofte estas kundividitaj al iliaj senkulpaj infanoj. La justaj kaj noblaj gefiloj de Adamo kaj Eva estis superregitaj de la neklarigebla malĝojo de la nekredebla tragedio, kiu tiel subite kaj tiel senkompate ĵetiĝis sur ilin. Ne post kvindek jaroj la plej agxa el tiuj cxi infanoj resereniĝis de la cxagreno kaj malĝojo de tiuj tragikaj tagoj, precipe la teruro de tiu periodo de tridek tagoj, dum kiuj ilia patro forestis de la hejmo, dum ilia devojigxinta patrino estis en kompleta nescio pri lia loko aux sorto.

Kaj tiuj samaj tridek tagoj sxajnis kiel longaj jaroj de ĉagreno kaj sufero al Eva. Neniam tiu cxi nobla animo plene resereniĝis de la efikoj de tiu turmenta periodo de mensa suferado kaj spirita malĝojo. Neniu aspekto de iliaj postaj senigxoj kaj materiaj malfacilajxoj estas komparebla en la memoro de Eva kun tiuj teruraj tagoj kaj abomenaj noktoj de soleco kaj neeltenebla necerteco. Ŝi eksciis pri la senpripensa ago de Serapatatio, kaj sxi ne sciis, ĉu sxia kunulo detruis sin pro malgxojo, aŭ ĉu li estis forprenita de la mondo kiel puno por sxia mispaŝo. Kaj kiam Adamo revenis, Eva spertis kontentigan ĝojon kaj dankemon, kiu neniam estis forvisxita de ilia longa kaj malfacila vivpartnereco de peniga servado.

La tempo pasis, sed Adamo ne certis pri la naturo de ilia ofendo ĝis sepdek tagoj post la fiasko de Eva, kiam la Melkicedekaj provizoraj administrantoj revenis al Urantio, kaj prenis sur sin la jurisdikcion super la mondaj aferoj. Kaj tiam li sciis, ke ili malsukcesis.

Sed prepariĝis ankoraŭ pli da problemoj: la novaĵo pri la ekstermado de la Nodida setlejo apud Edeno ne malrapide atingis la hejmajn tribojn de Serapatatio en la nordo, kaj baldaŭ granda armeo arigxis por marsxi al la Ĝardeno. Kaj tio cxi estis la komenco de longa kaj amara milito inter la Adamidoj kaj la Nodidoj, ĉar tiu cxi militado daŭris, longe post kiam Adamo kaj liaj sekvantoj elmigris al la dua ĝardeno en la Eŭfrata valo. Estis intensa kaj daŭra “malamikeco inter tiu viro kaj la virino, inter lia semo kaj sxia semo”.

6. Adamo kaj Eva forlasas la Gxardenon

Kiam Adamo eksciis, ke la Nodidoj ekmovigxis, li petis konsilon al la Melkicedekoj, sed ili rifuzis konsili lin, nur dirante al li, ke li faru kion li opinias estas kiel eble plej bone, kaj promesante sian amikan kunlaboron, kiel eble ili povas, en iu ajn agado kiun li elektos. La Melkicedekoj estis malpermesitaj enmiksigxi en la personaj planoj de Adamo kaj Eva.

Adamo sciis, ke li kaj Eva malsukcesis; la ĉeesto de la Melkicedekaj provizoraj administrantoj diris al li ke, kvankam li sciis nenion pri ilia persona statuso aŭ estonta sorto. Li okazigis tutnoktan konferencon kun mil ducent lojalaj sekvantoj, kiuj promesis sekvi sian gvidanton, kaj la sekvan tagon tagmeze tiuj cxi pilgrimantoj eliris el Edeno sercxante novajn hejmojn. Adamo havis neniun emon al milito, kaj konsekvence elektis forlasi la unuan ĝardenon al la Nodidoj sen opono.

La Edena karavano estis haltita la trian tagon post la eliro el la Ĝardeno fare de la alveno de la serafaj transportistoj el Jerusemo. Kaj por la unua fojo Adamo kaj Eva estis informitaj pri la sorto de siaj infanoj. Dum la transportistoj atendis, la infanoj, kiuj atingis la aĝon de elekto (dudek jaroj), ricevis la opcion resti sur Urantio kun siaj gepatroj aŭ fariĝi la zorgatoj de la Plejaltuloj de Norlatiadeko. Du trionoj elektis iri al Edentio; ĉirkaŭ unu triono elektis resti kun siaj gepatroj. Ĉiuj infanoj ne atingintaj la agxon de elekto estis kondukitaj al Edentio. Neniu kapablis vidi la dolorigan adiauxon de tiuj cxi Materiaj Gefiloj kun iliaj infanoj sen konstati, ke la vojo de la transpasxanto estas malfacila. Tiuj idoj de Adamo kaj Eva estas nun sur Edentio, kaj ni ne scias, kion oni faros kun ili.

Tio estis malĝoja, malĝoja karavano, kiu prepariĝis plu vojagxi. Cxu io povus esti pli tragika! Veninte sur mondo kun tiel grandaj esperoj, estinte tiel bone ricevitaj, kaj sekve forlasante Edenon, nur por perdi pli ol tri kvaronojn el siaj infanoj eĉ antaŭ trovi novan logxlokon!

7. Degradigxo de Adamo kaj Eva

Estis dum la halto de la karavano, ke Adamo kaj Eva estis informitaj pri la naturo de iliaj malobeoj kaj sciigitaj pri ilia sorto. Gabrielo aperis por prononci la juĝon. Kaj jen la verdikto: la Planedaj Adamo kaj Eva de Urantio estas juĝitaj kulpaj; ili malobservis la pakton de sia kuratoreco kiel regantoj de tiu loĝata mondo.

Kvankam deprimitaj pro la sento de kulpo, Adamo kaj Eva tre gxojis pri la anonco, ke iliaj juĝistoj sur Salvingtono absolvis ilin pri ĉiuj akuzoj de “malestimo kontraŭ la universa registaro”. Ili ne estis juĝitaj kulpaj pri ribelo.

La Edena paro estis informita, ke ili degradigxis gxis la statuso de la mortemuloj de la regno; ke ili devis de nun konduti kiel geviroj de Urantio, okupiĝante pri la estonta destino de la mondaj rasoj kiel sia estonteco.

Longe antaŭ ol Adamo kaj Eva forlasis Jerusemon, iliaj instruistoj plene klarigis al ili la konsekvencojn de iu ajn esenca devojigxo de la diaj planoj. Mi persone kaj ripete avertis ilin, kaj antaŭ kaj post ilia alveno sur Urantio, ke redukto al la statuso de mortemula karno estus la certa rezulto, la certa puno, kiu neeviteble akompanus fiaskon dum la plenumado de ilia planeda misio. Sed kompreno pri la statuso de senmorteco de la materia ordo de fileco estas esenca por klare kompreni la konsekvencojn de la fiasko de Adamo kaj Eva.

1. Adamo kaj Eva, kiel siaj samuloj sur Jerusemo, konservis senmortan statuson per la intelekta asocio kun la cirkvito de mensa gravito de la Spirito. Kiam tiu cxi esenca nutrado estas rompita pro mensa apartigo, tiam, sendepende de la spirita nivelo de kreitaĵa ekzisto, la statuso de senmorteco estas perdita. La statuso de mortemulo sekvita de fizika diseriĝo estis la neevitebla konsekvenco de la intelekta fiasko de Adamo kaj Eva.

2. La Materiaj Gefiloj de Urantio, personecigxinte laux la simileco de la mortemula karno de tiu cxi mondo, plue dependis de la subteno de duobla cirkula sistemo, la unua devenanta de iliaj fizikaj naturoj, la dua de la superenergio stokita en la frukto de la vivarbo. Ĉiam la arkianĝela gardisto admonis Adamon kaj Eva-on, ke la manko de konfido kulminos per la degradigxo de statuso, kaj la aliro al tiu cxi fonto de energio estis rifuzita al ili post ilia fiasko.

Kaligastio ja sukcesis enkapti Adamon kaj Eva-on, sed li ne plenumis sian celon alkonduki ilin al malkasxa ribelo kontraŭ la universa registaro. Tio, kion ili faris, estis ja malbona, sed ili neniam kulpis pri malestimo al la vero, nek ili konscie ribelis kontraŭ la rekteca regado de la Universala Patro kaj lia Kreinto-Filo.

8. La supozata defalo de la homo

Adamo kaj Eva ja defalis de ili alta stato de materia fileco ĝis la malsupera statuso de la mortema homo. Sed tio ne estis la defalo de la homo. La homa raso estis plialtigita malgraŭ la tujaj konsekvencoj de la Adama fiasko. Kvankam la dia plano doni la violkoloran rason al la popoloj de Urantio abortis, la mortemulaj rasoj enorme profitis de la limigita kontribuaĵo, kiun Adamo kaj liaj idoj alportis al la Urantiaj rasoj.

Okazis neniu “homa defalo”. La historio de la homa raso estas unu kun progresanta evoluo, kaj la Adama disdonaco multe plibonigis la popolojn de la mondo kompare kun ilia antaŭa biologia kondiĉo. La plo superaj brancxoj de Urantio nun enhavas heredajn faktorojn devenantaj de almenaux kvar apartaj fontoj: Andonida, Sangika, Nodida kaj Adama.

Adamo ne devus esti konsiderita kiel la kaŭzo de malbeno por la homa raso. Kvankam li ja malsukcesis efektivigi la dian planon, kvankam li ja malobeis sian pakton kun la Diaĵo, kvankam li kaj lia kunulino plej certe degradigxis laux kreitaĵa statuso, malgraŭ ĉio cxi, ilia kontribuado al la homa raso multe faris por antauxenigi la civilizacion sur Urantio.

Taksante la rezultojn de la Adama misio sur via mondo, la justeco postulas konsideri la kondiĉojn de la planedo. Adamo estis konfrontita al preskaŭ senespera tasko kiam, kun sia bela kunulino, li estis transportita de Jerusemo al tiu cxi malluma kaj konfuzita planedo. Sed se ili antauxe gviditaj per la konsiloj de la Melkicedekoj kaj iliaj asociitoj, kaj se ili antauxe estus pli paciencaj, ili fine sukcesus. Sed Eva aŭskultis la insidan propagandon pri la persona libereco kaj planedo libereco de ago. Ŝi estis alkondukita por eksperimenti la vivoplasmon de la materia ordo de fileco familia deveno, tiel ke sxi antaŭtempe permesis al tiu cxi konfido de vivo farigxi tro frue miksita kun tiu de la tiame miskita ordo de la originala plano de la Vivo-Portantoj, kiu estis antaŭe kombinita kun tiu de la reproduktaj estaĵoj iam alligitaj al la personaro de la Planeda Princo.

Neniam, dum via tuta supreniro al Paradizo, vi gajnos ion ajn senpacience provante ĉirkaŭiri la establitan kaj dian planon per sxparvojoj, personaj inventoj aŭ aliaj rimedoj por plibonigxi sur la vojo de perfekteco, al perfekteco kaj por eterna perfekteco.

Entute, probable neniam estis pli malkuragxiga aborto de sagxeco sur iu ajn planedo en tuta Nebadono. Sed ne estas mirige, ke tiuj cxi mispaŝoj okazas en la aferoj de la evoluaj universoj. Ni estas parto de giganta kreajxo, kaj ne estas strange, ke ĉio ne perfekte funkcias; nia universo ne estis kreita perfekta. La perfekteco estas nia eterna celo, ne nia origino.

Se tio cxi estus mekanisma universo, se la Unua Granda Fonto-Centro estus nur forto kaj ne ankaŭ personeco, se la tuta kreitajxaro estus vasta agregaĵo de fizika materio dominita de precizaj leĝoj karakteriztaj de sensxangxaj energiaj agoj, tiam la perfekteco povus esti atingebla, eĉ malgraŭ la nekompleteco de universa statuso. Okazus neniu malkonsento. Sed en nia evoluanta universo de relativaj perfekteco kaj neperfekteco ni gxojas, ke malkonsentoj kaj miskomprenoj estas eblaj, cxar per tio evidentigxas la fakto kaj la ago de personeco en la universo. Kaj se nia kreitajxaro estas ekzisto dominita de personeco, tiam vi povas esti certa pri la ebloj de la postvivo, la progreso kaj la atingo de la personeco; ni povas fidi pri la kreskado, sperto kaj aventuro de la personeco. Kia glora universo, cxar ĝi estas persona kaj progresanta, ne simple mekanisma aŭ eĉ pasive perfekta!

[Prezentita de Solonia, la serafa “voĉo en la Ĝardeno”.]