Kajero 74

Adamo kaj Eva

Adamo kaj Eva alvenis sur Urantio 37 848 jarojn antaŭ 1934 p.K. Estis meze de la sezono, kiam la Ĝardeno estis en plena florado, kiam ili alvenis. Tagmeze kaj neanoncite, la du serafaj transportoj, akompanate de la Jerusema personaro de Jerusemo komisiita por transporti la biologiajn plialtigantojn al Urantio, malrapide surteriĝis sur la surfacon de la turniĝanta planedo proksime de la templo de la Universala Patro. La tuta laboro remateriigi la korpojn de Adamo kaj Eva okazis ene de tiu ĉi nove kreita sanktejo. Kaj de la momento de ilia alveno pasis dek tagoj, antaŭ ol ili estis rekreitaj en duobla homa formo por ilia prezentado kiel novaj regantoj de la mondo. Ili samtempe rekonsciiĝis. La Materiaj Filoj kaj Filinoj ĉiam kune servas. Ĉie kaj ĉiam, estas la esenco de ilia servo neniam esti apartigitaj. Ili estas destinitaj labori kiel paroj; malofte ili funkcias sole.

1. Adamo kaj Eva sur Jerusemo

La Planedaj Adamo kaj Eva de Urantio estis membroj de la plej altranga korpuso da Materiaj Filoj sur Jerusem, estante kune kun la numero 14 311. Ili apartenis al la tria fizika serio, kaj ili estis ĉirkaŭ du metrojn kaj kvindek centimetrojn altaj.

Kiam Adamo estis elektita por veni al Urantio, li estis dungita, kun sia kunulino, en la laboratorioj de eksperimenta fiziko de Jerusemo. Dum pli ol dek kvin mil jaroj ili estis direktoroj de la fako pri eksperimenta energio aplikata al la modifo de vivantaj formoj. Longe antaŭ tio ili estis instruistoj en la civitanecaj lernejoj por la novaj alvenantoj sur Jerusemo. Kaj ĉio ĉi devas esti kalkulita lige kun la raporto pri ilia posta konduto sur Urantio.

Kiam la proklamo estis elsendita por peti volontulojn por la misio de Adama aventuro sur Urantio, la tuta altranga korpuso de Materiaj Gefiloj volontulis. La Melkicedekaj ekzamenantoj, aprobe de Lanaforĝo kaj la Plejaltuloj de Edentio, fine selektis la Adamo kaj la Eva, kiuj poste funkciis kiel biologiaj plialtigantoj de Urantio.

Adamo kaj Eva restis lojalaj al Mikaelo dum la Lucifera ribelo; tamen la paro estis vokita antaŭ la Sistema Suvereno kaj lia tuta kabineto por ekzamenado kaj instrukciado. La detaloj pri la Urantiaj aferoj estis plene prezentitaj al ili; oni plendetale instrukciis al ili pri la planoj, kiujn ili devis sekvi akceptinte la respondecojn de regado sur tia mondo disŝirita de konfliktoj. Ili kune ĵuris fidelecon al la Plejaltuloj de Edentio kaj al Mikaelo de Salvingtono. Kaj ili estis laŭregule konsilitaj konsideri sin kiel submetitajn al la Urantia korpuso de Melkicedekaj provizoraj administrantoj, ĝis tiu reganta korpuso opinios, ke estas konvene lasi la regadon sur la mondo de sia asigno.

Tiu ĉi paro de Jerusemo lasis malantaŭ si sur la ĉefmondo de Satanio kaj aliloke cent idojn — kvindek filojn kaj kvindek filinojn — grandiozajn kreitaĵojn, kiuj antaŭe evitis la kaptilojn de la progreso, kaj kiuj ĉiuj deĵoris kiel fidelaj administrantoj de universa konfido, kiam iliaj gepatroj foriris al Urantio. Kaj ili ĉiuj ĉeestis en la bela templo de la Materiaj Filoj, asistante al la adiaŭaj preparoj asociitaj al la lastaj ceremonioj de la disdonaca akcepto. Tiuj ĉi infanoj akompanis siajn gepatrojn en la sidejo de demateriiĝo de sia ordo, kaj ili estis la lastaj por adiaŭi ilin kaj esprimi siajn bondezirojn, dum ili endormiĝis en la personecan perdon de konscio, kiu antaŭas la preparadon de la serafa transporto. La infanoj pasigis iom da tempo kune ĉe la familia renkontiĝo ĝojante pri la fakto, ke iliaj gepatroj baldaŭ fariĝos la videblaj ĉefoj, efektive la solaj regantoj, de la planedo 606 en la sistemo de Satanio.

Kal tiel Adamo kaj Eva forlasis Jerusemon meze de la aklamadoj kaj bondeziroj de ĝiaj civitanoj. Ili foriris al siaj novaj respondecoj adekvate ekipitaj kaj plene instrukciitaj pri ĉiuj devoj kaj danĝeroj renkontontaj sur Urantio.

2. Alveno de Adamo kaj Eva

Adamo kaj Eva endormiĝis sur Jerusemo, kaj kiam ili vekiĝis en la templo de la Patro sur Urantio ĉeeste de la granda homamaso kunveninta por bonvenigi ilin, ili troviĝis fronte al du estaĵoj, pri kiuj ili multe aŭdis antaŭe, Van kaj lia asociito Amadono. Tiuj ĉi du herooj de la Kaligastia secesio estis la unuaj por bonvenigi ilin en ilia nova ĝardeno-hejmo.

La lingvo de Edeno estis Andona dialekto kiel parolate de Amadono. Van kaj Amadono rimarkinde plibonigis tiun ĉi lingvon kreante novan alfabeton kun dudek kvar literoj, kaj ili esperis vidi ĝin fariĝi la lingvo de Urantio, kiam la Edena kulturo disvastiĝos tra la tuta mondo. Adamo kaj Eva jam plene regis tiun ĉi homan dialekton, antaŭ ol ili foriris el Jerusemo, tiel ke tiu ĉi filo de Andono aŭdis la superan reganton de lia mondo alparoli lin en sia propra lingvo.

Kaj tiun tagon okazis granda ekscito kaj ĝojo tra tuta Edeno, dum la kurantoj hastis al la rendevuejo de la leterkolomboj arigitaj de proksime kaj malproksime, kriante: “Ellasu la birdojn; lasu ilin porti la novaĵon, ke la promesita Filo venis.” Centoj da setlejoj de kredantoj jaron post jaro fidele subtenis la provizon de tiuj ĉi hejme dresitaj kolomboj precize por tiu ĉi okazo.

Dum la novaĵo pri la alveno de Adamo disvastiĝis eksteren, miloj de la apudaj tribanoj akceptis la instruojn de Van kaj Amadono, dum monatoj kaj monatoj pilgrimantoj daŭre enfluis en Edenon por bonvenigi Adamon kaj Eva-on kaj por omaĝi ilian nevideblan Patron.

Baldaŭ post sia vekiĝo Adamo kaj Eva estis eskortitaj ĝis la formala akcepto sur la granda kairno norde de la templo. Tiu ĉi natura monteto estis pligrandigita kaj pretigita por la instalado de la novaj regantoj de la mondo. Tie, tagmeze, la akcepta komitato de Urantio bonvenigis tiujn ĉi Filon kaj Filinon de la sistemo de Satanio. Amadono prezidis tiun ĉi komitaton, kiu konsistis el dek du membroj enhavante po unu reprezentanton por ĉiu el la ses Sangikaj rasoj; la provizora ĉefo de la mezvojuloj; Anana, lojala filino kaj proparolanto de la Nodidoj; Noa, filo de la arkitekto kaj konstruinto de la Ĝardeno, kaj realiganto de la planoj de lia forpasinta patro; kaj la du rezidantaj Vivo-Portantoj.

La sekva ago estis la transdono de la respondecoj de planeda gardado al Adamo kaj Eva fare de la plej sperta Melkicedeko, ĉefo de la konsilio de provizora administrado sur Urantio. La Materiaj Filo kaj Filino ĵuris fidelecon al la Plejaltuloj de Norlatiadeko kaj al Mikaelo de Nebadono, kaj ili estis proklamitaj kiel regantoj de Urantio fare de Van, kiu tiel forlasis la noman aŭtoritaton, kiun li tenis de pli ol cent kvindek mil jaroj per la ago de la Melkicedekaj provizoraj administrantoj.

Kaj Adamo kaj Eva estis vestitaj per reĝaj roboj en tiu ĉi okazo, la momento de ilia formala instalado al la monda suvereneco. Ne ĉiuj artoj de Dalamatio estis perditaj por la mondo; teksado ankoraŭ estis praktikita en la tempo de Edeno.

Tiam estis aŭdita la proklamo de la arkianĝeloj, kaj la elsendita voĉo de Gabrielo dekretis la duan juĝan nomvokadon de Urantio kaj la resurektadon de la dormantaj postvivantoj de la dua diepoko de graco kaj mizerikordo sur la 606-a de Satanio. La diepoko de la Princo pasis; la epoko de Adamo, la tria planeda epoko, malfermiĝas inter scenoj de simpla grandiozeco, kaj la novaj regantoj de Urantio komencas sian regadon sub ŝajne favoraj kondiĉoj, malgraŭ la tutmonda konfuzo kaŭzita de la manko de kunlaborado de iliaj antaŭuloj en aŭtoritato sur la planedo.

3. Adamo kaj Eva konatiĝas kun la planedo

Kaj nun, post sia formala instalado, Adamo kaj Eva dolore konsciiĝis pri sia planeda izoliteco. Silentaj estis la kutimaj elsendoj, kaj forestantaj estis ĉiuj cirkvitoj de eksterplaneda komunikado. Iliaj Jerusemaj kunuloj iris al mondoj glate disvolviĝantaj kun bone instalita Planeda Princo kaj sperta personaro preta por akcepti ilin kaj kompetenta por kunlabori kun ili dum ilia frua sperto sur tiaj mondoj. Sed sur Urantio la ribelo ŝanĝis ĉion. Ĉi tie la Planeda Princo tre ĉeestis, kaj kvankam senigita je la plimulto de sia povo fari la malbonon, li ankoraŭ kapablis malfaciligi la taskon de Adamo kaj Eva, kaj iom danĝera. Estis seriozaj kaj seniluziigitaj Filo kaj Filino de Jerusemo, kiuj promenis tiun nokton tra la Ĝardeno sub la brilo de la plenluno, diskutante pri la planoj por la sekvanta tago.

Tiel finiĝis la unua tago de Adamo kaj Eva sur la izolita Urantio, la konfuzita planedo pro la Kaligastia perfido; kaj ili promenis kaj parolis malfrue en la nokto, ilia unua nokto sur la tero — kaj estis tiel solece.

La dua tago de Adamo sur la tero pasis en kunsido kun la planedaj provizoraj administrantoj kaj la konsila konsilio. El la Melkicedekoj kaj iliaj asociitoj, Adamo kaj Eva lernis pli pri la detaloj de la Kaligastia ribelo kaj la rezultoj de tiu tumulto sur la progreso de la mondo. Kaj estis entute senkuraĝiga rakonto tiu ĉi longa prelego pri la misadministrado de mondaj aferoj. Ili lernis ĉiujn faktojn koncerne la kompletan kolapson de la plano de Kaligastio por akceli la procezon de socia evoluo. Ili ankaŭ atingis plenan konstaton pri la malsaĝeco provi atingi planedan antaŭeniĝon sendepende de la dia plano de progresado. Kaj tiel finiĝis malĝoja sed kleriga tago — ilia dua tago sur Urantio.

La tria tago estis dediĉita al inspektado de la Ĝardeno. De sur la grandaj transportaj birdoj — la fandoroj — Adamo kaj Eva rigardis malsupren la vastajn etendaĵojn de la Ĝardeno, dum ili estis portitaj en la aeroj super ĝi, la plej bela loko sur la tero. Tiu ĉi tago de inspektado finiĝis per enorma bankedo honore al ĉiuj, kiuj laboris por krei tiun ĉi Ĝardenon de edenaj beleco kaj grandiozeco. Kaj denove malfrue en la nokto de sia tria tago la Filo kaj lia kunulino promenis en la Ĝardeno kaj paroladis pri la enormeco de siaj problemoj.

La kvaran tagon Adamo kaj Eva alparolis la kunvenon de la Ĝardeno. De la inaŭgura monteto ili parolis al la homoj pri siaj planoj por rehabiliti la mondon, kaj skizis la metodojn, per kiuj ili celos elaĉeti la socian kulturon de Urantio el la malaltaj niveloj, ĝis kiuj ĝi falis rezulte de peko kaj ribelo. Tio ĉi estis granda tago, kaj ĝi finiĝis kun festeno por la konsilio de viroj kaj virinoj, kiuj estis selektitaj por preni sur sin la respondecojn en la nova administrado de mondaj aferoj. Notu! Virinoj same kiel viroj estis en tiu ĉi grupo, kaj tio estis la unua fojo, ke tia afero okazis sur la tero depost la tagoj de Dalamatio. Tio estis miriga novigo rigardi Eva-on, virinon, kundivigante la honorojn kaj respondecojn de mondaj aferoj kun viro. Kaj tiel finiĝis la kvara tago sur la tero.

La kvina tago estis okupita por organizi la portempan registaron, la administracion kiu devis funkcii, ĝis la Melkicedekaj provizoraj adminitratoroj devos forlasi Urantion.

La sesa tago estis dediĉita al la inspektado de la multaj specoj de homoj kaj bestoj. Laŭ la muroj orienten en Edeno, Adamo kaj Eva estis eskortitaj la tutan tagon, rigardante la bestan vivon de la planedo, kaj atingante pli bonan komprenon pri tio, kion oni devos fari por alporti ordon en la konfuzeco de mondo loĝata de tia diverseco de vivantaj kreitaĵoj.

Tre surprizis tiujn, kiuj akompanis Adamon en tiu rondiro, observi kiel plene li komprenis la naturon kaj funkcion de la mil kaj mil bestoj montritaj al li. Tuj kiam li ekrigardis al besto, li povis indiki ĝian naturon kaj konduton. Adamo povis doni priskriban nomon pri la origino, naturo kaj funkcio vidante ĉiujn materiajn kreitaĵojn. Tiuj, kiuj kondukis lin dum tiu ĉi rondiro de inspektado ne sciis, ke la nova reganto de la mondo estis unu el la plej spertaj anatomiistoj de tuta Satanio, kaj Eva estis same kompetenta. Adamo mirigis siajn asociitojn priskribante multegojn da vivantaj aferoj tro malgrandaj por esti videblaj per homaj okuloj.

Kiam finiĝis la sesa tago de ilia restado sur la tero, Adamo kaj Eva ripozis por la unua fojo en sia nova hejmo “oriente de Edeno”. La unuaj ses tagoj de la Urantia aventuro estis tre okupitaj, kaj ili plezure antaŭĝuis tutan tagon de libereco de ĉia agado.

Sed la cirkonstancoj alimaniere decidis. La sperto de la antaŭtago, dum kiu Adamo tiel inteligente kaj tiel komplete diskutis pri la besta vivo de Urantio, kune kun liaj majstraj inaŭguraj prelego kaj liaj ĉarmaj manieroj tiel gajnis la korojn kaj konkeris la intelektojn de la loĝantoj de la Ĝardeno, ke ili ne nur tutkore pretis akcepti la nove alvenintajn Filon kaj Filinon de Jerusemo kiel regantojn, sed la plimulto estis preta genuiĝi kaj adori ilin kiel diojn.

4. La unua tumulto

Tiun nokton, la nokton sekvantan la sesan tagon, dum Adamo kaj Eva dormis, strangaj aferoj okazis proksime de la templo de la Patro en la centra sektoro de Edeno. Tie, sub la mildaj radioj de la luno, centoj da entuziasmaj kaj ekscititaj viroj kaj virinoj aŭskultis dum horoj la pasiajn pledojn de siaj gvidantoj. Ili havis bonajn intencojn, sed ili simple ne povis kompreni la simplecon de la frateca kaj demokratia sinteno de siaj novaj regantoj. Kaj longe antaŭ la tagiĝo la novaj kaj provizoraj administrantoj de la mondaj aferoj atingis la preskaŭ unuaniman konkludon, ke Adamo kaj lia kunulino estis entute tro modestaj kaj humilaj. Ili decidis, ke la Dieco malsupreniris sur la teron per korpa formo, ke Adamo kaj Eva reale estis dioj aŭ tiel proksimaj de tia stato, ke ili estis indaj je respekta adoro.

La mirindaj eventoj de la unuaj ses tagoj de Adamo kaj Eva sur la tero estis tute troaj por la nepreparitaj mensoj de la eĉ la plej bonaj homoj de la mondo; ili havis kapturnon; ili estis konkeritaj per la propono alkonduki la noblan paron al la templo je tagmezo por ke ĉiuj riverencu en respektoplena adoro kaj kliniĝu en humila submetiĝo. Kaj la loĝantoj de la Ĝardeno estis vere sinceraj pri ĉio ĉi.

Van protestis. Amadon forestis, deĵoranta por la honora gvardio, kiu restis la tutan nokton kun Adamo kaj Eva. Sed la protesto de Van estis forbalaita. Oni diris al li, ke li same estis tro modesta, tro humila; ke li ne estis malproksime de esti dio mem, alie kiel li povis vivi tiel longe sur la tero, kaj kiel li efektivigis tian grandan eventon kiel la alvenon de Adamo? Kaj dum la ekscititaj Edenidoj estis ekkaptontaj lin por porti lin al la monteto por adorado, Van forfuĝis el la homamaso, kaj kapablante komuniki kun la mezvojuloj, li tre haste sendis ilian ĉefon al Adamo.

Proksimiĝante de la tagiĝo de sia sepa tago sur la tero Adamo kaj Eva aŭdis la surprizan novaĵon pri la propono de tiuj ĉi bonintencaj sed misgviditaj mortemuloj; kaj tiam, dum la transportantaj birdoj rapide flugis por porti ilin al la templo, la mezvojuloj, kapablante fari tiajn aferojn, transportis Adamon kaj Eva-on al la templo de la Patro. Estis frue matene de tiu ĉi sepa tago kaj de la monteto de sia tiel freŝdata akcepto, ke Adamo klarigis la ordojn de dia fileco, kaj klarigis al tiuj ĉi teraj mensoj, ke nur la Patro kaj tiuj, kiujn li nomumas, povas esti adoritaj. Adamo simple deklaris, ke li akceptos iun ajn honoron, kaj ricevos iun ajn respekton, sed neniam adoradon!

Estis grava tago, kaj ĝuste antaŭ tagmezo, ĉirkaŭ la momento de la alveno de la serafa mesaĝisto portanta la Jeruseman agnoskon pri la instalado de la regantoj de la mondo, Adamo kaj Eva, apartiĝante de la homamaso, montris la templon de la Patro, kaj diris: “Iru nun al la materia emblemo de la nevidebla ĉeesto de la Patro, kaj kliniĝu por adori lin, kiu faris nin ĉiujn, kaj gardas nin vivantaj. Kaj tiu ĉi ago estu la sincera promeso, ke vi neniam plu denove esti tentita adori iun ajn krom Dio.” Ili ĉiuj faris kiel Adam ordonis. La Materiaj Filo kaj Filino staris solaj sur la monteto kun klinitaj kapoj, dum la homoj kliniĝis ĉirkaŭ la templo.

Kaj tio ĉi estis la origino de la tradicio pri la sabata tago. Ĉiam en Edeno la sepa tago estis dediĉita al la tagmeza kunveno ĉe la templo; longe estis la kutimo dediĉi tiun ĉi tagon al la persona kulturo. La antaŭtagmezo estis dediĉita al la fizika plibonigo, la tagmezo al la spirita adorado, la posttagmezo al la mensa kulturo, dum la vespero pasis en sociaj distraĵoj. Tio ĉi neniam estis la leĝo en Edeno, sed ĝi estis la kutimo tiel longe, kiel la Adama administrado regis sur la tero.

5. Administrado de Adamo

Dum preskaŭ sep jaroj post la alveno de Adamo la Melkicedekaj provizoraj administrantoj deĵoris, sed fine alvenis la tempo, kiam ili transdonis la administradon de la mondaj aferoj al Adamo, kaj revenis al Jerusemo.

La adiaŭo de la provizoraj administrantoj daŭris la tutan tagon, kaj dum la vespero la Melkicedekoj individue donis al Adamo kaj Eva siajn lastajn konsilojn kaj bondezirojn. Adamo plurfoje petis siajn konsilantojn, ke ili restu sur la tero kun li, sed ĉiam tiuj ĉi petoj estis rifuzitaj. Venis la tempo, kiam la Materiaj Filoj devas plene preni sur sin la plenan respondecon pri la direkto de la mondaj aferoj. Kaj tiel, je noktomezo, la serafaj transportantoj de Satanio forlasis la planedon kun dek kvar estaĵoj al Jerusemo, la translokado de Van kaj Amadono samtempe okazanta kun la foriro de la dek du Melkicedekoj.

Ĉio iris sufiĉe glate dum kelka tempo sur Urantio, kaj ŝajnis, ke Adamo fine kapablus disvolvi iun planon por antaŭenigi la gradan ekspansion de la Edena civilizacio. Konforme al la konsiloj de la Melkicedekoj li komencis kreskigi la artojn de manufakturado kun la ideo disvolvi komercajn rilatojn kun la ekstera mondo. Kiam Edeno malordiĝis, estis pli ol cent primitivaj fabrikoj, kiuj funkciis, kaj ampleksaj komercaj rilatoj kun la proksimaj triboj jam estis establitaj.

Dum epokoj Adamo kaj Eva estis instruitaj pri la tekniko plibonigi mondon, kiu estas preta por iliaj specialigitaj kontribuadoj al la progreso de evolua civilizacio; sed nun ili estis fronte al urĝaj problemoj, kiel la establo de leĝo kaj ordo en mondo de sovaĝuloj, barbaroj kaj duoncivilizitaj homaj estaĵoj. Krom la kremo de la loĝantaro de la tero kunigita en la Ĝardeno, nur kelkaj grupoj, tie ĉi kaj tie, estis tute pretaj por la akcepto de la Adama kulturo.

Adamo faris herojan kaj decidajn klopodojn por establi mondan registaron, sed li konstante renkontis obstinan reziston. Adamo jam funkciigis sistemon de grupa regado tra tuta Edeno, kaj federaciigis ĉiujn ĉi kompaniojn per la Edena ligo. Sed problemoj, seriozaj problemoj, okazis kiam li iris ekster la ĝardeno, kaj celis apliki tiujn ĉi ideojn al la eksteraj triboj. Tuj kiam la asociitoj de Adamo komencis labori ekster la Ĝardeno, ili renkontis la rektan kaj bone planitan reziston de Kaligastio kaj Daligastio. La defalinta Princo estis senkronigita kiel monda reganto, sed oni ne forigis lin de la planedo. Li ankoraŭ ĉeestis sur la tero kaj kapablis almenaŭ iagrade rezisti al ĉiuj planoj de Adamo por rehabiliti la homan socion. Adamo provis averti la rasojn kontraŭ Kaligastio, sed la tasko fariĝis tre malfacila, ĉar lia ĉefa malamiko estis nevidebla al la okuloj de la mortemuloj.

Eĉ inter la Edenidoj estis iuj konfuzitaj mensoj, kiuj tendencis al la Kaligastia instruado pri senbrida persona libereco; kaj ili kaŭzis al Adamo senfinajn malfacilaĵojn; ili ĉiam renversis la plej bone aranĝitajn planojn por orda progreso kaj grava disvolviĝo. Li fine estis devigita retiri sian programon pri tuja socialigo; li reprenis la metodon de organizado de Van, dividante la Edenidojn en kompaniojn de cent personoj kun kapitano por ĉiu kaj kun respondecantaj leŭtenantoj por ĉiu grupo de dek.

Adamo kaj Eva venis por fondi reprezentan registaron anstataŭ monarkan, sed ili trovis neniun registaron indan je la nomo sur la surfaco de la tuta tero. Dume Adamo forlasis ĉiujn klopodojn por establi reprezentan registaron, kaj antaŭ la kolapso de la Edena reĝimo li sukcesis establi preskaŭ cent eksterajn komercaj kaj sociajn centrojn, kie fortaj individuoj regis je lia nomo. La plimulto el tiuj ĉi centroj estis antaŭe organizitaj de Van kaj Amadono.

La sendo de ambasadoroj de tribo al alia datiĝas de la tempo de Adamo. Tio ĉi estis granda paŝo antaŭen en la evoluo de la registaro.

6. Hejma vivo de Adamo kaj Eva

La familiaj teroj de Adamo kovris iom pli ol mil tricent hektaroj. Tuj ĉirkaŭ tiu familia hejmo oni planis loĝi pli ol tricent mil idoj kun pura linio. Sed oni konstruis nur la unua unuo de la planitaj konstruaĵoj. Antaŭ ol la grandeco de la Adama familio superis tiujn ĉi fruajn antaŭvidojn, la tuta Edena plano estis interrompita kaj la Ĝardeno forlasita.

Adamsono estis la unuenaskito de la violkolora raso de Urantio, sekvite de lia fratino kaj Evasono, la dua filo de Adamo kaj Eva. Eva estis la patrino de kvin infanoj, antaŭ ol Melkicedekoj foriris — tri filoj kaj du filinoj. La sekvaj du estis ĝemeloj. Ŝi naskis sesdek tri infanojn, tridek du filinojn kaj tridek unu filojn antaŭ la fiasko. Kiam Adamo kaj Eva forlasis la Ĝardenon, ilia familio konsistis el kvar generacioj nombrantaj 1 647 idojn de pura linio. Ili havis kvardek infanojn foririnte de la Ĝardeno krom la du idojn de kuna gepatreco kun la mortemula branĉo de la tero. Kaj tio ĉi ne inkluzivas la Adaman gepatrecon kun la Nodidoj kaj evoluaj rasoj.

La Adamaj infanoj ne prenis lakton de bestoj, kiam ili ĉesis unujarak kaj ĉesis nutriĝi de la mamoj de sia patrino je aĝo de unu jara. Eva sciis kiel akiri la lakton de granda diverseco de nuksoj kaj la sukon de multaj fruktoj, kaj bone konante la kemion kaj energion de tiuj ĉi nutraĵoj ŝi taŭge kombinis ilin por nutri siajn infanojn ĝis la apero de la dentoj.

Kvankam oni universale uzis kuiradon ekster la tuja Adama sektoro de Edeno, estis neniu kuirado en la hejmo de Adamo. Ili trovis siajn nutraĵojn — fruktojn, nuksojn kaj cerealojn — pretaj, dum ili maturiĝis. Ili manĝis unufoje tage, iom post tagmezo. Adamo kaj Eva ankaŭ sorbis “lumon kaj energion” rekte de iuj spacaj emanaĵoj lige kun la subtenado de la Vivarbo.

La korpoj de Adamo kaj Eva elradiis lumon, sed ili ĉiam portis vestaĵojn konforme al la kutimo de siaj asociitoj. Kvankam tre leĝere vestitaj dum la tago, vespere ili surmetis noktajn kovrilojn. La origino de la tradicia haloo ĉirkaŭ la kapoj de supozataj piaj kaj sanktaj homoj datiĝas de la tagoj de Adamo kaj Eva. Ĉar la lumaj emanaĵoj de iliaj korpoj estis sufiĉe kaŝitaj de la vestaĵoj, nur la radianta brilo el iliaj kapoj estis perceptebla. La idoj de Adamsono ĉiam tiel priskribis sian koncepton pri individuoj, kiujn ili kredis esti eksterordinare spirite disvolvitaj.

Adamo kaj Eva povis reciproke komuniki kaj kun siaj rektaj infanoj sur distanco de ĉirkaŭ okdek kilometroj. Tiu ĉi interŝanĝo de pensoj estis efektivigita pere de la delikataj gasĉeloj situantaj proksime de iliaj cerbaj strukturoj. Per tiu ĉi mekanismo ili povis sendi kaj ricevi pensajn vibrojn. Sed tiu ĉi povo estis tuj interrompita, kiam ili cedis sian menson al la malkonkordo kaj la malordo de la malbono.

La Adamaj infanoj studis en siaj proprajn lernejoj, ĝis ili estis dek ses jaraĝaj, la plej junaj estantaj instruitaj de la plej maljunaj. La pli junaj ŝanĝis siajn agadojn ĉiun tridek minutojn, la pli maljunaj ĉiun horon. Kaj certe estis nova spektaklo sur Urantio observi tiujn ĉi infanojn de Adamo kaj Eva ludantajn, ĝojan kaj vigligan agadon nur por ĝia pura plezuro. La ludado kaj la humuro de la nuntempaj rasoj plejparte devenas de la Adama branĉo. La Adamidoj ĉiuj havis grandan aprezon de muziko same kiel akran senson pri humuro.

La averaĝa aĝo de gefianĉiĝo estis dek ok, kaj tiuj ĉi junuloj tiam komencis dujaran kurson por prepari sin pri geedzaj respondecoj. Je aĝo de dudek ili rajtis geedziĝi; kaj post la geedziĝo ili komencis sian vivlaboron, aŭ komencis specialan preparadon por tio.

La praktiko de iuj postaj nacioj permesi al la reĝaj familioj, supozeble devenante de la dioj, geedziĝi kun gefratoj datiĝas de la tradicioj de la Adamaj idoj — necese pariĝante inter ili. La geedziĝaj ceremonioj de la unua kaj dua generacioj de la Ĝardeno ĉiam estis celebritaj de Adamo kaj Eva.

7. Vivo en la Ĝardeno

La infanoj de Adamo, krom studante en la okcidentaj lernejoj dum kvar jaroj, vivis kaj laboris “oriente de Edeno”. Ili estis intelekte trejnitaj, ĝis ili estis deksesjaraĝaj konforme al la metodoj de la Jerusemaj lernejoj. De dek ses ĝis dudek jaraĝaj ili estis instruitaj en la Urantiaj lernejoj ĉe la alia ekstremo de la Ĝardeno, servante tie ankaŭ kiel instruistoj por la malsuperaj klasoj.

La tuta celo de la lerneja sistemo okcidente de la Ĝardeno estis la sociigo. La antaŭtagmezaj periodoj de libertempo estis dediĉitaj al la praktikado de hortikulturo kaj agrikulturo, la posttagmezaj periodoj al konkuraj ludoj. La vesperoj estis uzataj en sociaj rilatoj kaj la kultivado de personaj amikecoj. La religia kaj seksa edukado estis konsiderataj kiel la prerogativo de la hejmo, la devo de la gepatroj.

La instruado en tiuj ĉi lernejoj inkluzivis instruadon pri:

1. La sano kaj la zorgado pri la korpo.

2. La ora regulo, la normo pri sociaj rilatoj.

3. La rilato inter la individuaj rajtoj kaj la grupaj rajtoj, kaj la komunumaj devoj.

4. La historio kaj la kulturo de la diversaj rasoj de la tero.

5. Metodoj por antaŭenigi kaj plibonigi la mondan komercon.

6. Kunordigo de konfliktantaj devoj kaj emocioj.

7. La kultivado de ludado, humuro kaj konkuraj anstataŭaĵoj al fizikaj bataloj.

La lernejoj, fakte ĉiuj agadoj de la Ĝardeno, ĉiam estis malfermitaj al vizitantoj. Senarmaj observantoj estis libere akceptitaj en Edeno por mallongaj vizitoj. Por restadi en la Ĝardeno Urantiano devis esti “adoptita”. Li ricevis instruojn pri la plano kaj la celo de la Adama disdonaco, sciigis sian intencon aliĝi al tiu ĉu misio, kaj tiam deklaris sian lojalecon al la socia regado de Adamo kaj la spirita suvereneco de la Universala Patro.

La leĝoj de la Ĝardeno estis bazitaj sur la malnovaj kodoj de Dalamatio, kaj estis promulgitaj sub sep temoj:

1. La leĝoj pri sano kaj higieno.

2. La sociaj reguloj de la Ĝardeno.

3. La kodo pri komercado.

4. La leĝoj pri la honesto kaj konkurenco.

5. La leĝoj pri la hejma vivo.

6. La civilaj kodoj de la ora regulo.

7. La sep ordonoj de la plejsupera morala leĝo.

La morala leĝo de Edeno ne tre diferencis de la sep ordonoj de Dalamatio. Sed la Adamidoj instruis multajn pliajn kialojn pri tiuj ĉi ordonoj; ekzemple, koncerne la ordonon kontraŭ murdo, la ĉeesto de la Penso-Ĝustiganto estis prezentita kiel plia kialo por ne detrui homan vivon. Ili instruis, ke “kiu ajn homo verŝas la sangon de homo, ties sango estos verŝita, ĉar Dio kreis la homon laŭ sia bildo.”

La publika horo por la adoro en Edeno estis tagmezo; la sunsubiro estis la horo de familia adoro. Adamo kiel eble plej senkuraĝigis la uzadon de antaŭpreparitaj preĝoj, instruante ke efika preĝo devas esti plene individua, ke ĝi devas esti la “deziro de la animo”; sed la Edenidoj daŭre uzis la preĝojn kaj formulojn transdonitaj de la tempoj de Dalamatio. Adamo ankaŭ klopodis anstataŭigi la sangajn oferojn per la ofero teraj fruktoj en la religiaj ceremonioj, sed li faris malmulte da progreso antaŭ la kolapso de la Ĝardeno.

Adamo klopodis instrui al la rasoj la seksan egalecon. La maniero, laŭ kiu Eva laboris flanke de sia edzo, faris profundan impreson al ĉiuj loĝantoj de la Ĝardeno. Adamo certe instruis al ili, ke la virino, egale kun la viro, kontribuas per tiuj vivfaktoroj, kiuj unuiĝas por formi novan estaĵon. Antaŭe la homoj supozis, ke ĉiu generado sidis en la “lumboj de la patro”. Ili konsideris la patrinon kiel simplan provizaĵon por nutri la naskotojn kaj mamnutri la novnaskiton.

Adamo instruis al siaj samtempuloj ĉion, kion ili povis kompreni, sed tio ne estis multe. Tamen la pli inteligentaj el la teraj rasoj antaŭĝoje atendis la tempon, kiam ili rajtos intergeedziĝi kun la superaj infanoj de la violkolora raso. Kaj kia malsama mondo Urantio fariĝus, se tiu ĉi granda plano de plialtigo de la rasoj estus plenumita! Eĉ kiel tio efektive okazis, grandegaj gajnoj rezultis el la malgranda kvanto de la sango de tiu ĉi importita raso, kiun la evoluaj popoloj cetere akiris.

Kaj tiel laboris Adamo por la bonstato kaj plialtigo de la mondo de sia restado. Sed ĝi estis malfacila tasko gvidi tiujn ĉi miksitajn kaj hibridajn popolojn per la plej bona maniero.

8. La legendo pri la kreado

La rakonto pri la kreado de Urantio en ses tagoj estis bazita sur la tradicio, ke Adamo kaj Eva precize pasis ses tagojn por sia komenca ekzameno de la Ĝardeno. Tiu cirkonstanco donis preskaŭ sakralan sankcion al la tempa periodo de la semajno, kiuorigine estis adoptigita de la Dalamatianoj. Adamo pasis ses tagojn por inspekti la Ĝardenon kaj formuli la preparajn planojn de organizo. Tamen tio ne estis prearanĝita sed prefere tagon post tago ellaborita. La elekto de la sepa tago por la adorado estis tute incidente ligita al la nune rakontataj faktoj.

La legendo pri la kreado de la mondo en ses tagoj estis posta penso, fakte pli ol tridek mil jaroj pli poste. Aparta trajto de la rakonto, la subita apero de la suno kaj la luno, eble originis de la tradicioj pri la iama kaj subita emerĝo de la mondo el densa spaca nubo de tre malmulte da materio, kiu longe kaŝis kaj la sunon kaj la lunon.

La rakonto pri la kreado de Eva el la ripo de Adamo estas konfuza resumo de la Adama alveno kaj la ĉiela kirurgio ligita kun la interŝanĝo de vivantaj substancoj asociitaj kun la veno de la korpa personaro de la Planeda Princo pli ol kvar cent kvindek mil jarojn antaŭe.

La plimulto de la popoloj de la mondo estis influitaj de la tradicio, laŭ kiu Adamo kaj Eva havis fizikajn formojn kreitajn por ili, kiam ili alvenis sur Urantion. La kredo pri la kreado de la homo el argilo estis preskaŭ universala en la Orienta Hemisfero; tiu ĉi tradicio povas esti spurita al la Filipinaj Insuloj ĉirkaŭ la mondo ĝis Afriko. Kaj multaj grupoj akceptis tiun ĉi rakonton pri la argila origino de la homo per iu formo de speciala kreado anstataŭ la antaŭaj kredoj pri progresanta kreado — evoluo.

Krom la influoj de Dalamatio kaj Edeno la homaro tendencis kredi pri la grada supreniro de la homa raso. La fakto pri la evoluo ne estas moderna malkovro; la antikvuloj komprenis la malrapidan kaj evoluan karakteron de la homa progreso. La fruaj Grekoj havis klarajn ideojn pri tio ĉi malgraŭ ilia proksimeco de Mezopotamio. Kvankam la diversaj rasoj de la tero bedaŭrinde miksis siajn nociojn pri evoluo, tamen multaj el la primitivaj triboj kredis kaj instruis, ke ili estis la posteuloj de diversaj bestoj. La primitivaj popoloj kutimis elekti kiel “totemojn” la bestojn de sia supozata origino. Iuj Indianaj triboj de Nord-Ameriko kredis, ke ili devenis de kastoroj kaj kojotoj. Iuj Afrikaj triboj instruis, ke ili devenis el la hieno, tribo de Malajzio el la lemuro, grupo de Nov-Gvineo el la papago.

La Babilonianoj, pro la rekta kontakto kun la vestiĝoj de la civilizacio de la Adamidoj, plivastigis kaj plibeligis la rakonton pri la kreado de la homo; ili instruis, ke ili rekte malsupreniris el la dioj. Ili kredis pri la aristokrata origino de la raso, kio estis sen malkongrua kun eĉ la doktrino pri la kreado el argilo.

La rakonto pri la kreado en la Malnova Testamento datiĝas delonge post la epoko de Moseo; li neniam instruis al la Hebreoj tian misformitan rakonton. Sed li prezentis simplan kaj resuman rakonton pri la kreado al la Israelidoj, esperante pliigi sian alvokon por adori la Kreinton, la Universalan Patron, kiun li nomis la Sinjoro Dio de Israelo.

En siaj unuaj instruoj Moseo tre saĝe ne provis rakonti trans la epoko de Adamo, kaj ĉar Moseo estis la plejsupera instruisto de la Hebreoj, la rakontoj pri Adamo fariĝis intime kunligitaj kun tiuj de la kreado. Ke la fruaj tradicioj agnoskis antaŭadaman civilizacion estas klare montrita per la fakto, ke la postaj editoroj, intencante elradikigi ĉiujn referencojn pri homaj aferoj antaŭ la tempo de Adamo, neglektis forpreni la rivelan referencon al la elmigrado de Kaino al la “lando de Nod”, kie li prenis edzinon.

La Hebreoj ĝenerale ne uzis skribitan lingvon delonge post ili atingis Palestinon. Ili lernis uzi alfabeton de la najbaraj Filiŝtoj, kiuj estis politikaj rifuĝintoj de la supera civilizacio de Kreto. La Hebreoj malmulte skribis ĝis ĉirkaŭ 900 a.K., kaj ĉar ili ne havis skribitan lingvon ĝis tia malfrua dato, pluraj malsamaj rakontoj pri la kreado cirkulis, sed post la Babilonia kaptiteco ili pli inklinis akcepti modifitan Mezopotamian version.

La juda tradicio kristaliĝis pri Moseo, kaj ĉar li penis spuri la linion de Abrahamo ĝis Adamo, la Judoj supozis, ke Adamo estis la unua homo de la tuta homaro. Javeo estis la kreinto, kaj ĉar Adamo estis supozata esti la unua homo, li devis fari la mondon ĵus antaŭ fari Adamon. Kaj tiam la tradicio pri la ses tagoj de Adamo enmiksiĝis en la rakonto, kun la rezulto ke preskaŭ mil jaroj post la restado de Moseo sur tero la tradicio pri la kreado en ses tagoj estis skribita kaj poste atribuita al li.

Kiam la Judaj pastroj revenis al Jeruzalemo, ili jam finis skribi sian rakonton pri la komenco de la aferoj. Baldaŭ ili asertis ke tiu ĉi rakonto estis freŝdate malkovrita rakonto pri la kreado skribita de Moseo. Sed la tiuepokaj Hebreoj de ĉirkaŭ 500 a.K. ne konsideris tiujn ĉi skribaĵojn kiel diajn revelaciojn; ili pli ĝuste rigardis ilin, kiel postaj popoloj rigardis mitologiajn rakontojn.

Tiu ĉi falsa dokumento, supozata esti la instruoj de Moseo, estis submetita al la atento de Ptolemeo, la Greka reĝo de Egiptio, kiu tradukigis ĝin en la grekan fare de komisiono de sepdek erudiciuloj por sia nova biblioteko en Aleksandrio. Kaj tiel tiu ĉi raporto troviĝis inter tiuj skribaĵoj, kiuj poste fariĝis parto de la postaj kolektoj de la “sakralaj skribaĵoj” de la Hebrea kaj Kristana religioj. Kaj per la identigo kun tiuj ĉi teologiaj sistemoj tiaj konceptoj dum longa tempo profunde influis la filozofion de multaj Okcidentaj popoloj.

La Kristanaj instruistoj daŭrigis la kredon en la perdekreta kreado de la homa raso, kaj ĉio ĉi rekte kondukis al la formado de la hipotezo pri iama ora epoko de utopia feliĉego kaj pri la teorio de la defalo de la homo aŭ superhomo, kiu klarigus la neutopian kondiĉon de la socio. Tiuj ĉi perspektivoj pri la vivo kaj la loko de la homo en la universo estis almenaŭ senkuraĝigaj, ĉar ili baziĝis sur la kredo pri regreso anstataŭ pri progreso, kaj same implikante venĝeman Diaĵon, kiu eligis sian koleron sur la homan rason kiel puno por la eraroj de iuj iamaj planedaj administrantoj.

La “ora epoko” estas mito, sed Edeno estas fakto, kaj la civilizacio de la Ĝardeno efektive defalis. Adamo kaj Eva persistis en la Ĝardeno dum cent dek sep jaroj, kiam pro la senpacienco de Eva kaj la eraroj de juĝo de Adamo ili aŭdacis devojiĝi de la ordonata vojo, rapide kaŭzante katastrofon al si kaj ruinigan prokraston de la disvolviĝo de tuta Urantio.

[Rakontita de Solonia, la serafa “voĉo en la Ĝardeno”.]