Kajero 73
La kultura dekadenco kaj la spirita malriĉeco rezultantaj de la Kaligastia defalo kaj la posta socia konfuzo malmulte influis la fizikan aŭ biologian statuson de la Urantij popoloj. La biologia evoluo rapide progresis, tute sendepende de la kultura kaj morala regreso, kiu tiel rapide sekvis la mallojalecon de Kaligastio kaj Daligastio. Kaj venis en la planeda historio, antaŭ preskaŭ kvardek mil jaroj, kiam la deĵorantaj Vivo-Portantoj notis ke, laŭ pure biologia vidpunkto, la disvolviĝa progreso de la Urantiaj rasoj proksimiĝis al sia apogeo. La Melkicedekaj provizoraj administrantoj, samopiniantaj, volonte konsentis aliĝi al la Vivo-Portantoj por peti al la Plejaltuloj de Edentio, ke Urantio estu inspektita celante permesi la sendon de biologiaj plialtigantoj, Materiaj Filo kaj Filino.
Tiu ĉi peto estis adresita al la Plejaltuloj de Edentio, ĉar ili jam plenumis rektan jurisdikcion super multaj aferoj de Urantio depost la defalo de Kaligastio kaj la provizora manko de aŭtoritato sur Jerusemo.
Tabamantio, suverena superrigardanto de la serioj de dekumaj aŭ eksperimentaj mondoj, venis por inspekti la planedon kaj, post sia esploro pri la rasa progreso, laŭregule rekomendis, ke al Urantio estu senditaj Materiaj Filoj. Iom malpli da cent jaroj post tiu ĉi inspekto Adamo kaj Eva, Materiaj Filo kaj Filino de la loka sistemo, alvenis kaj komencis la malfacilan taskon provi malimpliki la aferojn de planedo prokrastita de ribelo kaj restanta sub la malpermeso de spirita izolado.
Sur normala planedo la alveno de la Materia Filo ordinare anoncas la proksimiĝon de granda epoko de inventado, materia progreso kaj intelekta iluminiĝo. La postadama erao estas la granda scienca epoko de la plimulto da mondoj, sed ne sur Urantio. Kvankam la planedo loĝigas fizike taŭgajn rasojn, la triboj langvoris en la profundaĵoj de sovaĝeco kaj morala stagnado.
Dek mil jarojn post la ribelo preskaŭ ĉiuj gajnoj de la administrado de la Princo estis forviŝitaj; la rasoj de la mondo estis apenaŭ pli bone, ol se tiu ĉi devojirinta Filo neniam venus al Urantio. Nur inter la Nodidoj kaj la Amadonidoj persistis la tradicioj de Dalamatio kaj la kulturo de la Planeda Princo.
La Nodidoj estis la posteuloj de la ribelaj membroj de la personaro de la Princo, ilia nomo devenanta de ilia unua gvidanto, Nod, iama prezidento de la Dalamatia komisiono de la industrio kaj komerco. La Amadonidoj estis la posteuloj de tiuj Andonidoj, kiuj elektis resti lojalaj kun Van kaj Amadono. “Amadonido” estas pli kultura kaj religia nomo ol rasa termino; rase konsideritaj la Amadonidoj estis esence Andonidoj. “Nodido” estas kaj kultura kaj rasa termino, ĉar la Nodidoj mem konsistigis la okan rason de Urantio.
Ekzistis tradicia malamikeco inter la Nodidoj kaj la Amadonidoj. Tiu ĉi kverelo konstante surfaciĝas, kiam ajn la idoj de tiuj ĉi du grupoj kune provis entrepreni ion komunan. Eĉ pli poste, en la aferoj de Edeno, estis tre malfacile por ili pace kunlabori.
Iom post la detruo de Dalamatio la sekvantoj de Nod dividiĝis en tri ĉefajn grupojn. La centra grupo restis proksime de sia origina hejmo apud la bordoj de la Persa Golfo. La orienta grupo migris al la altebenaĵaj regionoj de Elamo, tuj oriente de la Eŭfrata valo. La okcidenta grupo situis sur la nordorientaj Siriaj marbordoj de la Mediteraneo kaj en la apudaj teritorioj.
Tiuj ĉi Nodidoj libere pariĝis kun la Sangikaj rasoj, kaj postlasis kapablan idaron. Kaj iuj el la posteuloj de la ribelaj Dalamatianoj poste kuniĝis al Van kaj liaj lojalaj adeptoj en la teroj norde de Mezopotamio. Tie, najbare de la lago Van kaj la suda regiono de la Kaspia Maro, la Nodidoj miksiĝis kaj pariĝis kun la Amadonidoj, kaj ili estis kalkulitaj inter la “potenculoj de la antikva tempo”.
Antaŭ la alveno de Adamo kaj Eva tiuj ĉi grupoj — Nodidoj kaj Amadonidoj — estis la plej altnivelaj kaj kulturitaj rasoj sur la tero.
Dum preskaŭ cent jaroj antaŭ la inspekto de Tabamantio, Van kaj liaj asociitoj, de ilia altebenaĵa sidejo de monda etiko kaj kulturo, predikis la alvenon de promesita Filo de Dio, rasa plialtiganto, instruisto pri vereco kaj digna posteulo de la perfidema Kaligastio. Kvankam la plimulto de la loĝantoj de la mondo de tiu epoko elmontris malmultan aŭ neniun intereson pri tia antaŭdiro, tiuj, kiuj estis en senpera kontakto kun Van kaj Amadono, serioze prenis tian instruon, kaj komencis plani por la efektiva akcepto de la promisita Filo.
Van rakontis al siaj plej proksimaj asociitoj la rakonton pri la Materiaj Filoj sur Jerusemo; kion li sciis antaŭ ol veni sur Urantio. Li bone sciis, ke tiuj ĉi Adamaj Filoj ĉiam vivis en simplaj sed ĉarmaj ĝardenoj-hejmoj, kaj proponis, okdek tri jarojn antaŭ la alveno de Adamo kaj Eva, ke ili dediĉu sin al la proklamo de ilia alveno kaj al la preparado de ĝardeno-hejmo por ilia akcepto.
De sia altebenaĵa sidejo kaj de sesdek unu malproksime disigitaj setlejoj, Van kaj Amadono rekrutis korpuson de pli ol tri mil libervolaj kaj entuziasmaj laboristoj kiuj, en solena asembleo, dediĉis sin al la misio prepari por la promisita — almenaŭ atendita — Filo.
Van dividis siajn volontulojn en cent kompaniojn kun po unu kapitano por ĉiu kaj asociito, kiu servis en sia propra personaro kiel interliga oficisto, konservante Amadonon kiel personan asociiton. Tiuj ĉi komisionoj ĉiuj serioze komencis sian preparan laboron, kaj la komitato pri la loko de la Ĝardeno foriris por serĉi la idealan lokon.
Kvankam Kaligastio kaj Daligastio estis senigita je multo de sia povo por malbono, ili faris ĉion eblan por ĝeni kaj malhelpi la laboron por prepari la Ĝardenon. Sed iliaj malicaj intrigoj estis plejparte kompensitaj per la fidelaj agadoj de la preskaŭ dek mil lojalaj mezvojaj kreitaĵoj, kiuj tiel senlace laboris por antaŭenigi la entreprenon.
La komitato pri la loko forestis dum preskaŭ tri jaroj. Ĝi favore raportis pri tri eblaj lokoj: la unua estis insulo en la Persa Golfo; la dua, rivera loko poste okupita de la dua ĝardeno; la tria, longa mallarĝa duoninsulo — preskaŭ insulo — etengixanta okcidenten de la orientaj bordoj de la Mediteranea Maro.
La komitato preskaŭ unuanime preferis la trian opcion. Tiu ĉi loko estis elektita, kaj necesis du jaroj por transloki la kulturan sidejon de la mondo, inkluzive de la vivarbo, al tiu ĉi Mediteranea duoninsulo. Ĉiuj krom unu grupo de la duoninsulaj loĝantoj pace foriris, kiam Van kaj lia kompanio alvenis.
Tiu ĉi Mediteranea duoninsulo havis salubran klimaton kaj nevarieman temperaturon; tiu ĉi stabila vetero estis tiel pro la ĉirkaŭantaj montoj kaj pro la fakto, ke tiu ĉi areo estis praktike insulo en enlanda maro. Dum abunde pluvis sur la ĉirkaŭaj altebenaĵoj, malofte pluvis en Edeno mem. Sed ĉiun nokton, el la vasta reto de artefaritaj irigaciaj kanaloj, “nebulo aperis” por refreŝigi la vegetaĵaron de la Ĝardeno.
La marbordo de tiu ĉi teramaso estis konsiderinde altaj, kaj la terkolo kunliganta kun la kontinento estis nur kvardek tri kilometrojn larĝa ĉe la plej mallarĝa punkto. La riverego, kiu akvumis la Ĝardenon, venis el la altaj teroj de la duoninsulo, kaj fruis orienten tra la peninsula terkolo ĝis la kontinento, kaj de tie trapasis la malaltajn terojn de Mezopotamio ĝis la maro transe. Ĝi estis nutrita de kvar alfluantoj, kiuj fontis en la bordaj montetoj de la Edena duoninsulo, kaj tiuj ĉi estas la “kvar kapoj” de la riverego, kiu “eliris el Edeno”, kiuj poste estis konfuzitaj kun la branĉoj de la riveroj ĉirkaŭantaj la duan ĝardenon.
La montoj ĉirkaŭanta la Ĝardenon abundis je valoraj gemoj kaj metaloj, kvankam tiuj tre malmulte ricevis atenton. La plej grava ideo estis glorigi la hortikulturon kaj plivalorigi la agrikulturon.
La loko elektita por la Ĝardeno estis verŝajne la plej bela loko tia en la tuta mondo, kaj la klimato estis tiam ideala. Neniu alia loko povis esti loko, kiu povus tiel perfekte fariĝi tian paradizon de botanika esprimo. En tiu ĉi rendevuejo la kremo de la civilizacio de Urantio amasiĝis. Ekstere la mondo kuŝis en mallumo, nescio kaj sovaĝeco. Edeno estis la brila loko sur Urantia; ĝi nature estis revo de beleco, kaj ĝi baldaŭ fariĝis poemo de delikata kaj perfektigita pejzaĝa gloro.
Kiam Materiaj Filoj , la biologiaj plialtigantoj, komencas resti sur evolua mondo, ilia loĝloko ofte nomiĝas la Ĝardeno de Edeno, ĉar ĝi estas karakterizita per la flora beleco kaj la botanika grandiozeco de Edentio, la konstelacia ĉefmondo. Van bone konis tiujn ĉi kutimojn, kaj li faris, ke la tuta duoninsulo estu dediĉita al la Ĝardeno. Paŝtejo kaj bredado estis planitaj por la apuda kontinento. Pri la besta vivo nur la birdoj kaj la diversaj malsovaĝigitaj specioj troviĝu en la parko. La instrukcioj de Van estis, ke Edeno estu ĝardeno, kaj nur ĝardeno. Neniu besto estis iam buĉita ene de ĝi. La tuta viando manĝita de la laboristoj de la Ĝardeno dum la tuta daŭro de la konstruado estis alportita el la gregoj garditaj sur la kontinento.
La unua tasko estis la konstruado de la muro el brikoj tra la terkolo de la duoninsulo. Tio ĉi kompletigite la vera loboro de pejzaĝa plibeligo kaj hejma konstruado povis esti senprobleme entreprenitaj.
Zoologia ĝardeno estis kreita konstruante pli malgrandan muron tuj ekster la ĉefa muro; la meza spaco, okupita de ĉiaj sovaĝaj bestoj, servis kiel plia defendo kontraŭ malamikaj atakoj. Tiu ĉi menaĝerio estis organizita en dek du grandaj sekcioj, kaj muritaj padoj apartigis tiujn ĉi grupojn ĝis la dek du pordoj de la Ĝardeno, la riverego kaj ĝiaj apudaj paŝtejoj okupantaj la centran areon.
Por prepari la Ĝardenon nur volontulaj laboristoj estis uzataj; neniu dungito estis iam uzata. Ili kultivis la Ĝardenon, kaj zorgis pri siaj gregoj por subteni sin; kontribuaĵoj estas ankaŭ ricevitaj el apudaj kredantoj. Kaj tiu ĉi granda entrepreno estis efektivigita ĝis kompletiĝo malgraŭ la malfacilaĵoj akompanantaj la konfuzan statuson de la mondo dum tiuj ĉi maltrankvilaj tempoj.
Sed estis kaŭzo de granda seniluziiĝo kiam Van, ne sciante post kiom da tempo la atendataj Filo kaj Filino venos, sugestis ke ankaŭ la pli juna generacio estu trejnita por daŭrigi la entreprenon, kaze ke ilia alveno estus prokrastita. Tio ĉi ŝajnis kiel agnosko de manko de fido fare de Van, kaj kreis konsiderindan tumulton, kaŭzis multajn dizertojn; sed Van daŭrigis sian planon de preparado, intertempe plenigante la vakantajn lokojn de la dizertintoj per pli junaj volontuloj.
Ĉe la centro de la Edena duoninsulo troviĝis la delikata ŝtona templo de la Universala Patro, la sakrala sanktejo de la Ĝardeno. Norde estis establita la administra sidejo; sude estis konstruitaj la hejmoj de la laboristoj kaj iliaj familioj; okcidente estis rezervita terpeco por la proponitaj lernejoj de la edukada sistemo de la atendata Filo, dum “oriente de Edeno” estis konstruitaj la loĝejoj destinitaj al la promesita Filo kaj lia rektaj idoj. La arkitekturaj planoj por Edeno disponigis hejmojn kaj abundan teron por unu miliono da homaj estaĵoj.
Kiam alvenis Adamo, kvankam nur kvarono de la Ĝardeno estis finita, ĝi havis milojn da kilometroj da irigaciaj fosaĵoj kaj pli ol dudek mil kilometrojn da pavimitaj padoj kaj vojoj. Estis iom pli ol kvin mil konstruaĵoj el brikoj en la diversaj sektoroj, kaj la arboj kaj plantoj estis preskaŭ nenombreblaj. La plej granda nombro da domoj en iu ajn areto en la parko estis sep. Kaj kvankam la strukturoj de la Ĝardeno estis simplaj, ili estis plej artaj. La vojoj kaj padoj estis bone konstruitaj, kaj la pejzaĝa aranĝo estis delikata.
La sanitaraj aranĝoj de la Ĝardeno estis tre antaŭtempaj kompare kun tio, kio estis provita ĝis tiu epoko sur Urantio. La trinkebla akvo de Edeno estis konservita sana per la strikta observado de la sanitaraj regularoj destinita por konservi ĝian purecon. Dum tiuj ĉi fruaj tempoj multe da problemoj okazis pro la neglekto de tiuj ĉi reguloj, sed Van iom post iom enradikigis ĉe siaj asociitoj la gravecon, ke nenio falu en la rezervejojn da akvo de la Ĝardeno.
Antaŭ la posta establo de sistemo de kloako la Edenidoj skrupule enfosis ĉiujn rubaĵojn aŭ putrantajn materialojn. La inspektistoj de Amadono ĉiutage kontrole rondiris por serĉi eblajn kaŭzojn de malsano. Urantianoj ne denove ekkonsciis pri la graveco de la preventado de homaj malsanoj ĝis la postaj tempoj de la deknaŭa kaj dudeka jarcentoj. Antaŭ la interrompo de la Adama reĝimo, forĵeta sistemo de kovritaj tuboj el brikoj estis konstruita, kiu iris sub la muroj, kaj malpleniĝis en la riveregon de Edeno preskaŭ unu kilometron kaj duonon trans la ekstera aŭ pli malgranda muro de la Ĝardeno.
Je la alveno de Adamo la plejmulto de plantoj de tiu monda parto kreskis en Edeno. Jam multaj el la fruktoj, cerealoj kaj nuksoj multe pliboniĝis. Multaj modernaj legomoj kaj cerealoj estis unue kultivitaj tie ĉi, sed dekoj da varietaĵoj de nutraj plantoj estis poste perditaj por la mondo.
Ĉirkaŭ kvin procentoj de la Ĝardeno estis sub intensa artefarita kultivado, dek kvin procentoj parte kultivitaj, la cetero estanta en pli-malpli natura stato atendante la alvenon de Adamo, ĉar oni opiniis, ke estis preferinde fini la parkon laŭ liaj ideoj.
Kaj tiel la Ĝardeno de Eden pretiĝis por la akcepto de la promesita Adamo kaj lia edzino. Kaj tiu ĉi Ĝardeno honorigus mondon sub perfektigita administrado kaj normala regado. Adamo kaj Eva estis tre kontentaj pri la ĝenerala plano de Edeno, kvankam ili faris multajn ŝanĝojn en la meblaro de sia propra persona loĝejo.
Kvankam la laboro de plibeligo certe ne estis finita je la alveno de Adamo, la loko jam estis juvelo de botanika beleco; kaj dum la fruaj tempoj de lia restado en Edeno la tuta Ĝardeno prenis novan formon, kaj alprenis novajn proporciojn de beleco kaj grandiozeco. Neniam antaŭ nek post tiu epoko Urantio fiere portis tian belan kaj kompletan elmontron de hortikulturo kaj agrikulturo.
Ĉe la centro de la Ĝardena templo Van plantis la longe garditan vivarbon, kies folioj estis destinataj al la “resanigo de la nacioj”, kaj kies fruktoj tiel longe subtenis lin sur tero. Van bone sciis, ke ankaŭ Adamo kaj Eva dependos de tiu ĉi donaco de Edentio por vivteni sin, post kiam ili iam aperos sur Urantio kun materia formo.
La Materiaj Filoj sur la sistemaj ĉefmondoj ne bezonas la vivarbon por vivteni sin. Nur post repersonigado ili dependas de tiu ĉi akcesoraĵo por la fizika senmorteco.
La “arbo de la scio pri bono kaj malbono” povas esti parolfiguro, simbola nomo kovranta multegon da homaj spertoj, sed la “vivarbo” ne estis mito; ĝi estis reala, kaj delonge ĉeestis sur Urantio. Kiam la Plejaltuloj de Edentio aprobis la komisionon de Kaligastio kiel Planeda Princo de Urantio kaj tiuj de la cent Jerusemaj civitanoj kiel lia administra personaro, ili sendigis al la planedo fare de la Melkicedekoj arbuston de Edentio, kaj tiu ĉi planto kreskis por esti la vivarbo sur Urantio. Tiu ĉi formo de neinteligenta vivo estas indiĝena al la konstelaciaj ĉefsferoj, ankaŭ troviĝas sur la ĉefmondoj de la lokaj universoj, de la superuniversoj, kaj ankaŭ sur la Havonaj sferoj, sed ne sur la sistemaj ĉefmondoj.
Tiu ĉi superplanto akumulis iujn spacajn energiojn, kiuj estis kontraŭvenenaj por la maljunigantaj elementoj de la besta ekzisto. La frukto de la vivarbo estis kiel superkemia baterio de akumuliloj, mistere liberigante la forton de la universo plilongigantan la vivon, kiam ĝi estis manĝita. Tiu ĉi formo de nutraĵo estis tute senutila por la ordinaraj evoluaj estaĵoj de Urantio, sed precipe ĝi utilis al la cent materiigitaj membroj de la personaro de Kaligastio kaj al la cent modifitaj Andonidoj, kiuj kontribuis per sia vivplasmo al la personaro de la Princo, kaj kiuj kompense ricevis tiun komplementon de vivo, kiu ebligis al ili utiligi la frukton de la vivarbo por nedifinita periodo de sia alie mortema ekzisto.
Dum la tagoj de la regado de la Princo la arbo kreskis en la tero ĉe la centra kaj cirkla korto de la templo de la Patro. Kiam okazis la ribelo Van kaj liaj asociitoj rekreskigis ĝin de ĝia centra kerno en ilia provizora kampadejo. Tiu ĉi Edentia arbusto poste estis portita al ilia altebenaĵa restadejo, kie ĝi servis al Van kaj Amadono dum pli ol cent kvindek mil jaroj.
Kiam Van kaj liaj asociitoj pretigis la Ĝardenon por Adamo kaj Eva, ili transplantis la Edentian arbon al la Ĝardeno de Edeno, kie denove ĝi kreskis ĉe centra kaj cirkla korto de alia templo al la Patro. Kaj Adamo kaj Eva periode manĝis ĝiajn fruktojn por konservi sian duoblan formon de fizika vivo.
Kiam la planoj de la Materia Filo devojiĝis, Adamo kaj lia familio ne rajtis kunporti la kernon de la arbo el la Ĝardeno. Kiam la Nodidoj invadis Edenon, oni diris al ili, ke ili fariĝos kiel “dioj se ili manĝos la fruktojn de la arbo”. Je sia surprizo ili trovis ĝin sengarda. Ili libere manĝis la fruktojn dum jaroj, sed tio faris nenion al ili; ili ĉiuj estis materiaj mortemuloj de la regno; mankis al ili la doto, kiu agis kiel komplemento al la frukto de la arbo. Ili furioziĝis pro sia nekapablo profiti de la vivarbo, kaj okaze de unu el siaj internaj militoj, kaj la templo kaj arbo estis detruitaj per la fajro; nur la ŝtonaj muroj staris, ĝis la Ĝardeno estis poste subakvigita. Tio ĉi estis la dua detruita templo de la Patro.
Kaj nun la tuta karno sur Urantio devas sekvi la naturan fluon de vivo kaj morto. Adamo, Eva, iliaj infanoj kaj la infanoj de iliaj infanoj, kune kun iliaj asociitoj, ĉiuj pereis en la tempa fluo, tiel fariĝante submetitaj al la suprenira plano de la loka universo, en kiu la resurekto sur la domego-mondoj sekvas la materian morton.
Post la foriro de Adamo, la unua Ĝardeno estis diverse okupita de la Nodidoj, Kutidoj kaj Suntidoj. Ĝi poste fariĝis la loĝejo de la nordaj Nodidoj, kiuj kontraŭis al la kunlaboro kun la Adamidoj. La duoninsulo estis invadita de tiuj ĉi malsuperaj Nodidoj dum preskaŭ kvar mil jaroj, post kiam Adamo forlasis la Ĝardeno kiam, lige kun la violenta agado de la ĉirkaŭaj vulkanoj kaj la subakviĝo de la Sicilia terponto al Afriko, la orienta fundo de la Mediteranea Maro sinkis, kuntirante sub la akvojn la tutan Edenan duoninsulon. Samtempe kun tiu ĉi vasta subakviĝo la marbordo de la orienta Mediteraneo estis multe plialtiĝis. Kaj tio estis la fino de la plej bela natura kreaĵo, kiun Urantia iam posedis. La sinkado ne estis subita, pluraj centoj da jaroj estis necesaj por komplete subakvigi la tutan duoninsulon.
Ni neniel povas konsideri tiun ĉi malaperon de la Ĝardeno kiel rezulton de la aborto de la diaj planoj aŭ kiel rezulton de la eraroj de Adamo kaj Eva. Ni nur konsideras la subakgivon de Edeno kiel naturan okazon, sed ŝajnas al ni, ke la sinkado de la Ĝardeno estis kalkulita por okazi proksimume kiam sufiĉus la akumulado de la rezervoj de la violkolora raso por entrepreni la laboron de rehabilitado de la mondaj popoloj.
La Melkicedekoj konsilis al Adamo ne komenci la programon de rasa plialtigo kaj miksado, antaŭ ol lia propra familio nombris duonon da miliono. Neniam estis intencite, ke la Ĝardeno estu la permanenta hejmo de la Adamidoj. Ili devis fariĝi senditoj pri nova vivo al la tuta mondo; ili devis mobilizi sin por malegoisma sindonemo al la bezonantaj rasoj de la tero.
La instrukcioj donitaj al Adamo fare de la Melkicedekoj implicis, ke li devis establi rasajn, kontinentajn kaj sekciajn sidejojn sub la respondeco de liaj rektaj gefiloj, dum li kaj Eva devis dividi sian tempon inter tiuj ĉi diversaj mondaj ĉefurboj kiel konsilantoj kaj kunordigantoj pri la tutmonda ministrado pri la biologia plialtigo, intelekta antaŭenigo kaj morala rehabilitado.
[Prezentita de Solonia, la serafa “voĉo en la Ĝardeno”.]