Kajero 72

Registaro sur najbara planedo

Kun la permeso de Lanaforĝo kaj la aprobo de la Plejaltuloj de Edentio, mi havas la permeson rakonti iom pri la socia, morala kaj politika vivo de la plej altnivela homa raso vivanta sur ne malproksima planedo apartenanta al la Satania sistemo.

El ĉiuj Sataniaj mondoj, kiuj fariĝis izolitaj pro la partopreno en la Lucifera ribelo, tiu ĉi planedo spertis historion tre simila al tiu de Urantio. La simileco inter la du sferoj sendube klarigas kial permeso fari tiun ĉi eksterordinaran prelegon estis donita, ĉar estas plej nekutime por la sistemaj regantoj konsenti la raporton sur unu planedo pri la aferoj de alia.

Tiu ĉi planedo, kiel Urantio, estis devojigita de la mallojaleco de sia Planeda Princo lige kun la Lucifera ribelo. Ĝi ricevis Materian Filon malmulte post la alveno de Adamo sur Urantio, kaj tiu ĉi Filo ankaŭ fiaskis, lasante la sferon izolita, ĉar Magistra Filo neniam estis disdonacita al ĝiaj mortemulaj rasoj.

1. La kontinenta nacio

Malgraŭ ĉiuj ĉi planedaj handikapoj tre supera civilizacio evoluas sur izolita kontinento simile granda kiel Aŭstralio. Tiu ĉi nacio nombras ĉirkaŭ 140 milionojn da loĝantoj. Ĝia popolo estas miksita raso, ĉefe blua kaj flava, kun iomete pli granda proporcio de violkolora ol la tiel-nomata blanka raso de Urantio. Tiuj ĉi malsamaj rasoj ankoraŭ ne estas plene miksitaj, sed ili tre akcepteble interfratiĝas kaj frekventiĝas. La averaĝa vivdaŭro sur tiu ĉi kontinento estas nun naŭdek jaroj, dek kvin procentoj pli alta ol iu ajn alia popolo sur la planedo.

La industria mekanismo de tiu ĉi nacio ĝuas certan grandan avantaĝon venantan de la unika topografio de la kontinento. La altaj montoj, sur kiujn pluvegoj falas ok monatojn jare, situas ĉe la centro mem de la lando. Tiu ĉi natura aranĝo favoras la uzadon de akvoenergio, kaj grande faciligas la irigacion de la pli arida okcidenta kvarono de la kontinento.

Tiuj ĉi homoj estas aŭtarciaj, tio estas, ili povas vivi senfine sen importi ion ajn el la ĉirkaŭaj nacioj. Iliaj naturaj resursoj estas sufiĉaj, kaj per sciencaj teknikoj ili lernis kiel kompensi siajn mankojn en la esencaĵoj de la vivo. Ili ĝuas viglan enlandan komercon, sed havas malmulte da ekstera komerco pro la universala malamikeco de siaj malpli evoluintaj najbaroj.

Tiu ĉi kontinenta nacio ĝenerale sekvis la evoluan tendencon de la planedo: la disvolviĝo de la triba stadio ĝis la apero de fortaj regantoj kaj reĝoj daŭris milojn da jaroj. La absolutaj monarkoj estis sekvitaj de de multaj malsamaj ordoj de registaro — malsukcesaj respublikoj, komunumaj ŝtatoj kaj diktatoroj aperis kaj malaperis laŭ senfina abundeco. Tiu ĉi kreskado daŭris ĝis antaŭ ĉirkaŭ kvin cent jaroj, dum periodo de politika fermentado, unu el la potencaj triumviroj-diktatoroj ŝanĝis sian pensmanieron. Li volontulis abdiki, kondiĉe ke unu el la aliaj regantoj, la plej malnobla el la ceteraj du, ankaŭ forlasu sian diktaturon. Tiel la suvereneco de la kontinento estis konfidita al unu sola reganto. La unuiĝinta ŝtato progresis sub forta monarkia regado dum pli ol cent jaroj, dum kiu estis ellaborita majstra ĉarto de libereco.

La sekva transiro de monarkio ĝis reprezenta formo de registaro estis grada, la reĝoj restantaj kiel simple sociaj aŭ sentimentalaj prufiguroj, fine malaperante kiam la virseksa linio de posteuloj elĉerpiĝis. La nuntempa respubliko ekzistas de ducent jaroj, dum kiuj okazis daŭra progreso al la registaraj teknikoj, kiujn ni priskribos, la lastaj disvolviĝoj pri industria kaj politika regnoj plenumitaj dum la lasta jardeko.

2. Politika organizado

Tiu ĉi kontinenta nacio nun havas reprezentan registaron kun nacia ĉefurbo en sia centro. La centra registaro konsistas en potenca federacio de cent relative liberaj ŝtatoj. Tiuj ĉi ŝtatoj elektas siajn guberniestrojn kaj leĝofarantojn por dek jaroj, kaj neniu estas reelektebla. Ŝtataj juĝistoj estas dumvive nomumitaj de la guberniestroj kaj konfirmitaj de siaj parlamentoj, kiu konsistas en po unu reprezentanto por ĉiu cent mil civitanoj.

Estas kvin malsamaj specoj de urba registaro, depende de la grandeco de la urbo, sed neniu urbo rajtas havi pli ol unu milionon da loĝantoj. Entute, tiuj ĉi skemoj de municipaj registaroj estas tre simplaj, rektaj kaj ekonomiaj. La malmultaj postenoj de urba administracio estas arde celataj de la plej superaj tipoj de civitanoj.

La federacia registaro ampleksas tri kunordigitajn fakojn: ekzekutiva, leĝodona kaj juĝa. La federacia ĉefplenumanto estas elektita ĉiun ses jarojn fare de universala teritoria voĉdonado. Li ne estas reelektebla, krom kun la peto de almenaŭ sepdek kvin ŝtataj parlamentoj subtenitaj de siaj respektivaj ŝtataj guberniestroj, kaj nur por unu sola mandato. Li estas konsilita de superkabineto konsistanta el ĉiuj vivantaj eksaj ĉefplenumantoj.

La leĝodona divido ampleksas tri ĉambrojn:

1. La alta ĉambro estas elektita de industriaj, profesiaj, agrikulturaj kaj aliaj grupoj de laborantoj, balotante laŭ sia ekonomia funkcio.

2. La malalta ĉambro estas elektita de iuj organizoj de socio ampleksantaj la socian, politikan kaj filozofian grupojn ne inkluzivitajn en la industrio aŭ profesioj. Ĉiuj laŭregulaj civitanoj partoprenas en la elekto de ambaŭ klasoj de reprezentantoj, sed ili estas malsame grupitaj, depende ĉu la elekto estas pri la alta aŭ la malalta ĉambro.

3. La tria ĉambro — la plej aĝaj ŝtatistoj — ampleksas la veteranojn de civita servo, kaj inkluzivas multajn distingindajn personojn nomumitajn de la ĉefplenumanto, de la regionaj (subfederaciaj) plenumantoj, de la ĉefo de la plejsupera tribunalo, kaj de la prezidantaj oficistoj de la aliaj leĝodonaj ĉambroj. Tiu ĉi grupo estas limigita al cent, kaj ĝiaj membroj estas elektitaj de la plimulta decido de la plejaĝaj ŝtatistoj mem. La membriĝo estas dumviva, kaj kiam okazas vakeco, la persono ricevanta la plej multajn balotilojn tiel estas laŭregule elektita. La graveco de tiu ĉi korpuso estas pure konsila, sed ĝi estas potenca regulilo de publika opinio, kaj uzas potencan influon sur ĉiuj branĉoj de la registaro.

Granda parto de la federacia administra laboro estas plenumata de la dek regionaj (subfederaciaj) aŭtoritatoj, ĉiu konsistanta en la asocio de dek ŝtatoj. Tiuj ĉi regionaj sekcioj estas plene ekzekutivaj kaj administraj, havante nek leĝodonajn nek juĝajn funkciojn. La dek regionaj plenumantoj estas la personaj nomumitoj de la federacia ĉefplenumanto, kaj ilia ofica periodo estas samtempa kun lia — ses jaroj. La federacia plejsupera tribunalo aprobas la nomumon de tiuj ĉi dek regionaj plenumantoj, kaj kvankam ili ne povas esti renomumitaj, la retiriĝanta plenumanto aŭtomate fariĝas la asociito kaj konsilanto de sia posteulo. Alie tiuj ĉi regionaj ĉefoj elektas sian propran kabineton de administraj oficistoj.

Tiu ĉi nacio estas juĝe administrata de du gravaj sistemoj de kortumoj — la leĝaj kortumoj kaj la sociekonomiaj kortumoj. La leĝaj kortumoj funkcias laŭ la tri jenaj niveloj:

1. Minoraj kortumoj de urba kaj loka jurisdikcio, kies decidoj povas esti apelaciitaj al la altaj ŝtataj tribunaloj.

2. Ŝtataj plejsuperaj kortumoj, kies decidoj estas finaj en ĉiuj aferoj ne koncernantaj la federacian registaron aŭ endanĝerigantaj la rajtojn kaj liberecojn de la civitanoj. La regionaj plenumantoj rajtas prezenti iun ajn kazon ĉe la tribunalo de la federacia plejsupera kortumo.

3. Federacia plejsupera kortumo — la alta tribunalo por la juĝado de naciaj malkonsentoj kaj la apelaciaj kazoj devenantaj de la ŝtataj kortumoj. Tiu ĉi plejsupera tribunalo konsistas el dek du homoj inter kvardek kaj sepdek jaraĝaj, kiuj servis almenaŭ du jarojn en iu ŝtata tribunalo, kaj kiu estis nomumitaj al tiu ĉi alta posteno de la ĉefplenumanto, kun la plimulta aprobo de la superkabineto kaj la tria ĉambro de la leĝodona asembleo. Ĉiuj decidoj de tiu ĉi plejsupera juĝa korpuso estas faritaj de almenaŭ du triona el la voĉdonoj.

La sociekonomiaj kortumoj funkcias en la tri jenaj sekcioj:

1. Gepatraj kortumoj, asociitaj al la leĝodonaj kaj ekzekutivaj sekcioj de la hejma kaj socia sistemo.

2. Edukadaj kortumoj — la juĝaj korpusoj ligitaj al la ŝtataj kaj regionaj lernejaj sistemoj kaj asociitaj kun la ekzekutivaj kaj leĝodonaj branĉoj de la eduka administra mekanismo.

3. Industriaj kortumoj — la jurisdikciaj tribunaloj konfiditaj kun plena aŭtoritato por solvi ĉiujn ekonomiajn miskomprenojn.

La federacia plejsupera kortumo ne ricevas sociekonomiaj kazoj, krom kun la tri kvarona voĉdondo de la tria leĝodona branĉo de la nacia registaro, la ĉambro de la plejaĝaj ŝtatistoj. Alie ĉiuj decidoj de gepatraj, edukadaj kaj industriaj kortumoj estas finaj.

3. La hejma vivo

Sur tiu ĉi kontinento estas kontraŭleĝe, ke du familioj loĝu sub la sama tegmento. Kaj ĉar la grupaj loĝejoj ests malpermesitaj, la plejmulto de la apartamenta speco de konstruaĵoj estis detruitaj. Sed la gefraŭloj ankoraŭ vivas en kluboj, hoteloj kaj aliaj grupaj loĝejoj. La plej malgranda loĝejo permesata devas inkluzivi ĉirkaŭ kvarmil kvincent kvadratmetrojn. Ĉiu terpeco kaj alia proprietaĵo uzata kiel hejmo estas libera je impostado ĝis dekoble la minimumo konsentata por loĝejo.

La hejma vivo de tiu ĉi popolo multe pliboniĝis dum la lasta jarcento. La instruado de gepatroj, ambaŭ patroj kaj patrinoj, ĉe la gepatraj lernejoj pri infana kulturo estas deviga. Eĉ la agrikulturistoj, kiuj loĝas en malgrandaj kamparaj setlejoj koresponde lernas, irante al la plej proksima centro pri parola instruo ĉiun dekan tagon - ĉiun duan semajnon, ĉar ilia semajno nombras kvin tagojn.

La averaĝa nombro da infanoj en ĉiu familio estas kvin, kaj ili estas sub la plena regado de siaj gepatroj aŭ, okaze de la forpaso de unu aŭ ambaŭ, sub tiu de la zorgantoj selektitaj de la gepatraj kortumoj. Oni konsideras kiel granda honoro por iu ajn familio ricevi la vartadon de plena orfo. Konkuraj ekzamenoj okazas inter gepatroj, kaj la orfo estas konfidita al la hejmo de tiuj, kiuj montras la plej bonajn gepatrajn kvalifikojn.

Tiuj ĉi homoj konsideras la hejmon kiel la bazan institucion de sia civilizacio. Oni atendas, ke la plej valora parto de la edukado kaj karaktera trejnado de infano estos certigita de siaj gepatroj, kaj hejme la patroj dediĉas preskaŭ tiom da atento al la infana kulturo, kiom patrinoj.

La tuta seksa instruado estas administrata hejme de la gepatroj aŭ de leĝaj zorgantoj. La morala instruado estas donata de instruistoj dum la ripozaj periodoj en la lernmetiejoj, sed ne same pri la religia edukado, kiu estas konsiderata kiel la ekskluziva privilegio de gepatroj, religio estante rigardata kiel integra parto de la hejma vivo. Pure religia instruado estas donita nur en la temploj de filozofio, ĉar neniu ekskluzive religiaj institucioj kiel la Urantiaj eklezioj de Urantio disvolviĝis ĉe tiu popolo. En ilia filozofio la religio estas strebo por koni Dion kaj manifesti la amon al siaj kunuloj servante ilin, sed tio ne estas tipa de la religia statuso de la aliaj nacioj sur tiu ĉi planedo. La religio estas tiel komplete familia afero inter tiuj ĉi homoj, ke ne estas publikaj lokoj dediĉitaj ekskluzive al religia asembleo. Politike la eklezio kaj la ŝtato, kiel Urantianoj kutimas diri, estas plene apartigitaj, sed estas stranga interkovro inter religio kaj filozofio.

Ĝis antaŭ dudek jaroj la spiritaj instruistoj (kompareblaj al Urantiaj pastroj), kiuj vizitis ĉiun familion por periode ekzameni la infanojn por kontroli, ĉu ili estis taŭge instruitaj de siaj gepatroj, estis sub la registara superrigardo. Tiuj ĉi spiritaj konsilantoj kaj ekzamenantoj estas nun sub la direktado de la nove kreita Fondaĵo de Spirita Progreso, institucio subtenata de volontulaj kontribuaĵoj. Eble tiu ĉi institucio ne plu evoluos, ĝis la alveno de Paradiza Magistra Filo.

La infanoj restas laŭleĝe submetitaj al siaj gepatroj, ĝis kiam ili estas dekkvinjaraĝaj, kiam okazas la unua inico pri civita respondeco. Poste, ĉiun kvinan jaron laŭ kvin sinsekvaj periodoj, okazas similaj publikaj ekzercoj por samaĝaj grupoj, ĉe kiuj la devigoj de la gepatroj estas malpliigitaj, dum ili prenas sur sin novajn civitajn kaj sociajn respondecojn al la Ŝtato. La voĉdonrajto estas donita je la aĝo de dudek, la rajto geedziĝi sen la gepatra konsento ne estas donita antaŭ la aĝo de dudek kvin, kaj la infanoj devas forlasi la gepatran hejmon atinginte la aĝon de tridek.

La leĝoj pri geedziĝo kaj eksedziĝo estas unuformaj tra la tuta nacio. Geedziĝo antaŭ dudek jaroj — la aĝo de civila emancipado — ne estas permesita. La permeso por geedziĝi estas konsentita nur unu jaro post la anonco de intenco, kaj post kiam la gefianĉoj prezentas atestojn montrantajn, ke ili estas laŭregule instruitaj en la gepatraj lernejoj pri la respondecoj de geedza vivo.

La reguligoj pri divorco estas iom malrigoraj, sed la dekretoj pri separoj esprimitaj de la gepatraj kortumoj ne povas esti ricevitaj, antaŭ ol unu jaro post la registrado de la anonco estas registrita, kaj la jaro sur tiu planedo estas konsiderinde pli longa ol sur Urantio. Malgraŭ iliaj facilaj leĝoj pri divorco, la nuna ritmo de divorcoj estas nur unu dekono de tiu de la civilizitaj rasoj de Urantio.

4. La eduka sistemo

La eduka sistemo de tiu ĉi nacio estas deviga kaj gea en la antaŭaltlernejaj lernejoj, en kiuj lernas la studentoj de kvin ĝis dek ok jaraĝaj. Tiuj ĉi lernejoj estas tre malsamaj de tiuj de Urantio. Ne estas klasĉambroj, nur unu studado estas samtempe traktata, kaj post la tria jaro ĉiuj lernantoj fariĝas helpinstruistoj, instruante al la pli junaj. La libroj estas uzataj nur por akiri informojn, kiuj helpos solvi la problemojn aperantajn en la lernmetiejoj kaj la lernfarmbienoj. Multe de la meblaro uzata sur la kontinento kaj la multaj mekanikaj aparatoj — tio estas grava epoko de invento kaj mekanizado — estas produktitaj en tiuj ĉi metiejoj. Apud ĉiu metiejo estas praktika biblioteko, kie la studento povas konsulti la librojn de necesaj referencoj. La agrikulturo kaj hortikulturo estas ankaŭ instruitaj dum la tuta eduka daŭro en la vastaj farmbienoj apud ĉiu loka lernejo.

La mensmalfortuloj estas trejnitaj nur en agrikulturo kaj bredado, kaj ili estas vivdaŭre alligitaj al specialaj gardaj kolonioj, kie ili estas laŭsekse apartigitaj por malebligi generadon, kiu estas malpermesata por ĉiuj subnormaluloj. Tiuj ĉi restriktaj aranĝoj funkcias de sepdek kvin jaroj; la dekretoj de alligiteco estas liveritaj de la gepatraj kortumoj.

Ĉiu ferias dum unu monato ĉiujare. La antaŭaltlernejaj lernejoj funkcias dum naŭ monatoj el jaro de dek, kaj la ferioj estas pasigitaj en vojaĝoj kun gepatroj aŭ amikoj. Tiu ĉi vojaĝo estas parto de la programo de la plenkreskula edukado, kaj ĝi daŭras dum la tuta vivdaŭro, la fonduso por pagi tiajn elspezojn estas akumulitaj laŭ la samaj metodoj uzataj por asekuro pri maljuneco.

Unu kvarono de la lerneja tempo estas dediĉita al ludado — konkuraj sportoj — la lernantoj progresante de la lokaj, poste ŝtataj kaj regionaj, kaj ĝis la naciaj elprovoj de lerteco kaj prodaĵoj. Same la deklamaj kaj muzikaj konkuroj, kaj ankaŭ sciencaj kaj filozofiaj, okupas la atenton de studentoj de la malaltaj sociaj dividoj ĝis la konkuroj por la naciaj honoroj.

La lerneja regado estas kopio de la nacia registaro kun siaj tri korelativaj branĉoj, la instruistaro funkciante kiel la tria aŭ konsilanta leĝodona sekcio. La ĉefa celo de edukado sur tiu kontinento estas igi ĉiun lernanton sendependa civitano.

Ĉiu infano diplomiĝanta en la antaŭaltlerneja sistemo je la aĝo de dek ok estas lerta metiisto. Tiam komenciĝas la studado de libroj kaj la serĉado pri specialaj scioj, aŭ en la lernejoj por plenkreskuloj aŭ en la altlernejoj. Kiam brila studento finas siajn taskojn antaŭ la planita programo, li ricevas tempon kiel rekompencon kaj rimedojn por plenumi iun ajn personan projekton elektitan de li. La tuta edukada sistemo estas planita por adekvate trejni la individuon.

5. Industria organizado

La industria situacio ĉe tiu ĉi popolo estas malproksime de iliaj idealoj; la kapitalo kaj la laboro ankoraŭ havas siajn malfacilaĵojn, sed ambaŭ alĝustiĝas al la plano de sincera kunlaborado. Sur tiu ĉi unika kontinento la laboristoj pli kaj pli fariĝas akciuloj en ĉiuj industriaj aferoj; ĉiu inteligenta laboristo malrapide fariĝas malgranda kapitalisto.

Sociaj antagonismoj malpliiĝas, kaj la bonvolo rapide kreskas. Neniu grava ekonomia problemo ekestis pro la abolicio de sklaveco (antaŭ pli ol cent jaroj), ĉar tiu ĉi alĝustigo estis grade plenumita per la liberigo de du procento ĉiujare. Tiuj sklavoj, kiuj kontentige trapasis mensajn, moralajn kaj fizikajn testojn, ricevis civitanecon; multaj el tiuj ĉi superaj sklavoj estis militkaptitoj aŭ infanoj de tiaj kaptitoj. Antaŭ proksimume kvindek jaroj la lastaj malsuperaj sklavoj estis deportitaj, kaj ankoraŭ pli freŝdate ili entreprenis la taskon malpliigi la nombron de siaj degenerintaj kaj malvirtaj klasoj.

Tiuj homoj freŝdate disvolvis novajn teknikojn por la alĝustigo de industriajn malkonsentojn kaj por la korektado de ekonomiajn misuzojn, kiuj estas notindajn plibonigojn kompare kun siaj malnovaj metodoj por solvi tiajn problemojn. La perforto estis malpermesita kiel proceduro por solvi aŭ personan aŭ industrian malkonsentojn. Salajroj, profitoj kaj aliaj ekonomiaj problemoj ne estas rigide reguligitaj, sed ili estas ĝenerale regataj de la industriaj parlamentoj, dum ĉiuj disputoj koncernantaj la industrion estas juĝitaj antaŭ la industriaj kortumoj.

La industriaj tribunaloj ekzistas de nur tridek jaroj, sed ili tre kontentige funkcias. La plej freŝdataj disvolvoj estas, ke de nun la industriaj kortumoj agnoskos laŭleĝaj kompensoj:

1. Leĝaj procentoj de interezo sur investita kapitalo.

2. Konvena salajro por la kompetentuloj uzataj en industriaj operacioj.

3. Justaj kaj senpartiaj salajroj por manlaboro.

Tiuj ĉi unue devas esti plenumitaj konforme al kontrakto, aŭ fronte al malpliigitaj profitoj ili devas kundividi laŭproporcie provizoran redukton. Kaj poste ĉiuj gajnoj super tiujn ĉi fiksitajn pagendaĵojn devas esti konsiderataj kiel dividendoj, kaj devas esti proporcie disdonitaj al ĉiuj tri sekcioj: kapitalo, kompetentuloj kaj manlaboristoj.

Ĉiun dek jarojn la regionaj ekzekutivoj alĝustigas kaj dekretas la laŭleĝajn horojn de ĉiutaga salajrita laboro. La industrio nun funkcias laŭ kvintaga semajno, kvar tagoj de laboro kaj unu de ripozo. Tiu ĉi popolo laboras po ses horoj ĉiun labortagon kaj, kiel studentoj, po naŭ monatoj ĉiun jaron de dek. La ferioj estas kutime pasigitaj vojaĝante, kaj novaj metodoj de veturado estis freŝdate disvolvitaj, kaj la tuta nacio tre tendencas vojaĝi. La klimato estas favora por vojaĝi ĉirkaŭ ok monatojn jare, kaj ili profitas kiel eble plej multe pri siaj oportunoj.

Antaŭ ducent jaroj la profita motivo plene dominis la industrion, sed hodiaŭ ĝi estas rapide anstataŭita de aliaj kaj pli altaj instigoj. La konkurenco estas akra sur tiu ĉi kontinento, sed multe de ĝi estas transdonita de la industrio al ludoj, lerteco, sciencaj plenumoj kaj intelektaj atingoj. Ĝi estas plej aktiva en socia servado kaj registara lojaleco. Ĉe tiu ĉi popolo la publika servado rapide fariĝas la ĉefa celo de ambicio. La plejriĉa homo sur la kontinento laboras ses horojn tage en la oficejo de sia entrepreno de maŝinoj, kaj poste hastas al la loka branĉo de la lernejo de ŝtatadministrado, kie li celas kvalifikiĝi por la publika servado.

La laboro fariĝas pli honorinda sur tiu ĉi kontinento, kaj ĉiuj kapablaj civitanoj pli ol dekokjaraj laboras aŭ hejme kaj en farmbienoj, en agnoskita industrio, en la publikaj konstrulaboroj, kie la provizoraj senlaboruloj estas dungitaj, aŭ alie en la korpuso de devigaj laboristoj en la minejoj.

Tiuj ĉi homoj ankaŭ disvolvi novan formon de socia naŭzo — aboneno kaj pri senokupeco kaj pri nemeritita riĉeco. Malrapide kaj certe ili konkeras siajn maŝinojn. Iam ili ankaŭ luktis por politika libereco kaj poste por ekonomia libereco. Nun ili komencas ĝui pri ambaŭ, kaj krome ili komencas aprezi sian merititan libertempon, kiu povas esti dediĉita al pliigita memrealigo.

6. Asekuro pri maljuneco

Tiu ĉi nacio klopodas anstataŭigi la specon de bonfarado detruanta memrespekton per plene dignaj garantioj de registara asekuro. Tiu ĉi nacio donas al ĉiu infano edukadon, kaj al ĉiu homo laboron; tial ĝi povas sukcese efektivigi tian asekuran skemon por la protektado de la kripluloj kaj maljunuloj.

Ĉe tiu ĉi popolo ĉiuj personoj devas emeritiĝi el profitdonaj okupoj atinginte aĝon de sesdek kvin, krom se ili akiras permeson de la komisaro de ŝtata laboro, kiu rajtigos al ili labori ĝis la aĝo de sepdek jaroj. Tiu ĉi aĝolimo ne validas al registaraj ŝtatoficistoj aŭ filozofoj. La fizikaj handikapitoj aŭ permanentaj kripluloj povas aliĝi al la listo de emerituloj je iu ajn aĝo fare de kortuma ordo aprobe subskribita de la komisaro pri pensioj de la regiona registaro.

La financado de maljunulaj pensioj devenas de kvar fontoj:

1. La enspezo de po unu tago ĉiumonate estas tiucele rekviziciita de la federacia registaro, kaj en tiu ĉi lando ĉiu laboras.

2. Heredaĵoj — multaj riĉaj civitanoj tiucele rezervas kapitalon.

3. La enspezoj de deviga laboro en la ŝtataj minejoj. Post kiam la rekrutitaj laboristoj subtenas sin, kaj flankenmetas siajn proprajn kontribuojn por emeritiĝo, ĉiuj kromaj profitoj de ilia laboro estas remetitaj al tiu ĉi pensia fonduso.

4. La enspezoj de naturaj resursoj. La tuta natura riĉfonto sur la kontinento estas gardita kiel socia posedaĵo de la federacia registaro, kaj la enspezo de ĝi estas uzata por sociaj celoj, kiel la preventado de malsanoj, la edukado de geniuloj kaj la elspezoj de speciale promesplenaj individuoj en la ŝtatadministraj lernejoj. Duono de la enspezoj de naturaj resursoj iras al la fonduso de maljunula pensio.

Kvankam la ŝtataj kaj regionaj aktuariaj fondaĵoj provizas per multaj formoj de protektaj asekuroj, la maljunulaj pensioj estas ekskluzive administrataj de la federacia registaro pere de la dek regionaj departementoj.

Tiu ĉi registara fonduso estas delonge honeste administrata. Post ŝtatperfido kaj murdo la plej severaj punoj atribuitaj de la kortumoj koncernas la perfido al la publika proprieto. Socia kaj politika mallojaleco estas nun konsiderata kiel la plej abomena el ĉiuj krimoj.

7. Impostado

La federacia registaro estas paternalisma nur pri la administrado de maljunulaj pensioj kaj en la prizorgado de geniuloj kaj krea originaleco; la ŝtataj registaroj zorgas iom pli pri la individua civitano, dum la lokaj registaroj estas multe pli paternalismaj aŭ socialismecaj. La urbo (aŭ iu subsekcio de ĝi) okupiĝas pri tiaj aferoj kiel sano, higieno, konstrureguligo, plibeligo, akvoprovizado, lumigado, hejtado, distrado, muziko kaj komunikado.

En la tuta industrio oni unue atentas la sanon; iuj fazoj de fizika bonfarto estas rigardataj kiel industriaj kaj komunumaj prerogativoj, sed sanproblemoj de individuo kaj familio estas strikte personaj aferoj. Pri medicino, kiel pri ĉiuj aliaj pure personaj aferoj, estas pli kaj pli la plano de la registaro deteni sin enmiksiĝi.

Urboj povas nek imposti nek ŝuldiĝi. Ili ricevas popersonan monsubtenon el la ŝtata fisko, kaj devas kompletigi tiun enspezon per la profitoj de siaj socialismecaj entreprenoj kaj licencante diversajn komercajn agadojn.

La rimedoj de rapidaj transitoj, kiuj multe faciligas plivastigi la urbajn limojn, estas sub urba regado. La urbaj fajrobrigadoj estas subtenitaj de la kontraŭfajraj kaj asekuraj fondaĵoj, kaj ĉiuj konstruaĵoj, en urbo kaj kamparo, estas farjimunaj — de jam sepdek kvin jaroj.

Estas neniu urbe asignitaj pacgardistoj; la policaj korpusoj estas subtenataj de la ŝtataj registaroj. Tiu ĉi departemento preskaŭ tute rekrutas inter la fraŭlaj viroj inter dudek kvin ĝis kvindek jaraĝaj. La plimulto de la ŝtatoj determinas sufiĉe pezan gefraŭlecan imposton, kiu estas sendevigita por ĉiuj viroj, kiuj aliĝas al la ŝtata polico. En la averaĝa ŝtato la polica korpuso nun reprezentas nur unu dekono ol antaŭ kvindek jaroj.

Estas malmulte aŭ neniu unuformeco inter la impostaj skemoj de la cent relative liberaj kaj suverenaj ŝtatoj, ĉar la ekonomiaj kaj aliaj kondiĉoj multe varias en la malsamaj sekcioj de la kontinento. Ĉiu ŝtato havas dek konstituciajn klaŭzojn, kiuj ne povas esti modifitaj, krom kun la konsento de la federacia plejsupera kortumo, kaj unu el tiuj ĉi artikoloj malpermesas pagigi imposton de pli ol unu procento de la valoro de iu ajn proprietaĵo en iu jaro, hejmoj, ĉu en la urbo aŭ en la kamparo, estante sendevigitaj.

La federacia registaro ne rajtas ŝuldiĝi, kaj tri kvaronoj de referendumo kun tri-kvarona voĉdonado estas postulitaj, por ke ŝtato povu prunti krom okaze de milito. Ĉar la federacia registaro ne rajtas ŝuldigi, okaze de milito la Nacia Konsilio pri Defendo rajtas rekvizicii monon de la ŝatoj, same pri homoj kaj materialoj, laŭ la bezonoj. Sed neniu ŝuldo povas daŭri pli ol dudek kvin jarojn.

La enspezoj por subteni la federacian registaron devenas de la kvin jenaj fontoj:

1. Importadaj impostoj. Ĉiuj importaĵoj estas submetitaj al tarifo destinita por protekti la vivnivelon sur tiu ĉi kontinento, kiu estas tre supera al tiu de iu ajn alia nacio sur la planedo. Tiuj ĉi impostoj estas difinitaj de la plej alta industria kortumo, post kiam ambaŭ ĉambroj de la industria kongreso ratifas la rekomendojn de la ĉefplenumanto pri ekonomiaj aferoj, kiu estas kune nomumita de tiuj du leĝodonaj korpusoj. La supera industria ĉambro estas elektita de la laboristoj, la malsupera de la kapitalistoj.

2. Tantiemoj. La federacia registaro instigas inventadon kaj originalajn kreadojn en la dek regionaj laboratorioj, helpante ĉiujn specojn de geniuloj — artistojn, aŭtorojn kaj sciencistojn — kaj protektas iliajn patentojn. Kompense la registaro prenas la duonon de la profitoj realigitaj de ĉiuj tiaj inventoj kaj kreaĵoj, ĉu pri maŝinoj, libroj, artaĵoj, plantoj aŭ bestoj.

3. Heredaj impostoj. La federacia registaro papigas laŭgradan heredan imposton etendiĝante de unu ĝis kvindek procentoj depende de la grandeco de la posedaĵoj kaj ankaŭ de aliaj kondiĉoj.

4. Milita ekipaĵo. La registaro eltiras konsiderindajn sumojn el la ludonado de armea kaj mararmea ekipaĵo por komercaj kaj distraj uzoj.

5. Naturaj resursoj. La enspezoj de naturaj resursoj, kiam ne plene postulita por la specifaj celoj indikitaj en la ĉarto de federacia ŝtato, estas destinita al la nacia fisko.

La federacia buĝeto, krom pri la milita fonduso rezervita de la Nacia Konsilio pri Defendo, devenas de la supera leĝodona ĉambro, estas submetita por konsento al la malsupera ĉambro, aprobita de la ĉefplenumanto, kaj fine validigita de la komisiono de federacia buĝeto de la centopo. La membroj de tiu ĉi komisiono estas nomumitaj de la ŝtataj guberniestroj, kaj elektitaj de la ŝtataj leĝodonantoj por servi dum dudek kvar jaroj, unu kvarono estante elektita ĉiun ses jarojn. Ĉiujn ses jarojn tiu ĉi korpuso, per balotado de tri kvaronoj, elektas inter siaj membroj ĉefon, kaj li tiel fariĝas direktoro-reganto de la federacia fisko.

8. La specialaj altlernejoj

Aldone al la programo de baza deviga edukado de kvin ĝis dek ok jaroj, specialaj lernejoj estas subtenataj kiel jene:

1. Ŝtatadministraj lernejoj. Tiuj ĉi lernejoj havas tri klasojn: naciaj, regionaj kaj ŝtataj. La publikaj funkcioj de la nacio estas grupitaj en kvar sekcioj. La unua sekcio de publika respondeco koncernas precipe la nacian administradon, kaj ĉiuj oficistoj de tiu ĉi grupo devas esti diplomitaj de kaj la regiona kaj la nacia lernejoj de ŝtatadministrado. Individuoj povas dungiĝi por politika, elekta aŭ nomuma ofico en la dua sekcio diplomiĝinte el iu ajn el la 10 regionaj lernejoj de ŝtatadministrado; iliaj postenoj koncernas respondecojn en la regiona administrado kaj la ŝtataj registaroj. La sekcio numero tri inkluzivas ŝtatajn respondecojn, kaj tiaj ŝtatoficistoj nur bezonas havi ŝtatajn diplomojn pri ŝtatadministrado. La kvara kaj lasta sekcio de oficistoj ne estas postulataj havi diplomojn de ŝtatadministrado, tiaj postenoj estantaj plene nomumaj. Ili reprezentas negravajn poziciojn de asistanteco, sekretarieco kaj teknikaj respondecoj, kiuj estas okupitaj de la diversaj kleraj profesioj funkciantaj laŭ registaraj administraj kapabloj.

La juĝistoj de la duarangaj kaj ŝtataj kortumoj havas diplomojn de la ŝtataj lernejoj de ŝtatadministrado. La juĝistoj de la jurisdikciaj tribunaloj de sociaj, edukaj kaj industriaj aferoj havas diplomojn de la regionaj lernejoj. La juĝistoj de la federacia plejsupera kortumo devas esti diplomitaj de ĉiuj ĉi lernejoj de ŝtatadministrado.

2. Lernejoj de filozofio. Tiuj ĉi lernejoj estas ligitaj kun la temploj de filozofio, kaj ili estas pli malpli asociitaj kun religio kiel publika funkcio.

3. Sciencaj fakultatoj. Tiuj ĉi teknikaj lernejoj estas kunordigitaj kun la industrio anstataŭ kun la eduka sistemo, kaj ili estas administritaj laŭ dek kvin fakoj.

4. Lernejoj de profesia trejnado. Tiuj ĉi specialaj institucioj donas la teknikan trejnadon por la diversaj kleraj profesioj, kiuj nombras dek du.

5. Armeaj kaj mararmeaj lernejoj. Apud la nacia ĉefurbo kaj ĉe la dudek kvin marbordaj armeaj centroj estas subtenataj tiuj institucioj dediĉitaj al la armea trejnado de volontulaj civitanoj, kiuj aĝas de dek ok ĝis tridek jarojn. La gepatra konsento estas devigita antaŭ dudek kvin jaroj por rajti eniri tiujn ĉi lernejojn.

9. La plano por la universala voĉdonrajto

Kvankam la kandidatoj por ĉiuj publikaj postenoj estas limigitaj al diplomitoj de la ŝtataj, regionaj aŭ federaciaj lernejoj pri ŝtatadministrado, la progresemaj gvidantoj de tiu ĉi nacio malkovris seriozan malfortecon pri sia plano de universala voĉdonrajto, kaj antaŭ kvindek jaroj ili adoptis konstitucian klaŭzon por modifita skemo de voĉdonado, kiu inkluzivas la jenajn trajtojn:

1. Ĉiu viro kaj virino kun aĝo plia ol dudek posedas unu voĉdonon. Atinginte tiun ĉi aĝon ĉiuj civitanoj devas akcepti aniĝi al du grupoj de voĉdonado. Ili aliĝas al la unua laŭ sia ekonomia funkcio — industria, profesia, agrikultura aŭ komerca; ili eniras la duan grupon laŭ sia politika, filozofia kaj socia inklinoj. Ĉiuj laboristoj do apartenas al iu ekonomia grupo de voĉdonado, kaj tiuj ĉi korporacioj, same kiel la neekonomiaj asocioj, estas reguligitaj multe kiel estas la nacia registaro kun sia triobla divido de povoj. La aliĝo al tiuj ĉi grupoj ne povas esti ŝanĝita dum dek du jaroj.

2. Post nomumo de la ŝtataj guberniestroj aŭ de la regionaj ĉefplenumaoj, kaj per la aŭtoritato de la regionaj plejsuperaj konsilioj, individuoj, kiuj faris grandan servon al la socio, aŭ kiuj demonstris eksterordinaran saĝon en la registara servado, povas ricevi kromajn voĉdonojn nur donitaj ne pli ofte ol ĉiu kvin jaroj kaj sen superi naŭ tiajn permesojn. La maksimuma nombro da voĉdonoj de ĉiu voĉdonanto estas dek. Ankaŭ sciencistoj, inventintoj, instruistoj, filozofoj kaj spiritaj gvidantoj estas tiel agnoskitaj kaj honoritaj per pliigita politika povo. Tiuj ĉi altnivelaj civilaj privilegioj estas donitaj de la ŝtataj kaj regionaj plejsuperaj konsilioj, same kiel la diplomoj estas liveritaj de la specialaj altlernejoj, kaj la ricevintoj fieras kunigi la simbolojn de tia civila agnosko kun siaj aliaj diplomoj sur la listo de siaj personaj atingoj.

3. Ĉiuj individuoj kondamnitaj al deviga laboro en la minejoj kaj ĉiuj registaraj servistoj pagitaj de la imposta fonduso estas, dum la periodoj de tiaj servadoj, senigitaj je sia voĉdonrajto. Tio ne aplikiĝas al maljunaj personoj, kiuj ricevas emeritan pension post la aĝo de sesdek kvin.

4. Estas kvin kategorioj de voĉdonrajto reflektantaj la averaĝajn ĉiujarajn impostojn pagitajn ĉiun periodon de kvin jaroj. Gravaj impostpagantoj rajtas havi ĝis kvin kromajn voĉdonojn. Tiu ĉi permeso estas sendependa de ĉiu alia agnosko, sed en neniu kazo iu ajn persono povas havi pli ol dek voĉdonojn.

5. Kiam tiu ĉi voĉdona plano estis adoptita, la teritoria metodo de voĉdonado estis forlasita favore al la ekonomia aŭ funkcia sistemo. Ĉiuj civitanoj nun voĉdonas kiel membroj de industria, socia aŭ profesia grupoj, sendepende de siaj loĝlokoj. Tiel la voĉdonantaro konsistas el solidigitaj, unuigitaj kaj inteligentaj grupoj, kiuj elektas nur siajn plej bonajn membrojn por postenoj de registaraj konfido kaj respondeco. Estas unu escepto en tiu ĉi skemo pri funkcia aŭ grupa voĉdonado: la elekto de federacia ĉefplenumanto okazanta ĉiujn ses jarojn estas per tutnacia balotado, kaj neniu civitano havas pli ol unu voĉdonon.

Tiel, krom voĉdonante por la ĉefplenumanto, la voĉdonado estas plenumita de ekonomiaj, profesiaj, intelektaj kaj sociaj grupiĝoj de la civitanaro. La ideala ŝtato estas organisma, kaj ĉiu libera kaj inteligenta grupo de civitanoj reprezentas esencan kaj funkcian organon ene de la pli granda registara organismo.

La lernejoj de ŝtatadministrado havas la povon komenci procedurojn en la ŝtataj kortumoj pri la nuligo de la voĉdonrajto de iu ajn difekta, senokupa, indiferenta aŭ krima individuo. Tiuj ĉi homoj agnoskas ke, kiam kvindek procentoj de nacio estas malsupera aŭ difekta, kaj posedas voĉdorajton, tia nacio estas kondamnita. Ili kredas, ke la dominado de mezkvaliteco anoncas la defalon de iu ajn nacio. La voĉdonado estas deviga, kaj pezaj monpunoj estas truditaj al ĉiuj, kiuj ne voĉdonas.

10. Traktado de krimo

La metodoj de tiu ĉi popolo por trakti krimecon, frenezecon kaj degenerecon, kvankam laŭ iuj aspectoj plaĉaj, sendube laŭ aliaj riveliĝos ŝokindaj por la plimulto da Urantianoj. Ordinaraj krimuloj kaj la difektitoj estas metitaj laŭ la sekso en malsamaj agrikulturaj kolonioj, kaj ili estas pli ol memsubtenaj. La plej fervoraj krimuloj kaj la nekuraceblaj frenezuloj estas kondamitaj al morto en la gasĉambroj fare de la kortumoj. Multaj krimoj krom murdo, inkluzive de perfido kontraŭ la registara konfido, ankaŭ meritas la mortpunon, kaj la juĝa ago estas certa kaj rapida.

Tiuj ĉi homoj eliras el la negativa kaj eniras la pozitivan eraon de la leĝo. Lastatempe ili iris ĝis provi preventi krimon kondamnante tiujn, kiujn oni konsideras kiel murdontoj kaj potencialaj gravaj krimuloj, al dumviva servado en la detenkolonioj. Se tiaj kondamnitoj poste pruvas, ke ili fariĝis pli normalaj, ili povas esti aŭ kondiĉe liberigitaj aŭ pardonitaj. La hommortiga proporcio sur tiu ĉi kontinento estas nur unu procento kompare kun tiu de la aliaj nacioj.

La klopodoj por malebligi la reproduktadon de krimuloj kaj difektitoj komenciĝis antaŭ iom pli ol cent jaroj, kaj jam produktis kontentigajn rezultojn. Ne estas prizonoj nek hospitaloj por la frenezuloj. Pro la sola kialo, ke estas nur ĉirkaŭ dek procentoj da tiuj ĉi grupoj, kiom oni trovas sur Urantio.

11. Prepariteco al milito

La diplomitoj de la federaciaj armeaj lernejoj povas esti komisiitaj kiel “gardistoj de la civilizacio” en sep rangoj laŭ siaj kompetenteco kaj sperto, de la prezidento de la Nacia Konsilio pri Defendo. Tiu ĉi konsilio konsistas el dudek kvin membroj, nomumitaj de la plej altaj gepatraj, edukaj kaj industriaj tribunaloj, konfirmitaj de la federacia plejsupera kortumo, kaj laŭofice prezidata de la stabestro de la kunordigitaj militaj aferoj. Tiaj membroj servas, ĝis ili estas sepdek jaraĝaj.

La kursoj sekvataj de tiaj komisiitaj oficiroj daŭras kvar jarojn, kaj estas senescepte ligita kun la majstrado de iu metio aŭ profesio. La armea trejnado neniam estas donita sen tiu ĉi asociita industria, scienca aŭ profesia instruado. Kiam la armea trejndo finiĝas, la individuo ricevis dum tiuj kvar jaroj duonon de la edukado donita en iu ajn el la specialaj lernejoj, en kiuj la kursoj daŭras same kvar jarojn. Tiamaniere la kreado de profesia milita klaso estas evitita, provizante grandan nombron da viroj per tiu oportuno subteni sin akirante la unuan duonon de teknika aŭ profesia trejnado.

La militservo dum paco estas pure volontula, kaj la aliĝo en ĉiuj branĉoj de servado daŭras kvar jarojn, dum kiuj ĉiu sekvas iun specialan studadon krom la majstrado de militaj taktikoj. La muzika trejnado estas unu el la ĉefaj okupoj de la centraj armeaj lernejoj kaj de la dudek kvin trejnejoj distribuitaj ĉe la rando de la kontinento. Dum periodoj de industria stagnado multaj miloj da senlaboruloj estas aŭtomate dungitaj por plifortigi la militajn defendojn de la kontinento surtere, mare kaj aere.

Kvankam tiuj homoj subtenas potencajn militajn organizojn kiel defendon kontraŭ invadado de la ĉirkaŭaj malamikaj popoloj, oni povas noti pri ilia honoro, ke de pli ol cent jaroj ili neniam uzis tiujn ĉi militajn rimedojn por ofensiva milito. Ili fariĝis tiel civilizita, ke ili povas vigle defendi sian civilizacion sen cedi al la tento uzi siajn militajn potencojn en agreso. Okazis neniu enlanda milito depost la establo de la unuiĝinta kontinenta ŝtato, sed dum la du lastaj jarcentoj tiuj homoj devis alfronti naŭ ferocajn defenfajn konfliktojn, tri el kiuj kontraŭ potencaj konfederacioj de mondaj potencoj. Kvankam tiu ĉi nacio konservas adekvatan defendon kontraŭ atakoj de malamikaj najbaraj nacioj, ĝi dediĉas multe pli da atento al la trejnado de ŝtatistoj, sciencistoj kaj filozofoj.

Kiam en paco kun la mondo ĉiuj moveblaj mekanismoj de defendo estas sufiĉe plene uzataj por komerco kaj distro. Kiam milito estas deklarita, la tuta nacio estas mobilizita. Dum la tuta periodo de malamikeco ĉiuj industrioj pagas laŭ la milita salajro, kaj la ĉefoj de ĉiuj militaj departementoj fariĝas membroj de la kabineto de la ĉefplenumanto.

12. La aliaj nacioj

Kvankam la socio kaj la registaro de tiu ĉi unika popolo estas multrilate supera al tiuj de Urantiaj nacioj, necesus noti, ke sur la aliaj kontinentoj (estas dek unu kontinentoj sur tiu planedo) la registaroj estas klare malsuperaj al la plej altnivelaj nacioj de Urantio.

Ĝuste nun tiu ĉi supera registaro planas establi ambasadajn rilatojn kun la malsuperaj popoloj, kaj por la unu fojo aperis grava religia ĉefo, kiu admonas la sendadon de misiistoj al tiuj ĉi ĉirkaŭaj nacioj. Ni timas, ke ili faros la samajn erarojn, kiujn tiom multaj faris, kiam ili klopodis trudi superajn kulturon kaj religion al aliaj rasoj. Kia mirinda evento okazus sur tiu ĉi mondo, se tiu ĉi kontinenta nacio kun altnivela kulturo nur alportus al si la plej bonajn individuojn el la najbaraj popoloj, kaj sekve, edukinte ilin, resendus ilin kiel kulturaj senditoj al siaj subevoluintaj gefratoj! Kompreneble, se Magistra Filo baldaŭ venus al tiu ĉi altnivela nacio, grandaj aferoj povus rapide okazi sur tiu ĉi mondo.

Tiu ĉi prelego pri la aferoj de najbara planedo estas farita per speciala permeso kun la celo progresigi la civilizacion kaj plialtigi la registaran evoluon sur Urantio. Oni povus rakonti multe pli, kiuj sendube interesus kaj mirigus la Urantianojn, sed tiu ĉi prezento atingas la limojn, kion permesas nia ordono.

La Urantianoj devus tamen noti, ke ilia fratina sfero en la Satania familio profitis nek de magistra nek de disdonaca misioj de la Paradizaj Filoj. Nek la diversaj popoloj de Urantio prezentas tian diferencon de kulturo, kiu apartigas la kontinentan nacion de siaj planedaj kunuloj.

La elverŝado de la Spirito de Vero donas la spiritan fundamenton por realigi grandajn atingojn en la interesoj de la homa raso de la disdonaca mondo. Urantio estas do multe pli bone preparita por pli tuja realigo de planeda registaro kun siaj leĝoj, mekanismoj, simboloj, konvencioj kaj lingvo — ĉio ĉi povas tiel potence kontribui por establi mondan pacon sub la leĝo, kaj ĝi povas konduki al la iama aŭroro de reala epoko de spirita serĉado; kaj tia epoko estas la planeda sojlo al la utopiaj epokoj de lumo kaj vivo.

[Prezentita de Melkicedeko de Nebadono.]