Kajero 71

Disvolviĝo de la ŝtato

La ŝtato estas utila evoluo de la civilizacio; ĝi reprezentas la netan gajnon de la socio el la detruoj kaj suferoj pro la milito. Eĉ la sxtatistarto simple estas la akulmulita tekniko por alĝustigi la konkurencan konkuron inter la luktantaj triboj kaj nacioj.

La moderna ŝtato estas la institucio, kiu postvivis dum la longa lukto por grupa potenco. Supera potenco fine venkis, kaj ĝi produktis kreitaĵon de fakto — la ŝtaton - kune kun la morala mito de la absoluta devigo por la civitano vivi kaj morti por la ŝtato. Sed la ŝtato ne havas dian genezon; ĝi eĉ ne estis produktita de libervola inteligenta homa ago; ĝi estas pure evolua institucio, kaj estis plene aŭtomata laux origino.

1. La embria sxtato

La ŝtato estas teritoria socia reguliga organizo, kaj la plej forta, la plej efika kaj la plej eltenema ŝtato konsistas en unu sola nacio, kies popolo havas komunajn lingvon, morojn kaj instituciojn.

La fruaj ŝtatoj estis malgrandaj, kaj ĉiuj estis la rezulto de konkero. Ili ne originis el libervolaj asocioj. Multaj estis fonditaj de konkerantoj nomadoj, kiuj atakis pacemajn paŝtistojn aŭ setlintajn agrikulturistojn por superforti kaj sklavigi ilin. Tiaj ŝtatoj rezultantaj de konkeroj estis necese stratumitaj; klasoj estis neeviteblaj, kaj la luktoj de klasoj cxiam estis selektaj.

La nordaj triboj de la Amerikaj ruĝaj homoj neniam atingis veran ŝtatecon. Ili neniam progresis trans loza konfederacio de triboj, tre primitiva formo de ŝtato. Ilia plej proksima aliro estis la Irokeza konfederacio, sed tiu cxi grupo de ses nacioj neniam tute funkciis kiel ŝtato, kaj malsukcesis postvivi pro la foresto de iuj esencajxoj al moderna nacia vivo, kiel jene:

1. Akiro kaj heredo de privata proprieto.

2. Urboj kun agrikulturo kaj industrio.

3. Utilaj dombestoj.

4. Praktika organizo de familoj. Tiuj cxi ruĝaj homoj alkroĉiĝis al la patrineca familio kaj heredo al nevoj.

5. Difinita teritorio.

6. Forta ekzekutiva cxefo.

7. Sklavigo de kaptitoj — ili aux adoptis aux bucxis ilin.

8. Decidaj konkeroj.

La ruĝaj homoj estis tro demokratiaj; ili havis bonan registaron, sed ĝi malsukcesis. Fine ili evoluigus ŝtaton, se ili ne renkontus la pli progresan civilizacion de la blanka homo, kiu sekvis la registarajn metodojn de la Grekoj kaj la Romanoj.

La sukcesa Romana ŝtato bazigxis sur:

1. La patra familio.

2. Agrikulturo kaj malsovaĝiĝo de bestoj.

3. Koncentrigxo de loĝantaro — urboj.

4. Privataj proprieto kaj tero.

5. Sklaveco — klasoj de civitaneco.

6. Konkero kaj reorganizado de malfortaj kaj subevoluintaj popoloj.

7. Difinitaj teritorio kun vojoj.

8. Personaj kaj fortaj regantoj.

La granda malforteco de la Romana civilizacio, kaj faktoro en la fina kolapso de la imperio, estis la supoze liberala kaj altnivela arangxo emancipi la virjunulojn je dudek unu jaroj kaj senkondiĉe liberigi junulinojn, tiel ke ŝi estis libera edziniĝi kun viro de sia propra elekto aŭ vagi tra la lando kaj fariĝi malmorala. La damaĝo al la socio konsistis ne en tiuj cxi reformoj mem, sed pli gxuste en la subita kaj ampleksa maniero de ilia adopto. La defalo de Romo indikas, kion oni povas atendi, kiam ŝtato spertas tro rapidan etendigxon asociite kun interna degenerado.

La embria ŝtato estis ebligita de la malpliigxo de la sanga ligo favore al la teritoria, kaj tiaj tribaj federacioj estis kutime firme cementitaj de konkeroj. Dum suvereneco transcendanta ĉiujn minorajn luktojn kaj grupajn diferencojn estas la karakterizajxo de la vera ŝtato, tamen multaj klasoj kaj kastoj persistas per la organizado de la postaj ŝtatoj kiel restajxoj de la klanoj kaj triboj de la antauxaj tempoj. La pli postaj kaj pli gravaj teritoriaj ŝtatoj havis longan kaj amaran lukton kun tiuj cxi grupoj de malpli grandaj samsangaj klanoj, la triba registaro montriĝanta kiel valora transiro de la familia aŭtoritato al la ŝtata auxtoritato. Dum la postaj tempoj multaj klanoj kreskis el komercaj kaj aliaj industriaj asocioj.

La malsukceso de ŝtata integrigxo rezultigas regreson al antauxŝtataj kondiĉoj de registaraj teknikoj, kiel la feŭdismo de la Eŭropa Mezepoko. Dum tiuj cxi mallumaj epokoj la teritoria ŝtato kolapsis, kaj okazis reveno al la malgrandaj grupoj de kasteloj, la reapero de la klanaj kaj tribaj stadioj de disvolviĝo. Similaj duonŝtatoj eĉ nun ekzistas en Azio kaj Afriko, sed ne ĉiuj el ili estas evoluaj regresoj; multaj estas la embriaj kernoj de estontaj ŝtatoj.

2. La evoluo de reprezenta registaro

La demokratio, kvankam ideala, estas produkto de civilizacio, ne de evoluo. Iru malrapide! Elektu zorge! Cxar la danĝeroj de demokratio estas:

1. Glorado de mezkvaliteco.

2. Elekto de malnoblaj kaj malkleraj regantoj.

3. Nekapablo rekoni la bazajn faktojn de socia evoluo.

4. Danĝero de universala voĉdonrajto en la manoj de needukitaj kaj maldiligentaj plimultoj.

5. Sklaveco al la publika opinio; la plimulto ne ĉiam pravas.

La publika opinio, la komuna opinio, ĉiam prokrastis la socion; tamen, ĝi estas valora ĉar, prokrastante la socian evoluon, ĝi ja konservas la civilizacion. La edukado de la publika opinio estas la sola sekura kaj vera metodo por plirapidigi la civilizadon; la forto estas nur provizora rimedo, kaj la kutura kreskado pli kaj pli akceliĝos, dum la kugloj estos anstatauxitaj de balotiloj. La publika opinio, la moroj, estas la baza kaj elementa energio en la socia evoluo kaj la ŝtata disvolviĝo, sed por esti ŝtata valoro ĝi devas esti neperforta en sia esprimo.

La mezuro de la progreso de la socio estas rekte determinita de la grado, per kiu la publika opinio povas regi la personan konduton kaj ŝtatan reguligon per neperforta esprimo. La vere civilizita registaro aperis, kiam la publika opinio estis vestita per la potencoj de persona voĉdonrajto. Popolaj elektoj povas ne ĉiam decidi aferojn gxuste, sed ili reprezentas la gxustan manieron por fari malbonan aferon. La evoluo ne tuj produktas superlativan perfektecon sed pli gxuste relativan kaj antauxenigan praktikan alĝustigon.

Estas dek ŝtupoj aŭ stadioj de la evoluo de praktika kaj efika formo de reprezenta registaro, kaj tiuj estas:

1. Libereco de la persono. La sklaveco, la servuteco, kaj ĉiuj formoj de homa submetiĝo devas malaperi.

2. Libereco de la menso. Krom se libera popolo estas edukita — instruita por inteligente pensi kaj sagxe plani — la libereco kutime faras pli da malbono ol bono.

3. La regado de la leĝo. La libereco povas esti gxuita, nur kiam la volo kaj kapricoj de homaj reganoj estas anstataŭigitaj per leĝaj decidoj konforme al la akceptitaj fundamentaj leĝoj.

4. La libereco de esprimado. Reprezenta registaro estas nepensebla sen libereco de ĉiuj formoj de esprimo pri homaj aspiroj kaj opinioj.

5. Sekureco pri proprieto. Neniu registaro povas longe elteni, se ĝi malsucesas doni la rajton ĝui personan proprieton laŭ iu formo. La homo absolute avidas uzi, regi, doni, vendi, ludoni kaj testamenti sian personan proprieton.

6. La rajto de peticio. La reprezenta registaro prenas sur sin la rajton de civitanoj esti auxskultitaj. La privilegio de peticio estas esence propra al libera civitaneco.

7. La rajto regi. Ne sufiĉas esti aŭskultita; la povo de peticio devas progresi ĝis la efektiva administrado de la registaro.

8. Universala voĉdonrajto. La reprezenta registaro antaŭsupozas inteligentan, efikan kaj universalan balotantaron. La karaktero de tia registaro ĉiam estos determinita de la karaktero kaj kapablo de tiuj, kiuj konsistigas gxin. Dum la civilizacio progresos, la vocxdonrajto, restante universala por ambaux seksoj, estos efektive modifita, regrupigita kaj alie diferencigita.

9. Regado de ŝtatoficistoj. Neniu civila registaro estos utila kaj efika, krom se la civitanaro posedas kaj uzas sagxajn teknikojn por gvidi kaj regi dejxorantojn kaj ŝtatoficistojn.

10. Inteligenta kaj trejnita reprezentantaro. La postvivo de demokratio dependas de sukcesa reprezenta registaro; kaj tio estas kondiĉita de la praktiko elekti por publikaj postenoj nur individuojn, kiuj estas teknike trejnitaj, intelekte kompetentaj, socie lojalaj kaj morale adaptitaj. Nur per tiaj dispozicioj la registaro el la homoj, per la homoj kaj por la homoj povas konservigxi.

3. La idealoj de la sxtateco

La politika aŭ administra formo de registaro estas malmulte grava, kondicxe ke ĝi provizas per la esencajxoj de civila progreso — libereco, sekureco, edukado kaj socia kunordigado. Ne estas tio, kio sxtato estas, sed kion gxi faras, kiu determinas la kurson de la socia evoluo. Kaj post ĉio, neniu ŝtato povas transcendi la moralajn valorojn de siaj civitanoj kiel ekzemplite ĉe siaj elektitaj gvidantoj. Nescio kaj egoismo certigos la defalon de eĉ la plej alta tipo de registaro.

Oni povas bedaŭri ĝin, sed la nacia egoismo estis esenca al la socia postvivo. La doktrino pri elektitaj homoj estis ĉefa faktoro por la triba veldado kaj nacia konstruado rekte ĝis la modernaj tempoj. Sed neniu ŝtato povas atingi idealajn nivelojn de funkciado, gxis ĉiu formo de netoleremo estas regita; gxi estas por ĉiam malamika al la homa progreso. Kaj la netoleremo estas plej bone kontrauxbatalita per la kunordigo de scienco, komerco, ludo kaj religio.

La ideala ŝtato funkcias sub la pelo de tri potencaj kaj kunordigitaj impulsoj:

1. Ama lojaleco derivita de la realigo de homa frateco.

2. Inteligenta patriotismo bazita sur sagxaj idealoj.

3. Kosma klarvido interpretita laux terminoj de planedaj faktoj, bezonoj kaj celoj.

La leĝoj de la ideala ŝtato estas malmultaj, kaj ili pasis el la epoko de negativismaj tabuoj al la epoko de la positiva progreso de individua libereco sekve de plialtigita memregado. La plialtigita sxtato ne nur devigas siajn civitanojn labori, sed ankaŭ instigas ilin al la profitodona kaj edifa uzo de la pliigxanta libertempo, kiu rezultas de la liberigxo de laboro pro la progresanta epoko de la masxinoj. La libertempoj devas produkti same kiel konsumi.

Neniu socio multe progresis, kiam gxi permesas senlaborecon aŭ toleras malricxecon. Sed la malricxeco kaj dependeco neniam povas esti eliminitaj, se la difektitaj kaj degeneritaj brancxoj estas libere subtenataj kaj permesitaj reproduktigxi senbride.

Morala socio devus celi konservi la memrespekton de sia civitanaro, kaj provizi ĉiun normalan individuon per adekvata oportuno realigi sin. Tia plano de socia atingo produktus kulturan socion cxe la plej alta rango. La socia evoluo devus esti instigita per registara superrigardo, kiu uzas minimumon da reguliga regado. La plej bona sxtato estas tiu, kiu plej kunordigas kaj malplej regas.

La idealoj de la sxtateco devas esti atingitaj per la evoluo, per la malrapida kresko de civita konscio, la agnosko pri la devo kaj privilegio de socia servo. Unue la homoj prenas sur sin la sxargxojn de la registaro kiel devon, depost la administrado de politikaj rabistoj, sed poste ili celas tian ministradon kiel privilegion, kiel la plej grandan honoron. La statuso de iu ajn nivelo de civilizacio estas fidele portretita per la kapablo de siaj civitanoj, kiuj volontulas por preni sur sin la respondecojn de la sxtateco.

En vera komunumo la entrepreno regi urbojn kaj provincojn estas kondukata de spertuloj, kaj estas direktita ekzakte kiel ĉiuj aliaj formoj de ekonomiaj kaj komercaj asocioj de homoj.

En altnivelaj ŝtatoj la politika servado estas konsiderata kiel la plej alta sindedicxo de la civitanaro. La plej granda ambicio de la plej sagxaj kaj plej noblaj el la civitanoj estas akiri civilan rekonon, esti elektita aŭ nomumita al iu posteno de registara konfido, kaj tiaj registaroj donas siajn plej altajn honorojn de rekono pri servado al siaj civilaj kaj sociaj servantoj. La honoroj estas sekve donitaj al filozofoj, edukistoj, sciencistoj, industriistoj kaj militistoj. La gepatroj estas formale rekompencitaj per la bonegeco de siaj infanoj, kaj pure religiaj gvidantoj, estante ambasadoroj de spirita regno, ricevas siajn verajn rekompencojn en alia mondo.

4. Progresanta civilizacio

La ekonomio, la socio kaj la registaro devas evolui, se ili volas resti. Statikaj kondiĉoj sur evolua mondo indikas kadukigon; nur tiuj institucioj, kiuj antauxeniras kun la evolua fluo persistas.

La progresanta programo de ekspansianta civilizacio ampleksas:

1. Konservado de individuaj liberecoj.

2. Protektado de la hejmo.

3. Antauxenigo de la ekonomia sekureco.

4. Prevento de malsano.

5. Deviga edukado.

6. Deviga dungiteco.

7. Profita uzado de libertempo.

8. Prizorgo de la misfortunuloj.

9. Rasa pliboniĝo.

10. Antauxenigo de scienco kaj arto.

11. Antauxenigo de filozofio — saĝeco.

12. Pliigo de kosma klarvido — spiriteco.

Kaj tiu cxi progreso en la artoj de la civilizacio rekte kondukas al la realigo de la plej altaj homaj kaj diaj celoj en la mortemula entrepreno — la socia atingo de la frateco de la homo kaj la persona statuso de konscio pri Dio, kiu riveliĝas en la plejsupera deziro de ĉiu individuo fari la volon de la Patro en la cxielo.

La apero de aŭtenta frateco signifas, ke socia ordo alvenis, en kiu ĉiuj homoj gxojas reciproke porti la ŝarĝojn de aliaj; ili efektive deziras praktiki la oran regulon. Sed tia ideala socio ne povas realiĝi, kiam aux la malfortuloj aŭ malvirtuloj embuskas por preni maljustan kaj malsanktan avantaĝon super tiuj, kiuj estas precipe pelitaj de la sindedicxo servi la verecon, belecon kaj bonecon. En tia situacio estas nur unu praktika metodo: La “adoptantoj de la ora regulo” povas establi progresantan socion, en kiu ili vivas laŭ siaj idealoj, dum konservante adekvatan defendon kontraŭ siaj mallumaj kunuloj, kiuj povus celi ekspluati iliajn pacajn preferojn aux detrui ilian progresantan civilizacion.

La idealismo neniam povas postvivi sur evoluanta planedo, se la idealistoj en ĉiu generacio lasas sin esti ekstermitaj de la pli malnoblaj ordoj de la homaro. Kaj jen la granda testo pri idealismo: cxu altnivela socio povas konservi tiun militan preparitecon, kiu sekurigas gxin kontraŭ ĉiuj atakoj de siaj militamaj najbaroj sen cedi al la tento uzi tiun cxi militan forton por atakaj operacioj kontraŭ aliaj popoloj por egoisma gajno aŭ nacia pligrandigo? La nacia postvivo postulas preparitecon, kaj religia idealismo povas sola malhelpi prostitui ĝin al agreso. Sola amo, frateco, povas antaŭgardi la fortulon subpremi la malfortulon.

5. La evoluo de konkuro

La konkuro estas esenca al la socia progreso, sed neregulita konkuro generas perforton. En la nuntempa socio la konkuro malrapide anstataŭas militon, cxar gxi determinas la lokon de la individuo en la industrio, kaj same dekretas la postvivon de la industrioj mem. (Murdo kaj milito estas malsamaj laux sia statuto antaŭ la moroj, la murdo estis malpermesita de la fruaj tempoj de la socio, dum la milito ankoraŭ neniam estis malpermesita de la tuta homaro.)

La ideala ŝtato entreprenas reguligi la socian konduton nur sufiĉe por eligi la perforton el la individua konkuro kaj por malebligi partiecon en la persona iniciativo. Jen grava problemo pri la sxtateco: kiel vi povas garantii pacon kaj kvietecon en la industrio, pagi impostojn por subteni la ŝtatan povon, kaj samtempe malebligi al impostoj handikapi la industrion kaj malhelpi la ŝtaton fariĝi parazita aŭ tirana?

Tra la fruaj epokoj de iu ajn mondo, la konkuro estas esenca por progresanta civilizacio. Ju pli la evoluo de la homo progresas, des pli la kunlaboro fariĝas efika. En altnivelaj civilizacioj la kunlaborado estas pli efika ol konkuro. La frua homo estas stimulita de la konkuro. La frua evoluo estas karakterizita per la postvivo de cxio biologie konvena, sed la postaj civilizacioj pli bone disvolviĝas per inteligenta kunlaborado, komprenema samideanaro kaj spirita frateco.

Vere, la konkuro en industrio estas treege malsxpariga kaj tre neefika, sed neniu provo por elimini tiun cxi ekonomian perdon devus esti akceptita, se tiaj alĝustigoj implicas eĉ la plej malgrandan forigon de iu ajn el la bazaj liberecoj de la individuo.

6. La motivo de profito

La nuntempa ekonomio motivata de la profito estas kondamnita, krom se la profitaj motivoj estas pliigitaj de servaj motivoj. Senkompata konkurenco bazita sur miopa egoisma intereso finfine detruas eĉ la aferojn, kiujn ĝi celas konservi. Ekskluziva kaj memservanta motivo de profito estas neakordigebla kun Kristanaj idealoj — multe pli neakordigebla kun la instruoj de Jesuo.

En ekonomiko la profita motivado estas por serva motivo, kio la timo estas por amo en religio. Sed la profita motivo ne devas esti subite detruita aŭ forigita; ĝi tenas laborantaj multajn laborantojn, kiuj alie estus maldiligentaj. Ne necesas, tamen, ke tiu cxi stimulanto de socia energio estu por ĉiam egoisma pri siaj objektivoj.

La profita motivo de ekonomiaj agadoj estas entute malnobla kaj plene malinda por altnivela ordo de socio; tamen, ĝi estas nemalhavebla faktoro dum la tutaj fruaj fazoj de civilizado. La profita motivado ne devas esti forprenita de homoj, gxis ili firme posedas superajn specojn de neprofitdonaj motivoj por ekonomie strebi kaj socie servi — la transcendaj impulsoj de superlativa sagxeco, interesiga frateco kaj bonegeco de spirita atingo.

7. Edukado

La daŭranta ŝtato estas fondita sur kulturo, dominita de idealoj kaj motivita de servado. La celo de edukado devus esti la akiro de lerteco, serĉado de saĝeco, realigo de individueco kaj atingo de spiritaj valoroj.

En la ideala ŝtato la edukado daŭras dum la tuta vivo, kaj la filozofio foje fariĝas la ĉefa celo de ĝiaj civitanoj. La civitanoj de tia komunumo serĉas sagxecon kiel plibonigon de klarvido pri la senco de homaj rilatoj, la signifoj de realeco, la nobleco de valoroj, la celoj de la vivo kaj la gloroj de kosma destino.

La Urantianoj devus havi la kapablon vidi novan kaj superan kulturan socion. La edukado saltos al novaj niveloj de valoro preterpasante la ekonomian sistemon de pure profitdona motivado. La edukado tro longe estis regiona, militisma, egoaltiga kaj sukcescela; ĝi fine devas fariĝi tutmonda, idealisma, memrealiga kaj kosme ampleksanta.

La edukado lastatempe pasis de la regado de la klerikaro al tiu de advokatoj kaj aferistoj. Fine ĝi devas esti konfidita al filozofoj kaj sciencistoj. La instruistoj devas esti liberaj estaĵoj, veraj gvidantoj, celante ke la filozofio, la serĉado de sagxeco, fariĝu la ĉefa edukada celo.

La edukado estas la afero de la tuta vivo; ĝi devas daŭri tra la tuta vivtempo, tiel ke la homaro povu iom post iom sperti la suprenirantajn nivelojn de la homa saĝeco, kiuj estas:

1. La scio pri aferoj.

2. La konstato pri signifoj.

3. La aprezado pri valoroj.

4. La nobleco pri laboro — devo.

5. La motivado pri celoj — moraleco.

6. La amo pri servado — karaktero.

7. Kosma klarvido — spirita percepto.

Kaj tiam, pere de tiuj cxi atingoj, multaj supreniros al la mortemula plejlasteco de la mensa atingo, konscio pri Dio.

8. La karaktero de sxtateco

La sola sakrala trajto de iu ajn homa registaro estas la divido de ŝtateco en la tri kampoj de ekzekutiva, leĝodona kaj juĝa funkcioj. La universo estas administrata laŭ tia plano de apartigo de funkcioj kaj aŭtoritato. Krom tiu cxi dia koncepto pri efektiva socia reguligo aŭ civila registaro, malmulte gravas kian formon de ŝtato popolo povas elekti havi, kondiĉe ke la civitanaro ĉiam progresas al la celo de pliigita memregado kaj pliigita socia servado. La intelekta sagaceco, ekonomia sagxeco, socia inteligenteco kaj morala eltenemo de popolo ĉiuj estas fidele esprimitaj en la ŝtateco.

La evoluo de la sxtato implicas progreson de nivelo al nivelo, kiel jene:

1. La kreado de triobla registaro kun ekzekutiva, leĝodona kaj juĝa branĉoj.

2. La libereco de socia, politika kaj religia agadoj.

3. La abolo de ĉiuj formoj de sklaveco kaj homa servuteco.

4. La kapablo de la civitanaro regi la pagadon de impostoj.

5. La establo de universala edukado — instruado etendigxanta de la lulilo ĝis la tombo.

6. La tauxga alĝustigo inter lokaj kaj naciaj registaroj.

7. La zorgado pri la scienco kaj la venko super la malsanoj.

8. La konvena agnosko pri la seksa egaleco kaj la kunordigita funkciado de viroj kaj virinoj cxe la hejmo, la lernejo kaj la eklezio, kun specialigitaj servo de virinoj en la industrio kaj la registaro.

9. La forigo de tedaj taskoj per la invento de maŝinoj kaj la posta majstrado de la maŝina epoko.

10. La venko super la dialektoj — la triumfo de universala lingvo.

11. La fino de la militoj — internacia juĝado pri naciaj kaj rasaj malkonsentoj fare de kontinentaj kortumoj de nacioj preziditaj de plejsupera planeda tribunalo aŭtomate rekrutita de la periode emeritiĝantaj estroj de la kontinentaj kortumoj. La kontinentaj kortumoj estas plenumaj; la monda kortumo estas konsila — morala.

12. La tutmonda tendenco serĉi la sagxecon — la plialtigo de filozofio. La evoluo de monda religio, kiu antauxsignos la eniron de la planedo en la fruajn fazojn de fiksado en lumo kaj vivo.

Tiuj cxi estas la antaŭkondicxoj de progresanta registaro kaj la markiloj de la ideala sxtateco. Urantio estas malproksima de la realigo de tiuj cxi plej altaj idealoj, sed la civilizitaj rasoj faris la komencon — la homaro marsxas al pli altaj evoluaj destinoj.

[Patronita de Melkicedeko de Nebadono.]