Kajero 70

Evoluo de la homa registaro

Tuj post la homo parte solvis la problemon vivteni sin, li estis konfrontita al la tasko reguligi la homajn kontaktojn. La disvolviĝo de la industrio postulis leĝon, ordon kaj socian alĝustigon; la privata proprieto necesigis registaron.

Sur evolua mondo la antagonismoj estas naturaj; la paco estas garantiita nur per ia sistemo de socia reguligo. La socia reguligo estas nedisigebla de la socia organizado; la asociado implicas iun regantan aŭtoritaton. La registaro devigas la kunordigon de la antagonismoj de la triboj, klanoj, familioj kaj individuoj.

La registaro estas nekonscia disvolviĝo; ĝi evoluas per provoj kaj eraroj. Ĝi ja posedas postvivan valoron; ĝi do fariĝas tradicia. La anarkio pliigis la mizeron; do la registaro, relativaj leĝo kaj ordo, malrapide emerĝis. La trudaj postuloj de la lukto por ekzisti laŭvorte pelis la homan rason laŭ la progresanta vojo de la civilizacio.

1. La genezo de milito

La milito estas la natura stato kaj heredo de la evoluanta homo; la paco estas la socia mezurilo mezuranta la antaŭenigon de la civilizacio. Antaŭ la parta sociigo de la progresantaj rasoj la homo estis treege individuisma, ekstreme suspektema kaj nekredeble kverelema. La perforto estas la leĝo de la naturo, la malamikeco la aŭtomata reago de la infanoj de la naturo, dum la milito estas nur tiuj ĉi samaj agadoj kolektive praktikitaj. Kaj kie ajn kaj kiam ajn la teksaĵo de la civilizacio streĉiĝas pro la komplikaĵoj de la antaŭenigo de la socio, ĉiam okazas tuja kaj ruiniga reveno al la fruaj metodoj de perfortaj alĝustigoj de la iritoj de la homaj interasocioj.

La milito estas besta reago al miskomprenoj kaj iritoj; la paco akompanas la civilizitan solvon de ĉiuj tiaj problemoj kaj malfacilaĵoj. La Sangikaj rasoj, kune kun la poste degeneritaj Adamidoj kaj Nodidoj, estis ĉiuj militemaj. La Andonidoj frue lernis la oran regulon kaj, eĉ hodiaŭ, iliaj Eskimaj posteuloj vivas tre multe laŭ tiu kodo; la kutimo estas forta inter ili, kaj ili estas sufiĉe liberaj de perfortaj antagonismoj.

Andono instruis siajn infanojn solvi disputojn frapante arbon per bastono dum malbenante la arbon; tiu, kies bastono unue rompiĝis, estis la venkinto. La postaj Andonidoj kutimis solvi siajn disputojn organizante publikan spektaklon, dum kiu la disputantoj mokis kaj ridindigis unu la alian, dum la spektantaro elektis la venkonton per siaj aplaŭdoj.

Sed ne povis ekzisti tia fenomeno kiel milito, ĝis la socio sufiĉe evoluis por efektive sperti periodojn de paco kaj sankcii militajn praktikojn. La koncepto mem pri milito implicas iun gradon de organizado.

Kun la emerĝo de sociaj grupiĝoj, individuaj iritaĵoj komencis mergiĝi en la grupajn sentojn, kaj tio favoris entriban trankvilecon, sed koste de la intertriba paco. La paco estis tiel unue ĝuita en la interna grupo, aŭ tribo, kiu ĉiam abomenis kaj malamis la eksteran grupon, la fremdulojn. La frua homo konsideris kiel virto verŝi fremdan sangon.

Sed eĉ tio ĉi ne funkciis dekomence. Kiam la fruaj ĉefoj provis glatigi miskomprenojn, ili ofte trovis necese, almenaŭ unufoje jare, permesi tribajn ŝtonbatalojn. La klano dividiĝis en du grupojn, kaj ili partoprenis en batalo la tutan tagon. Kaj tio ĉi pro neniu alia kialo ol distriĝi. Ili vere ĝuis batali.

La militado persistas, ĉar la homo estas homa, devenante de besto, kaj ĉiuj bestoj estas militemaj. Inter la fruaj kialoj de milito estas:

1. Malsato, kiu kondukis al rabatakoj por nutraĵo. La manko de teroj ĉiam kaŭzis militon, kaj dum tiuj ĉi luktoj la fruaj pacemaj triboj estis praktike ekstermitaj.

2. Malabundo de virinoj — provo malpezigi la mankon de hejma helpo. Forrabo de virinoj ĉiam kaŭzis militon.

3. Vanteco — la deziro elmontri la kuraĝon de la tribo. La superaj grupoj batalis por trudi sian vivmanieron al la malsuperaj popoloj.

4. Sklavoj — la bezono de rekrutoj kiel laboristoj.

5. Venĝo estis la motivo de milito, kiam tribo kredis, ke najbara tribo kaŭzis la morton de samtribano. Funebrado daŭris, ĝis kapo estis alportita hejmen. La milito por venĝo estis bone konsiderata ĝis relative moderna epoko.

6. Distrado — la milito estis konsiderata kiel distrado fare de la junuloj de tiuj ĉi fruaj tempoj. Kiam aperis neniu bona kaj sufiĉa preteksto por militi, kiam la paco fariĝis tro prema, la najbaraj triboj kutimis eliri por duonamika batalo, fari ekspedicion kiel ferio por ĝui ŝajnan batalon.

7. Religio — la deziro fari konvertitojn al kulto. La primitivaj religioj ĉiuj sankciis la militon. Nur lastatempe la religio komencas malaprobi la militon. La fruaj pastraroj bedaŭrinde kutime alianciĝis kun la milita povo. Unu el la grandaj movoj de paco de la epokoj estis la provo apartigi eklezion kaj ŝtaton.

Ĉiam tiuj ĉi antikvaj triboj militis laŭ la ordono de siaj dioj, de siaj ĉefoj aŭ kuraculoj. La Hebreoj kredis je tia “Dio de bataloj”; kaj la historio pri ilia atako al la Midjanidoj estis tipa rakonto pri la abomena krueleco de la primitivaj tribaj militoj; tiu ĉi sturmo, kun ĝia buĉado de ĉiuj viroj, kaj la postaj murdoj de ĉiuj virseksaj infanoj kaj ĉiuj virinoj, kiuj ne estis virgaj, honorus la morojn de tribestro de antaŭ ducent mil jaroj. Kaj ĉio ĉi estis plenumita en la “nomo de la Sinjoro Dio de Israelo”.

Tio ĉi estas la rakonto pri la evoluo de socio — la natura disvolviĝo de la problemoj de la rasoj — la homo ellaboranta sian propran destinon sur la tero. Tiaj abomenaĵoj ne estas postulita de la Diaĵo, malgraŭ la tendenco de la homo respondecigi iliajn diojn.

La milita mizerikordo malrapide venis al la homaro. Eĉ kiam virino, Debora, regis la Hebreojn, la sama totala krueleco persistis. Ŝia generalo je sia venko super la nejudoj igis “la tutan armeon fali per la glavo; ne restis unu.”

Tre frue en la historio de la raso, venenitaj armiloj estis uzataj. Ĉiaj specoj de mutiloj estis praktikitaj. Saulo ne hezitis postuli cent Filiŝtajn prepuciojn kiel la doton por sia filino Miĥal.

La fruaj militoj okazis unue inter tutaj triboj, sed poste, kiam du individuoj de malsamaj triboj havis disputon, anstataŭ ke ambaŭ triboj batalis, la du disputantoj partoprenis duelon. Ankaŭ fariĝis kutimo por du armeoj veti ĉion je la rezulto de konkurso inter reprezentanto elektita el ĉiu flanko, kiel en la kazo de Davido kaj Goljato.

La unua rafinado de la milito estis preni kaptitojn. Poste la virinoj estis liberaj je militaĵoj, kaj tiam venis la agnosko pri nebatalantoj. Militaj kastoj kaj konstantaj armeoj baldaŭ disvolviĝis por esti samrapida kun la kreskanta komplekseco de la bataloj. Al tiaj militistoj estis frue malpersite asociiĝi kun virinoj, kaj la virinoj delonge ĉesis batali, kvankam ili ĉiam nutris kaj flegis la soldatojn, kaj instigis ilin al batalado.

La praktiko deklari militon reprezentis grandan progreson. Tiaj deklaroj de intenco batali indikis la alvenon de senco de justeco, kaj tio estis sekvita de la grada disvolviĝo de la reguloj de la “civilizita” militado. Tre frue fariĝis la kutimo ne batali apud religiaj lokoj, kaj pli malfrue ne batali dum iuj sanktaj tagoj. Poste venis la ĝenerala agnosko pri la rajto de azilo; politikaj fuĝantoj ricevis protekton.

Tiel la militado grade evoluis de la primitiva homĉasado ĝis la iom pli orga sistemo de la postaj “civilizitaj” nacioj. Sed nur malrapide la socia sinteno de amikeco anstataŭas tiun de malamikeco.

2. La socia valoro pri milito

En la pasintaj epokoj feroca milito provokis sociajn ŝanĝojn, kaj faciligis la adopton de novaj ideoj, kiuj ne nature okazus en dek mil jaroj. La terura prezo pagita por tiuj certaj avantaĝoj de milito estis ke la la socio portempe estis remetita al sovaĝeco; la civilizita racio devis abdiki. La milito estas forta rimedo, tre kosta kaj plej danĝera; eĉ se ĝi ofte kuracas certajn sociajn malordojn, ĝi foje mortigas la pacienton, detruas la socion.

La konstanta neceso de nacia defendo kreas multajn novajn kaj altnivelajn alĝustigojn. La socio hodiaŭ ĝuas la profiton de longa listo de utilaj inventoj, kiuj unue estis tute militaj, kaj eĉ la danco devenas de la milito, unu el la unuaj formoj estis la milita ekzerco.

La milito havis socian valoron por la pasintaj civilizacioj, ĉar ĝi:

1. Trudis la disciplinon, devigis la kunlaboron.

2. Premiis la animfortecon kaj kuraĝon.

3. Prizorgis kaj firmigis la naciismon.

4. Detruis malfortajn kaj sentaŭgajn popolojn.

5. Malaperigis la iluzion pri primitiva egaleco kaj selekte tavoligis la socion.

La milito havis certan evoluan kaj selektan valoron, sed same kiel la sklaveco, ĝi iam devas esti forlasita, dum la civilizacio malrapide progresas. La iamaj militoj antaŭenigis vojaĝojn kaj kulturajn rilatojn; tiuj ĉi celoj estas nun pli bone atingitaj per la modernaj metodoj de transportado kaj komunikado. La iamaj militoj plifortigis la naciojn, sed la modernaj luktoj malordigas la civilizitan kulturon. La antikva militado ekstermis la malsuperajn popolojn; la neta rezulto de moderna konflikto estas la selekta detruado de la plej bonaj homaj branĉoj. La fruaj militoj antaŭenigis organizadon kaj efikecon, sed tiuj ĉi estas nun fariĝis la celoj de moderna industrio. Dum la pasintaj epokoj, la milito estis socia fermento, kiu antaŭenpuŝis la civilizacion; tiu ĉi rezulto estas nun pli bone atingita per ambicio kaj invento. La antikva militado apogis la koncepton pri Dio de bataloj, sed la moderna homo lernis, ke Dio estas amo. La milito servis multajn utilajn celojn en la pasinteco, ĝi estis nemalhavebla skafaldo en la konstruado de la civilizacio, sed ĝi rapide fariĝas kulture bankrota — nekapabla produkti dividendojn de socia gajno neniel proporcia al la teruraj perdoj asociitaj al ĝi.

Iam la kuracistoj kredis en la sangeltiro kiel kuraco por multaj malsanoj, sed ili de tiam malkovris pli bonajn kuracilojn por la plimulto el tiuj ĉi malsanoj. Same la internacia sangeltiro de la milito ja devas estis anstataŭita de la malkovro de pli bonaj metodoj por resanigi la malsanojn de la nacioj.

La nacioj de Urantio jam eniris la gigantan lukton inter naciisma militismo kaj industriismo. Kaj multmaniere tiu ĉi konflikto estas analoga al la epoklonga lukto inter la paŝtistoj-ĉasistoj kaj la farmistoj. Sed se la industriismo devas triumfi super la militismo, ĝi devas eviti la danĝerojn, kiuj gvatas ĝin. La danĝeroj de kreskanta industrio sur Urantio estas:

1. La forta tendenco al materiismo, la spirita blindeco.

2. La adoro de riĉeco-potenco, la distordo de valoroj.

3. La malvirtoj de la lukso, la kultura nematureco.

4. La kreskantaj danĝeroj de maldiligento, la indiferento al servo.

5. La kreskado de nedezirebla rasa malvigleco, la biologia degenerado.

6. La minaco de normigita industria sklaveco, la stagnado de la personeco. La laboro nobligas, sed la servuto malaktivigas.

La militismo estas aŭtokrata kaj kruela — sovaĝa. Ĝi antaŭenigas socian organizadon inter la konkerintoj, sed diserigas la venkitojn. La industriismo estas pli civilizita, kaj devus esti organizita, por ke ĝi antaŭeniĝas la iniciatemon kaj kuraĝigas la individuismon. La socio devus per ĉiuj eblaj rimedoj kreskigi originalecon.

Ne faru la eraron glorigi la militon; pli ĝuste komprenu, kion ĝi faris por la socio, tiel ke vi povas pli precize eltrovi, per kio ĝiaj anstataŭantoj devas provizi por daŭrigi la antaŭenigon de la civilizacio. Kaj se tiaj adekvataj anstataŭantoj ne estas trovitaj, tiam vi povas esti certaj, ke la milito plu daŭros.

La homo neniam akceptos pacon kiel norman vivmanieron, antaŭ ol li estos ĝisfunde kaj plurfoje konvinkita, ke la paco estas preferinda por lia materia bonfarto, kaj ĝis la socio saĝe disponigos pacajn anstataŭantojn por kontentigi tiun esence propran tendencon periode ellasi la kolektivan impulson destinitan por liberigi tiujn ĉiam akumulantajn emociojn kaj energiojn apartenantaj al la reagoj de memkonservado de la homa specio.

Sed eĉ preterpase, la milito devus esti honorita kiel la lernejo de sperto, kiu devigis rason de arogantaj individuistoj submeti sin al tre koncentrita aŭtoritato — plenuma ĉefo. La malmoderna milito ja selektis la denaske grandajn homojn kiel gvidantojn, sed la moderna milito ne plu faras tion. Por malkovri gvidantoj, la socio nun devas turni sin al la konkeroj de paco: industrio, scienco kaj sociaj atingoj.

3. Fruaj homaj asocioj

En la plej primitiva socio, la hordo estas ĉio; eĉ la infanoj estas ĝia komuna proprietaĵo. La evoluanta familio anstataŭis la hordon pri la edukado de infanoj, dum la emerĝaj klanoj kaj triboj prenis ĝian lokon kiel socia unuo.

La seksa apetito kaj la patrina amo establas la familion. Sed vera registaro ne aperas, antaŭ ol superfamiliaj grupoj formiĝas. En la antaŭfamiliaj tempoj de la hordo, la gvidado estis plenumita de neformale elektitaj individuoj. La Afrikaj Boŝmanoj neniam progresis preter tiu ĉi stadio; ili ne havas ĉefojn en la hordo.

La familioj kuniĝis per sangaj ligoj en klanoj, asocio de parencoj; kaj tiuj ĉi poste evoluis en triboj, teritoriaj komunumoj. La militado kaj ekstera premo devigis la klanojn organiziĝi en triboj, sed estis komerco kaj negoco, kiuj tenis kune tiuj ĉi fruaj kaj primitivaj grupoj kun iu grado de interna paco.

La paco sur Urantio efektiviĝos multe pli per internaciaj komercaj organizoj ol per la tuta sentimentala sofismo de klarvida planado de paco. La komercaj rilatoj estis faciligitaj de la disvolviĝo de la lingvo kaj per plibonigitaj metodoj de komunikado same kiel pli bona transportado.

La foresto de komuna lingvo ĉiam malhelpis la kreskadon de pacaj grupoj, sed la mono fariĝis la universala lingvo de la moderna komerco. La moderna socio estas plejparte tenita kune de la industria merkato. La gajna motivo estas potenca civilizanto, kiam ĝi estas pliigita de la deziro servi.

En la fruaj epokoj ĉiu tribo estis ĉirkaŭita de samcentraj cirkloj de kreskantaj timo kaj suspekto; tial estis iam la kutimo mortigi ĉiujn fremdulojn, kaj poste sklavigi ilin. La malnova ideo pri amikeco signifis adopton en la klanon; kaj oni kredis, ke la klanmembreco postvivas la morton — unu el la plej fruaj konceptoj pri la eterna vivo.

La ceremonio de adopto konsistis en trinki la sangon de unu la alia. En iuj grupoj oni interŝanĝis salivon anstataŭ trinki sangon, tio ĉi estante la antikva origino de la praktiko de socia kisado. Kaj ĉiuj ceremonioj de asociado, ĉu geedziĝo aŭ adopto, ĉiam finiĝis per festeno.

En postaj tempoj, sango diluita kun ruĝa vino estis uzata, kaj fine nur vino estis trinkita por sigeli la adoptan ceremonion, kiu estis signifita de la tuŝo de la pokaloj de vino, kaj efektivigita de la glutado de la trinkaĵo. La Hebreoj uzis modifitan formon de tiu ĉi adopta ceremonio. Iliaj Arabaj prapatroj kutimis ĵuri kun la mano de la kandidato metita sur la genera organo de la triba denaskulo. La Hebreoj afable kaj frate traktis la adoptitajn fremdulojn. “La fremdulo, kiu loĝas kun vi, estos kiel denaskulo inter vi, kaj vi amos lin kiel vin mem.”

La “gastiga amikeco” estis rilato de portempa gastamo. Kiam la vizitantaj gastoj foriris, plado estis rompita en du pecoj, unu estis donita al la foriranta amiko, tiel ke ĝi servos kiel taŭga enkonduko por tria persono, kiu povos alveni okaze de posta vizito. Estis la kutimo, ke la gastoj pagas sian restadon rakontante pri siaj vojaĝoj kaj aventuroj. La rakontantoj de la malnovaj epokoj fariĝis tiel popularaj, ke la moroj fine malpermesis ilian funkciadon dum la periodoj de ĉasado aŭ rikoltoj.

La unuaj traktatoj pri paco estis la “sangaj ligoj”. La ambasadoroj pri paco de du militantaj triboj renkontiĝis, prezentis siajn respektojn, kaj poste pikis la haŭton ĝis ĝia sangado; post kio ili suĉis la sangon de unu la alia, kaj deklaris pacon.

La plej fruaj misioj pri paco konsistis el delegitaroj de viroj konduktantaj siajn elektitajn junulinojn por la seksa kontentigo de siaj antaŭaj malamikoj, la seksa apetito utiligita por venki la impulso al milito. La tribo tiel honorita vizitis la alian, kun sia oferdono de junulinoj, post kio la paco estis firme establita. Kaj baldaŭ geedziĝoj inter la familioj de la ĉefoj estis sankciitaj.

4. Klanoj kaj triboj

La unua grupo de paco estis la familio, poste la klano, la tribo, kaj pli poste la nacio, kiu fine fariĝis la moderna teritoria stato. La fakto, ke la nuntempaj pacgrupoj delonge plivastiĝis preter la sangaj ligoj por ampleksi naciojn, estas plej kuraĝiga, malgraŭ la fakto, ke la Urantio nacioj ankoraŭ elspezas vastajn sumojn por prepari militon.

La klanoj estis sango-ligitaj grupoj ene de la tribo, kaj ili ŝuldis sian ekziston al certaj komunaj interesoj, kiel jene:

1. Spuri la origino al komuna prapatro.

2. Aliĝi al komuna religia totemo.

3. Paroli la saman dialekton.

4. Kundividi saman loĝejon.

5. Timi la samajn malamikojn.

6. Havi la saman militan sperton.

La klanestroj ĉiam estis subordigitaj al la tribestroj, la fruaj tribaj registaroj estantaj loza konfederacio de klanoj. La indiĝenaj Aŭstraliano neniam disvolvis triban formon de registaro.

La klanestroj de paco kutime regis laŭ la patrina linio, la tribestroj de milito establis la patran linion. La kortego de la tribestroj kaj fruaj reĝoj konsistis el la klanestroj, kiujn oni kutimis inviti plurajn fojojn jare en la ĉeesto de la reĝo. Tio ĉi ebligis al li observi ilin kaj pli bone certigi ilian kunlaboron. La klanoj servis valoran rolon en la loka memregado, sed ili multe prokrastis la kreskadon de grandaj kaj fortaj nacioj.

5. La komenciĝoj de registaro

Ĉiu homa institucio havis komenciĝon, kaj la civila registaro estas produkto de progresanta evoluo same kiel la geedziĝo, industrio kaj religio. El la fruaj klanoj kaj primitivaj triboj iom post iom disvolviĝis la sinsekvaj ordoj de homa registaro, kiuj aperis kaj malaperis ĝis tiuj formoj de socia kaj civila reguligo, kiu karakterizas la duan trionon de la dudeka jarcento.

Kun la grada apero de la familiaj unuoj, la fundamentoj de la registaro estis establitaj en la organizado de klanoj, la grupiĝoj de samsangaj familioj. La unua vera registaro estis la konsilio de la plejaĝuloj. Tiu ĉi reguliga grupo konsistis el maljunaj viroj, kiuj distingiĝis per iu efika maniero. La saĝeco kaj la sperto estis frue aprezataj eĉ de la barbara homo, kaj sekvis longa epoko de la dominado de la plejaĝuloj. Tiu ĉi regado de la oligarkio de aĝo iom post iom transformiĝis al la ideo pri patriarkeco.

En la fruaj konsilioj de la plejaĝuloj troviĝis la potencialo de ĉiuj registaraj funkcioj: ekzekutiva, leĝodona kaj jura. Kiam la konsilio interpretis la nunajn morojn, ĝi estis kortumo; kiam ĝi starigis novajn sociajn vivmanierojn, ĝi estis parlamento; laŭgrade tiaj dekretoj kaj promulgoj estis observigitaj, ĝi estis la ekzekutivo. La estro de la konsilio estis unu el la antaŭloj de la posta tribestro.

Iuj triboj havis inajn konsilioj, kaj de tempo al tempo multaj triboj havis virinajn regantojn. Iuj triboj de la ruĝa homo konservis la instruon de Onamonalontono sekvante la unuaniman regulon de la “konsilio de la sep”.

Estis malfacile por la homo lernis, ke nek paco nek milito povas esti deciditaj de konsultiĝa asembleo. La primitivaj “palavroj” estis malofte utilaj. La raso frue lernis, ke armeo komandata de grupo de klanestroj havis neniun ŝancon kontraŭ la armeo de sola potenca ĉefo. La milito ĉiam naskis reĝojn.

Unue la militestroj estis elektitaj nur por militservo, kaj ili forlasis iom de sia aŭtoritato dum la pacaj tempoj, kiam iliaj taskoj estis laŭnature pli sociaj. Sed iom post iom ili komencis uzurpi sur la pacaj intertempoj, emante daŭrigi sian regadon de milito ĝis la posta. Ili ofte zorgis, ke unu milito ne tro longe postsekvu la alian. Tiuj ĉi fruaj militestroj ne ŝatis pacon.

Poste iuj ĉefoj estis elektitaj por ĉio krom militservo, selektite pro nekutimaj fizikaj aŭ elstaraj personaj kapabloj. La ruĝaj homoj ofte havis du arojn de ĉefoj — la saĉemojn aŭ pacajn ĉefojn, kaj la heredajn militestrojn. La pacaj regantoj estis ankaŭ juĝoj kaj instruistoj.

Iuj fruaj komunumoj estis regataj de kuraculoj, kiuj ofte agis kiel ĉefoj. Unu sola viro povis agis kiel pastro, kuracisto kaj ekzekutiva ĉefo. Sufiĉe ofte la fruaj reĝaj insignoj origine estis simboloj aŭ emblemoj de pastraj vestoj.

Kaj estis per tiuj paŝoj, ke la ekzekutiva branĉo de registaro grade estiĝis. La klanaj kaj tribaj konsilioj daŭrigis kiel konsila maniero, kaj kiel la antaŭuloj de la poste aperontaj leĝodonaj kaj juĝaj branĉoj. En Afriko, hodiaŭ, ĉiuj tiaj formoj de primitiva registaro efektive ekzistas inter la diversaj triboj.

6. Monarkia registaro

Efektiva regado de stato nur venis kun la alveno de ĉefo kun plena ekzekutiva aŭtoritato. La homo trovis, ke efika registaro povis nur ekzisti donante la povon al unu sola personeco, ne asertante ideon.

La regado kreskis el la ideo pri familia aŭtoritato aŭ riĉeco. Kiam patriarka reĝeto fariĝis reala reĝo, li foje estis nomata “patro de sia popolo”. Poste, oni konsideris, ke reĝoj devenis de herooj. Kaj ankoraŭ pli poste la regado fariĝis hereda, pro la kredo je la dia origino de reĝoj.

La hereda reĝeco evitis la anarkion, kiu kaŭzis tian ĥaoson inter la morto de reĝo kaj la elekton de lia posteulo. La familo havis biologian ĉefon; la klano, elektitan naturan gvidanton; la tribo kaj poste la stato ne havis naturan gvidanton, kaj tio ĉi estis plia kialo por heredigi la povon de la reĝoj-ĉefoj. La ideo de reĝaj familioj kaj aristokratio estis ankaŭ bazita sur la moroj de “posedo de nomo” en la klanoj.

La sinsekvo de reĝoj estis fine rigardata kiel supernatura, ĉar oni pensis, ke la reĝa sango datumis de la tempoj de la materiigita personaro de la Princo Kaligastio. Tiel la reĝoj fariĝis fetiŝaj personecoj, kaj estis neordinare timataj, speciala formo de lingvo estante adoptita por la uzado en la kortego. Eĉ en freŝdataj tempoj oni kredis, ke la tuŝo de reĝo kuracis malsanojn, kaj iuj Urantiaj popoloj ankoraŭ konsideras siajn regantojn kiel havantajn dian originon.

La frua fetiŝa reĝo ofte estis gardita en izoliteco; li estis konsiderata kiel tro sakrala por esti vidata, krom dum festaj aŭ sanktaj tagoj. Ordinare reprezentanto estis elektita por personigi lin; kaj tio ĉi estas la origino de ĉefministroj. La unua kabineta oficisto estis administranto de nutraĵoj; aliaj baldaŭ sekvis. La regantoj baldaŭ nomumis reprezentantojn por zorgi pri komerco kaj religio; kaj la disvolviĝo de la kabineto estis rekta ŝtupo al la senpersonigado de ekzekutiva aŭtoritato. Tiuj ĉi asistantoj de la fruaj reĝoj fariĝis la akceptita nobelaro, kaj la edzino de la reĝo grade altiĝis ĝis la digneco de reĝino, kiam la virinoj fariĝis pli alte estimataj.

Senskrupulaj regantoj akiris grandan potencon per la malkovro de veneno. La frua kortega sorĉo estis diabla; la malamikoj de la reĝo baldaŭ mortis. Sed eĉ la plej despota tirano estis submetita al iuj restriktoj; li almenaŭ estis retenita de la ĉiam ĉeestanta timo de murdo. La kuraculoj, sorĉaj kuracistoj kaj pastroj ĉiam havis potencan kontrolon sur la reĝoj. Poste, la terposedantoj, la aristokratio uzis restriktan influon. Kaj de tempo al tempo la klanoj aŭ triboj simple leviĝis kaj faligis siajn despotojn kaj tiranojn. Al la detronigitaj regantoj, kiam kondamnitaj al morto, estis ofte donita la eblo mortigi sin, kiu donis originon al la antikva socia modo de sinmortigo en certaj cirkonstancoj.

7. Primitivaj kluboj kaj sekretaj societoj

La sangaparenceco determinis la unuajn sociajn grupojn; la asociado pligrandigis la parencecan klanon. Intergeedziĝo estis la posta ŝtupo en la grupa pligrandigo, kaj la rezultanta kompleksa tribo estis la unua vera potitika korpuso. La sekva antaŭenigo en la socia disvolviĝo estis la evoluo de religiaj kultoj kaj la politikaj kluboj. Ili unue aperis kiel sekretaj societoj, kaj origine estis plene religiaj; poste ili ekhavis regularon. Unue estis kluboj por vrioj; poste aperis grupoj por virinoj. Baldaŭ ili dividiĝis en du klasoj: soci-politikaj kaj religi-mistikaj.

Estis multaj kialoj por la sekreco de tiuj ĉi societoj, kiel jene:

1. La timo kaŭzi la malkontenton de la regantoj pro la malobservo de iu tabuo.

2. Por praktiki minoritatajn religiajn ritojn.

3. Por konservi valorajn “spiritajn” aŭ komercajn sekretojn.

4. Por la ĝuo de iu speciala sorĉo aŭ magio.

La sekreteco mem de tiuj ĉi societoj donis al ĉiuj membroj la potencon de mistero rilate al la cetero de la tribo. La sekreto ankaŭ plaĉas al la vanteco; la inicitoj estis la socia aristokrataro de sia tempo. Post inicado la knaboj ĉasis kun la viroj; antaŭe ili kolektis legomojn kun la virinoj. Kaj estis la plej supera humiliĝo, la triba malhonoro, malsukcesi trapasi la puberecajn testojn, kaj tiel esti devigita resti ekster la domo de la viroj kun la virinoj kaj infanoj, esti konsiderata kiel virineca. Krome, la neinicitoj ne rajtis edziĝi.

La primitiva popolo tre frue instruis al siaj adoleskaj junuloj la seksan regadon. Fariĝis la kutimo preni la knabojn for de iliaj gepatroj de pubereco ĝis edziĝo, ilia edukado kaj trejnado estante konfiditaj al la sekretaj societoj de viroj. Kaj unu el tiuj ĉi ĉefaj funkcioj de tiuj ĉi kluboj estis konservi kontrolon de la adoleskaj viroj, tiel antaŭevitante eksterleĝajn infanojn.

Komercigita prostituado komenciĝis, kiam tiuj ĉi kluboj por viroj pagis monon por uzi virinojn el aliaj triboj. Sed la antaŭaj grupoj estis rimarkinde liberaj de seksa malstrikteco.

La inica ceremonio de pubereco kutime etendiĝis dum periodo de kvin jaroj. Tiuj ĉi ceremonioj inkluzivis multe da memtorturado kaj doloraj vundoj per tranĉado. La cirkumcido estis unue praktikita kiel inica rito en unu el tiuj ĉi sekretaj frataroj. La tribaj markoj estis tranĉitaj sur la korpo kiel parto de la pubereca inicado; la tatuaĵo estis origine insigno de membreco. Tia torturo, kune kun multaj seniĝoj, estis destinitaj malmoligi tiujn ĉi junulojn, por impresi ilin pri la realeco de la vivo kaj ĝiaj neevitablaj malfacilaĵoj. Tiu ĉi celo estas pli bone plenumita per la poste aperantaj atletaj ludoj kaj fizikaj konkursoj.

Sed la sekretaj societoj ja celis plibonigi la moralecon de la adoleskantoj; unu el la ĉefaj celoj de la puberecaj ceremonioj estis komprenigi al la knabo, ke li devas lasi trankvilaj la edzinojn de aliaj viroj.

Sekve de tiuj ĉi jaroj de rigoraj disciplino kaj trejnado, kaj ĝuste antaŭ la edziĝo, la junaj viroj kutime estis liberigitaj por mallonga periodo de libertempo kaj libereco, post kio ili revenis por edziĝi kaj submetiĝi al dumviva submetiĝo al la tribaj tabuoj. Kaj tiu ĉi antikva kutimo daŭris ĝis la modernaj tempoj kiel la malsaĝa nocio de “sekspetolado”.

Multaj triboj poste sankciis la formadon de sekretaj kluboj de virinoj, kies celo estis prepari adoleskajn knabinojn por edzineco kaj patrineco. Post sia inicado la knabinoj estis elekteblaj por edziniĝi, kaj ili rajtis partopreni la “elmontradon de novedzinoj”, la debuta festo de tiuj tempoj. Ordenoj de virinoj promesante ne edziniĝi frue aperis.

Baldaŭ nesekretaj kluboj aperis, kiam grupoj de fraŭlaj viroj kaj grupoj de fraŭlaj virinoj formis siajn apartajn organizojn. Tiuj ĉi asocioj estis vere la unuaj lernejoj. Kaj dum kluboj de viroj kaj virinoj ofte persekutis unu la alian, iuj progresintaj triboj, post kontakto kun la instruistoj de Dalamatio, eksperimentis gean edukadon, pensionaj lernejoj por ambaŭ seksoj.

La sekretaj societoj kontribuis al la konstruado de sociaj kastoj ĉefe per la mistera karaktero de siaj inicoj. La membroj de tiuj ĉi societoj unue portis maskojn por fortimigi la scivolemulojn de siaj funebraj ritoj — prapatra kulto. Poste tiu ĉi ritaro disvolviĝis en pseŭdajn seancojn, dum kiuj spiritoj laŭdire aperis. La antikvaj societoj de la “nova naskiĝo” uzis signojn, kaj utiligis specialan sekretan lingvon; ili ankaŭ malpermesis iujn nutraĵojn kaj trinkaĵojn. Ili agis kiel nokta polico, kaj krome funkciis en vasta gamo de sociaj agadoj.

Ĉiuj sekretaj asocioj devigis ĵuron, ordonis konfidon kaj instruis la konservadon de sekretoj. Tiuj ĉi ordenoj timigis kaj regis la homamasojn; ili ankaŭ agis kiel societoj de atentemigo, tiel praktikante linĉan leĝon. Ili estis la unuaj spionoj, kiam la triboj estis militantaj, kaj la unua sekreta polico dum la tempoj de paco. Pli ol ĉio ili firme tenis la senskrupulajn reĝojn en anksia stato. Por kontraŭstari ilin la reĝoj prizorgis sian propran sekretan policon.

Tiuj ĉi societoj estigis la unuajn politikajn partiojn. La unua registaro de partio estis “la fortuloj” kontraŭ “la malfortuloj”. En la antikvaj tempoj ŝanĝo de administracio nur sekvis post interna milito, abunda pruvo ke la malfortuloj fariĝis la fortuloj.

Tiuj ĉi kluboj estis uzataj de komercistoj por kolekti ŝuldojn, kaj de regantoj por kolekti impostojn. La impostado estis longa lukto, unu el la plej fruaj formoj estante la dismo, dekono de la ĉasaĵoj aŭ rabaĵoj. La impostoj estis origine prenitaj por subteni la domanaron de la reĝo, sed oni trovis, ke estis pli facile kolekti ilin, kiam ili estis maskitaj kiel ofero por la subteno de la templa servado.

Iom post iom tiuj ĉi sekretaj asocioj transformiĝis por fariĝi la unuaj bonfaraj organizoj, kaj poste evoluis en la fruaj religiaj societoj — la antaŭaĵoj de la eklezioj. Fine iuj el tiuj ĉi societoj fariĝis intertribaj, la unuaj internaciaj frataroj.

8. Sociaj klasoj

La mensa kaj fizika neegaleco de homaj estaĵoj certigas, ke aperos sociaj klasoj. La solaj mondoj sen sociaj tavoloj estas la plej primitivaj kaj la plej altnivelaj. Aŭrora civilizacio ankoraŭ ne komencis la diferencigon de sociaj niveloj, dum mondo fiksita en lumo kaj vivo vaste forviŝis tiujn ĉi dividojn de la homaro, kiuj estas tiel karakterizaj de ĉiuj mezaj evoluaj stadioj.

Dum la socio merĝigis de sovaĝeco al barbareco, ĝiaj homaj komponantoj inklinis grupiĝi en klasoj por la jenaj ĝeneralaj kialoj:

1. Naturaj — kontakto, parenceco kaj geedziĝo; la unuaj sociaj distingoj baziĝis sur sekso, aĝo kaj sango — parenceco kun la ĉefo.

2. Personaj — la agnosko pri kapablo, eltenemo, lerteco kaj animforteco; baldaŭ sekvataj de la agnosko pri la lingva regado, scio kaj ĝenerala inteligenteco.

3. Ŝancaj — la milito kaj elmigrado rezultigis la apartigon de homaj grupoj. La evoluo de klasoj estis potence influita de konkerado, la rilato inter la venkinto kaj la venkito, dum la sklaveco estigis la unuan ĝeneralan dividon de la socio inter liberaj kaj malliberaj homoj.

4. Ekonomiaj — riĉuloj kaj malriĉuloj. La riĉeco kaj la posedado de sklavoj estis origina bazo por unu klaso de socio.

5. Geografiaj — la klasoj estiĝis sekve de urba aŭ kampara setlado. La urbo kaj la kamparo respektive kontribuis al la diferencigo inter la paŝtistoj-agrikulturistoj kaj la komercistoj-industriistoj, kun iliaj diverĝaj vidpunktoj kaj reagoj.

6. Sociaj — la klasoj iom post iom formiĝis laŭ la popola taksado pri la socia valoro de diversaj grupoj. Inter la plej fruaj tiaj dividoj estis la limoj inter pastroj- instruistoj, regantoj-militistoj, kapitalistoj-komercistoj, simplaj laboristoj kaj sklavoj. La sklavo neniam povis fariĝi kapitalisto, kvankam foje la salajrulo povis elekti aliĝi al la kapitalismaj rangoj.

7. Profesiaj — dum multiĝis la profesioj, ili inklinis starigi kastojn kaj gildojn. La laborantoj dividiĝis en tri grupoj: la profesiaj klasoj inkluzive de la resanigistojn, sekve la kvalifikitaj laboristoj, kaj fine la nekvalifikitaj laboristoj.

8. Religiaj — la fruaj kultaj kluboj produktis siajn proprajn klasojn ene de la klanoj kaj triboj, kaj la pieco kaj mistikismo longe eternigis la pastrojn kiel apartan socian grupon.

9. Rasaj - la ĉeesto de du aŭ pli da rasoj ene de determinita nacio aŭ teritoria unuo kutime produktas kolorajn kastojn. La originala sistemo de kastoj de Indio baziĝis sur koloroj, same kiel tiu de frua Egiptio.

10. Aĝaj — juneco kaj matureco. Inter la triboj la knabo restis sub la gardado de sia patro tiel longe la patro vivis, dum la knabino estis lasita sub la zorgado de sia patrino ĝis ŝia edziniĝo.

Flekseblaj kaj ŝanĝiĝantaj sociaj klasoj estas nemalhaveblaj al evoluanta civilizacio, sed kiam klaso fariĝas kasto, kiam la sociaj tavoloj ŝtoniĝas, la pliboniĝo de la socia stabileco estiĝas koste al la malgrandiĝo de la persona iniciato. La socia kasto solvas la problemon trovi sian lokon en la industrio, sed ĝi ankaŭ akre reduktas la individuan disvolviĝon kaj preskaŭ malebligas socian kunlaboradon.

La sociaj klasoj nature formiĝintaj persistos, ĝis la homo iom post iom atigas ilian forigon per la inteligenta manipulado de la biologiaj, intelektaj kaj spiritaj rimedoj de progresanta civilizado kiel jene:

1. Biologia renovigo de la rasaj branĉoj — la selekta eliminado de malsuperaj homaj trajtoj. Tio ĉi tendencos elradikigi multajn mortemulajn neegalecojn.

2. Eduka trejnado de la pliiĝanta cerba potenco, kiu aperos post tia biologia plibonigo.

3. Religia plivigligo de la sentoj de la mortemula parenceco kaj frateco.

Sed tiuj ĉi rimedoj povas doni siajn verajn fruktojn nur en la malproksimaj estontaj jarmiloj, kvankam multaj sociaj plibonigoj tuj rezultos el la inteligenta, saĝa, kaj pacienca manipulado de tiuj ĉi akcelaj faktoroj de kultura progreso. La religio estas la potenca levilo, kiu levas civilizacion el ĥaoso, sed ĝi estas senpova sen la apogpunkto de sana kaj normala menso solide baziĝanta sur sana kaj normala heredeco.

9. Homaj rajtoj

La naturo donas neniun rajton al la homo, nur vivon kaj mondon sur kiu vivi ĝin. La naturo eĉ ne donas la rajton vivi, kiel oni povus dedukti konsiderante kio okazus, se senarma homo vidalvide renkontus malsatan tigron en la primitiva arbaro. La ĉefa donaco de la socio al la homo estas sekureco.

Iom post iom la socio asertis siajn rajtojn, kaj nuntempe ili estas:

1. Certigo pri provizado de manĝaĵoj.

2. Milita defendo — sekureco per preteco.

3. Konservado de la interna paco — malhelpo al persona perforto kaj socia malordo.

4. Seksa regado — geedziĝo, la familia institucio.

5. Proprieto — la rajto posedi.

6. Prizorgo de individua kaj grupa konkurado.

7. Dispozicioj por eduki kaj trejni la junularon.

8. Antaŭenigo de vojaĝo kaj komerco — la industria disvolviĝo.

9. Plibonigo de laboraj kondiĉoj kaj rekompencoj.

10. La garantioj pri la libereco de religiaj praktikoj, cele ke ĉiuj el tiuj ĉi aliaj sociaj agadoj estu plialtigitaj fariĝante spirite motivitaj.

Kiam rajtoj estas malnovaj, ĝis oni ne plu scias iliajn originojn, oni ofte diras, ke ili estas naturaj rajtoj. Sed la homaj rajtoj ne estas vere naturaj; ili estas tute sociaj. Ili estas relativaj kaj ĉiam ŝanĝiĝantaj, estante ne pli ol la reguloj de la ludo — agnoskitaj alĝustigoj de rilatoj regantaj la ĉiam ŝanĝiĝantajn fenomenojn de la homa konkurado.

Kio povas esti konsiderata kiel rajto dum unu epoko, povas ne esti tiel konsiderata dum alia. La postvivo de grandaj nombroj da difektitoj kaj degeneruloj ne estas pro iu natura rajto, kiun ili havas por ĝeni la civilizacion de la dudeka jarcento, sed simple ĉar la socio de la epoko, la moroj, tiel dekretas.

Malmulte da homaj rajtoj estis agnoskitaj dum la eŭropa mezepoko; tiam ĉiu homo apartenis al iu alia, kaj rajtoj estis nur privilegioj aŭ favoroj atribuitaj de ŝtato aŭ eklezio. Kaj la ribelo kontraŭ tiu ĉi eraro estis egale erara, ĉar ĝi kondukis al la kredo, ke ĉiuj homoj naskiĝas egalaj.

La malfortuloj kaj malsuperuloj ĉiam luktis por egalaj rajtoj; ili ĉiam insistis, ke la ŝtato devigu la fortulojn kaj superulojn provizi iliajn bezonojn kaj alie kompensi tiujn mankojn, kiuj tro ofte estas la natura rezulto de ilia propra indiferenteco kaj maldiligenteco.

Sed tiu ĉi idealo de egaleco estas la infano de la civilizacio; ĝi ne troviĝas en la naturo. Eĉ la kulturo mem konkludige demonstras la esence propran neegalecon de la homoj per iliaj tre neegalaj kapabloj por ĝi. La subita kaj neevolua realigo de supozata natura egaleco rapide resendus la civilizitan homon al la krudaj kutimoj de la primitivaj epokoj. La socio ne povas doni egalajn rajtojn al ĉiuj, sed ĝi povas promesi administri ĉies diversajn rajtojn kun justeco kaj senpartieco. Estas la laboro kaj devo de la socio provizi la infanojn de naturo per senpartiaj kaj pacaj oportunoj celi memkonservadon, partopreni en memeternigo, dum samtempe ĝui iom da persona memkontentigo, la sumo de ĉiuj tri konsistiganta la homan feliĉon.

10. Evoluo de justeco

La natura justeco estas homfarita teorio; ĝi ne estas realo. En la naturo la justeco estas pure teoria, plene fiktio. La naturo provizas nur per unu speco de justeco — neevitebla konformeco de rezultoj al kaŭzoj.

La justeco, kiel konceptite de la homo, signifas akiri siajn rajtojn, kaj tial ĝi estas afero de progresanta evoluo. La koncepto pri justeco povas bone konsistigi spirite dotitan menson, sed ĝi ne spontane ekzistas sur la mondoj de la spaco.

La primitiva homo atribuis ĉiujn fenomenojn al persono. Okaze de morto la sovaĝulo demandis, ne kio mortigis lin, sed kiu? Akcidenta murdo ne estis agnoskita, kaj en la puno de krimo la motivo de la krimulo estis tute ignorita; la juĝado estis farita laŭ la okazigita damaĝo.

En la plej primitiva socio la publika opinio rekte funkciis; oficistoj pri leĝoj ne necesis. Estis neniu intimeco en la primitiva vivo. La najbaroj de iu homo respondecis pri lia konduto; tial ili rajtis enmiksiĝi en liaj personaj aferoj. La socio estis reguligita laŭ la teorio, ke la grupanoj devus interesiĝi pri la konduto de ĉiu individuo, kaj iugrade regi ĝin.

Oni tre frue kredis, ke fantomoj aplikis justecon per la kuraculoj kaj pastroj; tio ĉi igis tiujn ĉi ordojn la unuaj detektantoj de krimo kaj oficistoj de la leĝo. Iliaj fruaj metodoj por detekti krimon konsistis en la donado de ordalo per veneno, fajro kaj doloro. Tiuj ĉi sovaĝaj juĝaj ordaloj estis nenio pli ol kruelaj teknikoj de arbitracio; ili ne nepre solvis disputon justece. Ekzemple: kiam veneno estis donita, se la akuzito vomis, li estis senkulpa.

La Malnova Testamento registras unu el tiuj ĉi ordaloj, testo de geedza kulpeco: se viro suspektis sian edzinon kokri lin, li kondukis ŝin antaŭ la pastro, kaj deklaris siajn suspektojn, post kio la pastro preparis miksaĵon konsistantan el sanktakvo kaj balaaĵoj de la templa planko. Post konvena ceremonio inklusive de minacantaj malbenoj, la akuzita edzino estis devigita trinki la naŭzan pocion. Se ŝi kulpis, “la akvo, kiu kaŭzas la malbenon, eniros en ŝi kaj amariĝos, kaj ŝia ventro ŝvelos, kaj ŝiaj femuroj putriĝos, kaj la virino estos malbenita de sia popolo.” Se hazarde iu ajn virino povis eltrinki tiun ĉi abomene malpuran pocion kaj ne montri simptomojn de fizika malsano, ŝi estis absolvita de la akuzoj de sia ĵaluza edzo.

Tiuj ĉi abomenaj metodoj de detektado de krimo estis praktikitaj de preskaŭ ĉiuj evoluantaj triboj iam. Duelado estas moderna postvivaĵo de la juĝado per ordalo.

Ne estas mirinde, ke la Hebreoj kaj aliaj duoncivilizitaj triboj praktikis tiajn primitivajn teknikojn de administrado de justeco antaŭ tri mil jaroj, sed estas plej mirinde, ke pensantaj homoj poste retenis tiajn restaĵojn de barbarismo ene de la paĝoj de kolekto de sakralaj skribaĵoj. Komuna saĝo devus evidentigi, ke neniu dia estaĵo iam donis al la mortemulo tiajn nejustajn instrukciojn pri la detektado kaj juĝado de suspektitaj geedzaj kokradoj.

La socio frue adoptis la venĝan sintenon de reprezalio: okulo por okulo, vivo por vivo. La evoluantaj triboj ĉiuj agnoskis tiun ĉi rajton de sanga venĝado. La venĝo fariĝis la celo de la primitiva vivo, sed la religio poste multe modifis tiujn ĉi fruajn tribajn praktikojn. La instruistoj de la revelaciita religio ĉiam proklamis: “’Venĝo estas mia,’ diras la Sinjoro.” Venĝa mortigado en la fruaj tempoj ne estis tre malsimila al la nuntempaj krimoj faritaj sub la preteksto de la neskribita leĝo.

Memmortigo estis ofta rimedo de reprezalio. Se iu ne kapablis venĝi sin dum sia vivo, tiu mortis kredante ke, kiel spirito, li povus reveni kaj manifestigi sian koleron kontraŭ sia malamiko. Kaj ĉar tiu ĉi kredo estis tre disvastigita, la minaco mortigi sin ĉe la sojlo de malamiko kutime sufiĉis por devigi lin konsenti. La primitiva homo ne tre estimis la vivon; memmortigo pro bagateloj estis komuna, sed la instruadoj de Dalamatio multe malpliigis tiun ĉi kutimon, dum en pli freŝdataj tempoj la distraĵoj, komforto, religio kaj filozofio unuiĝis por igi la vivon pli milda kaj dezirinda. Malsatstrikoj tamen estas moderna analogo de tiu ĉi malnova metodo de reprezalio.

Unu el la plej fruaj esprimoj de altnivela triba leĝo koncernis la transprenon de la sangokverelo kiel triba afero. Sed estas strange, ke eĉ tiam viro rajtis senpune mortigi sian edzinon, kondiĉe ke li plene pagis por ŝi. La nuntempaj Eskimoj tamen ankoraŭ lasas al la damaĝita familio la zorgon dekreti kaj administri la punon por krimo.

Alia progreso estis la trudo de monpunoj pro tabuaj malobservoj, la provizo de monpunoj. Tiuj ĉi monpunoj konsistigis la unuan publikan enspezon. La praktiko pagi la “sangomonon” ankaŭ fariĝis populara por anstataŭi la sangovenĝon. Tiaj damaĝoj estis kutime pagataj per virinoj aŭ brutoj; estis longa tempo antaŭ ol realaj monpunoj, mona kompenso, estis uzataj kiel puno por krimo. Kaj ĉar la ideo pri puno esence estis kompenso, ĉio, eĉ la homa vivo, fine havis prezon, kiun oni povis pagi kiel kompensaĵo. La Hebreoj estis la unuaj, kiuj aboliciis la praktikon pagi la sangomonon. Moseo instruis, ke ili devus “ne pagi elaĉeton por la vivo de murdisto kondamnita al morto; li ja estos mortigita”.

La justeco tiel estis unue farita de la familio, sekve de la klano, kaj pli poste de la tribo. La administrado de vera justeco datiĝas de kiam la venĝorajto estis forprenita de privataj kaj parencaj grupoj, kaj metita en la manoj de la socia grupo, la ŝtato.

Puno per viva bruligo iam estis komuna praktiko. Ĝi estis agnoskita de multaj antikvaj regantoj, inkluzive de Hamurabo kaj Moseo, tiu ĉi lasta direktante, ke multaj krimoj, precipe tiuj gravaj kun seksa naturo, devus esti punitaj per ŝtiparumado. Se “la filino de pastro” aŭ alia ĉefa civitano turnis sin al la publika prostituado, estis la hebrea kutimo “forbruli ŝin”.

Perfido de la ŝtato — la “elvendo” aŭ perfido de siaj tribaj asociitoj — estis la unua mortpunita krimo. Ŝteli brutaron estis universale punita per senprocedura ekzekuto, kaj eĉ freŝdate ŝtelado de ĉevaloj estis same punita. Sed dum la tempo passi, oni lernis, ke la severeco de la puno ne estis tiel valora kiel malkuraĝigo al krimo ol ĝia certeco kaj rapideco.

Kiam la socio malsukcesas puni krimojn, la grupa rankoro kutime asertiĝas per linĉa leĝo; la disponigo de sanktejo estis rimedo por eskapi tiun ĉi subitan grupan koleron. Linĉado kaj duelado reprezentas la malemon de la individuo doni kompenson al la ŝtato.

11. Leĝoj kaj kortumoj

Estas same malfacile klare distingi inter moroj kaj leĝoj, kiel ekzakte indiki kiam je la aŭroro la tago sekvas la nokton. La moroj estas estontaj leĝoj kaj policaj reguloj. Kiam delonge establitaj, la nedefinitaj moroj tendencas kristaliĝi en precizaj leĝoj, konkretaj reguloj, kaj bone difinitaj sociaj konvencioj.

La leĝo ĉiam estas unue negativa kaj malpermesa; en la progresantaj civilizacioj ili fariĝas pli kaj pli pozitivaj kaj direktivaj. La frua socio negative funkciis, donante al individuo la rajton vivi trudante al ĉiuj aliaj la ordonon “vi ne mortigu”. Ĉiu koncedo de rajto aŭ libereco al la individuo implicas limigon de la liberecoj de ĉiuj aliaj, kaj tio ĉi estas efektivigita per la tabuo, la primitiva leĝo. La tuta ideo pri la tabuo estas esence negativa, ĉar la primitiva socio estis tute negativa laŭ sia organizado, kaj la frua administrado de justeco konsistis en la trudado de la tabuoj. Sed origine tiuj ĉi leĝoj validis nur al tribanoj, kiel estas ilustrite ĉe la postaj Hebreoj, kiuj havis malsaman kodon de etiko por trakti la nejudojn.

La ĵuro originis en la tempoj de Dalamatio klopodante pliverigi la atestojn. Tiaj ĵuroj konsistis en la prononcado de malbeno kontraŭ si. Antaŭe neniu individuo atestus kontraŭ sia denaska grupo.

La krimo estis agreso kontraŭ la tribaj moroj, la peko estis la malobeo de tiuj tabuoj, kiuj havis la sankcion de la fantomoj, kaj estis daŭra konfuzo kaŭzita de la malsukceso apartigi krimon kaj pekon.

La persona intereso establis la tabuon pri mortigo, la socio sanktigis ĝin kiel tradiciaj moroj, dum la religio konsekris la kutimon kiel moralan leĝon, kaj tiel ĉiuj tri konspiris por igi la homan vivon pli sekura kaj sankta. Dum la fruaj tempoj la socio ne povus teni sin kune, se la rajtoj ne ricevus la sankcion de la religio; la superstiĉo estis la morala kaj socia polica forto de la longaj evoluaj epokoj. La antikvuloj ĉiuj asertis, ke iliaj antikvaj leĝoj, la tabuoj, estis donitaj al siaj prauloj de la dioj.

La leĝo estas kodigita registrado de longa homa sperto, la kristaligita kaj legalizita publika opinio. La moroj estis la kruda materialo de akumulita sperto, el kiu pli poste la direktantaj mensoj formulis la skribitajn leĝojn. La antikva juĝisto ne havis leĝon. Kiam li komunikis decidon, li simple diris: “Ĝi estas la kutimo”.

La referenco al precedento en kortumaj decidoj reprezentas la klopodon de juĝistoj adapti la skribitajn leĝoj al la ŝanĝantaj kondiĉoj de la socio. Tio ĉi ebligas la progresantan adaptiĝon al ŝanĝantaj sociaj kondiĉoj kombinitaj kun la imponeco de tradicia kontinueco.

La disputoj pri proprietaĵoj estis traktitaj laŭ multaj manieroj, kiel jene:

1. Per la detruo de la pridisputita proprietaĵo.

2. Per la forto — la kontestantoj batalis por ĝi.

3. Per arbitracio — ekstera partio decidis.

4. Per apelacio al la plejaĝuloj — poste al la kortumoj.

La unuaj kortumoj estis reguligitaj pugnobataloj; la juĝistoj estis simple arbitraciantoj. Ili zorgis, ke la batalo okazis laŭ la aprobitaj reguloj. Antaŭ ol komenci kortuman batalon, ĉiu partio deponis ion al la juĝo por pagi la kostojn kaj monpunon, post kiam unu estis venkita de la alia. “La potenco daŭre estas rajto.” Poste, parolaj argumentoj anstataŭis la fizikajn frapojn.

La tuta ideo pri la primitiva justeco ne tiel celis esti justa, sed pli ĝuste solvi la disputon, kaj tiel eviti publikan malordon kaj personan perforton. Sed la primitiva homo ne tiom indignis pri tio, kion oni hodiaŭ konsiderus kiel maljustaĵon; oni akceptis la fakton, ke tiuj, kiuj havis potencon, uzus ĝin egoisme. Tamen, la statuso de iu ajn civilizacio povas esti tre precize determinita de la ĝisfundeco kaj senpartieco de ĝiaj kortumoj kaj de la integreco de ĝiaj juĝoj.

12. Asigno de civila aŭtoritato

La granda lukto en la evoluo de la registaro koncernis la koncentriĝon de potenco. La universaj administrantoj lernis per spertoj, ke la evoluaj popoloj sur la loĝataj mondoj estas plej bone regulitaj de la reprezenta tipo de civila registaro, kiam estas konservita adekvata ekvilibro de potenco inter la bone kunordigitaj ekzekutiva, leĝodona kaj juĝa branĉoj.

Dum la primitiva aŭtoritato baziĝis sur forto, fizika potenco, la ideala registaro estas la reprezenta sistemo, en kiu la gvidado baziĝas sur la kapablo, sed en la tempoj de barbareco estis vere tro da militoj por ebligi al reprezenta registaro efike funkcii. Dum la longa lukto inter la divido de aŭtoritato kaj la unueco de komando, la diktatoro venkis. La fruaj kaj malklaraj potencoj de la primitiva konsilio de la plejaĝuloj estis grade koncentritaj en la persono de la absoluta monarko. Post la alveno de veraj reĝoj, la grupoj de plejaĝuloj persistis kiel kvazaŭ-leĝodonaj-juĝaj konsilaj komitatoj; poste parlamento kun kunordigita statuso ekaperis, kaj fine plejsuperaj kortumoj pri juĝado estis establitaj aparte de la parlamentoj.

La reĝo estis la plenumiganto de la moroj, la originala aŭ neskribita leĝo. Poste li observigis la leĝajn promulgojn, la kristaligon de la publika opinio. Popola asembleo kiel esprimo de publika opinio, kvankam malrapide aperanta, markis grandan socian antaŭeniĝon.

La fruaj reĝoj estis multe limigitaj de la moroj — de la tradicio aŭ la publika opinio. En pli freŝdataj tempoj iuj Urantiaj nacioj kodigis tiujn ĉi morojn en dokumentajn bazojn por la registaro.

La Urantiaj mortemuloj rajtas havi liberecon; ili devus krei siajn sistemojn de regado; ili devus adopti siajn konstituciojn aŭ aliajn ĉartojn de civila aŭtoritato kaj administra proceduro. Kaj farinte tion, ili devus selekti siajn plej kompetentajn kaj dignajn kunulojn kiel ekzekutivajn ĉefojn. Kiel reprezentantojn en la leĝodona branĉo ili devus elekti nur tiujn, kiuj estas intelekte kaj morale kvalifikitaj por plenumi tiajn sakralajn respondecojn. Kiel juĝistojn de siaj altaj kaj plejsuperaj tribunaloj nur tiuj, kiuj estas dotitaj kun natura kapablo, kaj kiuj fariĝis saĝaj per sufiĉa sperto, devus esti elektitaj.

Se la homoj deziras konservi sian liberecon, ili devas, elektinte sian ĉarton de libereco, zorgi pri ĝia saĝa, inteligenta kaj sentima interpretado, inteligenta kaj sentima interpreto celante malebligi:

1. Uzurpo de nepravigebla potenco de aŭ la ekzekutiva aŭ leĝodona branĉoj.

2. Intrigoj de nesciaj kaj superstiĉaj agitantoj.

3. Prokrasto de scienca progreso.

4. Senelira situacio pro la dominado de mezkvaliteco.

5. Dominado de malicaj malplimultoj.

6. Regado de ambiciaj kaj lertaj aspirantaj diktatoroj.

7. Katastrofaj interrompoj pro panikoj.

8. Ekspluatado fare de senskrupululoj.

9. Imposta sklaveco de la civitanaro fare de la ŝtato.

10. Fiasko de socia kaj ekonomia senpartieco.

11. Unuiĝo de eklezio kaj ŝtato.

12. Perdo de persona libereco.

Tiuj ĉi estas la celoj de konstituciaj tribunaloj agantaj kiel guberniestroj super la motoroj de reprezenta registaro sur evolua mondo.

La lukto de la homaro por perfektigi la registaron sur Urantio rilatas al la perfektigo de administraj kanaloj, adaptante ilin al la ĉiam ŝanĝiĝantaj nunaj bezonoj, kun plibonigita distribuo de potencoj ene de la registaro, kaj tiam selektante tiajn administrajn gvidantojn, kiuj estas vere saĝaj. Kvankam ekzistas dia kaj ideala formo de registaro, ĝi ne povas esti rivelita, sed devas esti malrapide kaj pene malkovrita de la viroj kaj virinoj de ĉiu planedo tra la universoj de tempo kaj spaco.

[Prezentita de Melkicedeko de Nebadono.]