Kajero 69

Primitivaj homaj institucioj

Emocie la homo transcendas siajn bestajn praulojn pri sia kapablo aprezi humuron, arton kaj religion. Socie la homo elmontras sian superecon pri la fakto, ke li fabrikas ilojn, komunikas kaj starigas instituciojn.

Kiam la homaj estaĵoj longe konservas sociajn grupojn, tiaj agregaĵoj ĉiam rezultigas la kreadon de iuj agadaj tendencoj, kiuj kulminas al instituciigo. La plimulto de la homaj institucioj montriĝis laborŝparigaj dum samtempe kontribuantaj plibonigi la grupan sekurecon.

La civilizita homo tre fieras pri la karaktero, stabileco kaj konstanteco de siaj establitaj institucioj, sed ĉiuj homaj institucioj simple estas la akumulitaj moroj de la pasinteco, kiel ili estis konservitaj per tabuoj kaj dignigitaj de religio. Tiaj heredaĵoj fariĝas tradicioj, kaj la tradicioj fine metamorfozas en konvencioj.

1. Bazaj homaj institucioj

Ĉiuj homaj institucioj servas al iuj sociaj bezonoj, pasintaj aŭ estantaj, malgraŭ ke ilia ekscesa disvolviĝo nepre malpliigas la valoron de la individuo pro tio, ke la personeco estas ombrita, kaj la iniciato restriktita. La homo devus regi siajn instituciojn prefere ol lasi sin esti dominitaj de tiuj ĉi kreaĵoj de progresanta civilizacio.

La homaj institucioj apartenas al tri ĝeneralaj klasoj:

1. La institucioj de memkonservado. Tiuj ĉi institucioj ampleksas tiujn praktikojn kreskantajn el la malsato de manĝajoj kaj ĝiaj asociitaj instinktoj de memkonservado. Ili inkluzivas industrion, proprieton, militon por profito kaj la tutan reguligan maŝinaron de la socio. Pli-malpli frue la tima instinkto provokas la establon de tiuj ĉi institucioj de postvivado pere de tabuoj, konvencioj kaj religiaj sankcioj. Sed la timo, nescio kaj superstiĉo ludis precipan rolon en la frua origino kaj posta disvolviĝo de ĉiuj homaj institucioj.

2. La institucioj de memdaŭriĝo. Ili estas la establaĵoj de la socio kreskantaj el la seksa malsato, patrina instinkto kaj la superaj teneraj emocioj de la rasoj. Ili ampleksas la sociajn protektojn de la hejmo kaj la lernejo, la vivfamilio, edukado, etiko kaj religio. Ili inkluzivas geedzajn kutimojn, militon por defendo kaj establon de la hejmo.

3. La institucioj de memkontentigo. Ili estas la praktikoj kreskantaj el la vantecaj tendencoj kaj orgojlaj emocioj, kaj ili ampleksas kutimojn de vestado kaj persona ornamo, sociajn kutimojn, militon por prestiĝo, dancadon, amuziĝon, ludojn kaj aliajn fazojn de sensa kontentigo. Sed la civilizacio neniam evoluigis apartajn instituciojn de memkontentigo.

Tiuj ci tri grupoj de sociaj praktikoj estas intime interligitaj kaj detale interdependaj unu de la aliaj. Sur Urantio ili reprezentas kompleksan organizadon, kiu funkcias kiel simpla socia mekanismo.

2. La aŭroro de industrio

La primitiva industrio malrapide kreskis kiel asekuro kontraŭ la teruroj de malsatego. Frue en sia ekzisto la homo komencis ĉerpi lecionojn el iuj bestoj, kiuj dum rikolto de abundo, stokas nutraĵojn por la tagoj de malabundo.

Antaŭ la apero de la frua ŝparemo kaj primitiva industrio, la averaĝa tribo vivis en kondiĉoj de senhaveco kaj reala sufero. La frua homo devis konkuri kun la tuta besta mondo por nutri sin. La konkuro-gravito ĉiam malaltigas homon al la besta nivelo; la malriĉeco estas lia natura kaj tirana stato. La riĉeco ne estas natura donaco; ĝi rezultas el laboro, scio kaj organizado.

La primitiva homo ne malrapide agnoskis la avantaĝojn de asociado. La asociado kondukis al organizado, kaj la unua rezulto de organizado estis dividado de laboro, kun ĝia tuja ŝparo de tempo kaj materialoj. Tiuj ĉi specialigoj de laboro aperis per la adaptiĝo al premoj — sekvante la vojojn kun malpli granda rezisto. La primitivaj sovaĝuloj neniam faris veran laboron gaje aŭ volonte. Ili konformiĝis al ĝi nur pro la devigo de neceso.

La primitiva homo malŝatis la malfacilan laboron, kaj li ne rapidis krom se konfrontite de grava danĝero. La tempa elemento en laboro, la ideo fari determinitan taskon ene de iu tempolimo, estas tute moderna nocio. La antikvuloj neniam urĝiĝis. Estis la duoblaj postuloj de la intensa lukto por ekzisti kaj de la ĉiam progresantaj vivniveloj, kiuj pelis la nature neaktivajn rasojn de la frua homo en la vojojn de la industrio.

La laboro, la klopodoj fasoni, distingas la homon de la besto, kies streboj estas plejparte instinktaj. La neceso labori estas la plej granda beno de la homo. La personaro de la Princo ĉiuj laboris; ili multe faris por nobligi la fizikan laboron sur Urantio. Adamo estis ĝardenisto; la Dio de la Hebreoj laboris — li estis la kreinto kaj subtenanto de ĉiuj aferoj. La Hebreoj estis la unua tribo, kiu taksis la industrion kiel plejsuperan valoron; ili estis la unua popolo, kiu dekretis, ke “kiu ne laboras, tiu ne manĝas”. Sed multaj el la religioj de la mondo revenis al la frua idealo de senokupeco. Jupitero estis festemulo, kaj Budho fariĝis pripensema adepto de libertempo.

La Sangikaj triboj estis sufiĉe laboremaj, kiam ili loĝis malproksime de la tropikoj. Sed estis longa, longa lukto inter la mallaboremaj adeptoj de magio kaj la apostoloj de laboro — tiuj, kiuj uzis sian klarvidon.

La unua homa antaŭzorgo estis por la konservado de fajro, akvo kaj nutraĵo. Sed la primitiva homo estis denaska hazardludanto; li ĉiam deziris akiri ion kontraŭ nenio, kaj tro ofte dum tiuj fruaj tempoj la sukcesoj akiritaj per pacienca praktiko estis atribuitaj al sorĉoj. La magio malrapide cediĝis al antaŭzorgo, abnegacio kaj industrio.

3. La specialigo de laboro

La dividoj de laboro en la primitiva socio estis unue determinitaj de naturaj, kaj poste de sociaj cirkonstancoj. La frua ordo de specialigo en la laboro estis:

1. Specialigo bazita sur la sekso. La laboro de virinoj devenas de la selekta ĉeesto de la infano; la virinoj nature amas bebojn pli ol viroj. Tiel la virino fariĝis la rutina laboristo, dum la viro fariĝis la ĉasisto kaj batalanto, pasante per periodoj de laboro kaj ripozo.

Dum ĉiuj epokoj la tabuoj funkciis por konservi la virinon strikte en ŝia propra kampo. La viro plej egoisme elektis la plej agrablajn laborojn, lasante la rutinajn tedaĵojn por la virino. La viro ĉiam hontis fari la laboron de virino, sed la virino neniam montris iujn ajn malemon fari la laboron de la viro. Sed strange estas notinde, ke kaj viroj kaj virinoj ĉiam kune laboris por konstrui kaj mebli la hejmon.

2. Modifoj pro aĝo kaj malsano. Tiuj ĉi diferencoj determinis la sekvajn dividojn de laboro. La maljunaj viroj kaj handikapitoj estis frue uzitaj por fari ilojn kaj armilojn. Ili estis pli poste asignitaj por konstrui irigaciajn retojn.

3. Diferencigo bazita sur religio. La kuraculoj estis la unuaj homaj estaĵoj sendevigitaj de fizika laboro; ili estis la pionira profesia klaso. La forĝistoj estis malgranda grupo, kiu konkuris kun la kuraculoj kiel magiistoj. Ilia lerteco por labori la metalojn timigis la aliajn homojn. La “blankaj forĝistoj” kaj la “nigraj forĝistoj” estigis la fruajn kredojn je blanka kaj nigra magioj. Kaj tiu ĉi kredo poste implikiĝis en la superstiĉo pri bonaj kaj malbonaj fantomoj, bonaj kaj malbonaj spiritoj.

La forĝistoj estis la unuaj nereligiaj grupoj ĝuantaj specialajn privilegiojn. Oni rigardis ilin kiel neŭtralajn dum militoj, kaj tiu ĉi ekstra libertempo kondukis ilin fariĝi, kiel klaso, la politikistoj de la primitiva socio. Sed pro kruda misuzo de tiuj ĉi privilegioj la forĝistoj fariĝis universale malamataj, kaj la kuraculoj ne perdis tempon por inciti la malamon kontraŭ siaj konkurantoj. En tiu ĉi unua lukto inter scienco kaj religio, la religio (superstiĉo) venkis. Forpelitaj el la vilaĝoj la forĝistoj prizorgis la unuajn hoteloj, publikaj gastejoj, ĉe la periferio de la setlejoj.

4. Mastro kaj sklavo. La nova diferencigo de laboro kreskis el la rilatoj inter la konkerinto kaj la konkerito, kaj tio signifis la komenciĝon de homa sklaveco.

5. Diferencigo bazita sur diversaj fizikaj kaj mensaj dotoj. Pliaj dividoj de laboro estis faciligitaj per la esence propraj diferencoj inter la homoj; ĉiuj homaj estaĵoj ne naskiĝas egalaj.

La fruaj specialistoj en industrio estis la silikaj tajlistoj kaj masonistoj; poste venis la forĝistoj. Sekve grupa specialigo disvolviĝis; tutaj familioj kaj klanoj dediĉis sin al iuj specoj de laboro. La origino de unu el la plej fruaj kastoj de pastroj, krom la tribaj kuraculoj, estis pro la superstiĉa ekzaltiĝo de familio de lertaj glavofaristoj.

La unuaj grupaj specialistoj en industrio estis eksportistoj de halito kaj potistoj. La virinoj faris la simplajn ceramikaĵojn, kaj la viroj la fantaziajn. Inter iuj triboj la kudrado kaj la teksado estis faritaj de virinoj, en iuj aliaj, de viroj.

La fruaj negocistoj estis virinoj; ili estis dungitaj kiel spionoj, uzante sian komercon kiel kromenspezon. Baldaŭ la komercado plivastiĝis, la virinoj agantaj kiel perantoj — revendistoj. Tiam aperis la klaso de komercistoj postulantaj kurtaĝon, profiton, por siaj servoj. La kreskado de grupa interŝanĝo de varoj disvolviĝis al komerco; kaj post la interŝanĝo de varoj venis la interŝanĝo de kompetenta laborforto.

4. La komenciĝoj de komerco

Same kiel geedziĝo per kontrakto sekvis geedziĝon per kaptado, same la komerco per interŝanĝo sekvis forkapton per grupatako. Sed longa periodo de rabado intervenis inter la fruaj praktikoj de silenta interŝanĝo de varoj kaj la posta komerco per modernaj metodoj de interŝanĝo.

La unuaj interŝanĝoj de varoj estis faritaj de armitaj negocistoj, kiuj lasis siajn varojn ĉe neŭtrala loko. La virinoj tenis la unuajn merkatojn; ili estis la plej fruaj negocistoj, kaj tio estis, ĉar ili portis la ŝarĝojn; la viroj estis militistoj. Tre frue la vendotabloj disvolviĝis, muro sufiĉe larĝa por preventi al la negocistoj atingi sin per siaj armiloj.

Fetiĉo estis uzata por gardi la deponaĵojn por la silenta interŝanĝo de varoj. Tiaj vendoplacoj estis sekuraj kontraŭ ŝtelo; nenio povis esti forprenita krom per interŝanĝo aŭ aĉeto; per gardanta fetiĉo la varoj ĉiam estis sekuraj. La fruaj negocistoj estis skrupule honestaj interne de siaj propraj triboj, sed konsideris tute juste trompi forajn fremdulojn. Eĉ la fruaj Hebreoj uzis apartan kodon de etiko en siaj traktadoj kun nejudoj.

Dum epokoj la silenta interŝanĝo de varoj daŭris, antaŭ ol la homoj konsentas renkontiĝi sen armiloj sur la sakrala vendoplaco. Tiuj ĉi samaj merkataj placoj fariĝis la unuaj lokoj de sanktejoj, kaj poste konatiĝis en iuj landoj kiel “urboj de rifuĝado”. Iu ajn fuĝanto atinginte la vendoplacon estis sekura kontraŭ iu ajn atako.

La unuaj peziloj estis grenoj de tritiko kaj aliaj cerealoj. La unua interŝanĝilo estis la fiŝo aŭ kapro. Poste la bovino fariĝis unuo de interŝanĝo.

La moderna skribo devenis el la fruaj negocaj registroj; la unua literaturo de la homo estis dokumento de reklamado, reklamilo pri salo. Multaj el la fruaj militoj estis batalitaj por naturaj deponaĵoj, kiel siliko, salo kaj metaloj. La unua formala triba traktato koncernis la intertribaligo de deponaĵoj de salo. Tiuj ĉi traktataj lokoj donis la opurtunon al amikaj kaj pacaj interŝanĝoj de ideoj kaj la intermiksiĝo de diversaj triboj.

La skribado progresis trapasante la stadioj de la “mesaĝa bastono”, nodoŝnuroj, piktogramoj, hieroglifoj kaj vampumaj zonoj, ĝis la fruaj simbolaj alfabetoj. La sendado de mesaĝoj evolvis de la primitiva fuma signalo, sekve per kurieroj, rajdantoj, fervojoj kaj aviadiloj, same kiel telegrafo, telefono kaj sendrata komunikado.

Novaj ideoj kaj pli bonaj metodoj disvastiĝis tra la loĝata mondo per la antikvaj negocistoj. Komerco, ligita kun aventuro, kondukis al esplorado kaj malkovrado. Kaj ĉio ĉi estigis la transportadon. La komerco estis granda civilizanto antaŭenigante la krucfekundiĝon de kulturoj.

5. La komenciĝoj de kapitalo

La kapitalo estas laboro aplikita kiel rezigno pri la nuntempo favore al la estonteco. La ŝparaĵoj reprezentas formon de asekuro por memkonservado kaj postvivado. La akumulado da nutraĵoj disvolvis la memregadon, kaj kreis la unuajn problemojn pri kapitalo kaj laboro. La homo, kiu havis nutraĵojn, kondiĉe ke li povis protekti ĝin kontraŭ ŝtelistoj, havis certan avantaĝon super tiu, kiu ne havis nutraĵojn.

La frua bankiero estis la kuraĝa viro de la tribo. Li gardis la deponitajn grupajn trezorojn, dum la tuta klano pretis defendi lian kabanon okaze de atako. Tiel la akumulado de individua kapitalo kaj grupaj riĉaĵoj tuj kondukis al milita organizado. Unue tiaj antaŭzorgoj estis destinitaj defendi la proprieton kontraŭ fremdaj rabistoj, sed poste fariĝis la kutimo konservi la militan organizadon por efektivigi rabojn de la proprieto kaj riĉaĵoj de najbaraj triboj.

La bazaj instigoj, kiuj kondukis al la akumulado de kapitalo, estis:

1. Malsato — asociita kun antaŭzorgo. La ŝparado kaj konservado de nutraĵo signifis povon kaj komforton por tiuj, kiuj posedis sufiĉan antaŭzorgon por provizi estontajn bezonojn. La stokado de nutraĵo estis adekvata garantio kontraŭ malsatego kaj katastrofo. Kaj la tuta organizo de primitivaj moroj estis vere destinita helpi la homon subordigi la nuntempon al la estonteco.

2. Familia amo — deziro provizi siajn bezonojn. La kapitalo reprezentas la ŝparon de posedaĵo malgraŭ la premo de la nuntempaj bezonoj por certiĝi kontraŭ la estontaj postuloj. Parto de tiu ĉi estontaj bezonoj povas koncerni ies posteularon.

3. Vanteco — deziro montri siajn akumuladon de posedaĵoj. Ekstraj vestaĵoj estis unu el la unuaj signoj de distingo. La kolekta vanteco frue allogis la orgojlon de la homo.

4. Pozicio — deziro aĉeti socian kaj politikan prestiĝon. Frue aperis komercigita nobelaro, akcepto al kiu dependis de la plenumo de iu speciala servo al la reĝopovo, aŭ rekte konsentita per monpago.

5. Potenco — la avido esti mastro. La pruntedonado de trezoro estis utiligita kiel rimedo de sklavigo, cent procentoj ĉiujare estante la intereza procento de tiuj ĉi malnovaj tempoj. La pruntedonantoj de mono fariĝis reĝoj kreante konstantan armeon de ŝuldantoj. La ŝuldoligitaj servantoj estis unu el la plej fruaj formoj de akumulita proprieto, kaj en la malnovaj tempoj la sklaveco pro ŝuldoj eĉ etendiĝis ĝis la regado de la mortinta korpo.

6. Timo pri la fantomoj de la morto — kotizoj al pastroj por protektado. La homoj frue komencis doni funebrajn donacojn al la pastroj, por ke iliaj posedaĵoj estu utiligitaj por faciligi iliajn progresojn en la estonta vivo. La pastroj tiel fariĝis tre riĉa; ili estis ĉefoj inter la malnovaj kapitalistoj.

7. Seksa impulso — la deziro aĉeti unu aŭ plurajn virinojn. La unua formo de komerco de la homo estis interŝanĝo de virinoj; ĝi multe antaŭis la komercon pri ĉevaloj. Sed neniam la interŝanĝo de seksaj sklavoj antaŭenigis la socion; tia komerco estis kaj estas rasa malhonoro, ĉar samtempe ĝi malhelpis la disvolviĝon de la familia vivo kaj poluis la biologian taŭgecon de superaj popoloj.

8. Multnombraj formoj da memkontentigo. Iuj celis riĉecon, ĉar ĝi donis povon; aliaj penis por akiri posedaĵojn, ĉar ĝi signifis konforton. La fruaj homoj (kaj aliaj poste) tendencis malŝpari siajn riĉofontojn por lukso. Alkoholaĵoj kaj drogoj fascinis la primitivajn rasojn.

Ju pli la civilizacio disvolviĝis, des pli la homoj akiris novajn instigojn por ŝpari; novaj bezonoj rapide aldoniĝis al la originala malsato je nutraĵoj. La malriĉeco fariĝis tiel abomenita, ke nur la riĉuloj estis supozata rekte iri al la ĉielo, kiam ili mortis. La proprieto fariĝis tiel alte aprezita, ke por forviŝi la malhonoron de ies nomo, sufiĉis doni pompan festenon.

La akumulaĵoj de riĉaĵoj frue fariĝis la insigno de socia distingiĝo. Individuoj en iuj triboj akumulis posedaĵojn dum jaroj nur por krei sensacion bruligante ilin okaze de iu festo aŭ malavare distribuante ilin al la kuntribanoj. Tio ĉi igis ilin gravaj homoj. Eĉ la modernaj popoloj ĝojas pri la malavara distribuado de kristnaskaj donacoj, dum riĉuloj donas al grandaj filantropiaj kaj edukaj institucioj. La tekniko de la homo varias, sed lia temo restas tute senŝanĝa.

Sed estas notinde, ke multaj antikvaj riĉuloj disdonis multe de siaj posedaĵoj pro la timo, ke ili estu mortigitaj de tiuj, kiuj avidis iliajn trezorojn. La riĉaj homoj ofte oferis dekojn da sklavoj por montri sian malestimon por la riĉeco.

Kvankam la kapitalo emis liberigi la homon, ĝi multe komplikis lian socian kaj industrian organizadon. La misuzo de kapitalo fare de maljustaj kapitalistoj ne detruas la fakton, ke ĝi estas la bazo de la moderna industria socio. Per la kapitalo kaj invento la nuntempa generacio ĝuas pli altan gradon de libereco ol iu ajn iam antaŭe sur la tero. Tio ĉi estas registrita kiel fakto, kaj ne kiel pravigo de la multaj misuzoj de kapitalo fare de senpripensaj kaj egoismaj posedantoj.

6. Fajro rilate al la civilizacio

La primitiva socio kun ĝiaj kvar sekcioj — industria, reguliga, religia kaj milita — kreskis per la utiligo de fajro, bestoj, sklavoj kaj posedaĵoj.

La kapablo fari fajron tuj kaj por ĉiam apartigis la homon disde la besto; ĝi estas la baza malkovro de la homo. La fajro ebligis al la homo tranokti surgrunde, ĉar ĉiuj bestoj timis ĝin. La fajro kuraĝigis vesperajn sociajn rilatojn; ĝi ne nur protektis kontraŭ la malvarmo kaj sovaĝaj bestoj, sed ĝi ankaŭ estis uzata kiel protekto kontraŭ fantomoj. Ĝi unue estis uzata pli por la lumo ol la varmo; multaj subevoluintaj triboj rifuzas dormi, krom se flamo brulas la tutan nokton.

La fajro estis granda civilizilo, donante al la homo lian unuan maniero esti altruisma sen perdo, ebligante al li doni ardajn karbojn al najbaro sen senigi sin. La hejma fajro, kiun zorgis la patrino aŭ la plej aĝa filino, estis la unua edukilo, postulante atentemon kaj fidindecon. La frua hejmo ne estis konstruaĵo, sed la familio kolektiĝis ĉirkaŭ la fajro, la familia fajrejo. Kiam filo fondis novan hejmon, li alportis brulaĵon el la familia fajrejo.

Kvankam Andono, la eltrovinto de fajro, evitis konsideri ĝin kiel objekton de adoro, multaj el liaj posteuloj rigardis la flamon kiel fetiŝon aŭ spiriton. Ili malsukcesis rikolti la sanitarajn avantaĝojn de la fajro, ĉar ili rifuzis bruligi la rubaĵojn. La primitiva homo timis fajron, kaj ĉiam celis gardi ĝin en bona humoro, pro tio la ŝutado per incenso. En neniu cirkonstanco la antikvuloj kraĉus en fajron, nek pasus inter iu ajn kaj brulanta fajro. Eĉ la feraj piritoj kaj silikoj uzataj por estigi fajron estis konsiderataj kiel sakralaj de la frua homaro.

Estis peko estingi fajron; se kabano flamiĝis, oni lasis ĝin bruli. La fajroj de la temploj kaj sanktejoj estis sakralaj, kaj estis malpermesate estingi ilin, sed estis la kutimo ekbruligi novajn flamojn ĉiujare aŭ post iu katastrofo. Virinoj estis elektitaj kiel pastrinoj, ĉar ili estis gardistoj de la hejmaj fajroj.

La fruaj mitoj, pri kiel la fajro devenis el la dioj, kreskis el la observado de fajro kaŭzita de fulmoj. Tiuj ĉi ideoj pri supernatura origino rekte kondukis al la adorado de fajro, kaj fajra adorado kondukis al la kutimo “trapasi fajron”, praktiko konservita ĝis la epoko de Moseo. Kaj ankoraŭ persistas la ideo pri trapasi tra fajro post la morto. La mito pri fajro estis granda ligilo dum la fruaj tempoj, kaj ankoraŭ persistas en la simbolismo de la Parsioj.

La fajro kondukis al la kuirado, kaj “krudmanĝantoj” fariĝis termino de moko. Kaj la kuirado malpliigis la elspezon de esenca energio necesa por la digestado de nutraĵoj, kaj tiel lasis al la frua homo iom da forto por socia kulturo, dum la bredado, malpliigante la necesajn penojn por sekurigi nutraĵojn, disponigis tempon por sociaj agadoj.

Indas memori, ke la fajro malfermis la pordojn al la metallaborado, kaj kondukis al la posta malkovro de vaporforto kaj la nuntempa uzado de elektro.

7. La uzado de bestoj

Dekomence, la tuta besta mondo estis malamiko de la homo; la homaj estaĵoj devis lerni protekti sin kontraŭ la bestoj. Unue la homo manĝis la bestojn, sed poste lernis malsovaĝigi ilin kaj igis ilin servi lin.

La malsovaĝigo de bestoj hazarde okazis. La sovaĝuloj ĉasis gregojn, multe kiel la Amerikaj Indianoj ĉasis la bizonon. Ĉirkaŭante la gregon ili povis konservi la regadon de la bestoj, tiel kapablante mortigi ilin laŭ siaj nutraĵaj bezonoj. Poste, ili konstruis kralon, kaj kaptis tutajn gregojn.

Estis facile malsovaĝigi iujn bestojn, sed same kiel la elefanto, multaj el ili ne reproduktiĝis en kaptiteco. Sed baldaŭ oni eltrovis, ke iuj specioj de bestoj submetiĝas al la ĉeesto de la homo, kaj ili reproduktiĝas en kaptiteco. La malsovaĝigo de bestoj estis tiel antaŭenigita per selekta bredado, arto kiu tre multe progresis de la epoko de Dalamatio.

La hundo estis la unua malsovaĝigita besto, kaj la malfacila sperto de ĝia malsovaĝigo komenciĝis kiam iu hundo, sekvinte la tutan tagon ĉasiston, efektive iris hejmen kun li. Dum epokoj la hundoj estis uzataj kiel nutraĵo, por ĉasado, transportado, kaj kiel kompanoj. Unue la hundoj nur hurlis, sed poste ili lernis boji. La akra flarsento de la hundo kondukis al la nocio, ke ĝi povis vidi spiritojn, kaj tiel kreskis la kultoj pri la hundo-fetiŝo. Por la unua fojo la uzado de gardohundoj permesis al la tuta klano dormi nokte. Tiam fariĝis la kutimo uzi gardohundojn por protekti la hejmon kontraŭ spiritoj same kiel kontraŭ materiaj malamikoj. Kiam la hundo bojis, homo aŭ besto proksimiĝis, sed kiam la hundo hurlis, spiritoj estis proksimaj. Eĉ nun multaj ankoraŭ kredas, ke nokte hurlanta hundo signifas la morton.

Kiam la viro estis ĉasisto, li estis sufiĉe afabla al la virino, sed post la malsovaĝigo de bestoj, kune kun Kaligastia konfuzo, multaj triboj hontinde traktis siajn virinojn. Ili traktis ilin entute tro multe kiel ili traktis siaj bestojn. La brutala traktado de la virino fare de la viro konsistigas unu el la plej mallumaj ĉapitroj de la homa historio.

8. Sklaveco kiel faktoro en civilizacio

La primitiva homo neniam hezitis sklavigi siajn samulojn. La virino estis la unua sklavo, familia sklavo. La paŝtista viro sklavigis la virinon kiel sia malsupera seksa partnero. Tia seksa sklaveco rekte kreskis el la malpliigita dependeco de la viro al la virino.

Antaŭ nelonge la sklaveco estis la sorto de tiuj militaj kaptitoj, kiuj rifuzis akcepti la religion de la konkerinto. En pli fruaj tempoj la kaptitoj estis aŭ manĝitaj, aŭ ĝismorte torturitaj, aŭ devigitaj interbatali, aŭ oferitaj al spiritoj aŭ sklavigitaj. La sklaveco estis granda progreso super masakro kaj kanibalismo.

La sklavigo estis progreso pri la indulga traktado de militaj kaptitoj. La embusko de Aj, kaj la plena masakro de viroj, virinoj kaj infanoj, nur la reĝo estante ŝparita por kontentigi la vanecon de la konkerinto, estas fidela bildo de la barbara masakro plenumita de eĉ supozeble civilizitaj popoloj. La atako kontraŭ Og, la reĝo de Baŝano, estis egale brutala kaj efika. La Hebreoj “tute ekstermis” siajn malamikojn, prenante ĉiujn iliajn posedaĵojn kiel militakiro. Ili tributigis ĉiujn urbojn sub la minaco de la “ekstermado de ĉiuj virseksuloj”. Sed multaj el la samtempaj triboj, kiuj montris malpli da triba egoismo, delonge praktikis la adopton de superaj kaptitoj.

La ĉasisto, kiel la Amerika ruĝa homo, ne sklavigis. Li aŭ adoptis aŭ mortigis siajn kaptitojn. La sklaveco ne estis ofta inter la paŝtistaj popoloj, ĉar ili bezonis malmulte da laboristoj. Dum militoj la paŝtistoj kutimis mortigi ĉiujn virseksajn kaptitojn, kaj nur sklavigis virinojn kaj infanojn. La Mosea kodo enhavis specifajn direktivojn por edzinigi tiujn kaptitajn virinojn. Se ili ne estis kontentigaj, ili povis esti ekzilitaj, sed la Hebreoj ne rajtis vendi tiajn repudiitaj edzinoj kiel sklavojn — tio estis almenaŭ progreso de la civilizacio. Kvankam la sociaj normoj de la Hebreoj estis krudaj, ili estis tamen multe super tiuj de la ĉirkaŭaj triboj.

La paŝtistoj estis la unuaj kapitalistoj; iliaj gregoj reprezentis kapitalon, kaj ili vivis per la interezo — la natura kresko. Kaj ili ne emis konfidi tiun ĉi riĉaĵon sub la protektado de aŭ sklavoj aŭ virinoj. Sed poste ili kaptis virseksajn kaptitojn, kaj devigis ilin kultivi la grundon. Tio ĉi estas la frua origino de la servuteco — homo alligita al la tero. La Afrikanoj facile lernis kiel plugi la grundon; tial ili fariĝis la granda sklava raso.

La sklaveco estis nemalhavebla ĉenero en la ĉeno de la homa civilizado. Ĝi estis la ponto, sur kiu la socio pasis de kaoso kaj maldiligento ĝis ordo kaj civilizitaj agadoj; ĝi devigis subevoluintajn kaj mallaboremajn popolojn labori kaj tiel doni riĉecon kaj libertempon por la socia progreso de siaj superuloj.

La institucio de sklaveco devigis la homon inventi la reguligan mekanismon de la primitiva socio; ĝi estigis la komenciĝojn de la registaro. La sklaveco postulas fortan reguligon, kaj dum la Eŭropa Mezepoko ĝi preskaŭ malaperis, ĉar la feŭdaj senjoroj ne povis regi la sklavojn. La subevoluintaj triboj de antikvaj tempoj, same kiel la nunaj aborigenoj de Aŭstralio, neniam havis sklavojn.

Estas vere, ke la sklaveco estis subprema, sed estis en la lernejoj de subpremado, ke la homo lernis la industrion. Fine la sklavoj kundividis la benojn de supera socio, kiun ili tiel nevole helpis krei. La sklaveco kreas organizadon de kulturo kaj socian atingon, sed baldaŭ ĝi inside atakas la socion interne kiel la plej grava el ĉiuj detruaj sociaj malsanoj.

La modernaj mekanikaj inventoj malutiligis la sklavon. La sklaveco, kiel poligamio, malaperas, ĉar ĝi ne pagas. Sed ĉiam montriĝis katastrofa subite liberigi grandan nombron da sklavoj; malpli da problemoj okazas, kiam ili estas iom post iom emancipitaj.

Hodiaŭ la homoj ne estas sociaj sklavoj, sed miloj da personoj permesas, ke la ambicio sklavigu ilin per ŝuldoj. Senintenca sklaveco malfermis la vojon al nova kaj plibonigita formo de modifita industria servuteco.

Kvankam la idealo de la socio estas universala libereco, senokupeco neniam devus esti tolerata. Ĉiuj fizike kapablaj personoj devus esti devigita fari minimume sufiĉan laboron por sia persona vivtenado.

La moderna socio retroiras. La sklaveco preskaŭ malaperis; la malsovaĝigitaj bestoj malaperas. La civilizacio revenas al fajro — la neorganika mondo — por potenco. La homo eliris el la sovaĝeco pere de la fajro, bestoj kaj sklaveco; hodiaŭ li retroiras, forlasante la helpon de sklavoj kaj la asistadon de bestoj, dum li klopodas eltiri novajn sekretojn kaj fontojn de riĉeco kaj potenco el la elementaj rezervejoj de la naturo.

9. Privata proprieto

Kvankam la primitiva socio estis praktike komunuma, la primitiva homo ne aliĝis al la modernaj doktrinoj pri komunismo. La komunismo de tiuj ĉi fruaj tempoj ne estis simpla teorio aŭ socia doktrino; ĝi estis simpla kaj praktika aŭtomata alĝustigo. Komunismo preventis paŭperismon kaj mizeron; almozpetado kaj prostituado estis preskaŭ nekonataj en tiuj ĉi antikvaj triboj.

La primitiva komunismo ne aparte niveligis homojn malsupren, nek ĝi glorigis mezkvalitecon, sed ĝi ja donis rekompencon al senokupeco kaj mallaboremo, kaj ĝi ja sufokis industrion kaj detruis ambicion. Komunismo estis nemalhavebla skafaldon por la kreskado de la primitiva socio, sed ĝi malfermis la vojon al la evoluo de pli alta socia ordo, ĉar ĝi agis kontraŭ kvar fortaj homaj tendencoj:

1. La familio. La homo ne nur avidas akumuli posedaĵojn; li deziras postlasi sian kapitalon al sia idaro. Sed en la frua komunuma socio la kapitalo de homo estis aŭ tuj konsumita aŭ distribuita inter la grupo je lia morto. Ne estis heredo de posedaĵoj — la hereda imposto estis cent procentoj. La postaj moroj akumuli kapitalon kaj postlasi posedaĵojn estis klara socia antaŭenigo. Kaj tio ĉi estas vera malgraŭ la postaj ŝokaj ekscesoj asociitaj al la misuzo de kapitalo.

2. Religiaj tendencoj. La primitiva homo ankaŭ volis akumuli proprietaĵojn kiel kerno por la komenci vivon en la sekva ekzisto. Tiu ĉi motivo klarigas kial tiel longe daŭris la kutimo entombigi la personajn posedaĵojn de homo kun li. La antikvuloj kredis, ke nur la riĉuloj postvivis kun tuja plezuro kaj digno. La instruistoj de revelaciitaj religioj, pli precipe la Kristanaj instruistoj, estis la unuaj por proklami, ke la malriĉuloj povas akiri la savon laŭ samaj kondiĉoj kiel la riĉuloj.

3. La deziroj pri libereco kaj libertempo. Dum la pli fruaj tempoj de socia evoluo la kundivido de la individuaj enspezoj al la grupo estis praktike formo de sklaveco; la laboristo fariĝis sklavo de la mallaboremulo. Tio ĉi estis la memmortiga malforteco de komunismo: la neantaŭvidemuloj kutimis vivi per la ŝparemuloj. Eĉ en modernaj tempoj la neantaŭvidemuloj dependas de la ŝtato (ŝparemaj pagantoj de impostoj) por zorgi pri ili. Tiuj kiuj havas neniun kapitalon ankoraŭ atendas, ke tiuj kiuj havas nutru ilin.

4. La impulso al sekureco kaj potenco. Komunismo estis fine detruita de la trompaj praktikoj de progresantaj kaj prosperaj individuoj, kiuj uzis diversajn artifikojn por eviti esti sklavigitaj de la senhelpaj mallaboremuloj de siaj triboj. Sed unue ĉiuj akumuladoj estis sekretaj; la primitiva nesekureco malebligis la videblan amasiĝon de kapitalo. Kaj eĉ iom poste estis plej danĝere amasigi tro da riĉaĵoj; plejcerte la reĝo trovus iun ajn kialon por konfiski la posedaĵojn de riĉulo, kaj kiam riĉa homo mortis, la funebro estis prokrastita, ĝis la familio donis grandan sumon al la publika komunumo aŭ al la reĝo, kiel hereda imposto.

En la plej fruaj tempoj la virinoj estis la proprietaĵo de la komunumo, kaj la patrino dominis la familion. La fruaj ĉefoj posedis la tutan teron, kaj estis proprietuloj de ĉiuj virinoj; geedziĝo postulis la konsenton de la triba reganto. Kiam malaperis komunismo, la virinoj estis individue posedataj, kaj la patro iom post iom prenis sur sin la hejman regadon. Tiel komenciĝis la hejmo, kaj la superregantaj kutimoj de poligamio estis iom post iom anstataŭigitaj de monogamio. (Poligamio estas la postvivaĵo de la elemento de inseksa sklaveco en geedziĝo. Monogamio estas la sensklaveca idealo de la senkompara asocio de viro kaj virino en la delikata entrepreno konstrui hejmon, eduki infanojn, reciproka kulturo kaj memplibonigo.)

Unue ĉiuj proprietaĵoj, inkluzive de ilojn kaj armilojn, estis la komuna posedaĵo de la tribo. La privata proprieto unue konsistis el ĉiuj aferoj persone tuŝitaj. Se fremdulo trinkis el pokalo, la pokalo estis de tiam lia. Poste ĉiu ajn loko, kie sango estis verŝita, fariĝis proprietaĵo de la vundita persono aŭ grupo.

La privataj proprietaĵoj estis tiel origine respektataj, ĉar ili estis supozite ŝarĝitaj kun iu parto de la personeco de la posedanto. La honesteco pri proprieto plu daŭris per tiu ĉi speco de superstiĉo; necesis neniu polico por gardi personajn posedaĵojn. Ne estis ŝtelado ene de la grupo, kvankam homoj ne hezitis proprigi al si la aferojn de aliaj triboj. La proprietaj rilatoj ne finiĝis je la morto; sufiĉe frue la personaj posedaĵoj estis bruligitaj, kaj poste ili estis entombigitaj kun la mortinto, kaj pli poste ili estis hereditaj de la postvivanta familio aŭ de la tribo.

La ornamaj tipoj de personaj posedaĵoj venis el la portado de amuletoj. La vanteco plus la timo pri fantomoj pelis la fruajn homojn rezisti al ĉiuj provoj senbalastigi sin de siaj favoritaj amuletoj, tiaj proprietaĵoj estante pli alte taksitaj ol necesaĵoj.

Dormaj spacoj estis unu el la unuaj proprietaĵoj de la homo. Poste la hejmoj estis asignitaj de la tribaj ĉefoj, kiuj posedis la tutan bienon konfide al la grupo. Baldaŭ la fajroloko donis proprieton; kaj ankoraŭ pli poste puto konsistigis proprieta atesto al la apuda tero.

Akvotruoj kaj putoj estis inter la unuaj privataj posedaĵoj. Ĉiuj fetiŝaj praktikoj estis uzataj por konservi la akvotruojn, putojn, arbojn, kultivaĵojn kaj mielon. Post la perdo de fido je la fetiŝoj, la leĝoj evoluis por protekti la privatajn posedaĵojn. Sed la leĝoj pri ĉasado, rajtoj ĉasi, delonge antaŭis terajn leĝojn. La Amerika ruĝa homo neniam komprenis la koncepton pri privata proprieto de la tero; li ne povis kompreni la vidpunkton de la blanka homo.

La privata proprieto frue estis markitaj per la familiaj insignoj, kaj tio ĉi estas la frua origino de familiaj blazonoj. La bienoj povis ankaŭ esti metita sub la gardado de spiritoj. La pastroj “konsekris” terpecon, kaj ĝi restis sub la protektado de la magiaj tabuoj starigitaj sur ĝi. Ĝiaj posedantoj laŭdire havis “pastran titolon”. La Hebreoj havis grandan respekton por tiuj ĉi familiaj limŝtonojn: “Malbenita estu tiu, kiu forigas la limŝtonon de sia najbaro”. Tiuj ĉi ŝtonaj markiloj portis la inicialojn de la pastro. Eĉ arboj, kiam markitaj, fariĝis privata proprietaĵo.

En la fruaj tagoj nur la kultivaĵoj estis privataj, sed sinsekvaj kultivaĵoj donis proprietrajton; la agrikulturo estis tiel la genezo de la privata proprieto de la teroj. Individuoj unue ricevis dumvivan posedadon; je la morto la tero revenis al la tribo. La plej unuaj bienaj proprietrajtoj donitaj al individuoj fare de la tribo estis tomboj — familiaj tombejoj. Poste la tero apartenis al tiuj, kiuj ĉirkaŭbaris ĝin. Sed la urboj ĉiam rezervis iujn terpecojn por publikaj paŝtejoj kaj por servi okaze de sieĝo; tiuj “komunumaj terenoj” reprezentas la postvivaĵon de la pli frua formo de kolektiva proprieto.

Fine la stato asignis proprieton al individuo, rezervante al si rajton imposti. Sekuriginte siajn proprietrajtojn la posedantoj povis kolekti luprezojn, kaj terenoj fariĝis fonto de enspezo — kapitalo. Fine la tero vere fariĝis negoceblaj, kun vendoj, transdonoj, hipotekoj kaj konfiskoj.

La privata proprieto donis pliigitan liberecon, kaj pliigis la stabilecon; sed la privata proprieto de terpecoj ricevis socian sankcion, nur post kiam la komunumaj regado kaj direktado malsukcesis; kaj baldaŭ aperis sinsekvo de sklavoj, servutuloj kaj senteraj klasoj. Sed plibonigitaj maŝinoj iom post iom liberigis la homojn de servilaj taskoj.

La rajto pri proprieto ne estas absoluta; ĝi estas pure socia. Sed ĉiuj registaroj, leĝoj, ordoj, civilaj rajtoj, sociaj liberecoj, konvencioj, pacoj kaj feliĉoj, kiel ili estas ĝuataj de modernaj popoloj, kreskis ĉirkaŭ la privata posedo de posedaĵoj.

La nuntempa socia ordo ne estas nepre justa — nek dia nek sakrala — sed la homaro prefere estu malrapida por fari ŝanĝojn. Tio, kion vi havas, estas multe pli bona ol iu ajn sistemo konata de viaj prapatroj. Certiĝu, ke kiam vi ŝanĝas la socian ordon, vi ŝanĝas ĝin al pli bona. Ne lasu vin persvadi eksperimenti la forlasitajn formulojn de viaj prapatroj. Iru antaŭen, ne malantaŭen! Lasu la evoluo iri! Ne retropaŝu.

[Prezentita de Melkicedeko de Nebadono.]