Kajero 68

La aŭroro de la civilizacio

Tio ĉi estas la komenciĝo de la rakonto pri la longa, longa lukto antaŭen de la homa specio ekde statuso, kiu estis apenaŭ pli bona ol besta ekzisto, tra la interaj epokoj, kaj ĝis la postaj tempoj, kiam reala, kvankam neperfekta, civilizacio evoluis inter la superaj rasoj de la homaro.

La civilizacio estas rasa akiro; ĝi ne dependas de biologio; tial ĉiuj infanoj devas esti edukitaj en kultura medio, dum ĉiu sinsekva generacio de junuloj devas ricevi denove sian propran edukadon. La superaj kvalitoj de civilizacio — scienca, filozofia kaj religia — ne estas transdonitaj de generacio al alia per rekta heredo. Tiuj ĉi kulturaj atingoj estas konservitaj nur per la klera konservado de la socia heredo.

La socia evoluo de la kunlabora ordo estis iniciatita de la Dalamatiaj instruistoj, kaj dum tricent mil jaroj la homaro kreskis en la ideo pri grupaj agadoj. La blua homo plej profitis de tiuj ĉi fruaj sociaj instruoj, la ruĝa homo iugrade, kaj la nigra homo malplej el ĉiuj. En pli freŝdataj tempoj la flava raso kaj la blanka raso prezentis la plej progresintan socian disvolviĝon sur Urantio.

1. Protekta sociigo

Kiam proksime kune la homoj ofte lernas kiel ami unu la alian, sed la primitiva homo ne nature plenis je la spirito de frata sento kaj la deziro pri socia kontakto kun siaj kunuloj. Pli ĝuste la fruaj rasoj ja lernis per malĝojaj spertoj, ke “unuiĝo donas fortecon”; kaj estas tiu ĉi manko de natura frata allogo, kiu nun malhelpas la tujan realigon de la frateco inter homoj sur Urantio.

La asocio baldaŭ fariĝis la prezo por postvivi. La izolita homo estis senhelpa, krom se li portis triban markon, atestante ke li apartenis al grupo, kiu certe venĝus iun ajn atakon kontraŭ li. Eĉ dum la tagoj de Kaino, estis danĝere sole foriri sen iu marko de grupa asocio. La civilizacio fariĝis la asekuro de la homo kontraŭ violenta morto, dum oni pagis per submetiĝo al la multnombraj leĝaj postuloj de la socio.

La primitiva socio estis tiel fondita sur la reciprokeco de neceseco kaj sur la pliigita sekureco de asocio. Kaj la homa socio evoluis laŭ epoklongaj cicloj rezulte de tiu ĉi timo pri izoleco kaj de malentuzisama kunlaboro.

La primitivaj homaj estaĵoj frue lernis, ke grupoj estas multe pli grandaj kaj fortaj ol la nura sumo de siaj individuaj unuoj. Cent viroj unuiĝintaj kaj kune laborantaj povas movi grandan ŝtonon; dudeko da bone trejnitaj pacgardistoj povas reteni koleran homamason. Kaj tiel naskiĝis la socio, ne de simpla asocio de nombroj, sed pliĝuste rezulte de la organizado de inteligentaj kunlaborantoj. Sed kunlaboro ne estas natura trajto de la homo; li lernas kunlabori unue pro timo, kaj poste ĉar li malkovras, ke ĝi estas pli profita por venki la tempajn malfacilaĵojn, kaj protekti sin kontraŭ la supozataj danĝeroj de eterneco.

La popoloj, kiuj tiel frue organiziĝis en primitivaj socioj, fariĝis pli sukcesaj pri siaj atakoj kontraŭ la naturo same kiel pri sia defendo kontraŭ siaj samuloj; ili posedis pli grandajn eblojn postvivi; tial la civilizacio konstante progresis sur Urantio, malgraŭ siaj multaj retropaŝoj. Kaj estas nur pro la plibonigo de la postviva valoro en asocio, ke la multaj mispaŝoj de la homo ne sukcesis ĝis nun haltigi aŭ detrui la homan civilizacion.

Ke la moderna kultura socio estas sufiĉe freŝdata fenomeno estas bone montrata per la nuntempa postvivo de tiaj primitivaj sociaj kondiĉoj, karakterizante la Aŭstraliaj indiĝenoj kaj la Boŝmanoj kaj Pigmeoj de Afriko. Inter tiuj ĉi subevoluintaj popoloj oni povas observi iom de la frua grupa malamikeco, persona suspekto kaj aliaj tre malsociemaj trajtoj, kiuj tiel karaterizis ĉiujn primitivajn rasojn. Tiuj ĉi mizeraj restaĵoj de la nesociemaj popoloj de la antikvaj tempoj elokvente atestas la fakton, ke la natura individuisma tendenco de la homo ne povas sukcese konkuri kontraŭ la pli potencaj kaj fortaj organizoj kaj asocioj de socia progreso. Tiuj ĉi subevoluintaj kaj suspektemaj malsociemaj rasoj, kiuj parolas malsaman dialekton ĉiujn sesdek aŭ okdek kilometrojn, ilustras kian mondon vi nun vivus sen la kombinitaj instruoj de la korpohava personaro de la Planeda Princo kaj de la postaj laboroj de la Adama grupo de rasaj plialtigantoj.

La moderna frazo “reen al la naturo” estas iluzio kaŭzita de nescio, kredo en la realeco pri iama fikcia “ora epoko”. La sola bazo de la legendo pri la ora epoko estas la historia fakto pri Dalamatio kaj Edeno. Sed tiuj ĉi plibonigitaj socioj estis malproksimaj de la realigo de utopiaj revoj.

2. Faktoroj pri socia progreso

La civilizita socio estas la rezulto de la fruaj klopodoj de la homo venki lian malŝaton pri izoliteco. Sed tio ne necese signifas reciprokan korinklinon, kaj la nuntempa malkvietema stato de iuj primitivaj grupoj bone ilustras la malfacilaĵojn, kiujn la fruaj triboj speris. Sed kvankam la individuoj de civilizacio povas kvereli unu kun la alia kaj batali unu kontraŭ la alia, kaj kvankam la civilizacio mem povas ŝajni esti nekohera tuto de klopodoj kaj luktoj, ĝi evidentigas veran klopodon, ne la enuigan montonecon de stagnado.

Kvankam la nivelo de inteligenteco konsiderinde kontribuis al la ritmo de kultura progreso, la socio estas esence destinita malpliigi la riskan elementon en la vivmaniero de la individuo, kaj ĝi progresis same rapide, kiel ĝi sukcesis malpliigi suferon kaj pliigi la plezuran elementon en la vivo. Tiel la tuta socio malrapide antaŭeniras al la celo de sia destino — formorto aŭ postvivo — depende ĉu tiu celo estas la memkonservado aŭ memplezurigo. La memkonservado estigas la socion, dum ekscesa memplezurigo detruas la civilizacion.

La socio zorgas pri sia memeternigo, memkonservado kaj memplezurigo, sed la homa memrealigado indas fariĝi la tujan celon de multaj kulturaj grupoj.

La grega instinkto ĉe la natura homo apenaŭ sufiĉas por klarigi la disvolviĝon de tia socia organizaĵo, kiu nun ekzistas sur Urantio. Kvankam tiu ĉi denaska grega inklino kuŝas ĉe la bazo de la homa socio, multe de la societemo de la homo estas akiraĵo. Du grandaj influoj, kiuj kontribuis al la frua asocio de homaj estaĵoj estis malsato kaj seksa amo; tiujn ĉi instinktajn impulsojn la homo kundividas kun la besta mondo. Du aliaj emocioj, kiuj pelis la homajn estaĵojn kune, kaj tenis ilin kune, estis vanteco kaj timo, precipe timo pri fantomoj.

La historio estas nur la registro de la epoklonga lukto de la homo pri manĝaĵo. La primitiva homo nur pensis, kiam li malsatis; la ŝparo de nutraĵo estis lia unua abnegacio, memdisciplino. Kun la kresko de la socio, la malsato pri manĝaĵo ĉesis esti la nura motivo de reciproka asocio. Multnombraj aliaj specoj de malsato, la kontentigo pri diversaj bezonoj, ĉiuj kondukis al la pli proksimaj asocioj de la homaro. Sed hodiaŭ la socio estas malekvilibrigita pro la troa kreskado de supozataj homaj bezonoj. La okcidenta civilizacio de la dudeka jarcento pene ĝemas sub la enorma troŝarĝo de lukso kaj la senmezura multobliĝo de homaj deziroj kaj envioj. La moderna socio spertas la streĉon de unu el siaj plej danĝeraj fazoj de vastaj interasociado kaj tre kompleksa interdependeco.

La malsato, la vanteco kaj la timo pri fantomoj daŭris en ilia socia premo, sed la seksa kontentigo estis portempa kaj sporada. La seksa impulso sola ne sufiĉis por instigi primitivajn gevirojn preni sur sin la pezajn ŝarĝojn de hejma konservado. La frua hejmo estis bazita sur la seksurĝo de la virseksulo kiam senigita je oftaj kontentigoj, kaj sur la sindonema patrina amo de la inseksulo, kiun ŝi iom kundividas kun la femaloj de ĉiuj superaj bestoj. La ĉeesto de senhelpa bebo determinis la fruan diferencigon de virseksaj kaj inseksaj agadoj; la virino devis zorgi pri fiksita loĝejo, kie ŝi povus kultivi la grundon. Kaj de la plej malnovaj tempoj kie estis la virino ĉiam estis rigardata kiel la hejmo.

Tiel la virino frue fariĝis nemalhavebla por la evoluanta socia skemo, ne tiom pro la nedaŭra seksa pasio, sed pli kiel konsekvenco de bezono pri nutraĵo; ŝi estis esenca partnero por memkonservado. Ŝi estis provizanto de nutraĵo, ŝarĝobesto kaj kompanino, kiu eltenus grandan mistraktadon sen perforta venĝemo, kaj krom tiuj ĉi dezirindaj trajtoj ŝi estis ĉiam ĉeestanta rimedo de seksa kontentigo.

Preskaŭ ĉiuj daŭraj valoroj de la civilizacio havas siajn radikojn en la familio. La familio estis la unua sukcesa paca grupo, la viro kaj la virino lernantaj kiel akordigi siajn antagonismojn, dum samtempe instruantaj la serĉadon de paco al siaj infanoj.

La funkcio de geedziĝo en la evoluo estas la garantio de la rasa postvivado, ne simple la realigo de persona feliĉeco; la memkonservado kaj memeternigo estas la realaj objectoj de la hejmo. La memkontentigo estas akcesora kaj ne esenca krom kiel instigo, kiu certigas la seksan asocion. La naturo postulas postvivadon, sed la artoj de la civilizacio daŭre pliigas la plezurojn de geedziĝo kaj la kontentigojn de la familia vivo.

Se oni plivastigas la vantecon por kovri fieron, ambicion kaj honoron, tiam ni povas percepti ne nur kiel tiuj ĉi inklinoj kontribuas al la formiĝo de homaj asocioj, sed kiel ili tenas la homojn kune, ĉar tiaj emocioj estas vanaj sen publiko antaŭ kiu paradi. Baldaŭ la vanteco asociiĝis kun aliaj emocioj kaj impulsoj, kiuj postulis socian arenon, en kiu ili povu montriĝi kaj kontentiĝi. Tiu ĉi grupo de emocioj estigis la fruajn komenciĝojn de ĉiuj artoj, ceremonioj kaj ĉiuj formoj de sportaj ludoj kaj konkuroj.

La vanteco forte kontribuis al la naskiĝo de la socio, sed je la tempo de tiuj ĉi revelacioj la ruzaj klopodoj de fanfarona generacio minacas inundi kaj mergi la plene kompleksan strukturon de tre specialigita civilizacio. La bezono de plezuro delonge anstataŭis malsaton; la pravaj sociaj celoj de memkonservado rapide transformiĝas en malaltajn kaj minacajn formojn de memkontentigo. La memkonservado konstruas la socion; la senbrida memkontentigo neeviteble detruas la civilizacion.

3. Sociiga influo de la timo pri fantomoj

La primitivaj deziroj produktis la originalan socion, sed la timo pri fantomoj tenis ĝin kune, kaj donis eksterhoman aspekton al ĝia ekzisto. La ordinara timo estis fiziologika laŭ origino: la timo pri fizika doloro, nesatigita malsato, aŭ iu surtera katastrofo; sed la timo pri fantomoj estis nova kaj sublima speco de teroro.

Verŝajne la plej grava unuopa faktoro en la evoluo de la homa socio estis la sonĝo pri fantomoj. Kvankam la plimulto de sonĝoj multe perturbis la primitivan menson, la sonĝo pri fantomoj efektive terurigis la fruajn homojn, alkondukante tiujn ĉi superstiĉajn sonĝemulojn en la brakojn de unu la alia per volonta kaj serioza asocio por reciproka protektado kontraŭ la svagaj kaj nevideblaj imagaj danĝeroj de la spirita mondo. La sonĝoj pri fantomoj estis unu el la plej fruaj aperantaj diferencoj inter bestaj kaj homaj specoj de menso. La bestoj ne vidas la vivon post la morto.

Krom tiu ĉi faktoro pri fantomoj la tuta socio estis fondita sur fundamentaj bezonoj kaj bazaj biologiaj impulsoj. Sed la timo pri fantomoj enkondukis novan faktoron en la civilizacion, timon kiu eliras el la elementaj bezonoj de la individuo, kaj kiu eĉ iras multe super la luktoj por antaŭgardi la grupon. La timego pri la mortintaj spiritoj lumigis novan kaj mirindan formon de timo, grandan kaj potencan teruron, kiu kontribuis al la stimulado de la lozajn sociajn ordojn de la fruaj epokoj al la pli profunde disciplinitaj kaj pli bone regitaj primitivaj grupoj de la antikvaj tempoj. Tiuj ĉi sensencaj superstiĉoj, el kiuj kelkaj ankoraŭ persistas, preparis la mensojn de la homoj per la superstiĉa timo pri ĉio nereala kaj supernatura por la posta malkovro de “la timo pri la Sinjoro, kiu estas la komenciĝo de la saĝo”. La senbazaj timoj de la evoluo estas destinitaj esti anstataŭitaj de la respekto al la Diaĵo inspirita de la revelacio. La frua kulto de la timo pri fantomo fariĝis potenca socia ligilo, kaj de tiu malproksima tago la homaro pli-malpli strebas atingi la spiritecon.

La malsato kaj la amo pelis la homojn kune; la vanteco kaj la timo pri fantomoj tenis ilin kune. Sed tiuj ĉi emocioj solaj, sen la influo de revelacioj antaŭenigantaj la pacon, ne kapablas elteni la streĉon de la suspektemo kaj koleremo de homaj interasocioj. Sen la helpo de superhomaj fontoj la streĉo de la socio rompiĝas preter iuj limoj, kaj tiuj ĉi influoj mem de socia mobilizado — malsato, amo, vanteco kaj timo — konspiras por plonĝi la homaron en militon kaj sangoverŝon.

La tendenco de la homa raso al la paco ne estas natura doto; ĝi devenas de la instruoj de revelaciita religio, de la akumulitaj spertoj de la progresantaj rasoj, sed pli precipe de la instruoj de Jesuo, la Princo de Paco.

4. Evoluo de la moroj

Ĉiuj modernaj sociaj institucioj devenas de la primitivaj kutimoj de viaj sovaĝaj prapatroj; la konvencioj de hodiaŭ estas la modifitaj kaj plivastigitaj kutimoj de hieraŭ. Kio la rutino estas por individuo, kutimo estas por la grupo; kaj grupaj kutimoj disvolviĝas al popolaj kutimoj aŭ tribaj tradicioj — amasaj konvencioj. El tiuj fruaj komenciĝoj ĉiuj el la nuntempaj institucioj de la homa socio humile originis.

Oni devas memori, ke la moroj estiĝis per klopodoj por alĝustigi la grupan vivadon al la kondiĉoj de amasa ekzisto; la moroj estis la unua socia institucio de la homo. Kaj ĉiuj ĉi tribaj reagoj kreskis el la klopodo eviti doloron kaj humiliĝon, dum samtempe celi ĝui plezuron kaj potencon. La origino de popolaj kutimoj, kiel la origino de lingvoj, ĉiam estas nekonsciaj kaj neintencaj, kaj do ĉiam envolvita en mistero.

La timo pri fantomoj pelis la primitivan homon konsideri la supernaturon, kaj tiel firme establis la fundamentojn de tiuj potencaj sociaj influoj de etiko kaj religio, kiuj siavice konservis netuŝitaj la morojn kaj kutimojn de la socio de generacio al generacio. La nura afero, kiu frue establis kaj kristaligis la moroj, estis la kredo, ke la mortintoj enviis la manierojn, laŭ kiu ili vivis kaj mortis; tial ili terure punus la vivantajn mortemulojn, kiuj aŭdacus trakti per senzorga malestimo la vivregulojn, kiujn ili honoris en la karno. Ĉio ĉi estas bone ilustrita per la nuna respekto de la flava raso por siaj prapatroj. Poste disvolviĝantaj primitivaj religioj multe plifortigis la timon pri fantomoj stabiligante la morojn, sed la progresanta civilizacio pli kaj pli liberigis la homaron de la katenoj de timo kaj la submetiĝo al superstiĉo.

Antaŭ la liberiga kaj liberaliga instruado de la Dalamatiaj instruistoj, la prahomo estis senhelpa viktimo de la ritaro de la moroj; la primitiva sovaĝulo estis ĉirkaŭita per senfina ceremoniaro. Ĉio, kion li faris de la matena vekiĝo ĝis la nokta endormiĝo en sia kaverno, devis esti farita konforme al la tribaj kutimoj. Li estis sklavo de la tiraneco de reguloj; lia vivo enhavis nenion liberan, spontanan aŭ originalan. Ne estis natura progreso al pli alte mensa, morala aŭ socia ekzisto.

La frua homo estis potence kaptita de la kutimo; la sovaĝulo estis vera sklavo de reguloj; sed foje aperis tiuj variaĵoj, kiuj aŭdacis inaŭguri novajn pensmanierojn, kaj plibonigis vivmetodojn. Tamen, la inercio de la primitiva homo konsistigas la biologian sekurecan bremsilon kontraŭ tro subita hastego en la ruiniga malĝustigo de tro rapide antaŭeniranta civilizacio.

Sed tiuj ĉi kutimoj ne estas senbrida malbono; ilia evoluo devus daŭri. Estas preskaŭ fatale por la daŭrigo de la civilizacio entrepreni ilian kompletan modifon per radikala revolucio. La kutimoj estis la fadeno de kontinueco, kiu tenis la civilizacion kune. La vojo de la homa historio estas dissemita per la restaĵoj de forlasitaj kutimoj kaj arkaikaj sociaj praktikoj; sed neniu civilizacio plu daŭris forlasante siajn morojn, krom adoptante pli bonajn kaj pli taŭgajn kutimojn.

La postvivo de socio ĉefe dependas de la progresanta evoluo de siaj moroj. La procezo de evoluo de kutimoj kreskas el la deziro eksperimenti; novaj ideoj estas prezentitaj — sekvas konkurenco. Progresanta civilizacio adoptas la progresantajn ideojn, kaj daŭras; la tempo kaj cirkonstancoj fine elektas la pli taŭgan grupon por postivivi. Sed tio ĉi ne signifas, ke ĉiu aparta kaj izolita ŝanĝo konsistanta la homan socion estis la pli bona. Ne! Certe ne! Ĉar estis multaj, multaj retroiroj en la longa antaŭenira lukto de la Urantia civilizacio.

5. Teknikoj pri la tero — Artoj pri konservado

La tero estas la scenejo de la socio; la homoj estas la aktoroj. Kaj la homo devas ĉiam alĝustigi siajn farojn al la tera situacio. La evoluo de la moroj ĉiam dependas de la proporcio homo-tero. Tio ĉi estas vera malgraŭ la malfacileco distingi ĝin. La tera tekniko de la homo aŭ konservaj artoj, plus liaj vivniveloj, konsistigas la totalan sumon de la popolaj kutimoj, la moroj. Kaj la sumo de la alĝustigoj de la homo al la vivpostuloj konsistigas lian kulturan civilizacion.

La plej fruaj homaj kultivejoj aperis laŭ la riveroj de la Orienta Hemisfero, kaj estis kvar ŝupoj en la antaŭeniro de la civilizacio. Jen:

1. La ŝtupo de plukado. La nutra devigo, la malsato, kondukis al la unua formo de industria organizado, la primitivaj ĉenoj de nutra plukado. Foje tia ĉeno de malsata marŝo estis dek kvin kilometrojn longa, dum ĝi iras por kolekti nutraĵojn. Tio estis la primitiva nomada stadio de kulturo, kaj estas la vivmaniero nun sekvata de la Afrikaj Boŝmanoj.

2. La ŝtupo de ĉasado. La invento de armiloj ebligis al la homo fariĝi ĉasisto kaj tiel akiri konsiderindan liberiĝon de la nutra sklaveco. Atentema Andonido, kiu grave kontuzis sian pugnon dum serioza batalo, remalkovris la ideon uzi longan bastonon por sia brako kaj pecon de malmola siliko ligita ĉe la fino per tendenoj por sia pugno. Multaj triboj sendepende faris tiajn malkovrojn, kaj tiuj ĉi diversaj formoj de marteloj reprezentis unu el la plej grandaj antaŭaj ŝtupoj en la homa civilizado. Hodiaŭ iuj Aŭstraliaj indiĝenoj malmulte progresis preter tiu ĉi stadio.

La bluaj homoj fariĝis lertaj ĉasistoj kaj kaptistoj; barante riverojn ili kaptis fiŝojn en granda nombro, sekigante la pluson por vintra uzo. Multaj formoj de inĝeniaj embuskoj kaj kaptiloj estis uzataj por kapti ĉasbestojn, sed la plej primitivaj rasoj ne ĉasis la grandajn bestojn.

3. La ŝtupo de paŝtado. Tiu ĉi fazo de civilizacio eblas per la malsovaĝigo de bestoj. La Araboj kaj la indiĝenoj de Afriko estas inter la plej freŝdataj paŝtaj popoloj.

La paŝta vivo donis plian malpezigon de la nutraĵa sklaveco; la homo lernis vivi sur la interezo de sia kapitalo, la kreskado de siaj brutaroj; kaj tio donis pli da libertempo por kulturo kaj progreso.

La antaŭpaŝta socio estis unu de seksa kunlaboro, sed la disvastiĝo de bredado malaltigis la virinojn ĝis la profundoj de socia sklaveco. En pli fruaj tempoj estis la devo de la viro viro preni sur sin la bestan nutraĵon, kaj la virina laboro provizi per la vegetalajn manĝaĵojn. Tial, kiam la homoj eniris la paŝtn eraon de sia ekzisto, la digneco de la virino multe malaltiĝis. Ŝi ankoraŭ devis peni por produkti la vegetalajn bezonaĵojn de la viva neceso, dum la viro nur bezonis iri al siaj brutaroj por abunde provizi per besta nutraĵo. Tiam la viro fariĝis relative sendependa de la virino; dum la tuta paŝta epoko la statuso de la virino konstante malkreskis. Fine de tiu ĉi erao ŝi fariĝis apenaŭ pli ol homa besto, devigite labori kaj naski homidojn, same kiel la bestoj de la grego devis labori kaj naski idojn. La viroj de la paŝtaj epokoj havis grandan amon por sia brutaro; estas des pli domaĝe, ke ili ne povis disvolvi pli profundan korinklinon al siaj edzinoj.

4. La agrikultura stadio. Tiu ĉi erao estiĝis per la malsovaĝigo de plantoj, kaj ĝi reprezentas la plej altan tipon de materia civilizacio. Kaj Kaligastio kaj Adamo klopodis instrui hortikulturon kaj agrikulturon. Adamo kaj Eva estis ĝardenistoj, ne paŝtistoj, kaj la ĝardenado estis altnivela kulturo en tiuj tempoj. La kreskigo de planto donas nobligan influon sur ĉiuj rasoj de la homaro.

La agrikulturo pli ol kvarobligis la proporcion tero-homo de la mondo. Ĝi povas esti kombinita kun la paŝtaj okupoj de la antaŭa kultura stadio. Kiam la tri stadioj interkovras, la viroj ĉasas kaj la virinoj plugas la grundon.

Ĉiam estis malkonsentoj inter paŝtistoj kaj plugistoj de la grundo. La ĉasisto kaj la paŝtisto estis batalema, militema; la agrikulturisto estas pli pacema tipo. La asocio kun bestoj sugestas lukton kaj forton; la asocio kun plantoj instigas paciencon, kvietecon kaj pacon. La agrikulturo kaj la industriismo estas la agadoj de paco. Sed la malforto de ambaŭ, kiel sociaj agadoj, estas ilia manko de ekscito kaj aventuro.

La homa socio evoluis de la ĉasa stadio tra tiu de la paŝtistoj ĝis la teritoria stadio de agrikulturo. Kaj ĉiu ŝtupo de tiu ĉi progresanta civilizacio estis akompanita de malpli kaj malpli da nomadismo; pli kaj pli la homo komencis vivis hejme.

Kaj nun la industrio kompletigas agrikulturon, kun konsekvence pliigita urbigo kaj multobligo de neagrikulturaj grupoj de klasoj de civitanoj. Sed industria erao ne povas esperi postvivi, se ĝiaj gvidantoj malsukcesas agnoski, ke eĉ la plej alta socia disvolviĝo ĉiam devas baziĝi sur solida agrikulturo.

6. Evoluo de kulturo

La homo estas kreitaĵo de la grundo, infano de la naturo; kiom ajn li provas eskapi el la tero, fine li certas malsukcesi. “Polvo vi estas, kaj al polvo vi revenos” estas laŭvorte vera por la tuta homaro. La baza lukto de la homo estis, estas kaj estos ĉiam por la tero. La unuaj sociaj asocioj de primitivaj homaj estaĵoj havis kiel celo gajni tiujn ĉi luktojn por la tero. La proporcio tero-homo subkuŝas sub la tuta socia civilizacio.

La inteligenteco de la homo, pere de la artoj kaj sciencoj, pliigis la grundan produktadon; samtempe la natura pliiĝo de idoj estis iom regita, kaj tiel ricevis la nutraĵojn kaj libertempojn por konstrui kulturan civilizacion.

La homa socio estas regata de leĝo, kiu dekretas, ke la populacio devas rekte varii laŭ la grundaj artoj kaj inverse de determinita vivnivelo. Tra tiuj ĉi fruaj epokoj, eĉ pli ol nuntempe, la leĝo de ofertado kaj mendado koncerne la homojn kaj la teron determinis la taksitan valoron de ambaŭ. Dum la tempoj de abundaj teroj — neokupataj teritorioj — la bezono pri homoj estis granda, kaj do la valoro de la homa vivo multe pliboniĝis; tial la perdo de vivo estis pli horora. Dum periodoj de malsufiĉo de teroj kaj rilata troloĝateco, la homa vivo kompare senvaloriĝis tiel, ke la militoj, malsategoj kaj epidemioj estis konsiderataj kiel malpli maltrankviligaj.

Kiam la produktado de la grundo malpliiĝas aŭ la loĝantaro pliiĝas, la neevitebla lukto rekomenciĝas; la plej malbonaj trajtoj de la homa naturo reaperas. La plibonigo de la grunda produktado, la etendigo de la mekanikaj artoj kaj la malpliiĝo de la loĝantaro ĉiuj emas disvolvi la pli bonan flankon de la homa naturo.

Ekstercentra socio disvolvas la nelertan flankon de la homaro; la belartoj kaj vera scienca progreso, kune kun la spirita kulturo, ĉiuj prosperis plej bone en la grandaj vivcentroj, kiam subtenite de agrikultura kaj industria loĝantaro iomete sub la proporcio tero-homo. La urboj ĉiam multobligas la povon de siaj loĝantoj por la bono aŭ la malbono.

La grandeco de la familio ĉiam estis influita de la vivniveloj. Ju pli alta la nivelo des malpli granda la familio, ĝis punkto de stabila statuso aŭ grada formorto.

Dum ĉiuj epokoj la vivniveloj determinis la kvaliton de postvivanta populacio kontraste kun simpla kvanto. La vivniveloj de loka klaso estigis novajn sociajn kastojn, novajn morojn. Kiam la vivniveloj fariĝas tro kompleksaj aŭ tro luksaj, ili rapide fariĝas memmortigaj. La kasto estas la rekta rezulto de la alta socia premo de akra konkurenco produktita de densaj populacioj.

La fruaj rasoj ofte uzis praktikojn destinitajn por limigi la populacion; ĉiuj primitivaj triboj mortigis kriplajn kaj malsanajn infanojn. Inaj beboj estis ofte mortigitaj antaŭ la tempo de la aĉetado de edzinoj. Infanoj estis foje strangolitaj tuj post la naskiĝo, sed la preferata metodo estis la forlaso. La patro de ĝemeloj kutime insistis, por ke oni mortigu unu, ĉar oni kredis, ke multoblaj naskiĝoj estis kaŭzitaj de magio aŭ de malfideleco. Ĝenerale tamen samseksaj ĝemeloj estis ŝparitaj. Kvankam tiuj ĉi tabuoj pri ĝemeloj estis iam preskaŭ universalaj, ili neniam estis parto de la Andonidaj moroj; tiuj ĉi popoloj ĉiam rigardis ĝemelojn kiel antaŭsignojn de bonŝanco.

Multaj rasoj lernis la teknikon pri aborto, kaj tiu ĉi praktiko fariĝis tre ofta post la establo de la tabuo pri naskado inter fraŭloj. Longe estis la kutimo, ke fraŭlino mortigas sian idon, sed inter pli civilizitaj grupoj tiuj ĉi ekstergeedzaj infanoj fariĝis la zorgatoj de la patrino de siaj patrinoj. Multaj primitivaj klanoj preskaŭ ekstermiĝis pro la praktiko de kaj aborto kaj infanmortigo. Sed malgraŭ la moraj ordonoj tre malmulte da infanoj estis mortigitaj, post kiam ili estis mamnutritaj — la patrina korinklino estas tro forta.

Eĉ en la dedeka jarcento persistas restaĵoj de tiuj ĉi primitivaj regadoj de populacio. Estas tribo en Aŭstralio, kies patrinoj rifuzas eduki pli ol du aŭ tri infanojn. Antaŭ nelonge kanibalisma tribo manĝis ĉiun kvinan novnaskiton. En Madagaskaro iuj triboj ankoraŭ detruas ĉiujn infanojn naskitajn je iuj malbonŝancaj tagoj, rezultigante la morton de preskaŭ dudek kvin procentoj de ĉiuj beboj.

De monda vidpunkto la troloĝateco neniam estis serioza problemo en la pasinteco, sed se militoj malpliiĝas, kaj la scienco pli kaj pli regas homajn malsanojn, tio povas kaŭzi seriozajn problemojn en la estonteco. Tiam la granda elprovo de la saĝeco de la monda gvidantaro prezentiĝos. Ĉu la Urantiaj regantoj havos la klarvidon kaj kuraĝon kuraĝigi la multobligon de la mezaj kaj stabiligitaj homaj estaĵoj anstataŭ la ekstremaj elementoj, flanke la supernormaluloj, aliflanke la enorme pliiĝantaj grupoj de subnormaluloj? Oni devus prizorgi la normalan homon; li estas la spino de la civilizacio kaj la fonto de la mutaciaj geniuloj de la raso. La subnormala homo devus esti tenita sub la regado de la socio; ne pli da devus esti produktita ol necese por provizi la malsuperajn nivelojn de industrio, tiuj taskoj postulantaj inteligentecon super la besta nivelo sed postulantaj kvalitojn tiel malsuperajn, ke ili riveliĝas esti vera sklaviĝo kaj submetiĝo por la superaj tipoj de la homaro.

[Prezentita de Melkicedeko iam postenanta sur Urantio.]