Kajero 67
La problemoj asociitaj kun la homa ekzisto sur Urantio estas nekompreneblaj sen scii pri iuj grandaj pasintaj epokoj, precipe la okazo kaj la konsekvencoj de la planeda ribelo. Kvankam tiu ĉi malordo ne serioze malhelpis la progreson de la organika evoluo, ĝi rimarkeble modifis la kurson de la socia evoluo kaj spirita disvolviĝo. La tuta superfizika historio de la planedo estis profunde influita de tiu ĉi ruiniga katastrofo.
Dum tricent mil jaroj Kaligastio respondecis pri Urantio, kiam Satano, la asistanto de Lucifer, faris unu el siaj periodaj inspektaj vizitoj. Kaj kiam Satano alvenis sur la planedon, lia aspekto neniel similis al viaj karikaturoj de lia malvirta majesto. Li estis, kaj ankoraŭ estas, Lanonandeka Filo kun granda brilo. “Nenia miro, ĉar Satano mem estas brila kreitaĵo de lumo.”
Dum tiu ĉi inspektado Satano informis Kaligastion pri la tiam proponita “Deklaracio de Libereco”, kaj kiel ni nun scias, la Princo konsentis perfidi la planedon post la anonco de la ribelo. La lojalaj personecoj de la universo rigardas la Princon Kaligastio kun aparta malestimo pro tiu ĉi antaŭpensita perfido de fido. La Kreinto-Filo esprimis tiun malestimon, kiam li diris: “Vi estas kiel via gvidanto, Lucifero, kaj vi peke eternigis lian maljustecon. Li estis falsiganto de la komenco de sia memekzaltiĝo, ĉar li ne restis en la vereco.”
En la tuta administra laboro de loka universo neniu alta konfido estas taksita pli sankta ol tiu de Planeda Princo, kiu prenas sur sin la respondecon pri la bonfarto kaj gvidado de la evoluantaj mortemuloj sur nove loĝata mondo. Kaj el ĉiuj formoj de malbono, neniu estas pli detrua de personeca statuso ol perfido de fido kaj mallojaleco al fidemaj amikoj. Farante tiun ĉi intencan pekon Kaligastio tiel komplete distordis sian personecon, ke lia menso neniam plu kapablis plene regajni sian ekvilibron.
Estas multaj manieroj konsideri la pekon, sed el la filozofia vidpunkto de la universo la peko estas la sinteno de personeco, kiu konscie rezistas al la kosma realo. La eraro povus esti rigardata kiel miskompreno aŭ distordo de realo. La malbono estas parta konstato aŭ misadapto al universaj realaĵoj. Sed la peko estas intenca rezisto al la dia realeco — konscia elektado kontraŭstari la spiritan progreson — dum malrekteco konsistas en malferma kaj persista spitado kontraŭ agnoskita realo, kaj signifas tian gradon de personeca disrompiĝo, ke ĝi tanĝas la kosman frenezon.
La eraro sugestas mankon de intelekta akreco; la malbono, nesufiĉan saĝecon; la peko, severan spiritan malriĉecon; sed la malrekteco indikas malaperantan regadon de la personeco.
Kaj kiam la peko estis tiel multfoje elektita kaj tiel ofte ripetita, ĝi povas fariĝi kutima. Kutimaj pekuloj povas facile fariĝi malrektecaj, fariĝi tutkoraj ribeluloj kontraŭ la universo kaj ĉiuj ĝiaj diaj realaĵoj. Kvankam ĉiuj specoj de peko povas esti pardonitaj, ni dubas, ĉu agnoskita malrektulo povos iam sincere senti bedaŭron pri siaj misfaroj aŭ akcepti pardonon por siaj pekoj.
Iom post la inspektado de Satano, kaj kiam la planeda administracio estis ĵus antaŭ la realigo de grandaj aferoj sur Urantio, iun tagon meze de vintro de la nordaj kontinentoj, Kaligastio longe interparolis kun sia asociito, Daligastio, post kio tiu ĉi konvokis la dek konsiliojn de Urantio en eksterordinara sesio. Tiu ĉi kunsido komenciĝis per la deklaro, laŭ kiu la Princo Kaligastio baldaŭ proklamos sin kiel la absoluta suvereno de Urantio, kaj postulis, ke ĉiuj administraj grupoj abdiku rezignante pri ĉiuj siaj funkcioj kaj povoj en la manojn de Daligastio kiel kuratoro dum la reorganizado de la planeda registaro kaj la posta redistribuado de tiuj ĉi oficoj de administra aŭtoritato.
La prezentado de tiu ĉi miriga postulo estis sekvita de la majstra alvoko de Van, prezidanto de la plejsupera konsilio de kunordigo. Tiu ĉi eminenta administranto kaj sperta juristo markis la proponitan ŝanĝon de Kaligastio kiel ago tanĝanta la planedan ribelon, kaj petegis siajn kolegojn deteni sin de ĉia partopreno, ĝis apelacio estu portita al Lucifero, la Sistema Suvereno de Satanio; kaj li gajnis la subtenon de la tuta personaro. Sekve, apelacio estis portita al Jerusemo, kaj tuj revenis ordonoj nomumantaj Kaligastion kiel la plejsuperan suverenon sur Urantio, kaj ordonantaj absolutan kaj senkondiĉan fidelecon al liaj ordonoj. Estis responde al tiu ĉi nekredebla mesaĝo, ke la nobla Van faris sian memorindan sephoran paroladon, en kiu li formale akuzis Daligastion, Kaligastion kaj Luciferon kiel malestimante la suverenecon de la universo de Nebadono; kaj li apelaciis al la Plejaltuloj de Edentio por subteno kaj konfirmo.
Intertempe la sistemaj cirkvitoj estis rompitaj; Urantio estis izolita. Ĉiuj grupoj de ĉiela vivo sur la planedo subite kaj senaverte estis izolitaj, komplete senigitaj je ĉiaj eksteraj konsilo kaj opinio.
Daligastio formale proklamis Kaligastion “Dio de Urantio kaj plejsupera super ĉiuj”. Fronte al tiu ĉi proklamo la problemoj klare montriĝis; kaj ĉiu grupo retiriĝis por interkonsiliĝi, diskuti por fine determini la sorton de ĉiu superhoma personeco sur la planedo.
Serafoj, keruboj kaj aliaj ĉielaj estaĵoj estis koncernataj en la decidoj de tiu ĉi amara lukto, tiu ĉi longa kaj pekoplena konflikto. Multaj superhomaj grupoj, kiuj hazarde troviĝis sur Urantio ĝuste dum ĝia izolado, estis retenitaj tie kaj, kiel la serafoj kaj iliaj asociitoj, estis devigitaj elekti inter peko kaj rekteco — inter la manieroj de Lucifero kaj la volo de la nevidebla Patro.
Dum pli ol sep jaroj tiu ĉi lukto daŭris. Ne antaŭ ol ĉiu koncernata personeco faris finan decidon, la aŭtoritatoj de Edentia intervenus. Nur tiam Van kaj liaj asociitoj ricevis pravigon kaj liberigon de siaj longedaŭra anksieco kaj netolerebla necerteco.
La eksplodo de la ribelo sur Jerusemo, la ĉefmondo de Satanio, estis elsendita de la Melkicedeka konsilio. La krizaj Melkicedekoj estis tuj senditaj al Jerusemo, kaj Gabrielo volontulis por agi kiel reprezentanto de la Kreinto-Filo, kies aŭtoritato estis defiita. Kun tiu ĉi elsendo pri la fakto de la ribelo en Satanio, la sistemo estis izoligita, kvarantenigita de siaj frataj sistemoj. Estis “milito en ĉielo”, la sidejo de Satanio, kaj ĝi etendiĝis al ĉiuj planedoj de la loka sistemo.
Sur Urantio kvardek anoj de la korpohava personaro de la centopo (inkluzive de Van) rifuzis aliĝi al la insurekcio. Multaj el la homaj asistantoj de la personaro (modifitaj aŭ alie) ankaŭ estis bravaj kaj noblaj defendantoj de Mikaelo kaj lia universa registaro. Estis terura perdo de personecoj inter serafoj kaj keruboj. Preskaŭ duono de la adminstraj kaj transiraj serafoj asignitaj al la planedo aliĝis al ilia gvidanto kaj Daligastio subtene al la kaŭzo de Lucifero. Kvardek mil cent dek naŭ el la unuarangaj mezvojaj kreitaĵoj kuniĝis al Kaligastio, sed la cetero de tiuj ĉi estaĵoj restis fidelaj al sia fido.
La perfida Princo kunigis la mallojalajn mezvojajn kreitaĵojn kaj aliajn grupojn de ribelaj personecoj, kaj organizis ilin por plenumi liajn ordonojn, dum Van arigis la lojalajn mezvojulojn kaj aliajn fidelajn grupojn, kaj komencis la grandan batalon por la savo de la planeda personaro kaj aliaj izolitaj ĉielaj personecoj.
Dum la tempoj de tiu ĉi lukto la lojalistoj loĝis en neĉirkaŭmurita kaj malbone protektita setlejo kelkajn kilometrojn oriente de Dalamatio, sed iliaj loĝejoj estis gardataj tage kaj nokte de la viglaj kaj ĉiam atentaj lojalaj mezvojaj kreitaĵoj, kaj ili posedis la senprezan vivarbon.
Post la eksplodo de la ribelo la lojalaj keruboj kaj serafoj, helpe de tri fidelaj mezvojuloj, prenis sur sin la gardadon de la vivarbo, kaj permesis al nur la kvardek lojalistoj de la personaro kaj iliaj asociitaj modifitaj mortemuloj preni la frukton kaj foliojn de tiu ĉi energia planto. Estis kvindek ses el tiuj ĉi modifitaj Andonidaj asociitoj de la personaro, dek ses el Andonidaj asistantoj de la mallojala personaro rifuzis sekvi siajn majstrojn en la ribelon.
Dum la sep decidaj jaroj de la Kaligastia ribelo Van tute dediĉis sin al la laboro de ministrado al sia lojala armeo de homoj, mezvojuloj kaj anĝeloj. La spirita klarvideco kaj morala firmeco, kiuj ebligis al Van konservi tian neŝanceleblan sintenon de lojaleco al la universa registaro, estis la produkto de klara pensado, saĝa rezonado, logika juĝado, sincera motivado, malegoisma celo, inteligenta lojaleco, sperteca memoro, disciplinita karaktero kaj la senrezerva sindonemo de lia personeco por fari la volon de la Patro en Paradizo.
Tiuj ĉi sep jaroj de atendo estis tempo de ekzameno de konscio kaj disciplino de animo. Tiaj krizoj en la aferoj de universo demonstras la grandegan influon de la menso kiel faktoro en spirita elektado. Edukado, trejnado kaj sperto estas faktoroj en la plimulto de la esencaj decidoj de ĉiuj evoluaj moralaj kreitaĵoj. Sed estas tute eble por la loĝanta spirito rekte kontakti la povojn determinantajn la decidojn de la homa personeco, por tiel povigi la plene konsekrita libervolon de la kreitaĵo por plenumi mirindajn agojn de lojala sindediĉo al la volo kaj la vojo de la Patro en Paradizo. Kaj tio estas ĝuste kio okazis en la sperto de Amadono, la modifita homa asociito de Van.
Amadono estas la elstara homa heroo de la Lucifera ribelo. Tiu ĉi vira posteulo de Andono kaj Fonta estis unu el la cent, kiuj kontribuis vivoplasmon al la Princa personaro, kaj de tiu evento li ĉiam estis alligita al Van kiel lia asociito kaj homa asistanto. Amadon elektis stari kun sia ĉefo dum la longa kaj elprova lukto. Kaj tio estis inspira spektaklo vidi tiun ĉi infanon de la evoluaj rasoj resti indiferenta al la sofismoj de Daligastio, kaj dum la tuta sepjara lukto li kaj liaj lojalaj asociitoj rezistis kun neŝancelebla firmeco ĉiujn trompajn instruojn de la brila Kaligastio.
Kaligastio, kun maksimumo da inteligenteco kaj vasta sperto pri universaj aferoj, devojiĝis - li adoptis la pekon. Amadono, kun minimumo da inteligenteco kaj tute sen universa sperto, firme restis en la servado al la universo kaj lojala al siaj asociitoj. Van utiligis kaj la menson kaj la spiriton en grandioza kaj efika kombinaĵo de intelekta decideco kaj spirita klarvideco, tiel atingante spertecan nivelon de personeca konstatado je la plej alta atigebla ordo. La menso kaj la spirito, kiam plene unuiĝintaj, estas potencialo por krei superhomajn valorojn, eĉ morontiajn realaĵojn.
Ne estas fino al la rakonto pri la emociigaj eventoj de tiuj ĉi tragikaj tempoj. Sed finfine la fina decido de la lasta personeco estis farita, kaj tiam, sed nur tiam, Plejaltulo de Edentio alvenis kun krizaj Melkicedekoj por kapti la aŭtoritaton sur Urantio. La Kaligastiaj panoramaj rekordoj de regado sur Jerusemo estis neniigitaj, kaj la prova epoko de planeda rehabilitado estis inaŭgurita.
Kiam la deĵorlisto estis vokita, la korpohavaj membroj de la personaro de la Princo prezentiĝis jene: Van kaj lia tuta kortumo de kunordigo restis lojalaj. Ang kaj tri anoj de la konsilio pri nutrado postvivis. La konsilio pri besta bredado estis balaita en la ribelon, same kiel ĉiuj el la konsilistoj pri la konkero de rabobestoj. Fad kaj kvin membroj de la edukada fakultato estis savitaj. Nod kaj la tuta komisiono pri industrio kaj komerco aliĝis al Kaligastio. Hap kaj la tuta kolegio pri revelaciita religio restis lojalaj kun Van kaj lia nobla grupo. Lut kaj la tuta konsilio pri sano estis perditaj. La konsilio pri arto kaj scienco restis tute lojala, sed Tut kaj la komisiono pri la tribaj registaroj ĉiuj devojiĝis. Tiel kvardek el la centopo estis savitaj, translokotaj al Jerusemo, kie ili reprenis sian vojaĝon al Paradizo.
La sesdek membroj de la personaro de la Princo, kiuj aliĝis al la ribelo elektis Nod-on kiel sian ĉefon. Ili tutkore laboris por la ribela Princo, sed baldaŭ malkovris, ke ili estis senigitaj je la subteno de la sistemaj vivo-cirkvitoj. Ili ekkonsciis pri la fakto, ke ili estis malpromociitaj ĝis la stato de mortemulaj estaĵoj. Ili ja estis superhomaj, sed, samtempe, materiaj kaj mortemaj. Klopodante pliigi ilian nombron Daligastio ordonis tuj uzi la seksan reproduktadon, tute bone sciante, ke la originala sesdekopo kaj iliaj kvadek kvar modifitaj Andonidaj asociitoj estis kondamnitaj suferi formorton, pli aŭ malpli frue. Post la defalo de Dalamatio la mallojala personaro migris norden kaj orienten. Iliaj posteuloj delonge estis konataj kiel la Nodidoj, kaj ilia loĝloko kiel “la lando de Nod”.
La ĉeesto de tiuj ĉi eksterordinaraj supergeviroj, blokitaj pro la ribelo, kaj baldaŭ pariĝantaj kun la gefiloj de la tero, facile originigis tiujn tradiciajn rakontojn pri dioj malsuprenirantaj por pariĝi kun la mortemuloj. Kaj tiel originis mil kaj unu legendoj kun mita naturo, sed bazitaj sur la faktoj de la postribelaj tempoj, kiuj poste troviĝis en la folkloraj fabeloj kaj tradicioj de la diversaj popoloj, kies prapatroj partoprenis en la kontaktoj kun la Nodidoj kaj iliaj idoj.
La ribeluloj de la personaro, senigitaj je spirita subteno, fine mortis per natura morto. Kaj multe de la posta idolkulto de la homaj rasoj kreskis el la deziro eternigi la memoron de tiuj ĉi tre honoritaj estaĵoj de la tagoj de Kaligastio.
Kiam la personaro de la centopo venis al Urantio, ili estis portempe malligitaj de siaj Penso-Ĝustigantoj. Tuj post la alveno de la Melkicedekaj administrantoj la lojalaj personecoj (krom Van) estis resenditaj al Jerusemo, kaj estis rekunigitaj kun siaj atendantaj Ĝustigantoj. Ni ne konas la sorton de la sesdek ribeluloj de la personaro; iliaj Ĝustigantoj ankoraŭ restadas sur Jerusemo. Sendube la aferoj restos kiel ili nun estas, ĝis la tuta ribelo de Lucifero estos fine juĝita, kaj la sorto de ĉiuj partoprenantoj estos dekretita.
Estis tre malfacile por tiaj estaĵoj kiel anĝeloj kaj mezvojuloj koncepti, ke brilaj kaj fidataj regantoj kiel Kaligastio kaj Daligastio povas devojiĝi — perfide peki. Tiuj estaĵoj, kiuj falis en la pekon — ili ne intence aŭ antaŭpense eniris en la ribelon — estis misgviditaj de siaj superuloj, trompitaj de siaj fidataj gvidantoj. Estis same facile gajni la subtenon de la mense primitivaj evoluaj mortemuloj.
La vasta plejmulto de ĉiuj homaj kaj superhomaj estaĵoj, kiuj estis viktimoj de la Lucifera ribelo sur Jerusemo kaj la diversaj misgviditaj planedoj delonge elkore pentis pri sia malsaĝeco; kaj ni vere opinias, ke ĉiuj tiaj sinceraj pentantoj iamaniere estos iel rehabilititaj kaj restarigitaj al iu fazo de universa servo, kiam la Plejaĝuloj de Tagoj fine kompletigos la juĝon de la aferoj de la Satania ribelo, kiun ili ĵus komencis.
Granda konfuzo regis en Dalamatio kaj la ĉirkaŭaĵoj dum preskaŭ kvindek jaroj post la instigo de la ribelo. La kompleta kaj radikala reorganizado de la tuta mondo estis entreprenita; la revolucio anstataŭigis la evoluon kiel politiko de kultura antaŭenigo kaj rasa plibonigo. Inter la superaj kaj parte trejnitaj loĝantoj en kaj apud Dalamatio aperis subita antaŭeniĝo de la kultura statuso, sed kiam tiuj ĉi novaj kaj radikalaj metodoj estis provitaj sur la ekstercentraj popoloj, nepriskribebla konfuzo kaj rasa pandemonio tuj rezultis. La libereco rapide fariĝis en trolibereco ĉe la duonevoluitaj primitivaj homoj de tiu epoko.
Tre baldaŭ post la ribelo la tuta ribelema personaro okupiĝis pri energia defendo de la urbo kontraŭ la hordoj de duonsovaĝuloj, kiuj sieĝis ĝiajn murojn rezulte de la doktrinoj pri libereco, kiuj estis tro frue instruitaj al ili. Kaj multaj jaroj antaŭ ol la belega sidejo falis sub la sudaj ondoj, la misgviditaj kaj misintruitaj triboj de la landinterno de Dalamatio jam konkeris per duonsovaĝa atako la belegan urbon, forpelante norden la secesiintan personaron kaj ĝiajn asociitojn.
La Kaligastia skemo por la tuja rekonstruado de la homa socio laŭ liaj ideoj pri la individua kaj grupa liberecoj riveliĝis esti rapida kaj pli-malpli kompleta malsukceso. La socio rapide sinkis ĝis sia malnova biologia nivelo, kaj la lukto por la progreso devis rekomenci de apenaŭ pli antaŭa ol dum la komenco de la Kaligastia reĝimo, tiu tumulto postlasinta la mondon en la plej malbona konfuzo.
Cent sesdek du jarojn post la ribelo tajdo balais Dalamation, kaj la planeda sidejo sinkis sub la akvojn de la maro, kaj tiu ĉi tero ne emerĝis, ĝis preskaŭ ĉiuj vestiĝoj de la nobla kulturo de tiuj belegaj epokoj estis forviŝitaj.
Kiam la unua monda ĉefurbo estis englutita, ĝi loĝigis nur la plej malsuperajn specojn de la Sangikaj rasoj de Urantio, renegatojn kiuj jam konvertis la templon de la Patro en sanktejon dediĉitan al Nog, la falsa dio de lumo kaj fajro.
La partizanoj de Van frue retiriĝis al la altebenaĵoj okcidente de Hindio, kie ili evitis la atakojn de la konfuzitaj rasoj de la malaltebenaĵoj, kaj de kiu loko de izoliteco ili planis rehabiliti la mondon, same kiel iliaj fruaj Badonanaj antaŭuloj, kiuj iam tute nekonscie laboris por la bonfarto de la homaro ĝuste antaŭ la epoko de la apero de la Sangikaj triboj.
Antaŭ la alveno de la Melkizidekaj provizoraj administrantoj Van metis la administradon de la homaj aferoj en la manojn de dek komisionoj de po kvar, grupoj similaj al tiuj de la reĝimo de la Princo. La plej altrangaj loĝantaj Vivo-Portantoj prenis sur sin la provizoran gvidadon de tiu ĉi konsilio de la kvardek, kiu funkciis dum ĉiuj sep jaroj de atendado. Similaj grupoj de Amadonidoj prenis sur sin tiujn ĉi respondecojn, kiam la tridek naŭ lojalaj membroj revenis al Jerusemo.
Tiuj Amadonidoj devenis de la grupo de 144 lojalaj Andonidoj, al kiu Amadono apartenis, kaj al kiu li donis sian nomon. Tiu ĉi grupo konsistis el tridek naŭ virojn kaj cent kvin virinojn. Kvindek ses el tiuj ĉi havis senmortan statuson, kaj ĉiuj (krom Amadono) estis translokitaj kun la lojalaj membroj de la personaro. La cetero de tiu ĉi nobla bando daŭris sur la tero ĝis la fino de siaj mortemulaj tagoj sub la gvidado de Van kaj Amadono. Ili estis la biologia fermentilo, kiu multiĝis kaj daŭre provizis gvidadon al la mondo dum ĉiuj mallumaj epokoj de la postribela erao.
Van restis sur Urantio ĝis la tempo de Adamo kiel la titulara ĉefo de ĉiuj superhomaj personecoj funkciantaj sur la planedo. Li kaj Amadono estis subtenitaj per la tekniko de la vivarbo lige kun la specialigita ministrado de vivo de la Melkicedekoj dum pli ol cent kvindek mil jaroj.
La aferoj de Urantio estis dum longa tempo administrataj de konsilio de planedaj provizoraj administrantoj, dek du Melkicedekoj, konfirmitaj per la ordono de la plej altranga konstelacia reganto, la Plej Alta Patro de Norlatiadeko. Asociitaj kun la Melkicedekaj provizoraj administrantoj estis konsila komitato konsistanta el: unu el la lojalaj helpantoj de la defalinta Princo, la du rezidantaj Vivo-Portantoj, Trinitigata Filo en trejnado, libervola Instruisto-Filo, Brila Vespera Stelo de Avalono (periode), la ĉefoj de serafoj kaj keruboj, konsilistoj el du najbaraj planedoj, la ĝenerala direktoro de subordigita anĝela vivo, kaj Van, la ĉefkomandanto de la mezvojaj kreitaĵoj. Kaj tiel Urantia estis regata kaj administrata ĝis la alveno de Adamo. Ne estas strange, ke oni atribuis al la kuraĝa kaj lojala Van lokon en la konsilio de la planedaj provizoraj administrantoj, kiuj tiom longe administris la aferojn de Urantio.
La dek du Melkicedekoj provizoraj administrantoj de Urantio faris heroan laboron. Ili protektis la restaĵojn de la civilizacio, kaj iliaj planedaj politikoj estis fidele plenumitaj de Van. Ene de mil jaroj post la ribelo li havis pli ol tricent kvindek altnivenaj grupoj dissemitaj en la mondo. Tiuj ĉi antaŭpostenoj de civilizacio plejparte konsistis el la posteuloj de la lojalaj Andonidoj iomete miksitaj kun la Sangikaj rasoj, precipe la bluaj homoj, kaj kun la Nodidoj.
Malgraŭ la terura regreso kaŭzita de la ribelo, estis multaj branĉoj biologie promesplenaj sur la tero. Sub la superrigardo de la Melkizedekaj provizoraj administrantoj, Van kaj Amadono daŭrigis la laboron kuraĝigi la naturan evoluon de la homa raso, disvolvante la fizikan evoluon de la homo, ĝis ĝi atingis tiun kulminan sukceson, kiu pravigas la sendon de Materiaj Gefiloj al Urantio.
Van kaj Amadono restis sur la tero ĝis iom post la alveno de Adamo kaj Eva. Kelkaj jaroj poste ili estis translokitaj al Jerusemo, kie Van estis reunuigitaj kun sia Ĝustiganto. Van nun servas nome de Urantio atendante la ordonon iri sur la longa, longa vojo al la Paradiza perfekteco kaj la nerivelita destino de la kunvenanta Korpuso de Mortemula Finatingo.
Konvenas mencii ke, kiam Van apelaciis al la Plejaltuloj de Edentio post kiam Lucifero subtenis Kaligastion sur Urantio, la Konstelaciaj Patroj sendis tujan decidon subtenantan Van pri ĉiu punkto de lia malkonsento. Tiu ĉi verdikto malsukcesis atingi lin, ĉar la planedaj cirkvitoj de komunikado estis distranĉitaj dum ĝia transito. Nur freŝdate tiu ĉi efektiva decido estis malkovrita retenite en la posedo de relajsa transsendilo de energio, kie ĝi fariĝis blokita depost la izolado de Urantio. Sen tiu ĉi malkovro, farita rezulte de la esploroj de la Urantiaj mezvojuloj, la liberigo de tiu ĉi decido atendus la restarigon de Urantio en la cirkvitoj de la konstelacio. Kaj tiu ĉi ŝajna akcidento de interplaneda komunikado estis ebla, ĉar la energiaj transsendiloj povas ricevi kaj transsendi informojn, sed ili ne povas iniciati komunikadon.
La teknika statuso de Van en la juraj registroj de Satanio ne estis efektive kaj fine reguligita, ĝis tiu ĉi decido de la Edentiaj Patroj estis registrita sur Jerusemo.
La personaj (centripetaj) konsekvencoj de la intencita kaj persista malakcepto de la lumo fare de la kreitaĵo estas kaj neeviteblaj kaj individuaj, kaj ili koncernas nur la Diaĵon kaj tiun personan kreitaĵon. Tia rikolto de malrekteco detruanta la animon estas la rikolto de la malrekteca libervola kreitaĵo.
Sed ne okazas tiel kun la eksteraj postefikoj de la peko: la nepersonaj (centrifugaj) konsekvencoj de adoptita peko estas kaj neeviteblaj kaj kolektivaj, koncernantaj ĉiun kreitaĵon funkciantaj ene de la afektita zono de tiaj eventoj.
Kvindek mil jarojn post la kolapso de la planeda administracio la surteraj aferoj estis tiel malorganizitaj kaj prokrastitaj, ke la homa raso tre malmulte kompare al la ĝenerala evolua statuso ekzistanta en la tempo de la alveno de Kaligastia tricent kvindek mil jarojn antaŭe. En iuj rilatoj okazis progreso; en aliaj kampoj multe da malprogreso okazis.
La peko neniam estas pure loka en siaj efikoj. La administraj sektoroj de la universoj estas organismecaj; la sorto de unu personeco iel devas esti kundividita de ĉiuj. La peko, estante sinteno de la persono rilate al la realo, estas destinita elmontri sian esence propran negativisman rikolton sur ĉiuj rilataj niveloj de universaj valoroj. Sed la plenaj konsekvencoj de erara pensado, malbonfarado aŭ planado de peko estas spertataj nur sur la niveloj de la efektiva faro. La malobeo de la universa leĝo povas esti fatala en la fizika mondo sen serioze koncerni la menson aŭ kompromiti la spiritan sperton. La peko estas plene da fatalaj konsekvencoj por la supervivo de la personeco, nur kiam ĝi estas la sinteno de la tuta estaĵo, kiam tio signifas la elekton de la menso kaj la intencon de la animo.
La malbono kaj la peko havas konsekvencojn en la materiaj kaj sociaj regnoj, kaj foje povas eĉ prokrasti spiritan progreson sur iuj niveloj de universa realo, sed neniam la peko de iu ajn estaĵo ŝtelas al alia la realigon de la dia rajto al la personeca postvivo. La eterna postvivo povas esti endanĝerigita nur pro la decidoj de la menso kaj la elekto de la animo de la individuo mem.
La peko sur Urantio tre malmulte prokrastis la biologian evoluon, sed ĝi ja funkciis por senigi la mortemulajn rasojn je la plena profito de la Adama heredeco. La peko tre multe prokrastas la intelektan disvolviĝon, la moralan kreskadon, la socian progreson, kaj amasan spiritan atingon. Sed ĝi ne preventas la plej altan spiritan atingon de iu ajn individuo, kiu elektas koni Dion, kaj sincere plenumas lian dian volon.
Kaligastio ribelis, Adamo kaj Eva ja fiaskis, sed neniu mortemulo poste naskita sur Urantio suferis en sia persona spirita sperto pro tiuj ĉi eraroj. Ĉiu mortemulo naskita sur Urantio depost la ribelo de Kaligastio estas iel tempe punita, sed la estonta bonfarto de tiaj animoj neniam estis endanĝerigita en la estonteco. Neniu persono iam suferas esencan spiritan senigon pro la peko de alia. La peko estas plene persona pri la morala kulpeco aŭ spiritaj konsekvencoj, malgraŭ siaj vastaj postefikoj en administraj, intelektaj kaj sociaj kampoj.
Kvankam ni ne povas kompreni la saĝecon, kiu permesas tiajn katastrofojn, ni povas ĉiam percepti la utilan rezulton de tiuj ĉi lokaj tumultoj, dum ili reflektiĝas ĝenerale en la universo.
La Lucifera ribelo estis kontraŭstarita de multaj kuraĝaj estaĵoj sur la diversaj mondoj de Satanio; sed la registroj de Salvingtono portretas Amadonon kiel la elstaran karakteron de la tuta sistemo pro sia glora malakcepto de la cunamo de la ribelo kaj sia neŝancelebla sindediĉo al Van — ili kune staris senŝanĝaj pri sia lojaleco al la plejsupereco de la nevidebla Patro kaj lia Filo Mikaelo.
Dum tiuj ĉi gravaj eventoj mi postenis sur Edentio, kaj mi ankoraŭ memoras pri la ekscito, kiun mi spertis, kiam mi ekzamenis la elsendojn de Salvingtono, kiuj tagon post tago parolis pri la nekredebla firmeco, la transcendanta dediĉo kaj la delikata lojaleco de tiu ĉi iam duonsovaĝulo devenanta de la eksperimenta kaj originala branĉo de la Andona raso.
De Edentio tra Salvingtono kaj eĉ ĝis Uverso, dum sep longaj jaroj la unua demando de ĉiu subordigita ĉiela vivo pri la Satania ribelo ĉiam kaj ĉiam estis: “Kio pri Amadono de Urantio, ĉu li ankoraŭ staras?”
Se la Lucifera ribelo handikapis la lokan sistemon kaj ĝiajn defalintajn mondojn, se la perdo de tiu ĉi Filo kaj liaj misgviditaj asociitoj portempe malhelpis la progreson de la konstelacio de Norlatiadeko, tiam konsideru la efikon de la vasta prezentado de la inspira faro de tiu ĉi unika infano de la naturo kaj de lia rezoluta grupo de 143 kamaradoj neŝanceleble starantaj por la plej altaj konceptoj pri universaj direktado kaj administrado vidalvide al tia grandega kaj malamika premo fare de liaj mallojalaj superuloj. Kaj lasu min certigi al vi, ke tio ĉi jam faris pli da bono en la universo de Nebadono kaj la superuniverso de Orvontono, ke iam povos pezi la totala sumo de la tuta malbono kaj malĝojo de la Lucifera ribelo.
Kaj ĉio ĉi estas bele kortuŝa kaj superbe iluminado de la saĝeco de la universala plano de la Patro por mobilizi la Korpuson de la Mortemula Finatingo sur Paradizo, kaj rekruti tiun ĉi vastan grupon da misteraj servantoj de la estonteco plejparte el la komuna argilo de la mortemuloj de supreniranta progreso — precize mortemuloj kiel la nevenkebla Amadono.
[Prezentita de Melkicedeko de Nebadono.]