Kajero 66
La alveno de Lanonandeka Filo sur averaga mondo signifas, ke la libervolo, la kapablo elekti la vojon al eterna postvivo, disvolviĝis en la menso de la primitiva homo. Sed sur Urantio la Planeda Princo alvenis preskaŭ duonmiliono da jaroj post la apero de la homa volo.
Antaŭ ĉirkaŭ kvin cent mil jaroj, kaj samtempe kun la apero de la ses koloraj aŭ Sangikaj rasoj, Kaligastio, la Planeda Princo, alvenis sur Urantion. Estis preskaŭ duonmiliardo da primitivaj homaj estaĵoj sur tero je la alveno de la Princo, kaj ili estis bone disigitaj tra Eŭropo, Azio kaj Afriko. La sidejo de la Princo, establita en Mezopotamio, estis ĉirkaŭ la centro de la monda loĝantaro.
Kaligastio estis Lanonandeka Filo, numero 9344 de la duaranga ordo. Li estis sperta ĝenerale pri la administrado de la aferoj de la loka universo kaj, dum freŝdataj epokoj, speciale pri la administrado de la loka sistemo de Satanio.
Antaŭ la regado de Lucifero en Satanio Kaligastio estis alligita al la konsila konsilio de la Vivo-Portantoj sur Jerusemo. Lucifero promociis Kaligastion al pozicio en sia persona personaro, kaj li konvene plenumis kvin sinsekvajn taskojn kun honoro kaj fido.
Kaligastio tre frue celis mandaton kiel Planedan Princon, sed plurfoje, kiam lia peto estis prezentita por aprobo al la konstelaciaj konsilioj, ĝi malsukcesis ricevi la konsenton de la Konstelaciaj Patroj. Kaligastio ŝajnis speciale deziri esti sendita kiel planeda reganto al dekuma mondo, aŭ mondo de modifita vivo. Lia peto estis plurfoje malaprobita, antaŭ ol li estis fine asignita al Urantio.
Kaligastio foriris el Jerusemo al sia konfidita mondo kun enviindaj atingoj de lojaleco kaj sindediĉo al la bonstato de sia origina kaj loĝata universo, malgraŭ iu karakteriza nestabileco lige kun tendenco malkonsenti kun la establita ordo en iuj malgravaj aferoj.
Mi ĉeestis sur Jerusemo, kiam la brila Kaligastio foriris el la sistema ĉefmondo. Neniu princo de la planedoj komencis karieron de monda regado kun pli riĉa prepara sperto aŭ kun pli bonaj perspektivoj ol Kaligastio en tiu eventoplena tago antaŭ duonmiliono da jaroj. Io estas certa: dum mi plenumis mian taskon prelegi pri tiu evento en la elsendoj de la loka universo, mi neniam eĉ unu momento havis eĉ je la plej malgranda grado la ideon, ke tiu ĉi nobla Lanonandeko tiel frue perfidos sian sakralan konfidon de planeda konservado, kaj tiel horore makulos la honoran nomon de sia ekzaltita ordo de universa fileco. Mi vere rigardis Urantion kiel inter la kvin aŭ ses plej bonŝancaj planedoj en tuta Satanio, ĉar ĝi havos spertan, brilan kaj originalan menson gvidantan la mondajn aferojn. Mi ne komprenis tiam, ke Kaligastio inside enamiĝis kun si mem; mi tiam ne plene komprenis la subtilaĵojn de la personeca orgojlo.
La Planeda Princo de Urantio ne estis sendita por sia misio sole, sed estis akompanita de la kutima korpuso de asistantoj kaj administraj helpantoj.
Ĉe la kapo de tiu ĉi grupo estis Daligastio, la asociito-helpanto de la Planeda Princo. Daligastio ankaŭ estis duaranga Lanonandeko, estante numero 319 407 de tiu ordo. Li rangis kiel helpanto dum sia tasko kiel asociito de Kaligastio.
La planeda personaro inkluzivis grandan nombron da anĝelaj kunlaborantoj kaj multegon da aliaj ĉielaj estaĵoj asignitaj por antaŭenigi la interesojn kaj progresigi la bonstaton de la homaj rasoj. Sed laŭ via vidpunkto la plej interesa grupo estis la korpohavaj membroj de la personaro de la Princo — foje nomataj la centopo de Kaligastio.
Tiuj ĉi cent remateriigitaj membroj de la personaro de la Princo estis elektitaj de Kaligastio el pli ol 785 000 supreniraj civitanoj de Jerusemo, kiuj volontulis por partopreni en la Urantia aventuro. Ĉiu el la elektita cent devenis de malsamaj planedoj, kaj neniu venis el Urantio.
Tiuj ĉi Jerusemaj volontuloj estis alportitaj per serafa transporto rekte el la sistema ĉefmondo al Urantio, kaj post sia alveno ili estis konservitaj enserafitaj, ĝis oni povis provizi ilin per personecaj formoj kun la duobla naturo de speciala planeda servo, veraj korpoj konsistantaj el karno kaj sango sed ankaŭ adaptitaj al la vivo-cirkvitoj de la sistemo.
Iom antaŭ la alveno de tiuj ĉi cent Jerusemaj civitanoj, la du superrigardantaj Vivo-Portantoj loĝantaj sur Urantio, antaŭe perfektiginte siajn planojn, petis al Jerusemo kaj Edentio la permeson transplanti la vivoplasmon de cent selektitaj postvivantoj de la idoj de Andono kaj Fonta en la materiajn korpojn projektotajn por la korpohavaj membroj de la personaro de la Princo. La permeso estis donita sur Jerusemo, kaj aprobita sur Edentio.
Sekve, kvindek viroj kaj kvindek virinoj de la posteularo de Andono kaj Fonta, reprezentantaj la postvivadon de la plej bonaj trajtoj de tiu unika raso, estis elektitaj de la Vivo-Portantoj. Krom unu aŭ du esceptoj tiuj ĉi Andonidaj kontribuantoj al la antaŭenigo de la raso estis fremdaj unu al alia. Ili estis kunvenigitaj el tre malproksimaj lokoj per la kunordigitaj direktado de Penso-Ĝustigantoj kaj gvidado de serafoj ĝis la sojlo de la planeda sidejo de la Princo. Tie, la cent homoj estis konfiditaj al tre sperta volontula komisiono el Avalono, kiu direktis la materian ekstraktadon de porcio de la vivoplasmo de tiuj ĉi Andonaj posteuloj. Tiu ĉi vivanta materio tiam estis transdonita al la materiaj korpoj konstruitajn por la uzo de la cent Jerusemaj membroj de la personaro de la Princo. Dume, tiuj ĉi nove alvenintaj civitanoj de la sistema ĉefmondo estis tenitaj en la dormo de la serafa transporto.
Tiuj ĉi operacioj, kune kun la reala kreado de specialaj korpoj por la centopo de Kaligastio, estigis multnombrajn legendojn, el kiuj multaj poste estis intermiksitaj kun la pli postaj tradicioj koncernantaj la planedan instaladon de Adamo kaj Eva.
La tuta operacio de repersonecigo, de la tempo de la alveno de la serafaj transportoj portantaj la cent Jerusemajn volontulojn ĝis ili konsciiĝis kiel trioblaj estaĵoj de la regno, daŭris precize dek tagojn.
La sidejo de Planeda Princo situis en la regiono de la tiama Persa Golfo, en la distrikto korespondanta al la posta Mezopotamio.
La klimato kaj la pejzaĝo de la tiama Mezopotamio estis ĉiel favoraj por la entreprenoj de la personaro de la Princo kaj iliaj asistantoj, tre malsamaj de kondiĉoj, kiuj kelkfoje regis de tiam. Necesis havi tian favoran klimaton kiel parto de la natura medio por instigi la primitivajn Urantianojn fari iujn komencajn progresojn pri kulturo kaj civilizacio. La granda tasko de tiuj epokoj estis transformi la homon de ĉasisto al paŝtisto, esperante ke poste li evoluu kiel fikshejma kaj pacema agrikulturistoj.
La sidejo de la Planeda Princo sur Urantio estis tipa de tiaj stacioj sur juna kaj disvolviĝanta sfero. La kerno de la setlejo de la Princo estis tre simpla sed bela urbo, ĉirkaŭfermita ene de muroj dek du metrojn altaj. Tiu ĉi monda centro de kulturo estis nomata Dalamatio honore al Daligastio.
La urbo estis aranĝita en dek subsekcioj, en kies centroj situas la sidejaj domegoj de la dek konsilioj de la korpohava personaro. Centre de la urbo estis la templo de la nevidebla Patro. La administra sidejo de la Princo kaj liaj asociitoj estis aranĝita en dek du ĉambroj grupitaj proksime de la templo mem.
La konstruaĵoj de Dalamatio estis ĉiuj unuetaĝaj krom la konsiliaj sidejoj, kiuj estis duetaĝaj, kaj la centra templo de la Patro de ĉiuj, kiu estis malgranda sed trietaĝa.
La urbo reprezentis la plej bonajn praktikojn de tiuj fruaj tempoj pri konstrumaterialo — briko. Tre malmulte da ŝtono aŭ ligno estis uzata. La doma konstruado kaj la vilaĝa arkitekturo de la ĉirkaŭaj popoloj estis multe plibonigitaj per la Dalamatia ekzemplo.
Proksime de la sidejo de la Princo loĝis ĉiuj koloroj kaj tavoloj de homaj estaĵoj. Kaj estis el tiuj ĉi proksimaj triboj, ke la unuaj studentoj de la lernejoj de la Princo estis rekrutitaj. Kvankam tiuj ĉi fruaj lernejoj de Dalamatio estis krudaj, ili provizis ĉion, kio povis esti farita por la geviroj de tiu primitiva epoko.
La korpohava personaro de la Princo senĉese kolektis ĉirkaŭ si la superajn individuojn de la ĉirkaŭaj triboj kaj, trejninte kaj inspirinte tiujn studentojn, ili resendis ilin kiel instruistoj kaj gvidantoj de iliaj respektivaj popoloj.
La alveno de la personaro de la Princo kreis profundan impreson. Dum necesis preskaŭ mil jaroj por la disvastigo de la novaĵo eksterlanden, tiuj triboj proksime de la Mezopotamia sidejo estis eksterordinare influitaj per la instruadoj kaj la konduto de la cent novaj loĝantoj de Urantio. Kaj multe de via posta mitologio kreskis el la konfuzaj legendoj de tiuj ĉi fruaj tagoj, kiam tiuj membroj de la personaro de la Princo estis repersonigitaj kiel superhomoj.
La grava obstaklo al la bona influo de tiaj eksterplanedaj instruistoj estas la tendenco de la mortemuloj konsideri ilin kiel diojn, sed krom la tekniko de sia apero sur tero la centopo de Kaligastio — kvindek viroj kaj kvindek virinoj — ne uzis supernaturajn metodojn nek superhomajn manipuladojn.
Sed la korpohava personaro estis tamen superhoma. Ili komencis sian mision sur Urantio kiel eksterordinaraj trioblaj estaĵoj:
1. Ili estis korpohavaj kaj relative homaj, ĉar ili enkorpigis la efektivan vivoplasmon de unu el la homaj rasoj, la Andonan vivoplasmon de Urantio.
Tiuj ĉi cent membroj de la personaro de la Princo estis egale dividitaj laŭ sekso kaj laŭ sia antaŭa mortemula statuso. Ĉiu persono de tiu ĉi grupo kapablis fariĝi kungeneranto de nova ordo de fizikaj estaĵoj, sed oni antaŭe zorge instrukciis al ili uzi gepatrecon nur sub iuj kondiĉoj. Estas kutime por la korpohava personaro de Planeda Princo generi siajn idojn iom antaŭ retiriĝi por speciala planeda servo. Ĝenerale tio okazas je aŭ iom post la alveno de la Planedaj Adamo kaj Eva.
Tiuj ĉi specialaj estaĵoj do havis malmulte aŭ neniom da ideo pri la speco de materia kreitaĵo, kiu produktiĝus de sia seksa unuiĝo. Kaj neniam ili sciis; ĉar antaŭ la tempo por tia evento en la plenumo de ilia monda laboro la tuta reĝimo renversiĝis pro la ribelo, kaj tiuj kiuj poste rolis kiel gepatroj estis izolitaj de la sistemaj vivofluoj.
Tiuj ĉi materiigitaj membroj de la personaro de Kaligastio havis la saman koloran haŭton kaj la saman lingvon kiel la Andona raso. Ili manĝis kiel la mortemuloj de la regno kun tiu ĉi diferenco: la rekreitaj korpoj de tiu ĉi grupo estis plene satigitaj per senkarna dieto. Tio ĉi estis unu el la konsideroj, kiuj determinis ilian loĝlokon en varma regiono abunda je fruktoj kaj nuksoj. La praktiko vivteni sin per senkarna dieto datiĝas de la tempoj de la Kaligastia centopo, ĉar tiu ĉi kutimo disvastiĝis eĉ malproksime por influi la nutrajn kutimojn de multaj ĉirkaŭaj triboj, grupoj originantaj el la evoluaj rasoj, kiuj ekskluzive manĝis karnon.
2. La centopo estis materiaj sed superhomaj estaĵoj, estante rekonstritaj sur Urantio kiel unikaj geviroj kun alta kaj speciala ordo.
Tiu ĉi grupo, ĝuante portempan civitanecon sur Jerusemo, ankoraŭ ne kunfandiĝis kun siaj Penso-Ĝustigantoj; kaj kiam ili volontulis kaj estis akceptitaj por planeda servo lige kun la malsuprenirantaj ordoj de fileco, iliaj Ĝustigantoj estis malligitaj. Sed ĉi tiuj Jerusemanoj estis superhomaj estaĵoj — ili posedis animojn kun suprenira kreskado. Dum la mortemula vivo en la karno la animo estas en embria stato; ĝi naskiĝas (resurektas) en la morontia vivo, kaj spertas la kreskadon tra la sinsekvaj morontiaj mondoj. Kaj la animoj de la Kaligastia centopo tiel plivastiĝis per la progresantaj spertoj de la sep domego-mondoj ĝis la civitaneca statuso Jerusemo.
Konforme al siaj instrukcioj la personaro ne faris seksan reproduktadon, sed ili ĝisfunde studis sian personajn konsistojn, kaj ili zorge esploris ĉiun imageblan fazon de intelekta (mensa) kaj morontia (anima) ligo. Kaj estis dum la tridek tria jaro de ilia restado en Dalamatio, longe antaŭ ol la muro estis kompletigita, ke numero du kaj numero sep de la grupo de Dan hazarde malkovris fenomenon akompananta la ligon de siaj morontiaj memoj (supozeble neseksa kaj nemateria); kaj la rezulto de tiu ĉi aventuro riveliĝis esti la unua el la unuarangaj mezvojaj kreitaĵoj. Tiu ĉi nova estaĵo estis plene videbla al la planeda personaro kaj al iliaj ĉielaj asociitoj, sed ne videbla por la geviroj de la diversaj homaj triboj. Laŭ la aŭtoritato de la Planeda Princo la tuta korpohava personaro entreprenis produkti similajn estaĵojn, kaj ĉiuj sukcesis, sekvante la instrukciojn de la pionira paro de Dan. Tiel la personaro de la Princo fine estigis la originalan korpuson de 50 000 unuarangaj mezvojuloj.
Tiuj ĉi mezvojaj kreitaĵoj multe utilis en la operacioj de la monda sidejo. Ili estis nevideblaj al homaj estaĵoj, sed la primitivaj loĝantoj en Dalamatio estis instruitaj pri tiuj ĉi nevideblaj duonspiritoj, kaj dum epokoj ili konsistigis la tuton de la spirita mondo de tiuj ĉi evoluantaj mortemuloj.
3. La Kaligastia centopo estis persone senmortaj. Cirkulis tra iliaj materiaj formoj la antidotaj komplementoj de la vivofluoj de la sistemo; kaj se ili tiam ne perdus kontakton kun la vivocirkvitoj pro la ribelo, ili vivus senfine ĝis la posta alveno de Filo de Dio, aŭ ĝis sia iama liberigo por repreni la interrompitan vojaĝon al Havono kaj Paradizo.
Tiuj ĉi antidotaj komplementoj de la Sataniaj vivofluoj devenis de la frukto de la vivarbo, arbusto de Edentio kiu estis sendita al Urantio fare de la Plejaltuloj de Norlatiadeko je la alveno de Kaligastio. Dum la tempoj de Dalamatio tiu ĉi arbo kreskis en la centra korto de la templo de la nevidebla Patro, kaj estis la frukto de la vivarbo, kiu ebligis al la materiaj kaj alie mortemaj estaĵoj de la personaro de la Princo senfine vivi tiel longe, kiel ili havas aliron al ĝi.
Kvankam senvalora por la evoluaj rasoj, tiu ĉi supernutraĵo tute sufiĉis por doni daŭran vivon al la Kaligastia centopo, kaj ankaŭ al la cent modifitaj Andonidoj, kiuj estis asociitaj al ili.
Oni devus klarigi ĉi-rilate, ke kiam la cent Andonidoj donis sian homan ĝerman plasmon al la membroj de la personaro de la Princo, la Vivo-Portantoj enkondukis en iliaj mortemulajn korpojn la komplementon de la sistemaj cirkvitoj; kaj tiel tio ebligis al ili vivi kune kun la personaro, jarcenton post jarcento, defiante la fizikan morton.
Fine la cent Andonidoj estis informitaj pri sia kontribuo al la novaj formoj de siaj superuloj, kaj tiuj ĉi samaj cent infanoj de la Andonaj triboj estis garditaj ĉe la sidejo kiel personaj asistantoj de la korpohava personaro de la Princo.
La centopo estis organizita por servi en dek aŭtonomaj konsilioj de po dek membroj. Kiam du aŭ pli el tiuj ĉi dek konsilioj komune kunsidis, tiuj ligaj kunvenoj estis preziditaj de Daligastio. Tiuj ĉi dek grupoj estis konsistigitaj jene:
1. La konsilio pri nutrado kaj materia bonfarto. Tiu ĉi grupo estis prezidita de Ang. Nutrado, akvo, vestaĵoj kaj la materia antaŭenigo de la homa speco estis prizorgita de tiu ĉi lerta korpuso. Ili bone instruis kiel fosi puton, kapti fonton kaj irigacii. Ili instruis al tiuj venantaj el la altaj altitudoj kaj el la nordo plibonigitajn metodojn por trakti la felojn por uzi ilin kiel vestaĵoj, kaj la teksado estis poste enkondukita de la instruistoj de arto kaj scienco.
Granda progreso estis faritaj pri metodoj de stokado de nutraĵoj. Nutraĵoj estis konservitaj per kuirado, sekigado kaj fumaĵado; tio fariĝis la tutunua proprietaĵo. Oni instruis al la homo antaŭgardi sin kontraŭ malsatego, kiu periode amasmortigis la mondon.
2. La komisiono pri malsovaĝigo kaj utiligo de bestoj. Tiu ĉi konsilio dediĉis sin al la tasko selekti kaj bredi la plej adaptitajn bestojn por helpi la homon porti ŝarĝojn kaj transporti ilin mem, por servi kiel nutraĵo, kaj poste por utili en la terkultivado. Tiu ĉi lerta korpuso estis direktita de Bon.
Pluraj specoj de utilaj bestoj, nun formortintaj, estis malsovaĝigitaj kune kun iuj, kiuj daŭris kiel dombestoj ĝis hodiaŭ. La homo longe vivis kun la hundo, kaj la blua homo jam sukcesis malsovaĝigi la elefanton. La bovo estis tiel plibonigita per zorga bredado, ke ĝi fariĝis valora fonto de nutraĵo; butero kaj fromaĝo fariĝis kutimaj elementoj en la homa dieto. Oni instruis al la homoj utiligi virbovojn por porti ŝarĝojn, sed la ĉevalo ne estis malsovaĝigita ĝis pli posta dato. La membroj de tiu ĉi korpuso unue instruis al la homoj kiel uzi la radon por plifaciligi la tiradon.
Estis dum tiuj tagoj, ke leterkolomboj estis unue uzataj, kunportite en longaj vojaĝoj por sendi mesaĝojn aŭ peti helpon. La grupo de Bon sukcesis dresi la grandajn fandorojn kiel transportaj birdoj, sed ili formortis antaŭ pli ol tridek mil jaroj.
3. La konsilistoj pri la konkero de la rabobestoj. Ne estis sufiĉe, ke la frua homo devas provi malsovaĝigi iujn bestojn, sed li ankaŭ devis lerni kiel protekti sin kontraŭ detruado fare de la cetero de la malamika besta mondo. Tiu ĉi grupo estis estrita de Dan.
La celo de muro en antikvaj urboj estis protekti kontraŭ ferocaj bestoj same kiel malhelpi surprizajn atakojn de malamikaj homoj. Tiuj vivante sen muroj kaj en la arbaro dependis de arbaj loĝejoj, ŝtonaj kabanoj, kaj la daŭrigo de noktaj fajroj. Estis do tre nature, ke tiuj ĉi instruistoj dediĉis multe da tempo por instrui al siaj lernantoj kiel plibonigi homajn loĝejojn. Uzante plibonigitajn teknikojn kaj kaptilojn, granda progreso estis farita pri la submetado de bestoj.
4. La fakultato pri la dissemado kaj konservado de scioj. Tiu ĉi grupo organizis kaj direktis la pure edukajn klopodojn de tiuj fruaj epokoj. Ĝi estis prezidita de Fad. La edukaj metodoj de Fad konsistis en la superrigardado de laboro kune kun instrukcioj pri plibonigitaj metodoj de laboro. Fad formulis la unuan alfabeton, kaj enkondukis skribsistemon. Tiu ĉi alfabeto enhavis dudek kvin skribsignojn. Kiel skribaj materialoj tiuj ĉi fruaj popoloj uzis arbajn ŝelojn, argilajn tabulojn, ŝtonajn platojn, formon de pergameno farita el martelitaj feloj, kaj krudan formon de papereca materialo farita el nestoj de vespoj. La Dalamatia biblioteko, detruita iom post la Kaligastia ribelo, enhavis pli ol du milionojn da apartaj registroj, kaj estis nomata la “domo de Fad”.
La blua homo inklinis al alfabeta skribo, kaj faris la plej grandan progreson laŭ tiu temo. La ruĝa homo preferis bildan skribon, dum la flavaj rasoj komencis uzi simbolojn por vortoj kaj ideoj, tre similaj al tiuj, kiujn ili nun uzas. Sed la alfabeto kaj multe pli estis poste perdita por la mondo dum la konfuzo akompananta la ribelon. La Kaligastia perfido detruis la esperon de la mondo por universala lingvo, almenaŭ por nekalkuleblaj epokoj.
5. La komisiono pri industrio kaj komerco. Tiu ĉi konsilio okupiĝis pri la prizorgado de industrio ene de la triboj kaj la promociado de komerco inter la diversaj pacaj grupoj. Ĝia ĉefo estis Nod. Ĉiu formo de primitiva manufakturo estis kuraĝigita de tiu ĉi korpuso. Ili rekte kontribuis al la plialtigo de la vivnivelo provizante multajn novajn varojn por kapti la imagon de la primitivaj homoj. Ili multe plivastigis la komercon pri plibonigita salo produktita de la konsilio pri scienco kaj arto.
Estis inter tiuj ĉi iluminitaj grupoj instruitaj en la Dalamatiaj lernejoj, ke la unua komerca kredito estis uzita. De centra interŝanĝejo de kreditoj ili emisiis ĵetonojn, kiuj estis akceptitaj anstataŭ realaj objektoj por interŝanĝi. La mondo ne plibonigis tiujn ĉi komercajn metodojn dum centoj da miloj da jaroj.
6. La kolegio pri revelaciita religio. Tiu ĉi korpuso malrapide funkciis. La Urantia civilizacio estis laŭvorte forĝita inter la amboso de neceso kaj la martelo de timo. Sed tiu ĉi grupo faris notindan progreson provante anstataŭigi per la timo al la Kreinto la timon al la kreitaĵo (fantoma adoro), antaŭ ol iliaj laboroj estis interrompitaj per la posta konfuzo akompananta la secesia malordo. La ĉefo de tiu ĉi konsilio estis Hap.
Neniu el la personaro de la Princo prezentus revelacion por kompliki la evoluon; ili prezentis revelacion nur ĉe la kulmino de sia elĉerpiĝo de la fortoj de evoluo. Sed Hap ja cedis al la deziro de la loĝantoj de la urbo pri la establo de formo de religia diservo. Lia grupo provizis la Dalamatianojn per la sep adorokantojn, kaj ankaŭ la ĉiutagan laŭdofrazon, kaj fine instruis al ili “la preĝon de la Patro”, kiu estis:
“Patro de ĉiuj, kies Filon ni honoras, rigardu nin kun favoro. Liberigu nin de la timo de ĉiuj krom vi. Igu nin ĝojo por niaj diaj instruistoj, kaj por ĉiam metu la veron sur niajn lipojn. Liberigu nin de perforto kaj kolero; donu al ni respekton al niaj plejaĝulojn kaj al tio, kio apartenas al niaj najbaroj. Donu al ni ĉi-sezone verdajn paŝtejojn kaj fekundajn gregojn por ĝojigi niajn korojn. Ni preĝas por hastigi la venon de la promesita levanto, kaj ni faros vian volon sur tiu ĉi mondo, kiel aliaj faras ĝin sur aliaj mondoj.”
Kvankam la personaro de la Princo estis limigita al naturaj rimedoj kaj ordinaraj metodoj de rasa plibonigo, ili prezentis la promeson de la Adama donaco de nova raso kiel la celon de posta evolua kreskado post la atingo de la kulmino de biologia disvolviĝo.
7. La gardistoj de sano kaj vivo. Tiu ĉi konsilio okupiĝis pri la enkonduko de sanitareco kaj la instigo al primitiva higieno, kaj estis direktita de Lut.
Ĝiaj membroj instruis multajn aferojn, kiuj estis perditaj dum la konfuzo de postaj epokoj, kaj kiuj neniam estis remalkovritaj antaŭ la dudeka jarcento. Ili instruis al la homaro, ke kuiri, boligi kaj rosti estis rimedoj por eviti malsanojn; ili ankaŭ instruis, ke la kuirado multe malpliigis la mortadon de suĉinfanoj, kaj faciligis rapidan demamigon.
Multaj el la fruaj instruoj de la sanogardistoj de Lut persistis inter la teraj triboj ĝis la epoko de Moseo, eĉ se ili fariĝis tre distorditaj kaj estis tre ŝanĝitaj.
La granda obstaklo survoje al la antaŭenigo de higieno inter tiuj ĉi malkleraj popoloj konsistis en la fakto, ke la realaj kaŭzoj de multaj malsanoj estis tro malgrandaj por esti okulvideblaj, kaj ankaŭ ke ili ĉiuj havis superstiĉan konsideron pri fajro. Necesis miloj da jaroj por persvadi ilin bruligi rubaĵojn. Intertempe estis vigle konsilita al ili enterigi siajn putriĝantajn forĵetaĵojn. La granda sanitara antaŭenigo de tiu ĉi epoko venis de la disvastigo de la scio pri la salubraj kaj kontraŭsepsaj proprecoj de la sunlumo.
Antaŭ la alveno de la Princo, banado estis ekskluzive religia ceremoniaro. Estis ja malfacile persvadi la primitivajn homojn lavi siajn korpojn kiel sana praktiko. Lut fine persvadis la religiajn instruistojn inkluzivi purigadon per akvo kiel parto de la puriĝaj ceremonioj faritaj lige kun la tagmezaj devotaĵoj ĉiusemajne por adori la Patron de ĉiuj.
Tiuj ĉi gardistoj de sano ankaŭ celis enkonduki manpremon anstataŭe de saliva interŝanĝo aŭ trinkado de sango kiel sigelon de persona amikeco kaj kiel marko de grupa lojaleco. Sed kiam ili ne plu estis sub la konvinkanta premo de siaj superaj ĉefoj, tiuj ĉi primitivaj popoloj ne malrapide readoptis siajn antaŭajn sandetruajn kaj malsanigajn praktikojn de malklereco kaj superstiĉo.
8. La planeda konsilio pri arto kaj scienco. Tiu ĉi korpuso multe faris por plibonigi la industrian teknikon de la frua homo kaj plialtigi liajn konceptojn pri beleco. Ilia gvidanto estis Mek.
La arto kaj scienco estis sur tre malalta nivelo tra la tuta mondo, sed la rudimentoj de fiziko kaj kemio estis instruitaj al la Dalamatianojn. La ceramiko estis altnivela, la dekoraciaj artoj ĉiuj estis plibonigitaj, kaj la idealoj pri la homa beleco estis multe plialtigitaj. Sed la muziko malmulte progresis ĝis la alveno de la violkolora raso.
Tiuj ĉi primitivaj homoj ne konsentis eksperimeti kun la vaporforto, malgraŭ la ripetataj instigoj de siaj instruistoj; neniam ili kapablis venki sian grandan timon de la eksploda povo de enfermita vaporo. Tamen ili estis fine konvinkitaj labori kun metaloj kaj fajro, kvankam peco de ruĝe hejtita metalo estis terura objekto por la frua homo.
Mek multe faris por progresigi la kulturon de la Andonidoj kaj plibonigi la arton de la blua homo. Miksaĵo de la blua homo kun la Andona branĉo produktis arte dotitan tipon, kaj multaj el ili fariĝis majstraj skulptistoj. Ili ne skulptis la ŝtonon aŭ la marmoron, sed iliaj verkoj de argilo, malmoligita per bakado, ornamis la ĝardenojn de Dalamatio.
Granda progreso estis farita en la mastrumaj artoj, kiuj plejparte estis perditaj dum la longaj kaj mallumaj epokoj de ribelo, neniam remalkovritaj antaŭ la modernaj tempoj.
9. La guberniestroj de altnivelaj tribaj rilatoj. Tio ĉi estis la grupo al kiu estis konfidita la tasko alkonduki la homan socion ĝis la nivelo de ŝtateco. Ilia ĉefo estis Tut.
Tiuj ĉi gvidantoj multe kontribuis al la okazigo de intertribaj geedziĝoj. Ili kuraĝigis amindumadon kaj geedziĝon post konvena pripensado kaj plena oportuno konatiĝi. La pure militaj dancoj estis rafinitaj kaj utiligitaj por servi valorajn sociajn celojn. Multaj konkuraj ludoj estis enkondukitaj, sed tiuj ĉi antikvaj popoloj estis severaj; malmulte da humuro dotis tiujn ĉi fruajn tribojn. Malmultaj el tiuj praktikoj postvivis la postan malordon de planeda insurekcio.
Tut kaj liaj asociitoj laboris por kuraĝigi grupajn asociojn kun paca naturo, por reguligi kaj humanigi militon, por kunordigi intertribajn rilatojn, kaj por plibonigi tribajn registarojn. Ĉirkaŭ Dalamatio disvolviĝis pli progresanta kulturo, kaj tiuj ĉi plibonigitaj sociaj rilatoj multe helpis por influi pli malproksimajn tribojn. Sed la modelo de civilizacio dominanta ĉe la sidejo de la Princo estis tute malsama ol la barbara socio evoluanta aliloke, same kiel la socio de la dudeka jarcento en Kaburbo, en Suda Afriko, estas tute malsama ol la kruda kulturo de la malgrandaj boŝmanoj pli norde.
10. La plejsupera kortumo de triba kunordigo kaj rasa kunlaborado. Tiu ĉi plejsupera konsilio estis direktita de Van, kaj ĝi estis la apelacia kortumo por la naŭ aliaj komisionoj komisiitaj por superrigardi la homajn aferojn. Tiu ĉi konsilio havis vastan agokampon, ĉar estis konfiditaj al ĝi ĉiuj homaj aferoj, kiuj ne specife koncernis unu el aliaj grupoj. Tiu ĉi selektita korpuso estis aprobita de la konstelaciaj Patroj de Edentio, antaŭ ol ili estis permesita preni sur sin la funkcioj de la plejsupera kortumo de Urantio.
La grado de la kulturo de mondo estas mezurebla per la socia heredaĵo de ĝiaj denaskaj estaĵoj, kaj la ritmo de ĝia kultura ekspansio estas plene determinita per la kapableco de ĝiaj loĝantoj kompreni novajn kaj altnivelajn ideojn.
La sklaviĝo al tradicio produktas stabilecon kaj kunlaboradon sentimentale ligante la pasintecon al la nuntempo, sed ĝi samtempe sufokas iniciativojn, kaj servutigas la kreajn povojn de la personeco. La tuta mondo estis kaptita en la blokiĝo de tradiciaj moroj, kiam la centopo de Kaligastio alvenis kaj komencis la proklamadon de la nova evangelio de individua iniciativo ene de la sociaj grupoj de tiu tempo. Sed tiu ĉi bonfara regado estis tiel baldaŭ interrompita, ke la rasoj neniam estis plene liberigitaj de la sklaviĝo al kutimo; la modo ankoraŭ tro dominas Urantion.
La Kaligastia centopo — diplomitoj de la Sataniaj domego-mondoj — bone konis la artojn kaj kulturon de Jerusemo, sed tia kono estas preskaŭ senvalora sur barbara planedo loĝata de primitivaj homoj. Tiuj ĉi saĝaj estaĵoj sciis, ke estas preferinde ne entrepreni la subitan transformadon aŭ la amasan plibonigon de la primitivaj rasoj de tiu tempo. Ili bone komprenis la malrapidan evoluon de la homa speco, kaj ili saĝe detenis sin de ajnaj radikalaj provoj modifi la vivmanieron de la homo sur la tero.
Ĉiu el la dek planedaj komisionoj laboris malrapide kaj nature por antaŭenigi la interesojn konfiditaj al ili. Ilia plano konsistis en la altiro de la plej bonajn mensojn de la ĉirkaŭaj triboj, kaj trejninte ilin, resendi ilin al iliaj pololoj kiel senditoj por socia plialtigo.
Fremdaj senditoj neniam estis senditaj al raso krom post specifa peto de tiu popolo. Tiuj, kiuj laboris por la plibonigo kaj antaŭenigo de determinita tribo aŭ raso ĉiam estis denaskaj al tiu tribo aŭ raso. La centopo ne provus trudi kutimojn kaj morojn de eĉ supera raso al alia tribo. Ĉiam ili pacience laboris por plibonigi kaj progresigi la tempe elprovitajn morojn de ĉiu raso. La simplaj popoloj de Urantio alportis siajn sociajn kutimojn al Dalamatio, ne por interŝanĝi ilin kontraŭ novaj kaj pli bonaj praktikoj, sed por plialtigi ilin per la kontakto kun pli alta kulturo kaj per asocio kun superaj mensoj. La procedo estis malrapida sed tre efika.
La Dalamatiaj instruistoj celis aldoni konscian socian selekton al la pure natura selekto de biologia evoluo. Ili ne malordigis la homan socion, sed ili rimarkeble akcelis ĝian normalan kaj naturan evoluon. Ilia motivo estis progreso per evoluo, ne revolucio per revelacio. La homa raso pasigis epokojn por akiri la malmulton da religio kaj moralo, kiun ĝi havis, kaj tiuj ĉi superhomoj bone sciis, ke estis preferinde ne senigi la homaron je tiuj ĉi kelkaj progresoj per la konfuzo kaj konsterno, kiuj ĉiam rezultas, kiam iluminitaj kaj superaj estaĵoj entreprenas plialtigi la malpli progresintajn rasojn per troaj instruadoj kaj iluminadoj.
Kiam la Kristanaj misiistoj iras en la kernon de Afriko, kie gefiloj devas resti sub la regado kaj direktado de siaj gepatroj dum la tuta daŭro de la vivo de siaj gepatroj, ili alportas nur konfuzon kaj la rompon de ĉiu ajn aŭtoritato, kiam ili celas, dum unu sola generacio, anstataŭi tiun ĉi praktikon instruante, ke tiuj ĉi infanoj devus esti liberigitaj de ĉiu gepatra regado, post kiam ili estas dudek-unu jaraĝaj.
La sidejo de la Princo, kvankam delikate bela kaj konceptita por impresi la primitivajn homojn de tiu epoko, estis entute modesta. La konstruaĵoj ne estis aparte grandaj, ĉar estis la motivo de tiuj ĉi importitaj instruistoj kuraĝigi la eventualan disvolviĝon de agrikulturo per la enkonduko de bredado. La haveblaj terpecoj ene de la urbaj muroj sufiĉis, por ke paŝtado kaj ĝardenado subtenu loĝantaron de ĉirkaŭ dudek mil personoj.
La internoj de la centra templo de adodo kaj la dek konsiliaj domegoj de la superrigardantaj grupoj de superhomoj estis ja belaj artaĵoj. Kaj kvankam la loĝaj konstruaĵoj estis modeloj de bonordeco kaj pureco, ĉio estis tre simpla kaj tute primitiva kompare kun postaj disvolviĝoj. En tiu ĉi sidejo de kulturo neniu metodo estis uzata, kiuj ne nature apartenis al Urantio.
La korpohava personaro de la Princo prezidis simplajn kaj ekzemplajn loĝejojn, kiujn ili konservis kiel hejmoj destinitaj por inspiri kaj favore impresi la studentajn observantojn restadantaj ĉe la socia centro kaj eduka sidejo de la mondo.
La difinita ordo de familia vivo kaj la vivado de unu familio kune en unu loĝejo de relative fiksa loko datiĝas de tiuj tempoj de Dalamatio, kaj estis ĉefe pro la ekzemplo kaj instruoj de la centopo kaj iliaj lernantoj. La hejmo kiel socia unuo neniam fariĝis sukceso, ĝis la supergeviroj de Dalamatio gvidis la homaron por ami kaj plani por siaj genepoj kaj siaj pragenepoj. La sovaĝa homo amas sian gefilon, sed la civilizita homo amas ankaŭ sian genepon.
La personaro de la Princo vivis kune kiel gepatroj. Vere ili ne havis propajn infanojn, sed la kvindek modelaj hejmoj de Dalamatio neniam ŝirmis malpli ol kvin cent adoptitaj infanoj venantaj el la superaj familioj de la Andonaj kaj Sangikaj rasoj; multaj el ili estis orfoj. Ili profitis de la disciplino kaj trejnado de tiuj ĉi supergepatroj; kaj tiam, post tri jaroj en la lernejoj de la Princo (ili studis de dektri ĝis dekkvin jaraĝaj), ili rajtis geedziĝi, kaj pretis ricevi siajn mandatojn kiel senditoj de la Princo al la bezonataj triboj de siaj respektivaj rasoj.
Fad patronis la Dalamatian planon pri instruado, kiu estis organizita kiel industria lernejo, en kiu la lernantoj lernis per la praktiko, kaj per kio ili progresis per ĉiutagaj faradoj de utilaj taskoj. Tiu ĉi plano de edukado ne neglektis pensadon kaj sentadon en la disvolviĝo de karaktero; sed la ĉefa temo estis la permana trejnado. La instruado estis individua kaj kolektiva. Al la lernantoj instruas kaj viroj kaj virinoj kaj ambaŭ kune. Duono de tiu ĉi grupa instruado estis laŭ seksoj; la alia duono estis kuna. La studentoj lernis permanan lertecon individue, kaj sociiĝis laŭ grupoj aŭ klasoj. Ili estis trejnitaj por fratiĝi kun pli junaj grupoj, pli maljunaj grupoj kaj kun plenkreskuloj, same kiel por kunlabori kun samaĝuloj. Ili ankaŭ familiariĝis kun tiaj asocioj kiel familiaj grupoj, ludaj teamoj kaj lernejaj klasoj.
Inter la postaj studentoj treinitaj en Mezopotamio por labori kun siaj respektivaj rasoj estis Andonidoj el la altebenaĵoj de okcidenta Hindio kune kun reprezentantoj de la ruĝaj kaj bluaj homoj; kaj ankoraŭ pli poste malgranda nombro de la flava raso ankaŭ estis akceptita.
Hap prezentis al fruaj rasoj moralan leĝon. Tiu ĉi kodo estis konata kiel “la Vojo de la Patro”, kaj konsistis en la jenaj sep ordonoj:
1. Vi timu kaj servu neniun ajn Dion krom la Patron de ĉiuj.
2. Vi ne malobeu la Filon de la Patro, la reganton de la mondon, nek vi malrespektu liajn superhomajn asociitojn.
3. Vi ne mensogu, kiam alvokite antaŭ la juĝistoj de la popolo.
4. Vi ne mortigu virojn, virinojn aŭ infanojn.
5. Vi ne ŝtelus la havaĵojn aŭ brutojn de via najbaro.
6. Vi ne tuŝu la edzinon de via amiko.
7. Vi ne malrespektu viajn gepatrojn aŭ la plejaĝulojn de la tribo.
Tio ĉi estis la leĝo de Dalamatio dum preskaŭ tricent mil jaroj. Kaj multaj el la ŝtonoj, sur kiuj tiu ĉi leĝo estis enskribitaj, nun kuŝas sub la akvoj proksime de la marbordoj de Mezopotamio kaj Persio. Fariĝis la kutimo teni unu el tiuj ĉi ordonoj en la menso por ĉiu tago de la semajno, uzante ĝin kiel salutoj kaj manĝa dankopreĝo.
La tiama mezurado de la tempo estis la luna monato, kalkulante dudek ok tagojn. Tio, krom la tago kaj la nokto, estis la sola tempo konata de la fruaj popoloj. La semajno de sep tagoj estis enkondukita de la Dalamatiaj instruistoj, kaj devenis de la fakto, ke sep estas la kvarono de dudek ok. La signifo de la nombro sep en la superuniverso sendube donis al ili oportunon enkonduki spiritan aludon en la komunan kalkuladon de la tempo. Sed estas neniu natura origino por la semajna periodo.
La kamparo ĉirkaŭ la urbo estis sufiĉe bone loĝata ĝis radiuso de cent sesdek kilometroj. Tuj ĉirkaŭ la urbo centoj da diplomitoj de la lernejoj de la Princo okupiĝis pri bredado, kaj alie daŭrigis la instruadon, kiun ili ricevis de lia personaro kaj iliaj multaj homaj helpantoj. Kelkaj okupiĝis pri agrikulturon kaj hortikulturon.
La homaro ne estis kondamnita al agrikultura laboro kiel puno kontraŭ supozita peko. “Per la ŝvito de via vizaĝo vi manĝos la fruktojn de la kampoj” ne estis puno ordonita pro la partopreno de la homo en la malsaĝaĵoj de la Lucifera ribelo sub la gvidado de la perfida Kaligastio. La kultivado de la tero estas esence propra al la establo de progresanta civilizacio sur la evoluaj mondoj, kaj tiu ĉi ordono estis la centro de la tuta instruado de la Planeda Princo kaj lia personaro dum ĉiuj tricent mil jaroj, kiuj pasis inter ilia alveno sur Urantio kaj tiuj tragikaj tagoj, kiam Kaligastio kunligis sian sorton al tiu de la ribelulo Lucifero. La terlaboro ne estas malbeno; pli ĝuste ĝi estas la plej alta beno por ĉiuj, kiuj povas tiel ĝui la plej homan el ĉiuj homaj agadoj.
Komence de la ribelo Dalamatio havis loĝantaron de preskaŭ ses mil. Tiu ĉi nombro inkluzivas la kutimajn studentojn, sed ne inkluzivas la vizitantojn kaj observantojn, kiuj ĉiam nombris pli ol mil. Sed vi povas havi nur malmulte aŭ neniun ideon pri la mirinda progreso de tiuj malproksimaj tempoj; praktike ĉiuj mirindaj gajnoj de la homo de tiuj tempoj estis forigitaj de la terura konfuzo kaj abomena spirita mallumo, kiuj sekvis la Kaligastian katastrofon de trompo kaj ribelo.
Rerigardante la longan karieron de Kaligastio ni trovas nur unu elstaran trajton de lia konduto, kiu povus kapti la atenton; li estis tre individuisma. Li inklinis subteni la flankon de preskaŭ ĉiu protestanta partio, kaj li kutime simpatiis kun tiuj, kiuj modere esprimis implican kritikon. Ni detektas la fruan aperon de tiu ĉi tendenco esti maltrankvila sub aŭtoritato, milde indigni ĉiujn formojn de superrigardado. Kvankam iomete indignema kontraŭ konsiloj de superuloj, kaj sufiĉe maltrankvilema antaŭ supera aŭtoritato, kiam ajn testo alvenix, li tamen ĉiam montriĝis lojala al la universaj regantoj kaj obeema al la ordonoj de la Konstelaciaj Patroj. Neniu vera kulpo estis trovita en li ĝis la tempo de lia hontinda perfido de Urantio.
Estas notinde, ke kaj Lucifero kaj Kaligastio estis pacience instrukciitaj kaj korinkline avertitaj pri iliaj tendencoj kritiki kaj pri la subtila disvolviĝo de ilia orgojlo kaj ĝia asociita troigo pri la sento de memgraveco. Sed ĉiuj ĉi provoj helpi ilin estis miskomprenataj kiel senbaza kritiko kaj kiel nepravigebla enmiksiĝo en personaj liberecoj. Kaj Lucifero kaj Kaligastio taksis siajn afablajn konsilantojn kiel incititaj de la samaj riproĉindaj motivoj, kiuj komenciĝis domini iliajn proprajn distorditan pensadon kaj misgviditan planadn. Ili juĝis siajn konsilantojn laŭ sia propra evoluanta egoismo.
De la alveno de Princo Kaligastio la planeda civilizacio progresis laŭ sufiĉe normala maniero dum preskaŭ tricent mil jaroj. Krom estante vivo-modifita sfero kaj do submetita al multaj neregulaĵoj kaj nekutimaj epizodoj de evolua fluktuado, la planeda kariero de Urantio progresis tre kontentige ĝis la tempoj de la Lucifera ribelokaj la samtempa Kaligastia perfido. La tuta posta historio estis definitive modifita pro tiu ĉi katastrofa fuŝo, kaj ankaŭ pro la posta fiasko de Adamo kaj Eva plenumante sian planedan mision.
La Princo de Urantio iris en mallumon dum la Lucifera ribelo, tiel ĵetante la planedon en longan konfuzon. Li poste estis senigita je suvereneca aŭtoritato fare de la kunordigita ago de la konstelaciaj regantoj kaj aliaj universaj aŭtoritatoj. Li kundividis la neeviteblajn sortoŝanĝojn de izolita Urantio ĝis la tempo de la Adama restado sur la planedo, kaj iom kontribuis al la malsukceso de la plano por plialtigi la mortemulaj rasoj per la enverŝo de la vivosango de la nova violkolora raso — la idoj de Adamo kaj Eva.
La povo de la defalinta Princo perturbi la homajn aferojn estis konsiderinde limigita de la mortemula enkarniĝo de Makivento Melkizedeko dum la tempo de Abrahamo; kaj poste, dum la vivo de Mikaelo en la karno, tiu ĉi perfida Princo estis fine senigita je ĉia aŭtoritato sur Urantio.
La doktrino pri persona diablo sur Urantio, kvankam ĝi havas iun bazon en la planeda ĉeesto de la perfida kaj maljusta Kaligastio, estis tamen tute fikcia, kiam ĝi instruis, ke tia “diablo” povus influi la normalan homan menson kontraŭ ĝia libera kaj natura elekto. Eĉ antaŭ la disdonaco de Mikaelo sur Urantio nek Kaligastio nek Daligastio iam kapablis subpremi mortemulojn aŭ devigi iun ajn normalan individuon fari ion ajn kontraŭ sia homa volo. La libervolo de la homo estas plejsupera en moralaj aferoj; eĉ la loĝanta Penso-Ĝustiganto rifuzas devigi la homon pensi pensaĵon aŭ plenumi agon kontraŭ la elekto de la propra volo de la homo.
Kaj nun tiu ĉi ribelulo de la regno, senigita je ĉiu povo por damaĝi siajn antaŭajn regatojn, atendas la finan juĝon de la Plejaĝuloj de Tagoj de Uverso pri ĉiuj, kiuj partoprenis en la Lucifera ribelo.
[Prezentita de Melkicedeko de Nebadono.]