Kajero 65
La baza evolua materia vivo — antaŭmensa vivo — estas la formulado de la Majstraj Fizikaj Regantoj kaj la ministrado de disdonado de vivo fare de la Sep Majstro-Spiritoj lige kun la aktiva ministrado de la ordonitaj Vivo-Portantoj. Rezulte de la kunordigita funkcio de tiu ĉi triobla kreopoveco disvolviĝas organisma fizika kapablo de la menso — materiaj mekanismoj de inteligenta reago al eksteraj mediaj stimuloj, kaj poste al internaj stimuloj, influoj devenantaj de la organisma menso mem.
Estas do tri distingeblaj niveloj pri produkto kaj evoluo de la vivo:
1. La kampo de fizika energio — produkto de mensa kapablo.
2. La mensa ministrado de la asistantaj spiritoj — trafanta la spiritan kapablon.
3. La spirita doto de la mortemula menso — kulminanta en la disdonaco de la Penso-Ĝustiganto.
La mekanikaj-neinstrueblaj niveloj de organisma media respondo estas la kampoj de la fizikaj regantoj. La asistantaj menso-spiritoj aktivigas kaj reguligas la adapteblajn aŭ nemekanike instrueblajn specojn de menso — tiuj respondaj mekanismoj de organismoj kapablaj lerni per sperto. Kaj same kiel la spiritaj asistantoj tiel manipulas mensajn potencialojn, same la Vivo-Portantoj uzas konsiderindan diskrecian regadon super la mediaj aspektoj de evoluaj procezoj ĝis la tempo de la apero de la homa volo — la kapablo koni Dion kaj la povo elekti adori lin.
Estas la integrita funkciado de la Vivo-Portantoj, la fizikaj reganton kaj la spiritaj asistantoj, kiu kondiĉas la kurson de la organisma evoluo sur la loĝataj mondoj. Kaj tial la evoluo — sur Urantio aŭ aliloke — ĉiam estas celita kaj neniam akcidenta.
La Vivo-Portantoj estas dotitaj per potencialoj de personeca metamorfozo, kiujn malmulte da ordoj de kreitaĵoj posedas. Tiuj ĉi Filoj de la loka universo kapablas funkcii en tri diversaj fazoj de ekzisto. Ili ordinare plenumas siajn devojn kiel Filoj de meza fazo, kiu estas ilia origina stato. Sed Vivo-Portanto en tia stato de ekzisto ne povus funkcii en la elektrokemiaj kampoj kiel fabrikanto de fizikaj energioj kaj materiaj partikloj en unuojn de vivanta ekzisto.
La Vivo-Portantoj kapablas funkcii, kaj ja funkcias, sur la jenaj tri niveloj:
1. La fizika nivelo de elektrokemio.
2. La kutima meza fazo de preskaŭ morontia ekzisto.
3. La altnivela duonspirita nivelo.
Kiam la Vivo-Portantoj prepariĝas por enplanti la vivon, kaj post kiam ili elektis la lokojn por tia entrepreno, ili kunvokas la arkianĝelan komisionon por la transmutacio de la Vivo-Portantoj. Tiu ĉi grupo konsistas el dek ordoj de diversaj personecoj, inkluzive de la fizikajn regantoj kaj iliaj asociitoj, kaj ĝi estas prezidita de la ĉefo de la arkianĝeloj, kiu agas tiel per la ordono de Gabrielo kaj kun la permeso de la Plejaĝuloj de Tagoj. Kiam tiuj ĉi estaĵoj estas konvene encirkvitigitaj, ili povas efekti tiajn modifojn ĉe la Vivo-Portantoj, kiuj ebligas al ili tuj funkcii sur la fizikaj niveloj de la elektrokemio.
Post kiam la pratipoj de vivo estis formulitaj kaj la materiaj organizadoj estis laŭregule kompletigitaj, la supermateriaj fortoj koncernataj en la propagado de la vivo tuj aktiviĝas, kaj la vivo ekzistas. Post tio la Vivo-Portantoj tuj revenas al sia normala meza fazo de personeca ekzisto, en kiu stato ili povas manipuli la vivantajn unuojn kaj manovri la evoluantajn organismojn, eĉ se ili estas senigitaj je ĉia kapablo organizi — krei — novajn pratipojn de vivanta materio.
Post kiam la organika evoluo iris ĝis iu punkto kaj la libervolo de la homa speco aperis en la plej altaj evoluantaj organismoj, la Vivo-Portantoj devas aŭ forlasi la planedon aŭ promesi rezignan ĵuron; tio estas, ili devas promesi deteni sin de ĉiuj provoj influi la kurson de la organika evoluo. Kaj kiam tiaj ĵuroj estas volonte faritaj de tiuj Vivo-Portantoj, kiuj elektas resti sur la planedo kiel estontaj konsilantoj al tiuj, kiuj estos konfiditaj por prizorgi la nove evoluintajn libervolajn kreitaĵojn, estas kunvokita komisiono de dek du membroj, prezidata de la ĉefo de la Vesperaj Steloj aganta laŭ la aŭtoritato de la Sistema Suvereno kaj kun la permeso de Gabrielo; kaj tuj tiuj ĉi Vivo-Portantoj estas transmutaciitaj al la tria fazo de personeca ekzisto — la duonspirita nivelo de ekzisto. Kaj mi funkcias sur Urantio en tiu ĉi tria fazo de ekzisto de la epoko de Andono kaj Fonta.
Ni antaŭĝojas tempon, kiam la universo povos esti fiksita en lumo kaj vivo, pri ebla kvara stadio de ekzisto, en kiu ni estos plene spiritaj, sed tio neniam estis rivelita al ni per kiu tekniko ni povas atingi tiun ĉi dezirindan kaj altnivelan staton.
La rakonto de la supreniro de la homo de algo ĝis la supreco de la tera kreado ja estas epopeo de biologia lukto kaj mensa postvivo. La ĉefaj praaĵoj de la homo laŭvorte estis la ŝlimo kaj silto de la oceana fundo en la stagnantaj kaj varmaj akvoj de la golfoj kaj lagunoj de la vastaj marbordoj de la malnovaj internaj maroj, tiuj akvoj mem en kiuj la Vivo-Portantoj establis la tri sendependajn enplantoj de vivo sur Urantio.
Tre malmulte da specioj de la fruaj specoj de mara vegetaĵo, kiuj partoprenis en tiuj epokaj ŝanĝoj, kiuj rezultigis organismojn limajn al bestoj, ekzistas hodiaŭ. La spongoj estas la postvivantoj el unu el tiuj ĉi fruaj mezaj specoj, tiuj organismoj per kiuj la laŭgrada transiro de vegetaĵo ĝis besto okazis. Tiuj ĉi fruaj transiraj formoj, kvankam ne identaj kun modernaj spongoj, multe similis al ili; ili estis veraj limaj organismoj — nek vegetaĵaj nek bestaj — sed ili fine kondukis al la disvolviĝo de la vere bestaj formoj de vivo.
La bakterioj, simplaj vegetaĵaj organismoj kun tre primitiva naturo, tre malmulte ŝanĝiĝis de la frua aŭroro de la vivo; ili eĉ elmontras iun gradon de malprogreso per sia parazita konduto. Multaj el la fungoj ankaŭ reprezentas retroiran movon en la evoluo, estante plantoj kiuj perdis sian kapablon produkti klorofilon, kaj fariĝis pli malpli parazitaj. La plejmulto de patogenaj bakterioj kaj iliaj helpaj viruskorpoj vere apartenas al tiu ĉi grupo da ribelaj parazitaj fungoj. Dum la intervenaj epokoj la tuta vasta regno de la planta vivo evoluis el praaĵoj, el kiuj la bakterioj ankaŭ devenis.
La supera protozoa speco de besta vivo baldaŭ aperis, kaj subite aperis. Kaj de tiuj ĉi malproksimaj tempoj la amibo, la tipa unuĉela besta organismo, tre malmulte ŝanĝiĝis. Ĝi moviĝas hodiaŭ, same kiel ĝi faris, kiam ĝi estis la lasta kaj plej granda atingo en la evoluo de la vivo. Tiu ĉi tre malgranda kreitaĵo kaj ĝiaj protozoaj kuzoj estas por la besta kreado, kio bakterioj estas por la planta regno; ili reprezentas la postvivaĵon de la unuaj fruaj evoluaj ŝtupoj en la diferencigo de la vivo, kune kun malsukceso de posta disvolviĝo.
Post nelonge la fruaj unuĉelaj bestaj specoj asociiĝis en komunumoj, unue laŭ la volvoka ebeno kaj baldaŭ laŭ la linioj de la hidro kaj meduzo. Pli poste disvolviĝis marsteloj, krinoidoj, ekinoj, holoturioj, miriapodoj, insektoj, araneoj, krustacoj, kaj la proksime rilataj grupoj de lumbrikoj kaj hirudoj, baldaŭ sekvitaj de moluskoj — ostro, polpo kaj heliko. Centoj kaj centoj da specioj aperis kaj pereis; menciindaj estas nur tiuj, kiuj postvivis la longan, longan lukton. Tiaj neprogresantaj specimenoj, kune kun la poste aperanta familio de fiŝoj, hodiaŭ reprezentas la senŝanĝajn specojn de primitivaj kaj malsuperaj bestoj, branĉoj de la arbo de vivo, kiuj malsukcesis progresi.
La scenejo tiel estis preta por la apero de la unuaj spinhavaj bestoj, la fiŝoj. El tiu ĉi familio de fiŝoj ŝprucis du unikajn modifonjn, la rano kaj la salamandro. Kaj estis la rano, kiu komencis tiun serion de progresantaj diferencigoj en la animala vivo, kiu fine kulminis en la homo mem.
La rano estas unu el la plej fruaj postvivantaj prauloj de la homa raso, sed ĝi ankaŭ malsukcesis progresi, persistante hodiaŭ multe kiel dum tiuj malproksimaj tempoj. La fano estas la sola specio praa al la fruaj aŭroraj rasoj nun vivantaj sur la tera surfaco. La homa raso ne plu havas postvivantan praulon inter la rano kaj la Eskimo.
La ranoj naskis la rampulojn, granda besta familio, kiu preskaŭ formortis sed kiu, antaŭ ol malaperi, originis la tutan familion de birdoj kaj la multnombraj ordoj de mamuloj.
Verŝajne la plej granda unuopa salto en la tuta antaŭhoma evoluo estis plenumita, kiam la reptilio fariĝis birdo. La birdaj specoj de hodiaŭ — agloj, anasoj, kolomboj kaj strutoj — ĉiuj devenas de la enormaj reptiloj de antaŭ longe.
La regno de reptilioj, devenatna de la familio de ranoj, estas hodiaŭ reprezentata de kvar postvivantaj sekcioj; du neprogresantaj, serpentoj kaj lacertoj, kune kun siaj kuzoj, aligatoroj kaj testudoj; unu parte progresanta, la birda familio, kaj la kvara, la prauloj de mamuloj kaj la rekta pralinio de la homa specio. Sed kvankam delonge malaperintaj, la enormeco de la formortintaj reptilioj trovas eĥon ĉe la elefanto kaj mastodonto, dum iliaj specialaj formoj persistis ĉe la saltantaj kanguruoj.
Nur dek kvar filumoj aperis sur Urantio, la fiŝoj estante la lastaj, kaj neniu nova klaso disvolviĝis de birdoj kaj mamuloj.
Estis el lerta malgranda reptilia dinosaŭro kun karnovoraj kutimoj sed havanta kompare grandan cerbon, ke la placentaj mamuloj subite ŝprucis. Tiuj ĉi mamuloj rapide disvolviĝis kaj en multaj malsamaj manieroj, ne nur naskante la komunajn modernajn speciojn, sed ankaŭ evoluante al maraj specoj, kiel balenoj kaj fokoj, kaj al aeraj navigantoj kiel la vesperta familio.
La homo tiel evoluis el la superaj mamuloj ĉefe devenantaj de la okcidenta enplanto de vivo en la malnovaj ŝirmataj maroj oriente-okcidente. La orienta kaj centra grupoj de vivantaj organismoj unue favore progresis al la atingo de antaŭhomaj niveloj de besta ekzisto. Sed dum la epokoj pasis, la orienta loka enfokusigo de vivo malsukcesis atingi kontentigan nivelon de inteligenta antaŭhoma statuso, suferinte tiom da ripetaj kaj retroveblaj perdoj de siaj plej superaj tipoj de ĝerma plasmo, ke ĝi estis por ĉiam senigita je la povo rehabiliti homajn potencialojn.
Ĉar la kvalito de la mensa kapablo por disvolviĝo en tiu ĉi orienta grupo estis tiel definitive malsupera al tiu de la du aliaj grupoj, la Vivo-Portantoj, kun la konsento de siaj superuloj, tiel manipulis la medion por plie ĉirkaŭlimigi tiujn ĉi malsuperajn antaŭhomajn trajtojn de evoluanta vivo. Laŭ ĉiuj eksteraj aspektoj la elimino de tiuj ĉi malsuperaj grupoj de kreitaĵoj estis akcidenta, sed vere ĝi estis tute celita.
Poste en la evolua disvolvo de inteligenteco, la lemuraj prauloj de la homa specio estis multe pli altnivelaj en Nord-Ameriko ol en aliaj regionoj; kaj ili estis do instigitaj migri el la okcidenta areo de la okcidenta enplanto de vivo per la Beringa terponto kaj laŭ la marbordo ĝis sudokcidenta Azio, kie ili daŭre evoluis kaj profitis de la aldono de iuj trajtoj de la centra grupo de vivo. La homo tiel evoluis de iuj okcidentaj kaj centraj trajtoj de vivo, sed en la centraj kaj proksimorientaj regionoj.
Tiamaniere la vivo, kiu estis enplantita sur Urantio, evoluis ĝis la glaciepoko, kiam la homo mem unue aperis, kaj komencis sian eventoplenan planedan karieron. Kaj tiu ĉi apero de la primitiva homo surtere dum la glaciepoko ne estis akcidenta; ĝi estis planite. La rigorecoj kaj klimata severeco de la glacia epoko estis ĉiel adaptitaj al la celo instigi la produkton de fortika speco de homa estaĵo kun grandega kapablo postvivi.
Apenaŭ estos eble klarigi al la nuntempa homa menso multajn el la strangaj kaj ŝajne groteskaj okazoj de la frua evolua progreso. Celita plano funkciis dum ĉiuj ĉi ŝajne strangaj evoluoj de vivantaj estaĵoj, sed ni ne rajtas arbitre implikiĝi en la disvolviĝo de la pratipoj de vivo, post kiam ili ekfunkcias.
La Vivo-Portanto povas uzi ĉiun eblan naturan rimedon, kaj povas uzi iujn kaj ĉiujn hazardaj cirkonstancoj, kiuj plibonigos la disvolviĝan progreson de la eksperimento de vivo, sed ni ne estas permesitaj mekanike interveni en, aŭ arbitre manipuli la konduton kaj kurson de aŭ vegetala aŭ besta evoluo.
Vi estas informitaj, ke la Urantiaj mortemuloj evoluis per la disvolviĝo de primitiva rano, kaj ke tiu ĉi supreniranta trajto, portita en potencialo en simpla rano, apenaŭ eskapis el formorto en iu okazo. Sed oni ne konkludu, ke la evoluo de la homaro tiam finiĝus pro akcidento en tiu ĉi okazo. Je tiu sama momento ni observis kaj instigis ne malpli ol mil malsamajn kaj malproksime situantajn mutaciajn trajtojn, kiuj povus esti direktitaj al diversaj malsamaj pratipoj de antaŭhoma disvolviĝo. Tiu ĉi speciala praa rano reprezentis nian trian selekton, la du antaŭaj trajtoj de vivo pereis malgraŭ ĉiuj niaj klopodoj konservi ilin.
Eĉ la perdo de Andono kaj Fonta, antaŭ ol ili havis idojn, kvankam prokrastante la homan evoluon, ne tiam preventus ĝin. Post la apero de Andono kaj Fonta, kaj antaŭ ol mutaciaj homaj potencialoj de besta vivo estis elĉerpiĝitaj, tie evoluis ne malpli ol sep mil favoraj trajtoj, kiuj estus atingintaj ian specon de homa speco de disvolviĝo. Kaj multaj el tiuj ĉi pli bonaj trajtoj estis poste asimilitaj de la diversaj branĉoj de la ekspansianta homa specio.
Longe antaŭ ol la Materiaj Gefiloj, la biologiaj levantoj, alvenas sur planedon, la homaj potencialoj de la evoluanta besta specio estas elĉerpitaj. Tiu ĉi biologia statuso de besta vivo estas rivelita al la Vivo-Portantoj per la fenomeno de la tria fazo de mobilizado de asistanta spirito, kiu aŭtomate okazas samtempe kun la elĉerpiĝo de la kapablo de la tuta besta vivo origini la mutaciaj potencialoj de antaŭhomaj individuoj.
La homaro sur Urantio devas solvi siajn problemojn pri mortemula disvolviĝo kun la homaj trajtoj, kiujn ĝi havas — neniu raso evoluos el antaŭhomaj fontoj dum la tuta estonta tempo. Sed tiu ĉi fakto ne malhelpas la eblecon atingi tre altajn nivelojn de homa disvolviĝo per la inteligenta instigo de la evoluaj potencialoj ankoraŭ ĉeestantaj en la mortemulaj rasoj. Tion kion ni, la Vivo-Portantoj, faras por instigi kaj protekti la trajtojn de vivo antaŭ la apero de la homa volo, tion la homo devas fari por si mem post tiu evento kaj post nia retiriĝo de aktiva partopreno en la evoluo. Ĝenerale la evolua destino de la homo estas en siaj manoj, kaj la scienca inteligenteco devas iam anstataŭi la hazardan funkciadon de neregita natura selekto kaj akcidenta postvivo.
Kaj diskutante la instigon de evoluo, ne estus malbone atentigi ke, en la malproksima estonteco, kiam vi iam povos esti alligita al korpuso de Vivo-Portantoj, vi havos abundajn kaj ampleksajn oportunojn proponi sugestojn kaj fari iujn ajn eblajn plibonigojn en la planoj kaj tekniko pri la administrado kaj transplanto de vivo. Paciencu! Se vi havas bonajn ideojn, se viaj mensoj estas fekundaj kun pli bonaj metodoj pri administrado en iu ajn parto de la universalaj kampoj, vi ja havos la oportunon prezenti ilin al viaj asociitoj kaj kunaj administrantoj en la estontaj epokoj.
Ne preteratentu la fakton, ke Urantio estis asignita al ni kiel mondo de eksperimenta vivo. Sur tiu ĉi planedo ni faras nian sesdekan provon modifi kaj se eble plibonigi la Satanian adapton de la Nebadona fasonadoj de vivo, kaj estas registrite, ke ni atingis multajn utilajn modifojn de la normaj pratipoj de vivo. Precize sur Urantio ni ellaboris kaj kontentige elmontris almenaŭ dudek ok trajtojn de modifo de vivo, kiuj servos al tuta Nebadono tra la estonta tempo.
Sed la establo de la vivo sur mondo neniam estas eksperimenta, en la senco ke io netestita kaj nekonata estus provita. La evoluo de la vivo estas tekniko ĉiam progresanta, diferenca kaj varia, sed neniam blinda, neregata, nek plene eksperimenta laŭ la akcidenta senco.
Multaj trajtoj de la homa vivo donas abundajn pruvojn, ke la fenomeno de mortemula ekzisto estis inteligente planita, ke la organisma evoluo ne estas nura kosma akcidento. Kiam vivanta ĉelo estas vundita, ĝi posedas la kapablon ellabori iujn kemiajn substancojn, kiuj havas la povon stimuli kaj aktivigi la najbarajn ĉelojn, por ke ili tuj komencas sekrecii iujn substancojn, kiuj faciligas la resanigan procezon en la vundo; kaj samtempe tiuj ĉi normaj kaj nevunditaj ĉeloj komencas multiĝi — ili efektive komencas labori por krei novajn ĉelojn por anstataŭi iun ajn samtipaj ĉeloj, kiuj povas esti detruitaj de la akcidento.
Tiuj ĉi kemiaj ago kaj reago koncernataj en la kuracado de vundo kaj reproduktado de ĉeloj reprezentas la elekton de la Vivo-Portantoj de formulo inkluzivanta pli ol cent mil fazoj kaj trajtojn de eblaj kemiaj reagoj kaj biologiaj postefikoj. Pli ol duonmiliono da specifaj eksperimentoj estis faritaj de la Vivo-Portantoj en iliaj laboratorioj, antaŭ ol ili decidis pri tiu ĉi formulo por la Urantia eksperimento de vivo.
Kiam la Urantiaj sciencistoj konos pli tiujn ĉi kuracajn kemiaĵojn, ili fariĝos pli efikaj por kuraci vundojn, kaj nerekte ili scios pli bone regi iujn gravajn malsanojn.
De kiam la vivo estis establita sur Urantio, la Vivo-Portantoj plibonigis tiun ĉi kuracan teknikon enkondukante ĝin sur alia Satania mondo, ĉar ĝi mildigas la doloron, kaj donas pli da regado super la kapablo multiĝi de la asociitaj normalaj ĉeloj.
Estis multaj unikaj trajtoj de la Urantia eksperimento de la vivo, sed la du elstaraj epizodoj estis la apero de la Andona raso antaŭ la evoluo de la ses koloraj popoloj, kaj la posta samtempa apero de la Sangikaj mutaciuloj en unu sola familio. Urantio estas la unua mondo en Satanio, kie la ses koloraj rasoj ŝprucis el la sama homa familio. Ili ordinare aperas en diversigitaj trajtoj el sendependaj mutacioj ene de la antaŭhoma besta branĉo, kaj kutime aperas sur la tero unuope kaj sinsekve post longaj periodoj de tempo, komencante kun la ruĝa homo, kaj trapasante la kolorojn ĝis la indigokolora.
Alia elstara variaĵo de proceduro estis la malfrua alveno de la Planeda Princo. Ordinare la princo aperas sur planedo ĉirkaŭ la tempo de la disvolviĝo de la volo; kaj se tia plano estus sekvita, Kaligastio estus veninta sur Urantion eĉ dum la vivoj de Andono kaj Fonta anstataŭ preskaŭ kvincent mil jaroj poste, samtempe kun la apero de la ses Sangikaj rasoj.
Sur ordinara loĝata mondo Planeda Princo estus atribuita post la peto de la Vivo-Portantoj je aŭ iom post la apero de Andono kaj Fonta. Sed ĉar Urantio estis elektita kiel planedo de modifo de vivo, estis per antaŭa interkonsento, ke la Melkicedekaj observantoj, dekduope, estis senditaj kiel konsilistoj al la Vivo-Portantoj kaj kiel superrigardatnoj de la planedo ĝis la posta alveno de la Planeda Princo. Tiuj ĉi Melkicedekoj alvenis, kiam Andono kaj Fonta faris la decidojn, kiuj ebligis al Penso-Ĝustigantoj loĝi iliajn mortemulajn mensojn.
Sur Urantio la klopodoj de la Vivo-Portantoj plibonigi la Sataniajn pratipojn de vivo nepre rezultigis la produktadon de multajn ŝajne senutilajn formojn de transira vivo. Sed la gajnoj jam akumulitaj sufiĉas por pravigi la Urantiajn modifojn de la normaj fasonadoj de vivo.
Estis nia intenco produkti fruan manifestiĝon de la volo en la evolua vivo de Urantio, kaj ni sukcesis. Ordinare la volo ne emerĝas, antaŭ ol la koloraj rasoj jam delonge ekzistas, kutime unue aperante ĉe la superaj tipoj de la ruĝa homo. Via mondo estas la sola planedo en Satanio, kie la homa tipo de volo aperis ĉe antaŭkolora raso.
Sed klopodante produkti tiun kombinadon kaj asocion de heredaj faktoroj, kiuj fine estigis la mamulajn praulojn de la homa raso, ni estis konfrontitaj kun la neceso permesi la okazon de centojn kaj eĉ milojn da aliaj kaj kompare senutilaj kombinadoj kaj asocioj de heredaj faktoroj. Multaj el tiuj ŝajnaj kromproduktoj de niaj klopodoj certe altiras vian atenton, dum vi elfosas la pasintecon de la planedo, kaj mi povas ja kompreni, kiel enigmaj devas esti iuj el tiuj aferoj laŭ la limigita vidpunkto de la homo.
Estis fonto de bedaŭro por la Vivo-Portantoj, ke niaj specialaj klopodoj modifi la inteligentan vivon sur Urantio devis esti tiom handikapitaj de tragediaj perversadoj ekster nia regado: la Kaligastia perfido kaj la Adama fiasko.
Sed dum tiu ĉi tuta biologia aventuro nia plej granda seniluziiĝo kreskis el la retroiro de iu primitiva planta vivo al la antaŭklorofilaj niveloj de parazitaj bakterioj laŭ tiel ampleksa kaj neatendita skalo. Tiu eventualaĵo en la evoluo de la planta vivo kaŭzis multajn afliktajn malsanojn ĉe la superaj mamuloj, precipe ĉe la pli vundebla homa specio. Kiam ni estis alfrontita de tiu ĉi konfuziga situacio, ni iom neglektis la koncernatajn malfacilaĵojn, ĉar ni sciis, ke la posta miksado de la Adama vivoplasmo tiel plifortigus la rezistajn povojn de la rezultanta miksita raso kaj praktike imunigus ĝin kontraŭ ĉiuj malsanoj produktitaj de la vegetala tipo de organismo. Sed niaj esperoj estis kondamnitaj al seniluziiĝo pro la bedaŭrinda Adama fiasko.
La universaro, inkluzive de tiu ĉi malgranda mondo nomata Urantio, ne estas administrata nur por ricevi nian aprobon nek nur por konveni al nia oportuno, des malpli por kontentigi niajn kapricojn kaj kontentigi nian scivolemon. La saĝaj kaj tutpotencaj estaĵoj, kiuj respondecas pri la universa administrado, sendube ekzakte scias, kion ili faras; tial konvenas al la Vivo-Portantoj kaj decas al la mortemula menso aliĝi al pacienca atendado kaj tutkora kunlaborado laŭ la regulo de saĝeco, la regado de povo, kaj la marŝo de progreso.
Kompreneble estas iuj kompensoj por afliktoj, kiel la disdonaco de Mikaelo sur Urantio. Sed sendepende de ĉiuj tiaj konsideroj, la postaj ĉielaj superrigardantoj de tiu ĉi planedo esprimas sian kompletan fidon pri la eventuala evolua triumfo de la homa raso kaj pri la fina pravigo de niaj originaj planoj kaj pratipoj de vivo.
Estas neeble precize kaj samtempe determini la ekzaktan lokon kaj la rapidon de moviĝanta objekto; iu ajn provo mezuri unu neeviteble implicas ŝanĝon en la alia. Samspeca paradokso alfrontas la mortema homo, kiam li entreprenas la kemian analizon de la protoplasmo. La kemiisto povas klarigi la kemiajn proprecojn de mortinta protoplasmo, sed li ne povas distingi aŭ la fizikan organizadon aŭ la dinamikan funkciadon de vivanta protoplasmo. Ĉiam la scienculo pli kaj pli proksimiĝos al la sekretoj de la vivo, sed neniam li trovos ilin, simple ĉar li devas mortigi la protoplasmon por analizi ĝin. Mortinta protoplasmo pezas same kiel vivanta protoplasmo, sed ĝi ne estas sama.
Estas originala doto de adaptiĝo en vivaj aferoj kaj estaĵoj. En ĉiu ĉelo de vivanta planto aŭ besto, en ĉiu vivanta organismo — materia aŭ spirita — estas nesatigebla avido atingi ĉiam pliiĝantan perfektecon en la alĝustigo al medio, organisma adaptiĝo kaj pliiganta konstato pri la vivo. Tiuj ĉi senfinaj klopodoj de ĉiuj vivantaj aferoj evidentigas la ekziston en ili de denaska strebo al perfekteco.
La plej grava paŝo en la planta evoluo estis la disvolviĝo de la kapablo produkti klorofilon, kaj la dua plej granda antaŭeniĝo estis la evoluo de la sporo en la kompleksan semon. La sporo estas plej efika kiel reprodukta aganto, sed mankas al ĝi la potencialoj de diverseco kaj diverstalenteco esence propraj al la semo.
Unu el la plej utilaj kaj kompleksaj epizodoj en la evoluo de la superaj specoj de bestoj konsistis en la disvolviĝo de la kapablo de la fero en la cirkulantaj sangoĉeloj plenumi la duoblan rolon porti la oksigenon kaj forpreni la karbonan dioksidon. Kaj tiu plenumado de la ruĝaj sangoĉeloj ilustras, kiel evoluantaj organismoj kapablas adapti siajn funkciojn al varianta aŭ ŝanĝanta medio. La superaj animaloj, inkluzive de la homo, oksigenas siajn histojn per la ago de la fero de la ruĝaj sangoĉeloj, kiuj portas oksigenon al la vivantaj ĉeloj kaj same efike forprenas la karbonan dioksidon. Sed aliaj metaloj povas esti uzataj por atingi la saman celon. La sepio uzas kupron por tiu ĉi funkcio, kaj la ascidio uzas vanadon.
La daŭrigo de tiaj biologiaj alĝustigoj estas ilustrita per la evoluo de dentoj ĉe la superaj Urantiaj mamuloj; la fruaj prahomoj de la homo havis tridek ses dentojn, kaj tiam komenciĝis adapta realĝustigo ĝis tridek du dentoj ĉe la aŭrora homo kaj liaj proksimaj parencoj. Nun la homa specio malrapide tendencas al dudek ok dentoj. La procezo de la evoluo ankoraŭ aktive kaj adapte progresas sur tiu planedo.
Sed multaj ŝajne misteraj alĝustigoj de vivantaj organismoj estas pure kemiaj, plene fizikaj. Ĉiumomente en la sanga fluo de iu ajn homa estaĵo ekzistas la ebleco de pli ol 15 000 000 kemiaj reagoj inter la hormonaj sekrecioj de deko da endokrinaj glandoj.
La malsuperaj formoj de planta vivo plene respondas al la fizika, kemia kaj elektra medio. Sed ju pli la vivoskalo supreniras, unu post la alia la mensaj ministradoj de la sep asistantaj spiritoj ekfunkcias, kaj des pli la menso fariĝas alĝustiĝema, kreema, kunordigema kaj dominema. La kapablo de bestoj adaptiĝi al aero, akvo kaj tero ne estas supernatura doto, sed superfizika alĝustiĝo.
La fiziko kaj kemio solaj ne povas klarigi, kiel homa estaĵo evoluis el la primitiva protoplasmo de la fruaj maroj. La kapablo lerni, memori kaj diferencaj respondoj al la medio, estas la doto de la menso. La leĝoj de fiziko ne respondas al trejnado; ili estas neŝanĝeblaj kaj neŝanĝiĝemaj. La kemiaj reagoj ne estas modifitaj per edukado; ili estas unuformaj kaj fidindaj. Krom la ĉeesto de la Nekvalifikita Absoluto, la elektraj kaj kemiaj reagoj estas antaŭvideblaj. Sed la menso povas profiti de la sperto, povas lerni el reagaj kutimoj de konduto responde al ripeto de stimuloj.
La antaŭinteligentaj organismoj reagas al mediaj stimuloj, sed tiuj organismoj, kiuj reagas al la mensa ministrado povas alĝustigi kaj manipuli la medion mem.
La fizika cerbo kun sia asociita nerva sistemo posedas denaskan kapablon respondi al la mensa ministrado, ĝuste kiel la disvolviĝanta menso de personeco posedas iun denaskan kapablon ricevi la spiriton, kaj do enhavas la potencialojn de spiritaj progreso kaj atingo. La intelekta, socia, morala kaj spirita evoluo dependas de la mensa ministrado de la sep asistantaj spiritoj kaj iliaj superfizikaj asociitoj.
La sep asistantaj menso-spiritoj estas la diverstalentaj mensaj ministroj por la malsuperaj inteligentaj ekzistoj de loka universo. Tiu ĉi ordo de menso estas ministrata de la sidejo de la loka universo aŭ de mondo ligita al ĝi, sed estas influa direktado de la funkciado de la malsupera menso el la sistemaj ĉefmondoj.
Sur evolua mondo multe, tre multe dependas de la laboro de tiuj ĉi sep asistantoj. Sed ili estas mensaj ministroj; ili ne okupiĝas pri fizika evoluo, la regno de la Vivo-Portantoj. Tamen, la perfekta integrado de tiuj ĉi spiritaj dotoj kun la ordonita kaj natura proceduro de la disvolviĝanta kaj esence propra reĝimo de la Vivo-Portantoj respondecas pri la nekapablo de la mortemulo percepti, en la fenomeno de menso, nenion krom la mano de la naturo kaj la farado de naturaj procezoj, kvankam vi foje estas iom perpleksaj klarigi ĉion ligitan kun la naturaj reagoj de la menso, kiel ĝi estas asociita kun la materio. Kaj se Urantio funkcius pli laŭ la originalaj planoj, vi observus eĉ malpli da aferoj, kiuj altiras vian atenton pri la fenomeno de la menso.
La sep asistantaj spiritoj estas pli cirkvitecaj ol entecaj, kaj sur ordinaraj mondoj ili estas encirkvititaj kun aliaj asistaj funkcioj tra la tuta loka universo. Sur planedoj kun eksperimenta vivo ili tamen estas relative izolitaj. Kaj sur Urantio, pro la unika naturo de la pratipoj de vivo, la malsuperaj asistantoj spertis multe pli da malfacilaĵoj por kontakti la evoluajn organismojn, ol se estus pli normigitaj tipoj de viva doto.
Denove, sur averaĝa evolua mondo la sep asistantaj spiritoj estas multe pli bone sinkronigitaj kun la progresintaj stadioj de besta disvolviĝo, ol ili estis sur Urantio. Krom unu escepto, la asistantoj spertis la plej grandajn malfacilaĵojn kontaktante la evoluantajn mensojn de Urantiaj organismoj, kiujn ili iam spertis dum sia tuta funkciado tra la tuta universo de Nebadono. Sur tiu ĉi mondo disvolviĝis multaj formoj de limaj fenomenoj — konfuzajn kombinaĵojn de la mekanikaj-neinstrueblaj kaj nemekanikaj-instrueblaj tipoj de organismaj respondoj.
La sep asistantaj spiritoj ne kontaktas la pure mekanikaj ordoj de organisma respondo al la medio. Tiaj antaŭinteligentaj respondoj de vivantaj organismoj pure apartenas al la energiaj kampoj de la povo-centroj, la fizikaj regantoj kaj iliaj asociitoj.
La akiro de la potencialo de la kapablo lerni per la sperto markas la komenciĝon de la funkciado de la asistantaj spiritoj, kaj ili funkcias de la plej malsuperaj mensoj de primitivaj kaj nevideblaj ekzistoj ĝis la plej superaj tipoj en la evolua skalo de homaj estaĵoj. Ili estas la fonto kaj pratipo por la konduto por la alie pli-malpli mistera konduto kaj la ne komplete komprenataj rapidaj reagoj de la menso al la materia medio. Longe devas tiuj ĉi fidelaj kaj ĉiam fidindaj influoj daŭrigi sian preparan ministradon, antaŭ ol la besta menso atingas la homajn nivelojn de spirita ricevemo.
La asistantoj ekskluzive funkcias en la evoluo de spertanta menso ĝis la nivelo de la sesa fazo, la spirito de adoro. Sur tiu ĉi nivelo okazas tiu neevitebla interkovrado de ministrado — la fenomeno de la superaĵo malsuperiranta por kunordiĝi kun la malsuperaĵo anticipe al la posta atingo de altaj niveloj de disvolviĝo. Kaj plia aldona spirita ministrado akompanas la agon de la sepa kaj lasta asistanto, la spirito de saĝeco. Per la tuta ministrado de la spirita mondo la individuo neniam spertas abruptajn transirojn de spirita kunlaborado; ĉiam tiuj ĉi ŝanĝoj estas gradaj kaj reciprokaj.
La kampoj de fizika (elektrokemia) kaj mensa respondo al mediaj stimuloj ĉiam devus esti diferencigitaj, kaj siavice ili devas esti agnoskitaj kiel fenomenoj eksteraj al spiritaj agadoj. La kampoj de fizika, mensa kaj spirita gravito estas apartaj regnoj de la kosma realo, malgraŭ siaj intimaj interrilatoj.
Tempo kaj spaco estas nedisigeble ligitaj; estas denaska asocio. La tempaj prokrastoj estas neeviteblaj ĉeeste de iuj spacaj kondiĉoj.
Se tiel longa daŭro por efektivigi la evoluajn ŝanĝojn de la disvolviĝo de vivo perpleksigus vin, mi dirus, ke ni ne povas okazigi la disvolviĝon de la vivaj procezoj pli rapide, ol ke la fizikaj metamorfozoj de planedo permesas. Ni devas atendi la naturan, fizikan disvolviĝon de planedo; kaj ni tute ne regas la geologian evoluon. Se la fizikaj kondiĉoj ebligus tion, ni povus fari tiel, ke la kompleta evoluo de vivo disvolviĝus en multe malpli ol unu miliono da jaroj. Sed ĉiuj ni estas sub la jurisdikcio de la Plejsuperaj Regantoj de Paradizo, kaj la tempo ne ekzistas sur Paradizo.
La mezuro de la individuo por mezuri la tempon estas la daŭro de lia vivo. Ĉiuj kreitaĵoj estas tiel tempe kondiĉitaj, kaj do ili konsideras la evoluon kiel treege longa procezo. Por tiuj el ni, kies vivodaŭro ne estas limigita de tempa ekzisto, la evoluo ne ŝajnas esti tiel longa operacio. Sur Paradizo, kie la tempo ne ekzistas, tiuj ĉi aferoj ĉiuj ĉeestas en la menso de la Infiniteco kaj la agoj de la Eterneco.
Same kiel la mensa evoluo dependas kaj estas prokrastita de la malrapida disvolviĝo de fizikaj kondiĉoj, same la spirita progreso dependas de la mensa ekspansio, kaj senerare estas prokrastita de la intelekta malfruo. Sed tio ĉi ne signifas, ke la spirita evoluo dependas de edukado, kulturo, aŭ saĝeco. La animo povas evolui sendepende de mensa kulturo, sed ne foreste de mensaj kapablo kaj deziro — la elekto postvivi kaj la decido atingi ĉiam kreskantan perfektecon — fari la volon de la Patro en la ĉielo. Kvankam la postvivo povas ne dependi de la posedo de scio kaj saĝo, la progeso ja dependas de ĝi.
En la kosmaj evoluaj laboratorioj la menso ĉiam dominas la materion, kaj la spirito ĉiam estas korelativa kun la menso. La malsukceso de tiuj ĉi diversaj dotoj sinkriniĝi kaj kunlabori povas kaŭzi prokrastoj, sed se la individuo vere konas Dion, kaj deziras trovi lin kaj fariĝi kiel li, tiam la postvivo estas garantiita sendepende de la tempaj handikapoj. La fizika statuso povas handikapi la menson, kaj la mensa perverseco povas prokrasti la spiritan atingon, sed neniu el tiuj ĉi obstakloj povas venki la tutkoran elekton de la libervolo.
Kiam la fizikaj kondiĉoj estas maturaj, subitaj mensaj evoluoj povas okazi; kiam la mensa statuso estas favora, subitaj spiritaj transformadoj povas okazi; kiam la spiritaj valoroj ricevas ĝustan agnoskon, tiam la kosmaj signifoj fariĝas percepteblaj, kaj pli kaj pli la personeco estas liberigita de la tempaj handikapoj kaj senkatenigita je la spacaj limigoj.
[Patronata de Vivo-Portanto de Nebadono loĝanta sur Urantio.]