Kajero 64
Tio ĉi estas la rakonto de la evoluaj rasoj de Urantio de la tagoj de Andono kaj Fonta, antaŭ preskaŭ unu miliono da jaroj, tra la tempoj de la Planeda Princo ĝis la fino de la glaciepoko.
La homa raso estas preskaŭ unu miliono-jaraĝa, kaj la unua duono de ĝia historio proksimume korespondas al la tagoj antaŭ la Planeda Princo de Urantio. La posta duono de la historio de la homaro komenciĝas je la alveno de la Planeda Princo kaj la apero de la ses koloraj rasoj kaj proksimume korespondas al la periodo komune konsiderata kiel la Malnova Ŝtonepoko.
La primitiva homo faris sian evoluan aperon sur la tero antaŭ iom malpli ol unu miliono da jaroj, kaj li havis viglan sperton. Li instinkte serĉis eviti la danĝeron miksiĝi kun la malsuperaj simiaj triboj. Sed li ne povis migri orienten pro la aridaj Tibetaj altaj teroj, kiuj estis 9000 metrojn altaj super la marnivelo; nek li ne povis migri suden aŭ orienten pro la plivastigita Mediteranea Maro, kiu tiam etendiĝis orienten ĝis la India Oceano; kaj dum li iris norden, li renkontis la antaŭenirantan glacion. Sed eĉ kiam la posta migrado estis blokita de la glacio, kaj kvankam la disiĝantaj triboj fariĝis pli kaj pli malamikaj, la pli inteligentaj grupoj neniam konsideris la ideon iri suden por vivi inter siaj harplenaj arboloĝantaj kuzoj kun malsupera intelekto.
Multaj el la fruaj religiaj emocioj de la homo kreskis el lia sento de senhelpeco en la enfermita medio de tiu ĉi geografia situo — montoj dekstre, maro maldekstre, kaj glacio antaŭe. Sed tiuj ĉi progresantaj Andonidoj ne revenus al siaj malsuperaj arboloĝantaj parencoj en la sudo.
Tiuj ĉi Andonidoj evitis la arbarojn kontraste kun la kutimoj de siaj nehomaj parencoj. En la arbaroj la homo ĉiam degeneris; la homa evoluo progresis nur en malfermitaj spacoj kaj altaj latitudoj. La malvarmo kaj malsato en la malfermitaj teroj stimulas agon, inventon kaj elturniĝemon. Dum tiuj ĉi Andonaj triboj produktis la pionirojn de la nuntempa homa raso meze de malfacilaĵoj kaj mankoj de tiuj ĉi rigoraj nordaj klimatoj, iliaj malprogresintaj kuzoj ripozis en la sudaj tropikaj arbaroj de la tero de ilia frua komuna origino.
Tiuj ĉi eventoj okazis dum la tria glaciepoko, la unua laŭ la agnosko de viaj geologoj. La du unuaj glaciepokoj ne estis ampleksaj en norda Eŭropo.
Dum la plejmulto de la glaciepoko Anglio estis tere konektita kun Francio, dum poste Afriko estis kunligita kun Eŭropo per la Sicilia terponto. Dum la tempo de la Andonidaj migradoj estis kontinua tervojo de Anglio okcidente tra Eŭropo kaj Azio ĝis Javo oriente; sed Aŭstralio estis denove izolita, kio plie akcentis la disvolviĝon de ĝia propra aparta faŭno.
Antaŭ 950 000 jaroj la idoj de Andono kaj Fonta jam migris malproksime orienten kaj okcidenten. Okcidenten ili trairis Eŭropon ĝis Francio kaj Anglio. Poste ili penetris orienten ĝis Javo, kie iliaj ostoj estis tiel freŝdate trovitaj — la tiel-nomata Java homo — kaj tiam vojaĝis ĝis Tasmanio.
La grupoj, kiuj iris okcidenten, estis malpli poluita per la malprogresemaj trajtoj de komuna praeca origino, ol tiuj, kiuj iris orienten, kiuj tiel libere miksiĝis kun siaj malprogresintaj bestaj kuzoj. Tiuj ĉi neprogresantaj individuoj drivis suden, kaj baldaŭ pariĝis kun la malsuperaj triboj. Poste, pliiĝanta nombro de iliaj miksitaj posteŭloj revenis norden por pariĝi kun la rapide ekspansiantaj Andonidaj popoloj, kaj tiaj domaĝaj kuniĝoj neeviteble defektis la superajn trajtojn. Malpli kaj malpli de la primitivaj setlejoj konservis la adoron de la Blovdonanto. Tiu ĉi aŭrora civilizacio estis minacita de formorto.
Kaj ĉiam estis tiel sur Urantio. Esperdonantaj civilizacioj sinsekve degeneris kaj fine formortis pro la malsaĝaĵo permesi al la superuloj libere generi kun la malsuperuloj.
Antaŭ 900 000 jaroj la artoj de Andono kaj Fonta kaj la kulturo de Onagaro estis malaperantaj el la tera surfaco; kulturo, religio, kaj eĉ la silika laboro estis ĉe sia malplej alta grado.
Estis la tempoj, kiam grandaj nombroj de malsuperaj miksitaj groupoj alvenis al Anglio el suda Francio. Tiuj ĉi triboj estis tiel multe miksitaj kun la arbaraj simiecaj kreitaĵoj, ke ili estis apenaŭ homaj. Ili ne havis religion, sed ili krude laboris la silikon kaj posedis sufiĉan inteligentecon por ekbruligi fajron.
Ili estis sekvitaj en Eŭropo de iom supera kaj fekunda popolo, kies idoj baldaŭ disvastiĝis sur la tuta kontinento de la glacikampo norde ĝis la Alpoj kaj Mediteraneo sude. Tiuj ĉi triboj estis la tiel nomata Hajdelberga raso.
Dum tiu ĉi longa periodo de kultura dekadenco la Fokshalaj popoloj de Anglio kaj la Badonanaj triboj nordokcidente de Indio daŭre konservis iujn el la tradicioj de Andono kaj iujn restaĵojn de la kulturo de Onagaro.
La Fokshalaj popoloj estis la plej okcidentaj, kaj sukcesis konservi multon el la Andonida kulturo; ili ankaŭ konservis sian scion pri la silika laborado, kiun ili transdonis al siaj posteŭloj, la malnovaj prapatroj de la Eskimoj.
Kvankam la postrestaĵoj de la Fokshalaj popoloj estis la lastaj malkovritaj en Anglio, tiuj ĉi Andonidoj estis vere la unuaj homaj estaĵoj, kiuj vivis en tiuj regionoj. Tiam la terponto ankoraŭ ligis Francion kun Anglio; kaj ĉar la plejmulto de la fruaj setlejoj de la Andonaj posteuloj situis laŭ la riveroj kaj marbordoj de tiu frua tempo, ili estas nun sub la akvoj de la Maniko kaj la Norda Maro, sed tri aŭ kvar daŭre estas super la akvo sur la Angla malbordo.
Multaj el la plej inteligentaj kaj spiritaj el la Fokshalaj popoloj konservis sian rasan superecon kaj porĉiamigis siajn primitivajn religiajn kutimojn. Kaj tiuj ĉi popoloj, post ili miksiĝis kun postaj trajtoj, vojaĝis okcidenten de Anglio dum posta glacia vizito, kaj postvivis kiel la nuntempaj Eskimoj.
Krom la Fokshalaj popoloj okcidente, alia tenaca centro de kulturo persistis oriente. Tiu ĉi grupo situis sur la antaŭmontoj de la nordokcidentaj Indaj altebenaĵoj inter la triboj de Badonano, prapranepo de Andono. Tiuj ĉi homoj estis la solaj posteŭloj de Andono, kiuj neniam faris homan oferon.
Tiuj ĉi Badonanidoj okupis vastan altebenaĵon ĉirkaŭitan de arbaroj, trapasitan de riveroj kaj abundan je ĉasaĵoj. Same kiel iuj el siaj kuzoj en Tibeto, ili vivis en krudaj ŝtonaj kabanoj, grotoj ĉe montoflankoj, kaj duonsubteraj trairejoj.
Dum la nordaj triboj pli kaj pli timis la glacion, tiuj vivantaj proksime de la patrujo de sia origino komencis ekscese timi la akvon. Ili observis la Mezopotamian duoninsulon iom post iom sinki en la oceanon, kaj kvankam ĝi plurfoje emerĝis, la tradicioj de de tiuj ĉi primitivaj rasoj kreskis ĉirkaŭ la danĝeroj de la maro kaj la timo de periodaj englutadoj. Kaj tiu ĉi timo, kune kun ilia sperto pri riveraj inundoj, klarigas kial ili celis la altebenaĵojn kiel sekuran lokon en kiu vivi.
Oriente de la Badonanaj popoloj, en la Montoj Sivalikoj de norda Hindio, estas troveblaj fosilioj, kiuj pli proksimiĝas al transiraj specoj inter la homo kaj la diversaj antaŭhomaj homoj ol iuj ajn aliaj sur la tero.
Antaŭ 850 000 jaroj la superaj Badonanaj triboj komencis militon de ekstermado kontraŭ siaj malsuperaj kaj bestaj najbaroj. En malpli ol mil jaroj la plejmulto el la najbaraj bestecaj grupoj de tiuj ĉi regionoj estis aŭ detruitaj aŭ forpelitaj al la sudaj arbaroj. Tiu ĉi kampanjo por la ekstermado de malsuperuloj alportis iom da plibonigo en la montaj triboj de tiu epoko. Kaj la miksitaj idoj de tiu ĉi plibonigita Badonida branĉo aperis sur la scenejo de ago kiel ŝajne nova popolo — la Neandertala raso.
La Neandertalanoj estis bonegaj batalantoj, kaj ili multe vojaĝis. Ili iom post iom disvastiĝis de la altebenaĵaj centroj en nordokcidenta Hindio ĝis Francio okcidente, Ĉinio oriente, kaj eĉ sude ĝis norda Afriko. Ili dominis la mondon dum preskaŭ duonmiliono da jaroj ĝis la tempoj de la migrado de la evoluaj koloraj rasoj.
Antaŭ 800 000 jaroj la ĉasaĵoj abundis; multaj specioj de cervoj, same kiel elefantoj kaj hipopotamoj, vagis en Eŭropo. La brutoj estis abundaj; ĉevaloj kaj lupoj estis ĉie. La Neandertalanoj estis grandaj ĉasistoj, kaj la triboj en Francio estis la unuaj, kiuj adoptis la praktikon doni al la plej bonaj ĉasistoj la elekton de virinoj kiel edzinoj.
La boaco estis tre utila por tiuj ĉi neandertalaj popoloj servante kiel nutraĵo, vestaĵo kaj iloj, ĉar ili uzis la kornojn kaj ostojn por diversaj celoj. Ili havis malmulte da kulturo, sed ili multe plibonigis la laboron pri siliko, ĝis ĝi preskaŭ atingis la nivelojn dum la tagoj de Andono. Grandaj silikaĵoj estis ligitaj al lignaj teniloj estas reuzataj kiel hakiloj kaj pioĉoj.
Antaŭ 750 000 jaroj la kvara glacitavolo klare antaŭeniris suden. Per sia plibonigitaj iloj la Neandertalanoj faris truojn en la glacio kovranta la nordajn riverojn, kaj tiel kapablis harpuni la fiŝojn, kiuj venis al tiuj ĉi aperturoj. Ĉiam tiuj ĉi triboj retiriĝis antaŭ la antaŭeniranta glacio, kiu tiam faris sian plej vastan invadon en Eŭropo.
En tiuj ĉi tempoj la Siberia glaĉero atingis sian plej sudan punkton, devigante la fruajn homojn movxiĝi suden, reen al la teroj de sia origino. Sed la homa specio tiom diferenciĝis, ke la danĝero de plua pariĝo kun iliaj neevoluantaj simiaj parencoj multe malpliiĝis.
Antaŭ 700 000 jaroj la kvara glaĉero, la plej granda en Eŭropo, regresis; la homoj kaj bestoj revenis norden. La klimato estis malvarma kaj humida, kaj la primitiva homo denove prosperis en Eŭropo kaj okcidenta Azio. Iom post iom la arbaroj disvastiĝis norden sur teroj, kiuj tiel freŝdate estis kovritaj kun la glaĉero.
La mamula vivo estis malmulte ŝanĝitaj de la granda glaĉero. Tiuj ĉi bestoj persistis en tiu mallarĝa zono de tero situanta inter la glacio kaj Alpoj kaj, post la regreso de la glaĉero, denove rapide disvastiĝis sur la tuta Eŭropo. Alvenis el Afriko per la Sicilia terponto rektodentegaj elefantoj, larĝnazaj rinoceroj, hienoj kaj Afrikaj leonoj, kaj tiuj ĉi novaj bestoj preskaŭ ekstermis la sabrodentajn tigrojn kaj la hipopotamojn.
Antaŭ 650 000 jaroj atestis la daŭrigon de la milda klimato. Antaŭ la mezo de la interglacia periodo fariĝis tiel varme, ke Alpoj preskaŭ estis senigitaj je glacio kaj neĝo.
Antaŭ 600 000 jaroj la glacio jam atingis sian plej nordan punkton de retiriĝo kaj, post paŭzo de kelkaj miloj da jaroj, rekomencis sian kvinan progresadon suden. Sed estis malmulte da modifo de la klimato dum kvindek mil jaroj. La homoj kaj la bestoj de Eŭropo malmulte ŝanĝiĝis. La malmulta arideco de la antaŭa periodo malpliiĝis, kaj la alpaj glaĉeroj malsupreniris malproksime en la riveraj valoj.
Antaŭ 550 000 jaroj la antaŭeniranta glaĉero denove pelis la homojn kaj la bestojn suden. Sed ĉi-foje la homo havis multe da loko en la larĝa zono de tero etendiĝanta nordorienten en Azio kaj kuŝanta inter la glacitavolo kaj la Nigra Maro, tiam tre etendita plivastigo de la Mediteraneo.
Dum la kvara kaj kvina glaciepokoj atestis la plian disvastiĝon de la kruda kulturo de la Neandertalaj rasoj. Sed estis tiom malmulte da progreso, ke vere ŝajnis, ke la provo produkti novan kaj modifitan specon de inteligenta vivo sur Urantio estis malsukcesonta. Dum preskaŭ kvarono da miliono da jaroj tiuj ĉi primitivaj popoloj drivadis, ĉasante kaj interbatalante, sporade pliboniĝante laŭ iuj direktoj, sed entute regule malprogresante kompare kun siaj superaj Andonaj prapatroj.
Dum tiuj ĉi spirite mallumaj epokoj la kulturo de la superstiĉa homaro atingis siajn plej malaltajn nivelojn. La Neandertalanoj vere havis neniun religion krom hontinda superstiĉo. Ili ĝismorte timis la nubojn, precipe la brumojn kaj la nebulojn. Primitiva religio pri la timo de naturaj fortoj iom post iom disvolviĝis, dum la adoro de bestoj malkreskis pro tio, ke la pliboniĝo de iloj kaj la abundo de ĉasbestoj ebligis al tiuj homoj vivi kun malpli da anksio pri nutraĵo; la seksaj rekompencoj multe tendencis plibonigi la ĉaslertecon. Tiu ĉi nova religio pri timo kondukis al provoj trankviligi la nevideblajn fortojn malantaŭ tiuj ĉi naturaj elementoj, kaj poste kulminis en la oferado de homoj por trankviligi tiujn ĉi nevideblajn kaj nekonatajn fizikajn fortojn. Kaj tiu ĉi terura praktiko de homa ofero estis daŭrigita de la plej malprogresintaj popoloj de Urantio ĝis la dudeka jarcento.
Tiuj ĉi fruaj Neandertalanoj apenaŭ povus esti konsiderataj kiel sunadorantoj. Ili pli ĝuste vivis kun la timo pri la mallumo; ili havis ĝismortan teruron pri noktiĝo. Kiam la luno iomete brilis, ili sukcesis elturniĝi, sed dum la senlunaj noktoj ili panikis, kaj komencis oferi siajn plej bonajn specimenojn de viroj kaj virinoj por instigi la lunon denove brili. Ili frue lernis, ke la suno regule revenas, sed ili konjektis, ke la luno revenis, ĉar ili oferis siajn samtribanojn. Ju pli la raso progresis, des pli la objekto kaj la celo de oferoj iom post iom ŝanĝiĝis, sed la ofero de homoj kiel parto de religia ceremoniaro longe daŭris.
Antaŭ 500 000 jaroj la Badonanaj triboj de la nordokcidentaj altebenaĵoj de Hindio implikiĝis en alia granda rasa lukto. Dum pli ol cent jaroj tiu ĉi senĉesa milito furiozis, kaj kiam la longa lukto estis finita, nur ĉirkaŭ cento da familioj postrestis. Sed tiuj ĉi postvivantoj estis la plej inteligentaj kaj dezirindaj el ĉiuj tiam vivantaj posteuloj de Andono kaj Fonta.
Kaj tiam, inter tiuj ĉi altebenaĵaj Badonanidoj okazis nova kaj stranga evento. Viro kaj virino vivanta en la nordorienta parto de la tiam loĝata altebenaĵa regiono komenis subite produkti familion de nekutime inteligentaj infanoj. Tio ĉi estis la Sangika familio, la prapatroj de ĉiuj ses koloraj rasoj de Urantio.
Tiuj ĉi Sangikaj infanoj, nombrante dek naŭ, ne nur estis pli inteligentaj ol siaj kunuloj, sed ilia haŭto manifestis unikan tendencon malsame koloriĝi post eksponiĝo al sunlumo. Inter tiuj ĉi dek naŭ infanoj estis kvin ruĝaj, du oranĝkoloraj, kvar flavaj, du verdaj, kvar bluaj kaj du indigokoloraj. Tiuj ĉi koloroj fariĝis pli akcentitaj, kiam la infanoj kreskis, kaj kiam poste tiuj ĉi junuloj pariĝis kun siaj samtribanoj, ĉiuj iliaj idoj tendencis al la haŭtkoloro de sia Sangika gepatro.
Kaj nun mi interrompas la kronologian rakonton, atentinte pri la alveno de la Planeda Princo ĉirkaŭ tiu ĉi tempo, dum ni aparte konsideras la ses Sangikajn rasojn de Urantio.
Sur normala evolua planedo la ses evoluaj koloraj rasoj aperas unu post la alia; la ruĝa homo estas la unua kiu evoluas, kaj dum epokoj li vagas tra la mondo, antaŭ ol la sekvantaj koloraj rasoj aperas. La samtempa emerĝo de ĉiuj ses rasoj sur Urantio, kaj en unu sola familio, estis plej nekutima.
La apero de la fruaj Andonidoj sur Urantio estis ankaŭ nova evento en Satanio. Sur neniu alia mondo en la loka sistemo tia raso de libervolaj kreitaĵoj evoluis antaŭ la evoluaj koloraj rasoj.
1. La ruĝa homo. Tiuj ĉi popoloj estis rimarkindaj specimenoj de la homa raso, laŭ multaj manieroj superaj al Andono kaj Fonta. Ili estis plej inteligenta grupo, kaj estis la unuaj el la Sangikaj infanoj disvolvi tribajn civilizacion kaj registaron. Ili ĉiam estis monogamiaj; eĉ iliaj miksitaj posteuloj malofte praktikis plurajn pariĝojn.
En pli postaj tempoj ili havis seriozan kaj daŭran problemon kun siaj flavaj gefratoj en Azio. Ili estis helpitaj de sia frua invento de la arko kaj sago, sed ili bedaŭrinde heredis multon de la tendenco de siaj prapatroj batali inter si, kaj ĉi tio tiel malfortigis ilin, ke la flavaj triboj kapablis forpeli ilin el la Azia kontinento.
Antaŭ ĉirkaŭ okdek kvin mil jaroj la kompare puraj postrestaĵoj de la ruĝa raso amase iris en Nord-Amerikon, kaj iom poste la Beringa istmo sinkis, tiel izolante ilin. Neniu ruĝa homo iam revenis en Azion. Sed ĉie en Siberio, Ĉinio, centra Azio, Hindio kaj Eŭropo ili postlasis multajn el siaj trajtoj miksitaj kun la aliaj koloraj rasoj.
Kiam la ruĝa homo transiris en Amerikon, li kunportis multajn el siaj instruojn kaj tradiciojn de sia frua origino. Liaj senperaj prapatroj estis en kontakto kun la lastaj agadoj de la monda sidejo de la Planeda Princo. Sed malmulte da tempo post atingi Amerikon la ruĝaj homoj komencis forgesi tiujn ĉi instruojn, kaj tiam okazis granda malkresko de ilia intelekta kaj spirita kulturo. Tre baldaŭ tiuj ĉi popoloj denove ekbatalis tiel feroce inter ili, ke ŝajnis, ke tiuj ĉi tribaj militoj rezultigos la rapidan formorton de tiuj ĉi postrestaĵoj de la relative pura ruĝa raso.
Pro tiu ci grava malprogreso la ruĝaj homoj ŝajnis kondamnitaj kiam, antaŭ ĉirkaŭ sesdek kvin mil jaroj Onamonalontono aperis kiel ilia gvidanto kaj spirita liberiganto. Li alportis portempan pacon inter la Amerikaj ruĝaj homoj, kaj revivigis ilian adoron al la “Granda Spirito”. Onamonalontono vivis ĝis naŭdek ses jarojn, kaj konservis sian sidejon meze de la grandaj sekvojoj de Kalifornio. Multaj el liaj postaj posteuloj atingis la modernajn tempojn kiel la Nigrapiedulaj Indianoj.
Dum tempo pasis, la instruoj de Onamonalontono fariĝis neklarajn tradiciojn. Frataj militoj rekomenciĝis, kaj neniam post la tempoj de tiu ĉi granda instruisto iu ajn alia gvidanto sukcesis alporti universalan pacon inter ili. Pli kaj pli la plej inteligentaj trajtoj pereis en tiuj ĉi tribaj luktoj; alie granda civilizacio estus konstruita sur la Nord-Amerika kontinento de tiuj ĉi kapablaj kaj inteligentaj ruĝaj homoj.
Transirinte al Ameriko el Ĉinio la norda ruĝa homo neniam denove estis en kontakto kun aliaj mondaj influoj (krom la eskimoj), ĝis li estis poste malkovrita de la blanka homo. Estis plej bedaŭrinde, ke la ruĝa homo preskaŭ tute maltrafis la oportunon esti plibonigita per la miksado kun la postaj Adamaj trajtoj. Kiel ĝi estis, la ruĝa homo ne povis regi la blankan homon, kaj li ne povis volonte servi lin. En tia cirkonstanco, se la du rasoj ne miksiĝas, unu aŭ la alia estas kondamnita.
2. La oranĝkolora homo. La elstara karakterizaĵo de tiu ĉi raso estis ilia aparta impulso konstrui, konstrui ĉion kaj ion ajn, eĉ stakigi grandajn kvantojn da ŝtonoj nur por vidi, kiu tribo konstruus la plej grandan amason. Kvankam ili ne estis progresanta popolo, ili multe profitis de la lernejoj de la Princo, kaj sendis delegitojn tien por instruado.
La oranĝkolora raso estis la unua sekvi la marbordon suden al Afriko, kiam la Mediteranea Maro retiriĝis okcidenten. Sed ili neniam sukcesis havi favoran bazon en Afriko, kaj ili estis ekstermitaj dum la posta alveno de la verda raso.
Antaŭ ol la fino venis, tiu ĉi popolo perdis multe da kultura kaj spirita tereno. Sed estis granda reviviĝo de pli alta vivado rezulte de la saĝa gvidado de Porŝunto, la majstra menso de tiu ĉi malfeliĉa raso, kiu ministris al ili, kiam ilia sidejo estis en Armagedono antaŭ ĉirkaŭ tricent mil jaroj.
La lasta grava lukto inter la oranĝkoloraj kaj verdaj homoj okazis en la regiono de la malalta valo de Nilo en Egiptio. Tiu ĉi longdaŭra batalo daŭris dum preskaŭ cent jaroj, kaj je la fino tre malmulte el la oranĝkolora raso ankoraŭ postvivis. La frakasitaj restaĵoj de tiuj homoj estis sorbitaj de la verdaj homoj kaj la poste alvenantaj indigokoloraj homoj. Sed kiel raso la oranĝkolora homo ĉesis ekzisti antaŭ ĉirkaŭ cent mil jaroj.
3. La Flava homo. La primitivaj flavaj triboj estis la unuaj, kiuj rezignis ĉasi, establis stabilajn komunumojn, kaj disvolvi hejman vivon bazitan sur agrikulturo. Intelekte ili estis iom malsuperaj ol la ruĝa homo, sed socie kaj kolektive ili montriĝis superaj al ĉiuj Sangikaj popoloj pri la starigo de rasa civilizacio. Ĉar ili disvolvis fratan spiriton, la diversaj triboj lernante kiel relative pace kune vivi, kapablis peli antaŭ si la ruĝan rason, kiam ili iom pos iom disvastiĝis en Azio.
Ili vojaĝis malproksime de la influoj de la spirita sidejo de la mondo, kaj drivis en grandan mallumon post la Kaligastian apostatiĝon; sed okazis unu brila epoko inter tiuj ĉi homoj, kiam Singlantono, antaŭ ĉirkaŭ cent mil jaroj, prenis sur sin la gvidadon de tiuj ĉi triboj, kaj proklamis la adoron de la “Sola Vero”.
La postvivado de relative granda nombro de la flava raso estas kaŭzita de ilia intertriba pacemo. De la tempoj de Singlantono ĝis la tempoj de la moderna Ĉinio, la flava raso estis kalkulita inter la plej pacemaj nacioj de Urantio. Tiu ĉi raso ricevis malgrandan sed potencan heredon de la poste importitaj Adamaj trajtoj.
4. La verda homo. La verda raso estis unu el la malplej kapablaj grupoj de primitivaj homoj, kaj ili multe malfortiĝis pro vastaj migradoj en malsamaj direktoj. Antaŭ sia disiĝo tiuj ĉi triboj spertis grandan reviviĝon de kulturo sub la gvidado de Fantado, antaŭ ĉirkaŭ tricent kvindek mil jaroj.
La verda raso dividiĝis en tri ĉefajn dividojn: la nordaj triboj estis submetitaj, sklavigitaj kaj sorbitaj de la flava kaj blua rasoj. La orienta grupo estis amalganitaj kun la Hindaj popoloj de tiuj tempoj, kaj postrestaĵoj ankoraŭ persistas inter ili. La suda nacio eniris en Afrikon, kie ili detruis siajn preskaŭ egale malsuperajn oranĝkolorajn kuzojn.
Multmaniere ambaŭ grupoj estis egale fortaj en tiu ĉi lukto, ĉar ĉiu posedis trajtojn de la giganta ordo, multaj el iliaj gvidantoj estante pli du metrojn kaj duono altaj. Tiuj ĉi gigantaj trajtoj de la verda raso estis plejparte limigitaj al tiu ĉi suda aŭ Egiptia nacio.
La postrestaĵoj de la venkintaj verdaj homoj estis poste sorbitaj de la indigokolora raso, la lasta el la koloraj popoloj, kiuj disvolviĝis kaj migris el la originala Sangika centro de rasa disiĝo.
5. La blua homo. La bluaj homoj estis granda popolo. Ili frue inventis la lancon kaj poste ellaboris la rudimentojn de multaj artoj de la moderna civilizacio. La blua homo havis la cerban potencon de la ruĝa homo asociita kun la animo kaj sento de la flava homo. La Adamaj posteuloj preferis ilin al ĉiuj aliaj persistantaj koloraj rasoj.
La fruaj bluaj homoj respondis al la persvadoj de la instruistoj de la personaro de Princo Kaligastio, kaj estis ĵetitaj en grandan konfuzon per la postaj perversaj instruoj de tiuj perfidaj gvidantoj. Same kiel aliaj primitivaj rasoj ili neniam plene retrovis sian antaŭan staton post la tumulto produktita de la Kaligastia perfido, nek ili iam komplete venkis sian tendencon batali inter si.
Ĉirkaŭ kvincent jaroj post la defalo de Kaligastio vasta reviviĝo de lernado kaj religio de primitiva speco — sed tamen reala kaj utila — okazis. Orlandofo fariĝis granda instruisto inter la blua raso, kaj gvidis multajn tribojn al la adoro de la vera Dio sub la nomo de la “Plejsupera Ĉefo”. Tio ĉi estis la plej granda antaŭeniĝo de la blua raso ĝis tiuj postaj tempoj, kiam tiu ĉi raso estis tiel multe revigligita per la miksado kun la Adamaj trajtoj.
La Eŭropaj serĉadoj kaj esploradoj pri la Malnova Ŝtonepoko plejparte konsistis en la elterigo de iloj, ostoj kaj artaĵoj de tiuj ĉi antikvaj bluaj homoj, ĉar ili persistis en Eŭropo ĝis freŝdataj tempoj. La tiel nomataj blankaj rasoj de Urantio estas la posteuloj de tiuj ĉi bluaj homoj, post ili estas unue modifitaj per iometa miksado kun la flavaj kaj ruĝaj homoj, kaj ili pli poste estis multe plibonigitaj per asimilado de la plej granda parto de la violkolora raso.
6. La indigokolora raso. Same kiel la ruĝaj homoj estis la plej progresintaj el ĉiuj Sangikaj popoloj, same la nigraj homoj estis la malplej progresintaj. Ili estis la lastaj migrantaj el siaj altebenaĵaj hejmoj. Ili vojaĝis al Afriko, okupante la kontinenton, kaj de tiam restis tie, krom kiam ili estis perforte forprenitaj de epoko al epoko kiel sklavoj.
Izolitaj en Afriko, la indigokoloraj popoloj, same kiel la ruĝaj homoj, ricevis malmulte aŭ neniom de la rasa plibonigo, kiu derivus de la injekto de la Adamaj trajtoj. Sola en Afriko la indigokolora raso malmulte antaŭeniris ĝis la tagoj de Orvonono, kiam ili spertis grandan spiritan vekiĝon. Kvankam ili poste preskaŭ tute forgesis la “Dion de la Dioj” proklamita de Orvonono, ili ne tute perdis la deziron adori la Nekonaton; almenaŭ ili konservis formon de adorado ĝis antaŭ kelkaj miloj da jaroj.
Malgraŭ sia malprogresemo tiuj ĉi indigokoloraj popoloj havas precize la saman statuson antaŭ la ĉielaj povoj kiel iu ajn alia tera raso.
Tiuj ĉi estis epokoj de intensaj luktoj inter la diversaj rasoj, sed apud la sidejo de la Planeda Princo la pli iluminitaj kaj pli freŝdate instruitaj grupoj kune vivis en relativa harmonio, kvankam neniu granda kultura konkero de la mondaj rasoj estis plenumita ĝis la grava perturbo de tiu ĉi reĝimo fare de la ekapero de la Lucifera ribelo.
De tempo al tempo ĉiuj ĉi diversaj popoloj spertis kulturajn kaj spiritajn reviviĝojn. Mansanto estis granda instruisto de la epoko post la Planeda Princo. Sed oni devas mencii tiujn elstarajn gvidantojn kaj instruistojn, kiuj rimarkinde influis kaj inspiris tutan rason. Kun la paso de tempo multaj malpli gravaj instruistoj aperis en malsamaj regionoj; kaj entute ili multe kontribuis al la sumo de tiuj savantaj influoj, kiuj preventis la plenan kolapson de la kultura civilizacio, precipe dum la longaj kaj mallumaj epokoj inter la Kaligastia ribelo kaj la alveno de Adamo.
Estas multaj bonaj kaj sufiĉaj kialoj por la plano evoluigi aŭ tri aŭ ses kolorajn rasojn sur la spacaj mondoj. Kvankam Urantiaj mortemuloj ne estas en pozicio plene aprezi ĉiujn ĉi kialojn, ni atentigus pri la jeno:
1. La diverseco estas nemalhavebla por la ampleksa funkciado de natura selektado, diferenca postvivo de superaj trajtoj.
2. Pli fortaj kaj pli bonaj rasoj rezultas el la interbredado de diversaj popoloj, kiam tiuj ĉi rasoj estas portantoj de superaj heredaj faktoroj. Kaj la Urantiaj rasoj estus profitintaj de tia frua amalgamado, kondiĉe ke tia kunigita popolo efektive estus poste plibonigita de profunda miksiĝo kun la supera Adamaj trajtoj. La provo plenumi tian eksperimentadon sur Urantio sub la nuntempaj rasaj kondiĉoj estus tre katastrofa.
3. La konkurado estas sane stimulita de la diversigo de rasoj.
4. La diferencoj laŭ statuso de la rasoj kaj de la grupoj ene de ĉiu raso estas esencaj al la disvolviĝo de homaj toleremo kaj altruismo.
5. La homogeneco de la homa raso ne estas dezirebla, ĝis la popoloj de evoluanta mondo atingas kompare altajn nivelojn de spirita disvolviĝo.
Kiam la koloraj posteuloj de la Sangika familio komencis multiĝi, kaj dum ili celis oportunon ekspansii en apudan teritorion, la kvina glaciepoko, la tria laŭ geologia kalkulo, bone progresis en sia suda drivo sur Eŭropo kaj Azio. Tiuj ĉi fruaj koloraj rasoj estis eksterordinare elprovitaj de la rigoroj kaj malfacilaĵoj de la glaciepoko de ilia origino. Tiu ĉi glaciepoko estis tiel vasta en Azio, ke dum miloj da jaroj la migrado al orienta Azio estis interrompita. Kaj ne antaŭ la posta retiriĝo de la Mediteranea maro, post la plialtiĝo de Arabio, estis eble al ili atingi Afrikon.
Tiel estis dum preskaŭ cent mil jaroj, ke tiuj ĉi Sangikaj popoloj disvastiĝis ĉirkaŭ la antaŭmontoj, kaj pli malpli miksiĝis inter ili, malgraŭ la aparta sed natura antipatio, kiu frue manifestiĝis inter la malsamaj rasoj.
Inter la tempoj de la Planeda Princo kaj tiuj de Adamo Hindio fariĝis la hejmo de la plej divsersa populacio trovebla sur la tera surfaco. Sed estis bedaŭrinde, ke tiu ĉi miksaĵo enhavis tiom multe da verda, oranĝkolora kaj indigokolora rasoj. Tiuj ĉi duarangaj Sangikaj rasoj trovis ekzistadon pli facilan kaj agrablan en la sudaj regionoj, kaj multaj el ili poste migris en Afrikon. La unuarangaj Sangikaj popoloj, la superaj rasoj, evitis la tropikajn landojn, la ruĝa homo irante nordorienten al Azio, baldaŭ sekvita de la flava homo, dum la blua raso iris nordokcidenten en Eŭropon.
La ruĝaj homoj komencis frue migri al la nordoriento, ĉe la piedoj de la retiriĝanta glacio, ĉirkaŭirante la altebenaĵojn de Hindio kaj okupante la tuton de nordorienta Azio. Ili estis proksime sekvitaj de la flavaj triboj, kiuj poste forpelis ilin el Azio en Nord-Amerikon.
Kiam la relative puraj postrestaĵoj de la ruĝa raso forlasis Azion, ili estis dek unu triboj, kaj ili nombris iom pli ol sep mil virojn, virinojn kaj infanojn. Tiuj ĉi triboj estis akompanataj de tri malgrandaj grupoj de miksita deveno, la plej granda el tiuj ĉi estanta kombinaĵo de la oranĝkolora kaj blua rasoj. Tiuj ĉi tri grupoj neniam vere fratiĝis kun la ruĝa raso, kaj frue vojaĝis suden al Meksikio kaj Centr-Ameriko, kie ili estis pli malfrue reatingitaj de malgranda grupo da miksitaj flavaj kaj ruĝaj uloj. Ĉiuj tiuj popoloj intergeedziĝis kaj fondis novan kaj miksitan rason, kiu estis multe malpli militema ol la pure ruĝa raso. Ĉis post kvin mil jaroj tiu miksata raso disiĝis en tri grupoj, kaj estigis la respektivajn civilizaciojn de Meksikio, Centra Ameriko kaj Sud-Ameriko. La Sud-Amerika branĉo ja ricevis malgrandan kvanton da sango de Adamo.
Iagrade la fruaj ruĝaj kaj flavaj homoj miksiĝis en Azio, kaj la idoj de tiu ĉi unuiĝo vojaĝis orienten laŭ la suda marbordo, kaj poste estis pelitaj de la pliiĝanta flava raso sur la duoninsulojn kaj apudajn insulojn de la maro. Ili estas la nuntempaj brunaj homoj.
La flava raso daŭre okupis la centrajn regionojn de orienta Azio. El la ses koloraj rasoj ili postvivis en plej grandaj nombroj. Dum la flavaj homo de tempo al tempo engaĝis sin en rasaj militoj, ili ne daŭrigis senĉesajn kaj sencedajn militojn de ekstermado, kiel tiuj faritaj de la ruĝaj, verdaj kaj oranĝkoloraj homoj. Tiuj ĉi tri rasoj praktike detruis sin, antaŭ ol ili estis fine eliminitaj de siaj malamikoj de la aliaj rasoj.
Ĉar la kvina glaciepoko ne etendiĝis tiel sude en Eŭropo, la vojo estis parte malfermita, por ke tiuj ĉi Sangikaj popoloj migru nordokcidenten; kaj dum la retiriĝo de la glacio la bluaj homoj, kune kun kelkaj aliaj malgrandaj rasaj grupoj, migris okcidenten laŭ la malnovaj vojoj de la Andonaj triboj. Ili invadis Eŭropon per sinsekvaj ondoj, okupante la plejmulton de la kontinento.
En Eŭropo ili baldaŭ renkontis la Neandertalajn posteulojn de sia frua kaj komuna prapatro, Andono. Tiuj ĉi pli malnovaj Eŭropaj Neandertaluloj estis pelitaj suden kaj orienten pro la glaĉero, kaj tiel estis en pozicio rapide renkonti kaj sorbi siajn invadantajn kuzojn de la Sangikaj triboj.
Ĝenerale kaj dekomence la Sangikaj triboj estis pli inteligentaj kaj multmaniere pli superaj ol la degeneritaj posteuloj de la fruaj Andonaj ebenaĵuloj; kaj la miksado de tiuj ĉi Sangikaj triboj kun la Neandertalaj popoloj tuj plibonigis la pli malnovan rason. Estis tiu infuzado de Sangika sango, pli speciale tiu de la blua homo, kiu produktis tiun akcentitan plibonigon de la Neandertalaj popoloj elmontritaj de la sinsekvaj ondoj de la pli kaj pli inteligentaj triboj, kiuj balais Eŭropon el la oriento.
Dum la sekvanta interglacia periodo tiu ĉi nova Neandertala raso etendiĝis de Anglio ĝis Hindio. La postrestaĵoj de la blua raso restanta en la malnova Persa duoninsulo poste miksiĝis kun iuj aliaj, ĉefe la flavaj; kaj la rezultanta miksaĵo, poste iom plialtigita de la violkolora raso de Adamo, persistis kiel la malhelaj nomadaj triboj de modernaj Araboj.
Ĉiuj klopodoj por identigi la Sangikajn praecojn de modernaj popoloj devas kalkuli la postan plibonigon de la rasaj familioj per la posta miksado de Adama sango.
La superaj rasoj serĉis la nordajn aŭ mezvarmajn klimatojn, dum la oranĝkolora, verda kaj indigokolora rasoj sinsekve gravitis al Afriko per la nove altigita terponto, kiu apartigis la Mediteraneon retiriĝantan okcidenten de la Hindia Oceano.
La lasta el la Sangikaj popoloj, kiu elmigris el sia centro de rasa origino estis la indigokolora homo. Ĉirkaŭ la tempo, kiam la verda homoj ekstermis la oranĝkoloran rason en Egiptio, kaj tre malfortiĝis farante tion, la granda nigra elmigro komencis sude tra Palestino laŭ la marbordo; kaj poste, kiam tiuj ĉi fizike fortaj indigokoloraj popoloj invadis Egiption, ili forviŝis la verdan homon el la ekzisto nur per la forto de siaj nombroj. Tiuj ĉi indigokoloraj rasoj sorbis la postrestaĵojn de la oranĝa raso kaj la plejmulto de la verda homo, kaj iuj el la indigokoloraj triboj estis konsiderinde plibonigitaj de tiu rasa amalgamado.
Kaj tiel ŝajnas, ke Egiptio estis unue dominita de la oranĝkolora homo, poste de la verda, sekve de la indigokolora (nigra) homo, kaj ankoraŭ pli poste de miksita raso de indigokoloraj, bluaj, kaj modifitaj verdaj homoj. Sed longe antaŭ ol Adamo alvenis, la bluaj homoj de Eŭropo kaj la miksitaj rasoj de Arabio forpelis la indigokoloran rason el Egiptio kaj profunde suden sur la Afrika kontinento.
Fine de la Sangikaj migradoj la verda kaj oranĝkolora rasoj malaperis, la ruĝa homo okupas Nord-Amerikon, la flava homo orientan Azion, la blua homo Eŭropon, kaj la indigokolora raso gravitis al Afriko. Hindio havas miksaĵon de la duarangaj Sangikaj rasoj, dum la bruna homo, miksaĵo de la ruĝa kaj la flava, tenas la insulojn de la Azia marbordo. Amalgamita raso de sufiĉe supera potencialo okupas la altebenaĵojn de Sud-Ameriko. La pli puraj Andonidoj vivas en la ekstreme nordaj regionoj de Eŭropo kaj en Islando, Gronlando kaj nordorienta Nord-Ameriko.
Dum la periodoj de la plej malproksimaj glaciaj antaŭeniĝoj la plej okcidentaj el la Andonaj triboj tre preskaŭ estis pelitaj en la maron. Ili vivis dum jaroj sur mallarĝa suda strio de la nuntempa insulo Anglio. Kaj estis la tradicio de tiuj ĉi ripetaj glaciaj antaŭeniĝoj, kiu fine pelis al la maro, kiam la sesa kaj lasta glaciepoko fine aperis. Ili estis la unuaj maraj aventuremuloj. Ili konstruis boatojn kaj komencis serĉi novajn terojn, kiujn ili esperis estus liberaj de la teruraj glaciaj invadoj. Kaj iuj el ili atingis Islandon, aliaj Gronlandon, sed la granda plimulto pereis pro malsato kaj soifo en la alta maro.
Antaŭ iom pli ol okdek mil jaroj, malmulte post kiam la ruĝa homo eniris en nordokcidentan Nord-Amerikon, la frostiĝo de la nordaj maroj kaj la antaŭeniĝo de lokaj glacikampoj sur Gronlando pelis tiujn ĉi Eskimojn postajn de la Urantiaj aborigenoj serĉi pli bonan teron, novan hejmon; kaj ili sukcesis, sekure transirante la mallarĝajn markolojn, kiuj tiam apartigis Gronlandon de la nordorientaj kontinentaj termasoj de Nord-Ameriko. Ili atingis la kontinenton ĉirkaŭ dudek unu jarcentojn, post kiam la ruĝa homo alvenis en Alaskon. Poste kelkaj el la miksitaj trajtoj de la blua raso vojaĝis okcidenten, kaj amalgamiĝis kun la pli postaj Eskimoj, kaj tiu ĉi unuiĝo estis iomete utila al la Eskimaj triboj.
Antaŭ ĉirkaŭ kvin mil jaroj hazarda renkonto okazis inter India tribo kaj sola Eskima grupo sur la sudorientaj marbordoj de la Hudsona Golfo. Tiuj ĉi du triboj trovis malfacile interkomuniki, sed tre baldaŭ ili intergeedziĝis kun la rezulto, ke tiuj ĉi Eskimoj fine estis sorbitaj de la plej multnombraj ruĝaj homoj. Kaj tio reprezentas la solan kontakton de la Nord-Amerika ruĝa homo kun iu ajn alia homa branĉo ĝis antaŭ ĉirkaŭ mil jaroj, kiam la blankaj homoj hazarde albordiĝis sur la Atlantikan marbordon.
La streboj de tiuj ĉi fruaj epokoj estis karakterizitaj de kuraĝo, braveco kaj eĉ heroeco. Kaj ni ĉiuj bedaŭras, ke tiom multe el tiuj ĉi trajtoj de altkvaliteco kaj eltenemo de viaj fruaj prapatroj estis perditaj al la postaj rasoj. Dum ni aprezas la valoron de multaj el la rafinaĵoj de progresanta civilizacio, ni sopiras la grandiozan persistecon kaj superban sindonemon de viaj fruaj prapatroj, kiuj ofte tanĝis ĝis grandiozecon kaj sublimecon.
[Prezentita de Vivo-Portanto loĝanta sur Urantio.]