Kajero 63
Urantio estis registrita kiel loĝata mondo, kiam la du unuaj homaj estaĵoj — la ĝemeloj — estis dekunu-jaraj, kaj antaŭ ol ili fariĝis la gepatroj de la unuenakito de la dua generacio de efektivaj homaj estaĵoj. Kaj la arkianĝela mesaĝo de Salvingtono, en tiu ĉi okazo de formala planeda agnosko finiĝis kun jenaj vortoj:
“La homa menso aperis sur la planedo 606 de Satanio, kaj tiuj ĉi gepatroj de la nova raso estos nomataj Andono kaj Fonta. Kaj ĉiuj arkianĝeloj preĝas, por ke tiuj ĉi kreitaĵoj rapide estu dotitaj kun la persona loĝado de la donaco de la spirito de la Universala Patro.”
Andono estas la Nebadona nomo, kiu signifas: “la unua Patreca kreitaĵo elmontranta soifon de homa perfekteco”. Fonta signifas “la unua Fileca kreitaĵo elmontranta soifon de homa perfekteco”. Andono kaj Fonta neniam konis tiujn ĉi nomojn, ĝis ili estis donitaj al ili okaze de la kunfandiĝo kun ilia Penso-Ĝustigantoj. Dum sia tuta mortemula restado sur Urantio ili reciproke nomis sin Sonta-an kaj Sonta-en, Sonta-an signifanta “amata de la patrino”, Sonta-en signifanta “amata de la patro”. Ili donis al si tiujn ĉi nomojn, kaj la signifoj estas pruvo de ilia reciproka konsidero kaj korinklino.
Multrilate Andono kaj Fonta estis la plej rimarkindan paron da estaĵoj, kiuj iam vivis sur la tera surfaco. Tiu ĉi mirinda paro, la efektivaj gepatroj de la tuta homaro, estis ĉiel superaj al multaj el siaj proksimaj posteuloj, kaj ili estis radikale malsamaj de ĉiuj el siaj prauloj, kaj proksimaj kaj malproksimaj.
La gepatroj de tiu ĉi unua homa paro estis ŝajne malmulte malsamaj de la averaĝo de sia tribo, kvankam ili estis inter ĝiaj plej inteligentaj membroj, tiu grupo kiu unue lernis ĵeti ŝtonojn kaj uzi klabojn por batali. Ili ankaŭ uzis akrajn splitojn el ŝtono, siliko kaj osto.
Ankoraŭ loĝante kun siaj gepatroj Andono fiksis akran pecon de siliko ĉe la pinto de klabo, uzante bestajn tendenojn por tiel fari, kaj je ne malpli ol dekduo da okazoj li bone uzis tian specon de armilo, tiel savante kaj sian propran vivon kaj tiun de sia fratino same aventurema kaj scivolema, kiu konstante akompanis lin en ĉiuj liaj esploraj promenadoj.
La decido de Andono kaj Fonta fuĝi el la Primataj triboj implicas kvaliton de menso multe super la plej malalta inteligenteco, kiu karaterizis tiom multe da iliaj posteuloj, kiuj subiĝis ĝis pariĝi kun siaj malprogresintaj gekuzoj de la simiaj triboj. Sed ilia malklara sento esti ion pli ol simplaj bestoj estis kaŭzita de la posedo de personeco, kaj estis pliigita de la loĝanta ĉeesto de la Penso-Ĝustiganto.
Decidinte fuĝi norden Andono kaj Fonta cedis al siaj timoj por iom da tempo, precipe la timo malplaĉi al sia patro kaj al sia proksima familio. Ili imagis esti atakitaj de malamikaj parencoj, kaj tiel agnoskis la eblon trovi morton ĉe la manoj de jam ĵaluzaj tribanoj. Kiel junuloj la ĝemeloj pasigis plejmulte de sia tempo kune, kaj pro tiu ĉi kialo ili neniam estis tre popularaj ĉe siaj bestaj gekuzoj de la Primata tribo. Nek ili plibonigis sian statuson en la tribo konstruante apartan kaj tre superan arbohejmon.
Kaj estis en tiu ĉi nova hejmo inter la arbopintoj, nokton post kiam ili estis vekitaj de forta ŝtormo, kaj dum ili tenis unu la alian en timoplena kaj amoplena brakumo, ke ili fine kaj firme decidis fuĝi el sia triba loĝejo kaj la hejmaj arbopintoj.
Ili jam preparis krudan rifuĝejon en arbopinto je ĉirkaŭ duontago de piediro norden. Tio ĉi estis ilia sekreta kaj sekura kaŝejo por la unua tago for de iliaj hejmaj arbaroj. Malgraŭ tio, ke la ĝemeloj kundividis la ĝismortan timon de la Primatoj esti sur la grundo nokte, ili foriris iom antaŭ noktiĝo per la norda vojo. Kvankam necesis nekutima kuraĝo al ili por entrepreni tiun ĉi noktan vojaĝon, eĉ sub plenluno, ili ĝuste konkludis, ke ili malpli verŝajne estos sopiritaj kaj postkuritaj de siaj tribanoj kaj parencoj. Kaj ili sekure atingis sian antaŭe preparitan rendevuon iom post post noktomezo.
Dum sia vojaĝo norden ili malkovris subĉielan deponejon de siliko, trovante multajn ŝtonoj taŭge formitajn por diversaj uzoj, kolektante provizon por la estonteco. Provante ĉizi tiujn ĉi silikojn, por ke ili fariĝu pli bone adaptitaj al iuj uzoj, Andono malkovris ilian potencialon produkti fajrerojn, kaj li konceptis la ideon fari fajron. Sed tiam la nocio ne firme kaptis lin, ĉar la klimato estis ankoraŭ salubra, kaj malmulte necesis fajro.
Sed la aŭtuna suno fariĝis pli malalta en la ĉielo, kaj dum ili vojaĝis norden, la noktoj fariĝis pli kaj pli malvarmaj. Jam ili estis devigitaj uzi bestajn felojn por varmo. Antaŭ ol ili foriris de sia hejmo dum unu luno, Andono informis sian kunulinon, ke li pensis povi fari fajron per silikoj. Ili provis dum du monatoj uzi la silikajn fajrerojn por komenci fajron, sed ili nur renkontis malsukceson. Ĉiutage tiu ĉi paro frapis la silikojn, kaj klopodis flamigi la lignon. Fine, iun vesperon ĉirkaŭ sunsubiro, la sekreto de la tekniko estis malkovrita, kiam Fonta havis la ideon grimpi apudan arbon por preni forlasitan birdan neston. La nesto estis seka kaj tre brulema, tiel ke ĝi subite ekflamis ĝis plena fajro, tuj kiam fajrero atingis ĝin. Ili estis tiel surprizitaj kaj konsternitaj pro sia sukceso, ke ili preskaŭ perdis la fajron, sed ili savis ĝin almetante taŭgan brulaĵon, kaj tiel komenciĝis la unua serĉado de brulligno fare de la gepatroj de la tuta homaro.
Tio estis unu el la plej ĝojaj momentoj en iliaj mallongaj kaj eventoplenaj vivoj. Dum la tuta nokto ili sidis rigardante sian fajron, malklare konstatante, ke ili faris malkovron, kiu permesos al ili defii la klimaton, kaj tiel esti por ĉiam sendependaj de siaj bestaj parencoj de la sudaj teroj. Post tri tagoj de ripozado kaj ĝuado de la fajro, ili plu vojaĝis.
La Primataj prauloj de Andono ofte reprovizis fajron, kiu estis ekflamita de fulmo, sed neniam antaŭe la kreitaĵoj de la tero posedis metodon por laŭplaĉe starigi fajron. Sed pasis longa tempo, antaŭ ol la ĝemeloj lernis, ke seka musko kaj aliaj materialoj ekbrulus same bone kiel birdaj nestoj.
Pasis preskaŭ du jaroj de la nokto de la foriro de la ĝemeloj de hejme, antaŭ ol ilia unua infano naskiĝis. Ili nomis lin Sontado; kaj Sontado estis la unua kreitaĵo naskita sur Urantio, kiu estis envolvita en protektaj vindoj je naskiĝo. La homa raso komenciĝis, kaj kun tiu ĉi nova evoluo aperis la instinkto konvene varti la pli kaj pli malfortajn infanojn, kiu karakterizos la progresantan disvolviĝon de la menso de la intelekta ordo kontraste kun la pli pure besta speco.
Andono kaj Fonta havis entute dek naŭ infanojn, kaj ili sufiĉe longe vivis por ĝui la ĉeeston de preskaŭ kvindeko da genepoj kaj duondeko da pragenepoj. La familio loĝis en kvar apudaj rokŝirmejoj, aŭ duonkavoj, tri el kiuj estis interligitaj per koridoroj, kiuj estis elfositaj en la mola kalkoŝtono per silikaj iloj elpensitaj de la infanoj de Andono.
Tiuj ĉi unuaj Andonidoj montris tre akcentitan spiriton de klano; ili grupe ĉasis, kaj neniam iris tre malproksime de la hejmloko. Ili ŝajnis konstati, ke ili estis izolita kaj unika grupo de vivantaj estaĵoj, kaj devis do eviti disiĝi. Tiu ĉi sento de intima parenceco estis sendube kaŭzita de la plialtigita mensa ministrado de la asistantaj spiritoj.
Andono kaj Fonta senĉese laboris por zorgi kaj plialtigi la klanon. Ili vivis kvardek du jarojn, kiam ambaŭ samtempe estis mortigitaj dum tertremo de la falo de superpendanta roko. Kvin el iliaj infanoj kaj dek unu el iliaj genepoj pereis kun ili, kaj preskaŭ dudeko el iliaj idoj suferis pro seriozaj vundoj.
Post la morto de liaj gepatroj Sontad, malgraŭ serioze vundita piedo, tuj prenis sur sin la gvidadon de la klano, kaj estis lerte helpata de lia edzino, lia plej aĝa fratino. Ilia unua tasko estis ruli ŝtonojn por efike entombigi iliajn mortintajn gepatrojn, gefratojn kaj infanojn. Oni ne devas atribui tro da signifo al tiu ĉi ago de entombigo. Iliaj ideoj pri postvivo post morto estis tre neklaraj kaj nedifinitaj, estante plejparte devenantaj de ilia fantazia kaj varia reva vivo.
Tiu ĉi familio de Andono kaj Fonta restis kune ĝis la dudeka generacio, kiam la kombinita konkuro pri nutraĵo kaj sociaj malakordoj estigis la komencon de disiĝo.
La primitiva homo — la Andonidoj — havis nigrajn okulojn kaj malhelan haŭton, iom kiel miksaĵo de flava kaj ruĝa. La melanino estas koloranta substanco, kiu troviĝas en la haŭtoj de ĉiuj homaj estaĵoj. Ĝi estas la originala pigmento de la Andonida haŭto. Laŭ ĝenerala aspekto kaj haŭta koloro tiuj ĉi fruaj Andonidoj similis pli al la nuntempaj Eskimojn, ol iun ajn alian specon de vivantaj homaj estaĵoj. Ili estis la unuaj kreitaĵoj, kiuj uzis la bestajn felojn kiel protekto kontraŭ malvarmo; ili havis malmulte pli da haroj sur la korpo, ol la nuntempaj homoj.
La triba vivo de la bestaj prauloj de tiuj ĉi fruaj homoj antaŭsignis la komencojn de multaj sociaj konvencioj, kaj kun la plivastiĝantaj emocioj kaj pliatigitaj cerbaj povoj de tiuj ĉi estaĵoj, estis tuja disvolviĝo de socia organizado kaj nova dividado de klana laboro. Ili estis tre imitemaj, sed ilia luda instinkto estis apenaŭ disvolvita, kaj la humursento preskaŭ tute ne ekzistis. La primitiva homo foje ridetis, sed li neniam lasis sin al plenkora ridado. La humuro estis la heredo de la posta Adama raso. Tiuj ĉi fruaj homaj estaĵoj ne estis tiel sentemaj al la doloro, nek tiel reagaj al malagrablaj situacioj, kiel estis multaj el la poste evoluantaj mortemuloj. La akuŝado ne estis dolora aŭ aflikta sufero por Fonta kaj ŝiaj rektaj idinoj.
Ili estis mirinda tribo. La viroj heroe batalis por la sekureco de siaj partneroj kaj siaj idoj; la virinoj estis korinkline sindonemaj al siaj infanoj. Sed ilia patriotismo estis strikte limigita al la tuja klano. Ili estis tre lojalaj al siaj familioj; ili mortus por defendi siajn infanojn, sed ili ne kapablis kompreni la ideon provi plibonigi la mondon por siaj genepoj. La altruismo ankoraŭ ne aperis en la homa koro, malgraŭ ke ĉiuj emocioj esencaj por la naskiĝo de religio jam ĉeestis ĉe tiuj ĉi Urantiaj aborigenoj.
Tiuj ĉi fruaj homoj posedis kortuŝan korinklinon al siaj kamaradoj, kaj certe havis realan, kvankam krudan, ideon pri amikeco. Estis ofta okazo en postaj tempoj, dum iliaj konstante okazantaj bataloj kontraŭ la malsuperaj triboj, vidi unu el tiuj ĉi primitivaj homoj brave batali per unu mano, dum li malfacile penis protekti kaj savi vunditan batalkunulon. Multaj el la plej noblaj kaj alte homaj trajtoj de posta evolua disvolviĝo estis kortuŝe antaŭviditaj en tiuj ĉi primitivaj popoloj.
La originala Andona klano konservis nerompitan linion de ĉefoj ĝis la dudek-sepa generacio kiam, kauze de la manko de virseksa infano en la rektaj idoj de Sontado, du rivalaj pretendoj de la klano ekbatalis por la regado.
Antaŭ la ampleksa disiĝo de la Andonidaj klanoj, bone disvolvita lingvo evoluis de iliaj fruaj klopodoj interkomuniki. Tiu ĉi lingvo daŭre kreskis, kaj ĝis ricevis preskaŭ ĉiutagajn aldonaĵojn pro la novaj inventoj kaj adaptiĝoj al la medio, kiu disvolviĝis de tiuj ĉi aktivaj, maltrankvilaj kaj scivolemaj homoj. Kaj tiu ĉi lingvo fariĝis la parolon de Urantio, la lingvo de la frua homa familio, ĝis la posta apero de la koloraj rasoj.
Dum tempo pasis, la Andonidaj klanoj pliiĝis laŭ nombro, kaj la kontaktoj de la plivastiĝantaj familioj produktis malkonsentojn kaj miskomprenojn. Nur du aferoj okupis la mensojn de tiuj ĉi popoloj: ĉasi por akiri nutraĵon, kaj batali por venĝi sin kontraŭ iu reala aŭ supozita maljustaĵo aŭ insulto de la najbaraj triboj.
Familiaj vendetoj pliiĝis, tribaj militoj eksplodis, kaj seriozaj perdoj okazis inter la elementoj de la plej kapablaj progresintaj grupoj. Iuj el tiuj ĉi perdoj estis neripareblaj, iuj el la plej valoraj trajtoj de kapableco kaj inteligenteco estis por ĉiam perditaj por la mondo. Tiu ĉi frua raso kaj ĝia primitiva civilizado estis minacitaj de formorto fare de tiuj ĉi senĉesaj klanaj konfliktoj.
Estas neeble instigi tiajn primitivajn estaĵojn longe kune kaj pace vivi. La homo estas la posteulo de batalemaj bestoj, kaj kiam proksime asociitaj, nekulturitaj homoj iritas kaj ofendas unu alian. La Vivo-Portantoj konas tiun ĉi tendencon inter la evoluaj kreitaĵoj, kaj ili konsekvence zorgas pri eventuale apartigi la evoluantajn homajn estaĵojn laŭ almenaŭ tri, kaj plej ofte ses malsamajn kaj apartajn rasojn.
La fruaj Andonidaj rasoj ne penetris tre malproksime en Azion, kaj ili ne eniris en Afrikon. La geografio de tiuj tempoj direktis ilin norden, kaj ĉiam pli norden tiuj ĉi homoj vojaĝis, ĝis ili estis malhelpitaj de la malrapide antaŭeniranta glacio de la tria glaciepoko.
Antaŭ ol tiu ĉi vasta glacitavolo atingis Francion kaj la Britajn Insulojn, la posteuloj de Andono kaj Fonta iris okcidenten tra Eŭropo, kaj establis pli ol mil apartajn setlejojn laŭ la grandaj riveroj kondukantaj al la tiam varmaj akvoj de la Norda Maro.
Tiuj ĉi Andonidaj triboj estis la fruaj loĝantoj de la riveroj de Francio; ili vivis laŭ la rivero Somme dum dekoj da milionoj da jaroj. La Somme estas la sola rivero neŝanĝita de la glaĉeroj, tiam fluante al la maro multe kiel hodiaŭ. Kaj tio klarigas, kial tiom da pruvoj pri la Andonaj posteuloj estas troveblaj laŭ la kurso de tiu ĉi valo.
Tiuj ĉi aborigenoj de Urantio ne loĝis en la arboj, kvankam dum krizoj ili ankoraŭ kutimis rifuĝi en la arbopintoj. Ili regule loĝis ŝirmite de superpendantaj klifoj laŭ la riveroj kaj en montetaj grotoj, kiuj provizis al ili bonan vidon sur la ĉirkaŭaĵoj, kaj protektis ilin kontraŭ la vetero. Ili tiel povis ĝui la komforton de siaj fajroj sen esti tro ĝenitaj de la fumo. Ili nek vere loĝis en kavernoj, kvankam dum la postaj tempoj la glacitavoloj venis pli sude, kaj pelis iliaj posteuloj en la kavernojn. Ili preferis kampi proksime de arbara rando kaj apud rivero.
Ili tre frue fariĝis rimarkinde lertaj por kamufli siajn parte ŝirmitajn loĝejojn, kaj montris grandan lertecon por konstrui dormoĉambrojn el ŝtono, ŝtonkabanojn en formo de kupoloj, en kiujn ili enŝovis sin por tranokti. La enirejo de tia kabaneto estis fermita per rulante ŝtonon antaŭ ĝi, granda ŝtono kiu estis metita ene tiucele, antaŭ ol la tegmentaj ŝtonoj estis fine metitaj.
La Andonidoj estis sentimaj kaj sukcesaj ĉasistoj kaj, krom sovaĝajn berojn kaj iujn fruktojn el la arboj, ekskluzive manĝis karnon. Same kiel Andono inventis la ŝtonan hakilon, tiel liaj idoj frue malkovris kaj efike uzis la ĵetlancon kaj la harpunon. Fine menso kreanta ilojn funkciis kune kun mano kapablanta uzi ilin, kaj tiuj ĉi fruaj homoj fariĝis tre lertaj por fabriki silikajn ilojn. Ili vojaĝis malproksime kaj vaste serĉante silikon, same kiel nuntempaj homoj vojaĝas ĝis la limoj de la tero por serĉi oron, platenon, kaj diamantojn.
Kaj en multaj aliaj manieroj tiuj ĉi Andonaj triboj manifestis gradon de inteligenteco, kiun iliaj malprogresemaj idoj ne atingis post duono da miliono da jaroj, kvankam ili plurfoje remalkovris diversajn metodojn por estigi fajron.
Dum la Andona disiĝo etendiĝis, la kultura kaj spirita statuso de la klanoj malprogresis dum preskaŭ dek mil jaroj ĝis la tagoj de Onagaro, kiu prenis sur sin la gvidadon de tiuj ĉi triboj, alportis pacon al ili, kaj por la unua fojo gvidis ilin ĉiujn adori la “Blovdonanton al homoj kaj bestoj.”
La filozofio de Andono estis plej konfuza; li apenaŭ evitis fariĝi adoranto de fajro pro la granda komforto devenanta de lia hazarda malkovro de la fajro. La racio tamen direktis lin de sia propra malkovro ĝis la suno kiel supera kaj pli inspiranta fonto de varmeco kaj lumo, sed ĝi estis tro malproksima, kaj tiel li malsukcesis fariĝi adoranto de suno.
La Andonidoj frue disvolvis la timon pri la elementoj — tondro, fulmo, pluvo, neĝo, hajlo kaj glacio. Sed la malsato estis la konstante revenanta impulso de tiuj ĉi fruaj tempoj, kaj ĉar ili plejparte vivtenis sin per bestoj, ili fine evoluigis formon de besta adoro. Por Andono, la pli grandaj manĝeblaj bestoj estis simboloj de krea forto kaj fortiga potenco. De tempo al tempo fariĝis kutimo agnoski diversajn el tiuj ĉi pli grandaj bestoj kiel objektojn de adoro. Dum la modo de aparta besto, krudaj konturoj de ĝi estis desgnitaj sur la muroj de kavernoj, kaj poste, dum artoj daŭre progresis, tia besta dio estis gravurita sur diversaj ornamaĵoj.
Tre frue la Andonaj popoloj komencis kutimiĝi deteni sin manĝi la karnon de la besto kultita de la tribo. Tiam, por pli taŭge impresi la mensojn de siaj junuloj, ili evoluigis ceremonion de respekto, kiu estis plenumita apud la korpo de unu el tiuj ĉi adoritaj bestoj; kaj ankoraŭ poste, tiu ĉi faro disvolviĝis en pli ellaboritaj oferaj ceremonioj de iliaj posteuloj. Kaj tio ĉi estas la origino de oferoj kiel parto de adoro. Tiu ĉi ideo estis ellaborita de Moseo en la hebrea ritaro, kaj principe estis konservita de la apostolo Paŭlo kiel doktrino de liberigo de peko per “la elverŝo de sango”.
Ke la nutraĵo estis la plej grava afero en la vivo de tiuj ĉi primitivaj homaj estaĵoj estas montrita per la preĝo instruita al tiuj ĉi simplaj homoj fare de Onagaro, ilia granda instruisto. Jen tiu ĉi preĝo:
“Ho Blovanto de Vivo, donu al ni hodiaŭ nian ĉiutagan manĝaĵon, liberigu nin de la malbeneco de la glacio, savu nin de niaj arbaraj malamikoj, kaj kun mizerikordo akceptu nin en la Grandan Transejon.”
La sidejo de Onagaro situis sur la norda bordo de la malnova Mediteraneo en la regiono de la nuntempa Kaspia Maro en setlejo nomata Obano, la restadejo sur la turno okcidenten de la vojaĝa vojo kondukanta norden el la Mezopotamia sudo. De Obano li sendis instruistojn al la malproksimaj setlejoj por diskonigi siajn novajn doktrinojn pri unu Diaĵo kaj sian koncepton pri la estonteco, kiun li nomis la Granda Transejo. Tiuj ĉi senditoj de Onagaro estis la unuaj misiistoj de la mondo; ili ankaŭ estis la unuaj homaj estaĵoj, kiuj kuiris karnon, la unuaj kiuj regule uzis fajron por prepari manĝaĵon. Ili kuiris karnon ĉe la ekstremoj de vergoj, kaj ankaŭ sur varmaj ŝtonoj; poste ili rostis grandajn pecojn en la fajro, sed iliaj posteuloj preskaŭ tute revenis al la uzado de kruda karno.
Onagaro naskiĝis antaŭ 983 323 jaroj (de 1934 p.K.), kaj li vivis dum sesdek naŭ jaroj. La registro de la plenumoj de tiu ĉi majstra menso kaj spirita gvidanto de la tagoj antaŭ la Planeda Princo estas pasia rakonto pri la organizado de tiuj ĉi primitivaj popoloj en realan socion. Li fondis efikan triban registaron, kies kvalito ne estis atingita de la sekvantaj generacioj post multaj jarmiloj. Neniam plu, ĝis la alveno de la Planeda Princo, estis tia alte spirita civilizacio sur la tero. Tiuj ĉi simplaj homoj havis realan kvankam primitivan religion, sed ĝi estis poste perdita de iliaj degenerantaj posteuloj.
Kvankam Andono kaj Fonta ricevis Penso-Ĝustigantojn, same kiel multaj el iliaj posteuloj, ne estis antaŭ la tempoj de Onagaro, ke la Ĝustigantoj kaj gardantaj serafoj multnombre venis al Urantio. Tio ja estis la ora epoko de la primitiva homo.
Andono kaj Fonta, la grandiozaj fondintoj de la homa raso, ricevis agnoskon dum la juĝado de Urantio je la alveno de la Planeda Princo, kaj post sufiĉa tempo ili emerĝis el la reĝimo de la domego-mondoj kun civitaneca statuso sur Jerusemo. Kvankam ili neniam havis la permeson reveni sur Urantio, ili estas informitaj pri la historio de la raso, kiun ili fondis. Ili afliktiĝis de la perfido de Kaligastio, malgajiĝis de la Adama malsukceso, sed treege ĝojis kiam ili aŭdis ricevinte la anoncon, ke Mikaelo elektis ilian mondon kiel la scenejo de sia fina disdonaco.
Sur Jerusemo kaj Andono kaj Fonta kunfandiĝis kun siaj Penso-Ĝustigantoj, kaj ankaŭ pluraj el siaj infanoj, inkluzive de Sontado, sed la plimulto de eĉ ilia rektaj posteuloj nur akiris kunfandiĝon kun la Spirito.
Andono kaj Fonta, iom da tempo post sia alveno sur Jerusemo, ricevis permeson de la Sistema Suvereno reveni sur la unua domego-mondo por servi kun la morontiaj personecoj, kiuj akceptas la tempajn pilgrimantojn de Urantio al la ĉielaj sferoj. Kaj ili estis asignitaj al tiu ĉi servo por nedetermita tempo. Ili klopodis sendi salutojn al Urantio lige kun tiuj ĉi revelacioj, sed tiu ĉi peto estis saĝe rifuzita al ili.
Kaj tio ĉi estas la rakonto de la plej heroa kaj fascina ĉapitro de la tuta historio de Urantio, la rakonto pri la evoluo, de vivaj luktoj, de morto kaj de eterna postvivo de la solaj gepatroj de la tuta homaro.
[Prezentita de Vivo-Portanto loĝanta sur Urantio.]