Kajero 62
Antaŭ ĉirkaŭ unu miliono da jaroj la tujaj prauloj de la homaro aperis per tri sinsekvaj kaj subitaj mutacioj devenantaj de la frua familio de la lemura speco de placenta mamulo. La dominantaj faktoroj de tiuj ĉi fruaj lemuroj devenis de la okcidenta aŭ posta Amerika grupo de la evoluanta vivoplasmo. Sed antaŭ la establo de la rekta linio de homa praeco, tiu ĉi trajto estis plifortigita de kontribuaĵoj el la centra vivoenplanto evoluinta en Afriko. La orienta vivogrupo malmulte aŭ ne kontribuis al la efektiva produktado de la homa specio.
La fruaj lemuroj koncernataj en la praeco de la homa specio ne estis rekte rilataj al la antaŭekzistantaj triboj da gibonoj kaj homoideoj, kiuj tiam vivis en Eŭrazio kaj norda Afriko, kies idoj postvivis ĝis nun. Nek ili estis la idoj de la moderna tipo de lemuro, kvankam fontante el komuna praulo al ambaŭ, sed delonge formortinta.
Dum tiuj ĉi fruaj lemuroj evoluis en la Okcidenta Hemisfero, la establo de la rekta mamula praeco de la homaro okazis en sudokcidenta Azio, en la originala areo de la centra vivoenplanto, sed ĉe la limoj de la orientaj regionoj. Antaŭ pluraj milionoj da jaroj la lemuroj de Nord-Amerika tipo migris okcidenten tra la Beringa terponto, kaj malrapide progresis sudokcidenten laŭ la Azia marbordo. Tiuj migrantaj triboj fine atingis la salubran regionon etendiĝantan inter la tiam vastigita Mediteranea Maro kaj la leviĝantaj montaj regionoj de la Hindia duoninsulo. En tiuj ĉi teroj okcidente de Hindio ili unuiĝis kun aliaj kaj favoraj familioj, tiel establante la praecon de la homa raso.
Kun la paso de la tempo la Hindia marbordo sudokcidente de la montoj grade subakviĝis, komplete izolante la vivon de tiu ĉi regiono. Estis neniu vojo por proksimiĝi aŭ eskapi el tiu ĉi Mezopotamia aŭ Persia duoninsulo krom norde, kaj tiu estis plurfoje fortranĉita de la invadoj suden de la glaĉeroj. Kaj estis en ĉi tiu tiam preskaŭ paradiza areo, kaj el la superaj idoj de tiu ĉi lemura speco de mamulo, ke fontis du grandaj grupoj, la simiaj triboj de la modernaj tempoj kaj la hodiaŭa homa specio.
Antaŭ iom pli ol unu miliono da jaroj la Mezopotamiaj aŭroraj mamuloj, la rektaj posteuloj de la Nord-Amerika lemura speco de placenta mamulo subite aperis. Ili estis aktivaj malgrandaj kreitaĵoj, preskaŭ unu metron altaj; kaj kvankam ili kutime ne marŝis sur siaj malantaŭaj kruroj, ili facile povis stari. Ili estis harkovritaj kaj lertaj, kaj simiece babilis, sed male al la simiaj triboj, ili estis karnomanĝantoj. Ili havis primitivan kontraŭstareblan dikfingron, kaj ankaŭ tre utilan prenipovan dikan piedfingron. De tiam la antaŭhoma specio sinsekve disvolviĝis la kontraŭstareblan dikfingron, dum ili progrese perdis la prenipovon de la dika piedfingro. La postaj triboj de homoideoj konservis la prenipovan dikan piedfingron, sed neniam disvolvis la homan tipon de dikfingro.
Tiuj ĉi aŭroraj mamuloj atingis plenan kreskon je la tria aŭ kvara jaro, havante potencialan vivodaŭron de ĉirkaŭ dudek jaroj. Ĝenerale la idoj naskiĝis unuope, kvankam ĝemeloj okazis.
La membroj de tiu ĉi nova specio havis la plej grandan cerbon proporcie al siaj grandoj, kiu jam ekzistis sur la tero. Ili spertis multajn el la emocioj, kaj posedis multnombrajn instinktoj, kiujn poste karakterizis la primitivan homon, estante tre scivolemaj kaj montrante konsiderindan ĝojon, kiam ili sukcesis pri iu ajn entrepreno. La malsato je manĝaĵo kaj la avido de sekso estis bone disvolvitaj, kaj definitiva seksa selekto manifestiĝis per kruda formo de amindumado kaj elekto de partneroj. Ili kapablis feroce batali por defendi sian familion, kaj ili estis sufiĉe teneraj en siaj familiaj asocioj, posedante senson de memhumiligo ĉe la limo de honto kaj rimorso. Ili estis tre korinklinaj kaj kortuŝe lojalaj al siaj partneroj, sed se la cirkonstancoj apartigis ilin, ili elektis novajn partnerojn.
Estante malgrandaj laŭ staturo kaj havante akran menson por kompreni la danĝerojn de sia arbara loĝejo, ili disvolvis eksterordinaran timon, kiu kondukis al tiuj saĝaj antaŭzorgaj rimedoj, kiuj tiel multe kontribuis al ilia postvivo, kiel iliaj konstruadoj de krudaj ŝirmejoj en la altaj arbopintoj, kiuj forigis multajn el la danĝeroj de la surtera vivo. La komenco de la timaj tendencoj de la homaro pli specife datiĝas de tiuj ĉi tempoj.
Tiuj ĉi aŭroraj mamuloj disvolvis pli da triba spirito, ol iam estis antaŭe montrita. Ili ja estis tre gregaj, sed tamen ekscese batalemaj, kiam iel ĝenitaj en la ordinara kurso de sia rutina vivo, kaj ili montris impetan humoron, kiam ilia kolero estis plenplena. Iliaj militemaj naturoj tamen servis bonan celon; superaj grupoj ne hezitis fari militon kontraŭ siaj malsuperaj najbaruloj, kaj tiel, per selekta postvivo, la specio progrese pliboniĝis. Ili baldaŭ dominis la vivon de la pli malgrandaj kreitaĵoj de tiu ĉi regiono, kaj tre malmulte el la malnovaj nekarnovoraj simiecaj triboj postvivis.
Tiuj ĉi agresemaj malgrandaj bestoj multiĝis kaj disvastiĝis en la Mezopotamia duoninsulo dum pli ol mil jaroj, konstante pliboniĝante sian fizikan tipon kaj ĝeneralan inteligentecon. Kaj estis precize sepdek generacioj, post kiam tiu ĉi nova tribo originis el la plej alta speco de lemura praulo, ke la sekva epokmarka disvolviĝo okazis — la subita diferenciĝo de la prauloj de la sekva vivstadio en la evoluo de homaj estaĵoj sur Urantio.
Frue en la kariero de la aŭroraj mamuloj, en la arbopinta loĝejo de supera paro de tiuj ĉi lertaj kreitaĵoj, ĝemeloj naskiĝis, unu virseksa kaj unu inseksa. Kompare al siaj prauloj ili estis vere belaj malgrandaj kreitaĵoj. Ili havis malmulte da haroj sur siaj korpoj, sed tio ne estis problema, ĉar ili vivis en varma kaj unuforma klimato.
Tiuj ĉi infanoj kreskis ĝis iom pli ol cent dudek centimetrojn altaj. Ili estis ĉiel pli grandaj ol siaj gepatroj, havante pli longajn krurojn kaj pli mallongajn brakojn. Ili havis preskaŭ perfekte kontraŭstarajn dikfingrojn, preskaŭ same bone adaptitaj por diversa laboro kiel la nuntempa homa dikfingro. Ili marŝis starante per piedoj preskaŭ same tauĝaj por marŝi kiel tiuj de la postaj homaj rasoj.
Iliaj cerboj estis malsuperaj kaj pli malgrandaj ol tiuj de la homaj estaĵoj, sed tre superaj kaj kompare multe pli grandaj ol tiuj de iliaj prauloj. La ĝemeloj frue montris superan inteligentecon, kaj ili estis baldaŭ agnoskitaj kiel la ĉefoj de la tuta tribo de aŭroraj mamuloj, vere estigante primitivan formon de socia organizo kaj krudan ekonomian dividon de laboro. Tiuj ĉi frato kaj fratino pariĝis, kaj baldaŭ ĝuis la kompanion de dudek unu infanoj multe kiel ili, ĉiuj pli ol cent dudek centimetrojn altaj, kaj ĉiel superaj al la praa specio. Tiu ĉi nova grupo formis la kernon de la mezmamuloj.
Kiam la nombroj de tiu ĉi nova kaj supera grupo grandiĝis, milito, senkompata milito eksplodis; kaj kiam la terura lukto finiĝis, eĉ ne unu individuo de la antaŭekzistanta kaj praa raso de aŭroraj mamuloj restis vivanta. La malpli multnombra sed pli potenca kaj inteligenta branĉo de la specio postvivis koste de siaj prauloj.
Kaj nun, dum preskaŭ dek kvin mil jaroj (sescent generacioj), tiu ĉi kreitaĵo fariĝis la teruraĵo de tiu ĉi parto de la mondo. Ĉiuj el la grandaj kaj malicaj bestoj de la antaŭaj tempoj pereis. La grandaj bestoj indiĝenaj en tiuj ĉi regionoj ne estis karnovoraj, kaj la granda specio de la kata familio, leonoj kaj tigroj, ankoraŭ ne invadis tiun ĉi aparte ŝirmitan angulon de la tera surfaco. Tial tiuj ĉi mezmamuloj montriĝis bravaj, kaj submetis sian tutan angulon de la kreaĵo.
Kompare kun la praa specio la mezmamuloj estis plibonigo en ĉiuj rilatoj. Eĉ ilia potenciala vivdaŭro estis pli longa, ĉirkaŭ dudek kvin jaroj. Nombro da rudimentaj homaj trajtoj aperis ĉe tiu ĉi nova specio. Aldone al la denaskaj inklinoj montritaj de iliaj prauloj tiuj ĉi mezmamuloj kapablis montri abomenon en iuj mallogaj okazaĵoj. Ili ankaŭ posedis bone difinitan instinkton de akumulado; ili kaŝis nutraĵojn por posta uzo, kaj ili tre emis kolekti glatajn kaj rondajn ŝtonetojn kaj iujn specojn de rondaj ŝtonoj konvenaj por defendaj kaj atakaj municioj.
Tiuj ĉi mezmamuloj estis la unuaj, kiuj elmontris definitivan inklinon konstrui, kiel montrite en ilia rivaleco por konstrui kaj iliajn arbopintajn hejmojn kaj iliajn plurtunelajn subterajn rifuĝejojn; ili estis la unua specio de mamuloj, kiu serĉis la sekurecon kaj en arbaj kaj en subteraj ŝirmejoj. Ili plejparte forlasis la arbojn kiel loĝejojn, vivante sur la tero dumtage kaj tranoktante en la arbopintoj dumnokte.
Dum tempo pasis, la natura pliĝo en nombroj fine rezultigis seriozajn konkuradon por nutraĵoj kaj seksan rivalecon, kiuj kulminis en serio de entribaj bataloj, kiuj preskaŭ detruis la tutan specion. Tiuj ĉi luktoj daŭris, ĝis nur unu grupo de malpli ol cent individuoj restis. Sed la paco denove regis, kaj tiu ĉi sola postvivanta tribo rekonstruis siajn dormejojn en la arbopintoj, kaj revenia al normala kaj duonpaca ekzisto.
Vi apenaŭ povas konstati, kiel viaj antaŭhomaj prauloj evitis la formorton de tempo al tempo. Se la praa rano de la tuta homaro saltus kvin centimetrojn malpli malproksime en iu okazo, la tuta kurso de evoluo estus rimarkinde ŝanĝinta. La tuja lemureca patrino de la specio de la aŭroraj mamuloj evitis la morton ne malpli ol kvin fojojn per nura haro, antaŭ ol ŝi naskis la patron de la nova kaj supera mamula ordo. Sed la plej ekstrema okazo estis, kiam fulmo frapis la arbon, en kiu la estonta patrino de la Primataj ĝemeloj dormis. Ambaŭ ĉi mezmamulaj gepatroj estis severe ŝokitaj kaj grave brulitaj; tri el iliaj infanoj estis mortigitaj pro tiu ĉi fulmobato el la ĉieloj. Tiuj ĉi evoluantaj bestoj estis preskaŭ superstiĉaj. Tiu ĉi paro, kies arbopinta hejmo estis frapitta, estis vere la gvidantoj de la plej progresanta grupo de la mezmamula specio; kaj sekvante ilian ekzemplon, pli ol la duono de la tribo, ampleksante la pli inteligentajn familiojn, transloĝiĝis tri kilometrojn for de tiu ĉi loko, kaj komencis la konstruadon de novaj arbopintaj loĝejoj kaj novaj teraj ŝirmejoj — siaj transiraj rifuĝejoj okaze de subita danĝero.
Baldaŭ post la kompletigo de sia hejmo, tiu ĉi paro, veteranoj de tiom da luktoj, fariĝis fieraj gepatroj de ĝemeloj, la plej interesaj kaj gravaj bestoj iam naskitaj ĝis tiam en la mondo, ĉar ili estis la unuaj el niva specio de Primatoj konsistiganta la sekvan esencan paŝon en la antaŭhoma evoluo.
Samtempe kun la naskiĝo de tiuj ĉi Primataj ĝemeloj, alia paro — aparte malprogresantaj virseksulo kaj inseksulo de la mezmamula tribo, paro kiu estis kaj mense kaj fizike malsuperaj — ankaŭ naskis ĝemelojn. Tiuj ĉi ĝemeloj, unu virseksa kaj unu inseksa, estis indiferentaj pri konkero; ili okupiĝis nur pri akirado de nutraĵon, kaj ĉar ili ne manĝis karnon, perdis intereson por serĉi predon. Tiuj ĉi malprogresantaj ĝemeloj fariĝis la fondintoj de la modernaj simiaj triboj. Iliaj idoj serĉis la pli varmajn sudajn regionojn kun iliaj mildaj klimatoj kaj abundeco da tropikaj fruktoj, kie ili daŭre vivis ĝis nun, krom tiuj branĉoj, kiuj pariĝis kun la fruaj specoj de gibonoj kaj homideoj, kaj konsekvence multe degeneris.
Tiel facilas vidi, ke homo kaj granda simio estas parencaj nur ĉar ili devenas de la mez-mamuloj, tribo en kiu okazis la samtempa naskiĝo kaj posta segregacio de du paroj de ĝemeloj, la malsupera destinata por produkti la modernajn tipojn de simioj, pavianojn, ĉimpanzojn, kaj gorilojn, la supera paro destinata por daŭrigi la idaron de prapatroj, kiuj evoluis ĝis homo mem.
La moderna homo kaj la simiuloj ja devenis de la sama tribo kaj specio, sed ne de la samaj gepatroj. La prapatroj de la homo devenas de la superaj trajtoj de la selektita grupo de tiu ĉi mezmamula tribo, dum la modernaj simiuloj (krom iuj antaŭekzistantaj specoj de lemuroj, gibonoj, homoideoj kaj aliaj simiecaj kreitaĵoj) estas la idoj de la plej malsupera paro de tiu ĉi mezmamula grupo, paro kiu nur postvivis kaŝante sin en subtera manĝostoka rifuĝejo dum pli ol du semajnoj dum la lasta furioza batalo de ilia tribo, elirante nur longe post la fino de la militaĵoj.
Reveninte al la naskiĝo de la superaj ĝemeloj, unu virseksa kaj unu inseksa, de la du regantaj membroj de la mezmamula tribo: tiuj ĉi bestaj beboj estis de nekutima ordo; ili havis ankoraŭ malpli da haroj sur siaj korpoj ol siaj gepatroj, kaj de sia juneco ili insistis por marŝi starante. Iliaj prauloj ĉiam lernis marŝi per siaj malantaŭaj kruroj, sed tiuj ĉi Primataj ĝemeloj dekomence stariĝis. Ili atingis altecon de pli ol cent kvindek centimentroj, kaj iliaj kapoj kreskis pli grande kompare al aliaj membroj de la tribo. Dum frue lernante komuniki unu kun la alia per signoj kaj sonoj, ili neniam kapablis komprenigi al sia popolo tiujn ĉi novajn simbolojn.
Kiam ili estis ĉirkaŭ kvardek jaraĝaj ili fuĝis de sia tribo, okcidenten por fondi sian familion kaj establi la novan specion de Primatoj. Kaj tiuj ĉi novaj kreitaĵoj estas tre adekvate nomataj Primatoj, ĉar ili estis la rektaj kaj senperaj bestaj prauloj de la homa familio mem.
Tiel la Primatoj venis okupi regionon ĉe la okcidenta marbordo de la Mezopotamia duoninsulo, kiu tiam antaŭeniĝis en la sudan maron, dum la malpli inteligentaj kaj rilataj triboj vivis ĉirkaŭ la duoninsula punkto kaj laŭ la orienta marbordo.
La Primatoj estis pli homaj kaj malpli bestaj ol siaj mezmamulaj antaŭuloj. La skeletaj proporcioj de tiu ĉi nova specio estis tre similaj al tiuj de la primitivaj homaj rasoj. La homa tipo de mano kaj piedo estis plene disvolvita, kaj tiuj ĉi kreitaĵoj povis marŝi, kaj eĉ kuri same bone kiel iu ajn el siaj postaj homaj posteuloj. Ili plejparte forlasis la vivon en la arboj, kvankam ili daŭre uzis la arbopintojn kiel sekura mezuzo nokte, ĉar same kiel iliaj fruaj prauloj ili estis tre submetitaj al timo. La pliiĝanta uzado de iliaj manoj multe disvolvis la esence propran potencon de ilia cerbo, sed ili ankoraŭ ne posedis menson, kiu povus esti vere nomata homa.
Kvankam laŭ emocia naturo la Primatoj malmulte diferencis de iliaj prauloj, ili montris pli da homa tendenco en ĉiuj siaj inklinoj. Ili estis ja grandiozaj kaj superaj bestoj, atingante maturecon je ĉirkaŭ la aĝo de dek jaroj, kaj havante naturan vivodaŭron de ĉirkaŭ kvardek jaroj. Tio estas, ili povus vivi tiom longe, se ili mortus per natura morto, sed dum tiuj fruaj tempoj tre malmulte da bestoj nature mortis; la lukto por ekzistado estis entute tro intensa.
Kaj nun, post preskaŭ naŭ cent generacioj de disvolviĝo, kovrante ĉirkaŭ dudek unu mil jarojn de la origino de la aŭroraj mamuloj, la Primatoj subite naskis du rimarkindajn kreitaĵojn, la unuajn verajn homajn estaĵojn.
Tiel la aŭroraj mamuloj, fontantaj el la Nord-Amerika lemura speco, originigis la mezmamulojn, kaj tiuj ĉi mezmamuloj siavice produktis la superajn Primatojn, kiuj fariĝis la tujaj prauloj de la primitiva homa raso. La Primataj triboj estis la lasta esenca ĉenero en la homa evoluo, sed en malpli ol kvin mil jaroj ne restis eĉ unu individuo el tiuj ĉi eksterordinaraj triboj.
De la jaro 1934 p.K. ĝis la naskiĝo de la unuaj du homaj estaĵoj estas precize 993 419 jaroj.
Tiuj ĉi du rimarkindaj kreitaĵoj estis veraj homaj estaĵoj. Ili posedis perfektajn homajn dikfingrojn, kiel multaj el siaj prauloj, dum ili havis perfektajn piedojn precize kiel la nuntempaj homaj rasoj. Ili estis marŝantoj kaj kurantoj, ne grimpantoj; la prenipova funkcio forestis, tute frestis. Kiam danĝero pelis ilin al la arbopintoj, ili grimpis same kiel grimpus nuntempa homo. Ili grimpis laŭ la trunkon de arbo kiel urso, kaj ne kiel farus ĉimpanzo aŭ gorilo, saltante de branĉo al branĉo.
Tiuj ĉi unuaj homaj estaĵoj (kaj iliaj idoj) atingis plenan maturecon je aĝo de dek du jaroj, kaj posedis potencialan vivodaŭron de ĉirkaŭ sepdek kvin jaroj.
Multaj novaj emocioj frue aperis ĉe tiuj ĉi homaj ĝemeloj. Ili spertis admiron kaj por objektoj kaj por aliaj estaĵoj, kaj elmontris konsiderindan vantecon. Sed la plej rimarkinda antaŭeniĝo en emocia disvolviĝo estis la subita apero de nova grupo de vere homaj sentoj, la adora sento ampleksanta veneron, respekton, humilecon kaj eĉ primitivan formon de dankemo. La timo, kunigita kun la nescio pri naturaj fenomenoj, estis naskonta primitivan religion.
Ne nur tiaj homaj sentoj manifestiĝis en tiuj ĉi primitivaj estaĵoj, sed multaj pli evoluintaj sentoj ankaŭ ĉeestis sub rudimenta formo. Ili iom konsciis pri kompato, honto kaj riproĉo; kaj ili multe konsciis pri amo, malamo kaj venĝo, estante ankaŭ kapablaj de fortaj sentoj de ĵaluzo.
Tiuj ĉi du unuaj homoj — la ĝemeloj — estis granda elprovo por siaj Primataj gepatroj. Ili estis tiel scivolemaj kaj aventuremaj, ke ili preksaŭ perdis siajn vivojn en multaj okazoj, antaŭ ol ili estis ok-jaraĝaj. Tial ili estis sufiĉe cikatroplenaj, kiam ili estis dekdu-jaraĝaj.
Tre frue ili lernis parole komuniki; Je la aĝo de dek jaroj ili jam ellaboris plibonigitan lingvon de vortoj kaj signoj de preskaŭ kvindeko da ideoj, kaj ili multe plibonigis kaj plivastigis la krudan teknikon de komunikado de siaj prauloj. Sed malgraŭ siaj streboj ili kapablis instrui nur kelkaj el siaj novaj signoj kaj simboloj al siaj gepatroj.
Kiam ili estis naŭ-jaraĝa, ili forvojaĝis laŭ la rivero iun belan tagon, kaj tre serioze interparolis. Ĉiuj ĉielaj inteligentuloj postenantaj sur Urantio, inkluzive de mi, ĉeestis kiel observantoj pri tiu ĉi tagmeza rendevuo. Tiun ĉi eventoplenan tagon ili sukcesis interkonsenti por vivi kune kaj vivi por unu la alia, kaj tio ĉi estis la unua el serio de tiaj interkonsentoj, kiuj fine kulminis per la decido fuĝi el siaj malsuperaj bestaj asociitoj, kaj vojaĝi norden, sen scii, ke ili tiel fondos la homan rason.
Dum ni ĉiuj tre zorgis pri tio, kion tiuj ĉi du malgrandaj sovaĝuloj planis, ni estis senpovaj por regi la funkciadon de iliaj mensoj; Ni ne arbitre influis iliajn decidojn — ni ne povis. Sed ene de la permesitaj limoj de planeda funkciado ni, la Vivo-Portantoj, kune kun niaj asociitoj, ĉiuj konspiris por gvidi la homajn ĝemelojn norden kaj malproksimen de iliaj harplenaj popoloj parte loĝantaj en la arboj. Kaj tiel, per sia propra inteligenta elekto, la ĝemeloj ja emigris, kaj pro nia superrigardo ili migris norden al izolita regiono, kie ili evitis la eblon de biologia degenerado per miksado kun siaj malsuperaj parencoj de la Primataj triboj.
Iomete antaŭ sia foriro el la hejmaj arbaroj ili perdis sian patrinon dum gibona atako. Dum ŝi ne posedis ilian inteligentecon, ŝi ja havis admirindan kaj altgradan mamulan korinklinon al siaj idoj, kaj ŝi brave donis sian vivon provante savi la mirindan paron. Ŝi ne vane oferis sin, ĉar ŝi retenis la malamikojn, ĝis la patro alvenis kun helpotrupo, kaj venkis la invadantojn.
Baldaŭ post kiam tiu ĉi juna paro forlasis siajn kunulojn por fondi la homan rason, ilia Primata patro fariĝis nekonsolebla — li estis korŝirita. Li rifuzis manĝi, eĉ kiam la nutraĵo estis alportita al li fare de liaj aliaj infanoj. Liaj distingiĝaj idoj perdiĝintaj, la vivo ne ŝajnis vivinda inter liaj ordinaraj kunuloj; do li forvagis en la arbaro, estis agresita de malamikaj gibonoj, kaj batita ĝis morto.
Ni, la Vivo-Portantoj sur Urantio, trapasis la longan vigilon de la vigla atendo de la tago, kiam ni unue enplantis la vivoplasmon en la planedajn akvojn, kaj kompreneble la apero de la unuaj vere inteligentaj kaj libervolaj estaĵoj alportis al ni grandan ĝojon kaj plejsuperan kontentigon.
Ni rigardis la mensan disvolviĝon de la ĝemeloj per nia observado de la funkciado de la sep asistantaj menso-spiritoj asignitaj al Urantio okaze de nia alveno sur la planedon. Tra la tuta longa evolua disvolviĝo de la planeda vivo, tiuj ĉi senlacaj mensaj ministroj ĉiam registris sian pliiĝan kapablon kontakti kun la sinsekve plivastiĝantaj cerebraj kapabloj de la progresante superaj bestaj kreitaĵoj.
Unue nur la spirito de intuicio povis funkcii en la instinkta kaj refleksa konduto de la praa besta vivo. Kun la diferencigo de superaj specoj, la spirito de compreno kapablis provizi tiajn kreitaĵojn per la donaco de spontana associo de ideoj. Poste ni observis la funkciadon de la spirito de kuraĝo; evoluantaj bestoj vere disvolvis krudan formon de protekta konscio. Post la apero de la mamulaj grupoj, ni vidis la spiriton de scio manifestiĝantan en pli granda mezuro. Kaj la evoluo de la superaj mamuloj alportis la funkciadon de la spirito de konsilo kun la responda kreskado de la grega instinkto kaj la komencoj de primitiva socia disvolviĝo.
Pli kaj pli, de la aŭroraj mamuloj tra la mezmamuloj kaj la Primatoj, ni observis la kreskantan servon de la kvin unuaj asistantoj. Sed neniam la ceteraj du, la plej superaj mensaj ministroj, kapablis funkcii en la Urantia speco de evolua menso.
Imagu nian ĝojon iam - la ĝemeloj estis ĉirkaŭ dekjaraj - kiam la adorada spirito kontaktiĝis kun la menso de la femala ĝemelo, kaj malmulte da tempo post kun la maskla. Ni sciis, ke io tre alproksimiĝanta al la homa menso estis kulminonta, kaj, ĉirkaŭ unu jaro pli malfrue, kiam sekve de meditada pripenso kaj finelektita decido ili findecidiĝis forkuri el hejmo kaj vojaĝi norden, tiam la saĝeca spirito ekfunkciis sur Urantio kaj en tiuj du ekde tiam agnoskataj homaj mensoj.
Estis tuja kaj nova ordo de mobilizado de la sep asistantaj menso-spiritoj. Ni vigle esperis; ni konstatis, ke la longe atendita horo proksimiĝis; ni sciis, ke ni estis ĉe la sojlo de la realigo de nia longega strebo por evoluigi libervolajn kreitaĵojn sur Urantio.
Ni ne devis longe atendi. Tagmeze, la tagon post la fuĝo de la ĝemeloj, okazis la komenca testa fulmo de la signaloj de universa cirkvito ĉe la planeda riceva centro de Urantio. Ni ĉiuj kompreneble ekscitiĝis kun la konstato, ke grava evento estis baldaŭa; sed ĉar tiu ĉi mondo estis stacio de eksperimenta vivo, ni ne havis eĉ la plej etan ideon pri kiel ni estos informitaj pri la agnosko pri la inteligenta vivo sur la planedo. Sed ni ne estis longe en suspenso. La trian tagon post la forkuro de la ĝemeloj, kaj antaŭ ol la korpuso de Vivo-Portantoj foriris, alvenis la Nebadona ĉefanĝelo pri establo de la komenca planeda cirkvito.
Estis eventoplena tago sur Urantio, kiam nia malgranda grupo kunvenis ĉirkaŭ la planeda poluso de spaca komunikado, kaj ricevis la unuan mesaĝon el Salvingtono sur la nove establita menso-cirkvito de la planedo. Kaj tiu unua mesaĝo, diktita de la ĉefo de la korpuso de arkianĝeloj, diris:
“Al la Vivo-Portantoj sur Urantio — Saluton! Ni transdonas la certecon de granda plezuro sur Salvingtono, Edentio, kaj Jerusemo honore al la registrado ĉe la sidejo de Nebadono de la signalo pri la ekzisto sur Urantio de menso de libervola digno. La celplena decido de la ĝemeloj fuĝi norden kaj apartigi siajn idojn de siaj malsuperaj prauloj estis notita. Tio ĉi estas la unua decido de menso — la homa speco de menso — sur Urantio, kiu aŭtomate establas la cirkviton de komunikado, per kiu tiu komenca mesaĝo de agnosko estas transdonita.”
Poste per tiu ĉi nova cirkvito alvenis la salutoj de la Plejaltuloj de Edentio, enhavante instrukciojn al la loĝantaj Vivo-Portantoj, malpermesante al ni entrudiĝi kun la pratipo de vivo, kiun ni enplantis. Ni estis direktitaj ne interveni en la aferojn de la homa progreso. Ne necesus konkludi, ke la Vivo-Portantoj ĉiam arbitre kaj mekanike intervenas en la naturan plenumadon de la evoluaj planoj de la planedo, ĉar ni ne faros tion. Sed ĝis tiam ni estis permesitaj manipuli la medion kaj ŝirmi la vivoplasmon laŭ speciala maniero, kaj estis tiu ĉi eksterordinara sed plene natura superrigardo, kiu devis ĉesi.
Tuj kiam la Plejaltuloj finis paroli, la bela mesaĝo de Lucifero, tiam suvereno de la Sataina sistemo, ektrafis la planedon. Nun la Vivo-Portantoj aŭdis la bonvenigajn parolojn de sia propra ĉefo, kaj ricevis lian permeson reveni sur Jerusemo. Tiu ĉi mesaĝo de Lucifero enhavis la oficialan aprobon de la laboro de la Vivo-Portantoj sur Urantio, kaj absolvis nin de ĉiu ajn venonta kritiko pri iu el niaj klopodoj por plibonigi la vivajn pratipojn de Nebadono kiel establite en la Satania sistemo.
Tiuj ĉi mesaĝoj el Salvingtono, Edentio, kaj Jerusemo formale markis la finon de la epoklonga superrigardado de la planedo fare de la Vivo-Portantoj. Dum epokoj ni deĵoris, asistataj nur de la sep asistantaj menso-spiritoj kaj la Majstraj Fizikaj Regantoj. Kaj nun la volo, la povo elekti adori kaj supreniri, aperinte en la evoluaj kreitaĵoj de la planedo, ni konstatis, ke nia laboro estis finita, kaj nia grupo prepariĝis por foriri. Urantio estanta mondo de modifita vivo, permeso estis konsentita postlasi du altrangajn Vivo-Portantoj kun dek du asistantoj, kaj mi estis elektita kiel unu el tiu ĉi grupo, kaj de tiam mi restis sur Urantio.
Antaŭ precize 993 408 jaroj (de la jaro 1934 p.K.), ke Urantio estis formale agnoskita kiel planedo de homa loĝado en la universo de Nebadono. La biologia evoluo ankoraŭfoje atingis la homajn nivelojn de libervola digno; la homo alvenis sur la planedo 606 de Satanio.
[Patronata de Vivo-Portanto de Nebadono loĝanta sur Urantio.]