Kajero 61
La erao de mamuloj etendiĝas de la tempoj de la origino de placentaj mamuloj ĝis la fino de la glaciepoko, kovranta iom malpli ol kvindek milionojn da jaroj.
Dum tiu ĉi Kenozoika epoko la monda pejzaĝo prezentis allogan aspekton — rondajn montetojn, larĝajn valojn, vastajn riverojn kaj grandajn arbarojn. Dufoje dum tiu ĉi ero da tempo la Panama istmo leviĝis kaj malleviĝis; trifoje same faris la terponto de la Beringa Markolo. La animalaj tipoj estis kaj multaj kaj diversaj. En la arboj svarmis birdoj, kaj la tuta mondo estis animala paradizo, malgraŭ la senĉesa lukto por dominado de la evoluantaj animalaj specioj.
La akumulataj demetaĵoj de la kvin periodoj de tiu ĉi kvindek-milionjara erao enhavas la fosiliajn registrojn de la sinsekvaj mamulaj dinastioj, kaj rekte kondukas ĝis la tempoj de la efektiva apero de la homo mem.
Antaŭ 50 000 000 jaroj la teraj areoj de la mondo estis tre ĝenerale super la akvo aŭ nur iomete subakvigitaj. La formacioj kaj demetaĵoj de tiu ĉi periodo estas kaj teraj kaj maraj, sed ĉefe teraj. Dum konsiderinda tempo la tero grade leviĝis, sed ili estis samtempe eroziitaj kaj forportitaj ĝis la malaltaj niveloj en la maroj.
Frue dum tiu ĉi periodo kaj en Nord-Ameriko la placenta speco de mamuloj subite aperis, kaj ili konsistigis la plej gravan evoluan disvolviĝon ĝis tiu ĉi tempo. Antaŭaj ordoj de neplacentaj mamuloj antaŭe ekzistis, sed tiu ĉi nova speco rekte kaj subite ŝprucis el la antaŭekzistanta reptilia praulo, kies idoj persistis dum la tempoj de la dinosaŭra malpliiĝo. La patro de la placentaj mamuloj estis malgranda, tre aktiva, karnovora, saltanta speco de dinosaŭro.
Bazaj mamulaj instinktoj komencis manifestiĝi en tiuj ĉi primitivaj mamulaj specoj. La mamuloj posedas grandegan avantaĝon sur ĉiuj aliaj formoj de animala vivo en tio, ke ili povas:
1. Naski relative maturan kaj bone disvolvitajn idojn.
2. Nutri, eduki kaj protekti sian idaron per korinklina atento.
3. Uzi la povon de sia supera cerbo por memdaŭriĝi.
4. Utiligi sian pliigitan lertecon por forkuri el malamikoj.
5. Apliki superan inteligentecon al mediaj alĝustiĝo kaj adaptiĝo.
Antaŭ 45 000 000 jaroj la kontinentaj spinoj estis levitaj asocie kun tre ĝenerala sinkado de la marbordoj. La mamula vivo rapide evoluis. Malgranda reptilio, ovodemeta speco de mamulo prosperis, kaj la prauloj de la postaj kanguruoj travagis Aŭstralion. Baldaŭ estis malgrandaj ĉevaloj, rapidaj rinoceroj, tapiroj kun rostroj, primitivaj porkoj, sciuroj, lemuroj, didelfoj kaj pluraj triboj de simiecaj animaloj. Ili ĉiuj estis malgrandaj, primitivaj kaj plej taŭgaj por vivi en la arbaroj de la montaraj regionoj. Larĝa struteca tera birdo disvolviĝis ĝis alteco de tri metroj, kaj demetis ovon dudek tri centrimetrojn larĝa kaj tridek tri centimetrojn longa. Tiuj ĉi estis la prauloj de la postaj gigantaj transportaj birdoj, kiuj estis tre inteligentaj, kaj iam transportis homajn estaĵojn tra la areo.
La mamuloj de la komenca Kenozoiko vivis sur la tero, sub la maro, en la aero kaj ĉe la arbopintoj. Ili havis de unu ĝis dek unu parojn de mamaj glandoj, kaj ĉiuj estis kovritaj per konsiderinda hararo. Same kiel la aperontaj ordoj ili disvolvis du sinsekvajn dentarojn, kaj posedis grandajn cerbojn kompare kun sia korpa grando. Sed inter ili neniuj modernaj formoj ekzistis.
Antaŭ 40 000 000 jaroj la teraj areoj de la Norda Hemisfero komencis leviĝi, kaj tio estis sekvita de novaj ampleksaj teraj demetaĵoj kaj aliaj teraj agadoj, inkluzive de lafofluoj, deformado, formado de lagoj, kaj erozio.
Dum la lasta parto de tiu ĉi epoko la plejmulto de Eŭropo estis subakvigita. Sekve de iometa leviĝo de tero la kontinento estis kovrita per lagoj kaj bajoj. La Arkta Oceano, tra la Urala depresio, verŝiĝis suden por ligiĝi al la Mediteranea Maro, kiu tiam etendiĝis norden, la altebenaĵoj de la Alpoj, Karpatoj, Apeninoj, kaj Pireneoj estante super la akvoj kiel insuloj de la maro. La Istmo de Panamo estis super la akvo; la Atlantika kaj Pacifika Oceanoj estis apartigitaj. Nord-Ameriko estis ligita kun Azio per la tera ponto de la Beringa markolo, kaj kun Eŭropo pere de Gronlando kaj Islando. La tera cirkvito de teroj en nordaj latitudoj estis nur rompita de la Urala Markolo, kiu ligis la arktajn marojn kun la plivastigita Mediteraneo.
Konsiderinda kvanto da foraminifera kalkŝtono estis demetita en Eŭropaj akvoj. Hodiaŭ tiu ĉi sama ŝtono estas levita ĝis la alteco de 3000 metroj en la Alpoj, 4800 metroj en la Himalajoj, kaj 6000 metroj en Tibeto. La kalkŝtonaj demetaĵoj de tiu ĉi periodo troviĝas laŭ la marbordoj de Afriko kaj Aŭstralio, sur la orienta marbordo de Sud-Ameriko, kaj ĉirkaŭ la Okcidentaj Indioj.
Tra tiu ĉi tuta periodo nomata la Eocena periodo la evoluo de mamuloj kaj aliaj vivformoj dauris kun malmulte aŭ neniu interrompo. Nord-Ameriko estis tiam tere konektita kun ĉiuj kontinentoj krom Aŭstralio, kaj la mondo estis grade invadita de primitiva mamula faŭno de variaj specoj.
Tiu ĉi periodo estis karakterizita per la plua kaj rapida evoluo de placentaj mamuloj, la plej progresantaj formoj de mamula vivo disvolviĝanta dum tiuj ĉi tempoj.
Kvankam la fruaj placentaj mamuloj fontis el karnovoraj prauloj, tre baldaŭ herbovoraj branĉoj disvolviĝis, kaj iom poste familioj de ĉiovoraj mamuloj ankaŭ aperis. La angiospermoj estis la ĉefan manĝaĵon de la rapide pliiĝantaj mamuloj, la moderna tera flaŭro, inkluzive de la plejmulto de nuntempaj plantoj kaj arboj, aperintaj dum antaŭaj periodoj.
Antaŭ 35 000 000 jaroj markis la komencon de la epoko de la monda dominado de placentaj mamuloj. La suda terponto estis ampleksa, kunligante la tiam enorma Antarkta kontinento kun Sud-Ameriko, Sud-Afriko kaj Aŭstralio. Malgraŭ la amasiĝo de teroj en altaj latitudoj, la monda klimato restis relative milda pro la enorma pliiĝo de la surfaco de tropikaj maroj, kaj la teroj ne estis sufiĉe altaj por produkti glaĉerojn. Ampleksaj lafofluoj okazis en Gronlando kaj Islando, iom da karbo estante demetita inter tiuj ĉi tavoloj.
Notindaj ŝanĝoj okazis en la faŭno de la planedo. La mara vivo spertis grandan modifon; la plejmulto de la nuntempaj ordoj de mara vivo ekzistis, kaj la foraminiferoj daŭre ludis gravan rolon. La insekta vivo estis tre simila al tiu de la antaŭa erao. La fosiliaj tavoloj de Florisanto en Kolorado apartenas al la postaj jaroj de tiuj ĉi malproksimaj tempoj. La plejmulto de la vivantaj familioj de insektoj venas de tiu ĉi periodo, sed multaj tiam ekzistantaj estas nun formortintaj, kvankam iliaj fosilioj restas.
Surtere tio ĉi estis ĉefe la epoko de mamulaj renoviĝo kaj disvastiĝo. El la pli fruaj kaj primitivaj mamuloj pli ol cent specioj malaperis antaŭ la fino de tiu ĉi periodo. Eĉ la grandaj mamuloj kun malgrandaj cerboj baldaŭ pereis. Cerboj kaj lerteco anstataŭis kirason kaj grandecon en la progreso de animala postvivo. Kaj kun la dinosaŭra familio malpliiĝanta, la mamuloj malrapide prenis sur sin la la dominadon de la tero, rapide kaj komplete detruante la ceteron de siaj reptiliaj prauloj.
Kune kun la malapero la dinosaŭroj, aliaj kaj grandaj ŝanĝoj okazis en la diversaj branĉoj de la saŭra familio. La postvivantaj membroj de la fruaj reptiliaj familioj estas testudoj, serpentoj kaj krokodiloj, kune kun la respektinda rano, la sola restanta grupo reprezentanta la fruaj prauloj de la homo.
Diversaj grupoj da mamuloj havis sian originon en unika animalo nun formortinta. Tiu ĉi karnovora kreitaĵo estis ia interkruciĝo inter kato kaj foko; ĝi povis vivi surtere aŭ enakve, kaj ĝi estis tre inteligenta kaj tre aktiva. En Eŭropo la praulo de la hunda familio evoluis, baldaŭ naskante multajn speciojn de malgrandaj hundoj. Ĉirkaŭ la sama tempo la ronĝuloj, inkluzive de kastoroj, sciuroj, geomusoj, musoj kaj kunikloj aperis, kaj baldaŭ fariĝis notindan vivformon, tre malmulte da ŝanĝoj okazintaj de tiam en tiu familio. La postaj demetaĵoj de tiu ĉi periodo enhavas la fosiliajn restaĵojn de hundoj, katoj, procionoj kaj musteloj en praformoj.
Antaŭ 30 000 000 jaroj la modernaj specoj de mamuloj komencis aperi. Antaŭe la mamuloj plejparte vivis en la montetoj, estante de montaj specoj. Subite komencis la evoluo de ebenaĵaj aŭ hufaj specoj, la paŝtiĝantaj specioj, diferencigitaj de la unghavaj karnovoruloj. Tiuj ĉi paŝtiĝuloj fontis el nediferencigita praulo havanta kvin piedfingrojn kaj kvardek kvar dentojn, kiu pereis antaŭ la fino de la epoko. La piedfingra evoluo ne progresis preter la tripiedfingra stadio tra tiu ĉi tuta periodo.
La ĉevalo, elstara ekzemplo de evoluo, vivis dum tiuj ĉi tempoj kaj en Nord-Ameriko kaj en Eŭropo, kvankam ĝia disvolviĝo ne estis plene kompletigita antaŭ la posta glaciepoko. Dum la rinocera familio aperis fine de tiu ĉi periodo, ĝi spertis sian plej grandan disvastiĝon. Malgranda porkeca kreitaĵo ankaŭ disvolviĝis, kiu fariĝis la praulo de multaj specioj de porkoj, pekarioj kaj hipopotamoj. La kameloj kaj la lamoj originis el Nord-Ameriko ĉirkaŭ la mezo de tiu ĉi periodo, kaj invadis la okcidentajn ebenaĵojn. Poste la lamoj migris al Sud-Ameriko, la kameloj al Eŭropo, kaj baldaŭ ambaŭ formortis en Nord-Ameriko, kvankam kelkaj kameloj postvivis ĝis la glaciepoko.
Ĉirkaŭ tiu ĉi tempo notinda fakto okazis en okcidenta Nord-Ameriko: la fruaj prauloj de la malnovaj lemuroj unue aperis. Kvankam tiu ĉi familio ne povas esti konsiderata kiel veraj lemuroj, ilia alveno markis la establon de la linio, el kiuj la veraj lemuroj poste fontis.
Same kiel la teraj serpentoj de antaŭa epoko, kiuj foriris al la maroj, nun tuta tribo de placentaj mamuloj forlasis la teron, kaj ekloĝis en la oceanoj. Kaj de tiam ili restis en la maro, produktante balenojn, delfenojn, focenojn, fokojn kaj marleonojn.
La birda vivo de la planedo daŭre pludisvolviĝis, sed kun malmulte da evoluaj ŝanĝoj. La plejmulto de nunaj birdoj ekzistis, inkluzive de mevoj, ardeoj, flamengoj, buteoj, falkoj, agloj, strigoj, koturnoj kaj strutoj.
Fine de tiu ĉi Oligocena periodo, kovranta dek milionojn da jaroj, la planta vivo, kune kun la mara vivo kaj la teraj animaloj, multe evoluis, kaj ĉeestis sur la tero simile kiel hodiaŭ. Konsiderinda specialigo poste aperis, sed la praaj formoj de plejmulto da vivantaj aferoj tiam vivis.
La tera leviĝo kaj la mara apartigo malrapide ŝanĝis la mondan veteron, grade malvarmigante ĝin, sed la klimato ankoraŭ estis milda. Sekvojoj kaj magnolioj kreskis en Gronlando, sed la subtropikaj plantoj komencis migri suden. Antaŭ la fino de tiu ĉi periodo tiuj ĉi plantoj kaj arboj de varma klimato plejparte malaperis de la nordaj latitudoj, anstataŭigitaj de pli rezistaj plantoj kaj falfoliaj arboj.
Estis granda pliiĝo en la variaĵoj de herboj, kaj la dentoj de multaj mamulaj specioj grade modifiĝis por konformiĝi al la nuntempa tipo de paŝtiĝo.
Antaŭ 25 000 000 jaroj okazis malgranda tera subakviĝo post longa epoko de tera leviĝo. La regiono de Rokaj Montoj restis tre levita, tiel ke la demetado de eroziaj materialoj daŭris tra ĉiuj malaltebenaĵoj de la oriento. La Sieroj estis bone relevitaj; fakte de tiam ili ne ĉesis altiĝi. La granda vertikala faŭlto ses kilometrojn kaj duonon alta en la Kalifornia regiono datiĝas de tiu ĉi tempo.
Antaŭ 20 000 000 jaroj estis ja la ora epoko de mamuloj. La terponto de la Beringa markolo emerĝis, kaj multaj grupoj de animaloj migris al Nord-Ameriko el Azio, inkluzive de kvardentegaj mastodontoj, mallongkruraj rinoceroj, kaj multaj variaĵoj de la kata familio.
La unuaj cervoj aperis, kaj Nord-Ameriko baldaŭ estis invadita de remaĉuloj — cervoj, bovoj, kameloj, bizonoj kaj pluraj specioj de rinoceroj — krom la gigantaj porkoj, preskaŭ du metrojn altaj, formortis.
La gigantaj elefantoj de tiu ĉi kaj postaj periodoj posedis grandajn cerbojn kaj ankaŭ grandajn korpojn, kaj ili baldaŭ invadis la tutan mondon krom Aŭstralio. Por la unua fojo la mondo estis dominita de enorma animalo kun cerbo sufiĉe granda por ebligi al ĝi plu vivi. Konfrontite de la tre inteligenta vivo de tiuj ĉi epokoj, neniu animalo granda kiel elefanto povus postvivi, krom se ĝi posedus cerbon kun granda grandeco kaj supera kvalito. Laŭ inteligenta kaj adaptiĝo la elefanto proksimiĝas nur al la ĉevalo, kaj ĝi estas superita nur de la homo mem. Eĉ tiel, el la kvindek specioj de elefantoj, kiuj ekzistis komence de tiu ĉi periodo, nur du postvivis.
Antaŭ 15 000 000 jaroj la montaj regionoj de Eŭrazio leviĝis, kaj estis iom da vulkana agado tra ĉiuj ĉi regionoj, sed neniom komparebla kun la lafofluoj de la Okcidenta Hemisfero. Tiuj ĉi nestabilaj kondiĉoj regis en la tuta mondo.
La markolo de Ĝibraltaro fermiĝis, kaj Hispanio estis ligita kun Afriko per la malnova terponto, sed la Mediteraneo verŝiĝis al Atlantiko per mallarĝa kanalo, kiu trairis Francion, la montopintoj kaj altebenaĵoj aspektantaj kiel insuloj super tiu ĉi antikva maro. Poste tiuj ĉi Eŭropeaj maroj komencis retiriĝi. Ankoraŭ poste la Mediteraneo estis ligita al la Hinda Oceano, dum fine de tiu ĉi periodo la Sueza regiono estis levita, tiel ke la Mediteraneo fariĝis, por tempo, interna sala maro.
La Islanda terponto subakviĝis, kaj la arktaj akvoj miksiĝis kun tiuj de la Atlantika Oceano. La Atlantika marbordo de Nord-Ameriko rapide malvarmiĝis, sed la Pacifika marbordo restis pli varma ol nun. La grandaj oceanaj fluoj funkciis, kaj influis la klimaton multe kiel hodiaŭ.
La mamula vivo daŭre evoluis. Enormaj gregoj da ĉevaloj aldoniĝis al la kameloj en la okcidentaj ebenaĵoj de Nord-Ameriko; tio ĉi vere estis la epoko de ĉevaloj same kiel de elefantoj. La cerbo de ĉevaloj sekvas laŭ animala kvalito tiun de la elefanto, sed laŭ unu aspekto ĝi estas ja malsupera, ĉar la ĉevalo neniam plene venkis sian profunde ankritan inklinon forfuĝi, kiam ĝi estas timigita. Al la ĉevalo mankas la emocian regadon de la elefanto, dum la elefanto estas grande handikapita pro sia grandeco kaj manko de lerteco. Dum tiu ĉi periodo animalo evoluis, kiu estis iel kiel kaj elefanto kaj ĉevalo, sed ĝi baldaŭ estis detruita pro la rapide kreskanta kata familio.
Dum Urantio eniras la tiel nomatan “senĉevalan epokon”, vi devus paŭzi kaj konsideri, kion tiu animalo signifis por viaj prapatroj. La homoj unue uzis ĉevalojn por nutri sin, poste por vojaĝi, kaj pli poste por agrikulturo kaj milito. La ĉevalo longe servis la homaron, kaj ludis gravan rolon en la disvolviĝo de la homa civilizacio.
La biologiaj disvolviĝoj de tiu ĉi periodo multe kontribuis por starigi la stadion de la sekva apero de la homo. En centra Azio la veraj specoj de kaj la primitivaj simioj kaj la goriloj evoluis, havante komunan praulon, nun formortinta. Sed neniu el tiuj ĉi specioj estas koncernata de la linio de vivantaj estaĵoj, kiuj estis poste la prauloj de la homa raso.
La hunda familio estis reprezentita de pluraj grupoj, precipe lupoj kaj vulpoj; la kata tribo, de panteroj kaj grandaj sabrodentaj tigroj, tiuj ĉi-lastaj unue evoluantaj en Nord-Ameriko. La modernaj kataj kaj hundaj familioj multiĝis en la tuta mondo. Musteloj, martesoj, lutroj kaj procionoj prosperis kaj disvolviĝis ĉie en la nordaj latitudoj.
La birdoj daŭre evoluis, kvankam malmulte da notindaj ŝanĝoj okazis. La reptilioj estis similaj al la modernaj tipoj — serpentoj, krokodiloj kaj testudoj.
Tiel finiĝis tre eventoplna kaj interesa periodo de la monda historio. Tiu ĉi epoko de la elefanto kaj la ĉevalo estas konata kiel la Mioceno.
Tio ĉi estas la periodo de antaŭglaciepoka leviĝo de teroj en Nord-Ameriko, Eŭropo kaj Azio. La tero estis multe ŝanĝita laŭ topografio. Montoĉenoj naskiĝis, riveretoj ŝanĝis sian kursojn, kaj izolitaj vulkanoj aperis en la tuta mondo.
Antaŭ 10 000 000 jaroj komencis epoko de disvastigitaj lokaj teraj demetaĵoj sur la malaltebenaĵoj de la kontinentoj, sed la plejmulto de tiuj ĉi sedimentaĵoj estis pli poste forigitaj. La plejmulto de Eŭropo tiam ankoraŭ estis sub la akvo, inkluzive de Anglio, Belgio, kaj Francio; kaj la Mediteranea Maro kovris plejmulton de norda Afriko. En Nord-Ameriko ampleksaj deponaĵoj formiĝis piede de montoj, en lagoj kaj en grandaj teraj basenoj. Tiuj ĉi demetaĵoj estas averaĝe nur ĉirkaŭ sesdek metrojn dikaj, estas pli-malpli koloraj kaj fosilioj estas maloftaj. Du grandaj dolĉakvaj lagoj ekzistis en okcidenta Nord-Ameriko. La Sieroj leviĝis; la montoj Ŝasta, Hood, kaj Rajnero komencis sian karieron. Sed ne estis antaŭ la posta glaciepoko, ke Nord-Ameriko komencis sian glitmovon al la Atlantika depresio.
Dum mallonga tempo ĉiuj teroj de la mondo estis denove kunligitaj krom Aŭstralio, kaj la lasta granda tutmonda animala migrado okazis. Nord-Ameriko estis ligita kaj kun Sud-Ameriko kaj kun Azio, kaj estis libera interŝanĝo de animala vivo. Aziaj bradipoj, dazipoj, antilopoj kaj ursoj eniris en Nord-Ameriko, dum Nord-Amerikaj kameloj iris al Ĉinio. Rinoceroj migris al la tuta mondo krom Aŭstralio kaj Sud-Ameriko, sed ili formortis fine de tiu ĉi periodo.
Ĝenerale la vivo de la antaŭa periodo daŭre evoluis kaj disvastiĝis. La kata familio dominis la animalan vivon, kaj la mara vivo preskaŭ stagnis. Pluraj el la ĉevaloj ankoraŭ estis tri-piedfingraj, sed la modernaj specoj alvenis; lamoj kaj ĝirafecaj kameloj miksiĝis kun la ĉevaloj sur la paŝtejaj ebenaĵoj. La ĝirafo aperis en Afriko, kun same longa kolo kiel nun. En Sud-Ameriko bradipoj, dazipoj, formikomanĝuloj, kaj la Sud-Amerikaj speco de primitivaj simioj evoluis. Antaŭ ol la kontinentoj estis finfine izolitaj, tiuj masivaj bestoj, la mastodontoj, migris ĉien krom al Aŭstralio.
Antaŭ 5 000 000 jaroj la ĉevalo evoluis ĝis sia nuna stato, kaj el Nord-Ameriko migris al la tuta mondo. Sed la ĉevalo formortis sur sia origina kontinento, longe antaŭ la alveno de la ruĝa homo.
La klimato grade malvarmiĝis; la teraj plantoj malrapide moviĝis suden. Komence estis la pliiĝanta malvarmo en la nordo, kiu haltigis la animalajn migradojn tra la nordaj istmoj; poste tiuj ĉi Nord-Amerikaj terpontoj sinkis. Iom poste la tera ligo inter Afriko kaj Sud-Ameriko fine subakviĝis, kaj la Okcidenta Hemisfero estis izolita multe kiel nun. De tiu tempo distingeblaj specoj de vivo komencis disvolviĝi en la Orienta kaj Okcidenta Hemisferoj.
Kaj tiel tiu ĉi periodo de preskaŭ dek milionoj da jaroj finiĝis, kaj ankoraŭ ne aperis la prapatro de la homo. Tio ĉi estas la tempo kutime nomata Plioceno.
Antaŭ la fino de la antaŭa periodo la teroj de la nordorienta parto de Nord-Ameriko kaj norda Eŭropo estis tre levitaj sur ampleksa skalo, en Nord-Ameriko vastaj areoj leviĝis ĝis 9000 metroj kaj pli. Mildaj klimatoj ĝis tiam regis super tiuj ĉi nordaj regionoj, kaj la arktaj akvoj estis ĉiuj malfermitaj al vaporiĝo, kaj ili daŭre estis senglaciaj ĝis preskaŭ la fino de la glacia periodo.
Samtempe kun tiuj ĉi leviĝoj de teroj la oceanaj fluoj ŝanĝiĝis, kaj la sezonaj ventoj ŝanĝis siajn direktojn. Tiuj ĉi kondiĉoj fine produktis preskaŭ konstantan precipitadon de humilo kaŭzitan de la moviĝo de la tre saturita atmosfero super la nordaj altebenaĵoj. Neĝo komencis fali super tiujn ĉi levitajn kaj do malvarmajn regionojn, kaj ĝi daŭre falis ĝis atingi dikecon de 6000 metroj. La areoj de plej granda dikeco de neĝo, kune kun altitudo, determinis la centrajn punktojn de la postaj glaciaj premaj fluoj. Kaj la glaciepoko persistis tiel longe, kiel tiu ĉi ekscesa precipitado daŭris por kovri tiujn ĉi nordajn altebenaĵojn per tiu ĉi enorma mantelo de neĝo, kiu baldaŭ metamorfozis en solidan sed rampanta glacio.
La grandaj glacitavoloj de tiu ĉi periodo ĉiuj situis sur levitaj altebenaĵoj, ne en montaj regionoj, kie ili troviĝas hodiaŭ. Duono de la glaĉera glacio troviĝis en Nord-Ameriko, kvarono en Eŭrazio, kaj kvarono aliloke, ĉefe en Antarktiko. Afriko estis malmulte tuŝita de glacio, sed Aŭstralio estis preskaŭ kovrita per la mantelo de la antarkta glacio.
La nordaj regionoj de tiu ĉi mondo spertis ses apartaj kaj distingeblaj glaciaj invadoj, kvankam estis dekoj da antaŭeniĝoj kaj retiriĝoj asociitaj kun la agado de ĉiu individua glacitavolo. La glacio en Nord-Ameriko amasiĝis en du, kaj poste en tri centroj. Gronlando estis kovrita, kaj Islando estis komplete enterigita sub la glacia fluo. En Eŭropo la glacio je diversaj tempoj kovris la Britajn Insulojn krom la bordon de suda Anglio, kaj ĝi disvastiĝis en okcidenta Eŭropo ĝis Francio.
Antaŭ 2 000 000 jaroj la unua Nord-Amerika glaĉero komencis sian sudan antaŭeniĝon. La glaciepoko prepariĝis, kaj tiu ĉi glaĉero prenis preskaŭ unu miliono da jaroj por sia antaŭeniĝo kaj retiriĝo de la nordaj premaj centroj. La centra glacitavolo etendiĝis suden ĝis Kansaso; la orienta kaj okcidenta glaciaj centroj tiam ne estis tiom ampleksaj.
Antaŭ 1 500 000 jaroj la unua granda glaĉero retiriĝis al la nordo. Intertempe enormaj kvantoj da neĝo falis sur Gronlandon kaj sur la nordorientan parton de Nord-Ameriko, kaj baldaŭ tiu ĉi orienta glacimaso komencis flui suden. Tio ĉi estis la dua invado de la glacio.
Tiuj ĉi du unuaj invadoj de glacio ne estis ampleksaj en Eŭrazio. Dum tiuj ĉi fruaj epokoj de la glaciepoko Nord-Ameriko estis invadita de mastodontoj, lanaj mamutoj, ĉevaloj, kameloj, cervoj, moskaj ovibovoj, bizonoj, grundaj bradipoj, gigantaj kastoroj, sabrodentaj tigroj, bradipoj tiel larĝaj kiel elefantoj kaj multaj grupoj de la kataj kaj hundaj familioj. Sed de tiam ilia nombro malpliiĝis pro la kreskanta malvarmo de la glacia periodo. Ĉirkaŭ la fino de la glaciepoko la plejmulto de tiuj ĉi animalaj specioj formortis en Nord-Ameriko.
Ekster la glacia zono la tera kaj akva vivo de la mondo malmulte ŝanĝiĝis. Inter la glaciaj invadoj la klimato estis proksimume same milda kiel nuntempe, eble iom pli varma. La glaĉeroj ja estis lokaj fenomenoj, kvankam ili disvastiĝis ĝis kovri enormajn areojn. La marborda klimato multe variis inter la fojoj de glaĉera malaktiveco, kaj la tiuj tempoj, kiam enormaj glacimontoj glitis de la marbordoj de Majno en la Atlantikon, eskapis per Puĝeta Fjordo en la Pacifikon, kaj tondre disfalis el Norvegiaj fjordoj en la Nordan Maron.
La granda evento de tiu ĉi glacia periodo estis la evoluo de la primitiva homo. Iomete okcidente de Hindio, surtere kaj nun subakve kaj inter la idoj de aziaj migrintoj el la malpli novaj lemuraj specoj de Nord-Ameriko, la aŭroraj mamuloj subite aperis. Tiuj ĉi malgrandaj animaloj marŝis plejparte sur siaj malantaŭaj kruroj, kaj ili posedis grandajn cerbojn proporcie al sia grandeco kaj kompare kun la cerboj de aliaj animaloj. En la sepdeka generacio de tiu ĉi ordo de vivo, nova kaj supera grupo de animaloj subite diferenciĝis. Tiuj ĉi novaj mezmamuloj — preskaŭ duoble pli grandaj ol siaj prauloj, kaj posedantaj proporcie pliigitan cerban povon — apenaŭ establis sin, kiam la Primatoj, la tria esenca mutacio, subite aperis. (Samtempe, malprogresa disvolviĝo ene de la mezmamula familio generis la simian praularon; kaj de tiu tago la homa branĉo antaŭeniris per progresanta evoluo, dum la simiaj triboj restis senŝanĝaj aŭ efektive malprogresis.)
Antaŭ 1 000 000 jaroj Urantio estis registrita kiel loĝata mondo. Mutacio ene de la familio de progresantaj Primatoj subite produktis du primitivajn homajn estaĵojn, la efektivajn praulojn de la homaro.
Tiu ĉi evento okazis ĉirkaŭ la komenco de la tria glacia antaŭeniĝo; tiel oni povas vidi, ke viaj fruaj prapatroj naskiĝis kaj multiĝis en stimula, revigliga, kaj malfacila medio. Kaj la solaj postvivantoj el tiuj ĉi Urantiaj aborigenoj, la Eskimoj, ankoraŭ nun preferas loĝi en malvarmegaj nordaj klimatoj.
La homaj estaĵoj ne ĉeestis en la Okcidenta Hemisfero ĝis preskaŭ fine de la glaciepoko. Sed dum la interglaciaj epokoj ili pasis okcidenten ĉirkaŭ la Mediteraneon, kaj baldaŭ invadis la Eŭropan kontinenton. En la kavernoj de okcidenta Eŭropo troviĝas homaj ostoj miksitaj kun la restaĵoj de kaj tropikaj kaj arktaj animaloj atestante, ke la homo vivis en tiuj ĉi regionoj dum ĉiuj ĉi postaj epokoj de antaŭeniĝantaj kaj retiriĝantaj glaĉeroj.
Tra la tuta glacia periodo aliaj agadoj estis en progreso, sed la ago de la glacio ombras ĉiujn aliajn fenomenojn en la nordaj latitudoj. Neniu alia tera agado lasas tiel karakterizan pruvon en la topografio. La karakterizaj rokoj kaj la surfacaj fendoj, kiel abismoj, lagoj, delokitaj ŝtonoj, kaj pulvorigitaj rokoj estas ligitaj kun neniu alia fenomeno en la naturo. La glacio ankaŭ respondecas pri tiuj rondaj ŝvelaĵoj, aŭ surfacaj ondaĵoj, konataj kiel drumlinoj. Kaj glaĉero, kiam ĝi antaŭeniras, delokas riverojn, kaj ŝanĝas la tutan surfacon de la tero. Nur glaĉeroj lasas malantaŭ si tiujn rimarkindajn amasiĝojn — la grundaj, flankaj kaj finaj morenoj. Tiuj amasiĝoj, precipe la grundaj morenoj, etendiĝas de la orienta marbordo norden kaj okcidenten en Nord-Ameriko, kaj troviĝas en Eŭropo kaj Siberio.
Antaŭ 750 000 jaroj la kvara glacitavolo, kuniĝo de la Nord-Amerikaj centra kaj orienta glacikampoj de Nord-Ameriko, estis ja survoje suden; je sia kulmino ĝi atingis sudan Ilinojson, delokigante la riveron Misisipon je okdek kilometroj okcidenten, kaj oriente ĝi etendiĝis suden ĝis la rivero Ohio kaj centra pensilvanio.
En Azio la Siberia glacitavolo faris sian plej sudan invadon, dum en Eŭropo la antaŭeniranta glacio haltis tuj antaŭ la monta barilo de la Alpoj.
Antaŭ 500 000 jaroj dum la kvina antaŭeniro de la glacio, nova disvolviĝo akcelis la kurson de la homa evoluo. Subite kaj en unu generacio la ses koloraj rasoj mutaciis el la aborigena homa familio. Tio ĉi estas duoble grava dato, ĉar ĝi ankaŭ markas la alvenon de la Planeda Princo.
En Nord-Ameriko la antaŭeniranta kvina glaĉero konsistis en kombinita invado de ĉiuj tri glaciaj centroj. La orienta lobo etendiĝis nur sur mallonga distanco sude de la Sankta-Laŭrenca valo, kaj la okcidenta glacitavolo malmulte antaueniris suden. Sed la centra lobo moviĝis suden ĝis kovri la plejmulton de la ŝtato Iovao. En Eŭropo tiu ĉi invado de glacio ne estis tiel ampleksa, kiel la antaŭa.
Antaŭ 250 000 jaroj la sesa kaj lasta glaciiĝo komenciĝis . Kaj malgraŭ la fakto, ke la nordaj altebenaĵoj komenciĝis iomete sinki, tio ĉi estis la periodo de plej grandaj neĝofaloj sur la nordajn glacikampojn.
Dum tiu ĉi invado la tri grandaj glacitavoloj kunfandiĝis en unu sola glacimaso, kaj ĉiuj okcidentaj montoj partoprenis en tiu ĉi glacia agado. Tio ĉi estis la plej granda el ĉiuj glaciaj invadoj en Nord-Ameriko; la glacio moviĝis suden ĝis du mil kvarcent kilometroj for de siaj premaj centroj, kaj Nord-Ameriko spertis siajn plej malsuperajn temperaturojn.
Antaŭ 200 000 jaroj, dum la antaŭeniro de la lasta glaĉero, okazis epizodo, kiu multe influis la kurson de la eventoj sur Urantio — la Lucifera ribelo.
Antaŭ 150 000 jaroj la sesa kaj lasta glaĉero atingis la plej malmproksimajn punktojn de sia suda ekspansio, la okcidenta glacitavolo transiranta la Kanadan landlimon; la centra venanta suden ĝis Kansaso, Misurio, kaj Ilinojso; la orienta tavolo antaŭiranta suden, kaj kovranta la plej grandan parton de Pensilvanio kaj Ohio.
Tio ĉi estis la glaĉero, kiu sendis la multnombrajn langojn, aŭ glaciajn lobojn, kiuj ĉizis la nunajn lagojn, grandajn kaj malgrandajn. Dum ĝia retiriĝo la Nord-Amerika sistemo de Grandaj Lagoj estis produktita. Kaj la Urantiaj geologioj tre precize deduktis la diversajn stadiojn de tiu ĉi disvolviĝo, kaj ĝuste supozis, ke tiuj ĉi akvomasoj verŝiĝis dum malsamaj epokoj, unue en la Misisipan valon, poste oriente en la Hudsonan valon, kaj fine per norda vojo en la Sanktan-Laŭrencon. Antaŭ tridek mil jaroj la sistemo de kunligitaj Grandaj Lagoj komencis verŝiĝi per la nuna Niagara vojo.
Antaŭ 100 000 jaroj, dum la retiriĝo de la lasta glaĉero, la vastaj polusaj glacitavoloj komencis formiĝi, kaj la centro de glacia akumulado konsiderinde moviĝis norden. Kaj tiel longe la polusaj regionoj estos kovrataj per glacio, estas apenaŭ eble, ke alia glaciepoko povu okazi, sendepende de estontaj teraj leviĝoj aŭ modifoj de oceanaj fluoj.
La lasta glaĉero antaŭeniris dum cent miloj da jaroj, kaj tio postulis similan daŭron de tempo por kompletigi ĝian retiriĝon norden. La mezvarmaj regionoj estas senglaciaj de iom pli ol kvindek mil jaroj.
La rigora glacia periodo detruis multajn speciojn, kaj radikale ŝanĝis multajn aliajn. Multaj estis ege kriblitaj pro la migradoj tien kaj reen, kiuj estis necesaj pro la antaŭeniranta kaj retiriĝanta glacio. Tiuj animaloj, kiuj sekvis la glaĉeroj tien kaj reen sur la tero estis la ursoj, bizonoj, boacoj, moska ovibovo, mamuto kaj mastodonto.
La mamutoj celis la malfermitajn preriojn, sed la mastodontoj preferis la ŝirmajn randojn de la arbaraj regionoj. La mamutoj, ĝis freŝdate, vagis de Meksikio ĝis Kanado; la Siberia variaĵo kovriĝis per lano. La mastodonto persistis en Nord-Ameriko ĝis ekstermita de la ruĝa homo, simile kiel la blanka homo poste formortigis la bizonon.
En Nord-Ameriko, dum la lasta glaciiĝo, la ĉevalo, tapiro, lamo, kaj sabrodenta tigro formortis. Anstataŭante ilin la bradipoj, dazipoj kaj kapibaroj venis el Sud-Ameriko.
La altrudita migrado de la vivo antaŭ la antaŭeniranta glacio provokis eksterordinaran miksadon de plantoj kaj animaloj, kaj kun la retiriĝo de la fina glacia invado, multaj arktaj specioj de kaj plantoj kaj animaloj estis forlasitaj sur la altaĵoj de iuj montopintoj, kie ili rifuĝis por eviti la detruon per la glaĉero. Tial hodiaŭ tiuj ĉi delokitaj plantoj kaj animaloj estas troveblas sur la altaĵoj de Alpoj en Eŭropo kaj eĉ sur la Apalaĉaj Montoj de Nord-Ameriko.
La glaciepoko estas la lasta kompletiga geologia periodo, la tiel nomata Pleistoceno, dum pli ol du milionoj da jaroj.
Antaŭ 35 000 jaroj markas la finon de la granda glaciepoko krom en la polusaj regionoj de la planedo. Tiu ĉi dato ankaŭ estas signifa pro tio, ke ĝi estas proksima al la alveno de Materiaj Gefiloj kaj la komenco de la Adama diepoko, proksimume koincide kun la komenco de la Holoceno aŭ postglacia periodo.
Tiu ĉi prelego, etendiĝanta de la aŭroro de la mamula vivo ĝis la retiriĝo de la glacio ĝis la historiaj tempoj, kovras tempon de preskaŭ kvindek milionojn da jaroj. Tio ĉi estas la lasta — la nuntempa — geologia periodo, kaj ĝi estas konata de viaj esploristoj kiel la Kenozoika aŭ freŝtempa erao.
[Patronita de loĝanta Vivo-Portanto.]