Kajero 60

Urantio dum la frua erao de tera vivo

La erao de elskluzive mara vivo finiĝis. La tera pliatiĝo, la malvarmiĝo de la krusto kaj la oceanoj, la malpliiĝo de maroj kaj konsekvence iliaj profundiĝoj, kune kun granda pliiĝo de tero en la nordaj latitudoj, ĉiuj multe konspiris por ŝanĝi la mondan klimaton en ĉiuj regionoj tre malproksimaj de la ekvatora zono.

La finaj epokoj de la antaŭa erao estis vere la epoko de ranoj, sed tiuj ĉi prauloj de la teraj vertebruloj ne plu dominis, postvivinte en tre reduktitaj nombroj. Tre malmultaj tipoj postvivis la rigorajn elprovojn de la antaŭaj periodoj de biologiaj sortoŝanĝoj. Eĉ la plantoj portantaj sporojn preskaŭ malaperis.

1. La frua reptilia epoko

La eroziaj demetaĵoj de tiu ĉi periodo estis plejparte konglomeraĵoj, skisto kaj grejso. La gipsoŝtono kaj ruĝaj tavoloj ĉie en la sedimentaĵoj super kaj Ameriko kaj Eŭropo indikas, ke la klimato de tiuj ĉi kontinentoj estis arida. Tiuj ĉi aridaj areoj estis submetitaj al granda erozio fare de violentaj kaj periodaj pluvegoj sur la ĉirkaŭajn altebenaĵojn.

Malmulte da fosilioj troveblas en tiuj ĉi tavoloj, sed multaj piedsignojn de la teraj reptiloj povas esti observitaj sur la grejso. En multaj regionoj la tricent metroj da demetaĵoj de ruĝa grejso de tiu ĉi periodo enhavas neniujn fosiliojn. La vivo de teraj animaloj estis kontinua nur en iuj partoj de Afriko.

La dikeco de tiuj ĉi demetaĵoj varias de 1000 ĝis 3000 metroj, eĉ ĝis 5500 metroj ĉe la Pacifika marbordo. La lafo poste perforte eniris inter multaj el tiuj ĉi tavoloj. La Palisaroj de la rivero Hudsono estis formitaj per la eltrudado de bazalta lafo inter tiuj ĉi Triasaj stratumoj. La vulkana agado estis ampleksa en malsamaj partoj de la mondo.

Demetaĵoj de tiu ĉi periodo estas troveblaj en Eŭropo, ĉefe en Germanio kaj Rusio. En Anglio la Nova Ruĝa Grejso apartenas al tiu ĉi epoko. Kalkoxtono estis demetita en la sudaj Alpoj rezulte de invado de la maro, kaj ĝi nun estas videbla kiel la aparta dolomita kalkŝtono en la muroj, montopintoj, kaj kolonoj de tiuj regionoj. Tiu ĉi tavolo estas trovebla ankaŭ ĉie en Afriko kaj Aŭstralio. La Karara marmoro devenas de tia modifita kalkŝtono. Nenio el tiu ĉi periodo troviĝas en la sudaj regionoj de Sud-Ameriko, ĉar tiu parto de la kontinento restis malsupre, kaj do prezentas nur akvajn aŭ marajn demetaĵojn kontinuajn kun la antaŭaj kaj postaj epokoj.

Antaŭ 150 000 000 jaroj la fruaj periodoj de tera vivo de la monda historio komenciĝis. La vivo ĝenerale ne bone fartis, sed ja fartis pli bone ol dum la streĉa kaj malamika fino de la erao de mara vivo.

Komence de tiu ĉi erao la orienta kaj centra partoj de Nord-Ameriko, la norda duono de Sud-Ameriko, plejparte de Eŭropo kaj la tuta Azio estas klare super la maro. Nord-Ameriko unuafoje estas geografie izolita, sed ne longe ĉar la tera ponto de la Beringa markolo baldaŭ denove emerĝas, ligante la kontinenton kun Azio.

Grandaj fosaĵoj disvolviĝis en Nord-Ameriko, paralele kun la Atlantika kaj Pacifika marbordoj. La granda faŭlto oriente de Konektikuto aperis, unu flanko fine sinkanta tri kilometrojn. Multaj el tiuj ĉi Nord-Amerikaj fosaĵoj poste estis plenigitaj kun eroziaj demetaĵoj, kiel ankaŭ multaj el la basenoj de dolĉaj kaj salaj lagoj de la montaj regionoj. Poste tiuj ĉi plenigitaj teraj depresioj estis multe levitaj de lafofluoj, kiuj okazis subtere. La petriĝintaj arbaroj de multaj regionoj apartenas al tiu ĉi epoko.

La Pacifika marbordo, kutime super la akvo dum la kontinentaj subakviĝoj, malleviĝis krom la suda parto de Kalifornio kaj granda insulo, kiu tiam ekzistis en tio, kio estas nun la Pacifika oceano. Tiu ĉi malnova Kalifornia maro estis riĉa je mara vivo, kaj etendiĝis orienten ligante al la malnova mara baseno de la mezokcidenta regiono.

Antaŭ 140 000 000 jaroj, subite kaj kun nur la indiko pri du antaŭreptiliaj prauloj, kiuj disvolviĝis en Afriko dum la antaŭa epoko, la reptilioj aperis en plene evoluintaj formoj. Ili rapide disvolviĝis, baldaŭ produktante krokodilojn, skvamajn reptiliojn, kaj fine kaj marserpentojn kaj flugantajn reptiliojn. Iliaj transiraj prauloj rapide malaperis.

Tiuj ĉi rapide evoluantaj reptiliaj dinosaŭroj baldaŭ fariĝis la monarkoj de tiu ĉi epoko. Ili estis ovodemetantoj, kaj distingiĝis de ĉiuj animaloj per siaj malgrandaj cerboj pezantaj malpli ol kvincent gramoj kompare al korpoj, kiuj poste pezos ĝis kvardek tunojn. Sed la fruaj repilioj estis pli malgrandaj, karnovoraj, kaj marŝis kiel kanguroj sur siaj malantaŭaj piedoj. Ili havis kavajn birdecajn ostojn, kaj ili poste disvolviĝis nur tri piedfingrojn ĉe siaj malataŭaj piedoj, kaj multaj el iliaj fosiliaj piedsignoj estis erare atribuitaj al tiuj de gigantaj birdoj. Poste la herbovoraj dinosaŭroj evoluis. Ili kvarpiede marŝis, kaj unu branĉo de tiu ĉi grupo disvolvis protektan kirason.

Plurajn milionojn da jaroj poste la unuaj mamuloj aperis. Il estis senplacentaj, kaj ili rapide montriĝis kiel fiasko; neniu postvivis. Tio ĉi estis eksperimenta klopodo por plibonigi mamulajn speciojn, sed tio ne sukcesis sur Urantio.

La mara vivo de tiu ĉi periodo estis malabunda, sed ĝi rapide pliboniĝis kun la nova invado de la maro, kiu denove produktis vastajn marbordojn de malprofundaj akvoj. Ĉar estis pli da malprofundaj akvoj ĉirkaŭ Eŭropo kaj Azio, la plej riĉajn fosiliajn fundojn ĉirkaŭ tiuj ĉi kontinentoj. Hodiaŭ, se vi studus la vivon de tiu ĉi epoko, ekzamenu la Himalajan, Siberian, kaj Mediteranean regionojn, kaj same Hindion kaj la insulojn de la sud-Pacifika baseno. Elstara trajto de la mara vivo estis la ĉeesto de multego da belaj amonitojn, kies fosiliaj restaĵoj troviĝas tra la tuta mondo.

Antaŭ 130 000 000 jaroj la maroj tre malmulte ŝanĝiĝis. Siberio kaj Nord-Ameriko estis ligitaj per la tera ponto de la Beringa markolo. Riĉa kaj unika mara vivo aperis sur la Pacifika marbordo de Kalifornio, kie pli ol mil specioj de amonitoj disvolviĝis el la superaj specoj de cefalopodoj. La ŝanĝoj de vivo de tiu ĉi periodo estis ja revoluciaj, kvankam ili estis transiraj kaj laŭgradaj.

Tiu ĉi periodo daŭris pli ol dudek kvin milionoj da jarojn, kaj estas konata kiel la Triaso.

2. La posta reptilia epoko

Antaŭ 120 000 000 jaroj komenciĝis nova fazo de la reptilia epoko. La granda evento de tiu ĉi periodo estis la evoluo kaj la malpliiĝo de la dinosaŭroj. La vivo de teraj animaloj atingis sian plej grandan disvolviĝon laŭ dimensio, kaj preskaŭ pereis el la tera surfaco fine de tiu ĉi epoko. La dinosaŭroj evoluis en ĉiuj grandoj, de la specio malpli ol sesdek centimetrojn longa, ĝis la grandegaj nekarnovoraj dinosaŭroj, dudek tri metrojn longaj, kiuj neniam plu estis egalita laŭ grandeco de iu ajn vivanta kreitaĵo.

La plej granda el la dinosaŭroj originis el okcidenta Nord-Ameriko. Tiuj ĉi monstraj reptilioj estas enterigitaj traj ĉiuj regionoj de la Rokaj Montoj, laŭ la tuta atlantika marbordo de Nord-Ameriko, en okcidenta Eŭropo, Suda Afriko kaj Hindio, sed ne en Aŭstralio.

Tiuj ĉi masivaj kreitaĵoj fariĝis des malpli aktivaj kaj fortaj, ju pli ili grandiĝis; sed ili bezonis tian enorman kvanton da nutraĵo, kaj la tero estis tiel invadita de ili, ke ili laŭvorte malsatmortis, kaj formortis — mankis al ili la inteligenton por trakti tiun ĉi problemon.

Antaŭ tiam la plimulto de orienta Nord-Amerika, kiu longe estis levita, estis ebenigita kaj eroziita en la Atlantikan Oceanon, tiel ke la marbordo troviĝis plurajn centojn da kilometroj pli malproksime ol nun. La okcidenta parto de la kontinento ankoraŭ estis supre, sed eĉ tiuj ĉi regionoj estis poste invaditaj kaj de la norda maro kaj de la Pacifiko, kiu etendiĝis orienten ĝis la regiono de la Nigraj Montetoj de Dakoto.

Tio ĉi estis epoko de dolĉa akvo karakterizita de multaj internaj lagoj, kiel montras la abundo da fosilioj de dolĉa akvo de la tiel-nomata Morisonaj fundoj de Kolorado, Montano kaj Vajomingo. La dikeco de tiuj ĉi kombinitaj demetaĵoj de sala kaj dolĉa akvo varias inter 600 kaj 1500 metroj; sed estas tre malmulte da kalkoŝtono en tiuj ĉi tavoloj.

La sama polusa maro, kiu etendiĝis tiel malproksime super Nord-Ameriko, same kovris la tutan Sud-Amerikon, krom la baldaŭ aperontaj Andoj. Plejmulto de Ĉinio kaj Rusio estis inundita, sed la akva inondo estis plej granda en Eŭropo. Estis dum tiu ĉi subakviĝo, ke la bela litografia ŝtono de suda Germanio estis demetita, tiuj stratumoj en kiuj la fosilioj, kiel la plej delikataj flugiloj de malnovaj insektoj, estas konservitaj kvazaŭ tio datus de hieraŭ.

La flaŭro de tiu ĉi epoko estis tre simila al tiu de la antaŭa. La filikoj persistis, dum koniferoj kaj pinoj pli kaj pli fariĝis similaj al la nunaj variaĵoj. Iom da karbo ankoraŭ formiĝis laŭ la nordaj marbordoj de Mediteraneo.

La reveno de la maroj plibonigis la veteron. La koraloj disvastiĝis en la Eŭropaj akvoj, atestante ke la klimato ankoraŭ estis milda kaj unuforma, sed ili neniam plu aperis en la malrapide malvarmiĝantaj polusaj maroj. La mara vivo de tiuj ĉi tempoj pliboniĝis kaj multe disvolviĝis, precipe en Eŭropaj akvoj. Kaj la koraloj kaj la krinoidoj portempe aperis pli grandnombre ol antaŭe, sed la amonitoj dominis la senvertebran vivon de la oceanoj, ilia averaĝa grando variante de sep ĝis dek centimetroj, kvankam unu specio atingis diametron de du metroj kaj duono. La spongoj estis ĉie, kaj kaj sepioj kaj ostroj daŭre evoluis.

Antaŭ 110 000 000 jaroj la potencialoj de la mara vivo daŭre disvolviĝis. La mara ekino estis unu el la elstaraj mutacioj de tiu ĉi epoko. Kraboj, omaroj, kaj la modernaj tipoj de krustacoj maturiĝis. Gravaj ŝanĝoj okazis en la fiŝa familio, speco de sturgo unue aperis, sed la ferocaj marserpentoj, posteuloj de la teraj reptilioj, ankoraŭ infestis ĉiujn marojn, kaj ili minacis detrui la tutan fiŝan familion.

Tio ĉi ankoraŭ estis esence la epoko de la dinosaŭroj. Ili tiel invadis la landon, ke du specioj iris al la akvo por nutri sin dum la antaŭa periodo de mara entrudiĝo. Tiuj ĉi marserpentoj reprezentas malprogreson en la evoluo. Dum iuj novaj specioj progresas, iuj trajtoj restas senŝanĝaj, kaj aliaj regresas, revenante al antaŭa stato. Kaj tio okazis, kiam tiuj du tipoj de reptilioj forlasis la teron.

Dum pasis la tempo, la marserpentoj atingis tiajn dimensiojn, ke ili fariĝis tre malviglaj, kaj fine pereis, ĉar ili ne havis cerbojn sufiĉe grandajn por sekurigi la protekton de siaj grandegaj korpoj. Iliaj cerboj pezis malpli ol sesdek gramoj, malgraŭ la fakto, ke tiuj ĉi enormaj fiŝosaŭroj foje atingis dek kvin metrojn, la plimulto estante pli ol dek metrojn laŭ longo. La maraj krokodiluloj estis ankaŭ retropaŝo el la tera tipo de reptilio, sed male al la marserpentoj, tiuj ĉi bestoj ĉiam revenis al la tero por demeti siajn ovojn.

Baldaŭ post kiam du specioj da dinosaŭroj migris al la akvo, vane provante memkonserviĝi, du aliaj tipoj estis pelitaj al la aero pro la amara konkuro por la vivo sur la tero. Sed tiuj ĉi flugantaj pterosaŭroj ne estis la prauloj de la veraj birdoj de postaj epokoj. Ili evoluis el kavostaj saltantaj dinosaŭroj, kaj iliaj flugiloj estis formitaj kiel la vespertaj flugiloj kun enverguro de ses ĝis ok metroj. Tiuj ĉi malnovaj flugantaj reptilioj atingis tri metrojn laŭ longo, kaj havis apartigeblajn makzelojn tre similajn al tiuj de la modernaj serpentoj. Dum iom da tempo tiuj ĉi flugantaj reptilioj ŝajnis esti sukceso, sed ili malsukcesis evolui laŭ vojoj, kiuj kapabligus ilin postvivi kiel aernavigantoj. Ili reprezentas la nepostvivantajn trajtojn de birda praeco.

La testudoj pliiĝis dum tiu ĉi periodo, unue aperante en Nord-Ameriko. Iliaj prauloj venis el Azio per la norda tera ponto.

Antaŭ cent milionoj da jaroj la reptilia epoko proksimiĝis al fino. La dinosaŭroj, malgraŭ sia tute enorma maso, estis animaloj preskaŭ sencerbaj, malhavante inteligentecon por provizi sufiĉe da nutraĵo por nutri tiajn enormajn korpojn. Kaj tiel tiuj ĉi malviglaj teraj reptilioj pereis en ĉiam pli grandaj nombroj. De tiam la evoluo sekvos la kreskon de cerboj, ne la fizika maso, kaj la disvolviĝo de cerboj karakterizos ĉiun sinsekvan epokon de animala evoluo kaj planeda progreso.

Tiu ĉi periodo, inkluzive de la apogeo kaj la komenciĝanta malpliiĝo de la reptilioj, etendiĝis dum preskaŭ dudek kvin milionoj da jaroj, kaj ĝi estas konata kiel la Ĵurasio.

3. La Kretacea stadio
La periodo de florantaj plantoj
La epoko de birdoj

La nomo de la granda Kretacea periodo devenas de la superregado de la fekundaj kret-produktantaj foraminiferoj en la maroj. Tiu ĉi periodo kondukas Urantion al la fino de la longa reptilia dominado, kaj atestas la aperon de la florantaj plantoj kaj birda vivo sur la tero. Ankaŭ estas la tempoj de la fino de la drivo de la kontinentoj okcidenten kaj suden, akompanata de enormaj krustaj deformadoj kaj samtempe disvastigitaj lafofluoj kaj grandaj vulkanaj agadoj.

Proksime de la fino de la antaŭa geologia periodo multe de la kontinenta tero estis super la akvo, kvankam ankoraŭ ne estis montopintoj. Sed dum la kontinenta drivo daŭris, ĝi renkontis la unuan grandan obstrukcon sur la profunda fundo de la Pacifiko. Tiu ĉi konflikto inter geologiaj fortoj donis impeton al la formiĝo de la tuta vasta norda kaj suda montaro etendiĝanta de Alasko tra Meksikio ĝis Horna kabo.

Tiu periodo tiel fariĝas la formiĝa stadio de modernaj montoj de geologia historio. Antaŭ tiu ĉi tempo estis malmulte da montopintoj, nur levitaj terkrestoj kun granda larĝo. Nun la Pacifika marborda ĉeno komencis leviĝi, sed ĝi situis mil cent kilometrojn okcidente de la nuntempa marbordo. La Sieroj komencis formiĝi, iliaj kvarcaj stratumoj enhavantaj oron estante la produkto de lafofluoj de tiu ĉi epoko. En la orienta parto de Nord-Ameriko, la premo de la Atlantika maro kontribuis al la levo de la tero.

Antaŭ 100 000 000 jaroj la Nord-Amerika kontinento kaj parto de Eŭropo estis bone super la akvo. La deformado de la Amerikaj kontinentoj daŭris, rezultigante la metamorfozon de la Sud-Amerikaj Andoj kaj la gradan leviĝon de la okcidentaj ebenaĵoj de Nord-Ameriko. Plejparte de Meksikio sinkis sub la maron, kaj la suda Atlantiko invadis la orientan bordon de Sud-Ameriko, fine atingante la nuntempan marbordon. La Atlantika kaj Hinda Oceanoj estis tiam proksimume kiel ili hodiaŭ estas.

Antaŭ 95 000 000 jaroj la Amerika kaj Eŭropa termasoj denove komencis sinki. La sudaj maroj komencis la invadon de Nord-Ameriko, kaj grade etendiĝis norden por ligiĝi kun la Arkta Oceano, konsistigante la duan pli grandan subakviĝon de la kontinento. Kiam tiu ĉi maro fine retiriĝis, ĝi lasis la kontinenton tiel, kiel ĝi nun estas. Antaŭ ol tiu ĉi subakviĝo komenciĝis, la altebenaĵoj de orientaj Apalaĉoj estis preskaŭ komplete eroziitaj ĝis la akvonivelo. La multaj koloraj tavoloj de pura argilo, nun uzata por la fabrikado de argilaĵoj, estis demetitaj sur la marbordaj regionoj de Atlantiko dum tiu ĉi epoko, ilia averaĝa dikeco estante preskaŭ 600 metroj.

Grandaj vulkanaj agadoj okazis sude de la Alpoj kaj laŭ la nuna marborda montaro de Kalifornio. La plej grandaj deformadoj de la krusto post milionoj kaj milionoj da jaroj okazis en Meksikio. Grandaj ŝanĝoj ankaŭ okazis en Eŭropo, Rusio, Japanio kaj suda Sud-Ameriko. La klimato fariĝis pli kaj pli diversigita.

Antaŭ 90 000 000 jaroj la angiospermoj emerĝis el tiuj ĉi fruaj Kretaceaj maroj, kaj baldaŭ invadis la kontinentojn. Tiuj ĉi teraj plantoj subite aperis samtempe kun figarboj, magnolioj, kaj tuliparboj. Baldaŭ post tiu ĉi tempo figarboj, panarboj kaj palmoj kovris Eŭropon kaj la okcidentajn ebenaĵojn de Nord-Ameriko. Neniuj novaj teraj animaloj aperis.

Antaŭ 85 000 000 jaroj la Beringa Markolo fermiĝis, enfermante la malvarmiĝantajn akvojn de la nordaj maroj. Ĝis tiam la mara vivo de la Atlantikaj-golfaj akvoj kaj tiu de la Pacifika Oceano estis tre malsamaj, pro la temperaturaj variadoj de tiuj ĉi du akvomasoj, kiuj nun unuformiĝis.

La demetaĵoj de kreto kaj verdgrejsa marno donas la nomon al tiu ĉi periodo. La sedimentaĵoj de tiuj ĉi tempoj estas diversaj, konsistantaj el kreto, skisto, grejso, kaj malgrandaj kvantoj da kalkŝtono, kune kun malbonkvalita karbo aŭ lignito, kaj en multaj regionoj ili enhavas nafton. Tiuj ĉi tavoloj varias laŭ dikeco inter 60 metroj en kelkaj lokoj kaj 3 000 metroj en okcidenta Nord-Ameriko kaj multaj eŭropaj lokoj. Laŭ la orientaj limoj de la Rokaj Montoj tiuj ĉi demetaĵoj povas esti observitaj en la suprenklinitaj antaŭmontoj.

En la tuta mondo tiuj ĉi stratumoj estas sorbitaj de kreto, kaj tiuj ĉi tavoloj de pora duonroko kolektas akvon en klinitaj elfluoj, kaj portas ĝin malsupren por provizi per akvo grandan parton de la nune aridaj regionoj de la tero.

Antaŭ 80 000 000 jaroj grandaj perturboj okazis en la tera krusto. La okcidenta antaŭeniro de la kontinenta drivo ĉesis, kaj la enorma energio de la malvigla impeto de la interna kontinenta maso ĉifis la Pacifikan marbordon de kaj Nord- kaj Sud-Ameriko, kaj provokis profundajn ŝanĝojn laŭ la Pacifikaj bordoj de Azio. Tiu ĉi ĉirkaŭpacifika leviĝo de tero, kiu kulminis ĝis la nuntempa montaroj, estas pli ol kvardek mil kilometrojn longa. Kaj la malordoj post ĝia naskiĝo estis la plej grandaj distordoj de surfaco, kiuj okazis de kiam la vivo aperis sur Urantio. La lafofluoj, kaj super kaj sub la tero, estis ampleksaj kaj disvastigitaj.

Antaŭ 75 000 000 jaroj markas la finon de la kontinenta drivo. De Alasko ĝis Horna Kabo la longaj montaroj de la Pacifika marbordo kompletiĝis, sed estis ankoraŭ malmulte da montopintoj.

La retroago de la haltigita kontinenta drivo daŭrigis la leviĝon de la okcidentaj ebenaĵoj de Nord-Ameriko, dum oriente la tute eroziitaj Apalaĉaj Montoj de la marborda regiono de Atlantiko estis ĵetitaj vertikale supren kun malmulte aŭ neniu deklivo.

Antaŭ 70 000 000 jaroj okazis krustaj distordoj ligitaj kun la maksimuma levado de la Rokaj Montoj. Granda segmento de roko estis puŝita dudek kvin kilometrojn super la surfaco de Brita-Kolombio; tie la Kambriaj rokoj estas oblikve puŝitaj super la Kretaceaj tavoloj. Sur la orienta deklivo de la Rokaj Montoj, apud la Kanada landlimo, estis alia spektinda puŝado; tie estas trovebla ŝtonajn tavolojn antaŭajn al la vivo puŝitaj super la tiam freŝdataj Kretaceaj demetaĵoj.

Tio ĉi estis epoko de vulkana agado sur la tuta mondo, naskante multajn malgrandajn izolitajn vulkajajn konusojn. Submaraj vulkanoj aktiviĝis en la subakva Himalaja regiono. Granda parto de la cetera Azio, inkluzive de Siberio, ankaŭ estis ankoraŭ sub la akvo.

Antaŭ 65 000 000 jaroj okazis unu el la plej grandaj lafofluoj de ĉiuj tempoj. La demetaĵaj tavoloj de tiuj ĉi kaj antaŭaj lafofluoj troviĝas ĉie en la Amerikoj, Norda kaj Suda Afriko, Aŭstralio, kaj partoj de Eŭropo.

La teraj animaloj malmulte ŝanĝiĝis, sed pro pli granda kontinenta emerĝo, precipe en Nord-Ameriko, ili rapide multiĝis. Nord-Ameriko estis la granda kampo de evoluo de la teraj animaloj de tiuj ĉi tempoj, la plejmulto de Eŭropo estante sub la akvo.

La klimato estis ankoraŭ varma kaj unuforma. La arktaj regionoj ĝuis veteron tre similan al tiu de la nuna klimato en centra kaj suda Nord-Ameriko.

Granda evoluo de la vegetala vivo okazis. Inter la teraj plantoj la angiospermoj superregis, kaj multaj nuntempaj arboj unue aperis, inkluzive de fago, betulo, kverko, juglando, sikomoro, acero kaj modernaj palmoj. Fruktoj, herboj kaj cerealoj estis abundaj, kaj tiuj ĉi herboj kaj arbaroj portantaj semojn estis por la vegetala mondo tio, kio la prauloj de la homo estis por la besta mondo — ilia evolua graveco venas tuj post la apero de la homo mem. Subite kaj sen antaŭa progreso la granda familio de florantaj plantoj mutaciis. Kaj tiu ĉi nova flaŭro baldaŭ disvastiĝis tra la tuta mondo.

Antaŭ 60 000 000 jaroj, kvankam la teraj reptilioj malpliiĝis, la dinosaŭroj daŭris kiel monarkoj de la tero, la gvidado nun apartenanta al la pli lertaj kaj aktivaj tipoj de la malpligrandaj saltantaj kanguruecaj variaĵoj de la karnovoraj dinosaŭroj. Sed iam antaŭe aperis novaj specoj de herbovoraj dinosaŭroj, kies rapida pliiĝo estis kaŭzita de la apero de la herba familio de teraj plantoj. Unu el tiuj ĉi novaj herbomanĝantaj dinosaŭroj estis vera kvarpiedulo havanta du kornojn kaj pelerinsimilan ŝultroflanĝon. La tera speco de testudo, ses metrojn larĝa, aperis same kiel la moderna krokodilo kaj veraj serpentoj de la moderna tipo. Grandaj ŝanĝoj ankaŭ okazis inter la fiŝoj kaj aliaj formoj de mara vivo.

La vadantaj kaj naĝantaj antaŭbirdoj de antaŭaj epokoj ne estis sukceso en la aero, nek estis la flugantaj dinosaŭroj. Ili estis mallongdaŭraj specioj, rapide malaperintaj. Ankaŭ ili devis suferi la saman sorton kiel la dinosaŭroj, ĉar ili havis tro malmulte da cerba substanco kompare kun sia korpa grando. Tiu ĉi dua provo por produkti animalojn, kiuj povis navigi en la atmosfero, malsukcesis kiel la malsukcesa provo por produkti mamulojn dum tiu ĉi epoko kaj la antaŭa.

Antaŭ 55 000 000 jaroj la evolua marŝo estis markita de la subita apero de la unua el la veraj birdoj, malgranda kolombosimila kreitaĵo, kiu estis la praulo de la tuta birda vivo. Tio ĉi estis la tria tipo de fluganta kreitaĵo aperanta sur la tero, kaj ĝi rekte fontis el la reptilia grupo, ne el la samepokaj flugantaj dinosaŭroj nek el la pli fruaj tipoj de dentaj teraj birdoj. Kaj tiel tio ĉi fariĝis konata kiel la epoko de birdoj same kiel la malpliiĝanta epoko de reptilioj.

4. La fino de la kreta periodo

La granda Kretacea periodo proksimiĝis al fino, kaj ĝia finiĝo markas la finon de la grandaj maraj invadoj de la kontinentoj. Precipe tio estas vera por Nord-Ameriko, kie okazis nur dudek kvar grandaj inundoj. Kaj kvankam estis postaj malgravaj subakviĝoj, neniu el tiuj ĉi povas esti komparita kun la ampleksaj kaj daŭraj maraj invadoj de tiu ĉi erao kaj antaŭaj eraoj. Tiuj ĉi alternaj periodoj de tera kaj mara dominado okazis laŭ cikloj de miliono da jaroj. Estis epoklonga ritmo asociita kun tiu ĉi leviĝoj kaj faloj de la oceana fondo kaj kontinentaj teraj niveloj. Kaj tiuj ĉi samaj ritmaj movoj de la krusto daŭros de tiu ĉi tempo dum la tuta historio de la tero sed laŭ malpliiĝantaj ofteco kaj amplekso.

Tiu ĉi periodo ankaŭ atestas la finon de la kontinenta drivo kaj la formiĝo de la modernaj montoj de Urantio. Sed la premo de la kontinentaj masoj kaj la kontraŭstarita impeto de ilia epoklonga drivo ne estas la ekskluzivajn influojn en la formado de montoj. La ĉefa kaj subkuŝa faktoro por determini la lokon de montaro estas la antaŭekzisto de malaltebenaĵo, aŭ depresio, kiu pleniĝis je kompare pli malpezaj demetaĵoj de la tera erozio kaj la maraj drivoj de la antaŭaj epokoj. Tiuj ĉi pli malpezaj areoj de tero estas foje 4500 ĝis 6000 metrojn dikaj; tial kiam la krusto estas submetita al premo pro iu ajn kaŭzo, tiuj ĉi pli malpezaj areoj estas unue ĉifitaj, falditaj kaj levitaj por ebligi kompensan alĝustigon al la kontraŭaj kaj konfliktaj kaj premoj laborantaj en la tera krusto aŭ sub la krusto. Foje tiuj ĉi leviĝoj de tero okazas sen faldado. Sed lige kun la leviĝo de la Rokaj Montoj, okazis grandaj faldado kaj klinado, kunligitaj kun enormaj superpuŝoj de la diversaj tavoloj, kaj subteraj kaj ĉe la surfaco.

La plej maljunaj montoj de la mondo situas en Azio, Gronlando kaj norda Eŭropo inter tiuj el la maljunaj sistemoj oriento-okcidento. La mezaĝaj montoj estas en la ĉirkaŭpacifika grupo kaj en la dua Eŭropa sistemo oriento-okcidento, kiu naskiĝis ĉirkau la sama tempo. Tiu ĉi giganta leviĝo estas preskaŭ dek ses mil kilometrojn longa, etendiĝanta de Eŭropo ĝis la teraj leviĝoj de la Okcidentaj Indioj. La plej junaj montoj estas en la sistemo de la Rokaj Montoj kie, dum epokoj, la teraj leviĝoj okazis nur por esti sinsekve kovritaj per la maro, kvankam kelkaj el la plej altaj teroj restis kiel insuloj. Post la formiĝo de de mezaĝaj montoj, reala monta altebenaĵo leviĝis, kiu estis destinita por poste ĉizita kiel la nuntempaj Rokaj Montoj fare de la kombinita arto de la naturaj elementoj.

La nuntempa regiono de la Rokaj Montoj de Nord-Ameriko ne estas la originala alteco de la tero; tiu alteco estis longe niveligita de erozio, kaj poste relevita. La nuntempa antaŭa montoĉeno estas kio restas el la restaĵoj de la originala ĉeno, kiu estis relevita. Montopinto Pikes kaj Montopinto Longs estas rimarkindaj ekzemploj pri tiu ĉi monta agado, daŭranta pli ol du generacioj de la vivo de la montoj. Tiuj ĉi du montopintoj tenis siajn kapojn super la akvo dum pluraj el la antaŭaj inundoj.

Biologie same kiel geologie tio ĉi estis eventoplena kaj aktiva epoko sur la tero kaj sub la akvo. La maraj ekinoj pliiĝis, dum la koraloj kaj krinoidoj malpliiĝis. La amonitoj, kun dominanta influo dum antaŭa epoko, ankaŭ rapide malkreskis. Sur la tero la filikaroj estis plejparte anstataŭigitaj de pinoj kaj aliaj modernaj arboj, inkluzive de la gigantaj sekvojoj. Fine de tiu ĉi periodo, kvankam la placentaj mamuloj ankoraŭ ne evoluis, la biologia stadio estas tute preta por la apero, en posta epoko, de la fruaj prauloj de la estontaj mamulaj specoj.

Kaj tiel finiĝas longa epoko de monda evoluo, etendiĝanta de la frua apero de tera vivo ĝis la plej freŝdataj tempoj de la senperaj prauloj de la homa specio kaj iliaj flankaj branĉoj. Tio ĉi, la Kretacea epoko, kovras kvindek milionojn da jaroj, kaj finas la antaŭmamula epoko de tera vivo, kiu etendiĝas sur periodo de cent milionoj da jaroj, kaj estas konata kiel la Mezozoiko.

[Prezentita de Vivo-Portanto de Nebadono asignita al Satanio, kaj nun deĵoranta sur Urantio.]