Kajero 59

La erao de mara vivo sur Urantio

Ni taksas, ke la Urantia historio komenciĝis antaŭ unu miliardo da jaroj, kaj etendiĝas tra kvin ĉefaj eraoj.

1. La erao antaŭ la vivo daŭras la komencajn kvarcent kvindek milionojn da jaroj, de proksimume kiam la planedo atingis sian nunan grandecon, ĝis la vivo estis enplantita. Viaj studentoj nomis tiun ĉi periodon la Arkeano.

2. La erao de aŭrora vivo daŭras la sekvantajn cent kvindek milionojn da jaroj. Tiu ĉi epoko intervenas inter la antaŭviva aŭ kataklisma epoko kaj la sekvanta periodo de pli alte disvolvita mara vivo. Tiu ĉi erao estas konata de viaj esploristoj kiel la Proterozoiko.

3. La erao de mara vivo daŭras la sekvantajn ducent kvindek milionojn da jaroj, kaj vi konas ĝin kiel la Paleozoiko.

4. La erao de la frua surtera vivo daŭras la sekvantajn cent milionojn da jaroj, kaj ĝi estas konata kiel la Mezozoiko.

5. La erao de la mambestoj okupas la lastajn kvindek milionojn da jaroj. Tiuj ĉi erao de la freŝdataj tempoj estas konata kiel Kenozoiko.

La marviva erao tiel daŭras ĉirkaŭ unu kvaronon de via planeda historio. Ĝi povas esti subdividita en ses longaj periodoj, ĉiu karakterizite per iuj klare difinitaj disvolviĝoj kaj en la geologiaj regnoj kaj en la biologiaj kampoj.

Kiam tiu erao komenciĝas, la marfundoj, la vastaj kontinentaj bretoj, kaj la multaj malprofundaj marbordaj basenoj estas kovritaj per fekunda vegetaĵaro. La pli simplaj kaj primitivaj formoj de animala vivo jam disvolviĝis el antaŭaj vegetalaj organismoj, kaj la fruaj bestaj organismoj grade trovis sian vojon laŭ la vastaj marbordoj de la diversaj termasoj, ĝis la multaj internaj maroj estas svarmataj de primitiva mara vivo. Ĉar tiel malmulte de tiuj ĉi fruaj organismoj havis konkojn, malmulte estis konservitaj kiel fosilioj. Tamen la scenejo estas preta por malfermi la ĉapitrojn de tiu granda “ŝtona libro” pri la konservado de la viva registrado, kiu estis tiel metode kuŝitaj dum la postaj epokoj.

La Nord-Amerika kontinento estas mirinde riĉa je fosilihavaj demetaĵoj de la tuta marviva erao. La unuaj kaj plej malnovaj tavoloj mem estas apartigitaj de la postaj stratumoj de la antaŭa periodo per ampleksaj eroziaj demetaĵoj, kiuj klare apartigas tiujn ĉi du stadiojn de planeda disvolviĝo.

1. Frua marvivo en la malprofundaj maroj
La epoko de trilobuloj

Antaŭ la aŭroro de tiu ĉi relative kvieta epoko sur la tera surfaco, la vivo estas limigita al la diversaj internaj maroj kaj la oceanaj marbordoj; ankoraŭ neniu formo de landa organismo evoluis. La primitivaj maraj animaloj estas bone establitaj kaj pretaj por la venonta evolua disvolviĝo. Ameboj estas tipaj postvivantoj de tiu ĉi komenca stadio de animala vivo, kiuj aperis ĉirkaŭ la fino de la antaŭa transira periodo.

Antaŭ 400 000 000 jaroj la mara vivo, kaj vegetala kaj animala, estas sufiŝe bone distribuita tra la tuta mondo. La monda klimato iomete pli varmiĝas, kaj fariĝas pli unuforma. Okazis ĝenerala inundo de la marbordoj de la diversaj kontinentoj, speciale Nord- kaj Sud-Ameriko. Novaj oceanoj aperas, kaj la malnovaj akvomasoj multe plivastiĝas.

La vegetaĵoj por la unua fojo rampas sur la teron, kaj baldaŭ faras konsiderindan progreson por adaptiĝi al nemara loĝejo.

Subite kaj sen gradaj praaĵoj la unuaj multĉelaj animaloj aperas. La trilobuloj estis evoluintaj, kaj dum eraoj ili superas la marojn. Laŭ la vidpunkto de la mara vivo, temas pri la trilobula erao.

En la lasta parto de tiu ĉi tempa segmento multe de la Nord-Ameriko kaj Eŭropo emerĝis el la maro. La terkrusto porteme stabiliĝis; montoj, aŭ pli ĝuste altebenaĵoj, leviĝis laŭ la Atlantikaj kaj Pacifikaj marbordoj, en la Antilioj kaj en Suda Eŭropo. La tuta Kariba regiono estis tre levita.

Antaŭ 390 000 000 jaroj la tero ankoraŭ estis levita. En iuj partoj de la orienta kaj okcidenta Ameriko kaj okcidenta Eŭropo estas troveblaj la ŝtonaj stratumoj demetitaj dum tiuj tempoj, kaj tiuj ĉi estas la plej malnovaj rokoj, kiuj havas trilobulajn fosiliojn. Estis multaj longaj fingroformaj golfoj penetrantaj en la termasoj, en kiuj estis demetita tiuj ĉi fosilihavaj rokoj.

Ene de kelkaj milionoj da jaroj la Pacifika oceano komencis invadi la Amerikajn kontinentojn. La sinkado de la tero estis ĉefe kaŭzita de la krusta realĝustiĝo, kvankam la flanka disvastiĝo de tero, aŭ kontinenta rampado, ankaŭ estis faktoro.

Antaŭ 380 000 000 jaroj Azio sinkis, kaj ĉiuj aliaj kontinentoj spertis nedaŭran emerĝon. Sed dum tiu ĉi epoko progresis, la nove aperinta Atlantika Oceano faris ampleksajn invadojn en ĉiuj tuŝantaj marbordoj. La norda Atlantika aŭ Arkta maroj estis tiam ligita kun la akvoj de la suda Golfo. Kiam tiu ĉi suda maro eniris la apalaĉan fosaĵon, ĝiaj ondoj frapis la orienton kontraŭ montojn same altaj kiel la Alpoj, sed ĝenerale la kontinentoj estis seninteresaj malaltebenaĵoj, tute sen pitoreska beleco.

La sedimentaj demetaĵoj de tiuj ĉi epokoj estas laŭ kvar specoj:

1. Konglomeraĵoj — materio demetita proksime de la marbordoj.

2. Grejsoj — demetaĵoj formitaj en malprofunda akvo, sed kie la ondoj sufiĉis por malhelpi la sedimentadon de koto.

3. Skistoj — demetaĵoj formitaj en la pli profunda kaj kvieta akvo.

4. Kalkŝtono — inkluzive de la demetaĵoj de trilobulaj konkoj de profunda akvo.

La trilobulaj fosilioj de tiuj ĉi tempoj prezentas iujn bazajn unuformecojn kunligitaj kun iuj bone markitaj variaĵoj. La fruaj animaloj disvolviĝantaj el la tri originalaj enplantoj de vivo estis karakterizaj; tiuj aperintaj en la Okcidenta Hemisfero iomete malsamis de tiuj de la Eŭrazia grupo kaj de la Aŭstralazia aŭ Aŭstralia-Antaktika speco.

Antaŭ 370 000 000 jaroj okazis la granda kaj preskaŭ totala subakviĝo de Nord- kaj Sud-Ameriko, sekvite de la sinkado de Afriko kaj Aŭstralio. Nur iuj partoj de Nord-Ameriko restis super tiuj ĉi malprofundaj Kambriaj maroj. Kvin milionoj da jaroj poste la maroj retiriĝis antaŭ la leviĝo de tero. Kaj ĉiuj el tiuj ĉi fenomenoj de sinkadoj kaj leviĝoj de tero ne estis spektaklaj, okazante malrapide dum milionoj da jaroj.

La stratumoj enhavantaj la trilobulajn fosiliojn de tiu ĉi epoko aperas ĉe la surfaco tie ĉi kaj tie sur ĉiuj kontinentoj krom en centra Azio. En multaj regionoj tiuj ĉi rokoj estas horizontalaj, sed en la montoj ili estas klinitaj kaj torditaj pro premado kaj faldado. Kaj tia premo multloke ŝanĝinta la originalan karakteron de tiuj ĉi demetaĵoj. Grejso aliformiĝis en kvarcon, skisto ŝanĝiĝis al ardezo, kaj kalkŝtono konvertiĝis al marmoro.

Antaŭ 360 000 000 jaroj la tero ankoraŭ leviĝis. Nord- kaj Sud-Ameriko estis bone emerĝintaj. Okcidenta Eŭropo kaj la Britaj insuloj estis emerĝantaj krom partoj de Kimrio, kiu estis profunde subakvigita. Estis neniuj grandaj glacitavoloj dum tiuj ĉi epokoj. La supozataj glaciaj demetaĵoj aperantaj lige kun tiuj ĉi stratumoj en Eŭropo, Afriko, Ĉinio kaj Aŭstralio estas kaŭzitaj de izolitaj montaj glaĉeroj aŭ de la delokiĝo de glaciaj restaĵoj de pli posta origino. La monda klimato estis oceana, ne kontinenta. La sudaj maroj estis tiam pli varmaj ol nun, kaj ili etendiĝis norden super Nord-Ameriko ĝis la polusaj regionoj. La Golfa Marfluo iris super la centra parto de Nord-Ameriko, kaj deviis orienten por bani kaj varmigi la marbordojn de Gronlando, igante tiu kontinento nun kovrita de glacio vera tropika paradizo.

La mara vivo estis tre simila ĉie en la mondo, kaj konsistis el algoj, unuĉelaj organismoj, simplaj spongoj, trilobuloj, kaj aliaj krustacoj — salikokoj, kraboj kaj omaroj. Tri mil variaĵoj de brakiopodoj aperis fine de tiu ĉi periodo, el kiuj nur ducent postvivis. Tiuj ĉi animaloj reprezentas specion de frua vivo, kiu alvenis ĝis hodiaŭ praktike senŝanĝa.

Sed la trilobuloj estis la dominantaj vivantaj kreitaĵoj. Ili estis seksaj animaloj, kaj ekzistis laŭ multaj formoj; Estante mallertaj naĝantoj, ili malvigle flosis en la akvo aŭ rampis sur la marfundoj, volviĝante por protekti sin kiam atakite de siaj poste aperantaj malamikoj. Ili kreskis de kvin centimetroj ĝis tridek centimetroj, kaj disvolviĝis laŭ kvar apartaj grupoj: karnovoraj, herbovoraj, ĉiovoraj, kaj “kotomanĝantoj”. La kapablo de ĉi-lasta grupo vivteni sin per neorganika materio — estante la lasta plurĉela animalo kiu povis fari tion — klarigas ilian grandan pliiĝon kaj longan postvivadon.

Tio ĉi estis la biogeologia bildo de Urantio fine de tiu longa periodo de la monda historio, ampleksanta kvindek milionojn da jaroj, kiun viaj geologoj nomas Kambrio.

2. La stadio de la unua kontinenta inundo
La epoko de la senvertebraj animaloj

La periodaj fenomenoj de leviĝoj kaj sinkadoj de teroj karakterizaj de tiuj ĉi tempoj estis ĉiuj laŭgradaj kaj nespektaklaj, akompanate de malgranda aŭ neniu vulkana agado. Tra ĉiuj el tiuj sinsekvaj leviĝoj kaj malleviĝoj la Azia ĉefkontinento ne plene kundividis la saman historion kiel la aliaj termasoj. Ĝi spertis multajn inundojn, kliniĝante unue en unu direkto, kaj poste en alia, precipe dum sia frua historio, sed ĝi ne montras la unuformajn rokajn demetaĵojn, kiuj povas esti malkovritaj sur la aliaj kontinentoj. Dum la freŝdataj epokoj Azio estis la plej stabila el ĉiuj termasoj.

Antaŭ 350 000 000 jaroj vidis la komencon de la granda inunda periodo de ĉiuj kontinentoj krom centra Azio. La termasoj estis plurfoje kovritaj per akvo; nur la marbordaj altebenaĵoj restis super tiuj ĉi malprofundaj sed vastaj kaj oscilantaj internaj maroj. Tri ĉefaj inundoj karakterizis tiun ĉi periodon, sed antaŭ ol ĝi finiĝis, la kontinentoj denove leviĝis, la tuta tera emerĝo estante dek kvin procento pli granda ol la nuna. La Kariba regiono estis tre alta. Tiu ĉi periodo ne estas tre markita en Eŭropo, ĉar la teraj fluktuadoj estis malpli grandaj, dum la vulkana agado estis pli konstanta.

Antaŭ 340 000 000 jaroj okazis alia ampleksa landa sinkado krom en Azio kaj Aŭstralio. La akvoj de la mondaj oceanoj estis ĝenerale miksitaj. Tio ĉi estis granda epoko de kalkoŝtono, multaj el ĝia ŝtono devenis de algoj sekreciantaj kalkon.

Kelkajn milionojn da jaroj poste grandaj partoj de la Amerikaj kontinentoj kaj Eŭropo komencis emerĝi el la akvo. En la Okcidenta Hemisfero nur brako de la Pacifika oceano restis super Meksikio kaj la nunaj regionoj de la Roka Montaro, sed ĉirkaŭ la fino de tiu ĉi epoko la Atlantika kaj Pacifika marbordoj denove komencis sinki.

Antaŭ 330 000 000 jaroj markas la komencon de periodo de relativa kvieteco tra la tuta mondo, kun multaj teroj denove super la akvo. La sola escepto al tiu ĉi regno de tera kvieteco estis la erupcio de la granda vulkano de Nord-Ameriko en orienta Kentukio, unu el la plej grandaj izolitaj vulkanaj agadoj, kiujn la mondo iam konis. La cindroj de tiu ĉi vulkano kovris mil tricent kvadratajn kilometrojn kun profundo de kvin ĝis ses metrojn.

Antaŭ 320 000 000 jaroj la tria ĉefa inundo de tiu periodo okazis. La akvoj de tiu ĉi inundo kovris ĉiujn terojn mergitajn de la antaŭa diluvo, dum ili etendiĝis pli malproksime en multaj direktoj ĉie en la Amerikojn kaj Eŭropon. Orienta Norda Amerika kaj okcidenta Eŭropa okcidento estis de tri mil ĝis kvar mil kvincent metroj sub la akvo.

Antaŭ 310 000 000 jaroj la termasoj de la mondo estis denove altaj, escepte la sudaj partoj de Nord-Ameriko. Meksikio malmergiĝis, tiel kreante la Meksikan Golfon, kiu de tiam konservis sian aspekton.

La vivo dum tiu ĉi periodo daŭre evoluas. La mondo estas denove kvieta kaj relative paca; la klimato restas milda kaj unuforma; la teraj plantoj migras pli kaj pli malproksime de la marbordoj. La vivaj pratipoj estas bone disvolvitaj, kvankam malmulte da vegetalaj fosilioj de tiuj ĉi tempoj povas esti trovitaj.

Tio ĉi estis la granda epoko de la evoluo de individuaj animalaj organismoj, kvankam multaj el bazaj ŝanĝoj, kiel la transiro de planto al animalo, jam antaŭe okazis. La mara faŭno disvoloviĝis tiel, ke ĉiu speco de vivo sub la vertebrula skalo estis reprezentita per la fosilioj de tiuj rokoj, kiuj estis demetita dum tiuj ĉi tempoj. Sed ĉiuj el tiuj ĉi bestoj estis maraj organismoj. Neniu tera besto jam aperis escepte de kelkaj specoj de vermoj, kiuj boris laŭ la marbordoj, nek la teraj plantoj ankoraŭ disvastiĝis sur la kontinentoj; estis ankoraŭ tro da karbona dioksido en la aero por ebligi la ekziston de la aerspiruloj. Ĉefe, ĉiuj animaloj krom iuj el la plej primitivaj rekte aŭ malrekte dependas de la vegetala vivo por sia ekzistado.

La trilobuloj ankoraŭ superregis. Tiuj ĉi bestetoj ekzistis laŭ dekmiloj da pratipoj, kaj estis la antaŭuloj de la modernaj krustacoj. Iuj el la trilobuloj havis de dudek kvin ĝis kvarmil malgrandaj okuletoj; aliaj havis abortitajn okulojn. Fine de tiu ĉi periodo la trilobuloj kundividis la dominadon de la maroj kun pluraj aliaj formoj de senvertebra vivo. Sed ili tute pereis komence de la posta periodo.

Algoj sekreciantaj kalkon estis disvastigitaj. Ekzistis miloj da specioj de fruaj prauloj de la koraloj. La maraj vermoj abundis, kaj estis multaj variaĵoj de meduzoj, kiuj poste formortis. La koraloj kaj la postaj specoj de spongoj evoluis. La cefalopodoj estis bone disvolvitaj, kaj ili postvivis kiel la modernaj naŭtilo, polpo, sepio, kaj kalmaro.

Estis multaj variaĵoj de konkaj animaloj, sed iliaj konkoj tiam ne estis tiel necesaj por defendi sin kiel en postaj epokoj. La gastropodoj ĉeestis en la akvoj de la malnovaj maroj, kaj ili inkluzivis unuŝelajn ostroborulojn, litorinojn, kaj helikojn. La duvalvaj gastropodoj trapasis la lastajn milionojn da jaroj, kiel ili ekzistis, kaj ili ampleksas la mitulojn, ruditapojn, ostrojn, kaj pektenojn. La organismoj kun valvoformaj konkoj ankaŭ evoluis, kaj tiuj ĉi brakiopodoj vivis en tiuj malnovaj akvoj, multe kiel ili ekzistas hodiaŭ; ili eĉ havis ĉarnirojn, dentaĵojn, kaj aliajn specojn de protektaj aranĝoj de siaj valvoj.

Tiel finiĝas la evolua rakonto de la dua granda periodo de mara vivo, kiu estas konata de viaj geologoj kiel la Ordovicio.

3. La stadio de la dua granda inundo
La korala periodo — La brakiopoda epoko

Antaŭ 300 000 000 jaroj alia granda periodo de tera subakviĝo komenciĝis. La progreso norden kaj suden de la antikvaj Siluriaj maroj suden kaj norden pretis por engluti la plejmulton de Eŭropo kaj Nord-Ameriko. La tero ne estis tre alta super la maro, tiel ke malmulte da demetaĵoj okazis ĉirkaŭ la marbordoj. La maroj plenis je kalkokonka vivo, kaj la falado de tiuj ĉi konkoj al la mara fundo grade formis tre dikajn tavolojn de kalkŝtono. Tio ĉi estas la unua vasta kalkŝtona demetaĵo, kaj ĝi kovras praktike la tutan Eŭropon kaj Nord-Amerikon, sed nur aperas ĉe la tera surfaco en kelkaj lokoj. La dikeco de tiu ĉi antikva roka tavolo estas averaĝe tricent metroj, sed multaj el tiuj ĉi demetaĵoj de tiam estis tre misformitaj pro kliniĝoj, leviĝoj kaj disfendoj, kaj multaj ŝanĝiĝis al kvarco, skisto, kaj marmoro.

Neniu fajra roko aŭ lafo troviĝas en la ŝtonaj tavoloj de tiu ĉi periodo, krom tiuj de la grandaj vulkanoj de suda Eŭropo kaj orienta Majno kaj la lafofluoj de Kebekio. La vulkanaj agadoj estis plejparte pasintaj. Tio ĉi estis la apogeo de grandaj maraj demetaĵoj; estis malmulte aŭ neniu formiĝo de montoj.

Antaŭ 290 000 000 jaroj la maro grandparte retiriĝis el la kontinentoj, kaj la fundo de la ĉirkaŭaj oceanoj estis sinkantaj. La termasoj malmulte ŝanĝiĝis, ĝis ili denove estis subakvigitaj. La fruaj montaj movoj de ĉiuj kontinentoj komenciĝis, kaj la plej granda el tiuj ĉi leviĝoj estis la Himalajo en Azio kaj la grandaj Kaledoniaj Montoj, etendiĝantaj de Irlando tra Skotlando ĝis Spicbergo.

Estis en la demetaĵoj de tiu ĉi epoko, ke la plejmulto de la gaso, petrolo, zinko kaj plumbo estas trovebla, la gaso kaj petrolo devenantaj de la enormaj akumuladoj de vegetalaj kaj animalaj materioj demetitaj dum la tempo de la antaŭa tera subakviĝo, dum la mineralaj demetaĵoj reprezentas la sedimentiĝo de stagnaj masoj de akvoj. Multe el la demetaĵoj de roksalo apartenas al tiu ĉi periodo.

La trilobuloj rapide malpliiĝis, kaj la centro de la scenejo estis okupita de la pli grandaj moluskoj, aŭ cefalopodoj. Tiuj ĉi animaloj kreskis ĝis kvin metrojn longaj kaj tridek centimetrojn dikaj, kaj fariĝis la mastroj de la maroj. Tiu ĉi specio de animalo aperis subite, kaj prenis sur sin la dominadon de la mara vivo.

La granda vulkana agado de tiu ĉi epoko okazis en la Eŭropa sektoro. Dum milionoj kaj milionoj da jaroj ne okazis tiel violentaj kaj ampleksaj erupcioj, kiel ili tiam okazis ĉirkaŭ la Mediteranea fosaĵo, kaj precipe najbare de la Britaj Insuloj. Tiu lafafluo super la regiono de la Britaj Insuloj hodiaŭ prezentiĝas kiel alternaj tavoloj de lafo kaj roko je preskaŭ 8000 metroj dika. Tiuj ĉi rokoj estis demetitaj de la intermitaj lafofluoj, kiuj disfluis sur malprofundan marfundon, tiel intermetante la rokajn demetaĵojn, kaj ĉio ĉi estis poste levita multe super la maro. Violentaj tertremoj okazis en norda Eŭropo, ĉefe en Skotlando.

La oceana klimato restis milda kaj unuforma, kaj la varmaj maroj banis la bordojn de la polusaj teroj. Fosilioj de brakiopodoj kaj de aliaj maraj animaloj povas troviĝi en tiuj ĉi demetaĵoj eĉ ĝis la Norda Poluso. Gastropodoj, brakiopodoj, spongoj kaj rifo-kreantaj koraloj daŭre plimultiĝis.

La fino de tiu ĉi epoko atestas la duan antaŭeniron de la Siluriaj maroj kun nova miksado de la akvoj de la suda kaj norda oceanoj. La cefalopodoj dominas la maran vivon, dum la asociitaj formoj de vivo grade disvolviĝas kaj diferenciĝas.

Antaŭ 280 000 000 jaroj la kontinentoj plejparte jam emerĝis el la dua Siluria inundo. La rokaj demetaĵoj de tiu ĉi subakviĝo estas konataj en Nord-Ameriko kiel la Niagaraj kalkoŝtono, ĉar tio ĉi estas la stratumo de roko, sur kiu la Niagara Akvofalo nun fluas. Tiu ĉi tavolo de roko etendiĝas de la orientaj montoj ĝis la regiono de la Misisipa valo, sed ne pli malproksime okcidente krom en la sudo. Pluraj tavoloj etendiĝas sur Kanado, sur porcioj de Sud-Ameriko, Aŭstralio, kaj la plejparto de Eŭropo, la averaĝa dikeco de tiu ĉi Niagara serio estante ducent metroj. Tuj super la Niagaraj demetaĵoj, en multaj regionoj troviĝas amaso de konglomeraĵo, skisto, kaj roksalo. Tio ĉi estas la akumulado de duarangaj malleviĝoj. Tiu ĉi salo fiksiĝis en grandaj lagunoj, kiu estis alterne malfermitaj al la maro kaj fermitaj tiel, ke elvaporiĝo okazis kun demetado de salo kune kun aliaj materioj tenitaj en solvaĵo. En iuj regionoj tiuj ĉi fundoj de roksalo estas pli ol dudek metrojn dikaj.

La klimato estas egala kaj milda, kaj maraj fosilioj estas demetitaj en la arktaj regionoj. Sed antaŭ la fino de tiu ĉi epoko la maroj estas tiel ekscese salitaj, ke malmulte da vivo postvivas.

Fine de la lasta siluria subakviĝo estas granda pliiĝo de ekinodermoj — la ŝtonaj lilioj — kiel estas konstateble per la krinoidaj kalkŝtonaj demetaĵoj. La trilobuloj preskaŭ malaperis, kaj la moluskoj daŭre estas la monarkoj de la maroj; la formiĝo de koralaj rifoj multe pliiĝas. Dum tiu ĉi epoko en la pli favoraj lokoj la primitivaj akvaj skorpioj unue evoluas. Baldaŭ poste, kaj subite, la veraj skorpioj — efektive spirantaj aeron — aperas.

Tiuj ĉi disvolviĝoj finas la trian periodon de la mara vivo, kovrantan kvindek kvin milionojn da jaroj, kaj konatan de viaj esploristoj kiel la Silurian.

4. La stadio de la granda emerĝo de tero
La periodo de vegetala tera vivo
La epoko de fiŝoj

Dum la epoklonga lukto inter lando kaj akvo, dum longaj periodoj la maro estis kompare venkinta, sed la tempoj de tera venko tuj proksimiĝas. Kaj la kontinentaj drivoj ankoraŭ ne tiom progresis, sed foje praktike la tuta tero de la mondo estas konektitaj per maldikaj istmoj kaj mallarĝaj terpontoj.

Dum la tero emerĝas post la lasta Siluria inundo, grava periodo en la monda disvolviĝo kaj evoluo de vivo finiĝas. Estas aŭroro de nova epoko sur la tero. La nuda kaj senĉarma pejzaĝo de la pasintaj tempoj ekkovriĝas per multiĝanta verdaĵo, kaj la unuaj grandiozaj arbaroj baldaŭ aperos.

La mara vivo de tiu ĉi epoko estis tre diversa pro la frua segregacio de la specioj, sed poste okazis liberaj miksado kaj asociado de ĉiuj ĉi malsamaj specoj. La brakiopodoj frue atingis sian kulminon, sekvate de la artropodoj, kaj la ciripedoj faris sian unuan aperon. Sed la plej granda evento el ĉiuj estis la subita apero de la fiŝa familio. Tio ĉi fariĝis la epoko de la fiŝoj, tiu periodo de la monda historio karakterizita de la vertebra tipo de animalo.

Antaŭ 270 000 000 jaroj la kontinentoj estis ĉiuj super la akvo. Dum milionoj kaj milionoj da jaroj ne tiom da tero estis super la akvo samtempe; tio estis unu el la plej grandaj epokoj de tera emerĝo en la tuta monda historio.

Kvin milionoj da jaroj poste la teraj areoj de Nord- kaj Sud-Ameriko, Eŭropo, Afriko, norda Azio kaj Aŭstralio estis mallonge inunditaj, en Nord-Ameriko la subakviĝo iam estante preskaŭ kompleta; kaj la rezultantaj kalkoŝtonaj tavoloj estis de 150 ĝis 150 metrojn dikaj. Tiuj ĉi diverspecaj Devoniaj maroj etendiĝis unue en unu direkto kaj poste en alia, tiel ke la grandega arkta interna maro de Nord-Ameriko trovis elirejon al la Pacifika oceano tra norda Kalifornio.

Antaŭ 260 000 000 jaroj, ĉirkaŭ la fino de tiu ĉi epoko de tera malleviĝo, Nord-Ameriko estis parte kovrita de maroj samtempe konektite kun la akvoj de Pacifiko, Atlantiko, Arkto kaj Meksikia Golfo. La demetaĵoj de tiuj ĉi postaj stadioj de la unua Devonia inundo estas averaĝe tricent metrojn dikaj. La koralaj rifoj karakterizantaj tiujn ĉi tempojn indikas, ke la internaj maroj estis klaraj kaj malprofundaj. Tiaj koralaj demetaĵoj estas elmontritaj ĉe la bordoj de la rivero Ohio apud Luivilo, Kentukio, kaj estas ĉirkaŭ tridek metrojn dikaj, ampleksante pli ol ducent speciojn. Tiuj ĉi koralaj formacioj etendiĝas tra Kanado kaj norda Eŭropo ĝis la arktaj regionoj.

Post tiuj ĉi subakviĝoj, multaj el la marbordoj estis konsiderinde levitaj, tiel ke la antaŭaj demetaĵoj estis kovritaj per koto aŭ skisto. Estas ankaŭ stratumo de ruĝa grejso, kiu karaterizas unu el la Devoniaj sedimentaĵoj, kaj tiu ruĝa tavolo etendiĝas sur grand parto de la tera surfaco, trovebla en Nord- kaj Sud-Ameriko, Eŭropo, Rusio, Ĉinio, Afriko kaj Aŭstralio. Tiaj ruĝaj demetaĵoj sugestas aridajn aŭ duonaridajn kondiĉojn, sed la klimato de tiu ĉi epoko ankoraŭ estis milda kaj unuforma.

Tra la tuta periodo la tero sudoriente de la Insulo Cincinato restis klare super la akvo. Sed tre granda parto de okcidenta Eŭropo, inkluzive de la Britaj Insuloj, estis subakvigitaj. En Kimrio, Germanio, kaj aliaj regionoj en Eŭropo la Devoniaj rokoj estas ses mil metrojn dikaj.

Antaŭ 250 000 000 jaroj oni atestis la aperon de la fiŝa familio, la vertebruloj, unu el la plej gravaj paŝoj en la tuta antaŭhoma evoluo.

La artropodoj, aŭ krustacoj, estis la prauloj de la unuaj vertebruloj. La antaŭuloj de la fiŝa familio estis du modifitaj artropodaj prauloj; unu havis longan korpon kunligantan kapon kaj voston, dum la alia estis senspina, senmakzela prafiŝo. Sed tiuj ĉi preparaj specoj estis rapide detruitaj, kiam la fiŝoj, unuaj vertebruloj de la animala mondo, subite aperis el la nordo.

Multaj el la plej grandaj veraj fiŝoj apartenas al tiu ĉi epoko, iuj el la specioj dotitaj per dentoj estante de ok ĝis dek metrojn longaj. La nuntempaj ŝarkoj estas la postvivantoj de tiuj ĉi antikvaj fiŝoj. La pulmaj kaj kirasaj fiŝoj atingis sian evoluan apogeon, kaj antaŭ la fino de tiu ĉi epoko, la fiŝoj adaptiĝis kaj al dolĉaj kaj al salaj akvoj.

Veraj ostejoj de fiŝaj dentoj kaj skeletoj estas troveblaj en la demetaĵoj akumulitaj ĉirkaŭ la fino de tiu ĉi periodo, kaj riĉaj fosilhavaj tavoloj situas laŭ la marbordo de Kalifornio, ĉar ŝirmitaj bajoj de la Pacifika oceano etendiĝis en la teroj de tiu regiono.

La tero estis rapide invadita de la novaj ordoj de teraj vegetaloj. Ĝis tiam malmulte da plantoj kreskis sur la tero krom ĉirkaŭ la bordo de akvo. Nun, kaj subite, la fekunda familio de filikoj aperis, kaj rapide disvastiĝis sur la surfaco de la teroj rapide leviĝantaj en ĉiuj partoj de la mondo. Specoj de arboj sesdek centimetrojn dikaj kaj dek du metrojn altaj baldaŭ disvolviĝis; poste la folioj evoluis, sed tiuj ĉi fruaj specioj havis nur rudimentan foliaron. Estis multaj pli malgrandaj plantoj, sed iliaj fosilioj estas netruveblaj, ĉar ili estis kutime detruitaj de la jam aperintaj bakterioj.

Dum la teroj leviĝis, Nord-Ameriko fariĝis ligita kun Eŭropo per terpontoj etendiĝantaj ĝis Gronlando. Kaj hodiaŭ Gronlando konservas la postrestaĵojn de tiuj ĉi fruaj teraj plantoj sub sia glacia mantelo.

Antaŭ 240 000 000 jaroj la teroj de iuj partoj de Eŭropo kaj Nord- kaj Sud-Ameriko komencis sinki. Tiu ĉi sinkado markis la aperon de la lasta kaj la malplej etendita el la Devoniaj inundoj. La arktaj maroj denove moviĝis suden sur granda parto de Nord-Ameriko, la Atlantiko inundis grandan parton de Eŭropo kaj okcidenta Azio, dum la suda Pacifiko kovris la plejmulton de Hindio. Tiu ĉi inundo malrapide aperis kaj same malrapide malaperis. La Katskil-Montaro laŭ la okcidenta benko de la rivero Hudsono estas unu el la plej grandaj geologiaj monumentoj de tiu ĉi epoko trovebla sur la surfaco de Nord-Ameriko.

Antaŭ 230 000 000 jaroj la maroj daŭrigis sian retiriĝon. Granda parto de Nord-Ameriko estis super la akvo, kaj granda vulkana agado okazis en la regiono de Sankta-Laŭrenco. La Reĝa Monto, en Montrealo, estas la eroziita kolo de unu el tiuj ĉi vulkanoj. La demetaĵoj de tiu ĉi tuta epoko estas klare montritaj en la Apalaĉaj Montoj de Nord-Ameriko, kie la Rivero Suskehano estas tranĉis valon elmontrante tiujn ĉi sinsekvajn tavolojn, kiuj atingis dikecon de pli ol 4000 metroj.

La leviĝo de la kontinento daŭris, kaj la atmosfero riĉiĝis per oksigeno. La tero estis kovrita per vastaj aroj de filikoj tridek metrojn altaj kaj per speciala arboj propraj al tiu epoko, silentaj arbaroj; neniu sono aŭdiĝis, eĉ ne susuro de folio, ĉar tiaj arboj havis neniujn foliojn.

Kaj tiel finiĝis unu el plej longaj periodoj de la marviva evoluo, la epoko de fiŝoj. Tiu ĉi periodo de la monda historio daŭris preskaŭ kvindek milionojn da jaroj; ĝi estas konata de viaj esploristoj kiel la Devonio.

5. La stadio de drivo de la krusto
La karbonia periodo de la felikaroj
La epoko de ranoj

La apero de la fiŝoj dum la antaŭa periodo markas la apogeon de la evoluo de la mara vivo. De tiam la evoluo de la tera vivo fariĝas pli kaj pli grava. Kaj tiu ĉi periodo komenciĝas per la scenejo preskaŭ preta por la apero de la unuaj teraj animaloj.

Antaŭ 220 000 000 jaroj multaj kontinentaj areoj, inkluzive de la plejparto de Nord-Ameriko, estis super la akvo. La teroj estis invaditaj de fekundaj vegetaloj; tio ĉi ja estis la epoko de la filikoj. Karbona dioksido ankoraŭ ĉeestis en la atmosfero sed en malpli granda grado.

Iom poste la centra parto de Nord-Ameriko estis inundita, kreante du grandaj internaj maroj. La ĉebordaj altebenaĵoj de kaj Atlantiko kaj Pacifiko situis ĝuste trans la nuntempaj marbordoj. Tiuj ĉi du maroj finfine unuiĝis, miksante siajn malsamajn formojn de vivo, kaj la unuiĝo de tiuj ĉi mara faŭno markis la komencon de la rapida kaj tutmonda malpliiĝo de la mara vivo kaj la malfermo de la posta periodo de tera vivo.

Antaŭ 210 000 000 jaroj la varmaj arktaj maroj kovris plejparte de Nord-Ameriko kaj Eŭropo. La akvoj de la suda poluso inundis Sud-Amerikon kaj Aŭstralion, dum kaj Afriko kaj Azio estis treege levitaj.

Kiam la maroj atingis sian maksimuman altecon, nova evolua disvolviĝo subite okazis. Abrupte, la unuaj el la teraj animaloj aperis. Estis multaj specioj el tiuj ĉi animaloj, kiuj kapablis vivi sur tero kaj en akvo. Tiuj ĉi aerspirantaj amfibioj disvolviĝis el la artropodoj, kies naĝvezikoj evoluis en pulmojn.

El la salaj akvoj de la maroj rampis sur la teron helikoj, skorpioj, kaj ranoj. Hodiaŭ la ranoj ankoraŭ demetas siajn ovojn en la akvo, kaj iliaj idoj unue ekzistas kiel malgrandaj fiŝoj, ranidoj. Tiu ĉi periodo prave povus estis nomata la epoko de ranoj.

Tre baldaŭ la unuaj insektoj aperis kaj, kune kun araneoj, skorpioj, blatoj, griloj, kaj lokustoj baldaŭ invadis la kontinentojn de la mondo. La libeloj estis sepdek kvin centimetrojn larĝaj. Mil specioj de blatoj disvolviĝis, kaj iuj el ili kreskis ĝis dek centimetroj.

Du grupoj de ekinodermoj precipe bone disvolvoĝis, kaj ili fakte estas la modelaj fosilioj de tiu ĉi epoko. La grandaj konkmanĝantaj ŝarkoj ankaŭ multe evoluis, kaj dum pli ol kvin milionoj da jaroj ili dominis la oceanojn. La klimato ankoraŭ estis milda kaj unuforma; la mara vivo malmulte ŝanĝiĝis. La dolĉakvaj fiŝoj estis disvolviĝantaj, kaj la trilobuloj estis baldaŭ formortontaj. La koraloj estis malabundaj, kaj multe el la kalkŝtono estis produktita de la krinoidoj. La plej bonaj kalkŝtonoj por konstrui estis demetitaj dum tiu ĉi epoko.

La akvoj de multaj internaj maroj estis tiel abunde ŝarĝitaj kun kalko kaj aliaj mineraloj, ke tio malhelpis la progreson kaj disvolviĝon de multaj maraj specioj. Fine la maroj klariĝis rezulte de vastaj ŝtonaj demetaĝoj, en iuj lokoj enhavantaj zinkon kaj plumbon.

La demetaĵoj de tiu ĉi frua karbonia epoko estas de 150 ĝis 600 metrojn dikaj, konsistantaj el grejso, skisto, kaj kalkŝtono. La plej malnovaj stratumoj donas la fosiliojn de kaj teraj kaj maraj animaloj kaj plantoj, kune kun multe da gruzo kaj basenaj sedimentoj. Malmulte da prilaborebla karbo troviĝas en tiuj ĉi malnovaj stratumoj. Tiuj ĉi demetaĵoj tra la tuta Eŭropo estas similaj al tiuj demetitaj sur Nord-Ameriko.

Fine de tiu ĉi epoko la tero de Nord-Ameriko komencis leviĝi. Estis mallonga interrompo, kaj la maro revenis por kovri ĉirkaŭ la duonon de siaj antaŭaj fundoj. Tiu ĉi estis mallonga inundo, kaj la plejmulto de la teroj estis baldaŭ klare super la akvo. Sud-Ameriko ankoraŭ estis ligita al Eŭropo pere de Afriko.

Tiu ĉi epoko atestis la komencon de la montoj de Vogezoj, Nigra Arbaro, kaj Uralo. Stumpoj de aliaj kaj pli malnovaj montoj troviĝas ĉie en Britio kaj Eŭropo.

Antaŭ 200 000 000 jaroj la vere aktivaj stadioj de la Karbonia periodo komenciĝis. Dum dudek milionoj da jaroj antaŭ tiu ĉi tempo, la antaŭaj demetaĵoj de karbo akumuliĝis, sed nun la pli vastaj formadoj de karbo estas procedantaj. La daŭro de la efektiva epoko de demetado de karbo estis iom pli ol dudek kvin milionoj da jaroj.

La tero periode altiĝis kaj malaltiĝis pro la fluktuanta marnivelo kaŭzita de agadoj sur la oceanaj fundoj. Tiu ĉi krusta malstabileco — la densiĝo kaj leviĝo de la lando — lige kun la fekundaj vegetaloj de la marbordaj marĉoj, kontribuis al la produktado de vastaj demetaĵoj de karbo, kiu donis la nomon de tiu ĉi periodo Karbonio. Kaj la klimato ankoraŭ estis milda sur la tuta mondo.

La tavoloj de karbo alternas kun skisto, ŝtono kaj konglomeraĵo. Tiuj ĉi fundoj de karbo en centra kaj orienta Usono varias laŭ dikeco de dek du ĝis dek kvin metroj. Sed multaj el tiuj ĉi demetaĵoj estis forlavitaj dum postaj leviĝoj de teroj. En iuj partoj de Nord-Ameriko kaj Eŭropo la stratumoj kun karbo estas 5500 metrojn dikaj.

La ĉeesto de arbaj radikoj kreskintaj en la argilo sub la nunaj fundoj de karbo montras, ke karbo formiĝis precize kie ĝi estas nun trovita. La karbo estas la postrestaĵoj konservitaj per akvo kaj modifitaj per premo de la vegetaloj kreskantaj en la torfejoj kaj sur la marĉaj marbordoj de tiuj ĉi malproksimaj tempoj. La karbaj tavoloj ofte entenas gason kaj petrolon. Torfaj fondoj, la postrestaĵoj de malnovaj vegetalaj kreskaĵoj, transformiĝus en specon de karbo se submetite al adekvata premo kaj varmo. Antracito estis submetita al pli multe da premo kaj varmo ol aliaj karboj.

En Nord-Ameriko la karbaj tavoloj en la diverspecaj fundoj, kiuj indikas la nombron da fojoj la tero malleviĝis kaj leviĝis, varias de dek en Ilinojso, dudek en Pensilvanio, tridek kvin en Alabamo, ĝis sepdek kvin en Kanado. Fosilioj de kaj dolĉa kaj sala akvo troviĝas en la karbaj fundoj.

Dum tiu ĉi tuta epoko la montoj de Nord- kaj Sud-Ameriko estis aktivaj, kaj la Andoj kaj la sudaj antikvaj Rokaj Montoj leviĝis. La grandaj marbordaj regionoj de Atlantiko kaj Pacifiko komencis sinki, fine fariĝante tiel eroziitaj kaj subakvigitaj, ke la marbordoj de ambaŭ oceanoj retiriĝis proksimume ĝis siaj nunaj pozicioj. La demetaĵoj de tiu ĉi inundo estas averaĝe tricent metrojn dikaj.

Antaŭ 190 000 000 jaroj atestis etendiĝon de la Karbonia maro de Nord-Ameriko super la nuntempa regiono de la Rokaj Montoj, kun elirejo al la Pacifica Oceano tra norda Kalifornio. La karbo plu demetiĝis tra tuta Ameriko kaj Eŭropo, tavolon sur tavolo, dum la marbordoj leviĝis kaj malleviĝis dum tiuj ĉi epokoj de marbordaj osciloj.

Antaŭ 170 000 000 jaroj finiĝis la Karbonia periodo, dum kiu karbo formiĝis tra la tuta mondo — en Eŭropo, Hindio, Ĉinio, Norda Afriko kaj la Amerikoj. Fine de la karboformiĝa periodo Nord-Ameriko oriente de la Misisipa valo leviĝis, kaj la plejmulto de tiu ĉi sekcio de tiam restis super la maro. Tiu ĉi periodo de tera leviĝo markas la komencon de la modernaj montoj de Nord-Ameriko, kaj en la Apalaĉiaj regionoj kaj okcidente. Vulkanoj estis aktivaj en Alasko kaj Kalifornio kaj en la regionoj kun formado de montoj de Eŭropo kaj Azio. Orienta Ameriko kaj okcidenta Eŭropo estis interkonektitaj per la kontinento de Gronlando.

La tera altiĝo komencis modifi la maran klimaton de la antaŭaj epokoj, kaj anstataŭi per la komencoj de la malpli milda kaj pli varia kontinenta klimato.

La plantoj de tiuj ĉi tempoj posedis sporojn, kaj la vento kapablis dissemi ilin ĉien. La trunkoj de la karboniaj arboj kutime estis du metrojn dikaj, kaj ofte tridek kvin metrojn altaj. La modernaj filikoj estas vere restaĵoj de tiuj ĉi pasintaj epokoj.

Ĝenerale, tiuj ĉi estis la epokoj de la disvolviĝo de dolĉakvaj organismoj; malmulte da ŝanĝo okazis en la antaŭa mara vivo. Sed la grava karakterizaĵo de tiu ĉi periodo estis la subita apero de la ranoj kaj iliaj multaj kuzoj. La vivaj karakterizaĵoj de la karba epoko estis filikoj kaj ranoj.

6. La stadio de klimata transiro
La periodo de semaj plantoj
La epoko de biologiaj sortoŝanĝoj

Tiu ĉi periodo markas la finon de grava evolua disvolviĝo de la mara vivo, kaj la komenco de la transira periodo kondukanta al la sekvaj epokoj de teraj bestoj.

Tiu ĉi epoko estis unu kun granda malriĉiĝo de la vivo. Miloj da maraj specioj pereis, kaj la vivo apenaŭ establiĝis sur la tero. Tio ĉi estis epoko de biologiaj sortoŝanĝoj, la epoko kiam la vivo preskaŭ malaperis el la tera surfaco kaj el la oceanaj profundoj. Ĉirkaŭ la fino de la longa epoko de mara vivo estis pli ol cent mil specioj de vivantaj organismoj sur la tero. Fine de la transira periodo, malpli ol kvin cent postvivis.

La apartaĵoj de tiu ĉi nova periodo ne estis kaŭzitaj tiel multe de la malvarmiĝo de la tera krusto aŭ de la longa foresto de vulkana agado, sed de nekutima kombinaĵo de ordinaraj kaj antaŭekzistantaj influoj — malvastiĝo de la maroj kaj kreskanta plialtiĝo de enormaj termasoj. La milda mara klimato de la antaŭaj tempoj malaperis kaj la pli severa tipo de kontinenta vetero rapide disvolviĝis.

Antaŭ 170 000 000 jaroj gravaj evoluaj ŝanĝoj kaj alĝustigoj okazis sur la tuta surfaco de la tero. La tero leviĝis sur la tuta mondo, dum la oceanoj sinkis. Izolitaj Montoĉenoj aperis. La orienta parto de Nord-Ameriko estis tre alta super la maro; la okcidento malrapide leviĝis. La kontinentoj estis kovritaj de grandaj kaj malgrandaj salaj lagoj kaj multaj internaj maroj, kiuj estis ligitaj kun la oceanoj per mallarĝaj markoloj. La stratumoj de tiu ĉi transira periodo varias laŭ dikeco de 300 ĝis 2100 metroj.

La tera krusto konsiderinde faldiĝis dum tiuj ĉi teraj leviĝoj. Tio ĉi estis tempo de kontinenta emerĝo krom la malapero de iuj terpontoj, inkluzive de la kontinentoj kiuj tiel longe ligis Sud-Amerikon kun Afriko, kaj Nord-Amerikon kun Eŭropo.

Iom post iom la internaj lagoj kaj maroj sekiĝis sur la tuta mondo. Izolitaj montoj kaj regionaj glaĉeroj komencis aperi, ĉefe sur la suda hemisfero, kaj, en multaj regionoj la glaciaj demetaĵoj de tiuj ĉi lokaj glaciaj formiĝoj povas esti trovitaj eĉ inter iuj el la supraj kaj postaj demetaĵoj de karbo. Du novaj klimataj faktoroj aperis — glaciiĝo kaj arideco. Multaj el la altaj regionoj de la tero fariĝis aridaj kaj sterilaj.

Tra tiuj ĉi tempoj de klimata ŝanĝiĝo grandaj variadoj ankaŭ okazis en la teraj plantoj. La semaj plantoj unue aperis, kaj ili havigis pli bonan provizon de nutraĵo por la poste pliiĝanta vivo de teraj animaloj. La insektoj spertis radikalan ŝanĝon. La ripozaj stadioj evoluis por kontentigi la plenumojn de suspendita ago dum vintro kaj sekeco.

Inter la teraj animaloj la ranoj atingis sian kulminon dum la antaŭa epoko, kaj rapide malpliiĝis, sed ili postvivis, ĉar ili povis longe vivi eĉ en la sekiĝantaj lagetoj kaj marĉoj de tiuj ĉi malproksimaj kaj ekstreme elprovigaj tempoj. Dum tiu ĉi epoko de malpliiĝantaj ranoj okazis en Afriko la unua ŝtupo en la evoluo de la rano al reptilio. Kaj ĉar la termasoj ankoraŭ estis ligitaj, tiuj ĉi antaŭreptiliaj kreitaĵoj, aerspirantoj, disvasiĝis tra la tuta mondo. Ĝis tiu tempo la atmosfero estis tiel ŝanĝita, ke ĝi admirinde kontentigis la bezonojn de la animala spirado. Baldaŭ post la alveno de tiuj ĉi antaŭreptiliaj ranoj Nord-Ameriko estis portempe izolita, fortranĉita de Eŭropo, Azio, kaj Sud-Ameriko.

La grada malvarmiĝo de la oceanaj akvoj multe kontribuis al la detruo de la oceana vivo. La maraj bestoj de tiuj epokoj trovis portempan rifuĝejon en tri favoraj lokoj: la regiono de la nuntempa Golfo de Meksiko, la Ganga Golfo de Hindio, kaj la Sicilia Golfo en la Mediteranea baseno. Kaj estis el tiuj ĉi tri regionoj, el kie la novaj maraj specioj, naskiĝintaj el malfacileco, poste eliris por replenigi la marojn.

Antaŭ 160 000 000 jaroj la tero estis plejparte kovrita per vegetaloj adaptitaj por subteni la vivon de teraj animaloj, kaj la atmosfero fariĝis ideala por animala spirado. Tiel finiĝas la periodo de malpliiĝo de la mara vivo kaj tiuj elprovigaj tempoj de biologia lukto, kiuj eliminis ĉiujn formojn de vivo, krom tiuj, kiuj havis valoron de postvivo, kaj kiuj estis do selektitaj por fariĝi la prauloj de la pli rapide disvolviĝanta kaj pli diferencigita vivo de la sekvaj epokoj de planeda evoluo.

La fino de tiu ĉi periodo de biologiaj sortoŝanĝoj, konata de viaj studentoj kiel la Permio, ankaŭ markas la finon de la longa paleozoika erao, kiu kovras unu kvaronon de la planeda historio, ducent kvindek milionojn da jaroj.

La vasta oceana vivo-vartejo sur Urantio plenumis sian celon. Dum la longaj epokoj kiam la tero estis maltaŭga por subteni la vivon, antaŭ ol la atmosfero enhavis sufiĉan oksigenon por subteni la superajn terajn animalojn, la maroj naskis kaj zorgis pri la frua vivo de la regno. Nun la biologia graveco de la maro iom post iom malpliiĝas, dum la dua stadio de evoluo komencas disvolviĝi sur la tero.

[Prezentita de Vivo-Portanto de Nebadono, unu el la originala korpuso asignita al Urantio.]