Kajero 58

Establo de la vivo sur Urantio

En tuta Satanio estas nur sesdek unu mondoj similaj al Urantio, planedoj kun modifita vivo. La plejmulto de loĝataj mondoj estas loĝataj laŭ establitaj teknikoj; sur tiaj sferoj la Vivo-Portantoj havas malmulte da libereco en siaj planoj por enplanti la vivon. Sed ĉirkaŭ unu mondo el dek estas elektita kiel dekuma planedo, kaj asignita al la speciala registro de la Vivo-Portantoj; kaj sur tiaj planedoj ni rajtas entrepreni iujn eksperimentadojn de vivo klopodante modifi aŭ eble plibonigi la normajn universaj tipoj de vivantaj estaĵoj.

1. ANTAŬKONDI ĈOJ POR LA FIZIKA VIVO

Antaŭ 600 000 000 jaroj la komisiono de Vivo-Portantoj sendita el Jerusemo alvenis sur Urantion, kaj komencis la studon pri la fizikaj kondiĉoj prepara al la lanĉo de la vivo sur la mondo numero 606 de la Satania sistemo. Tio estis nia sescent-sesa eksperimento por inaŭguri la Nebadonan vivan pratipon en Satanio, kaj nia sesdeka oportuno fari ŝanĝojn kaj instigi modifojn en la bazaj kaj normaj fasonoj de vivo de la loka universo.

Oni devas klarigi, ke la Vivo-Portantoj ne povas iniciati la vivon, ĝis sfero estas matura por la inaŭguro de la evolua ciklo. Nek ni ne povas estigi pli rapidan disvolviĝon de la vivo ol tiu, kiu povas esti subtenita kaj akomodita de la fizika progreso de la planedo.

La Sataniaj Vivo-Portantoj projektis pratipon de vivo kun natria klorido; tial neniu paŝo povis esti farita por enplanti ĝin, ĝis la oceanaj akvoj fariĝis sufiĉe salaj. La Urantia speco de protoplasmo povas funkcii nur en taŭge salita solvaĵo. La tuta praa vivo — vegetala kaj animala — evoluis en habitato de sala solvaĵo. Kaj eĉ la pli alte organizitaj surteraj bestoj ne povus plu vivi, se tiu sama esenca sala solvaĵo ne cirkulus tra iliaj tutaj korpoj en la sanga fluo, kiu libere banas, laŭvorte mergas, ĉiun minusklan vivantan ĉelon en tiu ĉi “sala oceano”.

Viaj primitivaj prauloj libere cirkulis en la salita oceano; hodiaŭ tiu ĉi sama oceaneca sala solvaĵo libere cirkulas en viaj korpoj, bananta ĉiun individuan ĉelon kun kemia likvaĵo esence komparebla kun la sala akvo, kiu stimulis la unuajn protoplasmajn reagojn de la unuaj vivantaj ĉeloj funkciantaj sur la planedo.

Sed kiam komenciĝas tiu erao, Urantio ĉiel evoluas al stato favora por subteni la komencajn formojn de mara vivo. Malrapide sed certe la fizikaj disvolviĝoj sur la tero kaj en la apudaj spacaj regionoj preparas la scenejon por la postaj provoj establi tiajn vivoformojn, kiujn ni decidis, ke ili estus la plej bone adaptitaj por la disvolviĝanta fizika medio — kaj tera kaj spaca.

Poste la Satania komisiono de Vivo-Portantoj revenis al Jerusemo, preferante atendi la pluan rompiĝon de la kontinenta termaso, kiu provizos ankoraŭ pli da internaj maroj kaj ŝirmitaj golfoj antaŭ ol efektive komenci la enplanton de vivo.

Sur planedo, kie la vivo havas maran originon, la idealaj kondiĉoj por enplanti la vivon estas provizitaj per granda nombro da internaj maroj, per longaj marbodoj de malprofundaj akvoj kaj ŝirmitaj golfoj; kaj ĝuste tia distribuo de la teraj akvoj rapide disvolviĝis. Tiuj ĉi antikvaj internaj maroj estis malofte pli ol cent kvindek ĝis du cent metrojn profundaj, kaj la sunlumo povas penetri la oceanan akvon ĝis pli ol ducent metroj.

Estis el tiaj marbordoj kun mildaj kaj nevariaj klimatoj de posta epoko, ke la primitiva planta vivo trovis sian vojon ĝis la tero. Tie la alta grado da karbono en la atmosfero provizis al la novaj teraj variaĵoj de vivo oportunon rapide kaj abunde kreski. Kvankam tiu ĉi atmosfero estis tiam ideala por planta kreskado, ĝi enhavis tiom altan gradon da karbona dioksido, ke neniu besto, des malpli homo, povus vivi sur la surfaco de la tero.

2. La Urantia atmosfero

La planeda atmosfero filtras ĝis la tero ĉirkaŭ unu dumiliardonon de la tuta luma emanaĵo de la suno. Se la lumo falanta sur Nord-Amerikon estus pagita laŭ la tarifo de po du cendoj por kilovathoro, la jara fakturo de lumo superus 800 duiliardoj da dolaroj. La fakturo de sunlumo por Ĉikago kostus ĉiutage konsiderinde pli ol cent milionoj da dolaroj. Kaj necesas memori, ke vi ricevas el la suno aliajn formojn de energio — la lumo ne estas la sola suna kontribuo atinganta vian atmosferon. Enormaj kvantoj da suna energio verŝiĝas sur Urantion ampleksante ondolongojn kaj super kaj malsuper la agnoskita gamo de la homa vidkapablo.

La tera atmosfero estas preskaŭ opaka al granda parto de la suna radiado ĉe la ekstrema ultraviola fino de la spektro. La plejmulto de tiuj ĉi mallongaj ondoj estas sorbitaj de ozona tavolo, kiu ekzistas ĉie sur tavolo ĉirkaŭ dek ses kilometroj super la tera surfaco, kaj etendiĝas al la spaco por pliaj dek ses kilometroj. La ozono trapenetranta tiun ĉi regionon, je kondiĉoj ekzistantaj sur la tera surfaco, reprezentus tavolon nur du milimetrojn kaj duonon dika; tamen tiu ĉi relative malgranda kaj ŝajne sensignifa kvanto da ozono protektas la loĝantojn de Urantio kontraŭ la eksceso de tiuj ĉi danĝeraj kaj detruaj ultraviolaj radiadoj ĉeestantaj en la sunlumo. Sed se tiu ĉi ozona tavolo estus nur iomete pli dika, vi estus senigitaj je la ultraviolaj radioj tre gravaj kaj sanigaj, kiuj nun atingas la teran surfacon, kaj kiuj estas praaj al unu el la plej esencaj el viaj vitaminoj.

Kaj tamen iuj el viaj malplej imagemaj inter viaj mortemaj mekanistoj persistas rigardi la materian kreaĵon kaj la homan evoluon kiel akcidenton. La Urantiaj mezvojuloj kolektis pli ol kvindek mil fizikajn kaj kemiajn faktojn, kiujn ili taksas nekongruaj kun la leĝoj de akcidenta hazardo, kaj kiujn ili asertas, ke ili nedubeble demonstras la ĉeeston de inteligenta celo en la materia kreaĵo. Kaj ĉio ĉi ne konsideras ilian katalogon de pli ol cent mil eltrovoj ekster la fizika kaj kemia kampoj, kiuj laŭ ili pruvas la ĉeeston de menso en la planado, kreado, kaj subtenado de la materia kosmo.

Via suno elverŝas veran diluvon da mortigaj radioj, kaj via agrabla vivo sur Urantio estas kaŭzita de la “ŝanca” influo de pli ol kvardek ŝajne akcidentaj protektantaj operacioj similaj al la agado de tiu ĉi unika ozona tavolo.

Se ne estus la “litkovrila” efiko de la atmosfero nokte, la varmeco tiel rapide radiade estus perdita, ke estus neeble konservi la vivon, krom per artefarita provizo.

La plej malaltaj ok aŭ dek kilometroj de la tera atmosfero estas la troposfero; tio ĉi estas la regiono de ventoj kaj aerfluoj, kiuj produktas la veterajn fenomenojn. Super tiu ĉi regiono estas la interna jonosfero, kaj tuj supre estas la stratosfero. Suprenirante de la tera surfaco la temperaturo konstante malkreskas por dek aŭ dek tri kilometroj, je kiu alteco ĝi registras ĉirkaŭ 57 gradoj C sub nulo. Tiu temperatura intervalo de 54 ĝis 57 gradoj sub nulo ne ŝanĝas por pliaj sesdek kvin kilometroj; tiu ĉi zono de konstanta temperaturo estas la stratosfero. Je alteco de sepdek aŭ okdek kilometroj la temperaturo komencas kreski, kaj tiu ĉi kreskado daŭras ĝis la nivelo de la nordlumoj, kie la temperaturo atingas 650°C, kaj estas tiu ĉi intensa varmeco, kiu jonigas la oksigenon. Sed la temperaturo en tia maldensa atmosfero estas malfacile komparebla kun la varmeco taksita sur la tera surfaco. Memoru, ke duono de via atmosfero troviĝas en la unuaj kvin kilometroj. La alteco de la tera atmosfero estas indikita per la plej altaj nordlumoj — ĉirkaŭ sescent kvindek kilometroj.

La fenomenoj de nordlumoj rekte rilatas al la sunmakuloj, tiuj sunaj ciklonoj, kiuj kirliĝas laŭ kontraŭaj direktoj super kaj malsuper la suna ekvatoro, same kiel faras la tropikaj uraganoj de la tero. Tiaj atmosferaj perturboj kirliĝas laŭ kontraŭaj direktoj, kiam ili okazas super aŭ malsuper la ekvatoro.

La povo de la sunmakuloj modifi lumajn frekvencojn montras, ke tiuj ĉi centroj de sunŝtomoj funkcias kiel enormaj magnetoj. Tiaj magnetaj kampoj kapablas ĵeti ŝargitajn partiklojn el la sunmakulaj krateroj tra la spaco ĝis la ekstera atmosfero de la tero, kie ilia joniganta influo produktas tiajn spektaklajn montrojn de nordlumoj. Tial vi vidas la plej grandajn fenomenojn de nordlumoj, kiam la sunmakuloj estas ĉe sia apogeo — aŭ iom poste — kiam la makuloj ĝenerale situas proksime de la ekvatoro.

Eĉ la nadlo de kompaso respondas al tiu ĉi suna influo, ĉar ĝi turniĝas iomete al la oriento dum la tagiĝo, kaj al la okcidento kiam la suno subiras. Tio ĉi okazas ĉiutage, sed dum la apogeo de la sunmakulaj cikloj tiu ĉi variado de la kompaso estas duoble pli granda. Tiuj ĉi tagaj vagadoj de la kompaso estas kaŭzitaj de la pliigo de jonigado de la supera atmosfero, kiu estas produktita de la sunlumo.

Estas la ĉeesto de du malsamaj niveloj de elektrigitaj konduktaj regionoj en la superstratosfero, kiu respondecas pri la longdistanca transmisio de viaj radioelsendoj sur longaj kaj mallongaj ondoj. Via transmisiado foje estas perturbita de la teruraj ŝtormoj, kiuj furioze okazas en tiuj ĉi eksteraj jonosferoj.

3. Spaca medio

Dum la fruaj tempoj de universa materiiĝo la spacaj regionoj estas prisemitaj per vastaj hidrogenaj nuboj, ĝuste tiaj amasoj de astronomia polvo nun karakterizas multajn regionojn tra la tuta malproksima spaco. Granda parto de la organizita materio, kiun la ardantaj sunoj dispecigas kaj disigas kiel radiantan energion, estis origine akumulita en tiujn ĉi frue aperantajn hidrogenajn nubojn de spaco. Sub iuj nekutimaj kondiĉoj la atoma perturbo ankaŭ okazas ĉe la nukleoj de la plej grandaj hidogenaj masoj. Kaj ĉiuj ĉi fenomenoj de atoma konstruo kaj atoma malkonstruo, kiel en la tre varmigitaj nebulozoj, estas akompanata de la emerĝo de inundaj tajdoj de mallongaj spacaj radioj de radianta energio. Akompanas tiujn diversajn radiadojn formo de spaco-energio nekonata sur Urantio.

Tiu energia ŝargo de mallongaj radioj de la universa spaco estas kvarcentoble pli granda ol ĉiuj aliaj formoj de radianta energio ekzistantaj en la organizitaj spacaj kampoj. La eligo de la mallongaj spacaj radioj, venanta aŭ de ardantaj nebulozoj, de streĉitaj elektraj kampoj, de ekstera spaco, aŭ de vastaj polvaj nuboj de hidrogeno, estas kvalite kaj kvante modifita per la fluktuadoj kaj subitaj streĉaj ŝanĝoj de temperaturo, gravito, kaj elektronaj premoj.

Tiuj ĉi eventualaĵoj en la origino de la spacaj radioj estas determinitaj de multaj kosmaj okazaĵoj same kiel la orbitoj de cirkulanta materio, kiuj varias de modifitaj cirkloj ĝis ekstremaj elipsoj. La fizikaj kondiĉoj povas ankaŭ esti tre ŝanĝitaj, ĉar la elektrona spino foje estas en la kontraŭa direkto de tiu de la konduto de pli kruda materio, eĉ en la sama fizika zono.

La vastaj hidrogenaj nuboj estas vere kosmaj kemiaj laboratorioj, enhavantaj ĉiujn fazojn de evoluanta energio kaj metamorfozanta materio. Grandaj agadoj de energio ankaŭ okazas en la marĝenaj gasoj de la grandaj binaraj steloj, kiuj tiel ofte reciproke interkovras, kaj do abunde miksiĝas. Sed neniu el tiuj enormaj kaj vastaj spacaj agadoj de energio plenumas la malplej malgrandan influon sur la fenomenoj de organizita vivo — la ĝerma plasmo de vivantaj aferoj kaj estaĵoj. Tiuj ĉi energiaj kondiĉoj de spaco estas konvenaj al la esensa medio por establi la vivon, sed ili havas neniun efikon en la posta modifo de la transmeteblaj faktoroj de la ĝerma plasmo, male al iuj el pli longaj radioj de radianta energio. La enplantita vivo de la Vivo-Portantoj plene rezistas al tiu ĉi mirinda inundo de la mallongaj radioj de universa energio.

Ĉiuj el tiuj ĉi esencaj kosmaj kondiĉoj devis evolui al favora statuso, antaŭ ol la Vivo-Portantoj povu efektive komenci la establon de la vivo sur Urantio.

4. LA VIVAŬRORA ERAO

Ni estas nomataj Vivo-Portantoj, sed tio ne devus konfuzi vin. Ni povas porti kaj ja portas la vivon al la planedojn, sed ni ne alportis vivon al Urantio. La Urantia vivo estas unika, originala al la planedo. Tiu ĉi sfero estas mondo de modifita vivo; la tuta vivo aperanta tie ĉi estis ellaborita de ni precize tie ĉi sur la planedo; kaj estas neniu mondo en tuta Satanio, eĉ en tuta Nebadono, kie ekzistas vivo simila al la tiu de Urantio.

Antaŭ 550 000 000 jaroj la korpuso de Vivo-Portantoj revenis al Urantio. Kunlabore kun spiritaj povoj kaj superfizikaj fortoj ni organizis kaj iniciatis la originalajn pratipojn de vivo de tiu ĉi mondo, kaj enplantis ilin en la akceptemajn akvojn de la regno. La tuta planeda vivo (krom eksterplanedaj personecoj) ĝis la tagoj de Kaligastio, la Planeda Princo, originis en niaj tri originalaj, identaj, kaj samtempaj enplantoj de mara vivo. Tiuj ĉi tri vivaj enplantoj estis nomataj: la centra aŭ Eŭrazia-Afrika, la orienta aŭ aŭstralazia, kaj la okcidenta, ampleksanta Gronlandon kaj la Amerikojn.

Antaŭ 500 000 000 jaroj la primitiva mara vegetala vivo estis bone establita sur Urantio. Gronlando kaj la maso de arkta lando, kune kun Norda kaj Suda Ameriko, komencis sian longan kaj malrapidan drivon okcidenten. Afriko iomete moviĝis suden, kreante kaviĝon oriento-okcidento, la Mediteranean basenon inter ĝi mem kaj la ĉefkontinento. Antarkto, Aŭstralio, kaj la lando indikita per la insuloj de Pacifiko disiĝis suden kaj orienten, kaj de tiam malproksime drivis.

Ni enplantis la primitivan formon de mara vivo en la ŝirmitajn tropikajn golfetojn de la centraj maroj de la fendo oriento-okcidento de la rompiĝo en la kontinenta maso. Nia celo efektivigante tiujn ĉi tri enplantojn de mara vivo estis certigi, ke ĉiu granda termaso kunportos tiun ĉi vivon kun si, en siaj maroj de varma akvo, kiam pli poste la teroj disiĝos. Ni antaŭvidis, ke dum la posta erao de la emerĝo de tera vivo, vastaj oceanoj apartigos tiujn ĉi drivantajn kontinentajn termasojn.

5. La kontinenta drivo

La kontinenta terdrivo daŭriĝis. La tera kerno fariĝis tiel densa kaj rigida kiel ŝtalo, estante submetita al premo de preskaŭ po 3 500 tunoj por kvadrata centimetro, kaj pro la enorma gravita premo estis kaj ankoraŭ estas tre varma en la profunda interno. La temperaturo pliiĝas de la surfaco malsuprenirante, ĝis la centro kie ĝi iomete superas la surfacan temperaturon de la suno.

La eksteraj mil sescent kilometroj de la tera maso ĉefe konsistas el malsamaj specoj de rokoj. Malsupre troviĝas la pli densaj kaj pli pezaj metalaj elementoj. Dum la tutaj fruaj kaj antaŭatmosferaj epokoj la mondo estis tiel preskaŭ fluida en sia stato de fandiĝo kaj intensa varmeco, ke la pli pezaj metaloj sinkis profunde internen. Tiuj trovitaj proksime de la surfaco hodiaŭ reprezentas la elfluaĵon de malnovaj vulkanoj, de pli postaj kaj ampleksaj lafofluoj, kaj de la pli freŝdataj meteoraj deponitaĵoj.

La ekstera krusto estis ĉirkaŭ sesdek kvin kilometroj dika. Tiu ĉi ekstera ŝelo estis subtenita kaj rekte kuŝis sur fandiĝanta maro de bazalto kun varia dikeco, movebla tavolo de fandita lafo tenita sub alta premo, sed ĉiam inklinanta flui tie ĉi kaj tie por ekvilibri la ŝanĝantajn planedajn premojn, kaj per tio inklinanta stabiligi la teran kruston.

Eĉ hodiaŭ la kontinentoj daŭre flosas sur tiu ĉi nekristaligita kusena maro de fandita bazalto. Sen tiu ĉi protektanta kondiĉo la plej severaj tertremoj laŭvorte dispeciĝus la mondon. La tertremoj estas kaŭzitaj de la glitado kaj movado de la solida ekstera krusto kaj ne de vulkanoj.

La lafaj tavoloj de la tera krusto, kiam malvarmiĝante, formas graniton. La averaĝa denseco de Urantio estas iomete pli ol kvinoble kaj duono tiu de la akvo; la denseco de granito estas malpli ol trioble tiu de la akvo. La tera kerno estas dekduoble pli densa ol akvo.

La marfundoj estas pli densaj ol la termasoj, kaj estas tio, kio tenas la kontinentojn super la akvo. Kiam la marfundoj estas elpremitaj super la mara nivelo, oni konstatas, ke ili konsistas plejparte el bazalto, formo de lafo konsiderinde pli peza ol la granito de la termasoj. Denove, se la kontinentoj ne estis pli malpezaj ol la marfundoj, la gravito levus la oceanajn bordojn sur la tero, sed tia fenomeno ne estas observita.

La pezo de la oceanoj ankaŭ estas faktoro por la pliiĝo de premo sur la marfundoj. La pli malaltaj sed kompare pli pezaj oceanaj fundoj, plus la pezo de la supra akvo, estas proksimume la pezo de la pli altaj sed malpezaj kontinentoj. Sed ĉiuj kontinentoj inklinas gliti en la oceanojn. La kontinenta premo sur la niveloj de la oceanaj profundoj estas po ĉirkaŭ 1 400 kilogramoj por kvadrata centimetro. Tio estas, tio ĉi ekvivalentus al la premo de kontinenta maso staranta je 5 000 metroj super la oceana fundo. La akva premo sur la oceana fundo estas nur po ĉirkaŭ 350 kilogramoj por kvadrata centimetro. Tiuj diferencaj premoj inklinas kaŭzi la glitmovon de la kontinentoj al la oceanaj profundoj.

La enprofundiĝo de la oceana fundo dum la epokoj antaŭ la vivo suprenŝovis unu solan termason tiel alte, ke ĝia flanka premo inklinis kaŭzi la glitmovon malsupren de la orientaj, okcidentaj, kaj sudaj bordoj, sur la subkuŝantaj duonviskozaj lafaj fundoj, en la akvojn de la ĉirkaŭanta Pacifika oceano. Tio ĉi tiel plene kompensis la kontinentan premon, ke neniu grava fendego okazis sur la orienta bordo de tiu ĉi antikva azia kontinento, sed de tiam tiu orienta marbordo ŝvebis super la klifo de ĝiaj oceanaj profundoj, minacante gliti en akvan tombon.

6. La transira periodo

Antaŭ 450 000 000 jaroj okazis la transiro de la vegetala al la besta vivo. Tiu ĉi metamorfozo okazis en la malprofundaj akvoj de la ŝirmataj tropikaj golfoj kaj lagunoj de la ampleksaj marbordoj de la disiĝantaj kontinentoj. Kaj tiu ĉi disvolviĝo, kiu estis esence propra al la originalaj pratipoj de vivo, grade okazis. Estis multaj transiraj stadioj inter la fruaj primitivaj vegetalaj formoj de vivo kaj la postaj bone difinitaj bestaj organismoj. Eĉ hodiaŭ transiraj ŝlimaj ŝimoj persistas, kaj ili apenaŭ povas esti klasifikitaj aŭ kiel plantoj aŭ kiel bestoj.

Kvankam la evoluo de la vegetala vivo povas esti spurita ĝis la besta vivo, kaj kvankam sinsekvaj serioj de plantoj kaj animaloj estis trovitaj, kiuj progresante kondukas de la plej simplaj ĝis la plej kompleksaj kaj progresintaj organismoj, vi ne kapablos trovi tiajn konektantajn ĉenerojn nek inter la grandaj dividoj de la animala regno, nek inter la plej evoluintaj el la specoj de antaŭhomaj bestoj kaj la homoj de la aŭroro de la homaj rasoj. Tiuj ĉi tiel nomataj “mankantaj ĉeneroj” por ĉiam restos mankantaj, pro la simpla kialo, ke ili neniam ekzistis.

De erao al alia radikale novaj specoj de animala vivo estiĝas. Ili ne evoluas rezulte de la grada akumulado de malgrandaj ŝanĝiĝoj; ili aperas kiel finfaritaj kaj novaj ordoj de vivo, kaj ili aperas subite.

La subita apero de novaj specoj kaj diversigitaj ordoj de vivantaj organismoj estas tute biologia, strikte natura. Estas nenio supernatura ligita kun tiuj ĉi genetikaj mutacioj.

Kun la taŭga grado de saleco en la oceanoj la animala vivo evoluis, kaj estis relative simple ebligi la cirkuladon de la salaj akvoj tra la animalaj korpoj de la mara vivo. Sed kiam la oceanoj malvastiĝis kaj ilia procento multe pliiĝis, tiuj ĉi samaj animaloj evoluigis la kapablon redukti la salecon de siaj korpaj fluidoj, precize kiel tiuj organismoj, kiuj lernis vivi en dolĉa akvo akiris la kapablon konservi la taŭgan gradon de natria klorido en siaj korpaj fluidoj per inĝeniaj teknikoj por konservi la salon.

La studado de la rokaj fosilioj de la mara vivo rivelas la fluajn luktojn de tiuj ĉi primitivaj organismoj por adaptiĝi. La plantoj kaj animaloj neniam ĉesas fari tiujn ĉi alĝustigajn eksperimentojn. La medio senĉese ŝanĝiĝas, kaj ĉiam la vivantaj organismoj strebas akomodiĝi al tiuj ĉi senfinaj fluktuoj.

La fiziologia ekipado kaj la anatomia strukturo de ĉiuj novaj ordoj de vivo estas respondo al la agado de la fizika leĝo, sed la posta dotado de menso estas disdonaco de la asistantaj menso-spiritoj konforme al la denaska cerba kapableco.La menso, kvankam ne fizika evoluo, estas tute dependa de la cerba kapableco akirita de pure fizikaj kaj evoluaj disvolviĝoj.

Tra preskaŭ senfinaj cikloj de gajnoj kaj perdoj, adaptiĝoj kaj realĝustiĝoj, ĉiuj vivantaj organismoj progresas kaj malprogresas de epoko al epoko. Tiuj, kiuj atingas la kosman unuecon persistas, dum tiuj, kiuj malsukcesas tiun celon, ĉesas ekzisti.

7. La libro de geologia historio

La vasta grupo de rokaj sistemoj, kiuj konsistigis la eksteran kruston de la mondo dum la aŭroro de la vivo aŭ la Proterozoika erao, aperas nur en kelkaj lokoj sur la tera surfaco. Kaj kiam ĝi ja aperas el malsupre ĉiuj akumuladoj de postaj epokoj, tie estos trovitaj nur la fosiliaj restaĵoj de la vegetala kaj la frua primitiva animala vivo. Iuj el tiuj ĉi pli maljunaj rokoj, sedimentiĝintaj en la akvo, estas miksataj kun postaj tavoloj, kaj foje ili donas fosiliajn restaĵojn de iuj el plej fluaj formoj de vegetala vivo, dum sur la supraj tavoloj foje estas troveblaj iuj el la plej primitivaj formoj de la fruaj organismoj de maraj animaloj. En multaj lokoj tiuj ĉi plej maljunaj stratumitaj rokaj tavoloj, enhavantaj fosiliojn de la frua mara vivo, kaj animala kaj vegetala, rekte povas troviĝi sur la pli maljuna nediferencigita ŝtono.

La fosilioj de tiu ĉi erao prezentas algojn, koralsimilajn plantojn, primitivajn protozoojn, kaj spongecajn transirajn organismojn. Sed la foresto de tiaj fosilioj en la fruaj rokaj tavoloj ne necese pruvas, ke la vivaĵoj ne ekzistis aliloke dum ilia deponado. La vivo estis malabunda dum tiuj ĉi fruaj tempoj, kaj nur malrapide iris ĝis la tera surfaco.

La rokoj de tiuj ĉi maljunaj epokoj estas nun ĉe la tera surfaco, aŭ tre proksime de la surfaco, sur proksimume unu okono de la nuna tera areo. La averaĝa dikeco de tiu ĉi transira ŝtono, la plej maljunaj stratumitaj rokaj tavoloj, estas ĉirkaŭ du kilometrojn kaj duonon dika. En iuj lokoj tiuj malnovaj rokaj sistemoj estas ses kilometrojn kaj duonon dikaj, sed multaj el la tavoloj, kiuj estis atribuitaj al tiu ĉi erao, apartenas al pli postaj periodoj.

En Norda Ameriko tiu ĉi antikva kaj primitiva tavolo de fosilihava ŝtono surfaciĝas en la orientaj, centraj kaj nordaj regionoj de Kanado. Estas ankaŭ intermita kresto oriento-okcidento de tiu ĉi roko, kiu etendiĝas de Pensilvanio kaj la malnovaj Adirondakaj montoj ĝis la okcidento tra Miĉigano, Viskonsino, kaj Minesoto. Aliaj krestoj iras de Novlando ĝis Alabamo, kaj de Alasko ĝis Meksiko.

La rokoj de tiu ĉi erao troveblas tie ĉi kaj tie sur la tuta mondo, sed neniuj estas tiel facile interpreteblaj, ke tiuj ĉirkaŭ la Supera Lago kaj en la Granda Kanjono de la rivero Kolorado, kie tiuj ĉi primitivaj fosilihavaj rokoj, ekzistantaj en pluraj tavoloj, atestas la leviĝojn kaj surfacajn fluktuadojn de tiuj malproksimaj tempoj.

Tiu ĉi ŝtona tavolo, la plej maljuna fosilihava stratumo en la tera krusto, estis dispremita, faldita, kaj groteske tordita rezulte de la tertremaj renversoj kaj la fruaj vulkanoj. La lafofluoj de tiu ĉi epoko alportis multe da fero, kupro, kaj plumbo proksime de la tera surfaco.

Estas malmulte da lokoj sur la tero, kie tiaj agadoj estas pli videble montrataj, ol en la valo Sankta-Kruco de Viskonsino. En tiu ĉi regiono okazis cent dudek sep sinsekvaj lafofluoj sur la grundo kun sinsekvaj subakviĝoj kaj sekvaj demetadoj de roko. Kvankam multo de la supera sedimentiĝo de roko kaj intermita lafofluo forestas hodiaŭ, kaj kvankam la fondo de tiu ĉi sistemo estas profunde enterigita, tamen sesdek kvin aŭ sepdek el tiuj ĉi stratumitaj registroj de pasintaj epokoj estas nun videble eksponitaj.

En tiuj ĉi fruaj epokoj, kiam multe da tero estis proksime de la mara nivelo, okazis multaj sinsekvaj subakviĝoj kaj superakviĝoj. La tera krusto estis ĝuste eniranta en sia periodo de komparebla stabiliĝo. La ondiĝoj, plialtiĝoj kaj malaltiĝoj, de la antaŭa kontinenta drivo kontribuis al la ofteco de la periodaj subakviĝoj de la granda termasoj.

Dum tiuj ĉi tempoj de primitiva mara vivo ampleksaj areoj de la kontinentaj marbordoj sinkis sub la marnivelo de kelkaj metroj ĝis preskaŭ kilometro. Multo el la pli maljuna grejso kaj konglomeraĵoj reprezentas la sedimentajn akumuladojn de tiuj ĉi malnovaj marbordoj. La sedimentaj rokoj apartenantaj al tiu ĉi frua stratumado rekte kuŝas sur tiuj tavoloj, kiuj datiĝas multe antaŭ la origino de la vivo, ĝis la frua apero de la tutmonda oceano.

Iuj el la superaj tavoloj de tiuj ĉi transiraj rokaj demetaĵoj enhavas malgrandajn kvantojn da skistoj aŭ ardezoj de malhelaj koloroj, indikante la ĉeeston de organika karbono, kaj atestante la ekziston de la praaĵoj de tiuj formoj de planta vivo, kiuj dominis la teron dum la sekvanta erao, la Karbonia aŭ karba epoko. Multo de la kupro en tiuj ĉi rokaj tavoloj rezultas el akva demetado. Iom estas trovebla en la fendoj de la pli malnovaj rokoj, kaj ĝi estas la koncentriĝo de la stagna marĉa akvo de iu antikva ŝirmita marbordo. La feraj minejoj de Norda Ameriko kaj Eŭropo situas en demetaĵoj kaj elpuŝiĝoj kuŝantaj parte en la pli maljunaj nestratumitaj rokoj kaj parte en tiuj ĉi postaj stratumitaj rokoj de la transiraj periodoj de vivo-formado.

Tiu ĉi erao atestas la disvastiĝon de la vivo tra ĉiuj akvoj de la mondo; la mara vivo fariĝis bone establita sur Urantio. La fundoj de la malprofundaj kaj vastaj enlandaj maroj estas grade invaditaj de abunda kaj vivoplena kreskado de vegetaĵoj, dum la akvoj de la marbordo svarmas kun la simplaj formoj de animala vivo.

La tuto de tiu ĉi rakonto estas videble rakontata en la fosiliaj paĝoj de la vasta “ŝtona libro” de la monda registro. Kaj la paĝoj de tiu ĉi giganta biogeologia registro neeraripove rakontas la veron, nur se vi akiras la kompetentecon por interpreti ilin. Multaj el tiuj ĉi antikvaj marfundoj estas nun plialtigitaj multe super la tero, kaj iliaj demetaĵoj de epoko post epoko rakontas la vivajn luktojn de tiuj fruaj tempoj. Estas laŭvorte vere, kiel via poeto diris: “La polvo, sur kiu ni tretas, iam estis vivanta”.

[Prezentita de membro de la Urantia Korpuso de Vivo-Portantoj nun loĝanta sur la planedo.]