Kajero 57
Prezentante ekstraktojn el la arkivoj de Jerusemo por la registroj de Urantio koncerne ĝiajn precedencojn kaj fruan historion ni estas direktitaj kalkuli la tempon per terminoj de kutima uzo — la nuna superjara kalendaro de po 365 1/4 tagoj por jaro. Ĝenerale ni ne provos doni precizajn jarojn, kvankam ili estas konataj. Ni uzos la plej proksimajn rondajn nombrojn kiel plej bonan metodon por prezenti tiujn ĉi historiajn faktojn.
Parolante pri evento de antaŭ unu aŭ du milionoj da jaroj ni celas dati tian okazaĵon per tiu nombro da jaroj antaŭ la unuaj jardekoj de la dudeka jarcento de la kristana epoko. Ni tiel prezentos tiujn ĉi malproksimajn eventojn kiel okazintaj en egalaj periodoj de miloj, milionoj, kaj miliardoj da jaroj.
Urantio devenas de via suno, kaj via suno estas unu el la la tre diversaj idoj de la nebulozo Andronovero, kiu iam estis organizita kiel komponanta parto de la fizika povo kaj materia substanco de la loka universo de Nebadono. Kaj tiu ĉi granda nebulozo mem originas en la universala forto-ŝarĝo de spaco en la superuniverso de Orvontono antaŭ tre longe.
Je la komenco de tiu ĉi rakonto la Unuarangaj Majstraj Forto-Organizantoj de Paradizo delonge havis plenan regadon de la spacaj energioj, kiuj estis organizitaj pli poste kiel la nebulozo Andronovero.
Antaŭ 987 000 000 000 jaroj asociita forto-organizanto tiam deĵoranta kiel inspektisto numero 811 307 de la Orvontona serio kaj vojaĝanta el Uverso raportis al la Plejaĝuloj de Tagoj, ke la spacaj kondiĉoj estis favoraj por komenci la fenomenojn de materiiĝo en iu sektoro de la tiame orienta segmento de Orvontono.
Antaŭ 900 000 000 000 jaroj la Uversaj arkivoj atestis, ke estis registrita permesilo eldonita de la Uversa konsilio de Ekvilibro al la superuniversa registaro aprobanta la sendon de forto-organizanto kaj personaro al la regiono antaŭe indikita de la inspektisto numero 811 307. La Orvontonaj aŭtoritatuloj komisiis al la originala malkovranto de tiu ĉi potenciala universo plenumi la ordonon de la Plejaĝuloj de Tagoj postulanta la organizadon de nova materia kreaĵo.
La registrado de tiu ĉi permeso signifas, ke la forto-organizanto kaj personaro jam forlasis Uverson por la longa vojaĝo al tiu sektoro de orienta spaco, kie ili poste okupiĝos pri tiuj daŭraj agadoj, kiuj rezultigos la ekaperon de nova fizika kreaĵo en Orvontono.
Antaŭ 875 000 000 000 jaroj la enorma nebulozo Andronovero numero 876 926 estis laŭregule estigita. Nur la ĉeesto de la forto-organizanto kaj la liga personaro estis postulita por inaŭguri la energian kirlon, kiu fine kreskis ĝis tiu ĉi vasta ciklono de spaco. Post la komenciĝo de tiaj nebulozaj rotacioj la vivantaj forto-organizantoj simple retiriĝas orte al la ebeno de la rotacianta disko, kaj de tiu momento la esence propraj kvalitoj de la energio certigas la progresantan kaj bonordan evoluon de tia nova fizika sistemo.
De ĉirkaŭ tiu ĉi tempo la prelego ŝanĝiĝas al la funkciado de la personecoj de la superuniverso. Reale la rakonto ĝuste komenciĝas tiam — precize kiam la forto-organizantoj prepariĝas retiriĝi, pretiginte la kondiĉojn de spacaj energioj por la ago de la povo-direktoroj kaj fizikaj regantoj de la superuniverso de Orvontono.
Ĉiuj evoluaj materiaj kreaĵoj naskiĝas el cirklaj kaj gasaj nebulozoj, kaj ĉiuj tiaj unuarangaj nebulozoj estas cirklaj tra la tuta frua parto de sia gasa ekzisto. Kiam ili maljuniĝas, ili kutime fariĝas spiralaj, kaj kiam ilia funkcio de generatoro de sunoj venas al fino, ili ofte fariĝas amasoj da steloj aŭ enormaj sunoj ĉirkaŭitaj de varia nombro da planedoj, satelitoj, kaj pli malgrandaj grupoj de materio multmaniere similanta al via propra eta sunsistemo.
Antaŭ 800 000 000 000 jaroj la kreado de Andronovero estis bone establita kiel unu el la grandiozaj unuarangaj nebulozoj de Orvontono. Kiam la astronomoj de najbaraj universoj observis tiun ĉi spacan fenomenon, ili vidis tre malmulte da aferoj altirantaj ilian atenton. Taksoj de gravito faritaj en apudaj kreaĵoj indikis, ke spacaj materiiĝoj okazas en la regiono de Andronovero, sed tio estis ĉio.
Antaŭ 700 000 000 000 jaroj la Andronovera sistemo atingis gigantajn proporciojn, kaj pliaj fizikaj regantoj estis senditaj al naŭ ĉirkauaj materiaj kreaĵoj por provizi subtenon, kaj alporti kunlaboron al la povo-centroj de tiu ĉi nova materia sistemo, kiu tiel rapide evoluis. Je tiu ĉi malproksima dato la tuta materio transdonota al la postaj kreaĵoj estis tenita en la limoj de tiu ĉi giganta spaca rado, kiu daŭre kirliĝis kaj, atinginte sian maksimuman diametron, pli kaj pli rapide kirliĝis, dum ĝi plu kondensiĝis kaj kuntiriĝis.
Antaŭ 600 000 000 000 jaroj la apogeo de la periodo de energia mobilizado de Andronovero estis atingita; la nebulozo akiris sian maksimuman mason. Je tiu tempo ĝi estis giganta cirkla nubo de gaso kun formo sufiĉe simila al plata sferoido. Tio ĉi estis la frua periodo de diferenca formado de maso kaj varianta rapido de rivoluo. La gravito kaj aliaj influoj estis komencontaj sian laboron de konvertado de spacaj gasoj en organizitan materion.
La enorma nebulozo nun komencis iom post iom preni spiralan formon kaj fariĝi klare videbla por la astronomoj de eĉ malproksimaj universoj. Tio ĉi estas la natura historio de la plejmulto de nebulozoj; antaŭ ol ili komencas ĵeti sunojn, kaj entreprenas la laboron de universa konstruado tiuj ĉi duarangaj spacaj nebulozoj estas kutime observataj kiel spiralaj fenomenoj.
La proksimaj stelstudentoj de tiu malproksima epoko, dum ili observis tiun ĉi metamorfozon de la Andronovera nebulozo, vidis ekzakte tion, kion la astronomoj de la dudeka jarcento vidas, kiam ili turnas siajn teleskopojn al la spaco, kaj rigardas la nuntempajn spiralajn nebulozojn de la apuda ekstera spaco.
Ĉirkaŭ la tempo de la atingo de la maksimuma maso la gravita regado de la gasa enhavo komencis malfortiĝi, kaj rezultis la stadio de gasa ellaso, la gaso fluanta kiel du gigantaj kaj apartaj brakoj, kiuj originis de kontraŭaj flankoj de la patrino-maso. La rapidaj rivoluoj de tiu ĉi enorma centra kerno baldaŭ donis spiralan aspekton al tiuj ĉi du ĵetiĝantaj fluoj de gaso. La malvarmiĝo kaj posta kondensado de porcioj de tiuj ĉi elstarantaj brakoj fine produktis ilian nodforman aspekton. Tiuj ĉi pli densaj porcioj estis vastaj sistemoj kaj subsistemoj de fizika materio kirliĝantaj tra la spaco meze de la gasa nubo de la nebulozo, dum ili estis firme tenitaj ene de la gravita teno de la patrino-rado.
Sed la nebulozo komencis kuntiriĝi, kaj la pliiĝo de ĝia rivolua rapido plie malpliigis la gravitan regadon; kaj baldaŭ la eksteraj gasaj regionoj efektive komencis eskapi el la senpera influo de la nebuloza kerno, elirante en la spacon laŭ cirkvitoj de neregula konturo, revenante al la nukleaj regionoj por kompletigi siajn cirkvitojn, kaj tiel plu. Sed tio estis nur portempa stadio de nebuloza progreso. La ĉiam kreskanta rapido de kirlado estis baldaŭ forĵetonta enormajn sunojn en spacon sur sendependaj cirkvitoj.
Kaj jen kio okazis en Andronovero antaŭ epokoj kaj epokoj. La energia rado kreskis kaj kreskis, ĝis ĝi atingis sian maksimuman ekspansion kaj tiam, kiam la kuntiriĝo komenciĝis, ĝi pli kaj pli rapide kirliĝis ĝis, fine, la krita centrifuga stadio estis atingita, kaj la granda dispeciĝo komenciĝis.
Antaŭ 500 000 000 000 jaroj la unua suno de Andronovero naskiĝis. Tiu ĉi flamanta strio foriris de la teno de la patrina gravito, kaj ŝiriĝis en la spacon al sendependa aventuro en la kosma kreitaĵaro. Ĝia orbito estis determinita de ĝia vojo de eskapo. Tiaj junaj sunoj rapide fariĝas sferaj, kaj komencas siajn longajn kaj eventoplenajn karierojn kiel spacaj steloj. Krom la finaj nebulozaj kernoj la vasta plejmulto de Orvontonaj sunoj havis similan naskiĝon. Tiuj ĉi eskapantaj sunoj trapasas diversajn periodojn de evoluo kaj posta universa servado.
Antaŭ 400 000 000 000 jaroj komenciĝis la rekapta periodo la Andronovera nebulozo. Multaj el la proksimaj kaj pli malgrandaj sunoj estis rekaptitaj kiel rezulto de la grada plivastigo kaj plua kondensado de la patrino-kerno. Tre baldaŭ estis inaŭgurita la fina fazo de nebuloza kondensado, la periodo kiu ĉiam antaŭas la finan apartigon de tiuj ĉi grandegaj spacaj agregaĵoj de energio kaj materio.
Apenaŭ unu miliono da jaroj post tiu ĉi epoko Mikaelo de Nebadono, Kreinto-Filo de Paradizo, elektis tiun ĉi diseriĝantan nebulozon kiel la lokon de sia aventuro pri la konstruo de universo. Preskaŭ tuj la arkitekturaj mondoj de Salvingtono kaj la cent konstelaciaj ĉefgrupoj de planedoj estis komencitaj. Necesis preskaŭ unu miliono da jaroj por finfari tiujn ĉi arojn de speciale kreitaj mondoj. La ĉefplanedoj de la lokaj sistemoj estis konstruitaj de tiu periodo ĝis antaŭ ĉirkaŭ kvin miliardoj da jaroj.
Antaŭ 300 000 000 000 jaroj la Andronoveraj sunaj cirkvitoj estis bone establitaj, kaj la nebuloza sistemo trapasis transiran periodon de relativa fizika stabileco. Ĉirkaŭ tiu epoko la personaro de Mikaelo alvenis sur Salvingtono, kaj la Uversa registaro de Orvontono etendis la fizikan agnoskon al la loka universo de Nebadono.
Antaŭ 200 000 000 000 jaroj atestis la progresantan kuntiriĝon kaj kondensado kun enorma generado de varmeco en la Andronovera centra amaso, aŭ nuklea maso. Relativa spaco aperis eĉ en la regionoj proksime de la centra rado de la patrino-suno. La eksteraj regionoj fariĝis pli stabilaj kaj pli bone organizitaj; iuj planedoj rivoluantaj ĉirkaŭ la novenaskitaj sunoj estis sufiĉe malvarmigitaj por konveni al la enplanto de la vivo. La plej malnovaj loĝataj planedoj de Nebadono datiĝas de tiuj ĉi tempoj.
Nun la finfarita universa mekanismo de Nebadono unue komencis funkcii, kaj la kreaĵo de Mikaelo estas registrita sur Uverso kiel universo de loĝado kaj progresanta supreniro de mortemuloj.
Antaŭ 100 000 000 000 jaroj la nebuloza kulmino de kondensada streĉo estis atingita; la maksimuma punkto de varmeca tensio estis trafita. Tiu krita stadio de lukto gravito-varmeco foje daŭras dum epokoj, sed pli malpli poste la varmeco venkas la lukton kontraŭ la gravito, kaj la sensacia periodo de suna disiĝo komenciĝas. Kaj tio ĉi markas la finon de la duaranga kariero de spaca nebulozo.
La unuaranga stadio de nebulozo estas cirkla; la duaranga estas spirala; la triaranga estas tiu de la unua disiĝo de sunoj, dum la kvararanga ampleksas la duan kaj lastan ciklon de disiĝo de sunoj, kie patrino-kerno finiĝas aŭ kiel globa amaso aŭ kiel sola suno funkcianta kiel centro de fina sunsistemo.
Antaŭ 75 000 000 000 jaroj tiu ĉi nebulozo atingis la dimension de ĝia stadio de suna familio. Tio ĉi estis la apogeo de la unua periodo de sunaj perdoj. La plejmulto de tiuj ĉi sunoj poste posedis vastajn sistemojn da planedoj, satelitoj, mallumaj insuloj, kometoj, meteoroj, kaj nuboj de kosma polvo.
Antaŭ 50 000 000 000 jaroj tiu ĉi unua periodo de suna disiĝo estis kompletigita; la nebulozo rapide finis sian triarangan ciklon de ekzisto, dum kiu ĝi naskis 876 926 sunsistemojn.
Antaŭ 25 000 000 000 jaroj atestis la kompletigon de la triaranga ciklo de nebuloza vivo, kaj kaŭzis la organizadon kaj relativan stabiligon de la vastaj stelaj sistemoj devenantaj de tiu ĉi gepatra nebulozo. Sed la procezo de fizika kuntiriĝo kaj pliigita produktado de varmo daŭris en la centra maso de la nebuloza restaĵo.
Antaŭ 10 000 000 000 jaroj la kvararanga ciclo de Andronovero komenciĝis. La maksimuma temperaturo de la nuklea maso estis atingita; la krita punkto de kondensado proksimiĝis. La originala patrino-nukleo estis konvulsianta sub la kombinita premo de sia tensio de kondensado de sia propra interna varmo kaj la kreskanta tiro de gravita tajdo de la ĉirkaŭa svarmo de liberigitaj sunsistemoj. La nukleaj erupcioj inaŭgurontaj la duan nebulozan ciklon de suna disiĝo estis baldaŭaj. La kvararanga ciklo de nebuloza ekzisto estis komenciĝonta.
Antaŭ 8 000 000 000 jaroj la eksterordinara fina erupcio komenciĝis. Nur la eksteraj sistemoj estas sekuraj dum tia kosma renversiĝo. Kaj tio estis la komenco de la fino de la nebulozo. Tiu ĉi fina suna elfluo daŭris dum periodo de preskaŭ du miliardoj da jaroj.
Antaŭ 7 000 000 000 jaroj atestis la kulminon de la Andronovera fina dispeciĝo. Tio estis la periodo de la naskiĝo de la pli grandaj finaj sunoj kaj la apogeo de la lokaj fizikaj malordoj.
Antaŭ 6 000 000 000 jaroj markiĝis la fino de la fina dispeciĝo kaj la naskiĝo de via suno, la kvindek sesa antaŭ la lasta el la dua suna familio de Andronovero. Tiu ĉi fina erupcio de la nebuloza nukleo naskis 136 702 sunojn, multaj el kiuj estis solaj globoj. La totala nombro de sunoj kaj sunsistemoj originantaj en la Andronovera nebulozo estis 1 013 628. La numero de la suna sistemo estas 1 013 572.
Kaj nun la granda Andronovera nebulozo ne plu ekzistas, sed ĝi vivas en la multaj sunoj kaj iliaj planedaj familioj, kiuj originis en tiu ĉi patrino-nubo de spaco. La fina nuklea restaĵo de tiu ĉi grandioza nebulozo ankoraŭ brulas kun ruĝeta brilo, kaj daŭre eligas moderajn lumon kaj varmon al sia postrestanta planeda familio de cent sesdek kvin mondoj, kiuj nun rivoluas ĉirkaŭ tiu ĉi respektinda patrino de du potencaj generacioj de monarkoj de lumo.
Antaŭ 5 000 000 000 jaroj via suno estis kompare izolita ardanta globo, kolektinte por si la plejmulton de materio de spaco proksime cirkulanta, la restaĵoj de la freŝdata renversiĝo, kiu akompanis ĝian propran naskiĝon.
Hodiaŭ via suno atingis relativan stabilecon, sed ĝiaj cikloj de sunmakuloj de dek unu jaroj kaj duono malkaŝas, ke ĝi estis varia stelo dum sia junaĝo. En la fruaj tagoj de via suno la daŭa kuntiriĝo kaj posta grada pliiĝo de temperaturo kaŭzis grandegajn konvulsiojn sur ĝia surfaco. Tiuj ĉi kolosaj leviĝoj daŭris tri tagojn kaj duono por kompletigi ciklon de varianta brilo. Tiu ĉi varianta stato, tiu ĉi perioda pulsado, igis vian sunon tre responda al iuj eksteraj influoj, kiuj baldaŭ estis okazontaj.
Tiel pretis la scenejo de loka spaco por la unika origino de Monmatio, tio estante la nomo de la planeda familio de via suno, la sunsistemo al kiu apartenas via mondo. Malpli ol unu procento de la planedaj sistemoj de Orvontono havis similan originon.
Antaŭ 4 500 000 000 jaroj la enorma sistemo Angono komencis proksimiĝi apud tiu ĉi sola suno. La centro de tiu ĉi granda sistemo estis malluma giganto de spaco, solida, potence ŝargita, kaj posedanta grandegan gravitan tiron.
Dum Angono pli kaj pli proksimiĝis al la suno, en momentoj de maksimuma ekspansio dum sunaj pulsobatoj, fluoj da gasa materio estis ĵetitaj en la spacon kiel gigantaj sunaj langoj. Komence tiuj ĉi flamantaj gasaj langoj senescepte refalis en la sunon, sed dum Angono proksimiĝis, la gravita tiro de la giganta vizitanto fariĝis tiel granda, ke tiuj ĉi langoj de gaso rompiĝis en iuj lokoj, la radikoj refalantaj en la sunon, dum la eksteraj sekcioj malligiĝis por formi sendependajn korpojn de materio, sunajn meteoritojn, kiuj tuj komencis rivolui ĉirkau la sunon laŭ propraj elipsaj orbitoj.
Ju pli la Angona sistemo proksimiĝis, des pli la sunaj eltrudaĵoj fariĝis larĝaj; pli kaj pli da materio eskapis el la suno por fariĝi sendependaj korpoj cirkulantaj en la ĉirkaŭa spaco. Tiu ĉi situacio disvolviĝis dum ĉirkaŭ kvin cent mil jaroj, ĝis Angono atingis sian plej proksiman lokon al la suno; post kio la suno, kune kun unu el siaj periodaj internaj konvulsioj, spertis partan disiĝon; el kontraŭaj flankoj kaj samtempe enormaj volumenoj de materio estis ellasitaj. Ĉe la flanko de Angono estis eltirita vasta kolono de suna gaso, sufiĉe pinta ĉe ambaŭ ekstremaĵoj kaj klare ŝvelanta ĉe la centro, kiu fariĝis permanente malligita de la senpera gravita tiro de la suno.
Tiu ĉi granda kolono de sunaj gasoj, kiu estis tiel apartigita de la suno, poste evoluis en la dek du planedoj de la sunsistemo. La posta elĵeto de gaso el la kontraŭa flanko de la suno per tajda simpatio kun la eltrudo de tiu ĉi giganta sunsistema prapatro de tiam kondensiĝis en la meteorojn kaj spacan polvon de la sunsistemo, kvankam multe, tre multe de tiu ĉi materio estis poste rekaptita de la suna gravito, kiam la Angona sistemo retiriĝis en malproksiman spacon.
Kvankam Angono sukcesis eltiri la prapatran materion de la planedoj de la suna sistemo kaj la enorman volumenon da materio nun cirkulanta ĉirkaŭ la suno kiel asteroidoj kaj meteoroj, ĝi kaptis neniom el tiu ĉi suna materio. La vizitanta sistemo ne venis sufiĉe proksime por efektive ŝteli iom el la substanco de la suno, sed ĝi sufiĉe svingiĝis sufiĉe proksime por altiri en la mezan spacon la tutan materion komponantan la nuntempan sunsistemon.
La kvin internaj kaj la kvin eksteraj planedoj baldaŭ miniature formiĝis de la malvarmiĝantaj kaj kondensiĝantaj nukleoj en la malplej masivaj kaj pintecaj ekstremoj de la giganta bulbo de gravito, kiun Angono sukcesis malligi de la suno, dum Saturmo kaj Jupitero formiĝis el la plej masivaj kaj bulbecaj centraj porcioj. La potenca gravita tiro de Jupitero kaj Saturno frue kaptis multe de la materio ŝtelita disde Angono, kiel la retroira movo de iuj el iliaj satelitoj atestas.
Jupitero kaj Saturno, devenantaj de la centro mem de la enorma kolono de la supervarmigitaj sungasoj, enhavis tiom da tre varmigitan sunan materion, ke ili brilis per hela lumo, kaj eligis enormajn kvantojn da varmo; en realo ili estis duarangaj sunoj dum mallonga periodo post sia formado kiel apartaj korpoj de spaco. Tiuj ĉi du plej grandaj planedoj de la sunsistemo restas plejparte gasaj ĝis hodiaŭ, eĉ ankoraŭ ne malvarmiĝis ĝis komplete kondensiĝi aŭ solidiĝi.
La nukleoj de gasa kuntiriĝo de la aliaj dek planedoj baldaŭ atingis la stadion de solidiĝo, kaj tiel komencis altiri al si pli kaj pli da meteora materio cirkulanta en la proksima spaco. La mondoj de la sunsistemo tiel havis duoblan originon: nukleoj de gasa kondensado, poste pligrandigitaj per la kaptado de enormaj kvantoj da meteoroj. Efektive ili ankoraŭ plu kaptas meteorojn, sed per multe malpli granda nombro.
La planedoj ne svingiĝas ĉirkaŭ la suno laŭ la ekvatora ebeno de sia suna patrino, kion ili farus, se ili estus forĵetitaj de la suna rivoluo. Pli ĝuste, ili vojaĝas laŭ la ebeno de la suna eltrudiĝo de Angono, kiu ekzistis laŭ konsiderinda angulo al la ebeno de la suna ekvatoro.
Dum Angono ne kapablis kapti kion ajn de la suna maso, via suno ja aldonis al sia familio de transformiĝantaj planedoj iom de la cirkulanta spaca materialo de la vizitanta sistemo. Pro la intensa gravita kampo de Angono ĝia dependa planeda familio sekvis orbitojn je konsiderinda distanco de la nigra giganto; kaj baldaŭ post la eltrudiĝo de la prapatra maso de la sunsistemo, kaj dum Angono ankoraŭ estis proksime de la suno, tri el la plej grandaj planedoj de la Angona sistemo svingiĝis tiel proksime de la masiva prapatro de la sunsistemo, ke ĝia gravita tiro, pliigita per tiu de la suno, estis sufiĉa por malekvilibrigi la gravitan tenon de Angono, kaj por permenente malligi tiujn ĉi tri dependintojn de la ĉiela vojaĝanto.
La tuta materio de la sunsistemo devenanta de la suno estis origine dotita per homogena direkto de orbita svingo, kaj se ne okazus la entrudiĝo de tiuj tri fremdaj spacaj korpoj, la tuta materio de la sunsistemo ankoraŭ uzus la saman direkton de orbita movo. Ĉiukaze la efiko de la tri dependintoj de Angono injektis novajn kaj fremdajn direktajn fortojn en la emerĝan sunsistemon, kun la rezulta aspekto de retroira movo. Retroira movo en iu ajn astronomia sistemo estas ĉiam akcidenta, kaj ĉiam aperas rezulte de kolizia efiko de fremdaj spacaj korpoj. Tiaj kolizioj povas ne ĉiam produkti retroiran movon, sed neniu retroira movo aperas krom en sistemo enhavanta masojn de diversaj originoj.
Post la naskiĝo de la sunsistemo periodo de malpliiĝo de suna elfluo okazis. Malpli kaj malpli, dum ankoraŭ kvin cent mil jaroj, la suno daŭre verŝis malpliiĝantajn kvantojn da materio en la ĉirkaŭan spacon. Sed dum tiuj ĉi fruaj tempoj de malstabilaj orbitoj, kiam la ĉirkaŭaj korpoj troviĝis plej proksimaj de la suno, la suna gepatro kapablis rekapti grandan porcion de tiuj ĉi meteora materio.
La planedoj plej proksimaj al la suno estis la unuaj, kies rivoluoj estis malrapidigitaj per tajda frotado. Tiaj gravitaj influoj ankaŭ kontribuas al la stabiligado de planedaj orbitoj agante kiel bremso al la rapido de rivoluo de planeda akso, malrapidigante la planedan rivoluon, ĝis la aksa rivoluo ĉesas, lasante unu hemisferon de la planedo ĉiam turnita al la suno aŭ la plej granda korpo, kiel tio estas ilustrita per la planedo Merkuro kaj la luno, kiu ĉiam prezentas la saman facon al Urantio.
Kiam la tajdaj frotoj de la luno kaj la tero egaliĝos, la tero ĉiam prezentos la saman hemisferon al la luno, kaj la tago kaj monato estos analogaj — daŭrantaj ĉirkaŭ kvardek sep tagoj. Kiam tia stabileco de orbitoj estos atingita, la tajdaj frotoj inverse agos, ne plu pelante la lunon pli for de la tero, sed grade tirante la sateliton al la planedo. Kaj tiam, en tiu malproksima estonteco, kiam la luno proksimiĝos al la tero je la distanco de ĉirkaŭ dek ok kilometroj, la gravita ago de tiu ĉi provokos la dispeciĝon de la luno, kaj tiu ĉi eksplodo de tajda gravito frakasos la lunon en malgrandajn partiklojn, kiuj povos ariĝi ĉirkaŭ la mondo kiel ringoj de materio similaj al tiuj de Saturno, aŭ povos iom post iom fali en la teron kiel meteoroj.
Se spacaj korpoj estas similaj laŭ grandeco kaj denseco, kolizioj povas okazi. Sed se du spacaj korpoj de simila denseco estas relative neegalaj laŭ dimensioj, tiam, se la pli malgranda iom post iom proksimiĝas al la pli granda, la dispeciĝo de la pli malgranda korpo okazas, kiam la radiuso de ĝia orbito fariĝas pli malgranda ol dufoje kaj duono la radiuso de la pli granda korpo. Kolizioj inter spacaj gigantoj estas ja maloftaj, sed tiuj ĉi eksplodoj de tajda gravito de pli malgrandaj korpoj estas sufiĉe oftaj.
Falsteloj okazas laŭ svarmoj, ĉar ili estas fragmentoj de pli grandaj korpoj de materio, kiuj estis dispecigitaj pro tajda gravito provokita de proksimaj kaj ankoraŭ pli grandaj spacaj korpoj. La ringoj de Saturmo estas la fragmentoj de dispecigita satelito. Unu el la lunoj de Jupitero nun danĝere proksimiĝas al la krita zono de tajda dispeciĝo kaj, ene de kelkaj milionoj da jaroj, aŭ ĝi estos kaptita de la planedo, aŭ ĝi suferos tajdan dispeciĝon. La kvina planedo de la sunsistemo antaŭ tre longe trairis neregulan orbiton, periode pli kaj pli proksimiĝanta al Jupitero, ĝis ĝi fine eniris la kritan zonon de dispeciĝo de tajda gravito, kaj rapide fragmentiĝis, kaj fariĝis la nuntempa amaso de asteroidoj.
Antaŭ 4 000 000 000 jaroj atestis la organizadon de la sistemoj de Jupitero kaj Saturno multe kiel observite hodiaŭ, krom pri iliaj lunoj, kiu plu kreskis dum pluraj miliardoj da jaroj. Fakte ĉiuj planedoj kaj satelitoj de la sunsistemo daŭre kreskas rezulte de daŭraj kaptoj de meteoroj.
Antaŭ 3 500 000 000 jaroj la kondensaj nukleoj de la dek aliaj planedoj estis bone formitaj, kaj la kernoj de la plejmulto de la lunoj estis sendifektaj, kvankam iuj el la plej malgrandaj satelitoj poste unuiĝis por formi la plej grandajn nuntempajn lunojn. Tiu ĉi epoko povas esti rigardata kiel la epoko de planeda kunigo.
Antaŭ 3 000 000 000 jaroj la sunsistemo funkciis multe kiel hodiaŭ. Ĝiaj membroj daŭre kreskis laŭ grandeco, dum la spacaj meteoroj daŭre ŝutiĝis sur la planedojn kaj iliajn satelitojn kun enorma ritmo.
Ĉirkaŭ tiu ĉi epoko via sunsistemo estis enskribita en la fizikan registron de Nebadono, kaj ĝi ricevis la nomon Monmatio.
Antaŭ 2 500 000 000 jaroj la planedoj ege kreskis laŭ grandeco. Urantio estis bone disvolvita sfero kun proksimume unu dekono de ĝia nuna maso, kaj daŭre kreskis per meteora akumuliĝo.
Ĉio pri tiu ĉi mirinda agado estas normala parto de la formado de evolua mondo kiel Urantio, kaj konsistigas la astronomiaj preparoj por la enscenigo de la komenco de la fizika evoluo de tiaj spacaj mondoj prepare al la tempaj aventuroj de la vivo.
Dum ĉiuj ĉi fruaj tempoj en la spacaj regionoj de la sunasistemo svarmis malgrandaj korpoj de dispeciĝo kaj kondensado, kaj pro la foresto de atmosfero ŝirmanta per bruligado tiaj spacaj korpoj rekte kraŝis sur la surfacon de Urantio. Tiuj ĉi senĉesaj trafoj konservis la surfacon de la planedo pli malpli varmigita, kaj tio ĉi, kune kun la kreskanta ago de la gravito dum la sfero pligrandiĝis, komencis estigi tiujn influojn, kiuj grade puŝis la plej pezajn elementojn pli kaj pli al la centro de la planedo.
Antaŭ 2 000 000 000 jaroj la tero komencis klare gajni super la luno. La planedo ĉiam estis pli granda ol sia satelito, sed ne estis tiom granda diferenco laŭ grandeco ĝis tiu ĉi tempo, kiam enormaj spacaj korpoj estis kaptitaj de la tero. La dimensio de Urantio tiam estis unu kvinono de ĝia nuna grandeco, kaj fariĝis sufiĉe granda por reteni la primitivan atmosferon, kiu komencis aperi rezulte de la interna elementa konflikto inter la varmigita interno kaj la malvarmiĝanta krusto.
La laŭdifina vulkana agado datiĝas de tiuj ĉi tempoj. La interna varmo de la tero ĉiam estis pliigita de la pli kaj pli profunda enfosado de la radioaktivaj aŭ pli pezaj elementoj alportitaj el spaco de la meteoroj. La studado de tiuj ĉi radioaktivaj elementoj malkaŝos, ke la Urantio estas pli ol unu miliardo da jaroj aĝa sur sia surfaco. La radiuma horloĝo estas via plej fidinda tempa indikilo por fari sciencajn taksojn pri la aĝo de la planedo, sed ĉiuj ĉi taksoj estas tro nesufiĉaj, ĉar la radioaktivaj elementoj disponeblaj por via ekzamenado ĉiuj devenas de la tera surfaco, kaj tial reprezentas relative freŝdatajn akiraĵojn de Urantio.
Antaŭ 1 500 000 000 jaroj la tera dimensio estis du trionoj de la nuna grandeco, dum la luno proksimiĝis al sia nuna maso. La rapida gajno de la tero super la luno laŭ grandeco ebligis al ĝi komenci malrapide ŝteli la malmulton da atmosfero, kiun ĝia satelito origine havis.
La vulkana agado estas nun ĉe sia apogeo. La tuta tero estas vera fajra infero, la surfaco similanta al ĝia primitiva fandita stato, antaŭ ol la plej pezaj metaloj migras al la centro. Tio estas la vulkana epoko. Tamen, krusto konsistanta ĉefe en kompare pli malpeza granito, grade formiĝas. La scenejo estas pretigata, por ke iun tagon la planedo povu subteni la vivon.
La primitiva planeda atmosfero malrapide evoluas, nun entenanta iom da akvovaporo, karbona monooksido, karbona dioksido, kaj hidrogena klorido, sed estas malmulte aŭ neniu libera nitrogeno aŭ libera oksigeno. La atmosfero de mondo dum la vulkana epoko prezentas strangan spektaklon. Krom la nomitaj gasoj ĝi estas tre ŝarĝita per multaj vulkanaj gasoj, kaj kiam la aerzono maturiĝas, per brulaj produktoj de la fortaj faloj de meteoroj, kiuj konstante ŝprucas sur la planedan surfacon. Tia meteora brulo tenas la atmosferan oksigenon preskaŭ elĉerpita, kaj la ritmo de meteora bombardado daŭre estas enorma.
Baldaŭ la atmosfero fariĝis pli stabila kaj sufiĉe malvarmigita por la komenco de precipitado de pluvo sur la varma roka surfaco de la planedo. Dum miloj da jaroj Urantio estis envolvita de unu vasta kaj kontinua tavolo de vaporo. Kaj dum tiuj ĉi epokoj la suno neniam brilis sur la tera surfaco.
Multo de la karbono de la atmosfero estis deprenita por formi la karbonatojn de la diversaj metaloj, kiuj abundis en la supraĵaj tavoloj de la planedo. Pli poste multe pli grandaj kvantoj da tiuj ĉi karbonaj gasoj estis konsumitaj de la frua kaj fekunda planta vivo.
Eĉ dum la postaj periodoj, la daŭraj lafofluoj kaj la alvenantaj meteoroj preskaŭ komplete elĉerpis la oksigenon de la aero. Eĉ la unuaj sedimentoj de la baldaŭ aperonta primitiva oceano ne enhavis neniujn kolorajn ŝtonojn aŭ skistoj. Kaj longe post kiam tiu ĉi oceano aperis, estis praktike neniom da libera oksigeno en la atmosfero, kaj ĝi ne aperis en sufiĉa kvanto, ĝis ĝi poste estis generita de la maralgoj kaj aliaj formoj de vegetala vivo.
La primitiva planeda atmosfero de la vulkana epoko provizas malmulte da protekto kontraŭ la koliziaj frapoj de la meteoraj svarmoj. Milionoj kaj milionoj da meteoroj kapablas penetri tian aeran zonon frakasiĝi kontraŭ la planedan kruston kiel solidaj korpoj. Sed ju pli la tempo pasas, des malpli ili estas sufiĉe larĝaj por rezisti kontraŭ la ĉiam pli forta ŝildo de frotado de la oksigeniĝanta atmosfero de la pli postaj eraoj.
Antaŭ 1 000 000 000 jaroj estas la dato de la efektiva komenco de la Urantia historio. La planedo atingis proksimume sian nunan grandecon. Kaj ĉirkaŭ tiu ĉi tempo ĝi estis enskribita sur la fizikaj registroj de Nebadono, kaj ricevis sian nomon, Urantio.
La atmosfero, kune kun la senĉesa precipitado de akvo, plifaciligis la malvarmigon de la tera krusto. La vulkana agado frue egaligis la premon de interna varmeco kaj la krustan kuntiriĝon; kaj dum la vulkanoj rapide malpliiĝis, la tertremoj komencis aperi, dum tiu ĉi epoko de malvarmiĝo kaj alĝustiĝo de la krusto progresis.
La vere geologia historio de Urantio komenciĝas kun la malvarmiĝo de la tera krusto sufiĉe por ebligi la formadon de la unua oceano. La akvovapora kondensado sur la malvarmiĝanta surfaco de la tero, kiam komencite, daŭris, ĝis gi estis praktike kompleta. Fine de tiu ĉi periodo la oceano estis tutmonda, kovranta la tutan planedon kun averaĝa profundeco de pli ol unu kilometro kaj duono. La tajdoj tiam efikis proksimume kiel ili estas nun observataj, sed tiu ĉi primitiva oceano ne estis sala; ĝi praktike estis freŝa akvo kovranta la mondon. En tiuj tagoj la plejmulto de la kloro estis kombinita kun diversaj metaloj, sed estis sufiĉe kombine kun hidrogeno por iomete acidigi tiun ĉi akvon.
Komence de tiu ĉi malproksima erao Urantio devus esti rigardata kiel akva planedo. Pli poste, pli profundaj kaj do pli densaj lafofluoj eliris el la fundo de la nuntempa Pacifika Oceano, kaj tiu ĉi parto de la akvokovrita surfaco konsiderinde sinkis. La unua kontinenta termaso eliris el la monda oceano per kompensa alĝustigo de la ekvilibro de la grade densiĝanta tera krusto.
Antaŭ 950 000 000 jaroj Urantio prezentas la bildon de granda tera kontinento kaj unu grandan akva areo, la Pacifika oceano. La vulkanoj estas ankoraŭ multnombraj, kaj la tertremoj estas kaj oftaj kaj fortegaj. Meteoroj daŭre bombardas la teron, sed ili malpliiĝas kaj laŭ ofteco kaj laŭ grandeco. La atmosfero klariĝas, sed la kvanto da karbona dioksido ankoraŭ estas granda. La tera krusto iom post iom stabiliĝas.
Estis ĉirkau tiu ĉi tempo, ke Urantio estis asignita al la sistemo de Satanio por la planeda administrado, kaj estis enskribita en la registro de vivo de Norlatiadeko. Tiam komenciĝis la administra agnosko de la malgranda kaj sensignifa sfero, kiu estis destinita esti la planedo, sur kiu Mikaelo poste okupiĝos pri la eksterordinara entrepreno de mortemula disdonaco, partoprenos en tiuj spertoj, kiuj poste loke konigos Urantion kiel la “mondo de la kruco”.
Antaŭ 900 000 000 jaroj atestis la alvenon sur Urantio de la unua Satania esplora grupo sendita el Jerusemo por ekzameni la planedon, kaj raporti pri ĝia adaptebleco por stacio de eksperimenta vivo. Tiu ĉi komisiono konsistis el dudek kvar membroj, ampleksanta Vivo-Portantojn, Lanonandekajn Filojn, Melkicedekojn, serafojn kaj aliajn ordojn de la ĉiela vivo koncernataj de la fruaj tempoj de planeda organizado kaj administrado.
Farinte detalan enketon de la planedo, tiu ĉi komisio revenis al Jerusemo, kaj favore raportis al la Sistema Suvereno, rekomendante ke Urantion estu metita sur la registron de eksperimento de vivo. Via mondo estis do registrita sur Jesusemo kiel dekuma planedo, kaj la Vivo-Portantoj estis sciigitaj, ke ili rajtos starigi novajn pratipojn de mekanika, kemia, kaj elektra mobilizado je sia posta alveno kun ordonoj de enplanto kaj transplanto de vivo.
Je la tauĝa momento aranĝoj por la planeda okupado estis kompletigitaj de la miksita komisio de dek du de Jerusemo, kal aprobitaj de la planeda komisiono de sep dek sur Edentio. Tiuj ĉi planoj, proponitaj de la konsilantoj de la Vivo-Portantoj, estis fine akceptitaj sur Salvingtono. Baldaŭ poste la Nebadonaj elsendoj portis la proklamon, ke Urantio fariĝos la scenejo, sur kiu la Vivo-Portantoj plenumos sian sesdekan Satanian eksperimenton konceptitan por plifortigi kaj plibonigi la Satanian tipon de la Nebadonaj pratipoj de vivo.
Iom post kiam Urantio estis agnoskita sur la universaj elsendoj de tuta Nebadono, ĝi ricevis plenan universan statuson. Baldaŭ poste ĝi estis registrita en la registroj de la ĉefplanedoj de la minora kaj maĵora sektoroj de la superuniverso; kaj antaŭ la fino de tiu ĉi epoko Urantio estis enskribita sur la registron de planeda vivo de Uverso.
Tiu ĉi tuta epoko estis karakterizita per oftaj kaj violentaj ŝtormoj. La frua krusto de la tero estis en stato de kontinua fluo. La malvarmiĝanta surfaco alternis kun grandegaj lafofluoj. Nenie troveblas sur la surfaco de nia mondo io ajn de tiu origina planeda krusto. Ĝi estis miksita tro ofte kun eltrudantaj lafoj el profundaj originoj kaj remiksita kun postaj deponaĵoj de la frua tutmonda oceano.
Nenie sur la surfaco de la mondo troveblas pli de la modifitaj vestiĝoj de tiuj ĉi malnovaj antaŭoceanaj rokoj, ol en nordorienta Kanado ĉirkaŭ la Hudsona Golfo. Tiu ĉi ampleksa granita altaĵo konsistas el ŝtono apartenanta al la antaŭoceanaj epokoj. Tiuj ĉi rokaj tavoloj estis varmigitaj, fleksitaj, torditaj, ĉifitaj, kaj multfoje ili trapasis tiujn distordantajn metamorfajn spertojn.
Dum la tutaj oceanaj epokoj enormaj tavoloj de senfosiliaj stratumigitaj ŝtonoj deponiĝis sur la fundon de tiu ĉi malnova oceano. (Kalkŝtono povas formiĝi rezulte de kemia precipitado; ne ĉio el la pli malnova kalkŝtono estis produktita de la demetado de mara vivo.) En neniu el tiuj malnovaj rokaj formacioj troviĝos pruvoj pri vivo; ili ne enhavas fosilijon, krom hazarde postaj deponitaĵoj de la akvaj epokoj miksiĝis kun tiuj ĉi pli malnovaj antaŭvivaj tavoloj.
La frua tera krusto estis tre malstabila, sed montoj ne estis formiĝantaj. La planedo kuntiriĝis sub gravita premo dum ĝia formiĝo. Montoj ne rezultas de la disfalo de la malvarmiĝanta krusto de kuntiriĝanta planedo; ili aperas pli malfrue rezulte de la ago de pluvo, gravito, kaj erozio.
La kontinenta termaso de tiu ĉi erao pliiĝis ĝis kovri preskaŭ dek procentojn de la tera surfaco. Severaj tertremoj ne komenciĝis, antaŭ ol la kontinenta maso emerĝis klare super la akvo. Kiam ili komenciĝis, ili pliiĝis laŭ ofteco kaj severeco dum epokoj. Dum milionoj kaj milionoj da jaroj la tertremoj malpliiĝis, sed Urantio ankoraŭ havas averaĝe kvindek tertremoj ĉiutage.
Antaŭ 850 000 000 jaroj komenciĝis la vera epoko de stabiliĝo de la tera krusto. La plejmulto de la pli pezaj metaloj migris al la centro de la globo; la malvarmiĝanta krusto ĉesis enprofundiĝi grandskale kiel dum la antaŭaj epokoj. Pli bona ekvilibro estis establita inter la tera eltrudiĝo kaj la pli densa oceana fundo. La fluo de la subkrusta fundo de lafo etendiĝis preskaŭ tutmonde, kaj tio ĉi kompensis kaj stabiligis la fluktuojn kaŭzitajn de la malvarmiĝo, kuntiriĝo, kaj supraĵa movo.
Vulkanaj erupcioj kaj tertremoj daŭre malpliiĝis laŭ ofteco kaj intenseco. La atmosfero estis liberiĝanta je vulkanaj gasoj kaj akvovaporo, sed la procento da karbona dioksido estis ankoraŭ alta.
Elektraj perturboj en la aero kaj en la tero ankaŭ estis malpliiĝantaj. La lafaj fluoj alportis sur la surfacon miksaĵon de elementoj, kiuj diversigis la kruston kaj pli bone izolis la planedon de iuj spacaj energioj. Kaj ĉio ĉi multe faciligis la regadon de la tera energio kaj reguligi ĝian fluon, kiel montras la funkciado de la magnetaj polusoj.
Antaŭ 800 000 000 jaroj atestis la inaŭguro de la unua granda epoko de tero, la epoko de pliigita kontinenta emerĝo.
De la kondensado de la hidrosfero de la tero, unue en la monda oceano, poste en la Pacifika oceano, tiu ĉi lasta akvomaso devas esti imagita kiel kovrante naŭ dekonojn de la tera surfaco. Meteoroj falantaj en la maron akumuliĝis sur la oceanan fundon, kaj la meteoroj ĝenerale konsistas el pezaj materialoj. Tiuj falantaj sur la teron estis plejparte oksiditaj, poste eluzitaj per erozio kaj trenitaj en la oceanajn malaltaĵojn. Tiel la oceana fundo pli kaj pli plipeziĝis, kaj krom tio aldoniĝis la pezo de akvomaso en iuj lokoj profunda je dek ses kilometroj.
La pliiĝanta malsuprenpuŝo de la Pacifika Oceano plu efikis por plialtigi la kontinentan termason. Eŭropo kaj Afriko komencis leviĝi el la profundoj de Pacifiko kune kun tiuj masoj nun nomataj Aŭstralio, Norda kaj Suda Ameriko, kaj kontinento Antarkto, dum la fundo de la Pacifika Oceano daŭre enprofundiĝis por kompensi. Je la fino de tiu ĉi periodo preskaŭ unu triono de la tera surfaco konsistis el tero, ĉio en unu sola kontinenta maso.
Kun tiu ĉi pliiĝo de tera alteco la unuaj klimataj diferencoj de la planedo aperis. Tera alteco, kosmaj nuboj kaj oceanaj influoj estas la ĉefaj faktoroj de klimata fluktuado. La spino de la Azia termaso atingis altecon je preskaŭ dek kvin kilometroj dum la maksimuma emerĝo. Se estus multe da humido en la aero ŝvebanta super tiuj ĉi tre altaj regionoj, enormaj glaciaj tavoloj formiĝus; la glaciepoko alvenus multe pli frue. Pasis kelkcent milionoj da jaroj, antaŭ ol tiom da tero denove aperis super la akvo.
Antaŭ 750 000 000 jaroj la unuaj breĉoj en la kontinenta maso ekaperis en la granda norda-suda disfendo, kiu poste enlasis la oceanajn akvojn, kaj preparis la vojon por la okcidenta drivo de la kontinentoj Norda kaj Suda Ameriko, inkluzive de Gronlando. La longa orienta-okcidenta fendego apartigis Afrikon de Eŭropo, kaj disigis la termasojn de Aŭstralio, la Pacifikaj Insuloj kaj Antarkto de la Azia kontinento.
Antaŭ 700 000 000 jaroj Urantio proksimiĝis al la maturiĝo de kondiĉoj taŭgaj por subteni la vivon. La kontinenta drivo daŭris; pli kaj pli la oceano penetris la teron kiel longaj marbrakoj provizante malprofundajn akvojn kaj ŝirmitajn bajojn tiel konvenaj kiel loĝejo por la mara vivo.
Antaŭ 650 000 000 jaroj atestis pluan apartiĝon de termasoj, kaj konsekvence novan etendiĝon de la kontinentaj maroj. Kaj tiuj ĉi akvoj rapide atingis tiun gradon de saleco, kiu estis esenca por la Urantia vivo.
Estas en tiuj ĉi maroj kaj la sekvantaj, kiu establis la vivajn registrojn sur Urantio, kiel poste malkovritaj en bone konservitaj paĝoj el ŝtono, volumo post volumo, dum erao sekvis eraon, epoko sekvis epokon. Tiuj ĉi internaj maroj de la estintaj tempoj vere estis la naskiĝloko de la evoluo.
[Prezentita de Vivo-Portanto, membro de la originala Urantia Korpuso, kaj nun loĝanta observisto.]