Kajero 56

Universala unueco

Dio estas unueco. La diaĵo estas universale kunordigita. La universaro estas unu vasta integrita mekanismo, kiu estas absolute regata de unu infinita menso. La fizika, intelekta kaj spirita kampoj de universala kreado estas die korelaciitaj. La perfekteco kaj neperfekteci estas vere interrilataj, kaj tial la limhavaj evoluaj kreitaĵoj povas supreniri al Paradizo obee al la ordono de la Universala Patro: “Estu perfektaj, kiel mi estas perfekta”.

La diversaj niveloj de kreado estas ĉiuj unuigitaj en la planoj kaj administrado de la Arkitektoj de la Majstra Universo. Por la ĉirkaŭlimigitaj mensoj de spactempaj mortemuloj la universo povas prezenti multajn problemojn kaj situaciojn, kiuj ŝajne portretas misharmonion, kaj indikas foreston de efektiva kunordigo; sed tiuj el ni, kiuj kapablas observi pli vastajn kampojn de universalaj fenomenoj, kaj estas pli spertaj en tiu ĉi arto detekti la bazan unuecon subkuŝantan sub la kreopova diverseco kaj malkovri la dian unikecon, kiu etendiĝas sur tiu ĉi funkciado de plureco, pli bone perceptas la dian kaj unikan celon elmontrita en ĉiuj ĉi multnombraj manifestiĝojn de universala kreopova energio.

1. Fizika kunordigo

La fizika aŭ materia kreitaĵaro ne estas infinita, sed ĝi estas perfekte kunordigita. Estas forto, energio kaj povo, sed ili ĉiuj havas unu solan originon. La sep superuniversoj ŝajne estas duoblaj; la centra universo, triobla; sed Paradizo havas unuoblan konsiston. Kaj Paradizo estas la efektiva fonto de ĉiuj materiaj universoj — pasintaj, nuntempaj aŭ estontaj. Sed tiu ĉi kosma deveno estas eterneca evento; je neniu tempo — pasinta, nuntempa aŭ estonta — aŭ la spaco aŭ la materia kosmo eliras el la nuklea Insulo de Lumo. Kiel kosma fonto Paradizo funkcias antaŭ spaco kaj antaŭ tempo; tial ĝia devenaĵoj ŝajnas esti orfo en tempo kaj spaco, ĉu ili ne emerĝus el la Nekvalifikita Absoluto, ilia plejlasta deponejo en spaco kaj ilia rivelilo kaj reguligilo en tempo.

La Nekvalifikita Absoluto subtenas la fizikan universon, dum la Diaĵa Absoluto motivas la delikatan superregadon de la tuta materia realo; kaj ambaŭ absolutoj estas funkcie unuigitaj de la Universala Absoluto. Tiu ĉi kohera korelativeco de la materia universo estas plej bone komprenata de ĉiuj personecoj — materiaj, morontiaj, absonidaj aŭ spiritaj — per la observado de la gravita respondo de la tuta aŭtentika materia realo al la gravito centrita sur malsupra Paradizo.

La gravita unuiĝo estas universala kaj nevarianta; pure energia respondo estas same universala kaj neeskapebla. La pura energio (praa forto) kaj la pura spirito estas plene antaŭrespondaj al gravito. Tiuj ĉi praaj fortoj, esence propraj al la Absolutoj, estas persone regataj de la Universala Patro; tial la tuta gravito estas centrita en la persona ĉeesto de la Paradiza Patro de pura energio kaj pura spirito kaj en lia supermateria loĝejo.

La pura energio estas la praaĵo de ĉiuj relativaj, nespiritaj funkciaj realaĵoj, dum la pura spirito estas la potencialo de la dia kaj direkta superregado de ĉiuj sistemoj de baza energio. Kaj tiuj ĉi realaĵoj, tiel diversaj kiel manifestitaj tra la tuta spaco kaj observeblaj en la movoj de tempo, ambaŭ estas centritaj en la persono de la Paradiza Patro. En li ili estas unu — ili devas esti unuigitaj — ĉar Dio estas unu. La personeco de la Patro estas absolute unuiĝinta.

En la infinita naturo de Dio la Patro ne povus ekzisti duobleco de realeco, kiel fizika kaj spirita; sed tuj kiam ni rigardas ekster la infinitajn nivelojn kaj absolutan realon de la personaj valoroj de la Paradiza Patro, ni observas la ekziston de tiuj ĉi du realoj, kaj agnoskas, ke ili estas plene respondaj al lia persona ĉeesto; en li ĉio konsistas.

La momenton vi forlasas la nekvalifikitan koncepton pri la infinita personeco de la Paradiza Patro, vi devas postulati la MENSON kiel la neeviteblan teknikon por unuigi la ĉiam plivastiĝantan diverĝon inter tiuj ĉi duoblaj universaj manifestiĝoj de la originala monoteza personeco de la Kreinto, la Unua Fonto-Centro — la MI ESTAS.

2. Intelekta unueco

La Penso-Patro realigas spiritan esprimon en la Vorto-Filo, kaj atingas realecan ekspansion per Paradizo en la vastaj materiaj universoj. La spiritaj esprimoj de la Eterna Filo estas korelaciita kun la materiaj niveloj de kreado per la funkcioj de la Infinita Spirito, per kies spirite responda ministrado de menso, kaj en kies fizike direktaj agoj de menso, la spiritaj realaĵoj de la Diaĵo kaj la materiaj postefikoj de la Diaĵo estas korelaciitaj unu kun la alia.

La menso estas la funkcia doto de la Infinita Spirito, do infinita laŭ potencialo kaj universala laŭ disdonaco. La praa penso de la Universala Patro eterniĝas per duobla esprimo: la Insulo de Paradizo kaj lia Diaĵa egalulo, la spirita kaj Eterna Filo. Tia duobleco de eterna realo neevitebligas la mensan Dion, la Infinitan Spiriton. La menso estas la nemalhavebla kanalo de komunikado inter spiritaj kaj materiaj realaĵoj. La materia evolua kreitaĵo povas koncepti kaj kompreni la loĝantan spiriton nur per la ministrado de menso.

Tiu ĉi infinita kaj universala menso estas ministrita en la universoj de tempo kaj spaco kiel la kosma menso; kaj kvankam etendiĝanta de la primitiva ministrado de la asistantaj spiritoj ĝis la grandioza menso de la ĉefplenumanto de universo, eĉ tiu ĉi kosma menso estas adekvate unuigita de la superrigardo de la Sep Majstro-Spiritoj, kiuj estas siavice kunordigitaj kun la Plejsupera Menso de tempo kaj spaco kaj perfekte korelativita kun la menso ampleksanta ĉion de la Infinita Spirito.

3. Spirita unuiĝo

Same kiel la universala menso-gravito estas centrita en la Paradiza persona ĉeesto de la Infinita Spirito, same la universala spirito-gravito estas centrita en la Paradiza persona ĉeesto de la Eterna Filo. La Universala Patro estas unu, sed al spactempo li estas rivelita en la duoblaj fenomenoj de pura energio kaj pura spirito.

La Paradizaj spiritaj realaĵoj same estas unu, sed en ĉiuj spactempaj situacioj kaj rilatoj tiu ĉi ununura spirito estas rivelita per la duoblaj fenomenoj de la spiritaj personecoj kaj emanaĵoj de la Eterna Filo kaj de la spiritaj personecoj kaj influoj de la Infinita Spirito kaj asociitaj kreaĵoj; kaj ankoraŭ ekzistas tria — pure spiritaj fragmentaĵoj — la disdonaco fare de la Patro de la Penso-Ĝustigantoj kaj aliaj spiritaj entoj, kiuj estas antaŭpersonaj.

Ne gravas sur kiu nivelo de universaj agadoj vi povas renkonti spiritajn fenomenojn aŭ kontakti spiritajn estaĵojn, vi povas scii, ke ili ĉiuj devenas de la Dio, kiu estas spirito per la ministrado de la Spirito-Filo kaj la Infinita Menso-Spirito. Kaj tiu ĉi vasta spirito funkcias kiel fenomeno sur la evoluaj mondoj de tempo, kiel ili estas direktitaj de la sidejoj de la lokaj universoj. El tiuj ĉi ĉefmondoj de la Kreinto-Filoj venas la Sankta Spirito kaj la Spirito de Vereco, kune kun la ministrado de la asistantaj menso-spiritoj, ĝis la malsuperaj kaj evoluantaj niveloj de materiaj mensoj.

Dum la menso estas pli unuiĝinta sur la nivelo de la Majstro-Spiritoj asocie kun la Plejsupera Estaĵo kaj kiel la kosma menso subordigita al la Absoluta Menso, la spirita ministrado al la evoluantaj mondoj estas pli rekte unuiĝinta ĉe la personecoj loĝantaj sur la sidejoj de lokaj universoj kaj ĉe la personoj de la prezidantaj Diaj Ministroj, kiuj estas siavice preskaŭ perfekte korelaciita kun la Paradiza gravito-cirkvito de la Eterna Filo, en kiu okazas fina unuiĝo de ĉiuj spactempaj spiritaj manifestiĝoj.

La perfektigita kreitaĵa ekzisto povas esti atingita, konservita kaj eternigita per la kunfandiĝo de la konscia menso kun fragmento de la antaŭ-Trinitata spirita doto de unu el la personoj de la Paradiza Trinitato. La mortemula menso estas la kreaĵo de la Gefiloj de la Eterna Filo kaj la Infinita Spirito kaj, kiam kunfandiĝinta kun la Penso-Ĝustiganto de la Patro, ĝi partoprenas en la triobla spirita doto de la evoluaj regnoj. Sed tiuj ĉi tri spiritaj esprimoj perfekte unuiĝas ĉe la finatingintoj, same kiel ili estis en la eterneco tiel unuiĝintaj en la Universala MI ESTAS, antaŭ ol li iam fariĝas la Universala Patro de la Eterna Filo kaj la Infinita Spirito.

La Spirito devas ĉiam kaj plejlaste fariĝi triobla laŭ esprimo kaj Trinitate unuigitaj laŭ fina realigo. La Spirito originas de unu fonto per triobla esprimo; kaj fine ĝi devas atingi kaj ja atingas sian plenan realiĝon en tiu dia unuiĝo, kiu estas spertita trovante Dion — unueco kun la dieco — en eterneco, kaj pere de la ministrado de la kosma menso de la infinita esprimo de la eterna vorto de la universa penso de la Patro.

4. Personeca unuiĝo

La Universala Patro estas die unuiĝinta personeco; tial ĉiuj liaj ascendantaj infanoj, kiuj estas portitaj al Paradizo de la resalta impeto de la Penso-Ĝustigantoj, kiuj eliris el Paradizo por loĝi materiajn mortemulojn obee al la mandato de la Patro, same estos plene unuiĝintaj personecoj, antaŭ ol ili atingos Havonon.

La personeco esence strebas unuigi ĉiujn komponantajn realaĵojn. La infinita personeco de la Unua Fonto-Centro, la Universala Patro, unuigas ĉiujn sep komponantajn Absolutojn de Infiniteco; kaj la personeco de la mortema homo, estante ekskluziva kaj rekta disdonaco de la Universala Patro, same posedas la potencialon unuigi la komponantajn faktorojn de la mortema kreitaĵo. Tia unuiganta kreopoveco de la kreitaĵa personeco estas denaska marko de ĝia alta kaj ekskluziva fonto, kaj estas plia pruvo de ĝia nerompita kontakto kun tiu ĉi sama fonto per la personeca cirkvito, pere de kiu la personeco de la kreitaĵo konservas rektan kaj daŭran kontakton kun la Patro de ĉiu personeco sur Paradizo.

Malgraŭ tio, ke Dio manifestiĝas el la kampoj de la Sepoblo tra la plejsupereco kaj plejlasteco ĝis Dio la Absoluto, la personeca cirkvito, centrita sur Paradizo kaj ĉe la persono de Dio la Patro, provizas la kompletan kaj perfektan unuiĝon de ĉiuj ĉi diversaj esprimoj de dia personeco tiom, kiom koncernas ĉiujn kreitaĵajn personecojn sur ĉiuj niveloj de inteligenta ekzisto kaj en ĉiujn regnojn de la perfektaj, perfektigitaj kaj perfektiĝantaj universoj.

Dum Dio estas por kaj en la universoj ĉio, kion ni portretas, tamen por vi kaj por ĉiuj aliaj kreitaĵoj konantaj Dion li estas unu, via Patro kaj ilia Patro. Por la personeco Dio ne povas esti plurala. Dio estas Patro por ĉiu el siaj kreitaĵoj, kaj estas laŭvorte neeble por iu ajn infano havi pli ol unu patro.

Filozofie, kosme kaj rilate al diferencaj niveloj kaj lokoj de manifestiĝo vi povas kaj necese devas koncepti la funkciadon de pluralaj Diaĵoj kaj postulati la ekziston de pluraj Trinitatoj; sed en la adora sperto de la persona kontakto de ĉiu adoranta personeco tra la tuta majstra universo Dio estas unu; kaj tiu unuiĝinta kaj persona Diaĵo estas nia Paradiza gepatro, Dio la Patro, la disdonacanto, konservanto kaj Patro de ĉiuj personecoj de la mortema homo sur la loĝataj mondoj ĝis la Eterna Filo sur la centra Insulo de Lumo.

5. Diaĵa unueco

La unueco, la nedividebleco de la Paradiza Diaĵo estas ekzisteca kaj absoluta. Estas tri eternaj personecigoj de la Diaĵo — la Universala Patro, la Eterna Filo kaj la Infinita Spirito — sed en la Paradiza Trinitato ili estas fakte unu Diaĵo, nedividita kaj nevidebla.

El la originala nivelo Paradizo-Havono de ekzisteca realo du subabsolutaj niveloj diferenciĝis, kaj pri kiuj la Patro, la Filo kaj la Spirito engaĝis sin krei multajn personajn asociitojn kaj subulojn. Kaj kvankam estas malkonvene ĉi-rilate entrepreni la konsideron pri la unuiĝo de la absonida diaĵo sur transcendantaj niveloj de plejlasteco, estas fareble rigardi kelkajn trajtojn de la unuiganta funkcio de la diversaj personecigoj de la Diaĵo, en kiuj la dieco funkcie manifestiĝas al la diversaj sekcioj de la kreitaĵaro kaj al la malsamaj ordoj de inteligentaj estaĵoj.

La nuna funkciado de la dieco en la superuniversoj aktive manifestiĝas en la operacioj de la Plejsuperaj Kreintoj — la Kreintaj Filoj kaj Spiritoj de lokaj universoj, la Plejaĝuloj de Tagoj de la superuniversoj kaj la Sep Majstro-Spiritoj de Paradizo. Tiuj ĉi estaĵoj konsistigas la unuajn tri nivelojn de Dio la Sepoblo kondukantaj internen al la Universala Patro, kaj tiu ĉi tuta kampo de Dio la Sepoblo estas kunordiganta sur la unua nivelo de sperteca diaĵo en la evoluanta Plejsupera Estaĵo.

Sur Paradizo kaj en la centra universo la Diaĵa unueco estas ekzista fakto. Tra la tuta evolantaj universoj de tempo kaj spaco la Diaĵa unueco estas plenumado.

6. Unuiĝo de evolua Diaĵo

Kiam la tri eternaj personoj de la Diaĵo funkcias kiel nedividita Diaĵo en la Paradiza Trinitato, ili atingas perfektan unuecon; Same kiam ili kreas, aŭ asocie aŭ aparte, iliaj Paradizaj idoj montras la karakterizan unuecon de la dieco. Kaj tiu ĉi dieco de celo manifestita de la Plejsuperaj Kreintoj kaj Regantoj de la spactempaj kampoj finestiĝas en la potencialo de unuiganta povo de la suvereneco de sperteca plejsupereco kiu, ĉeeste de la nepersona unueco de energio de la universo, konsistigas realecan streĉiĝon, kiu povas esti solvita nur per adekvata unuiĝo kun la spertecaj realaĵoj de personeco de la sperteca Diaĵo.

La personecaj realaĵoj de la Plejsupera Estaĵo venas el la Paradizaj Diaĵoj, kaj sur la modela mondo de la ekstera cirkvito de Havono unuiĝas kun la povaj prerogativoj de la Ĉiopova Plejsuperulo venantaj el la diecoj de Kreintoj de la granda universo. Dio la Plejsuperulo kiel persono ekzistis en Havono antaŭ la kreado de la sep superuniversoj, sed li funkciis nur sur spiritaj niveloj. La evoluo de la Ĉiopova povo de Plejsupereco per diversa dieca sintezo en la evoluantaj universoj finestiĝis en nova povo-ĉeesto de la Diaĵo, kiu kunordiĝis kun la spirita persono de la Plejsuperulo en Havono pere de la Plejsupera Menso, kiu samtempe translokiĝis el la potencialo loĝanta en la infinita menso de Infinita Spirito al la aktiva funkcia menso de la Plejsupera Estaĵo.

La kreitaĵoj kun materia menso de la evoluaj mondoj de la sep superuniversoj povas kompreni la Diaĵan unuecon nur laŭ ĝia evoluo en tiu ĉi sintezo de povo-personeco de la Plejsupera Estaĵo. Sur ajna nivelo de ekzisto Dio ne povas superi la konceptan kapablon de la estaĵoj, kiuj vivas sur tia nivelo. La mortemulo devas, per la agnosko de vereco, la aprezo de beleco kaj la adoro de boneco, evoluigi la agnoskon de Dio de amo, kaj poste progresi suprenirante tra la diaĵaj niveloj ĝis la kompreno de la Plejsuperulo. La Diaĵo tiel komprenite kiel unuiĝinta en povo, tiam povas esti personecigita en spirito al la kompreno kaj scio de la kreitaĵo.

Dum la suprenirantaj mortemuloj akiras povan komprenon de la Ĉiopovulo sur la ĉefmondoj de la superuniversoj kaj personecan komprenon de la Plejsuperulo sur la eksteraj cirkvitoj de Havono, ili ne efektive trovas la Plejsuperan Estaĵon, ĉar ili estas destinitaj trovi la Paradizajn Diaĵojn. Eĉ la finatingintoj, spiritoj de sesa stadio, ne trovis la Plejsuperan Estaĵon, nek verŝajne trovos lin, antaŭ ol ili atingos la statuson de spirito de la sepa stadio, kaj ĝis la Plejsuperulo fariĝos efektive funkcia en la agadoj de la estontaj eksteraj universoj.

Sed kiam la suprenirantoj trovas la Universalan Patron kiel la sepan nivelon de Dio la Sepoblulo, ili atingas la personecon de la Unua Persono de ĉiuj diaĵaj niveloj de personaj rilatoj kun universaj kreitaĵoj.

7. Universalaj evoluaj postefikoj

La konstanta progreso de evoluo en la spactempaj universoj estas akompanata de pli kaj pli etenditaj revelacioj pri la Diaĵo al ĉiuj inteligentaj kreitaĵoj. La atingo de la kulmino de evolua progreso sur mondo, en sistemo, konstelacio, universo, superuniverso aŭ en la granda universo signalas respondajn plivastigojn de la diaĵa funkcio por kaj en tiuj ĉi progresantaj unuoj de kreado. Kaj ĉiu tia loka pliigo de dieca konstato estas akompanata de iuj bone difinitaj postefikoj de plivastigita diaĵa manifestiĝo al ĉiuj aliaj sekoroj de la kreitaĵaro. Etendiĝante eksteren el Paradizo ĉiu nova kampo de konstatita kaj atingita evoluo konsistigas novan kaj plivastigitan revelacion de sperteca Diaĵo al la universaro.

Ju pli la komponantoj de loka universo iom post iom fiksiĝas en lumo kaj vivo, des pli Dio la Sepoblulo manifestiĝas. La spactempa evoluo komenciĝas sur planedo kun la unua esprimo de Dio la sepoblulo — la asocio de Kreinto-Filo kaj Kreopova Spirito — per regado. Per la fiksiĝo de sistemo en lumo tiu ĉi asocio Filo-Spirito atingas la plenecon de funkcio; kaj kiam tuta konstelacio estas tiel fiksita, la dua fazo de Dio la Sepoblulo fariĝas pli aktiva tra tuta tia regno. La kompletigita administra evoluo de loka universo estas akompanata de novaj kaj pli rektaj ministradoj de la Majstro-Spiritoj de la superuniversoj; kaj tiun momenton ankaŭ komenciĝas la ĉiam kreskantaj revelacio kaj konstato de Dio la Plejsuperulo, kiu kulminas en la kompreno de la suprenirantoj pri la Plejsupera Estaĵo, dum ili trapasas la mondojn de la sesa Havona cirkvito.

La Universala Patro, la Eterna Filo kaj la Infinita Spirito estas ekzistecaj manifestiĝoj de la diaĵo por la inteligentaj kreitaĵoj kaj, tial ne estas simile etenditaj en personecaj rilatoj kun la mensaj kaj spiritaj kreitaĵoj de la tuta kreitaĵaro.

Estas rimarkinde, ke la suprenirantaj mortemuloj povas sperti la nepersonan ĉeeston de sinsekvaj niveloj de la Diaĵo, delonge antaŭ ol ili fariĝas sufiĉe spiritaj kaj adekvate edukitaj por atingi spertecan personan agnoskon de tiuj ĉi Diaĵoj kiel personaj estaĵoj, kaj kontakton kun ili.

Ĉiu nova evolua atingo ene de sektoro de la kreitaĵaro, same kiel ĉiu nova invado de spaco fare de diecaj manifestiĝoj, estas akompanataj de samtempaj ekspansioj de funkcia revelacio de la Diaĵo ene de la tiam ekzistantaj kaj antaŭe organizitaj unuoj de la tuta kreitaĵaro. Tiu ĉi nova invado de la administra laboro de la universoj kaj iliaj komponantaj unuoj foje povas ŝajni ne ĉiam esti plenumitaj precize konforme kun la tekniko ĉi-sekve skizita, ĉar estas la kutimo sendi anticipajn grupojn de administrantoj por prepari la vojon por la postaj kaj sinsekvaj eraoj de nova administra superregado. Eĉ Dio la Plejlastulo antaŭsignas sian transcendan superregadon de la universoj dum la lastaj stadioj de loka universo fiksita en lumo kaj vivo.

Estas fakto, ke dum la kreaĵoj de tempo kaj spaco estas iom post iom fiksitaj en evolua statuso, oni observas novan kaj pli plenan funkciadon de Dio la Plejsuperulo samtempa kun koresponda retirigo de la unuaj tri manifestiĝoj de Dio la Sepoblulo. Se kaj kiam la granda universo fiksiĝos en lumo kaj vivo, tiam kio estos la estonta funkcio de la manifestiĝoj inter Kreinto-Filo kaj Kreopova Spirito de Dio la Sepoblulo, se Dio la Plejsuperulo prenos sur sin rektan regadon sur tiuj ĉi kreaĵoj de tempo kaj spaco? Ĉu tiuj ĉi organizantoj kaj pioniroj de la spactempaj universoj estos liberigitaj por similaj agadoj en ekstera spaco? Ni ne scias, sed ni multe spekulativas pri tiuj ĉi interligitaj temoj.

Dum la limoj de la sperteca Diaĵo etendiĝas eksteren en la kampojn de la Nekvalifikita Absoluto, ni antaŭvidas la agadon de Dio la Sepoblulo dum la komencaj evoluaj epokoj de tiuj ĉi kreaĵoj de la estonteco. Ni ne ĉiuj konsentas pri la estonta statuso de la Plejaĝuloj de Tagoj kaj la superuniversaj Majstro-Spiritoj. Nek ni scias ĉu la Plejsupera Estaĵo funkcios tie kiel en la sep superuniversoj. Sed ni ĉiuj konjektas, ke la Mikaeloj, la Kreinto-Filoj, estas destinitaj funkcii en tiuj ĉi eksteraj universoj. Iuj asertas, ke la estontaj epokoj atestos pli proksiman formon de unuiĝo inter la asociitaj Kreinto-Filoj kaj Diaj Ministroj; eĉ estas eble, ke tia unuiĝo de kreintoj povus rezultigi novan esprimon de identeco de asociito-kreinto de plejlasta naturo. Sed ni vere scias nenion pri tiuj ĉi ebloj de la nerivelita estonteco.

Ni tamen scias, ke en la universoj de tempo kaj spaco Dio la Sepoblulo provizas progresantan proksimiĝon al la Universala Patro, kaj ke tiu ĉi evolua proksimiĝo estas spertece unuigita en Dio la Plejsuperulo. Ni povus konjekti, ke tia plano devas superregi en la eksteraj universoj; aliflanke la novaj ordoj de estaĵoj, kiuj iam povus loĝi en tiuj ĉi universoj, eble kapablus proksimiĝi la Diaĵon sur plejlastaj niveloj kaj per absonidaj teknikoj. Resume ni ne havas la plej malgrandan koncepton pri la tekniko de diaĵa proksimiĝo, kiu povus funkcii en la estontaj universoj de ekstera spaco.

Tamen ni opinias, ke la perfektigitaj superuniversoj iel fariĝos parto de la kariero de supreniro al Paradizo de tiuj estaĵoj, kiuj povos loĝi en tiuj ĉi eksteraj kreaĵoj. Estas tute eble, ke en tiu estonta epoko ni povos atesti eksterspaculojn proksimiĝantajn al Havono tra la sep superuniversoj administritaj de Dio la Plejsuperulo kun aŭ sen la kunlaboro de la Sep Majstro-Spiritoj.

8. La plejsupera unuiganto

La Plejsupera Estaĵo havas trioblan funkcion en la sperto de la mortema homo: unue, li estas la unuiganto de la spactempa dieco, Dio la Sepoblulo; due, li estas la maksimumo de la Diaĵo, kiun la limhavaj kreitaĵoj povas efektive kompreni; trie, li estas la sola vojo por la mortema homo proksimiĝi al la transcenda sperto asociiĝi kun la absonida menso, la eterna spirito kaj la Paradiza personeco.

La suprenirantaj finatingintoj, naskiĝintaj en la lokaj universoj, disvolviĝintaj en la superuniversoj kaj trejnitaj en la centra universo, ampleksas en siaj personaj spertoj la plenan potencialon por kompreni la spactempan diecon de Dio la Sepoblulo unuiĝanta en la Plejsuperulo. La finatingintoj servadas sinsekve en superuniversoj aliaj ol tiuj de naskiĝo, tiel supermetante sperton post sperto, ĝis la pleneco de la sepobla diverseco de eblaj kreitaĵaj spertoj estas ampleksitaj. Per la ministrado de la loĝantaj Ĝustigantoj la finatingintoj kapablas trovi la Universalan Patron, sed estas per tiuj ĉi teknikoj de sperto, ke tiaj finatingintoj vere sukcesas koni la Plejsuperan Estaĵon, kaj ili estas destinitaj al la servo kaj la revelacio pri tiu ĉi Plejsupera Diaĵo en kaj por la estontaj universoj de ekstera spaco.

Memoru ĉion, kion Dio la Patro kaj liaj Paradizaj Filoj faras por ni, ni niavice kaj spirite havas la oportunon fari tion por kaj en la emerĝanta Plejsupera Estaĵo. La sperto de amo, ĝojo kaj servo en la universo estas reciproka. Dio la Patro ne bezonas, ke liaj filoj redonu al li ĉion, kion li disdonacas al ili, sed ili siavice disdonacas (aŭ povas disdonaci) ĉion ĉi al siaj kunuloj kaj por la evoluanta Plejsupera Estaĵo.

Ĉiuj kreaj fenomenoj reflektas antaŭajn agadojn kreinto-spirito. Jesuo diris, kaj tio estas laŭvorte vera: “La Filo faras nur tion, kion li vidas la Patron fari”. En konvena tempo vi mortemuloj povas komenci la revelacion de la Plejsuperulo al viaj kunuloj, kaj des pli vi povas pliigi tiun ĉi revelacion, ju pli vi supreniras al Paradizo. En eterneco vi rajtos fari kreskantajn revelaciojn pri tiu ĉi Dio de evoluaj kreitaĵoj sur plejsuperaj niveloj — eĉ plejlastaj — kiel finatingintoj de sepa stadio.

9. Universa absoluta unueco

La Nekvalifikita Absoluto kaj la Diaĵa Absoluto estas unuiĝintaj en la Universala Absoluto. La Absolutoj estas kunordigitaj en la Plejlastulo, kondiĉitaj en la Plejsuperulo kaj spactempe modifitaj en Dio la Sepoblulo. Sur subinfinitaj niveloj estas tri Absolutoj, sed en infiniteco ili ŝajnas esti unu. Sur Paradizo estas tri personecigoj de la Diaĵo, sed en la Trinitato ili estas unu.

La ĉefa filozofia propono de la majstra universo estas jena: Ĉu la Absoluto (la tri Absolutoj kiel unu en infiniteco) ekzistas antaŭ la Trinitato? kaj Ĉu la Absoluto estas praa al la Trinitato? aŭ Ĉu la Trinitato estas antaŭa al la Absoluto?

Ĉu la Nekvalifikita Absoluto estas forto-ĉeesto sendependa de la Trinitato? Ĉu la ĉeesto de la Diaĵa Absoluto implicas la senliman funkcion de la Trinitato? Kaj Ĉu la Universala Absoluto estas la fina funkcio de la Trinitato, eĉ Trinitato de Trinitatoj?

Unuavide, koncepto pri la Absoluto kiel praaĵo de ĉiuj aferoj — eĉ la Trinitato — ŝajnas provizi transiran kontentigon de kohera sufiĉo kaj filozofia unuiĝo, sed tia konkludo estas nevalidigita de la eterna efektiveco de la eterneco de la Paradiza Trinitato. Ni estas instruitaj, kaj ni kredas, ke la Universala Patro kaj liaj Trinitataj asociitoj havas eternajn naturon kaj ekziston. Estas do nur unu kohera filozofia konkludo, kaj tio estas: la Absoluto estas por ĉiuj universaj inteligentuloj la nepersona kaj kunordigita reago de la Trinitato (de la Trinitatoj) al ĉiuj bazaj kaj unuarangaj spacaj situacioj, enuniversaj kaj eksteruniversaj. Por ĉiuj personecaj inteligentuloj de la granda universo la Paradiza Trinitato por ĉiam staras en finatingo, eterneco, plejsupereco kaj plejlasteco kaj, por ĉiuj praktikaj celoj de persona kompreno kaj kreitaĵa konstato, kiel absoluto.

Kiel la kreitaĵa menso povas rigardi tiun ĉi problemon, ili estas kondukitaj al la fina postulato de la Universala MI ESTAS kiel praa kaŭzo kaj la nekvalifikita fonto de kaj la Trinitato kaj la Absoluto. Kiam do ni ardas akiri personan koncepton pri la Absoluto, ni revenas al niaj ideoj kaj idealoj pri la Paradiza Patro. Kiam ni deziras faciligi la komprenon aŭ pliigi konscion pri tiu ĉi alie nepersona Absoluto, ni revenas al la fakto, ke la Universala Patro estas la ekzisteca Patro de absoluta personeco; la Eterna Filo estas la Absoluta Persono, kvankam ne, en la sperteca senco, la personecigo de la Absoluto. Kaj tiam ni daŭrigas antaŭvidi la spertecajn Trinitatojn kiel kulminantaj en la sperteca presonecigo de la Diaĵa Absoluto, konceptante la Universalan Absoluton kiel konsistigantan la universan kaj eksteruniversan fenomenojn de la evidenta ĉeesto de la nepersonaj agadoj en la unuiĝintaj kaj kunordigitaj Diaĵaj asocioj de plejsupereco, plejlasteco kaj infiniteco — la trinitato de Trinitatoj.

Dio la Patro estas percepebla sur ĉiuj niveloj de la limhaveco ĝis la infiniteco, kaj kvankam liaj kreitaĵoj de Paradizo ĝis la evoluaj mondoj diverse perceptas lin, nur la Eterna Filo kaj la Infinita Spirito konas lin kiel infiniton.

La spirita personeco estas absoluta nur sur Paradizo, kaj la koncepto pri la Absoluto estas nekvalifikita nur en la infinito. La Diaĵa ĉeesto estas absoluta nur sur Paradizo, kaj la revelacio de Dio devas ĉiam esti parta, relativa kaj progresanta, ĝis ĝia povo fariĝas spertece infinita en la spaca potenco de la Nekvalifikita Absoluto, dum lia personeca manifestiĝo fariĝas spertece infinita en la evidenta ĉeesto de la Diaĵa Absoluto, kaj dum tiuj ĉi du potencialoj de infinito fariĝas unuiĝinta en la realo en la Universala Absoluto.

Sed ekster subinfinitaj niveloj la tri Absolutoj estas unu, kaj tiel la infinito estas realigita de la Diaĵo, sendepende de ĉu iu alia ordo de ekzisto iam mem realigas konscion de infiniteco.

La ekzisteca statuso en eterneco implicas ekzistecan memkonscion pri infiniteco, eĉ se alia eterneco povas esti necesa por sperti memrealigon pri la spertecaj potencialoj esence propraj al infiniteca eterneco — eterna infiniteco.

Kaj Dio la Patro estas la persona fonto de ĉiuj manifestiĝoj de la Diaĵo kaj realo por ĉiuj inteligentaj kreitaĵoj kaj spiritaj estaĵoj tra la tuta universaro. Kiel personecoj, nun aŭ dum la sinsekvaj universaj spertoj de la eterna estonteco, negrave ĉu vi plenumas la atingon de Dio la Sepoblulo, komprenas Dion la Plejsuperulon, trovas Dion la Plejlastulon aŭ provas kompreni la koncepton pri Dio la Absoluto, vi malkovros por via eterna kontento, ke en la plenumado de ĉiuj aventuroj vi remalkovros, sur novaj spertecaj niveloj, la eternan Dion — la Paradiza Patro de ĉiuj universaj personecoj.

La Universala Patro estas la klarigo de universala unueco, kiel ĝi devas esti plejsupere, eĉ plejlaste, realigita en la postplejlasta unueco de absolutaj valoroj kaj signifoj — nekvalifikita Realo.

La Majstraj Forto-Organizantoj eliras en spacon, kaj mobilizas ĝiajn energiojn por fariĝi gravite responda al la Paradiza altiro de la Universala Patro; kaj poste venas la Kreinto-Filoj, kiuj organizas tiujn ĉi gravite respondajn fortojn en loĝatajn universojn, kaj evoluigi en ili inteligentajn kreitaĵojn, kiuj ricevas super si la spiriton de la Paradiza Patro, kaj poste supreniras al la Patro por fariĝi kiel li en ĉiuj eblaj diecaj atributoj.

La senĉesa kaj ekspansianta marŝo de la Paradizaj kreopovaj fortoj tra la spaco ŝajnas antaŭsigni la ĉiam etendiĝantan kampon de la gravita teno de la Universala Patro kaj la neniam finĝantan multobligon de diversaj specoj de inteligentaj kreitaĵoj, kiuj kapablas ami Dion kaj esti amataj de li, kaj kiuj, tiel fariĝante konantaj Dion, povas elekti esti kiel li, povas elekti atingi Paradizon kaj trovi Dion.

La universaro estas entute unuigita. Dio estas unu en povo kaj personeco. Estas kunordigo de ĉiuj niveloj de energio kaj ĉiuj fazoj de personeco. Filozofie kaj spertece, en koncepto kaj en realo, ĉiuj aferoj kaj estaĵoj estas centritaj en la paradiza Patro. Dio estas ĉio kaj en ĉio; neniu afero aŭ estaĵo ekzistas sen li.

10. Vereco, beleco kaj boneco

Ju pli la mondoj fiksitaj en lumo kaj vivo progresas de la komenca stadio ĝis la sepa epoko, des pli ili strebas konstati la realecon de Dio la Sepoblulo, de la adoro de la Kreinto-Filon ĝis la adoro de lia Paradiza Patro. Dum la tuta daŭro de la sepa stadio de la historio de tia mondo la ĉiam progresantaj mortemuloj kreskas en la scio pri Dio la Plejsuperulo, dum ili malklare perceptas la realecon de la ombranta ministrado de Dio la Plejlastulo.

Dum tiu ĉi tuta glora epoko la ĉefa okupo de la ĉiam progresantaj mortemuloj estas la serĉado de pli bona kompreno kaj pli plena konstato de la kompreneblaj elementoj de la Diaĵo — vereco, beleco kaj boneco. Tio ĉi reprezentas la klopodon de la homo por distingi Dion en menso, materio kaj spirito. Kaj ju pli la mortemulo daŭrigas sian serĉadon, des pli li troviĝas absorbita en la sperteca studado de filozofio, kosmologio kaj dieco.

La filozofion vi iom komprenas, kaj la diecon vi komprenas per adoro, socia servo kaj persona spirita sperto, sed la serĉadon pri beleco — kosmologion — vi ĉiuj tro ofte limigas je la studado de krudaj artaj provoj de la homo. La beleco, arto, plejparte dependas de la unuigo de kontrastoj. La diverseco estas esenca por la koncepto pri beleco. La plejsupera beleco, la kulmino de la limhava arto, estas la dramo de la unuigo de la vasteco de la kosmaj ekstremaĵoj pri la Kreinto kaj la kreitaĵo. La homo trovanta Dion kaj Dio trovanta la homon — la kreitaĵo fariĝanta perfekta, kiel estas la Kreinto — tio estas la ĉiela atingo de la plejsupera beleco, la atingo de la kulmino de kosma arto.

Tial la materiismo, ateismo, estas la kulmino de malbeleco, la klimakso de la limhava antitezo de la beleco. La plej alta beleco konsistas en la panoramo de la unuiĝo de la variaĵoj, kiuj naskiĝis el antaŭekzistanta harmonia realo.

La atingo de kosmologiaj niveloj de penso inkluzivas:

1. Scivolemo. La malsato je harmonio kaj la soifo je beleco. Persistaj provoj por malkovri novajn nivelojn de harmoniaj kosmaj rilatoj.

2. Estetika aprezo. Amo de la beleco kaj ĉiam progresanta aprezo de la arta tuŝo de ĉiuj kreaj manifestiĝoj sur ĉiuj niveloj de realo.

3. Etika sentemo. Per la konstato pri vero la aprezo de beleco kondukas al la senso de la eterna taŭgeco de tiuj aferoj, kiuj influas la agnoskon pri dia boneco en Diaĵaj rilatoj kun ĉiuj estaĵoj; kaj tiel eĉ kosmologie kondukas al la serĉado de la diaj valoroj de realeco — al la konscio pri Dio.

La mondoj fiksitaj en lumo kaj vivo tiel plene okupiĝas por kompreni la verecon, belecon kaj bonecon, ĉar tiuj ĉi kvalitaj valoroj ampleksas la revelacion de la Diaĵo al la regnoj de tempo kaj spaco. La signifoj de eterna vereco kombine allogas la intelektan kaj spiritan naturojn de la mortema homo. La universala beleco ampleksas la harmoniajn rilatojn kaj ritmojn de la kosma kreitaĵaro; tio ĉi estas pli klare la intelekta allogo, kaj kondukas al la unuiĝinta kaj sinkrona kompreno pri la materia universo. La dia boneco prezentas la revelacion de infinitaj valoroj al la limhava menso, por tie esti perceptitaj kaj plialtigitaj ĉe la sojlo mem de la spirita nivelo de homa kompreno.

La vereco estas la bazo de scienco kaj filozofio, prezentante la intelektan fundamenton de religio. La beleco patronas arton, muzikon kaj la signifajn ritmojn de la tuta homa sperto. La boneco ampleksas la senson de etiko, moraleco kaj religio — sperteca malsato pri perfekteco.

La ekzisto de beleco implicas la ĉeeston de aprezanta kreitaĵa menso, same certe kiel la fakto de progresanta evoluo indikas la dominadon de la Plejsupera Menso. La beleco estas la intelekta agnosko pri la harmonia spactempa sintezo de la vasta diversigo de fenomena realo, ĉio el kio devenas de antaŭekzistanta kaj eterna unueco.

La boneco estas la mensa agnosko pri la relativaj valoroj de la diversaj niveloj de dia perfekteco. La agnosko pri boneco implicas menson de morala statuso, personan menson kun kapablo diskrimini inter bono kaj malbono. Sed la posedo de boneco, grandiozeco, estas la mezuro de reala dieca atingo.

La agnosko pri veraj rilatoj implicas menson kompetenta diskrimini inter vero kaj eraro. La disdonaca Spirito de Vero, kiu volvas la homajn mensojn de Urantio estas neeraripove responda al vereco — la vivanta spirita rilato de ĉiuj aferoj kaj ĉiuj estaĵoj, kiel ili estas kunordigitaj en la eterna supreniro al Dio.

Ĉiu impulso de ĉiu elektrono, penso aŭ spirito estas aktiva unuo en la tuta universo. Nur la peko estas izolita, kaj la malbono estas rezistanta al gravito sur la mensaj kaj spiritaj niveloj. La universo estas tuto; neniu afero aŭ estaĵo ekzistas aŭ vivas izolite. La memrealigo estas potenciale malbona, se ĝi estas kontraŭsocia. Estas laŭvorte vere: “Neniu vivas per si mem”. La kosma socialigo konsistigas la plej altan formon de personeca unuiĝo. Jesuo diris: “Kiu volas esti la plej granda inter vi, tiu fariĝu servanto de ĉiuj”.

Eĉ la vereco, beleco kaj boneco — la intelekta proksimiĝo de la homo al la universo de mensa, materia kaj spirito — devas esti kombinitaj en unu unuigita koncepto pri dia kaj plejsupera idealo. Dum la mortemula personeco unuigas la homan sperton kun materio, menso kaj spirito, same tiu ĉi dia kaj plejsupera idealo fariĝas povo-unuiĝinta en Plejsupereco, kaj tiam estas personecigita kiel Dio de patra amo.

Ĉia klarvido pri la rilatoj de la partoj de iu ajn determinita tuto postulas komprenon pri la rilato de ĉiuj partoj kun tiu tuto; kaj en la universo tio ĉi signifas la rilaton de kreitaj partoj al la Kreopova Tuto. La Diaĵo tiel fariĝas la transcenda, eĉ la infinita, celo de universala kaj eterna atingo.

La universala beleco estas la agnosko pri la reflekto de la Insulo de Paradizo en la materia kreitaĵaro, dum la eterna vereco estas la speciala ministrado de la Paradizaj Filoj, kiuj ne nur disdonacas sin sur la mortemajn rasojn, sed eĉ elverŝas sian Spiriton de Vero sur ĉiuj popoloj. La dia boneco estas pli plene montrita per la amema ministrado de la multnombraj personecoj de la Infinita Spirito. Sed la amo, la totala sumo de tiuj ĉi tri kvalitoj, estas la percepto de la homo pri Dio kiel sia spirita Patro.

La fizika materio estas la spactempa ombro de la Paradiza brilado de energio de la absolutaj Diaĵoj. La veraj signifoj estas la postefikoj sur la mortemula intelekto de la eterna vorto de la Diaĵo — la spactempa kompreno pri plejsuperaj konceptoj. La bonecaj valoroj de la dieco estas la mizerikordaj ministradoj de la spiritaj personecoj de la Universaleco, la Eterneco kaj la Infiniteco al la spactempaj limhavaj kreitaĵoj de la evoluaj sferoj.

Tiuj ĉi signifaj valoroj de realeco pri la dieco estas miksitaj en la rilato de la Patro al ĉiu persona kreitaĵo kiel dia amo. Ili estas kunordigitaj en la Filo kaj liaj Filoj kiel dia mizerikordo. Ili manifestigas siajn kvalitojn per la Spirito kaj liaj spiritaj infanoj kiel diaj ministroj, la portreto de ama mizerikordo al la tempaj infanoj. Tiuj ĉi tri diecoj estas ĉefe manifestitaj de la Plejsupera Estaĵo kiel sintezo povo-personeco. Ili estas diverse montritaj de Dio la Sepoblo en sep diferencaj asocioj de diaj signifoj kaj valoroj sur sep supreniraj niveloj.

Por la limhava homo la vereco, la beleco kaj la boneco ampleksas la plenan revelacion de dieca realeco. Dum tiu ĉi amo-kompreno de la Diaĵo trovas spiritan esprimon en la vivoj de mortemuloj konantaj Dion, estas produktitaj la fruktoj de la dieco: intelekta paco, socia progreso, morala kontento, spirita ĝojo kaj kosma saĝo. La progresintaj mortemuloj sur mondo en la sepa stadio de lumo kaj vivo lernis, ke la amo estas la plej granda afero en la universo — kaj ili scias, ke Dio estas amo.

La amo estas la deziro fari bonon al aliuloj.

[Presentita de Potenca Mesaĝisto vizitanta sur Urantio, laŭ peto de la Nebadona Revelacia Korpuso kaj kunlabore kun iu Melkicedeko, la vicadministranta Planeda Princo de Urantio]

* * * * *

Tiu ĉi kajero pri la Universala Unueco estas la dudek kvina el serio de prelegoj de diversaj aŭtoroj, patronitaj kiel grupo fare de komisio de dek du Nebadonaj personecoj, kaj agantaj sub la direktado de Mantutio Melkicedeko. Ni verkis tiujn ĉi prelegojn, kaj transskribis ilin en la anglan lingvon, per tekniko permesita de niaj superuloj, en la jaro 1934 de Urantio tempo.