Kajero 55

La sferoj de lumo kaj vivo

La epoko de lumo kaj vivo estas la fina evolua atingo de mondo de tempo kaj spaco. De la fruaj tempoj de la primitiva homo, tia loĝata mondo trapasis la sinsekvajn planedajn epokojn — la epokoj antaŭ kaj post la Planeda Princo, la epoko post Adamo, la epoko post la Magistra Filo kaj la epoko post la disdonaca Filo. Kaj tiam tia mondo estas preta por atingi la kulminan evoluan atingon, la fiksitan statuson de lumo kaj vivo, per la ministrado de sinsekvaj planedaj misioj de la Trinitataj Intruisto-Filoj kun iliaj ĉiam progresantaj revelacioj de dia vero kaj kosma saĝo. Per tiuj ĉi klopodoj la Instruisto-Filoj ĝuas la helpon de la Brilaj Vesperaj Steloj kaj foje de la Melkicedekoj por establi la finan planedan epokon.

Tiu ĉi epoko de lumo kaj vivo, inaŭgurita de la Instruisto-Filoj fine de sia fina planeda misio, senfine daŭras sur la loĝataj mondoj. Ĉiu progresanta stadio de fiksa statuso povas esti dividita de la juĝaj agoj de la Magistraj Filoj en sinsekvon de diepokoj; sed ĉiuj tiaj juĝaj agoj estas pure teknikaj, neniel modifiantaj la kurson de la planedaj eventoj.

Nur tiuj planedoj, kiuj atingas ekziston en la ĉefaj cirkvitoj de la superuniverso, estas certigitaj daŭre postvivi, sed laŭ nia scio tiuj ĉi mondoj fiksitaj en lumo kaj vivo estas destinitaj daŭri tra la tuta eterneco de ĉiuj estontaj tempoj.

Jen la sep stadioj de disvolviĝo de la erao de lumo kaj vivo sur evolua mondo, kaj ĉi-rilate oni devas rimarki, ke la mondoj de mortemuloj kunfandiĝantaj kun la Spirito evoluas laŭ stadioj identaj al tiuj de la serio kunfandiĝantaj kun la Ĝustigantoj. Tiuj ĉi sep stadioj de lumo kaj vivo estas:

1. La unua aŭ planeda stadio.

2. La dua aŭ sistema stadio.

3. La tria aŭ konstelacia stadio.

4. La kvara aŭ stadio de loka universo.

5. La kvina aŭ stadio de minora sektoro.

6. La sesa aŭ stadio de maĵora sektoro.

7. La sepa au superuniversa stadio.

Konklude de tiu ĉi prelego tiuj ĉi stadioj de progresanta disvolviĝo estas priskribitaj, kiel ili rilatas al la universa organizado, sed la planedaj valoroj de iu ajn stadio povas esti atingita de iu ajn mondo tute sendepende de la disvolviĝo de aliaj mondoj aŭ de la superplanedaj niveloj de universa administrado.

1. La morontia templo

La ĉeesto de morontia templo en la ĉefurbo de loĝata mondo estas la atestilo pri la akcepto de tia sfero al la fiksitaj epokoj de lumo kaj vivo. Antaŭ ol la Instruisto-Filoj forlasas mondon konklude de sia fina misio, ili inaŭguras tiun ĉi finan epokon de evolua atingo; ili prezidas tiun tagon, kiam la “sankta templo malsupreniras sur la teron”. Tiu ĉi evento indikante la aŭroron de la erao de lumo kaj vivo, estas ĉiam honorita de la persona ĉeesto de la Paradiza disdonaca Filo de tiu planedo, kiu venas por atesti tiun ĉi gravan tagon. En tiu ĉi templo de senegala beleco tiu ĉi disdonaca Filo de Paradizo proklamas la longtempan Planedan Princon kiel la novan Planedan Suverenon, kaj donas al tiu fidela Lanonandeka Filo novajn povojn kaj etenditan aŭtoritaton sur la planedaj aferoj. La Sistema Suvereno ankaŭ ĉeestas, kaj parolas por konfirmi tiujn ĉi deklarojn.

Morontia templo konsistas el tri partoj: centre estas la sanktejo de la Paradiza disdonaca Filo. Dekstre estas la sidejo de la iama Planeda Princo, nun Planeda Suvereno; kaj kiam ĉeestanta en la templo tiu ĉi Lanonandeka Filo estas videbla por la plej spiritaj individuoj de la regno. Maldekstre estas la sidejo de la portempa ĉefo de finatingintoj alligitaj al la planedo.

Kvankam la planedaj temploj estis priskribitaj kiel “devenantaj de la ĉielo”, reale neniu materialo estas transportita de la sistema sidejo. La arkitekturo de ĉiu estas miniature ellaborita sur la sistema ĉefmondo, kaj la Morontiaj Povo-Superrigardantoj poste alportas tiujn ĉi aprobitajn planojn al la planedo. Tie ĉi, asocie kun la Majstraj Fizikaj Regantoj, ili ekkonstruas la morontian templon laŭ specifoj.

La averaĝa morontia templo povas akcepti ĉirkaŭ tricent mil spektantojn. Tiuj ĉi konstruaĵoj ne estas uzataj por adori, ludi aŭ ricevi elsendojn; ili estas dediĉitaj al la specialaj ceremonioj de la planedo, ekzemple: komunikadoj kun la Sistema Suvereno aŭ kun la Plejaltuloj, ceremonioj de speciala videbligo destinitaj por riveli la personecan ĉeeston de spiritaj estaĵoj, kaj silenta kosma komtemplado. La lernejoj de kosma filozofio organizas tie siajn diplomiĝajn ekzercojn, kaj ankaŭ tie la mortemuloj de la regno ricevas planedan agnoskon por atingoj de alte sociaj servoj kaj por aliaj elstaraj atingoj.

Tia morontia templo ankaŭ servas kiel kunvenejo por atesti la translokadon de vivantaj mortemuloj al la morontia ekzisto. Estas ĉar la transloka templo konsistas el morontia materialo, ke ĝi ne estas detruita de la ardanta gloro de la konsumanta fajro, kiu tiel komplete neniigas la fizikajn korpojn de tiuj mortemuloj, kiuj en tio spertas la finan kunfandiĝon kun siaj diaj Ĝustigantoj. Sur granda mondo tiuj ĉi foriraj fulmoj estas preskaŭ kontinuaj, kaj ju pli la nombro da translokadoj grandiĝas, des pli filiaj sanktejoj de morontia vivo estas konstruitaj en diversaj regionoj de la planedo. Antaŭ nelonge mi restis sur mondo en la malproksima nordo, sur kiu dudek kvin morontiaj sanktejoj funkciis.

Sur antaŭfiksitaj mondoj, planedoj sen morontia templo, tiuj ĉi kunfandiĝaj fulmoj ofte okazas en la planeda atmosfero, kie la materia korpo de transloka kandidato estas levita de la mezvojaj kreitaĵoj kaj la fizikaj regantoj.

2. Morto kaj translokado

Natura, fizika morto ne estas mortemula neeviteblo. La plejmulto da progresintaj evoluaj estaĵoj, civitanoj de mondoj troviĝantaj en la fina erao de lumo kaj vivo, ne mortas; ili estas translokitaj rekte de la vivo en la karno al la morontia ekzisto.

Tiu ĉi sperto de translokado de la materia vivo al la morontia stato — kunfandiĝo de la senmorta animo kun la loĝanta Ĝustiganto — fariĝas pli ofte proporcie al la evolua progreso de la planedo. Komence nur kelkaj mortemuloj dum ĉiu epoko atingas translokan nivelon de spirita progreso, sed kun la komenco de la sinsekvaj epokoj de la Instruisto-Filoj pli kaj pli da kunfandiĝoj kun la ĝustigantoj okazas antaŭ la fino de la pli kaj pli longaj vivoj de tiu ĉi progresantaj mortemuloj; kaj kiam alvenas la tempo de la fina misio de la Instruisto-Filoj, proksimume unu kvarono de tiuj ĉi superbaj mortemuloj estas esceptitaj de la natura morto.

Pli malfrue en la erao de lumo kaj vivo la mezvojaj kreitaĵoj aŭ iliaj asociitoj sensas la proksimiĝon al la statuso de probabla kunfandiĝo de animo kun la Ĝustiganto, kaj ili signalas tion ĉi al la gardistoj de destino, kiuj siavice komunikas tiun ĉi informon al la grupo de finatingintoj, sub kies jurisdicio tiu ĉi mortemulo povas funkcii; tiam estas eldonita al alvoko de la Planeda Suvereno por tia mortemulo rezigni ĉiujn planedajn devojn, adiaŭi la mondon de sia origino, kaj prezenti sin al la templo de la Planeda Suvereno, tie atendi la morontian transiton, la translokan fulmon, de la materia kampo de evoluo al la morontia nivelo de antaŭspirita progreso.

Kiam la familio, amikoj kaj kunlaborantoj de tia kunfandiĝa kandidato kunvenas en la morontia templo, ili estas distribuitaj ĉirkaŭ la centra scenejo, kie la kunfandiĝaj kandidatoj ripozas dume libere diskutante kun siaj kunvenantaj amikoj. Cirklo de intervenantaj ĉielaj personecoj estas aranĝitaj por protekti la materiajn mortemulojn kontraŭ la ago de la energioj manifestiĝantaj en la momento de la “viva fulmo”, kiu liberigas la supreniran kandidaton el la ligiloj de materia karno, farante por tia evolua mortemulo ĉion, kion faras natura morto al tiuj, kiuj estas tiel liberigitaj de la karno.

Multaj kunfandiĝaj kandidatoj povas kunveni samtempe en la vasta templo. Kaj kia bela okazo, kiam la mortemuloj tiel kunvenas por atesti la supreniron de siaj amatoj en spiritaj flamoj, kaj kia kontrasto kun tiuj fruaj epokoj, kiam la mortemuloj devis lasi siajn mortintoj al la teno de la teraj elementoj! La scenoj de ploroj kaj lamentoj karaterizantaj pli fruajn epokojn de homa evoluo estas nun anstataŭitaj de ekstaza ĝojo kaj la plej sublima entuziasmo, dum tiuj ĉi mortemuloj konantaj Dion portempe adiaŭas siajn amatojn, dum ili estas forigitaj de siaj materiaj asocioj per la spiritaj fajroj de konsumanta grandiozo kaj suprenira gloro. Sur mondoj fiksitaj en lumo kaj vivo “funebroj” estas okazo de plejsupera ĝojo, profunda kontento kaj neesprimebla espero.

La animoj de tiuj ĉi progresantaj mortemuloj estas pli kaj pli plenaj de fido, espero kaj certigo. La etoso penetranta tiujn konvenantaj ĉirkaŭ la transloka sanktejo similas al tiu de ĝojplenaj amikoj kaj parencoj, kiuj kunvenus al diplomiĝa ceremonio de iu el sia grupo, aŭ kiuj kune kunvenus por atesti la donadon de iu granda honoro al unu inter si. Kaj certe utilus, se la malpli progresintaj mortemuloj povus lerni kiel konsideri la naturan morton kun iel sama gajeco kaj facilanimeco.

La mortemaj observantoj ne plu povas vidi siajn translokitajn asociitojn post la kunfandiĝa fulmo. Tiaj translokitaj animoj rekte iras per Ĝustiganta transito al la resurekta halo de la taŭga mondo de morontia trejnado. Tiuj ĉi operacioj pri la translokado de vivantaj homaj estaĵoj al la morontia mondo estas superrigarditaj de arkianĝelo, kiu estis asignita al tia mondo la tagon, kiam ĝi estis ankrita en lumo kaj vivo.

Kiam mondo atingas la kvaran stadion de lumo kaj vivo, pli ol duono de la mortemuloj forlasas la planedon per translokado inter la vivantoj. Tia malpliiĝo de morto senĉese daŭras, sed mi konas neniun sistemon, kies loĝataj mondoj, eĉ delonge fiksitaj en vivo, estas tute liberaj de natura morto kiel tekniko de eskapo el la ligiloj de la karno. Kaj ĝis tia alta stato de planeda evoluo estas unuforme atingita, la mondoj de morontia trejnado de la loka universo devas daŭre servi kiel edukaj kaj kulturaj sferoj por la evoluantaj morontiaj progresantoj. Eble la eliminado de morto estas teorie ebla, sed ĝi ankoraŭ ne okazis laŭ mia observado. Eble tia statuso povas esti atingita dum la malproksimaj etapoj de la sinsekvaj epokoj de la sepa stadio de fiksita planeda vivo.

La translokitaj animoj de la florantaj epokoj de la fiksitaj sferoj ne trapasas la domego-mondojn. Nek ili ne restadas, kiel studentoj, sur la morontiaj mondoj de la sistemo aŭ konstelacio. Ili ne trapasas iun ajn el la pli fruaj fazoj de morontia vivo. Ili estas la solaj suprenirantaj mortemuloj, kiuj tiel preskaŭ evitas la morontian transiron de la materia ekzisto ĝis la duonspirita statuso. La komenca sperto de tiaj mortemuloj kaptitaj de la Filo en la suprenira kariero estas en la servoj de la progresaj mondoj de la universa sidejo. Kaj de tiuj ĉi studaj mondoj de Salvingtono ili revenas kiel instruistoj al la mondoj mem, kiujn ili preterpasis, poste irante internen al Paradizo per la establita vojo de mortemula supreniro.

Se vi povus viziti planedon en altnivela stadio de disvolviĝo, vi rapide komprenus la kialojn por diferencaj akceptoj de suprenirantaj mortemuloj sur la domego-mondoj kaj superaj morontiaj mondoj. Vi facile komprenus, ke la estaĵoj forlasantaj tiel alte evoluintajn sferojn, estas pretaj repreni sian supreniron al Paradizo multe antaŭ ol la plejmulto de la averaĝa mortemulo alvenanta el senorda kaj subevoluinta mondo kiel Urantio.

Ne gravas la nivelo de planeda atingo, de kiu la homaj estaĵoj supreniras al la morontiaj mondoj, la sep domego-sferoj donas al ili ampleksajn oportunojn akiri per sperto kiel instruistoj-studentoj ĉion, kion ili ne sukcesis trapasi pro la progresinta statuso de siaj denaskaj planedoj.

La universo neniam malsukcesas apliki tiujn ĉi egaligajn teknikojn destinitaj certigi, ke neniu supreniranto estas senigita je kio ajn esenca por sia suprenira sperto.

3. La oraj epokoj

Dum tiu ĉi epoko de lumo kaj vivo la mondo pli kaj pli prosperas sub la patra regado de la Planeda Suvereno. En tiu ĉi epoko la mondoj progresas sub la impeto de unu lingvo, une religio kaj, sur normalaj sferoj, unu raso. Sed tiu ĉi epoko ne estas perfekta. Tiuj ĉi mondoj ankoraŭ havas bone aranĝitajn malsanulejojn, hejmojn por zorgi pri la malsanuloj. Ankoraŭ restas la problemoj pri zorgado de akcidentaj vundoj kaj la neeviteblaj kriplaĵoj akompanantaj la kadukiĝon de maljuneco kaj la malordoj de senileco. Malsanoj ne estas tute venkitaj, nek la teraj bestoj estas perfekte submetitaj; sed tiaj mondoj estas kiel Paradizo kompare kun la fruaj tempoj de la primitiva homo dum la epoko antaŭ la Planeda Princo. Vi instinkte priskribus tian regnon — se vi povus esti subite transportitaj al planedo en tiu ĉi stadio de disvolviĝo —kiel ĉielon sur tero.

La homa registaro en la konduto de materiaj aferoj daŭre funkcias dum tiu ĉi epoko de relativaj progreso kaj perfekteco. La publikaj agadoj de mondo en la unua stadio de lumo kaj vivo, kiun mi freŝdate vizitis, estis financitaj per la dekonaĵa tekniko. Ĉiu plenkreska laboranto — kaj ĉiuj kapablaj civitanoj laboris pri io — pagis dek procentojn de sia enspezo aŭ kapitalgajno al la publika trezorejo, kaj ĝi estis elspezita jene:

1. Tri procentoj estis elspezitaj promociante verecon — scienco, edukado kaj filozofio.

2. Tri procentoj estis dediĉitaj al beleco — ludo, socia libertempo kaj arto.

3. Tri procentoj estis dediĉitaj al boneco — socia servo, altruismo kaj religio.

4. Unu procento estis asignita al la asekuraj rezervoj kontraŭ la risko de nekapableco de laboro, rezultanta de akcidento, maljuneco aŭ neeviteblaj katastrofoj.

La naturaj resursoj de tiu ĉi planedo estis administitaj kiel sociaj posedaĵoj, komunuma propreitaĵo.

Sur tiu ĉi mondo la plej alta honoro donita al civitano estis la ordeno de “plejsupera servo”, la sola titolo de agnosko aljuĝita en la morontia templo. Tiu ĉi agnosko estis donita al tiuj, kiuj longtempe distingiĝis en iu fazo de supermateria eltrovo aŭ planeda socia servo.

La plejmulto de sociaj kaj administraj postenoj estis komune tenitaj de viroj kaj virinoj. Plejmulte de instruado ankaŭ estis kune farita; same ĉiuj juĝaj respondecoj estis okupitaj de similaj asociitaj paroj.

Sur tiuj ĉi superbaj mondoj la fekunda periodo ne multe plilongiĝas. Ne estas plej bone, kiam tro da jaroj intervenas inter la aĝoj de familio de infanoj. Kiam ili havas proksimajn aĝojn, la infanoj kapablas kontribui multe pli al sia reciproka trejnado. Kaj sur tiuj ĉi mondoj ili estas grandioze trejnitaj per la konkurantaj sistemoj de fervora strebado en la altnivelaj kampoj kaj sekcioj de diversaj atingoj pri la majstreco de vereco, beleco kaj boneco. Neniam timu, eĉ tiaj glorigitaj sferoj prezentas multe da malbono, reala kaj potenciala, kiu stimulas la elektadon inter vero kaj eraro, bono kaj malbono, peko kaj rekteco.

Tamen estas certa kaj neevitebla kontraŭparto alligita al la mortemula ekzisto sur tiaj altnivelaj planedoj. Kiam fiksita mondo progresas post la tria stadio de lumo kaj vivo, ĉiuj suprenirantoj estas destinitaj, antaŭ atingi la minoran sektoron, ricevi ian transiran asignon sur planedo trapasanta la pli fruaj stadioj de evoluo.

Ĉiu el tiuj ĉi sinsekvaj epokoj reprezentas progresajn atingojn en ĉiuj fazoj de planeda atingo. En la komenca epoko de lumo la revelacio pri vero estis plivastigita ĝis ampleksi la funkciadon de la universaro, dum la studado pri Dio de la dua epoko estas la provo majstri la ŝanĝantan koncepton pri la naturo, misio, ministrado, asocioj, origino kaj destino de la Kreinto-Filoj, la unua nivelo de Dio la Sepoblo.

Planedo kun la grando kiel Urantio, kiam sufiĉe bone fiksita, povus havi centon da subadministraj centroj. Tiuj ĉi subordigitaj centroj estus preziditaj de unu el la jenaj grupoj de kvalifikitaj administrantoj:

1. Junaj Materiaj Gefiloj alportitaj de la sistema sidejo por servi kiel asistantoj de la regantaj Adamo kaj Eva.

2. La idoj de la duonmortema personaro de la Planeda Princo, kiu estis generita sur iuj mondoj por tiuj ĉi kaj aliaj respondecoj.

3. La rektaj planedaj idoj de Adamo kaj Eva.

4. Materiigitaj kaj homigitaj mezvojaj kreitaĵoj.

5. Mortemuloj kun statuso de kunfandiĝo kun la Ĝustigantoj kiuj, laŭ sia propra peto, estas portempe esceptitaj de translokado laŭ la ordono de la Personecigita Ĝustiganto, ĉefo de sia ordo en la universo, por ke ili daŭrigu sur la planedo en iuj gravaj administraj postenoj.

6. Speciale trejnitaj mortemuloj de la planedaj lernejoj pri administrado, kiuj ankaŭ ricevis la ordenon de plejsupera servo de la morontia templo.

7. Iuj elektaj komisioj de tri konvene kvalifikitaj civitanoj, kiuj estas foje elektitaj de la civitanaro sub la direkto de la Planeda Suvereno konforme kun ilia speciala kapablo plenumadi iun difinitan taskon, kiu estas bezonata en tiu aparta planeda sektoro.

La granda handikapo alfrontanta Urantion pri la atingo de la alta planeda destino de lumo kaj vivo estas ampleksitaj en la problemoj de malsano, degenerado, milito, multkoloraj rasoj kaj multlingvismo.

Neniu evolua mondo povas esperi progresi preter la unua stadio de fikseco en lumo, ĝis ĝi atingas unu lingvon, unu religion kaj un filozofion. La fakto de unu sola raso multe faciligas tian atingon, sed la multaj popoloj de Urantio ne preventas la akiron de pli altaj stadioj.

4. Administraj realĝustigoj

Pri la sinsekvaj stadioj de stabiligita ekzisto la loĝataj mondoj faras mirindajn progresojn sub la saĝa kaj simpatia administrado de la volontula Korpuso de la Finatingo, suprenirantoj atingintaj Paradizon kiuj revenis por ministri al siaj fratoj en la karno. Tiuj ĉi finatingintoj aktive kunlaboras kun la Trinitataj Instruisto-Filoj, sed ili ne komencas sian realan partoprenon en la mondaj aferoj, ĝis la morontia templo aperas sur la tero.

Post la formala inaŭguro de la planeda ministrado de la Korpuso de la Finatingo la plejmulto de la ĉielaj multegoj retiriĝas. Sed la serafaj gardistoj de destino daŭrigas sian personan ministradon al la progresantaj mortemuloj en lumo; efektive tiaj anĝeloj alvenas kun pli kaj pli grandaj nombroj tra la fiksitaj epokoj, ĉar pli kaj pli grandaj grupoj de homaj estaĵoj atingas la trian kosman cirklon de kunordigita homa atingo dum la planeda vivotempo.

Tio ĉi estas nur la unua de la sinsekvaj administraj alĝustigoj, kiuj akompas la disvolviĝon de la sinsekvaj epokoj de pli kaj pli brila atingo sur la loĝataj mondoj, dum ili pasas de la unua ĝis la sepa stadio de fiksita ekzisto.

1. La unua stadio de lumo kjaj vivo. Mondo en tiu ĉi stadio estas administrata de tri regantoj:

a. La Planeda Suvereno, baldaŭ konsilota de konsilanta Trinitata Instruisto-Filo, laŭ ĉia probableco la ĉefo de la fina korpuso de tiaj Filoj funkciantaj sur la planedo.

b. La ĉefo de la planeda korpuso de finatingintoj.

c. Adamo kaj Eva, kiuj kune funkcias kiel la unuigantoj de la duobla gvidado de la Princo-Suvereno kaj la ĉefo de finatingintoj.

Agante kiel interpretistoj por la serafaj gardistoj kaj la finatingintoj estas la ekzaltitaj kaj liberigitaj mezvojaj kreitaĵoj. Unu el la lastaj agoj de la Trinitataj Instruisto-Filoj dum sia fina misio estas liberigi la mezvojulojn de la regno kaj promocii (aŭ restaŭri) ilin al statuso de evoluinta planedo, asignante ilin al postenoj de respondecoj en la nova adminstracio de la fiksita sfero. Tiaj ŝanĝoj jam estis faritaj en la homa vidkapablo por ebligi al la mortemuloj rekoni tiujn ĉi ĝis nun nevideblajn kuzojn de la frua Adama reĝimo. Tio ĉi estas ebla per la finaj eltrovoj de fizika scienco lige kun la plivastigitaj planedaj funkcioj de la Fizikaj Majstraj Regantoj.

La Sistema Suvereno havas la aŭtoritaton liberigi la mezvojajn kreitaĵojn iam ajn post la unua fiksita stadio, tiel ke ili povu homiĝi en la morontio per la helpo de la Vivo-Portantoj kaj la fizikaj regantoj kaj, ricevinte Penso-Ĝustigantojn, komenci sian supreniron al Paradizo.

En la tria kaj postaj stadioj kelkaj el la mezvojuloj daŭre funkcias, ĉefe kiel kontaktaj personecoj por la finatingintoj, sed kiam ĉiu stadio de lumo kaj vivo estas komencita, novaj ordoj de ligaj ministroj grandparte anstataŭas la mezvojulojn; tre malmultaj el ili restas post la kvara stadio de lumo. La sepa stadio atestos la alvenon de la unuaj absonidaj ministroj el Paradizo por servi anstataŭ iuj universaj kreitaĵoj.

2. La dua stadio de lumo kaj vivo. Tiu ĉi epoko estas signalita sur la mondoj per la alveno de Vivo-Portanto, kiu fariĝas la volontula konsilisto de la planedaj regantoj koncerne la necesajn klopodojn por purigi kaj stabiligi la mortemulan rason. Tiel la Vivo-Portantoj aktive partoprenas en la plua evoluo de la homa raso — fizike, socie kaj ekonomie. Kaj tiam ili etendas sian superrigardon al la plua purigado de la mortemulaj trajtoj per la drasta eliminado de la malfruiĝintaj kaj persistaj restaĵoj de malsupera potencialo de intelekta, filozofia, kosma kaj spirita naturo. Tiuj, kiuj fasonas kaj enradikigas la vivon sur loĝata mondo estas plene kompetentaj por konsili al la Materiajn Gefilojn, kiuj havas plenan kaj nediskuteblan aŭtoritaton por senigi la evoluantan rason je ĉiuj malutilaj influoj.

Ekde la dua stadio kaj dum la tuta kariero de fiksita planedo la Instruisto-Filoj servas kiel konsilantoj al la finatingintoj. Dum tiaj misioj ili servas kiel volontuloj kaj ne laŭ asigno; kaj ili servas ekskluzive kun la korpuso de finatingintoj krom ke, kun la konsento de la Sistema Suvereno, ili povas esti konsilistoj al la Planedaj Adamo kaj Eva.

3. La tria stadio de lumo kaj vivo. Dum tiu ĉi epoko la loĝataj mondoj alvenas al nova aprezado de la Plejaĝuloj de Tagoj, la dua fazo de Dio la Sepoblo, kaj la reprezentantoj de tiuj ĉi superuniversaj regantoj eniras en novajn rilatojn kun la planeda administracio.

En ĉiu sinsekva epoko de fiksita ekzisto la finatingintoj funkcias kun pli kaj pli da kapabloj. Ekzistas proksima labora rilato inter la finatingintoj, la Vesperaj Steloj (la superanĝeloj) kaj la Trinitataj Instruisto-Filoj.

Dum tiu ĉi aŭ posta epoko Instruisto-Filo, helpata de la kvaropo de ministrantaj spiritoj, fariĝas alligita al la elektita homa ĉefplenumanto, kiu nun fariĝas asociita al la Planeda Suvereno kiel kuna administranto de mondaj aferoj. Tiuj ĉi mortemaj ĉefplenumantoj servas dum dudek kvin jaroj de planeda tempo, kaj tio estas tiu ĉi nova disvolviĝo, kiu pli faciligas por la Adamo kaj Eva liberigi sin de sia mondo de longtempa asigno dum la postaj epokoj.

La kvaropo de ministrantaj spiritoj konsistas el: la serafa ĉefo de la sfero, la superuniversa sekonafa konsilanto, la arkianĝelo de translokadoj kaj la omniafo funkcianta kiel persona reprezentanto de la asignita Gardostaranto postenanta sur la sistema sidejo. Sed tiuj ĉi konsilistoj neniam donas konsilon, krom se ĝi estas petita.

4. La kvara stadio de lumo kaj vivo. Sur tiuj ĉi mondoj la Trinitataj Instruisto-Filoj aperas en novaj roloj. Asistataj de la filoj trinitatigitaj de kreitaĵoj tiel longe asociitaj al ilia ordo, ili nun venas al la mondoj kiel volontulaj konsilantoj kaj konsilistoj de la Planeda Suvereno kaj liaj asociitoj. Tiaj paroj —trinitatigitaj filoj de Paradizo-Havono kaj trinitatigitaj filoj de suprenirantoj — reprezentas malsamajn universajn vidpunktojn kaj diversajn personajn spertojn, kiuj estas tre utilaj por la planedaj regantoj.

Je ajna momento post tiu ĉi epoko la Planedaj Adamo kaj Eva povas peti al la Suverena Kreinto-Filo por liberigo de planedaj devoj por komenci la supreniron al Paradizo; aŭ ili povas resti sur la planedo kiel direktoroj de la nove aperanta ordo de pli kaj pli spirita socio konsistanta el progresintaj mortemuloj strebantaj kompreni la filozofiajn instruadojn de la finatingintoj portretitaj de la Brilaj Vesperaj Steloj, kiuj estas nun asignitaj al tiuj ĉi mondoj por kunlabori duope kun la sekonafoj el la sidejo de la superuniverso.

La finatingintoj ĉefe okupiĝas pri la iniciati la novajn kaj supermateriajn agadojn de socio — sociaj, kulturaj, filozofiaj, kosmaj kaj spiritaj. Kiom ni povas percepti, ili daŭrigos tiun ĉi ministradon tre longe dum la sepa epoko de evolua stabileco, kiam eble ili iros ministri en la ekstera spaco; post kio ni konjektas, ke iliaj lokoj povas esti okupitaj de absonidaj estaĵoj el Paradizo.

5. La kvina stadio de lumo kaj vivo. La realĝustigoj de tiu ĉi stadio de fiksita ekzisto koncernas preskaŭ tute la fizikajn kampojn, kaj ĉefe estas la zorgo de la Majstraj Fizikaj Regantoj.

6. La sesa stadio de lumo kaj vivo atestas la disvolviĝon de novaj funkcioj de la mensaj cirkvitoj de la regno. La kosma saĝo ŝajnas konsistiĝi en la universa ministrado de menso.

7. La sepa stadio de lumo kaj vivo. Frue dum la sepa epoko al la Trinitata Instruisto-konsilanto de la Planeda Suvereno aliĝas volontula konsilisto sendita de la Plejaĝuloj de Tagoj, kaj iom poste aldoniĝos al ili tria konsilanto venanta de la superuniversa Plejsupera Plenumanto.

Dum tiu ĉi epoko, se ne antaŭe, Adamo kaj Eva ĉiam estas liberigitaj de planedaj devoj. Se troviĝas Materia Filo en la korpuso de finatingintoj, li povas fariĝi asociita kun la mortema ĉefplenumanto, kaj foje estas Melkicedeko, kiu volontulas por funkcii en tiu ĉi rolo. Se mezvojulo troviĝas inter la finatingintoj, ĉiuj de tiu ordo restantaj sur la planedo estas tuj liberigitaj.

Akirinte liberigon de sia epoklonga asigno Planedaj Adamo kaj Eva povas elekti inter jenaj karieroj:

1. Ili povas akiri planedan liberigon kaj de la universa sidejo tuj komenci la karieron al Paradizo, ricevante Penso-Ĝustigantojn konklude de la morontia sperto.

2. Tre ofte Planedaj Adamo kaj Eva ricevos Ĝustigantojn dum ankoraŭ servante sur mondo fiksita en lumo, samtempe kun la ricevado de Ĝustigantoj de iuj el iliaj importitaj infanoj de pura sango, kiuj volontulos por periodo de planeda servo. Poste ili ĉiuj povas iri al la universa sidejo, kaj komenci tie la karieron al Paradizo.

3. Planedaj Adamo kaj Eva povas elekti — kiel faras Materiaj Gefiloj de la sistema ĉefmondo — rekte iri al la midsonida mondo por mallonga restado kaj tie ricevi siajn Ĝustigantojn.

4. Ili povas decidi reveni al la sistema sidejo, tie dum iom da tempo por okupi postenojn en la plejsupera kortumo, post kiu servo ili ricevos Ĝustigantojn kaj komencos la Paradizan supreniron.

5. Ili povas elekti forlasi siajn administrajn devojn reen al sia denaska mondo por servi kiel instruistoj dum periodo, kaj fariĝi loĝata de Ĝustiganto je la momento de transloko al la universa sidejo.

Dum ĉiuj ĉi epokoj la importitaj helpantaj Materiaj Gefiloj uzas grandegan influon en la progresantaj sociaj kaj ekonomiaj ordoj. Ili estas potenciale senmortaj, almenaŭ ĝis ili elektas homiĝi, ricevi Ĝustigantojn kaj ekiri al Paradizo.

Sur la evoluaj mondoj estaĵo devas homiĝi por ricevi Penso-Ĝustiganton. Ĉiuj suprenirantaj membroj de la Mortemula Korpuso de Finatingintoj estas loĝataj kaj kunfanditaj kun la Ĝustigantoj krom serafoj, kaj ili estas loĝata de la Patro per alia speco de spirito je la momento de rekrutiĝo en tiun ĉi korpuson.

5. La kulmino de materia disvolviĝo

La mortemaj kreitaĵoj vivantaj sur mondo izolita, afliktita de peko, dominata de malbono kaj egoisma kiel Urantio apenaŭ povas koncepti la fizikan perfektecon, la intelektan atingon kaj la spiritan disvolviĝon, kiuj karakterizas tiujn ĉi altnivelajn epokojn de evoluo sur senpeka sfero.

La altnivelaj stadioj de mondo fiksita en lumo kaj vivo reprezentas la kulminon de evolua materia disvolviĝo. Sur tiuj ĉi kulturitaj mondoj malaperis la maldiligenteco kaj la konfliktoj de la pli fruaj primitivaj epokoj. La malriĉeco kaj la socia neegaleco preskaŭ malaperis, degenerado ankaŭ, kaj delikteco estas malofte observita. La frenezeco praktike ĉesis ekzisti, kaj mensa malkapablo estas maloftaĵo.

La ekonomia, socia kaj administra statuso de tiuj ĉi mondoj havas altan kaj perfektigitan ordon. La scienco, la arto kaj la industrio floras, kaj la socio estas glate funkcianta mekanismo de alte materia, intelekta kaj kultura atingo. La industrio estas plejparte deturnita por servi la superajn celojn de tia superba civilizacio. La ekonomia vivo de tia mondo fariĝas etika.

La milito fariĝis afero de historio, kaj ne plu estas armeoj aŭ policaj fortoj. La registaro pli kaj pli malaperas. La memregado malrapide kadukigas la leĝojn promulgitaj de homoj. La amplekso de civila registaro kaj laŭleĝa reguligo, en meza stato de altnivela civilizacio, estas inverse proporcia al la moraleco kaj spiriteco de la civitaneco.

La lernejoj estas multe plibonigitaj kaj dediĉitaj al la trejnado de la menso kaj la plivastigo de la animo. La artaj centroj estas delikataj, kaj la muzikaj organizoj superbaj. La temploj de adoro kun siaj asociitaj lernejoj de filozofio kaj sperteca religio estas kreaĵoj de beleco kaj grandiozeco. La subĉielaj arenoj de adora kunveno estas egale sublimaj en la simpleco de sia arta aranĝo.

La provizoj de konkura ludado, humuro kaj aliaj fazoj de persona kaj grupa atingo estas ampleksaj kaj tauĝaj. Speciala trajto de la konkuraj agadoj sur tia alte kulturita mondo koncernas la klopodojn de individuoj kaj grupoj por elstari en la sciencoj kaj filozofioj de kosmologio. La literaturo kaj oratorado floras, kaj la lingvo estas tiel plibonigita, ke ĝi simboligas konceptojn, same kiel ĝi esprimas ideojn. La vivo estas refresige simpla; la homo finfine kunordigis altan staton de mekanika disvolviĝo kun inspira intelekta atingo, kaj ombris ambaŭ per delikata spirita atingo. La serĉado de feliĉo estas sperto de ĝojo kaj kontento.

6. La individua mortemulo

Ju pli la mondoj progresas en la fiksita statuso de lumo kaj vivo, des pli la socio paciĝas. La individuo, kvankam ne malpli sendependa kaj dediĉita al sia familio, fariĝas pli altruisma kaj frateca.

Sur Urantio, kaj kiel vi estas, vi malmulte povas aprezi la altnivelan statuson kaj progresantan naturon de la ilumigitaj rasoj de tiuj ĉi perfektigitaj mondoj. Tiuj ĉi popoloj estas la florado de la evoluaj rasoj. Sed tiaj estaĵoj ankoraŭ estas mortemaj; ili daŭre spiras, manĝas, dormas kaj trinkas. Tiu ĉi granda evoluo ne estas ĉielo, sed ĝi estas sublima antaŭgusto de la diaj mondoj de la Paradiza supreniro.

Sur normala mondo la biologia taŭgeco de la mortemula raso estis jam delonge altigita ĝis alta nivelo dum la post-Adamaj epokoj; kaj nun, epokon post epoko tra ĉiuj fiksitaj eraoj, la fizika evoluo de la homo daŭras. Kaj la vidkapablo kaj la aŭdkapablo estas etenditaj. Nun la populacio stabiliĝas laŭ nombroj. La reproduktado estas reguligita laŭ planedaj postuloj kaj naturaj heredaj dotoj: la mortemuloj sur planedo dum tiu ĉi epoko estas dividitaj en de kvin ĝis dek grupoj, kaj la malsuperaj grupoj estas permesitaj produkti nur duonon da infanoj ol la superaj. La daŭra plibonigo de tia grandioza raso tra la tuta erao de lumo kaj vivo estas plejparte afero de selekta reproduktado de tiuj rasaj trajtoj, kiuj elmontras superajn kvalitojn de socia, filozofia, kosma kaj spirita naturo.

La Ĝustigantoj daŭrigas veni kiel dum la antaŭaj evoluaj eraoj, kaj dum la epokoj pasas, tiuj ĉi mortemuloj pli kaj pli kapablas komunii kun la loĝanta fragmento de la Patro. Dum la embriaj kaj antaŭspiritaj stadioj de disvolviĝo la asistantaj menso-spiritoj ankoraŭ funkcias. La Sankta Spirito kaj la ministrado de anĝeloj estas eĉ pli efikaj, kiel la sinsekvaj epokoj de fiksita vivo estas spertitaj. En la kvara stadio de lumo kaj vivo la progresintaj mortemuloj ŝajnas sperti konsiderindan konscian kontakton kun la spirita ĉeesto de la Majstra Spirito de la superuniversa jurisdikcio, dum la filozofio de tia mondo estas enfokusigita sur la provo kompreni la novajn revelaciojn de Dio la Plejsuperulo. Pli ol duono de la homaj loĝantoj sur planedoj de tiuj ĉi altnivela statuso spertas translokadon al la morontia stato el la vivantojn. Tiel, “malnovaj aferoj forpasas; jen, ĉio fariĝas nova”.

Ni taksas, ke la fizika evoluo atingos sian plenan disvolviĝon fine de la kvina epoko de la erao de lumo kaj vivo. Ni observas, ke la superaj limoj de spirita disvolviĝo asociita al la menso de evoluanta homo estas determinitaj de la nivelo de Ĝustiganta kunfandiĝo de kunaj morontiaj valoroj kaj kosmaj signifoj. Sed koncerne saĝecon: kvankam ni ne vere scias, ni konjektas, ke neniam povas esti limo al intelekta evoluo kaj atingo de saĝeco. Sur mondo de sepa stadio, la saĝeco povas elĉerpi la materiajn potencialojn, eniri en la motaa klarvido, kaj fine gustumi la absonidan grandiozecon.

Ni observas, ke sur tiuj ĉi tre evoluintaj mondoj delonge en la sepa stadio la homaj estaĵoj plene lernas la lingvon de la loka universo antaŭ ol esti translokitaj; kaj mi vizitis kelkajn tre malnovajn planedojn, sur kiuj abandontuloj instruis al pli malnovaj mortemuloj la lingvon de la superuniverso. Kaj sur tiuj ĉi mondoj mi observis la teknikon, per kiu la absonidaj personecoj rivelas la ĉeeston de la finatingintoj en la morontia templo.

Tio ĉi estas la rakonto pri la grandioza celo de mortemula strebado sur la evoluaj mondoj; kaj ĉio ĉi okazas, eĉ antaŭ ol la homaj estaĵoj entreprenas siajn morontiajn karierojn; ĉio ĉi disvolviĝo estas atingebla de materiaj mortemuloj sur la loĝataj mondoj, la unua stadio mem de tiu senfina kaj nekomprenebla kariero de Paradiza supreniro kaj dia atingo.

Sed ĉu vi povas imagi, kiaj evoluaj mortemuloj nun venas el mondoj detempe ekzistantaj en la sepa epoko de fiksitaj lumo kaj vivo? Estas tiaj, kiuj iras al la morontiaj mondoj de la ĉefmondo de la loka universo por komenci siajn suprenirajn karierojn.

Se la mortemuloj de konfuzita Urantio povus vidi unu el tiuj ĉi pli progresintaj mondoj delonge fiksita en lumo kaj vivo, ili neniam plu pridubus la saĝecon de la evolua skemo de kreado. Eĉ se ne estus neniu estonteco de eterna progresado de la kreitaĵo, ankoraŭ la superbaj evoluaj atingoj de la mortemulaj rasoj sur tiaj fiksitaj mondoj de perfektigita plenumado amplekse pravigus la kreadon de la homo sur la mondoj de tempo kaj spaco.

Ni ofte pripensas: se la granda universo estus fiksita en lumo kaj vivo, ĉu la delikataj suprenirantaj mortemuloj ankoraŭ estus destinitaj al la Korpuso de la Finatingo? Sed ni ne scias.

7. La unua aŭ planeda stadio

Tiu ĉi stadio etendiĝas de la apero de la morontia templo sur la nova planeda sidejo ĝis la tempo de la fiksiĝo de la tuta sistemo en lumo kaj vivo. Tiu ĉi epoko estas inaŭgurita de la Trinitataj Instruisto-Filoj fine de iliaj sinsekvaj misioj sur la mondo, kiam la Planeda Princo estas altigita ĝis la statuso de Planeda Suvereno laŭ la ordono kaj persona ĉeesto de la Paradisa disdonaca Filo de tiu sfero. Samtempe la finatingintoj inaŭguras sian aktivan partoprenon en planedaj aferoj.

Laŭ eksteraj kaj videblaj aspektoj la efektivaj regantoj, aŭ direktoroj, de tia mondo fiksita en lumo kaj vivo estas la Materiaj Gefiloj, la Planedaj Adamo kaj Eva. Fakte la finatingintoj estas nevideblaj, same kiel la Princo-Suvereno, krom en la morontia templo. La efektivaj kaj laŭvortaj ĉefoj de la planeda reĝimo estas do la Materiaj Gefiloj. Estas la scio de tiuj ĉi aranĝoj, kiu donis prestiĝon al la ideo de reĝoj kaj reĝinoj en ĉiuj universaj regnoj. Kaj reĝoj kaj reĝinoj akiras grandan sukceson sub ĉi tiuj idealaj cirkonstancoj, kiam mondo povas ordoni al tiaj altaj personecoj agi nome de ankoraŭ pli altaj sed nevideblaj regantoj.

Kiam tia erao estos atingita sur via mondo, sendube Makinvento Melkicedeko, nun vicreganta Planeda Princo de Urantio, okupos la postenon de la Planeda Suvereno; kaj delonge estas konjektite sur Jerusemo, ke li estos akompanata de filo kaj filino de la Urantiaj Adamo kaj Eva, kiuj estas nun retenitaj sur Edentio kiel zorgatoj de la Plejaltuloj de Norlatiadeko. Tiuj ĉi infanoj de Adamo povus tiel servi sur Urantio asocie kun la Melkicedeko-Suvereno, ĉar ili estis senigitaj je generaj povoj antaŭ preskaŭ 37 000 jaroj, kiam ili forlasis siajn materiajn korpojn sur Urantio prepare al sia transito al Edentio.

Tiu ĉi fiksita erao daŭras plu kaj plu, ĝis ĉiu loĝata planedo de la sistemo atingas la eraon de stabiliĝo; kaj tiam, kiam la plej juna mondo — la lasta atinganta lumon kaj vivon — spertas tian fiksecon dum unu jarmilon da sistema tempo, la tuta sistemo akiras la stabiligitan statuson, kaj la individuaj mondoj estas enkondukitaj en la sisteman epokon de lumo kaj vivo.

8. La dua aŭ sistema stadio

Kiam tuta sistemo fiksiĝas en vivo, nova ordo de registaro estas inaŭgurita. La Planedaj Suverenoj fariĝas membroj de la sistema konklavo, kaj tiu ĉi administra korpo, submetita al la vetoo de la Konstelaciaj Patroj, estas plejsupera laŭ aŭtoritato. Tia sistemo de loĝataj mondoj fariĝas praktike memreganta. La sistema leĝdona asembleo estas establita sur la ĉefmondo, kaj ĉiu planedo sendas tien siajn dek reprezentantojn. La kortumoj estas nun establitaj sur la sistemaj ĉefmondoj, kaj nur la apelacioj estas adresitaj al la universa sidejo.

Post la fiksiĝo de la sistemo la Asignita Gardostaranto, reprezentanta la superuniversan Plejsuperan Plenumanton, fariĝas la volontula konsilisto al la sistema plejsupera kortumo kaj efektiva prezidanta oficisto de la nova leĝdona asembleo.

Post la fiksiĝo de tuta sistemo en lumo kaj vivo la Sistemaj Suverenoj ne plu estas anstataŭitaj. Tia suvereno restas por ĉiam ĉefo de sia sistemo. La asistantoj de suverenoj daŭre estas anstataŭitaj same kiel dum la antaŭaj epokoj.

Dum tiu ĉi epoko de stabiliĝo, por la unua fojo la midsoniduloj venas el la universaj ĉefmondoj, kie ili restas, por agi kiel konsilantoj al la leĝdonaj asembleoj kaj kiel konsilistoj al la juĝaj tribunaloj. Tiuj ĉi midsoniduloj ankaŭ daŭre klopodas por encerbigi novajn motaajn signifojn de plejsupera valoro en la instruaj entreprenoj, kiujn ili patronas kune kun la finatingintoj. Kion biologie faras la Materiaj Filoj por la mortemulaj rasoj, la midsonidaj kreitaĵoj nun faras por tiuj ĉi unuigitaj kaj glorigitaj homoj en la ĉiam progresantaj regnoj de filozofio kaj spiritecigita pensado.

Sur la loĝataj mondoj la Instruisto-Filoj fariĝas volontulaj kunlaborantoj kun la finatingintoj, kaj tiuj ĉi samaj Instruisto-Filoj ankaŭ akompanas la finatingintojn al la domego-mondoj, kiam tiuj sferoj ne plu estas uzataj kiel diferencaj ricevaj mondoj, post kiam la tuta sistemo fiksiĝas en lumo kaj vivo; almenaŭ tio ĉi estas vera, ĝis la tuta konstelacio estas tiel evoluinta. Sed estas ankoraŭ neniu grupo tiel progresinta en Nebadono.

Ni ne rajtas riveli la naturon de la laboro de la finatingintoj, kiuj superrigardos tiajn redediĉitajn domego-mondojn. Vi tamen estis informitaj, ke estas tra la tuta universoj diversaj specoj de inteligentaj kreitaĵoj, kiuj ne estis portretitaj en tiuj ĉi prelegoj.

Kaj nun, dum la sistemoj unu post alia fiksiĝas en lumo pro la progreso de siaj komponantaj mondoj, venas la tempo, kiam la lasta sistemo de difinita konstelacio atingas stabilecon, kaj la universaj administrantoj — la Majstro-Filo, la Unuiĝulo de Tagoj kaj la Brila kaj Matena Stelo — alvenas sur la ĉefmondo de la konstelacio por proklami la Plejaltulojn kiel senrezervajn regantojn de la nove perfektigita familio de cent stabiligitaj sistemoj de loĝataj mondoj.

9. La tria aŭ konstelacia stadio

La unuiĝo de tuta konstelacio de fiksitaj sistemoj estas akompanata de novaj distribuadoj de plenuma aŭtoritato kaj pliaj realĝustigoj de la universa administrado. Tiu ĉi epoko atestan altnivelan atingon sur ĉiu loĝata mondo, sed ĝi estas ĉefe karakterizita de realĝustigoj sur la konstelacia sidejo, kun notindaj modifoj de rilatoj kun kaj la sistema superrigardado kaj la registaro de la loka universo. Dum tiu ĉi epoko multaj konstelaciaj kaj universaj agadoj estas translokitaj al la sistemaj ĉefmondoj, kaj la reprezentantoj de la superuniverso prenas sur sin novajn kaj pli intimajn rilatojn kun la planedaj, sistemaj kaj universaj regantoj. Samtempe kun tiuj ĉi novaj asocioj, iuj superuniversaj administrantoj ekloĝas sur la konstelaciaj ĉefmondoj kiel volontulaj konsilistoj al la Plej Altaj Patroj.

Kiam konstelacio estas tiel fiksita en lumo, la leĝdona funkcio ĉesas, kaj la ĉambro de Sistemaj Suverenoj, prezidata de la Plejaltuloj, anstataŭas ĝin. Nun, por la unua fojo, tiaj administraj grupoj rekte traktas kun la superuniversa registaro pri la aferoj koncernantaj Havonajn kaj Paradizajn rilatiojn. Krome la konstelacioj restas ligitaj al la loka universo kiel antaŭe. Stadion post stadio en la fiksita vivo la univitatioj daŭre administras la konstelaciajn morontiajn mondojn.

Dum pasas la epokoj, la Konstelaciaj Patroj pli kaj pli transprenas la administrajn detalojn aŭ superrigardaj funkcioj, kiuj antaŭe estis centritaj sur la universa sidejo. Atingante la sesan stadion de stabiliĝado tiuj ĉi unuiĝintaj konstelacioj atingos pozicion de preskaŭ kompleta aŭtonomio. Enirante la sepan stadion de fikseco sendube atestos la ekzalton de tiuj ĉi regantoj al la vera digno signita de iliaj nomoj, la Plejaltuloj. Praktike la konstelacioj tiam rekte traktos kun la superuniversaj regantoj, dum la registaro de la loka universo plivastiĝos por kapti la respondecojn pri novaj devoj en la granda universo.

10. La kvara stadio de loka universo

Kiam universo fiksiĝas en lumo kaj vivo, ĝi baldaŭ svingiĝas en la establitajn superuniversajn cirkvitojn, kaj la Plejaĝuloj de Tagoj proklamas la establon de la plejsupera konsilio de senlima aŭtoritato. Tiu ĉi nova registaro konsistas el cent Fideluloj de Tagoj, prezidita de la Unuiĝulo de Tagoj, kaj la unua ago de tiu ĉi plejsupera konsilio estas agnoski la daŭran suverenecon de la Majstra Kreinto-Filo.

La universa administrado, koncerne Gabrielo kaj la Patro-Melkicedekon, estas tute senŝanĝa. Tiu ĉi konsilio de senlima aŭtoritato ĉefe okupiĝas pri la novaj problemoj kaj novaj kondiĉoj rezultantaj el la progresinta statuso de lumo kaj vivo.

La Asociita Inspektoro nun mobilizas ĉiujn Asignitajn Gardostarantojn por konsistigi la stabiligan korpuson de la loka universo, kaj petas la Patro-Melkicedekon kundividi sian superrigardon kun li. Kaj nun, por la unua fojo, korpuso de Inspiritaj Trinitaj Spiritoj estas asignitaj al la servo de la Unuiĝulo de Tagoj.

La fiksiĝo de tuta universo en lumo kaj vivo inaŭguras profundajn realĝustigojn en la tuta skemo de administracio, de la individuaj loĝataj mondoj ĝis la universa sidejo. Novaj rilatoj etendiĝas al la konstelacioj kaj sistemoj. La Patrino-Spirito de la loka universo spertas novajn rilatojn de ligilo kun la Majstro-Spirito de la superuniverso, kaj Gabriel establas rektan kontakton kun la Plejaĝuloj de Tagoj por esti efikaj kiam eventuale la Majstro-Filo forestas de la sideja mondo.

Dum tiu ĉi kaj postaj epokoj la Magistraj Filoj daŭre funkcias kiel diepokaj juĝistoj, dum cent el tiuj ĉi Avonalaj Filoj de Paradizo konsistigas la novan altan konsilion de la Brila kaj Matena Stelo sur la universa ĉefmondo. Pli poste, kaj laŭ la peto de la Sistemaj Suverenoj, unu el tiuj ĉi Magistraj Filoj fariĝos la plejsupera konsilanto postenanta sur la ĉefmondo de ĉiu loka sistemo, ĝis la sepa stadio de unueco estos atingita.

Dum tiu ĉi epoko la Trinitataj Instruisto-Filoj estas volontulaj konsilistoj, ne nur al la Planedaj Suverenoj, sed triope ili simile servas al la Konstelaciaj Patroj. Kaj fine tiuj ĉi Filoj trovas sian lokon en la loka universo, ĉar tiam ili estas forprenitaj el la jurisdikcio de la loka kreaĵo, kaj estas asignitaj al la servo de la plejsupera konsilio de senlima aŭtoritato.

La korpuso de finatingintoj nun, por la unua fojo, agnoskas la jurisdikcion de ekster-Paradiza aŭtoritato, la plejsupera konsilio. Ĝis nun la finatingintoj agnoskis neniun superrigardon ĉi-flanke de Paradizo.

La Kreinto-Filoj de tiaj fiksitaj universoj pasigas multe da tempo sur Paradizo kaj ĝiaj asociitaj mondoj kaj por konsili la multajn grupojn da finatingintoj servantaj tra la tuta loka kreaĵo. Tiamaniere la homo Mikaelo trovos pli plenan fratecon de asocio kun la glorigitaj finatingintoj-mortemuloj.

La konjekto koncerne la funkcion de tiuj ĉi Kreinto-Filoj lige kun la eksteraj universoj nun en procezo de prepara kunigo estas tute vana. Sed ni ĉiuj iniciatas tiajn postulatojn de tempo al tempo. Atingante tiun ĉi kvaran stadion de disvolviĝo la Kreinto Filo fariĝas administre libera; la Dia Ministro iom post iom miksas sian ministradon kun tiu de la superuniversa Majstro-Spirito kaj la Infinita Spirito. Ŝajne evoluas nova kaj sublima rilato inter la Kreinto-Filo, la Kreopova Spirito, la Vesperaj Steloj, la Instruisto-Filoj kaj la ĉiam kreskanta korpuso de finatingintoj.

Se Mikaelo iam devus forlasi Nebadonon, Gabrielo nedubeble fariĝus ĉefadministranto kun la Patro Melkicedeko kiel lia asociito. Samtempe nova statuso estus atribuita al ĉiuj ordoj de permanenta civitaneco, kiel Materiaj Filoj, univitatioj, midsoniduloj, susatioj kaj mortemuloj kunfanditaj kun la Spirito. Sed tiel longe kiel daŭros la evoluo, la serafoj kaj la arkianĝeloj estos necesaj en universa administracio.

Ni tamen estas kontentaj pri du trajtoj de niaj konjektoj: se la Kreinto-Filoj estos destinitaj al la eksteraj universoj, la Diaj Ministroj nedubeble akompanos ilin. Ni estas egale certaj, ke la Melkicedekoj restos en siaj originaj universoj. Ni opinias, ke la Melkicedekoj havos pli kaj pli da respondecoj en la registaro kaj administrado de la lokaj universoj.

11. Stadioj de minoraj kaj maĵoraj sektoroj

Minoraj kaj maĵoraj sektoroj de la superuniverso ne rekte troviĝas en la plano de fiksiĝo en lumo kaj vivo. Tia evolua progresado ĉefe apartenas al la lokaj universoj kiel unuoj, kaj koncernas nur komponantojn de loka universo. Superuniverso estas fiksita en lumo kaj vivo, kiam ĉiuj komponantaj lokaj universoj estas tiel perfektigitaj. Sed neniu el la sep superuniversoj atingis nivelon de progreso eĉ proksimiĝanta al tio ĉi.

La epoko de minora sektoro. Tiom, kiom observado povas penetri, la kvina stadio de fiksiĝo de la minora sektoro koncernas ekskluzive la fizikan statuson kaj la kunordigitan fiksiĝon de la cent asociitaj lokaj universoj en la establitaj cirkvitoj de la superuniverso. Ŝajne neniu krom la povo-centroj kaj iliaj asociitoj estas koncernataj en tiuj ĉi rekongruigoj de la materia kreaĵo.

La epoko de maĵora sektoro. Koncerne la sesan stadion, aŭ fiksiĝo de maĵora sektoro, ni povas nur konjekti, ĉar neniu el ni atestis tian eventon. Tamen ni povas multe postulati pri la administraj kaj aliaj realĝustigoj, kiuj probable akompanus tian altrangan statuson de loĝataj mondoj kaj iliaj universaj grupiĝoj.

Ĉar la statuso de minora sektoro rilatas al ĝia kunordigita fizika ekvilibro, ni induktas, ke la unuiĝo de maĵora sektoro dependos de iuj novaj intelektaj niveloj de atingo, eble iuj altnivelaj plenumoj en la plejsupera realigo de kosma saĝo.

Ni atingas konkludojn pri la realĝustigoj, kiuj verŝajne akompanus la realigon de ĝis nun neatingitaj niveloj de evolua progreso, per la observado de la rezultoj de tiaj atingoj sur la individuaj mondoj kaj en la spertoj de individuaj mortemuloj vivantaj sur tiuj pli malnovaj kaj tre disvolviĝintaj sferoj.

Oni klare komprenu, ke la administraj mekanismoj kaj registaraj teknikoj de universo aŭ superuniverso neniel povas limigi aŭ prokrasti la evoluan disvolviĝon aŭ spiritan progreson de individua loĝata planedo aŭ de individua mortemulo sur tia sfero.

En iuj el la malnovaj universoj ni trovas mondojn fiksitajn en la kvina kaj la sesa stadioj de lumo kaj vivo — eĉ delonge en la sepa epoko — kies lokaj sistemoj ankoraŭ ne estas fiksitaj en lumo. Junaj planedoj povas prokrasti la sisteman unuiĝon, sed tio ĉi tute ne malhelpas la progreson de pli maljuna kaj progresinta mondo. Nek mediaj limigoj, eĉ sur izolita mondo, povas kontraŭi la personan sukceson de la individua mortemulo; Jesuo de Nazareto, kiel homo inter homoj, persone atingis la statuson de lumo kaj vivo antaŭ pli ol mil naŭcent jaroj sur Urantio.

Estas observante tion, kio okazas sur delonge fiksitaj mondoj, ke ni atingas sufiĉe fidindajn konkludojn, pri kio okazos kiam tuta superuniverso fiksiĝos en lumo, eĉ se ni ne povas sekure postulati pri la evento de la fiksiĝo de la sep superuniversoj.

12. La sepa aŭ superuniversa stadio

Ni ne pozitive povas antaŭvidi tion, kio okazus, se superuniverso fiksiĝus en lumo, ĉar tia evento neniam fariĝis fakto. Laŭ la instruoj de la Melkicedekoj, kiuj neniam estis kontraŭdiritaj, ni induktas, ke radikalaj ŝanĝoj estus faritaj en la tuta organizado kaj administrado de ĉiu unuo de la kreaĵoj de tempo kaj spaco etendiĝantaj de la loĝataj mondoj ĝis la superuniversa sidejo.

Oni ĝenerale kredas, ke grandaj nombroj da Filoj trinitatigitaj de kreitaĵoj alie ne alligitaj kunvenus sur la ĉefa kaj sekciaj ĉefmondoj de la fiksitaj superuniversoj. Tio ĉi povus anticipi la alvenon de eksterspaculoj survoje al Havono kaj Paradizo; sed ni vere ne scias.

Se kaj kiam superuniverso fiksiĝus en lumo kaj vivo, ni kredas, ke la nunaj konsilaj Nekvalifikitaj Superrigardantoj de la Plejsuperulo fariĝos la altan administran korpon sur la ĉefmondo de la superuniverso. Tiuj ĉi estas la personecoj kapablaj rekte kontakti la absonidajn administrantojn, kiuj tuj fariĝos aktivaj en la fiksita superuniverso. Kvankam tiuj ĉi Nekvalifikitaj Superrigardantoj delonge funkciis kiel konsilistoj kaj konsilantoj en progresintaj evoluaj unuoj de la kreitaĵaro, ili ne prenas sur sin administrajn respondecojn, antaŭ ol la aŭtoritato de la Plejsupera Estaĵo fariĝas suverena.

La Nekvalifkitaj Superrigardantoj de la Plejsuperulo, kiuj funkcias pli amplekse dum tiu ĉi epoko, estas nek limhavaj, absonidaj, plejlastaj aŭ infinitaj; ili estas plejsupereco, kaj nur reprezentas Dion la Plejsuperulon. Ili estas la personecigo de spactempa plejsupereco, kaj do ne funkcias en Havono. Ili funkcias nur kiel plejsuperaj unuigantoj. Ili povas eble okupiĝi pri la tekniko de universa reflekteco, sed ni ne estas certaj.

Neniu el ni posedas kontentigan koncepton, pri kio okazos, kiam la granda universo (la sep superuniversoj dependantaj de Havono) fariĝos tute fiksita en lumo kaj vivo. Tiu evento nedubeble estos la plej eksterordinara evento en la analoj de eterneco de post la apero de la centra universo. Iuj opinias, ke la Plejsupera Estaĵo mem emerĝos el la Havona mistero envolvanta sian spiritan personon, kaj ekloĝos sur la sidejo de la sepa superuniverso kiel la ĉiopova kaj sperteca suvereno de la perfektigitaj kreaĵoj de tempo kaj spaco. Sed ni vere ne scias.

[Prezentita de Potenca Mesaĝisto portempe asignita al la Arkianĝela Konsilio sur Urantio.]