Kajero 54

Problemoj de la Lucifera ribelo

La evolua homo trovas malfacile plene kompreni la signifon kaj kapti la sencon de malbono, eraro, peko kaj malrekteco. La homo estas malrapida percepti, ke kontrasta perfekteco kaj neperfekteco produktas potencialan malbonon; ke konflikto inter vero kaj malvero kreas konfuzantan eraron; ke la dia doto de libervola elekto estiĝas en la diverĝaj regnoj de peko kaj rekteco; ke la persista serĉado de dieco kondukas al la regno de Dio kontraste kun ĝia daŭra malakcepto, kiu kondukas al la kampoj de malrekteco.

La Dioj nek kreas malbonon, nek permesas pekon kaj ribelon. La potenciala malbono tempe ekzistas en universo ampleksanta diferencajn nivelojn de signifoj kaj valoroj de perfekteco. La peko estas potenciala en ĉiuj regnoj, kie neperfektaj estaĵoj estas dotitaj per la kapablo elekti inter bono kaj malbono. La konflikta ĉeesto mem de vero kaj malvero, fakto kaj mensogo, konsistigas la potencialecon de eraro. La decida elekto de malbono konsistigas pekon; la intenca malakcepto de vero estas eraro; la persista serĉado de peko kaj eraro estas malrekteco.

1. Vera kaj malvera libereco

El ĉiuj perpleksigaj problemoj kaŭzitaj de la Lucifera ribelo, neniu okazigis pli da malfacilaĵoj ol la malsukceso de nematuraj evoluaj mortemuloj distingi inter vera kaj malvera libereco.

La vera libereco estas la serĉado de la epokoj kaj la rekompenco de evolua progreso. La malvera libereco estas la subtila trompo de la tempa eraro kaj spaca malbono. La eltenema libereco dependas de la realeco de justeco — inteligenteco, matureco, frateco kaj senpartieco.

La libereco estas memdetrua tekniko de kosma ekzisto, kiam ĝia motivo estas neinteligenta, senkondiĉa kaj neregita. La vera libereco estas pli kaj pli rilata al la realo, kaj ĉiam estas zorgema pri socia egaleco, kosma senpartieco, universa frateco kaj diaj devoj.

La libereco estas memmortiga, kiam ĝi estas apartigita de materia justeco, intelekta senpartieco, socia toleremo, morala devo kaj spiritaj valoroj. La libereco ne ekzistas ekster la kosma realo, kaj ĉiu personeca realaĵo estas proporcia al siaj diecaj rilatoj.

Senbrida memvolo kaj nereguligita memesprimo egalas senmezuran egoismon, la kulminon de malpieco. La libereco sen la asociita kaj ĉiam kreskanta konkerado de la memo estas elpensaĵo de egoisma mortemula imago. La memmotivita libereco estas koncepta iluzio, kruela trompo. Troa permeso maskita sub la vestaĵoj de libereco estas la antaŭsigno de malnobla servuteco.

La vera libereco asociiĝas kun aŭtenta memrespektado; la malvera libereco akompanas la memadmiradon. La vera libereco estas la frukto de memregado; la malvera libereco, la supozo de memaserto. La memregado kondukas al altruisma servo; la memadmirado emas al la ekspluatado de aliuloj por la egoisma pligrandiĝo de tia individuo, kiu pretas oferi rektecan atingon kontraŭ posedi maljustan povon super siaj kunaj estaĵoj.

Eĉ la sageco estas dia kaj sekura, nur kiam ĝi estas kosma laŭ amplekso kaj spirita laŭ motivo.

Ne estas pli granda eraro ol tiu speco de memtrompo, kiu kondukas inteligentajn estaĵojn avidi la uzon de povo super aliaj estaĵoj por senigi tiujn ĉi personojn je siaj naturaj liberecoj. La ora regulo de la homa senpartieco protestas kontraŭ ĉiuj tiaj fraŭdoj, partiecoj, egoismoj kaj malrektecoj. Nur vera kaj aŭtentika libereco kongruas kun la regno de amo kaj la ministrado de mizerikordo.

Kiel la propravola kreitaĵo aŭdacas uzurpi la rajtojn de siaj kunuloj nome de persona libereco, kiam la Plejsuperaj Regantoj de la universo retiriĝas kun mizerikorda respekto por tiuj ĉi prerogativoj de volo kaj potencialoj de personeco! Neniu estaĵo, uzante sian supozitan personan liberecon, rajtas senigi iun ajn alian estaĵon je tiuj privilegioj de ekzisto donitaj de la Kreintoj kaj laŭregule respektitaj de ĉiuj iliaj lojalaj asociitoj, subuloj kaj regatoj.

La evolua homo povas devi lukti por siaj materiaj liberecoj kontraŭ tiranoj kaj subpremantoj sur mondo de peko kaj malrekteco aŭ dum la fruaj tempoj de primitiva evoluanta sfero, sed tio ne estas tiel sur la morontiaj mondoj aŭ sur la spiritaj sferoj. La milito estas la heredaĵo de la frua evolua homo, sed sur mondoj kun normala progresanta civilizacio la fizika batalo kiel tekniko por solvi rasajn miskomprenojn delonge estas malestimitaj.

2. La ŝtelo de la libereco

Kun la Filo kaj en la Spirito Dio projektis eternan Havonon, kaj de tiam estis akirita la eterna pratipo de kunordigita partopreno en la kreado — kundivido. Tiu ĉi pratipo pri kundivido estas la majstra fasonado por ĉiu el la Filoj kaj Filinoj de Dio, kiuj eliras en spacon por okupiĝi pri kopii en tempo la centran universon de eterna perfekteco.

Ĉiu kreitaĵo de ĉiu evoluanta universo, kiu aspiras fari la volon de la Patro, estas destinita fariĝi la partnero de la spactempaj Kreintoj en tiu ĉi grandioza aventuro por atingi spertecan perfektecon. Se tio ne estus vera, la Patro apenaŭ dotus tiajn kreitaĵojn per krea libervolo, kaj nek li loĝus en ili, efektive partneriĝus kun ili pere de sia propra spirito.

La malsaĝaĵo de Lucifero estas la provo fari la nefareblaĵon, kurtcirkviti la tempon en sperteca universo. La krimo de Lucifero estis la provita krea revoko de ĉiu personeco en Satanio, la neagnoskita senigo je la persona partopreno de la kreitaĵo — libervola partopreno — en la longa evolua lukto por atingi la statuson de lumo kaj vivo kaj individue kaj kolektive. Tiel farante tiu ĉi iama Suvereno de via sistemo metis la tempan celon de sia propra volo rekte kontraŭ la eterna celo de la volo de Dio, kiel ĝi estas revelaciita en la disdonaco de libervolo super ĉiuj personaj kreitaĵoj. La Lucifera ribelo tiel minacis per la kiel eble maksimuma malestimo de la libervola elekto de la suprenirantoj kaj servantoj de la sistemo de Satanio — porĉiama minaco senigi ĉiun el tiuj estaĵoj je la ekscita sperto kontribui ion personan kaj unikan al la malrapide stariĝanta monumento al la sperteca saĝeco, kiu iam ekzistos kiel la perfektigita sistemo de Satanio. Tiel la manifesto de Lucifero, maskante per la vestaĵoj de libereco, staras en la klara lumo de la racio kiel monumenta minaco plenumi la ŝtelon de persona libereco, kaj fari ĝin sur skalo, kiu estas proksimigita nue dufoje dum la tuta historio de Nebadono.

Resume, kion Dio donis al la homoj kaj anĝeloj, tion Lucifero forprenus de ili, tio estas, la privilegion partopreni en la kreado de siaj propraj destinoj kaj de la destino de tiu ĉi loka sistemo de loĝataj mondoj.

Neniu estaĵo en la tuta universo havas la laŭleĝan liberecon senigi alian estaĵon je vera libereco, la rajto ami kaj esti amata, la privilegio adori Dion kaj servi siajn kunulojn.

3. La tempa prokrasto de justeco

La moralaj libervolaj kreitaĵoj de la evoluaj mondoj ĉiam estas turmentitaj de la senpripensa demando, kial la plensaĝaj Kreintoj permesas malbonon kaj pekon. Ili malsuksesas kompreni, ke ambaŭ estas neeviteblaj, se la kreitaĵo devas esti vere libera. La libervolo de evoluanta homo aŭ delikata anĝelo ne estas nur filozofia koncepto, simbola idealo. La homa kapablo elekti bonon aŭ malbonon estas universa realaĵo. Tiu ĉi libereco elekti por si mem estas doto de la Plejsuperaj Regantoj, kaj ili ne permesos al iu ajn estaĵo aŭ grupo de estaĵoj senigi eĉ unu solan personecon en la vasta universo je tiu ĉi die disdonacita libereco — eĉ ne por kontentigi tiajn misgviditajn kaj malklerajn estaĵojn pri la ĝuado de tiu ĉi misnomata persona libereco.

Kvankam la konscia kaj tutkora identiĝo kun malbono (peko) estas la ekvivalento de la neekzisto (neniiĝo), ĉiam devas interveni inter la momento de tia persona identiĝo kun peko kaj la plenumo de la puno — la aŭtomata rezulto de tia intenca adopto de malbono — periodo de tempo kun sufiĉa longo por ebligi tian juĝon pri la universa statuso de tia individuo, kiu tiel plene kontentigos ĉiujn koncernatajn universajn personecojn, kaj estos tiel senpartia kaj justa por gajni la aprobon de la pekanto mem.

Sed se tiu ĉi universa ribelanto kontraŭ la vereco kaj boneco rifuzas aprobi la verdikton, se la kulpulo konas en sia koro la justecon de sia kondamno, sed rifuzas fari tian konfeson, tiam la plenumo de la puno devas esti prokrastita konforme konforme al la volo de la Plejaĝuloj de Tagoj. Kaj la Plejaĝuloj de Tagoj rifuzas neniigi iun ajn estaĵon, ĝis ĉiuj moralaj valoroj kaj ĉiuj spiritaj realaĵoj estingiĝis, kaj ĉe la pekulo kaj ĉe ĉiuj koncernataj subtenantoj kaj eblaj simpatiantoj.

4. La prokrasto de mizerikordo

Alia problemo iom malfacile klarigebla en la konstelacio de Norlatiadeko koncernas la kialojn por permesi al Lucifero, Satano kaj la defalintaj princoj tiel longe kaŭzi malordon antaŭ ol esti arestitaj, internigitaj kaj juĝitaj.

Gepatroj, kiuj naskis kaj edukis infanojn, pli bone kapablas kompreni, kial Mikaelo, Kreinto-Patro, povas esti malrapida por kondamni kaj detrui siajn proprajn Filojn. La rakonto de Jesuo pri la malŝparema filo bone ilustras, kiel amanta patro povas longe atendi la penton de eraranta infano.

La fakto mem, ke malbonfara kreitaĵo povas efektive elekti fari la malbonon — pekon — demonstras la fakton de la libervolo, kaj plene pravigas iun ajn prokraston plenumante la justecon, kondiĉe ke la plilongigita mizerikordo povus konduki al pentado kaj rehabilitado.

Plejmulton de liberecoj, kiujn li deziris, li jam havis; aliajn li devis ricevi pli poste. Ĉiuj ĉi valoraj dotoj estis perditaj pro submetiĝo al senpacienco kaj cedo al deziro posedi tion, kion oni nun avidas, kaj posedi ĝin spite al ĉia devo respekti rajtojn kaj liberecojn de ĉiuj aliaj estaĵoj komponantaj la universaron. Etikaj devoj estas naturaj, diaj kaj universalaj.

Estas multaj kialoj konataj de ni, kial la Plejsuperaj Regantoj ne tuj detruis aŭ internigis la gvidantojn de la Lucifera ribelo. Estas sendube ankoraŭ aliaj, kaj eble pli bonaj kialoj nekonataj de ni. La mizerikordaj kondiĉoj de tiu ĉi prokrasto en la plenumo de justeco estis persone etenditaj de Mikaelo de Nebadono. Se ne pri la korinklino de tiu ĉi Kreinto-patro al siaj erarantaj filoj la plejsupera justeco de la superuniverso agus. Se tia epizodo kiel la Lucifera ribelo okazus en Nebadono dum la enkarniĝo de Mikaelo sur Urantio, la instigantoj de tia malbono eble estus tuj kaj absolute neniigitaj.

La plejsupera justeco povas tuj agi kiam ne moderigite de la dia mizerikordo. Sed la ministrado de mizerikordo al la infanoj de tempo kaj spaco ĉiam provizas tiun ĉi prokraston, tiun ĉi savan intertempon inter semado kaj rikoltado. Se la semado de semoj estas bona, tiu ĉi intertempo permesas la elprovadon kaj la disvolviĝon de karaktero; se la semado de semoj estas malbona, tiu ĉi mizerikorda intertempo provizas tempon por pentado kaj reĝustigo. Tiu ĉi prokrasto por la juĝo kaj ekzekuto de malbonfarantoj estas esence propra al la mizerikorda ministrado de la sep superuniversoj. Tiu ĉi moderado de justeco per mizerikordo pruvas, ke Dio estas amo, kaj ke tia Dio de amo dominas la universojn, kaj per mizerikordo regas la destinon kaj juĝon de ĉiuj siaj kreitaĵoj.

La mizerikordaj prokrastoj de la tempo estas per la mandato de la libervolo de la Kreintoj. Estas bono por la universo devenanta de tiu ĉi tekniko de pacienco traktante pekajn ribelulojn. Kvankam estas tro vere, ke la bono ne povas veni el malbono por tiu, kiu konsideras kaj faras la malbonon, estas egale vere, ke ĉiuj aferoj (inkluzivante malbonon, potenciala kaj efektiva) kune laboras por bono al ĉiuj estaĵoj, kiuj konas Dion, amas fari lian volon, kaj supreniras al Paradizo konforme kun lia eterna plano kaj dia celo.

Sed tiuj ĉi mizerikordaj prokrastoj ne estas senfinaj. Malgraŭ la longa prokrasto (laŭ la tempo kalkulita sur Urantio) por juĝi la Luciferan ribelon, ni povas noti ke, dum la tempo por efektivigi tiun ĉi revelacion, la unua aŭdienco pri la pritraktata proceso de Gabrielo kontraŭ Lucifero estis tenita sur Uverso, kaj iom poste decido de la Plejaĝuloj de Tagoj ordonis, ke Satano estu de nun limigita en la prizona mondo kun Lucifero. Tio ĉi ĉesigas la eblon de Satano viziti iun ajn el la defalintaj mondoj de Satanio. La justeco en universo dominita de mizerikordo povas esti malrapida, sed ĝi estas certa.

5. La saĝeco de prokrasto

El la multaj kialoj konataj de mi, pri kial Lucifero kaj liaj komplicoj ne estis pli frue internigitaj aŭ juĝitaj, mi estas permesita deklami la jenajn:

1. La mizerikordo postulas, ke ĉiu malbonfaranto havu sufiĉan tempon por formuli intencan kaj plene elektitan sintenon pri siaj malbonaj pensoj kaj pekaj agoj.

2. La plejsupera justeco estas dominita de amo de la Patro; tial la justeco neniam detruos tion, kion la mizerikordo povas savi. Tempo por akcepti savon estas donita al ĉiu malbonfaranto.

3. Neniu amema patro hastas por puni erarantan membron de sia familio. La pacienco ne povas funkcii sendepende de tempo.

4. Kvankam la malbonfarado estas ĉiam malutila al familio, la saĝeco kaj amo admonas la justajn infanojn pri elteni erarantan fraton dum la tempo konsentita de la amema patro, por ke la pekulo povu konstati la eraron de sia konduto kaj adopti la savon.

5. Sendepende de la sinteno de Mikaelo pri Lucifero, malgraŭ ke li estas la Kreinto-patro de Lucifero, ne estas rajto de la Kreinto-Filo uzi rapidan jurisdikcion koncerne la apostatan Sisteman Suverenon, ĉar li tiam ne kompletigis sian disdonacan karieron por atingi senrezervan suverenecon de Nebadono.

6. La Plejaĝuloj de Tagoj povus tuj neniigi tiujn ĉi ribelulojn, sed ili malofte ekzekutas malbonfarantojn sen kompleta aŭdienco. Ĉi-kaze ili rifuzis nuligi la decidojn de Mikaelo.

7. Estas evidente, ke Emanuelo konsilis al Mikaelo resti for de la ribeluloj kaj permesi al la ribelo iri sian naturan kurson de memdetruo. Kaj la saĝo de la Unuiĝulo de Tagoj estas la tempa reflekto de la unuiĝinta saĝo de la Paradiza Trinitato.

8. La Fidelulo de Tagoj sur Edentio konsilis al la Konstelaciaj Patroj permesi al la ribeluloj liberan kurson ĝis la fino, tiel ke tuta simpatio por tiuj ĉi malbonfarantoj estu des pli frue elradikigita en la koroj de ĉiu nuntempa kaj estonta civitano de Norlatiadeko — ĉiu mortema, morontia aŭ spirita kreitaĵo.

9. Sur Jerusemo la persona reprezentanto de la Plejsupera Plenumanto de Orvontono konsilis al Gabrielo doni plenan oportunon al ĉiu vivanta kreitaĵo maturigi intencan elekton pri tiuj koncernataj aferoj pri la Lucifera Deklaro de Libereco. Kiam la temoj pri la ribelo estis starigitaj, la Paradiza kriza konsilanto de Gabriel deklaris ke, se tia plena kaj libera oportuno ne estus donita al ĉiuj Norlatiadekaj kreitaĵoj, tiam la Paradiza kvaranteno kontraŭ ĉiuj tiaj eblaj duonkoraj kaj pridubantaj kreitaĵo estus etendita por memprotektado al la tuta konstelacio. Por konservi la Paradizajn pordojn de supreiro malfermitaj por la estaĵoj de Norlatiadeko estis necese permesi la plenan disvolviĝon de la ribelo kaj certigi la kompletan determinon de sinteno de ĉiuj estaĵoj iel ajn koncernataj pri tio.

10. La Dia Ministro de Salvingtono esprimis kiel sian trian sendependan proklamon ordonon direktantan, ke nenio estu farita por duonkuraci, malkuraĝe subpremi aŭ alimaniere kaŝi la malbela vizaĝo de ribeluloj kaj la ribelo. La anĝelaj multegoj estis direktitaj labori por plena malkaŝo kaj senlima oportuno de la esprimo de peko kiel la plej rapida tekniko por atingi la perfektan kaj finan kuracon de la plago de malbono kaj peko.

11. Kriza konsilio de eksmortemuloj, konsistanta el Potencaj Mesaĝistoj, glorigitaj mortemuloj kiuj havis personan sperton kun similaj situacioj, kune kun iliaj kolegoj, estis organizita sur Jerusemo. Ili konsilis al Gabrielo, ke almenaŭ trioble pli da estaĵoj devojiĝus, se oni provus arbitrajn aŭ rapidigitajn metodojn de subpremo. La tuta Uversa korpuso de konsilantoj samopiniis por konsili al Gabrielo lasi la ribelon plene kaj nature iri sian kurson, eĉ se necesus miliono da jaroj por malaperigi la konsekvencojn.

12. La tempo, eĉ en tempa universo, estas relativa: se Urantia mortemulo kun averaĝa vivdaŭro farus krimon, kiu provokus mondan pandemonion, kaj se li estus arestita, juĝita kaj ekzekutita ene de du aŭ tri tagoj post la faro de la krimo, ĉu tio ŝajnus longa tempo al vi? Kaj tamen tio estus pli proksima komparo al la daŭro de la vivo de Lucifero, eĉ se lia juĝo nun komencita finiĝus nur post cent mil Urantiaj jaroj. La relativa prokrasto laŭ la vidpunkto de Uverso, kie la proceso estas pritraktata, povus esti indikita dirante, ke la krimo de Lucifero estis portita al justico ene de du sekundojn kaj duono post sia faro. El la Paradiza vidpunkto la juĝo estas samtempa kun la faro.

Estas egala nombro da kialoj por ne arbitre ĉesigi la Luciferan ribelon, kiuj estus parte kompreneblaj al vi, sed kiujn mi ne rajtas rakonti. Mi povas informi vin, ke sur Uverso ni instruas kvardek ok kialojn por lasi al la malbono iri sian plenan kurson de sia propra morala bankroto kaj spirita formorto. Mi ne dubas, ke estas same multaj pliaj kialoj nekonataj de mi.

6. La triumfo de amo

Kiajn ajn la malfacilaĵojn la evoluaj mortemuloj povas renkonti klopodante kompreni la Luciferan ribelon, devus esti klare por ĉiuj pripensemaj pensuloj, ke la tekniko por trakti la ribelulojn estas pravigo de dia amo. La amema mizerikordo etendita al la ribeluloj ja ŝajnas koncerni multajn senkulpajn estaĵojn en elprovojn kaj sortoŝangojn, sed ĉiuj ĉi afliktitaj personecoj povas sekure kalkuli je la tutsagaj Juĝistoj por juĝi siajn destinojn kun mizerikordo same kiel justeco.

En ĉiuj siaj rilatoj kun inteligentaj estaĵoj kaj la Kreinto-Filo kaj lia Paradiza Patro estas dominata de amo. Estas neeble kompreni multajn fazojn de la sinteno de la universaj regantoj al la ribeluloj kaj ribelo — peko kaj pekuloj — krom se oni ne memoras, ke Dio kiel Patro havas prioritaton super ĉiuj aliaj fazoj de Diaĵa manifestiĝo en ĉiuj rilatoj inter dieco kaj homaro. Oni ankaŭ memoru, ke la Paradizaj Kreinto-Filoj estas tute motivitaj de mizerikordo.

Se amema patro de granda familio elektas montri mizerikordon al unu el siaj infanoj kulpa de grava malbonfaro, tio povas okazi, ke la etendigo de mizerikordo al tiu ĉi miskondutanta infano okazigos portempan malfacilaĵon ĉe ĉiuj aliaj bonkondutaj infanoj. Tiaj eventualaĵoj estas neeviteblaj; tia risko estas nedisigebla de la realeca situacio havi amantan gepatron kaj esti membro de familia grupo. Ĉiu membro de familio profitas de la rekteca konduto de ĉiu alia membro; same ĉiu membro devas suferi la tujajn tempajn konsekvencojn de la miskonduto de ĉiu alia membro. Familioj, grupoj, nacioj, rasoj, mondoj, sistemoj, konstelacioj kaj universoj estas rilatoj de asocio, kiu posedas individualecon; kaj tial ĉiu membro de tia grupo, granda aŭ malgranda, rikoltas la profitojn kaj suferas la konsekvencojn de la bonfaroj kaj malbonfaroj de ĉiuj aliaj membroj de la koncernata grupo.

Sed afero devus esti klarigita: se vi devas suferi la malbonajn konsekvencojn de la peko de membro de via familio, iu kuna civitano aŭ kuna mortemulo, eĉ ribelo en la sistemo aŭ aliloke — negrave kion vi devas elteni pro la malbonfaroj de viaj asociitoj, kunuloj au superuloj — vi povas resti certaj pri la eterna sekuro, ke tiaj sortoŝanĝoj estas portempaj afliktoj. Neniu el tiuj ĉi fratecaj konsekvencoj de miskonduto en la grupo povas iam endanĝerigi viajn eternajn perspektivojn aŭ iel senigi vin je via dia rajto supreniri al Paradizo kaj atingi Dion.

Kaj estas kompenso por tiuj ĉi elprovoj, prokrastoj kaj seniluziiĝoj, kiuj senescepte akompanas la pekon de ribelo. El la multaj valoraj konsekvencoj de la Lucifera malsaĝaĵo, kiuj povas esti nomataj, mi nur emfazos pri la plialtigitaj karieroj de tiuj mortemaj suprenirantoj, la Jerusemaj civitanoj kiuj, eltenante la sofismojn de peko, metis sin en vico por fariĝi estontaj Potencaj Mesaĝistoj, kunuloj de mia propra ordo. Ĉiu estaĵo, kiu eltenis tiun malfeliĉan epizodon, tuj antaŭenigis sian administran statuson kaj plialtigis sian spiritan valoron.

Dekomence la Lucifera malordo ŝajnis esti senbrida katastrofo por la sistemo kaj por la universo. Iom post iom profitoj komencis akumuliĝi. Post dudek kvin mil jaroj de sistema tempo (dudek mil jaroj de Urantia tempo), la Melkicedekoj komencis instrui, ke la bono rezultanta de la Lucifera malsaĝaĵo estis egala al la farita malbono. La sumo de malbono tiam fariĝis preskaŭ senŝanĝa kaj daŭre kreskante nur sur iuj izolitaj mondoj, dum la profitdonaj konsekvencoj daŭre multobliĝis kaj etendiĝis tra la tuta universo kaj superuniverso, eĉ ĝis Havono. La Melkicedekoj nun instruas, ke la bono rezultanta el la Satania ribelo estas pli ol miloble la sumo de la tuta malbono.

Sed tia eksterordinara kaj profitdona rikolto pro malbonfaro povis esti efektita nur de la saĝa, dia kaj mizerikorda sinteno de ĉiuj superuloj de Lucifero, etendiĝante de la Konstelaciaj Patroj sur Edentio ĝis la Universala Patro sur Paradizo. La pasanta tempo plialtigis la konsekvencan bonon kaŭzita de la Lucifera malsaĝaĵo; kaj ĉar la punenda malbono estis plene disvolviĝinta dum relative mallonga tempo, evidentiĝis ke la tutsaĝaj kaj klarvidaj universaj regantoj certe plidaŭrigus la tempon por rikolti pli kaj pli da profitdonaj rezultoj. Sendepende de la multaj pliaj kialoj prokrasti la areston kaj juĝon de la Sataniaj ribeluloj tiu ĉi sola gajno estus sufiĉa por klarigi, kial tiuj ĉi pekuloj ne estis pli frue internigitaj, kaj kial ili ankoraŭ ne estas juĝitaj kaj detruitaj.

La neklarvidaj kaj tempo-limigitaj mortemulaj mensoj devus gardi sin pri kritiki la prokrastojn de la klarvidaj kaj tutsaĝaj administrantoj de la universaj aferoj.

Unu eraro de la homa pensado pri tiuj ĉi problemoj konsistas en la ideo, ke ĉiuj evoluaj mortemuloj sur evoluanta planedo elektus dediĉi sin al la Paradiza kariero, se la peko ne malbenus sian mondon. La kapablo rifuzi la postvivon ne datumas de la epoko de la Lucifera ribelo. La mortema homo ĉiam posedis la doton de libervola elekto pri la Paradiza kariero.

Ju pli vi supreniros en la postviva sperto, des pli vi vastiĝos viajn universajn konceptojn kaj etendos vian horizonton de signifoj kaj valoroj; kaj tiel vi estos kapablaj pli bone kompreni, kial tiaj estaĵoj kiel Lucifero kaj Satano estas permesitaj daŭrigi la ribelon. Vi ankaŭ pli bone komprenos, kiel plejlasta (se ne tuja) bono povas deveni de malbono limigita de tempo. Post kiam vi atingos Paradizon, vi vere estos iluminitaj kaj konsolitaj, kiam vi aŭskultos la superafajn filozofojn diskuti kaj klarigi tiujn profundajn problemojn de universa alĝustiĝo. Sed eĉ tiam mi dubas, ke vi estos plene kontentigitaj en viaj mensoj. Almenaŭ mi ne eĉ kiam mi tiel atingis la kulminon de universa filozofio. Mi ne sukcesis plene kompreni tiujn ĉi kompleksaĵojn, ĝis mi estis asignita al administraj devoj en la superuniverso, kie per efektiva sperto mi akiris konceptan kapablon adekvatan por kompreni tiajn multflankajn problemojn pri kosma senpartieco kaj spirita filozofio. Ju pli vi supreniros al Paradizo, des pli vi lernos, ke multaj problemaj trajtoj de universa administrado povas esti komprenataj nur post la akiro de pliigita sperteca kapablo kaj la atingo de plialtigita spirita klarvido. La kosma saĝo estas esenca por kompreni kosmajn situaciojn.

[Prezentita de Potenca Mesaĝisto kun sperteca postvivo en la unua sistema ribelo en la tempaj universoj nun alligita al la superuniversa registaro de Orvontono kaj aganta en tiu ĉi afero laŭ la peto de Gabrielo de Salvingtono.]