Kajero 53

La Lucifera ribelo

Lucifer estis brila unuaranga Lanonandeka Filo de Nebadono. Li spertis servi en multaj sistemoj, estis alta konsilanto de sia grupo kaj distingiĝis pro saĝeco, sagaceco kaj efikeco. Lucifero havis la numeron 37 en sia ordo, kaj kiam komisiite de la Melkicedekoj, li estis nomumita kiel unu el la cent plej kapablaj kaj brilaj personecoj inter pli ol sep cent mil de sia speco. El tia grandioza komenco, tra malbono kaj eraro, li adoptis pekon, kaj nun estas unu el la tri Sistemaj Suverenoj en Nebadon, kiuj subfalis al la impulso de la memo, kaj kapitulaciis al la sofismo de falsa persona libereco — rifuzo de universa fideleco kaj malrespekto de frataj devoj, blindiĝo al kosmaj rilatoj.

En la universo de Nebadono, la kampo de Kristo Mikaelo, estas dek mil sistemoj de loĝataj mondoj. En la tuta historio de Lanonandekaj Filoj, en ilia tuta laboro tra ĉiuj miloj da sistemoj kaj ĉe universaj sidejoj, nur tri Sistemaj Suverenoj troviĝis en malestimo de la registaro de la Kreinto-Filo.

1. La gvidantoj de ribelo

Lucifero ne estis supreniranta estaĵo; li estis kreita Filo de la loka universo, kaj pri li oni diris: “Vi estis perfekta en ĉiuj viaj manieroj de la tago de via kreiĝo, ĝis malrekteco troviĝis en vi”. Multfoje li kunsidis kun la Plejaltuloj de Edentio. Lucifero regis “sur la sankta monto de Dio”, la administra monto de Jerusemo, ĉar li estis la ĉefa plenumanto de granda sistemo de 607 loĝataj mondoj.

Lucifer estis grandioza estaĵo, brila personeco; li staris apud la Plejaltaj Patroj de la konstelacioj en la rekta linio de universa aŭtoritato. Malgraŭ la malobeo de Lucifero subordigitaj inteligentuloj detenis sin de montri al li malrespekton aŭ malestimon antaŭ la disdonado de Mikaelo sur Urantio. Eĉ la arkianĝelo de Mikaeko, dum la epoko de la resurekto de Moseo, “ne portis kontraŭ li akuzan juĝon, sed simple diris: ‘La juĝisto mallaŭdas vin’”. Juĝado pri tiaj aferoj apartenas al la Plejaĝuloj de Tagoj, la regantoj de la superuniverso.

Lucifer nun estas la defalinta kaj detronigita Suvereno de Satanio. La memkontemplado estas plej katastrofa, eĉ por la ekzaltitaj personecoj de la ĉiela mondo. Pri Lucifero oni diris: “Via koro leviĝis pro via beleco; vi koruptis vian saĝon pro via brilo”. Via antikva profeto vidis lian malĝojan staton, kiam li skribis: “Kiel vi falis de la ĉielo, ho Lucifero, filo de la mateno! Kiel malĝoja vi estas, vi kiu aŭdacis konfuzigi la mondojn!”

Tre malmulte oni aŭdis pri Lucifero sur Urantio pro la fakto, ke li asignis sian unuan leŭtenanton, Satano, por pledi sian kaŭzon sur via planedo. Satano estis membro de la sama unuaranga grupo de Lanonandekoj, sed neniam funkciis kiel Suvereno de Sistemo; li plene eniris la Luciferan insurekcion. La “diablo” estas neniu alia ol Kaligastio, la detronigita Planeda Princo de Urantio kaj Filo de la duaranga ordo de Lanonandekoj. Kiam Mikaelo estis sur Urantio en la karno, Lucifero, Satano kaj Kaligastio kune interligiĝis por abortigi lian disdonacan mision. Sed ili evidente malsukcesis.

Abadono estis la ĉefo de la personaro de Kaligastio. Li sekvis sian majstron en ribelon, kaj de tiam ĉiam agis kiel ĉefa plenumanto de la Urantiaj ribeluloj. Belzebuto estis la gvidanto de la mallojalaj mezvojaj kreitaĵoj, kiuj alianciĝis kun la fortoj de la perfidema Kaligastio.

La drako fine fariĝis la simbola reprezento de ĉiuj ĉi malbonaj rolantoj. Je la triumfo de Mikaelo “Gabrielo malsupreniris el Salvingtono, kaj ligis la drakon (ĉiujn ribelajn gvidantojn) por epoko”. Pri la Jerusemaj serafaj ribeloj oni skribis: “Kaj la anĝelojn, kiuj ne konservis sian unuan statuson, sed forlasis sian propran loĝejon, li rezervis en solidaj katenoj de mallumo ĝis la juĝo de la granda tago”.

2. La kaŭzoj de la ribelo

Lucifero kaj lia unua asistanto, Satano, regis sur Jerusemo dum pli ol kvincent mil jaroj, kiam en siaj koroj ili komencis stari kontraŭ la Universala Patro kaj lia tiama vicreganta Filo, Mikaelo.

Estis neniu apartaj aŭ specialaj kondiĉoj en la sistemo de Satanio, kiu sugestis aŭ favoris ribelon. Ni kredas, ke la ideo originis en la menso de Lucifero, kaj ke li povus instigi tian ribelon, kie ajn li estus postenigita. Lucifero unue anoncis sian planon al Satano, sed necesis plurajn monatojn por korupti la menson de lia kompetenta kaj brila asociito. Tamen, kiam konvertite al la ribelaj teorioj, li fariĝis aŭdaca kaj serioza pledanto de “memaserto kaj libereco”.

Neniu iam sugestis ribelon al Lucifero. La ideo de memaserto kontraŭ la volo de Mikaelo kaj la planoj de la Universala Patro, kiel il estas reprezentataj en Mikaelo, originis en lia propra menso. Liaj rilatoj kun la Kreinto-Filo estis intimaj kaj ĉiam koraj. Neniam antaŭ la ekzaltiĝo de sia propra menso Lucifero malkaŝe esprimis malkontenton pri la universa administrado. Malgraŭ lia silento, dum pli ol cent jaroj de norma tempo la Unuiĝulo sur Salvingtono reflektece informis Uverson, ke ĉio ne estis en paco en la menso de Lucifero. Tiu ĉi informo ankaŭ estis sendita al la Kreinto-Filo kaj la Konstelaciaj Patroj de Norlatiadeko.

Dum tiu ĉi periodo Lucifero fariĝis pli kaj pli kritikema pri la tuta plano de universa administrado, sed ĉiam konfesis tutkoran lojalecon al la Plejsuperaj Regantoj. Lia unua sincera mallojaleco manifestiĝis okaze de vizito de Gabrielo sur Jerusemo nur kelkajn tagojn antaŭ la malferma proklamo de la Lucifera Deklaro de Libereco. Gabrielo estis tiel profunde imponita de la certeco de la baldaŭa insurekcio, ke li rekte iris al Edentio por interkonsiliĝi kun la Konstelaciaj Patroj pri la uzendaj agoj kaze de malferma ribelo.

Estas tre malfacile determini la precizan kaŭzon aŭ kaŭzojn, kiuj fine kulminis en la Lucifera ribelo. Ni estas certaj nur pri unu afero, kaj tio estas: kio ajn estas tiuj ĉi unuaj komencoj, ili originis en la menso de Lucifero. Devis esti memfiero, kiu nutris sin ĝis punkto de memtrompo, tiel ke Lucifero por tempo persvadis sin, ke lia kontemplado de ribelo efektive estis por la bono de la sistemo, se ne de la universo. Kiam liaj planoj disvolviĝis ĝis punkto de seniluziiĝo, li nedubeble iris tro for, por ke lia originala kaj petolema fiero permesis al li ĉesigi ilin. Iam en tiu ĉi sperto li fariĝis malsincera, kaj malbono evoluis al intenca kaj obstina peko. Ke tio okazis, estas pruvita de la posta konduto de tiu ĉi brila administranto. Oni longe ofertis al li oportunon penti, sed nur iuj el liaj subuloj iam akceptis la proponitan mizerikordon. La Fidelulo de Tagoj de Edentio, laŭ peto de la Konstelaciaj Patroj, persone prezentis la planon de Mikaelo por la saviĝo de tiuj ĉi obstinemaj ribeluloj, sed ĉiam la mizerikordo de la Kreinto-Filo estis malakceptitaj kun kreskanta malestimo.

3. La Lucifera manifesto

Kiaj ajn estis la fruaj originoj de problemoj en la koro de Lucifero kaj Satano, la fina eksplodo formiĝis la Lucifera Deklaro de Libereco. La kaŭzo de la ribeloj estis prezentita laŭ tri temoj:

1. La realeco de la Universala Patro. Lucifero asertis, ke la Universala Patro ne vere ekzistas, ke la fizika gravito kaj spaca energio estas esence propraj al la universo, kaj ke la Patro estas nur mito elpensita de la Paradizaj Filoj por ebligi al ili konservi la regadon de la universoj nome de la Patro. Li neis, ke la personeco estas donaco de la Universala Patro. Li eĉ aludis, ke la finatingintoj koluzias kun la Paradizaj Filoj por trudi fraŭdon al la tuta kreitaĵaro, ĉar ili neniam raportis precizan ideon pri la efektiva personeco de la Patro, kiel ĝi estas perceptebla sur Paradizo. Li proklamis respekton kiel nescion. La akuzo estis vasta, terura kaj blasfema. Estis tiu ĉi aluda atako pri la finatingintoj, kiu sendube influis la suprenirantajn civitanojn tiam sur Jerusemo firme teni kaj rezisti al ĉiuj proponoj de la ribelulo.

2. La universa registaro de la Kreinto-Filo — Mikaelo. Lucifero asertis, ke la lokaj sistemoj devus esti aŭtonomaj. Li protestis kontraŭ la rajto de Mikaelo, la Kreinto-Filo, preni sur sin la suverenecon de Nebadono nome de hipoteza Paradiza Patro, kaj postuli, ke ĉiuj personecoj agnosku obeemon al tiu ĉi nevidebla Patro. Li asertis, ke la tuta plano de adoro estas ruza plano por pligrandigi la Paradizajn Filojn. Li bonvole agnoskis Mikaelon kiel sian Kreinto-Patron sed ne kiel sian Dion kaj legitiman reganton.

Plej amare li atakis la rajton de la Plejaĝuloj de Tagoj — “fremdaj potenculoj” — enmiksiĝi en la aferoj de la lokaj sistemoj kaj universoj. Tiujn ĉi regantojn li denuncis kiel tiranojn kaj uzurpantojn. Li admonis siajn sekvantojn kredi, ke neniu el tiuj ĉi regantoj povus interveni en la funkcio de kompleta memregado, se la homoj kaj anĝeloj estus sufiĉe kuraĝaj aserti sin kaj kuraĝe postuli siajn rajtojn.

Li asertis, ke la plenumantoj de la Plejaĝuloj de Tagoj povus esti malebligitaj agi en la lokaj sistemoj, se la indiĝenaj estaĵoj nur asertus sian sendependecon. Li asertis, ke senmorteco estas esence propra al la sistemaj personecoj, ke resurekto estas natura kaj aŭtomata, kaj ke ĉiuj estaĵoj eterne vivus, se ne ekzistus la arbitraj kaj maljustaj agoj de la plenumantoj de la Plejaĝuloj de Tagoj.

3. La atako kontraŭ la universala plano de trejnado de la suprenirantaj mortemuloj. Lucifero asertis, ke tro multe da tempo kaj energio estas dediĉita al la skemo de tiel ĝisfunde trejni suprenirantajn mortemulojn en la principoj de la universa administrado, principoj kiujn li juĝis neetikaj kaj nekongruaj. Li protestis kontraŭ la multepoka programo prepari la spacajn mortemulojn por nekonata destino, kaj indikis la ĉeeston de la korpuso de finatingintoj sur Jerusemo kiel pruvon, ke tiuj ĉi mortemuloj pasigis epokojn por prepariĝi al destino de pura fikcio. Li moke rimarkigis, ke la finatingintoj ne gajnis destinon pli gloran ol reveni al humilaj sferoj similaj al tiuj de sia origino. Li sugestis, ke ili estis koruptitaj pro troa disciplino kaj longdaŭra trejnado, kaj ke ili estas vere perfiduloj kontraŭ siaj mortemaj kompanoj, ĉar ili nun kunlaboras kun la skemo sklavigi la tuta kreitaĵaron al la fikcio de mita eterna destino por la suprenirantaj mortemuloj. Li pledis, ke la suprenirantoj devus ĝui la liberecon de individua memdeterminado. Li defiis kaj kondamnis la tutan planon de mortemula supreniro kiel patronitan de la Paradizaj Filoj de Dio kaj subtenatan de la Infinita Spirito.

Kaj estis kun tiu ĉi Deklaro de Libereco, ke lucifero lanĉis sian orgion de mallumo kaj morto.

4. Ekapero de la ribelo

La Lucifera manifesto estis eldonita dum la jara konklavo de Satanio sur la vitro-maro, en la ĉeesto de la kunvenitaj multegoj de Jerusemo, la lastan tagon de la jaro, antaŭ ĉirkaŭ ducent mil jaroj laŭ la Urantia tempo. Satano proklamis, ke oni povas doni adoradon al la universalaj fortoj — fizikaj, intelektaj kaj spiritaj — sed ke fideleco devus esti agnoskita nur al la efektiva kaj nuna reganto, Lucifero, la “amiko de homoj kaj anĝeloj kaj “Dio de libereco”.

La memaserto estis la batalkrio de la Lucifera ribelo. Unu el liaj ĉefaj argumentoj estis ke, se memregado estas bona kaj justa por la Melkicedekoj kaj aliaj grupoj, ĝi estas egale bona por ĉiuj ordoj de inteligenteco. Li estis aŭdaca kaj persista por pledi la “egalecon de menso” kaj la “fratecon de inteligenteco”. Li asertis, ke ĉiu regado devus esti limigitaj al la lokaj planedoj kaj ilia libervola konfederacio en la lokaj sistemoj. Ĉiun alian superrigardon li malakceptis. Li promesis al la Planedaj Princoj, ke ili regus la mondojn kiel plejsuperaj plenumantoj. Li denuncis la lokon de leĝdonaj agadoj sur la konstelacia sidejo kaj la konduton de juĝaj aferoj sur la universa ĉefmondo. Li asertis, ke ĉiuj ĉi registaraj funkcioj devus esti koncentritaj sur la sistemaj ĉefmondoj, starigis sian propran leĝdonan asembleon, kaj organizis siajn proprajn tribunalojn sub la jurisdikcio de Satano. Kaj li ordinis, ke la princoj sur la apostataj mondoj faru la samon.

La tuta administra kabineto de Lucifero eniris korpuson, kaj ĉiuj publike faris ĵuron kiel oficistoj de la administracio de la nova ĉefo de “la liberigitaj mondoj kaj sistemoj”.

Dum estis du antaŭaj ribeloj en Nebadono, ili estis en malproksimaj konstelacioj. Lucifero diris, ke tiuj ĉi insurekcioj malsukcesis, ĉar la plejmulto de la inteligentuloj ne sekvis siajn gvidantojn. Li asertis, ke “la plejmultoj regas”, ke “la menso estas neeraripova”. La libereco permesita al li de la universaj regantoj ŝajne subtenis multajn el liaj malbonvolaj asertoj. Li defiis ĉiujn siajn superulojn; tamen ili ŝajne ne atentis liajn agojn. Li estis libera daŭrigi sian logan planon sen malhelpo aŭ kontraŭstaro.

Ĉiujn mizerikordajn prokrastojn de justeco Lucifero montris kiel pruvon de la nekapablo de la registaro de la Paradizaj Filoj ĉesigi la ribelon. Li malkaŝe spitis kaj aroge defiis Mikaelon, Emmanuel kaj la Plejaĝuloj de Tagoj, kaj tiam montris la fakton, ke neniu ago rezultiĝis kiel pozitiva pruvo de la senpoveco de la universaj kaj superuniversaj registaroj.

Gabrielo persone ĉeestis dum ĉiuj ĉi mallojalaj procedoj, kaj nur anoncis, ke kiam venos la tempo, li parolos nome de Mikaelo, kaj ke ĉiuj estaĵoj restos liberaj kaj neĝenitaj en sia elekto; ke la “regado de la Filoj por la Patro nur deziris lojalecon kaj sindediĉon, kiuj estis libervolaj, tutkoraj kaj sensofismaj”.

Lucifer estis permesita plene starigi kaj ĝisfunde organizi sian ribelan registraron, antaŭ ol Gabrielo faris ian ajn klopodon kontesti la rajton secesii aŭ malhelpi al la ribela propagando. Sed la Konstelaciaj Patroj tuj limigis la agon de tiuj ĉi mallojalaj personecoj al la sistemo de Satanio. Tamen, tiu ĉi prokrasta periodo estis tempo de grandaj elprovoj por la lojalaj estaĵoj de tuta Satanio. Ĉio estis kaosa dum kelkaj jaroj, kaj okazis granda konfuzo sur la domego-mondoj.

5. Naturo de la konflikto

Je la ekapero de la Satania ribelo Mikaelo petis konsilon de sia Paradiza frato, Emmanuelo. Post tiu ĉi grava konferenco Mikael anoncis, ke li daŭrigos la saman politikon, kiu karakterizis lian sintenon kun similaj tumultoj en la pasinteco, sinteno de neinterveno.

Dum la epoko de tiu ĉi ribelo kaj la du antaŭaj ne ekzisis absoluta kaj persona suverena aŭtoritato en la universo de Nebadono. Mikaelo regis laŭ dia rajto, kiel vicadminstranto de la Universala Patro, sed ankoraŭ ne laŭ sia propra rajto. Li ankoraŭ ne kompletigis sian disdonacan karieron; li ankoraŭ ne ricevis “la tutan povon en la ĉielo kaj sur la tero”.

De la ekapero de la ribelo ĝis la tago de lia surtroniĝo kiel suverena reganto de Nebadono, Mikaelo neniam intervenis kontraŭ la ribelaj fortoj de Lucifero; ili povis fari ĉion dum preskaŭ ducent mil jaroj de Urantia tempo. Kristo Mikaelo nun havas ampleksajn povon kaj aŭtoritaton por senprokraste trakti, eĉ koncize, tiajn ekaperojn de mallojaleco, sed ni dubas, ke tiu ĉi suverena aŭtoritato kondukus lin agi malsame, se alia tia tumulto okazus.

Ĉar Mikaelo elektis resti for de la efektiva milito kontraŭ la Lucifera ribelo, Gabrielo kunvokis sian propran personaron sur Edentio kaj, konsile kun la Plejaltuloj, elektis preni sur sin la komandon de la lojalaj multegoj de Satanio. Mikaelo restis sur Salvingtono, dum Gabrielo iris sur Jerusemo, kaj ekloĝis sur la mondo dediĉita al la Patro — la sama Universala Patro kies personeco Lucifero kaj Satano pridubis — en la ĉeesto de la arigitaj multegoj de lojalaj personecoj, li levis la standardon de Mikaelo, la materian emblemon de la Trinitata registaro de la tuta kreitaĵaron, la tri lazurajn samcentrajn cirklojn sur blanka fono.

La Lucifera emblemo estis blanka standardo kun unu ruga cirklo, en kies centro aperis nigra disko.

“Estis milito en la ĉielo; komandanto de Mikaelo kaj liaj anĝeloj batalis kontraŭ la drako (Lucifero, Satano kaj la apostataj princoj); kaj la drako kaj ĝiaj ribelaj anĝeloj luktis, sed ne venkis.” Tiu ĉi “milito en ĉielo” ne estis fizika batalo, kiel tia konflikto povus esti konceptita sur Urantio. En la fruaj tagoj de de la lukto Lucifero senĉese paroladis en la planeda amfiteatro. Gabrielo faris senĉesan senmaskigon de la ribelaj sofismoj de lia sidejo situanta ne tre malproksime. La diversaj personecoj ĉeestantaj sur la sfero, kiuj hezitis pri la adoptinda sinteno, iris tien kaj reen inter tiuj ĉi diskutejoj, ĝis ili atingis finan decidon.

Sed tiu ĉi milito en ĉielo estis tre terura kaj tre reala. Montrante neniun el la barbarecoj tiel karakterizaj de fizikaj militoj sur la nematuraj mondoj, tiu ĉi konflikto estas multe pli mortiga; nur la materia vivo estas minacita en materia lukto, sed la milito en ĉielo estis batalo pri la eterna vivo.

6. Lojala serafa komandanto

Estis multaj noblaj kaj inspiraj agoj de sindediĉo kaj lojaleco, kiuj estis faritaj de multaj personecoj dum la intervalo inter la ekapero de malamikaĵoj kaj la alveno de la nova sistema reganto kaj lia personaro. Sed la plej kortuŝa el tiuj ĉi aŭdacaj heroaĵoj de devoteco estis la kuraĝa konduto de Manotia, la dua komandanto de la serafoj de la Satania sidejo.

Je la ekapero de la ribelo sur Jerusemo la ĉefo de la serafaj multegoj aliĝis al la Lucifera kaŭzo. Tio ĉi sendube klarigas, kial tiel granda nombro de la kvara ordo, la sistemaj adminitraj serafoj, devojiĝis. La serafa gvidanto estis spirite blindigita de la brila personeco de Lucifero; liaj ĉarmaj manieroj fascinis la malsuperajn ordojn de ĉielaj estaĵoj. Ili simple ne povis kompreni, ke estis eble al tiel miriga personeco malpravi.

Post nelonge, priskribante la spertojn asociitajn al la komenco de la Lucifera ribelo, Manotia diris: “Sed mia plej ekscitiga momento estis la streĉa aventuro rilata al la Lucifera ribelo, kiam, kiel serafa dua komandanto, mi rifuzis partopreni en la projekto insulti Mikaelon; kaj la potencaj ribeluloj serĉis mian detruon pere de ligaj fortoj, kiujn ili aranĝis. Estis terura tumulto sur Jerusemo, sed eĉ ne unu sola lojala serafo suferis.

“Post la fiasko de mia tuja superulo apartenis al mi preni sur min la komandon de la anĝelaj multegoj de Jerusemo kiel titulara direktoro de la konfuzaj serafaj aferoj de la sistemo. Mi estis morale subtenata de la Melkicedekoj, kompetente helpata de plejmulto de la Materiaj Filoj, forlasita de grandega grupo de mia propra ordo, sed superbe subtenita de la suprenirantaj mortemuloj sur Jerusemo.

“Estinte aŭtomate elĵetitaj el la konstelaciaj cirkvitoj pro la secesio de Lucifero ni dependis de la lojaleco de nia informa korpuso, kiu transsendis vokon por helpo al Edentio el la proksima sistemo de Rantulio; kaj ni trovis, ke la regno de ordo, la intelekto de lojaleco kaj la spirito de vero esence triumfis super ribelo, memaserto kaj tiel-nomata persona libereco; ni kapablis daŭri ĝis la alveno de la nova Sistema Suvereno, la inda posteulo de Lucifero. kaj tuj poste mi estis asignita al la korpuso de la Melkicedeka provizora administracio de Urantio, prenante sur min la jurisdikcion de la lojalaj serafaj ordoj sur la mondo de la perfidema Kalgastio, kiu proklamis sian sferon kiel membron de la nove projektita sistemo de ‘liberigitaj mondoj kaj emancipitaj personecoj’ proponita en la fifama Deklaro de Libereco eldonita de Lucifero alvokanta la ‘libereco-amantajn, liberpensantajn kaj antaŭen-rigardantajn inteligentulojn el la misregataj kaj misadministritaj mondoj de Satanio.’”

Tiu ĉi anĝelo ankoraŭ servas sur Urantio, kaj funkcias kiel asociita ĉefo de la serafoj.

7. Historio de la ribelo

La Lucifera ribelo ampleksis la tutan sistemon. Tridek sep secesiintaj Planedaj Princoj svingis sian mondajn administraciojn plejparte ĉe la flanko de la arkiribelulo. Nur sur Panoptio la Planeda Princo malsukcesis kuntiri sian popolon kun li. Sur tiu ĉi mondo, sub la gvidado de la Melkicedekoj, la popolo aliĝis al la subteno de Mikaelo. Ellanora, juna virino de tiu mortemula regno, prenis la gvidadon de la homaj rasoj, kaj neniu animo de tiu mondo ŝirita de tumulto estis rekrutita sub la Lucifera standardo. Kaj de tiam tiuj ĉi lojalaj Panoptianoj servis sur la sepa Jerusema transira mondo kiel la prizorgantoj kaj konstruantoj sur la sfero de la Pato kaj ĝiaj ĉirkaŭantaj sep detenaj mondoj. La Panoptianoj ne nur agas kiel laŭvortaj gardistoj de tiuj ĉi mondoj, sed ili ankaŭ plenumas la personajn ordonojn de Mikaelo por la plibeligo de tiuj ĉi sferoj por estonta kaj nekonata uzo. Ili faras tiun ĉi laboron, dum ili restas survoje al Jerusemo.

Dum tiu ĉi tuta periodo Kaligastio pledis la kaŭzon de Lucifero sur Urantio. La Melkicedekoj lerte kontraŭstaris la apostatan Planedan Princon, sed la sofismoj de senbrida libereco kaj la iluzioj de memaserto havis plenan oportunon trompi la primitivajn popolojn de juna kaj neevoluinta mondo.

La tuta secesia propagando devis esti farita per personaj klopodoj, ĉar la elsenda servo kaj ĉiuj aliaj vojoj de interplaneda komuniko estis interrompitaj per la ago de la sistemaj cirkvitaj superrigardistoj. Tuj post la ekapero de la insurekcio la tuta sistemo de Satanio estis izolita de kaj la konstelacia kaj la universaj cirkvitoj. Dum tiu ĉi tempo ĉiuj alvenantaj kaj elirantaj mesaĝoj estis senditaj de serafaj agantoj kaj Solecaj Mesaĝistoj. La cirkvitoj al la defalintaj mondoj ankaŭ estis fortranĉitaj, tiel ke Lucifero ne povis uzi tiun eblon por antaŭenigi sian malbonvolan skemon. Kaj tiuj ĉi cirkvitoj ne estos restarigitaj, kiel longe la arkiribelulo vivos ene de la limoj de Satanio.

Tio ĉi estis Lanonandeka ribelo. La superaj ordoj de fileco de la loka universo ne kuniĝis al la Lucifera secesio, kvankam kelkaj el la Vivo-Portantoj postenantaj sur la ribelaj planedoj estis iom influitaj de la ribelo de la mallojalaj princoj. Neniu el la Trinitatigitaj Filoj devojiĝis. Ĉiuj Melkicedekoj, arkianĝeloj kaj Brilaj Vesperaj Steloj estis lojalaj al Mikaelo kaj, kun Gabrielo, brave argumentis por la volo de la Patro kaj la regado de la Filo.

Neniu estaĵo de Paradiza origino estis implikita en mallojaleco. Kune kun la Solecaj Mesaĝistoj ili starigis sian sidejon sur la mondo de la Spirito, kaj restis sub la gvidado de la Fidelulo de Tagoj de Edentio. Neniu akordiganto apostatis, nek unu sola Ĉiela Registranto devojiĝis. Sed grava nombro da Morontiaj Kompanoj kaj Instruistoj de la Domego-Mondoj perdiĝis.

El la plejsupera ordo de serafoj neniu estis perdita, sed konsiderinda grupo de la sekva ordo, la supera, estis trompita kaj kaptita. Same kelkaj el la tria aŭ superrigardista ordo estis trompitaj. Sed la terura kolapso okazis en la kvara grupo, la administrantaj anĝeloj, tiuj serafoj kiuj normale estas asignitaj al la postenoj de la sistemaj ĉefmondoj. Manotia savis preskaŭ du trionojn el ili, sed iom pli ol unu triono sekvis sian ĉefon en la ribelajn rangojn. Unu triono el ĉiuj Jerusemaj keruboj alligitaj al la administrantaj anĝeloj estis perditaj kun siaj mallojalaj serafoj.

El la planedaj anĝelaj helpantoj tiuj asignitaj al la Materiaj Filoj, ĉirkaŭ unu triono estis trompitaj, kaj preskaŭ dek procentoj de la transiraj ministroj estis kaptitaj. Johano simbole vidis tion ĉi, kiam li skribis pri la granda ruĝa drako: dirante: “Kaj ĝia vosto tiris trionon de la steloj de la ĉielo, kaj ĵetis ilin en la mallumon”.

La plej granda perdo okazis en la anĝelaj rangoj, sed multaj el la malsuperaj ordoj de inteligentuloj estis implikitaj en la mallojaleco. Inter la 681 217 Materiaj Filoj perditaj en Satanio, naŭdek kvin procentoj estis viktimoj de la Lucifera ribelo. Granda nombro da mezvojaj kreitaĵoj estis perditaj sur tiuj individuaj planedoj, kies Planedaj Princoj aliĝis al la Lucifera kaŭzo.

En multaj rilatoj tiu ĉi ribelo estis la plej disvastiĝinta kaj katastrofa el ĉiuj tiaj okazoj en Nebadono. Pli da personecoj estis implikitaj en tiu ĉi insurekcio ol en ambaŭ aliaj. Kaj estas ilia eterna malhonoro, ke la senditoj de Lucifero kaj Satano ne ŝparis la lernejoj de infana trejnado sur la kultura planedo de la finatingintoj, sed pli ĝuste provis korupti iliajn disvolviĝantan mensojn mizerikorde savitajn de la evoluaj mondoj.

La suprenirantaj mortemuloj estis vundeblaj, sed ili malakceptis la sofismojn de la ribelo pli bone ol la malsuperaj spiritoj. Dum multaj sur la domego-mondoj multaj el tiuj, kiuj ankoraŭ ne definitive kunfandiĝis kun siaj Ĝustigantoj defalis, sed tio estas registrita por la gloro de la suprenira skemo, ke neniu unuopa membro el la Satania supreniranta civitanaro loĝanta sur Jerusemo partoprenis en la Lucifera ribelo.

Horon post horo kaj tagon post tago la elsendaj stacioj de tuta Nebadono estis amasigitah de la anksiaj observantoj de ĉiu imagebla klaso de ĉiela inteligenteco, kiuj atente tralegis la bultenojn pri la Satania ribelo, kaj ĝojis, dum la raportoj senĉese rakontis la neŝanceleblan lojalecon de la suprenirantaj mortemuloj kiuj, sub la Melkicedeka gvidado, sukcese eltenis la kunmetitajn kaj daŭrajn klopodojn de ĉiuj subtilaj malbonaj fortoj, kiuj tiel rapide kolektiĝis sub la standardoj de secesio kaj peko.

Pasis pli ol du jaroj laŭ sistema tempo ekde la “milito en ĉielo” ĝis la instalo de la posteulo de Lucifero. Sed finfine la nova Suvereno alvenis, surmondiĝante sur la vitro-maron kun sia personaro. Mi estis inter la rezervoj mobilizitaj sur Edentio fare de Gabrielo, kaj mi bone memoras la unuan mesaĝon de Lanaforĝo al la Konstelacia Patro de Norlatiadek. Oni povas legi: “Eĉ ne unu Jerusema civitano estis perdita. Ĉiuj suprenirantaj mortemuloj postvivis la fajran provon, kaj emerĝis el la decida testo triumfaj kaj plene venkintaj”. Kaj al Salvingtono, al Uverso kaj al Paradizo estis sendita tiu ĉi certiga mesaĝo, ke la postviva sperto de mortemula supreniro estas la plej granda garantio kontraŭ ribelo kaj plej certa protekto kontraŭ peko. Ĉi tiu nobla Jerusema grupo de fidelaj mortemuloj nombris precize 187 432 811.

Kun la alveno de Lanaforĝo la arkiribeluloj estis detronigitaj kaj senigitaj je ĉia reg povo, sed ili estis permesitaj libere iri sur Jerusemo, la morontiaj sferoj kaj eĉ sur la individuaj loĝataj mondoj. Ili daŭrigis siajn trompajn kaj allogajn klopodojn por konfuzi kaj trompi la mensojn de homoj kaj anĝeloj. Sed koncerne ilian laboron sur la administrada monto de Jerusemo, “ili ne plu troviĝis”.

Dum Lucifero estis senigita je ĉia administra aŭtoritato en Satanio, tiam ekzistis neniu povo en la loka universo nek tribunalo por deteni aŭ detrui tiun ĉi malvirtan ribelulon; tiam Mikaelo ne estis suverena reganto. La Plejaĝuloj de Tagoj subtenis la Konstelaciajn Patrojn, kiuj ekprenis la regadon de la sistemo, sed ili neniam transdonis iun ajn postan decidon pri la multaj apelacioj ankoraŭ pritraktataj pri la nuna statuso kaj estontaj sortoj koncernantaj Luciferon, Satanon kaj iliaj asociitojn.

Tiel tiuj ĉi arkiribeluloj rajtis travagi la tutan sistemon por provi penetrigi siajn doktrinojn de malkontento kaj memaserto. Sed dum preskaŭ ducent mil jaroj de Urantia tempo ili ne kapablis trompi alian mondon. Neniu Satania mondo estis perdita depost la defalo de la tridek sep, ne eĉ tiuj ĉi pli junaj mondoj loĝataj post tiu epoko de ribelo.

8. La Filo de la Homo sur Urantio

Lucifero kaj Satano libere travagis la Sisteman sistemon ĝis la kompletigo de la disdonaca misio de Mikaelo sur Urantio. Lastan fojon ili estis kune estis, kiam ili kune atakis la Filon de la Homo.

Antaŭe, kiam la Planedaj Princoj, la “Filoj de Dio”, estis periode kunvenantaj, “Satano ankaŭ venis” asertante, ke li reprezentas ĉiujn izolitajn mondojn de la defalintaj Planedaj Princoj. Sed li ne ricevis tian permeson sur Jerusemo de post la fina disdonaco de Mikaelo. Post ilia klopodo korupti Mikaelon en disdonaca karno, ĉia simpatio al Lucifero kaj Satano pereis tra tuta Satanio, tio estas, ekster la izolitaj mondoj de peko.

La disdonaco de Mikaelo ĉesigis la Luciferan ribelon tra tuta Satanio, krom sur la planedoj de la apostataj Planedaj Princoj. Kaj tio ĉi estis la signifo de la persona sperto de Jesuo, ĵus antaŭ lia morto en la karno, kiam iun tagon li ekkriis al siaj disciploj: “Kaj mi vidis Satanon fali kiel fulmo de la ĉielo”. Li venis kun Lucifero al Urantio por la lasta decida lukto.

La Filo de la Homo fidis pri sia sukceso, kaj li sciis, ke lia triumfo sur via mondo por ĉiam aranĝos la statuson de siaj epoklongaj malamikoj, ne nur en Satanio sed ankaŭ en la du aliaj sistemoj, en kiuj peko eniris. Tio estis postvivo por mortemuloj kaj sekureco por anĝeloj, kiam via Majstro, respondante al la Luciferaj proponoj, trankvile kaj kun dia certigo diris: “Foriru malantaŭ mi, Satano”. Tio estis, principe, la reala fino de la Lucifera ribelo. Vere, la Uversaj tribunaloj ankoraŭ ne esprimis la ekzekutivan decidon pri la apelacio de Gabrielo preĝanta por la detruo de la ribeluloj, sed nedubeble la dekreto estos prononcita en la tempa pleneco, ĉar la unua paŝo por la aŭdienco de tiu ĉi kazo estas jam faritaj.

Kaligastio estis agnoskita de la Filo de la Homo kiel la teknika Princo de Urantio ĝis proksime la tempo de lia morto. Jesuo diris: “Nun estas la juĝo de tiu ĉi mondo; nun la princo de tiu ĉi mondo estos forĵetita”. Kaj ankoraŭ iom pli malfrue antaŭ la kompletigo de sia vivolaboro li anoncis: “La princo de tiu ĉi mondo estas juĝata”. Kaj estas tiu ĉi sama detronigita kaj senkreditigita Princo, kiu iam estis nomata “Dio de Urantio”.

La lasta ago de Mikaelo antaŭ ol forlasi Urantion estis oferti mizerikordon al Kaligastio kaj Daligastio, sed ili malestimis lian ameman proponon. Kaligastio, via apostata Planeda Princo, ankoraŭ estas libera sur Urantio daŭrigi siajn abomenindajn intencojn, sed li havas absolute nenian povon penetri la homajn mensojn, nek li povas proksimiĝi al iliaj animoj por tenti aŭ korupti iliajn animojn, krom se ili vere deziras esti malbenitaj per lia perversa ĉeesto.

Antaŭ la disdonaco de Mikaelo tiuj ĉi regantoj de mallumo provis konservi sian aŭtoritaton sur Urantio, kaj ili obstine rezistis al la duarangaj kaj subordigitaj ĉielaj personecoj. Sed de post la tago de Pentekosto tiu ĉi perfida Kaligastio kaj lia same malestiminda asociito, Daligastio, estas servilaj antaŭ la dia majesto de la Paradizaj Penso-Ĝustigantoj kaj la protektanta Spirito de Vero, la spirito de Mikaelo, kiu estis elverŝita sur la tuta karno.

Sed eĉ tiel, neniu defalinta spirito iam havis la povon invadi la mensojn aŭ turmenti la animojn de la infanoj de Dio. Nek Satano nek Kaligastio iam povis tuŝi aŭ proksimiĝi al la fidelaj filoj de Dio; la fido estas efika kiraso kontraŭ peko kaj maljusteco. Estas vere: “Li, kiu naskiĝis de Dio, gardas sin, kaj la malbonulo ne tuŝas lin”.

Ĝenerale, kiam la malfortaj kaj diboĉaj mortemuloj estas supozitaj esti sub la influo de diabloj kaj demonoj, ili estas simple dominitaj de siaj esence propraj kaj malnobligitaj tendencoj kaj devojigitaj pro siaj propraj naturaj inklinoj. La diablo ricevis grandan krediton por malbono, kiu ne apartenas al li. Kaligastio estia relative senpova de post la kruco de Kristo.

9. Nuna statuso de la ribelo

Frue en la Lucifera ribelo la savo estis ofertita al ĉiuj ribeluloj fare de Mikaelo. Al ĉiuj, kiuj montrus pruvon de sincera pentado, li oferis, post sia akiro de kompleta universa suvereneco, pardonon kaj reinstalon en iu formo de universa servo. Neniu el la gvidantoj akceptis tiun ĉi mizerikordan proponon. Sed miloj el anĝeloj kaj el malsuperaj ordoj de ĉielaj estaĵoj, inkluzive de centoj da Materiaj Gefiloj, akceptis la mizerikordon proklamita de la Panoptianoj, kaj ricevis rehabilitadon dum la tempo de resurekto de Jesuo antaŭ dek naŭcent jaroj. Tiuj ĉi estaĵoj poste estis translokitaj al la mondo de la Patro sur Jerusemo, kie ili teknike devas esti tenitaj, ĝis la Uversaj kortumoj decidos pri la afero de Gabrielo kontraŭ Lucifero. Sed neniu dubas ke, kiam la verdikto de neniigo estos prononcita, tiuj ĉi pentantaj kaj savitaj personecoj estos esceptitaj de la dekreto de formorto. Tiuj ĉi provaj animoj nun laboras kun la Panoptianoj al la tasko prizorgi la mondon de la Patro.

La arkitrompanto neniam estis sur Urantio de post la epoko, kiam li provis deturni Mikaelon de la celo kompletigi la disdonacon kaj establi sin fine kaj sekure kiel la senkondiĉan reganton de Nebadono. Post kiam Mikaelo fariĝis la fiksita estro de Nebadono, Lucifero estis malliberigita de la agentoj de la Uversaj Plejaĝuloj de Tagoj, kaj de tiam estas kaptito sur la satelito numero unu de la grupo de transiraj sferoj de la Patro de Jerusemo. Kaj tie la regantoj de la aliaj mondoj kaj sistemoj rigardas la finon de la malfidela Suvereno de Satanio. Paŭlo konis la statuson de tiuj ĉi ribelemaj gvidantoj post la disdonaco de Mikaelo, ĉar li priskribis la ĉefojn de Kaligastio kiel “spiritajn multegojn de malvirteco en la ĉielaj lokoj”.

Mikaelo, prenante sur sin la plejsuperan suverenecon de Nebadono, petis al la Plejaĝuloj de Tagoj la aŭtoritaton internigi ĉiujn personecojn koncernataj en la Lucifera ribelo atendante la decidojn de la superuniversaj tribunaloj pri la kazo de Gabrielo kontraŭ Lucifero, metita en la registroj de la Uversa plejsupera kortumo antaŭ preskaŭ ducent mil jaroj, laŭ vi kalkulas la tempon. Koncerne la grupon de la sistemaj ĉefmondoj la Plejaĝuloj de Tagoj konsentis al la peticio de Mikaelo, sed kun escepto: ke Satano estu permesita periode viziti la apostatajn princojn sur la defalintajn mondojn, ĝis alia Filo de Dio estos akceptita sur tiaj apostataj mondoj, aŭ ĝis la kortumoj de Uverso komencos juĝi la kazon de Gabrielo kontraŭ Lucifero.

Satano povis veni al Urantio, ĉar vi havis neniun loĝantan Filon —nek Planedan Princon nek Materian Filon. Makivento Melkicedeko poste estis proklamita vicadministranta Planeda Princo de Urantio, kaj la malfermo de la kazo de Gabrielo kontraŭ Lucifero indikis la inaŭguron de provizoraj planedaj reĝimoj sur ĉiuj izolitaj mondoj. Estas vere, ke Satano periode vizitis Kaligastion kaj aliajn defalintajn princojn, ĝis la epoko de tiuj ĉi revelacioj, kiam okazis la unua aŭdienco de la pledo de Gabrielo por la neniigo de la arkiribeluloj. Satano estas nun senkondiĉe detenita sur la malliberejaj mondoj de Jerusemo.

De la fino de la disdonaco de Mikaelo neniu en tuta Satanio deziris iri al malliberejaj mondoj por ministri al la internitaj ribeluloj. Kaj neniu estaĵo estis gajnita al la kaŭzo de la trompanto. Dum dek naŭcent jaroj la statuso ne estis neŝanĝita.

Ni ne antaŭvidas la nuligon de la nunaj Sataniaj restriktoj, ĝis la Plejaĝuloj de Tagoj decidos la finajn sortojn de la arkiribeluloj. La sistemaj cirkvitoj ne estos restarigitaj, tiel longe kiel Lucifero vivos. Dume li estas plene neaktiva.

La ribelo finiĝis sur Jerusemo. Ĝi finiĝas sur la defalintaj mondoj, tiel rapide kiel alvenas la diaj Filoj. Ni kredas, ke ĉiuj ribeluloj, kiuj akceptus mizerikordon, jam akceptis ĝis. Ni atendas la fulman elsendon, kiu senigos je personeca ekzisto tiujn ĉi perfidulojn. Ni antaŭvidas, ke la verdikto de Uverso estos anoncita de la ekzekutiva elsendo, kiu efektivigos la neniigon de tiuj ĉi internitaj ribeluloj. Tiam vi serĉos iliajn lokojn, sed ili ne estos trovitaj. “Kaj tiuj, kiuj konis vin inter la mondoj, miros pri vi; vi estis teruro, sed neniam plu vi estos.” Kaj tiel ĉiuj tiuj ĉi malindaj perfiduloj “fariĝos, kvazaŭ ili estis”. Ĉiuj atendas la Uversan dekreton.

Sed dum epokoj la sep malliberejaj mondoj de spirita mallumo en Satanio konsistigis solenan averton al la tuta Nebadono, elokvente kaj efike proklamante la grandan veron “ke la vojo de la malobservanto estas malfacila”; “ke ene de ĉiu peko estas kaŝita la semo de sia propra detruo” kaj “ke la salajro de peko estas morto”.

[Prezentita de Manovandeto Melkicedeko, iam alligita al la provizora administracio de Urantio.]