Kajero 52

Planedaj mortemulaj epokoj

De la komenco de la vivo sur evolua planedo ĝis la tempo de ĝia fina florado en la epoko de lumo kaj vivo, aperas sur la scenejo de monda ago almenaŭ sep epokoj de homa vivo. Tiuj ĉi sinsekvaj epokoj estas determinitaj de la planedaj misioj de la diaj Filoj, kaj sur averaĝa loĝata mondo tiuj ĉi epokoj aperas laŭ la jena ordo:

1. Homo antaŭ la Planeda Princo.

2. Homo post la Planeda Princo.

3. Homo post Adamo.

4. Homo post la Magistra Filo.

5. Homo post la Disdonaca Filo.

6. Homo post la Instruisto-Filoj.

7. La Epoko de Lumo kaj Vivo.

La spacaj mondoj, tuj post ili estas fizike adekvataj por la vivo, estas metitaj en la registro de la Vivo-Portantoj, kaj en konvena tempo tiuj ĉi Filoj estas senditaj al tiaj planedoj cele al vivinaŭguro. La tuta periodo de vivinaŭguro ĝis la apero de la homo estas nomata la antaŭhoma epoko, kaj antaŭas la sinsekvajn mortemulajn epokojn konsiderataj en tiu ĉi prelego.

1. La prahomo

De la tempo de la emerĝo de la homo el la besta nivelo — kiam li povas elekti adori la Kreinton — ĝis la alveno de la Planeda Princo, la mortemaj libervolaj kreitaĵoj estas nomataj primitivaj homoj. Estas ses bazaj specoj aŭ rasoj de primitivaj homoj, kaj tiuj ĉi fruaj popoloj sinsekve aperas laŭ la ordo de la kolora spektro, komenciĝante kun la ruĝa. La tempodaŭro konsumita en tiu ĉi frua viva evoluo multe varias sur la malsamaj mondoj, etendiĝante de cent kvindek mil jaroj ĝis pli ol unu miliono da jaroj de Urantia tempo.

La evoluaj koloraj rasoj — ruĝa, oranĝkolora, flava, verda, blua kaj indigokolora — ekaperas ĉirkaŭ la tempo, kiam la primitiva homo disvolvas simplan lingvon, kaj ekuzas sian krean imagon. Ĝis tiu ĉi tempo la homo bone kutimiĝas rekte stari.

La primitivaj homoj estas potencaj ĉasistoj kaj ferocaj batalantoj. La leĝo de tiu ĉi epoko estas la fizika postvivo de la plej kapablaj; la registaro de tiuj ĉi tempoj estas plene triba. Dum la unuaj rasaj luktoj sur multaj mondoj iuj el la evoluaj rasoj estas forigitaj, kiel tio okazis sur Urantio. La postvivantoj kutime miksiĝas kun la poste importita violkolora raso, la Adamaj Popoloj.

En la lumo de posta civilizado tiu ĉi erao de la primitiva homo estas longa, malhela kaj sanga ĉapitro. La etiko de la ĝangalo kaj la moralo de la praarbaroj ne kongruas kun la normoj de postaj diepokoj de revelaciita religio kaj supera spirita disvolviĝo. Sur normalaj kaj neeksperimentaj mondoj tiu ĉi epoko estas tre malsama de la plilongigitaj kaj eksterordinare brutalaj luktoj, kiuj karaterizis tiun ĉi epokon sur Urantio. Kiam vi emerĝos el via unua monda sperto, vi ekvidos, kial tiu ĉi longa kaj doloriga lukto sur la evoluaj mondoj okazas, kaj ju pli vi antaŭeniras sur la Paradiza vojo, des pli vi komprenos la saĝecon de tiuj ĉi ŝajne strangaj faroj. Sed malgraŭ la sortoŝanĝoj de la fruaj epokoj de la homa emerĝo la faroj de la primitiva homo representas grandiozan, eĉ heroan ĉapitron en la analoj de evolua mondo de tempo kaj spaco.

La frua evolua homo ne estas pitoreska kreitaĵo. Ĝenerale tiuj ĉi primitivaj mortemuloj loĝas en grotoj aŭ klifoj. Ili ankaŭ konstruas krudajn kabanojn en la grandaj arboj. Antaŭ ol ili akiras altan ordon de inteligenteco, la planedoj foje estas invaditaj de pli grandaj specoj de bestoj. Sed frue dum tiu ĉi erao la mortemuloj lernas kiel ekbruligi kaj konservi fajron, kaj kun la pliiĝo de inventema imago kaj la pliboniĝo de iloj la evoluanta homo baldaŭ venkas la pli grandajn kaj maloportunajn bestojn. La fruaj rasoj ankaŭ amplekse uzas la grandajn flugantajn bestojn. Tiuj ĉi enormaj birdoj kapablas porti unu aŭ du mezgrandajn homojn por senhalta flugo de pli ol okcent kilometroj. Sur iuj planedoj tiuj ĉi birdoj grande servas, ĉar ili posedas altan ordon de inteligenteco, kaj ofte kapablas diri multajn vortojn de la lingvoj de la regno. Tiuj ĉi birdoj estas plej inteligentaj, tre obeemaj kaj nekredeble korinklinaj. Tiaj transportantaj birdoj jam delonge malaperis sur Urantio, sed viaj fruaj prapatroj utiligis iliajn servojn.

La akiro de la homo de etika juĝo, morala volo, kutime koincidas kun la apero de la frua lingvo. Atinginte la homan nivelon, post tiu ĉi emerĝo de mortemula volo, tiuj ĉi estaĵoj fariĝas ricevemaj al la portempa loĝado de la diaj Ĝustigantoj, kaj post morto multaj estas laŭregule elektitaj kiel postvantoj kaj segilitaj de la arkianĝeloj por posta resurekto kaj kunfandiĝo kun la Spirito. La arkianĝeloj ĉiam akompanas la Planedajn Princojn, kaj diepoka juĝo de la regno estas samtempa kun la alveno de la princo.

Ĉiuj mortemuloj loĝataj de Penso-Ĝustigantoj estas potencialaj adorantoj; ili estis “lumigitaj de la vera lumo”, kaj ili posedas kapablon serĉi reciprokan kontakton kun la dieco. Tamen la frua aŭ biologia religio de la primitiva homo estas plejparte persisto de besta timo kunligita kun malklera miro kaj triba superstiĉo. La postvivadon de superstiĉo ĉe la Urantiaj rasoj estas apenaŭ komplimenta por via evolua disvolviĝo kaj kongrua kun viaj krome grandiozaj atingoj en materia progreso. Sed tiu ĉi frua religio de timo servas tre valoran celon subigante la impetajn temperamentojn de tiuj ĉi primitivaj kreitaĵoj. Ĝi estas la anonca signo de civilizado kaj la grundo por la posta plantado de la semoj de revelaciita religio fare de la Planeda Princo kaj liaj ministroj.

Ene de cent mil jaroj post kiam la homo akiras la vertikalan pozon, la Planeda Princo ĝenerale alvenas, estinte sendita de la Sistema Suvereno post la raporto de la Vivo-Portantoj, ke la volo funkcias, eĉ se kompare malmulte da individuoj tiel disvolviĝis. La primitivaj mortemuloj kutime akceptas la Planedan Princon kaj lian videblan personaron; fakte ili ofte rigardas ilin kun miro kaj respekto, preskaŭ kun adoro, se ili ne estas retenitaj.

2. Homo post la Planeda Princo

Kun la alveno de la Planeda Princo nova diepoko komenciĝas. Registaro aperas sur la tero, kaj la altnivela triba epoko estas atingita. Grandaj sociaj paŝoj estas faritaj dum kelkmiloj da jaroj de tiu ĉi reĝimo. Sub normalaj kondiĉoj la mortemuloj atingas altan staton de civilizacio dum tiu ĉi epoko. Ili ne luktas tiom longe en barbarismo kiom faris la Urantiaj rasoj. Sed la vivo sur loĝata mondo estas tiel ŝangita pro ribelo, ke vi povas havi malmulte aŭ neniun ideon pri tia reĝimo sur normala planedo.

La averaĝa daŭro de tiu ĉi diepoko estas kvincent mil jaroj, iuj pli longaj, iuj pli mallongaj. Dum tiu ĉi erao la planedo estas establita en la cirkvitoj de la sistemo, kaj plena kontingento de serafaj kaj aliaj ĉielaj helpantoj estas asignita al ĝia administracio. La Penso-Ĝustigantoj venas laŭ kreskanta nombro, kaj la serafaj gardistoj pligrandigas sian reĝimon de la mortemula superrigardo.

Kiam la Planeda Princo alvenas sur primitivan mondon, la evoluita religio de timo kaj malklereco dominas. La princo kaj lia personaro faras la unuajn revelaciojn pri supera vero kaj universa organizado. Tiuj ĉi komencaj prezentadoj de revelaciita religio estas tre simplaj, kaj ili kutime koncernas la aferojn de la loka sistemo. La religio estas plene evolua procezo antaŭ la alveno de la Planeda Princo. Poste la religio progresas per laŭgrada revelacio same kiel per evolua kreskado. Ĉiu diepoko, ĉiu mortemula epoko, ricevas plivastigitan prezentadon pri spirita vero kaj religia etiko. La evoluo de la religia kapablo de ricevemo ĉe la loĝantoj de mondo plejparte determinas ilian nivelon de spirita progreso kaj la amplekson de religia revelacio.

Tiu ĉi diepoko atestas spiritan aŭroron, kaj la malsamaj rasoj kaj iliaj diversaj triboj emas disvolvigi specialigitajn sistemojn de religia kaj filozofia pensoj. Unuforme trairas ĉiujn ĉi rasajn religiojn du trajtoj: la fruaj timoj de la primitivaj homoj kaj la postaj revelacioj de la Planeda Princo. Laŭ iuj rilatoj la Urantianoj ne ŝajnas esti plene emerĝintaj el tiu ĉi stadio de planeda evoluo. Daŭrigante tiun ĉi studadon vi des pli klare rimarkos, kiom multe via mondo devojiĝas de la averaĝa vojo de evoluaj progreso kaj disvolviĝo.

Sed la Planeda Princo ne estas “la Princo de Paco”. Rasaj luktoj kaj tribaj militoj daŭras dum tiu ĉi diepoko sed kun malpliĝantaj ofteco kaj graveco. Tio ĉi estas la granda epoko de rasa disiĝo, kaj ĝi kulminas per periodo de intensa naciismo. La koloro estas la bazo de tribaj kaj naciaj grupiĝoj, kaj la malsamaj rasoj ofte disvolvas apartajn lingvojn. Ĉiu plivastiĝanta grupo de homoj emas serĉi izolecon. Tiu ĉi apartiĝo estas faciligita de la ekzisto de multaj lingvoj. Antaŭ la unuiĝo de la pluraj rasoj iliaj senĉesaj militadoj foje rezultigas la forigon de tutaj popoloj; la oranĝkoloraj kaj la verdaj homoj estas ĉefe submetitaj al tia malapero.

Sur averaĝaj mondoj, dum la lasta parto de la regado de la princo, la nacia vivo komencas anstataŭi la triban organizadon, aŭ pli ĝuste supermetiĝi super la ekzistantaj tribaj grupiĝoj. Sed la granda socia atingo de la epoko de la princo estas la emerĝo de la familia vivo. Ĝis nun, la homaj rilatoj estis ĉefe tribaj; nun la hejmo komencas konkretiĝi.

Tio ĉi estas la diepoko de la konstato de la seksa egaleco. Sur iuj planedoj la viro povas superregi la virinon; sur aliaj la malo regas. Dum tiu ĉi epoko la normalaj mondoj establas plenan egalecon de la seksoj, tio ĉi estanta antaŭta al la pli plena realigo de la idealoj de familia vivo. Tio ĉi estas la aŭroro de la ora epoko de la hejmo. La ideo pri triba rego iom post iom cediĝas al la duobla koncepto pri nacia vivo kaj familia vivo.

Dum tiu ĉi epoko agrikulturo aperas. La kresko de la familia ideo estas malkongrua kun la vaganta kaj nestabila vivo de la ĉasisto. Iom post iom la praktikoj de fiksitaj loĝejoj kaj la kultivado de la grundo establiĝas. La malsovaĝigo de bestoj kaj la disvolviĝo de mastrumado rapide progresas. Kiam estas atingita la kulmino de biologia evoluo, alta nivelo de civilizacio estas atingita, sed estas malmulte da evoluo pri la mekanika ordo; inventado estas la karakterizaĵo de la posta epoko.

La rasoj estas purigitaj kaj alportitaj al alta stato de fizika perfekteco kaj intelekta fortikeco antaŭ la fino de tiu ĉi epoko. La frua disvolviĝo de normala mondo estas multe helpita de la plano antaŭenigi la kreskadon de la superaj tipoj de mortemuloj kun proporcia limigo de la malsuperaj. Kaj estas la malsukceso de viaj fruaj popoloj tiel diskrimini inter tiuj ĉi tipoj, kiu respondecas pri la la ĉeesto de tiom multe da difektitaj kaj degeneritaj individuoj inter la nuntempaj Urantiaj rasoj.

Unu el la grandaj atingoj de la epoko de la princo estas tiu ĉi limigo de la multobligo de mense difektitaj kaj socie neadaptitaj individuoj. Delonge antaŭ la alveno de la duaj Filoj, la Adamoj, plejmulte da mondoj serioze okupiĝas pri la tasko de rasa purigo, taskon kiun la Urantiaj popoloj eĉ ankoraŭ ne serioze entreprenis.

Tiu ĉi problemo de rasa plibonigo ne estas tiom ampleksa entrepreno, kiam ĝi estas atakita dum la fruaj tempoj de la homa evoluo. La antaŭa periodo de tribaj luktoj kaj kruda konkurado por la postvivo de rasoj forigis la plej grandan parton de la nenormaj kaj difektitaj trajtoj. Idioto havas malmulte da ŝanco postvivi en primitiva kaj militema triba socia organizado. Estas la falsa sento de via parte perfektigitaj civilizacioj, kiu nutras, protektas kaj eternigas la senespere difektitaj trajtoj de evoluaj homaj genaroj.

Estas nek tenero nek altruismo disdonaci vanan simpation al degenerintaj homaj estaĵoj, nesaveblaj, nenormaj kaj subaj mortemuloj. Ekzistas eĉ sur la plej normalaj el la evoluaj mondoj sufiĉaj diferencoj inter individuoj kaj inter multaj sociaj grupoj por plene uzi ĉiujn tiujn noblajn trajtojn de altruismaj sentoj kaj malegoisma mortemula ministrado sen eternigi la socie neadaptitajn kaj la morale degenerintajn trajtojn de evoluanta homaro. Estas abundaj oportunoj por uzi toleremon kaj la praktiko de altruismo nome de tiuj malfeliĉaj kaj senhavaj individuoj, kiuj ne neretroveble perdis sian moralan heredaĵon kaj por ĉiam detruis sian spiritan naskiĝorajton.

3. Homo post Adamo

Kiam la origina impulso de evolua vivo estas iris sian biologian kurson, kiam la homo atingis la kulminon de animala disvolviĝo, tiam alvenas la dua ordo de fileco, kaj la dua diepoko de graco kaj ministrado estas inaŭgurita. Tio ĉi estas vera sur ĉiuj evoluaj mondoj. Kiam la kiel plej eble alta nivelo de evolua vivo estas atingita, kiam la primitiva homo supreniris kiel eble plej malproksime en la biologia skalo, Materiaj Filo kaj Filino ĉiam aperas sur la planedo, senditaj de la Sistema Suvereno.

La Penso-Ĝustigantoj pli kaj pli estas disdonacitaj al la Post-Adamaj homoj, kaj en konstante pliiĝanta nombro tiuj ĉi mortemuloj atingas la kapablon poste kunfandiĝi kun siaj Ĝustigantoj. Funkciante kiel malsuprenirantaj Filoj la Adamoj ne posedas Ĝustigantojn, sed iliaj planedaj idoj — rektaj kaj miksitaj — fariĝas laŭleĝaj kandidatoj por ricevi Misterajn Monitorojn je konvena tempo. Je la fino de la post-Adama epoko la planedo posedas sian plenan kvoton de ĉielaj ministroj; nur la kunfandaj Ĝustigantoj ankoraŭ ne estas universale disdonacitaj.

Estas la cxefa celo de la Adama reĝimo influi la evoluantan homon por kompletigi la transiron de la ĉasista kaj pasxtista stadio de civilizacio gxis tiu de agrikulturisto kaj hortikulturisto, kompletigote de la apero de la urbaj kaj industriaj aldonaĵoj al la civilizacio. Dek mil jaroj de tiu ĉi diepoko de biologiaj levantoj estas sufiĉaj por efektivigi mirindan transformadon. Dudek kvin mil jaroj de tia administrado de la kuna saĝo de la Planeda Princo kaj la Materiaj Filoj kutime maturigas la sferon por la alveno de Magistra Filo.

Tiu ĉi epoko kutime atestas la kompletigon de la eliminado de la neadaptitoj kaj la ankoraŭ plua purigo de la rasaj trajtoj; sur normalaj mondoj la difektitaj bestaj tendencoj estas preskaŭ tute eliminitaj el la reproduktiĝantaj genaroj de la regno.

La Adamaj idoj neniam amalgamiĝas kun la malsuperaj trajtoj de la evoluaj rasoj. Nek estas la dia plano, ke la Planedaj Adamo kaj Eva pariĝu, persone, kun la evoluaj popoloj. Tiu ĉi projekto de rasa plibonigo estas la tasko de iliaj idoj. Sed la idoj de la Matriaj Gefiloj estas mobilizitaj dum generacioj, antaŭ ol la ministrado de rasa amalgamado estas inaŭgurita.

La rezulto de la donaco de la Adama vivoplasmo al la mortemulaj rasoj estas tuja plialtiĝo de intelekta kapablo kaj akcelo de spirita progreso. Kutime estas fizika pliboniĝo ankaŭ. Sur averaĝa mondo la post-Adama diepoko estas epoko de granda inventado, energia regado kaj mekanika disvolviĝo. Tio ĉi estas la epoko de la apero de multforma manufakturado kaj la regado de naturaj fortoj; ĝi estas la ora epoko de esplorado kaj la fina subigo de la planedo. Plejmulto de la materia progreso de mondo okazas dum tiu ĉi tempo de la inaŭguro de la disvolviĝo de la fizikaj sciencoj, precize kiel la epoko kiun Urantio nun spertas. Via mondo estas plenan diepokon kaj pli malantaŭ la averaĝa planeda programo.

Je la fino de la Adama diepoko sur normala planedo la rasoj estas praktike miksitaj, tiel ke oni povas vere proklami, ke “Dio faris el unu sango ĉiuj nacioj”, kaj ke lia Filo “faris el unu koloro ĉiuj popoloj”. La koloro de tia amalgamita raso estas kun iom oliveca nuanco de la viola koloro, la rasa “blanko” de la sferoj.

La primitivaj homoj estas plejparte karnovoraj; la Materiaj Gefiloj ne manĝas viandon, sed iliaj idoj post kelkaj generacioj ĝenerale gravitas al la ĉiovora nivelo, kvankam tutaj grupoj el iliaj idoj foje daŭre ne manĝas viandon. Tiu ĉi duobla origino de la post-Adamaj rasoj klarigas, kiel tiaj miksitaj homaj genaroj elmontras anatomiajn vestiĝojn apartenantajn al kaj la herbovoraj kaj karnovoraj bestaj grupoj.

Ene de dek mil jaroj de rasa amalgamado la rezultantaj genaroj montras diversajn gradojn de anatomia miksado, iuj trajtoj portantaj pli da markoj de la nekarnovoraj prapatroj, aliaj montrantaj pli el la distingaj trajtoj kaj fizikaj kararterizaĵoj de siaj karnovoraj evoluaj prapatroj. La plejmulto de tiuj ĉi mondaj rasoj baldaŭ fariĝas ĉiovoraj, vivtenante sin per vasta gamo da manĝaĵoj el kaj la animala kaj vegeta regnoj.

La post-Adama epoko estas la diepoko de internaciismo. Kun la preskaŭa kompletigo de la tasko de rasa miksiĝo, naciismo malkreskas, kaj la frateco de la homoj vere komencas realiĝi. Reprezenta registaro komencas anstataŭi la monarkan aŭ paternalisman formon de regado. La eduka sistemo mondiĝas, kaj iom post iom la lingvoj de la rasoj estas anstataŭitaj de la lingvo de la viola popolo. Universalaj paco kaj kunlaboro estas malofte atingitaj, ĝis la rasoj estas sufiĉe miksitaj, kaj parolas komunan lingvon.

Dum la finaj jarcentoj de la post-Adama epoko disvolviĝas nova intereso pri arto, muziko kaj literaturo, kaj tiu ĉi monda vekiĝo estas la signalo de la apero de Magistra Filo. La kronanta disvolviĝo de tiu ĉi epoko estas la universala intereso pri intelektaj realaĵoj, la vera filozofio. La religio fariĝas malpli naciisma, farigxas pli kaj pli planeda afero. Novaj revelacioj de vero karakterizas tiujn ĉi epokojn, kaj la Plejaltuloj komencas regi en la aferoj de la homo. La vero estas revelaciita ĝis la adminsitrado de la konstelacioj.

Granda etika progreso karakterizas tiun ĉi epokon; la frateco de la homoj estas la celo de la societo. Monda paco — la ĉeso de rasaj konfliktoj kaj nacia malamikeco — estas la indikilo pri planeda matureco por la alveno de la tria ordo de fileco, la Magistra Filo.

4. Homo post la Magistra Filo

Sur normalaj kaj lojalaj planedoj tiu ĉi epoko malfermiĝas, kiam la mortemulaj rasoj miksiĝis kaj biologie adaptiĝis. Ne estas rasaj aŭ koloraj problemoj; laŭvorte ĉiuj nacioj kaj rasoj estas el unu sango. La frateco de la homoj floras, kaj la nacioj lernas vivi sur tero en paco kaj trankvileco. Tia mondo staras sojle de granda kaj kulmina intelekta disvolviĝo.

Kiam evolua mondo tiel maturiĝas por la magistra epoko, unu el la alta ordo de Avonalaj Filoj aperas por magistra misio. La Planeda Princo kaj la Materiaj Filoj originas de la loka universo; La Magistra Filo venas el Paradizo.

Kiam la Paradizaj Avonaloj venas al la mortemulaj sferoj por juĝaj agoj, nur kiel diepokaj juĝistoj, ili neniam estas enkarnigitaj. Sed kiam ili venas por magistraj misioj, almenaux la unua fojo, ili ĉiam estas enkarnigitaj, kvankam ili ne spertas naskiĝon, nek ili mortas same kiel mortemuloj de la regno. Ili povas vivi dum multaj generacioj, kiam ili restas kiel regantoj sur iuj planedoj. Kiam iliaj misioj finiĝas, ili forlasas sian planedan vivon, kaj revenas al sia antaŭa statuso de dia fileco.

Ĉiu nova diepoko etendas la horizonton de revelaciita religio, kaj la Magistraj Filoj plivastigas la revelacion de vero ĝis portreti la aferojn de la loka universo kaj ĉiuj ĝiaj dependajxoj.

Post la komenca vizito de Magistra Filo la rasoj baldaŭ efektivigas sian ekonomian liberigxon. La ĉiutaga laboro necesa por subteni ies sendependecon reprezentus du horojn kaj duono de via tempo. Estas perfekte sekure liberigi tiajn etikajn kaj inteligentajn mortemuloj. Tiaj rafinitaj popoloj bone scias kiel utiligi sian liberan tempon por plibonigi sin kaj progresigi la planedon. Tiu ĉi epoko atestas la pluan purigon de la rasaj genaroj per la limigo de reproduktado inter la malpli adaptitaj kaj nebone dotitaj individuoj.

La politika registaro kaj socia administrado de la rasoj daŭre pliboniĝas, memregado estante bone establita fine de tiu ĉi epoko. Per memregado ni indikas la plej altan tipon de reprezenta registaro. Tiaj mondoj promocias kaj honoras nur la gvidantoj kaj regantoj, kiuj estas la plej taŭgaj por preni sur sin sociajn kaj politikajn respondecojn.

Dum tiu ĉi epoko la plejmulto de la mondaj mortemuloj estas loĝataj de Ĝustigantoj. Sed eĉ tiam la disdonaco de diaj Monitoroj ne ĉiam estas universala. La Ĝustigantoj kun kunfanda destino ne ankoraŭ estas disdonacitaj al ĉiuj planedaj mortemuloj; ankoraŭ necesas, ke la libervolaj kreitaĵoj elektu ricevi Misterajn Monitorojn.

Dum la lastaj epokoj de tiu ĉi diepoko, la socio komencas reveni al pli simpligitaj formoj de vivado. La kompleksa naturo de progresanta civilizacio iras sian kurson, kaj la mortemuloj lernas vivi pli nature kaj efike. Kaj tiu ĉi tendenco pliiĝas kun ĉiu sinsekva epoko. Tio estas la epoko de la florado de arto, muziko kaj supera lernado. La fizikaj sciencoj jam atingis la kulminon de disvolviĝo. La fino de tiu ĉi epoko, sur ideala mondo, atestas la plenecon de granda religia vekiĝo, tutmonda spirita iluminado. Kaj tiu ĉi ampleksa manifestiĝo de la spiritaj naturoj de la rasoj estas la signalo por la alveno de la disdonaca Filo kaj por la inaŭguro de la kvina mortemula epoko.

Sur multaj mondoj okazas, ke la planedo ne pretas por disdonaca Filo post unu magistra misio; en tia kazo estos dua, eĉ sinsekvo de Magistraj Filoj, ĉiu el kiuj progresigos la rasojn de diepoko al alia, ĝis la planedo estos preta akcepti la donacon de la sinelverŝa Filo. Dum la dua kaj postaj misioj la Magistraj Filoj povas esti aŭ ne esti enkarnigitaj. Sed negrave kiom da Magistraj Filoj povas aperi — kaj ili povas ankaŭ veni post la disdonaca Filo — la alveno de ĉiu el ili markas la finon de diepoko kaj la komencon de alia.

Tiuj ĉi diepokoj de la Magistraj Filoj daŭras de dudek kvin mil ĝis kvindek mil jarojn de la Urantia tempo. Foje tia epoko estas multe pli mallonga kaj malofte eĉ pli longa. Sed en la tempa pleneco unu el tiuj ĉi samaj Magistraj Filoj naskiĝos kiel Paradiza disdonaca Filo.

5. Homo post la disdonaca Filo

Kiam iu nivelo de intelekta kaj spirita disvolviĝo estas atingita sur loĝata mondo, Paradiza disdonaca Filo ĉiam alvenas. Sur normalaj mondoj li ne aperas en la karno, ĝis la rasoj atingis la plej altajn nivelojn de intelekta disvolviĝo kaj etika atingo. Sed sur Urantio la disdonaca Filo, eĉ via propra Kreinto-Filo, aperis fine de la Adama diepoko, sed tio ne estas la kutima ordo de eventoj sur la spacaj mondoj.

Kiam la mondoj maturigxas por spiritecigo, la disdonaca Filo alvenas. Tiuj ĉi Filoj ĉiam apartenas al la Magistra aŭ Avonala ordo, krom en tiu kazo, unufoje en ĉiu loka universo, kiam la Kreinto-Filo preparas sian finan disdonacon sur iu evolua mondo, kiel okazis, kiam Mikaelo de Nebadono aperis sur Urantio por disdonaci sin al viaj mortemulaj rasoj. Nur unu mondo inter cxirkaux dek milionoj povas ĝui tian donacon; ĉiuj aliaj mondoj spirite progresas per la disdonaco de Paradiza Filo de la Avonala ordo.

La disdonaca Filo alvenas sur mondon de alta eduka kulturo, kaj renkontas rason spirite trejnitan kaj preparitan por asimili altnivelajn instruojn kaj aprezi la disdonacan mision. Tio ĉi estas epoko karakterizita de la tutmonda sercxo pri morala kulturo kaj spirita vero. La mortemula pasio de tiu ĉi diepoko estas la penetrado de la kosma realo kaj komuneco kun la spirita realo. La revelacioj pri la vero etendigxas gxis inkluzivi la superuniverson. Tute novaj sistemoj de edukado kaj regado kreskas por anstataŭi la krudajn reĝimojn de antauxaj tempoj. La ĝojo vivi prenas novan koloron, kaj la reagoj de vivo estas ekzaltitaj ĝis ĉielaj altaĵoj de tono kaj tembro.

La disdonaca Filo vivas kaj mortas por spirite plialtigi la mortemulajn rasojn de mondo. Li establas la “novan kaj vivan vojon”; lia vivo estas enkarniĝo de la Paradiza vero en la mortemula karno, tiu veraĵo mem — la Spirito de Vero — kies scio liberigos la homojn.

Sur Urantio la establo de tiu ĉi “nova kaj viva vojo” estis fakto same kiel vero. La izolado de Urantio dum la Lucifera ribelo suspendis la proceduron, per kiu la mortemuloj povas pasi post la morto rekte al la bordoj de la domego-mondoj. Antaŭ la epoko de Kristo Mikaelo sur Urantio ĉiuj animoj dormis ĝis la diepokaj, aŭ specialaj jarmilaj resurektoj. Eĉ Moseo ne rajtis iri trans la alia flanko ĝis la okazo de speciala resurekto, ĉar Kaligastio, la defalinta Planeda Princo, kontestis tian liberigon. Sed de la tago de Pentekosta, la Urantiaj mortemuloj denove povas rekte iri al la morontiaj sferoj.

Dum la resurekto de disdonaca Filo, la trian tagon post la forlaso de sia enkarnigita vivo, li supreniras dekstre de la Universala Patro, ricevas la certigon pri la akcepto de la disdonaca misio, kaj revenas al la Kreinto-Filo ĉe la sidejo de la loka universo. Poste la disdonaca Avonalo kaj la Kreinto-Mikaelo sendas sian kunan spiriton, la Spirito de Vero, al la disdonaca mondo. Tio ĉi estas la okazo, kiam la “spirito de la triumfa Filo estas elverŝita super ĉiujn karnojn”. La Universa Patrino-Spirito ankaŭ partoprenas en tiu ĉi disdonaco de la Spirito de Vero, kaj samtempe okazas la promulgon de la Penso-Ĝustigantoj. Poste ĉiuj mense normalaj libervolaj kreitaĵoj de tiu mondo ricevos Ĝustigantojn, tuj kiam ili atingos la aĝon de morala respondeco, de spirita elekto.

Se tia disdonaca Avonalo devus reveni al mondo post la disdonaca misio, li ne enkarniĝus, sed venus “en gloro kun la serafaj multegoj”.

La epoko post la disdonaca Filo povas daŭri de dek mil ĝis cent mil jaroj. Estas neniu arbitra tempo asignita al iu el tiuj ĉi diepokaj eraoj. Tio ĉi estas tempo de granda etika kaj spirita progreso. Sub la spirita influo de tiuj ĉi epokoj la homa karaktero spertas eksterordinarajn transformojn, kaj travivas fenomenan disvolviĝon. Fariĝas eble apliki la oran regulon en praktika funkciado. La instruoj de Jesuo estas vere aplikeblaj al mortemula mondo, kiu ricevis la preparan trejnadon de la antaŭdisdonacaj Filoj kun iliaj diepokoj de karaktera nobligon kaj kultura pliigo.

Dum tiu ĉi erao la problemoj de malsano kaj deliktado estas praktike solvitaj. La degenerado estas jam plejparte eliminita de la selekta reproduktado. La malsano estas praktike majstrita per la tre fortikaj kvalitoj de la Adamaj trajtoj kaj per la inteligenta kaj tutmonda aplikado de la eltrovoj de la fizikaj sciencoj de antaŭaj epokoj. La averaĝa vivdaŭro dum tiu ĉi periodo plilongiĝas multe pli ol la ekvivalento de tri cent jaroj de la Urantia tempo.

Tra tiu ĉi tuta epoko estas progresanta malpliiĝo de registara superrigardo. Vera memregado komencas funkcii; malpli kaj malpli da limigaj leĝoj estas necesaj. La militaj branĉoj de nacia rezistado estas malaperantaj; la erao de internacia harmonio vere alvenas. Estas multaj nacioj, plejparte determinitaj de geografia distribuo, sed nur unu raso, unu lingvo kaj unu religio. La mortemulaj aferoj estas preskaŭ, sed ne tute, utopiaj. Tio ĉi vere estas granda kaj glora epoko!

6. Post-disdonaca epoko de Urantio

La disdonaca Filo estas la Princo de Paco. Li alvenas kun la mesaĝo: “Paco sur la tero kaj bona volo inter la homoj”. Sur normalaj mondoj tio ĉi estas diepoko de tutmonda paco; la nacioj ne plu lernas militon. Sed tiaj favoraj influoj ne ĉeestis la venon de via disdonaca Filo, Kristo Mikaelo. Urantio ne iras laŭ la normala ordo. Via mondo estas malkongrua kun la planeda procesio. Via Majstro, kiam sur la tero, avertis siajn disĉiplojn, ke lia veno ne alportos la kutiman regadon de paco sur Urantio. Li klare diris al ili, ke okazos “militoj kaj onidiroj pri militoj”, ke nacioj leviĝos kontraŭ nacioj. Alifoje li diris: “Ne pensu, ke mi venis por alporti pacon sur la teron”.

Eĉ sur normalaj evoluaj mondoj la realigo de la tutmonda frateco inter homoj ne estas facila atingo. Sur konfuzita kaj senorda planedo kiel Urantio tia atingo postulas multe pli da tempo, kaj necesigas multe pli grandan klopodon. Nehelpita socia evoluo apenaŭ povas atingi tiajn feliĉajn rezultojn sur spirite izolita sfero. Religia revelacio estas esenca por realigi la fratecon sur Urantio. Dum Jesuo montris la vojon por tuj atingi la spiritan fratecon, la realigo de socia frateco sur via mondo multe dependas de la atingo de la jenaj personaj transformoj kaj planedaj alĝustigoj:

1. Socia frateco. Multobligo de internaciaj kaj interrasaj sociaj kontaktoj kaj fratecaj asocioj per vojaĝo, komerco kaj konkura ludo. Disvolviĝo de komuna lingvo kaj la multobligo de multilingvistoj. La rasa kaj nacia interŝanĝo de studentoj, instruistoj, industriistoj kaj religiaj filozofoj.

2. Reciprokeco de intelekta fekundigado. Frateco estas neebla sur mondo kies loĝantoj estas tiel primitivaj kiel ili malsukcesas agnoski la malsaĝecon de absoluta egoismo. Interŝanĝo de nacia kaj rasa literaturo estas necesa. Ĉiu raso devas familiariĝi kun la penso de ĉiuj rasoj; ĉiu nacio devas koni la sentojn de ĉiuj nacioj. Nescio generas suspekton, kaj suspekto estas neakordigebla kun la esenca sinteno de simpatio kaj amo.

3. Etika vekiĝo. Nur etika konscio povas senmaskigi la senmoralecon de homa maltoleremo kaj la pekecon de fratmortiga malpaco. Nur morala konscio povas kondamni la malbonojn de nacia envio kaj rasa ĵaluzo. Nur moralaj estaĵoj ĉiam serĉos la spiritan klarvidon, kiu estas esenca por vivi la oran regulon.

4. Politika saĝo. La emocia matureco estas esenca por memregado. Nur emocia matureco certigos la anstataŭigon de internaciaj teknikoj de civilizita juĝado por la barbara arbitracio de milito. Saĝaj ŝtatistoj iam laboros por la bonstato de la homaro, eĉ dum ili strebos promocii la intereson de siaj naciaj aŭ rasaj grupoj. La egoisma politika sagaceco estas plejlaste memmortiga — detrua de ĉiuj tiuj eltenaj kvalitoj, kiuj garantias la postvivon de planeda grupo.

5. Spirita klarvido. La homa frateco estas finfine fundita sur la agnosko de la patreco de Dio. La plej rapida vojo por realigi la homan fratecon sur Urantio estas efektivigi la spiritan transformadon de la nuntempa homaro. La sola tekniko por akceli la naturan tendencon de socia evoluo estas apliki spiritan premon de supre, tiel pliigante la moralan klarvidon dum plialtigante la animan kapablon de ĉiu mortemulo kompreni kaj ami ĉiun alian mortemulon. Reciproka kompreno kaj frateca amo estas transcendaj civiliziloj kaj potencaj faktoroj en la tutmonda realigo de la homa frateco.

Se vi povus esti transportitaj de via subevoluinta kaj konfuzita mondo al iu normala planedo nun en la epoko post la disdonaca Filo, vi pensus, ke vi estus translokita en la ĉielo de viaj tradicioj. Vi apenaŭ kredus, ke vi observus la normalan evoluan funkciadon de mortemula sfero loĝata de homoj. Tiuj ĉi mondoj estas en la spiritaj cirkvitoj de sia regno, kaj ili ĝuas ĉiujn avantaĝojn de la universaj elsendoj kaj la reflektecaj servoj de la superuniverso.

7. Homo post la Instruisto-Filo

La Filoj de la sekva ordo alvenantaj sur la averagxan evoluan mondon estas la Trinitataj Instruisto-Filoj, la diaj Filoj de la Paradiza Trinitato. Denove ni trovas, ke Urantio estas malkongrua kun siaj frataj sferoj pro la fakto, ke via Jesuo promesis reveni. Tiun promeson li certe plenumos, sed neniu scias, ĉu lia dua veno antaŭos aŭ sekvos la aperojn de Magistra Filo aŭ Instruisto-Filoj sur Urantio.

La Instruisto-Filoj grupe venas al la spiriteciĝantaj mondoj. Planeda Instruisto-Filo estas asistata kaj subtenata de sepdek unuarangaj Filoj, dek du duarangaj Filoj kaj tri el la plej altaj kaj plej spertaj de la plejsupera ordo de Dajnaloj. Tiu ĉi korpuso restos dum iom da tempo sur la mondo, sufiĉe longe por efektivigi la transiron de la evoluaj epokoj ĝis la erao de lumo kaj vivo — ne malpli ol mil jaroj de planeda tempo kaj ofte multe pli. Tiu ĉi misio estas Trinitata kontribuo al la antaŭaj klopodoj de ĉiuj diaj personecoj, kiuj ministris al loĝata mondo.

La revelacio de vero estas nun etendita al la centra universo kaj Paradizo. La rasoj fariĝas tre spiritaj. Granda popolo evoluis, kaj granda epoko proksimiĝas. La eduka, ekonomia kaj administra sistemoj de la planedo spertas radikalajn transformojn. Novaj valoroj kaj rilatoj estas establataj. La regno de la ĉielo aperas sur la tero, kaj la gloro de Dio verŝiĝas sur la mondo.

Tio ĉi estas diepoko, kiam multaj mortemuloj estas translokitaj el inter la vivantoj. Ju pli la erao de la Trinitataj Instruistoj-Filoj progresas, des pli la spirita fideleco de la tempaj mortemuloj fariĝas universala. Des la natura morto fariĝas ofta, ju pli la Ĝustigantoj kunfandiĝas kun siaj subjektoj dum la vivtempo en la karno. La planedo fine estas klasifikita kiel en la unuaranga modifita ordo de mortemula supreniro.

La vivo dum tiu ĉi erao estas agrabla kaj profitodona. La degenerado kaj la kontraŭsociaj postefikoj de la longa evolua lukto estas praktike forigitaj. La vivdaŭro prosimiĝas al kvincent Urantiaj jaroj, kaj la reprodukta kvanto de rasa kreskado estas inteligente regata. Tute nova ordo de socio aperas. Estas ankoraŭ grandaj diferencoj inter mortemuloj, sed la stato de socio preskaŭ proksimiĝas al la idealoj de socia frateco kaj spirita egaleco. Reprezentanta registaro estas malaperanta, kaj la mondo pasas sub la regado de individua memregado. La funkcio de registaro estas ĉefe direktita al kolektivaj taskoj de socia adminstrado kaj ekonomia kunordigo. La ora epoko rapide venas; la tempa celo de la longa kaj intensa evolua lukto estas videbla. La rekompenso de la epokoj estas baldaŭ realiĝonta; la saĝeco de la Dioj estas manifestiĝonta.

La fizika adminsitrado de mondo dum tiu ĉi epoko postulas po ĉirkaŭ unu horo ĉiun tagon al ĉiu plenkreska individuo; tio estas la ekvivalento de unu horo de la Urantia tempo. La planedo estas en proksimaj rilatoj kun universaj aferoj, kaj ĝia popolo povas konsulti la lastajn elsendojn kun la sama intereso, kiel vi nun montras pri la lastaj eldonoj de viaj ĉiutagaj ĵurnaloj. Tiuj ĉi rasoj okupiĝas pri mil interesaj aferoj nekonataj sur via mondo.

Pli kaj pli, vera planeda fideleco al la Plejsupera Estaĵo kreskas. Generacion post generacio, pli kaj pli de la raso aliĝas al tiuj, kiuj praktikas justecon, kaj vivas mizerikordon. Malrapide sed certe la mondo estas venkita de la ĝoja servo de la Filoj de Dio. La fizikaj malfacilaĵoj kaj materiaj problemoj estas grandparte solvitaj; la planedo maturiĝas al altnivela vivo kaj pli fiksita ekzisto.

De tempo al tempo dum ilia tuta diepoko la Instruisto-Filoj daŭrigas veni al tiuj ĉi pacaj mondoj. Ili ne forlasas mondon, ĝis ili observas, ke la evolua plano, koncerne tiun planedon, glate funkcias. Magistra Filo de juĝo kutime akompanas la Instruisto-Filojn dum iliaj sinsekvaj misioj, dum alia tia Filo funkcias, kiam ili foriras, kaj tiuj ĉi juĝaj agoj daŭras epokon post epoko tra la tuta daŭro de la mortemula reĝimo de tempo kaj spaco.

Ĉiu perioda misio de la Trinitataj Instruisto-Filoj sinsekve ekzaltigas tian ĉielan mondon al ĉiam suprenirantaj altaĵoj de saĝeco, spiriteco kaj kosma iluminado. Sed la noblaj indiĝenoj de tia sfero daŭre estas limhavaj kaj mortemaj. Nenio estas perfekta; tamen evoluas kvalito de preskaŭa perfekteco en la funkciado de neperfekta mondo kaj en la vivoj de ĝiaj homaj loĝantoj.

La Trinitataj Instruisto-Filoj povas multfoje reveni al la sama mondo. Sed frue aŭ malfrue, lige kun la fino de unu el iliaj misioj, la Planeda Princo estas promociita al la pozicio de Planeda Suvereno, kaj la Sistema Suvereno aperas por proklami la eniron de tia mondo en la eraon de lumo kaj vivo.

Temis pri la konkludo de la fina misio de la Instruisto-Filoj (almenaŭ laŭ la kronologio de normala mondo), ke Johano skribis: “Mi vidis novan ĉielon kaj novan teron, kaj la novan Jerusalemon malsuprenirantan de Dio el la ĉielo, pretigitan kiel princino ornamita por sia princo”.

Tio ĉi estas la sama renovigita tero, la progresinta planeda stadio, kiun la malnova profeto viziis, kiam li skribis: “‘Ĉar, kiel la nova ĉielo kaj la nova tero, kiujn mi kreos, restos antaŭ mi, tiel vi kaj viaj infanoj postvivos; kaj okazos, ke novan lunon post alia, sabaton post alia, venos ĉiu karno por adorkliniĝi antaŭ mi’ diras la Eternulo.”

Estas la mortemuloj de tia epoko, kiuj estas priskribitaj kiel “elektita generacio, reĝa pastraro, sankta nacio, ekzaltita popolo; kaj vi proklamos la laŭdojn de Tiu, kiu vokis vin el mallumo en tiun ĉi mirindan lumon”.

Ne grave kia la speciala natura historio de individua planedo povas esti, neniu diferenco ĉu regno estis plene lojala, makulita pro malbono aŭ malbenita pro peko — ne grave kiaj precedencoj povas esti — frue aŭ malfrue la graco de Dio kaj la ministrado de anĝeloj kondukos al la alveno de la Trinitataj Instruisto-Filoj; kaj ilia foriro, post ilia fina misio, inaŭguros tiun ĉi superban eraon de lumo kaj vivo.

Ĉiuj mondoj de Satanio povas partopreni la esperon de tiu, kiu skribis: “Tamen ni, laŭ Lia promeso, atendas novan ĉielon kaj novan teron, en kiu loĝas rekteco. Tial, amataj, vidante ke vi serĉas tiajn aferojn, diligentu, ke vi estu trovitaj de Li en paco, senmakulaj kaj senriproĉaj.”

La foriro de la korpuso de Instruisto-Filoj, fine de ilia unua aŭ posta regado, enkondukas la aŭroron de la erao de lumo kaj vivo — la sojlo de la transiro inter tempo kaj la antaŭĉambro de eterneco. La planeda realigo de tiu ĉi erao de lumo kaj vivo multe pli ol egalas la plej karajn atendojn de la Urantiaj mortemuloj, kiuj konservis neniujn pli klarvidajn konceptojn pri la estonta vivo, ol tiuj ampleksitaj de siaj religiaj kredoj, kiuj priskribas la ĉielon kiel la tujan destinon kaj la finan loĝejon de la postvivantaj mortemuloj.

[Patronita de Potenca Mesaĝisto portempe alligita al la personaro de Gabrielo.]