Kajero 51

La planedaj Adamoj

Dum la diepoko de Planeda Princo la primitiva homo atingas la limon de natura evolua disvolviĝo, kaj tiu ĉi biologia atingo signalas al la Suvereno sendi sur tia mondo la dua ordo de fileco, la biologiaj levantoj. Tiuj ĉi Filoj, ĉar ili estas du — la Materiaj Gefiloj — estas kutime konataj sur planedo kiel Adamo kaj Eva. La originala Materia Filo de Satanio estas Adamo, kaj tiuj, kiuj iras al la sistemaj mondoj kiel biologiaj levantoj, ĉiam portas la nomon de tiu ĉi unua kaj originala Filo de sia unika ordo.

Tiuj ĉi Filoj estas la materia donaco de la Kreinto-Filo al la loĝataj mondoj. Kune kun la Planeda Princo ili restas sur la asignita planedo dum la tuta evolua kurso de tia sfero. Tia aventuro sur mondo havanta Planedan Princon ne estas tre danĝera, sed sur apostata planedo, regno sen spirita reganto kaj senigita je interplaneda komunikado, tia misio estas plena je danĝeroj.

Kvankam vi ne povas esperi scii ĉion pri la laboro de tiuj ĉi Filoj sur ĉiuj mondoj de Satanio kaj aliaj sistemoj, aliaj kajeroj pli plene priskribas la vivon kaj spertojn de la interesa paro, Adamo kaj Eva, kiuj venis el la korpuso de la biologiaj levantoj de Jerusemo por plialtigi la Urantiajn rasojn. Kvankam estis aborto de la idealaj planoj por plibonigi viajn indiĝenajn rasojn, tamen la misio de Adam ne estis vana; Urantio nemezureble profitis de la donaco de Adamo kaj Eva, kaj inter iliaj kunuloj kaj en la superaj konsilioj ilia misio ne estas agnoskita kiel totala fiasko.

1. Origino kaj naturode la Materiaj Filoj de Dio

La materiaj aŭ seksaj Gefiloj estas la idoj de la Kreinto-Filo; la Universa Patrino-Spirito ne partoprenas en la produktado de tiuj ĉi estaĵoj, kiuj estas destinitaj funkcii kiel fizikaj levantoj sur la evoluaj mondoj.

La materia ordo de fileco ne estas unuforma tra la tuta loka universo. La Kreinto-Filo produktas nur unu paron da tiaj estaĵoj en ĉiu loka sistemo; tiuj ĉi originalaj paroj estas diversaj laŭ naturo, estante agorditaj al la vivo-pratipo de siaj respektivaj sistemoj. Tio ĉi estas necesa, ĉar alie la reproduktiva potencialo de la Adamoj ne funkcius kun tiu de la evoluantaj mortemaj estaĵoj de la mondoj de iu ajna sistemo. La Adamo kaj Eva, kiuj venis al Urantio, devenis de la originala Satania paro de la Materiaj Filoj.

La Materiaj Filoj varias en alteco inter du kaj duono kaj tri metroj, kaj iliaj korpoj lumas kun la brilo de radianta lumo de viola nuanco. Dum materia sango cirkulas en iliaj materiaj korpoj, ili ankaŭ estas superŝarĝitaj per dia energio kaj saturitaj per ĉiela lumo. Tiuj ĉi Materiaj Filoj (la Adamoj) kaj la Materiaj Filinoj (la Eva-oj) estas egalaj unu al la alia, diferencante nur laŭ reproduktiva naturo kaj iuj kemiaj dotoj. Ili estas egalaj sed diferencaj, virseksaj kaj inseksaj — do komplementaj — kaj estas fasonitaj por servi en preskaŭ ĉiuj taskoj en paroj.

La Materiaj Filoj ĝuas duoblan nutradon; ili estas vere duoblaj laŭ naturo kaj konsisto, uzante materiigitan energion, multe kiel faras la fizikaj estaĵoj de la regno, dum ilia senmorta ekzisto estas plene konservita per la rekta kaj aŭtomata konsumado de iuj subtenaj kosmaj energioj. Se ili malsukcesas en asignita misio, aŭ eĉ se ili konscie kaj intence ribelas, tiu ĉi ordo de Filoj fariĝas izolita, fortranĉita el la konektado kun la universa fonto de lumo kaj vivo. Poste ili praktike fariĝas materiaj estaĵoj, destinitaj komenci la kurson de materia vivo sur sia asignita mondo, kaj devigitaj serĉi la universajn juĝistojn por esti juĝitaj. La materia morto fine ĉesigos la planedan karieron de tia malfeliĉa kaj Malprudenta Materiaj Gefilo.

Originaj aŭ rekte kreitaj Adamo kaj Eva estas senmortaj laŭ esence propra doto same kiel ĉiuj aliaj ordenoj de fileco de loka universo, sed malpliiĝo de senmorteca potencialo karakterizas iliajn gefilojn. Tiu ĉi originala paro ne povas transdoni senkondiĉan senmortecon al siaj generitaj gefiloj. Iliaj idoj dependas por daŭra vivo de nerompita intelekta sinkronio de la cirkvito de mensa gravito de la Spirito. De la komenco de la sistemo de Satanio, dek tri Planedaj Adamoj estis perditaj pro ribelo kaj fiasko kaj 681 204 en subordigitaj postenoj de fido. Plejmulto el tiuj ĉi dizertoj okazis dum la Lucifera ribelo.

Vivante kiel permanentaj civitanoj sur la sistemaj ĉefmondoj, kaj eĉ funkciante en malsupreniraj misioj sur la evoluaj planedoj, la Materiaj Filoj ne posedas Ĝustigantojn; sed estas per iliaj servoj mem, ke ili akiras spertecan kapablon loĝigi Ĝustigantojn kaj Paradizan supreniran karieron. Tiuj ĉi unikaj kaj mirinde utilaj estaĵoj estas la konektaj ĉeneroj inter la spiritaj kaj fizikaj mondoj. Ili estas koncentritaj sur la sistemaj ĉefmondoj, kie ili reproduktiĝas kaj daŭras kiel materiaj civitanoj de la regno, kaj de kie ili estas senditaj al la evoluaj mondoj.

Male al la aliaj kreitaj Filoj de planeda servo la materia ordo de fileco ne estas laŭ naturo nevidebla al la materiaj kreitaĵoj, kiel la loĝantoj de Urantio. Tiuj ĉi Filoj de Dio estas videblaj, komprenitaj, kaj povas siavice efektive miksiĝi kun la tempaj kreitaĵoj, eĉ povas generi kun ili, kvankam tiu rolo de biologia levado kutime estas atribuita al la idoj de la Planedaj Adamoj.

Sur Jerusemo la lojalaj infanoj de iuj ajn Adamo kaj Eva estas senmortaj, sed la idoj de Materiaj Gefiloj generitaj post ilia alveno sur evolua planedo ne estas tiel imunaj kontraŭ la natura morto. Okazas ŝanĝo en la mekanismo de vivo-transdonado, kiam tiuj ĉi Materiaj Filoj estas remateriigitaj por funkcii kiel reproduktantoj sur evolua mondo. La Vivo-Portantoj fasone intence senigas la Planedajn Adamojn kaj Eva-ojn je la povo naski senmortajn gefilojn. Se ili ne fiaskas, Adamo kaj Eva dum planeda misio povas senfine vivi tie, sed ene de iuj limoj iliaj infanoj spertas malpliiĝantan vivdaŭron post ĉiu sekva generacio.

2. Transito de la Planedaj Adamoj

Post ricevo de la novaĵo, ke alia loĝata mondo atingis la kulminon de fizika evoluo, la Sistema Suvereno kunvenigas la korpuson de Materiaj Gefiloj sur la sistema ĉefmondo; kaj post la diskuton pri la bezonoj de tia evolua mondo, du el la grupo da volontuloj — unu Adamo kaj unu Eva de la altranga korpuso de Materiaj Filoj — estas selektitaj por entrepreni la aventuron, submeti sin al la profunda dormo prepara al enserafigo kaj transporto el sia hejmo de asociita servo al la nova regno de novaj oportunoj kaj novaj danĝeroj.

Adamoj kaj Eva-oj estas duonmateriaj kreitaĵoj kaj, pro tio, ne estas transporteblaj de serafoj. Ili devas suferi malmateriiĝon sur la sistema ĉefmondo, antaŭ ol ili enserafiĝu por sia transporto al sia asignita mondo. La transportaj serafoj kapablas efekti tiajn ŝanĝojn ĉe la Materiaj Filoj kaj aliaj duonmateriaj estaĵoj por ebligi ilian enserafigon kaj transportadon tra la spaco el mondo aŭ sistemo al alia. Ĉirkaŭ tri tagoj de norma tempo estas necesaj por prepari tiun ĉi transporton, kaj ĝi postulas la kunlaboron de Vivo-Portantoj por restarigi tian malmateriigitan kreitaĵon al normala ekzisto post alveno fine de la vojaĝo per serafa transporto.

Kvankam estas tiu ĉi malmateriiga tekniko por prepari transiton de Adamoj el Jerusemo al la evoluaj mondoj, ne estas ekvivalenta metodo por preni ilin for de tiaj mondoj, krom se la tuta planedo devas esti evakuita, tiuokaze la urĝa instalado de la malmateriiga tekniko estas farita por la tuta savebla loĝantaro. Se iu fizika katastrofo pereigus la planedan loĝejon de evoluanta raso, la Melkicedekoj kaj Vivo-Portantoj instalus la teknikon de malmateriigo por ĉiuj postvivantoj, kaj per serafa transporto tiuj ĉi estaĵoj estus forportitaj al la nova mondo preparita por daŭrigi sian ekziston. La evoluo de homa raso, unufoje komencita sur spaca mondo, devas daŭri tute sendepende de la fizika postvivo de tiu planedo, sed dum la evoluaj epokoj ne estas alie celite, ke Planeda Adamo aŭ Eva forlasu sian elektitan mondon.

Post sia alveno al sia planeda destino la Materiaj Gefiloj estas remateriigitaj sub la direktado de la Vivo-Portantoj. La tuta procezo postulas de dek ĝis dudek ok tagoj de la Urantia tempo. La nekonscio de la serafa dormo daŭras tra tiu ĉi tuta periodo de rekonstruado. Kiam la rekunigado de la fizika organismo estas kompletigita, tiuj ĉi Materiaj Gefiloj troviĝas en sia nova hejmo kaj sur sia nova mondo, praktike kiel ili estis antaŭ ol submeti sin al la malmateriiga procezo sur Jerusemo

3. La adamaj misioj

Sur la loĝataj mondoj la Materiaj Gefiloj konstruas sian propran Ĝardenojn-hejmojn, baldaŭ helpitaj de siaj propraj infanoj. Kutime la loko estis selektita de la Planeda Princo, kaj la korpa personaro okupiĝas multe pri la antaŭa laboro de preparado helpe de multaj superaj specoj de indiĝenaj rasoj.

Tiuj ĉi Ĝardenoj de Edeno estas tiel nomitaj honore al Edentio, la konstelacia ĉefmondo, kaj ĉar ili estas fasonitaj laŭ la botanika grandiozeco de la ĉefmondo de la Plejaltaj Patroj. Tiaj ĝardenoj-hejmoj kutime situas en fora loko kaj en zono proksima al tropiko. Ili estas mirindaj kreaĵoj sur averaĝa mondo. Vi tute ne povas imagi tiujn ĉi belegajn centrojn de kulturo laŭ la fragmenta raporto de la abortita disvolviĝo de tia entrepreno sur Urantio.

Planedaj Adamo kaj Eva potenciale estas plena donaco de fizika gracio al la mortemulaj rasoj. La ĉefa okupo de tia importita paro estas multobligi kaj plibonigi la tempajn infanojn. Sed estas neniu tuja interbredado inter la loĝantaro de la ĝardeno kaj tiuj de la mondo; dum multaj generacioj Adamo kaj Eva restas biologie apartigitaj de la evoluaj mortemuloj, dum ili konstruas fortan rason de sia ordo. Tio ĉi estas la origino de la violkolora raso sur la loĝataj mondoj.

La planoj por la rasa levado estas preparitaj de la Planeda Princo kaj lia personaro, kaj plenumitaj de Adamo kaj Eva. Kaj tie estas, kie via Materia Filo kaj lia kompano estis metitaj en granda malavantaĝo, kiam ili alvenis sur Urantion. Kaligastio ruze kaj efike kontraŭstaris la mision de Adamo; kaj malgraŭ ke la Melkicedekaj akceptantoj de Urantio laŭregule avertis kaj Adamo kaj Eva pri la planedaj danĝeroj esence propraj en la ĉeesto de la ribelema Planeda Princo, tiu ĉi arkiribelulo, per ruza artifiko, superruzis la Edenan paron, kaj enkaptis ilin en malobservon de la pakto de ilia kuratoreco kiel videblaj regantoj de via mondo. La perfida Planeda Princo ja sukcesis kompromiti vian Adamon kaj vian Eva-on, sed li malsukcesis en siaj klopodoj impliki ilin en la Lucifera ribelo.

La kvina ordo de anĝeloj, la planedaj helpantoj, estas ligitaj al la Adama misio, ĉiam akompanante la Planedajn Adamojn en iliaj mondajn aventurojn. La korpuso de komenca asigno nombras kutime ĉirkaŭ cent mil. Kiam la laboro de Urantiaj Adamo kaj Eva estis antaŭtempe lanĉita, kiam ili devojiĝis de la ordonita plano, estis unu el la serafaj Voĉoj de la Ĝardeno, kiu admonis ilin pri la ilia riproĉinda konduto. Kaj via rakonto pri tiu ĉi evento bone ilustras la manieron, per kiu viaj planedaj tradicioj emis atribui ĉion supernaturan al la Sinjoro Dio. Pro tio la Urantianoj ofte konfuziĝis pri la naturo de la Universala Patro, ĉar la vortoj kaj agoj de ĉiuj liaj asociitoj kaj subuloj estis tiel ĝenerale atribuitaj al li. En la kazo de Adamo kaj Eva, la anĝelo de la Ĝardeno estis neniu alia ol la ĉefo de la planedaj helpantoj tiam deĵoranta. Tiu ĉi serafo, Solonia, proklamis la aborton de la dia plano, kaj petis la revenon de la Melkicedekaj akceptantoj al Urantio.

La duarangaj mezvojaj kreitaĵoj aperas kun la Adamaj misioj. Same kiel la korpa personaro de la Planeda Princo, la idoj de la Materiaj Gefiloj estas laŭ du ordoj: iliaj fizikaj infanoj kaj la duaranga ordo de mezvojaj kreitaĵoj. Tiuj ĉi materiaj sed kutime nevideblaj planedaj ministroj multe kontribuas al la antaŭenigo de la civilizacio kaj eĉ al la subiĝo de malobeemaj malplimultoj, kiuj povas klopodi subfosi socian disvolviĝon kaj spiritan progreson.

La duarangaj mezvojuloj ne devas esti konfuzitaj kun la unuaranga ordo, kiu originas de la tempoj proksimaj al la alveno de la Planeda Princo. Sur Urantio plejmulto de tiuj ĉi pli fruaj mezvojaj kreitaĵoj ribeliĝis kun Kaligasto, kaj de Pentekosto estis enfermitaj. Multaj el la Adama grupo, kiuj ne restis lojalaj al la planeda administracio, estis same enfermitaj.

La tagon de Pentekosto la lojalaj unuarangaj kaj duarangaj mezvojuloj realigis libervolan unuiĝon, kaj de tiam kune funkciis en la mondaj aferoj. Ili servas sub la gvidado de lojalaj mezvojuloj alterne elektitaj el la du grupoj.

Via mondo estis vizitita de kvar ordoj de fileco: Kaligastio, la Planeda princo; Adamo kaj Eva de la Materiaj Filoj de Dio; Makivento Melkizedeko, la “saĝulo de Salemo” dum la epoko de Abrahamo; kaj Kristo Mikaelo, kiu venis kiel Paradiza disdonaca Filo. Kiom multe pli efika kaj bela tio estus, se Mikaelo, la plejsupera reganto de la universo de Nebadono, estus bonvenigita sur via mondo de lojala kaj efika Planeda Princo kaj sindediĉa kaj sukcesa Materia Filo, kiuj ambaŭ povus tiom multe fari por plialtigi la vivlaboron kaj mision de la disdonaca Filo! Sed ne ĉiuj mondoj estis tiel malfeliĉaj kiel Urantio, nek la misio de Planedaj Filoj de la Planedaj Adamoj ĉiam estis tiel malfacila aŭ tiel danĝera. Kiam ili sukcesas, ili kontribuas al la disvolviĝo de granda popolo, daŭrante kiel videblaj regantoj de planedaj aferoj, eĉ longtempe post kiam tia mondo estas fiksita en lumo kaj vivo.

4. La ses evoluaj rasoj

La dominanta raso dum la fruaj epokoj de la loĝataj mondo estas la ruĝa homo, kiu ordinare estas la unua, kiu atingas la homajn nivelojn de disvolviĝo. Sed kvankam la ruĝa homo estas la plej malnova raso de la planedo, la postaj koloraj popoloj ekaperas tre frue en la epoko de mortemula emerĝo.

La pli fruaj rasoj estas iom superaj al la postaj; la ruĝa homo staras multe super la indigokolora — nigra — raso. La Vivo-Portantoj donas la plenan doton de vivaj energioj al la komenca aŭ ruĝa raso, kaj ĉiu sekvanta evolua manifestiĝo de aparta grupo de mortemuloj reprezentas variadon malfavore al la origina doto. Eĉ la mortemula staturo tendencas malpliigi de la ruĝa homo ĝis la indigokolora raso, kvankam sur Urantio neatenditaj trajtoj de gigantismo aperis meze de la verdaj kaj oranĝokoloraj popoloj.

Sur tiuj mondoj havantaj ĉiujn ses evoluajn rasojn, la superaj popoloj estas la unua, tria kaj kvina — la ruĝa, la flava kaj la blua rasoj. La evoluaj rasoj tiel alternas laŭ kapablo pri intelekta kreskado kaj spirita disvolviĝo, la dua, kvara kaj sesa estantaj iom malpli dotitaj. Tiuj ĉi duarangaj rasoj estas la popoloj, kiuj mankas sur iuj mondoj; ili estas tiuj, kiuj estas ekstermitaj sur multaj aliaj. Estas malfeliĉe, ke sur Urantio vi tiel multe perdis viajn superajn bluajn homojn, krom ke ili persistas en via miksita “blanka raso”. La perdo de viaj oranĝkolora kaj verda rasoj ne estas tiel grava zorgo.

La evoluo de ses — aŭ tri — koloraj rasoj, kvankaŭ ŝajnanta malplivalorigi la originalan doton de la ruĝa homo, provizas iujn tre dezireblajn variaĵojn de mortemaj specoj, kaj ebligas alie neatingeblan esprimon de diversaj homaj potencialoj. Tiuj ĉi modifoj estas utilaj al la progreso de la homaro kiel tuto, kondiĉe ke ili estu poste plifortigitaj de la importita Adama aŭ violkolora raso. Sur Urantio tiu ĉi kutima plano de miksado ne estis amplekse plenumita, kaj tiu ĉi malsukceso plenumi la planon de rasa evoluo malebligas al vi kompreni iom pri la statuso de tiuj ĉi popoloj sur averaĝa loĝata planedo per la observado de la restaĵoj de tiuj ĉi fruaj rasoj sur via mondo.

Dum la unuaj tempoj de rasa disvolviĝo estas malgranda tendenco al la ruĝaj, flavaj kaj bluaj homoj interbrediĝi; estas sama tendenco al la oranĝkolora, verda kaj indigokolora rasoj.

La plej subevoluintaj homoj estas kutime dungitaj de la pli progresemaj rasoj. Tio ĉi respondecas pri la origino de sklaveco sur la planedoj dum la fruaj epokoj. La oranĝkoloraj homoj estas kutime submetitaj de la ruĝaj, kaj reduktitaj al la statuso de servantoj — foje ekstermitaj. La flavaj kaj ruĝaj homoj ofte interfratiĝas, sed ne ĉiam. La flava raso kutime sklavigas la verdan, dum la bluaj homoj subigas la indigokoloran. Tiuj ĉi rasoj de primitivaj homoj senhonte utiligas la servojn de siaj subevoluintaj kompanoj por devigaj laboroj, same kiel Urantianoj aĉetas kaj vendas ĉevalojn kaj brutojn.

Sur plejmulte da normalaj mondoj la kontraŭvola servuteco ne postvivas la diepokon de la Planeda Princo, kvankam mensaj difektitoj kaj sociaj deliktintoj ofte daŭre estas devigitaj fari kontraŭvolan laboron. Sed sur ĉiuj normalaj sferoj tia speco de primitiva sklaveco estas aboliciita baldaŭ post la alveno de la importita violkolora aŭ Adama raso.

Tiuj ĉi ses evoluaj rasoj estas destinitaj por esti miksitaj kaj ekzaltitaj per amalgamo kun la idoj de la Adamaj levantoj. Sed antaŭ ol tiuj ĉi popoloj estas miksitaj, la malsuperuloj kaj misadaptitoj estas plejparte eliminitaj. La Planeda Princo kaj la Materia Filo, kun aliaj taŭgaj planedaj autoritatuloj, prijuĝas la kapablecon de la reproduktantaj trajtoj. La malfacileco plenumi tian radikalan programon sur Urantio konsistas el la neĉeesto de kompetentaj juĝantoj por prijuĝi la biologian kapablon aŭ nekapablon de la individuoj de viaj mondaj rasoj. Malgraŭ tiu ĉi obstaklo ŝajnas, ke vi devus kapabli interkonsenti biologie disociiĝi el la rimarkeble netaŭgaj, difektitaj, degeneritaj kaj kontraŭsociaj devenoj.

5. Rasa amalgamado —
Disdonaco de la Adama sango

Kiam Planedaj Adamo kaj Eva alvenas sur loĝatan mondon, ili estis plene instrukciitaj de iliaj superuloj pri la plej bona metodo efektivigi la plibonigon de la ekzistantaj rasoj de inteligentaj estaĵoj. La procedura plano ne estas unuforma; multo estas lasita al la juĝo de la ministranta paro, kaj eraroj ne estas maloftaj, ĉefe sur senordaj kaj ribelaj mondoj kiel Urantio.

Kutime la violkoloraj popoloj ne komencas almagamiĝi kun la planedaj indiĝenoj, ĝis ilia grupo nombras pli ol miliono. Sed intertempe la personaro de la Planeda Princo proklamas, ke la infanoj de la Dioj venis malsupren, kvazaŭ por unuiĝi kun la homaj rasoj; kaj la homoj entuziasme atendas la tagon, kiam estos anoncita, ke tiuj, kiuj kvalifikiĝas kiel apartenantaj al la superaj rasaj trajtoj, povas iri al la Ĝardeno de Edeno, kaj esti elektitaj de la gefiloj de Adamo kiel la evoluaj gepatroj de la nova kaj miksita ordo de la homaro.

Sur normalaj mondoj la Planedaj Adamo kaj Eva neniam pariĝas kun la evoluaj rasoj. Tiu ĉi laboro de biologia plibonigo estas funkcio de la Adamaj idoj. Sed tiuj ĉi Adamidoj ne eliras inter la rasoj; la personaro de la princo alkondukas al la Ĝardeno de Edeno la superajn gevirojn dezirantaj pariĝi kun la Adamaj idoj. Kaj sur plejmulte da mondoj esti selektita kiel kandidato por pariĝi kun la gefiloj de la Ĝardeno estas konsiderata kiel plej alta honoro.

Por la unua fojo la rasaj militoj kaj aliaj tribaj luktoj malpliiĝas, dum la mondaj rasoj pli kaj pli penas kvalifikiĝi por agnosko kaj akcepto al la ĝardeno. Vi povas en la plej bona kazo havi tre magran ideon pri la maniero, per kiu tiu ĉi konkuranta lukto okupas la centron de ĉiuj agadoj sur normala planedo. Tiu ĉi tuta skemo de rasa plibonigo estis frue ruinigita sur Urantio.

La violkolora raso estas monogamia popolo, kaj ĉiu evolua geviro unuiĝanta kun la Adamaj gefiloj promesas ne preni aliajn geedzojn, kaj instrukcii al siaj infanoj al unuopa pariĝo. La infanoj de ĉiu el tiuj ĉi paroj estas edukitaj kaj trejnitaj en la lernejoj de la Planeda Princo, kaj sekve estas permesitaj iri al la raso de sia evolua gepatro, kaj tie geedziĝi inter la selektitaj grupoj de superaj mortemuloj.

Kiam tiu ĉi trajto de la Materiaj Filoj aldoniĝas al la evoluantaj rasoj de la mondoj, nova kaj pli granda epoko de evolua progreso komenciĝas. Sekvante tiun ĉi generan elfluon de importita kapablo kaj superevoluaj trajtoj, rezultas sinsekvo de rapidaj paŝoj en la civilizacio kaj la rasa disvolviĝo; dum cent mil jaroj pli da progreso estas farita ol dum unu miliono da jaroj de antaŭaj luktoj. Sur via mondo, eĉ malgraŭ la aborto de la ordonitaj planoj, granda progreso estis farita depost la donaco de Adama vivoplasmo al viaj popoloj.

Kaj kvankam la pursangaj infanoj de planeda Ĝardeno de Edeno povas disdonaci sin sur la superaj membroj de la evoluaj rasoj, kaj per tio plialtigi la biologian nivelon de la homaro, ne estus utile al la pli altaj trajtoj de Urantiaj mortemuloj pariĝi kun la malpli superaj rasoj; tia malprudenta procedo endanĝerigus la tutan civilizacion sur via mondo. Malsukcesinte atingi rasan harmoniigon per la Adama tekniko, vi devas nun solvi vian planedan problemon de rasa plibonigo per aliaj kaj plejparte homaj metodoj de adaptado kaj regado.

6. La Edena reĝimo

Sur plejmulte da loĝataj mondoj la Ĝardenoj de Edeno restas kiel superbaj kulturaj centroj, kaj daŭre funkcias kiel sociaj pratipoj de planedaj konduto kaj kutimo epokon post epoko. Eĉ dum la fruaj tempoj, kiam la violkoloraj popoloj estas relative apartigitaj, iliaj lernejoj akceptas konvenajn kandidatojn devenantajn el inter la mondaj rasoj, dum la industriaj disvolviĝoj de la ĝardeno malfermas novajn kanalojn de komercaj rilatoj. Tiel la Adamoj kaj Eva-ojn kaj iliaj idoj kontribuas al la subita ekspansio de kulturo kaj al la rapida plbonigo de la evoluaj rasoj de siaj mondoj. Kaj ĉiuj ĉi rilatoj estas pligrandigitaj kaj sigelitaj per la amalgamado de la evoluaj rasoj kaj la filoj de Adamo, rezultigante la tujan plialtiĝon de biologia statuso, la akceladon de intelekta potencialo kaj la plifortigon de spirita akceptemo.

Sur normalaj mondoj la ĝardenaj sidejoj de la violkolora raso fariĝas la dua centro de monda kulturo kaj, kune kun la sideja urbo de la Planeda Princo, fiksas la ritmon de la disvolviĝo de civilizacio. Dum jarcentoj la lernejoj de la urba sidejo de la Planeda Princo kaj la ĝardenaj lernejoj de Adamo kaj Eva estas samtempaj. Ili estas ĝenerale ne tre malproksimaj inter si, kaj ili kune laboras en harmonia kunlaboro.

Konsideru, kion signifus sur via mondo, se ie en Levantenio estis monda centro de civilizacio, granda planeda universitato de kulturo, kiu funkciis seninterrompe dum 37 000 jaroj. Kaj denove pauzu por pripensi, kiel la morala aŭtoritato de tia malnova centro estus plifortigita, se situis ne malproksime de ĝi ankoraŭ alia kaj pli malnova sidejo de ĉiela ministrado, kies tradicioj uzus akumulan forton de 500 000 jaroj de integrita evolua influo. Estas la kutimo, kiu fine disvastigas la idealojn de Edeno al tuta mondo.

La lernejoj de la Planeda Princo ĉefe okupiĝas pri filozofio, religio, moralo kal la superaj intelektaj kaj artaj atingoj. La ĝardenaj lernejoj de Adamo kaj Eva estas ĝenerale dediĉitaj al praktikaj artoj, fundamenta intelekta trejnado, socia kulturo, ekonomia disvolviĝo, komercaj rilatoj, fizika efikeco kaj civila registaro. Fine tiuj ĉi mondaj centroj amalgamiĝas, sed tiu ĉi efektiva filiiĝo foje ne okazas antaŭ la tempoj de la unua Magistra Filo.

La daŭra ekzisto de la Planedaj Adamo kaj Eva, kune kun la pursanga kerno de la violkolora raso, aldonas tiun stabilecon de kresko al la Edena kulturo, kiu siavice agas sur la civilizado de mondo kun la konvinka forto de tradicio. Ĉe tiuj ĉi senmortaj Materiaj Gefiloj ni renkontas la lastan kaj nemalhaveblan ĉeneron konektante Dion kun la homo, transpontante la preskaŭ infinitan abismon inter la eterna Kreinto kaj la plej malsuperaj limhavaj personecoj de tempo. Jen estas estaĵo de alta origino, kiu estas fizika, materia, eĉ seksa kreitaĵo kiel Urantiaj mortemuloj, unu kiu povas vidi kaj kompreni la nevideblan Planedan Princon kaj interpreti lin al la mortemaj kreitaĵoj de la regno, ĉar la Materiaj Gefiloj kapablas vidi ĉiujn spiritajn estajojn de la malsuperaj ordoj; ili vidas la Planedan Princon kaj lian tutan personaron, videblan kaj nevideblan.

Kun la paso de jarcentoj, per la amalgamado de iliaj idoj kun la homaj rasoj, tiuj ĉi Materiaj Gefiloj fariĝas akceptitaj kiel la komunaj prapatroj de la homaro, la komunaj gepatroj de la nun miksitaj idoj de la evoluaj rasoj. Estas celite, ke la mortemuloj, kiuj komenciĝas sur loĝatan mondon, havu la sperton agnoski sep patrojn:

1. La biologia patro — la patro en la karno.

2. La patro de la regno — la planeda Adamo.

3. La patro de la sferoj — la Sistema Suvereno.

4. La Plejalta Patro — la Konstelacia Patro.

5. La universa Patro — La Kreinto-Filo kaj plejsupera reganto de la lokaj kreaĵoj.

6. La super-Patroj — la Plejaĝuloj de Tagoj, kiuj regas la superuniverson.

7. La spirita aŭ Havona Patro — la Universala Patro, kiu loĝas en Paradizo, kaj disdonacas sian spiriton por vivi kaj labori en la mensoj da la humilaj kreitaĵoj, kiuj loĝas la universaron.

7. Unuiĝinta administrado

De tempo al tempo la Avonalaj Filoj de Paradizo venas al la loĝataj mondoj por juĝaj agoj, sed la unua Avonalo alvenanta por magistra misio inaŭguras la kvaran diepokon de evolua mondo de tempo kaj spaco. Sur iuj planedoj kie tiu ĉi Magistra Filo estas universale akceptita, li restas dum unu epoko; kaj tiel la planedo prosperas sub la kuna aŭtoritato de tri Filoj: la Planeda Princo, la Materia Filo kaj la Magistra Filo, la du ĉi-lastaj estantaj videblaj al ĉiuj loĝantoj de la regno.

Antaŭ ol la unua Magistra Filo finas sian mision sur normala evolua mondo, okazis la unuiĝo de la eduka kaj administrada laboro de la Planeda Princo kaj la Materia Filo. Tiu ĉi amalgamado de la duobla superrigardado de planedo ekzistigas novan kaj efikan ordon de monda administrado. Kiam la Magistra Filo foriras, la Planeda Adamo prenas sur sin la eksteran gvidadon de la sfero. La Materiaj Gefiloj tiel kune agas kiel planedaj administratoroj ĝis la fiksado de la mondo en la epoko de lumo kaj vivo; post kio la Planeda Princo estas promociita al la pozicio de Planeda Suvereno. Dum tiu ĉi epoko de progresanta evoluo, Adamo kaj Eva fariĝas tio, kio povus esti nomata kunaj ĉefministroj de la glorigita regno.

Tuj kiam la nova kaj firmigita ĉefurbo de la evoluanta mondo fariĝis bone establita, kaj same rapide kiel kompetentaj subordigitaj administrantoj povas esti adekvate trejnitaj, subĉefurboj estas fonditaj sur malproksimaj teritorioj kaj inter la malsamaj popoloj. Antaŭ la alveno de alia diepoka Filo, de kvindek ĝis cent el tiuj ĉi subcentroj estos organizitaj.

La Planeda Princo kaj lia personaro ankoraŭ prizorgas la spiritajn kaj filozofiajn kampojn de agado. Adamo kaj Eva speciale atentas pri la fizika, scienca kaj ekonomia statuso de la regno. Ambaŭ grupoj egale dediĉas siajn energiojn al la reklamado de la artoj, sociaj rilatoj kaj intelektaj atingoj.

Ĝis la tempo de la inaŭguro de la kvina diepoko de mondaj aferoj grandioza administrado de planedaj agadoj estis plenumita. La mortemula ekzisto sur tia bone administrita sfero estas ja stimula kaj profitodona. Kaj se Urantianoj povus nur observi vivon sur tia planedo, ili tuj aprezus la valoron de tiuj aferoj, kiujn ilia mondo perdis aliĝante al malbono kaj partoprenante en ribelo.

[Prezentita de Duaranga Lanonandeka Filo de la Rezerva Korpuso.]