Kajero 50
Kvankam apartenantaj al la ordo de Lanonandekaj Filoj, la Planedaj princoj estas tiel specialigitaj laŭ servo, ke ili ofte estas konsiderataj kiel aparta grupo. Post sia Melkicedeka atesto kiel duarangaj Lanonandekoj, tiuj Filoj de la loka universo estas asignitaj al la rezervoj de sia ordo sur la konstelacia sidejo. De tie ili estas asignitaj al diversaj devoj fare de la Sistema Suvereno kaj fine komisiitaj kiel Planedaj princoj kaj senditaj por regi la evoluantajn loĝatajn mondojn.
La signalo al Sistema Suvereno por agi al asigno de reganto al determinita planedo estas la ricevo de postulo de la Vivo-Portantoj sendi administran ĉefon por funkcii sur tiu ĉi planedo, sur kiu ili establis vivon, kaj disvolvis inteligentajn evoluajn estaĵojn. Ĉiuj planedoj loĝataj de evoluaj mortemaj kreitaĵoj ricevas planedan reganton de tiu ĉi ordo de fileco.
La Planeda Princo kaj liaj helpantaj fratoj reprezentas la plej proksiman personecigitan aliron (krom enkarniĝo), kiun la Eterna Filo de Paradizo povas fari al la humilaj kreitaĵoj de tempo kaj spaco. Vere, la Kreinto-Filo spirite tuŝas la kreitaĵojn de la regnoj per sia spirito, sed la Planeda Princo estas la lasta el la ordoj de personaj Filoj etendiĝanta de Paradizo ĝis la infanoj de la homoj. La Infinita Spirito venas tre proksime per la personoj de la gardistoj de destino kaj aliaj anĝelaj estaĵoj; la Universala Patro vivas en la homo per la antaŭpersona ĉeesto de la Misteraj Monitoroj; sed la Planeda Princo reprezentas la lastan klopodon de la Eterna Filo kaj liaj Filoj proksimiĝi al vi. Sur nove loĝata mondo la Planeda Princo estas la sola reprezentanto de la kompleta dieco, origininta de la Kreinto-Filo (la ido de la Universala Patro kaj la Eterna Filo) kaj la Dia Ministro (la universa Filino de la Infinita Spirito).
La princo de nove loĝata mondo estas ĉirkaŭita de lojala korpuso de helpantoj kaj asistantoj kaj de granda nombro da ministrantaj spiritoj. Sed la direkta korpuso de tiaj novaj mondoj devas aparteni al la malsuperaj ordoj de la administrantoj de sistemo por esti denaske simpatia kaj kompreni la planedajn problemojn kaj malfacilaĵojn. Kaj ĉiuj ĉi klopodoj por provizi simpatian regadon al la evoluaj mondoj necesigas la pliigitan riskon, ke tiuj ĉi preskaŭ homaj personecoj povas devojiĝi per la ekzaltiĝo de sia menso mem super la volo de la Plejsuperaj Regantoj.
Estante tute solaj kiel reprezentantoj de la dieco sur la individuaj planedoj ili estas severe elprovitaj, kaj Nebadono suferis la malfeliĉon de pluraj ribeloj. Dum la kreado de la Sistemaj Suverenoj kaj la Planedaj Princoj okazas la personecigo de koncepto, kiu pli kaj pli malproksiĝas de la Universala Patro kaj la Eterna Filo, kaj estas kreskanta danĝero perdi la sencon de proporcioj pri onia memgraveco kaj pli granda probableco de malsukceso por konservi taŭgan komprenon pri la valoroj kaj rilatoj pri multaj ordoj de diaj estaĵoj kaj iliaj gradoj de aŭtoritato. Ke la Patro ne persone ĉeestas en la loka universo ankaŭ trudas iun teston de fido kaj lojaleco al ĉiuj ĉi Filoj.
Sed ne ofte tiuj planedaj Princoj malsukcesas en siaj misioj organizi kaj administri la loĝatajn sferojn, kaj ilia sukceso multe faciligas la postajn misiojn de la Materiaj Filoj, kiuj venas grefti la superajn formojn de kreitaĵa vivo sur la primitivaj homoj de la mondoj. Ilia regado ankaŭ multe faras por prepari la planedojn por la Paradizaj Filoj de Dio, kiuj poste venas por juĝi la mondojn kaj inaŭguri sinsekvajn diepokojn.
Ĉiuj Planedaj Princoj estas sub la universa administra jurisdikcio de Gabrielo, la ĉefplenumanto de Mikaelo, sed pri senpera aŭtoritato ili estas submetitaj al la plenumaj ordoj de la Sistemaj Suverenoj.
La Planedaj Princoj povas kiam ajn serĉi la konsilon de la Melkicedekoj, siaj antaŭaj instruistoj kaj patronoj, sed ili ne estas arbitre devigitaj peti tian asistadon, kaj se tia helpo ne estas libervole petita, la Melkicedekoj ne intervenas en la planeda administrado. Tiuj ĉi mondaj regantoj povas ankaŭ profiti la konsilon de la dudek kvar konsilantoj devenantaj de la disdonacaj mondoj de la sistemo. En Satanio tiuj ĉi konsilantoj estas nun ĉiuj denaskuloj de Urantio. Kaj estas analoga konsilio de sepdek sur la konstelacia sidejo ankaŭ selektita inter la evoluaj estaĵoj de la regnoj.
La regado de la evoluaj planedoj dum iliaj fruaj kaj nefiksitaj karieroj estas plejparte aŭtokrateca. La Planedaj Princoj organizas siajn specialigitajn grupojn de helpantoj el sia korpuso de planedaj asistantoj. Ili kutime ĉirkaŭigas sin per plejsupera konsilio de dek du, sed tiu ĉi estas diverse elektita kaj konsistigita sur la malsamaj mondoj. Planeda Princo povas ankaŭ havi kiel asistantojn unu aŭ pli el la tria ordo de sia propra grupo de fileco kaj foje, sur iuj mondoj, unu el sia propra ordeno, duaranga Lanonandeka asociito.
La tuta personaro de monda reganto konsistas el personecoj de la Infinita Spirito kaj iuj specoj de superaj evoluintaj estaĵoj kaj suprenirantaj mortemuloj el aliaj mondoj. Tia personaro averaĝe inkluzivas ĉirkaŭ mil personoj, kaj ju pli progresas la planedo, des pli tiu ĉi korpuso de helpantoj povas pliiĝi ĝis cent mil aŭ pli. Kiam ajn oni bezonas pliajn helpantojn, la Planedaj Princoj nur devas peti al siaj fratoj, la Sistemaj Suverenoj, kaj la peto estas tuj akceptita.
La planedoj multe varias laŭ naturo, organizado kaj administrado, sed ĉiuj havas tribunalojn de justeco. La juĝa sistemo de la loka universo komenciĝas en la tribunaloj de Planeda Princo, kiuj estas preziditaj de membro de lia persona personaro; la dekretoj de tiaj kortumoj reflektas alte patran kaj diskrecian sintenon. Ĉiuj problemoj koncernantaj pli ol la regularo de la planedaj loĝantaoj estas submetitaj al apelacio ĉe la superaj tribunaloj, sed la aferoj de lia propra mondo estas grandparte lasitaj konforme al la persona diskrecio de la Princo.
La vojaĝantaj komisioj de akordigantoj servas kaj kompletigas la planedajn tribunalojn kaj, kaj spiritaj kaj fizikaj regantoj estas submetitaj al la trovoj de tiuj ĉi akordigantoj. Sed neniu arbitra plenumo okazas sen la konsento de la Konstelacia Patro, ĉar la “Plejaltuloj regas en la regnoj de la homoj”.
La regantoj kaj transformantoj asignitaj al planedoj ankaŭ kapablas kunlabori kun anĝeloj kaj aliaj ordoj de ĉielaj estaĵoj videbligante tiujn ĉi personecojn al la mortemaj kreitaĵoj. En specialaj okazoj la serafaj helpantoj kaj eĉ la Melkicedekoj povas ja videbligi sin por la loĝantoj de la evoluaj mondoj. La ĉefa kialo por venigi mortemajn suprenirantojn el la sistema ĉefmondo kiel parton de la personaro de la Planeda Princo estas faciligi komunikadon kun la loĝantoj de la regno.
Irante al juna mondo Planeda Princo kutime prenas kun si grupon de volontulaj suprenirantaj estaĵoj el la sidejo de la loka sistemo. Tiuj ĉi suprenirantoj akompanas la princon kiel konsilistoj kaj helpantoj por la laboro de frua rasa plibonigo. Tiu ĉi korpuso de materiaj helpantoj konsistigas la konektan ligon inter la princo kaj la mondaj rasoj. La Urantia Princo, Kaligastio, havis korpuson de cent tiaj helpantoj.
Tiaj volontulaj asistantoj estas civitanoj de sistema ĉefmondo, kaj neniu el ili kunfandiĝis kun sia loĝanta Ĝustiganto. La Ĝustigantoj de tiaj volontulaj servantoj konservas la loĝan statuson sur la sistema sidejo, dum tiuj ĉi morontiaj progresantoj portempe revenas al antaŭa materia stato.
La Vivo-Portantoj, la arkitektoj de formo, provizas tiajn volontulojn per novaj fizikaj korpoj, kiujn ili okupas dum la periodo de sia planeda restado. Tiuj ĉi personecaj formoj, kvankam esceptitaj de la ordinaraj malsanoj de la regnoj, estas, same kiel fruaj morontiaj korpoj, submetitaj al iuj akcidentoj de mekanika naturo.
La korpa personaro de la princo estas kutime forprenita de la planedo lige kun la venonta juĝo, kiam alvenas la duan Filon sur la sferon. Antaŭ ol foriri ili kutime asignas siajn diversajn devojn al siaj propraj idoj kaj al iuj superaj denaskaj volontuloj. Sur tiuj mondoj, kie tiuj ĉi helpantoj de la princo estis permesitaj pariĝi kun la superaj grupoj de la indiĝenaj rasoj, tiaj idoj kutime sukcedas ilin.
Tiuj ĉi asistantoj de la Planeda Princo malofte pariĝas kun la mondaj rasoj, sed ili ĉiam pariĝas inter si. Du klasoj de estaĵoj rezultas de tiuj ĉi kuniĝoj: la unuaranga speco de mezvojaj kreitaĵoj kaj iuj altaj specoj de materiaj estaĵoj, kiuj restas alligitaj al la personaro de la princo, post kiam iliaj gepatroj estas forprenitaj de la planedo je la alveno de Adamo kaj Eva. Tiuj ĉi infanoj ne pariĝas kun la mortemaj rasoj krom okaze de iuj krizoj kaj tiam nur laŭ la ordono de la Planeda Princo. Kaze de tia evento iliaj infanoj — la genepoj de la korpa personaro — havas la saman statuson kiel la superaj rasoj de sia epoko kaj generacio. Ĉiuj idoj de tiuj ĉi duonmateriaj asistantoj de la Planeda Princo estas loĝataj de Ĝustigantoj.
Fine de la diepoko de la princo, kiam venas la tempo por tiu ĉi “retroira personaro” reveni al la sistema sidejo por repreni la Paradizan karieron, tiuj ĉi suprenirantoj prezentas sin al la Vivo-Portantoj por redoni siajn materiajn korpojn. Ili eniras la transiran dormon, kaj vekiĝas liberigitaj de siaj mortemaj volvaĵoj kaj vestitaj per morontiaj formoj, pretaj por la serafa transporto reen al la sistema ĉefmondo, kie atendas ilin iliaj malligitaj Ĝustigantoj. Ili malfruas kompletan diepokon rilate al sia Jerusema klaso, sed ili akiris unikan kaj eksterordinaran sperton, maloftan ĉapitron en la kariero de supreniranta mortemulo.
La korpa personaro de la princo frue organizas la planedajn lernejojn de trejnado kaj kulturo, en kiuj la kremo de la evoluaj rasoj estas instruita, kaj poste senditaj por instrui tiujn ĉi pli bonaj manieroj al siaj popoloj. Tiuj ĉi lernejoj de la princo situas en la materia sidejo de la planedo.
Multo de la fizika laboro ligita kun la establo de tiu ĉi sideja urbo estas farita de la korpa personaro. Tiaj sidejaj urboj, aŭ vilaĝoj de la fruaj tempoj de la Planeda Princo estas tre malsamaj ol tio, kion Urantia mortemulo povus imagi. Ili estas, kompare kun pli malfruaj epokoj, simplaj, estante karakterizitaj per mineralaj ornamaĵoj kaj per relative altnivela materia konstruado. Kaj ĉio ĉi kontrastas kun la Adama reĝimo centrita ĉirkaŭ ĝardena sidejo, de kie la laboro nome de la rasoj estas plenumita dum la dua diepoko de la universaj Filoj.
En la sideja vilaĝo sur via mondo ĉiu homa loĝejo estis provizita per abundo de tereno. Kvankam la malproksimaj triboj daŭre ĉasis kaj serĉis nutraĵon, la studentoj kaj instruistoj en la lernejoj de la Princo estis ĉiuj agrikulturistoj kaj hortikulturistoj. La tempo estis proksimume egale dividita inter la jenaj okupoj:
1. Fizika laboro. Kultivado de la grundo, asociita kun konstruado kaj plibeligo de domoj.
2. Sociaj agadoj. Teatraj prezentadoj kaj sociaj kulturaj grupiĝoj.
3. Eduka aplikado. Individua instruado lige kun instruado de familia grupo, kompletigita per trejnado de specialigita klaso
4. Profesia trejnado. Lernejoj de geedziĝo kaj mastrumado, la lernejoj de arta kaj metia trejnado, kaj la klasoj por instrui al la instruistoj — laikaj, kluturaj kaj religiaj.
5. Spirita kulturo. La instruista frateco, la klerigo de grupoj de infanoj kaj junuloj, kaj la trejnado de adoptitaj indiĝenaj infanoj kiel misiistoj al sia popolo.
Planeda Princo ne estas videbla al mortemuloj; estas elprovo de fido kredi je la reprezentadoj de la duonmateriaj estaĵoj de lia personaro. Sed tiuj ĉi lernejoj de kulturo kaj trejnado estas bone adaptitaj al la bezonoj de ĉiu planedo, kaj baldaŭ disvolviĝas fervora kaj laŭda rivaleco inter la rasoj de la homoj en iliaj klopodoj gajni sian aliron al tiuj ĉi diversaj institucioj de lernado.
El tia monda centro de kulturo kaj atingo iom post iom elradias al ĉiuj popoloj edifa kaj civilizanta influo, kiu malrapide kaj certe transformas la evoluajn rasojn. Intertempe la edukitaj kaj spiritecigitaj infanoj de la ĉirkaŭantaj popoloj, kiuj estis adoptitaj kaj trejnitaj en la lernejoj de la princo revenas al siaj denaskaj grupoj kaj, laŭ sia kapablo, tie starigas novajn kaj potencajn centrojn de lernado kaj kulturo, kiujn ili daŭrigas laŭ la plano de la lernejoj de la princo.
Sur Urantio tiuj ĉi planoj de planeda progreso kaj kultura antaŭenigo estis bone sekvataj, disvolviĝante plej kontentige, kiam la tuta entrepreno estis sufiĉe subite kaj tre malglore interrompita pro la aliĝo de Kaligastio al la Lucifera ribelo.
Tio estis por mi unu el la plej profunde ŝokaj epizodoj de tiu ĉi ribelo ekscii pri la malnobla perfidon de membro de mia propra ordo de fileco, Kaligastio kiu, memdecide kaj malice antaŭpreparite, sisteme perversigis la instruadon kaj venenis la instruadon provizitan en ĉiuj Urantiaj planedaj lernejoj tiam funkciantaj. La ruiniĝo de tiuj ĉi lernejoj estis rapida kaj kompleta.
Multaj el la idoj de la suprenirantoj de la materia personaro de la Princo restis lojalaj, dizertante la rangojn de Kaligastio. Tiuj ĉi lojalistoj estis kuraĝigitaj de la Melkicedekoj provizoraj administrantoj de Urantio, kaj poste iliaj posteuloj faris multon por subteni la planedajn konceptojn pri vereco kaj rekteco. La laboro de tiuj ĉi lojalaj evangeliistoj helpis preventi la tutan malaperon de la spirita vero sur Urantio. Tiuj ĉi kuraĝaj animoj kaj iliaj posteuloj gardis viva ian scion pri la regado de la Patro, kaj konservis por la mondaj rasoj la koncepton pri la sinsekvaj planedaj diepokoj de la diversaj ordoj de diaj Filoj.
La lojalaj princoj de la loĝataj mondoj estas permanente alligitaj al la planedoj de sia origina asigno. Paradizaj Filoj kaj iliaj diepokoj povas veni kaj foriri, sed sukcesa Planeda Princo daŭras kiel reganto de sia regno. Lia laboro estas tute sendependa de la misioj de la superaj Filoj, estante fasonitaj por kreskigi la disvolviĝon de planeda civilizacio.
La progreso de civilizacio estas apenaŭ simila sur du ajnaj planedoj. La detaloj de la disvolvigo de mortemula evoluo estas tre malsamaj sur multaj malsimilaj mondoj. Malgraŭ tiuj ĉi multaj diversigoj de planeda disvolviĝo laŭ fizika, intelekta kaj socia linioj, ĉiuj evoluaj sferoj progresas en iuj bone difinitaj direktoj.
Sub la bonkora regado de Planeda Princo, plifortigita de la Materiaj Filoj kaj punktita de la periodaj misioj de la Paradizaj Filoj, la mortemulaj rasoj sur averaĝa mondo de tempo kaj spaco sinsekve trapasos la jenaj sep disvolviĝaj epokoj:
1. La nutra epoko. La antaŭhomaj kreitaĵoj kaj la unuaj rasoj de primitivaj homoj ĉefe okupitaj pri la nutraĵaj problemoj. Tiuj ĉi evoluantaj estaĵoj pasigas siajn tagojn aŭ serĉante nutraĵon aŭ batalante atake aŭ defende. La nutraĵa serĉado estas plej grava en la mensoj de tiuj ĉi fruaj prapatroj de posta civilizacio.
2. La sekureca epoko. Tuj kiam la primitiva ĉasisto povas ŝpari iom da tempo ekster serĉo de nutraĵo, li okupas tiun ĉi liberan tempon plifortigi sian sekurecon. Pli kaj pli da tempo estas dediĉita al la tekniko de milito. La loĝejoj estas fortikigitaj kaj la klanoj estas plifortigitaj de reciproka timo kaj de la enkonduko de malamo al fremdaj grupoj. La memkonservo estas okupo, kiu ĉiam sekvas memsubtenon.
3. La epoko de la materia komforto. Post kiam la nutraĵaj problemoj estas parte solvitaj, kaj iu grado de sekureco estas atingita, la plia libertempo estas uzata por promocii personan komforton. La lukso konkuras kun neceso por okupi la centron de la scenejo de homaj agadoj. Tia epoko tro ofte estas karakterizita de tiraneco, netoleremo, manĝegemo kaj ebriiĝemo. La malfortaj individuoj de la rasoj inklinas al ekcesoj kaj brutaleco. Iom post iom tiuj ĉi malfortuloj serĉantaj plezuron estas subigitaj de la individuoj pli fortaj kaj amantaj la veron de la progresanta civilizacio.
4. La serĉado de la scio kaj saĝo. La nutraĵo, sekureco, plezuro provizas la fundamenton por la disvoviĝo de kulturo kaj la disvastigo de scio. La klopodo efektivigi la scion rezultigas la saĝecon, kaj kiam kulturo lernas kiel profiti kaj pliboniĝi per sperto, la civilizacio vere aperas. La nutraĵo, la sekureco kaj la materia komforto ankoraŭ dominas la socion, sed multaj progresemaj individuoj malsatas je scio kaj soifas je saĝeco. Ĉiu infano ricevas la oportunon lerni praktikante; la edukado estas la pasvorto de tiuj ĉi epokoj.
5. La epoko de filozofio kaj frateco. Kiam la mortemuloj lernas pensi, kaj komencas profiti de sperto, ili fariĝas filozofoj — ili komencas rezoni en si mem kaj uzi diskriminan juĝkapablon. La socio de tiu ĉi epoko fariĝas etika, kaj la mortemuloj de tia erao vere fariĝas moralaj estaĵoj. Saĝaj moralaj estaĵoj kapablas establi homan fratecon sur tia progresanta mondo. Etikaj kaj moralaj estaĵoj povas lerni kiel vivi laŭ la ora regulo.
6. La epoko de spirita serĉado. Kiam la evoluantaj mortemuloj trapasas la fizikan, intelektan kaj socian stadioj de disvolviĝo, pli malpli poste ili atingas tiujn nivelojn de persona klarvido, kiuj instigas ilin serĉi spiritajn kontentigojn kaj kosmajn komprenojn. La religio kompletigas la leviĝon el la emociaj kampoj de timo kaj superstiĉo ĝis la altaj niveloj de kosma saĝeco kaj persona spirita sperto. La edukado aspiras al la atingo de signifoj, kaj la kulturo provas kompreni kosmajn rilatojn kaj verajn valorojn. Tiaj evoluantaj mortemuloj estas aŭtentike kulturitaj, vere edukitaj kaj delikate Dion-konantaj.
7. La erao de lumo kaj vivo. Tio estas la florado de la sinsekvaj epokoj de fizika sekureco, intelekta ekspansio, socia kulturo kaj spirita atingo. Tiuj ĉi homaj plenumoj estas nun miksitaj, asociitaj kaj kunordigitaj en kosma unueco kaj malegoisma servo. Ene de la limigoj de limhava naturo kaj materiaj dotoj estas neniuj limoj al la eblojn de evolua atingo de la progresintaj generacioj, kiuj sinsekve vivas sur tiuj ĉi ĉielaj kaj fiksitaj mondoj de tempo kaj spaco.
Servinte sur sia sfero per sinsekvaj diepokoj de monda historio kaj la progresantaj epokoj de planeda progreso la Planedaj Princoj estas altigitaj al la pozicio de Planedaj Suverenoj okaze de la inaŭguro de la erao de lumo kaj vivo.
La izolado de Urantio malebligas entrepreni la prezentadon de multaj detaloj pri la vivo kaj medio de viaj Sataniaj najbaroj. En tiuj ĉi prelegoj ni estas limigitaj de la planeda kvaranteno kaj de la izolado de la sistemo. Ni devas respekti tiujn ĉi restriktojn por ĉiuj niaj klopodoj ilumini la Urantiajn mortemulojn, sed tiom kiom estas permesate, vi estas informitaj pri la progreso de averaĝa evolua mondo, kaj vi kapablas kompari la karieron de tia mondo kun la nuna stato de Urantio.
La disvolviĝo de civilizacio sur Urantio ne tiom diferencas de tiu de aliaj mondoj, kiuj suferis la malfeliĉon de spirita izolado. Sed kompare kun la lojalaj mondoj de la universo via planedo ŝajnas tre konfuzit kaj tre prokrastita en ĉiuj fazoj de intelekta progreso kaj spirita atingo.
Pro viaj planedaj malfeliĉoj Urantianoj estas malhelpataj kompreni multon pri la kulturo de normalaj mondoj. Sed vi ne devus imagi la evoluajn mondojn, eĉ la plej idealajn, kiel sferojn sur kiuj la vivo estas florbedo de facileco. La komenca vivo de la mortemulaj rasoj estas ĉiam akompanata de luktoj. Klopodoj kaj decidoj estas esenca parto de la akiro de postvivaj valoroj.
La kulturo antaŭsupozas kvaliton de menso; la kulturo ne povas esti plibonigita, krom se la menso estas plialtigita. Supera intelekto serĉos noblan kulturon kaj trovos sian vojon por atingi tian celon. Malsuperaj mensoj malestimos la plej altan kulturon, eĉ prezentitan al ili tute preta. Multe dependas ankaŭ de la sinsekvaj misioj de la diaj Filoj kaj la amplekso de la iluminigoj ricevitaj de la epokoj de iliaj respektivaj diepokoj.
Vi ne forgesu ke, dum ducent mil jaroj ĉiuj mondoj de Satanio restis sub spirita malpermeso de Norlatiadeko konsekvence de la Lucifera ribelo. Kaj tio postulos epokon post epoko por transpasi la handikapojn rezultantajn de peko kaj secesio. Via mondo ankoraŭ daŭre iras laŭ neregula kaj segildenta kariero rezulte de duobla tragedio de ribelanta Planeda Princo kaj fiaskanta Materia Filo. Eĉ la disdonaco de Kristo Mikaelo sur Urantio ne tuj forigis la tempajn konsekvencojn de tiuj ĉi seriozaj eraroj en la antaŭa administrado de la mondo.
Unue pripensante povus ŝajni, ke Urantio kaj ĝiaj asociitaj izolitaj mondoj estas plej malfeliĉaj, ĉar ili estas senigitaj je la bonfaraj ĉeesto kaj influo de tiaj superhomaj personecoj kiel Planeda Princo kaj Materiaj Gefiloj. Sed la izolado de tiuj ĉi sferoj donas al iliaj rasoj unikan oportunon uzi sian fidon kaj disvolvi apartan kvaliton de konfido pri kosma fidindeco, kiu ne dependas de vidkapablo aŭ alia ajna materia konsidero. Povas okazi, fine, ke la mortemaj kreitaĵoj venantaj de la mondoj kvarantenigitaj pro ribelo estas ekstreme bonŝancaj. Ni malkovris, ke tiaj suprenirantoj estas tre frue konfiditaj kun multaj specialaj asignoj de kosmaj entreprenoj, kie en kiuj nediskutebla fido kaj sublima konfido estas esencaj por sukceso.
Sur Jerusemo la suprenirantoj el tiuj ĉi izolitaj mondoj okupas solaj loĝejan sektoron, kaj estas konataj kiel agondontuloj, kio signifas, evoluaj libervolaj kreitaĵoj, kiuj povas kredi sen vidi, persisti kiam izolite, kaj triumfi nesupereblajn malfacilaĵojn eĉ solaj. Tiu ĉi funkcia grupiĝo de la agondonteroj persistas tra la tuta supreniro de la loka universo kaj la transiro de la superuniverso; ĝi malaperas dum la restado en Havono sed rapide reaperas post la atingo de Paradizo, kaj definitive persistas en la korpuso de la mortemula finatingo. Tabamantio estas agondontulo de finatinga statuso, postvivinte unu el la kvarantenigita sfero koncernata en la unua ribelo iam okazinta en la universoj de tempo kaj spaco.
Dum la tuta Paradiza kariero rekompenco sekvas klopodon kiel rezulto de kaŭzoj. Tiaj rekompencoj distingigas la individuon de la plejmulto, provizas diferencon de kreitaĵa sperto, kaj kontribuas al la diverstalenteco de plejlastaj plenumoj en la kolektiva aro de la finatingintoj.
[Prezentita de Duaranga Lanonandeka Filo de la Rezerva Korpuso.]