Kajero 49

La loĝataj mondoj

Ĉiuj loĝataj mondoj estas evoluaj laŭ origino kaj naturo. Tiuj ĉi sferoj estas la frajejo, la evolua lulilo de la mortemulaj rasoj de tempo kaj spaco. Ĉiu unuo de la suprenira vivo estas vera trejna lernejo por la tuj sekvanta stadio de ekzisto, kaj tio ĉi estas vera por ĉiu stadio de la progresanta supreniro de homoj al Paradizo; same vera pri la komenca mortemula sperto sur evolua planedo kiel pri la fina lernejo de la Melkicedekoj sur la sideja mondo de la universo, lernejo kiu ne estas frekventita de la suprenirantaj mortemuloj ĝis ĵus antaŭ ilia transloko al la reĝimo de la superuniverso kaj la atingo de la unua stadio de spirita ekzisto.

Ĉiuj loĝataj mondoj estas baze grupitaj por ĉiela administrado en la lokajn sistemojn, kaj ĉiu el tiuj ĉi grupoj estas limigita al ĉirkaŭ mil evoluaj mondoj. Tiu ĉi limigo estas laŭ la dekreto de la Plejaĝuloj de Tagoj, kaj tio koncernas la efektivajn evoluajn planedojn, sur kiuj mortemuloj kun postviva statuso vivas. Nek mondoj fine fiksitaj en lumo kaj vivo nek planedoj en la antaŭhoma stadio de viva disvolviĝo estas inkluzivitaj en tiu ĉi grupo.

Satanio mem estas nefinita sistemo enhavanta nur 619 loĝatajn mondojn. Tiaj planedoj estas nombritaj serie laŭ sia registro kiel loĝataj mondoj, kiel mondoj loĝataj de libervolaj kreitaĵoj. Tiel Urantio ricevis la numeron 606 de Satania, tio estas la 606-a mondo en tiu ĉi loka universo, sur kiu la longa procezo de evolua vivo kulminis en la apero de homaj estaĵoj. Estas tridek ses neloĝataj planedoj proksimiĝantaj al la stadio de viva doto, kaj pluraj estas nun preparataj por la Vivo-Portantoj. Estas preskaŭ ducent sferoj, kiuj evoluas tiel por esti pretaj por enplantado de vivo en la kelkaj venontaj milionoj da jaroj.

Ne ĉiuj planedoj taŭgas por akcepti mortemulan vivon. La malgrandaj kun alta rapido de aksa rotacio estas tute netaŭgaj kiel vivaj loĝejoj. En pluraj fizikaj sistemoj de Satanio la planedoj rivoluantaj ĉirkaŭ la centra suno estas tro grandaj por loĝado, ilia granda maso kaŭzanta subpreman graviton. Multaj el tiuj ĉi enormaj sferoj havas satelitojn, foje duondekon aŭ pli, kaj tiuj ĉi lunoj ofte havas tre proksiman grandecon al tiu de Urantio, tiel ke ili estas preskaŭ idealaj por loĝado.

La plej malmova loĝata mondo de Satanio, mondo numero unu, estas Anovo, unu el la kvardek kvar satelitoj rivoluantaj ĉirkaŭ enorma nigra planedo sed eksponita al la diferenca lumo de tri najbaraj sunoj. Anovo estas en altnivela stadio de progresanta civilizacio.

1. La planeda vivo

La universoj de tempo kaj spaco laŭgrade disvolviĝas; la progresado de vivo — tera aŭ ĉiela — estas nek arbitra nek magia. La kosma evoluo ne estas ĉiam komprenebla (antaŭvidebla), sed ĝi estas strikte nehazarda.

La biologia unuo de materia vivo estas la protoplasma ĉelo, la komuna asocio de kemia, elektra kaj aliaj bazaj energioj. La kemiaj formuloj diferencas en ĉiu sistemo, kaj la tekniko de reproduktado de la vivantaj ĉeloj estas iomete diferenca en ĉiu loka universo, sed la Vivo-Portantoj ĉiam estas la vivantaj katalizantoj, kiuj ekfunkciigas la praajn reagojn de materia vivo; ili estas la instigantoj de la energiaj cirkvitoj de vivanta materio.

Ĉiuj mondoj de loka sistemo montras nedubeblan fizikan parencecon; tamen ĉiu planedo havas sian propran skalon de vivo, neniu du mondoj estas ekzakte similaj laŭ dotado de plantoj kaj bestoj. Tiuj ĉi planedaj variantoj en la sistemaj vivospecoj rezultas el la decidoj de la Vivo-Portantoj. Sed tiuj ĉi estaĵoj estas nek kapricaj nek fantaziaj; la universoj estas administrataj laŭ leĝo kaj ordo. La leĝoj de Nebadono estas la diaj komandoj de Salvingtono, kaj la evolua ordo de vivo en Satanio akordiĝas kun la evolua modelo de Nebadono.

La evoluo estas la regulo de homa disvolviĝo, sed la procezo mem multe varias sur la malsamaj mondoj. La vivo estas foje komencita ĉe unu centro, foje ĉe tri, kiel tio okazis sur Urantio. Sur la atmosferaj mondoj ĝi kutime havas maran originon, sed ne ĉiam; tio dependas de la fizika statuso de planedo. La Vivo-Portantoj havas grandan agiliberecon pri sia laboro iniciati vivon.

En la disvolviĝo de la planeda vivo la vegeta formo ĉiam antaŭas la animalan formon, kaj estas tute plene disvolvita antaŭ ol la animalaj pratipoj diferenciĝas. Ĉiuj animalaj specoj disvolviĝas el la bazaj pratipoj de antaŭa vegeta regno de vivaĵoj; ili ne estas aparte organizitaj.

La fruaj stadioj de evoluo de vivo ne estas tute konformaj al viaj nuntempaj vidpunktoj. La mortemulo ne estas evolua akcidento. Estas preciza sistemo, universala leĝo, kiu determinas la malfaldon de la plano de planeda vivo sur la spacaj sferoj. La tempo kaj la produktado de granda nombro da individuoj de speco ne estas la decidaj influoj. Musoj reproduktiĝas multe pli rapide ol elefantoj, tamen elefantoj evoluas pli rapide ol musoj.

La procezo de planeda evoluo estas ordigita kaj regita. La disvolviĝo de superaj organismoj el malsuperaj grupiĝoj de vivo ne estas akcidenta. Foje la evolua progreso estas portempe prokrastita de la detruo de iuj favoraj linioj de viva plasmo portita en selektita speco. Ofte necesas epokoj post epokoj por kompensi la damaĝon kaŭzitan de la perdo de unu sola supera trajto de homa heredeco. Tiuj ĉi selektitaj kaj superaj trajtoj de vivanta protoplasmo devus esti ĵaluze kaj inteligente garditaj, tuj kiam ili aperas. Kaj sur la plejmulto de la loĝataj mondoj tiuj ĉi superaj potencialoj de vivo estas multe pli alte taksitaj ol sur Urantio.

2. Planedaj fizikaj specoj

Estas norma kaj baza pratipo de vegeta kaj animala vivo en ĉiu sistemo. Sed la Vivo-Portantoj ofte estas konfrontitaj kun la neceso modifi tiujn ĉi bazaj pratipoj por konformiĝi al la diversaj fizikaj kondiĉoj, kiujn ili renkontas sur multaj mondoj de spaco. Ili prizorgas tipon de ĝeneraligita sistemo de mortema kreitaĵo, sed estas sep apartaj fizikaj specoj kaj ankaŭ miloj post miloj da minoraj variantoj de tiuj ĉi sep maĵoraj diferencigoj:

1. Atmosferaj specoj.

2. Elementaj specoj.

3. Gravitaj specoj.

4. Temperaturaj specoj.

5. Elektraj specoj.

6. Energiigaj specoj.

7. Nenomitaj specoj.

La Satania sistemo enhavas ĉiujn el tiuj ĉi specoj kaj multaj mezaj grupoj, kvankam kelkaj estas tre malmulte reprezentitaj.

1. La atmosferaj specoj. La fizikaj diferencoj inter la mondoj loĝataj de mortemuloj estas ĉefe determinitaj per la naturo de la atmosfero; aliaj influoj kontribuantaj al la planeda diferencigo de vivo estas relative negravaj.

La nuntempa atmosfera statuso de Urantio estas preskaŭ ideala por subteni la spiran specon de homoj, sed la homa speco povas ankaŭ esti modifita tiel, ke ĝi povu vivi kaj sur la superatmosferaj kaj la subatmosferaj planedoj. Tiaj modifoj ankaŭ etendiĝas ĝis la besta vivo, kiu multe diferencas sur la diversaj loĝataj planedoj. Estas tre granda modifo de la animalaj ordoj kaj sur la subatmosferaj kaj la superatmosferaj mondoj.

Inter la atmosferaj specoj en Satanio ĉirkaŭ du kaj duono procentoj estas subspirantoj, ĉirkaŭ kvin procentoj superspirantoj, kaj pli ol naŭdek unu procentoj mezspirantoj, entute kalkulante naŭdek ok kaj duono procentoj de la Sataniaj mondoj.

Estaĵoj, kiel la rasoj de Urantio, estas klasifikitaj kiel mezspirantoj; vi reprezentas la mezan aŭ tipan ordon de spirantoj de mortemula ekzisto. Se inteligentaj kreitaĵoj ekzistus sur planedo kun atmosfero simila, al tiu de via proksima najbaro Venuso, ili apartenus al la grupo de superspirantoj, dum tiuj loĝantaj planedon kun atmosfero same maldika kiel tiu de via ekstera najbaro, Marso, estus nomitaj subspirantoj.

Se mortemuloj loĝus sur planedo sen aero, kiel via luno, ili apartenus al la aparta ordo da nespirantoj. Tiu ĉi speco reprezentas radikalan aŭ ekstreman alĝustigon al la planeda medio, kaj estas aparte konsiderata. La nespirantoj reprezentas unu kaj duonon procenton de la Sataniaj mondoj.

2. La elementaj specoj. Tiuj ĉi diferencigoj koncernas la rilaton de mortemuloj al akvo, aero kaj tero, kaj estas kvar apartaj specoj de inteligenta vivo rilataj al tiuj ĉi loĝejoj. La Urantiaj rasoj havas teran ordon.

Estas tute neeble al vi imagi la medion, kiu dominas dum la fruaj epokoj de iuj mondoj. Tiuj ĉi nekutimaj kondiĉoj necesigas, ke la evoluanta animala vivo restu en sia mara vartejo dum pli longaj periodoj ol sur planedoj tre frue provizitaj per gastigema medio kun tero kaj atmosfero. Male, sur iuj mondoj de superspirantoj, kiam la planedo ne estas tro granda, estas foje oportune provizi al homa speco la povon facile trairi la atmosferon. Tiuj aeraj navigantoj foje intervenas inter la akva kaj tera grupoj, kaj ili ĉiam vivas iugrade sur la grundo, fine evoluantaj kiel teraj loĝantoj. Sed sur iuj mondoj dum epokoj ili daŭre flugas, eĉ post kiam ili fariĝis estaĵoj de tera speco.

Estas kaj mirinde kaj amuze observi la fruan civilizacion de primitiva raso de homaj estaĵoj formiĝanta, en unu kazo, en la aero kaj ĉe la arbopintoj kaj, en alia, meze de la malprofundaj akvoj de ŝirmitaj tropikaj depresioj, same kiel sur la fundo, flankoj kaj bordoj de tiuj ĉi maraj ĝardenoj je la aŭroro de rasoj sur tiaj eksterordinaraj sferoj. Eĉ sur Urantio estis daŭra epoko, dum kiu la primitiva homo konservis sin kaj progresigis sian primitivan civilizacion vivante plejofte en la arbopintoj, kiel faris liaj pli fruaj arbaraj prapatroj. Kaj sur Urantio vi ankoraŭ havas grupon de malgrandaj mamuloj (la vesperta familio), kiuj estas aeraj trairantoj, kaj viaj fokoj kaj balenoj loĝantaj en la maroj ankaŭ apartenas al la mamula ordo.

En Satanio, el la elementaj specoj, sep procentoj estas akvaj, dek procentoj aeraj, sepdek procentoj teraj kaj dek tri procentoj de specoj kombinitaj de tero kaj aero. Sed tiuj ĉi modifoj de fruaj inteligentaj kreitaĵoj estas nek homaj fiŝoj nek homaj birdoj. Ili reprezentas homajn kaj antaŭhomajn specojn, nek superfiŝoj nek glorigitaj birdoj, sed klare mortemaj.

3. La gravitaj specoj. Per modifo de krea fasonado inteligentaj estaĵoj estas konstruitaj tiel, ke ili povas libere funkcii sur sferoj kaj pli malgrandaj kaj pli grandaj ol Urantio, tiel estante iugrade taŭge adaptitaj al la gravito de tiuj planedoj, kun neidealaj grandeco kaj denseco.

La diversaj planedaj specoj de mortemuloj varias laŭ alteco, la averaĝo en Nebadono estanta iom pli ol du metroj. Kelkaj el la pli grandaj mondoj estas loĝataj de estaĵoj, kies alteco estas nur ĉirkaŭ sepdek kvin centimetroj. La mortemula staturo etendiĝas de tiu ĉi mezuro preter la averaĝaj altecoj sur la mezgrandaj planedoj ĝis ĉirkaŭ tri metroj sur la pli malgrandaj loĝataj sferoj. En Satanio nur unu raso mezuras malpli ol unu metro kaj dudek centimetroj. Dudek procentoj de la loĝataj mondoj de Satanio estas loĝataj de mortemuloj de modifita gravita speco okupantaj la plej grandajn kaj malgrandajn planedojn.

4. La temperaturaj specoj. Estas eble krei vivantajn estaĵojn, kiuj povas elteni temperaturojn kaj multe pli altajn kaj multe pli malaltajn ol la viva gamo de la Urantiaj rasoj. Estas kvin apartaj ordoj de estaĵoj, kiuj estas klasitaj laŭ varmo-reguligaj mekanismoj. Sur tiu ĉi skalo la Urantiaj rasoj estas numero tri. Tridek procentoj de la Sataniaj mondoj estas loĝataj de rasoj de modifitaj temperaturaj specoj. Dek du procentoj apartenas al la kategorioj de pli altaj temperaturoj, dek ok procentoj al la pli malaltaj, kompare kun Urantianoj, kiuj funkcias en la meztemperatura grupo.

5. La elektraj specoj. La elektra, magneta kaj elektrona konduto de la mondoj multe varias. Estas dek modeloj de mortemula vivo diverse fasonitaj por elteni la diferenca energio de la sferoj. Tiuj ĉi dek variantoj ankaŭ reagas laŭ iomete diferencaj manieroj al la kemiaj radioj de ordinara sunlumo. Sed tiuj ĉi etaj fizikaj variadoj neniel tuŝas la intelektan aŭ la spiritan vivon.

El la elektraj grupiĝoj de mortemula vivo preskaŭ dudek tri procentoj apartenas al la klaso numero kvar, la Urantia speco de ekzisto. Tiuj ĉi specoj estas distribuitaj jene: numero 1, unu procento; numero 2, du procentoj; numero 3, kvin procentoj; numero 4, dudek tri procentoj; numero 5, dudek sep procentoj; numero 6, dudek kvar procentoj; numero 7, ok procentoj; numero 8, kvin procentoj; numero 9, tri procentoj; numero 10, du procentoj — laŭ rondigitaj procentoj.

6. La energiigaj specoj. Ne ĉiuj mondoj estas similaj pri la maniero sorbi energion. Ne ĉiuj loĝataj mondoj havas atmosferan oceanon taŭgan por spira interŝanĝo de gasoj, kiel ekzistas sur Urantio. Dum pli fruaj kaj pli malfruaj stadioj de multaj planedoj estaĵoj de via nuna ordo ne povus ekzisti; kaj kiam la spiraj faktoroj de planedo estas tre altaj aŭ tre malaltaj, sed ĉiuj aliaj antaŭkondiĉoj al inteligenta vivo estas adekvataj, la Vivo-Portantoj ofte establas sur tiaj mondoj modifitan formon de mortemula ekzisto, estaĵoj kapablaj efekti siajn interŝanĝojn de vivo-procezoj rekte pere de lumo-energio kaj la propraj povo-transmutacioj de la Majstraj Fizikaj Regantoj.

Estas ses malsamaj specoj de besta kaj homa nutrado: la subspirantoj uzas la unuan specon de nutrado, la maraj loĝantoj la duan, la mezspirantoj la trian kiel sur Urantio. La superspirantoj uzas la kvaran specon de energia konsumado, dum la nespirantoj uzas la kvinan ordon de nutrado kaj energio. La sesa tekniko de energiigo estas limigita al la mezvojaj kreitaĵoj.

7. La nenomitaj specoj. Estas multaj pliaj fizikaj variaĵoj de planeda vivo, sed ĉiuj el tiuj ĉi diferencoj estas tute afero de anatomia modifo, fiziologia diferencigo kaj elektrokemia alĝustigo. Tiaj distingoj ne koncernas la intelektan aŭ la spiritan vivon.

3. Mondoj de la nespirantoj

La plejmulto de loĝataj planedoj estas loĝataj de la spiranta speco de inteligentaj estaĵoj. Sed estas ankaŭ ordoj de mortemuloj, kiuj kapablas vivi sur mondoj kun malmulte aŭ sen aero. El la Orvontonaj loĝataj mondoj tiu ĉi specoj de loĝataj mondoj sumiĝas je malpli ol sep procentoj. En Nebadono tiu ĉi procento estas malpli ol tri. En la tuta Satanio estas nur naŭ tiaj mondoj.

Estas tiom malmulte da nerespirantaj specoj de loĝataj mondoj en Satanio, ĉar tiu ĉi pli freŝdate organizita sekcio de Norlatiadeko ankoraŭ abundas je meteoraj spacaj korpoj; kaj mondoj sen atmosfero protektanta per frotado estas submetitaj al senĉesaj bombadoj de tiuj ĉi vagabondoj. Eĉ kelkaj el la kometoj konsistas el meteoraj svarmoj, sed ĝenerale ili estas disrompitaj malgrandaj korpoj de materio.

Milionoj kaj milionoj da meteoritoj ĉiutage eniras la atmosferon de Urantio, je la rapido de preskaŭ tri cent dudek kilometroj sekunde. Sur la mondoj de nespirantoj la progresintaj rasoj devas fari multon por protekti sin kontraŭ meteoraj domaĝoj konstruante elektrajn instalaĵojn, kiuj funkcias por konsumi aŭ deturni la meteorojn. Granda danĝero minacas ilin, kiam ili riskas iri ekster tiuj ĉi protektitaj zonoj. Tiuj ĉi mondoj estas ankaŭ submetitaj al katastrofaj elektraj ŝtormoj kun naturo nekonata sur Urantio. Dum tiaj momentoj de grandega energia fluktuado la loĝantoj devas rifuĝi en siaj specialaj strukturoj de protekta izolado.

La vivo sur la mondoj de la nespirantoj estas radikale malsala ol tiu sur Urantio. La nespirantoj ne manĝas nutraĵojn nek trinkas akvon, kiel faras la Urantiaj rasoj. La reagoj de la nerva sistemo, la mekanismo de varmeca regulado kaj la metabolismo de tiuj ĉi specialigitaj popoloj estas radikale malsamal ol tiuj funkcioj de Urantiaj mortemuloj. Preskaŭ ĉiu ago de vivo, krom reproduktado, malsamas, kaj eĉ la metodoj de generado estas iom malsamaj.

Sur la mondoj de nespirantoj la bestaj specoj estas radikale malsimilaj al tiuj troviĝantaj sur la atmosferaj planedoj. La nespira vivo-plano diferencas de la tekniko de ekzisto sur atmosfera mondo; eĉ pri postvivo iliaj popoloj malsamas, estante kandidatoj por kunfandiĝi kun la Spirito. Tamen tiuj ĉi estaĵoj ĝuas la vivon, kaj daŭrigas la agadojn de la regno kun la samaj relativaj elprovoj kaj ĝojoj travivitaj de la mortemuloj vivantaj sur atmosferaj mondoj. Laŭ menso kaj karaktero la nespirantoj ne diferencas de aliaj mortemulaj specoj.

Vi estus pli ol interesitaj pri la planeda konduto de tiu ĉi speco de mortemulo, ĉar tia raso de estaĵoj loĝas sur sfero tre proksime de Urantio.

4. Evoluaj libervolaj kreitaĵoj

Estas grandaj diferencoj inter la mortemuloj de la malsamaj mondoj, eĉ inter tiuj apartenantaj al la samaj intelektaj kaj fizikaj tipoj, sed ĉiuj mortemuloj kun libervola digno estas starantaj animaloj, dupieduloj.

Estas ses bazaj evoluaj rasoj: tri unuarangaj — ruĝa, flava kaj blua; kaj tri duarangaj — oranĝkolora, verda kaj indigokolora. Multaj loĝataj mondoj havas ĉiujn ĉi rasojn, sed sur multaj planedoj, kies mortemuloj havas tri cerbojn, loĝas nur la tri unuarangaj specoj. Kelkaj lokaj sistemoj ankaŭ havas nur tiujn ĉi tri rasojn.

La averaĝa speciala doto de fizikaj sensoj de homaj estaĵoj estas dek du, kvankam la specialaj sensoj de la mortemuloj kun tri cerboj estas iomete pli etenditaj ol tiuj kun nur unu aŭ du cerboj; ili povas vidi kaj aŭdi multe pli ol la Urantiaj rasoj.

La idoj kutime naskiĝas unuope, multoblaj naskiĝoj estas esceptaj, kaj la familia vivo estas sufiĉe unuforma sur ĉiuj specoj de planedoj. Seksa egaleco dominas sur ĉiuj progresintaj mondoj; viroj kaj virinoj estas egalaj laŭ mensa doto kaj spirita statuso. Ni ne konsideras planedon kiel emerĝinta el barbarismo, kiel longe unu sekso serĉas tirani la alian. Tiu ĉi trajto de kreitaĵa sperto estas ĉiam multe plibonigita post la alveno de Materiaj Gefiloj.

La sezonoj kaj temperaturaj variadoj okazas sur ĉiuj sunlumigitaj kaj sunvarmigitaj planedoj. Agrikulturo estas universala sur ĉiuj atmosferaj mondoj; prilabori la grundon estas la sola komuna agado de la progresantaj rasoj de ĉiuj tiaj planedoj.

La mortemuloj ĉiuj havas la samajn ĝeneralajn luktojn kontraŭ mikroskopaj malamikoj en siaj fruaj tagoj, kiel vi nun spertas sur Urantio, kvankam eble ne tiom amplekse. La vivdaŭro varias sur la malsamaj planedoj de dudek jaroj sur la primitivaj mondoj ĝis preskaŭ kvincent sur la pli progresintaj kaj malnovaj sferoj.

La homaj estaĵoj estas ĉiuj gregemaj, kaj tribaj kaj rasaj. Tiuj ĉi grupaj apartigoj estas esence propraj al sia origino kaj konsistigo. Tiaj tendencoj povas esti modifitaj nur per progresanta civilizado kaj per grada spiritecigo. La sociaj, ekonomiaj kaj registaraj problemoj de la loĝataj mondoj varias laŭ la aĝo de la planedoj kaj la grado de kiom, ili estis influitaj de la sinsekvaj restadoj de la diaj Filoj.

La menso estas la doto de la Infinita Spirito, kaj funkcias tute same en diversaj medioj. La menso de mortemuloj estas simila, sendepende de iuj strukturaj kaj kemiaj diferencoj, kiuj karakterizas la fizikajn naturojn de la libervolaj kreitaĵoj de la lokaj sistemoj. Sendepende de personaj aŭ fizikaj planedaj diferencoj, la mensa vivo de ĉiuj ĉi diversaj ordoj de mortemuloj estas tre similaj, kaj iliaj tujaj karieroj post morto estas tre similaj.

Sed la mortema menso sen senmorta spirito ne povas postvivi. La menso de homo estas mortema; nur la disdonacita spirito estas senmorta. La postvivo dependas de spiriteco fare de la ministrado de la Ĝustiganto — la naskiĝo kaj evoluo de la senmorta animo; almenaŭ ne devas disvolviĝi antagonismo kontraŭ la misio de la Ĝustiganto efekti la spiritan transformon de la materia menso.

5. La planeda serio de mortemuloj

Estas iom malfacile adekvate portreti la planedan serion de mortemuloj, ĉar vi konas tiom malmulte pri ili, kaj ĉar ekzistas tiom multaj variaĵoj. La mortemaj kreitaĵoj povas tamen esti studitaj laŭ multaj vidpunktoj, inter kiuj estas la jenaj:

1. Alĝustigo al planeda medio.

2. Serio de cerbaj specoj.

3. Serio de spirita ricevado.

4. Planedaj epokoj de mortemuloj.

5. Serio de kreitaĵa simileco.

6. Serio de kunfandiĝo kun Ĝustigantoj.

7. Teknikoj por eskapi el la tero.

La loĝataj sferoj de la sep superuniversoj estas loĝataj de mortemuloj, kiuj estas samtempe klasifikitaj en unu aŭ pluraj kategorioj de ĉiu el tiuj ĉi ĝeneralaj klasoj de evolua kreitaĵa vivo. Sed eĉ tiuj ĉi ĝeneralaj klasifikoj ne kalkulas estaĵojn, kiel la midsoniduloj aŭ iuj aliaj formoj de inteligenta vivo. La loĝataj mondoj, kiel ili estas prezentitaj en tiuj ĉi prelegoj, estas loĝataj de evoluaj mortemaj kreitaĵoj, sed estas aliaj vivoformoj.

1. Alĝustigo al planeda medio. Estas tri ĝeneralaj grupoj de loĝataj mondoj el la vidpunkto de la alĝustigo de kreitaĵa vivo al la planeda medio: la grupo de normala alĝustigo, la grupo de radikala alĝustigo kaj la eksperimenta grupo.

Normalaj alĝustigoj al planedaj kondiĉoj sekvas la ĝeneralajn fizikajn pratipoj antaŭe konsideritajn. La mondoj de nespirantoj karakterizas la radikala aŭ ekstrema alĝustigo, sed aliaj specoj estas ankaŭ inkluzivitaj en tiu ĉi grupo. Eksperimentaj mondoj estas kutime ideale adaptitaj al la tipaj vivoformoj, kaj sur tiuj ĉi dekumaj planedoj la Vivo-Portantoj provas produkti favorajn variaĵojn en la normaj vivo-fasonadoj. Ĉar via mondo estas eksperimenta planedo, ĝi rimarkeble diferencas de siaj fratinaj sferoj en Satanio; multaj vivoformoj aperis sur Urantio, kiuj ne troviĝis aliloke; same multaj komunaj specioj forestas sur via planedo.

En la universo de Nebadono ĉiuj mondoj de modifita vivo estas serie kunligitaj, kaj konsistigas specialan kampon de universaj aferoj, kiu ricevas la atenton de elektitaj administrantoj; kaj ĉiuj el tiuj ĉi eksperimentaj mondoj estas periode inspektitaj de korpuso de universaj direktoroj, kies ĉefo estas la veterana finatinginto konata en Satanio kiel Tabamantio.

2. Serio de cerbaj specoj. La fizika unuformeco de mortemuloj estas la cerbo kaj nerva sistemo; tamen estas tri bazaj organizadoj de la cerba mekanismo: la specoj de unu, du kaj tri cerboj. La Urantianoj havas la ducerban specon, iom pli imagemaj, aventuremaj kaj filozofaj ol la unucerbaj mortemuloj sed iom malpli spirita, etika kaj adoremaj ol la tricerbaj ordoj. Tiuj ĉi cerbaj diferencoj karakterizas eĉ la ekzistojn de antaŭhomaj bestoj.

El la duhemisferan specon de la cerba kortekso de la Urantianoj vi povas analoge kompreni ion pri la unucerba speco. La tria cerbo de la tricerbaj ordoj estas plej bone konceptita kiel disvolviĝo de via malsupera aŭ rudimenta formo de cerbo, kiu disvolviĝas tiel, ke ĝi ĉefe funkcias por regi fizikajn agadojn, lasante la du superajn cerbojn liberaj por pli altaj taskoj: unu al intelektaj funkcioj kaj la alia al spiritaj kontraŭpartaj agadoj de la Penso-Ĝustiganto.

Dum la teraj atingoj de la unucerbaj rasoj estas iomete limigitaj kompare kun la ducerbaj ordoj, la pli malnovaj planedoj de la tricerba grupo elmontras civilizaciojn, kiuj mirigus Urantianojn, kaj kiuj kompare iom hontigus la viajn. Pri mekanika disvolviĝo kaj materia civilizacio, eĉ pri intelekta progreso, la mondoj de ducerbaj mortemuloj kapablas egali la tricerbajn sferojn. Sed pri la supera regado de menso kaj disvolviĝo de intelekta kaj spirita reciprokado vi estas iom malsuperaj.

Ĉiuj tiaj komparaj taksoj koncerne la intelektan progreson aŭ la spiritajn atingojn de iu ajn mondo aŭ grupo de mondoj devus senpartie enkalkuli la planedan epokon; ĉar multe, tre multe, dependas de la epoko, la helpo de la biologiaj plialtigantoj kaj la postaj misioj de la diversaj ordoj de la diaj Filoj.

Dum la tricerbaj popoloj kapablas atingi iom pli superan planedan evoluon ol aŭ la unucerbaj aŭ la ducerbaj ordoj, ĉiuj havas la saman specon de vivoplasmo, kaj daŭrigas siajn planedajn agadojn per tre similaj manieroj, same kiel faras la homaj estaĵoj sur Urantio. Tiuj ĉi tri specoj de mortemuloj estas distribuitaj tra ĉiuj mondoj de la lokaj sistemoj. En la plejmulto de kazoj la planedaj kondiĉoj tre malmulte influas la decidojn de la Vivo-Portantojn projekti tiujn ĉi diversajn ordojn de mortemuloj sur la malsamaj mondoj; tio estas la prerogativo de la Vivo-Portantoj tiel plani kaj efektivigi.

Tiuj ĉi tri ordoj staras sur egala bazo en la suprenira kariero. Ĉiu devas trairi la saman intelektan skalon de disvolviĝo, kaj ĉiu devas majstri la samajn spiritajn testojn de progresado. La sistema administrado kaj la konstelacia superregado de tiuj ĉi malsamaj mondoj estas unuforme liberaj de diskriminacio; eĉ la reĝimoj de la Planedaj Princoj estas identaj.

3. Serio de spiritaj ricevadoj. Estas tri grupoj de mensaj fasonadoj rilate al kontakto kun spiritaj aferoj. Tiu ĉi klasifiko ne rilatas al unucerba, ducerba kaj tricerba ordoj de mortemuloj; ĝi rilatas ĉefe al glanda kemio, pli precipe al la organizado de iuj glandoj kompareblaj al la hipofizaj korpoj. La rasoj sur kelkaj mondoj havas unu glandon, sur aliaj du, kiel sur Urantio, kaj sur ankoraŭ aliaj sferoj la rasoj havas tri el tiuj ĉi unikaj korpoj. La esence propra imago kaj la spirita ricevemo estas definitive influita per tiu ĉi diferenca kemia doto.

El tiuj ĉi specoj de spirita ricevado sesdek kvin procentoj apartenas al la dua grupo, kiel la rasoj de Urantio. Dek du procentoj apartenas al la unua speco, nature malpli ricevemaj, dum dudek tri procentoj estas spirite pli inklinaj al spiriteco dum la tera vivo. Sed tiaj distingoj ne postvivas la naturan morton; ĉiuj ĉi rasaj diferencoj koncernas nur la vivon en la karno.

4. Planedaj epokoj de mortemuloj. Tiu ĉi klasifiko agnoskas la sinsekvon de tempaj diepokoj, kiel ili influas la teran statuson de la homo kaj lian akcepton de la ĉiela ministrado.

La vivo estas komencita sur la planedoj fare de la Vivo-Portantoj, kiuj gardas ĝian disvolviĝon ĝis la evolua apero de la mortema homo. Antaŭ ol la Vivo-Portantoj forlasas planedon, ili laŭregule instalas Planedan Princon kiel reganton de la regno. Kun tiu ĉi reganto alvenas plena kvoto de subordigitaj asistantoj kaj ministrantaj helpantoj, kaj la unua juĝo de la vivantoj kaj la mortintoj estas samtempa al lia alveno.

Kun la apero de homaj grupiĝoj tiu ĉi Planeda Princo alvenas por inaŭguri homan civilizacion kaj enfokusigi la homan societon. Via mondo de konfuzo ne estas kriterio de la fruaj tagoj de la regado de la Planedaj Princoj, ĉar estis proksime de la komenco de lia adminsitrado sur Urantio, ke via Planeda Princo, Kaligastio, ligis sian sorton kun la ribelo de la Sistema Suvereno, Lucifero. Via planedo depost tiam sekvis ŝtorman vojon.

Sur normala evolua mondo la rasa progreso atingas sian naturan biologian pinton dum la reĝimo de la Planeda Princo, kaj baldaŭ poste la Sistema Suvereno sendas Materiajn Gefilojn al tiu la planedo. Tiuj ĉi importitaj estaĵoj servas kiel biologiaj plialtigantoj; ilia fiasko sur Urantio ankoraŭ pli komplikis vian planedan historion.

Kiam la intelekta kaj etika progreso de homa raso atingas la limojn de evolua disvolviĝo, venas Avonala Filo de Paradizo por magistra misio; kaj poste, kiam la spirita statuso de tia mondo proksimiĝas al sia limo de natura atingo, la planedo estas vizitita de Paradiza disdonaca Filo. La ĉefa misio de disdonaca Filo estas establi la planedan statuson, liberigi la Spiriton de Vero por planeda funkcio, kaj tiel efektivigi la universalan alvenon de la Penso-Ĝustigantoj.

Jen denove Urantio devias: neniam estis magistra misio sur via mondo, kaj via disdonaca Filo ne apartenis al la ordo de Avonaloj; via planedo ĝuis la rimakindan honoron fariĝi la mortemula hejmplanedo de la Suverena Filo, Mikaelo de Nebadono.

Rezulte de la ministrado de ĉiuj sinsekvaj ordoj de dia fileco la loĝataj mondoj kaj iliaj progresantaj rasoj komencas proksimiĝi al la akmeo de planeda evoluo. Tiaj mondoj tiam fariĝas maturaj por la kulmina misio, la alveno de la Trinitataj Instruisto-Filoj. Tiu ĉi epoko de la Instruisto-Filoj estas la vestiblo al la fina planeda epoko — evolua utopio — la epoko de lumo kaj vivo.

Tiu ĉi klasifiko pri homaj estaĵoj ricevos specialan atenton en sekva kajero.

5. Serio de kreitaĵa simileco. La planedoj estas ne nur organizitaj vertikale per sistemoj, konstelacioj kaj tiel plu, sed la universa administrado ankaŭ estigas horizontajn grupojn laŭ specoj, serioj kaj aliaj rilatoj. Tiu ĉi horizontala administrado de la universo pli precipe rilatas al la kunordigado de agadoj de simila naturo, kiuj estis sendepende prizorgitaj sur malsamaj sferoj. Tiuj ĉi rilataj klasoj de universaj kreitaĵoj estas periode inspektitaj de iuj kunmetitaj korpusoj de altaj personecoj preziditaj de tre spertaj finatingintoj.

Tiuj ĉi faktoroj de similecoj estas evidentaj sur ĉiuj niveloj, ĉar similecaj serioj ekzistas inter nehomaj personecoj same kiel inter mortemaj kreitaĵoj — eĉ inter homaj kaj superhomaj ordoj. La inteligentaj estaĵoj vertikale rilatas laŭ dek du grandaj grupoj de po sep ĉefaj sekcioj. La kunordigo de tiuj ĉi unike rilataj grupoj de vivantaj estaĵoj verŝajne efektiviĝas per ne plene komprenata tekniko de la Plejsupera Estaĵo.

6. Serio de kunfandiĝo kun la Ĝustigantoj. La spirita klasifiko aŭ grupiĝo de ĉiuj mortemuloj dum ilia antaŭkunfandiĝa sperto estas plene determinita de la rilato de la personeca statuso al la loĝanta Mistera Monitoro. Preskaŭ naŭdek procentoj de la loĝataj mondoj de Nebadono estas loĝataj de mortemuloj kunfandiĝantaj kun la Ĝustigantoj, kontraste kun proksima universo kie apenaŭ pli ol duono de la mondoj loĝigas estaĵojn, kiuj estas kandidatoj loĝataj de Ĝustigantoj al eterna kunfandiĝo.

7. Teknikoj por eskapi el la tero. Estas fundamente nur unu vojo, per kiu la individua homa vivo povas esti komencita sur la loĝataj mondoj, kaj tio estas per la kreitaĵa generado kaj natura naskiĝo; sed estas multaj teknikoj, per kiuj la homo povas eskapi el sia tera statuso, kaj akiras aliron al la fluon internen de Paradizaj suprenirantoj.

6. Tera eskapo

Ĉiuj el la malsamaj fizikaj specoj kaj planedaj serioj de mortemuloj egale ĝuas la ministradon de Penso-Ĝustigantoj, gardantaj anĝeloj kaj la diversaj ordoj de la mesaĝistaj multegoj de la Infinita Spirito. Ĉiuj egale estas liberigitaj de la ligiloj de la karno per la emancipiĝo de natura morto, kaj ĉiuj simile iras de tie al la morontiaj mondoj de spirita evoluo kaj mensa progreso.

De tempo al tempo, laŭ mocio de la planedaj aŭtoritatoj aŭ la sistemaj regantoj, specialaj resurektoj de la dormantaj postvivantoj estas faritaj. Tiaj resurektoj okazas almenau ĉiun jarmilon de planeda tempo, kiam ne ĉiuj sed “multaj el tiuj, kiuj dormas en la polvo, vekiĝas.” Tiuj ĉi specialaj resurektoj estas la okazo mobilizi specialajn grupojn de suprenirantoj por specifa servo en la plano de mortemula supreniro de la loka universo. Estas kaj praktikaj kialoj kaj sentimentalaj asocioj ligitaj kun tiuj ĉi specialaj resurektoj.

Tra la fruaj epokoj de loĝata mondo multaj estas vokitaj al la domego-sferoj dum la specialaj kaj jarmilaj resurektoj, sed plejmulte el postvivantoj estas repersonecigitaj dum la inaŭguro de nova diepoko asociita kun la alveno de dia Filo por planeda servo.

1. Mortemuloj de la diepoka aŭ grupa ordo de postvivo. Kiam alvenas la unua Ĝustiganto sur loĝata mondo, la gardantaj serafoj ankaŭ aperas; ili estas nemalhaveblaj por tera eskapo. Tra la tuta periodo de la dormantaj postvivantoj la spiritaj valoroj kaj eternaj realoj de iliaj nove evoluintaj kaj senmortaj animoj estas konservitaj kiel sankta deponaĵo fare de la personaj aŭ grupaj gardantaj serafoj.

La grupaj gardistoj asignitaj al la dormantaj postvivantoj ĉiam funkcias kun la juĝaj Filoj dum iliaj alvenoj sur la mondo. “Li sendos siajn anĝelojn, kaj ili arigos kune liajn elektitojn el la kvar ventoj.” Kun ĉiu serafo asignita al la repersonecigo de dormanta mortemulo funkcias la reveninta Ĝustiganto, la sama senmorta fragmento de la Patro, kiu vivis en li dum la tagoj en la karno, kaj tiel la identeco estas redonita kaj la personeco resurektita. Dum la dormo de siaj zorgatoj tiuj ĉi atendantaj Ĝustigantoj servas sur Diviningtono; ili neniam loĝas en alia mortemula menso dume.

Dum la malnovaj mondoj de mortemula ekzisto loĝigas tiujn alte disvolvitajn kaj delikate spiritajn specojn de homaj estaĵoj, kiuj estas praktike esceptitaj de la morontia vivo, la pli fruaj epokoj de la rasoj de besta origino estas karakterizitaj de primitivaj mortemuloj, kiuj estas tiel nematuraj, ke kunfandiĝo kun iliaj Ĝustigantoj estas neebla. La revekiĝo de tiuj ĉi mortemuloj estas plenumita de la gardantaj serafoj kune kun individuigita porcio de la senmorta spirito de la Tria Fonto-Centro.

Tiel la dormantaj postvivantoj de planeda epoko estas repersonecigitaj dum la diepoka nomvokado. Sed koncerne la nesaveblajn personecojn de regno neniu senmorta spirito ĉeestas por funkcii kun la grupa gardistoj de destino, kaj tio ĉi konsistigas la ĉesigon de kreitaĵa ekzisto. Kvankam iuj el viaj registroj bildigis tiujn ĉi eventojn kiel okazantajn sur la planedoj de mortemula morto, ili ĉiuj vere okazas sur la domego-mondoj.

2. Mortemuloj de la individuaj ordoj de supreniro. La individua progreso de homaj estaĵoj mezuriĝas per ilia sinsekva atingo kaj trairado (majstrado) de la sep cirkloj. Tiuj ĉi cirkloj de mortemula progreso estas niveloj de asociitaj intelektaj, sociaj, spiritaj, kaj kosme klarvidaj niveloj. Komenciĝinte en la sepa cirklo la mortemuloj strebas atingi la unuan, kaj ĉiuj, kiuj atingas la trian, tuj estas asignitaj personaj gardistoj de destino. Tiuj ĉi mortemuloj povas esti repersonecigitaj en la morontia vivo sendepende de diepokaj aŭ aliaj juĝoj.

Dum la unuaj epokoj de evolua mondo malmultaj mortemuloj estas juĝitaj la trian tagon. Sed ju pli la epokoj pasas, des pli da personaj gardistoj de destino estas asignitaj al la progresantaj mortemuloj, kaj des pli kreskanta nombro da tiuj ĉi evoluantaj kreitaĵoj estas repersonecigitaj sur la unua domego-mondo la trian tagon post ilia natura morto. Dum tiaj okazoj la reveno de la Ĝustiganto signalas la vekiĝon de la homa animo, kaj tio ĉi estas la repersonecigo de mortinto, laŭvorte same kiel dum amasa nomvokado je la fino de diepoko sur la evoluaj mondoj.

Estas tri grupoj de individuaj suprenirantoj: la malplej progresintaj surteriĝas sur la komencan aŭ unuan domego-mondon. La pli progresinta grupo povas komenci la morontian karieron sur iu ajn el la interaj domego-mondoj laŭ la antaŭa planeda progreso. La plej progresintaj el tiuj ĉi ordoj vere komencas sian morontian sperton sur la sepa domego-mondo.

3. Mortemuloj de la ordoj de supreniro dependaj de provo. La alveno de Ĝustiganto konsistigas identecon el la vidpunkto de la universo, kaj ĉiuj loĝataj estaĵoj estas sur la vokolistoj de justico. Sed portempa vivo sur la evoluaj mondoj estas necerta, kaj multaj mortas dum sia juneco antaŭ elekti la Paradizan karieron. Tiaj infanoj kaj junuloj loĝataj de Ĝustigantoj sekvas la gepatron kun pli progresinta spirita statuso, tiel irante al la sistema mondo de finatingintoj (la prova vartejo) la trian tagon, dum speciala resurekto aŭ dum la regulaj jarmilaj kaj diepokaj nomvokadoj.

La infanoj, kiuj mortas tro frue por havi Penso-Ĝustigantoj, estas repersonecigitaj sur la mondo de la finatingintoj de la lokaj sistemoj samtempe kun unu el siaj gepatroj sur la domego-mondoj. Infano akiras fizikan enton je mortemula naskiĝo, sed pri la postvivo ĉiuj infanoj sen Ĝustigantoj estas kalkulitaj kiel ankoraŭ alligitaj al siaj gepatroj.

En konvena tempo la Penso-Ĝustigantoj venas loĝi en tiujn ĉi infanojn, dum la serafa ministrado al ambaŭ grupoj de la ordoj dependaj de provo pri postvivo estas ĝenerale simila al tiu de la pli progresinta gepatro, aŭ ekvivalenta al tiu de la gepatro, se nur unu postvivas. Tiuj atingintaj la trian cirklon, sendepende de la statuso de siaj gepatroj, ricevas personajn gardistojn.

Similaj provaj vartejoj estas konservitaj sur la sferoj de finatingintoj de la konstelacia kaj la universaj sidejoj por la infanoj sen Ĝustigantoj de la unuaranga kaj duaranga modifitaj ordoj de suprenirantoj.

4. Mortemuloj de la duarangaj modifitaj ordoj de supreniro. Tiuj ĉi estas la progresantaj homaj estaĵoj de la mezaj evoluaj mondoj. Ĝenerale ili ne estas imunaj kontraŭ natura morto, sed ili estas esceptitaj trapasi la sep domego-mondojn.

La malplej perfektigita grupo vekiĝas sur la sidejo de sia loka sistemo preterpasante nur la domego-mondojn. La meza grupo iras al la konstelaciaj trejnaj mondoj; ili preterpasas la tutan morontian reĝimon de la loka sistemo. Ankoraŭ pli for en la planedaj epokoj de spirita strebado multaj postvivantoj vekiĝas sur la konstelacia sidejo kaj tie komencas la supreniron al Paradizo.

Sed antaŭ ol iu el tiuj ĉi grupoj povas iri antaŭen, ili devas retrovojaĝi kiel instruistoj al la regnoj, kiujn ili preterpasis kiel studentoj. Ili ĉiuj poste iras al Paradizo per la ordonitaj vojoj de mortemula progreso.

5. Mortemuloj de la unuaranga modifita ordo de supreniro. Tiuj ĉi mortemuloj apartenas al la speco de evolua vivo, kiu kunfandiĝas kun Ĝustigantoj, sed ili tre ofte reprezentas la finajn fazojn de homa disvolviĝo sur evoluanta mondo. Tiuj ĉi glorigitaj estaĵoj estas esceptitaj trapasi la portegojn de la morto; ili estas submetitaj al la forkapto fare de la Filo; ili estas translokitaj el inter la vivantoj, kaj tuj aperas en la ĉeesto de la Suvereno-Filo sur la sidejo de la loka universo.

Tiuj ĉi estas la mortemuloj, kiuj kunfandiĝas kun siaj Ĝustigantoj dum mortemula vivo, kaj tiaj personecoj kunfanditaj kun la Ĝustigantoj libere trairas la spacon antaŭ ol esti vestitaj per morontiaj formoj. Tiuj ĉi kunfanditaj animoj iras per rekta transito de Ĝustiganto al la resurektaj haloj de la superaj morontiaj sferoj, kie ili ricevas sian komencan investituron, same kiel faras ĉiuj aliaj mortemuloj alvenantaj el la evoluaj mondoj.

Tiu ĉi unuaranga modifita ordo de mortemula supreniro povas validi por individuoj de iu ajn planeda serio de la plej malsupera ĝis la plej supera stadioj de la mondoj de kunfandiĝo kun la Ĝustigantoj, sed ĝi pli ofte funkcias sur la plej malnovaj sferoj, post kiam ili ricevis la beneficojn de multaj restadoj de la diaj Filoj.

Kun la establo de la planeda epoko de lumo kaj vivo multaj iras al la universaj morontiaj mondoj per la unuaranga modifita ordo de transloko. Pli poste en la progresintaj stadioj de fiksita ekzisto, kiam la plejmulto de la mortemuloj forlasantaj regnon estas ampleksita en tiu ĉi klaso, la planedo estas konsiderita kiel apartenanta al tiu ĉi serio. Natura morto fariĝas malpli kaj malpli ofta sur tiuj ĉi sferoj delonge fiksitaj en lumo kaj vivo.

[Prezentita de Melkizedeko de la Jerusema Lernejo de Planeda Administrado.]