Kajero 48

La morontia vivo

La Dioj ne povas transformi — almenaŭ ne transformas kreitaĵon de krude besta naturo en perfektigitan spiriton per ia mistera ago de kreopova magio. Kiam la Kreintoj deziras produkti perfektajn estaĵojn, ili faras tion per rekta kaj originala kreado, sed ili neniam entreprenas konverti materiajn kreitaĵojn de besta origino en estaĵojn de perfekteco per unu simpla interveno.

La morontia vivo, etendiĝanta kiel ĝi estas dum la diversaj stadioj de la kariero en la loka universo, estas la nura ebla aliro, per kiu la materiaj mortemuloj povas atingi la sojlon de la spirita mondo. Per kia magio la morto, la natura diseriĝo de la materia korpo, uzus por ke unu simpla interveno tuj transformu la mortemulan kaj materian menson en senmortan kaj perfektigitan spiriton? Tiaj kredoj estas nur malkleraj superstiĉoj kaj plaĉaj fabeloj.

Ĉiam tiu ĉi morontia transiro intervenas inter la mortemula stato kaj la posta spirita statuso de postvivantaj homaj estaĵoj. Tiu ĉi meza stato de universa progreso rimarkeble diferencas en la diversaj lokaj kreaĵoj, sed praktike ili ĉiuj estas tute similaj. La aranĝo de la domego-mondoj kaj la superaj morontiaj mondoj en Nebadono estas sufiĉe tipaj de la morontiaj transiraj reĝimoj en tiu ĉi parto de Orvontono.

1. Morontiaj materialoj

La morontiaj regnoj estas la ligaj sferoj de la loka universo inter la materia kaj spirita niveloj de kreitaĵa ekzisto. Tiu ĉi morontia vivo estis konata sur Urantio ekde la fruaj tagoj de la Planeda Princo. De tempo al tempo tiu ĉi transira stato estis instruita al mortemuloj, kaj la koncepto, en distordita formo, troviĝis en la hodiaŭaj religioj.

La morontiaj sferoj estas la transiraj fazoj de mortemula supreniro tra la progresaj mondoj en la loka universo. Nur la sep mondoj ĉirkaŭantaj la sferon de la finatingintoj de la lokaj sistemoj estas nomataj domego-mondoj, sed ĉiuj kvindek ses el la sistemaj transiraj loĝejoj, kune kun la superaj sferoj ĉirkaŭantaj la konstelaciajn kaj universajn sidejojn, estas nomataj morontiaj mondoj. Tiuj ĉi kreaĵoj estas parto de la fizika beleco kaj morontia grandiozeco de la ĉefsferoj de la loka universo.

Ĉiuj ĉi mondoj estas arkitekturaj sferoj, kaj ili havas precize duoblan nombron da elementoj ol la evoluaj planedoj. Tiaj laŭbezone faritaj mondoj ne nur abundas je pezaj metaloj kaj kristaloj, havante cent fizikajn elementojn, sed same havas ekzakte cent formojn de unika organizado de energio nomata morontia materialo. La Majstroj Fizikaj Regantoj kaj la Morontiaj Povo-Superrigardantoj kapablas tiel modifi la rivoluojn de la ĉefaj unuoj de materio kaj samtempe tiel transformi tiujn ĉi asociojn de energio por krei tiun ĉi novan substancon.

La frua morontia vivo en la lokaj sistemoj tre similas al tiu de via nuna materia mondo, fariĝante malpli fizika kaj pli vere morontia sur la konstelaciaj studaj mondoj. Kaj ju pli vi antaŭeniras en la sferoj de Salvingtono, des pli vi atingas spiritajn nivelojn.

La Morontiaj Povo-Superrigardantoj kapablas efektivigi unuigon de materiaj kaj spiritaj energioj, tiel organizante morontian formon de materiigo, kiu povas ricevi la supermetadon de reganta spirito. Kiam vi trairas la morontian vivon de Nebadono, tiuj ĉi samaj paciencaj kaj lertaj Morontiaj Povo-Superrigardantoj sinsekve provizos vin per 570 morontiaj korpoj, ĉiu estante fazo de via progresanta transformo. De la momento de forlaso de la materiaj mondoj, ĝis vi fariĝas spirito de unua stadio sur Salvingtono, vi ricevos precize 570 apartajn kaj suprenirajn morontiajn ŝanĝojn. Ok el tiuj ĉi okazos en la sistemo, sepdek unu en la konstelacio kaj 491 dum via restado sur la sferoj de Salvingtono.

Dum la tagoj de la mortemula karno la dia spirito loĝas en vi preskaŭ kiel apartaĵo — en realo kiel invado de la homo fare de la disdonacita spirito de la Universala Patro. Sed dum la morontia vivo la spirito fariĝos reala parto de via personeco, kaj dum vi sinsekve trapasas la 570 progresantajn transformojn, vi supreniras de la materieco ĝis la spirita stato de kreitaĵa vivo.

Paŭlo eksciis pri la ekzisto de la morontiaj mondoj kaj pri la realeco de morontiaj materialoj, ĉar li skribis: “Ili havas en la ĉielo pli bonan kaj pli daŭran substancon”. Kaj tiu ĉi morontiaj materialoj estas realaj, laŭvortaj, kiel en “la urbo havanta fundamentojn, kies konstruanto estas Dio”. Kaj ĉiu el tiuj ĉi mirindaj sferoj estas “pli bona lando, tio estas, ĉiela”.

2. Morontiaj Povo-Superrigardantoj

Tiuj ĉi unikaj estaĵoj ekskluzive okupiĝas pri la superrigardo de tiuj agadoj, kiuj reprezentas funkciantan kombinaĵon de spiritaj kaj fizikaj aŭ duonfizikaj energioj. Ili estas ekskluzive dediĉitaj al la ministrado de morontia progresado. Ne ĉar ili multe ministras al mortemuloj dum la transira sperto, sed pli ĝuste ĉar ili ebligas la transiran medion por la progresantaj morontiaj kreitaĵoj. Ili estas la kanaloj de morontia povo, kiuj subtenas kaj energiigas la morontiajn fazojn de la transiraj mondoj.

La Morontiaj Povo-Superrigardantoj estas la idoj de Patrino-Spirito de loka universo. Ili estas sufiĉe normaj laŭ fasonado, kvankam iomete diferencaj laŭ naturo en la diversaj lokaj kreaĵoj. Ili estas kreitaj por sia specifa funkcio, kaj bezonas nenian trejnadon antaŭ komenci siajn respondecojn.

La kreado de la unuaj Morontiaj Povo-Superrigardantoj okazas samtempe kun la alveno de unua mortema postvivanto sur la bordojn de unu el la unuaj domego-mondoj en la loka universo. Ili estas kreitaj laŭ grupo de miloj, klasifikitaj jene:

1. Cirkvitaj Reguligantoj . . . 400

2. Sistemaj Kunordigantoj . . 200

3. Planedaj Konservistoj . . 100

4. Kombinitaj Regantoj . . 100

5. Ligo-Stabiligantoj . . . 100

6. Selektaj Harmoniigantoj . . . . 50

7. Asociitaj Registrantoj . . . 50

La povo-superrigardantoj ĉiam servas en sia denaska universo. Ili estas direktitaj ekskluzive de la kuna spirita agado de la Universa Filo kaj la Universa Spirito, sed alie ili estas plene memreganta grupo. Ili konservas sidejon sur ĉiu el la unuaj domego-mondoj de la lokaj sistemoj, kie ili laboras en proksima asocio kun kaj la fizikaj regantoj kaj la serafoj, sed funkcias en sia propra mondo pri la energia manifestiĝo kaj spirita aplikiĝo.

Ili ankaŭ foje laboras lige kun supermateriaj fenomenoj sur la evoluaj mondoj kiel ministroj pri portema asigno. Sed ili malofte servas sur la loĝataj planedoj; nek ili laboras sur la superaj trejnaj mondoj de la superuniverso, estante dediĉitaj al la transira reĝimo de morontia progresado en loka universo.

1. Cirkvitaj Reguligantoj. Estas tiuj ĉi unikaj estaĵoj, kiuj kunordigas fizikan kaj spiritan energion, kaj reguligas ĝian fluon en la apartigitajn kanalojn de la morontiaj sferoj, kaj tiuj ĉi cirkvitoj estas ekskluzive planedaj, limigitaj al unu sola mondo. La morontiaj cirkvitoj estas apartaj de, kaj suplementaj al, kaj fizikaj kaj spiritaj cirkvitoj sur la transiraj mondoj, kaj necesas milionoj da tiuj ĉi reguligantoj por energiigi eĉ sistemon de domego-mondoj kiel tiu de Satanio.

La cirkvitaj reguligantoj enkondukas tiujn ŝanĝojn al materiaj energioj, kiuj fariĝas submetitaj al la regado kaj reguligado de siaj asociitoj. Tiuj ĉi estaĵoj estas morontiaj povo-generantoj same kiel cirkvitaj reguligantoj. Multe kiel dinamo ŝajnas generi elektron el la atmosfero, tiel same tiuj ĉi vivantaj morontiaj dinamoj ŝajnas transformi la ĉieajn energiojn de spaco en tijun materialojn, kiujn la morontiaj superrigardantoj plektas en la korpojn kaj vivajn agadojn de la suprenirantaj mortemuloj.

2. Sistemaj Kunordigantoj. Ĉar ĉiu morontia mondo havas apartan ordon de morontia energio, estas treege malfacile al homoj vidi tiujn ĉi sferojn. Sed sur ĉiu sinsekva transira sfero la mortemuloj trovos vegetaĵan vivon kaj ĉio alia rilata al la morontia ekzisto iom post iom modifita por korespondi kun la progresanta spiritecigo de la supreniranta postvivanto. Kaj ĉar la energia sistemo de ĉiu mondo estas tiel individuigita, tiuj ĉi kunordigantoj funkcias por harmoniigi kaj miksi tiajn diferencajn povo-sistemoj en funkciantan unuon por la asociitaj sferoj de iu ajn aparta grupo.

La suprenirantaj mortemuloj progresas de la fizikeco ĝis la spiriteco, dum ili antaŭeniras de morontia mondo al alia; tial la neceso provizi per suprenira skalo de morontiaj sferoj kaj suprenira skalo de morontiaj formoj.

Kiam la suprenirantoj de domego-mondoj pasas de unu sfero al alia, ili estas liveritaj de la transportaj serafoj al la ricevantoj de la sistemaj kunordigantoj sur la pli progresa mondo. Tie ĉi en tiuj unikaj temploj ĉe la centro de la sepdek radiantaj aloj, kie troviĝas la transiraj ĉambroj similaj al la resurektaj haloj sur la komenca riceva mondo por la mortemuloj de tera origino, la necesaj ŝanĝoj ĉe la kreitaĵo estas lerte efektivigitaj de la sistemaj kunordigantoj. Tiuj ĉi fruaj ŝanĝoj de morontia formo postulas ĉirkaŭ sep tagojn de norma tempo por plenumi.

3. Planedaj Konservistoj. Ĉiu morontia mondo, de la domego-sferoj ĝis la universa sidejo, estas sub la gardo — koncerne morontiaj aferoj — de sepdek gardistoj. Ili konsistigas la lokan planedan konsilion de plejsupera morontia aŭtoritato. Tiu ĉi konsilio donas materialon por morontiaj formoj al ĉiuj suprenirantaj kreitaĵoj, kiuj sursferiĝas sur la sferojn, kaj permesas tiujn ŝanĝojn en la kreitaĵo, kiuj ebligas al supreniranto iri al la sekva sfero. Post kiam la domego-mondoj estas trairitaj, vi translokiĝos de unu fazo de morontia vivo al alia sen devi cedi konsciecon. La senkonsciiĝo akompanas nur la fruajn metamorfozojn kaj la postajn transirojn de unu universo al alia kaj de Havona ĝis Paradizo.

4. Kombinitaj Regantoj. Unu el tiuj ĉi alte mekanikaj estaĵoj ĉiam postenas ĉe la centro de ĉiu administra unuo de morontia mondo. Kombinita reganto estas sensiva al, kaj funkcias kun, fizikaj, spiritaj kaj morontiaj energioj; kaj kun tiu ĉi estaĵo estas ĉiam asociitaj du sistemaj kunordigantoj, kvar cirkvitaj reguligantoj, unu planeda konservisto, unu ligo-stabiliganto kaj aŭ asociita registranto aŭ selekta harmoniiganto.

5. Ligo-stabiligantoj. Tiuj ĉi estas la reguligantoj de morontia energio asocie kun la fizikaj kaj spiritaj fortoj de la regno. Ili ebligas la konverton de morontia energio en morontian materialon. La tuta morontia organizo de ekzisto dependas de la stabiligantoj. Ili moderigas la energiajn rivoluojn ĝis tiu punkto, kiam fizikiĝo povas okazi. Sed mi havas neniun terminon per kiu kompari aŭ ilustri la ministradon de tiaj estaĵoj. Ĝi estas tute ekster homan imagon.

6. Selektaj Harmoniigantoj. Dum vi progresas de klaso aŭ fazo de morontia mondo al alia, vi devas esti resinkronigita aŭ agordigita, kaj estas la tasko de la selektaj harmoniigantoj konservi vin en progresanta sinkronio kun la morontia vivo.

Dum la bazaj morontiaj formoj de vivo kaj materio estas identaj de la unua domego-mondo ĝis la lasta universa transira sfero, estas funkcia progreso, kiu iom post iom etendiĝas de la materieco ĝis la spiriteco. Via adaptiĝo al tiu ĉi baze unuforme sed sinsekve progresanta kaj spiriteciganta kreado estas efektita de tiu ĉi selekta resinkronigo. Tia alĝustigo en la mekanismo de personeco ekvivalentas al nova kreaĵo, malgraŭ ke vi konservas la saman morontian formon.

Vi povas ripetade submeti vin al la testado de tiuj ĉi ekzamenistoj, kaj tuj kiam vi montros adekvatan spiritan atingon, ili plezure atestos vian progresan rangon. Tiuj ĉi progresantaj ŝanĝoj rezultigas ŝanĝitajn reagojn al la morontia medio, kiel modifoj en la nutraj bezonoj kaj multaj aliaj personaj praktikoj.

La selektaj harmoniigantoj ankaŭ estas tre utilaj por grupigi morontiajn personecojn cele al studado, instruado kaj aliaj projektoj. Ili nature indikas tiujn, kiuj plej bone funkcios en portempa asocio.

7. Asociitaj Registrantoj. La morontia mondo havas siajn proprajn registranoj, kiuj servas asocie kun la spiritaj registrantoj pri la superrigardado kaj gardado de la registroj kaj aliaj datenoj indiĝenaj al la morontiaj kreaĵoj. La morontiaj registroj estas disponeblaj por ĉiuj ordoj de personecoj.

Ĉiuj morontiaj transiraj regnoj estas same alireblaj al materiaj kaj spiritaj estaĵoj. Kiel morontiaj progresantoj vi restos en plena kontakto kun la materia mondo kaj kun materiaj personecoj, dum vi pli kaj pli perceptos kaj fratiĝos kun spiritaj estaĵoj; kaj ĝis vi forlasos la morontian reĝimon, vi vidos ĉiujn ordojn de spiritoj escepte de kelkaj el superaj specoj kiel la Solecaj Mesaĝistoj.

3. Morontiaj Kompanoj

Tiuj ĉi multegoj de la domego-mondoj kaj morontiaj mondoj estas la idoj de Patrino-Spirito de loka universo. Ili estas kreitaj epokon post epoko laŭ grupoj de cent mil, kaj en Nebadono estas nuntempe pli ol sepdek miliardoj da tiuj ĉi unikaj estaĵoj.

La Morontiaj Kompanoj estas trejnitaj por servado fare de la Melkicedekoj sur speciala planedo proksime de Salvingtono; ili ne trapasas la centrajn Melkizedekajn lernejoj. Ilia servo etendiĝas de la plej malaltaj domego-mondoj de la sistemoj ĝis la plej altaj studaj sferoj de Salvingtono, sed ili estas malofte rekontitaj sur la loĝataj mondoj. Ili servas sub la ĝenerala superrigardo de la Filoj de Dio kaj sub la senpera direktado de la Melkicedekoj.

La Morontiaj Kompanoj konservas dek mil sidejojn en loka universo — sur ĉiu el la unuaj domego-mondoj de la lokaj sistemoj. Ili estas preskaŭ tute memreganta ordo, kaj ĝenerale estas inteligenta kaj lojala grupo de estaĵoj; sed de tempo al tempo, lige kun iuj malfeliĉaj ĉielaj malordoj, ili devojiĝas. Miloj el tiuj ĉi utilaj kreitaĵoj estis perditaj dum la tempo de la Lucifera ribelo en Satanio. Via loka sistemo nun havas sian plenan kvoton de tiuj ĉi estaĵoj, la perdo pro la Lucifera ribelo nur freŝdate estinte kompensita.

Estas du apartaj specoj de Morontiaj kompanoj; unu speco estas iniciatema, la alia deteniĝema, sed alie ili estas egalaj laŭ statuso. Ili ne estas seksaj kreitaĵoj, sed ili montras kortuŝe belan koninklinon unu al la alia. Kaj kvankam ili apenaŭ estas kompanecaj laŭ la materia (homa) signifo, ili estas tre proksimaj al la homaj rasoj en la ordo de kreitaĵa ekzisto. La mezvojaj kreitaĵoj de la mondoj estas viaj plej proksimaj parencoj; poste venas la morontiaj keruboj, kaj post ili la Morontiaj Kompanoj.

Tiuj ĉi kompanoj estas kortuŝe amemaj kaj ĉarme sociaj estaĵoj. Ili posedas apartajn personecojn, kaj kiam vi renkontos ilin sur la domego-mondoj, lerninte agnoski ilin kiel klason, vi baldaŭ perceptos ilian individuecon. La mortemuloj ĉiuj similas unu al la alia; samtempe ĉiu el vi posedas apartan kaj rekoneblan personecon.

Io de la ideo pri la naturo de la laboro de tiuj ĉi Morontiaj Kompanoj povas origini el la jena klasifiko de iliaj agadoj en loka sistemo:

1. Gardistoj de Pilgrimantoj ne estas asignitaj al specifaj devoj en sia asocio kun la morontiaj progresantoj. Tiuj ĉi kompanoj respondecas pri la tuta morontia kariero, kaj estas do la kunordigantoj de la laboro de ĉiuj aliaj morontiaj kaj transiraj ministroj.

2. Ricevantoj de Pilgrimantoj kaj Liberaj Asociantoj. Tiuj ĉi estas la sociaj kompanoj de la novaj alvenintoj sur la domego-mondoj. Unu el ili certe estos disponebla por bonvenigi vin, kiam vi vekiĝos sur la komenca domego-mondo post la unua transita dormo de tempo, kiam vi spertos la resurekton el la morto de la karno en la morontian vivon. Kaj de la momento kiam vi estos tiel formale bonvenigita post via vekiĝo, ĝis tiu tago kiam vi forlasos la lokan universon kiel spirito de unua stadio, tiuj ĉi Morontiaj Kompanoj ĉiam estos kun vi.

La kompanoj ne estas asignitaj permanente al individuoj. Supreniranta mortemulo sur unu el la domego-mondoj aŭ superaj mondoj povas havi malsaman kompanon sur ĉiu el pluraj sinsekvaj okazoj, kaj denove povus daŭri longajn periodojn sen tia. Tio vere dependas de la bezonoj kaj ankaŭ de la rezervoj de disponeblaj kompanoj.

3. Gastigantoj al Ĉielaj Vizitantoj. Tiuj ĉi graciaj kreitaĵoj dediĉas sin al la distraĵo de la superhomaj grupoj de studentaj vizitantoj kaj aliaj ĉieluloj, kiuj okaze restas sur la transiraj mondoj. Vi havos abundajn oportunojn viziti ĉiujn regnojn, kiujn vi spertece atingis. La studentoj-vizitantoj rajtas viziti ĉiujn loĝatajn planedojn, eĉ la izolitajn.

4. Kunordigantoj kaj Ligo-Direktoroj. Tiuj ĉi kompanoj estas dediĉitaj al la faciligo de morontiaj interrilatoj kaj la preventado de konfuzo. Ili estas la instruistoj de socia konduto kaj morontia progreso, patronante klasojn kaj aliajn grupajn agadojn inter la suprenirantaj mortemuloj. Ili konservas vastajn areojn, en kiuj ili kunvenigas siajn lernantojn kaj de tempo al tempo turnas sin al la ĉielaj artistoj kaj retrovidaj direktoroj por plibeligi siajn programojn. Dum vi progresos, vi intime konatiĝos kun tiuj ĉi kompanoj, kaj vi disvolvos treegan korinklinon al ambaŭ grupoj. Hazardo decicos, ĉu vi estos asociita kun iniciatema aŭ deteniĝema speco de kompanio.

5. Interpretistoj kaj Tradukistoj. Dum la frua mansonia kariero vi devos ofte turni vin al la interpretistoj kaj tradukistoj. Ili konas kaj parolas ĉiujn lingvojn de loka universo; ili estas la lingvistoj de la regnoj.

Vi ne akiros novajn lingvojn aŭtomate; vi lernos lingvon tie, multe kiel vi lernas ĉi-malsupre, kaj tiuj ĉi brilaj estaĵoj estos viaj lingvoinstruistoj. La unua studo sur la domego-mondoj estos la lingvo de Satanio kaj poste la lingvo de Nebadono. Kaj dum vi majstriĝos tiujn ĉi novajn lingvojn, la Morontiaj Kompanoj estos viaj efikaj interpretistoj kaj paciencaj tradukistoj. Vi neniam renkontos vizitanton sur iu ajn el tiuj ĉi mondoj, sen ke iu el la Morontiaj Kompanoj kapablos servi kiel interpretisto.

6. Ekskursaj kaj Retrovidaj Superrigardistoj. Tiuj ĉi kompanoj akompanos vin dum la pli longaj vojaĝoj al la ĉefsfero kaj la ĉirkaŭaj mondoj de transira kulturo. Ili planas, direktas kaj superrigardas ĉiujn tiajn individuajn kaj grupajn vojaĝojn ĉirkaŭ la sistemaj mondoj de trejnado kaj kulturo.

7. Areaj kaj Konstruaĵaj Konservistoj. Eĉ la materiaj kaj morontiaj strukturoj kreskas laŭ perfekteco kaj grandiozeco, dum vi progresas en la mansonia kariero. Kiel individuoj kaj kiel grupoj vi rajtos fari iujn ŝanĝojn en la loĝejoj asignitaj kiel loĝejoj por via restado sur la malsamaj domego-mondoj. Multaj agadoj de tiuj ĉi sferoj okazas en la malfermitaj enfermaĵoj de la diverse nomataj cirkloj, kvadratoj kaj trianguloj. La plejmulto de la strukturoj de domego-mondoj estas sentegmentaj, estante enfermaĵoj de grandioza konstruado kaj delikata ornamado. La klimataj kaj aliaj fizikaj kondiĉoj regantaj sur la arkitekturaj mondoj igas tegmentojn tute senutilaj.

Tiuj ĉi konservistoj de la transiraj fazoj de suprenira vivo estas plejsuperaj en la administrado de morontiaj aferoj. Ili estis kreitaj por tiu ĉi laboro, kaj atendante la faktiĝon de la Plejsupera Estaĵo, ĉiam restos Morontiaj Kompanoj; neniam ili plenumas aliajn devojn.

Ju pli sistemoj kaj universoj fiksiĝas en lumo kaj vivo, des pli la domego-mondoj ĉesas funkcii kiel transiraj sferoj de morontia trejnado. Pli kaj pli la finatingintoj starigas sian novan trejnan reĝimon, kiu ŝajnas esti destinita por transloki la kosman konscion de la nuna nivelo de la granda universo al tiu de la estontaj eksteraj universoj. La Morontiaj Kompanoj estas destinitaj por pli kaj pli funkcii asocie kun la finatingintoj kaj en multnombraj aliaj regnoj ankoraŭ ne rivelitaj sur Urantio.

Vi povas antaŭvidi, ke tiuj ĉi estaĵoj verŝajne multe kontribuos al via ĝuo de la domego-mondoj, ĉu via restado estos longa aŭ mallonga. Kaj vi daŭre ĝuos ilian ĉeeston dum la tuta vojo ĝis Salvingtono. Ili ne estas teknike esencaj al iu ajn parto de via postviva sperto. Vi povus atingi Salvingtonon sen ili, sed ili multe mankus al vi. Ili estas la personeca lukso de via suprenira kariero en la loka universo.

4. La retrovidaj direktoroj

La ĝoja gajeco kaj la rideta ekvivalento estas tiel universalaj kiel muziko. Estas morontia kaj spirita ekvivalento al gajeco kaj ridado. La suprenira vivo estas proksimume egale dividita inter laborado kaj ludado — libereco de tasko.

Ĉiela malstreĉiĝo kaj superhoma humuro estas tute malsamaj al siaj homaj analogoj, sed ni ĉiuj efektive fordonas nin al formo de ambaŭ, kaj ili vere plenumas por ni, en nia stato, simile kion la homa humuro kapablas fari por vi sur Urantio. La Morontiaj Kompanoj estas lertaj iniciatintoj de ludoj, kaj ili estas plej sperte subtenataj de la retrovidaj direktoroj.

Vi probable plej bone komprenus la laboron de la retrovidaj direktoroj, se ili estus komparitaj al la superaj tipoj de humuristoj sur Urantio, kvankam tio estus treege kruda kaj iom bedaŭrinda maniero, per kiu provi transdoni ideon pri la funkcio de tiuj ĉi direktoroj de ŝanĝo kaj malstreĉiĝo, tiuj ĉi ministroj de la ekzaltita humuro de la morontiaj kaj spiritaj regnoj.

Pridiskutante spiritan humuron unue lasu min diri al vi, kio tio ne estas. Spirita ŝercado neniam estas nuancita de la emfazo pri la malfeliĉoj de la malfortuloj kaj eraremuloj. Nek ĝi blasfemas la rektecon kaj gloron de la dieco. Nia humuro ampleksas tri ĝeneralajn nivelojn de aprezado:

1. Rememorigaj ŝercoj. Spritaĵoj naskitaj de la memoroj de estintaj epizodoj en onia sperto de batalo, lukto kaj foje timo, kaj ofte malsaĝa kaj infaneca anksio. Por ni tiu ĉi fazo de humuro venas de la profunda kaj daŭra kapablo ĉerpi el la pasinteco memoran materialon per kiu agrable spici kaj alimaniere malpezigi la pezajn ŝarĝojn de la nuntempo.

2. Aktuala Humuro. Ĝi estas la sensenceco de multo, kio tiom ofte kaŭzas al ni seriozan maltrankvilon, la ĝojo malkovri la malgravecon de multe de nia serioza persona anksio. Ni plej aprezas tiun ĉi fazon de humuro, kiam ni plej kapablas forigi la nunajn anksiaĵojn favore al la certecoj de la estonteco.

3. Profeta Ĝojo. Eble estos malfacile por la mortemuloj imagi tiun ĉi fazon de humuro, sed ni ja ricevas specialan kontenton el la certeco, ”ke ĉiuj aferoj laboras kune por bono” — por la spiritoj kaj morontianoj same kiel por la mortemuloj. Tiu ĉi aspekto de ĉiela humuro kreskas el nia fido en la amema zorgo de niaj superuloj kaj en la dia stabileco de niaj Plejsuperaj Direktoroj.

Sed la retrovidaj direktoroj de la regnoj ne ekskluzive okupiĝas pri priskribi la altan humuron de la diversaj ordoj de inteligentaj estaĵoj; ili ankaŭ okupiĝas pri la gvidado de amuzado, spirita ludado kaj morontia distrado. Kaj ĉi-rilate ili havas la tutkoran kunlaboremon de la ĉielaj artistoj.

La retrovidaj direktoroj mem ne estas kreita grupo; ili estas rekrutita korpuso ampleksanta de la Havonaj indiĝenoj ĝis la mesaĝistaj multegoj de spaco kaj la ministrantaj spiritoj de tempo ĝis la morontiaj progresantoj de la evoluaj mondoj. Ĉiuj estas volontuloj dediĉante sin al la laboro helpi siajn kunulojn sukcesi pensan ŝanĝon kaj mensan ripozon, ĉar tiaj sintenoj plej helpas por restaŭri elĉerpitajn energiojn.

Kiam parte elĉerpitaj de la klopodoj atingi, kaj atendante ricevi novajn energiajn ŝargojn, estas agrabla plezuro revivi la eventojn de aliaj tagoj kaj epokoj. Estas ripozige rememori la fruaj spertoj de la raso aŭ la ordo. Kaj ĝuste tial tiuj ĉi artistoj estas nomataj retrovidaj direktoroj — ili helpas reveni al la memoro de antaŭa stato de disvolviĝo aŭ al malpli sperta statuso de ekzisto.

Ĉiuj estaĵoj ĝuas tiun ĉi specon de retrovido krom tiuj, kiuj estas esence Kreintoj, do aŭtomataj memrejuniĝantoj, kaj iuj alte specialigitaj specoj de kreitaĵoj, kiel la povo-centroj kaj la fizikaj regantoj, kiuj por ĉiam estas eterne seriozaj en ĉiuj siaj reagoj. Tiuj ĉi periodaj paŭzoj el la tensio de funkcia deĵoro estas kutima parto de la vivo sur ĉiuj mondoj tra la tuta universaro sed ne sur la Insulo de Paradizo. La estaĵoj indiĝenaj de la centra loĝejo ne kapablas elĉerpiĝi, kaj do ne povas esti submetitaj al reenergigo. Kaj por tiaj estaĵoj de eterna Paradiza perfekteco ne povas ekzisti tia retrovido al evoluaj spertoj.

Plejmulte el ni venis de malsuperaj stadioj de ekzisto aŭ de progresantaj niveloj de niaj ordoj, kaj estas refreŝige kaj iom amuze retrorigardi iujn epizodojn de nia frua sperto. Estas kvieteco kontempli tion, kio estas malnova laŭ sia ordo, kaj kio plu daŭras kiel memora posedo de la menso. La estonteco signifas lukton kaj progreson; ĝi montras laboron, klopodon kaj atingon; sed la pasinteco aprezigas la aferojn jam majstritajn kaj atingitajn; la kontemplado de la pasinteco ebligas malstreĉigon kaj tian senzorgan revizion por provoki spiritan ridecon kaj morontian staton de menso proksimiĝanta al gajeco.

Eĉ la mortemula humuro fariĝas plej elkora, kiam ĝi bildigas epizodojn tuŝantajn tiujn, kiuj estas nur iomete sub ies nuna stato de disvolviĝo, aŭ kiam ĝi portretas ies supozitajn superulojn suferantajn pro la spertoj, kiuj estas ordinare asociitaj al supozitaj malsuperuloj. Vi el Urantio permesis, ke multo kio estas samtempe vulgara kaj malafabla estu konfuzita kun via humuro, sed entute vi estas gratulindaj pro via relative akra senso de humuro. Iuj el viaj rasoj havas riĉan vejnon de humuro, kaj estas multe helpitaj en siaj teraj karieroj. Verŝajne vi ricevis pli riĉan Adaman heredaĵon pri la humuro ol ĉu muziko aŭ arto.

Tuta Satanio, dum ludtempoj, tiuj tempoj kiam ĝiaj loĝantoj refreŝige revivigas la memorojn de malsupera stadio de ekzisto, estas edifita de la amuza humuro de korpuso de retrovidaj direktoroj el Urantio. La senson de ĉiela humuro ni ĉiam havas, eĉ kiam engaĝitaj en la plej malfacilaj taskoj. Ĝi helpas eviti troan disvolviĝon de la nocio de ies graveco. Sed ni ne libere cedas al ĝi, kiel vi dirus: “ni amuziĝas”, krom kiam ni ripozas de la seriozaj taskoj de niaj respektivaj ordoj.

Kiam ni estas tentitaj pligrandigi nian gravecon, se ni haltas por kontempli la infinitecon de la grandeco kaj grandiozeco de niaj Kreintoj, nia propra memglorado fariĝas sublime ridinda, eĉ preskaŭ mokinda. Unu el la funkcioj de humuro estas helpi nin ĉiuj malpli serioze konsideri nin. La humuro estas la dia antidoto kontraŭ la ekzaltado de la memo.

La bezono de malstreĉigo kaj distrado per humuro estas plej granda en tiuj ĉi ordoj de suprenirantaj estaĵoj, kiuj estas submetitaj al daŭra streso pri siaj luktoj por supreniri. La du ekstremoj de vivo malmulte bezonas humurajn distradojn. La primitivaj homoj havas neniun kapablon por tio, kaj la estaĵoj de Paradiza perfekteco ne bezonas tion. La multegoj de Havono estas nature ĝoja kaj viglia kunigo da plejsupere feliĉaj personecoj. Sur Paradizo la kvalito de adoro antaŭforigas la necesecon por retrovidaj agadoj. Sed inter tiuj, kiuj komencas sian karieron multe sub la celo de Paradiza perfekteco, estas granda loko por la ministrado de la retrovidaj direktoroj.

Ju pli alta estas la mortemula speco, des pli granda estas la streso kaj la kapablo por humuro same kiel la neceso por ĝi. En la spirita mondo la malo estas vera: ju pli ni supreniras, des malpli ni bezonas la distradojn de retrovidaj spertoj. Sed ju pli oni malsupreniras la skalon de spirita vivo de Paradizo ĝis la serafaj multegoj, des pli estas neceso al la misio de ridado kaj la ministrado de gajeco. Tiuj estaĵoj, kiuj plej bezonas refreŝigon per perioda retrovido de intelekta statuso pri antaŭaj spertoj, estas la superaj specoj de la homa speco, la morontianoj, anĝeloj kaj Materiaj Filoj, kune kun ĉiuj similaj specoj de personeco.

La humuro devus funkcii kiel aŭtomata sekura valvo por malhelpi la aperon de ekscesaj premoj kaŭzitaj de la monotoneco de daŭra kaj serioza memkontemplado asocie kun la intensa lukto por disvolviĝa progreso kaj nobla atingo. La humuro ankaŭ funkcias por malpliigi la ŝokon de la neatendita efiko de fakto aŭ de vero, rigida nefleksebla fakto kaj fleksebla ĉiam vivanta vero. La mortemula personeco, neniam certa pri la estontaj eventoj, per la humuro rapide komprenas — vidas la temon kaj atingas la klarvidon — la neatenditan naturon de la situacio, ĉu fakto aŭ vero.

Kvankam la humuro de Urantio estas treege kruda kaj plej senarta, ĝi ja servas valoran celo kaj kiel sana asekuro kaj kiel liberiganto de emocia premo, tiel preventante malutilan nervan streĉiĝon kaj tro seriozan memkontempladon. La humuro kaj la ludo — malstreĉiĝo — neniam estas reagoj de progresanta elĉerpiĝo; ĉiam ili estas la eĥoj de ekvido malantaŭen, rememoro pri la pasinteco. Eĉ sur Urantio kaj kiel vi nun estas, vi ĉiam trovas ĝin refreŝigan, kiam por mallonga tempo vi povas ĉesigi la klopodojn de la novaj kaj superaj intelektaj klopodoj kaj reveni al la pli simplaj okupoj de viaj prapatroj.

La principoj de la Urantia luda vivo estas filozofe ĝustaj, kaj daŭre validas dum via tuta suprenira vivo, tra la cirkvitoj de Havono kaj ĝis la eternaj bordoj de Paradizo. Kiel suprenirantaj estaĵoj vi posedas la personajn memorojn pri ĉiuj antaŭaj kaj malsuperaj ekzistoj, kaj sen tiaj identecaj memoroj pri la pasinteco vi havus neniun bazon por la humuro de la nuntempo, ĉu mortemula ridado aŭ morontia gajeco. Estas tiu ĉi rememoro de pasintaj spertoj, kiu donas la bazon al la nuna distrado kaj amuziĝo. Kaj tiel vi ĝuos la ĉielajn ekvivalentojn de via surtera humuro la tutan vojon tra via tuta longa morontia kaj poste pli kaj pli spirita kariero. Kaj tiu parto de Dio (la Ĝustiganto), kiu fariĝas eterna parto de la personeco de supreniranta mortemulo, kontribuas la nuancojn de dieco al la ĝojaj esprimoj, eĉ spirita ridado, de la suprenirantaj kreitaĵoj de tempo kaj spaco.

5. La Instruistoj de Domego-Mondoj

La Instruistoj de Domego-Mondoj estas korpuso de forlasitaj sed glorigitaj keruboj kaj sanoboj. Kiam tempa pilgrimanto progresas de spaca prova mondo ĝis la domego-mondoj kaj asociitaj mondoj de morontia trejnado, li estas akompanata de sia persona aŭ grupa serafo, la gardisto de destino. Sur la mondoj de mortema ekzisto la serafoj estas kompetente asistataj de keruboj kaj sanoboj; sed kiam ŝia mortema zorgato estas liberigita de la ligiloj de la karno, kaj komencas sian supreniran karieron, kiam komenciĝas la postmateria aŭ morontia vivo, la akompananta serafo ne plu bezonas la ministradojn de siaj iamaj leŭtenantoj, la kerubo kaj sanobo.

Tiuj ĉi forlasitaj asistantoj de la ministranta serafo estas ofte alvokitaj al la universa sidejo, kie ili pasas per la intima brakumo de la Universa Patrino-Spirito, kaj poste iras al la sistemaj trejnaj sferoj kiel Instruistoj de la Domego-Mondoj. Tiuj ĉi instruistoj ofte vizitas la materiajn mondojn, kaj funkcias de la malsuperaj domego-mondoj ĝis la plej supera el la edukadaj sferoj ligitaj kun la universa sidejo. Propravole ili povas reveni al sia antaŭa laboro de asocio kun la ministrantaj serafoj.

Estas miliardoj kaj miliardoj da tiuj ĉi instruistoj en Satanio, kaj ilia nombro konstante kreskas, ĉar en la plimulto de kazoj, kiam serafo akompanas internen mortemulon kunfandiĝinta kun sia Ĝustiganto, ambaŭ kerubo kaj sanobo estas postlasitaj.

La Instruistoj de Domego-Mondoj, kiel la plejparto de la aliaj instruistoj, estas komisiitaj de la Melkicedekoj. Ili estas ĝenerale superrigardataj de la Morontiaj Kompanoj, sed kiel individuoj kaj kiel instruistoj ili estas superrigardataj de la portempaj ĉefoj de la lernejoj aŭ sferoj, kie ili povas labori kiel instruistoj.

Tiuj ĉi altnivelaj keruboj kutime laboras duope, kiel ili faris kiam alligite al la serafoj. Ili estas laŭ naturo tre proksimaj al la morontia speco de ekzisto, kaj ili estas esence simpatiaj instruistoj de la suprenirantaj mortemuloj, kaj plej efike direktas la programon de la domego-monda kaj morontia edukada sistemo.

En la lernejoj de la morontia vivo tiuj ĉi instruistoj okupiĝas pri la instruado de individuo, grupo, klaso kaj amaso. Sur la domego-mondoj tiaj lernejoj estas organizitaj laŭ tri ĝeneralaj grupoj de po cent sekcioj: la lernejoj pri pensado, la lernejoj pri sentado kaj la lernejoj pri farado. Kiam vi atingas la konstelacion, aldoniĝas la lernejoj pri etiko, la lernejoj pri administrado kaj la lernejoj pri socia alĝustigo. Sur la universaj ĉefmondoj vi eniros la lernejojn pri filozofio, dieco kaj pura spiriteco.

Tiuj aferoj, kiujn vi lernus sur la tero, sed kiujn vi malsukcesis lerni, devas esti akiritaj sub la zorgo de tiuj ĉi fidelaj kaj paciencaj instruistoj. Ne estas reĝaj vojoj, ŝparvojoj aŭ facilaj vojoj ĝis Paradizo. Sendepende de la individuaj variadoj de vojo, vi majstras la lecionojn de sfero antaŭ ol iri al alia; almenaŭ tio estas vera, post vi iam forlasas la mondon de via naskiĝo.

Unu el la celoj de la morontia kariero estas efektivigi la permanentan elradikigon el la mortemaj postvivantoj de tiaj animalaj postvivantaj trajtoj kiel la prokrastado, la dubsenceco, la malsincereco, la evitado de problemoj, la partieco kaj la serĉado pri facileco. La mansonia vivo frue instruas al la junaj morontiaj zorgatoj, ke prokrasto estas neniel evito. Post la vivo en la karno, la tempo ne plu estas disponebla tekniko por eviti situaciojn aŭ malagrablajn devigojn.

Ekservante sur la restadaj sferoj la Instruistoj de la Domego-Mondoj antaŭeniras per sperto tra la edukaj mondoj de la sistemo kaj la konstelacio ĝis la trejnaj mondoj de Salvingtono. Ili estas submetitaj al neniu speciala disciplino aŭ antaŭ aŭ post sia brakumo de la Universa Patrino-Spirito. Ili jam estis trejnitaj por sia laboro dum servante kiel serafaj asociitoj sur la mondoj naskantaj siajn zorgatojn loĝantajn sur la domego-mondoj. Ili jam akiris efektivan sperton kun tiuj ĉi progresantaj mortemuloj sur la loĝataj mondoj. Ili estas praktikaj kaj simpatiaj instruistoj, saĝaj kaj komprenemaj instruistoj, kapablaj kaj efikaj gvidistoj. Ili tute konas la suprenirajn planojn, kaj estas ĝisfunde spertaj pri la komencaj fazoj de la progresa kariero.

Multaj el la pli maljunaj instruistoj, tiuj kiuj longe servis sur la mondoj de la Salvingtona cirkvito, estas rebrakumitaj de la Universa Patrino-Spirito, kaj de tiu ĉi dia brakumo tiuj ĉi keruboj kaj sanoboj eliras kun la statuso de serafoj.

6. Morontiaj mondaj serafoj — transiraj ministroj

Dum ĉiuj ordoj de anĝeloj, de la planedaj helpantoj ĝis la plejsuperaj serafoj, ministras sur la morontiaj mondoj, la transiraj ministroj estas pli ekskluzive asignitaj al tiuj ĉi agadoj. Tiuj ĉi anĝeloj apartenas al la sesa ordo de serafaj servantoj, kaj ilia ministrado estas dediĉita al la faciligo de la transiton de materiaj kaj mortemaj kreitaĵoj de la tempa vivo en la karno ĝis la unuaj stadioj de morontia ekzisto sur la sep domego-mondoj.

Vi devus kompreni, ke la morontia vivo de supreniranta mortemulo vere komencas sur la loĝataj mondoj ĉe la koncipado de la animo, je la momento la kreitaĵa menso de morala statuso estas loĝata de la spirita Ĝustiganto. Kaj de tiu ĉi momento la mortemula animo havas potencialan kapablon por supermortemula funkcio, eĉ por agnosko sur la superaj niveloj de la morontiaj sferoj de la loka universo.

Vi tamen ne konscios pri la ministrado de la transiraj serafoj, ĝis vi atingas la domego-mondojn, kie ili senlace laboras por la antaŭenigo de siaj homaj zorgatoj, estante asignitaj por servi en la jenaj sep fakoj:

1. Serafaj Evangeliantoj. Je la momento vi konsciiĝas sur la domego-mondoj, vi estas klasifikitaj kiel evoluantaj spiritoj en la registroj de la sistemo. Vere, vi ankoraŭ ne estas realaj spiritoj, sed vi ne plu estas mortemaj aŭ materiaj estaĵoj; vi komencas la antaŭspiritan karieron, kaj estas laŭregule akceptitaj en la morontia vivo.

Sur la domego-mondoj la serafaj evangeniantoj helpos vin saĝe elekti inter la opciaj vojoj al Edentio, Salvingtono, Uverso kaj Havono. Se estas kelkaj egale konsilindaj vojoj, tiuj ĉi estos proponitaj al vi, kaj vi estos permesitaj selekti tiun, kiu plej plaĉas al vi. Tiuj ĉi serafoj tiam faros rekomendojn al la dudek kvar konsilistoj sur Jerusemo pri la kurso, kiu estus la plej avantaĝa por ĉiu supreniranta animo.

Vi ne ricevan senliman elekton pri via estonta kurso; sed vi povas elekti inter la limoj, kiujn la transiraj ministroj kaj iliaj superuloj saĝe determinas kiel la plej tauĝaj por via estonta spirita atingo. La spirita mondo estas regata laŭ la principo respekti vian libervolan elekton, kondiĉe ke la kurso ne estas malutila al vi aŭ damaĝa al viaj kompanoj.

Tiuj ĉi serafaj evangeliantoj estas dediĉitaj al la proklamo de la evangelio pri eterna progreso, la triumfo pri perfekteca atingo. Sur la domego-mondoj ili proklamas la grandan leĝon pri la konservado kaj dominado de boneco: neniu bona ago estas tute perdita; ĝi povas esti longe malhelpita sed neniam tute nuligita, kaj ĝi estas eterne potenca proporcie al la dieco de sia motivo.

Eĉ sur Urantio ili konsilas al la homoj intruistoj pri vero kaj rekteco adopti la predikadon pri “la boneco de Dio, kiu alkondukas al pento”, proklami “la amon de Dio, kiu forpelas ĉiujn timojn”. Tiuj ĉi veraĵoj eĉ estis deklaritaj sur via mondo:

La Dioj estas miaj zorgantoj; mi ne devojiĝos;

Flankon ĉe flanko ili kondukas min sur la belaj vojoj kaj la glora refresigo de la eterna vivo.

En tiu ĉi Dia Ĉeesto mi ne malsatos je manĝaĵo nek soifos je akvo.

Eĉ se mi malsuprenirus en la valon de necerteco aŭ suprenirus en la mondojn de dubo,

Eĉ se mi moviĝas en soleco aŭ kun kompanoj de mia speco,

Eĉ se mi triumfas en la korusoj de lumo aŭ ŝanceliĝas en la solecaj lokoj de la sferoj,

Via bona spirito ministros min, kaj via glora anĝelo konsolos min.

Eĉ se mi malsuprenirus en la profundaĵojn de mallumo kaj morto mem,

Mi ne dubos vin nek timos vin,

Ĉar mi scias, ke en la pleneco de tempo kaj la gloro de via nomo

Vi levos min por sidi kun vi sur la remparoj supre.

Tio estas la rakonto flustrita nokte al la juna ŝafisto. Li ne povis laŭvorte memori ĝin, sed laŭ sia memoro li raportis multon, kiel ĝi estas registrita hodiaŭ.

Tiuj ĉi serafoj ankaŭ estas la evangeliantoj de la evangelio de perfekteca atingo por la tuta sistemo same kiel por la individua supreniranto. Eĉ nun en la juna sistemo de Satanio iliaj instruoj kaj planoj ampleksas aranĝojn por la estontaj epokoj, kiam la domego-mondoj ne plu servos al mortemaj suprenirantoj kiel paŝoŝtonoj por atingi la superajn sferojn.

2. Rasaj Interpretistoj. Ĉiuj rasoj de mortemaj estaĵoj ne estas similaj. Vere, estas planeda pratipo komuna al la fizikaj, mensaj kaj spiritaj naturoj kaj tendencoj de la diversaj rasoj de determinita mondo; sed ankaŭ estas distingeblaj rasaj specoj, kaj tre difinitaj sociaj tendencoj karakterizas la idojn de tiuj ĉi malsamaj bazaj specoj de homaj estaĵoj. Sur la tempaj mondoj la serafaj rasaj interpretistoj antaŭenigas la klopodojn de la rasaj komisiitoj por harmoniigi la diversajn vidpunktojn de la rasoj, kaj ili daŭre funkcias sur la domego-mondoj, kie tiuj ĉi samaj diferencoj emas iom persisiti. Sur konfuzita planedo kiel Urantio tiuj ĉi brilaj estaĵoj apenaŭ havis oportunon vere funkcii, sed ili estas la lertaj sociologoj kaj la saĝaj etnaj konsilistoj de la unua ĉielo.

Vi devus konsideri la deklaron pri “ĉielo” kaj la “ĉielaro”. La ĉielo konceptita de la plej multaj el viaj profetoj estis la unua el la domego-mondoj de la loka sistemo. Kiam la apostolo parolis pri sia “leviĝo ĝis la tria ĉielo”, li aludis la sperton, en kiu lia Ĝustiganto estis malligita dum dormo, kaj en tiu ĉi nekutima stato faris projekcion al la tria el la sep domego-mondoj. Iuj el viaj saĝuloj havis la vizion de la plej granda ĉielo, “la ĉielaro”, el kiu la sep domego-mondoj estis nur la unua, la dua estante Jerusemo; la tria, Edentio kaj ĝiaj satelitoj; la kvara Salvingtono kaj la ĉirkaŭantaj edukaj sferoj; la kvina, Uverso; la sesa Havono kaj la sepa, Paradizo.

3. Mensaj Planantoj. Tiuj ĉi serafoj estas dediĉitaj al la efika grupiĝo de morontiaj estaĵoj kaj la organizado de ilia teamlaboron sur la domego-mondoj. Ili estas la psikologoj de la unua ĉielo. La plejmulto de tiu ĉi speciala sekcio de serafaj ministroj havis antaŭan sperton kiel gardantaj anĝeloj de la tempaj infanoj, sed iliaj zorgatoj ial malsukcesis personeciĝi sur la domego-mondoj, aŭ alie postvivis per la tekniko de kunfandiĝo kun la Spirito.

Estas la tasko de la mensaj planantoj studi la naturon, sperton kaj statuson de la animoj de Ĝustigantoj transite tra la domego-mondoj kaj faciligi ilian grupiĝon por asigno kaj antaŭenigo. Sed tiuj ĉi mensaj planantoj ne konspiras, manipulas aŭ alie utiligas la nescion aŭ aliajn limigojn de studentoj de domego-mondoj. Ili estas tute senpartiaj kaj eminente justaj. Ili respektas vian novnaskitan morontian volon; ili konsideras vin kiel sendependajn libervolajn estaĵojn, kaj ili celas kuraĝigi vian rapidan disvolviĝon kaj antaŭenigon. Tie ĉi vi estas vidalvide al veraj amikoj kaj komprenemaj konsilantoj, anĝeloj kiuj vere kapablas helpi vin “vidi vin, kiel aliuloj vidas vin” kaj “koni vin, kiel anĝeloj konas vin”.

Eĉ sur Urantio tiuj ĉi serafoj instruas la eternan veron: se via propra menso ne bone servas vin, vi povas anstataŭi ĝin per la menso de Jesuo de Nazareto, kiu ĉiam bone servas vin.

4. Morontiaj Konsilantoj. Tiuj ĉi ministroj havas tian nomon, ĉar ili estas asignitaj por instrui, direkti kaj konsili la postvivantajn mortemulojn el la mondoj de homa origino, animojn en transito al la superaj lernejoj de la sistema sidejo. Ili estas la instruistoj de tiuj, kiuj celas klare vidi la spertecan unuecon de diverĝaj vivniveloj, tiuj kiuj provas integri signifojn kaj unuigi valorojn. Tio ĉi estas la filozofia funkcio en mortemula vivo, pri motao sur la morontiaj sferoj.

La motao estas pli ol supera filozofio; ĝi estas al filozofio, kiel du okuloj estas al unu; ĝi havas stereoskopian efekton al signifoj kaj valoroj. La materia homo vidas la universon kvazaŭ kun nur unu okulo — ebena. La studentoj de morontiaj mondoj atingas kosman perspektivon — profundecon — supermetante la perceptojn de la morontia vivo sur la perceptojn de la fizika vivo. Kaj ili fariĝas kapablaj alporti tiujn materiajn kaj morontiaj vidpunktoj en veran fokuson multe per la senlaca ministrado de siaj serafaj konsilantoj, kiuj tiel pacience instruas al la studentoj de la morontiaj mondoj kaj la morontiaj progresantoj. Multaj el la instruantaj konsilantoj de la plejsupera ordo de serafoj komencis sian karieron kiel konsilistoj de la nove liberigitaj animoj de la tempaj mortemuloj.

5. Teknikistoj. Tiuj ĉi estas la serafoj, kiuj helpas novajn suprenirantojn alĝustiĝi sin al la nova kaj kompare stranga medio de la morontiaj sferoj. La vivo sur la transiraj mondoj implicas realan kontakton kun la energioj kaj materialoj de kaj la fizika kaj morontia niveloj kaj iagrade kun spiritaj realaĵoj. La suprenirantoj devas adaptiĝi al ĉiu nova morontia nivelo, kaj por ĉio ĉi ili estas multe helpataj de la serafaj teknikistoj. Tiuj ĉi serafoj agas kiel ligoj kun la Morontiaj Povo-Superrigardantoj kaj la Majstraj Fizikaj Regantoj, kaj grandskale funkcias kiel instruistoj de la suprenirantaj pilgrimantoj koncerne la naturon de tiuj energioj, kiuj estas uzataj sur la transiraj sferoj. Ili servas kiel urĝaj trairantoj de spaco, kaj plenumas multajn aliajn regulajn kaj specialajn taskojn.

6. Registrantoj-Instruistoj. Tiuj ĉi serafoj estas la registrantoj de la operacioj lime de la spiriteco kaj la fizikeco, de la rilatoj inter homoj kaj anĝeloj, de la morontiaj operacioj de la malsuperaj universaj regnoj. Ili ankaŭ servas kiel instruistoj pri la efikaj kaj efektivaj teknikoj de registrado de faktoj. Estas arta talento pri la inteligentaj kunmetado kaj kunordigo de rilataj datenoj, kaj tiu ĉi arto estas plialtigita kunlabore kun la ĉielaj artistoj, kaj eĉ la suprenirantaj mortemuloj tiel fariĝas rilataj kun la registrantaj serafoj.

La registrantoj de ĉiuj serafaj ordoj dediĉas iom da tempo al la edukado kaj trejnado de la morontiaj progresantoj. Tiuj ĉi anĝelaj konservistoj de la tempaj faktoj estas la idealaj instruistoj de ĉiu serĉanto de faktoj. Antaŭ ol forlasi Jerusemon vi multe konatiĝos kun la historio de Satanio kaj ĝiaj 619 loĝataj mondoj, kaj multo el tiu ĉi historio estos transdonita de la serafaj registrantoj.

Tiuj ĉi anĝeloj ĉiuj apartenas al la ĉeno de registrantoj etendiĝanta de la malplej altaj ĝis la plej altaj konservistoj de la tempaj faktoj kaj la eternecaj veroj. Iam ili instruos al vi serĉi la veron same kiel la faktojn, plivastigi vian animon same kiel vian menson. Eĉ nun vi devus lerni akvumi la ĝardenon de via koro same kiel serĉi la aridajn sablojn de scio. La formoj estas senvaloraj, kiam la lecionoj estas lernitaj. Neniu kokido povas naskiĝi sen ŝelo, kaj neniu ŝelo havas valoron, post kiam la kokido eloviĝas. Sed foje la eraro estas tiel granda, ke ĝia korekto per revelacio estus fatala por tiuj malrapide emerĝantaj veroj, kiuj estas esencaj por ĝia sperteca defalo. Kiam infanoj havas siajn idealojn, ne forigu ilin; lasu ilin kreski. Kaj dum vi lernas pensi kiel homoj, vi ankaŭ devus lerni preĝi kiel infanoj.

La leĝo estas vivo mem kaj ne la reguloj de sia konduto. La malbono estas malobeo al la leĝo, ne malobservo de la reguloj de konduto pri la vivo, kiu estas la leĝo. La malvero ne estas afero pri rakonta tekniko sed io pripensita kiel perversigo de vero. La kreado de novaj bildoj el malnovaj faktoj, la reafirmado de gepatra vivo en la vivo de idoj — tiuj ĉi estas la artaj triumfoj de vero. La ombro de haro fortordita kun perfida celo, la plej malgrava distordo aŭ perverso de tio, kio estas principo — tiuj ĉi konsistigas malverecon. Sed la fetiĉo pri faktigita vero, fosiliigita vero, la fera bando de tiel nomata senŝanĝa vero, tenas onin blinda en fermita cirklo de malvarmaj faktoj. Oni povas teknike pravi pri la faktoj kaj eterne malpravi pri la vero.

7. Ministrantaj Rezervoj. Granda korpuso de ĉiuj ordoj de transiraj serafoj estas konservita sur la unua domego-mondo. Apud la destino-gardistoj tiuj ĉi transiraj ministroj estas plej proksimaj al la homoj el ĉiuj ordoj de serafoj, kaj vi pasigos multe da liberaj tempoj kun ili. La anĝeloj ĝojas servi kaj, kiam neasignite ili ofte servas kiel volontuloj. La animo de multaj suprenirantaj mortemuloj unuafoje ekbrulas per la dia fajro de la deziro servi per la persona amikeco kun la volontulaj servantoj de la serafaj rezervoj.

El ili vi lernos kiel lasi la premon disvolvi stabilecon kaj certecon; kiel esti fidela kaj serioza kaj, krome, gaja; kiel akcepti defiojn sen plendo kaj alfronti malfacilaĵojn kaj necertecojn sen timo. Ili demandos: se vi malsukcesos, ĉu vi releviĝos por denove provi? Se vi sukcesos, ĉu vi konservos bonan ekvilibron — stabiligitan kaj spiritecigitan sintenon — dum ĉiuj klopodoj en la longa lukto por rompi la katenojn de materia inercio kaj atingi la liberecon de la spirita ekzisto?

Same kiel mortemuloj, ankaŭ tiuj ĉi anĝeloj generis multajn seniluziiĝojn, kaj ili atentigos, ke foje la plej seniluziigaj seniluziiĝoj fariĝas viaj plej grandaj benoj. Foje la plantado de semo necesigas ĝian morton, la morton de viaj plej karaj esperoj, antaŭ ol ĝi povas renaskiĝi por porti la fruktojn de nova vivo kaj nova oportuno. Kaj de ili vi lernos kiel suferi malpli pro malĝojo kaj seniluziiĝo, unue, farante malpli da personaj planoj koncerne aliajn personecojn, kaj ankaŭ, akceptante vian sorton, kiam vi fidele plenumis vian devon.

Vi lernos, ke vi pliigas viajn ŝarĝojn, kaj malpliigas la probablecon de sukceso, prenante vin tro serioze. Nenio povas havi prioritaton super la laboro de via statusa sfero — tiu ĉi mondo aŭ la sekvaj. Tre grava estas la prepara laboro por la sekva supera sfero, sed nenio egalas la gravecon de la laboro de la mondo, sur kiu vi efektive vivas nun. Sed kvankam la laboro estas grava, la memo ne estas. Kiam vi sentas vin grava, vi perdas energion pro la eluziĝo de egoa digno, tiel ke restas malmulte da energio por fari la laboron. La memgraveco, ne graveco pri laboro, elĉerpas nematurajn kreitaĵojn; estas la mema elemento, kiu lacigas, ne la klopodo por plenumi. Vi povas fari gravan laboron, se vi ne fariĝas memgrava; vi povas fari plurajn aferojn tiel facile kiel unu, se vi forlasas vin mem. La diverseco estas ripoziga; la monotoneco estas tio, kio lacigas kaj elĉerpas. La tagoj similas — nur vivo aŭ alternativo de morto.

7. La morontia motao

La malsuperaj planoj de morontia motao rekte kuniĝas kun la superaj niveloj de homa filozofio. Sur la unua domego-mondo estas la kutimo instrui al la malpli progresintaj studentoj per la kompara tekniko; tio estas, en kolono estas prezentitaj la pli simplaj konceptoj pri motaa signifo, kaj en la kontraŭa kolumno estas faritaj de analogaj asertoj de homa filozofio.

Antaŭ nelonge, plenumante taskon sur la unua domego-mondo de Satanio mi havis la okazon observi tiun ĉi metodon de instruado; kaj kvankam mi ne povas entrepreni prezenti la motaan enhavon de la leciono, mi rajtas mencii la dudek ok asertojn de homa filozofio, kiujn tiu ĉi morontia instruisto uzis kiel ilustran materialon destinitan por helpi la novajn loĝantojn de domego-mondo en iliaj fruaj klopodoj kompreni la sencon kaj signifon de motao. Tiuj ĉi ilustraĵoj de homa filozofio estis:

1. Elmontro de specialigita lertaĵo ne signifas posedon de spirita kapablo. Lerteco ne estas surogato de la vera karaktero.

2. Malmulte da homoj vivas laŭ la fido, kiun ili vere posedas. Malracia timo estas majstra intelekta fraŭdo aplikita sur la animon de evoluanta mortemulo.

3. Esence propraj kapacitoj ne povas estas superitaj; litro neniam povas enhavi duonlitron. La spirita koncepto ne povas esti mekanike trudita en la muldilo de la materia memoro.

4. Malmulte da mortemuloj ecs aŭdacas retiri la totalan sumon de personecaj kreditoj establitaj de la kombinitaj ministradoj de naturo kaj graco. La plejmulto da malriĉiaj animoj estas vere riĉaj, sed ili rifuzas kredi tion.

5. Malfacilaĵoj povas defii mezbonecon kaj venki la timemulojn, sed ili nur stimulas la verajn infanojn de la Plejaltuloj.

6. Ĝui privilegiojn sen misuzado, havi liberecon sen trouzado, posedi povon kaj firme rifuzi uzi ĝin por grandigi sin — tiuj ĉi estas la markoj de alta civilizacio.

7. Neantaŭviditaj kaj neantaŭvideblaj akcidentoj ne okazas en la kosmo. Nek la ĉielaj estaĵoj helpas la malsuperajn estaĵojn, kiuj rifuzas agi laŭ sia lumo de vero.

8. La klopodo ne ĉiam produktas ĝojon, sed ne estas feliĉo sen inteligenta klopodo.

9. Ago kreas forton; modereco kondukas al ĉarmo.

10. La rekteco pinĉas la harmoniajn kordojn de vero, kaj la melodio vibras tra la tuta kosmo, eĉ ĝis la agnoskado pri la Infinito.

11. La malfortulo indulgas sin per rezolucioj, sed la fortulo agas. La vivo estas laboro de sola tago — faru ĝin bone. La ago estas nia; la konsekvencoj apartenas al Dio.

12. La plej granda aflikto en la kosmo estas neniam esti afliktita. La mortemuloj nur lernas saĝecon per spertado de sortoŝanĝoj.

13. La steloj estas plej bone distingitaj en la sola izolado de spertaj profundecoj, ne en la iluminitaj kaj ekstazaj montopintoj.

14. Stimulu la apetiton de viaj asociitoj pri la vero; donu konsilon, nur kiam ĝi estas petita.

15. La afektado estas la ridinda klopodo de la malklerulo por ŝajni saĝa, la provo de la malfekunda animo por ŝajni riĉa.

16. Vi ne povas percepti spiritan veron, antaŭ ol vi profunde spertas ĝin, kaj multaj veraĵoj ne estas vere sentataj krom en kontraŭaĵoj.

17. La ambicio estas danĝera, ĝis ĝi estas plene socialigita. Vi ne vere akiris iun virton, ĝis viaj agoj indigas vin je ĝi.

18. La senpacienco estas spirita veneno; la kolero estas kiel ŝtono ĵetita en neston de krabroj.

19. La anksio devas esti forlasita. La plej neelteneblaj seniluziiĝoj estas tiuj, kiuj neniam okazas.

20. Nur poeto povas percepti poezion en la banala prozo de rutina ekzistado.

21. La alta misio de iu ajn arto estas, per ĝiaj iluzioj, antaŭsigni pli altan universan realon, kristaligi la tempajn emociojn en la penson de eterneco.

22. La evoluanta animo ne fariĝas dia per tio, kion ĝi faras, sed per tio, kion ĝi strebas fari.

23. La morto aldonis nenion al la intelekta posedo aŭ al la spirita doto, sed ĝi ja aldonis al la sperteca statuso la konscion pri postvivo.

24. La destino de eterneco estas determinita momenton post momento per la atingoj de la vivo tagon post tago. La agoj de hodiaŭ estas la destino de morgaŭ.

25. La grandiozeco ne tiom konsistas en posedi forton sed en saĝa kaj dia uzado de tia forto.

26. La scio estas posedita nur per kundividado; ĝi estas gardita de saĝo kaj socialigita de amo.

27. La progreso postulas la disvolviĝon de individueco; la mezboneco celas eternigon en normigado.

28. La argumenta defendo de iu ajn aserto estas inverse proporcia al la enhavata vereco.

Tia estas la laboro de la komencantoj sur la unua domego-mondo, dum la pli progresintaj lernantoj sur la postaj mondoj majstras la pli altajn nivelojn de kosma klarvido kaj morontia motao.

8. La morontiaj progresantoj

De la tempo de diplomiĝo sur la domego-mondoj ĝis la atingo de spirita statuso en la superuniversa kariero, la suprenirantaj mortemuloj estas nomataj morontiaj progresantoj. Via trairo tra tiu ĉi mirinda lima vivo estos neforgesebla sperto, ĉarma memoro. Ĝi estas la evolua portalo al la spirita vivo kaj la fina sukceso de kreitaĵa perfekteco, tra kiu la suprenirantoj atingas la tempan celon — trovi Dion sur Paradizo.

Estas difinita kaj dia celo en tiu ĉi tuta morontia kaj poste spirita skemo de mortemula progreso, tiu ĉi ellaborita trejna lernejo de por suprenirantaj kreitaĵoj. Estas la fasono de la Kreintoj provizi la tempajn kreitaĵojn per gradaj oportunoj majstri la detalojn de funkciado kaj administrado de la granda universo, kaj tiu ĉi longa kurso de trejnado estas plej bone antaŭenigita per tio, ke la postvivanta mortemulo grade grimpu, kaj per efektiva partoprenado en ĉiu etapo de la supreniro.

La plano de mortemula postvivo havas praktikan kaj utilan celon; vi ne estas la ricevantoj de tiu ĉi tuta dia laboro kaj peniga trejnado, nur por ke vi povu postvivi kaj ĝui senfinan feliĉegon kaj eternan kvietecon. Estas celo de transcenda servo kaŝita trans la horizonto de la nuna universa epoko. Se la Dioj planus nur konduki vin sur longa kaj eterne ĝoja ekskurso, ili certe ne tiel grandparte transformus la tutan universon en vastan kaj kompleksan lernejon de praktika trejnado, rekvizicius grandan parton de la ĉiela kreitaĵaro kiel instruistojn, kaj tiam pasigus epokojn kaj epokojn gvidi vin, unu post la alia, tra tiu ĉi giganta universa lernejo de sperteca trejnado. La antaŭenigo de la skemo pri mortemula progreso ŝajnas esti unu el la ĉefaj entreprenoj de la nuna organizita universo, kaj la plejmulto da nenombreblaj ordoj da kreitaj inteligentuloj aŭ rekte aŭ nerekte okupiĝas pri progresigi iun fazon de tiu ĉi plano de progresanta perfekteco.

Trairante la supreniran skalon de vivanta ekzisto de la mortema homo ĝis la brakumo de la Diaĵo, vi efektive vivas la vivon mem de ĉiuj eblaj fazoj kaj stadioj de ekzisto de perfektigitaj kreitaĵoj ene de la limoj de la nuna universa epoko. De mortemula homo ĝis Paradiza finatinginto, tio ĉi ampleksas ĉion, kio povas ekzisti — ampleksas ĉion nun eblan por la vivaj ordoj de inteligentaj, perfektigitaj limhavaj kreitaĵoj. Se la estonta destino de la Paradizaj finatingintoj estas servi en novaj universoj nun formiĝantaj, estas certe, ke en tiu ĉi nova kaj estonta kreaĵo estos neniu kreita ordo de spertecaj estaĵoj, kies vivoj estos plene malsama ol tiuj, kiujn mortemaj finatingintoj vivis sur iu ajn mondo kiel parton de sia suprenira trejnado, kiel unu el la stadioj de sia epoklonga progreso de besto ĝis anĝelo, de anĝelo ĝis spirito kaj de spirito ĝis Dio.

[Prezentita de Arkianĝelo de Nebadono.]