Kajero 47
La Kreinto-Filo, kiam sur Urantio, parolis pri la “multaj domegoj en la universo de la Patro”. Iel, ĉiuj kvindek ses mondoj ĉirkaŭantaj Jerusemon estas dediĉitaj al la transira kulturo de suprenirantaj mortemuloj, sed la sep satelitoj de la mondo numero unu estas pli speciale konataj kiel la domego-mondoj.
La transira mondo numero unu mem estas tute ekskluzive dediĉita al supreniraj agadoj, estante la sidejo de la korpuso de finatingintoj asignita al Satanio. Tiu ĉi mondo nun servas kiel sidejo por pli ol cent mil kompanioj de finatingintoj, kaj estas mil glorigitaj estaĵoj en ĉiu el tiuj ĉi grupoj.
Kiam sistemo estas fiksita en lumo kaj vivo, kaj kiam la domego-mondoj unu post la alia ĉesas servi kiel stacioj trejnantaj la mortemulojn, ili estas transprenitaj de la kreskanta loĝantaro de finatingintoj, kiu akumuliĝas en tiuj ĉi malnovaj kaj pli alte perfektigitaj sistemoj.
La sep domego-mondoj estas sub la respondeco de la morontiaj superrigardantoj kaj la Melkicedekoj. Estas deĵoranta guberniestro sur ĉiu mondo, kiu rekte respondecas al la Jerusemaj regantoj. La Uversaj akordigantoj konservas sidejon sur ĉiu el la domego-mondoj, dum apude estas la loka renkontiĝejo de la Teknikaj Konsilantoj. La retrovidaj direktoroj kaj ĉielaj artistoj konservas grupan sidejon sur ĉiu el tiuj ĉi mondoj. La spirongoj funkcias ekde la domego-mondo numero du kaj tiel plu, dum ĉiuj sep, kune kun la aliaj planedoj de transira kulturo kaj la ĉefmondo, estas abunde provizitaj per spornagioj de norma kreado.
Kvankam nur finatingintoj kaj iuj grupoj de savitaj infanoj kaj iliaj prizorgantoj loĝas sur la transira mondo numero unu, disponaĵoj estas faritaj por la akcepto de ĉiuj klasoj de spiritaj estaĵoj, transiraj mortemuloj kaj studentaj vizitantoj. La spornagioj, kiuj funkcias sur ĉiuj ĉi mondoj, estas gastamaj gastigantoj por ĉiuj estaĵoj, kiujn ili kapablas agnoski. Ili havas malklaran senton pri la finatingintoj, sed ne povas vidi ilin. Ili devas rigardi ilin, same kiel la anĝelojn en via nuna fizika stato.
Kvankam la mondo de finatingintoj estas sfero de delikata fizika beleco kaj eksterordinara morontia plibeligo, la granda spirita loĝejo situanta ĉe la centro de agadoj, la templo de la finatingintoj, ne estas videbla al la senhelpa materia aŭ frumorontia vido. Sed la transformantoj de energio kapablas videbligi multajn el tiuj ĉi realaĵoj por la suprenirantaj mortemuloj, kaj de tempo al tempo ili tiel faras, okaze de kunvenoj de klasoj de studentoj de domego-mondoj sur tiu ĉi kultura sfero.
Dum la tuta sperto de la domego-mondoj vi iel spirite konscias pri la ĉeesto de viaj glorigitaj fratoj atingintaj Paradizon, sed estas tre refreŝige de tempo al tempo efektive percepti ilin, kiel ili funkcias en siaj sidejaj loĝejoj. Vi ne spontane vidos finatingintojn, ĝis vi akiros spiritan vidkapablon.
Sur la unua domego-mondo ĉiuj postvivantoj devas pasigi la postulojn de la gepatra komisio de sia denaska planedo. La nuna Urantia komisio konsistas el dek du gepatraj paroj, freŝdate alvenintaj, kiuj havas mortemulan sperton eduki tri infanojn aŭ pli ĝis la pubera aĝo. La servado en tiu ĉi komisio estas rotacia, kaj ĝenerale daŭras laŭregule nur dek jaroj. Ĉiuj, kiuj malsukcesas kontentigi tiujn ĉi komisiitojn pri gepatra sperto, devas plu kvalifikiĝi per servado en la hejmoj de la Materiaj Filoj sur Jerusemo, aŭ parte en la prova vartejo sur la mondo de la finatingintoj.
Sed sendepende de gepatra sperto la gepatroj de domego-mondoj, kiuj havas kreskantajn infanojn en la prova vartejo, ricevas ĉiujn oportunojn kunlabori kun la morontiaj gardistoj de tiaj infanoj pri ilia instruado kaj trejnado. Tiuj ĉi gepatroj rajtas iri tien por vizito ĝis kvar fojojn jare. Kaj estas unu el la plej kortuŝe belaj scenoj de la tuta suprenira kariero observi la gepatrojn de la domego-mondoj brakumantajn siajn materiajn idojn okaze de siaj periodaj pilgrimadoj al la mondo de la finatingintoj. Kvankam unu aŭ ambaŭ gepatroj povas forlasi domego-mondon antaŭ la infano, ili tre ofte samtempaj por periodo.
Neniu supreniranta mortemulo povas eviti la sperton eduki infanojn — siajn aŭ aliajn — aŭ sur la materiaj mondoj aŭ poste sur la mondo de la finatingintoj aŭ sur Jerusemo. Patroj devas trapasi tiun ĉi esencan sperton same certe kiel patrinoj. Estas bedaŭrinda kaj erara nocio de la modernaj popoloj sur Urantio, ke la kulturado de infanoj estas plejparte la tasko de patrinoj. La infanoj bezonas patrojn same kiel patrinojn, kaj la patroj bezonas tiun ĉi gepatran sperton same kiel patrinoj.
La lernejoj akceptantaj junajn infanojn de Satanio situas sur la mondo de la finatingintoj, la unua el la Jerusemaj sferoj de transira kulturo. Tiuj ĉi lernejoj akceptantaj junajn infanojn estas entreprenoj dediĉitaj al la edukado kaj trejnado de la tempaj infanoj, inkluzive de tiujn, kiuj mortis sur la evoluaj mondoj de spaco antaŭ la akiro de individua statuso en la universaj registroj. Okaze de la postvivo de unu aŭ ambaŭ gepatroj de tia infano, la gardisto de destino delegas sian asociitan kerubon kiel la konserviston de la potenciala identeco de la infano, ŝarĝante al tiu ĉi kerubo la respondecon konfidi tiun ĉi nedisvolvitan animon en la manojn de la Instruistoj de Domego-Mondoj en la provaj vartejoj de la morontiaj mondoj.
Tiuj ĉi samaj forirantaj keruboj kiuj, kiel Instruistoj de Domego-Mondoj, sub la superrigardo de la Melkicedekoj, konservas tiajn vastajn edukajn instalaĵojn por la trejnado de la provaj zorgatojn de la finatingintoj. Tiuj ĉi zorgatoj de la finatingintoj, tiuj ĉi infanoj de suprenirantaj mortemuloj, ĉiam estas personecigitaj laŭ sia ekzakta fizika statuso je la tempo de sia morto, krom pri reproduktaj potencialo. Tiu ĉi vekiĝo okazas precize je la sama tempo kiel la gepatra alveno sur la unua domego-mondo. Kaj tiam tiuj ĉi infanoj ricevas ĉiujn oportunojn, kiel ili estas, elekti la ĉielan vojon, same kiel ili estus elektintaj sur la mondoj, kie la morto tro frue ĉesigis iliajn karierojn.
Sur la varteja mondo la provaj kreitaĵoj estas grupigitaj laŭ ĉu ili havas aŭ ne Ĝustigantojn, ĉar tiuj ĉi Ĝustigantoj venas loĝi en tiuj materiaj infanoj same kiel sur la tempaj mondoj. La infanoj kun aĝo antaŭ Ĝustiganto estas prizorgataj en familioj de kvin, intervalante laŭ aĝo de unu jaro aŭ malpli ĝis proksime kvinjara, aŭ ĝis la Ĝustiganto alvenas.
Ĉiuj infanoj sur la evoluantaj mondoj, kiuj havas Penso-Ĝustigantojn, sed kiuj antaŭ la morto ne decidis pri Paradiza kariero, ankaŭ estas repersonecigitaj sur la mondo de la finatingintoj de la sistemo, kie ili same kreskadas en la familioj de la Materiaj Filoj kaj iliaj asociitoj, same kiel tiuj, kiuj alvenas sen Ĝustiganto, sed kiuj poste ricevas la Misterajn Monitorojn atinginte la necesan aĝon por morala elekto.
La infanoj kaj adoleskantoj loĝataj de Ĝustigantoj sur la mondo de la finatingintoj estas ankaŭ edukataj en familioj de kvin, intervalante laŭ la aĝo de ses ĝis la dekkvarjara; proksimume tiuj ĉi familioj konsistas el infanoj kun aĝoj de ses, ok, dek, dekdu kaj dekkvarjara. Iam ajn post la deksesa jaro, se la fina elekto estis farita, ili estas translokitaj al la unua domego-mondo, kaj komencas sian Paradizan supreniron. Iuj decidas antaŭ tiu ĉi aĝo, kaj iras al la supreniraj sferoj, sed tre malmultaj infanoj malpli ol deksesjara, kiel agnosite de Urantiaj normoj, troviĝos sur la domego-mondoj.
La gardisto-serafoj zorgas pri tiuj ĉi junulojn en la prova vartejo sur la mondo de la finatingintoj, precize kiel ili spirite ministras al mortemuloj sur la evoluaj planedoj, dum la fidelaj spornagioj ministras pri iliaj fizikaj bezonoj. Kaj tiel tiuj ĉi infanoj kreskas sur la transira mondo, ĝis la tempon ili faras sian finan elekton.
Kiam la materia vivo finiĝas, se neniu elekto estas farita por la suprenira vivo, aŭ se tiuj ĉi tempaj infanoj definitive decidas kontraŭ la Havonan aventuron, la morto aŭtomate ĉesigas iliajn provajn karierojn. Estas neniu juĝo por tiaj okazoj; estas neniu resurekto post tiu dua morto. Ili simple fariĝas, kvazaŭ ili ne estis.
Sed se ili elektas la Paradizan vojon de perfekteco, ili estas tuj pretigitaj por translokiĝo al la unua domego-mondo, kie multaj el ili alvenas ĝustatempe por kuniĝi kun siaj gepatroj en la Havona supreniro. Trapasinte Havonon kaj atinginte la Diaĵojn, tiuj ĉi savitaj animoj kun mortemula origino konsistigas la permanentan suprenirantan civitanecon de Paradizo. Tiuj ĉi infanoj, kiuj estis senigitaj je la valora kaj esenca evolua sperto sur la mondoj de mortemula naskiĝo ne estas rekrutitaj en la Korpuson de la Finatingo.
Sur la domego-mondoj la resurektitaj mortemaj postvivantoj reprenas siajn vivojn, ekzakte kiel ili forlasis ĝin, kiam ili mortis. Kiam vi iros de Urantio al la unua domego-mondo, vi rimarkos konsiderindajn ŝanĝojn, sed se vi venus el pli normala kaj progresanta sfero de tempo, vi apenaŭ rimarkus la diferencon, krom la fakto, ke vi posedus malsaman korpon; la tabernaklo de karno kaj sango estis postlasita sur la denaska mondo.
La centro mem de ĉiuj agadoj sur la unua domego-mondo estas la resurekta halo, la enorma templo de personeca kunmetado. Tiu ĉi giganta strukturo konsistas en la centra renkontiĝejo de la serafaj destinaj gardistoj, la Penso-Ĝustigantoj kaj la arkianĝeloj de la resurekto. La Vivo-Portantoj ankaŭ funkcias kun tiuj ĉi ĉielaj estaĵoj por resurekti la mortintojn.
La transkribado de la mortemula menso kaj la aktivaj pratipoj de la kreitaĵa memoro tiel transformitaj de la materia ĝis la spirita niveloj estas la individua posedo de la deligita Penso-Ĝustigantoj; tiuj ĉi spiritecigitaj faktoroj de menso, memoro kaj kreitaĵa personeco estas por ĉiam parto de tiaj Ĝustigantoj. La mensa matrico de la kreitaĵo kaj la pasivaj potencialoj de identeco ĉeestas en la morontia animo konfiditaj al la gardado de la serafaj destinaj gardistoj. Kaj estas la reunuiĝo de la morontia animo konfidita al la serafo kaj la spirita menso konfidita al la Ĝustiganto, kiu rekunigas la kreitaĵan personecon, kaj konsistigas la resurekton de dormanta postvivanto.
Se transira personeco de mortemula origino neniam estus tiel rekunigita, la spiritaj elementoj de la nepostvivanta kreitaĵo por ĉiam daŭrigus kiel la integra parto de la individua sperteca doto de la loĝinta Ĝustiganto.
De la Templo de Nova Vivo etendiĝas sep radiusaj aloj, la resurektaj haloj de la mortemulaj rasoj. Ĉiu el tiuj ĉi strukturoj estas dediĉitaj al la kunmetado de unu el la sep tempaj rasoj. Estas cent mil personaj resurektaj ĉambroj en ĉiu el tiuj ĉi sep aloj, finiĝantaj per la cirklaj haloj de kunmetado laŭ klasoj, kiuj servas kiel ĉambroj por vekiĝi ĝis miliono da individuoj. Tiuj ĉi haloj estas ĉirkaŭitaj de la ĉambroj de kunigado de la personecoj por la miksitaj rasoj de la normalaj post-adamaj mondoj. Sendepende de la tekniko, kiu povas esti uzata sur la individuaj mondoj de tempo lige kun specialaj aŭ diepokaj resurektoj, la vera kaj konscia rekunigo de efektiva kaj kompleta personeco okazas en la resurektaj haloj de mansonio numero unu. Dum la tuta eterneco vi rememoros la profundajn memorajn impresojn de via unua atestado de tiuj ĉi resurektaj matenoj.
De la resurektaj haloj vi iras al la Melkicedeka sektoro, kie estas asignita al vi permanenta loĝejo. Tiam vi komencas dek tagojn de libera tempo. Vi estas libera esplori la tujan najbaraĵon de via nova hejmo kaj familiariĝi kun la programo, kiu atendas vin tre baldaŭ. Vi ankaŭ havas tempon kontentigi vian deziron konsulti la registron kaj alvoki viajn karulojn kaj aliajn terajn amikojn, kiuj eble alvenis antaŭ vi sur tiujn ĉi mondojn. Je la fino de via dektaga periodo de libertempo vi komencas la duan paŝon de la vojaĝo al Paradizo, ĉar la domego-mondoj estas efektivaj trejnaj sferoj, ne simple detenaj planedoj.
Sur domego-mondo numero unu (aŭ alia okaze de altnivena statuso) vi daŭrigos vian intelektan trejnadon kaj spiritan disvolviĝon sur la sama nivelo, sur kiu ili estis interrompita pro la morto. Inter la tempo de planeda morto aŭ translokiĝo kaj la resurekto sur la domego-mondo, la mortema homo gajnas absolute nenion, krom sperti la fakton de la postvivo. Vi komencas tie, precize kie vi forlasis tie ĉi.
Preskaŭ la tuta sperto sur domego-mondo numero unu koncernas la ministradon al la mankoj. La postvivantoj alvenantaj sur tiun ĉi unuan el la detenaj sferoj prezentas tiel multajn kaj tiel diversajn difektojn de kreitaĵa karaktero kaj mankojn de mortemula sperto, ke la ĉefaj agadoj de la regno koncernas la korektadon kaj kuracadon de tiuj ĉi multnombraj heredaĵoj de la vivo en la karno sur la materiaj evoluaj mondoj de tempo kaj spaco.
La restado sur domego-mondo numero unu estas destinita disvolvi mortemajn postvivantojn almenaŭ ĝis la statuso de la post-Adama diepoko sur la normalaj evoluaj mondoj. Spirite, kompreneble, la studentoj de la domego-mondo multe progresis kompare kun tia stato de nure homa disvolviĝo.
Se vi ne estas retenota sur domego-mondo numero unu, post la dek tagoj vi eniros la translokan dormon, kaj iras al mondo numero du, kaj ĉiujn dek tagojn vi tiel progresos ĝis la mondo de via asigno.
La centro de la sep ĉefaj cirkloj de la administracio de la unua domego-mondo estas okupita de la templo de la Morontiaj Kompanoj, la personaj gvidantoj asignitaj al suprenirantaj mortemuloj. Tiuj ĉi kompanoj estas la idoj de la Patrino-Spirito de la loka universo, kaj estas pluraj milionoj da ili sur la morontiaj mondoj de Satanio. Krom tiuj asignitaj kiel grupaj kompanoj vi multe rilatos kun la interpretistoj kaj tradukistoj, la gardistoj de konstruaĵoj kaj la superrigardistoj de ekskursoj. Kaj ĉiuj ĉi kompanoj plej kunlaboras kun tiuj, kiuj okupiĝas pri disvolvi viajn personecajn faktorojn de menso kaj spirito ene de la morontia korpo.
Kiam vi komencas sur la unua domego-mondo, unu Morontia Kompano estas asignita al ĉiu kompanio de mil suprenirantaj mortemuloj, sed vi renkontos pli grandajn nombrojn progresante tra la sep domego-sferoj. Tiuj ĉi belaj kaj diverstalentaj estaĵoj estas amikemaj asociitoj kaj ĉarmaj gvidantoj. Ili estas liberaj akompani individuojn aŭ selektitajn grupojn al iuj ajn el la sferoj de transira kulturo, inkluzive de iliaj satelitaj mondoj. Ili estas la ekskursaj gvidantoj kaj libertempaj asociitoj de ĉiuj suprenirantaj mortemuloj. Ili ofte akompanas grupojn de postvivantoj dum periodaj vizitoj al Jerusemo, kaj ĉiun tagon vi estas tie, vi povas iri al la registra sektoro de la sistema ĉefmondo kaj renkonti suprenirantajn mortemulojn el ĉiuj sep domego-mondoj, ĉar ili libere vojaĝas tien kaj reen inter siaj loĝejoj kaj la sistema sidejo.
Estas sur tiu ĉi sfero, ke vi estas pli plene enkondukita en la mansonia vivo. La grupiĝoj de la morontia vivo komencas formiĝi; laborgrupoj kaj sociaj organizoj komencas funkcii, komunumoj atingas formalajn proporciojn kaj la progresantaj mortemuloj inaŭguras novajn sociajn ordojn kaj registarajn organizojn.
La postvivantoj kunfanditaj kun la Spirito okupas la domego-mondojn kune kun la mortemuloj kunfanditaj kun la Ĝustigantoj. Kvankam la diversaj ordoj de ĉiela vivo malsamas, ili ĉiuj estas amikaj kaj frataj. En ĉiuj supreniraj mondoj vi trovos nenion kompareblan al homa netoleremo kaj la diskriminacioj de senkonsideraj sistemoj de kastoj.
Ju pli vi atingas la domego-mondojn unu post alia, des pli ili fariĝas plenaj je morontiaj agadoj de la progresantaj postvivantoj. Ju pli vi progresos, des pli vi agnoskos la Jerusemajn trajtojn aldonitajn al la domego-mondoj. La vitromaro aperas sur la dua mansonio.
Nove disvolvita kaj konvene alĝustigita morontia korpo estas akirita dum ĉiu antaŭeniĝo de unu domego-mondo al alia. Vi ekdormas kun la serafa transporto, kaj vekiĝas kun nova sed nedisvolvita korpo en la resurektaj haloj, same kiam vi unue alvenis sur la domego-mondon numero unu, krom ke la Penso-Ĝustiganto ne forlasas vin dum tiuj ĉi transitaj dormoj inter domego-mondoj. Via personeco restas sendifekta, post kiam vi iam pasas de la evoluaj mondoj ĝis la komenca domego-mondo.
La memoro de via Ĝustiganto restas plene sendifekta, dum vi supreniras la morontian vivon. Tiuj mensaj asocioj, kiuj estis pure bestaj kaj plene materiaj, nature pereis kun la fizika cerbo, sed ĉio en via mensa vivo, kio estis valora, kaj havis postvivan valoron, estis duplikatita de la Ĝustiganto, kaj estas retenita kiel parto de la persona memoro dum la tuta suprenira kariero. Vi konscios pri ĉiuj viaj valoraj spertoj, dum vi progresas de domego-mondo al la alia kaj de sekcio de universo al alia — eĉ ĝis Paradizo.
Kvankam vi havas morontiajn korpojn, tra ĉiuj sep mondoj, vi daŭre manĝas, trinkas kaj ripozas. Vi ensorbas nutraĵon de morontia naturo, regno de vivanta energio nekonata sur la materiaj mondoj. Kaj nutraĵo kaj trinkaĵo estas plene utiligitaj en la morontia korpo; ne estas reziduaj rubaĵoj. Paŭzu por konsideri tion: Mansonia numero unu estas tre materia sfero, prezentante la fruan komencon de la morontia reĝimo. Vi ankoraŭ estas preskaŭ homa kaj ne tre malproksime de la limigitaj vidpunktoj de mortemula vivo, sed ĉiu mondo rivelas difinitan progreson. De sfero al sfero vi fariĝas malpli materia, pli intelekta kaj iomete pli spirita. La spirita progreso estas plej granda sur la tri lastaj el tiuj ĉi sep progresigaj mondoj.
La biologiaj mankoj estis plejparte kompensitaj sur la unua domego-mondo. Difektoj en planedaj spertoj pri seksa vivo, familiaj asocioj kaj gepatra funkcio estis aŭ korektitaj aŭ planitaj por estonta ĝustigo ene de la familioj de Materiaj Filoj sur Jerusemo.
Mansonia numero du pli specife zorgas pri la malapero de ĉiuj fazoj de intelekta konflikto kaj pri la resanigo de ĉiuj specoj de mensa misharmonio. La klopodo majstri la signifon de morontia motao, komencita sur la unua domego-mondo, estas tie ĉi pli serioze pritraktita. La disvolviĝo sur mansonia numero du estas komparebla al la intelekta statuso de la kulturo post la Magistraj Filoj sur la idealaj evoluaj mondoj.
Mansonio la tria estas la sidejo de la Instruistoj de la Domego-Mondoj. Kvankam ili funkcias sur ĉiuj sep domego-sferoj, ili konservas sian grupan sidejon ĉe la centro de la lernejaj cirkloj de la mondo numero tri. Estas milionoj da tiuj ĉi instruistoj sur la domego-mondoj kaj aliaj superaj morontiaj mondoj. Tiuj ĉi altnivelaj kaj glorigitaj keruboj servas kiel morontiaj instruistoj la tutan vojon de la domego-mondoj ĝis la lasta sfero de suprenira trejnado de loka universo. Ili estos inter la lastaj, kiuj diros korinklinan adiaŭon al vi, kiam proksimiĝas la adiaŭtempo, la momento diri ĝis la revido —almenaŭ por kelkaj epokoj — al via denaska universo, kiam vi enserafiĝas por transito al la akceptaj mondoj de la minora sektoro de la superuniverso.
Dum via restado sur la unua domego-mondo vi havas permeson viziti la unuan el la transiraj mondoj, la sidejon de la finatingintoj kaj la sisteman provan vartejon por la edukado de la nedisvolviĝintaj infanoj de la evoluaj mondoj. Kiam vi alvenas sur mansonio numero du, vi ricevas permeson periode viziti transiran mondon numero du, kie situas la sidejo de la morontia superregado por la tuta Satanio kaj la trejnaj lernejoj por la diversaj morontiaj ordoj. Kiam vi atingas domego-mondon numero tri, vi tuj ricevas permeson viziti la trian transiran sferon, la sidejon de la anĝelaj ordoj kaj la hejmon de iliaj diversaj sistemaj trejnaj lernejoj. Vizitoj al Jerusemo de tiu ĉi mondo estas pli kaj pli profitaj, kaj estas pli kaj pli granda intereso por la progresantaj mortemuloj.
Mansonio la tria estas mondo de granda persona kaj socia atingo por ĉiuj, kiuj ne sukcesis la ekvivalenton de tiuj ĉi kulturaj cirkloj antaŭ sia liberiĝo de la karno sur la mondoj de mortemula naskiĝo. Sur tiu ĉi sfero komenciĝas pli pozitiva laboro de edukado. La trejnado sur la du unuaj domego-mondoj estas plejparte pri manka naturo — negativa — ĉar ĝi devas suplementi la sperton de la vivo en la karno. Sur tiu ĉi tria domego-mondo la postvivantoj vere komencas sian progresantan morontian kulturon. La ĉefa celo de tiu ĉi trejnado estas plialtigi la komprenon pri la interrilato inter la morontia motao kaj mortemula logiko, la kunordigo de morontia motao kaj homa filozofio. La postvivantaj mortemuloj nun gajnas praktikan klarvidon pri vera metafiziko. Tio ĉi estas la reala enkonduko al la inteligenta kompreno pri kosmaj signifoj kaj universaj interrilatoj. La kulturo de la tria domego-mondo kundividas la naturon de la epoko post la disdonaco de Filo normala loĝata planedo.
Kiam vi alvenas sur la kvaran domego-mondon, vi bone eniris la morontian karieron; vi multe progresis de la komenca materia ekzisto. Nun vi ricevas la permeson viziti la transiran mondon numero kvar por familiariĝi kun la sidejo kaj la trejnaj lernejoj de la superanĝeloj, inkluzive de la Brilaj Vesperaj Steloj. Per la bonaj servoj de tiuj ĉi superanĝeloj de la kvara transira mondo la morontiaj vizitantoj eblas tre proksimiĝi al la diversaj ordoj de la Filoj de Dio dum la periodaj vizitoj sur Jerusemo, ĉar novaj sektoroj de la sistema ĉefmondo estas iom post iom malfermiĝas por la progresantaj mortemuloj, dum ili faris tiujn ĉi ripetajn vizitojn al la ĉefmondo. Novaj grandiozaĵoj iom post iom malkaŝiĝas por la plivastiĝantaj mensoj de tiuj ĉi suprenirantoj.
Sur la kvara mansonio la individua supreniranto pli konvene trovas sian lokon en la grupaj laboroj kaj la klasaj funkcioj de la morontia vivo. La suprenirantoj tie ĉi disvolvas pliigitan aprezon de la elsendoj kaj aliaj fazoj de kulturo kaj progreso de la loka universo.
Estas dum la trejna periodo sur mondo numero kvar, ke la suprenirantaj mortemuloj vere estas unue inicitaj al la postuloj kaj ĝuoj de la vera socia vivo de morontiaj kreitaĵoj. Kaj tio estas ja nova sperto por la evoluaj kreitaĵoj partopreni en sociaj agadoj, kiuj dependas de nek persona plialtiĝo nek konkero de si mem. Nova socia ordo enkondukiĝas, bazita sur la komprenema simpatio de reciproka estimo, la malegoisma amo de reciproka servado kaj la superreganta motivo konstati komunan kaj plejsuperan destinon — la Paradizan celon de adoro kaj dia perfekteco. La suprenirantoj ĉiuj fariĝas konsciaj pri koni Dion, riveli Dion, serĉi Dion kaj trovi Dion.
La intelekta kaj socia kulturo de tiu ĉi kvara domego-mondo estas komparebla al la mensa kaj socia vivo de la epoko post la Instruisto-Filo sur la planedoj de normala evoluo. Gxia spirita statuso . Ĝia spirita statuso estas tre progresinta kompare kun tia homa diepoko.
la transporto al la kvina domego-mondo reprezentas grandegan antaŭenpaŝon en la vivo de morontia progresanto. La sperto sur tiu ĉi mondo estas reala antaŭgusto de la Jerusema vivo. Tie ĉi vi komencas konstati la altan destinon de la lojalaj evoluaj mondoj, ĉar ili povas norme progresi ĝis tiu ĉi stadio dum sia natura planeda disvolviĝo. La kulturo de tiu ĉi domego-mondo ĝenerale korespondas al tiu de la unua erao de lumo kaj vivo sur la planedoj de norma evolua progreso. Kaj sciinte tion vi povas kompreni, kial estas tiel aranĝite, por ke la alte kulturitaj kaj progresantaj specoj de estaĵoj, kiuj foje loĝas sur tiaj progresintaj evoluaj mondoj, estas esceptitaj trapasi unu aŭ pli, eĉ ĉiuj mansionaj sferoj.
Majstrinte la lingvon de la loka universo antaŭ ol forlasi la kvaran domego-mondon vi nun dediĉas pli da tempo perfektiĝi pri la lingvo de Uverso, ĝis vi scipovas ambaŭ lingvojn antaŭ ol alveni sur Jerusemo kun rezida statuso. Ĉiuj suprenirantaj mortemuloj estas dulingvaj de la sistema sidejo ĝis Havono. Kaj tiam necesas nur plivastigi la superuniversan vortprovizon, ankoraŭ plia plivastigo necesas por loĝi sur Paradizo.
Tuj post alveno sur mansonio numero kvin la pilgrimanto ricevas permeson viziti la transiran mondon de tiu ĉi numero, la sidejon de la Filoj. Tie ĉi la supreniranta mortemulo fariĝas persone familiara kun la diversaj grupoj de dia fileco. Li aŭdis pri tiuj ĉi superbaj estaĵoj, kaj jam renkontis ilin sur Jerusemo, sed nun li vere konatiĝas kun ili.
Sur la kvina mansonio vi komencas lerni pri la konstelaciaj studaj mondoj. Tie ĉi vi renkontas la unuan el la instruistoj, kiu komencas prepari vin por la posta konstelacia restado. Pli de tiu ĉi preparado daŭrigas sur la mondoj ses kaj sep, dum la fintuŝoj estas provizitaj en la sektoro de la suprenirantaj mortemuloj sur Jerusemo.
Reala naskiĝo de kosma konscio okazas sur mansonio la kvina. Vi fariĝas universe mensa. Tio ĉi estas efektive periodo de plivastiĝo de horizontoj. Komencas aŭrori sur la plivastigitaj mensoj de la suprenirantaj mortemuloj, ke iu grandega kaj grandioza, iu supera kaj dia destino atendas ĉiujn, kiuj kompletigas la progresantan supreniron al Paradizo, kiu tiel pene sed tiel ĝoje kaj promesplene komenciĝis. Ĉirkaŭ tiu ĉi tempo la averaĝa mortemula suprenirantoj ekmontras aŭtentikan spertecan entuziasmon por la Havona supreniro. Studado fariĝas libervola, malegoisma servo natura kaj adoro spontana. Vera morontia karaktero burĝonas; vera morontia kreitaĵo evoluas.
La loĝantoj sur tiu ĉi sfero estas permesitaj viziti transiran mondon numero ses, kie ili lernas pli pri la altaj spiritoj de la superuniverso, kvankam ili ne kapablas vidi multajn el tiuj ĉi ĉielaj estaĵoj. Tie ĉi ili ankaŭ ricevas siajn unuajn lecionojn en la eventuala spirita kariero, kiun tiel tuj sekvas la diplomiĝon pri la morontia trejnado de la loka universo.
La asistanta Sistema Suvereno ofte vizitas tiun ĉi mondon, kaj la komenca instruado komencas tie ĉi pri la universa administrado. La unuaj lecionoj ampleksantaj la aferojn de tuta universo estas nun transdonitaj.
Tio ĉi estas brila epoko por la suprenirantaj mortemuloj, kaj kutime estas atestebla la perfekta kunfandiĝo de la homa menso kaj la dia Ĝustiganto. Potenciale tiu ĉi kunfandiĝo povas okazi antaŭe, sed la efektiva laboro de identeco multfoje ne estas plenumita ĝis la tempo de restado sur la kvina domego-mondo aŭ eĉ la sesa.
La unuiĝo de la evoluanta senmorta animo kun la eterna kaj dia Ĝustiganto estas signita de la serafa alvoko de la superrigardanta superanĝelo por la resurektitaj postvivantoj kaj de la arkianĝelo pri registro por tiuj juĝotoj je la tria tago; kaj tiam, ĉeeste de tiaj morontiaj asociitoj de postvivanto, tiuj ĉi mesaĝistoj de konfirmo parolas: “Tiu ĉi estas amata filo, en kiu mi havas bonan plezuron”. Tiu ĉi simpla ceremonio markas la eniron de supreniranta mortemulo en la eternan karieron de Paradiza servo.
Tuj post konfirmo de kunfandiĝo kun Ĝustiganto la nova morontia estaĵo estas prezentita al siaj kunuloj por la unua fojo per sia nova nomo, kaj ricevas kvardek tagojn de spirita retiriĝo el rutinaj agadoj por komunii kun si mem kaj elekti unu el la opciaj vojoj al Havono kaj selekti inter la diversaj teknikoj por atingi Paradizon.
Sed ankoraŭ tiuj ĉi brilaj estaĵoj estas pli-malpli materiaj; ili estas malproksime de esti veraj spiritoj; ili estas pli kiel supermortemuloj, spirite parolante, ankoraŭ iom pli malaltaj ol la anĝeloj. Sed ili vere fariĝas mirindaj kreitaĵoj.
Dum la restado sur mondo numero ses la studentoj de la domego-mondo atingas statuson kompareblan kun la ekzaltita disvolviĝo karakterizanta tiujn evoluajn mondojn, kiuj normale progresis post la komenca stadio de lumo kaj vivo. La socia organizado sur tiu ĉi mansonio estas altnivela. La ombro de la mortemula naturo des malpli kreskas, ju pli tiuj ĉi mondoj estas suprenataj unu post la alia. Vi fariĝas des pli ĉarmaj, ju pli vi postlasas la krudajn spurojn de planeda besta origino. “Veni tra granda aflikto” servas por igi la glorigitajn mortemulojn tre afablaj kaj komprenemaj, tre simpatiaj kaj toleremaj.
La sperto sur tiu ĉi sfero estas la kronanta atingo de la tuja postmortemula kariero. Dum via restado tie ĉi vi ricevos la instruadon de multaj instruistoj, kiuj ĉiuj kunlaboros por prepari vin por rezidi sur Jerusemo. Ĉiuj percepteblaj diferencoj inter tiuj ĉi mortemuloj venantaj de la izolitaj kaj malfruiĝintaj mondoj kaj tiuj postvivantoj venantaj de pli progresintaj kaj iluminitaj sferoj praktike forviŝiĝis dum la restado sur la sepa domego-mondo. Tie ĉi vi estos elpurigita de ĉiuj restaĵoj de malfeliĉa heredeco, nesana medio kaj nespiritaj planedaj tendencoj. La lastaj restaĵoj de la “marko de la besto” estas elradikigitaj tie ĉi.
Restante sur mansonio numero sep permeso estas donita viziti transiran mondon numero sep, la mondon de la Universala Patro. Tie ĉi vi komencas novan kaj pli spiritan adoron de la nevidita Patro, kutimon vi ĉiam pli sekvos dum via tuta longa suprenira kariero. Vi trovas la templon de la Patro sur tiu ĉi mondo de transira kulturo, sed vi ne vidas la Patron.
Nun komenciĝas la formado de klasoj por diplomiĝo al Jerusemo. Vi iris de mondo al mondo kiel individuoj, sed nun vi prepariĝas por foriri al Jerusemo laŭ grupoj, kvankam, ene de iuj limoj, supreniranto povas elekti resti sur la sepa domego-mondo por ebligi al malfruiĝanta membro de sia tera aŭ mansonia laborgrupo atingi lin.
La personaro de la sepa mansonio kunvenas sur la vitromaro por atesti vian foriron al Jerusemo kun rezida statuso. Centojn aŭ milojn da fojoj vi vizitis Jerusemon, sed ĉiam kiel gasto; neniam antaŭe vi vojaĝis al la sistema ĉefmondo akompane de grupo de viaj kunuloj, adiaŭante al la tuta mansonia kariero kiel suprenirantaj mortemuloj. Baldaŭ vi estos bonvenigitaj sur la akcepta kampo de la ĉefmondo kiel Jerusemaj civitanoj.
Vi multe ŝatos vian progreson tra la sep malmateriigantaj mondoj; ili vere estas sferoj de malmortemuligo. Vi estas plejparte homa sur la unua domego-mondo, nur mortema estaĵo minus materia korpo, homa menso loĝanta en morontia formo — materia korpo de la morontia mondo sed ne mortemula loĝejo de karno kaj sango. Vi vere pasas de la mortemula stato ĝis la senmorta statuso je la tempo de kunfandiĝo kun la Ĝustiganto, kaj kiam vi finos vian Jeruseman karieron, vi estos plenrajta morontiano.
La akcepto de nova klaso de diplomitoj de la domego-mondoj estas signalo por tuta Jerusemo kunveni kiel bonveniga komitato. Eĉ la spornagioj ĝuas la alvenon de tiuj ĉi triumfaj suprenirantoj de evolua origino, tiuj kiuj travivis la planedan kuron, kaj finis la progresadon de la domego-mondoj. Nur la fizikaj regantoj kaj Morontiaj Povo-Superrigardantoj forestas de tiuj ĉi okazoj de ĝojo.
Johano la Revelacianto havis vizion pri la alveno de klaso de progresantaj mortemuloj el la sepa domego-mondo al sia unua ĉielo, la gloroj de Jerusemo. Li rakontis: “Kaj mi vidis kvazaŭ vitromaron miksitan kun fajro; kaj tiuj, kiuj gajnis la venkon super la besto, kiu estis origine en ili, kaj super la bildo, kiu persistis tra la domego-mondoj kaj fine sur la lasta marko kaj spuro, starante sur la vitromaro, havante la harpojn de Dio, kaj kantante la kanton de liberiĝo de la mortemula timo kaj morto”. (Perfektigita spaca komunikado ekzistas sur tiuj ĉi mondoj; kaj la ricevo ie ajn de tiaj komunikaĵojn estas ebla, se vi portas la “harpon de Dio”, morontian aparaton kompensantan la nekapablon rekte alĝustigi la nematuran morontian sensa mekanismo ricevi la spacajn komunikaĵojn.)
Paŭlo ankaŭ havis vizion pri la korpuso de suprenirantaj civitanoj de perfektiĝantaj mortemuloj sur Jerusemo, ĉar li skribis: “Sed vi alvenis al la monto Ciono kaj al la urbo de la vivanta Dio, la ĉiela Jerusalemo, kaj al sennombra kompanio da anĝeloj, al la granda kunveno de Mikaelo, kaj al la spiritoj de perfektigitaj justuloj”.
Post kiam la mortemuloj atingis rezidecon sur la sistema sidejo, ne pliaj laŭvortaj resurektoj estos spertitaj. La morontia formo, donita al vi je via forlaso de la kariero de la domego-mondoj, estas tiu, kiun vi vidos ĝis la fino de la sperto de la loka universo. Ŝanĝoj estos faritaj de tempo al tempo, sed vi gardos tiun ĉi saman formon, ĝis vi adiaŭos ĝin, kiam vi emerĝos kiel spirito de unua stadio prepara al la transito al la superuniversaj mondoj de suprenira kulturo kaj spirita trejnado.
Sepfoje tiuj mortemuloj, kiuj trapasas la tutan sperton de la kariero de la domego-mondoj, spertas la alĝustiga dormo kaj resurekta vekiĝo. Sed la lasta resurekta halo, la ĉambro de fina vekiĝo, estis postlasita. Neniu formoŝanĝo plu necesigos la perdon de konscio aŭ rompon en la kontinueco de la persona memoro.
La mortema personeco komenciĝis sur la evoluaj mondoj kaj entabernakligita en la karno — loĝata de la Misteraj Monitoroj kaj volvita de la Spirito de Vero — ne estas plene mobilizita, realigita kaj unuigita, ĝis la tago, kiam tia Jerusema civitano ricevas permeson por Edentio kaj estas proklamita vera membro de la morontia korpuso de Nebadono — senmorta postvivanto kun asocio kun Ĝustiganto, Paradiza supreniranto, personeco de morontia statuso kaj vera infano de la Plejaltuloj.
La mortemula morto estas tekniko por eskapi el la materia vivo en la karno; kaj la mansonia sperto de progresanta vivo tra sep mondoj de korekta trejnado kaj kultura edukado reprezentas la enkondukon de homa postvivanto al la morontia kariero, la transira vivo intervenantan inter la evolua materia ekzisto kaj la supera spirita atingo de la supreniranto de tempo, destinita por atingi la pordegojn de eterneco.
[Patronita de Brila Vespera Stelo.]